C

 

            Cacciapuoti (kaĉapuoti) Giovanni, italo, d-ro. Pioniro en Napoli dum la fruaj tagoj de E.

            Cachon (kaŝon) Hector, franco, tipografo. Nask. 11 marto 1891 en Sens (Yonne). E-isto de 1910. Unu el la unuaj membroj de FEO kaj de SAT. Gvidis kelkajn kursojn en Paris. Sekr. de FEO, 1924-33, SAT direkciano 1927-32.

            Calais. (kale). Havenurbo kaj banloko en Francujo; 72.000 loĝantoj; loko de la unua iom grava int. E-kunveno. La E-grupo de Calais kaj la angla havenurbo Dover, utiligante la kuradon E de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francujo, decidis aranĝi int. feston en E. La inviton akceptis pli ol l20 E-istoj (laŭ Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932 180) plejparte de Britujo kaj Francujo krome Capé el Alger Stavenhagen el Berlin, Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Kühnl el Praha. 7 aŭg 1904 oni malfermis la kunvenon en Calais, prezidis kapitano Capé-Montroisier. La kongreso diskutis la demandojn: Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: "Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo". 2. Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomo 3. Pri E-ista signeto; oni decidis: "La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo". La 8-an la partoprenantoj per vaporŝipo "La Nord" vojaĝis al Dover, kie la E-istoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere, kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo: En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp. La kongreso signas la komencon de la UK-j.

                                                                                                                      I. ŜIRJAEV.

            Cambridge. Universitata urbo en Anglujo, 58.800 loĝantoj. - 3-a UK 12-17 aŭg. 1907, 1317 partoprenantoj el 35 landoj; provo de int. monsistemo: spesmilo. Unuafoje ŝtata registaro (Belgujo) reprezentis sin dum E-kongreso.

            Cameron (kameron) Percy James, (Norémac), brito, oficisto Nask. 5 sept. 1884 en London. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis E‑n en 1905. Sekr. de Londona EK 1912-16. Verkis recenzojn por British E-ist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.

            Camosato (kamozatu) Benjamin, brazilano, dentkuracisto. Fond. kaj unua prez. de "Societo Sankta Katarino" (1907) en Florianopolis, kaj de "Sud-Brazila E-istigilo" (1927) en Porto Alegre. Dir. de la revuo "Brasil Filatelico", kiu publikigas artikolojn en kaj pri E.

            Campanile (kampanile) Enrico, italo, reĝa notario. Nask 4 nov 1861. Prez. de Napola E Grupo, Fervora prop-isto; gastamo kaj bonhumoro.

            Cannes. (kan). Franca urbo, "Perlo de la Riviera"; 45.000 loĝantoj; la unua urbo en la mondo, kiu uzis E-n por la trafikindikado. v. Trafiksignaloj.

            Canuto (kanuto) Giorgio, italo, d-ro med. kaj jura, univ. prof. de jurmedicino en Torino. Nask. 3 jun. 1897 en Torino. Interesiĝis pri E depost 1925 kaj komencis sian agadon per instruado kaj prez. de la loka grupo. De l928 vicprez. de IEF Akcelis la kunlaboradon de gvidantaj italaj E-istoj. En 1929-30 kurso per radio (Torino) Membro de la reorganiza komitato, Paris, 1932. Prop. artikoloj; sciencaj studoj en Int. Medicina Revuo.

            Capdevila i Buil Eduard, kataluno, presisto. Nask 9 jun. 1906 en Barcelona. E-isto de 1921. Prez. de loka EG. Kas. kaj sekr. de KEF, afergvidinto de K-a Antologio, red. de K-a E-isto depost 1931. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

            Capé (kape) Auguste, (ps. Auguste Montrosier), franco, kapitano. Nask. 4 jul. 1868, mortis 1916, ĉe la milito. Tre fervora propagandisto, faris multajn paroladojn, precipe dum sia restado en Alĝerio kaj tie fondis nombrajn grupojn, gvidis nombrajn kursojn. De 1904 artikoloj en E-aj gazetoj. La 7 aŭg. 1904, en Calais, (v.) li prezidis kunvenon de E-istoj, kiu estis la "patrino" de niaj UK-j. En 1905 iniciatis la fondon de la gazeto Alĝeria Stelo. Fondis kaj direktis la ilustritan revuon Tra la Mondo (1905-1908). Trad. de Coppee: Unua ĉapitro de miaj memorskriboj, 1905. L. K. de 1905.

            Carbonell y Bosque Antonio, hispano. De 1908 estas seninterrompe del. de UEA (Alcira).

            Carles (karl) Alphonse, franco. Mortis en 1930. E-isto de 1898 (almenaŭ). En 1904 fondis la grupon de Beziers. En 1906 iniciatis la E-ajn konsulojn, komenco de UEA (v. T. Rousseau). Verkis: Kurludo de toroj, 1909. Estis komitatano kaj hon. membro de UEA.

            Carolfi (karolfi) Modesto Eugenio, italo, pastro. Nask. 5 aŭg. 1884 en S. Giorgto Piacentino. E-isto de 1912. Gvidis pli ol 200 E kursojn. Tre multe laboris por E. Liaj verkoj: Gvidlibreto de Banurbo Rimini; Malgranda Biografio de S. Francisko; Preĝlibreto; Padova Lilio, biografio de S. Antono el Padova; Katolika Preĝlibro; La Reformanto, biografio de S. Francisko el Assisi; kaj multaj gazetaj artikoloj.

