Eventoj n-ro 237, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Nova reta servo - abonu.com Faka aplikado: - SignoSolvo 1.0 - ICC-Brosxuro en Esperanto Kontakto sercxata: - Esperanto en aviado - volontuloj sercxataj Interreto: - Utila manlibro - kial ne Esperante? - 4 novaj pagxoj en la reto Arangxoj: - Kompleta monata kalendaro Movado: - Cxu ni havu propran radio-stacion? - Fondajxo Euxropo cxe UEA - Subtenantoj de Eventoj - Esperanto-propono cxe Greenpeace - "Cxu vi parolas Esperanton?" - UEA cxe Unesko: prelego pri lingva diskriminacio - Nova PIV - furoro de la libroservo? Intervjuo: - Kion diris sinjoro Kabe? Instruado, ILEI: - "Pasporto al la tuta mondo" finfine finita! Konkursoj: - Video-festivalo de Esperanto-filmoj! Gazetoj: - Nova temo en Komencanto Libroj: - Bazaj Esperantaj radikoj Rubrikoj: - Mallonge (5), anoncetoj (2), korespondi deziras (10) "Eventa ludkvizo" Interese: - Japana kolombo uzis Esperanton - Netrudigxemaj servoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Nova reta servo - abonu.com =========================== La 26-an de julio, je la 115-jarigxo de Esperanto estis malfermita por prova uzado Informa Kanalo www.abonu.com, preparita de UEA. La provperiodo dauxris gxis la 15-a de septembro, gxis kiam estis elkaptitaj diversaj mistajpoj kaj misfunkcioj kaj ankaux faritaj kelkaj plibonigoj. Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novajxoj de retpagxaroj kaj similaj informaj publikajxoj. (La plej unua servo de abonu.com igxis regula dissendado de la Kongresaj Kurieroj de la 87-a UK en Fortaleza, kiuj tiel ricevis pliajn dekojn da legantoj tutmonde). Inter la cxefaj avantagxoj de abonu.com atentindas gxia plena E-lingveco - pluraj centoj de gxiaj pagxoj kaj teknikaj mesagxoj estas plene tradukitaj en Esperanton de la ruslingva originalo -tre sukcesa profesia reta servo kun pli ol unu miliono da abonantoj. Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodigoj de retaj E"tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj kontrolsignoj ()x. Abonante ion ajn en abonu.com oni mem elektas en kiu formato (HTML, teksto, formatoj por PDA, posxtelefonoj kaj pejgxiloj) kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. La venantaj leteroj auxtomate konvertigxos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto. Necesas atentigi, ke malgraux ke temas pri retlistoj, abonu.com ne estas E-versio de Yahoogroups.com. En abonu.com oni ne povas krei diskutajn listoj, sed nur informajn, kiujn preparas unu auxtoro aux unu redakcia teamo. I.a. tial abonu.com nomigxas Informa Kanalo. Ni kredas, ke la Informa Kanalo estos speciale utila por redakztoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la reta abonantaro. En la futuro la retpagxoj multe helpus ankaux al retaj E"gazetoj, aperantaj nur en retpagxaroj - gxi permesus al ili grave plimultigi la legantaron. La nova servu helpus por tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per la retposxto, kontaktigante ilin kun vere interesita publiko - sen la bezono spame disanonci sin al cxiuj konataj retadresoj de e-istoj. Gxi permesus por kreintoj de E-retpagxoj teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante tiun pri evoluoj kaj sxangxoj en la retpagxaroj. La pagxoj subtenus la auxtorojn de diverstemaj retaj kursoj, kiuj sxatus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj. Gxi plifaciligus retan agadon por E-organizoj, dezirantaj informi la membrojn kaj la E-mondon pri siaj novajxoj. Abonu.com donus la eblecon rapide krei verajn retajn gazetojn por tiuj, kiuj sxatus regule dissendi informojn pri novajxoj de propraj landoj, regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj; - kaj tiel farus por la cxiam pli multnombraj esperantistoj-retanoj la retan E-vivon pli interesa kaj informoricxa. Al la adreso abonu.com estas invitataj sinturni tiuj, kiuj deziras krei en abonu.com proprajn retlistojn kaj bezonas por tio pliajn klarigojn kaj subtenon. (Momente temas nur pri senpagajabonoj, sed estonte paralele aperos ebleco lancxi pagatajn retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj E"periodajxoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon). Gazetaraj Komunikoj de UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// SignoSolvo 1.0 ============== Kiel teknikaj pioniroj ni utiligas la programaron SignoSolvo skribita precipe por nia listo "agado-l@forigu.agado.net" de Mats Attnes. Gxi uzas ruzan teknikon, kio signifas ke uzantoj de Unikodaj aux html-kongruaj retposxtprogramoj (alivorte la plej multaj programoj) vidas la Esperantajn literojn (cx. gx ktp) gxuste, kaj nekongruaj programoj vidas la tipojn x"kodigite (vidigxas kiel cx, gx ktp) sendepende de cxu la sendinto uzis x- kodon, Unikodon aux Latina3. Respondeculoj de Esperantaj listoj estas invititaj provi kaj se ili sxatas kaj volas instali la programaron. SignoSolvo estas PERL-a programeto kiu estas vokata cxiu fojo kiam letero venas al listo. Kompreneble, tio ne funkcias se vi havas la liston cxe Yahoo aux aliaj listservo, tie vi ne povas kurigi programojn. La programaro estas PERL-skripto, kontaktu Mats Attnes (mats@forigu.barbanet.com) por pli da informo. Johan Svenonius Rete: johan@forigu.svenonius.com La ideo de "SignoSolvo" estas tre trafa, sed gxi devas funkcii en tiu komputilo, kiu priservas la retlistan programon. Gxi jam nun povas esti bona solvo por tiuj lokaj aux naciaj retlistoj kiuj funkcias cxe iu loka servilo. Pli vaste en Esperantujo gxi povus ege bone utili, se gxi funkcius