Eventoj n-ro 239, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Prirabado de Euxropo Faka aplikado: - Nova faka eldonajxo - Aviada terminaro - Nova muzika skribo: Tonsilaboj Interreto: - Historio de radio - Rusa vortaro akiris komputilan formon! - Mallonge (2) Arangxoj: - Kompleta monata kalendaro Movado: - Esperanto-libraro de Fajszi malfermigxas al la publiko - Novajxoj el Hispanio - Kongreso kun esperantajxoj - Monda Turismo bankrotis - Kunlaboru cxiuj E-asocioj... - Al lingva demokratio! - Korektopostulo al Heroldo - Bulgara esperantisto 100-jarulo Organizaj demandoj: - Aktivule per la reto - Havigi reklamanoncojn al Esperanto-gazetoj Reagoj: - Cxu E-radio Radio: - Auxskultu la internaciajn staciojn! Muziko: - Esperanto-simfonio jam havebla! Rubrikoj: - Mallonge (8), korespondado (4) "Eventa ludkvizo" Interese: - Sunenergia baterio por porteblaj telefonoj - Soros kaj Esperanto - Sexrcoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Prirabado de Euxropo ==================== Ne nur en entreprenoj kaj organizoj, sed ankaux en institucioj registaraj (Kanado), internaciaj aux euxropaj, la varbado de personaro pli kaj pli ofte farigxas per anoncoj postulantaj ke la kandidatoj estu denaskaj angleparolantoj: "English mother tongue", "English native speaker", "English mother tongue or equivalent". Tiu prefero al Anglo-Saksoj rilate al personoj kiuj ecx perfekte regas la anglan kiel fremdan lingvon, ecx foje por decidpostenoj, estigas kreskantan malkvietigxon kaj reagojn en cxiam pli granda nombro. Bone lokita por scii kio reale okazas, S-ino Anna Maria Campogrande, tradukistino funkciulino de la Euxropa Komisiono, malferme deklaras ke "Euxropo farigxas celo de strategio de lingva kaj kultura cxirkauxado envojigita jam de jardekoj kun ekonomiaj kaj komercaj celoj en kiuj nenio estis neglektita". En la pasinta majo, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Renato Corsetti, sendis oficialan plendon cxe la pacperanto Jacob Soderman kontraux la Euxropa Komisiono pro lingva diskriminacio. Multlingva peticio kontraux lingva diskriminacio estis lancxita en kaj ekster Euxropo, la 26-an de septembro, okaze de la Euxropa Tago de la Lingvoj. Gxi trovigxas cxe: http://www.lingvo .org/eo/petskribo. Gazetara Servo de SAT-Amikaro *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Nova faka eldonajxo =================== Aviada Terminaro Kompilita kaj subskribita de Gilbert R. Ledon, jxus aperis "Aviada terminaro" kiun kuneldonis en Brazilio la auxtoro mem kaj Gersi Alfredo Bays de la eldonejo "Fonto". Temas pri 288-pagxa verko konsistanta el 1000 terminoj, 23 ilustraj platoj, aeronauxtika vortaro angla-Esperanta kun 4000 esprimoj en 13 lauxtemaj cxapitroj kaj "Baza aviada frazeologio". La vortaro estas grava pasxo de la kampanjo por pli sekura aviado. Oni povas gxin kuragxe uzi por montri al aviadistoj facilecon de Esperanto en la uzado de la aviada komunikado. La libro estas bonkvalita faka materialo. La libro haveblas kontraux 15 EUR cxe: Brazila Esperanto-Ligo Caixa Postal 03625 BR-70084-970-Brasilia-DF, Brazilio *************************************************************************** Nova muzika skribo: Tonsilaboj ============================== Tonsilabi signifas skribi melodiojn per nur literoj kaj aliaj ordinaraj tajpaj signoj laux sistemo inventita en Svedujo en jaro 2000. Tonsilabado estas plua evoluigo de la Kodaly-metodo, la plej sukcesa en la mondo sistemo por muzikeduko. Tonsilaboj estas facile lerneblaj, logikaj, kanteblaj, idealaj por "lauxorelaj" muzikantoj kaj enportas eblecojn kiuj ne ekzistas en tradicia muziknotado. Kiam vi lernis tonsilabi, vi povos sendi viajn plej karajn melodiojn kiel (= tiel ke ili estas) retletera teksto, aux ecx per SMS (mobiltelefona Skriba Mesagxa Servo). En la spaco de unu flanko de eta posxtkarto. vi povos meti 5-10 tutajn melodiojn. Vi povos sxangxi gamon kaj ritmon lauxplacxe sen reskribi la tutan melodion. Vi povos trovi melodiojn, kies nomojn vi ne scias, en melodiaro ordigitajn lauxtone, kvazaux vortojn en enciklopedio. Vi, kiu opinias ke muziknotoj estas komplikaj, same kiel vi, kiuj opinias ke la esprimkapabloj de muziknotoj ne suficxas - eble vi malkovros ke tonsilaboj estas la manka ligo al muziko. Komencigxis antaux mil jaroj. La monaho Guido el Arezzo instruis kanti kaj uzis la unuan silabon de cxiu vico en la Sankta Johana pregxo "Ut queant laxis..." por signi tonaltecojn. Jen la origino de la okcidenta do-re- mi"fa-so-gamo. En la dudeka jarcento, la hungara komponisto Kodaly Zoltan enkondukis instrumetodon, kiu eliras el la ideo de Guido kaj donas al cxiuj infanoj en aro da landoj, de centra Euxropo gxis Japanujo, ilon por kompreni kaj majstri muzikon. Mem, kiel muzikulo, mi longe luktis kun la problemo sola ludi pecojn. Melodiojn mi sciis multajn kaj povis sekvi ecx pli kiam aliaj kondukis la ludon, sed ne kapablis memori kiel ili komencigxas kiam mi sola staris por ludi. Sed ek, en la komenco de jaro 2000, mi solvis la nodon. Mi plukonstruis sur la sistemo de Kodaly. Mia edzino, kiu infanagxe lernis muzikon laux la Kodaly-metodo, montris kiel gxi funkcias. Mi eltrovis ke se cxiun tonon anstataux unu litero (d r m f s l t d) signas la tuta silabo (do re mi fa so la ti do), tiam oni povas indiki kaj la altecon kaj