            Carreira (karejra) Saldanha Jorge de, portugalo, bankoficisto. Nask. 12 jan. 1887. E-isto de 1913. Li estis la unua E-ista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la E-an distingilon sur sia maniko. (1917). Dum la milito en la tranĉeoj de Fauquissart li nomis la koridoron paralelan al la unua tranĉeo Z-E-Avenuo. Lia komandanto en sia verko: "En la centra roto estas du kuriozaj figuroj, du vicleŭtenantoj. Unu, Saldanha Carreira, malgrandeta, maldika, ĉiam modera, montrante ion samtempe malgajan kaj malsanan. Li havas la E-an pasion, kiu devigas lin eĉ propagandi al la serĝentoj, kun kiul li parolas kaj al kompatindaj mallertaj soldatoj, kiuj lin rigardas surprizataj ktp.u Li helpis starigon de PEA. De 1932 malfermis dialogan kurson kaj serion da paroladetoj pri E ĉe Radio Stacio CT IAA-Lisboa. LK de 1930, Ĉefdel. de UEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

            Carro (karro) Santiago, hispano, gazetisto. Pioniro en Hispanujo, l90l. Fama prop-isto en Coruna.

            Cart (kar) Theophile, franco, prof. Nask. 31 majo 1855 en Saint-Antoine (Dordogne), mortis 21 majo 1931 en Paris. Faris superajn studojn en Basel, Berlin, Roma kaj Paris. Rimarkinda lingvisto, scipovante sep lingvojn, li estis sendita de la franca registaro en Svedujon, por instrui francan beletristikon ĉe Upsala Universitato (1891-92). Prof. en liceo Henri IV en Paris (1892-1921) kaj en la Lernejo de Politikaj. Sciencoj (de 1893). Prez. de la Lingvistika Societo en Paris. - C. ricevis gramatikon de E jam en 1894. Sed li ĝin lernis nur post apero de artikolo de Bourlet en Revue du Touring Club, en 1901. Tuj komencis fari diversajn kursojn, kaj publikigis lernolibrojn pri E, kiuj altiris la atenton sur lin, ĉar ili fariĝis klasikaj kaj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Administris la Presan E-an Societon, kiu eldonas L. I. Skribis en tiu gazeto, poste direktis ĝin (de 1907), dediĉante al tiu tasko, en teruraj malfacilaĵoj, ĉiujn siajn fortojn kaj rimedojn. Vicprez (1905-09), poste prez. (1909-12) de la SFPE. - De la fondo estis ano de LK kaj de la Akademio. Direktoro de la Komisiono pri komuna vortaro (1908). Prez. de la Akademio (1920). - Nelacigebla apostolo, li skribis en multaj E-gazetoj, paroladis ĉie, kaj dum tridek jaroj propagandis kaj batalis por E. Ĉiuj konis la respektegatan "Blankbarbulon", ĉiam viglan kaj spiritjunan. Sed sur du kampoj pli speciale li batalis. - Jam en 1903 li komencis sian porblindulan agadon. Li komprenis, ke nur lingvo int. povas iom mildigi la teruran izolecon de ĉiulandaj blinduloj, kaj kreis la brajlan gazeton E-a Ligilo (1904). - Sed precipe li estis la "Fundamentisto". Sian plej grandan meriton li akiris dum la kriza tempo 1907-08, kiam la apero de Ido minacis disigi la E-istojn kaj ruinigi la movadon. Li metis sian tutan energion, kapablon kaj temperamenton al la kontraŭbatalo de la skismo, kaj sukcesis dank' al siaj insistaj korpremaj admonoj. De tiu tempo, kaj poste kiel prez. de la Akademio, li senĉese bataladis kontraŭ ĉiu ŝanĝo en la lingvo, kiu ne estus la rezultato de natura evoluo. "Ni fosu nian sulkon", jen lia ĉiama konsilo, kiu signifis: "Ni laboru, restante fidelaj al nia senŝanĝa Fundamento". Dum tiu batalo li renkontis kiel malamikojn kelkajn el siaj amikoj, faris gravajn personajn oferojn, sed ne cedis eĉ unu colon. - Krom sennombraj artikoloj kaj prop. broŝuroj por la publiko aŭ por la blinduloj, li verkis: kun kunlaborantoj, tutan serion da lernolibroj, el kiuj la plej fama estas E en 10 lecons (1902), trad. en multajn lingvojn, kursojn pli elementajn kaj ankaŭ Vocabulaire francais-E et abrégé E-frangais (1903); Plena Klasika Libro (1912); kaj sola: E-a Radikaro (1906); Raporto pri E al la Ministro de Publika Instruado (1907); Biletoj de Blankbarbulo (1913-17 en E); Vortoj de Prof. Cart (1927); Pri Landnomoj (1927)

                                                                                                                      L. BASTIEN.

            Carvalho Adelino de, portugalo, bankoficisto. Nask. l3 jun. 1871, mortis 30 jan. 1929. Vigla agado en Lisboa Societo, 1914-17.

            Casanovas Genover (ĥenover) Josep, kataluno, teol. d-ro, sacerdoto, prof. de latina lingvo en Girona. Nask. 23 febr. 1884 en Armentara. E-isto de 1911. Fond. de kelkaj EG-j, skribis multajn por- kaj en E-ajn arikolojn, celebris meson kaj predikis en kelkaj kongresoj de KEF, kies kunorganizinto li estis. Estis prez. de Int. Floraj Ludoj, komitatano por gastigo de aŭstriaj infanoj post la milito pere de E. Religia cenzuristo de Espero Katolika.

            Casari (kasari), aŭstro-germano, d-ro, prof. mezlerneja en Wien. Kuverkis la unuajn ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn por aŭ. lernejoj, 1927, 1929.

            Casas (kazas) Pedro, urugvajano, librotenisto kaj ĵurnalisto, poste inĝ. de radio. Nask. 29 jun. 1893 en Mosuitos. E-isto de 1913. Estis sekr. kaj prez. de UES. Ĉefa aranĝinto de la I-a Sudamerika E Kongreso.

            Cases Martin Miquel, kataluno, urba oficisto, aktoro kaj teatro-dir. ĉe amatoraj rondoj. Nask 16 jun. 1863 en Cartagena. E-isto de 1906. Estis prez. de Espero Kataluna, ĉefred. de Tutmonda Espero, senlaca prop-isto; konstanta korespondanto de int. E-gazetaro dum 1907-1914. Aŭtoro de tri amuzaj broŝuroj: Unu fojon Vivu kaj Mistera krimo 1908-10.

