DE
ESPERANTO
I. VOLUMO
REDAKTIS :
L. KÖKÉNY kaj V. BLEIER
LA LINGVO-FAKON:
K. KALOCSAY
INICIATINTO-ĈEFREDAKTORO
:
I. ŜIRJAEV
- UNUA ELDONO
1933
LITERATURA MONDO, BUDAPEST
KUNLABORANTARO
Adams VU. G., Seattle (Usono).
Agricola G., Genčve
Arnessen Arne, Oslo
Atanasov D. Atanas, Sofia
Balkányi Pál, Budapest
Baranyai Imre, Budapest
Bastien Louis, Paris
Behrendt Arnold, Berlin
Bennemann Paul, Leipzig
Bruin Gerrit Panlus, Enschede
(Ned.)
Batler Montagu Christie, London
Capdevila Eduard, Barcelona
Chavet Gabriel, Lille
Carreira Saldanha Jorge, Lisboa
Domingues Carlos, d-ro, Rio de
Janeiro
Dreher Leopold, d-ro, Krakow
Facchi Gaetano, Brescia (It.)
Flageul Pierre, Issy (Franc.)
Friis Lorenz, Aabyhöj (Dan.)
Grosjean-Maupin Emile, Nice
Heilskov Christian, Aarhus (Dan.)
Indra Talivaldo, Riga
Isbrücker Julia, Den Haag
Johnson Wilfred B., Birmingham
Kamaryt Stanislav, d-ro, Bratislava
Karczag György, Budapest
Kawasaki Naokazu, Osaka
Kenn Won, d-ro, Canton
Kreuz Robert, Genčve
Kuwahara Tosihido, Osaka
Lappi Lauri Ilmari, Riistina
(Finn.)
Nekrasov Nikolaj Vlad., Moskva
Nylén Paul, Stockholm
Ossaka Kenĵi, Tokio
Page William Main, Edinburgh
Pfeffer Emil, d-ro, Wien
Redondo Fernando, Madrid
Róbin Wilhelm, d-ro, Warszawa
Rollet de l'
Isle M.,
Paris
Sakaria Hillar, Tallinn
Seppik Henrik, Tallinn
Simon Otto, Wien
Solzbacher Wilhelm, d-ro, Lŭcembourg-Eich
Stamatiadis Anakreon, d-ro, Athen
Stancliff Fenton, Acron, (Usono)
Stefanĉiĉ Jakob, d-ro, Beograd
Steiner Hugo, Wien
Stroele Georges, Neuchatel (Svis.)
Szilágyi Ferenc, d-ro, Budapest
Takács József, d-ro, Nagymaros
Tarnow Paul, Düsseldorf-Oberkassei
Thomson L. E. Pymble, (Aŭstralio)
Totsche Lajos, Budapest
Venture Alec, Mitcham (Brit.)
Waringhien Gaston, Lille
Wiesenfeld Edvardo, Warszawa
Zon Wigbertus van, Reusel
(Ned.)
La lingvan fakon redaktis: K. Kalocsay, d-ro, Budapest.
VERKIS ARTIKOLOJN AŬ DONIS VALORAJN KONSILOJN:
Azorin Francisco, Cordoba (Hisp.)
Baghy Gyula, Budapest
Banham Reginald, Melbourne
Bánó Miklós, d-ro, Budapest
Barcelo A. Juan, Palma de Mallorca
Berger Amalie, Wien
Butkus Vladas, Kaunas
Bünemann Oscar, Hamburg
Cachon Hector, Eaubonne (Franc.)
Cogen Léon, Ninove (Belg.)
Csutak Ferenc, Budapest
Cang Soktaj, Seoul (Koreujo)
Debronwere Gerard, Kortryk (Belg.)
Dresen Hilda, Tallinn Filliatre Petro, Paris
Filliâtre Roberto, Paris
Fischer Henriko, Bucuresti
Godek Ivo, Zagreb
Habert J., Oujda (Maroko)
Hájek Frantyŝek, Praha
Halka László, Budapest
Hübner Paul, Quedlinburg (Germ.)
Jagoda Mauricio, La Ceiba (Honduraso)
Johanson John, Stockholm
Klimas A., Kaunas
Krestahov Ivan H., Sofia
Kürsteiner Hans, Sankt Gallen (Svis.)