la dauxron de la tono. Mi malkovris ke la sistemon lerni estas facile. Dum la sekva somero mi rapide skribis kelkcent melodiojn per la nova maniero. La fantastika parto estas ke ili skribeblis per ordinaraj tajpaj signoj, do literoj, ciferoj kaj interpunkcioj. Mi povas sendi kompletan popolan valson per telefona teksta mesagxo! La metodo estas ideala por lauxorelaj ludantoj, cxar pecon oni skribas sammaniere en kiu ajn gamo. Komputila programo kiu sonigas cxi tian tonsilaban tekston jam ekzistas. La programigo necesigis la senambiguigon de la regularo kaj multe helpis al la evoluo de la skribreguloj. Tamen tonsilaba peco gxenerale kanteblas sen alia ilo ol la homo mem, se oni nur scias la gamon (ekzemplecxar oni lernis laux la Kodaly-metodo) kaj komprenas kiel la ritmo estas skribita. Martin Strid Mossv. 64. SE-153 37 Jerna, Svedujo Rete: martin.strid@forigu.sverige.nu *************************************************************************** INTERRETO ///////// Historio de radio ================= Konstruis Esperantlingvan retpagxon pri la historio de radio franco, Pierre Dessapt. La pagxoj enhavas suficxe interesajn tekstojn, oni povas legi multajn - versxajne ne konatajn -interesajxojn pri la radiumado. La pagxoj troveblas cxe la adreso: http://perso.club-internet.fr/dspt el La Domo n-ro 26 *************************************************************************** Rusa vortaro akiris komputilan formon! ====================================== Alex Timasxov kreis bonege funkciantan programon eVortaro surbaze de la trovebla rete cxe http://www.esperanto.mv.ru Esperanto-Rusa vortaro de Bokarev. Nun tio estas vera komputila vortaro, kun multaj tipaj oportunajxoj: - vi povas simple entajpi cxu rusan, cxu esperantan vorton kaj gxi tuj trovigxos; - vi povas kopii nekonatan vorton el legata teksto kaj eVortaro tuj tradukos gxin; - kiam vi gxin ne bezonas la programo kasxigxas en la Vindoza pleto en la formo de verda steleto - kaj estas elvokebla de tie per unu klako. La auxtoro konstruis retpagxon por kaj pri la programo cxe la adreso: http://www.evortaro.narod.ru. La programo estas libere elsxutebla kaj uzebla. Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** Informoj pri centoj da aliaj brokantaj kaj malfacile akireblaj verkoj estas troveblaj cxe: http://www.esperanto.be/ fel/but/libl_brk.html. * * * La organo de Internacia Komercista kaj Ekonomikista Fakgrupo, IKEF "La Merkato" estas legebla eksperimente en formato pdf en la retejo de IKEF cxe: http://www.ikef.org (dosieronomo lm77 .pdf, 71 kB). *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 19.10. Turisma renkontigxo, Komarno. Inf: Okcidentslovakia Esperanto Societo (OSES), Natasxa Sxandorova, Zahrebska 4, SK-811 05 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-02"52494587. Rete: nasta@forigu.nextra.sk * * * 19-26.10. 10-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Cambrils (Tarragona). Inf: Santiago Torne Grau, Apartat 423, ES-08200 Sabadel, Hispanio. Tel. +34-937253421 kaj +34-937275021, fakso: +34-937314111. Rete: luis_serrano@forigu.e"milio.com * * * 24-15.10. Montar-agrovilagxa turisma evoluigo en Miercurea-Ciuc kaj Brasxov. Inf: Jolanda Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO-2200 Brasxov, Rumanio. * * * 25-27.10. 37-a Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg. Inf: Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, DE"17034-Neubrandenburg, Germanio. Tel: +49(0)395-4221398. Rete: werner.pfennig@forigu.web.de aux werner.lewien@forigu.t- online.de. * * * 26-27.10. Jarkunveno de la Heslanda Esperanto-Ligo en Michelstadt (Odw.) kun lingvokurso. Inf. Peter Hauser, PF 401243, DE-63277 Dreieich, Germanio. Rete: Ercmontara.EC@forigu.t-online.de * * * 26-27.10. Kunlogxado de Esperanto organizita de Esperanto-Ligo de Kantoo en Japanio, en Yatugatake-E-Domo de Japana E-Instituto. Inf: s-ro Hori Yasuo, rete: horizonto@forigu.water.sannet.ne.jp * * * 27.10-02.11. 3 stagxoj: pri Esperanto, ekoturismo kaj koruso en La Freychede apud Montpellier. Inf: Claude Fressonnet, 43 Place du Rumat, FR-09500 Mirepoix, Francio. Tel: +33-(0)5-61601895, rete: claude.fressonnet@forigu.wanadoo.fr * * * 27.10-03.11. E@forigu.I-seminario "Rete informadi" pri informstrategioj en Lesjofors. Inf: echei@forigu.tejo.org * * * 28-31.10. Praktikado de la lingvo (1-a, 2-a niveloj) en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 01-03.11. Seminario por edukado de novaj Cseh"instruistoj en Den Haag. Inf: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel: +31-70"3556677, fakso: +31-70-3584422, rete: iei001@forigu.tiscali.nl * * * 01-03.11. 31-a Kataluna kaj Transpirenea Kongreso de Esperanto en Soller, Majorko, Hispanio. Inf: rete: majorka@forigu.correu.vilaweb.com * * * 06-08.11. Terminologia Seminario pri trafiko, sub auxspicio de IFEF, Dobrichovice. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. tel.: +420-2"9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: KAEST@forigu.kava-pech.cz *************************************************************************** MOVADO ////// Esperanto-libraro de Fajszi malfermigxas al la publiko ====================================================== Esperanto, lingvo kreita kun la celo venki barierojn de internacia komunikado, montrigxas esti ankoraux vivanta en Hungario. Kolektajxo el pli ol 40.000 dokumentoj en Esperanto malfermigxis al la publiko cxe Budapesxta Biblioteko la 11-an de aprilo 2002. "Tiu cxi estas la kvara kaj plej granda kolektajxo de Esperantaj verkoj en la mondo, kaj ni fieras doni al gxi hejmlokon" - diris Jeno Juhasz, direktoro de la Nacia Fremdlingva Biblioteko. "Ni esperas havebligi gxin al tutmondaj parolantoj de Esperanto pere de interreto ekde la jarfino" - li diris. La libraron kolektis Karoly Fajszi, 91-jara, kiu atenteme bindis kaj katalogis cxiun volumon. La Ministrejo pri Kulturaj Heredajxoj acxetis la vivlaboron de Fajszi kontraux nemalkasxita sumo post kiam la hungara registaro malpermesis vendon al fremdlingvaj acxetantoj. Zamenhof esperis, ke la logika strukturo de Esperanto popularigos gxin kiel mondkomunikilo. La lingvo rapide akceptigxis en Hungario, kie la unua libro en Esperanto, trezoro de la kolektajxo, estis eldonita en la jaro 1895. "Unu el la gravaj pioniroj de la Esperanto-movado estas Theodor / Tivadar Schwarz, la patro de la usona miliardulo kaj komercisto George Soros" - diris Gyorgy Sebehazy, la bibliotekisto, kiu prizorgis la kolektajxon. "Li igxis esperantisto dum lia restado en Rusio kiel milit-kaptito en la unua mondmilito. Kiam li revenis al Hungario, li komencis eldoni librojn en la nova lingvo" - li diris. Malgraux la pligravigxo de la angla kiel mondlingvo, Sebehazy asertas ke 4000 hungaroj parolas Esperante. laux Karl Peter Kirk, raportisto de Associated Press laux traduko de interreta pagxo, represita en la revueto "Inter Ni", Kanado *************************************************************************** Novajxoj el Hispanio ==================== La Estraro de Hispana Esperanto-Federacio kunsidis okaze de la Hispana Kongreso en Alikanto kaj interalie decidis: Reagi al letero de Euxropa Esperanto-Unio, petanta financan apogon por funkciigi la Bruselan Komunikad"Centron, per altigo de la jara kontribuo de HEF al EEU el la gxisnuna 0.25 EUR por cxiu membro al 1.00 EUR por cxiu membro. Proponi la okazigon de la Universala E-Kongreso de la jaro 2006 en Valencio. Cxi propono estis poste ratifita de la Gxenerala Kunsido de la Asocio. Miguel Gutierrez Adoriz *************************************************************************** Kongreso kun esperantajxoj ========================== En tagoj 28-30 de junio 2002j en Klubejo al Jan Kiepura okazis Jubilea Esperantista Kongreso celebrata de sosnowieca esperantistaro sub alta patroneco de urba Prezidanto -adepto de lingvo Esperanto. Estis honorigitaj: 100 jaroj de urborajtoj, 100 jaroj de loka E"movado kaj 100 jara naskigxdatreveno de mondfama operkantisto Jan Kiepura nomata "knabo el Sosnowiec". La Jubileo estis memorigita per unikaj kolektindaj eldonajxoj kiel: unua en Pollando E-telefonkarto, bronza E-medalo, E- posxtstampo, bildkartoj kaj E-informilo. Multaj lokaj kaj regionaj gazetoj substrekadis ke ni "enpafigis" en centjarigxo de la urbo kio permesos al ni enarkivigxi por eterne en urbaj historiaj dokumentoj. La fakto, ke vicprezidanto de la urbo Sosnowiec malfermis la Kongreson traleginte t.n. "prezidantan adreson" kaj poste enmanigis al loka esperantistaro "urbomedalon", estis por ni neimagebla distingo kaj honoro des pli, ke prezidanto de la urbo estis lernanto de nia kluba lektorino, pri kio ni eksciis nur du semajnoj antaux la kongreso. Kongreson partoprenis cx. cent esperantistoj cxefe el Pollando kaj Germanio. Plej grandan reagon elvokis inauxgura prelego de d-ro Antoni Tabacki el Katowice titolita "Medito pri Esperanto" kiel ideo, lingvo kaj movado. Sekvaj duonhoraj kaj same esperanta-pola prelegetoj pri E-movado en Sosnowiec, historio de la urbo kaj biografieto de mondfama operkantisto Jan Kiepura - interplektitaj estis de artaj programeroj (piana, vokala, korusa kaj teatra) en Esperanto. Estas preparata por eldono "Kanzona albumo el repertuaro de Jan Kiepura", sed manko de monrimedoj ne permesis gxin aperigi dum la kongreso. Dum oficiala parto de la kongreso okazis tamen esperantlingva prapremiero de ario el opero "Mito pri Balta Maro" komponita de Feliks Nowowiejski kaj kantata de sosnowieca studento pri vokalistiko Jaroslaw Wewilra. La albumo atendas ankoraux por gxin muzikforme eldoni. Tamen felicxe pro laborkontaktoj kun Telekomunikacio nia kolego sukcesis antaux kongreso eldoni prilaboritan de ni unuan en Pollando kaj probable kvinan en la mondo telefonkarton kun esperantaj simboloj kaj esperantlingva dankoteksto al urboprezidanto. La medalo, posxtkartoj kaj posxta stampo havas unikajn du simbolojn de urboblazono kaj E-stelo ligitaj per lauxro (folikrono). Jerzy Antoni Walaszek Rete: awalaszek@forigu.esperanto.pl *************************************************************************** Monda Turismo bankrotis ======================= La 22-an de septembro 2002 en Bydgoszcz, Pollando eksterordinara Gxenerala Kunveno de "Monda Turismo", MT, konsiderinte la ekstreme malfacilan financan situacion de MT, decidis pravigi la decidon turni sin al jugxejo kun formala peto verdikti bankroton de MT kaj dissolvi la Asocion kaj komenci likvid-procedon samtempe kun la jugxeja verdikto. Gxis la jugxeja decido la asocion reprezentos W. D. Emler, R. Grzebowska kaj T. J. Kudrewicz. Plua kunlaborado de la eksaktivuloj