Eventoj n-ro 243, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Fondajxo Euxropo cxe UEA

Faka aplikado: - INA revekigxis
               - Modelo por fakaj revuoj!

Interreto: - Kunlaboro inter java-programistoj
           - Nova "La Vortaro"
           - Korespondi rete

Arangxoj: - Novjara renkontigxo apud Berlino - Komune festi la novan jaron
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Stato de Esperanto en polaj retpagxoj - Miliono da vizitoj!
        - June kaj kune
        - Kreskas E-kurslisto
        - Televida filmo kun Bojcxo Mladenov
        - Situacio de oficiala instruado de Esperanto
        - UEA - Agado Espero - solidareco
        - Vatikana Radio
        - Usonanoj en Kubo okaze de TAKE
        - OSIEK-premio jugxita al Barkovicx!
        - Euxropa Socia Forumo en Florenco

Reagoj: - Tabelo: Esperanto kaj angla

Instruado, ILEI: - Futuro per Esperanto! - Studu cxe AIS

Gazetoj: - "Pola Esperantisto" reaperis
         - Helpantoj por Euxropa Bulteno sercxataj!

Libroj: - La dua romano pri komisaro Magiret

Rubrikoj: - Mallonge (9), anoncetoj (3), korespondi deziras (8)

Interese: - MisPIV

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Fondajxo Euxropo cxe UEA
========================

Jardeka strebo de euxropaj esperantistoj realigxis. La estraro de
Universala Esperanto-Asocio jxus aprobis la starigon de la Fondajxo Euxropo
cxe UEA.

Kiel cxiuj fondajxoj ankaux cxi tiu kolektos la kontribuojn de
esperantistoj, kiuj aparte aprobas la agadon en Euxropo kaj cxe euxropaj
instancoj. La subteno cxefe iros al la nove kreita Komunikad-Centro en
Bruselo, kiu dum nur kelkaj monatoj jam pruvis sian utilecon.

La tuj elspezeblaj donacoj kaj la rento de la Kapitalo Euxropo, kiu
akumuligxos tra la jaroj, estos uzata interkonsente kun Euxropa Esperanto-
Unio.

Por esperantistoj validas la kutimaj reguloj por pagi al UEA kun la indiko
"por Fondajxo Euxropo".

Renato Corsetti
Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
Rete: renato.corsetti@forigu.uniroma1.it

***************************************************************************

FALA APLIKADO
/////////////

INA revekigxis
==============

Cxi somere en Germanio Internacia Naturkuraca Asocio, INA ricevis novan
vivoimpulson per sia unua konferenco (19-24. 08. 2002). En la urbo Krefeld
cxe la rivero Rejno je la unua fojo renkontigxis ankaux la tuta INA-
estraro, kiu dum siaj intensivaj kunvenoj vaste kaj detale analizis kaj
pridiskutis aktualajn temojn de la asocio.

Sep landoj estis prezentitaj. La konferenca programo variis de la koreia
akupunkturo Sa-am gxis influo de la kosmo je la sano de homo. Danke al la
bona organizo suficxis tempo kiel por seriozaj tiel por distraj
programeroj.

Dum la INA-konferenco sinjoro d-ro Puramo Cxong prezentis en publika
prelego la korean akupunkturan kuracmetodon Sa-am al granda nombro de
germanaj fakuloj kaj naturkuracistoj. La prelego, kiu estis perfekte
interpretata de s-ro Harald Schicke, aperis en la loka radio-programo.
Internacia diskonigo de Sa-am estas en la venontaj jaroj unu el la cxefaj
temoj inter la aktivajxoj de INA. Esperanto estas la gxusta komunikilo por
realigi tion, kaj INA la gxusta organo por tio.

La plej gravaj decidoj de la somera konferenco estas ke:

INA havos 2 kategoriojn de membroj: profesiajn membrojn (profesiaj
kuracistoj kaj naturkuracaj fakuloj) kaj ordinarajn membrojn(ceteraj
membroj, kiuj interesigxas pri naturkuracado). Ambaux kategorioj estas
samrajtaj kaj pagas la saman kotizon, nome 30 EUR aux 15 EUR jare
(respektive por A- kaj B-landokategorio laux UEA);

Membroj de INA povas samtempe esti landaj perantoj kaj plenumi taskojn
similajn al tiuj de UEA-fakdelegito: varbi novajn membrojn, informi pri INA
en sia lando ktp. Landaj perantoj rajtas fondi landan INA-sekcion
proprainiciate aux je la estrara decido. (Jam estas perantoj en Germanio,
Nederlando, Francio, Kroatio kaj Koreia Respubliko. En septembro cxi jare
estas fondita landa sekcio en Benino, Afriko. Baldaux ili estos fonditaj en
Koreio, Kroatio kaj Germanio);

INA instigos aux mem prizorgos eldonadon de faklibroj en Esperanto kaj
eventuale en aliaj lingvoj;

INA eldonos revuon kiel membroligilon, en kiu aperos tekstoj de fakaj
prelegoj, tradukitaj artikoloj, informpetoj, membroprofiloj, diversaj
informoj kaj receptoj;

INA organizas la konferencojn kaj seminariojn memstare aux en kunlaboro kun
aliaj asocioj. La tradiciaj jaraj INA-fakkunvenoj, kiuj havas informan
karakteron, okazas dum UK-oj de UEA;

INA celas kunlaboron ankaux kun ne-esperantistaj organizajxoj.Tiucele gxi
faras fakprelegojn aux seminariojn. En sia agado INA estas ne nur por-
Esperanto-asocio, sed ankaux per-Esperanto-asocio.

La 2-a konferenco de INA estas planata por la jaro 2004 en Nederlando. Nun
la estraro diskutas pri seminario somere 2003 en Kroatio, en la bieno de
esperantisto, kiu produktas ekologie purajn legomojn. Dum gxi oni ne nur
lernos la manieron de kultivado kaj prilaboro de tiaj legomoj, sed ankaux
kulinaran preparon de sanigaj mangxajxoj. La bienposedanto, kiu jxus
eldonis sian fakan libron en Esperanto, ofertos interesan prelegon pri tiu
temo.Internacia Naturkuraca Asocio

Retpagxoj: http://www.esp-ina.com
Rete: eweri@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Modelo por fakaj revuoj!
========================

Danke al la persista laboro de Jozefo Nemeth, la revuo Internacia Pedagogia
Revuo, IPR havas rekonstruitan, novan kaj tre enhavricxan retejon!

