Eventoj n-ro 236, retposxta versio
**********************************

   Titolpagxe: - Parolado okaze de la malfermo de la UK en Fortolezo
   Faka UK (23)
   UK-novajxoj (24)
   Arangxoj: - Kompleta monata kalendaro
   Movado: - Mondfederistoj por Esperanto
   Interese: - Jes kaj ne
             - Pruda paciento

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Parolado okaze de la malfermo de la UK en Fortalezo
===================================================

Enkonduko

Estimataj oficialaj gastoj, gesinjoroj, karaj esperantistoj, estas tre bele
esti cxi tie cxi-matene kun vi. Vi nun atendas de mi la tiel nomatan
festparoladon. Niaj fest-paroladoj ne evoluis forme tre multe de la unua
kongreso en Bulonjo-sur"Maro. Profitante la nunajn teknikajn rimedojn oni
povus tre bele produkti ilin per komputilo. Suficxus doni al la komputilo
kelkajn informojn: nomo de la urbo, nomo de la lando, numero de la
Universala Kongreso, kaj diri al gxi: "Komencu per la frazo aNe estas
sensignife, ke ni kunvenas hodiaux cxi tie en...".

Sed, karaj geamikoj, tian paroladon mi ne povas doni al vi. Mi ne povas
retorikumi iom gxenerale pri la beleco de Fortalezo malgraux tio, ke gxi
estas urbo bela kaj vidinda. Mi ne povas nur aludi je la mirindajxoj de
Brazilo, kiu ja estas lando mirinda plur-rilate.

Mi sentas la devon kaj ankaux la volon paroli al vi pri la veraj problemoj,
kiuj estas antaux ni, antaux la Esperanto"movado, en cxi tiu momento.

Gxenerale

Antaux cxio ni diru kelkajn vortojn pri la monda situacio. La nuna mondo
estas organizata surbaze de centroj kaj periferioj, kiel cxiam estis
organizata la mondo.

La apartajxo estas, ke unu el tiuj centroj momente havas pli da potenco ol
la aliaj centroj. Surbaze de tio pluraj realistoj konkurencas, por deklari,
ke la historio de la homaro finigxis, kaj ke prefere oni estu realisma kaj
akceptu la realan situacion. La lingva flanko de tio estas en la admonoj,
kiujn ni auxdas cxiutage: "Ho cxesu! La angla jam venkis!". Tiaj admonoj ne
estis neauxdataj en la tempo de Zamenhof, kiel atestas unu el niaj konataj
poemoj:

"Ho cxesu" - mokante la homoj admonas, "ne cxesu ne cxesu en kor' al ni
sonas".

Kaj tamen... se la historio efektive estus finigxinta, kial nun pli ol iam
ajn en la pasinteco oni estas devigata provizi sin per armiloj kaj
protektoj?

Mi kredas, ke la realistoj eraras, kiel ili cxiam eraris. Ili asertis, ke
estas ridinde pensi ke kristana religio konkeros la roman imperion, ke
estas ridinde pensi, ke la grandaj potencaj landoj liberigos siajn
koloniojn, ke estas ridinde pensi, ke lingvo inventita de knabo en nekonata
urbeto en orienta Pollando disvastigxos tra la tuta mondo.

Do, mi pensas, ke ankaux nun realistoj malpravas, kaj ke la nunaj potenco-
rilatoj en la mondo ne estos eternaj. Cxiukaze, kaj sendepende de la
situacio nuna aux estonta en la mondo, ni nun kiel antaux unu jarcento
rifuzas la logikon pro kiu, fortuloj rajtas altrudi al malfortulojn sian
kulturon kaj sian lingvon. Ni estas movado por diverseco en la mondo.

Ne estas mi, kiu diras tion. Auxskultu kiel bele Zamenhof mem en la dua
kongreso en Gxenevo en 1906-a esprimis tion:

"... al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika
utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kajgrava ideo, kiun lingvo
internacia en si enhavas. Tiu cxi ideo vi cxiuj sentas gxin tre bone estas
frateco kaj justeco inter cxiuj popoloj".

"Justeco" diris Zamenhof, kaj gxuste por paroli pri cxi tiu justeco inter
cxiuj popoloj, grandaj kaj malgrandaj, ni venis al Fortalezo. La rajto
resti malsama, la rajto je diverseco, kiel vi jam auxdis, estas fakte la
temo de nia kongreso.

Lingvaj Homaj Rajtoj

Por esprimi la "sanktan, grandan kaj gravan" ideon, laux iom pli nuntempa
maniero, ni povas diri, ke "ni laboras por la lingvaj homaj rajtoj de la
homaro". Gxuste tiu estas la nomo de la granda informkampanjo pri homaj
lingvaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel garantianto de ili, kiun Universala
Esperanto"Asocio nun lancxas.

Gxi volas esti ampleksa informkampanjo, kiu ree proponu la uzon de la
internacia lingvo Esperanto kiel ilo de justeco, eventuale ankaux, sed ne
nur, kiel ilo de efikeco.

Justeco en la rilatoj inter malsamlingvaj gentoj povas esti atingata, laux
ni, nur per la uzo de neuxtrala lingvo kiel Esperanto. Mi ne donos kromajn
detalojn pri tiu kampanjo, sed vi auxdos pri gxi abunde dum la semajno.

Cetere, ankaux pri homaj rajtoj ni esperantistoj devas reaserti nian tre
fruan malkovron de ili, pli malpli duonan jarcenton antaux la subskribo de
la konata Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En tiu sama kongreso de la jaro
1906-a estas alia frazo de Zamenhof: "Mi venas al vi el lando, kie multaj
milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa
libereco, por la rajtoj de homo."

Cxi tiu Zamenhof malgraux siaj okulvitroj kaj barbo tipaj de la komenco de
la pasinta jarcento estis vera post-modernulo.

Sed ni devas pruvi ke ni ne estas malpli postmodernaj ol li.

Konkretaj Problemoj

Se nun ni movigxas de la grandaj temoj kaj de la grandaj kampanjoj al la
cxiutagaj, konkretaj problemoj, kiujn Universala Esperanto-Asocio, alivorte
ni cxiuj, devas fronti, mi povus fari al vi longan liston, sed prefere mi
tusxu nur la cxefajn:

la Esperanto-movado kreskas. Vi devas fidi min, gxi kreskas. Se ne estus
tiel mi ne ricevus peton pri inauxgura artikolo de la mongolaj aux de la
iranaj esperantistoj. Se ne estus tiel, mi ne estus petata dauxre vojagxi
tra Euxropo jen por inauxguri la novan sideojn de la Brita Esperanto-
Asocio, jen por instrui en universitataj kursoj en Pollando, jen por paroli
al hispanaj kongresanoj. Se ne estus tiel, mi ne devus okupigxi pri la
lernolibroj, kiujn oni devas uzi en Zambio aux cxe la afganaj rifugxintoj,
kiuj lernas Esperanton.

Se ne estus tiel, versxajne ni hodiaux ne estus cxi tie en Fortalezo por
omagxi la forton de la Esperanto-movado en Brazilo kaj en la tuta amerika
kontinento.