cxe iu Esperanta priserva komputilo, kiu funkciigas ankau retlistajn programojn. Cxi kampe povas temi pri esperanto.org, esperanto.net aux uea.org... L. Szilvasi *************************************************************************** ICC-brosxuro en Esperanto ========================= IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo antaux ne longe eldonis Esperantan version de brosxuro de Internacia Komerca Cxambro "Unuformaj Kutimoj kaj Praktiko de ICC por Dokumentaj Kreditoj", "UCP500". Temas pri internacie akceptata regularo kiu koncernas precipe financajn aspektojn de internacia komerco. Tiel la nuna eldono estas kompletigo de antauxa IKEF-traduko, Inkotermoj, kiu precipe rilatis al transport- aspektoj. Fidelaj membroj de IKEF auxtomate ricevos la brosxuron kun la julia numero de la IKEF-revuo "La Merkato", aliaj interesigxantoj povas acxeti la 51 pagxan (A-5) eldonajxon kontraux 9 euxroj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Rete: butiko@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Esperanto en Aviado - volontuloj sercxataj ========================================== De kelkaj jaroj esperantistoj laboras pri cxi tiu temo. Kent Jones en Usono iniciatis al aferon. Gilbert Ledon el Brazilo pretigis terminaron en Esperanto pri la temo. Claude Piron vaste disskribis pri la problemo. Kun ili kunlaboris multaj aliaj. Nun la estraro de UEA decidis kunordigi la tutan laboron kaj organizi la UEA-parton de gxi, kiu inkluzivas kontaktadon de instancoj, flugkompanioj kaj individuaj homoj tra la mondo pri cxi tiu temo. "Esperanto en aviado" estas la provizora nomo de la kampanjo. La afero ankoraux ne ekfunkcias, cxar mankas flanke de UEA homo libera kaj preta kunordigi la tuton, korespondi kun cxiuj kunlaborantoj tra la tuta mondo, ktp. Se iu el vi volas gvidi grandan internacian kampanjon, bonvolu kontakti: Renato Corsetti Via del Castello 1, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.uniroma1.it *************************************************************************** INTERRETO ///////// Utila manlibro - kial ne Esperante? =================================== Por aktivuloj kiuj okupigxas pri eksteraj rilatoj kaj kontaktoj kun amaskomunikiloj, povas esti ege interese, ke Freedom House (retpagxo: http://www.freedomhouse.org), usona neregistara organizo, NRO kiu okupigxas pri subteno al demokratiigxo kaj neregistraraj organizoj, publikigis dosieron pri "Strategioj pri Amaskomunikiloj kaj Publikaj Rilatoj por Neregistraraj organizoj". Cxi angla lingva 17 pagxa dokumento estas celata kiel manlibro por NRO-oj (ne-registaraj organizoj) por efektivigi iliajn amaskomunikilajn kontaktojn. La plena dosiero legeblas en HTML- kaj en PDF-formatoj en la retpagxo: http://freedomhouse.org/reports/ngopr.html. Ilja De Coster Rete: ilja.decoster@forigu.rug.ac.be Indus traduki la tekston al Esperanto, por ke ankaux tiuj, kiuj ne regas la anglan povu sukcese agadi por nia lingvo. - ndlr. *************************************************************************** 4 Novaj pagxoj en la reto ========================= Cxi jare post Pasko startis 4 novaj retpagxoj en Esperanto: http://free.ngo.pl/alleum: Genealogia Societo "Alleum"; http://free.ngo.pl/europonto: Silezia Esperanto"Asocio; http://free.ngo.pl/gento: Silezia Genealogia Societo; http://free.ngo.pl/worsten: Genealogia Societo "Worsten". En la retpagxaro "europonto" trovigxas lauxregiona listo de esperantistaj kaj fakaj societoj, kiuj jam posedas hejmpagxojn en Esperanta versio. Informojn pri societoj en Euxropo, kiuj uzas Esperanton en siaj hejmpagxoj bonvolu sendi al: Europonto Rete: europonto@forigu.free.ngo.pl *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 20-23.09. Internacia Amikeca Renkontigxo, Aylesford, Kent. Inf: IAR-02, 7 Hampton, Great Holm, Milton Keynes, MK8 9EP, Britio. Tel: +44-(0)1908-564004. Rete: terry"page@forigu.supanet.com * * * 21-22.09. Auxtunaj Tagoj de E-Asocio de Finnio. Inf: Aini Vaaraniemi, Vaarajarventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando. Rete: aini.vaaraniemi@forigu.pp.inet.fi * * * 21-29.09. 28-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, 22-a Pola Studadsesio de AIS San Marino kaj 3-a Internacia Simpozio por Euxropa Integrigxo, Bydgoszcz. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744. Rete: andreo@forigu.rubikon.net * * * 22.09-01.10. Festivalo de Babilono, Bagdado. Inf: Himyar M. Al-Resheed Al- Zubaidy, Saidia 821/90/21. POBox 5820, Bagdad, Irako. Tel: +964-1-5537514. Rete: himyar@forigu.uruklink.net * * * 26-29.09. 13-a Montkabana Renkontigxo (por montmigremuloj kaj naturamikoj), Logarska Dolina, Slovenio. Inf. Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10 000 Zagreb, Kroatio, tel.: +385-1-913654626, rete: vanja.radovanovic@forigu.etk.ericsson.se * * * 27-29.09. XVIII-a Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES" en Poznan. Inf: Pawel Janowczyk, ul. Zawady 2/7, PL-61"002 Poznan, Pollando. Tel. +48-61-8755879 Rete: janowczykpawel@forigu.poczta.onet.pl * * * 27-29.09. Renkonto de katoloka sekcio en Zeliv (Jxeliv). Inf: Inf: Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio. Rete: msvacek@forigu.iol.cz * * * 28-30.09. 