Laĥovicki Pinhas, Jerusalem
Lanti Eŭgeno, Paris
Litauer Józef, Warszawa
Major Jozefo, Kameoka (Jap.)
Marks Muto, (Jap.)
Mc. Cormick F. R. A., Dublin
Mihalik Jozsef, Budapest
Morariu Eugenia, Cluj (Rum.)
Morariu Tiberio, Örebro (Sved.)
Mudrak Walter, Wien Nebenzahl Karl, Wien
Nikolov Atanasov, Sevlievo (Bulg.)
Pino Andres, Valencia
Rodriguez M. C., Me^iko
Sepulveda Cuadra L. E. Santiago
Sidlovskaja M. (Rusl.)
Sindo-Seitaro, Osaka
Teuchner Paul, Leipzig
Weinhengst Hans, Wien
Yelland Ernest Edward, Aspremont (Franc.)
Yo^on Geo. H., Heswall (Brit.)
Zamenhof Lidja, Warszawa
Zauner Jozef, Timiŝoara (Rum.)
La nomoj de multaj helpantoj aŭ konsilantoj
troviĝas ĉe fino de la artikoloj.
KLIŜOJN KAJ FOTOJN AFABLE PRUNTEDONIS:
Universala Esperanto-Asocio, Geneve.
Int. Cseft-Instituto, Den Haag.
Internacia Esperanto-Muzeo, Wien.
Heroldo de Esperanto, Köln.
Brita Esperanto-Asocio, London.
Schuck, Fritz, Bremen
Ellersiek, Friedrich, Berlin
kaj multaj aliaj.
ANTAŬPAROLO
"Manko
en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj
kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn,
necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus
koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj
memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi
malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da
laborado." Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian
laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda
manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la
Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies
artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia
ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la
disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora
iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron.
Dum la
plivastigo de la Ŝirjaeva bazo, la celdifino multe plilarĝiĝis.
En 1931 ni jam antaŭvidis ĉirkaŭ 440 paĝojn da teksto kun
3000 literoj paĝe kaj 200 paĝojn da bildmaterialo. La unua paŝo
estis la varbo de kunlaborantoj. Pri ĝi ni tiom sukcesis, ke ni povas nomi
la Enciklopedion la sola verko, pri kiu kunlaboris anoj de ĉiuj tendencoj
en nia movado. Sed ĉi tiu sukceso samtempe pli kaj pli kreskigis la
pagonombron, tiel ke post laboro de tri jaroj, la redaktoroj liveris al la
eldonejo tekston por 640 paĝoj kun po 4200 presliteroj kaj bildmaterialon
por ĉirkaŭe 300 paĝoj. - Pli ol la duoblon de la antaŭfiksita
amplekso! - Dank' al tio, la verko nun estas ne nur simpla manlibro por
elementaj bezonoj, sed verko taŭga ankaŭ por pli altaj pretendoj de
propagandistoj, literaturistoj, lingvistikemuloj. Ĝi etendiĝis sur ĉiuj
kampoj de la E-a vivo: movado, lingvo, literaturo.
Pri la
grandega laboro de redakto orientu, ke la redaktoroj skribis dum tri jaroj
plurajn milojn da leteroj (el kiuj cetere ne malgranda parto ne ricevis
respondon), tiel ke por la afrankado de leteroj kaj cirkuleroj la eldonejo
elspezis sume kaj ronde 800 frankojn svisajn.
Oni povas demandi, ĉu la Enciklopedio do estas
kompleta? Nu, oni pripensu, ke neniu Enciklopedio povas kontentigi dezirojn ĉiuflankajn.
Kaj oni ne forgesu, ke tiu ĉi verko estas la unua en sia speco; tia tasko
havas malfacilojn nevenkeblajn per unu salto. Do, kiu havas la pasion serĉi
mankojn, tiu ja trovos tiajn certe.
Intenca
manko estas, ke ni ne pritraktis vaste aliajn lingvojn artefaritajn, sed
prezentis ilin nur skize kaj tute ne komplete. La verko ja estas ne
enciklopedio de mondolingvoj, sed Enciklopedio de Esperanto.
Mankhava
estas la bildmaterialo, kvankam ĝi entenas kvanton ne troreblan en ĉiuj
gazetoj, historiaj libroj kaj albumoj kune. Tamen, ĝi ŝajnas ankoraŭ
nekontentiga. Dua eldono, espereble baldaŭa, certe pliperfektiĝos ĉi-rilate.