Tiu kresko, tamen, enhavas problemojn. Ni kutimis esti cxefe euxropa movado
kun kelkaj tradicie fortaj landaj movadoj en orienta Azio kaj kun tradicie
fortaj landaj movadoj en orienta Euxropo. Nun ni transformigxis pli kaj pli
al veretutmonda movado. Sed levigxas inter ni en Euxropo kaj en aliaj
ekonomie evoluintaj landoj kaj niaj samideanoj tra la mondo kurteno fera,
multe pli fera ol antauxaj kurtenoj, temas pri ekonomia kurteno.

Ni ankoraux ne sukcesis trovi tauxgan manieron por enplekti en la
Esperanto-komunumon, en UEA, la esperantistojn, kiuj logxas en landoj kun
malsamaj gradoj de ekonomia nivelo, por doni ekzemplon: de Bulgarujo gxis
Pakistano. Certe ni pagas la kotizojn por kelkaj el la donacoj de la ricxaj
esperantistoj. Sed la grandaj amasoj de tiuj esperantistoj restas ankoraux
neatingeblaj kaj neatingataj.

Mi petas vin iri nun kun via penso al tiuj multaj esperantistoj, kiuj volis
esti cxi tie kun ni hodiaux, sed ne povis. Tra la lastaj monatoj mi ricevis
serion da kor"sxiraj komunikoj de esperantistoj el Bulgarujo, el Pakistano,
el Nepalo, el multaj afrikaj landoj, kiuj sendis al ni bondezirojn kaj
informis pri sia granda revo esti cxi tie. Ni povis helpi nur kelkajn kaj
nur el amerikaj landoj.

Tio cetere ne estas io nova. Nia amiko Zamenhof en la jaro 1910-a, okaze de
kongreso en Vasxingtono, la unua en Ameriko, konstatis: "Nur tre malmultaj
el ni povis veni en vian landon, cxar ni, esperantistoj, ne estas homoj
ricxaj...".

La Esperanto-movado kreskas ankaux alimaniere. Ekzistas amaso da homoj tra
la mondo, kiuj renkontas Esperanton ne plu cxe la tradicia kurso (cxiun
jxauxdon vespere je la 6-a en la sidejo de la loka klubo), sed en la mondo
de la komputila reto.

Tiuj homoj havas aliajn lojalecojn kaj aliajn bezonojn. Ili apenaux
komprenas, kial homoj volas renkontigxi kun aliaj homoj en difinitaj ejoj,
al kiuj oni devas vojagxi en malrapidaj auxtobusoj tra la urba trafiko. Ili
apenaux komprenas, kial homoj volas partopreni universalajn kongresojn en
foraj landoj kun tedaj festparoladoj, kiujn oni devas auxskulti gxis la
fino sen eblo simple forvisxi ilin.

Cxu oni ne povas fari cxion-cxi sidante antaux sia komputilo?

Ni versxajne estas tro maljunaj por kompreni ilin, kaj do ni gxojas
ankoraux renkontigxi fizike kaj babili en la haloj de la kongresejo. Tamen
ni devas fari ion ankaux por ili, malgraux tio, ke konceptoj kiel "kotizo",
"aligxo", ktp. estas por ili same estingigxintaj kiel la dinosauxroj.

Cxi-kampe, mi fieras raporti al vi, dum la lasta jaro UEA faris pli ol gxi
faris dum la antauxaj kelkaj jaroj, kaj ni jam estas pretaj por lancxi al
la esperantista mondo niajn mirindajxojn. Mi citu nur ekzemplojn: la reta
membreco, la ricevado de la revuo tra la reto (transsaltante la presejon,
la paperon kaj la posxtiston), la ebleco sxangxi vian adreson en la inform-
banko de UEA rekte el via hejmo, la ebleco, bonvolu aplauxdi, konsulti
rekte vian konton cxe UEA de via hejmo kaj mem fari transpagojn.

 La lasta jaroKelkaj el vi auxdis miajn vortojn cxe la fermo de la antauxa
Universala Kongreso en Zagrebo.

Tie mi diris esence:
- ke mi volas esti la prezidanto de cxiuj esperantistoj;
- ke tio, kio gravas, en la vivo de Esperanto"organizajxoj kaj
  esperantistoj estas la duopo: - produkti esperantistojn - produkti
  servojn por esperantistoj.

Vi rajtas demandi min, kio okazis intertempe.

Kiam temas pri prezidanteco de cxiuj esperantistoj, kio, mi reklarigu,
signifas, ke UEA efektive transprenu la gvidon de cxiuj esperantistoj, mi
gxojas raporti, ke la afero ankoraux ne tute sukcesis, simple cxar
esperantistoj estas tro multaj. Ni sukcesis ecx rekapti la gvidon de la
euxropaj esperantistoj, kiuj estas la plej individuismaj el cxiuj. Por fari
tion ni starigis la tiel nomatan Komunikad-Centron en Bruselo de Euxropa
Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio, kiu jam en kelkaj monatoj
atingis konsiderindajn sukcesojn, revenigis la Euxropan Komisionon al pli
sobraj deklaroj koncerne la lingvajn homajn rajtojn de neanglalingvaj
euxropaj civitanoj, aperigis artikolojn en gazetoj, ktp.

Ni ankaux sum la pasinta jaro fortigis la tiel nomatajn regionajn
komisionojn, kiuj nun gvidas la laboron en la unuopaj kontinentoj. Cxi tie
mi ne povas ne peti aplauxdon por la Amerika Komisiono de UEA, kiu
dauxrigis sian modelan laboron tra la kontinento, kaj ecx sukcesis starigi
oficejon en Braziljo. La oficejo, kies starigo estis ebla danke al la
kunlaboro kaj subteno de Brazila Esperanto-Ligo, ankoraux pli intensigos
sian laboron kaj ankaux helpos al UEA pri informado.

Kiam temas pri produktado de esperantistoj kaj produktado de servoj por
esperantistoj, mi devas diri ke finfine UEA komencis decide interesigxi pri
informado (petu informilojn kaj vi ricevos. Mirinde, cxu ne?) kaj pri
instruado. La efikojn eble ni komencos vidi en la posta jaro. Sed mi
insistos pri tio, kaj dauxre gxenos cxiun ajn, kiu hazardos antaux mi, ke
se ni ne produktas esperantistojn, cxio cetera estas vana.

Certe ni dauxrigis ankaux nian diplomatian laboron cxe registaroj, cxe
Unesko (kies reprezentanton ni salutas hodiaux inter ni) kaj cxe UN (kiun
reprezentas cxi tie Carlos Morales), sed se vi permesas al mi diri mian
opinion, mi diros gxin per la vortoj de Zamenhof, diritaj en la jam citita
kongreso en Vasxingtono. Bonvolu kompreni lin kaj pardoni lin. Li uzas iom
tro maldekstran esprimon: "popolaj amasoj", sed li estis tia. Do, li diras:
"La celo, por kiu ni laboras, povas, esti atingita per du vojoj: aux per
laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aux per dekreto de
la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua,
cxar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo
ordinare nur tiam, kiam cxio estas jam tute preta."

Cxiukaze, mi ne povas fermi mian paroladon sendu grandaj dankoj: unu estas
por la Gxenerala Direktoro kaj por la oficistoj en Roterdamo, Bruselo,
Lomeo, kiu kapablis ne nur elteni min, sed ankaux fari multan laboron en
tre malfacila situacio; - la dua estas por mia kolegoj en la estraro kaj
por la estraranoj de TEJO, nia junulara sekcio, kaj ILEI, niaj instruistoj,
kies eltenkapablo kaj laborkapablo estis tia, ke mi gxojas havi ilin kiel
kolegojn.

