Eventoj n-ro 241, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Lasta numero de Eventoj!

Faka aplikado: - Kio estas lia/sxia adreso?
               - Internacia Politologia Asocio
               - E-a komputila inform/instru/varb-ilo

Interreto: - Mallonge (12)

Arangxoj: - Internacia Festivalo
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Sci-fi channel montris filmon en Esperanto
        - Korektoj pri la membrostatistiko
        - FAME-prenio 2002 al Adoru
        - Parko estas nomata laux Esperantisto
        - Post Eventoj... - Sxangxoj en la servoj de Eventoj / Ret-Info
        - Ago-Tago en Prilep
        - Fortolezo: kiom da ni estis?
        - Ago-Tago en Tajvano

TEJO-angulo: - Nova volontulino en la Centra Oficejo

Opinioj: - Avertoj pri EU-balotoj en 2004
         - Spirito - Necesa!!!
         - Virosuj
         - "Por pli efika informado"

Instruado, ILEI: - Lernu kungfuon!

Radio: - Sxangxoj en Rio de Janeiro

Kulturo: - Nova filmo

Libroj: - Gogol en Esperanto

Rubrikoj: - Mallonge (9), anoncetoj (3), korespondi deziras (10)

"Eventa Ludkvizo"

Interese: - Historio de la internacia lingvo en Kolumbio

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Lasta numero de Eventoj!
========================

Grandan parton de niaj celoj en la 11-jara ekzisto de Eventoj ni sukcesis
realigi, do en la sxangxigxinta mondo la lasta numero de Eventoj aperos
fine de tiu cxi jaro 2002.

Cxesos nur la apero de la papera gazeto, ni dauxre funkciigos niajn aliajn
servojn kiel la retposxta novajx"servo "Ret-Info" kaj "Plena Kalendaro"
ktp.

Eventoj startis en marto 1992. En tiu tempo interreto ankoraux ne ekzistis
(pli gxuste dirite estis ankoraux en beba lulilo), kaj la informfluo ene de
Esperantio estis ege malrapida. Revuoj, gazetoj aperadis en 1-2-3 monataj
periodoj, Heroldo 3-4 semajne, do la apero de la 2-semajna gazeto estis
defio kaj granda unikajxo. Rapide Eventoj igxis internacie konata kiel "la
plej ofta Esperanta gazeto" - kaj igxis vaste legata en pli ol 60 landoj.

Nia sendependeco de la tradiciaj E-strukturoj ebligis la aperigon ankaux de
kritikaj (bonvolaj, konstruemaj - tamen kritikaj) artikoloj, Eventoj povis
igxi forumo de laboremaj, progresemaj aktivuloj-esperantistoj.

Lige al la gazeto ni donis plurajn servojn al la legantoj (E"tiparoj por
komputiloj, adreslistoj, memglua reklamstrio, donackuponoj, interretaj
servoj ktp.), parton de ili ni listigis en la jubileaj numeroj.

Ne multaj scias, sed Eventoj havis ankaux regionajn represajn eldonojn. La
landaj asocioj en Litovio kaj en Polio ricevis aux perposxte aux retposxte
la prespretan originalon, ili multobligis/presis gxin kaj distribuis kun
surloke aldonita nacilingva enlanda suplemento. Tia suplemento ekzistis
ankaux en Hungario, kiun ricevis nur la hungaraj abonantoj.

La redakciajn laborojn en la 11-jaroj de la ekzisto partoprenis pluraj
personoj. Krom la konstanta krom mi oficeja kunlaboranto Istvan Meszaros
partoprenis en la redaktoraj laboroj Sandor Hideg, Nikolaj Gudskov,
Abdurahman Junusov, kaj en la lastaj 3 jaroj Axel Orszag-Krysz - al kiuj
multajn dankojn!

La mondo tamen dauxre sxangxigxas. Nuntempe la informfluo ege rapidigxis,
kaj la uzado de interreto kaj retposxto igxis cxiutagaj laboriloj, same
kiel papero kaj skribilo. Ne nur Eventoj, kaj ne nur la Esperantaj revuoj,
sed eldonantoj de cxiuj paperaj gazetoj devas analizi sian situacion kaj
rolon lige al la telekomunika revolucio.

La informfluo en Esperantio igxis multe pli rapida kaj operativa ol
antauxe, UEA igxis multe pli malfermita, gxisnunaj dogmoj kaj baroj falas
tagon post tago, kaj la strukturo de komunikado signife sxangxigxis.

La antauxa rolo de Eventoj estas plenumita, kaj ni decidis kun fiero kaj
kontento fermi - aux almenaux suspendi - la 11"jaran periodon de la
eldonado.

Ni petas do vin, anstatux Eventoj renovigi vian abonon al nia alia oferto,
la retposxta novajxservo "ret-info". Pliajn detalojn pri gxi vi trovas cxe
http://www.eventoj.hu aux petu cxe: oficejo@forigu.eventoj.hu.

Kompreneble la agado de nia Esperanta centro en la Budapesxta Esperanto-
Domo ne haltas, nur la prioritataj laborterenoj sxangxigxas.Pri tio eble...
en la lasta numero.
Dauxre starante je via servo

Laszlo Szilvasi
fondinto kaj eldoninto

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Kio estas lia/sxia adreso?
==========================

Derk Ederveen jam de 10 jaroj okupigxas pri la kompilado de "Esperanto-
Retadresaro", kiu estas cxiumonate aktualigata kaj distribuata.

La jxusa novembra eldono enhavas jam 3182 adresojn de 2089 personoj el 96
landoj, kaj krome adresojn de 780 retpagxoj de 590 landaj/lokaj
organizoj/gazetoj, kaj de 80 internaciaj.

En la adresaro ekde nun cxiuj adresoj havas formon kiu malfaciligas
grandskalan misuzon. Por trompi la auxtomatajn adreskolektajn komputilajn
kaj interretajn programojn al la reala adreso estas aldonitaj 1-1 signoj
antaux kaj post la heliko (@forigu.). Por havi la realan retadreson do forigu
tiujn du signojn cxirkaux la @forigu.©signo. Ekz. nomo1@forigu.cadreso.com estas
nomo@forigu.adreso.com.

La adresaro elsxuteblas de:
http://home.6wxs.nl/lxide/esperanto-adresaro_txt.zip
http://home.qwxs.nl/lxide/esperanto-adresaro_html.zip

Por aligxi oni devas komence elsxuti la adresaron en txt- aux en html-formo
cxe la supraj adresoj, kaj oni trovos en gxi la detalan klarigon.
Pliaj informoj cxe:

Derk Ederveen
Rete: adresard@forigu.2wxs.nl

***************************************************************************

Internacia Politologia Asocio
=============================

Estas propono fondi fakan E-Asocion pri la plej brula afero nuntempa -
politologio.