Oni
povus riproĉi, ke la amplekso de artikoloj ofte ne estas proporcia, ekzemple
kelkaj landoj aŭ personoj estas pli koncize prezentitaj ol aliaj eble pli
gravaj. Ties kaŭzo estas, ke diversaj kunlaborantoj diverskvante
transpasis la limojn de amplekso fiksita al ili, kaj, se la artikolo estis
interesa, ni ne volis ĝin kripligi por malpli gravaj konsideroj.
Aliflanke, se la kunlaboranto ne transpasis la limojn (kiel ekz. en la
artikoloj pri Britujo), liaj artikoloj nun relative ŝajnas tro mallongaj.
La longo de la artikolo do tute ne mezuras la gravecon de temo aŭ persono.
Malgraŭ
zorga serĉado kaj kribrado, eble kelkaj artikoloj ŝajnos superfluaj,
dum kelkaj necesaj eble mankas. La mankojn eventuale kompensos eldonota
suplemento.
Ĉe
kunlaboro de multaj personoj ne estas eviteblaj kelkaj opinio-diferencoj. Ne ĉiun
opinion ni aprobas senrezerve, sed en subskribitaj artikotoj ni devis respekti
la konvinkiĝon de la kunlaboranto.
Kompreneble
ne ĉiuj artikoloj estas verkitaj egale interese. Ofte mankis al ni tempo
por akiri ion pli verve skribitan kaj ni devis tion lasi por la dua eldono.
Sed
antaŭ ol severe kritiki, bonvolu konsideri la neimageblajn malfacilaĵojn.
Vere, en multaj kampoj la laboro estis nura kompilo kaj resumo el ekzistantaj
verkoj, precipe la internacia historio de la movado kaj la lingvaj pritraktoj estas
troveblaj ankaŭ aliloke en vere bonaj verkoj. Tamen, ankaŭ en tiuj
fakoj oni trovos multajn interesajn detalojn, precipe pri la E-laboro en
diversaj profesioj, pri kiu ni havis ĝis nun nur tre nekontentigajn
informojn. Kaj en multaj kampoj ni devis fari esplorojn tute sen antaŭa
bazo, ekzemple pri la naciaj historioj de la movado, aŭ pri 1a biografioj,
kiuj prezentas la vivon de proksimume 1500 esperantistoj.
Rubriketoj
pri ĉ. 450 libroj kontentigos ĉefe la libroamantojn. Ni zorge studis
la tutan librotrezoron de Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj iom gravaj
libroj estas prezentitaj kun la plej necesaj bibliografiaj indikoj kaj krome,
kun koncizaj sciigoj pri la speco kaj enhavo. Ĉe la plimulto ni ĉerpis
la karakterizajn notojn el recenzoj, aperintaj en la gazetaro. Tio havas la
utilon, ke esploranto povas reiri al la fonto kaj tie trovi pluajn detalojn pri
la libroj. Ĉar ni aldonas ankaŭ la biografiojn de niaj verkistoj, kun
la listo de iliaj verkoj, kaj ofte ankaŭ kun komentarioj kaj valorjuĝoj,
kaj ĉar ni resumas en aparta arfikolo pri la historio de la Esperanta
literaturo, la Enciklopedio povas esti rigardata ankaŭ kiel taŭga
anstataŭanto de ĝis nun ne aperinta literatura manlibro de Esperanto.
Ĉe
la lingvaj artikoloj ni klopodis je plejebla grado de objektiveco. Ĉe
kelkaj artikoloj troviĝas noto kontraŭdiranta al la artikolo mem, el
la plumo de alia kunlaboranto. Tiam temas pri aferoj nedeciditaj: la leganto
devas mem formi al si opinion.
Pri
neologismoj ni ekstreme ŝparis, eĉ vortoj "duonoficialaj"
de la Plena Vortaro estas nur malofte troveblaj. Se kelkaj neoficialaj vortoj
englitis tie kaj tie, tio okazis nur pro preterrigardo. La vorton Nipono anstataŭ Japanujo ni uzis
devigitaj de neceso: la artikolo pri Japanujo ne alvenis ĝis la fermo de
la unua volumo.
