Eventoj n-ro 244, retposxta versio
**********************************


Titolpagxe: - La lastaj vortoj
            - Faka literaturo en Esperanto -
              Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko: STEB

Faka aplikado: - Jan Werner: Betona terminaro - Modelo por terminara agado

Interreto: - Ludu en Esperanto
           - www.esperanto.net - Pli ol 30 000 vizitoj monate
           - Mallonge (6)

Movado: - Retposxta novajxagentejo: Ret-Info
        - Esperanto-katedro en Tagxikio
        - Esperanto antaux la franca!
        - Progreso en Irano
        - Profesie agado por la lingva egaleco - Dafydd ap Fergus respondas
        - Zamenhof-tago en Malto

Organizaj demandoj: - Membro-Membron!

Instruado, ILEI: - Instrumaterialoj en Esperanto
                 - Baza Esperanta radikaro

Gazetoj: - Revuo Esperanto: ankaux en elektronika versio!

Filmoj: - Video-festivalo

Libroj: - Vespermangxoj

Rubrikoj: - Mallonge (6), korespondi deziras (2), ni mencias (7)

"Eventa Ludkvizo"

Interese: - Graveco de la mangxajxoj en nia vivo
          - Diferenco inter mondpartoj

***************************************************************************

          A g r a b l a j n   j a r f i n a j n   f e s t o j n !

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

La lastaj vortoj
================

Vi legas nun la lastan numeron de Eventoj... Tiu frazo por ni estas
malgxoja - ja finigxas iu pli ol 10-jara sukcesa projekto, aliflanke tamen
gxi estas ankaux gxoja, cxar gxi signas la komencon de novaj taskoj, novaj
projektoj.

Antaux 11 jaroj ni entreprenis realigi "la plej oftan Esperantan gazeton".
Rapide Eventoj igxis ne nur internacie konata, sed ankaux ecx rekonata kaj
prestigxa.

Kiom kaj kiuj?

La kvanto de abonantoj variis inter 1000 kaj 1500 el 60-72 landoj. La 1-a
numero aperis la 2-an de marto en 1992, kaj poste en cxiu dua semajno.
Estas apenaux kredeble, ke en la entute 244 numeroj ni aperigis pli ol 1970
pagxojn, kaj tajpis 13,1 milionojn da literoj ... !

La redaktadon de la gazeto prizorgis pluraj homoj. Zorgis pri gxi krom mi
Sandor Hideg (la unuaj numeroj), Nikolaj Gudskov (stagxinto el Moskvo, 2
jarojn),

Abdurahman Junusov (stagxinto el Mahacxkala 1,5 jarojn), Radacsi Laszlo
(1,5 monatojn) kaj fine Axel Orszag-Krysz (3,5 jarojn). Krom la redaktaj
laboroj kompreneble estis amasego de aliaj kasistaj kaj administraj taskoj,
pri kiuj zorgis cxefe Istvan Meszaros (8 jarojn). Pro la solvo dum la tuta
periodo de la librotenaj kaj financaj taskoj ni estas dankaj al Zsuzsanna
Virag.

Servoj

La profilo de Eventoj estis klara: novajxoj el Esperantujo, kun aparta
atento al la faka aplikado kaj al la ebloj utiligi la lingvoscion.

Krom aperigi la novajx-artikolojn, ni klopodis helpi la Esperantan
komunumon ankaux per diversaj servoj: aktualaj adresaroj kaj listoj (ekz.
de Esperantaj gazetoj kaj redakcioj, radiostacioj, videofilmoj, muzik-
diskoj, dissendolistoj k.a.), ni ellaboris kaj distribuis Esperantigitan
tiparon por komputiloj (Win 3.1 kaj Macintosh), aperigo de specialaj fakaj
suplementoj pri greftado, sxuo- kaj vin-farado, pluraj fakaj asocioj, ktp.)
memgluaj strioj por auxtomobiloj, prizorgo de Plena Kalendaro, kaj pluraj
aliaj.

Intertempe la mondo multe sxangxigxis. El simpla redakcio ni igxis land-
kaj internacinivela Esperanta centro, komencis eldonadi librojn, organizi
kursojn, kaj priservi la parolantojn de la Internacia Lingvo ne nur en
Hungario sed ankaux internacie.

Lastatempe la kvantoj de tiuj novaj taskoj jam komencis superi niajn
laborfortojn. Ni devis repripensi la liston de niaj taskoj kaj determini
ilian prioritaton, kaj fine ni decidis pri cxesigo de Eventoj.

Malgranda fina venko

Malmultaj scias, ke en la lastaj 3-4 jaroj al Hungario trafis "malgranda
fina venko", ja cxiujare plurmil homoj, studentoj lernas nian lingvon por
havi iun lingvo-ekzamenon pro sxtata preskribo kiel kondicxo por ricevi
sian diplomon. (Temas pri pli ol 7000 studentoj nur en la jaro 2002...)
Amare ni spertas, ke post la sukcesa ekzameno cx. 99 elcentoj el ili
forturnassin de Esperanto, ja ne trovas nek tauxgan socian komunumon nek
tauxgan utiligeblon de la lingvo.

La nova projekto

Ekde januaro do ni turnas nian atenton al nova sed tre malfacila projekto:
disponigo kaj re-disponigo de faka literaturo en Esperanto. Ni invitas vin
kunlabori, kunagadi en tiu sfero, ja mi estas konvinkita, ke gxi estas
esenca kondicxo por estonto de nia afero. Detalojn pri gxi vi trovas en la
titolpagxa artikolo.

Informado? - Plu!

Kompreneble ni ne plene forlasas la kampon de informado. Paralele al la
internacia versio de Eventoj jam de pluraj jaroj aperadis ankaux
hungarlingva suplemento, atinganta nur la hungariajn abonantojn. Tiu iama
"suplemento" dauxre aperos kun la nomo Esperanta novajxletero "Hungariaj
Eventoj".

Plu funkcias ankaux nia interreta novajxagentejo RET-INFO. Se vi estas
kontenta pri la redakta, selektada laboro de nia teamo, ni invitas vin
aligxi al tiu servo. La abonkotizo estas nur simbola: 19 euxroj por A-
landanoj kaj nur 10 euxroj por B-landanoj. Detalojn vi trovas en la pagxo
5.