En la retejo vi povas trovi ne nur la enhavon de la lastaj numeroj, sed
ankaux abundajn kunligitajn temojn: indekso de artikoloj kaj temoj de la
lastaj 6 jaroj, abundaj informoj pri ILEI kaj Juna Amiko, ktp. ktp.

La tuta retejo laux enhavo povas servi eble ankaux kiel modelo por fakaj
revuoj. Indas la vizito cxe: http://www.nl-papa.hu/ipr/.

L.S.
el Ret-Info

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Kunlaboro inter Java-programistoj
=================================

La projekto Java Multlingva celas krei plurlingvajn komputilajn programojn,
danke al la programlingvo Java kaj gxia akcepto de Unikodo. La komuna
lingvo inter la kunlaborantoj estos Esperanto. Temos pri liberaj programoj,
t.e. libere elsxulteblaj, uzeblaj kaj modifeblaj. Se vi interesigxas, tuj
vizitu: http://www.multlingveco .java"fan.com.

***************************************************************************

Nova "La Vortaro"
=================

Ni havas la plezuron anonci al vi la aperon de la version 3.6 de La
Vortaro.

La plej grava sxangxo rilatas al la instalado de la programo. La nova
sistemo solvas la problemojn kiujn renkontas la uzantoj de Vindozo NT kaj
XP pri la instalo de la tiparo sed bedauxrinde ne tauxgas por Vindozo 95.
Do estas aparta programo por Vindozo 95/98 kaj Vindozo NT, 2000. ME. XP.

La ceteraj sxangxoj temas pri etaj plibonigoj kaj aktualigoj:
- La butono tiparo nun aperigas la tutan esperantan alfabeton;
- La klavkomandoj nun bone funkcias;
- En la rubriko Helpo, la subrubrikoj: helpo de La Vortaro kaj rilate al
  estis aktualigitaj.

La sxangxoj cxefe rilatas al la retadresoj.

Elsxutu kaj instalu la novan version de: http://www.la-vortaro.net

La nova versio simple anstatauxigos la malnovan.

Bernard(o)
Rete: bvivier@forigu.la-vortaro.net

***************************************************************************

Korespondi rete
===============

Krom la Koresponda Servo Mondskala, KSM ekzistas ankaux Esperanto
Koresponda Servo, EKS, kiu cxiumonate aperigas liston de korespondemaj
homoj. Plejparte el ili emas komuniki rete sed estas ankaux tiuj kiuj
uzemas ankaux la tradician paperan posxton. Interesitoj vizitu:
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm.

Aleksandr Blinov
Rete: esperant@forigu.<179>tts.ru

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Novjara Renkontigxo apud Berlino
================================

Komune festi la Novan Jaron

Ni invitas vin partopreni jarfine en nova renkontigxo - Novjara
Renkontigxo, NoRo. Ni, tio estas kelkaj iamaj kunlaborantoj de Germana
Esperanto-Junularo, cxefe Dagmar Schutte kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Ni volas
refoje kunveni cxirkaux silvestro en internacia rondo kiel antaux jardeko
dum internaciaj junularaj renkontigxoj. Ni volas revidi amikojn kaj
konatojn de tiam kaj konatigxi kun multaj aliaj, kiuj intertempe lernis
Esperanton - aux kiuj tiam ne povis cxeesti.

Kun plilongigo: de 27-a de decembro gxis 3-a de januaro. Por tiu cxi unua
renkontigxo ni decidis organizi nur kvin tranoktojn. Eble kelkaj el vi
sxatos resti unu aux du tagojn pli longe en la komenco aux en la fino -
kiel faros kelkaj el la organizantoj - tio eblos favorpreze en iom malpli
granda rondo.

Vi estos bonvena!

Multaj el la partoprenantoj estos mezagxuloj kun aux sen familio - bonvenos
ankaux homoj pli junaj aux pli agxaj. Gxis nun ni kolektis grupon de
proksimume kvardek homoj el ses landoj, kiuj sxatos partopreni, kaj ni
atendas entute eble sesdek partoprenantojn.

La renkontigxo cxefe direktigxas al Esperanto"parolantoj. Kompreneble
kunuloj kaj infanoj estos bonvenaj ankaux sen kono de Esperanto. Por
faciligi ilian partoprenon en la renkontigxo ni antauxvidas iom intensan
kurson en la komenco de la renkontigxo.

Libertempo kaj iom da klerigxo

Ni komune pasigu kelkajn agrablajn tagojn kaj havu multan lokon por
neformalaj interparoloj. Ni gxuu promenojn kaj vesperan programon. Ni amuzu
niajn infanojn kaj ili nin. Certe ne manku la oferto de prelegoj kaj
diskutoj. Ni antauxvidas aldoni kelkajn kursojn pri kapabloj de la cxiutaga
vivo - eble pri komputiloj kaj interreto, pri komunikado aux pri notado de
ideoj per "mensomapoj". Kaj se vi havas aldonan deziron pri programoferto:
Kontaktu nin, ni volonte pripensos la programon kun vi.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

EsperantoLand
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio
Rete: Lu@forigu.EsperantoLand.org

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

24.12-03.01. Kristnaska-Novjara Esperanto-Feriado, Karlovo. Inf: B. Leonov,
Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete:
leonov@forigu.rozabg.com
* * *
27.12-03.01. 19-a Internacia Festivalo (arangxo por familioj kaj personoj
25 - 55 jaragxaj) en kastelo Borken, Gemen. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP),
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007.
Rete: HDP@forigu.internacia-festivalo.de
* * *
27.12-03.01. 46-a Internacia Seminario en Trier. Inf: Martin Sawitzki, Max-
Plack-Ring 8d/L 56, DE-98693 Iimenau, Germanio. Tel: +49-3677-844505, rete:
admin@forigu.esperanto.de
* * *
28.12-02.01. Novjara Renkontigxo (por mezagxuloj kaj familioj) en
Furstenberg/Havel (apud Berlino). Inf: Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9,
3.HH, DE-10551 Berlin, Germanio. Tel. +49-30-6855831, telekopioj
+49-30-68057011, portebla +49-178-4764922. Rete: Lu@forigu.EsperantoLand.org

***************************************************************************

MOVADO
//////

Stato de Esperanto en polaj retejoj
===================================

Miliono da vizitoj!

