Eventoj, n-ro 234-235 retposxta versio ************************************** Titolpagxe: - Kiom kostas la komuna lingvo? - Cxu ni acxetu auxstrian radioprogramon? Arangxoj: - Kompleta monata kalendaro Demandoj: - Cxu ekzistas Esperanta kulturo? - Cxu Esperanto defendas malfortajn lingvojn? - Cxu la angla plenumas nun la rolon de Esperanto? Lingva agado: - Sekvinda agado! - Kiu(j) lingvo(j) por Euxropo? - Komparo de la angla kaj Esperanto Organizaj demandoj: - Pri aperigo de la vorto Esperanto sur objektoj - Krokodiloj - Pli da arangxoj - pli da publikeco Opinioj: - Monda strategio - partopreni en Eventoj - Rimarkoj pri dekdujara lernado de Esperanto Humuro: - Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon Tradukado: - Propraj nomoj en tradukitaj beletrajxoj Rubriko(j): - Korespondi deziras (4) "Eventa ludkvizo" Interese: - Asimilado malhelpas - Kalkulado *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kiom kostas la komuna lingvo? ============================= Enkonduko La globaligo postulas urgxan decidon pri la komuna lingvo ne nur de Euxropo, sed ankaux de la tuta mondo, sendiskriminacie kaj optimume. La nuna tendenco, kiu celas enkonduki respektive unu aux tri lingvojn (la anglan; aux la anglan, la francan kaj la germanan; aux unu gravan, unu najbaran kaj unu maloftan) grave diskriminacias inter la lingvoj, krome ekonomie kaj politike ne nur diskriminacias popolojn, sed estas krie malproksima de la optimuma. Laux sia celo gxi servas la kreon de fremdlingvo"scio de cxiu euxropa homo, tamen fakte kapablas - kaj interlande, kaj enlande -nur iom pligrandigi la lingvosciantan eliton, do plu diskriminacii homojn ecx interne de cxiu lingva komunumo. La du lingvopolitikaj principoj de la Euxropa Unio La gvidantoj, gvidaj oficialuloj de la Euxropa Unio esence kaj unusence fiksis du bazajn principojn. Vidu ekz. la Malferman Deklaron de la Euxropa Jaro de la Lingvoj, subskribitan de Viviane Reding, Euxropa Komisiitino por Edukado kaj Kulturo kaj Walter Schwimmer, cxefsekretario de la Euxropa Konsilio. La du bazaj principoj iom koncizigitaj estas la sekvaj: 1. La Euxropo de la estonteco, kiel tiu de la pasinteco kaj la nuntempo, estos la Euxropo de lingva diverseco. 2. Cxiu Euxropano devas havi la sxancon, en sia tuta vivo, lerni lingvojn, por gxui la kulturajn kaj ekonomiajn avantagxojn venantajn el la scipovo de lingvoj, krome havi la lingvan helpon al la evoluigo de toleremo kaj kompreno inter homoj de diversaj lingvaj kaj kulturaj fonoj. Nu, el punkto 1 unusence sekvas, ke a) la gepatrajn lingvojn oni devas zorgi, flegi kaj evoluigi, b) lernado de aliaj lingvoj estos bazita ankaux en la futuro plejparte sur la gepatra lingvo kaj tempe sekvos ties ellernon. Kaj el la punkto 2 sekvas, ke la lingvolernado nur tiujn ne involvos, kiuj gxin rifuzas kaj tiel deklaras sin kulture duagradaj civitanoj. Do la eblon de lingvolernado preskaux cxiuj pretendos. La du punktoj de la Deklaro ecx per unu vorto ne diras, kiom grandajn oferojn la lingvolernado postulos kaj kiu tiujn pagos. Tamen ni rigardu kian koston aux alian sxargxon signifas - supozante ke la gepatraj lingvoj plu vivas - la enkonduko kaj pluvivigo de nur unu tutmonde uzebla komuna dua lingvo. Por plua simpligo ni supozu, ke en la iom pli malproksima estonteco jam cxiuj libere povas kaj rajtas paroli sian gepatran lingvon kie ajn, kaj fakte kaj regule uzi gxin en sia naskregiono kaj en sia lingvo-komunumo, krome la plenkreskuloj en la tuta mondo jam scias kaj lauxnecese uzas ankaux la komunan lingvon akceptitan de la homaro, do jam nur la konstante naskigxantaj pli kaj pli novaj generacioj bezonas lerni la komunan lingvon.Financaj kaj naturaj investoj de la lingvolernado Enkonduko kaj dauxra uzo de ia komuna lingvo - se ankaux la konservado kaj pluevoluigo de la gepatraj lingvoj estas sincera celo - postulas enormajn kostojn por la lernado kaj instruado, ripetigxantajn de jaro al jaro en ne antauxvideble longa serio. Ties financa parto estas sxargxebla ankaux al la tuta socio - pli precize al la pagataj laboruloj (inkludantaj ankaux aliajn enspezohavantojn, kiel entreprenistojn kaj aliajn kiuj pagas imposton!). Tamen estas necesa ankaux la ofero de signifa parto de la propra vivo (lernotempo kaj spirita energio) de cxiu opa homo por la lingvolernado, ja tiu estas individua natur(al)a investo, ne transsxargxebla al kiu ajn kaj kio ajn kaj ne anstatauxigebla per mono. Ties bone mezurebla parto estas la lernotempo, sed malpli kaptebla parto estas la spirita energio. Estas probable, ke cxi lasta estas proporcia al la tempo, tamen ne senpere al la lernotempo, sed oni devas konsideri iom da antauxan akumulan tempon (aux postan regeneran tempon). En la sekvaj mi konsideros natura investo nur la senperan lernotempon kaj neglektas ankaux la akcesorajn kostojn (de enskribigxo, veturado, lerniloj, elektro, instruistoj k.a.). Se la elekto de la komuna lingvo ne estas farata suficxe zorge, la solvo (sxajne) bona por iu komunajxo povas postuli dekoblan oferon fare de la granda plimulto de la nacioj, kompare al la solvo plej bona kaj por cxiuj egale favora. Individua kaj tutsocia tempobezono de la lernado de fremdaj lingvoj Pri la tempobezono de la lernado de fremdaj lingvoj estas disponeblaj tre malmultaj precizaj statistikoj. Sed jam tiuj suficxas supozi ke por alproprigi lingvoscion, perbusxe kaj skribe kontentige uzeblan en komunlingvaj kaj fakaj rilatoj, homo de "averagxa lingvotalento" bezonas cx. 2000 laborhorojn (lernadon kun kaj sen instruisto) por la sistema lernado. (Cxi tiu nivelo kompreneble estas ankoraux malproksime de tiu de la gepatra lingvo. La necesa horonombro (en kurso, aux individue, kun aux sen privata instruisto ktp. sume) kompreneble dependas ankaux de la rilato inter la gepatra lingvo kaj la alia lingvo, de la lingvotalento, diligenteco, aliaj cirkonstancoj. 2000 horoj estas konformaj cx. al la laborhoroj de la kalendara jaro, t.e. al unu laborjaro. Por la socio kaj la individuo igxas grava la lingvoscio en junula agxo. Kompreneble estas kiuj kapablas altnivele alproprigi fremdan lingvon jam en la infanagxo, sed estos kiuj nur jam kiel plenkreskuloj (sed cxefe sub 30-jara agxo) dedicxas sin al efika ripetado de la "malsxparitaj" 2000 horoj. Nu, en cxi tiu agxo-intervalo (inter pacaj cirkonstancoj kaj stagna nombro da logxantaro) averagxa unujara generacio estas konsiderebla cx. 1,5% de la logxantaro. Do cxu en lernejana, cxu en plenkreskula agxo, 1,5% de la logxantaro devas cxiujare aperi kiel novaj lingvosciantoj, cxar ili anstatauxas la samjare formortintajn aux pensiuligxintajn (kiuj laux nia supozo jam cxiuj sciis la lingvon).1,5% de la nunaj 6,1 miliardoj da logxantoj de la Tero estas 90 milionoj da homoj. Ili povas plenumi 90 milionojn da laborjaroj/jaro = 180 miliardoj da laborhoroj da natura tempinvesto en cxiu jaro. La sorto de la agadoj kaj enspezoj sxovitaj posten pro la lingvolernado Estas evidente, ke la tempo de unu laborjaro utiligita por