Por ebligi la utiligon de la aperintaj artikoloj, depost unu monato ni
disponigos senpage la tutan 11-jaran enhavon de Eventoj en niaj interretaj
pagxoj http://www.eventoj.hu En tiu retejo vi trovas ankaux la plu
aperontan "Plenan Kalendaron" de Esperanto-Arangxoj, kaj informojn pri la
novajxagentejo RET-INFO.

Nun ni finas la historion de Eventoj. Tamen ni ne deklaras gxian
definitivan cxeson: se la cirkonstancoj estos favoraj, eble iam ni
revivigos gxin.

Do, dankojn pro via pli ol 10-jara helpo, subteno, kunlaboro, eltenemo.
Adiaux (aux eble gxis revido!)

Multajn Esperantajn sukcesojn, kaj agrablajn jarfinajn festojn deziras al
vi

Laszlo Szilvasi
kaj la tuta Eventoj-teamo
http://www.eventoj.hu

***************************************************************************

FAKA LITERATURO EN ESPERANTO
============================

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko: STEB

Lingvon oni lernas por utiligi gxin. La utuligo en fakaj terenoj tamen
estas pli komplika ol la cxiutaga konversacio. Gxi postulas ne nur fakajn
partnerojn, organizajxojn, sed ankaux terminarojn kaj fakajn tekstojn.

Se oni volas uzi la lingvon en fakaj aferoj aux volas verki, traduki fakajn
tekstojn, anticipe oni devas ekkoni la koncernajn fakajn terminojn. Gxuste
en tiu tereno volas helpi nia projekto, la virtuala biblioteko Scienca kaj
Teknika Esperanto"Biblioteko, STEB.

La projekto havas 4 brancxojn:

Hiperligoj

Ni "cxasas", t.e. kolektas diversajn retpagxojn (ttt-pagxojn) kun faka
literaturo dise en interreto, kaj faras hiperligojn al ili.

Re-disponigo, rekomputiligo

En nia historio jam estis eldonitaj plurcent vortaroj, studoj, libroj
artikoloj kun faka enhavo, sed 99 %-oj de ili ne plu estas akireblaj.
Necesas skani aux retajpi, kaj ree disponigi ilin en interreto por utiligo.
Tio estas ege grava, cxar ecx se la malnovaj verkoj eble jam ne plu estas
aktualaj, la terminaroj, esprimoj estas tre utilaj por nunaj fakuloj.

Se iu NUN volus verki artikolon kun moderna enhavo, li ne devas "re-eltrovi
la varman akvon", t.e. ne devas mem eltrovi cxiujn terminojn, sed devas
esplori la jam faritan laboron de aliaj personoj.

Post la rekomputiligo de malnovaj materialoj ni deponas ilin en interreto
cxu en html-, cxu en alia populara formato.

Novaj materialoj

Se iu nun verkas fakan materialon, ni helpas pri gxia utiligo kaj
atingeblo. Oni povas alsxuti ilin al interreto (kaj ni faras ligon al tiu
retejo), aux oni povas alsendi ilin al ni, kaj ni mem deponos ilin en nia
interreta servilo cxe Eventoj.

Neeldonitaj manuskriptoj

Ofte kiel rezulto de plurjara laboro ekzistas plurdekoj da diversaj
manuskriptoj de fervoraj esperantistoj, kiuj ne trovis eldonejon por
aperigi siajn fakverkojn. Tre ofte ili perdigxas, cxefe post la morto de
niaj samideanoj. Por savi kaj utiligi ilin, en KAEST-2002 (Konferenco pri
Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Dobrichovice, Cxehio) ni
anoncis nian pretecon servi kiel kolektejo de tiuj manuskriptoj. Oni do
povas perposxte sendi ilin al nia adreso, kaj ni aux deponos ilin por posta
utiligo aux ni enkomputiligos ilin - en ritmo de niaj laborkapacitoj. Nia
adreso: Eventoj, pk. 87, HU"1675 Budapest, Hungario.

Brancxoj, fakoj, formatoj

La pretajn materialojn ni disponigos laux apartaj fakoj. Ni klopodas sekvi
la sistemon de UDK (Universala Decimala Kod"sistemo) de bibliotekoj - tamen
ni ne estas rigoraj en la prijugxo.Se ni havos plurajn materialojn en iu
nova fako, ni malfermos apartan cxambron (dosierujon) aux subcxambron por
ili - depende de la kvanto de la havataj fakaj materialoj.

Por koncentri la fortojn, en la komenco ni kolektas fakajn materialojn
unuavice en la kampo de t.n. realaj sciencoj (teknikaj fakoj).

Se iu entreprenas kolektadon de fakaj materialoj en iu brancxo de t.n.
"humanaj sciencoj" (lingvistiko, historio, literaturo, pedagogio ktp.), ni
volonte helpas tiun agadon per aldono de hiperligo al tiu aparta kolektejo.
(La disponigo de tiuj materialoj estas teknike pli facila, ja ili konsistas
cxefe nur el tekstoj kaj bildoj). Se vi akceptas la defion zorgi pri iu el
tiuj brancxoj, bv. kontakti nin!

La materialon ni disponigas en formatoj, kiuj unuflanke estas vaste uzeblaj
(html kaj pdf), aliflanke postulas ne tro da laboro (por esti operativa kaj
ne perdi tro da tempo) - kiel ekzemple la formato *.doc.

Por matematikaj kaj fizikaj verkoj ni preferos la disponigon en formato
PDF, produktata cxu per la programo Tex cxu per Ventura (ambaux ili interne
deponas la ekvaciojn en formo de tekstoj).

Ni invitas vin kunlabori

Ni tre dankas, se vi aktive kunlaboros en la projekto. Ni invitas vin esti
"cxasisto" aux "faka respondeculo" aux foj-foje helpi en iu konkreta tasko,
aux helpi per alia maniero.