Kun granda gxojo Pola Esperanto Asocio, PEA informas, ke la 15-an de majo
niaj pagxoj www.esperanto.pl estis vizititaj jam milionan fojon. Tio estas
impona rekordo. Tiun rekordon ni atingis dum pli ol 13 monatoj. Centmilan
viziton ni havis en julio pasintjare, kaj kvincentmilan en decembro 2001.
Oni kontrolis ke vizitoj estis el diversaj partoj de la mondo. Krom la
diversaj ekzotikaj kaj foraj landoj estis ecx registrita vizito el Paska
Insulo.

Krom tiuj pagxoj oni havas informricxan (pole kaj esperante) duan lokon
http://www.esperanto.w.pl.

Krome antaux kelkaj semajnoj juna komencanta lernanto preparis interesajn
informojn pollingve sur siaj pagxoj www.esperanto.zanet.pl.

Estas kelkaj polaj urboj kiuj havas siajn pagxojn ankaux en Esperanta
versio:
- www.malbork.pl - Malbork, urbo de la plej granda brika teuxtona kastelo
  en Euxropo;
- www.um.bialystok.pl - Bialystok, la naskigxurbo de Zamenhof;
- www.um.gliwice.pl - Gliwice, Supra-Silezia urbo kun ricxa historio;
- www.przemet.pl - Przemet, urbo kaj komunumo Przemet, okcidenta Pollando;
- www.um.torun.pl/esperante - Torun, la urbo de Nikolao Kopernik.

PEA petas viziti tiujn pagxojn kaj enskribi en gastlibrojn por konvinkigi
la urbgvidantojn, kiuj ofte administras tiujn pagxojn, ke Esperanto estas
funkciata lingvo, servanta ne nur kiel hobio.

Stanislaw Mandrak
el Polio
Rete: staman@forigu.ka.onet.pl

***************************************************************************

June kaj kune
=============

En februaro 2002 TEJO anoncis konkurson por trovi tauxgan "frap-frazon" por
la junulara organizo (vidu en ret-info: 2002.02.27.) Dum la jxus finigxinta
seminario "Esperanto@forigu.Interreto-4" en Lesjofors, Svedio oni decidis inter la
konkursintaj frap-frazoj. La tri elektitaj estas:
1. june kaj kune (Attila Kaszas);
2. junas la mondo (Attila Kaszas);
3. dialogo sen limoj (Mark Fettes).

Dum la seminario estis presprete projektita vizitkarto, fladfolio kaj
afisxo pri TEJO, kie oni utiligis la gajnintan frazon: "june kaj kune".

laux Ret-Info

***************************************************************************

Kreskas E-kurslisto
===================

En "Ret-Info" kaj en Eventoj (n-ro 238 p. 5.) ni dissendis alvokon de
Germain Pirlot pri la plano kompili la enketon "Esperanto en universitatoj
kaj superaj institutoj".

La laboro sukcese pasas, kaj la listo cxe s-ano Pirlot jam atingas 10
pagxojn A-4! Kurta resumo pri la nuna stato:

Nombro lauxlande: Auxstrio: 3; Belgio: 1; Bulgario: 1; Cxehio: 2; Cxinio:
2; Francio: 1; Germanio: 3; Hispanio: 2; Hungario: 3; Israelo: 1; Japanio:
5; Korea Resp.: 1; Litovio: 2; Nederlando: 1; Pollando: 3; Rusio: 2; Usono:
4. Sume 35 kursoj en 17 landoj.

La aktuala listo estas petebla cxe s-ro Pirlot, kaj li dauxre bonvenigas
kompletigojn, aldonojn, korektojn kaj ret- kaj paperposxte:

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Euxropa Unio.
Rete: gepir.apro@forigu.pandora.be

***************************************************************************

Televida filmo kun Bojcxo Mladenov
==================================

Antaux kvardek jaroj, la 3-an de oktobro 1962 en Vraca, Bulgario la
instruisto Bojcxo Mladenov fondis kun siaj lernantoj la E-societon "Verda
Raketo". Tio estis la unua lernejana E-societo en Bulgario depost la dua
mondmilito, funkciinta cxirkaux tri jardekojn en la gimnazio "Hristo Botev"
en Vraca. La nomon la fondintoj transprenis el verko de Jean Forge (1961):
koincide aux ne, tio aludas pri ilia entuziasmo. La fondintoj estis
organizantoj kaj helpantoj por la okazigo de la 19-a Internacia Junulara
Kongreso, IJK de TEJO en Vraca (1963), poste iamaj "verdraketanoj" estis
inter la organizantoj de la 49-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, same
en Vraca tridek jarojn poste, en 1993. Fakte Vraca estas la dua urbo, post
Groet (kie naskigxis TEJO), kiu pli ol unu fojon gastigis kongreson de la
junaj esperantistoj.

En la 1970-80-a "Verda Raketo" efektivigis la plej vastan reklamon de nia
lingvo en Bulgario: la emblemo de la societo aperis sur milionoj da
alumetskatoloj, centmiloj da glumarkoj kaj posxtkovertoj, sur miloj da
T-cxemizoj kaj insignoj... Kaj ne nur reklamo: el la vicoj de "Verda
Raketo" eliris almenaux du el la plej elstaraj bulgaraj E-intelektuloj,
Kiril Velkov kaj Ljubomir Trifoncxovski - ambaux lernantoj de Bojcxo
Mladenov.

Okaze de la 40-jara jubileo de "Verda Raketo" la 15-an oktobro 2002 la
regiona televido de Vraca (spektata de cxirkaux cent mil personoj)
prezentis 45-minutan filmon kun Bojcxo Mladenov pri "Verda Raketo". Pro la
tre granda intereso al gxi, la filmo estis ripete elsendita la sekvan
tagon.