lingvolernado sxovas unu jaron posten aliajn agadojn (lernado, laboro, familia vivo, amuzigxo, ripozo k.a.) kaj enspezojn. Ties unu parto definitive elfalas el la vivo aux realigeblas nur je la forlaso de aliaj agoj kaj enspezoj, cxar la vivo ne estas plilongigebla per lingvolernado. Principe la tempo de pensiuligxo ne povas sxovigxi pli posten, do unu jaro (la lasta) perdigxas el la aktiva vivperiodo, kiu kutime produktas la plej altan salajron, kies perdo signifas perdon de konsiderinda monsumo, kaj por la koncernato, kaj por la heredantoj. Kompreneble ne estas dubo ke pro la lingvoscio aperas enspezaj kaj plezuraj avantagxoj ne atingeblaj sen lingvoscio, kiuj povas superi tiujn neatingeblajn sen lingvoscio. Tamen la plej bona solvo estus, se la tempobezono de la lingvolernado estus radikale malpliigebla al eta frakcio de la supre traktita unu laborjaro/persono (aux 2000 laborhoroj/persono), cxar tiam la perdo pro la lingvolernado ne estus signifa, tamen la avantagxoj de la lingvoscio komplete realigxus. Kaj tio estas fakte ebla. Mi notas, ke kompare al la naturaj elspezoj (tempo, energio) por la lingvolernado, la akcesoraj financaj elspezoj, jam menciitaj, krome la reduktite restontaj tradukbezonoj ne estas neglekteblaj, sed mi ne deziras nun okupigxi pri tiuj. En la sekvaj, kiel gxis nun, mi mencias forte rondigitajn nombrojn, ke la leganto povu sekvi la esencon kaj la magnitudo- ordojn pli facile. Kiom da homoj scias, kaj kiom da devus lerni la anglan? Miaj sekvaj konstatoj estus validaj principe por kiu ajn nacia lingvo, kion oni elektus por la komuna lingvo de la homaro. Nur cxar - pro diversaj kauxzoj ekonomiaj kaj politikaj - nun la angla sxajnas la plej forta kandidato por la komuna lingvo - kaj en Euxropo, kaj en la mondo -, tial mi parolas konkrete pri la angla. Laux gepatra lingvo en la Euxropa Unio (kun 400 milionoj da logxantoj) estas nur 60 milionoj (15%) da anglalingvuloj kaj 340 milionoj (85%) da ne- anglalingvuloj. En la tuta Euxropo (kun 700 milionoj da logxantoj) estas la samaj 60 milionoj (9%) da anglalingvuloj kaj 640 milionoj (91%) da ne"anglalingvuloj. En la tuta mondo estas nur 400 milionoj (7%) da denaskaj anglalingvuloj kaj 5,7 miliardoj (93%) da denaskaj ne"anglalingvuloj. La tempo bezonata por la alproprigo de la angla en EU kaj en la tuta mondo La alproprigo de la angla en EU koncernas cxiujare 1,5%-ojn, t.e. 5 milionojn da personoj el la 340 milionoj de la tuta ne"angla logxantaro. La necesa jara tempinvesto por lerni la anglan do estas 5.000.000 da laborjaro/jaro = 10.000.000.000 laborhoroj/ jaro en la ne-anglaj landoj kaj samtempe nulo datempinvesto en la du anglalingvaj landoj. Tio signifas ke la ne-angloj de EU malhavas same tiom da tempo por alproprigi sciencojn kaj fakojn kaj gxui sportojn, hobiojn, ripozon ktp., kiun ili havintus sen la lingvolernado. La laborjaro de la lingvolernantoj estas nepagata laborjaro de 1,5% de la logxantaro (ili vivas el la subtenoj venantaj el la imposto de la pagate laborantaj 40% de la logxantaro). Estas inde ankoraux mencii, ke se ni konsideras 40 jaroj la aktivan tempon de la laboruloj (kiam ili pagate laboras), unu laborjaro estas ties 2,5%. Do la jara produktiveco de la ne"anglaj landoj malkreskas per 2,5% pro la elfalo de la lingvolernanta generacio. (Samtempe la nombro de la apogenduloj kreskas pro la lingvolernantoj.) Cxi tiu 2,5%-a manko tenas la produktivecon kaj konkurenckapablon de la ne"anglaj landoj dauxre sub tiu de la anglalingvaj landoj, aux alimaniere: tiu manko trudas la ne-anglajn landojn malkreskigi la vivnivelon de la laboruloj kaj ties familianoj, ke la lando restu konkurenckapabla. Se en la malproksima estonteco la komuna lingvo disvastigxas inter la logxantaro de la tuta mondo, kaj tiu estos la angla, tiam jam 0,015 x 5.700.000.000 = 85.000.000 da personoj devas cxiujare aperi kiel novaj lingvosciantoj, kio signifas 170.000.000.000 da laborhoroj/jaro da natura investo parte de 5.700.000.000 da ne-anglaj homoj. [Se cxi tiun tempon ni transformas per horsalajro 5 USD/laborhoro, la monvaloro de la natura investo de la lingvolernado estas 850.000.000.000, t.e. 850 miliardoj da USD/jaro, kiu sumo kune kun la financaj investoj por la instruado superas 1000 miliardojn (euxropece 1 bilionon, usonece 1 trilionon) da USD/jaro.] La investo, cxu natura, cxu financa, de la 400 milionoj da anglalingvuloj estas nulo. Kontrauxe la amaso de la studentoj veturantaj al la anglalingvaj landoj por lerni la anglan ecx nun jam signifas enorman enspezon en la bilanco de tiuj landoj. Ankaux pli kaj pli da anglalingvuloj laboras pagate en la neanglalingvaj por instrui la anglan aux plenumi oficojn postulantajn anglan scion. La individua kaj tutsocia tempinvestoj bezonaj por la lernado de Esperanto en EU kaj en la tuta mondo Ni iom studu kiom da investoj bezonus la lernado de la lingvo Esperanto kiel komuna lingvo. Por sisteme lerni Esperanton (se la motivoj havatas!), kio rezultigas bone uzeblan lingvoscion por la internaciaj kontaktoj de unuopuloj, oni averagxe bezonas 200 laborhorojn = 0,1 laborjaron, t.e. unu iom strecxitan labormonaton). Se la komuna lingvo de EU estos Esperanto, estos bezonata cxiujare unu unujara generacio el la tuta, angla kaj ne-angla, 400-miliona logxantaro de EU, do rondcifere 6 milionoj/jaro da novaj lingvosciantoj. Tiuj, multiplikate per 0,1 laborjaro, t.e. 200 laborhoroj, faras resp. 600.000 laborjaroj/jaro, aux 1.200.000.000 da laborhoroj/jaro da lingvolernan tempinveston (kio estas nur 12%-oj de la 10.000.000.000 da laborhoroj/jaro bezonataj por la lernado de la angla), kaj tiu distribuigxas proporcie al la nombro de la logxantaro, do - kaj ekonomie, kaj politike - sen diskriminacio inter la anglaj kaj neanglajpopoloj kaj inter la diversaj sociaj tavoloj de EU. Mi notas, ke la alproprigo de Esperanto tiom plifaciligas ankaux la lernadon de la angla [Frank 1980] (aux de alia nacia lingvo), ke la du lingvoj lernataj unu post la alia sume bezonas malpli da tempo (eble 1500-1800 horojn/persono), ol la angla sola (2000 horojn/persono), kaj ene de la 2000 laborhoroj ecx tria lingvo - sur pli modesta nivelo -estas alproprigebla. (Tiamaniere - ofere tamen unu laborjaron por lingvolernado - povus plenumigxi ankaux la revo de EU, ke cxiu sciu du"tri fremdajn lingvojn.) Se oni elektas Esperanton la komuna lingvo de la tuta mondo, el la 6.100.000.000 da logxantoj de la Tero rondcifere 90.000.000 da novaj lingvosciantoj estas bezonataj cxiujare, kiuj atingis tiun scion per natura investo de 9.000.000 da laborjaroj/jaro = 18.000.000.000 da laborhoroj/jaro. (Multiplikinte tiun kvanton per horsalajro 5 USD/laborhoro, la rezulto estas 90.000.000.000 da USD/jaro anstataux la supre menciita 850.000.000.000 da USD/jaro, kiun lastan sumon la lernado de la angla bezonus. Do la tempo kaj la mono bezonata por Esperanto estas nur 10,6 %-oj de tiuj bezonataj de la lernado de la angla. Kompletigite per la financa kosto de la instruado, la rezulto estas cx. 100 