            Cassel. Urbo en Germanujo; 171.000 loĝantoj. 3-a kongreso de SAT 11- 15 aŭg. 1923; 2. 250 partoprenantoj el 18 landoj. Honorprez. prof. Einstein. Propono pri komunistigo de SAT farita de SEU-anoj estas reprenata. BRUIN.

            Caw (ko) Janet, skotino, instruistino. Nask. 24 marto 1884 en Edinburgh. Magistro (Edinburgh-a Universitato). Instruas E-n en la loka grupo; tradukis kantojn, verkis poemojn.

            Cecil (sesil) Robert, Lord, of Chelwood, anglo, eksmintstro. Nask en 1864. Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de la Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de E. Laŭ lia eldiro "helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem."

            Cech (ĉeĥ) Rajmund, ĉeĥa aŭstriano, ŝtata kalkuloficisto. Nask. 2 majo l896 en Wien. E-isto de 19l2 Kas., sekr., kaj nun prez. de la ES "Danubio" en Wien. Aktive partoprenas ankaŭ en la laboro de la liglandaj E-organizoj. Prop. vojaĝo per lumbildoj en Hungarujo kaj Jugoslavujo, 1930. Depost 1920 gvidis kursojn. Tradukaĵoj en Germana E-isto, Aŭstria E-isto kaj HDE.

            Cense (sans) Eugenie Francoise, francino, multjara administrantino de Centra Oficejo. Nask. 9 apr. 1883 en Sd. Judoce. Ŝi vizitis la universitaton en Paris. Dum 1901-08 kaj ankaŭ nuntempe loĝas en Polujo. En 1901 konatiĝis kun Volapŭk, sed baldaŭ fariĝis E-istino. Gvidis multajn kursojn en Lódz, Polujo. De 1908 post reveno al Paris oficistino de C. O. dum 15 jaroj. En 1910 la C. O. delegis ŝin por helpi al la organizo de la Kongreso de Int. Asocioj en Bruxelles, en 1913 partoprenis en 1a nomo de C. O. la duan Kongreson de Int. Asocioj en Bruxelles-Gand kaj 1a Kongreson de Bibliografio. Dum la milito ŝi dediĉis sin plene al la laboroj por Ruĝa Kruco, en la kunago de la germanaj E-istoj pere de Holando, Skandinavaj landoj kaj Svisujo. Tio faris ŝin suspekta, ĉiu korespondajo at ŝi estis kontrolata. Sekr. de la UK en Barcelona, Bern, Praha, red. de Bulteno por informi eld. de C. O., l915-18. Tradukis al E la francan romanon Fatala Ŝuldo de L. Dalsace.

                                                                                                          E. WIESENFELD.

 

            Centrale Esperanto-Boekhandel estas societo en Hago, kies ĉefa agado estas disvendo de E-libroj. Post la disdono de dividendo (5-7%) la firmo ĉiujare donacas konsiderindan sumon al diversaj E-celoj.

            Centra Oficejo, v. Esperantista Centra Oficejo.

            Centra Presejo Esperantista. Tiun presejon fondis en Paris en 1904 la Presa Societo E-ista (v.). En 1908 ĝin akiris Viktoro Polgar kaj ĝin daŭrigis sub la sama titolo. La presejo ankoraŭ hodiaŭ ekzistas, kaj presis multnombrajn E-ajn gazetojn kaj librojn. Oni presis tie gramatikojn kaj vortarojn E-ajn por diversaj lingvoj. La laboristaro parolas E-e, kio plifaciligas la laboron. Post la morto de V. Polgar (9 jul. 1933) la presejon daŭrigas lia frato I. J. Polgar. Ejo ekde komenco: 33, rue Lacepede, Paris, 5. Laŭ I. POLGAR.

            Cent tridek tri tagoj. Historia skizo de la hungarlanda proleta revolucio en 1919, kompilita el artikoloj de ĝiaj gvidantoj kaj aktivuloj. Ekrelo, 1931, 142 p., kun ilustraĵoj.

            C. E. R. Bumy ps. de Kalocsay en la Parnasa Gvidlibro (La Arto Poetika). Lingvo Stilo Formo kaj LM.

            Cesarini (ĉesarini) Fidia Romeo Giuseppe, italo, ŝtata ĉefoficisto en financoj. Nask. en Panicale. E-isto de 1915. Ricevis superan diplomon de Itala Katedro de E. En suda Italujo li faris eksterordinaran propagandon: paroladoj, artikoloj en tre gravaj gazetoj ; kursoj.

            Champion (ŝampjon) Paul, franco, licea prof. en Avignon. Mortis en 1914. Fondis grupon en A. Bonaj tradukoj: Reĝlando de l' rozoj, de Houssaye; Sinjoro Vento, de Paul de Musset; Mirejo de Mistral, la lasta kunlabore kun Noel. (Laŭ UEA-jarlibro 1927).

            Chapelier (ŝapelje) E., belgo. Mortis 17 marto 1933. Kunlaboranto al Int. Socia Revuo. Verkis prop. broŝuron kaj kunverkis raporton pri temo La anarĥiistoj kaj E; aperinta en franca kaj angla lingvoj.

            Chaussegros (ŝosgro) Vincent, franco, prof. Nask. jul 1861 en Brioude (apud St-Etienne), mortis 12 sept. 1932 en Brioude. E-isto de 1902, sekr. de la Pariza Grupo antaŭ la milito; de 7907 redaktis la monatan bultenon Paris - E. Kunorganizinto de la UK, 1914.