Dankon pro via atento!

Renato Corsetti

***************************************************************************

FAKA UK
///////

IKEF
====

En informkunveno okazinta la 5-an de auxgusto, la prezidanto Franz Braun
salutis la 25 partoprenantojn, inter kiuj 13 membroj. Li raportis pri la
celo kaj taskoj de Internacia Komerca Esperanto-Fakgrupo, IKEF. Multe
diskutata estis la instigo kaj subteno de la komerco per Esperanto inter
E"komercistoj, nuntempe helpata de pluraj retpagxaroj kaj retlisto per-
esperanto-komerco@forigu.yahoogroups.com. Lauxdon ricevis la estraro pro
esperantigita eldono de normaj reguloj de ICC (International Chamber of
Commerce, Parizo) k.a. En jxauxdo 14-kapa grupo vizitis SEBRAE-instituton
por disvolvigo de la ekonomio en sxtato Cear. Cxiujare dum la UK-semajno
IKEF vizitas tiajn entreprenojn aux institutojn, por mem informigxi pri la
stato de la ekonomio kaj eblaj problemoj kaj demonstri, ke Esperanto ankaux
tauxgas por komerco/ekonomio.

***************************************************************************

Samseksamaj gee-istoj
=====================

Al novalvenintoj, LSG prezentis aron de numeroj de sia revuo, "Forumo" kaj
informis pri la decido plibonigi sian retpagxaron. La gxenerala kunveno
reelektis la estraron kun aldono de unu estrarano el la kongreslando
Brazilio. Estis proponoj pri grupa vizitado al lokaj vidindajxoj. Oni
omagxis forpasintajn LSG-anojn per unuminuta silento.

Arnold Victor, Usono

***************************************************************************

Manlaboro
=========

Jxauxde je 10:00 okazis la fakkunsido "Manlaboro". Partoprenis cxirkaux 30
esperantistoj. Kampoj de manlaboro estas tre vasta. Pro tio cxi foje oni
diskutis pri brodado kaj gxardenkulturo. En Fortalezo la brodado estas tre
prospera kaj infanoj heredas gxin de patrino kaj avino. Ecx viroj brodas.
Partoprenintoj parolis pri siaj spertoj de brodado kaj gxardenkulturo.

***************************************************************************

Paltalk kaj aliaj babilejoj
===========================

La partoprenantoj de interretaj babilejoj (Paltalk, Karelia k.s.) vid-al-
vide renkontigxis por cerbumi pri kreskoplanoj kaj klopodi kontakti aliajn
partoprenantojn, kiuj ne sukcesis veni al la kongreso ("Virtuala
Kongresero").

Orlando Raola, Usono

***************************************************************************

Kunveno de komunistoj
=====================

La kunveno de Internacia Komunista E-ista Kolektivo, IKEK diskutis pri la
socipolitika situacio en Latinameriko kaj speciale en Brazilio antaux la
balotoj de la jaro 2002 (la progresemaj fortoj en Brazilo, kion faras la
komunistoj ktp.) Kvin cxeestantaj brazilanoj klarigis la politike haosan
situacion en Brazilio: ne ekzistas nur du komunistaj partioj, sed ecx deko
da, kun diversaj sintenoj vide al la balotoj. Ne ekzistas partio aux
persono en la nuna situacio kun socialisma aux progresema programo kapabla
veki entuziasmon kaj optimismon inter la laboristoj aux ecx inter
progresemaj homoj. IKEK proponas sin kiel forumo por cxiu E-isto kiu
difinas sin mem kiel komunisto laux la plej largxa senco.

***************************************************************************

E-filatelistoj, kolektantoj
===========================

La membroj de ELF-AREK, la Esperanto-Ligo Filatelista, invitas diverstemajn
kolektantojn kunveni en vendredo, je 17:00, cxe la tabloj proksimaj de la
benkoj en la mezo de Placo Fundamento.

Elda Dorfler, Italio

***************************************************************************

Rotarianoj
==========

Dum la kongresa semajno, kvinmembra delegacio de diverslandaj esperantistaj
rotarianoj vizitis du rotariajn klubojn en Fortalezo kaj tie prelegis pri
Esperanto. Ankorauxfoje evidentigxis la granda malfermiteco de la Rotaria
Movado por Esperanto kaj ankaux en Fortalezo multaj rotarianoj pretas lerni
nian lingvon, se ni sendas al ili instruiston!

Rotario estas unu el la plej grandaj NRO-j en la mondo, kiu subtenas
ampleksan programon de humanitaraj projektoj en kvin kontinentoj. Kun
membroj en 163 landoj, Rotario gxuas privilegian financan situacion, sed
alfrontas enorman lingvan problemon! Esperanto estas tre simila movado, kun
malmulte da mono sed kun bonega solvo de la lingva problemo! La "Strategia
Plano" de R.A.D.E. (Rotaria Amikaro de E-istoj) antauxvidas alveni al la
100-jara datreveno de Rotario (2005) kun serioza propono prezentata de
pluraj Rotariaj Distriktoj pledanta por la uzo de Esperanto inter
rotarianoj kaj precipe inter ties junaj membroj.

Giuseppe Grattapaglia, Brazilo

***************************************************************************

Oomoto
======

Al tutplena salono, post prezento de filmo pri la religio Oomoto, S-ro
Yoshimitsu Matsuto en la unua fakkunsido de Oomoto prelegis pri la "Idealo
kaj praktiko de la monda federismo". Prof. Shigeki Maeda siavice prelegis
pri kelkaj Oomoto-instruoj kaj invitis cxiujn al praktikado de la meditado
Chinkon, kiu estis prezentita vendrede. Pri la rilato inter Esperanto kaj
Oomoto prelegis Joel Brozovsky kaj poste cxiuj kantis la Fundamentan Misi-
Kanton de Oomoto kaj la kanton "Sopirado", dum kiuj elstaris la gitarludado
de S-ro Kiyotaka Aasai.

Vendrede okazis Oomoto-meso en salono Lapenna, je 09:00, en la tria
fakkunsido.

***************************************************************************

Fakkunsido de SAT
=================

Okazis en lundo, kun partopreno de 27 personoj el kiuj 13 SAT-membroj.
Prezidis Ledon kaj Yamasaki, kiuj klarigis, ke tiu cxi kunsido utilas por
informi pri SAT, korektante plurajn miskomprenojn kaj ekspliki ke SAT ne
estas politika organizo, sed organizo por klerigi la laboristaron per
Esperanto.

Raportis Charlot pri la SAT-Kongreso en Alicante, precipe pri la
Statutsxangxo. Diskuto estis interalie pri la neceso batali kontraux la
tiel nomata tutmondigxo, difino de la laboristo, de la neuxtraleco, pri la
neceso de neuxtrala organizo paralele kun la amikaj rilatoj kun UEA kaj
kontribuo al la esperanta kulturo en la formo de nova PIV.

***************************************************************************

Ekumena Diservo
===============

Okazis vendrede je 18:00, Ekumena Diservo en la kongresa Placo Espero.