Nin interesas sciencaj esploroj en la geopolitika tereno, opinio"sondado de
la monda publika opinio kaj laboro en aliaj brancxoj de la politologio.

Nia sendependo de la registaroj prezentos unikan internacian
sen"lingvoprobleman politologian organizon ne ankoraux ekzistanta en la
mondo. Ni jam havas funkciantan E-lingvan komunumon/movadon, kio permesos
al ni rapide avanci.

Aperas aro da interesaj ideoj pri la laboro de la politologia faka E-
societo kaj ties estonta influo sur la tutmondan politikan situacion. Tiujn
ideojn ni volus diskuti kun la samideanoj, reehontaj al nia iniciato.
Pliaj informoj cxe:

Valentin Seguru
Rete: anatolog@forigu.mail.ru

***************************************************************************

E-a komputila inform/instru/varb-ILO
====================================

Rimarkinte, kiom pli kaj pli malfacile farigxas organizi E-ajn baznivelajn
kursojn por junuloj kaj mezagxuloj, kaj konstatinte, ke interreta informa
kaj varba retpagxaro estas kiel planktonero en la oceano el sia efikeca
vidpunto, mi inspirigxis el la itala Kompakta Disko "Assaggio dell
Esperanto" (Gustumo de Esperanto) por persone cxion fari kaj eldoni la KD-
on "Fenestro al Esperanto" en la hebrea por la agado en Israelo. La KD-a
formato povas esti kaj normala (racieme malmultekosta!) kaj mini-KDa-
vizitkarta (pli alloga kaj prestigxa sed surprize pli ol trifoje
multekosta!).

Gxi konsistas el 5 eroj elekteblaj per memaperanta muzika menuo: mallonga
enkonduko pri E-o; prezentado de E-o per 11 diafanajxoj; la plurmedia baza
"Kurso de Esperanto" de Carlos A.A. Pereira el Brazilo en 17 lingvoj plus
la hebrea versio; la instalebla dosiero de la sama kurso por lerni sen KD;
prezentado de la plej gravaj E-aj retpagxaroj el: "esperanto"panorama.net".

La akiritan sperton pri la eldono de tiaj E-aj iloj mi gxojos, kompreneble
senpage, meti je dispono de E-aj landaj asocioj.

Gian Piero Savio
Rete: esperanto@forigu.hotmail.co.il

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Nova diskut-grupo pri itala libro kaj kulturo startis cxe:
lecionoj@forigu.yahoogroups.com.
* * *
Aperis en cxina teo-hejmloko Xinyang reta revuo "Tefloro", dumonata
socikultura kaj movada organo de Esperanto Asocio Xinyang. La revuo estas
senpage abonebla cxe: Zhang Xuesong, rete: kunlaboro@forigu.sina.com.
* * *
Senpagaj lecionoj pri la rusa nun haveblas retposxte cxe Massimo Ripani,
rete: Xenoitaly@forigu.hotmil.com.
* * *
La sezona bulteno "Tajvana Esperantisto" estas legebla ankaux en la reto
cxe la adreso:: http://www.geocities.com/tajvano/
* * *
Lingvo-kurson por la pola pere de Esperanto kiel instrulingvo oni povas
mendi per retmesago cxe Massimo Ripani: xenoitaly@forigu.hotmail.com.
* * *
La bulteno "Translimen" de Esperanta Radiakala Asocio, ERA ekde nun estas
legebla ankaux en la reto cxe: http://www.internacialingvo.org/Trl-
Eo/translimenenreto_1_2002.ht m.
* * *
Budhana Ligo Esperantista, refondita dum la UK cxi jare inauxguris sian
novan retejon cxe: http://esperanto.us/budhana.html.
* * *
La retfoliumilo Opera ekde la versio 6.00 jam gxuste traktas ankaux la
unikodajn karaktrojn. La programo estas senpaga, kaj oni povas ekhavi
Esperantan hauxton/vizagxon (tradukon de cxiuj menu-tekstoj) en la retpagxo
de Federico Zenith cxe: http://www.stud.ntnu.no/zxenith/indexesp.html.
* * *
Kroata Esperanto-Ligo havas nun novan retejon. La nova adreso: http://free-
zg.hinet.hr/esperanto/.
* * *
La novajxletero "TEJO-aktuale" nun legeblas kaj aboneblas ankaux per la
servo cxe "abonu.com".
* * *
400-a numero de la cxiutaga Esperanto-Retrevuo, Komentoj aperis. La revuo
trovigxas cxe: http://www.esperanto.ch/komentoj.
* * *
Esperanto-retpagxoj pri Kartvelio kaj pri la kartvela Esperanto-vivo cxe:
www.geocities.com/abuladze_2000/start.htm.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Festivalo
====================

La 19-a Internacia Festivalo, IF okazas en Borken-Gemen, Germanio inter 27.
12. 2002- 03. 12. 2003. La festivalo ofertas specifan programon por
mezagxuloj ("dua generacio", 25 - 55 jarojn agxaj) kaj junaj familioj kun
aux sen infanoj.

IF kunvenigas cxiujare cx. 200 personojn el preskaux 20 landoj kaj farigxis
unu el la plej sukcesaj arangxoj en Esperantujo. IF estas arangxo por
lingve spertaj personoj, sed lauxdezire ni ofertas paroligajn kursojn,
ekzemple por la partner(in)o.

La klerigejo estas kastelo, en kiu ni ofertas la salonojn kaj mangxejojn,
la modernaj dormejoj trovigxas proksime en la kastela parko. En la apuda
historia vilagxo Gemen (urboparto de Borken) invitas belaj promenvojoj kaj
butikuma ebleco.

Kadra temo: "Religioj kaj konfliktoj". Oni proponas varian programon, t.e.
matene kaj posttagmeze altkvalitaj prelegoj pri kadra kaj aliaj temoj,
kursoj, urbaj vizitoj kaj promenoj. En la tuttaga ekskurso oni vizitas la
urbeton Xanten. kaj la apudan Kevelaer (pilgrimejo).

Vespere okazas folkloro, koncertoj (i.a de Kajto, Nederlando kaj de Mikaelo
Bronsxtejn, Rusio), muziko kaj danco. Kompreneble ni silvestre impone
bonvenigos la novan jaron, kun balo kaj antauxa silvestra bufedo (bankedo).