miliardoj da USD/jaro por Esperanto, dum cx. 1000 miliardoj da USD/jaro por la angla. Cxi tie mi mencias ke en 1999 la sumo de la militistaj elspezoj de la 15 plej sinarmemaj landoj estis 575 miliardoj da USD [The Defence]. Literaturo - Frank, H.G. 1980: Kibernetike-pedagogia teorio de la lingvo-orientiga instruado. IX-a Internacia Kongreso de Kibernetiko, Namur. Kibernetiko de la homa lingvo, 123-144. Hungara Esperanto-Asocio k Instituto pri Kibernetiko, Budapest & Paderborn. - Gados, Laszlo 1999: Egyenes beszed nyelvugyben (Rekta parolo pri la lingva afero). Human Europa Szovetseg. Zalaegerszeg. - Haszpra, Otto 1978: La vera kosto de la multlingveco. Budapesxta Informilo, decembro, p. 11. - Haszpra Otto 2001: Az eszperanto harmas haszna (Triopa utilo de Esperanto). Magyar Tudomany 2, pp. 219-221; Ezredfordulo 2, pp. 30-31 - http://www.eurolang2001.org/eyl/EN/INFORMATION/AboutEYL/AboutEYL1_en.htm - Piron, C. (2002): Pluraj retmesagxoj pri diversaj kostoj de la multlingveco. rebato@forigu.yahoogroups.com - Selten, Reinhard (red.) 1997: La Kostoj de la Euxropa Lingva [Ne-]Komunikado. "espERAnto" radikala asocio, Roma. - The Defence Budget (La bugxeto de defendo) 2000. En: Stockholm - International Peace Research Institute Gxearbook 2000. Otto Haszpra *************************************************************************** Cxu ni acxetu auxstrian radioprogramon? ======================================= En la "ricxa" Euxropo cxie mankas mono - nun Auxstrio forvendas sian internacian radiostacion ROI. Ne nur mankos la Esperantlingva programo kun lokaj temoj auxstriaj, disauxdigitaj ankaux en la interreto kaj la interreta prezentejo de Radio Havano sed ankaux la laborlokoj de gesamideanoj. Tamen: 25.000 EUR estas sumo, kiun neniu Esperanta organizajxo ene de kelkaj semajnoj povas skui el la maniko. Ankaux cxe UEA kiel la sendube plej membroricxa organizajxo tiu acxeto konsumus netolereble tro grandan parton de la budgxeto. Se ni vere havus superfluan monon por acxeti programspacon, tiam estus la demando, cxu ne riceveblas cxe alia radiostacio pli ampleksan programon por malpli multe da mono? Kvankam ekzemple Kubo vere ne nagxas en konvertebla mono, la gesamideanoj tie tamen produktas Esperantlingvan radioprogramon. Estus do interesa demando, cxu niaj ankaux ne senlimaj rimedoj cxe Radio Havano ne povus kovri la versxajne pli modestajn sendokostojn, ebligi la necesan pligrandigon de la redaktista tacxmento por multobligi la cxiusemajnan elsendtempon kaj starigi propran esperantlingvan retpagxon, kie eblas denove (post antauxvidebla fino de la ligo cxe ROI) auxskulti la programon? Peter Hauser Pf. 401243, DE-63277 Dreieich, Germanio *************************************************************************** w w w . e v e n t o j . h u *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 31.08-07.09. Folkloraj Renkontigxoj en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 01-08.09. Humanismaj Esperanto-semajnoj en Cxervar-Porat. Temo: Ludoviko Zamenhof -humanisto por 21-a jarcento. Inf: Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr * * * 02-09.09. Tutmonda Konferenco pri Kibernetiko, Nitra. Inf: AProf. Dr. habil. Eva Polakova, PF UKF, Tr. A. Hlinku 1, SK"949 74 Nitra, Slovakio. Tel/fakso: +421-37-6511013. Rete: epolakova@forigu.ukf.sk * * * 02.09-31.12. 4-monata plentempa kurso de Esperanto cxe la Popolaltlernejo de Karlskoga, Svedio. Inf: Lars Forsman rete: lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se * * * 06-80.09. 1-aj Someraj dialogoj - stagxo en la Esperanto-Restadejo en Monistrol de Montserrat (Barcelono). Inf: Barcelona Esperanto-Centro, Cami del Pou 9, ES-08691 Monistrol de Montserrat, Hispanio. Tel: +34-679715982 aux +34-933338081 * * * 06-08.09. 13-a jarkunveno de REFA, Rumana Esperanto"Fervojista Asocio en Sibiu. Inf: S-ino Rodica Todor, Bdul Valea Cetatii 22, Bl. B24, Sc.A Ap.5, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel: +40-268-320504. Rete: rodica_todor@forigu.yahoo.com * * * 07-08.09. Skota Studrondo, Dunblane, Skotlando. Inf: E-Asocio de Skotlando, 47 Airbless Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio. Tel: +44-1698-263199. Rete: david@forigu.bisset100.freeserve.co.uk * * * 07-14.09. Renkontigxoj kun Klasika Muziko en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 07-14.09. 3-a Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas" en Sankt-Mikaela Observatorio, suda Francio. Inf: Alex Mikishev, AEK, str. Uziel 120/8, IL-52302, Ramat-Gan, Israelo. Rete: astroek@forigu.yahoo.com * * * 09-15.09. Postkongresa (BEA) Nigramara Feriado, Sarafovo-Kiten-Sozopol. Inf: B. Leonov, Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 10-15.09. IBIRE 02 - La dua Internacia biciklista renkontigxo, Dobrichovice apud Prago. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava"pech.cz * * * 13-17.09. 16-a Kongreso de Itala-Katolika Unuigxo de Esperantistoj en Marina di Pietrasanta (Lucca). Inf: Gianni Conti, via Filzi 51, IT-20032 Cormano (MI), Italio. Tel. +39-02"66301958. Rete: cont.gio vanni@forigu.tiscali.it14-21.09. 4-a Kongreso de Esperantista Handikapuloj en Janske Lazne. Inf: Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, Na Okrouhliku 953/21, CZ-530 03 Pardubice, Cxehio. Rete: josef.hron@forigu.vakpce.cz * * * 14-21.09. Folkloraj Renkontigxoj, Sxakturniro en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 20-23.09. Internacia Amikeca Renkontigxo, Aylesford, Kent. Inf: IAR-02, 7 Hampton, Great Holm, Milton Keynes, MK8 9EP, Britio. Tel: +44-(0)1908-564004. Rete: terry-page@forigu.supanet.com * * * 21-22.09. Auxtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando. Inf: Aini Vaaraniemi, Vaarajarventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando. Rete: aini.vaaraniemi@forigu.pp.inet.fi * * * 21-29.09. 28-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, 22-a Pola Studadsesio de AIS San Marino kaj 3-a Internacia Simpozio por Euxropa Integrigxo, Bydgoszcz. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net * * * 22.09-01.10. Festivalo de Babilono, Bagdado. Inf: Himyar M. Al"Resheed Al- Zubaidy, Saidia 821/90/21. POBox 5820, Bagdad, Irako. Tel: +964-1-5537514. Rete: himyar@forigu.uruklink.net * * * 26-29.09. 13-a Montkabana Renkontigxo (arangxo por montmigremuloj kaj naturamikoj), Logarska Dolina, Slovenio. Inf. Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10 000 Zagreb, Kroatio, tel.: +385-1-913654626, rete: vanja.radovanovic@forigu.etk.ericsson.se * * * 27-29.09. XVIII-a Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES" en Poznan. Inf: Pawel Janowczyk, ul. Zawady 2/7, PL-61-002 Poznan, Pollando. Tel. +48-61-8755879; +48-602-283242 Rete: janowczykpawel@forigu.poczta.onet.pl * * * 27-29.09. Renkonto de katoloka sekcio en Zeliv (Jxeliv). Inf: Inf: Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio. Rete: msvacek@forigu.iol.cz * * * 28-30.09. 