"Verda Raketo" estas historio: la standardo de la lernejana societo kaj la
ora libro estas en la muzeo de Vraco. "Verda Raketo" estas tamen ankau
nuntempo: centoj da iamaj membroj dauxre gardas en siaj koroj
neforgeseblajn renkontigxojn kaj partoprenojn en pluraj E-kongresoj.

fonto: Heroldo Komunikas

***************************************************************************

Situacio de oficiala instruado de Esperanto
===========================================

Inter 1981 kaj 1992 aperis 9 eldonoj de la enketo "Esperanto en
universitatoj kaj superaj institutoj" - kompilita de Germain Pirlot.

Nun li relancxas la enketon kun titolo: "Situacio de la oficiala instruado
de Esperanto, kun rilatoj al politikaj medioj kaj instru-instancoj" - por
kio li petas informan kunlabron de cxiu koncernito.

La celo de tia kompilado estas duobla:
- havigi plej eble fidindan materialon al tiuj, kiuj klopodas por starigi
  novajn katedrojn (aux plifortigi nunajn) aux aliajn formojn de oficiala
  instruado en supera nivelo (universitatoj kaj samnivelaj institutoj) kaj
  en la lerneja sistemo gxenerale; kompreneble tio koncernas ankaux
  oficialajn seminariojn pri interlingvistiko kun i.a. esperantologio.
- havigi al la institucioj, en kiuj Esperanto estas jam oficiale instruata,
  sciigojn por ebligi intersxangxojn de informoj pri la konkretaj
  cirkonstancoj de la instruado, pri la metodologio, la programoj, la
  enhavo de la ekzamenoj; krome tio povus instigi al diverscelaj, fakaj
  rilatoj kaj renkontigxoj inter la diverslandaj instruistoj kaj studentoj.

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Euxropa Unio/Belgio
Rete: gepir.apro@forigu.pandora.be

***************************************************************************

UEA - Agado Espero - Solidareco
===============================

Laux takso de la bonfaraj organizoj surloke kaj de la cxefministro de la
lando mem, Etiopio alfrontas periodon de nepriskribebla malsatmortado. Dum
la mondo senfare spektas la preparon de nova milito, kiu kostos milojn da
vivoj kaj sennombrajn dolarojn, oni "lacas" pri la venonta katastrofo.
Lauxtakse la mortado de 1984-5, kiu aktivigis homojn de cxiuj mondopartoj,
estos "milda" kompare kun la nuna.

Ni, esperantistoj luktas por pli bona mondo. Jen unufraze la celo de nia
aktivado. Cxu ni ne faru ion pri Etiopio, ecx se ne temas rekte pri
lingvoproblemoj?

Mi mem sentas bezonon kontribui monon por helpi. Sed mi preferus, ke mia
mono ne estu de mi persone, sed kiel parto de granda kontribuo, kiu portu
iel la nomon "Esperanto". Mi malfermis konton cxe UEA kun la nomo "Etiopio"
kaj donacis sumon. Mi petas aliajn esperantistojn montri solidarecon kun
niaj kunhomoj en Etiopio. Hans Bakker trovos manieron venigi la monon al
Afriko tiel, ke gxi plejparte atingu la homoj, kiuj gxin bezonas.

Do, se vi sentas la saman bezonon, bonvolu sendi monon kaj indiku "por
Etiopio".

Trevor Steele
el [landa agado]

***************************************************************************

Vatikana Radio
==============

En la listo de la radioelsendoj en Esperanto auxskulteblaj per interreto
aldonigxis jam de du jaroj ankaux tiu de Radio Vatikana, kiu emisias en
Esperanto trifoje semajne.

Sed la elsendoj per mezaj, kurtaj kaj ultrakurtaj ondoj, komencigxis jam en
1977, tiel ke cxi jare la Esperanto"redakcio de Radio Vatikana atingis sian
25-an jubileon.

Cxiuj informoj por auxskulti la elsendojn en Esperanto interrete kaj
radioonde estas cxe la adreso:
http://www.vaticanradio.org/esperanto/proesperanto.htm

Porokaze oni invitas sendi - prefere nacilingvan, sed tute egale se
Esperantlingvan dankleteron kaj gratulon pro la atingita jubileo ne al la
Radio, sed al la papa sxtatsekretariejo de la Sxtato de la Vatikana Civito,
de kiu dependas la radiostacio.

Segreteria di Stato
SCV-00120 Citte del Vaticano

***************************************************************************

Usonanoj en Kubo okaze de TAKE
==============================

En la retlisto "landa-agado" aperis interesa leterintersxangxo pri
partopreno de usonanoj en la TutAmerika Esperanto Kongreso en Kubo.

Ni multfoje auxdas la pledojn ke usonanoj, kiuj ne rajtas tiel demokratie
viziti Kubon. Tiu estas malfacila netaktebla temo, cxefe koncerne al la pli
"demokratia" lando de la mondo.

Cxi foje, ni esperantistoj, kiel bazo de internacia komprenigxo, volonte
volus helpi ke niaj esperantistoj en Usono vizitu la 6-an TAKE, Tutamerika
Kongreso de Esperanto, en 2004.

Mi ricevis la malferman mesagxon de Orlando Raola, usona kubdevena
esperantisto, kiu estas unu el la unuaj kiuj efektive volas agi por starti
la eblecon de tiu vojagxado de la usonanoj al Kubo.

Kion ni povas fari? Eblecojn cxiuj ni havas. Minimume, internaciskale peti
al niaj ambasadejoj de niaj landoj por helpi la rajtigojn por tiuj
vojagxoj. Se oni tiel faru, internaciskale, el diversaj landoj, certe oni
povus distrumpeti la efektivan engagxigxon de Esperanto-movado al
neuxtralaj rilatigxoj inter la landoj, cxikaze Usono kaj Kubo. Mi scias, ke
ni ne estas tiel viglaj kaj dependas de unuopuloj por helpi tion. Sed eble
oni havas tiujn specialajn homojn en adekvataj pozicioj, kiuj eventuale
povus fari tiun movadon al solvo de tiu tikla situacio, kiu envolvas nin
mem.

Do, al viaj konsideroj kaj komentoj, eble proponoj. Certe la sukceso de nia
TAKE dependas de vi.

Adonis Saliba
Amerika Komisiono de UEA

Mesagxo de Orlando Raola

Cxu nia rolo estas sxangxi la mondon?