22-a Nordokcidenta Regiona Esperanto"Konferenco en Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). Inf: Norek, 765 Braemar Avenue, Sidney, BC, V8L 5G5, Kanado. Tel.: +1-250"6561767,. Rete: Iwolemskatl@forigu.aol.com * * * 30.09. Limdato por 6-a Video-festivalo de E-filmoj, Esperanto-societo de Maribor. Inf: Esperanto-societo, SI-2000 Maribor, Besednjakova 1, Slovenio. Rete: zlatko.tisljar@forigu.siol.net * * * 30.09-05.10. Auxtuna Internacia Foiro en Plovdivo, Bulgario -reale aux virtuale. Posta la fouro dutaga seminario kun temo: Problemoj de Internacia Esperanto-komerco. Inf: rete: lasto1@forigu.hotmail.com * * * 04-06.10. 89-a Japana Esperanto-Kongreso Floru Kulturo Porpaca en Surikamitei Otori. Inf: Japana Esperanto"Instituto, Sinzyjuku-ku Waseda- mati 13-3, Tokyo-to 162-0042, Japanio. Tel: +81-(0)3-32034581, fakso: +81-(0)3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp * * * 04-06.10. Faulhaber-Semajnfino pri komunikado en konferencejo Mennorode, Elspeet. Inf: Sally Krombee.van Aartsen, Vijverstr. 3, NL-4421 AW Kapelle, Nederlando. * * * 04-06.10. 15-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycxka, Kojeticka str. 90. CS-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel: +420-47-553241705.10. Cxedanuba Esperanta Renkontigxo en Komarno. Inf: Esperanto societo, Alica Komlosxiova, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-02-43291604, Rete: balaz12@forigu.post.sk *************************************************************************** MOVADO ////// Cxu ni havu propran radio-stacion? ================================== En la numero 232/233 sur pagxo 12 mi trovis tekston pri Esperanto radiostacio kreinda. Kvankam ne estas klare komprenbla, mi supozas, ke temas pri luo de frekveco (kanalo) sur satelito. Se tio estas prava, mi urgxe subtenas la proponon. Antaux proksimume 10 jaroj (tiam mit festis mian 40-jaran naskigxtagon kaj fugxis al Esperanto-renkontigxo por forgesi, ke mi ne plu estas junulo) en Leipzig prelegis Blanke pri la problemoj de iu radiostacio. Povas esti ke temis pri Vieno au Varsovio. Li petegis, kiel kutime, ke oni subtenu la elsendojn per leteroj al la administracio ktp. En la diskuto mi argumentis, ke la naciaj radio stacioj, nome Varsovio, ekzistas por propagandi la naciajn enhavojn per Esperanto. Do ili estas naciaj radiostacioj, kiuj utiligas Esperanton. Tamen bona afero, sed tute alia afero ol Esperanto"radio. Mi tiam proponis preni kanalon sur satelito pro sendependa Esperanto radio. Sed kiel kutime la Esperantistoj ne komprenis la aferon. Krom auxstra junula revuo, kiu represis miajn argumentojn, estis neniu reago. Regas la kutimaj "Bedenkentrager", kiel ni diras en germana lingvo. Homoj sen fantazio, sen imago pri la evoluo de la tekniko. Tiel mi ege gxojas ke vi elfosis la ideon - supozeble sendepende de mia iama propono. Mi pretas kunlabori kaj subteni. Mi opinias ke radio estas la plej tauxga medio por Esperanto kaj povas prezenti mediteoriajn argumentojn. Jes - ni volas havi 24 horan programon laux la modeloj de naciaj programoj kun interesaj temoj, muziko, kultoro, scienco. Esperantistoj kutimas prepari revuojn. Estas la revo de cxiu organizo havi propran revuoeton. Ofte mizeran. Sed produkti radioelstendon estas pli simpla intertempe. Digxita surbendigiloj permesas al unusola persono produkti interesajn elsendojn. Tamen oni devas instrui la arton. Roland Schnell *************************************************************************** Fondajxo Euxropo cxe UEA ======================== Jardeka strebo de euxropaj esperantistoj realigxis. La estraro de Universala Esperanto-Asocio jxus aprobis la starigon de la Fondajxo Euxropo cxe UEA. Kiel cxiuj fondajxoj ankaux cxi tiu kolektos la kontribuojn de esperantistoj, kiuj aparte aprobas la agadon en Euxropo kaj cxe euxropaj instancoj. La subteno cxefe iros al la nove kreita Komunikad-Centro en Bruselo, kiu dum nur kelkaj monatoj jam pruvis sian utilecon. La tuj elspezeblaj donacoj kaj la rento de la Kapitalo Euxropo, kiu akumuligxos tra la jaroj, estos uzata interkonsente kun Euxropa Esperanto- Unio. Por esperantistoj validas la kutimaj reguloj por pagi al UEA kun la indiko "por Fondajxo Euxropo". Renato Corsetti Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.uniroma1.it *************************************************************************** Subtenantoj de Eventoj ====================== Danke al pluraj esperantistoj Budapesxta Esperanto-Domo, Kultura Esperanto- Asocio kaj Eventoj povas funkcii pli efike ol sen tiuj subtenoj. Tiuj monsumoj helpas unuavice varbadon kaj organizadon de Esperanto en Hungario kaj per Eventoj ecx monde. Subtenoj en 2001: - Kanyaro Karoly, Budapest 1800 HUF - Fenykorszak Letalapitvany, Budapest 3000 HUF - Denke Peter dr., Torokbalint 10000 HUF - Szekeres Kalman, Urom 60000 HUF - Kovacs Miklosne, Kehidakustany 2000 HUF - Szekeres Kalman, Urom 70000 HUF - Szemok Balazs dr., Cegledbercel 1000 HUF - Kocsis Istvanne, Budapest 1000 HUF - Farkas Janos, Jaszbereny 5000 HUF - Kiss Gabor, Godollo 4900 HUF - Csapone Nemeth Eva, Rabapatona 4900 HUF - Fikly Andrasne, Nyiregyhaza 4900 HUF - Kery Timea, Budapest 4900 HUF - Otrosinka Tibor, Kazincbarcika 4900 HUF - Forgacs Anita, Miskolc 4900 HUF - Sarosi Jozsef, Budapest 4900 HUF - Raita Pyhala, Finnio 21 EUR - Tsukasa Kobayashi, Japanio 13 GBP Subtenoj en 2002: - Kupi Erika, Kaposvar 4900 HUF - Lutz Zsuzsanna, Pecs 2000 HUF - Ilovicsne Torok Agota, Budapest 2000 HUF - Fenykorszak Letalapitvany, Budapest 3000 HUF - Denke Peter dr. Torokbalint 10000 HUF - Szemok Balazs dr., Cegledbercel 2000 HUF - Partay Denes, Kaposvar 500 HUF - Partay Denes, Kaposvar 500 HUF - Norvega Esperanto-Ligo, 34 EUR - Pola Esperanto-Asocio, 100 EUR - Almada, Maria Pozder, Brazilio, 100 DEM - Bettmann Margarete, Germanio 35 EUR - Erling Larsen, Danio 26,78 EUR Dankon al ili! Eventoj-teamo *************************************************************************** Esperanto-propono cxe Greenpeace ================================ Estis akceptita cxe rusia landa asocio de Greenpeace la agadplano verkita dum TEJO-Seminario pri Aktiva Civitaneco en marto 2002 en Druskininkai, Litovio. Temas pri projekto organizi labortendaron cxe Bajkal-lago por kolekti turismajn kaj industriajn rubajxojn cxirkaux gxi. Notindas, ke preskaux la saman agadplanon akceptis kaj realigis Greenpeace, kiun oni akceptis dum la TEJO-Seminario. Ecx Esperantistoj planis 2 semajnan tendaron, kiu en la realo igxis 17 tagoj (cx. 2,5 semajnoj). Por la partoprenantoj oni menciis, ke temas pri Esperanto-ideo kaj estis organizita ankaux Esperanto-kurseto. laux Oleg Izyumenko Rete: Oleg326756@forigu.yandex.ru *************************************************************************** "Cxu vi parolas Esperanton?" ============================ Dum la tuta februaro 2002 sur 400 eksteraj tabuloj en la plej grandaj polaj urboj oni prezentis afisxon de Paulina Orlowska titolitan "Cxu vi parolas Espernton?" La verkon oni vidigis ankaux sur 30 mil senpagaj posxtaj bildkartoj distribuotaj en publikaj lokoj. La auxtoro komentas sian verkon: Internacian lingvon, Esperanto kreis en la fino de la 19-a jarcento Ludoviko Zamehof, kiel universalan komunikilon por homoj de la tuta mondo. La ilo permesanta ne nur kompreni la aliajn, sed ankaux sendependa de cxiu persono, do privilegianta neniun kulturon, faranta neniun de ili pli alta aux pli perfekta. La intenco krei tute novan kaj egalrajtan lingvon, esprimis do utopion pri la mondo ne nur sen limoj, sed ankaux sen dominacio, etnocentreco kaj malegaleco. La vorto Esperanto en la lingvo kiun gxi koncernas signifas homon kun espero. Espero pri la mondo, en kiu regas interkompreno kaj konkordo. Paulina Orlowska demandante hodiau "Cxu vi parolas Esperanton ?" ne demandas pri la kono de tiu cxi lingvo inter poloj, nek volontigas ankaux lerni gxin, sed restarigas la problemon fluantan de Zamenhofa utopio, la demandon pri ebleco kompreni la alian kaj interkomprenigxi. Sxi alvokas la demandon kaj ironie respondas: plimulto el ni ecx ne komprenas la demandon, kiamaniere do ni kapablas respondi gxin? La ebleco realigi Zamenhofan utopion sxajnas hodiaux pli malproksima ol iam ajn, kaj novaj dividoj kaj konfliktoj (religiaj, etnaj, sociaj, ekonomiaj, seksaj kaj agxaj) substrekas malsamecojn de niaj mondoj. La demando farita de Orlowska sxajnas esti precipe grava nun, kiam ni disponas pri pli kaj pli perfektaj elektronikaj komunikiloj kun globala efiko, tutmonde agantaj komerco, politiko kaj medioj, kaj samtempe pli kaj pli malfacile ni interkonsentas pri vidpunktoj, reguloj de nia dialogo kaj gxia temo. Nuntempa versio de Babela turo aperas do ne pro la manko de komunikiloj, sed pro la manko de konsento pri kio kaj kiel ni volas diskuti. Varma kaj romantika foto pleniganta afisxon logas rigardon kaj alvokas hejman mondon, plenan de harmonio kaj konsento. Tiun idilian etoson rompas demando farita de Orlowska. Gxis la momento, en kiu ni respondos gxin, ankaux nia hejma mondo restos maltrankvila kaj sen sento de sekureco. Ekstera Galerio AMS estas senprofita projekto, kiun iniciatis en 1998 Poznana firmao AMS S.A. Gxi celas subteni cxiujn artajn agadojn en publika medio, ekster la tradiciaj galerioj kaj muzeoj. Kelkfoje dum la jaro oni prezentas artajn afisxojn sur 400 cxestrataj tabuloj en 19 plej grandaj urboj en Pollando, kaj ankaux sur senpagaj bildkartoj kaj interreta vitrino www.ams.com.pl. Gxis nun oni organizis 15 tiujn prezentadojn. Silezia E-Asocio Str. Dubois 3/1 PL-50-208 Wroclaw, Polio Rete: vroclavo@forigu.poczta.onet.pl *************************************************************************** UEA cxe Unesko: prelego pri lingva diskriminacio ================================================ En aprilo, Dafydd ap Fergus prelegis nome de UEA kaj EEU pri lingva diskriminacio, kaj pri la kunlaboro inter lingvodefendaj asocioj. La prelego okazis cxe la Unesko-kongreso (Linguapax) pri tutmondaj lingvaj politikoj. Dafydd Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com *************************************************************************** Nova PIV ======== Furoro de la libroservo? Nova Plena Ilustrita Vortaro, PIV, veninta al la libroservo de UEA fine de julio, aktive vendigxas sendepende de la prezo. Cxiutage estas vendataj 3-5 ekzempleroj de la vortaro, eldonita de SAT. Entute dum la pasintaj tri semajnoj estis venditaj 80 vortaroj. CO de UEA *************************************************************************** Anonctarifojen Eventoj ====================== Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 1 EUR (por ekssocialismaj landanoj rabato 50 %). Tarifo por komercaj anoncoj, ne havantaj rilaton al la E-movado, estas duobla! Ne komercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian tujan aperon. Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. *************************************************************************** INTERVJUO ///////// Kion diris sinjoro Kabe? ======================== Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto Warszawa, 24. VI. 31. "Ho, Kabe, Kabe, Kabe, kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?" - mi pregxe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra cxielo, fulmoj zigzagas, tondro krakas. Sxajnas ke la cxielo koleregas pro mia auxdace peka ideo: intervjui lin! Kaj mia koro frapegas, kiam mi staras antaux la sxildeto: Dr. Kazimierz Bein. Tiajn terurajxojn mi auxdis pri li, ke mi pensas, ke cxiumomente la pordo malfermigxos, aperos mistera homulo kaj per majstra bokso trafos mian verdan stelon, tiel ke mi falos malsupren la sxtuparon kaj restos mortkusxanta kun disfrakasitaj ostoj - sed ne, miaj karaj, ne, la vizitkarto, sur kiu estas presita precize "korespondanto de Literatura Mondo-Budapest", kauxzas, ke post duona minuto mi staras vid-al-vide antaux sinjoro Kabe! Homo forta, kvindekjara, gxentila gesto, sofo, unua demando en Esperanto: "cxu mi povas paroli al vi Esperante, sinjoro Kabe?" Lia respondo en pola lingvo: "Bone, demandu Esperante, tamen mi respondos pole, cxar mi jam longe ne parolis Esperante kaj eble kelkfoje estus malfacile por mi..." Do ni parolas pole, kaj poste ofte interplektas Esperantajn vortojn, aux frazojn. Sinjoro Kabe ankoraux ne forgesis la lingvon... "Intervjuo?" - li diras iom mirigite. "cxu estas ia senco en tio, skribi pri homo, kiu iam estis fervora Esperantisto kaj hodiaux tute forlasis la movadon? cxu vi opinias ke tio estos bona legajxo por viaj legantoj?" "Sed sinjoro doktoro, kvankam vi ne estas plu inter ni, restas via nomo, viaj verkoj. Vi estas historia figuro: kiu jam ne vivas, kaj ni cxiuj - precipe la literaturistoj - bedauxras tion." Post tiaj enkondukaj vortoj ni komencas interbabili. La terurajxoj estas tute malveraj. Li estas tre afabla, samideana, ni diskutas pri lingvaj problemoj dum du horoj, la fulmoj plu zigzagas, la tondro krakas, la pluvo torentas. Junulo, reprezentanto de la postmilita movado, kaj maljunulo, eksbatalanto kaj eminentulo, sidas unu kontraux la alia. Kaj jen, jen mi sentas tute strange la eksterordinarecon de la momento: tra la cxambro blovas la spirito de la jaro 1910! "Dum sep jaroj mi estis Esperantisto (1903a1910) kaj kvar kongresojn Boulogne s. M., Cambridge, Geneve, Dresden mi cxeestis kaj laboris dum 4-5 horoj cxiutage por Esperanto ekster mia profesia okupo. La "Faraono"-n mi tradukis dum duona jaro, komparante la polan originalon kun la franca traduko. Komence mi pripensis cxu traduki "Quo vadis", sed la "Faraono" estis pli facile tradukebla. Kiam mi tradukadis, mi tradukadis seninterrompe, forlasante kaj krucsignante malfacilajn frazojn aux esprimojn. Ilin mi poste speciale esploris helpante min per germana, rusa kaj franca vortaroj. Sed venu kun mi, sinjoro, tuj mi montros al vi interesan restajxon el miaj Esperantistaj tempoj..."Ni transiras en lian laborejon. Mi estas scivola kaj cxirkauxrigardas. Li haltis antaux la skribtablo kaj diras: "Jen mia eltrovajxo! Tiu cxi skribtablo jam kvarfoje estas alikonstruita laux mia deziro, meze la masxino, ambauxflanke specialaj klapoj por vortaroj kaj tradukajxoj, la tutajxo estas kunmetebla. Tre sprita kaj bela, cxu ne? Iu amiko iam skribis noveleton pri tiu cxi mia skribtablo - la Esperantisto Krukowski - kaj priskribis la cxagrenojn de la lignajxisto, kiu devis fabriki tian kuriozan skribtablon. La historio finigxas en frenezulejo.. bedauxrinde mi perdis la manuskripton..." Mi volas fari kelkajn demandojn al li, sed li vigle plurakontas. Ofte li perdigxas en detalojn, jen pri la stilo pri sia propra vidpunkto koncerne la malperfektecon de Esperanto, jen pri personaj travivajxoj. "Por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn, al si malparencajn. Kial ekzemple ni havis inter la slavoj tiom da bonaj stilistoj? cxar ili cxiuj scias minimume du lingvojn! Mian simplan stilon mi multe dankas al mia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn frazojn sinsekve. Li estis terure pedanta, sed li sukcesis alproprigi al mi facilan stilon kaj simplan esprimmanieron. Ekzemple mi evitadis en miaj verkoj lauxeble la kunmetitajn formojn "estas -inta", "estis -inta", kaj uzis simplan "-is". La tradukado de bonstilaj literaturajxoj, precipe polaj, formis la lingvon Esperantan." "Kaj la originala verkado?" "Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto cxiam iel povos "eltiri" sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aux simple ellasos aux aliajn donos... sed" - li interrompas sin, "kiel cxio cxi povus vin interesi? Mi ne estas plu Esperantisto, tion vi nepre akcentu en via intervjuo, ecx mi havas ideojn tute nefavorajn al Esperanto, tamen mi ne volas malkuragxigi vin per miaj paroloj: batalu por via afero!" El mia busxo volas elflugi cent demandoj. Kial tiu cxi afabla sinjoro, kiu sencxese rakontadas al mi pri la glora kaj samtempe malfacila pasinteco de la lingva sucxinfano Esperanto, kial li, la patro de la esperanta stilo, li, de kies lipoj ni lernadis uzi la lingvon, diable - fulmtondre - kial li ne estas plu inter ni??? cxar - jes - tion precize li diris! - cxar laux lia opinio Esperanto ne progresas! Hoho! Tiu cxi sinjoro Kabe, kiu estas tia meritplena veterano el la tacxmento 1903, malgraux sia absoluta izoleco eksentas de tempo al tempo la "verdan blovon" de la nuntempo. Jen iu gazeteto, libreto ekflugas sur lian skribtablon. Li scias ekzemple, ke nun mortis nia kara Prof. Cart kaj... kaj... sed tio restu sekreto!.. en la jaro 1927 li ekturnas la butonon de sia radioaparato! Liajn orelojn atingas la vocxoj de la Esperantistoj kunvenintaj dum la Varsovia Postkongreso en la Urba Salono, dissendataj de la Varsovia stacio!"Kvazaux mi estus denove en Esperantujo..." - li rakontas. "Ili restis la samaj, kvazaux mi forlasus hieraux Esperanton, nenio sxangxigxis, ili