22-a Nordokcidenta Regiona Esperanto-Konferenco en Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). Inf: Norek, 765 Braemar Avenue, Sidney, BC, V8L 5G5, Kanado. Tel.: +1-250-6561767, fakso: +1"250-656-0502. Rete: Iwolemskatl@forigu.aol.com * * * 30.09. Limdato por 6-a Video-festivalo de E-filmoj, Esperanto"societo de Maribor. Inf: Esperanto-societo, SI-2000 Maribor, Besednjakova 1, Slovenio. Rete: zlatko.tisljar@forigu.siol.net *************************************************************************** DEMANDOJ //////// Cxu ekzistas esperanta folkloro? ================================ Antaux longe oni intervjuis min pri esperanto por la helsinka radiostacio Radio City. La intervjuisto, Jarkko Luoma, demandis min surprize: Cxu ekzistas esperanta folkloro? Mi antauxe neniam pensis pri cxi temo kaj iom balbute rakontis pri kelkaj bagateloj. Sed por mi, iama studento pri folkloristiko, cxi demando insiste restis en la kapo. Esperanta folkloro estas kampo ne pristudita. Dum abundas studoj lingvaj kaj historiaj, preskaux mankas studoj pri la parolkomunumo, studoj sociologiaj kaj speciale studoj folkloraj. Parolkomunumo tiom vasta geografie kaj tiom malkohera pluraspekte certe ne estas la plej facila studkampo. Cxu elirpunkte pli trakti Esperantujon kiel hobian rondon aux kiel etnon... certe ne etno, sed pli da etnaj trajtoj ol en golfklubo? Bedauxrinde mi ne trovas suficxajn tempajn eblojn vagadi tra Esperantujo, kolekti auxtentikan materialon sisteme, enketadi kaj intervjuadi. Tiel cxi suba ne prezentos al vi profundan folkloran studon, sed nurajn pensojn, impresojn kaj observojn kaj kelkajn gvidliniojn al la temo. Se ili vekos diskuton kaj mi ricevos respondojn al kelkaj demandoj, bonege. Kio estas folkloro? La vorton folkloro oni facile, sed false ligas al pratempeco, kamparaneco, maledukiteco kaj al kicxaj klisxoj pri popoldancantoj, naciaj kostumoj kaj deklamantoj de kalevalaaj poemoj. Tamen folkloro kaj folklorajxoj same apartenas al la moderna mondo kaj ni cxiuj estas ecx se senkonscie - uzantoj de folklorajxoj. La vorto folkloro devenas de vortoj "folk" (popolo) kaj "lore" (heredita tradicio). Gxi signifas popolan kulturon. Folklorajxo povas esti same bone popolfabelo aux pratempa plorkanto kiel infana ludpoemeto, imago pri najbaraj popoloj, urba legendo pri kato en mikroforno aux sxerco pri niaj politikistoj. Homgrupo estas folklora unuo Kiam ni parolas pri popola kulturo, ni memoru, ke "popolo" ne nepre signifas tutan nacion, sed povas esti kiu ajn grupo da homoj kun ia komuna bazo. Povas temi pri popolo de tuta Euxropo, popolo de unu sola lando, de certa agxgrupo en la lando, pri lernantoj de certa lernejo, pri enlogxantoj de iu urbo aux vilagxo, pri homoj de certa laborejo, sportklubo aux ajna alia hobia rondo. Popolo povas signifi ecx tre malgrandan rondon, konsistantan el nur kelkaj personoj. Ekz. unu sola rokbando aux hospitala cxambropleno da pacientoj povas fondi propran folkloran unuon. Cxiuj tiuj grupoj havas sian folkloron. Ni cxiuj apartenas al pluraj grupoj. Ni estas kontinentanoj, nacianoj, familianoj, reprezentantoj de niaj agxoj. Folklorajxoj kiuj estus absolute samaj por cxiu, egale cxu infano aux pensiulo, cxu vilagxano aux helsinkano ne nepre ekzistas. Ankaux esperantistoj evidente formas homgrupon, kiu havas plurajn subgrupojn. La elira supozo sekve estas, ke ankaux esperantistoj devus havi sian propran folkloron. Tamen paralele al la cxi supra mencio, esperantajfolklorajxoj ne nepre estas la samaj por cxiuj esperantistoj en la mondo, same por euxropanoj kiel por ekstereuxropanoj, same por junularo kiel por maljunularo. Busxa kulturo senauxtora Folkloro signifas busxan kulturon, male al la literatura tradicio. Pratempe oni rakontis dum mallumaj vesperoj fabelojn kaj longajn epikajn poemojn por distri sin. Tiuj poemoj apartenis al busxe heredita tradicio, ili ne aperis libroforme. La rakontistoj ofte ecx ne scipovis legi. Same nuptotradicioj aux kredo je feoj kaj koboldoj ne aperis libroforme, sed en la busxa, praktika tradicio. Ili heredigxis de generacio al alia aux de grupo al alia. Tiel ankaux la nunaj folklorajxoj: De kontinento al alia, de lernejo al alia, de pli agxaj infanoj al pli junaj. Karakterizajxo de folkloro estas ankaux gxia anonimeco. Folklorajxoj ne havas auxtoron. Oni ne povas ligi iun rakonton, sxercon aux anekdoton al difinita persono. Folklorajxoj naskigxas kaj cirkulas en la grupo kaj havas nebulan originon. Nuntempe la limoj inter busxa kaj literatura tradicio jam ne plu estas tute klaraj. Sxercoj pri blondulinoj, basistoj aux pri Bill Clinton, unue vivaj nur en la busxa tradicio, baldaux eksplode disvastigxas rete aux aperas baldaux kajerforme. Kampoj de folkloro Sekve mi uzos diversajn kampojn de finna folkloro kiel skeleton por pli facile trovi esperantajn folklorajn fenomenojn, ecx se estas parte absurde provi trovi paralelojn ekster fenomenoj de finna folkloro kaj tiu de hobia grupo - nu, ni vidu. Popolpoezio Popolpoezion oni povas dividi en tri grupojn: Al epika (rakonta) poezio, al lirika (prisenta) poezio kaj al rita poezio. Epika popolpoezio pri herooj, samkiel lirikaj plorkantoj en la moderna mondo estas jam mortaj tradicioj. Sed almenaux en nia finna popola tradicio rita poezio plu havas rolon. Temas pri tiuj etaj rimoj, kiujn oni ofte ecx ne konceptas kiel poezion: Dirajxoj kiujn oni uzas en konkreta cxiutaga situacio aux la tuta ludpoezio kaj mokpoezio de infanoj. Cxu rita poezio ekzistas en Esperanto? Se iam naskigxintus tradicio, ke enirante la kongresejon LKK-anoj silente suspirus "Je animoj de Zamenhof, Grabowski kaj Kabe, iru la kongreso glate", temus pri rita poezio. Sed tiel oni ja ne agas. Naskigxo de infana (Bone rimarku: De infanoj mem, ne kreita de plenkreskuloj) lud- kaj mokpoezio bezonas koheran grupon kaj oftan kontakton inter la grupanoj. Gxi naskigxas dum kortaj ludoj kaj konfliktoj aux en infangxardenoj. Ecx se ja ekzistas esperantaj denaskuloj, kiuj sendube ludas kaj inter si konfliktas esperante, cxu kontaktoj inter tiuj infanoj estas tiom oftaj, ke ili havas la eblon krei inter si rimojn por ludoj kaj mokoj? Rakonta tradicio Rakonta tradicio kutime floras cxiufolklore.Al rakonta tradicio apartenas rakontado de fabeloj - modernmonde jam morta tradicio (Ne miksu kun legado aux rakontado de fabeloj de Grimm!) -, sxercoj, klacxoj, rakontoj kaj legendoj. Nu, klacxoj cxiumedie ekgxermas kaj disvastigxas, ankaux esperante. Aux cxu vi ankoraux ne auxdis, kio VERE okazis en la salono Fritzon meznokte dum KEF? Same certe sxercoj. La plej fekundaj kampoj por naskigxo de sxercoj estas kutime najbaroj, politikistoj aux aliaj gravaj homoj kaj instancoj. Nur pensu, kiom da sxercoj vi jam auxdis pri Ahti Karjalainen, Martti Ahtisaari, Bill Clinton aux pri svedoj kaj rusoj. En Esperantujo ni povus trakti UEA-n, CO-n, landan asocion kiel "politikistojn". Ankaux Zamenhof mem devus esti bona grundo por sxercoj. Najbaran valoron povus porti volapuko kaj ido. Sed mi malbone konas sxercojn por rakonti al vi konkretan ekzemplon. Tamen io pure