Cxar tion mi ofte legas cxe multaj el niaj korespondajxoj, mi ja volas agi
tiurilate. Kiam okazis la 75a UK en Havano, mi, cxe la alia flanko de la
Florida markolo, klopodis kiel eble plej multe sukcesigi la partoprenon de
usonaj esperantistoj. Vane. Kiel sciate, nur malmultaj bonsxancis, helpe de
UEA.

Pasis dek jaroj (fakte dekdu kiam TAKE okazos).

Nun, mi agadas de la alia flanko de la markolo, sed agadas tute same.
Rilate al komunikado internacia, kompreneble. Mi cxiam opiniis, kaj dauxre
opinias, ke Esperanto povas esti bona ilo en la klopodoj normaligi rilatojn
interpopolajn inter Kubo kaj Usono.

Cxu ELNA kapablos starigi taskoforton por esplori je plej alta nivelo la
eblecon ricevi licencon de la Trezora Departamento por tiu cxi arangxo?

Cxu KEA pretus helpi, kaze ke ni ne sukcesos akiri tiun permeson, per
organizado de paralela kuba nacia kongreso, kiun la usonanoj laux la nunaj
reguloj ja rajtus partopreni?

Mi bedauxras, ke pro evidentaj kialoj mi nur povas lancxi la iniciaton sed
prefere mi ne rekte enmiksigxu en la gxia plenumado.

Bonvolu reagi publike kaj/aux private. Sxajne ni havos suficxan tempon por
strategiumi, sed nur sxajne, cxarcxe tiuj cxi aferoj nenioma tempo
suficxas.

Plej esperante via,
Orlando E. Raola
Department of Chemistry, University of California Santa Barbara
Rete: oraola@forigu.chem.ucsb.edu

Mesagxo de Atilio Orellana Rojas

Estu atentemaj!

Atente mi legis la mesagxojn de Adonis kaj Orlando kaj mi timas, ke iel
ensxteligxis ia negxusta informo rilate al la Amerika Kongreso en Kubo.

Dum la fazo de preparado de la Amerika Kongreso en Meksiko kaj antaux ol
adopti la decidon pri kongreso en Kubo UEA-Komisiono por Ameriko pripensis
pri niaj Esperantistoj en Usono kaj cxu ili povos/rajtos esti en Kubo dum
tiu periodo. Mi persone korespondis kun kelkaj konataj figuroj de la Movado
en Usono por ricevi sagxan konsilon de ili. Konante la situacion, la
Komisiono decidis, ke la propono de Kubo estas precipe akceptebla kaj ke ni
tamen antauxe diskutos pri gxi kun la cxeestantoj en Meksiko.

En la tagorda punkto pri elekto de la sekva kongresurbo, ni prezentis la
porponon de Kubo (pri kiu ni havis tempon esplori kaj pripensi jam de pli
ol 3 jaroj!), Lucy Harmon tre klare prezentis al ni la panoramon rilate al
Usono kaj sciigis kiujn vojojn eblas sekvi por ke usonanoj eniru Kubon sen
gxenoj aux sekvoj por ili. Vi mem jam legis la respondon de nia amiko Bill
Harmon, ke fakte usonanoj iel tiel povas eniri Kubon.

LKK de la Amerika Kongreso en Kubo certe atente pripensis tion. Apartan
konversacion pri tiu temo mi havis kun la 2 kubaj reprezentantoj en
Meksiko.

Ni lasu, do, al LKK en Havano la taskon trakti la aferon, cxar certe ili
povos eltrovi la vojon. En Meksiko Lucy diris, ke sxi versxajne ne povus
oficiale organizi karavanon nome de la Vojagxservo de ELNA, sed ke sxi
volonte konsilos usonanojn volantaj iri al Havano. Lucy menciis, ke se oni
pruvas, ke la evento estas kultura, eblas ricevi specialan permesilon por
tio (Lucy, bv refresxigi mian memoron!).

Helpe de la konoj de Lucy, kiu de pluraj jaroj zorgas pri turismaj aferoj,
kaj de la kompetentaj personoj en LKK, mi certas, ke vojo estos racie
trovata por ke usonanoj iru al Kubo okaze de la Amerika Kongreso. Bv ne
lasi vin cxirkauxigi de nebulaj pensoj.

Mi preferus eviti ian ajn alvokon agi cxe ambasadejoj, kiel nia kara Adonis
sugestis, cxar diplomatiaj vojoj por venigi usonanojn ekzistas kaj
preferinde ni uzu ilin sagxe por nia komuna profito.

Atilio Orellana Rojas
Rete: iei001@forigu.tiscali.nl

***************************************************************************

OSIEK-Premio jugxita al Barkovicx!
==================================

Dum la cxi jara Internacia Esperanto-Konferenco, IEK en Loveno, Belgio laux
balotoj de sesdeko de cxeestantaj OSIEK-anoj la cxi jara OSIEK-premio estis
aljugxita al Kresximir Barkovicx pro la traduko de la ampleksa libro "7000
tagoj en Siberio" de Karlo Sxtajner.

En la 496 pagxa libro "7000 tagoj...", kiu estis eldonita de SAT en 1983
Karlo Sxtajner, sincera komunisto fidela al sia idealo, kaj konsciante pri
tio, ke la realigita sistemo en Sovetio ne estis socialismo, priskribis
sian preskaux 20-jaran restadon en Siberia gulago.

Premio OSIEK estas aljugxita en cxiu jaro al "vivanta esperantisto pro
kultura kreajxo nefikcia en Esperanto, publikita per ia ajn perilo (libro,
kasedo, bendo, mikrofilmo, kompaktdisko, ktp.), kies amplekso egalvaloras
al 100 pagxa libro. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon,
sendepende de la naturo de la originalo. La nuna valoro de la premio estas
400 euxroj.

el Ret-Info

***************************************************************************

Euxropa Socia Forumo en Florenco
================================

Tre profitodona por Esperanto estis la cxeestado de nia grupo dum la
Euxropa Socia Forumo en Florenco.