parolas, paroladas, paroladas cxiam la samon, cxiam la samon... Kompreneble estis ja kelkaj, kiuj parolis kun senco kaj sciis paroladi..." Li mantusxas sian busxon kaj mentonon kvazaux enpense kaj diras: "La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaux cxio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur sxipo sur Gxeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. cxiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!... kion kvitancis la kongreso per granda aplauxdo." Sinjoro Kabe estas tiel diskreta ne demandi min pri la hodiauxa stato koncerne la perfektecon de niaj karaj samideanoj. Ho, tiuj "verduloj"! Kabe komencas rakonti pri la strangeco de la tipoj, kiaj amase svarmas en nia movado. Sed poste li denove interrompas. "Sed kial mi rakontu al vi tiajn malkuragxigajn aferojn? Mi ja estas ne plu Esperantisto, ecx kontrauxulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!" - li diras kun gxentila gesto. Iam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la lingvo- problemo. Esperanto ja ne estas tiu cxi solvo. Eble gxi - tiu mistera plej logika kaj internacia lingvo - venos baldaux, eble post 100 jaroj, cxu li scias? Sed Esperanto... Tamen, ne malkuragxigxu, diras la kontrauxulo Kabe en la jaro 1931, batalu por via afero, Esperantistoj! Kaj... "Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!" - li diris en la jaro 1906! Dum la pluvo torente fluas, fulmoj de tempo al tempo heligas la krepuskan cxambron, ni parolas pri la malnovaj pioniroj. La Majstro... "Jes, se oni prenas la unuan brosxureton de Zamenhof, kaj trafoliumas gxin, oni konstatas facile, kiom da laborego kaj talento de plej diversaj stilistoj estis necesa por krei la lingvon envere. Zamenhof toleris cxiujn disputojn pri lingvaj demandoj... cetere laux mia opinio la tuta lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof - kaj mi tre bone lin konis - cxiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo. cxion alian li toleris, cxar li devisHx Kiel stilisto li estis bonega, cxar li havis lingvon eksterordinare simplan..." "Kaj Grabowski?" "Mi konis lin bonege. Li havis tiun mankon, ke cxio kio estis skribita, estis por li sankta. Se li ekzemple pli poste konstatis, ke gxi estis malbona aux erara, li nepovis decidigxi sxangxi gxin..." "Kaj vi jam ne gxisvivis la tradukon de Pan Tadeusz?" "Ne, tiam mi ne estis plu Esperantisto, tamen mi ricevis la libron kaj havas gxin. Grabowski cxiam havis jam la ideon, traduki sian amatan Sinjoron Tadeon. Tio estis ja freneza laboro, des pli ke Grabowski treege fajlis kaj tre precize tradukis, cxiun vorton pripensis..." "Kion vi pensas gxenerale pri la Esperantaj poetoj? Mi bedauxras ekzemple ke vi ne konas niajn nunajn hungarajn poetojn." "La poetoj?" - ekparolas Kabe tre vigle. "La poetoj - mi nun parolas de via Esperanta vidpunkto - tio estas dangxeraj homoj por la lingvo - tre dangxeraj! Ili permesas al si plej diversajn formojn, kiuj ne sekvas ofte gxustajn regulojn de la gramatiko. cxu oni ne povas verki senerare?" "Mi ne konsentas" - mi diras, "mi ne trovis en la nuna poezio tiajn erarojn, pri kiuj vi parolas." "Sed tio cxi estas ja tute komprenebla, ke la poetoj povas permesi al si diversajn liberecojn..." Kaj post mallonga pauxzo de pripenso li aldonas: "cxu vi scias, sinjoro, se mi estus tia via komisaro, mi entute malpermesus tiujn poetojn!" Mi ne scias, cxu li diras tion sxerce aux serioze. Mi rakontas al li pri la hodiauxa Esperanta literaturo. La lingvo progresis de la jaro 1910. La libro de la jaro 1931 estas skribita en alia evoluinta lingvo. Volonte li akceptos min denove, volonte li orientigxos en la lingvo de la nuntempo kaj tralegos iun originalan novan verkon kun plezuro... "Ho, Kabe, Kabe, Kabe! Ni lernis de vi lernantknabe kuiri en la stilretorto! Kaj nun vi miros gape, strabe pri nuna Esperanta vorto!" - mi murmuras pasxante malsupren la sxtuparon. La duxora diskutado pri lingvaj demandoj, kiujn mi bedauxrinde ne povas cxi tie citi, ankoraux zumas en miaj oreloj! Li - tion mi sentas en mia subkonscio - ne revenos plu al ni. Eble kiam Esperanto eksonos en cxiuj lernejoj, kiam Ligo de Nacioj diskutos nur en Esperanto, cxu mi scias? Mi nenion scias. Mi nur scias, ke la torenta pluvo malsekigas min gxishauxte en tiu cxi memorinda vespero, kiam mi havis la auxdace pekan ideon intervjui lin, tiun unikan eminentulon, kiu restis mortkusxanta sur la verda batalkampo! E. J. F. Literatura Mondo. 1931. n-ro 7 elsxutita de la retpagxaro de La Ondo de Esperanto *************************************************************************** INSTURADO, ILEI /////////////// "Pasporto al la Tuta Mondo" finfine finita! =========================================== Gxenerala prezentado pri la enhavo kaj uzo de la videokaseda serio por la informo de cxiuj. La familio Bonvolo invitas vin veni al prezentado pri la projekto, la celo, la metodiko, iomete de la historio kaj ebla uzado. Cxi tio estas entute 16 kolorplenaj 30-minutaj lecionoj, kiuj uzas rektan metodon (auxdigxas nur Esperanto) por esti uzeblaj cxie en la mondo. La lecionoj havas ekstertempan econ, tiel ke ili sensxangxe aktualos dum multaj jaroj. La amuza kaj dauxre evoluanta intrigo kaptos kaj retenos la intereson de studantoj. La lecionaro uzas desegnojn, fotojn kaj mapojn. Stefan Mac Gill preparas por cxiu leciono paroligajn kaj gramatikajn ekzercojn. Aperos akompana libro por helpi al ne"profesiuloj instrui per gxi, verkata de prof-o Duncan Charters. D-ro Paul Gubbins, la verkinto, klarigas