esperanta devas ekzisti. Cxu vi ne auxdis pri idisto, volapukisto kaj esperantisto kiuj bierumas dum kongreso? Kion diris Zamenhof al Grabowski survoje al klubvespero? Legendoj estas rakontoj pri sanktuloj kaj sanktaj temoj, rakontoj siaflanke estas traktataj kiel vero. Rakontoj kompreneble en Esperantujo ekzistas. (Vidu pli sube "Memora tradicio!") Cxu legendoj ankaux? La funkcio de legendoj estas firmigi kredon de iu grupo pri certa fenomeno. Pratempe oni legendumis kaj rakontadis pri renkontoj kun feoj, koboldoj, diabloj kaj tiel firmigis la kredon pri ekzisto de tiuj estajxoj. Kio pri la rakonto pri naskigxo de Esperanto? "Jam infanagxe Zamenhof ekkomprenis la gravecon de komuna, internacia lingvo kaj ties signifon por la monda paco... ". Cxu vere tiel aux cxu jen legendo? Kio se Zamenhof fakte estis simple ambicia homo, jxaluzeta, kun neniomaj noblaj celoj, volis nur krei lingvon pli bonan ol aliaj tiutempaj planlingvoj kaj hazarde sukcesis pli bone ol la aliaj?! Cxu ne cxi tia mallegendo detruus la entuziasmon kaj mondkoncepton de pluraj esperantistoj? Kaj kiel fakte okazis la naskigxo de verbo "krokodili"? Cxu vere aperis stulta krokodilo en sveda lernolibro aux cxu jen temas pri plia legendo? Miniloro Miniloro signifas folklorajxon tre kurtforman. Ofte temas pri unu sola frazo. Temas pri popolaj dirajxoj, proverboj, enigmoj, trompfrazoj, perifrazoj kaj komparoj. Zamenhofajn proverbojn ni esperantistoj certe konas, sed cxu ankaux folkloraj minilorajxoj ekzistas? Minilorajxoj estas cxiulingve kampo kutime tre prospera. Ecx infanoj facile uzas kaj kreas diversajn komparojn, perifrazojn kaj enigmojn. Perifrazumi kaj enigmumi tamen postulas de la parolanto kaj auxskultanto tre firman lingvan bazon. Ne nurkorekton, sed kreivon kaj spontaneon en parolaj kuntekstoj. Nu, kiom da perifrazoj vi mem konas Esperante? Morta kiel...? Ebria kiel...? Aux kiom da esperantistoj vi persone konas, kiuj ecx teorie kapablus spontanee-babile krei esprimivajn komparojn kaj proverbojn? Mi ne konas multajn. Kelkajn mi auxdis. Vera perlo jen gxi perfekte sekvas formulecon de komparoj kaj aldone havas alludon al pure esperanta medio. Sekve gxi estas komprenebla nur al homo, kiu bone konas nian movadon: iu afero estas "pli malversxajna ol langa kiso inter Silfer kaj Camacho". Alia ofte auxdita komparo jen: io povas esti "pli teda ol komitatana kunsido ". Aparta kampo de minilorajxoj estas t.n. libroloro. Kiam la frazo havas beletran originon, sed komencas sendependan vivon eksterbeletran. Gxi igxas tiom vaste konata, ke oni ecx ofte forgesas la beletran originon. Oni parolas ankaux pri "flugilaj vortoj". Foje flugilojn havas tuta frazo, foje oni prenas parton de la frazo kaj aldonas al gxi fremdan elementon. Eble unu el la plej famaj esperantaj librolorajxoj estas pruntajxo el la zamenhofa poemo ("La vojo"): "Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante... ni iru al kafejo". Ankaux librotitolo povas igxi folklorajxo. Jam mi auxdis la esprimon "mi estas plena kaj ilustrita" por esprimi ekz. postmangxan kontenton. Denove iom bridas naskigxon de esperantaj librolorajxoj la magraj scioj de esperantistoj mem pri nialingva literaturo. Librolorajxoj kiel "percepti hauxte bieremon tuja" apenaux naskigxas, cxar kiu jam konus la koncernan originalon de Miguel Fernandez! (Originale: "Percepti hauxte lurlo-flugon tuja" (Fernandez - Ibere libere - Tuja, p.103). Iom pli ni sxajnas koni la roklirikon, tiel almenaux la junularo. Fresxan muzikloran ekzemplon ni trovas tuj en Finnlando. "Cxu vi pretas..." fremda elemento jam fulmrapide igxis flugila frazo dum pasinta somero. Repkantstila demando "Cxu vi pretas por la veno de vespermangx'" estas tre aktuala ekzemplo pri esperanta folkloro. La originon por tiu frazo oni trovas en la kantoteksto de fama finna espobando, Dolcxamar, kiu siarepe demandas "Cxu vi pretas por la veno de Dolcxamar'". (Dolcxamar - Lingvo Intermonda - Cxu vi pretas) La frazo tamen tuj ekflugis eksterkanten kaj rapide kaj folklore disvastigxis inter la esperanta junularo kaj muzikemularo. Esperantaj minilorajxoj estas ankaux kelkvortaj konceptoj kiel "La bona etoso" (Origino el la komiksalbumo "La D-ro Senesperanto sercxas la bonan etoson" de Arnau Torras), "La bona lingvo", "Esperanto-edzperanto", "konstanta kongresa edzino" , "la fina venko" (Foje sxerce "la finna venko") aux "veni, vidi, vici". Ankaux la fama frazo, sxajne Rauxmo- origina, "Ne tusxu la teknikajxojn" estas esperanta minilorajxo. Popoldancoj kaj ludoj Ludoj pratempe estis grava elemento ne nur eninfana, sed en junulara kulturo. Sabatvespere la junularo kolektigxis por svigilado aux por rondodancoj. Speciale dancoj estis grava kanalo al tusxoj kaj erotike saturita etoso. Klaregan paralelon oni povas vidi kun "La bambo", dancata en junularaj esperantaj rondoj. La danco mem ne estas esperanta folkloro, ofte ni ecx auxdas gxian hispanlingvan version: Sed la tradicio danci bambon kaj la "ludreguloj" estas klare esperanta folklorajxo. Temas pri rondodanco. En la mezo de la rondo dancas kelkaj unuopaj knabinoj kaj knaboj. Dumdance la knabinoj iras al iu enronda knabo kaj kisas lin survange (aux surbusxe, lauxkuragxe), la knaboj iras al knabinoj samcele. La bambon oni dancas ecx kelkdekfoje sinsekve. Foje gxi helpas naskigxon de rilato, al kiu mankis kuragxo en taga lumo, sen la helpo de la sekura bambuma rondo. La dancregulojn oni kutime lernas nur busxe kaj praktike, novulo auxdas ilin de plispertulo. Enirante festejon kun bambumantoj, oni je unua rigardo povas distingi inter tiuj, kiuj estas unuafojuloj en la kongreso kaj kiuj jam gxisostaj movadanoj -nur laux la bambumaj pasxoj kaj agoj. Mi plu memoras mian unuan kontakton kun cxi furora junulara danckutimo. Okazis en itala IJF, junulara festivalo. Mi dancis en la rondo, tuj la unuan vesperon, en mia unua junulara renkontigxo iam ajn kaj sciis nenion pri la tuto. Subite venas al mi itala knabo, tute ne konata, kaj ekkisas min. Kia sxoko! cxu cxiuj italoj estas cxi tiom abrupte spontanaj kaj frenezaj! Nur poste mi lernis agi laux la folkloraj atendoj. La Bambo naskis ankaux mokvorton kaj koncepton: "Bambisto aux ecx eterna bambisto" estas persono, kiun nenia serioza programo interesas kaj kiu emas nur trabambumi la kongresajn noktojn. Popolmuziko Popolmuziko klare en Esperantujo ne ekzistas, ecx se kelkaj pecoj jam akiris preskaux popolmuzikecajn trajtojn kiel i.a "IS" aux "Sola" de Amplifiki (Amplifiki "Tute ne gravas), klasikajxoj en la junularaj rondoj pri la novjara festivalo en Germanio. Supozeble ne cxiuj, kiuj kantas "Sola, soooola, soooooooooolaaaaa... " havas iun ajn ideon pri la origino de tiu kanto. Popolkredo lnteresega parto de folkloro estas popolkredo. Konkrete: Kian mondkoncepton ni havas, kiel ni vidas nin mem, kiajn valorojn, sintenojn, ideojn, tabuojn, sanktulojn, malamikojn ks. ni havas. Popolkredo simple vivas en la popolo. En folkloraj studoj oni gxin traktu kiel fenomenon kaj ne taksu laux tio, cxu