Ni devis venki cxiuspecajn malfacilajxojn. La impona alfluo de homoj -
sxajne plurdekmiloj cxe la nura Forumo, krom la centmiloj da partoprenantoj
en la kontrauxmilita manifestacio kunportis gigantajn kaj tute
kompreneblajn problemojn al la organizo: plurfoje per la lauxtparoliloj
auxdeblis preskaux senesperaj apelacioj por eltrovi volontulojn, kiuj povus
kie ajn dejxori.

Sencxesa amaso da homoj dauxre estis alvenanta, samkiel por "konkeri"
fortreson: fakte sidejo de la Forumo ja estis "Fortezza da Basso" [Suba
Fortreso], monumenta loko de Florenco.

La Centra Pavilono enhavis vicojn de plurkoloraj standoj, kiujn starigis
cxiuspecaj asocioj, organizoj, grupoj, kooperativoj, eldonistoj, partioj el
la tuta Italio kaj ankaux el aliaj euxropaj landoj. Cxie ehis la plej
diversaj lingvoj.

Ankaux nia grupo starigis benkon sub survanda insigno: "Kontraux cxiu
lingva hegemonio, unu lingvo neuxtrala", plurlingve tradukita, kiu
superstaris grandan strio-afisxon: "ESPERANTO, Lingua internazionale"
[Lingvo internacia]. La ekspoziciitan informmaterialon, redaktita en cxiuj
oficialaj lingvoj de Euxropo, tre sxatis la sencxese alvenantaj junuloj kun
peto de sciigoj kaj klarigoj, kiuj preskaux tute gxin elcxerpis.

Nepre al tio limigxis nia agado pro la menciitaj malfacilajxoj, sed kun
grandega sukceso.

El tio venas tre evidenta konkludo: la popolo "no-global" [kontraux
tutmondigxo] malkovris Esperanton, facila kaj logika lingvo, kaj samtempe
la nekongrueco de la opozicio al tutmondigxo - tio estas platigxo kaj
submetiteco al la plurnaciaj konzernoj de la usona imperiismo - kun uzado
de la usonangla lingvo. Kaj la lingvo Esperanto, kapabla eviti la
hegemonion fare de unu etnolingvo sur la aliaj lingvoj, tiamaniere
forigante cxiun lingvan diskriminacion, sendube povas kontribui al realigo
de la devizo, kiun levis tiu cxi Socia Forumo en Florenco: "Alia Euxropo
eblas".

Estas malkovro tia, kiun atente devas konsideri ankaux la esperantista
medio.

Valente Giuseppe
Rete: viglo@forigu.estranet.it

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E"gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
   gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
   instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Tabelo: Esperanto kaj angla
===========================

En Eventoj (n-ro 234-235, julio 2002, pagxo 9) aperis tabelo, titolita
"Komparo de la angla kaj Esperanto". Gxi estis metita tuj post la artikolo
"Kiom kostas la komuna lingvo?" de Otto Haszpra en kiu la auxtoro faris
komparojn inter la lerno-kostoj de la angla kaj Esperanto. Cxar ecx la
auxtoro de la tabelo ne estis indikita, tial kelkaj legantoj supozis, ke la
tabelo apartenas al la artikolo de d-ro Haszpra.

Gxi ne apartenas al la artikolo.

Mi petas pardonon pro cxiuj miskomprenoj rilate al la artikolo kaj tabelo.

Axel Orszag-Krysz

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

 Futuro per Esperanto!
======================

Studu cxe AIS

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika post-
maturecekzamena lernejo funkcianta ekde 1991, lauxlegxe registrita cxe
Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj cxe la Urbestro de
Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo
de la Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS San Marino. En la studumo
instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instituto, IEI en Hago,
Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj,
Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio jxurnalistoj kaj spertuloj de
Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz,
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola
Esperanto-Asocio kaj "Monda Turismo".

En la studumo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas
almenaux meznivelan edukitecon (maturec"ekzamenon) kaj bonan san-staton.
Plena eduk-ciklo dauxras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por
labori en naux profesioj (simboloj de Euxropa Unio):
- Post la 1-a studjaro - akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por
  komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arangxoj; profesioj/postenoj:
  oficisto pri turisma informado (4220104), oficisto en vojagxagentejo
  (4220105) kaj internacia vojagxgvidanto (5110301);
- Post la 2-a studjaro - kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de
  Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto
  de turisma priservado (3410402), regiona turisma cxicxerono (5110304) kaj
  animanto de kultura agado (3479001);

Post la 3-a studjaro - profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto
(2359007), specialisto pri organizado de kulturo (2410310) kaj specialisto
pri organizado kaj disvolvo de turismo (2410309); ev. titolo de bakalauxro
de AIS pri humanistiko aux morfosciencoj.

Por la jaro 2002/2003 al la studumo aligxis gestudantoj en 10 landoj de
Euxropo, Azio kaj Afriko, kiuj regule studas Esperanton, la hispanan kaj
anglan (eksterlandanoj ankaux la polan) kaj konatigxas kun kulturoj de
diversaj popoloj, inkluzive de bazaj informoj pri aliaj lingvoj.

Laux dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de auxgusto 2000,
kiu estis publikigita en la sxtata legx"jxurnalo - fin-diplomoj de la
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj
dokumentoj rajtigantaj cxicxeronojn kaj vojagx-gvidantojn labori en
Esperanto.

Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas
akiri sciojn pri diversaj brancxoj de scienco - i.a. pri ekologio,
euxrologio, etnologio, etnografio, kultur- kaj soci-geografio,
interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, komerco, merkatiko kaj
estrado.

La studjaro 2003/2004 dauxros ekde septembro 2003 gxis majo 2004 kaj
ampleksos: laux cxiutaga sistemo po 32-40 studhoroj semajne (ferioj
decembre kaj februare), kaj laux t.n. ekstercxeesta sistemo - tri devigajn
stud-ekzamenajnsesiojn: fine de septembro 2003, januare/februare 2004 kaj
aprile/maje 2004. Ekstercxeestaj gestudantoj povas ankaux partopreni, sed
krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.