Marciano Schaeffer, Brazilo

***************************************************************************

La inkaa astronomio
===================

Preleginte pri la fascinaj linioj de Naska (Peruo) Amri Wandel donis al la
135-nombra spektantaro la bonan novajxon pri la apero de nova Almanako (cxi
foje temanta precipe pri la sunsistemo). Helpe de lumbildoj Wandel esploris
la plurajn teoriojn kiuj provas klarigi la celon de la linioj (el kiuj la
plej akceptata estas tiu de astronomia kalendaro). Poste li rakontis pri la
"forkego de Pisco", la suntemplo (laux kelkaj, astronomia observatorio) en
Macxu Pikcxu (ambaux en Peruo) kaj pri la granda idolo de Tiahuanaco,
situanta en Bolivio. Ankaux li menciis la modernajn grandajn teleskopojn en
la nordo de Cxilio. Fine, Wandel respondis demandojn kaj komentis la
informojn donitajn de spektantoj, konkludante ke la sugesto de Erich von
Doniken (laux kiu la linioj indikas viziton de eksterteraj "dioj") eble
estas la plej fantazia teorio, sed certe eblas pli simplaj klarigoj.

***************************************************************************

Refondo de la Budhana Ligo
==========================

Elektigxis estraro por refondo de Budhana Ligo Esperantista, i.a. Gunnar
Gallmo, prez. Jose Antonio Vergara, vicprez., Yamaguti Sinuiti, sekretario
kaj Yamamoto Osamu, kasisto. Japana Budhana Ligo Esperantista sendis
saluton kun la peto farigxi filio. La cxeestantoj aprobis tion kaj poste la
prezidanto respondis demandojn.

Gunnar Gallmo, Svedio

***************************************************************************

Radioamatoroj
=============

Pli ol 15 esperantistaj radioamatoroj cxeestis la kongreson. Du el ili
estas fortalezanoj kaj ebligis jam dimancxon vespere eterkontaktojn en
Esperanto kun Siberio, Nordeuxropo kaj Brazilio. En mardo, matene, oni
kunsidis por pritrakti diversajn punktojn rilate al la vivo de ILERA, la
Internacia Ligo de E-istaj Radioamatoroj kaj solvis plurajn problemojn pri
bultenoj, rendevuoj, diversaj kontakt-manieroj... kaj kongres-stacioj.
Merkredon vespere okazis vizito cxe la prezidanto de loka radioamatora
grupo, neesperantisto, kiu logxas en strato Esperanto de Fortalezo.

***************************************************************************

Ateistoj
========

La jarkunveno de ATEO en dimancxo estis okazo por intersxangxi ideojn pri
ateismo, pri la funkcio de la fakbulteno kaj pri la rolo de tiu asocio.
Elektigxis nova estraro Claude Nourmont, prez., Neil Blonstein, vic-prez.,
Dieter Rooke, kasisto kaj redaktoro Jesus de Las Heras. Oni pretigis la
skemon de kunsido pri "Ateismo nuntempe", kiu okazis kun intervenoj de
Orlando Raola (Usono), Jose Lunazzi (Brazilo), Anna Lowenstein (Britio) kaj
Gabriel Zeevi (Israelo).

Claude Nourmont, Luksemburgio

***************************************************************************

Rondo Kato
==========

Tridekon da kat-amantoj gastigis la kunsido de Rondo Kato. Gxiaj
partoprenantoj, gvide de Francxjo Veuthey, diskutis pri teritoriposedo,
malbonaj rilatoj inter virkatoj samdomaj kaj bremsado al la instinkta
cxasemo de katoj en lokoj kun endangxerigitaj besto-specioj.

Rondo Kato estas faka asocio por kat"sxatantoj. "Folioj de Kat-amikaro",
gxia bulteno, aperas 3"foje jare. Vi povas peti provekzempleron cxe:

Rondo Kato
Niuwe Binnenweg 70-I-9, NL-3015 BC Rotterdam, Nederlando

***************************************************************************

Ateisma forumo
==============

"Ateismo en la nuna mondo" estis la temo de forumo vendrede je 15:15 en
salono Lorenz. Estis intervenoj pri ateisma edukado de infanoj, pri scienco
kaj religio kaj pri religiaj tendencoj en proksima oriento.

Claude Nourmont, Luksemburgio

***************************************************************************

Kunveno de fervojistoj
======================

Lunde kunvenis 16 fervojistoj el 7 landoj. Prezidis ingx. Istvan Gulyas,
vicprezidanto de IFEF. Li konigis la historion de IFEF kaj raportis pri la
54-a IFEF"Kongreso okazinta en urbo Plovdiv, Bulgario. Li parolis pri la
fervojista E-movado kaj pri la venontaj IFEF-kongresoj. La cxeestantoj
interesigxis aparte pri la IFEF-kongreso okazonta en Cxinio 2006. Iuj
proponis disvastigi la fervojistan E-movadon kunlabore kun alitrafikaj E-
istoj kaj kun aliaj fakaj organizajxoj.

***************************************************************************

Amikaro de Bruno Groning
========================

Trifoje estis la ebleco ekscii pri la "sanigxo per spiritaj fortoj" kaj
praktiki la akcepton de la saniga forto laux instruoj de Bruno Groning. Do
la prelego de Detlef Meier ne estas nur por auxskulti sed cxefe por mem
sperti kaj tiel konvinkigxi. Ankaux sanigxintoj raportis pri siaj spertoj.
La prelego okazos en mardo kun ripeto en jxauxdo kaj vendredo.

***************************************************************************

Medicinista kunveno
===================

La prezidanto de Universala Medicina Esperanto"Asocio, UMEA faris
jarraporton al 23 cxeestantoj, el 10 landoj. La Asocio kunlaboras kun
fervojistoj, IFEF kaj naturkuracistoj, INA. UMEA deziras fari pliajn
kunlaborajn kontraktojn kun aliaj E-organizoj. Venontjare en urbo Oradea,
Rumanio okazas la 14-a Internacia Medicinista E-Konferenco. D-ro S.
Yamazoe, Japanio verkas E-anglan medicinan terminaron kaj laux la planoj
gxi aperas cxi jare.

***************************************************************************

Faka ekskurso al hospitalo
==========================

La 6-an de Auxgusto, medicinistoj, asistantoj kaj aliaj interesatoj vizitis
la hospitalon kaj laboratorion.

***************************************************************************

Yumeiho-terapio
===============

Dimancxe en la cxambro Hodler okazis prelego kaj prezento pri Yumeiho-
masagxo. Okazis ankaux medicina kunveno de UMEA en salono Almada.

***************************************************************************

Skoltoj
=======

La membroj de Skolta Esperanto-Ligo renkontigxis en la restoracio.

***************************************************************************

Spiritistoj
===========

Jxauxde, en cxambro Lapenna je 11:00 oni lancxos la libron Nova Auxroro.
Okazis ankaux prelego pri reproduktado (natura, envitra, klonoj) kaj La
Genezo.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Strategia forumo
================

Dum la Strategia Forumo, kunordigita de la prezidanto de UEA, okazis
informado pri Indigxenaj Dialogoj (Bessie Schadee) kaj pri la strategia
signifo de Terminologia Agado (Wera Blanke). Ankaux estis instigo al
observado de la alternativa amasmovado ATTAC [atak]. Enkondukis Vincent
Charlot kaj Wera Blanke. La diskuto rezultigis decidon, formi grupon, kiu
sercxu diversnivele kontaktojn al la dinamike evoluanta, internacie
kunlaboranta reto de homoj kun plej diversaj mondkonceptaj fonoj, kiuj
kunigxas tutmonde por defendi homajn rajtojn, demokration kaj kulturan
diversecon kontraux altrudita desupre "globaligo".