tiuj valoroj, kredoj, ideoj kaj tabuoj estas bonaj, mavaj, stultaj, geniaj, forpelindaj aux konservindaj. Ni finnoj havas certajn klisxajn, sed tujajn imagbildojn pri diversaj aliaj popoloj: Rusoj estas ruzaj kaj malhonestaj, hispanoj pigraj, sed viglaj, germanoj avaraj, italoj bonaj amantoj.... Ni vidas nin mem apartenaj al eta popolo, ni konceptas nin iom strangaj, arbaranoj, distaj de aliajeuxropanoj, ni havas malfacilegan lingvon, ni iom hontas, ke ni ne scipovas agi kaj vesti nin tre euxrope. Aliflanke ni tamen tre fieras pri ni mem kaj ripetadas, ke naskigxi en Finnio estas kvazaux gajni cxefpremion en lotumado. Paroli pri salajroj kaj cxies personaj impostoj ne tre decas; svedoj, rusoj aux mosxtuloj de Bruselo por multaj estas malamikoj kaj nia heroaro konsistas el Vainamoinen, Kekkonen, militveteranoj, lancxojxetistoj kaj motorsportistoj. Cxu ne? Kaj la dopadskandalo en skikurado apenaux havus tiom vastajn dimensiojn, se ne temus pri niaj naciaj herooj, nun eksaj. Kiam vi esperantistigxis? Kio pri esperantistoj? Ekzistas ja niamondkoncepte esperantistoj kaj malesperantistoj. Ni vidas nin iom pli pacamaj, internaciaj, amikaj ol la malesperantistoj. Niaopinie ni havas eble iom pli da geamikoj kaj pliajn sciojn pri la mondo ol malesperantistoj. Al malesperantistoj klare io mankas kompare al ni esperantistoj. Alikaze ni apenaux tiom zorgus pri ilia espereble baldauxa esperantistigxo, cxu ne? Rimarku cxi kuntekste, ke ni ecx havas la verbojn "esperantistigxi" kaj "esperant(ist)igi! Goethe- instituto apenaux parolus pri "germanigxo" de homoj. En sociologia enketo farita en 1985 (Rezultoj el la libro "La Rondo Familia" de Nikola Rasxicx) preskaux 20%-oj da esperantistoj opinias, ke "nia literaturo estas pli alloga ol la naciaj cxar gxi estas pli homama kaj internacia". Tia opinio bonege respegulas cxi supran sintenon. Amuze estas, ke samtempe pli ol 60% el ni aux neniom legas esperante aux legas maksimume unu libron internacian kaj homaman jare... Se mi demandus vin, kia estas tipa esperantisto, vi certe havus ian imagbildon prie kaj senhezite rakontus al mi kelkajn adjektivojn, cxu ne? Cxu biciklema vegetarana barbulo kaj sandalulo? Kun esperanta T-cxemizo? Frazo "Li povus esti esperantisto" en niaj konversacioj montras, ke iajn stereotipojn ni ja kovas niakape. Nin mem ni povas ankaux facile dividi al kelkaj subgrupoj. Inter ni rekoneblas verdsteluloj, gravuloj, intelektuloj, bambistoj, eternaj komencantoj... Mi amas esperanton! Valoro por esperantistoj sxajnas ne esti internacia komunikado, sed komunikado senescepte esperante. Oni estas tre sentemaj al tio, cxu iu parolas Esperanton aux malesperanton en Esperanta renkontigxo. Pro la neceso tre atenti pri la lingvo naskigxis amaso da verboj por priskribi ekzakte kiamaniere oni NE respektas cxi valoron: Krokodili, kajmani, aligatori, lacerti. (La ekzaktan signifon de tiuj cxi verboj vi ne trovas en PIV, sed kutime lernas nur busxe en espaj rondoj. Tre folklore.) Vera krimo kontraux la valoro estus paroli angle dum Esperanta renkontigxo. Paroli germane, itale, cxine, arabe aux lingale ne estus simila rompo de Esperantaj valoroj. Sed ne suficxas paroli Esperanton. Apartan valoron sxajne havas ankaux la korekta uzo de akuzativo.Por subteni cxi valoron ni havas multajn butonojn, glumarkojn kaj t-cxemizojn kun la memoriga teksto "Mi amas esperantoN" aux "Mi neniam forgesas akuzativoN". Vivas firmaj kredoj pri tio, ke ekz. italoj neniam scipovas uzi akuzativon kaj akuzativfusxulojn oni ecx moketas. Iukiale korekta uzo de akuzativo funkcias kiel dividilo inter rudimentuloj kaj intelektuloj. Kaj iukiale ne same gravas fusxa prononco, fusxa uzo de participaj formoj, magra vortprovizo. Nur paroli esperanton kun bone lokitaj akuzativoj sxajnas esti esperanta valoro. Jen konkreta ekzemplo pri la akuzativa valoro kaj mokado de akuzativfusxuloj el "Interkona letero" disdonita en junulara IS en Germanio jarsxangxe 1998-1999. La leteron oni plenigis kaj pludonis al dezirata persono. Kara numero ___Mi volas ekkoni vin, cxar...Vi aspektas tre simpatieMi sxatas viajn sxuojnVi havas tre belajn okulojn/mangxkuponojnKomencanto(n)!?!?Mi estas Italon Cxu eble la sentemo al korektaj akuzativoj havas rilaton al tio, ke idistoj siatempe kritikis esperantajn akuzativojn? La angla havas pli ol 150 malregulajn verbojn... La anglan ni klare tabuas. Folkloraj produktoj havas plej diversajn funkciojn: jen pure distran, jen sanigan, jen festorilatan, jen kredfirmigan, jen klarigan. Se nia celo estas la fina venko, imagu kio okazus al nia motivo kaj entuziasmo, se ni pli grandskale konfrontus la penson, ke la alstrebata fina venko neniam okazos, ke Esperanto estas amuza hobio, sed krome nur eta, malgrava guto en la mondo. Aux imagu, ke alia planlingvo kun multe pli logika kaj simpla strukturo gajnus terenon en EU- aj instancoj! Tabuoj ne estas tabuoj hazarde. Ni bezonas nian "malamikon", la anglan, la rakontojn pri tio, kiel aviadiloj falas pro la angla lingvo kaj kiel en la angla estas pli ol 150 malregulaj verboj dum en Esperanto neniom. Ne hazarde la komparo okazas gxuste inter Esperanto kaj la angla. Kial ne inter Esperanto kaj la franca aux la albana aux la japana? Ekzisto de la potenca mondlingvo, la angla, ja havas klarigan funkcion. La angla bone klarigas multon, ekz. kial la fina venko ankoraux ne okazis. Gxi klarigas ankaux, kial la junularo ne interesigxas tro pri esperanto. (Ili devas lerni LA ANGLAN en la lernejo, tio postulas fortojn kaj energion...) Cxar ekzistas la angla, ni ne devas rigardi nin mem kaj cerbumi la tabuan penson, cxu eble Esperanto simple ne estas suficxe interesa kaj realisma, cxu eble ni estas fusxaj kaj malprofesiaj reklamistoj kaj varbistoj, malbone organizitaj, tedaj instruistoj... Iom malpli pasie ni tabuas la konkurencon, aliajn planlingvojn. Aliflanke tre senteme kaj jxaluze esperantistoj reagis al novajxoj pri europanto. Dum i.a. nuntempe volapuko, ido aux lojbana restas al ni foraj, europanto dangxere tusxis nian terenon, EU-ajn instancojn, kies atenton ni Esperantistoj tiom volonte kaptus. Simila estisla reago pri ido pratempe, kiam Esperanto kaj ido rekte konkursis pri atento de oficialaj instancoj. Vilho Setala en "Esperanto ja sen kilpailijat" skribas preskaux detektivromanece pri "idon rikos", krimo de ido. Ankaux aliaj tabuaj aux sentovekaj temoj ekzistas laux nia popolkredo: "Cxu eble Esperanto mortos?". "Cxu eble Esperanto ne estas same esprimiva kiel aliaj lingvoj?" Diru, cxu VERE vi opinias, ke Esperanto estas same fresxa, moderna, nuancoricxa, esprimiva kaj tauxga por kia ajn vivsituacio kaj beletra kaj scienca kunteksto kiel ekz. la angla? (Kiu el vi sentis ioman ekkoleron dumlege?) La apostolo de la paco Kiuj estus niaj idoloj kaj sanktuloj? Nu, idolo klaras: Plej kompreneble Zamenhof. Li ja esence kontribuis al mondo pli felicxa kaj harmonia per kreado de Esperanto. En la Esperanta Antologio poemas Mozes Sh. Goldberg (Esperanta Antologio - La turo babilona) pri