de MT dauxros kadre de la amatora internacia klubo "Esperantotur" (sen jura personeco). Informis Halina Gorecka en Nun *************************************************************************** Kunlaboru cxiuj E-asocioj... ============================ Al lingva demokratio! Pri la laborplano de UEA / TEJO kaj ILEI aperis informoj en Eventoj n-ro 220. La laborplano dauxre estas aktuala kaj bezonas fortojn por realigi gxin. Karaj membroj (kaj ne-membroj), ni dankas cxiujn tiujn el vi, kiuj dum la pasinta jaro kunlaboris kun siaj asocioj por la plenumo de la taskoj de la laborplano. Laux via memoro ni estas speco de "garantia komisiono", kiu certigas, ke la laborplano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj. La laborplano emfazas la jenajn prioritatojn: informado, instruado, utiligado, plijunigxo, tutmondigxo, profesiigxo Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la laborplano mem, kiel ili estas komprenataj. Cetere la teksto de la laborplano estas ricevebla per mesagxo al uea@forigu.co.uea .org aux per aligxo al la listo al-lingva"demokratio@forigu.yahoogroups.com. Dum la pasinta jaro multo estis realigata en la kampo informado kaj papera kaj reta, kaj kelkaj progresoj estis realigataj en cxiuj aliaj laborkampoj. En la nova jaro ni bezonas doni apartan atenton al "instruado", "utiligado" kaj "plijunigxo". Ni varme konsilas, ke en cxiu lando kaj en cxiu organizajxo estu almenaux unu homo, kiu respondecas pri la realigo de la labor-plano kaj aligxas al la listo, kie gxuste oni diskutas pri tio, per malplena mesagxo al la adreso al-lingva-demokratio-subscribe@forigu.yahoogroups.com. Ni kopias frazon de la pasintjara mesagxo, kiu restas dauxre aktuala: "Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La laborplano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo." Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj. Renato Corsett, prezidanto de UEA Holger Boos prezidanto de TEJO Mauro La Torre prezidanto de ILEI Trevor Steele gxenerala direktoro de UEA *************************************************************************** Korektopostulo al Heroldo ========================= Malveraj sciigoj en Heroldo. Postulo de regxustigo. En la artikolo "Janton kun Le Pen", publikigita en "Heroldo de Esperanto" - numero 6 (2018), datita 22 aprilo 12 majo 2002, pagxo 2 - oni asertas du falsajxojn: 1. Estas eldirite, ke "la transnacia Radikala Partio ... koketas kun la ekstrema dekstro, per komuna ateknika grupo kun Le Pen"anoj en la EU- Parlamento." 2. Per interkrampa apozicio - "... la transnacia Radikala Partio (Era en Esperantio)..." - oni (duon)komprenigas, ke en Esperantio la Radikala Partio estas reprezentata de Era. Koncerne la unuan punkton, oni precizigas, ke la Radikala Partio - krom esti transnacia -estas ankaux transpartia: tio estas, gxiaj membroj rajtas havi membrokarton de ia ajn alia partio, cxu dekstra, centra aux maldeskstra; gxuste tial, la Radikala Partio kandidatas en neniu elekto, en neniu sxtato. La euxroparlamentanoj al kiuj Heroldo aludas, estis elektitaj en Italio, ene de la kandidatlisto "Lista Bonino", kaj ne ene de la Radikala Partio, kiu, ja, nek en Italio, nek aliloke, kandidatas en ajnaj elektoj. Aliflanke - por oportuna informo al Heroldo-legantoj - la euxroparlamentanoj de "Lista Bonino" klopodis, nure, ekestigi en la Euxropa Parlamento ion, kio en Italio ekde cxiam ekzistas: "Miksita grupo"; tio estas, Parlamentanara Grupo ariganta parlamentanojn kiuj ne agnoskas sin afinaj al iu ajn el la ceteraj Grupoj aux Partioj. Koncerne la duan punkton, ERA tute ne reprezentas la Radikalan Partion: gxi prizorgas, nure, la politikan sukceson de Esperanto sur internaciaj, euxropaj kaj naciaj grundoj. Kun la Radikala Partio gxi subskribis, siatempe, federacian interkonsenton, kiu, tamen, ja kvar jarojn ne plu estas rekonfirmita. Ateste de la politika engagxigxo de ERA cxe aliaj partioj, ni atentigas pri ties lasta Gazetara komuniko, koncernanta la sukceson atingitan okaze de la cxijara Kongreso de la Euxropaj Verduloj. E.R.A. Rete: era@forigu.internationallanguage.org *************************************************************************** Bulgara esperantisto 100-jarulo =============================== La 28-an de septembro 2002 en la sino de Rodopi montaro, sur la cxefa urba placo, de la pitoreska bulgara urbo Velingrado, sur podio estas blovorkestro kaj junulinoj en sportaj kostumoj. Sonas solena muziko, la junulinoj plenumas sportajn dancojn - la urbo festas. La honora urbano kaj aktiva esperantisto Manol Stoimenov Cxolon eniranta sian 100 jaragxon estas la centro de la atento. Por li kantas kaj la koruso "Montara kanto", gvidata de s-ino Miglena Markova. Post la belarta programo la emociigita publiko plenigas la salonon de la urba kultura domo. La prezidanto de la Esperanto"societo s-ro Boris Gagxanov malfermas la oficialan solenan kunvenon. Por la vivo de Manol Cxolev elokvente parolios d-ro Popov - konata sociaganto. Li priskribis s- ron Cxolev kiel granda esperantisto, turisto, aganto de kooperativa movado kaj fervora instruisto. Salutis la jubileulon la urbestro s-ro Dafov, prezidanto de la solenajxa komitato kaj enmanigis al li honoran diplomon. La vicprezidanto de Bulgara Turista Asocio, s"ro Dimitro Gocxev ankaux bondeziris