Wera Blanke, Germanio

***************************************************************************

Auxtoraj Duonhoroj
==================

Jam de pluraj jaroj dum Universalaj Kongresoj okazadas "Auxtoraj Duonhoroj"
en kies kadro oni povas renkonti verkistojn de libroj acxeteblaj cxe
libroservoj.

Cxi jare oni povis renkonti:
- Lunde: Boris Kolker; Sylla Chaves; Gilbert Ledon; Geraldo Mattos.
- Marde: Gilbert Ledon; Geraldo Mattos; Amri Wandel.
- Jxauxde: Amri Wandel; Jose Calixto.
- Vendrede: Gunnar Gallmo; Lee Chong-Yeong.

***************************************************************************

Akademio de Esperanto kun kongresanoj
=====================================

Kiel kutime, la Akademio de Esperanto organizis du kunsidojn cxikongrese:
unu fermitan kaj unu publikan. En la publika renkontigxo, partoprenis dek
tri akademianoj (el kvardek kvar) kaj alvenis okdeko da aliaj kongresanoj.
La prezidanto de AdE, prof-ro Geraldo Mattos, mallonge prezentis la
Akademion kaj ties historion. Poste cxiu akademiano prezentis sin mem kaj
siajn interesojn kaj agadkampojn. Sekvis demandoj de la cxeestantoj.
Menciindas, ke AdE nun havas TTT-ejon, kiu enhavas multe da informo pri
gxi. La adreso estas: http://www.akademio-de-esperanto.org. Lingvajn
demandojn oni povas sendi al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, sub
la adreso de:

Stefan Maul
Pferseer str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio
Rete: smaul186150@forigu.aol.com

***************************************************************************

Cseh-kurso
==========

Kiel jam tradicie en Universalaj Kongresoj, dum kvar tagoj estis arangxita
la fama Cseh-kurso. La kurso de la brila pastro Andreo Cseh estas gvidata
per afabla etoso, rekte en Esperanto, kaj gxia plej grava celo estas
paroligi la gelernantojn. Fakte, laux kreivaj manieroj, agrablaj lecionoj,
interesaj kantoj kaj gxojigaj ludoj, 24 homoj el pluraj landoj lernis
bazajn aferojn pri Esperanto. La Cseh-instruistino Neusa Priscotin Mendes
(MiMa) lerte gvidis siajn gelernantojn, kiuj plene amuzigxis kaj sxategis
la kurson.

Mateo Artioli Firmino, Brazilio

***************************************************************************

Kunveno pri Afrika Agado
========================

La kunvenon partoprenis 30 homoj kaj gxin gvidis Renee Triolle,
eksestrarano de UEA pri Afrika Agado, pro foresto de estrarano Gbeglo
Koffi. Intervenis diversaj homoj pri siaj spertoj, agrablaj aux
malagrablaj: venigo de Koffi al Flandrio, mirigis la lernejanojn kaj novan
interkulturon en la urbo, partopreno en afrikaj Kongresoj ktp. La Afrika
Fondajxo bezonas monon sed Afrika Agado bezonas pli: intersxangxo de
spertoj, gxemeligxoj, subteno al lokaj iniciatoj k.s.. Michela Lipari
raportis pri la Oficejo de UEA en Lome, Togolando, de kie UEA sendas
cirkulerojn. Dauxru la helpo de la pli fortaj Landaj Agadoj cxefe pere de
informiloj en la ekskoloniaj lingvoj (franca, angla, portugala). Brosxureto
estos disponebla cxe la Afrika Budo, ekde lunde, cxiutage de la 14:00 gxis
18:00.

Renee Triolle, Francio

***************************************************************************

Artistoj premiitaj
==================

La premiitoj por la Kongresa UALE-Artekspozicio estas: Unua Premio s-ino
Aparecida de Souza Aranjo; Dua Premio Adalberto de Oliveira Pessoa; Honoraj
mencioj Nilza M. Raszl kaj Renaud Hetmanek. Cxiuj artajxoj estis acxeteblaj
gxis la fino de la Kongreso.

Marija Almada, Brazilio

***************************************************************************

Araba agado
===========

Kvindek partoprenantoj ricevis raportojn kaj diskutis la agadon de la UEA-
Araba Komisiono. Gxis nun la plejmulto de la agado estas pere de euxropaj
esperantistoj sed baldaux pli da arablingvaj parolantoj gajnos sperton en
Esperanto kaj povus ludi pli gravan rolon en siaj propraj landoj.

Atilio Orellana Rojas prezentis raporton pri agado dum la lastaj 3 jaroj
kaj konfirmis, ke eble 50 homoj en Jordanio interesigxas pri 3-jara kurso
en Esperanto. Oficisto de Unesko ofertis helpi. Multaj enketoj pri
Esperanto alvenis de arabaj landoj. Atilio raportis pri progreso kun la
araba"Esperanta vortaro kaj la starigo de interreta hejmpagxo. Oni preparas
informadon en la araba lingvo kaj la Praga Manifesto nun estas havebla.
Post la 87-a UK, ekskurso (aux vere ekspedicio) vizitas kelkajn arabajn
landojn.

Atilio Orellana Rojas, Nederlando kaj V. R. Moore, Novzelando

***************************************************************************

La Knabo Frenezeta
==================

Dum la 87-a UK okazos inauxguro de retversio de la libro La Knabo
Frenezeta, verkita de Ziraldo (famega brazila desegnisto) kaj esperantigita
de Kristocxjo Rezende, tiam 9-jaragxa.

Vizitu http://www.utopia.com.br/esperanto/ziraldo!

***************************************************************************

Esperantologia Konferenco
=========================

La kulturo de Esperanto

Vendrede inter 14:00-16:45, okazis la Esperantologia Konferenco en salono
Almada. Cxi jara temo estis la kulturo de Esperanto. Podian diskuton pri la
nuna stato de la Esperanto-kulturo partoprenis inter aliaj Gersi Alfredo
Bays (eldonisto de "Fonto"), Stano Marcxek (redaktoro de revuo
"Esperanto"), Syuzi Keiko (komitatano de UEA el Japanio), Vida Jerman
(aktorino) kaj Barbara Pietrzak (Esperanto-redakcio de Pola Radio). Poste
oni pridiskutis kion UEA devas fari por antauxenigi la Esperanto-kulturon.
La konferencon gvidis Humphrey Tonkin.

***************************************************************************

Junaj eksteraj vizitantoj
=========================

Dum la UK okazis arangxita vizito de lernejanoj el la Baza kaj Meza Lernejo
"Rotary Club Sao Miguel". La vizitantoj estas lernantoj de la portugala
lingvo pere de instruistino Iraneide Lopes.