la mondo sen Esperanto kaj pri la espero kun Esperanto. Al mondo venis malharmonio kaj malfelicxo pro la dia decido disigi lingvojn. Sed venis monden Esperanto kaj reportis esperon. Pluraj el la frutempaj poetoj nomis Zamenhof "majstro" kaj aldonis en siaj vortumoj al Zamenhof preskaux duondiajn trajtojn - idolojn kaj sanktulojn oni ja vidas kiel dauxrigantojn de dia laboro. En enketo farita en 1985 (Rasxicx: La Rondo Familia) oni petis esperantistojn nomi 10 plej estimindajn personojn en la monda historio. La duan lokon en la listo okupis Zamenhof, kiun pluraj nomis "la apostolo de la paco". Nur Mahatma Gandhi estis pli estiminda. Nelson Mandela, ekzemple, tute ne trovigxas sur tiu listo. La rezultoj de tiu enketo klare rakontas pri la duondieco de Zamenhof. Kabe havas preskaux sanktulan pozicion cn la Esperanta mondo. Lian nomon oni elbusxigas kun respekto. Oni malfacilege komprenas, kial tiom eminenta esperantisto libervole lasas cxi harmonian kaj felicxan movadon. Tiel Kaben vualas ia mistero kaj sekreto sanktuleca. Kabe sukcesas veki sentojn ecx en la "intelektulaj" rondoj. Laux enketoj, ju pli edukita esperantisto, des malpli li/sxi kredas je vera utilo de Esperanto en la vivo. Oni volus vidi Esperanton kiel nuran hobion. Ankaux tio malfacilas, se samtempe oni okupigxas pri mil kaj unu movadaj taskoj. Laux enketoj preskaux 60% el esperantistoj havas universitatan edukon. Eble tiel Kabe ricevis apartan valoron kaj atenton. Li donas al edukitaj skeptikuloj bonan mantron por momentoj, kiam oni ecx mem ne komprenas, kial oni okupigxas pri cxi tia temporaba lingveto, kiu apenaux utilas. Mantre ni foje ripetas "se mi ne kabeas mi preskaux jam kabeis". Belege, se aldone pri Kabe vivus la kredo, ke li hantas la kongresan koridoraron... Certe ankaux pliaj eminentuloj kaj gravuloj akiris idolan valoron, la du plej klaraj tamen klare estas Zamenhof kaj Kabe. Popolmedicino Ne ekzistas esperanta popolmedicino. Festotradicioj kaj kalendaraj tradiciojApenaux ekzistas fiksaj manieroj kiel festi nupton, naskgxitagon aux funebron Esperante, tiel Esperantajn festotradiciojn oni povas tuj forgesi. Kalendarajn tradiciojn ni tamen certe havas. Eble la zamenhofa tago (15. 12.) por multaj restas iom nebula kaj malkonata kaj ne fiksigxis veraj tradicioj kiel festi gxin. Sed kelkaj niaj renkontigxoj okazas kun tia ekzakto kaj reguleco, ke oni povus ilin vidi kiel kalendarajn tradiciojn: UK, IJK, IJF, IJS, IS, ktp. Kelkaj el ili ecx koincidas kun veraj kalendaraj tradicioj, IJF kun pasko kaj IS kun novjaro. AI cxiuj tiuj kalendaraj "festoj" krome ligigxas multaj klaraj tradicioj, kiuj vivas kaj prosperas dumfeste: Kantado de himno, mesagxoj sur la nigra tabulo, la urbestra akcepto, la silvestra balo, nokto de solecaj koroj, gufujo... Cxu vi ne konas la vorton "gufujo" aux cxu "nigra tabulo" diras al vi nenion? Tiukaze vi ankoraux neniam partoprenis IS-n aux UK-n. Cxi tiajn vortojn kaj konceptojn oni ja heredas nur surloke, busxe kaj folklore. (Jen escepte: Gufujo = en junularaj esporondoj alternativa ejo por diskoteko, nokta babilejo, teumejo, kie alkoholajxoj kaj fumado estas malpermesataj kaj kie oni auxdas beletrajn kurtprezentojn). Memora tradicio Per memora tradicio oni celas cxiujn rakontojn, kiuj bazigxas sur memoroj de unuopuloj aux grupo kaj kiuj disvastigxas busxe. Certe memora tradicio al esperantistoj ne mankas. Ekzistas memoroj pri diversaj renkontigxoj, kaj pri diversaj famaj figuroj de Esperanta movado. Esperanto-Asocio Finnlanda ecx pasintjare organizis dum finnaj renkontigxoj programerojn, kiuj bazigxis sur memora tradicio. Oni memoradis i.a. Vilho Setala. Certaj renkontigxoj havas tiom fortan famon tra rakontoj kaj memoroj, ke oni ilin bone "konas", ecx se oni neniam vere partoprenis. Tia estas ekz. la junulara IS, Internacia Seminario, cxiujare post la kristnasko en iu germana urbo. En rakontoj gxi aperas aparte bonetose, romancoj tie ne mankas, oni apeanux dormas, sed festas de vespero gxis mateno. Lige al la memora-rakonta tradicio naskigxas ecx verboj aux konceptoj, kiuj subtenas cxi grupajn memorojn kaj amuzojn kaj kiuj havas signifon nur por la partoprenintoj. Aux cxu vi ridas, se vi auxdas "kukshaveni" (Prepari pli bonan mangxajxon por vegetaranoj ol por malvegetaranoj.) aux "rimini" (Ne iri en diskotekon, sed anstatauxe fari privatajn, encxambrajn, tekilumadajn festojn.) aux la nomon Vladimir Kolbasxov? Mi ne. Cxar tiuj memoroj estas ne miagrupaj. Vestoj kaj manlaborajxoj Esperantistoj ja ne havas naciajn kostumojn kaj veran manlaboran tradicion. Sed ia paralelo al la manlabora tradicio ekzistas en niaj T-cxemizoj, butonoj, verdaj steloj kaj glumarkoj. Porti Esperantlingvan T-cxemizon kun verda stelo sur la brusto kaj kun du aldonaj butonoj "Atomenergion, nedankon" kaj "Mi amas Esperanton" jam preskaux estas iaspeca nacia kostumo. Cxu iam esperantisteco disvastigxos al sxtrumpoj, orelringoj kaj kalsonoj? Kurte, konklude Ni fine konstatu, ke ankaux esperantistoj klare havas sian folkloron, ecx se certe ne same abundan kian havas pluraj aliaj lingvaj grupoj. Sxuldigxas parte al la fakto, ke espistoj ne havas koheran komunan historion kun cxaskutimoj, terkulturaj kutimoj, nuptotradicoj, antikva rakonta tradicio. Aliflanke sxuldigxas al la fakto, ke esperantistoj inter si ne havas tre oftan cxiutagan kontakton. Sed ankaux al la tro mankohavaj konoj de esperantistoj mem pri la lingvo kaj pri gxia literaturo. Ni tamen havas niajn proprajn kalendarajn tradiciojn, prosperas Esperanta rakonta kaj memora tradicioj, naskigxas minilorajxoj, la junularo havas sian ludtradicion kaj nia popolkredo estas klara kaj firma. Kaj la verdajn stelojn ne sukcesus entombigi ecx la fantomo de Zamenhof, cxu? Riitta Hamalainenel Esperantolehti, 2-3/2001 *************************************************************************** Grava demando ============= Cxu Esperanto defendas malfortajn lingvojn? La ideo, ke largxskala apliko de Esperanto en internaciaj kontaktoj gardus la lingvan "cxielarkon" estas populara argumento inter la adeptoj de Esperanto. Sed cxu gxi estas logika kaj versxajna? Internaciigxas kaj la sciencoj kaj la ekonomio. La telefona kompanio Telenor antaux ne longe akceptis la anglan kiel oficialan lingvon. Kompanioj kun filioj en pluraj landoj strebas uzigi ununuran lingvon en sia interna komunikado, por sxpari kostojn. La komerca altlernejo Norges Handelshoyskole volas fari siajn kursojn grandparte anglalingve, por prepari siajn studentojn por la postuloj de Komercujo. En la scienca mondo oni atingas siajn kolegojn anglalingve. Ne havas sencon ion publikigi en la nacia lingvo, se nur estas kvin kolegoj, kiuj okupigxas pri la samaj temoj! Hazarde mi renkontis malnovan konaton, fizikiston, jxus finintan sian lastan raporton. "Mi nenion fakan skribis en la norvega post 1994", li konstatis. Tiu cxi evoluo estas tute "natura" kaj riskas forigi la norvegan kiel sciencan lingvon en multaj disciplinoj. Nur konscia sxtata subvencio de