La "cxasistoj" vagadas en interreto, sercxadas diversajn Esperantajn fakajn
materialojn - kaj informas la fakan respondeculon (aux nin) pri trovita
nova materialo. La faka respondeculo (aux ni) kontrolas la retejon, kaj al
tiu materialo ni aldonos hiperligon en STEB.

La "faka respondeculo" klopodas plenigi la bretojn de STEB per materialoj
de sia fako.

Li celkonscie sercxadas materialojn en interreto en sia fako;
- kontrolas la informojn de "cxasistoj";
- instigas homojn re-disponigi (skani aux tajpi) artikolojn, eldonajxojn de
  sia fako, kaj organizas tiun agadon;
- helpas al ni en korektado de tiuj manuskriptoj en sia fako (skanitaj aux
  entajpitaj) - kiuj estis alsenditaj al ni;
- laux kapablo eble li povas ankaux transformi la tekstojn al la formato html
  (sed tiu agado estas ne nepra, nur ebla).

Kompreneble estas granda helpo por ni, se vi prenas nur iujn certajn
taskojn de la faka respondeculo, ekzemple helpi en la retajpado de malnovaj
tekstoj aux provlegi kaj korektadi ilin.

Laux la gxisnunaj spertoj bedauxrinde tre granda parto de malnovaj
eldonajxoj pro ilia malbona kvalito estas ne-skaneblaj, sed oni devas
retajpi ilin. Tre ofte ili estis multobligitaj fotokopiajxoj de tajp-
masxine skribitaj tekstoj. Estas tre bonvena la helpo kaj cxe laretajpado
kaj cxe la provlegado, korektado de tiuj tekstoj.

Por atingi la nunan staton de STEB ni elspezis jam multajn centojn de
laborhoroj. Tamen estas evidente, ke se ni volas serioze realigi tiun
projekton, perspektive tiu laboro bezonos iun konstantan kunordiganton, kiu
duon- aux plentempe laboros nur por tiu tasko. La teknikan bazon certigis
kaj certigos la E-centro Eventoj, sed ni estos dankaj, se vi kontribuos
finance al la elspezoj, kostoj de la projekto.

Jam malfermitaj dosierujoj (fakoj)

Estas jam kelkaj dosierujoj, en kiuj jam trovigxas fakaj materialoj. Ili
estas:
- Vortaroj, terminaroj;
- Agrokulturo;
- Astronomio;
- Biologio;
- Ekonomio, komerco;
- Fiziko;
- Gxeneralaj sciencoj;
- Ingxenieraj sciencoj - tekniko, mekaniko, elektrotekniko, elektroniko;
- Juro;
- Kemio;
- Kibernetiko, komputilaj aferoj;
- Matematiko;
- Medicino;
- Zoologio;

Ceteraj, ankoraux ne kategoriitaj.

Terminologia laboro

Nia plej populara, plej vasta kaj plej gxenerale uzebla dosierujo estas
"Vortaroj, terminaroj". Jen nuna stato de tiu cxi dosiero (Gxi dauxre
kreskos!):
- Reta Vortaro - La "Reta Vortaro enhavas apartajn fakvortarojn en
  plurdekoj de fakoj, momente la plej granda kaj valora projekto por fakaj
  terminoj. Lige al cxiuj fakoj indas komence viziti gxin;
- Terminoj pri argilajxoj;
- Astronomia Terminaro;
- Astronomia fakvortaro Esp-franca;
- Astronomia fakvortaro franca-esp;
- Bakado kaj kukobakado (en la projekto Vo-Ko);
- Besto-nomoj - provizora privata listo pri mamuloj kaj insektoj;
- Betono kaj betonistaj laboroj, UDK 666.972:001.4;
- Biciklo - vortolisto pri muntpecoj;
- Birdoj;
- Komunlingvaj nomoj de Europaj birdoj;
- Birdonomoj en Esperanto por Hejma Vortaro;
- 16-lingva intertraduka programo, kun bildoj;
- Birdoj de Svedio en 17 lingvoj;
- Birdovortaro dana-latina-esperanta;
- Botaniko;
- Fiziko - Fakvortaro pri fiziko. Esperanta"portugala;
- Forsto - Forstista fakvortaro, "Lexiconsilvestre";
- Goo - terminaro - 1;
- Goo - terminaro - 2;
- Goo - redaktejo pri terminaro;
- Insektoj - provizora listo pri nomoj de insektoj. - Wouter F. Pilger;
- Jura Vortaro Esperanta-cxeha;
- Kemio - la perioda sistemo de la elementoj;
- Komputado, komputiloj, interreto:
  - Komputika Leksikono de Sergej Pokrovskij;
  - Komputika Leksikono de Sergej Pokrovskij (red. 24.);
  - Komputilaj esprimoj en PIV2 (Edmund Grimley"Evans);
  - Komputada Baza Terminaro de Kalckhoff kaj Pick (Munchen, 1985). eo/en;
  - listo de bazaj komputilaj fakvortoj de Martin Weichert;
  - komputila vortaro eo/en/fr kun LEGUMIN-dosiero;
  - La signoj de Askio (ASCII) de Edmund Grimley Evans;
  - Nomoj de kromsignoj de Edmund Grimley Evans;
  - Signo-kodoj laux ISO 8859;
  - Kvarlingva terminaro pri Interreto;
  - Terminoj kaj helpiloj;
  - Interretaj terminoj + mallongaj klarigoj;
  - Angla-Esperanta - vortlisto pri komputilaj aferoj.
- Konstruado - Terminologia retejo de komisiono de TAKE;
- Legomoj - nomoj por legomoj mangxataj en Nord"Okcidenta Euxropo . -Wouter
  F. Pilger;
- Maristoj, sxipoj;
- Matematika vortaro de Jan Werner: Esperanta"cxeha-germana. 3800 esprimoj,
  eldonita en 1990.;
- Meteologia Terminaro - alia;
- Montgrimpado kaj montmigrado (en la projekto Vo"Ko);
- Muzika terminaro en Esperanto (roko kaj popo);
- Plantoj - Listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de Nord-Okcidenta
  Euxropo.
- Wouter F. Pilger;
- Potoj - Plurlingva vortaro pri potaj kaj potistaj vortoj - (en formato
  "RTF");
- Spicoj - [en STEB];
- Sxako;
- Vo-Ko - Vortaroj kaj komputiko;
- Terminologoa Komisono de TAKE (Asocio de konstruistoj-esperantistoj) +
  betona terminaro;
- Teknika Vortaro cxeha-Esperanta;
- Ventolado Terminareto pri ventolado en konstruajxoj (cxe TAKE-TK);
- Terminareto pri vitokultivado (cxe TAKE-TK).