Nia etosoplena IF-trinkejo ("Knajpo") jam farigxis la plej fama en
Esperantujo kaj ofertas diversajn bierojn, vinojn (kun E-etikedo),
koktelojn, kafon kaj kukon.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Hans-Dieter Platz
Postfach 1148 DE-34303 Niedenstein, Germanio
Rete: HDP@forigu.internacia-festivalo.de

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15-17.11. 10-a Kongreso de CxEA ligita al festeno de 100-jarigxo de
Esperanto-klubo en Prago. Inf: CxEA, c/o Pavel Polnicky, Lesni 150/VI,
CZ-29001 Podebrady, Cxehio. Tel.: +420-324-615651. Rete:
cea.polnicky@forigu.quick.cz
* * *
23.11. 4-a EFIFO - Esperanta Filmfestivalo en Bratislava. Inf: Natasxa
Sxandorova, Zahrebska 4, SK-81105 Bratislava, Slovakio. Tel:
+421-2-52494587, rete: natasa.sandorova@forigu.nextra.sk
* * *
06-08.12. Kultura Semajnfino en Homburg cxe Saar. Inf: Sarlanda Esperanto-
Ligo (SEL). Rete: Ercmontara.EC@forigu.t"online.de
* * *
07.12. 22-a CxESAT - Cxeha-Saksa Tago en Usti nad Labem. Inf: Miroslav
Smycxka, Kojeticka str. 90. CS-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel:
+420-47-5532417
* * *
07-14.12. Ekkonu la naturon deViktorio. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia
Avenue, Dandenong North, Victoria 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011.
Rete: zpehar@forigu.yahoo.com aux zpehar@forigu.hotmail.com
* * *
10-14.12. Unu Jarcento de E-o tra la verkoj de Valo en Bouresse. Inf:
Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo:
+33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
12-16.12. 22-a Rusia Esperantista Kongreso en Moskvo. Inf: Rusia Esperanto-
Unuigxo, pk. 57, RU-105318 Moskva, Rusio. Rete: esperanto@forigu.au.ru
* * *
13-15.12. Kulturaj tagoj rememore al Zamenhof en Brasxov. Inf: Jolanda
Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO-2200 Brasxov,
Rumanio.
* * *
14.12. AEROB - Antaukristnaska E-renkontigxo en Vieno. Inf: Esperanto-
Societo, Alica Komlosxiova, Rovnikova 6, SK"821 02 Bratislava, Slovakio.
Tel.: +421-02-43291604. Rete: balaz12@forigu.post.sk
* * *
14-15.12. Zamenhofaj Tagoj, Odessa. Inf: E-Klubo "Verdajxo", a.k. 71,
UA-65026 Odessa, Ukrainio. Rete: zoo@forigu.te.net.ua
* * *
15.12. Zamenhofa tago 2002, renkontigxo cxe DLF "La Pineta", Verona PN.
Inf: Fervojista Esperanto-grupo, Enrico Molesini, rete: molesini@forigu.tin.it
* * *
24.12-03.01. Kristnaska-Novjara Esperanto-Feriado, Karlovo. Inf: B. Leonov,
Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete:
leonov@forigu.rozabg.com
* * *
27.12-03.01. 19-a Internacia Festivalo (arangxo por familioj kaj personoj
25 - 55 jaragxaj) en kastelo Borken, Gemen. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP),
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007,
portebla +49"171-4964558. Rete: HDP@forigu.internacia-festivalo.de
* * *
27.12-03.01. 46-a Internacia Seminario en Trier. Inf: Martin Sawitzki, Max-
Plack-Ring 8d/L 56, DE-98693 Iimenau,Germanio. Tel: +49-3677-844505, rete:
admin@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

MOVADO
//////

Sci-Fi Channel montris filmon en Esperanto
==========================================

Usona kabla televido montris malbenitan filmon.

"Incubus" havis mondan debuton en la televido la 13-an de oktobro en la
Kanalo Sci-Fi Channel. Tio cxi estis la unua kaj la lasta filmo farita en
Esperanto, la monda lingvo kreita de D-ro L. L. Zamenhof en jaro 1887.

Post la debuto en Francio en la jaro 1965, la filmo estis forgesita dum 30
jaroj: en cxi tiu periodo la geaktoraro kaj la film-skipo estis viktimoj de
serio da murdadoj, memmortigoj kaj sekvestro. En la trupo de la filmo estas
la aktoro William Shater, antaux lia mondfameco pro lia sukceso kiel
Kapitano Kirk en la filmo Vojagxo en la Steloj. La historio de produktita
filmo de la direktoro Leslie Stevens okazis en mistera insulo Nomen Tuumm,
logxata de demonaj virinoj kiuj fascinas virojn por poste mortigi ilin. La
problemoj komencas kiam unu el la virinoj ekamas la viron rolulitan de
Shater.

El la novajxagentejo Estadao
laux [Nova Sento]

***************************************************************************

Korektoj pri la membrostatistiko
================================

La Centra Oficejo informas, ke la statistiko de UEA pri la asociaj membroj,
anoncita en julio ne estis gxusta. Aux pli konkrete: gxi ne estis gxusta
vidpunkte de la tradicia metodo kalkuli la asociajn membrojn. Laux tiu
metodo oni kalkulas la asociajn membrojn ne en tiu jaro por kiu la landaj
asocioj pagis, sed en tiu dum kiu venis la mono.

Laux la tradicia kalkulmetodo la tuta membraro en 2001 devus esti 19263,
sed ne la anoncitaj 21317.

CO de UEA

***************************************************************************

FAME-premio 2002 al Adoru
=========================

En Aalen, la 13-an de oktobro 2002, dum solena matineo, Ulrich Pfeifle,
cxefurbestro de Aalen, kaj d-ro Werner Bormann el Hamburg, prezidanto de la
FAME-fondajxo, transdonis la Okan Esperanto-Kulturpremion al la pastroj
Adolf Burkhardt (KELI), Bernhard Eichkorn (IKUE) kaj Albrecht Kronenberger
(IKUE), pro ilia ekumena agado, kies kulmino estis la apero de la libro
"Adoru". La cxekon pri 3 000 euxroj danke akceptis la administranto de la
sxuldoj por la libro, pastro Eichkorn.

Rimarkinde, la FAME-fondajxo unuafoje distingis ne"neuxtralan verkon kaj
"nur" per-Esperantan agadon. Inter la antauxaj premiitoj estis ege rara la
rekono de io farita en la propra lando de FAME: la pli fruajn premiojn
gajnis William Auld, Skotlando; Marjorie Boulton, Anglio; Gersi Bays,
Brazilo; KCE/CDELI (Claude Gacond) La Chaux-de-Fonds, Svislando; Spomenka
Stimec, Kroatio; Heroldo de Esperanto en Bruselo; Ito Kanzi (Ludovikito),
Japanio; Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann kiel solaj germanoj.