ke kvankam "Pasporto" celas instrui komencantojn, gxi ankaux distros ecx spertajn Esperantistojn. Li volas, ke oni spektu kaj gxuu la dramon kvazaux gxi estus televida prifamilia serio. Kaj pro tio li aldonas: "De drama vidpunkto, tiu cxi projekto estas la plej ambicia iam ajn entreprenita en Esperantio." La aktoroj, kiuj devenas de pluraj mondpartoj, uzas Esperanton tiel, kiel gxi estas prononcata - cxiam klare, cxiam kompreneble, foje per legxere nacilingve nuancitaj akcxentoj, kiuj spegulas veran, tutmondan uzon de Esperanto. Do, Pasporto al la tuta mondo prezentas nenian artefaritan, sed naturan kaj vivantan lingvon! La familio Bonvolo speciale invitas vin veni por kompreni tion, kion ni faras! La prezentado okazis en cxambro Lapenna, dimancxe, je la 15h15 Lusi Harmon, Usono *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Video-festivalo de Esperanto-filmoj! ==================================== La Esperanto-societo de Maribor organizos la 6-an Internacian Festivalon de video-filmoj en Esperanto fine de oktobro 2002. Povas partopreni artaj filmoj ne pli longaj ol 10-minutoj kaj dokumentaj filmoj ne pli longaj ol 15-minutoj. Cxefa premio estas 100 EUR. Dum la konkurso jugxos internacia faka jxurio. Oni sendu siajn filmojn en formato VHS gxis la 30-a de septembro 2002 al: Esperanto-societo Besednjakova 1, SI-2000 Maribor, Slovenio *************************************************************************** GAZETOJ /////// Nova temo en Komencanto ======================= Ekde la 4-a numero de 2002 en la revuo Komencanto aperos serio de raportoj de nia leganto Jorgen Kloker el Germanio pri lia servado en Kosovo kiel internacia policisto verkitaj originale en Esperanto. La raportojn ilustras interesaj fotoj. Pri Komencanto petu informojn cxe: komencanto@forigu.r66.ru. *************************************************************************** LIBROJ ////// Bazaj Esperantaj radikoj ======================== Aperis la libro Bazaj Esperantaj radikoj. Temas pri listo de cx. 2700 Esperanto-radikoj kun klarigoj per (kiel eble) facilaj kaj kutimaj Esperanto-vortoj, kiu jam dum kelkaj jaroj trovigxas en la reto kaj tie estas konsultata dekojn da fojoj cxiutage. Gxi estas tauxga por homoj, kiuj ne havas vortaron Esperanto-sialingvan kaj tauxga por homoj, kiuj ja havas tian vortaron, sed volas pensi rekte en Esperanto. La libro mendeblas kontraux EUR 7,50 + sendokostoj de: UEA Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** MALLONGE //////// Dum la Gxenerala Asembleo de Hispana Esperanto"Federacio, okazinta ene de la Hispana Kongreso de Esperanto, en la urbo Alicante, 01-04 09, oni aprobis unuanime inviti UEA-n okazigi la Universilan Kongreson de Esperanto en la urbo Valencia, Hispanio por la jaro 2006. Lastan fojon en Valencia la UK okazis en 1993. * * * Kadre de la unua Balta Esperanto-Forumo, okazinta en Kaliningrad (Rusio) estis solene lancxita la unua volumo el la kvinvoluma libroserio "Dostojevskij en Esperanto". La unua volumo, "Blankaj noktoj", enhavas ses romanojn kaj novelojn de Fjodor Dostojevskij en novaj tradukoj. * * * Cxirkaux 500 esperantistoj partoprenis el 15 landoj la 3-an "Azian Kongreson" en Seulo, Suda Koreio inter 23"26. 08. 2002. * * * Okazis jubile kongreso en Pollando inter 28-30. 06. 2002 en Sosnowiec, Polio okaze de centjarigxo de la loka Esperanto-movado kaj centjarigxo de ricevo de urbaj rajtoj de Sosnowiec. Omagxe al la kongreso estis eldonitaj E"telefonkarto (unue en Polio), bronza E-medalo, E-posxtstampo, bildkartoj kaj e-informilo. * * * Kadre de la unua Balta Esperanto-Forumo, okazinta en Kaliningrad, Rusio estis solene lancxita la unua volumo el la kvinvoluma libroserio "Dostojevskij en Esperanto". La unua volumo, "Blankaj noktoj", enhavas ses romanojn kaj novelojn de Fjodor Dostojevskij en novaj tradukoj. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Por sukceso de eventuala traktado pri E-versio de la urba retpagxaro kaj por konvinki la urboadministracion pri socia utileco de Esperanto, Mikaelo Lineckij, el Kievo, Ukrainio bezonas liston de urboj, kies retpagxaroj havas E-version. Supozeble ne malutilus ankaux urboj kiuj kreis ligilon al Esperanto-centro aux -asocio. Siavice, li volonte plusendos tiun liston al interesatoj. Adresoj estas atendataj cxe: Mikaelo Lineckij, rete: lineckij@forigu.ukrpost.net. * * * Pro netolerebla kvanto da spamoj Jozef Vojacek havis komence de ferioj blokitan retadreson vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz kaj poste sxangxitan al vojacek_j@forigu.jumbo.ped.muni.cz. Bonvolu, korektu la adreson en via adresaro! *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 17 j. lernanto. Interesoj: muziko, legado kaj korespondado. Adreso: Dogbe K. Viwonu Jos, B.P. 12 297, Lome, Togo. * * * 30 j. viro. Interesoj: skolta movado, velado, modeloj. Adreso: Adam Marcinkowski, Lekowa 5/6, PL-67-115 Byton Odrazuski, Polio, rete: adamm.bo@forigu.interia.pl. * * * 15 j.lernantino. Adreso: Kasia Branicka, Os. Wyszynskiego 10/43. PL-32-650 Kety, Polio. * * * 59 j. maristo. Adreso: Dinko Pavlov, str. Car Samuil 61, BG-8000 Burgas, Bulgario. * * * 19 j. frauxlino. Intersoj: vojagxado, biciklado, geografio, amikado, muziko (ludi gitaron). Adreso: Irmina Szustak, Targowa 39 m 73, PL-03-728 Varsovio, Pollando, rete: ikudlata@forigu.poczta.onet.pl. * * * 50 j. instruisto pri sporto. Interesoj: turismaj vojagxoj, mi amas maron, somere mi velnavigadas tra la Balta Maro. Mi sxatas foti naturon. Adreso: Wieslaw Michalak, ul. Wallenroda 