Ceteraj:
- Filozofio;
- "Fundamentaj" vortoj;
- Genealogio - plurlingva genealogia vortaro;
- Landoj de la mondo (enciklopedieto el LA JARO);
- Landoj kaj lingvoj de la mondo;
- Naturkuracado diversspeca - Leksikono pri terminoj de divers-speca
  naturkuracado ("Nova Epoko");
- Naturkuracado diversspeca - Esperanta-rusa. Psikologio, inkluzive
  terminojn pri okultiso, precipe "sanigismo";
- Radikaro de Esperanto - La listo proponas ne nur cxiujn radikojn el PIV,
  sed ankaux de aliaj fontoj (Miroslav Malovec);
- Baza Radikaro - Esperanto-Esperanto, cx. 2500 radikoj, cx. 25000 vortoj -
  cxe Wouter F. Pilger;
- Sciencfikcio - Angla-Esperanta sciencfikcia glosaro kaj frazaro;
- Skoltado 3-lingva, 9-lingva kaj 19-lingva;
- Skriboj de la mondo;
- Slango kaj jxargono;
- Subvencipetoj;
- Vintra Vortareto;
- Vortaro familia hejma;
- Tabua vortareto;
- Pliaj vortaroj - sekcio pri diversaj vortaroj cxe Virtuala Esperanto-
  Biblioteko, VEB.

Szilvasi Laszlo
Rete: steb@forigu.eventoj.hu
http://www.esperanto.hu/steb/

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Jan Werner: Betona terminaro
============================

Modelo por terminara agado

Jan Werner delonge plenumas tre konscian laboron por evoluigo de la
Esperanta termino-kreado kaj termin-uzado, por organizado kaj efektivigo de
terminologia laboro. Konataj estas liaj Terminologia kurso, Matematika
terminaro, internacia koresponda kurso de terminologio.

La laboron por krei betonistan terminaron Werner komencis praktike en 1992,
kiam li dum UK en Vieno prelegis pri rilato de individuaj kaj kolektiva
laboroj je terminologio. La laboron poste partoprenis ankaux Willi
Brandenburg (Germanio), Fabien van Mook (Nederlando), Dorde Obradovic
(Slovenio), Josef Trojan (Cxehio), kontrole: Claude Longue-Epee (Francio)
kaj Bronislav Cxupin (Rusio).

En la jaro 2002 igxis preta jam matura (esence dua, sed plu provizora,
publike testota) versio de la verko "Terminaro de betono kaj de betonistaj
laboroj" baze en Esperanto, kun ekvivalentoj en la lingvoj angla, germana,
cxeha.

La 40-pagxa terminaro aperis en urbo Brno.

Gxi enhavas 225 terminojn, kun esperantlingvaj difinoj de cxiu el la nocioj
kaj kun po tri alilingvaj ekvivalentoj.

Elektronika versio estos legebla en STEB cxe www.eventoj.hu ekde januaro.

laux Interredaktore

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Ludu en Esperanto
=================

Mihail Povorin kreis en mia TTT-ejo novan rubrikon: ludoj en Esperanto. Mi
lastatempe trovis en la reto kaj esperantigis preskaux dudekon da ludoj.
Ili cxiuj estas malgrandaj, simplaj, sed diversspecaj kaj ofte vere belaj.
Ili povas utili por instruado, cerbotrejnado aux almenaux por plibonigo de
la humoro. Ili trovigxas cxe: http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html

Mihail Povorin
Rete: povorin@forigu.yandex.ru

***************************************************************************

www.esperanto.net
=================

Pli ol 30.000 vizitoj monate

Komence de junio UEA refunkciigis la retejon http://www.esperanto.net, kiu
nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj (kaj la nombro
kreskas). Ankaux la kvanto de la vizitantoj kreskas, kaj en septembro
atingis 32000. Cxe sercxado de "Esperanto", la plej grandaj sercxmasxinoj
(Google, AltaVista, Yahoo!...) montras la retejon kiel unuan.

***************************************************************************

Tommy Dahl en Danio faris retan forumon por komencantoj. Gxi trovigxas cxe
la adreso: http://www.egenserver.dk/phpBB2/.
* * *
Diskutgrupo pri lecionoj pri la itala trovigxas cxe:
lecionoj@forigu.yahoogroups.com.
* * *
Konstruata retejo de Junularo Esperantista Svislanda trovigxas cxe:
http://www.jesperanto.ch.
* * *
Retlisto por esperantistoj, kiuj filmos antaux IJK en Svedio trovigxas cxe:
http://groups.yahoo.com/group/e"filmo/.
* * *
Esperantaj lerniloj, interalie la tuta fama romaneto "Gerda malaperis"
trovigxas cxe: http://www.esperanto.org.br/eki/tekstoj.
* * *
Aperis nova senpaga E-kurso per retposxto por hispanlingvanoj. La kurso
estas proponita de hispana retpagxaro, kiu disponigas al siaj legantoj
plurajn senpagajn kursojn, i.a. pri lingvoj. La kurso trovigxas cxe:
http://www.mailxmail.com/Idiomas/Esperanto.htm.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Retposxta novajxagentejo: Ret-Info
==================================

Ret-Info kolektadas novajxojn de la Esperanto-movado kaj de gxiaj
instancoj, pri novaj servoj, pri faka aplikado, pri novaj interesaj
Esperantaj retpagxoj, ktp. - sed ne okupigxas pri lingvaj kaj literaturaj
demandoj.

Mesagxoj de Ret-Info estas dissendataj per retposxto.

La mesagxoj estas dissendataj regule, sed ne pli ol maks. 3-4 mesagxoj
tage.