La studkotizoj por la jaro 2003/2004 samas por ambaux sistemoj kaj dependas
de la dato de enpago: gxis 31-a de decembro 2002 - 200 USD aux 200 euxroj,
sekve gxis 28-a de februaro 2003 - 250 USD aux 250 euxroj, sekve gxis 30-a
de aprilo 2003 - 300 USD au 300 euxroj, gis 30-a de junio 2003 - 350 USD
aux 350 euxroj kaj poste - 400 USD aux 400 euxroj. Kaze de pago kaj neeblo
alveni oni povas prokrasti la studentigon gxis la sekva jaro (t. e.
2004/2005), studentigi anstatauxe alian personon el la sama aux alia lando
aux utiligi la pagon por internaciaj vojagxoj de "Esperantotur"; resendo de
la mono eksterlanden bedauxrinde ne estas ebla.

Aligxojn akceptas la sekretariejo de la studumo; la studkotizojn oni pagu
al bankkonto: Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz n-ro
13201117-98762-27006-21100-10/0 por Miedzynarodowe Centrum Kultury i
Turystyki "Kujawy i Pomorze". Grave: sen stud-pago ne eblas ricevi
invitleteron, se la aligxinto gxin bezonas por akiri polan vizon; krom tio
konsideru, ke ekde septembro estas tre malfacile arangxi vizon por la
kuranta studjaro - tial indas aligxi kaj pagi frue, prefere gxis junio.

La viv-kostoj en Bydgoszcz (logxado+mangxado) estas ekde 100 USD aux 100
euxroj cxiumonate - kaj tiujn oni povas pagadi surloke.

Gestudantoj de la studumo povas ankaux studentigxi cxe la Akademio
Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 euxroj), kio logxantojn de
nericxaj landoj rajtigas al 80%-a rabato de kromaj kurs- kaj ekzamen-
kotizoj de AIS en Bydgoszcz aux aliloke en centra/orienta Euxropo - kaj al
cxiuj finstudintoj permesas akiri la titolon de bakalauxro, kaj post pliaj
du stud-jaroj ecx magistro de AIS pri humanistiko aux morfosciencoj.

Bonvenon al nia internacia studumo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz!
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Klerigejo de AIS
M. Sklodowskiej-Curie 10. PL-85094 Bydgoszcz, Polio
Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

"Pola Esperantisto" reaperos
============================

Komence de la venonta jaro reaperos "Pola Esperantisto", dumonata
socikultura revuo de polaj esperantistoj, kiu cxesis aperi antaux kelkaj
jaroj.

Laux la kurantaj valut-kurzoj la prezo de unuopa numero estos 5 ZL
inkluzive de sendokostoj. Por eksterlandanoj 1 EUR plus afranko. Abonoj
validas tamen nur por la tuta jaro. Cxiujn mendojn, pagojn, kontribuojn
ktp. afable sendu al la adreso de la eldonejo, klare indikante por kio vi
pagas.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Eldonejo Hejme
skr. poczt. 59. PL-41-250 Czeladz, Polio
Rete: esperanto@forigu.hejme.e-tools.pl

***************************************************************************

Helpantoj por Euxropa Bulteno sercxataj!
========================================

Euxropa Esperanto-Unio bezonas helpon por sia bulteno: eblas kontribui per
artikoloj, lingve kontroli ilin, kompili PDF"dosierojn kaj enmeti bildojn.
Interesigxantoj skribu al:

Dafydd Al Fergus
Euxropa Esperanto-Unio
Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

LIBROJ
//////

La dua romano pri komisaro Maigret
==================================

Post la sukceso de "Maigret hezitas", kiu estas jam preskaux plene
disvendita, eldonejo "Sezonoj" (Kaliningrad, Ruslando) jxus eldonis
ankoraux unu libron de Georges Simenon "Maigret kaj la maljuna damo". Same
kiel la unuan romanon pri komisaro Maigret, gxin tradukis Daniel Luez. Cxi
foje komisaro Maigret forlasas Parizon kaj veturas al marbordo por enketi
murdon.
La libro jam nun estas mendebla de:

Flandra Esperanto Ligo
Frankrijklei 140. BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Rejnland-Vestfalia E-Ligo, ReVELo, la plej granda regiona asocio de Germana
E-Asocio, havas novan estraron: Ziko M. Sikosek (nova prezidanto), Rosa
Ebel, Wolfgang Loose, Heinz Muhsal, Otto Nelken kaj Rudolf Fischer.
* * *
Estis elsendita unuhora radioprogramo en makedonia, loka radiostacio
"Holidejh" en Prilep, Makedonio la 8-an de decembro inter 18:00 kaj 19:00,
kiu temis pri Esperanto, Esperanto-movado kaj pri la E-movado en Prilep.
* * *
Okazis unuhora favora elsendo pri Esperanto kaj pri gxia rolo en internacia
komunikado la 2-an de decembro inter 16:45 kaj 17:45 en TV-Cimata,
televidkanalo de la Brazila Parlamento. La programo enhavis interesajn
intervjuojn kaj gravajn informojn ankaux pri la brazila Esperanto-movado.
* * *
Estas sercxataj vortaroj Esperanto-English Dictionary by Montagu C. Butler
kaj English-Esperanto Dictionary de Fulcher kaj Long aux Wells aux iu ajn
fama auxtoro por hindaj Esperanto-studentoj. Bonvolu kontakti: S-ino
Saranath Sai Satanath, 269, Borewell Road, Whitefield, Bangalore 560066,
India.
* * *
En novembro preskaux la duono de la belgia revuo "Cadrature" temis pri
Esperanto. En la gazeto estis pluraj interesaj informoj pri la belgia kaj
internacia E-movado.
* * *
Ankaux Mondpaca Esperanto Movado, MEM sendis reprezentanton al la kunveno
de neregistaraj organizoj, NRO-j la 244-an de okotbro 2003.
* * *
Estis starigita ankaux Esperanto-stando en la suficxe fama belgia auxtuna
foiro Foire "Retrouvailles" en Liege, Belgio.
* * *
La 1-an de decembro gastis Stephanie Strunjak, gajnintino de la finna
fabelkonkurso en kroata sxtata televido en du apartaj kulturaj programoj
"Invitilo" kaj "Viva muro". Sxi havis multajn eblojn paroli pri Esperanto.
Sxi ricevis invitojn gasti en la cxefa novjara programo pri infanoj sur la
urba cxefplaco en Zagreb kaj gasti en infana TV-programo.
* * *
En septembro ekfunkciis Esperanto-centro en Dusxanbe, Tagxikio. Gxia
junulara kontaktulo estas Noebov Saidnabi, rete: saidnabi@forigu.tgmu.tajik.net.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