***************************************************************************

Amerika Agado
=============

La publika kunsido de Amerika Agado disvolvigxis laux tre harmonia etoso
kaj multaj havis la vicon paroli. Edvige Ackermann (Italio) rakontis pri
sia unumonata vojagxo tra Brazilio. Atilio Rojas publike dankis al James
Rezende Piton pro multjara laboro en UEA-Komisiono por Ameriko. Li
transdonis la reprezentantecon de tiu Komisiono en Brazilo al Mauricio
Signorini Prado. Atilio parolis pri la starigo de la Amerika Oficejo en
cxambro de Brazila Esperanto"Ligo, en Brasilia, kaj anoncis sian
anstatauxanton kiel nova komisiito de UEA por Ameriko: Adonis Saliba,
fondinto de la fama diskutlisto VEKI. Ankaux parolis Michela Lipari,
estrarano de UEA por Landa Agado. Diversaj landaj movadoj prezentigxis, kun
raportoj pri siaj agadoj (Paragvajo, Haitio, Meksiko, Venezuelo, Kolombio,
Nikaragvo) kaj ankaux Kubo, kiu organizos la 6-an Tutamerikan Kongreson en
Marto 2004. Fine, Leonora Torres (Meksiko) publike dankis al Atilio pro la
laboro anta_ la Komisiono. Nun li helpos aliajn landajn Komisionojn kaj plu
estos konsilanto en la Amerika.

***************************************************************************

Kunsido pri kongresa temo
=========================

Dimancxe okazis la unua kunsido pri la kongresa temo, " Diverseco -sxanco,
ne minaco". Cxeestis pli ol cent homoj. En la komenco de la kunsido, Jose
Carlos Morales respondis al demandoj pri lia prezento dum la inauxguro de
la UK kaj s-ro Patrick Gallaud, de Unesko, faris mallongan paroladon pri la
starpunkto de tiu Organizo koncerne la diversecon. La dua duono de la
kunsido estis dedicxita, sub gvido de la regxisoroj pri la kongresa temo d-
rino Jane Edwards kaj d-ro Humphrey Tonkin, al diskutado pri la kongresa
temo en malgrandaj grupoj.

La partoprenantoj konstatis, ke estas kaj bonaj kaj malbonaj aspektoj de la
tielnomata "globaligxa" procedo, kaj ke ili ofte estas du flankoj de la
sama fenomeno. Do, novaj teknologioj alportas siajn bonajn rezultojn: pli
da informoj pri la mondo gxenerale, alproksimigo de la homoj kaj facila
komunikado. Tamen kelkaj landoj ankaux spertas pro la novaj komunikiloj
hegemonian dominadon de la amasmedioj, fare de eksterstarantoj, kaj la
trudon de fremdaj kulturaj produktoj. Tutmonda ekonomia sistemo alportas
kaj eblecojn por evoluo kaj disvolvigxon (kune kun la avantagxoj de
grandskala produktado), sed pli kaj pli la grandaj entreprenoj, ignorante
la landlimojn kaj la potencon de la registaroj, faras gravajn sociajn
decidojn kaj trudas tiujn decidojn elekestere. La sano de la homaro
plibonigxas; sed kiu regas la prezon de la necesaj medikamentoj? Kun
ekonomia hegemonio povas veni lingva hegemonio, kaj novaj eblecoj de
edukado povas akceli la malaperon de tradiciaj kaj lokaj kulturoj.
Mondmilito estas eble pli facile evitebla, pro la komercaj ligoj inter la
landoj, sed la fortaj landoj pli facile manipulas la malfortajn.

En la dua kunsido pri la kongresa temo, la cxeestantoj turnis sian atenton
al respondo al pluaj demandoj.

Tria kunsido pri la kongresa temo okazis jxauxdon, kaj post tio estis
ellaboritaj kelkaj konkludoj kaj konstatoj, kiuj formis bazon por la
estonta agado.

D-ro Humphrey Tonkin, Usono

***************************************************************************

Azia Agado
==========

La kunveno okazis jxauxde kun kvindeko da homoj. Gxin prezidis s-ro Hori
Yasuo el Japanio, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado, KAEM.
Komence s-ro Hori raportis pri la agado dum la pasinta jaro (nova konsisto
de la komisiono, reapero de la organo "Esperanto en Azio", la 3-a Azia
Kongreso ktp.). Poste reprezentantoj el Cxinio (s-ro Wang), Japanio (s"ro
Takeuti) kaj Koreio (s-ro Lee) parolis pri sia agado kaj aldone s-ro Ito
parolis pri Nepalo kaj Mongolio. Dum la cetera tempo oni diskutis pri
maniero pliaktivigi la movadon. Tiujn aferojn KAEM denove pridiskutos dum
la 4-a Azia Kongreso.

Hori Yasuo, Japanio

***************************************************************************

Honoraj Membroj de UEA
======================

Estis elektitaj kvar novaj Honoraj membroj de UEA, kies biografiojn oni
povos legi en la revuo Esperanto. La Komitato distingis per tiu titolo
geesperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda E-movado:
Evaldo Pauli (Brazilio), Kathleen Hall (Britio), Kyotaro Deguchi (Japanio)
kaj Hans Bakker (Nederlando).

***************************************************************************

"Klubo de vojagxantoj" - virtualo igxas realo
=============================================

Prof-ro Boris Kolker (Usono) estas auxtoro de Internacia Perfektiga
Koresponda Kurso (nur reta), Vojagxo al Esperanto-Lando, kies rondo
nomigxas "Klubo de Vojagxantoj". Al la tre kompleta retkurso aligxis dum la
lastaj tri jaroj 20 homoj (el kiuj duono en Brazilo), el sep landoj. Gxis
nun ok diplomigxis. Du tagojn antaux la ekveturo de prof-ro, la plej jxusa
diplomito kompletigis la ekzercaron de la lasta leciono. Sxi, s-ino Lourdes
Ribeiro Ulhua (Brazilio) farigxis la unua kursano, kiu konkrete, ricevis la
diplomon de prof-ro Kolker.

La kursmaterialo farigxis bela kaj modernaspekta jxus eldonita libro,
"Vojagxo en Esperanto"lando. Perfektiga Kurso kaj Gvidlibro por la
Esperanta Kulturo", kiu rekorde vendigxis dum la kongresa semajno.

***************************************************************************

Belartaj Konkursoj
==================

Dum la Universala Kongreso okazis la permiado de la partoprenantaj verkoj
de Belartaj Konkursoj de UEA. Cxijaraj premiitoj laux la diversaj brancxoj
estas:
- Infanlibro de la jaro: 3 konkursintoj; Unua premio: "Kuniberto kaj
  Kilevamba" (G. Pausewang, tradukis Nora Caragea).
- Prozo: 18 konkursajxoj; Unua premio: "Sekretoj" (Paulo Sergio Viana,
  Brazilio); Dua Premio: "Malsukceso" (Dani Spielhofer, Auxstrio) kaj "Pro
  savo de Homo" (Lena Karpunina, Germanio).
- Teatrajxo: 3 konkursajxoj; premioj ne aljugxitaj.
- Poezio: 46 konkursajxoj de 17 poetoj; Unua premio: "Floraj haikoj"
  (Anatole Taras Lubovich, Usono); Dua premio: "Kio okazis?" (Anja
  Karkiainen, Finnlando); Tria premio: "Arte fari" (Marie-France Conde
  Rey, Francio).
- Eseo: 5 konkursajxoj; Unua premio: nealjugxita; Dua premio: "Mezuro de
  informo-kvanto" (Christian Riviere, Francio); Tria premio: "Diverseco:
  defio, ne minaco" (Istvan Ertl, Belgio).
- Kanto: Unua premio: "Pregxo el inter ruinoj" (Anatole Taras Lubovich,
  Usono); Dua premio: "Homarano" (Alejandro Cosavella, Argentino); Tria
  premio: "Jula enigmo" (muziko: Christian Spitzer kaj teksto: Christian
  Riviere, Francio).
- Videofilmo: Unua premio: "Plurspecaj eroj" (Sylla Chaves, Brazilio);
  Honora Mencio: "Felix Romuliana" (E-grupo de Zajecxar, Serbio).