La
redaktoroj zorgis plej atente, ke ĉiuj detaloj estu fidindaj kaj forigis
el la artikoloj ĉion, pri kies fidindeco ili havis dubojn. Estis malfacila
tasko, ĉar oni ne povis kontroli la ĝustecon de ĉiuj okazintaĵoj,
ciferoj kaj nomoj. Se estis eble, ni donis ĉe la fino de la artikolo
fontindikon por trovi facile pli ampleksajn informojn pri la pritraktita temo.
Ĉe
la aranĝo de la teksto kaj bildoj ni klopodis laŭeble, ke ĉiu
materialo estu trovebla facile, sen multe da serĉado. Tion espereble multe
prihelpos la detalaj indeksoj, troveblaj en la fino de la dua volumo.
Ni tre
atentis ankaŭ tion, ke ni donas la verkon ne sole al homoj kun
universitata klereco. Tial ni prezentas la materialon en simpla kaj facila
stilo, bone komprenebla ankaŭ al komencantoj.
Ni
esperas, ke la preso ĝenerale kontentigos la legantaron. Estas ja kelkaj
bildoj ne sufiĉe klaraj; pri tio kulpas ne la presejo, sed tio, ke ni
devis reprodukti jam origine malklarajn represaĵojn.
Kaj la
malbenitaj preseraroj? Jes, malgraŭ okfoja tralego ni ne povis ekstermi ĉiujn.
La liston de la plej gravaj ni donos je la fino de la dua volumo. Ĉi tie
ni danku aparte s-anojn M. C. Butler
kaj T. Indra pro la atentega legado
kaj donitaj konsiloj.
La
redaktado de tiel multpretenda verko ne estus ebla sen multaj kapablaj
kunlaborantoj. Ilian liston oni legu sur aparta loko. Ĉiuj el ili meritas
ne nur nian dankon, sed ankaŭ dankon de la tuta esperantistaro. En la unua
vico staras: s-roj L. Bastien, G. P. de
Bruin, M. C. Butler, K. Kalocsay, T. Indra, P. Tarnow kaj E. Wiesenfeld. Aparta ĝojo povas esti
por ĉiu adepto de la Zamenhofa lingvo, ke en la portado, de la brikoj al
tiu ĉi granda koustruaĵo partoprenis esperantistoj el ĉiuj
mondkonceptoj.
Tiu
partoprenado estas necesa ankaŭ post la apero de la Enciklopedio. Ni jam
diris, ke nia pleja klopodo estis: resti objektiva kaj eviti mankojn. Sed, por
sukcesi pri tio, ni bezonas la laboron de ĉiu esperantisto, leganta tiun ĉi
verkon. Ni ĉi tie petas ĉiun interesiĝanton, alsendi al ni la
rimarkojn pri la verko kaj ni danke notos ĉiun kritikon, kiu donos al ni
eblon por plibonigi ĝin per suplemento aŭ en eventuala dua eldono.
Ni ne povas
ne paroli ĉi tie pri la eldonejo, faranta per tiu ĉi libro la plej
grandan ĝisnunan eldonistan fortostreĉon en E-ujo. Tion ĉi povis
riski nur kun la plej firma kredo je la forto kaj estonteco de nia movado. Kaj
ni devas mencii ankaŭ tiun milon da entuziasmaj, literaturŝatantaj
esperantistoj, kiuj je la unua voko de la eldonaĵo ariĝis en Asocion
por helpi kaj ebligi la eldonon de verkoj, kia estas la jena.
Enciklopedio
de Esperanto kreiĝis el entuziasma, sindona kunlaboro de Esperantistoj el ĉiuj
tendencoj, el senlaca, kelkjara laborado de ĝiaj redaktoroj kaj el
entuziasma, pacienca helpemo de multaj centoj da simplaj
Esperantistoj-soldatoj. Tia laboro, la rezulto de tia laboro devas ŝveligi
en nia brusto memfidon, fidelecon al movado, kiu havas malgraŭ sia juneco,
tiom ampleksan pasintecon. La legado pri la laboro de niaj unuaj pioniroj, la
malfacilaĵoj de la laboro en la unuaj tempoj, la faritaj kaj atingitaj
rezultoj, kiujn ni povas ĝuste taksi nur post komparo de la tiama kaj nuna
situacio, donas al ni forton por daŭrigi la komencitan vojon ĝis la
triumfa venko.