            Chavet (ŝave) Gabriel, franco, licenciato de leĝoscienco, komerca direktoro. Nask. 14 dec. 1880 en Digoin (apud Macon). Kunlaboris al diversaj pacifistaj societoj kaj revuoj. De 1922. sekr.-kas. de la "Ligue Int. de la Paix et de la Liberte", unu el la plej malnovaj pacifistaj asocioj (1867), kaj zorgas pri la publikigo de ĝia bulteno. Li en aŭg. 1896 lernis sola la lingvon. En jan. 1897, tiam studento en la gimnazio de Louhans (apud Macon), li tie fondis kun kolegoj de la lernejo la Klubon E-istan de Louhans, la unuan klubon fonditan en Francujo. Li verkis prop. artikolojn kaj polemikis pri E kun la fama franca ĵurnalisto Fr. Sarcey. En 1900 fondiĝis la Grupo E-ista de Parizo, kies sekr.-kas. li estis. En 1903 pro malsano li rezignis tiun oficon.

Kiel sekr. de la Centra Oficejo, de 1905, li ageme partoprenis la organizon de la UK-j 1906-1914. Li estis ĝen. sekr de ĉiuj tiuj kongresoj kaj redaktis la oficialajn raportojn. Li ankaŭ prenis sur sin la sekr. laboron de la Lingva Komitato, zorgis pri la redaktado de la Oficiala Gazeto E-ista kaj pri publikigo de ĉiuj gravaj laboroj eldonitaj de 1a Centra Oficejo pri statistiko bibliografio ktp., ekz. E-ista Societaro, (nomaro de ĉiuj grupoj kaj organizoj); Principoj de Decimala Klasigo kun apliko al E 1908.- Li starigis kun Privat la regulojn de la kontrakto de Helsinki, kiu daŭris de 1922 ĝis 1932. - C. estis prez. aŭ sekc. de diversaj E-istaj grupoj, sekcioj aŭ asocioj, faris multajn prop. paroladojn kaj kursojn, fondis kun Warnier la "Librairie de l' E" en 1906. Dum la milito li instigis la Subministron de la milita sanitara servado, Justin Godard, ke li sendu oficialan cirkuleron por rekomendi al ĉiuj militkuracejoj disdoni al la soldatoj gvidlibrojn de la Ruĝa Kruco en diversaj lingvoj kun traduko en E de la frazoj necesaj al la militvunditoj. - Nuntempe li daŭrigas sian prop. agadon en Lille, kie li prez. la lokan grupon. - Li fondis la unuan asocion de francaj poŝtistoj E-istaj, kun publikigo de broŝuro, 1911; li partoprenis en la fondo de asocio de pacifistaj E-istoj kun kunlaboro al la revuo Espero pacifista (1905-06); en la fondo de la Rotaria E-o Amikaro, 1928; kaj ĉiam laboras en la rotariaj rondoj por E. - Li verkis por diversaj E-aj ĵurnaloj artikolojn pri itala, flandra kaj hispana artoj kaj speciale en la Revuo gravan verkon pri la pentristo El Greco, premiitan en la Floraj Ludoj. Krome li verkis: kun Warnier, lernolibron E-Manuel, 1907 (55000 e-roj venditaj ĝis 1932). Corrigé d' E-Manuel, 1912; kaj F-E vortaron; sola: Grasa Lignaĵisto, trad. de itala novelo, 1906. L. K. de 1909. ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L. BASTIEN.

            Chiba (ĥiba) aŭstro-germano, oficisto en Wien. Nask. 2 jul. 1873. Lernis Volapükon en 1888, E-n en 1917. De 1921 prez. aŭ vicprez. de AKLE, poste Kat. Unio E Aranĝis de multaj jaroj ĉiumonate E-diservon en W. En la kadro de Katolika Kunvenego en 1933 aranĝis E Katolikan Kongreseton en ĉeesto de episkopoj.

            Chilard (ŝilar) Lionel, franco, filatelisto. Nask. 23 majo 1883 en Courbevoie (apud Paris). E-iĝis 1905. Komitatano de SFPE. Gvidis multajn kursojn kaj prez. grupojn en la ĉirkaŭajo de Paris. Agas propagande ĉe la Iniciativa Sindikato por turismo en Versailles (ties konsilanto),. kaj en la "Centre d' Etudes Internationales" en Parizo.

            Chitty (ĉiti) Wilfred, brito, muelisto. Nask. 11 jul. 1874 en Dover. E-istiĝis en 1904. Sekr., poste prez. de la loka grupo. Ĉeestis la 1-an UK, akceptis Z-n en Dover. UEA-del, rotariano.

            Christaller (kristaler) Paul Gottfried, germano, desegnisto, modlisto, ĉizelisto kaj prof. por tiuj fakoj en la ŝtata artmetia lernejo en Stuttgart (de 1927 pensiita). Nask. 21 aŭg. 1860 en Basel, Svisujo. Destinita unue por la misiista evangeliana servo, li lernis afrikajn lingvojn, poste studis artmetion en G kaj Italujo. Diversaj liaj artverkoj troviĝas en Stuttgart, Winnenden kaj Kamerun. E-isto de 1904 Fondis en jan. 1905 la grupon en Stuttgart, kies prez. li estas ĝis nun. Vicprez de GEA, 1913-20 LK dekomence kaj akademiano de 1911. Vasta prop. laboro en Suda G. Verkoj: sep prop. broŝuroj; gramatika verko, 1909; Vortaroj E - G, 1923, kaj G - E, 1910 kaj 1923; Formulo pri alarmo, (trad.), 1908; Propraj nomoj, 1911; Al eterna paco (trad. de Kant), 1924; Modelaj leteroj por komercistoj (trad.), 1927. Kunlaboranto por multaj E gazetoj.