Georgo Handzlik (KN 1312)

***************************************************************************

UEA-Komitato: nova elektokomisiono
==================================

La Komitato en sia lasta kunsido vendrede elektis tripersonan elekto-
Komisionon: s-ro Takeuti Yosikazu, Japanio; s"ino Edvige Tantin Ackermann,
Italio; s-ro Povilas Jegorovas, Litovio. Dum posta kunsido, la Komisiono
decidis, ke: oni kontaktos la landajn asociojn por interkonsiligxo pri
iliaj reprezentantoj antaux UEA; oni ekzamenos la konsiston de la Komitato
kaj la partoprenon kaj engagxigxon en la diversaj kampoj de la unuopaj
komitatanoj; oni informos pri elekto-reguloj de eventualaj novaj
Komitatanoj C de UEA.

***************************************************************************

Kongresaj Informoj pri la UK en Fortaleza
=========================================

En Fortaleza, Brazilio komencigxis la 87-a Universala Kongreso de
Esperanto.

Gxis la mezo de julio al la UK aligxis 1315 personoj, kio jam faras gxin
pli granda ol du plej lastaj ekstereuxropaj UK-oj: en Tel-Aviv (2000-a
jaro: 1212 kongresanoj) kaj Adelaide (1997: 1224).

Finfine aligxis 1488 personoj al la UK.

Laux www.uea.org

***************************************************************************

Delegita Reto
=============

La kunsidon de Delegita Reto, DR gvidis Michela Lipari, estrarano pri Landa
Agado, kun cxeesto de Delegitoj el Finnlando, Usono, Nederlando, Japanio,
Brazilo, Estonio kaj Francio. El la diversaj demandoj, sugestoj kaj
informoj, notindas la sciigo pri enkondukebleco rete de la Jarlibro,
ankoraux en provo sub la zorgoj de estrarano pri informado. Dezirindas
kontaktoj inter la landoj kaj informoj por kaj pri Delegitoj laux BR-DR.
Estis ankaux analizataj la eblecoj de pli ampleksa komunikad-sistemoj por
komuna kunlaborado.

***************************************************************************

Esperanto alte flugas
=====================

La julia numero de Ecaro, magazino por pasagxeroj de Varig, la oficiala
kongresa flugkompanio, mencias nian Kongreson en sia listo de eventoj por
Auxgusto.

***************************************************************************

Landa agado
===========

La koncerna UEA-estraranino Michela Lipari klarigis pri la strukturo, ecoj
kaj taskoj de tiu fako. Gxi celas i.a. kolekti pli da informoj pri la
surlokaj agadoj. Sxi prezentis la diversajn komisionojn kaj fondajxojn de
UEA ligitajn al Landa Agado. I.a. oni eksciis pri la projekto Flugiloj de
Facila Vento, laux kiu UEA, kunlabore kun TEJO, sendos junajn instruistojn
al landoj, kie tiuj mankas. La publiko petis informojn pri la temo
"gxemelaj urboj" kaj estis pluraj intervenoj pri spertoj de kunlaboro,
ekzemple inter Cxinio kaj Japanio, inter Flandra kaj Kuba Esperanto-
Asocioj, kaj pri gxemeligxo inter landoj por negocoj.

Josias Barbosa, Brazilio kaj Maritza Gutierez, Kubo

***************************************************************************

Instruado en la futuro
======================

Dum la tago de la lernejo, marde okazis diskuto pri "Instruado de Esperanto
en tradiciaj lernejoj kaj per interreto". Okazis intersxangxo de multaj
spertoj.

***************************************************************************

Internaciaj Ekzamenoj
=====================

En la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA sukcesis 9 personoj. Ni gratulas
ilin!

***************************************************************************

Finigxis la UK en brazilio
==========================

Kongresa Rezolucio de la 87-a UK

La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo, Brazilio
de la 3-a gxis la 10-a de auxgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58
landoj, kun la temo "Diverseco "sxanco ne minaco":

Konstatas, ke la dauxranta integrigxo tutmonda kondukis al pozitivaj
rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaux al
malegalecoj kaj al la cxiam pli rapida perdigxo de malgrandaj lingvoj kaj
kulturoj;

Gratulas UNESKO-n pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura
diverseco, ekzemple per la Tago de la Gepatra Lingvo je la 21-a de februaro
cxiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Gxenerala Konferenco alprenis je la
2-a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco;

Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la
idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neuxtrala komunikilo
transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca intersxangxo de
kulturaj valoroj;

Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura
diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto"movado kunlabori kun
cxiuj organizajxoj, kiuj okupigxas pri la kultura dimensio en internaciaj
aferoj.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

20-23.09. Internacia Amikeca Renkontigxo, Aylesford, Kent. Inf: IAR-02, 7
Hampton, Great Holm, Milton Keynes, MK8 9EP, Britio. Tel:
+44-(0)1908-564004. Rete: terry"page@forigu.supanet.com
* * *
21-22.09. Auxtunaj Tagoj de E-Asocio de Finnio. Inf: Aini Vaaraniemi,
Vaarajarventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando. Rete:
aini.vaaraniemi@forigu.pp.inet.fi
* * *
21-29.09. 28-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, 22-a
Pola Studadsesio de AIS San Marino kaj 3-a Internacia Simpozio por Euxropa
Integrigxo, Bydgoszcz. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net
* * *
22.09-01.10. Festivalo de Babilono, Bagdado. Inf: Himyar M. Al-Resheed Al-
Zubaidy, Saidia 821/90/21. POBox 5820, Bagdad, Irako. Tel: +964-1-5537514.
Rete: himyar@forigu.uruklink.net
* * *
26-29.09. 13-a Montkabana Renkontigxo (por montmigremuloj kaj naturamikoj),
Logarska Dolina, Slovenio. Inf. Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10
000 Zagreb, Kroatio, tel.: +385-1-913654626, rete:
vanja.radovanovic@forigu.etk.ericsson.se
* * *
27-29.09. XVIII-a Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES" en Poznan. Inf:
Pawel Janowczyk, ul. Zawady 2/7, PL-61"002 Poznan, Pollando. Tel.
+48-61-8755879 Rete: janowczykpawel@forigu.poczta.onet.pl
* * *
27-29.09. Renkonto de katoloka sekcio en Zeliv (Jxeliv). Inf: Inf: Miloslav
Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio. Rete: msvacek@forigu.iol.cz
* * *
28-30.09. 22-a Nordokcidenta Regiona Esperanto"Konferenco en Sidney (Brita
Kolumbio, Kanado). Inf: Norek, 765 Braemar Avenue, Sidney, BC, V8L 5G5,
Kanado. Tel.: +1-250"6561767,. Rete: Iwolemskatl@forigu.aol.com
* * *
30.09. Limdato por 6-a Video-festivalo de E-filmoj, Esperanto-societo de
Maribor. Inf: Esperanto-societo, SI-2000 Maribor, Besednjakova 1, Slovenio.
Rete: zlatko.tisljar@forigu.siol.net
* * *
30.09-05.10. Auxtuna Internacia Foiro en Plovdivo, Bulgario -reale aux
virtuale. Posta la fouro dutaga seminario kun temo: Problemoj de Internacia
Esperanto-komerco. Inf: rete: lasto1@forigu.hotmail.com
* * *
04-06.10. 89-a Japana Esperanto-Kongreso Floru Kulturo Porpaca en
Surikamitei Otori. Inf: Japana Esperanto"Instituto, Sinzyjuku-ku Waseda-
mati 13-3, Tokyo-to 162-0042, Japanio. Tel: +81-(0)3-32034581, fakso:
+81-(0)3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp
* * *
04-06.10. Faulhaber-Semajnfino pri komunikado en konferencejo Mennorode,
Elspeet. Inf: Sally Krombee.van Aartsen, Vijverstr. 3, NL-4421 AW Kapelle,
Nederlando.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Mondfederistoj por Esperanto
============================