Enciklopedio
de Esperanto! Tiu titolo impresas iel scienceme kaj seke. Tamen: ĝi
rakontas al ni pri suferado, batalado, penado de niaj unuaj pioniroj, pri
luktoj, laciĝoj kaj reaspiroj, pri florado kaj "velkantaj
folioj", pri fideluloj kaj perfidoj, pri malvenkoj kaj triumfoj - kaj, sub
la impreso de ĉio ĉi, oni sentas kvazaŭ legi grandegan epopeon:
la entuziasmigan epopeon de nia movado de "esperantoj".
Se nia
fortostreĉa laboro estos, krom simpla informilo, ankaŭ entuziasmiga
instigilo por neŝancelebla fido kaj nelacigebla fervoro, tio estos la plej
bela rekompenco de niaj klopodoj.
Budapest,
majo 1934.
LA REDAKTOROJ
MALLONGIGOJ
adm. = administranto
adv. = advokato
apr. = aprilo
aŭg. = aŭgusto
aŭt. = aŭtografita
bibl. = bibliotekisto
ĉ. = ĉirkaŭ
dec. = decembro
del. = delegito
dir. = direktoro
d-ro = doktoro
d-ro fil. = doktoro en filozofio
d-ro med. = doktoro en medicino
d-ro teol. = doktoro en teologio
E = Esperanto
,E' = Esperanto, gazeto de UEA
E-n = Esperanton
E-a = Esperanta
E-an = Esperantan
E-e - Esperante
E-isto = Esperantisto
EA = Esperanto-Asocio
EF = Esperanto-Federacio
EG = Esperanto-Grupo
EI = Esperanto-Instituto
EK =- Esperanto-Klubo
EL = Esperanto-Ligo
ER = Esperanto-Rondo
ES = Esperanto-Societo
EU = Esperanto-Unuiĝo
ekz. = ekzemple
eld. = eldonis, eldonisto
e-roj = ekzempleroj
febr. = februaro
f-ino = fraŭlino
HDE = Heroldo de Esperanto
i.a. = inter aliaj
ICK = Int. Centra Komitato
IKUE = Int. Katolika Unuiĝo E-ista
inĝ. = inĝeniero
instr. = instruisto
int. = internacia
jan. = januaro
jun. = junio
jul. = julio
kas. = kasisto
k. a. = kaj aliaj
k. e. = kaj ceteraj
k. s. = kaj similaj
komp. = komparu
ktp. = kaj tiel plu
l. = legu (en la fonto)
LEA = Laborista EA
lab. = laborista
LI = Lingvo Internacia
LK = Lingva Komitato, ano,
LK = Lingva Komitato, -ano,
lit. = literatura
nask. = naskiĝis
nov. = novembro
n-ro, No = numero
of. org. = oficiala organo
okt. = oktobro
OV = Originala Verkaro de Z
p. = paĝoj (laŭ nombro)
p: = paĝo(j) (laŭ ordo)
prez. = prezidanto
prof. = profesoro
proks. - proksimume
prop. = propagando
prop-isto = propagandisto
ps. = pseŭdonimo
red. = redaktis, redaktoro
s-ano = samideano
SAT = Sennacieca Asocio Tutmonda
S-ulo = Sennaciulo
SR = Sennacieca Revuo
sekr. = sekretario
sep. - septembro
s-ino = sinjorino
s-ro = sinjoro
t. e. = tio estas
t. n. = tiel nomata
trad. = tradukis, tradukisto
UEA = Universala Esperanto-Asocio
UK = Universala Kongreso de E
univ. = universitato
univ. prof. = universitata profesoro
v. = vidu (en la Enciklopedio)
vicprez. = vicprezidanto
Z = Zamenhof
Z-a = Zamenhofa
ZA = Zamenhofa Adresaro
(?) montras dubon aŭ necertecon
Rimarkoj.
Por la nomoj de monatoj kaj nacioj ni uzis ĝenerale minusklajn
komencliterojn. - Por datoj anstataŭ la longa 1-an de junio 1905 ni uzis 1
jun. 1905. - En biografioj la nomon de la nacio ni mallongigis en la teksto per
majuskla komenclitero: ekz. se post la nomo de la persono ni jam notis la
naciecon, de japano, J-E Vortaro signifas Japanan Esperantan