s-ron Cxolev kaj ornamis lin per la plej alta bulgara turista medalo "Aleko Konstantinov" (bulgara verkisto, fondinta de la turistan movadon en Bulgario). Kortusxa estis kaj la saluto de s-ro Helmuto Sxvarco, prezidanto de la alpinista turista organizajxo en Auxstrio. Li enmanigis al s-ro Cxolev Albumon de Alpaj vidajxoj kaj cxokoladon de alpa lakto, ornamita per edelvejso. Je la nomo de BEA salutojn prezentis s-ro Georgi Mihalkov - vicprezidanto de BEA kaj cxefredaktoro de Bulgara Esperantisto. S-ro Petko Arnaudov esprimis la specialajn boindezirojn nome de la Prezidanto de UEA s-ro Renato Corsetti kaj rakontis epizodojn de la esperantista aktivado de s-ro Cxolev. Je la nomo de esperanta RADIO-Pazargxik bondeziris la jubileulon la prezidantino ingx. Grozdenka Filipova. Je la nomo de la pli juna generacio-esperantistoj en Velingrado parolis s-ro Vasil Bricxev kaj li promesis ke la pli junaj klopodos iri laux la sulko de Manol Cxolev Sekvis gratuloj de turista societo en Velingrado, de vilagxestro de Kostandovo, kaj pluraj aliaj soci-institucioj. Fine la amika familio Mihajlovi enmanigis al li bukedon de cent bulgaraj rozoj, d-o Kantev ekkantis "Por multaj jaroj" kaj al li aligxis starante sur piedoj la tuta cxeestantaro. S-ro Cxolev kortusxita kaj emociplena dankis al cxiuj kaj deklaris: "Mian sanon kaj multjarecon mi sxuldas al tio, ke mi cxiam estis turisto kaj vivis naturkonforme kaj mian kulturon kaj internaciajn amikojn mi sxuldas al Esperanto". Notinde estas, ke li komencis legi sian respondon al la gratulintaj lin, sen helpo de okulvitroj, sed pro la granda emocio li lasis la paperon kaj parolis ne finlegante gxin. Cxiu esperantisto devas esti aktiva sociaganto por ke liaj samlogxantoj estimu lin tiel, kiel Velingradanoj estimas s-ron Manol Cxolev. Tiu estimo auxtomate igxas estimo ankaux al Esperanto. Tio estas modela kaj plej fruktodona laboro por Esperanto. Gxi plurloke okazas -tial Esperantovivas kaj antauxeniras, spite al la malbonaj profetoj, spite al la tielnomataj "realistoj", pri kiuj oni parolis en Fortalezo. Sekvu la bonan ekzemplon! La solenajxo finis per koktelo kaj longaj amikaj interparoloj. Petko Arnaudov *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Aktivule per la reto ==================== Por defendi siajn rajtojn kaj siajn ideojn, personoj kutimas kunigxi cxirkaux organizajxoj, asocioj, grupoj, sindikatoj, partioj ktp, tiel klopodante lauxtigi sian socian vocxon. Tio estas gxenerala trajto de la sociemo de la homo. Malgraux tio, en la Esperanto-movado ni ofte esence dependis ankaux de iniciatoj de unuopuloj, kaj apud la laboro de niaj asocioj, naskigxas agadoj de la propraj esperantistoj, kiel efiko de la idealismo, kiu pelas la plejmulton el ni. Tamen, ne malofte bonaj ideoj malaperas, cxu pro manko de apogo, rimedoj au kunlaborantoj, cxu pro sterilaj diskutoj kaj perdo de entuziasmo antaux la vojaj malfaciloj. Interreto nun donas nekompareblan forton al la organizigxo de la homoj, pro la facila komunikado, rapida informado kaj bunta rimedaro. En gxi, la batalo okazas precipe je la nivelo de ideoj kaj ties diskonigado, kaj do ankaux la varbado de samideanoj farigxas pli facila. La rimedoj ne plu estas cxefa problemo, kaj ekrolas pli grave iniciatemo, talento, persistemo kaj strategio, krom, evidente, la ideoj mem. Ecx etaj grupoj kaj individuoj, posedantaj la menciitajn ecojn, havas vastan kultivejon antaux si; kion diri do pri tiuj, kiuj pli bone organizigxas? Kaj ni, kiel profiti do el tiu potenco? Estas facile konstati, ke la nova grundo liverata de la reto povas esti tre fruktodona ankaux al la agadoj de esperantistoj. Per gxi, unuopaj iniciatoj povas facile farigxi grupaj iniciatoj, kaj tiel ampleksigxi kaj plifortigxi. La etoso de diskutlistoj, kiel retaj forumoj, montrigxas aktiva kovejo de multaj novaj projektoj, kaj oni spektas la formigxon de laborgrupoj. Kaj gxuste tiel, "Laborgrupo", nomigxis bona ekzemplo inter la brazilaj grupoj jam aperintaj en la reto, klopodante nun restarigxi. Alia vojmontra iniciato, kvankam antauxnelonga, kiu ekzempligas la vastecon de la nova horizonto, estas la internaciskala RebatoServo, kiu kunligas samideanojn je la reago al citajxoj pri Esperanto aperintaj en la amaskomunikiloj tutmonde. Kaj oni ja ne trompigxu: "per" la reto ne signifas nepre "por" la reto. Fakte, kunlaboro cxiunivela plej gravas, kiel ekzemple atestis la (sukcesa) kampanjo por la meto de sxildoj en Esperanto en la novan stacidomon de Rondonopolis (MT), danke al la kuna agado de la lokaj esperantistoj kaj la apogo de samideanoj el la tuta mondo. Ununura ekzemplo, inter pluraj aliaj. La samo validas por niaj esperanto-asocioj, kiuj povas ankaux ege profiti la strukturon de la reto por ampleksigi sian laborkampon kaj por engagxigi siajn membrojn al partopreno pli aktiva en la vivo de la organizajxo. La sinteno antaux la nova medio devas esti ja inkluda, kaj ne ekskluda. Estas tempo organizigxi kaj bonvenigi la novajn ideojn. Nun, pli ol antauxe, bezonatas pragmatismo por ke ni ne perdigxu je senfinaj diskutoj meze de la vojo, blindigitaj de la raveco de la facila komunikado aux ecx de senkiala kontrauxstaro. Dependas nur de ni. Jimes Milanezel Brazila Esperantisto marto/2002 *************************************************************************** Havigi reklamanoncojn al Esperanto-gazetoj ========================================== Tiu agado estas miaopinie unu el la plej valoraj por ni, kaj havas trioblan avantagxon: 1. La varbanta firmao kaj la koncernitaj dungitoj konstatas, ke Esperanto efektive ekzistas kaj tauxgas ankaux por reklamo; do ke Esperanto estas serioza afero kaj la perantaj E-istoj estas seriozaj homoj. 