La "Temo-rubriko" de mesagxoj cxiam komencigxas per la esprimo "ret-info:",
do se vi havas tauxgan retposxtan programon, vi povas filtradi tiujn
mesagxojn, kaj kolekti ilin en aparta dosierujo.

GRAVE: La mesagxojn de Ret-Info oni povas libere utiligi en paperaj
Esperantaj gazetoj (kun indiko de la fonto), sed oni NE RAJTAS plusendi
ilin sen aparta permeso al iu ajn alia interreta forumo aux retlisto.

Kiom kostas Ret-Info?

Vi devas kontribui al la kostoj de la servo. La kotizo estas por:
- A-landanoj: nur 19 euxroj por 12 monatoj;
- B-landanoj: nur 10 euxroj por 12 monatoj.

Vi povas iam ajn aligxi al ret-info (ekz. de aprilo gxis aprilo), do la
abono ne ligigxas al kalendara jaro!

Kiel aligxi al Ret-Info?

Estas simple: Informu nin pri via aligxdeziro kaj samtempe pagu la
aligxkotizon al iu peranto!

Vi povas aligxi per la nuna reta formularo, aux vi povas sendi retposxtan
mesagxon kun via deziro al ni, indikante vian:
- retadreson;
- plenan nomon;
- adreson (minimume vian landon);
- kaj la manieron de via pago (kiam, al kiu vi pagis/"os).

La mesagxojn de "Ret-Info" ni komencas sendadi al vi POST la ricevo de la
pago (aux post la ricevo de la mesagxo de via peranto).

Kiel pagi la kotizon?

La kotizon vi povas pagi:
- al nia UEA-konto: ELLS-S (nepre indiku vian retadreson!);
- al nia konto cxe Flandra E-Ligo: LSTD-A (nepre indiku vian retadreson!);
- al niaj landaj kotizperantoj;
- vi povas sendi en simpla, fermita letero ajnan konverteblan valuton al
  nia posxtadreso: pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario;
- vi povas pagi al nia reprezentanto dum la UK aux IJK;
- per kreditkartoj vi povas pagi cxe UEA kaj Flandra Esperanto-Ligo, FEL.

Vi povas aligxi al la servo Ret-Info iam ajn, do ne nur en januaro, kaj la
mesagxojn vi ricevas en 12 monatoj.

Rilatoj al Eventoj

La novajxagentejo "Ret-Info" estas funkciigata de la Eventojteamo.

La papera versio de Eventoj cxesos en fino de 2002, sed kompreneble dauxre
funkcios la novajxagentejo Ret-Info. (La novajxagentejo "ret-info" kaj la
papera "Eventoj" estas 2 malsamaj aferoj.)

Aligxu al la novajxservo hodiaux, ja gxi estas farata gxuste por Vi!

Starante je via dispono:

Laszlo Szilvasi
kaj la Eventoj-teamo
Rete: ret-info@forigu.eventoj.hu

***************************************************************************

Esperanto-katedro en Tagxikio
=============================

Ekde septembro en la Kaukazia Laika Instituto en Mahacxkala, Respubliko
Dagestan, Rusio, oficiale funkcias Katedro de Internacia lingvo Esperanto.
La estro - Abdurahman Junusov, iama redaktoro de Eventoj. Studentoj de la
fakultatoj: dizajna, religioscia, komputila k. a. studas E-on. Estas tre
dezirindaj kaj bonvenaj la kuragxigaj leteroj, informoj ktp.

Abdurahman Junusov
Ab/k 74, RU-367000 Mahacxkala, Respubliko Dagestan, Rusio
Rete: junusov@forigu.dagestan.ru

***************************************************************************

Esperanto antaux la franca!
===========================

En perfektiga kunveno por ekzamenantoj - la 23-an de novembro 2002 -
reprezentanto de ITK (Perfektiga Centro Fremdlingva) raportis pri la stato
de ekzamenitoj pri lingvoj en la jaro 2002.

Ekzamenitaj estis 154.000 personoj pri 20 akredititaj lingvoj en 73
ekzamenejoj de 28 urboj en Hungario: en la gradoj supera (5%), meza (70%)
kaj baza (25%). La plej altnombre elektitaj lingvoj estis la angla (53,1%),
la germana (33,8%), la ceteraj (13,1%).

La promiloj (!) de Esperanto 11-obligxis dum la lastaj kvin jaroj:
- en 1998 - 0,4;
- en 1999 - 0,6;
- en 2000 - 1,4;
- en 2001 - 2,3;
- en 2002 - 4,6.

Per tiu cxi sukceso nia Lingvo Internacia, nun en la tria loko, estas
antaux la franca lingvo!

En la jaro 2002 sume iom pli ol 7000 personoj enskribigxs por sxtate
rekonitaj lingvoekzamenoj pri Esperanto (ni ne forsilentu: kun 59 %-a
sukceso la unuan fojon).

La E-instruado en Hungario - kompreneble - havas ankoraux multe da
problemoj, tamen ni diru kun ioma fiero, ke tiu cxi jaro estis sukcesa por
nia E-movado. Estu gratulataj tiuj, kiuj kontribuis al tio.

Tibor Papp

***************************************************************************

Progreso en Irano!
==================

Irana Esperanto-Centro okaze de la malfermo de sia nova oficejo arangxis
specialan ceronomion la 24-an de Azar 1381 (15-an de decembro 2002) honore
la naskigxtagon de Zamenhof.

La ceronomio komencigxis ekde 17-a kaj dauris gxis la 19-a horo. Okazis
prelegos de d-ro Hosein Vahidi kaj d-ro Mohammad Karamudini.

Aktualaj perslingvaj informoj cxe: http://esperanto.persianblog.com/.

Reza Torabi

***************************************************************************

Profesie agadi por la lingva egaleco
====================================

Dafydd ap Fergus respondas

Dafydd ap Fergus, gxenerala sekretario de Euxropa Esperanto-Unio kaj
brusela korespondanto de La Ondo de Esperanto, LOdE, estas unu el la
gvidantoj de la Brusela Komunikadcentro.

LOdE: Cxu la Brusela Komunikadcentro jam ekzistas?