La dankon de la premiitoj esprimis pastro Eichkorn, menciante la jxusan
aperon de mini-diskedo OekuRom kiu surhavas i.a. midiojn por la melodioj de
Adoru apud la tekstoj de la libro kaj la tuta Biblio kun la dua-kanonaj
libroj en Esperanto (Londona Biblio) kaj en la germana
(Einheitsubersetzung). Li ne forgesis danki ankaux al Kreissparkasse
Ostalb, kies direktoro cxeestis, pro ties financa subteno de la premiado.

La cxefurbestro konkludis la belan festan horon, invitante la multnombrajn
gastojn al abunda bufeda regalo, kiun donacis la urbo. En sia prediko,
pastoro Adolf Burkhardt memorigis, ke preskaux samhore en Londono en la
Metodista Pregxejo en Hinde-strato, okazas Esperanto-Diservo por la 90-jara
jubileo de tiu "institucio": de 90 jaroj, kun solaj inteerrompoj dum la du
mond-militoj, cxiumonate oni celebras en Londono Esperantlingvan Diservon.

A. Bh.

***************************************************************************

Parko estAs nomAta laux esperantisto
====================================

La Urba Registaro de Poprad, Slovakio, dum sia kunsido jxauxdon la 26-an de
septembro 2002, aprobis doni nomojn de la novkreitaj stratoj kaj de publika
areo.

La parko en centro de Poprad, cxe Istrobanka, ricevis nomon laux la konata
esperantisto Milan Zvara, kaj portos la nomon "Parko de Milan Zvara".

Milan Zvara forpasis la 30-an de januaro 2002. Li estis en tiu momento
interalie prezidanto de Slovaka Esperanto-Federacio, kaj estrarano de Monda
Turismo.

Augusto Casquero

***************************************************************************

Post Eventoj...
===============

Sxangxoj en la seroj de Eventoj / Ret-Info

En fino de tiu cxi jaro finigxos la aperado de la papera gazeto Eventoj,
sed plu funkcios la novajxservo "ret-info".

Lige al la cxeso de papera Eventoj estos kelkaj sxangxoj ankaux en ret-
info:
- laux la gxisnunaj spertoj estos nuligitaj la gxisnunaj diversaj
  kategorioj (TUT/SEL/EVE: cxiuj mesagxoj / selektitaj mesagxoj / nur la
  teksto de Eventoj), - sekve do la aligxado estos pli simpla.;
- nuligxos la senpagaj aux intersxangxaj abonoj, do NE PLU ni sendos
  senpage la mesagxojn al gazetoj, redakcioj, E-centroj ktp.;
- la abono al ret-info eblos nur por minimume 12 monatoj (sed kompreneble
  eblas aboni al pli longa periodo);
- la abonkotizo por 12 monatoj: 19 euxroj (por A"landanoj) kaj 10 euxroj
  (por B-landanoj);
- la abonkotizo estas pagebla al nia UEA-konto ELLS-S aux al niaj landaj
  perantoj. Liston de ili vidu cxe: http://www.eventoj.hu/perantoj.htm;
- la alsendon de mesagxoj ni komencos nur POST la ricevo de la abonkotizo
  (=kiam la peranto informas nin) kaj ne cxe la ricevo de aligx-deziro;
- Cxe la finigxo de abonita periodo ni sendos averton kaj peton pri
  plilongigo, sed en la limdato ni haltigos la sendadon;
- Cxe eventuala plilongigo ni rekomencos la sendadon nur POST la alveno de
  la kotizo.

Sxangxigxis ankaux la kontaktaj retadresoj!

Bonvolu forigi el viaj adreslibroj niajn malnovajn adresojn:
eventoj@forigu.hungary.net, eventoj@forigu.esperanto.org kaj ret"info@forigu.esperanto.org -
post 1 semajno ili ne plu funkcios.

Niaj novaj retadresoj:
- oficejo@forigu.eventoj.hu (cxiuj abonaj, administraj aferoj);
- ret-info@forigu.eventoj.hu (por alsendi distribuendan informon);

Se vi aperigas/plusendas nian retadreson al iu reta forumo, por malfaciligi
la spamadon bv. nepre mencii ilin en la formo: "oficejo@forigu.forigu.eventoj.hu"
kaj "ret-info@forigu.forigu.eventoj.hu".

Se la servo placxas al vi, ni estus dankaj, se vi renovigus vian abonon kaj
ankaux sekvajare ni povus sendadi la novajxojn al vi.
Kun salutoj

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Ago-Tago en Prilep
==================

Esperanta Societo "La Progreso" kaj Junulara Esperanta Societo "Estonto" el
Prilep, Makedonio, decidis tutan semajnon gxis 5"a oktombron organizi
aktivecojn por plivastigi Esperanton inter la samurbanoj. Pro tio, ni
preparis fotoekspozicion (kiu havas kelkajn temojn: E-movado en Prilep,
ZEO-j en Prilep, gastoj esperantistoj en Prilep, 7-jara aktiveco de E-
societo "Estonto") kaj ekspozicion kun E-libroj kaj aliaj esperantajxoj
eldonitaj de la surlokaj societoj. Ekspozicioj okazis en la E-societo, kaj
ili estis tre interesaj por la vizitantoj - lernantoj de bazaj kaj
mezlernejo.

laux Nun

***************************************************************************

Fortalezo: kiom da ni estis?
============================

Kiel jam estis anoncite por la 87-a UK en Fortaleza aligxis entute 1483
personoj.

El 1483 aligxintoj reale venis kaj partoprenis 1176 (73%). El ili 621 (58%)
estis brazilanoj kaj 455 (42%) reprezentis la ceteran mondon. Inter la
nevenintaj 307 la proporcio estas inversa: ne venis 129 aligxintaj
brazilanoj kaj 178 alilandanoj.

Laux informo de la Konstanta
Kongresa Sekretario, Nikola Rasxicx

***************************************************************************

Ago-Tago en Tajvano
===================

En la 5-a de oktobro, okaze de Ago Tago esperantistoj havis tri horan
programon, kiu okazis en mezlernejo en Tajvano, kie Reza (iranano) instruas
anglan. D-ro Ranga (Nayakulu) el Barato, kiu nun logxas en suda Tajvano
lernante cxinan lingvon kaj helpante lokan movadon, prelegis pri Barato kaj
Reza instruis Esperanton rekt-metode post cxinlingva klarigo de loka
E"istino pri gramatiko de Internacia Lingvo.