2. La traduko de reklamanonco el nacia lingvo al Esperanto estas altkvalita lingva laboro, kvazaux defio, cxiukaze valora ekzercado por la tradukanto. Plej ofte ne eblas lauxvorte traduki, sed oni devas kapti sencon kaj eldiron de la nacilingva reklamo kaj trovi adekvatan formulon en Esperanto. Prefere tia traduko estu komune farata de pluraj personoj. 3. Reklamo alportas monon al la kasoj de la Esperanto-movado; unue en la kason de la koncerna revuo, due procentajxon de la prezo por la peranto. Se vi konsideras la gigantajn sumojn cxiutage elspezatajn por reklamo, vi facile povas imagi, ke ecx malgranda guto el tio povus esti "varma pluvo" por la Esperanto-movado. Ne cxiu firmao tauxgas por tia reklamo. Preferinde estas firmaoj kiuj internacie disvendas produktojn por finkonsumantoj. Sed estas esceptoj. Oni devas esplori, kiu firmao aux kiu entreprenisto kondutas iom favore al Esperanto. Personaj rilatoj helpas. Se vi kontaktas firmaon por akiri reklamanoncojn por Esperanto-revuoj, bonvolu nepre montri ekzemplojn de jam faritaj reklamoj, ekzemple en Monato. (De Monato vi ricevos aron da ekzempleroj por via agado). Mi deziras al vi iom da kuragxo kaj energio por komenci tian agadon. Kaj fine suficxe da sukceso, kiu plene rekompencos viajn klopodojn. Nia celo estu, ke revuo(j) ricevu cxiumonate unu reklamanoncon. laux Franz Josef Braun el Interredaktore *************************************************************************** REAGOJ ////// Cxu E-radio? ============ Kun intereso mi legis informon pri la forvendo de ROI. Estas fakto, ke 25.000 EUR ne estas eta sumo. Supozeble UEA estas la plej granda organizajxo laux la membraro (inter 5.000 kaj 6.000 kun - laux Renato Corsetti - 75 % da fideluloj, t.s. 3.700 gxis 4.500), kiuj eble pagas cxiujare averagxe popersone 25 EUR da membrokotizo (versxajne ecx malpli), tiam tiu menciita acxetprezo (por unujara programo) egalus proksimume kvaronon de ties budgxeto Tial mi ne kredas, ke nun iu Esperanto"organizajxo kapablas pagi tiun sumon. Kaj ecx se tio eblus, restas la demando, cxu ne riceveblas por la sama sumo pli longan programon aux respektive samlongan konsiderinde malpli koste. Kiel estus, plilargxigi la jam ekzistantan Esperanto-programon de alia radiostacio? La geamikoj en Kubo ekzemple urgxe bezonas valutojn - kontraux kiu sumo ili kapablus, fari kompareblan programon disauxdigebla ankaux interrete? Petro el Ret-Info *************************************************************************** RADIO ///// Auxskultu la internaciajn staciojn! =================================== La plejmulto inter vi certe scias ke manpleno da radiostacioj internaciaj dissendas programojn en Esperanto. Sed cxu vi auxskultas ilin? Mi emas fari iom da propagando por kurt-onda (mallong-onda) radio - tiu elstara komunik- formo - kaj tion mi faros do ankaux cxi tie! Kio estas la kurtaj ondoj? La internaciaj stacioj elsendas sur frekvencoj per kiuj ili povas atingi la tutan mondon. La kurtondaj signaloj reflektigxas en la atmosfero kaj movigxas je unu aux pluraj "saltoj" de la elsendstacio - tra la aero, trans kontinentojn gxis ili (post ono de sekundo) fine alvenas al via hejma ricevilo! Por ricevi la kurtondajn signalojn, vi bezonas apartan ricevilon. (Via hejma radio certe kovras la mezajn ondojn aldone al la FM-bendo, sed probable ne la diversajn kurtondajn bendojn.) Relative malmultekosta ricevilo tauxgas se vi deziras auxskulti nur la grandajn (kaj gxenerale suficxe fortajn) internaciajn staciojn. La plej fortaj stacioj tre bone auxdeblas per nura teleskopanteno - t.e. la anteno kiu jam estas sur la ricevilo kiam vi acxetas gxin. Sed kelkaj stacioj estas iom malpli fortaj (ekzemple Pekino), kaj eble necesas plilongigi la teleskopan antenon per kelkmetra konduktilo (5-10 metroj suficxos). Kelkaj riceviloj havas apartan jxakon por rekta konekto de tia anteno. Pendigu la konduktilon kiel eble plej alte - kaj prefere eksterdome. Sed atentu: la plej malmultekostaj riceviloj ne tre sxatas la fortegajn signalojn kiuj induktigxas en tia anteno! Kelkaj riceviloj preskaux tute blokigxas pro intermikso de fortegaj stacioj aperantaj en frekvencoj sur kiuj ili nepre ne elsendas! Malplilongigu la konduktilon se vi ekhavos tiajn problemojn. Alia problemo: En multaj lokoj, cxefe en urboj, ofte ege malfaciligas la ricevadon perturboj kaj bruego kauxzataj de la elektraj instalajxoj en via kaj najbaraj domoj. Kaj se vi (kiel mi) logxas en grandega beton-domo kun vastaj metalaj plifortikajxoj en la muroj, la signaloj eble tute ne kapablas penetri la murojn. Uzu tiuokaze eksteran antenon aux portu la ricevilon kun vi por promenado en arbaro en loka parko! (Notu cetere ke veraj entuziasmuloj ne zorgas pri la vetero! Rimarkinde estas ke la auxskultantoj de la kurtaj ondoj gxenerale estas pli "aktivaj" ol ordinaraj auxskultantoj aux spektantoj. Ili ofte skribas leterojn al la