DF: La Centro ekas. Grave estas ke ni plenumas niajn celojn laux la
interkonsentoj de Euxropa Esperanto-Unio (EEU) kun UEA. Tio signifas
starigi dauxran komunikadcentron kiu, pere de agado pri kaj por lingva
egaleco cxe internaciaj kaj naciaj organizoj, politikistoj kaj
jxurnalistoj, plibonigos kaj la publikan bildon de Esperanto kaj lingvan
konscion.

LOdE: Kion fakte signifas "plibonigi la publikan bildon de Esperanto"?

DF: Mi klarigas per ekzemplo de lingva diskriminacio. Ekde du jaroj, EEU
(www.lingvo.org) atentigas politikistojn kaj jxurnalistojn pri la kreskanta
nombro de dunganoncoj fare de internaciaj organizoj kaj firmaoj kiuj
sercxas nur denaskajn parolantojn de la angla ("Englisx mother tongue").
Cxi tiu agado kontraux lingva diskriminacio estas vizitkarto por EEU. Gxi
ebligas al mi, kiel al oficisto de EEU, viziti politikistojn kaj euxropajn
oficistojn por pritrakti la problemon de lingva diskriminacio. EEU ankaux
faros proponon por studprojekto pri lingva diskriminacio. Se ni ricevos la
financadon, ni povos inviti junan esperantiston al Bruselo por helpi kun la
studo.

LOdE: Sed kiel tiu agado kontraux diskriminacio rilatas al Esperanto?

DF: Lingva diskriminacio estas grava atenco kontraux la interna ideo de
Esperanto. Politikistoj unue devu respekti la bazan principon de la lingva
egaleco. Nur poste Esperanto havos sxancojn. Nun la helpantoj de
politikistoj tuj forjxetas leterojn kaj elektronikajn mesagxojn de
esperantistoj, kiuj proponas Esperanton kiel solvon. Do, ni devas unue
konvinki homojn pri la graveco de la lingva egaleco antaux ol politikistoj
konscios pri Esperanto kiel ebla solvo. Kaj, plej grave, aliaj lingvaj
asocioj kiel la francaj kaj germanaj, nur defendas la proprajn lingvojn kaj
interesojn.

La Esperanto-komunumo defendas la bazan principon de la lingva egaleco por
cxiuj kaj cxie.

LOdE: Cxu la malgranda neregistara organizo, kiel Euxropa Esperanto-Unio,
kapablas devigi euxropajn politikistojn respekti lingvajn rajtojn?

DF: Jes. Ni jam atingis rezultojn, ekzemple, rilate lingvan diskriminacion.
Ministroj en Belgio, Francio kaj ankaux anoj de la Euxropa Komisiono,
publike konsentis kun Euxropa Esperanto-Unio pri lingva diskriminacio
kontraux nedenaskaj parolantoj de la angla (rigardu cxe www.lingvo.org).

Kompreneble EEU sekvas aliajn kazojn de lingva malegaleco. Ekzemple,
Euxropa Komisiono devigas preskaux cxiujn landojn en orienta kaj meza
Euxropo traduki legxojn kaj aliajn dokumentojn anglen. Poloj, cxehoj
auxslovakoj devas komunikigxi nur angle kun euxropaj oficistoj rilate
agrarajn aferojn. Cxi jare, preskaux cxiuj muzikgrupoj kantas angle cxe la
Euxropa Kantkonkurso. Estas multaj ekzemploj de lingva malegaleco, kiujn
baldaux EEU kapablos publike kaj profesie kritiki.

LOdE: Cxu eblas profesie kaj publike kritiki politikistojn?

DF: Jes. Mi estas okcidenta euxropano kaj ankoraux juna!

Unue, ni devas farigxi alloga asocio: malgranda kaj modesta speco de lingva
Greenpeace aux Amnesty International, kiun normalaj homoj finance kaj
morale subtenas. Por atingi tiun celon, ni unue konstruas kaj plibonigas la
organizan strukturon de EEU. Gxi, ekzemple, baldaux kapablos dissendi
gazetarajn komunikojn kun klaraj starpunktoj kaj ankaux produkti
neuxtralajn informojn pri lingvaj problemoj.

Kompreneble, la agado estos cxefe bazita sur la laboro de esperantistaj
volontuloj kaj kunlaborantoj. Tamen gxi estas profesia "produkto". La
rezultoj estos tre baldaux videblaj pere de nia retejo. Ankaux mi esperas
ke la rezultoj estos baldaux videblaj dank' al artikoloj en nacilingvaj
jxurnaloj.

LOdE: Kiajn konkretajn pasxojn faros la Komunikadcentro en la venontaj
monatoj?

DF: Ni baldaux luos ejon en Bruselo, ne malproksime de la euxropaj
instancoj. Dum la lastaj kvar monatoj, krom miaj vizitoj cxe politikistoj,
mi cxefe laboras en la Euxropa Parlamento kaj hejme, pere de la interreto,
kun E-kunlaborantoj. Nun ni havas plian financadon, aldone al la baza sumo
de 36 000 euxroj por 2002, kiu ebligos la Komunikadcentron finance subteni
junan praktikanton. Kaj kunlaboranto nun neprigas, kompreneble, la luadon
de oficejo.

La financa situacio de la Komunikadcentro estas garantiita por la venontaj
du jaroj. Tio donas tempon sercxi aliajn financfontojn, cxu cxe Euxropa
Komisiono, cxu cxe privataj organizoj, firmaoj kaj homoj. La sumo de 36 000
euxroj por 2002 ne estas multe en la okcidenteuxropa urbo Bruselo, post la
impostoj, luo de oficejo, kaj cxiuj aliaj elspezoj.

LOdE: Kiujn problemojn vi jam havas?

DF: Estas tro da laboro! Mi devas komenci ekde nulo. Ankoraux mankas bonaj
adresaroj de jxurnalistoj kaj politikistoj. EEU ankoraux konstruas reton de
kunlaborantoj. Ni devos baldaux elekti kunlaboranton, lui oficejon, acxeti
plian komputilon, ktp. Esperantaj asocioj antauxe ne multe okupigxis, en
profesia maniero, pri lingva politiko en alloga kaj "normala" maniero por
jxurnalistoj.
Kaj la esperoj de esperantistoj estas ege altaj!