La 24-a Monda Kongreso de la Mondfederista Movado (World Federalist
Movement, WFM), kiu kunsidis en Londono, Britio, de la 11-a gxis la 15-a de
julio 2002, akceptis la cxi sekvan rezolucion pri Esperanto:
- Konsiderante ke demokrata monda federacio postulas la intersxangxon de
  ideoj inter cxiuj en la monda komunumo,
- Konsiderante ke la Esperanto-movado subtenas la mondfederistajn idealojn
  de mondcivitaneco kaj egalaj rajtoj por cxiuj membroj de la monda komunumo,
- Konsiderante ke cxi tiu organizajxo en la jaro 1977 alprenis rezolucion,
  kiu indikas ke mondfederistoj devus uzi Esperanton,
- Konsiderante, ke la Mondfederista Movado estas membro de la Koalicio por
  Internacia Help-lingvo,

Ni rezolucias

ke la Mondfederista Movado kuragxigu siajn membrojn lerni la nenacian
lingvon Esperanton.

La laboro por akceptigi cxi tiun rezolucion pri Esperanto (kiu estas la dua
en tiu medio), komencigxis proksimume antaux unu jaro, pro iniciato de
konataj esperantistoj-mondfederistoj, Etsuo Miyoshi kaj Ron Glossop.

Universala Esperanto-Asocio helpis ilin tra la tuta jaro, kaj arangxis por
ili surlokan subtenon fare de la britaj esperantistoj, kaj provizis ilin
per materialo por disdoni.

Okazis speciala kongresa evento dum la vespero antaux la vocxdono pri
"Esperanto kaj Mondfederismo", kiun proksimume sesdek personoj cxeestis.
David Thornell, Prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, prezidis.
Parolojn prezentis Etsuo Miyoshi, David Kelso, Charles Rowe, kaj Ron
Glossop. Sekvis diskuto pri Esperanto kaj gxia rilato al la Mondfederista
Movado.

David Kelso (Direktoro de la Brita Esperanto-Asocio) cxefrolis kiel
organizanto de la esperantista partopreno. Sabate Norah Brown kaj David
Kelso starigis budon kaj dejxoris en gxi por informi la kongresanojn pri
Esperanto.

UEA
Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

***************************************************************************

INTERESE
////////

Jes kaj ne
==========

Se militisto diras: "Jes" - tio signifas "Jes". Se militisto diras: "Ne" -
tio signifas "Ne". Se militisto diras: "Povas esti" - tiam li ne estas
militisto!

Se diplomato diras: "Jes" - tio signifas "Povas esti". Se diplomato diras
"Povas esti" - tio signifas "Ne". Se diplomato diras "Ne" - tiam li ne
estas diplomato!

Se frauxlino diras "Ne" - tio signifas "Povas esti". Se frauxlino diras
"Povas esti" - tio signifas "Jes". Se frauxlino diras "Jes" - tiam sxi ne
estas frauxlino!

* * *

Sankta Helena
=============

Patrino interesigxas, kion sxia filino eksciis hodiaux dum leciono pri
historio. Tiu respondas:
- "Evidentigxis, panjo, ke Napoleono mortis sur Sankta Helena!"
- "Ho Dio mia, kiajn abomenajxojn oni rakontas en moderna lernejo!"

* * *

Estis mallume
=============

- "Junulo, cxu vi povas al mi klarigi," - furiozas kolerigita patro de
  junulino, "kial vi kisis mian filinon en tiu malluma angulo?"
- "Jes-jes, pacxjo, kiam mi sxin ekvidis cxe la lumo, mi mem demandas min pri
  tio."

Vladimir Vychegzhanin
Rete: family@forigu.vychegzhaniny.unets.ru
el Anekdotoj-en-Esperanto

***************************************************************************

Pruda Pacientino
================

Viro kaj juna virino eniras kuracistan kabineton. Kuracisto, al la virino:
- Se vi malsanas, sinjorino, mi petas ke vi senvestigxu....
Sed la virino videble malemas senvestigxi. Sxi subrigardas la viron.
Kuracisto:
- Sed sinjorino, senvestigxu do! Mi ja estas kuracisto. Prudeco maltauxgas
  cxi tie....
Sed la juna virino nur tordas siajn manojn, kaj ekploregas. Mirigite la
kuracisto demandas al la viro:
- Kio okazis al via edzino? Cxu sxi cxiam estas tiom nervoza?
La viro:
- Mi neniel scias. Mi jxus renkontis sxin en via atendejo...

* * *

Grava diferenco
===============

Kruko:
- Kio estas la diferenco inter mano de virino kaj tenilo de fritpato?
Baniko:
- Facile! Kiam oni metas kolbason en fritpaton, gxi sxrumpigxas!

* * *

Precizeco
=========

Bervala suboficiro aliras arbon kie embuskas liaj soldatoj. Li demandas:
- Kiom vi estas tie supre?
Soldato respondas:
- Ni estas tri, sinjoro suboficiro!
La suboficiro:
- Tio estas tro. Do, malsupreniru la duono el vi!

* * *

Eleganta solvo
==============

Bervala sinjoro jxus mortis, kaj la ploreganta vidvino diras al la
funebristo:
- Lia revo estus entombigxi portante frakon. Sed ni estas tro malricxaj por
  acxeti tion...
Kortusxite la funebristo decidas ke li devos provi fari ion por sxi. Kaj la
postan tagon sxi retrovas sian edzon en superbela frako. Sxi diras:
- Ho, kia gxojo! Li povos foriri kontente. Sed... kiom mi sxuldas al vi,
  sinjoro?
La funebristo:
- Nenion ajn! Laux hazardo, mortis hieraux vespere tiu alia sinjoro pro
  kortrombozo gxuste kiam li cxeestis monduman vesperon.
La vidvino:
- Ho, sed devis esti tre laborige, intersxangxi la vestojn....
La funebristo:
- Ho, tute ne! Ni simple intersxangxis la kapojn!Rikardo

el la retlisto Anekdotoj-en-Esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 236, auxgusto-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************