            Christanell (kristanel) Franz, aŭstriano, d-ro, pastro kaj gimn. prof. de matematiko kaj 'fiziko en Salzburg. ("Borromaeum"). Nask. l4 jun. I880 en Meran (nun en Italujo). Kun E li konatiĝis per d-ro Nezlederer en 1920. En 1921 kunfondis neŭtralan grupon en S. kaj restis ties animo. En l925 prez. de la Aŭ. E Kongreso en S. kaj en 1926 prez. de AED. Gvidis multajn kursojn, nun laŭ Cseh-metodo. Enkondukis E-n kiel oficialan libervolan fakon en sia lernejo jam en 1922 kaj en 1928 fondis IKUE-grupon por studentoj kaj pastrokandidatoj. Verkis prop. broŝuron, 1924, gvidlibron pri S., 1924, libreton La Vero pri Suda Tirolo, 1926, kantaron de la EG S 1930, kronikon de la SEG, 1931, kaj trad. du prop. enhavajn teatraĵetojn, 1922 kaj 1923. Serio de prop. teatraĵoj originalaj, prezentitaj okaze de Z-festoj; k. a. en manuskripto.

            Christensen (kristensen) Alf, norvego, komercisto kaj konsulo en Kristiansand, instruisto de lingvoj. Nask. 10 majo 1900. Studis komercon en Francujo, Anglujo, Germanujo kaj Hispanujo. E-isto de 1908. Prez. de "Sörlandets E-sammenslutning", 1920. Revigliĝis I931 kaj estiĝis vigla kaj ideriĉa prop-isto per gazetoj paroladoj en radio kaj en multaj asocioj. Instruas E-n krom aliaj lingvoj ĉe la komerca gimnazio en K. Depost jan. 1933 red. de la N E-bladet.

            Christensen Alfred, dano, kompostisto. Nask. 28 jun. 1886 en Nyborg mortis 13 jun. 1932. Vigle propagandis ĉefe pergazete. Prez. de CDEL dum l927-32.

            Christensen (kristensen) Parley Parker, usonano, advokato Nask. 19 jul. 1869 en Weston (Idaho). Sekr. de Konstitucia Kongreso por krei ŝtaton Utah (1895); ŝtata advokato; ano kaj prez. de ŝtata parlamento 1910-12. Kandidato de Partio de Farmistoj kaj Laboristoj por prez. de Usono (1920). Vojaĝis ĉirkaŭ la mondo en 1920-22 uzante E-n. Vicprez. de EANA l931-32. Instruas E-n en superaj lernejoj de Los Angeles kaj Pasadena (California).

            Christie Sören Engesgaar, kand. de juro, redaktoro en Oslo. Nask. 30 jul. 1889. E-iĝis en l907 per kurso en la gazeto "Urd". Estrarano de EK en Oslo 1908, iniciatoro kaj kunfondinto de NEL l911 faris paroladojn kaj kursojn en Kristiansund, l908, en Oslo l908-11 kaj 1914-18, en Trondhjem 1916-17. Verkis lernolibron, 1912, 1000 ekz.

CK: Centra E-Komitato.

            Clark, (klark) Walter John, anglo. Mortis 30-jara, 18 majo 1911. Finance kaj labore subtenis la movadon enlande kaj internacie. Verkis la bonegan historian verkon "Int. Language, Past, Present, and Future" (1907).

            Clavenna (klavena) Attilio, italo, industriisto, librotenisto. Nask. 22 jun 1881 en Milano. E-isto de 1911, de tiam fervora prop-isto kaj prez. de la EG en Sampierdarena (Genova). Dum la milito estrarano de la landa societo. Diversaj kursoj. Membro de IKE.

            CO: Centra Oficejo, v. E-ista Centra Oficejo.

            Codorniu (kodorniu) Ricardo, hispano, arbara inĝ. Nask. 1846 en Cartagena mortis 26 sept. 1923 en Murcia. Direktis la rearbarigon de Montaro Espuna, verkis profesiajn verkojn. Fondis la H. Societon por prop. de E 1 febr. 1903 Verkis la unuajn H. broŝurojn pri E. Kunlaboris al multaj E-gazetoj.

            Cogen (kogen) Leon Paul Charles, belgo, d-ro pri leĝoscienco pacjuĝisto en Ninove, antaŭe advokato. Nask. l8 sep. 1876 en Gent. Konas la ĉefajn eŭropajn lingvojn (krom slavaj), elpensinto de kalendarreformo (ankaŭ prelego dum Som. Univ., 1928); ktp. E-isto de dec 1898 post legado de artikoloj de Lemaire en Le Petit Bleu. Vicprez. de BLE, prezidis postmilitajn belgajn E-kongresojn. Prez. de Int. Asocio de E-istaj Stenografiistoj. Klopodis enigi E-n en la int. kongresojn de stenografio. Verkoj: prozaj kaj versaj tradukoj el la flandra kaj franca lingvoj; multaj originalaĵoj kaj E-igoj de kantmuzikaĵoj; "La demando pri la plibonigo de l' Muzikskribo kaj ĝia solvo per la Aŭtonoma Muzikskribado", 1922, kies propagandon servas eta societo kreita de li en 1924. Red. de Int. Stenografiisto, artikoloj

en Belga E-isto, Suno Hispana. L. K.

            Colas (kola) Claudius, franco, oficisto ĉe eldonejo. Nask. 29 nov. 1884 en Saint-Huruge (apud Macon), mortis 11 sept. 1914, ĉe la Marna batalo. Estis pioniro de E en franca katolikaro. Li kunlaboradis kun Richardson por starigo de IKUE, 1910. Red. de Espero Katolika. Fondinto kaj direktoro de franca prop. revuo L' E-iste catholique. Organizis la unuan Kongreson de Katolikoj E-istoj en Paris 1910; la 4-an en Roma, 19I3, la 5-an en Lourdes, 1914, kies kuniĝon malhelpis la milito. Li faris multajn kursojn kaj paroladojn, ĉiam fervora kaj tiel ĉarme simpla kiel sindona; en Kanado ruĝhaŭtuloj alnomis lin "Katsenio" (Arda Fajro). Li laboris en la Tutmonda Jarlibro, en la Oficiala Gazeto; redaktis multege da broŝuroj, artikoloj. Ni citu: Kristnasko, prop. broŝuro, 1911. La Lignoŝuoj 1914 - L. K. de 1910.