7/43, PL-20-607 Lublin, Pollando, rete: monivies@forigu.poczta.onet.pl. * * * 34 j. vendistino. Interesoj: noveloj, romanoj, verkado. Adreso: Djatougbe Amouzou, B. P. 2104, Lome, Togo. * * * 23 j. frauxlo. Interesoj: homa interkomunikado, esperantajxoj, sportoj, paco, rajtoj, gxusteco, vivo de aliaj homoj. Adreso: Benard Runyerera Londoni, P. O. Box: 7576 Harare, Zimbabwe, rete: bernardlondoni@forigu.yahoo.fr. * * * 40 j. viro. Interesoj: arto, naturo, scienco, botaniko, fungologio, literaturo, vivo en aliaj landoj. Adreso: Philippe Pellicier, Les Grands Pres, FR-73400 Marthod, Francio, rete: philpell@forigu.club-internet.fr. * * * 25 j. frauxlo. Interesoj: legado, versado (mi skribas poemojn ankaux en Esperanto), vojagxado, retpagxfarado, simpla parolado. Adreso: Sergey Vladimirovicx Tihonov, Ul. 10"oj Pjatiletki, 26-77, RU-429959 Novocheboksarsk, Rusio, rete: esjmont@forigu.mail.ru. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kion oni povas anstatauxigi en Esperanto per aposstrofo (a) krom la litero "a" de "la"? A. La literon "o" B. La finajxon "o", "on" kaj "e" C. La finajxon "o" 2. Kiu verkis unue ampleksan verkon: Bibliografio de Internacia Lingvo? A. Petro Stipan B. Petro Stojan C. Petro Stevan 3. Kion signifas la mallongigo AdE? A. Akademio de Esperanto B. Asocio de Doktoroj Esperantistaj C. Amikoj de Esperanto Limdato por alsendo: la 1-a de oktobro 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 232"233. 1. Kie okazis la unua Internacia Junulara Kongreso, IJK en 1938? B. En Groet, Nederlando 2. Kiu ricevis la Premion Deguchi de Universala Esperanto Asocio en la jaro 1987? C. Hans Bakker, Nederlando 3. Kion signifas la mallongigo KAEST? A. Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Japana kolombo uzis Esperanton ============================== La 14-an de majo 2002, 149 konkursaj kolomboj liberigxis el la norda japana insulo Hokkaidou. La celo de la konkurso estis 650 km suden al Tocxigi, urbo kiu staras je 80 km norde de Tokio. La plej rapida kolombo flugis per respektinda averagxa rapideco de 69.3 km-oj hore. Bedauxrinde por S-ro Nozawa de Tocxigi, lia 3-jara kolombo portanta ringonumeron "JPN HF 13381 a99" ne estis kune kun la hejmenflugintaj kolomboj en tiu cxi tago. Tamen, post 2 semajnoj kaj 7057 km-ojn fore, la informo de "JPN HF 13381 a99" vekis nekutiman interesigxon. S-ro Jim Smith el Gympie (urbo cxe la okcidenta marbordo de Auxstralio), kiam prizorgis siajn proprajn kolombojn, vidis la japanan kolombon kune kun siaj birdoj. La ringo cxircaux la kruro de la kolombo enhavis ankaux la nomon de S-ro Nozawa kaj lian telefonnumeron. Smith provis telefoni al Nozawa, sed la auxstralo ne parolas japanan lingvon, kaj Nozawa ne parolas la anglan, kaj ambaux ne parolas Esperantan lingvon - do komunikajxo inter la homoj neeblis. Supozeble la vojerarinta kolombo kaptis iun sxipon kaj forlasis gxin kiam la sxipo estis jam proksime al Auxstralio. Tiam la kolombo aligxis al la kolomboj de s-ro Smith. Smith uzis la interreton por helpo. Li esperis trovi kontakton al japana kolombo-konkursa asocio, kiu helpus lin informi s-ron Nozawa pri la perdinta kolombo. Smith trovis la retejon "interBUG Mesagxo-Kolomba Informo" cxe http://interbug.com/pigeon kaj retmesagxis al la retejestro Scott Redd el Omaha, Usono. Per sia ttt-ejo, Redd ofte helpis trovantojn de perdintaj kolomboj kontakti la posedantojn. Redd, kiu kolektas interesajn rakontojn pri mesagxokolomboj, ekinteresigxis, sed ne suprizigxis pri la rakonto de la vojerarinta kolombo. Lia TTT-ejo enhavas aliajn similajn rakontojn de kolomboj, kiuj faris vojagxon per sxipoj. Bedauxrinde, s-ro Redd el Usono ne sciis kontaktojn al japanaj kolombo- konkursaj asocioj. Krome, kontakto eble ecx ne utilus, cxar auxstralo kaj japano eble ne povus paroli pro tio, ke ili ne havus komunan lingvon. Tamen, Redd ekhavis ideon por helpi Nozawa el Japanio kaj Smith el Auxstralio intersxangi informon. Redd estas esperantisto, kaj li esperis uzi gxin por helpi. Li sercxis retadreson de japana amiko, kaj trovis s-ron Shojhi Tokio el la urbo Taiwa, servopreta helpi, t.e. uzi Esperanton kiel "interlingvo" por ke Redd kaj Sxojxi povu kumuniki detalojn de la konkurso kaj la staton de la kolombo al Smith kaj Nozawa. La japana esperantisto Sxojxi telefonis al Nozawa kaj diris al li, ke lia kolombo estas trovita en Auxstralio. Nozawa estis felicxa ekscii ke sia kolombo estas bonsana, kaj li lasis la kolombon al la zorgo de la auxtralo. Sendube, la japana kaj auxstrala kolomboj ne bezonas Esperanton interparoli, sed gxi estas certe utila al la homoj. InterBUG Novajxa Servo *************************************************************************** Netrudigxemaj servoj ==================== - Kial vi havas spegulon super pesilo? -demandas viandiston lia amiko. - He, mia kara, vi malbone konas la virinojn,- ridetas tiu. - Cxu ili rigardos la montrilon de la pesilo, kiam ili povas admiri sin en la spegulo?... * * * Aukciisto: - Estas vendite!.. Al sinjorino en tria vico maldekstre, la busxo de kiu estas fermita per la mano de sxia edzo. * * * Estonta cxambroluanto al pensionestrino: - La fenestro cxi tie estas tia malgranda, ke okaze de neantauxviditaj cirkonstancoj oni ne povas uzi gxin. - Cxe mi ne povas okazi iuj neantauxviditaj cirkonstancoj, sinjoro. Mi prenas pagon nur per kontanta mono kaj anticipe. el Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 237, 1/septembro-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************