stacioj, komentante pri la programoj kaj ties enhavo - kaj pri la ricevkvalito. Tio cxi lasta tre gravas, cxar laux la naturo de kurtonda radio, la kondicxoj sxangxigxas laux tago, loko, tempo de la jaro -kaj laux la stato de la suno. La stacioj (cxefe la malgrandaj stacioj) bezonas nian helpon por ekscii kiuj frekvencoj kaj tempoj tauxgas por atingi iun parton de la mondo. Kiuj stacioj dissendas Esperante? Unue, kelkaj klarigoj: UTC estas la universala tempo kaj egalas al mez-kaj okcident-euxropa ordinara (vintra)tempo minus unu horo. MET signifas mezeuxropan tempon. Kiam mi uzas UTC, tio signifas ke la tempoj neniam sxangxigxas. Kiam mi uzas MET, tio signifas ke la tempoj sxangxigxas laux la sezonoj (sed pro tio la horoj restas sensxangxaj laux via hejma horlogxo!). Notu ankaux, ke la stacioj lauxbezone sxangxas la frekvencojn. Gxisdataj informoj trovigxas en la interret-pagxoj de AERA (ligo troveblas cxe http://www. esperanto.net/web). Pola Radio Varsovio, elsendante el la naskigxlando de la kreinto de Esperanto, sxajnas al mi esti la stacio, kiu plej skrupule kovras la "movadajn" aferojn. Ekzemple, dum la UK oni cxiutage donis detalajn raportojn pri la kongreso. Krom la movadaj aferoj, la redakcio ankaux ofertas novajxojn, aktualajojn el Pollando kaj kulturon. La signaloj de Pola Radio bonege auxdeblas en tuta Euxropo, sed la auxskultadon tamen iom malfaciligas la malbona sonkvalito. Horaro por Euxropo: 15:30-16:00 MET sur 7225 kaj 7285 kHz, 20:00-20:30 MET sur 6095 kaj 7205 kHz. Cxiutage. Cxina Radio Internacia povas esti malfacila kapto en Euxropo, sed dum la somero mi bone sukcesis auxdi iliajn elsendojn je la 20-a UTC sur 7405 kHz. La alia frekvenco 9965 kHz estis ege forta dum printempo, sed bedauxrinde trovigxis (-as, kaj versxajne -os) Voice of Armenia sur la sama frekvenco. (Kaj ambaux stacioj celas Euxropon! Oni povas diri ke internacia kunlaboro iom mankas en la radio-mondo!) La programoj konsistas el novajxoj, aktualajxoj el Cxinio, loka muziko k.t.p. Dum tiu cxi somero estis ege interese ekscii pri cxinaj vidpunktoj koncerne la okazajxojn en la mondo. Radio Vatikana dedicxas la grandan plejmulton de siaj elsendoj en Esperanto (kaj de la alilingvaj elsendoj) al religiaj temoj. Kaj temas kompreneble cxefe pri klarigoj pri diversaj aspektoj de la katolika kredo. La stacio elsendas Esperante nur dek minutojn trifoje dum la semajno, jene: dimancxe de 21:20 gxis 21:30 MET sur inter aliaj 5883 kHz. merkrede kaj jxauxde samhore sur 7250 kaj 9645 kHz. Bonegaj signaloj, klara lingvajxo. Radio Havana Kubo lauxdire elsendas en E-o por Euxropo kaj aliaj mondpartoj, sed mi dauxre ne sukcesis kapti iliajn signalojn. (Kaj aliaj auxskultantoj raportas same!) Radio Auxstria elsendas en E-o nur dimancxon, laux tiu cxi plano: 04:05-04:30 UTC kaj 14:05-14:30 UTC sur 6155 kaj 13730 kHz. Bonegaj signaloj. La lingvajxo estas tre klara - kaj laux mi pli facila ol tiu de ekzemple Pola Radio. RAI Internacia (Italio) dissendas sabate de 20:00 gxis 20:20 sur 9590 kaj 11860 kHz. La programoj ne tre ampleksas - sxajnas al mi ke cxefe temas pri tradukoj de alilingvaj aktualajx-elsendoj. Mi ne scias cxu indas mencion, sed ekzistas ankaux eta pirato-stacio kiu elsendas en Esperanto. Temas pri Radio Senlandlimoj (pli gxuste: Sen Landlimoj), kiu aktivigxas kelkajn fojojn jare el sekretaj lokoj en sudaEuxropo... Pro gxia malforta sendilo kaj provizora anteno ne eblas kapti gxin per ordinaraj (malmultekostaj) riceviloj. Kai Salve Salvesen Grimstad Oslo *************************************************************************** MALLONGE //////// Eldonejo "Sezonoj" (Kaliningrad, Ruslando) eldonis la unuan volumon de la kvinvoluma kolekto de Dostojevskij en Esperanto. En la unua volumo, "Blankaj noktoj", estas ses prozajxoj. Tradukis la verkon Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin kaj Aleksander Korjxenkov. "Blankaj noktoj" aperis kiel la 8-a volumo en la libroserio "Rusa literaturo". * * * En la litova urbo Visaginas en auxgusto okazis tradicia muzikfestivalo "Visagino Country", kie antaux dudekkvin mil auxskultantoj elpasxis pli ol dudek grupoj el tuta mondo. Muzikis ankaux la konata E-ensemblo "Asorti" prezentinte ankaux Esperantajn kanzonojn. * * * Cxiujare la duan dimancxon de oktobro okazas granda internacia evento: "Barkolana", mara vetkonkuro de spektaklaj velsxipoj (pasintjare pli ol 1500 partoprenintoj!!). Lige al la cxi jara regato Triesta E-Asocio starigis apartan budon en la 4-taga foiro, al kiu bonvenigas kunlaborantojn! * * * Cxi jare festas sian dekjarigxon Esperanto"klubo "La Hirundo" de Tienen, Belgio. La klubo estas sekcio de Skolta Esperanto-Ligo, SEl, membro de Flandra Esperanto-Ligo, FEL kaj kunlaboras kun najbaraj E-asocioj. En la urbo ekzistis E"klubo gxis la dua mondmilito. Oni povas kontakti la klubon cxe: "La Hirundo" cxe Bert Boon, Domo Zamenhof, Merelhof 8, BE-3300 Tienen, Belgio. * * * Sankta meso okazis en la katedralo de Speyer, Germanio cxiam je 15:00 la 23-an de junio kaj la 25-an de auxgusto. Meso okazos ankaux la 27-an de oktobro je 15:00. * * * Ekde komenco de cxi jaro aperis bulteno de Kultura Asocio de Esperantistoj en Szolnok, Hungario kun titolo "Nova Espero". La bulteno enhavas artikolojn en la hungara, kiuj rilatas al internacia, landa kaj loka E- movado. * * * La Esperanto-klubo "Varsovia Vento" ekeldonis novan revuon "Tornado", celanta per nacilingvaj artikoloj la polan junularon. La 24-pagxa prikultura revuo aperas monate. * * * La 87-a Japana Esperanto-Kongreso okazis inter 04-06. 