            Collinder (kolinder) Erik Alfred Torbjörn. Univ. prof. pri finno-ugraj lingvoj en Uppsala. Nask 22 julio 1894 en Sundsvall. Lerte defendis E-n en radio-diskutado mondlingva printempe de 1933. (Lia patro, gimnazia instruisto en S., estis E-isto, menciita en Jarlibro E-ista 1897.)

            Collinson (kolinsn) William Edward, anglo, M. A., Ph D., prof. de germana lingvo, hon. prof. de filologio kaj D-ro John Buchanan Lektoro de E ĉe Liverpool Universitato. Nask. 4 jan. 1889 en Birmingham. Eminenta lingvisto. Membro (kun Otto Jespersen kaj Edward Sapir), de Konsila Komitato por Lingvistika Esploro de IALA. v.) En 1926 verkis La Homa Lingvo. Vicprez. de BEA, LK. Kunlaboranto de Literatura Mondo.

            Comella Mora Jacint, kataluno, pentristo. Nask. 2 apr. 1879 en Vic. E-isto de 1902. Kursgvidanto, fond. de EG-j, sekr. de la komitato por gastigo de aŭstriaj infanoj post la milito, pere de E. Unuaj premioj ĉe la desegna konkurso por kongres-insigno de Antwerpen kaj Budapest.

            Conev Benjo, bulgaro, d-ro, univ. prof. de slava filologio. Nask. 1863 en Loveĉ, mortis en 1926. Demonstraciis sian simpation por E, i. a. per entuziasma artikolo.

            Coomans (komans) R., nederlandano. Kunfondinto de la unua laborista EG en Hago kaj red: adm. de ties organo Lab. E‑isto, 1910-11. Kunlaboris al Int. Socia Revuo.

            Corret (kore) Pierre, franco, d-ro. med. Nask. 1881. Lia pordoktoreca tezo, kiun 1i prezentis kun tre granda sukceso, estis: Utileco kaj ebleco de alpreno de int. helplingvo por la Medicino, Paris, 1908. Ankaŭ tre kompetenta pri Radio, elpensis aparatojn. Gen. sekr. de SFPE, 1908-11. Skribis en diversaj E‑istaj gazetoj, kaj precipe en LI, kie, kun Cart, li energie atakis Idon, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Bourlet pri la vortaro Grosjean-Maupin (Franco-Esperanta). Sciencamanto li skribis en Int. Scienca Revuo, kaj turnis sian atenton precipe al la Radio. Prezidis "Int. Radio‑Asocio" (fond. 1924); ĉefred. de "Int. Radio Revuo" 1926.

            Krom multaj artikoloj kelkaj broŝuroj kaj sia tezo, li verkis: Int. Radio-Leksikono seslingva, 1925. Raportoj pri la 2a, 3a, 4a, 5a Kongresoj, 1906-09. (La 2a kaj 3a kun Artigues). Trad. de Jules Romains, Knock, 1932, prezentita dum la XXIV-a Kongreso. LK 1909 Akademiano, 1920. L. BAŜTIEN.

            Cortezo (kortezo) Carlos, hispano,. kuracisto, eksprez. de la ŝtata konsilantaro. Estis rez. de HEA kaj de la 6-a nacia E-kongreso.

            Cosmetto (kozmeto) Gladys P, grekino angliĝinta, kantistino. Nask. 11 dec. 1889 en Highbury, London, Muzika direktisto de Nordlondona EK. Trad. de multaj kantoj. Fondis gazeton Londona Rondiranto. Nun s-ino Weston.

            Cotton (koton) Aime, franco, fama scienculo fizikisto, prof. ĉe la Pariza Universitato, ano de la Scienca Akademio. Nask. 9 okt. 1869 en Bourg. Li pristudis la interferojn, difrakton kaj polarizon de la lumo, la ultramikroskopojn ktp. La granda elektromagneto, pri kiu li parolis en la UK de Bern, 1913, estis realigata en 1924. Tiun grandan ilon pezantan pli ol cent milkilogramojn C. instalis en laboratorio de Bellevue apud Paris; ĝin oni senĉese uzas por diversaj esploradoj, precipe pri la radioaktivaj ŝtofoj kaj la magnetooptikaj fenomenoj. E-isto de 1907, li ĉeestis dek UK-jn. Eksprez. de ISAE. kaj de la "Federation Universitaire E-iste de France." Prop. artikoloj en sciencaj kaj grandpublikaj revuoj.

            L. BASTIEN

            Courtenay, v. Baudoin de Courtenay.

            Courtinat (kurtina) Leon, (ps. Esperido), franco, d-ro jura, komercisto, redaktoro. Nask. 6 majo 1894. en Etroussat (Allier). E-isto fariĝis dum 1915 en la militkaptitejo Münster i. W., kie li redaktis la hektografitan gazeton Antaŭen Verdsteluloj 1915-16, gvidis kursojn tie kaj poste en Limburg-a internigejo por francaj kaj rusaj samsortuloj. Fondis EG en Clermont Ferrand en 1922. Nun helpsekr. de E. G. Lyon. UEA ano de 1919, del. de 1922. Ĝen. sekr. de ILEPTO l924-26. Gvidis kursojn, organizis la francan E-kongreson en 1925. Ĉeestis 5 UK-jn. Artikoloj en HDE ktp.

            Couteaux (kuto) Jean, franco, d-ro de leĝoscienco, direktoro de granda hospitalo. Nask. 31 okt. 1884 en Sainghin-en-Melantois (apud Lille). E‑isto de 1904, jam en tiu jaro li fondis multajn grupojn kaj komencis ageman propagandon tra tuta Francujo. Li estis sekr. de la E-a sekcio de la "Latina Kvartalo" de 1911 ĝis 1914. En 1911 fondis, kaj redaktis kun Dubois, la int. revuon "Vekiĝo" por la defendo de E. En 1920 li restarigis la E-an federacion de la Pariza regiono kaj estis ĝia prez. ĝis 1928. Ludis ĉefan rolon en reorganizo de SFPE en 1922-1923, ĝen. sekr. de SFPE de 1923 li estas la animo de la propagando. Dum 30 jaroj li faris multajn paroladojn kaj artikolojn. Sed precipe per sia ĉiutaga agado, malgraŭ sia tre grava profesia funkcio, li havis plej efikan influon sur la vivon de E en sia lando. Preskaŭ sola dum longa tempo li prenis sur sin tiun pezegan taskon, iniciatante fondon de grupoj, korespondante kun ĉiuj, direktante ĉion eĉ en la plej malgravaj detaloj. Nun ankoraŭ li estas la centra akso de la SFPE. Ĉiujare verkis modelajn raportojn, kiuj prezentas plenan historion de la prop. movado en Francujo. Trad. en ritma prozo de Richet: Sokrato, tragedio, 1914. LK de 1932. L. BASTIEN.