Ranga nuntempe instruas preskaux cxiutage Esperanton al diversagxaj
lernantoj (de 5-jara gxis 50-jara!), verkas artikolojn kaj diverse
esperantumas.

Reza Torabi
Rete: rezamenhof@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

TEJO-ANGULO
///////////

Nova volontulo en la Centra Oficejo
===================================

La 1-an de oktobro en la Centra Oficejo de Universala Esperanto"Asocio en
Roterdamo, Nederlando eklaboris nova TEJO-volontulo. Temas pri Anna
Skudlarska, 27-jara polino, antauxnelonge magistrigxinta pri politikaj
sciencoj en la Centra Euxropa Universitato de Budapesxto. Anna restos en la
Centra Oficejo minimume gxis marto 2003.

CO de TEJO

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Avertoj por EU-balotoj en 2004
==============================

Kiel cxiuj rememoras, kanditatis jam foje grupo dum Euxropaj Balotoj kun la
sola celo enkonduki Esperanton cxe EU. Antaux ripeti tion, bonvolu almenaux
tri punktojn bonvolu pripensi:

La oferto de Esperanto kiel federacia lingvo jam ek de 2004 signifus, ke
oni povas solvi per gxiaj terminaroj cxiujn problemojn, cxu parlamentajn,
komercajn, jurajn, teknikajn ... Eble Vi ne konscias pri tio, sed ekzistas
en Esperantio apud la kelkaj fakoj, kies terminaro estas modele prilaborita
ankaux fakoj, por kiuj ecx ne ekzistas baza terminaro, kiun bezonus
profesilernanto en la unuaj monatoj de sia lernado. Inter la lastaj estas
tiom raraj industrioj kiel la masxinkonstruado. Tiun mankon oni
memkompreneble facile ekvidos kaj traktos la "oferton" kiel truko, kio
nepre kaj serioze damagxus al la afero. Ecx en la plej bona okazo, kiun ni
ne rajtas esperi, ke EU investus por solvi tiun problemon, la evoluo estos
ekster nia influo. La laboranta komisiono sendube laborus same "demokratie"
kiel tiu reforminta la germanan ortografion kaj fajfus pri la fundamento.

Memkompreneble mi konsentas kun Vi, ke la lingva problemo estas jam delonge
solvenda en EU. Tamen Vi pripensu, ke antaux la Euxropa Parlamento staras
grandega abundo da problemoj krom la lingva, kiujn nepre ankaux necesas
solvi. De serioza kandidato farigxi parlamentano oni devas postuli
respondojn por multe pli da demandoj.

Akceptebla estus nur, se iu bona fakulo kandidatigxas kun intenco labori en
speciala parlamenta fakgrupo. Sed tio ja ne validas por la esperantistoj.

Do, kiajn detalajn ideojn Vi havas por severe malplialtigi senlaborecon kaj
la poluciadon de la naturo, por stabiligi la sekurecon de homoj antaux
krimuloj, por komuna ekstera kaj agrikultura politiko, por nomi nur kelkajn
? Esperanto estas tre bona ideo, sed ne la umbiliko de la mondo. La fakto,
ke "Monato" kaj "La domo" estas la solaj disvastigitaj jxurnaloj, kiu
utiligas Esperanton por trakti cxiu ajn temon, ne pruvas, ke multaj
esperantistoj konscias pri tiu problemo.

Dum jaroj klopodas esperantistoj, gajni parlamentanojn kiel kunlaborantojn
por la solvo de la lingva problemo. Ke UEA kaj EEU forte kontrauxas lingvan
diskriminacion, alportis lastatempe simpatiojn ankaux de homoj, kiuj havas
problemojn rilate al Esperanto (pri la kauxzoj de tiu fenomeno Vi
informigxu cxe Claude Piron, se Vi serioze interesigxas pri tio).

Ni mem estas tiom malmultnombraj, ke ne eblas rezigni pri iu ajn
kunlaboranto. Cxu Vi vere opinias, ke kandidatigxo kontraux cxiuj
parlamentanoj nepre plialtigas ilian simpation por ni?

Peter Hauser

***************************************************************************

"Spirito" - necesa!!!
=====================

Funkciado de E-klubo tre dependas de kapableco kaj de fervoro de gxiaj
geaktivuloj, sed cxefe de tiu cxefa, kiu plej scipovas motorigi la klubon
kaj doni al gxi veran etoson. Tiu persono, oni povas diri "Spirito"estas
gxuste tiu, kiu posedas plej da scipovo kaj plej da arda determinacio por
tiu, kluba funkciado kaj li (sxi) cxiam estas plena de inventemo kaj
energio kaj scipovo por cxiuj agadoj en Esperanta klubo. Tiu persono ne
povas kaj ne devas nur sole agadi sed li (sxi) ja radias per sia energio
kaj inventemo kaj forta volo kaj pro tiu radiado ankaux aliaj scipovas kaj
kelkfoje deziras fari ion bonan por sia klubo kaj ili do ankaux kaptas
almenaux parton de la fervoro de la menciita "Spirito" kaj ili agadas,
faras ion bonan kaj bezonatan do tiel en ajna klubo estas realaj sxancoj
por bona kaj frukta funkciado. Okazas, ke tiaj "Spiritoj" ili kreas
Esperantajn klubojn aux rondojn kaj gvidas. ilia fervoro funkcias tre
kreive kaj motore por tuta klubo, gxi estas garantio de funkciado. Okazas,
ke kiam foriras tiu fervorulo (-ino) - tiam ankaux la klubo cxesas se ne
trovas alian, tauxgan fervorulon, okazas, ke el inter junaj aperas similaj
spritfervoruloj kaj ili kontinuas! Oni deziru, ke cxiuj kluboj havu cxiam
tiajn personojn kaj kluboj funkcius vere eminente kaj Esperanto havu pli da
ebleco. Aktiveco estas kreiva altgrade kaj pasiveco vere dangxera! La afero
vere gravas!

Romuald Skalinski

***************************************************************************

Virusoj
=======

Anstatux distribui en "ret-info" pardonpetajn kaj klarigajn mesagxojn de
pluraj esperantistoj kaj Esp-organizajxoj jen malgranda klarigo:

Lastatempe plioftigxis plendoj pro ricevo de spam-leteroj kaj virusoj de
esperantistaj adresoj.

En tiuj kazoj tamen indas ne tuj kolerigxi, ja plej ofte kulpas ne la
indikitaj personoj, sed la profesiaj spamistoj kaj la virus-programoj mem.