10. en Hukushima, Japanio. La kongresa temo estis "Floru kulturo porpaca!". *************************************************************************** KORESPONDADO //////////// 31 j. civila ingxeniero. Interesoj: vivmaniero kaj kulturo de aliaj landoj, homoj, komputiloj kaj interreto, bumerangoj, motorcikloj. Adreso: Helio Brilhante, Rua Xavier de Andrade, 56, Mecejana, CEP 69.304-330, Boa Vista, Roraima, Brazilio, rete: heliobp@forigu.technet.com.br. * * * 32 j. edzinigxinta bibliotekistino havas E-familion kaj volas korespondi kun E-familioj. Interesoj: cxiutaga vivo en aliaj landoj. Kiamaniere la homoj vivas, kiel aspektas normala vivo, kia estas la historio. Adreso: Sylvia Poehlmann, Sandkamp 1, 3 Et. DE-22111 Hamburgo, Germanio, rete: spo@forigu.gmx.de. * * * 24 j. soldatmuzikisto. Interesoj: klasika muziko, korusa muziko, parapsikologio. Adreso: Lasxezar Krastev, ul. Krum Popov #54, vh.A, ap.7, BG-1421-Sofia, Bulgario, rete: lmkbg@forigu.bitex.bg. * * * 52 j. meznivela progresanto. Interesoj: natur-medicino, psiko-terapio, muziko-terapio, spiritaj kaj religi-komparaj aferoj. Adreso: Karel Danek, Dr. Pohoreckeho 14A, CZ-351-01 Frantiskovy Lazne, Cxehio, rete: marcela.dankova@forigu.worldonline.cz. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kie okazis la Internacia Junulara Kongreso, IJK en 1978? A. Nyiregyhaza, Hungario B. Veliko Tarnovo, Bulgario C. Munster, Germanio 2. Kiom da subskriboj havis la peticio por UNO, kiun iniciatis UEA pri rekono de la internacia lingvo, Esperanto? A. cxirkaux 7 500 B. cxirkaux 16 500 C. cxirkaux 16 500 000 3. Kion signifas la mallongigo IFRE? A. Internacia Forstista Rondo Esperantlingva B. Internacia Filatelista Rondo Esperantista C. Internacia Fervojista Rondo Esperantista Limdato por alsendo: la 1-a de oktobro 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 234"235. 1. Kion oni povas anstatauxigi en Esperanto per aposstrofo (a) krom la litero "a" de "la"? C. La finajxon "o" 2. Kiu verkis unue ampleksan verkon: Bibliografio de Internacia Lingvo? B. Petro Stojan 3. Kion signifas la mallongigo AdE? A. Akademio de Esperanto Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Sunenergia baterio por porteblaj telefonoj ========================================== Sunenergia vibranta baterio de Big Planet por Nokia"posxtelefonoj el la serio 5100/6100/7100. Ekde nun via posxtelefona baterio cxiam restos plena, kiam la suno brilas! Post nur 8 minutoj en la sunlumo, vi jam povas fari unuminutan vokon. Sunenenergio signifas sendependecon! La nova sunenergia vibranta baterio de Big Planet estas plenigebla kiel kutime tra la konektoskatolo de via domo aux oficejo, sed ebligas vin krome senpere kapti sunenergion en lokoj kie kutime elektro mankas, kiel sur la strando, sur boato, petveturante, biciklante, ktp. La baterio krome enhavas vibrilon kiu avertas vin en momentoj kiam la sonorado de via telefono estus gxena. Dum periodo de 30 tagoj ekde la acxeto de la sunenergia vibranta baterio, Big Planet repagos al la kliento la vendosumon de la produkto, kondicxe ke gxi estas redonita en sia originala pakajxo. Mendu la sunenergian vibrantan baterion de Big Planet de: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** Soros kaj Esperanto =================== Nova biografio de la usona financisto kaj filantropo George Soros, verkita de Michael T. Kaufman (Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, New York: Knopf, 2002), abunde dokumentas la ligojn inter tiu familio kaj Esperanto. La patro, Tivadar, estis aktiva esperantisto, kaj unu el la fondintoj de la revuo "Literatura Mondo" en Budapesxto en 1922. "Esperanto enkorpigis kaj respegulis la internaciismon, kontrauxsektismon kaj kosmopolitecon, kiujn Tivadar estimis," skribas Kaufman. "Tiun gxeneralan vidpunkton ankaux George Soros poste montris en la propra pasio al "malfermaj socioj", kvankam sen la entuziasmo de la patro pri lingvoreformo." UEA *************************************************************************** Sxercoj ======= Cxukcxo demandas en kaso de "Aeroflot": - Kiom da tempo flugas aviadilo gxis Cxukotka? - Minuton... - Dankon. * * * Almozulo tedas preterirantojn: - Cxu vi ne havas, hazarde, paron da malnovaj botetoj? - Sed viaj botetoj ja estas tute novaj! - Gxuste ili malbeligas la tutan bildon. * * * Profesoro de historio klarigante al studentoj, kiel sxangxigxis idealo de beleco, prezentis tiun ekzemplon: - Miss Amerika - 1921 havis staturon 160 centimetroj kaj pezis 73 kilogramojn. Kiel vi pensas, cxu sxi venkus hodiaux en beleckonkurso? - Dubinde, - diris unu studento, - sxi estas tro maljuna. * * * Acxetantino demandas vendistinon: - Kiom da kokinoj entute vi havas? - Ses. - Elektu tri la plej maljunajn el ili! La vendistino volonte rapide elektas tri kokinojn. - Cxu paki ilin al vi? - Ne, mi prenas tri aliajn. el Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 239, 1/oktobro-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 34 EUR (aere 40 EUR) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************