            Coutinho (kotinju) Antonio Caetano, brazilano, farmaciisto. Trad. la "Unuaj Lecionoj" de Cart. LK de 1905.

            Couto Fernandes (kotu fernandiŝ) Alberto, brazilano, teknika telegrafa subdirektoro, emerita. Prez. de BLE, reelektita depost 1910, prez. de BKE. Prezidis la 2-an B. Kongreson de E. Gvidis tre multajn kursojn. LK-ano dum jaroj. Verkoj: E-a Radikaro, Amo per proverboj, trad. de Azevedo; lernolibro (kunlabore kun Mota Mendes). Kunpreparas kompletan Portugala-E Vortaron.

            Courmont v. Avril.

            Couturat (kutüra) Louis, franco, dro, prof. de filozofio, logikisto. Nask. 1868, mortis 3 aŭg. 1914 dum aŭtomobila katastrofo. Aŭtoro de la fama verko pri la mondlingvoj "Histoire de la Langue Universelle", en kiu estas analizitaj ĉ. 60 projektoj de la paroleblaj artefaritaj lingvoj. "La fakta inspiranto kaj gvidanto de la Delegitaro" (v.) poste "la fakta gvidanto de la tuta Ido-movado." (Drezen, Historio de la Mondolingvo, p. 182-96.)

            Cox (koks) George, anglo, majorgeneralo. Mortis 27 okt. 1909. Servis en la brita armeo (1861-98) en Malto, Egiptujo, Sudafriko. E-istiĝis 1905, multe laboris por la gazeto The British E-ist. Eldonis proprakoste Grammar and Commentary on the E Language, 1906 (4-a eldono 1924). Partoprenis la tradukon de la Nova Testamento; eldonis tradukojn el Mil kaj Unu Noktoj.

            Cozic (kozik) Louis, franco, inĝeniero. Prezidinto de la Asocio de la Inĝenieroj de ŝtataj publikaj laboroj. Nask. 27 febr. 1879 en Paris. Fervora propagandisto, prez. de la Fed. de la Pariza Regiono.

            Cresp Charles, franco, fotografa informisto en Cannes. De 1908 seninterrompe UEA-del. Laŭ lia iniciato la urbo Cannes uzas E-n por la trafikindikado.

            Crowley (kroŭli) Ralph, anglo, kuracisto, medicina ĉefoficisto de la ministerio de instruado. Nask. 11 febr. 1869 en Croydon. Dumviva membro kaj vicdel. de UEA.

            Csáder (ĉader) Sandor, hungaro en ĈSR, bankoficisto. Nask. 16 okt. 1902 en Samorin-Somorja. E-isto de 1921; de tiam kas. de la EG en Bratislava. Ĉefdelegito poste en 1927-31 prez. de TEJA. Laboras ĉe la skoltoj. E kunlab. de div. ĵurnaloj en Slovakujo. Noveltradukoj en E-junularo, Marto ktp.

            Csapó (ĉapo) Gyula, hungaro, lignokomerca oficisto. Nask 23 febr. 1906 en Jimbolia (tiam Hung., nun Rum.) E-isto de 1921. Gvidanto de la movado en Timiŝoara.

            Cseh (ĉe) Andreo, hungaro, katolika pastro. Nask. 12 sept 1895 en Marosludas (nun Ludoŝul-de-Mureŝ en Rumanujo). Li pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. E-isto de 1910. En l920 en Sibiu li ellaboris sian faman kursmetodon pro kies sukceso li estis invitita al Targu-mureŝ (Marosvásárhely), kie gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj (Kolozsvár), gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la E-movadon en Rumanujo. En aŭtuno de 1922 je invito de H. Fischer li transiris al Bucuresti kaj kun li fondis la E-Centron Rumanan. Du jarojn li prop-is kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj. Li estis (de 1921) ĉefdel. de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Majláth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de E. Samjare li fariĝis sekr. de ICK kaj ricevis komision fari prop. vojaĝon tra pluraj landoj; Partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Geneve, Danzig kaj Budapest. Aŭtune 1927 SEF invitis lin al Svedujo kaj post prelegvojaĝo en la lando li faris kursojn en Stockholm, i. a. ankaŭ en la parlamento. En Svedujo komenciĝis lia triumfa apostolado tra la diversaj landoj. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la E-gazetoj parolis pri la renesanco de E. En 1928 li gvidis kursojn en Estonujo. En 1929 en Budapest li donis sian unuan int. pedagogian kurson. En okt. 1929 oni vokis lin al Estonujo kaj Latvujo kaj jarfine al Nederlando. En majo 1930 li fondis kun ges-roj Isbrücker la Int. Cseh-Instituton de E. Li fondis en 1932 la gazeton La Praktiko, kaj estas ĝia red. L. K.

                                                                                                          JULIA ISBRÜCKER.

            Cseh-metodo. Mi dankas sian ekziston al la fakto, ke Andreo Cseh estis devigata gvidi E-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo Sibiu (Hermannstadt, Nagyszeben). Lernolibroj ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ fermitaj. Pastro Cseh decidis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en E. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezultato instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.

            La metodo komencis sian triumfan vojon tra Eŭropo.

Pro kio la granda sukceso?