Ekzistas firmaoj, kiuj specialigxis je kolektado de retadresoj, kaj vendado
de tiuj adreslistoj. Tiuj firmaoj uzas profesiajn metodojn, kaj per robot-
programoj kolektas la retadresojn en interreto, ekz. el retpagxoj aux per
adres"sxtelaj programoj (senpagaj utilprogramoj aux amuzajxoj kiujn vi mem
instalas en via komputilo). Tiuj programoj kolektas la adresojn el via
komputilo (cxefe el Outlook) kaj sendas ilin al sia produktinto.

Alia truko estas, ke la spamistoj (kiuj sendas la saman mesagxon al
plurcentmil adresoj) en la mesagxo kasxas sian adreson, kaj anstatauxe oni
indikas iun alian. Kelkaj spam-programoj ecx kapablas "personigi" la
reklammesagxon (t.e. indiki konatan retadreson al la celito).

Ekzemple: iu sxtelprogramo aux viruso kolektas la retadreson el via
"Outlook"-programo. En la spam-mesagxoj, kiuj estas sendataj al tiuj
adresoj, la programo aldonas vian adreson kiel sendanto. Tiel la ricevanto
kun intereso malfermas gxin, cxar ja lin interesas VIA letero...

Kiam vi ricevas do iun strangan mesagxon ecx de konata esperantista adreso,
aux se vi ricevas virusan suplementon, aux spamajxon en angla aux korea
lingvo - ne tuj kolerataku la "indikitan" sendinton - pli utilas simple tuj
forvisxi la rub-mesagxon.

Se vi volas pli profundigxi en la temo: en la kapo de la retmesagxo kutime
oni povas trovi indikon aux spuron pri la reala sendo-komputilo - sed tio
jam postulas iom pli detalajn komputilajn sciojn.

Laszlo Szilvasi
Ret-Info

***************************************************************************

"Por pli efika informado"
=========================

Citajxo de prof. d-ro Ivo Lapenna

"Tial la Principaro de Frostavallen rekomendas eviti cxion, kio povus esti
interpretata kiel sekteca: tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la
himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangajxoj en la
vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj, uzado de esprimoj
"Majstro", "samideanoj", "verdstelanoj" k.s. en nacilingvaj tekstoj (ankaux
en Esperanto ili povus esti glate ellasitaj) ktp. Estus prudente
rekonsideri ankaux diversajn iom "romantikajn" nomojn de kelkaj niaj
organizajxoj, ekzemple "Lumanta Verda Stelo" aux simile. Kial ne nomi ilin
tutsimple Esperanto-societo, aux klubo aux asocio, depende de la karaktero?
Ecx la vorto "Esperantujo", precipe se uzata en nacilingva teksto, ne
sxajnas tre tauxga. Plue, necesus forjxeti la erarigan koncepton de
"familia rondo", kiu manifestigxas diversmaniere, interalie ecx per
raportado pri intervenoj de unuopuloj dum internaciaj kongresoj laux iliaj
personaj nomoj, kvazaux la tuta "monda familio" povus tiamaniere identigi
ilin. "Familia rondo" estas fermita kaj ekskluziva. La Esperanto-movado
devas esti malfermita por cxiuj. Fine, sektecaj jxaluzoj kaj infanecaj
envioj, ecx se ili kasxigxas sub la masko de "demokrata kritiko", estas
radikale forigendaj. Ju pli baldaux malaperos la restajxoj de sektecaj
aspektoj kaj elementoj, des pli bone por la Internacia Lingvo kaj des pli
facila la tasko sukcese informadi pri gxi."

Prof. d-ro Ivo Lapenna

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Lernu kungfuon!
===============

Cxina instituto ofertas stagxon en Esperanto laux la kondicxoj:

Trejnoto:
- kiu interesigxas multe pri cxina Wusxu"Kungfu kaj kulturo;
- kiu havas sanan korpon sen severa kardiopatio, hipertensio kaj infektaj
  malsanoj;
- kiu estas viro aux virino;
- kies agxo estas de 15 gxis 60 jaroj.

Trejna tempo kaj studobjekto por Wusxu-Kungfu kurso:
- tempo: 30 tagoj;
- agxo: de 15-a gxis 35-a;
- studobjektoj:
  A. Tietou Kungfu - Ferkapigxo Kungfu;
  B. Tieshazhang Kungfu - Fermanplatigxo Kungfu;
  C. Tiebi Kungfu - Ferbrakigxo Kungfu;
  Cx. Tiebushan Kungfu - Ferkorpigxo Kungfu.

- aldona studobjekto (unu el du):
  A. Sanda Kungfu (ia boksoarto el Kungfu, iom simila al okcidenta
     boksoluktado) - boksoluktado (baza leciono);
  B. ia boksoarto.

- garantiota povo:
  A. kapo kapablas disrompi brikon (farita el koto) kaj sxtalplateton;
  B. manplato kapablas disrompi brikon kaj sxtalplateton;
  C. korpo kapablas disrompi bastonon kaj sxtonplaton;

- kotizo: 200.00 USD por unu stagxo de 30 tagoj;
- pago por logxado kaj mangxado: 10.00 USD por unu tago.

Ellerninte tiujn cxinajn Wusxu-Kungfuojn, la trejnito povas posedi sanan
kaj fortan korpon, ne nur ajntempe fari prezentadon de magia cxina Wusxu-
Kungfu, sed ankaux instrui al la baza kurso, tial dum la vivo gxui la
gajnojn.

Oni povas trovi ecx pliajn kursojn en la programo kaj ecx havi pli longan
trejnadon por akiri pli bonan nivelon.

Cxina Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo kaj Cxina Sekcio de
Internacia Asocio de Monda Turismo respondecas pri la diplomo, organizado,
ktp.
Pliaj informoj cxe:

s-ro Liu Jianguo
telefono: 0086-551-4484370
telefakso: 0086-551-4210414

***************************************************************************

RADIO
/////

Sxangxoj en Rio de Janeiro
==========================

Ekde oktobro la E-programo cxe Radistacio Rio-de-Janeiro "Esperanto, a
lingua da fraternidade" (E-o, la Lingvo de Frateco), kiu estas dissendata
cxiumarde de 15:00 gxis 15:55 h, estos ripetita cxiuvendrede de 23:00 gxis
23:55 h. La programo estas prizorgita de Givanildo Costa kaj skipo. Radio
Rio de Janeiro povas esti auxdata en l400 kHz AM.

E-programo
Rete: linguadafraternidade

***************************************************************************

KULTURO
///////

Nova filmo
==========

Novan filmon kun Esperanto-komentario eldonis EKo Publishing en Britio.