Intervjuis Aleksander Korjxenkov
La Ondo de Esperanto. 2002/4 (90)
fonto: http://ttt.esperanto.org/Ondo/

***************************************************************************

Zamenhof-tago en Malto
======================

La Malta Esperanto-Societo okazigis Zamenhof-tagon la 15-an de decembro cxi
jare per bankedo cxe apudmara hotelo. Oni auxskultis por la unua fojo novan
himnon kun versoj de la prezidanto D-ro Carmel Mallia kaj muziko de s-ro
Carmelo Borg, malta elstara muzikisto kaj direktisto. La kantatan himnon
akompanis perpiane s-ro James Vella Bondin.

LaVojo
Rete: lavojo@forigu.melita.net

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Membro-Membron!
===============

Se cxiu el ni akirus nur unu novan membron, UEA kaj TEJO duobligxus. Multaj
esperantistoj membrigxus en UEA / TEJO, se iu proponus tion al ili!

La kampanjo Membro-Membron! - estas samtempe konkurso. Gxi dauxros gxis la
fino de januaro 2003.

Cxiu membro de UEA kaj TEJO, kiu akiros novan individuan membron (en ajna
kategorio), ricevos libropremion kaj lia nomo aperos en la Revuo Esperanto.

Unu konkursanto (decidos loto) ricevos la novan Plenan Ilustritan Vortaron
de Esperanto.

Ekzempleron de la nova PIV ricevos ankaux membro, kiu akiros la plej
multajn novajn membrojn.

La lotumado okazos la 10-an de febuaro 2003.

La rezulto aperos en la marta numero de la revuo.

La kondicxoj: bonvolu rete aux skribe informi la redaktoron (Stano Marcek,
revuo@forigu.uea.org) ke vi akiris novan membron:
- skribu vian nomon;
- vian UEA-kodon;
- la nomon kaj la adreson de la (de vi akirita) nova membro.

Post alveno de la kotizo (eblas ankaux donaci gxin!) vi eniros la
konkurson.

Helpu ankaux vi vastigi nian komunumon!

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

instrumaterialoj en Esperanto
=============================

La fama instituto Massacxussets Institute of Tecxnology, MIT, Boston,
Usono, ekas disponigi elektronike per la reto sian instrumaterialon.

Videblas "Open Course Ware" (malfermita kursmaterialo), kiu sekvas la
filozofion de liberaj programoj, liberigante la uzadon por ke gxi servu
profiton de multaj personoj, kaj por ke gxi kresku per aldono de
materialoj.

Unu el la ebloj estas, kompreneble, gxia traduko. Se oni volas traduki
gxin, ekzemple al Esperanto, oni povas uzi gxin libere.

Momente ankoraux ne estas tre multaj materialoj tie, sed la ideo estas havi
tie la tutan materialo de MIT, inkluzivante ecx kelkajn vidfilmojn.

Jozefo Lunazzi
el [Nova Sento]

***************************************************************************

Baza Esperanta radikaro
=======================

Antaux ne longe aperis utila libro por esperantistoj, Baza Esperanta
radikaro de Wouter F. Pilger. La radikaro enhavas pli ol 2700 radikojn,
kiujn gxi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperantaj vortoj. Gxi estas
aparte utila por tiuj, kiuj ne havas Esperanto-vortaron en sia propra
lingvo, aux la vortaro estas ne suficxe ampleksa, sed gxi estas
rekomendinda al cxiu ajn, kiu helpe de Esperanta-Esperanta vortaro volas
lerni, pensi senpere en Esperanto.
La libron eldonis Universala Esperanto Asocio. Gxi mendeblas cxe:

Libroservo de UEA
Niuwe Binnenweg 170. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: libroservo@forigu.co.uea.org

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Revuo Esperanto: Ankaux en elektronika versio!
==============================================

Ekde la januara numero revuo Esperanto estos presata en Slovakio -pli
rapide, pli malmultekoste kaj ecx iom pli kvalite ol antauxe.

Tio interalie signifas, ke Stano Marcxek, la redaktoro de la revuo, ekde
nun estos prizorganta gxian preparadon de la kolektado de la informoj gxis
la enposxtigo. Nur la provlegado okazos, kiel antauxe, en Roterdamo.

Alia novajxo pri la revuo estas, ke en la nova jaro cxiu membro-abonanto de
UEA rajtos mendi aldone al la papera revuo ankaux gxian elektronikan
version - kiu povas esti en la formatoj PDF, simpla teksto aux HTML. La
elektronika versio estos liverata tuj post la finredakto de cxiu numero kaj
tiel atingados la membrojn je unu-du semajnoj pli frue. Por mendi la
elektronikan version oni skribu al reto@forigu.uea.org, indikante sian UEA-kodon.

Eksperimente la elektronika versio estas abonebla ankaux por nemembroj, sed
nur se ili logxas en B"landoj. La kosto de la servo por ili estas fiksita
kiel duonigita B-landa abonkotizo: 7,50 euroj. La abonojn akceptas UEA-
perantoj en cxiuj landoj.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 161

***************************************************************************

FILMOJ
//////

Viedo-festivalo
===============

Al la 5-a festivalo de video-filmoj en Esperanto, organizita de la E-
Societo en Maribor komence de novembro, sendis siajn filmojn auxtoroj el
Francio, Auxstralio, Kroatio, Nederlando kaj Slovenio. En la brancxo "Artaj
filmoj" la internacia jxurio atribuis la unuan premion al la filmo "La
Tukoj" de Bernard Celine (Francio). En la brancxo "dokumentaj filmoj" la
jxurio ne aljugxis premiojn.

La 6-a video-festivalo okazos en oktobro 2003 same en Maribor.