21-jara filozofistudentino urgxe sercxas needzigxintajn frauxlojn inter 22
kaj 30 jaragxajn por amikigxi. Prefere ke ili sxatu klasikan muzikon.
Adreso: Bianca Muresan, Fagetul Ierii 38, RU-3359 Iara, Cluj, Rumanio,
rete: biancamuresan@forigu.yahoo.com.
* * *
Michela Lipari sxangxis sian retadreson. La nova adreso estas:
michela.lipari@forigu.esperanto.org.
* * *
Kun granda malgxojo ni anoncas, ke mortis Edo Taddei, esperantisto, kiu
estis longtempa entuziasma ano de Esperanto Radikala Asocio, ERA.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

36 j. filozofistudento. Interesoj: Martinus kosmologio, vojagxado,
kulturoj, montpromenoj.
* * *
Adreso: Renee Aagesen, Myrveien 17, NO-9020 Tromsdalen, Norvegio, rete: rl-
a@forigu.online.no.
* * *
21 j. sinjorino. Adreso: Malihe Vakili, NO:4, K: 4 Garbi, Kh: Fakuri,
Ashrafi Esfahani, Punak, Tehran, Irano.
* * *
Grupo de komencantoj. Adreso: Michel Dialundama, Braza Esperanto-Centro,
Rue Bakoukouyas N-ro 152, Ouenze-Brazzaville, Republique du Kongo.
* * *
49 j. komencantino, edukistino. Interesoj: psikologio, medicino, geologio,
literaturo, kulturo, lingvoj. Adreso: Zuzanna Jeziorska, ul. Biedronkowa
17/39, PL-91-358 Lodz, Polio, rete: fenikspl@forigu.interia.pl.
* * *
14 j. komencanto. Interesoj: Gitaroludi (klasiko kaj jxazo), tabloteniso
(kiel postulema sporto), velado, informadiko, fiziko. Adreso: Malte Milatz,
Cusanushof 32, DE"41812 Erkelenz, Germanio, rete: malte.milatz@forigu.epost.de.
* * *
Nepalano. Interesoj: fotoj, jxurnaloj, lingvoj. Adreso: Navin Lal Shrestha,
G. P. O. Box 11753, Kathmandu, Nepal, rete: navinlsrs@forigu.hotmail.com.
* * *
29 j. komencanto, komputilisto. Interesoj: kostumoj el aliaj landoj, Flight
Simulator (flug-simulilo). Adreso: Wladimir Covas, La Cruz strato numero
17, ES-38120 Tenerife Kanaria Insularo, Hispanio, rete:
Wladimir@forigu.latinmail.com.

***************************************************************************

INTERESE
////////

MisPIV
======

acxeti = konduti nur iom maldece;

Anastas = trinkujo por kortbirdoj;

aventuro = alta silo por storado de porcxevala nutrajxo;

baleno = interno de amuzejo;

barbaro = grupo de barbuloj;

beladono = placxa donaco;

bestaj visxoj = best wishes;

bibliofilo = Evangelio [Nova Testamento];

cxampano = nutrajxo bakita el antilopa ledo;

cxevalo = situanta inter montoj;

dialogo = pregxo;

eraro = kolekto de malgrandaj peco de io, en kazoj mem la tuto;

fakiro = promeno de spertulo;

fakturo = ne oblikva kiel tiu de Pizo;

fazoleo = oleo preta post kelkaj etapoj;

fenestro = respondeculo pri varmaj ventblovoj en Svisio;

Fidel Kastro = fidela, cxar kastrita;

flegmono = honorario pagota al kuracisto aux flegistino;

folio = lando de frenezuloj;

interno = virina "hapci"-o;

Irlando = lando sena de transportiloj;

juglando = lando regata de tirano;

kaldrono = moligo de hauxtaj malmolajxoj en kuvo;

kalsoneto = 14-versa poemo auxdebla dum interfrotado de hauxtaj =
malmolajxoj;

kameleono = leono skulptita el gemo;

kamparano = malgranda saltanta besto, kiu logxas en senarbaj, herbaj lokoj;

karismo = emo al prez-altigo;

karismo (2) = movado por esti cxarma;

karpiono = valora korpusklo;

katetero = aero elspirita de kato;

kateto = nana kato;

kolomano = pentrajxo Picasso-stila;

kondomo = interkonatigxa hejmo;

kurteno = klopodo persisti pri kurado;

lampiro = procesio kun lampionoj;

lampiro (2) = marsxado de lumigiloj;

langusto = pri tio povas enketi nur sata lupo;

langvoro = la supra, mangxeganta avide;

lekanto = flatacxulo;

leono = centono de rumana monunuo;

lupago = lu-pago aux lup-ago;

malario = fusxita ario;

marmito = legendo pri Neptuno aux Posejdono;

martelo = angla biero fabrikita en la tria monato de la jaro;

melono = korpoparto de certa rabobesto;menstruo = mankohva erudicio;

menueto = kvarhora teo kun du biskvitoj;

migreno = interna organo de rusa aviadilo;

mongolo = golo enlasita de subacxetita futbalisto;

monoteisto = salajro de profesia disdivdanto de teo;

mustango = danco de rongxuloj;

poltrono = de regxo en Varsovio;

poluro = bizono vivanta en Pollanda arbaro;

poplito = kusxejo de grekortodoksa pastro;

rentgeno = geno rivelita post rent-pago;

riparo = parto de skeleto;

romano = logxanto de la itala cefurbo;

sxakalo = unu el la du flankoj de saktabulo;

satelito = aristokrato neniam spertinta nutrajxmankon;

sekretario = lando, kie ekzistas pluraj kunmetajxoj sen likvajxo;

sentema = sen-tema aux sent-ema;

skotero = korpoparto de Edinburga civitano;

Teodoro = aromo de populara trinkajxo;

veluro = bizono glitanta per akvo-skio.

laux Teddy Lowenkopf
kun kelkaj aldonoj de Axel Orszag-Krysz

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 243, 1/decembro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

**************************************************************************
**************************************************************************