Profesia filmisto de la Universitato de Liverpool faris la filmon pri varm-
aera balonado - ekde la tero kaj en la aero - do la filmo enhavas tre
vidindajn, buntajn kaj viglajn bildojn. Malcolm Jones, konata Esperanto-
instruisto en Britio, verkis kaj parolis la komentarion. Pro folieto de la
teksto de la komentario lernantoj kaj instruistoj povas uzi kaj gxui la
filmon. 19 min. PAL sistemo. 23 EUR inkl. sendokoston.

Brian Burnett (EKo)
Nant Yr Hafod Cottage, Llandegla, Wrexham LL11 3BG, Britio
Rete: indesigneko@forigu.aol.com
UEA-konto: bbur-x

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Gogol en Esperanto
==================

Nikolaj Gogol (1809-1852) estas konata en Esperantujo danke al la zamenhofa
traduko de "La revizoro", eldonita en 1907. Finfine ankaux "Malvivaj
animoj", lia cxefverko aperis en E-o en traduko de Vladimir Vycxegjxanin.
Tiu cxi fama verko ricevis merititan lokon en la serio "Oriento-
Okcidento". La 224-pagxa, fortike bindita libro kostas 18,00 euxrojn kaj
haveblas cxe libroservoj, kaj ankaux rekte cxe la eldonejo:

Sezonoj
pk. 162, RU-620014 Jekaterinburg-14, Rusio
Rete: sezonoj@forigu.mail.ru

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Antauxnelonge aperis nova kuirlibro en Esperanto: "Mangxoj el sanigaj
plantoj" de Zlata Nanicx (Kroatio). La kuirlibro cxefe uzas la jenajn
ingrediencojn: avenon, azukion, brokolon, daikonon, hordeon, kukurbon,
lapon, leontodon, maizon, milion, sojon, rizon, terpiron, tritikon laj
urtikon. La libro estas akirebla kontraux 11 euxroj + afranko de la
retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo cxe: http://fel.esperanto.be, rete:
retbutiko@forigu.fel.esperanto.be..
* * *
Estis arangxita jubilea festo la 21-an de septembro okaze de la 111 jara
datreveno de Esperanto en Munkeno, Germanio. La feston partoprenis parte
ankaux la urbestro de Munkeno.
* * *
Estis lancxita projekto por eldono de Granda Vortaro Hispana-Esperanto, kiu
enhavas 50 000 vortenirojn. Kampanjo subteneblas cxe: Augusto Casquero de
la Cruz, rete: augustocasquero@forigu.hotmail.com.
* * *
Okazis Glivice-a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, GRUPE
09. 11. en Gliwice, Polio.
* * *
Jukka Pietilainen defendis sian doktoran disertacion "La regiona gazeto en
la postsoveta Ruslando" en la Universitato de Tampereo la 5-an de oktobro.
Rimarkinde estas, ke Esperanto helpis al la sinjorino profundigxi en la
rusa kulturo. La disertacio havas Esperantan resumon.
* * *
Estis jxus eldonita la libro "El moviment esperantista a Mallorca" ("La
esperanto-movado en Majorko") de la historiisto Xavier Margais. Temas pri
ampleksa resumo de la doktorigxa tezo de la auxtoro, prezentita pasinjare
kaj al kiu oni aljugxis la plej altan kvalifikon.
* * *
La kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, NZEA okazos en Christchurch,
dum la kvar tagoj inter 18-21. 04. 2003.
* * *
Inter 01-03. 11. okazis la 31-a Kataluna kaj la 4-a Transpirenea Esperanto
Kongreso en Seller, Palma de Mallorca, Hispanio.
* * *
Post 4 jaroj, Kolombia Esperanto-Ligo, KEL jure ekzistas! Felicxe oni povas
nun solvi tiun problemon kaj komenci novan fazon en la kolombia E-historio.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Miroslav Malovec, kaj la revuo "Starto" pro multaj spamoj devis sxangxi la
retadreson. La aktuala estas: malovec.starto@forigu.clavis.cz
* * *
Kun kondolenco ni anoncas la subitan morton (17. 06. 2002) de Edo Taddei,
esperanta kaj E.R.A.-samideano.
* * *
En urbo Shenyang, Cxinio okazis Esperanto"renkontigxo de Nordorienta Cxinio
inter 12-13. 10. 2002 por bonvenigi la Kongreson en Beijing. La temo estis:
"Uzu Esperanton por la UK-2004 en Beijing".

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

15 j. knabo. Adreso: Esmail Vakili, NO:4, K: 4 Garbi, Kh: Fakuri, Ashrafi
Esfahani, Punak, Tehran, Irano.
* * *
34 j. komencantino. Adreso: Csilla Varga, Varsany u. 2. I/1. HU-7632 Pecs,
Hungario, rete: v.csilla.3@forigu.drotposta.hu.
* * *
Grupo de komencantoj sercxas korespondamikojn. Adreso: Marta Kovac, K.
Tomislava 11, HR-42220 Novi Marof, Kroatio, rete: martakovac@forigu.jahoo.com.
* * *
Edukisto, ingeniero. Interesoj: filatelio. Adreso: S Radha Krishna, P B NO
449 Basavanagudi P O, Bangalore 560 004, India, rete:
sompeethikrsna@forigu.rediffmail.com.
* * *
28 j. tradukisto, psikologo. Interesoj: lingvoj, psikologio, diversaj
problemoj. Adreso: Dmitri Lytov, rete: socion@forigu.hotbox.ru.
* * *
21 j. frauxlo, muzikisto, gitaristo, vegetarano. Interesoj: Esperanto-
muziko. Adreso: Rogener Pavinski, Av. Lafaiete Costa Couto 1447, Ribeireo
Preto - SP CEP -14060-450 Brazilio, rete: rogenerpavinski@forigu.hotmail.com.
* * *
48 j. komencanto. Interesoj: legado, kolektado de libroj, muziko (klasika
kaj "nova agxo"), gxardenado. Adreso: Scott Chariton, 4040 Bobolink Lane,
Hiawatha IA 52233 Usono, rete: sfchar@forigu.webtv.net.
* * *
36 j. frauxlino. Interesoj: homa interkomunikado, filozofio de "Agni-Joga",
pentrado de Nikolaj Rerih, vojagxoj, ludo per gitaro (iomete povas ludi, ne
profesie), studado. Adreso: Irina Shmygol, Strato de Bajan, 6-25, UA-36002
Poltavo, Ukrainio, rete: marketing@forigu.pstu.pi.net.ua.
* * *
43 j. komencanto. Interesoj: vivospertoj kaj vivmaniero en aliaj landoj,
religio, filozofio, biciklado, migrado kaj legado. Adreso: Jorg Rewitzer,
Georg-Beck-Strasse 6, DE-90552 Rothenbach, Germanio, rete:
J.Rewitzer@forigu.d2mail.de.
* * *
48 j. instruisto pri matematiko kaj biologio. Interesoj: instruado,
religiaj aferoj, filozofio, vojagxoj, lingvoj. Adreso: Kossivi Kossi
Djiffa, Iredd-GL, B.P. 80252 Lome, Togo, rete: vikoss2002@forigu.yahoo.fr.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. De kiam oni povas uzi Esperanton kiel lingvon por sendi leteron al Avo
   Frosto?
   A. Ekde 1895
   B. Ekde 1905
   C. Ekde 2002