Zlatko Tissxljar
Rete: zlatko.tisljar@forigu.siol.net

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Vespermangxoj
=============

La libro estas kolektajxo de retmesagxoj senditaj de Zoran Ciric al amikoj
dum la NATO-atako al Jugoslavio en 1999. Gxi rakontas pri la travivajxoj de
juna e-isto dum militaj kondicxoj. Persona, originala atesto de junulo, kiu
per malfermitaj okuloj rigardas la mondon, kaj politikon, kaj plu -
malgraux la bomboj - esperas kaj laboras por paco kaj por la Tero. Aldone
aperas en la verko kronologio pri la bombado kaj oficialaj interkonsentoj
pri la transpreno de Kosovo fare de UN. La 68 pagxa libro mendeblas
kontraux 6 EUR de:

Flandra Esperanto-Ligo
Framkrijklei 140. BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Inter 08-10. 11. 2002 okazis en la Pedagogia Universitato de Karakaso,
Venezuelo, la 9-a Tutlanda Renkontigxo de la venezuelaj esperantistoj por
festi la 90"jarigxon de la Venezuela Esperanto-Asocio fondita en la urbo
Maturin. Por festi tiun datrevenon venis samideanoj el Kolombio, do la
evento farigxis la 1-a Venezuelo-Kolombia Esperanto"Renkontigxo.
* * *
Zamenhof-Bankedo okazas apud San Francisco en Berkeley, Kalifornio dum la
tuta posttagmezo de la 12-a de januaro 2003. Oni povas trovi detalojn.
* * *
Inter la 14-15-a de decembro 2002 okazis la 34-a Korea Kongreso de
Esperanto en urbo najbare al Seulo.
* * *
Okaze de Zamenhof-Tago 2002, Kroata Esperanto-Ligo lancxis kompaktdiskon de
Vida Jerman kaj Neven Mrzlecki sub titolo "Brazila akvarelo". La festo
okazis la 16-an de dec. en Hotelo Internacional, Zagreb.
* * *
Estis organizitaj du Zamenhof-tagoj en Belgio la 15"an de decembro en
Calamine kaj la 17-an de decembro en Liege.
* * *
Oszkar Princz, gxisnuna cxefsekretario de Hungaria Esperanto-Asocio, HEA
abdikis pri lia membreco en la estraro de HEA ekde la 1-a de decembro.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

21 j. frauxlino, studento pri historio. Adreso: Dominique Vieira, Rua H-96
quadra 167 lote 18b, Cidade Vera Cruz Ap. de Goieonia-go BR-74936-490
Brazilio, rete: guardiaodoportal2@forigu.bol.com.br.
* * *
21 j. komencanto. Interesoj: teatro, muziko, legi, lingvoj, historio,
lernejo. Adreso: Erik Winsor, 625 W. 27th Ave. Kennewick, WA-99337 Usono,
rete: Vampyre625@forigu.aol.com.

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

La lastaj tagoj de Ada, Adusxka. Eld.: G. C. Fighiera, Torino, 2002. 26 p.

Je diversa temo - intervjuoj de Dimitar Hagxiev kun la veterano de la E-
movado. Nikola Alekiev. Eld.: Venelin Mitev, Sofio, 2002. 26 p.

Esperanto ABC. Jon Rommesmo. Eld.: Esperantoforlaget, Oslo, 2001. 34 p.

Malgranda gvidlibro pri Moskvo. Nikolao Gudskov, Natalia Arolovicx. Eld.:
Impeto, Moskvo, 2000. 90 p.

La bluoj modrine. Vesna Parun. Eld.: Internacia Kultura Servo, Zagreb,
1999. 146 p.

Pulsas la viv'. Lucija Borcxicx. Eld.: Internacia Kultura Servo, Zagreb,
2001. 130 p.

Leon'-vilagxo. Tibor Kristaly. Eld.: Tibor Kristaly, 2000. 12 p.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Gxustaj respondoj al la demandoj aperintaj en n-ro 240.

1. De kiam oni povas uzi Esperanton kiel lingvon de sendata telegramo?
   C. Ekde 1925

2. Kiam oni aldonis la unuan fojon posxtmarkon kun Esperanto-teksto en
   Sovetio?
   A. En 1925

3. Kion signifas la mallongigo SES?
   A. Spirita Eldona Societo

* * *

Gxustaj respondoj al la demandoj aperintaj en n-ro 241

1. De kiam oni povas uzi Esperanton kiel lingvon por sendi leteron al Avo
   Frosto?
   C. Ekde 2002

2. Kiam okazis la unu konferenco pri instruado de Esperanto, kiun iniciatis
   la Instituto J. J. Rousseau?
   B. En 1922

3. Kion signifas la mallongigo TOLE?
   B. Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista

* * *

Ni dankas vin, ke vi kunludis!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Graveco de la mangxajxoj en nia vivo
====================================

La japanoj mangxas tre malmulte da grasajxo kaj suferas je malpli da
korinfarktoj ol britoj kaj usonanoj.

Male, la francoj mangxas multe da grasajxo kaj same suferas je malpli da
korinfarktoj ol la britoj kaj usonanoj.

La japanoj trinkas tre malmulte da rugxa vino kaj suferas je malpli da
korinfarktoj ol la britoj kaj usonanoj.

La italoj trinkas ekscesan kvanton de rugxa vino kaj same suferas je

malpli da korinfarktoj ol la britoj kaj usonanoj.

Konkludo: mangxu kaj trinku kion ajn vi volas; la mortiga faktoro estas
paroli la anglan.

***************************************************************************

Diferenco inter mondpartoj
==========================

En UN oni decidis okazigi tutmondan opini-enketadon, kaj prezenti al multaj
personoj la jenan demandon:

"Bonvolu esprimi vian sinceran opinion pri la ebla solvo pri la manko de
nutrajxoj en la cetera mondo."

La esploro komplete malsukcesis cxar:
- en Afriko oni ne sciis kio estas "nutrajxoj".
- en okcidenta Euxropo oni ne sciis kio estas "manko".
- en orienta Euxropo oni ne sciis kio estas "opinio".
- en centra Ameriko oni ne sciis kio estas "bonvolu".
- en orienta Azio oni ne sciis kio estas "sincera".
- en Usono oni ne sciis kio estas la "cetera mondo".

Kaj...

- en la Mezoriento oni ne sciis kio estas "solvo"...

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 244, 2/decembro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

**************************************************************************
**************************************************************************