            Ĉar la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo. La principoj de la metodo estas la jenaj:

a neuzado de lernolibroj

b neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj

c komuna ĥora respondado de la kursanoj

d aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.

e riĉa aplikado de humoro kaj ŝerco

f instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

            Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.

            Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝas ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La "Konversacioj" de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkas, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.

            Historio. La unuan kurson faris Cseh en Sibiu en 1920 por societo de laboristoj el 3 nacioj. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton al la urbo Marosvásárhely, kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la "Libera Universitato". En 1921 ĝis 1923 li gvidis kursojn en Kolozsvár, Bucuresti kaj Ploesti. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo en Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en Danzig kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en Svedujo. En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan int. pedagogian kurson de Cseh. Similaj int kursoj okazis poste en Arnhem (1930); kaj en Krakow (1931 ). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en Estonujo, aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en Latvujo, Dresden, Norvegujo, Berlin, Paris, Svisujo kaj fine en pluraj urboj de Nederlando.

            La ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la Int. Cseh-Instituto de E. El ili kelkaj konstante laboras sur int. kampo. Tiberio Morariu komencis gvidi kursojn en 1923 en Rumanujo kaj poste faris tre multajn kursojn en Svedujo, Danujo, Saksujo, Svisujo kaj Vieno, lastatempe kun sia edzino Lizzie Morariu-Anderson. La estona H. Seppik depost 1929 laboras en Svedujo kaj Norvegujo. Fino Elinjo Pahn el Estonujo kursgvidadas de 1930 en Svedujo, Francujo, Danujo, Nederlando kaj Hispanujo. Julio Baghy el Budapest gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francujo, Estonujo kaj Latvujo. La hungara d-ro Ottmar Fischer grandskale instruas en Norvegujo kaj la rumana Sig. Pragano en Nederlando kaj Britujo. La norvega Jens Schjerve en Norvegujo, Francujo kaj Usono gvidis grandajn kursojn. G. Ahlstand laboris en Estonujo. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas lastatempe: f-ino L. Zamenhof (Svedujo kaj Francujo), f-ino M. Saxl (Danujo kaj Nederlando), Ajo (Danujo kaj Germanujo), K. Tunon (Estonujo), H. Rikand (Estonujo), H. Fox (Svedujo), A. Siitam (Finlando), J. Fethke (Svedujo); krom tio multaj fervore disvastigas E-n, instruante en siaj hejmlandoj.

            Cseh-metodaj kursoj okazis ĝis nun en 28 landoj, inter kiuj ankaŭ en Usono (Schjerve kaj Doneis), en Ĉinujo (Lilok en Kanton) kaj en Nederlanda Hindujo (D. M. Pot).

            Instituto. 24 majo 1930 fondiĝis en Hago la Int. Cseh-Instituto de E. Ĝia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni E-n en agrabla kaj facila kurso laŭ la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon. La Int. Cseh-Instituto estas sendependa kultura fondaĵo kun sidejo en Hago (Nederlando) kaj ĝi estas direktata de la fondintoj: Andreo Cseh kaj s-ino Julia Isbrücker. La Int. Konsilantaro de la Instituto konsistas el prof. P. Boet, Geneve, prof. O. Bujwid, Krakow, prof. W. E. Collinson, Liverpool, konsulo K. von Frenckelt, Dresden, d-ro Edmond Privat, Geneve, Ed. Stettler, Bern, Georges Warnier, Parizo.

            La oficejo de la Instituto fiksiĝis en lago, unue en la hejmo de ges-roj Isbrücker, depost la unua de okt. 1933 en propra domo, Riouwstrat 172.

            Al la instituto apartenas: Fondantaj membroj; subtenantaj membroj; aktivaj membroj, kiuj kunlaboras kun Instituto. Ili estas invitataj de la istituto.

            La Instituto aranĝas en ĉiu jaro int. kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Ĉe-metodajn kursojn, la Instituto donas specialan rajtigilon kaj disponigas la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize 300 rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.

            La unua int. kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en Arnhem. Partoprenis 200 instruistoj el 20 landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.

            La Esperanto-Domo (Arnhem) entenas kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝas de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj ĝis nun la plej gravaj estis: La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932, la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932 kaj la int. kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933 JULIA ISBRÜCKER

            Currie (kuri) Walter, skoto, komercisto. Nask. 11 aŭg 1872 en Ecclefechan. Prez. de Burnley ES de 1908. Ĉiusemajna E artikolo en Burnley Gazette. Instruis E-n en tekniklernejoj de Burnley, Blackburn, Nelson. Trad. anglen La kandelingoj de la episkopo: La pacientoj de la kuracisto; Ĉu li?

            Curry (kuri) Arthur Llewelyn (ps. Pelikano, Sondisto), anglo, pastro anglikana. Nask. 6 majo 1870 en Tynemouth. Kunlaboris en la Eklezia Revuo, trad.: Elegio en la Tombejo (Gray), Reĝo Lear (Shakespeare; kunlabore), k a.

            Czitrom (citrom) Tibor, hungaro, privatoficisto, E- instruisto. Nask. 7 febr. 1900 en Budapest E-isto de 1924. Estis prez. de HESI: kaj gvidis multajn kursojn. De 1931 je la invito de SEI gvidas rektmetodajn kursojn en Svedujo. Prop. vojaĝo en Svedujo, Finnlando, Estonujo. Lumbild- kaj radioparoladoj; ankaŭ pri Hungarujo. Aŭtoro (kun d-ro Szilágyi) de la lumbilda E-kurso.

            Czubrinsky (ĉubrinski) Antoni, polo, d-ro, gimnazia instruisto. Nask. 31 jan. 1885 en Kraków. Verkis multajn prop. kaj statistikajn artikolojn pri E, havis paroladojn kaj publikigis longan pollingvan verkon pri E. Iniciatinto de l' ideo pri "interŝtata E-akordo" kaj pri ĝenerala plebiscito por E inter ne E-istoj. L. K.