2. Kiam okazis la unu konferenco pri instruado de Esperanto, kiun iniciatis
   la Instituto J. J. Rousseau?
   A. En 1905
   B. En 1922
   C. En 1935

3. Kion signifas la mallongigo TOLE?
   A. TOLErema Esperanto Asocio
   B. Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista
   C. Tutmonda Organizo de Librotekistoj Esperantistaj

Limdato por alsendo: la 1-a de decembro 2002. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 239.

1. Kie okazis la Internacia Junulara Kongreso, IJK en 1978?
   B. Veliko Tarnovo, Bulgario

2. Kiom da subskriboj havis la peticio por UNO, kiun iniciatis UEA pri
   rekono de la internacia lingvo, Esperanto?
   C. cxirkaux 16 500 000

3. Kion signifas la mallongigo IFRE?
   A. Internacia Forstista Rondo Esperantlingva

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio
============================================

dauxrigo de la antauxa numero

Ankaux la pentristo Rafael Tavera gvidis kurson. Kaj en la sama epoko estas
aktiva s-ro Feliz Diez Mateo. Tiujare, Anton Tomic farigxis delegito en
Bogoto de "Universala Ligo".

En la jaro 1951 mortas advokato Joaquin Ospina, pioniro de la unuaj jaroj
de Esperanto en kolombio.

La 11-an de decembro de 1955, la literatura sekcio de medellina jxurnalo El
Colombiano publikigis en sia dua pagxo tradukon "Kompatinda Maljunuleto"
farita de Anton Tomic (el populara fabelo de verkisto Rafael Pombo. "La
Pobre Viejecita").

En 1957 mortis Rafael Tavera, esperantisto aktiva proksimume ekde 1950.

En 1959 estis tre aktiva en Medellin la "Sociedad Antioquena de Esperanto".
gxi organizis gravan ekspozicion de Esperantajxoj, kaj publikigis bultenon.
gxiaj membroj estis i.a.: Sergio Angulo B., Eliseo Garcia, Juligxn
Gutierez, Fabio Heredia Cano, Rogelio Nieto, Rosa Adela Norena Suarez, Aura
Pava Alvarado, Gloria Upegi, kaj katolika sacerdoto Nestor Giraldo.
Proksimume en la sama epoko rimarkindas en Medellin la poresperanta laboro
de Tirso Castrillen (konata sxakludanto), Arturo Agudelo G., Gustavo
Jaramillo Zuloaga kaj Hebert Jimenez Gallo; cxi lasta sendas kelkajn
priesperantajn leterojn al jxurnalistoj.

De 1959 gxis 1962 la delegito de UEA en Bogoto estis Jess Antonio Vilez
Rojas.

En marto de 1965, licenciulino pri Diplomatiko kaj Eksterlandaj Aferoj,
Leonor Calvo y Feijio, kunvokas al sia domo plurajn esperantistojn por
pritrakti la fondon de la Kolombia Esperanto-Ligo (K.E.L.). Post la fondo,
K.E.L. funkciis sub prezidanteco de S-ino Leonor Calvo y Feijio, kun
regulaj cxiusemajnaj kunsidoj. La tri sekvantaj prezidantoj de K.E.L.
estis: Advokato Miguel Perez Gonzalez, ingxeniero Diego Hoyos Escobar kaj
profesoro Augusto Ocxoa P. Ankaux en la jaro 1965, en Bogoto, Usonano Neal
Parker, profesoro pri biologio kaj matematiko en la lernejo "Nueva Granada"
gvidis kursojn pri La Internacia Lingvo en Instituto Colombo-Americano
(kolombia-usona kulturinstituto) kaj en la Nacia Universitato. Aliaj
aktivuloj ekde la sesdeka jardeko estis: Henry Ordonez Potes, Roberto
Cadavid, kaj la hispano Jos_ Vilari, kiu organizadis gajajn ekskursojn kun
esperantistoj.

En a urbo Cartagena fondigxis la 13an de majo 1966, "Verda Stelo Klubo",
kiel estraro estis tiel-cxi: prezidanto: pastro Luis Eduardo Palacios
Toral, vicprezidanto: advokato Luis Alberto Martinez Morales, sekretariino:
Maria Luisa Rodriguez Juliao, kasisto: Raul Pardo Castilla, fiskalo:
Fernando Saladen, konsilantoj: Pablo Riben kaj Luis Rafael Dices kaj
bibliotekistinio: Zoila del Rio. Tiu societo atingis juran personecon la
24-an de majo de 1968 kaj sukcesis aktivigi pli ol 25 grupanojn. En tiu
epoko, pastro Palacios Toral estis parohestro kaj, en la mezlernejo de
urbeto San Estanislao (proksime al Cartagena), rektoro kaj profesoro. En la
sama epoko,en urbo Barranquilla estis aktiva esperantisto sinjoro J. M.
Gomez Ochoa.

De 1966 gxis 1972 la delegito en Bogoto estis Miguel Perez Gonzalez, kaj de
1968 gxis 1970 Gonzalo Ramirez Almanza estis fakdelegito pri
elektrortekniko. Fine de la 60-aj jaroj vizitis Bogoton germana
esperantisto kaj verkisto Wilhelm Theodor Oeste. En 1968 ekzistis iom
organizita junulara movado "KolombEJO" (vidu libron "Esperanto en
Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., pagxo 495).

La 21-an de decembro de 1969, profesoro Luis Jorge Santos Morales
publikigis artikolon pri Zamenhof en jxurnalo Vanguardia Liberal, en urbo
Bucaramanga. Tiutempe en Medellin, rimarkindas la grava plurjara disvastiga
kaj instrua agado de Profesoro Manuel Angel, kiu profitis sian postenon
kiel direktoro de la lingva fako kaj profesoro de Universitato Pontifika
Bolivarjana, por diskonigi Esperanton al multegaj homoj, kaj ecx enkonduki
tien La Lingvon kiel oficiala studobjekto.

dauxrigo en la sekva numero

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 241, 1/novembro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 34 EUR (aere 40 EUR) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************