norveglingva produktado povos parte malhelpi la evoluon, kiu ja praktike havas multajn avantagxojn. Esperanto povus ludi la saman sciencan rolon, same faciligi internacian komunikadon en la komerca kampo, sed neniel malpliigus la flankigon de malfortaj lingvoj (kiuj cxi kontekste signifus preskaux cxiujn). Inverse, pro sia relativa lernfacileco, Esperanto malaltigus la iniciatajn kostojn (t.e. la lingvolernado) tiel ke pli multaj funkcioj povus esti plenumataj en la komuna lingvo. Internaciigxo kaj usonigxo Kiam la cxefo volas nur anglalingvajn muzikajxojn en sia radia kanalo, ne plu temas pri tiaj komunikaj praktikajxoj. Cxiukaze neniu atentas la stultajn popmuzikajn tekstojn, kaj nur malgranda parto de la auxskultantoj kapablas kompreni kion oni kantas. Homoj estas vantaj. Gravas la angla kiel identigilo, ligita al (por la celgrupo, t.e. gejunuloj) pozitivaj valoroj kiel internacieco, moderneco, sukceso, ricxeco, ktp. Sen ia kultura usonigxo tra la mondo, la angla neniel povus ludi tian rolon kiel hodiaux. Lingvo estas unu el la plej gravaj identigiloj por socia kampo. Norvegoj inklinas troigi la rektan lingvan efikon de la popularkulturo. En preskaux cxiuj aliaj landoj oni dublas cxiujn filmojn kaj televidajn intervjuojn, tiel ke juna amanto de holivudaj stelrolantoj neniam auxdis siajn heroojn diri ecx unu vorton en la angla. La scio ke "cxio valora venas de Usono" tamen nerekte prestigxigas la anglan, kaj per interreto la junaj gebuboj mem spertas, ke ecx malbona lingvoscio malfermas multajn pordojn. Movadanoj ofte priskribas komunikan situacion, kie tiu kun malpli forta lingvoscio estas ege gxenata. Tio validas por negocaj situacioj, sed plej ofte la komunikantoj havas reciprokan intereson starigi bonan dialogon. Dialogi ne estas konkuro, la fluparolanto devas adaptigxi al la kapablode sia kunparolanto, sen tio ne estigxas komunikado! Alia populara argumenta malsano estas blindeco por aliaj distingoj ol la naciaj aux lingvaj. 14-jara knabo en Oslo versxajne pli havas komunan en sia mondpercepto kun samagxulo en Paazo ol kun siaj geavoj en Gudbrandsdalen. Tiu fakto estas pretervidata en la konservema etnocentra esperantista analizo. La malpli dangxera lingvo? Ni malproksimigxas de nia temo. Cxu Esperanto pro alternativaj identigaj valoroj malpli endangxerigus aliajn lingvojn? Koncerne la nunajn esperantistojn, la respondo definitive estus jesa. Estas tamen malfacile imagi, ke tiuj valoroj ne sxangxigxus, se la lingvo estus gxenerale akceptata kiel internacia komunikilo, evt. tra stadio kiel Euxrop-unia lingvo (ege neversxajna, sed ni ludu kun la penso...). Krei same influan popularkulturon esperantlingvan kiel la nuna usona estus, nu..., tre defia laboro. Tial ankaux la influo al aliaj lingvoj malpliigxus, simple cxar la lingvo ne havus saman statuson (Esperantujo ne estus sopirata lando de sapoperoj). Temas pri nuancoj, ankaux Esperanto devus identigxi kun socie popularaj valoroj, komerce vendeblaj, por akceptigxi. Sed valoroj ja povas sxangxigxi... Mi renkontis en Rusio gepatrojn, kiuj komunikis anglalingve kun siaj infanoj, por doni al tiuj karierajn avantagxojn. Kompreneble la samo okazus se oni anstatauxigus la anglan per Esperanto! Por niaj pioniroj, en tempo de nacia romantiko, estis grave aserti, ke Esperanto ne celas anstatauxi la naciajn lingvojn, sed nur helpi la rilatojn inter nacioj. Hodiaux tiu distingo ne plu estas klara, kaj same kiel la angla, Esperanto enpenetrus en multajn sferojn, kiuj antauxe estis konsiderataj internaj. En la okcidento aliaj identecoj, generaciaj, regionaj, sociaj pligravigxas relative al la nacia aparteno (tio tamen ne estas gxenerala fenomeno; en granda parto de la mondo ideoj pri nacieco ludas pli gravan rolon ol iam antauxe) kio helpas la anglan antauxiron. Malfavorata lingva grupo ofte protestas kontraux influo de pli fortaj naciaj lingvoj, sed senprobleme akceptas la anglan kiel internacian. Ununura helpa lingvo La itala lingvisto Andrea Chiti-Batelli asertas, ke "morta" lingvo, t.e, lingvo kiu ne estas la unua por iu grupo, kiel ekz. la latina en la mezepoko, ne voras aliajn lingvojn. Cxu tiu argumentado estas kredinda? Esperanto eble ne same efike enpenetrus en aliajn lingvojn, sed se gxi funkciu kiel gxenerala interlingvo gxi nepre influas aliajn, sendepende de la "morta" statuso. Resume ni vidas, ke internaciigxo multfacete favoras uzadon de ununura helpa lingvo, kiu tendencas kelkrilate forpusxi aliajn lingvojn de ties antauxaj funkcisferoj. Pro sia relativa lernfacileco, Esperanto tion farus ecx pli amplekse ol la angla hodiaux, nur obstaklate de malpli forta popularkultura (kaj probable politika) subteno. La Esperanto-movado en la nuna mondo tamen povas, kiel ekzemplo pri alternative organizita internacia komunumo, kune kun aliaj samtendencaj movadoj, atentigi pri la rolo de lingvoj, pri lingvaj rajtoj kaj la valoro de lingvadiverseco, kio espereble rezultigus plian atenton al tiuj cxi problemoj. Gravas kaj UEA-aj reprezentantoj levantaj la demandon pri lingvaj rajtoj en internaciaj forumoj, kaj la fakta ekzisto de la esperantista komunumo kun la valoroj gxenerale ligitaj al gxi. Cxiukaze, por ludi tiun rolon (kaj por igi la vivon de esperantistoj pli interesaj) preferindus pli multkapa lingvanaro. Sed paradokse: Esperanto povus fari gravan servon por konservado de malfortaj lingvoj pli antaux ol post la fina venko! Bard Hekland Norvega Esperantisto 3/2000 *************************************************************************** Cxu la angla nun plenumas la rolon de Esperanto? ================================================ En Nordio ni tradicie uzas la naciajn lingvojn por inter komunikigxi. Tio postulas pli da peno por finnoj kaj islandanoj ol la aliaj, sed tio tamen estis gxis nun akceptita. Nuntempe tamen estas malfacile arangxi nordian kunvenon cxar finnoj kaj islandanoj insistas pri uzo de la angla, kvankam la sveda estas oficiala lingvo en Finnlando kaj la dana estis gxis lastjare deviga fako de la islanda lernejo. Inter danoj en unu flanko kaj norvegoj kaj svedoj en alia, multaj homoj nuntempe insistas je la angla cxar oni ne komprenas unu la alian. En Nordio la plimulto de la logxantaro komprenas la najbaran lingvon, se ili tion deziras. Tamen cxiam pli da homoj preferas la anglan kiel interkomunikilon kaj la nordiaj lingvoj estas iom post iom anstatauxigitaj ankaux helpe de oficialaj instancoj. En mezeuxropaj landoj la angla tradicie ne havis prioritaton cxie. Tial norvegaj junuloj, kiuj en la lernejo lernis ke "cxiu ja parolas angle", estas tre surprizitaj, ecx sxokitaj, kiam ili renkontigxas kun junuloj en Italio aux Hispanio kiuj ne komprenas la anglan. Tia situacio certe ne longe dauxros, cxar la lernejoj tie cxiam pli prioritatas instruon de la angla anstataux la najbaraj landoj kiel antauxe. En la ekssocialismaj landoj oni antauxe instruis la rusan devige. Gxin gxenerale anstatauxis la angla. En Cxehio kaj Hungario multaj parolas la najbaran lingvon germanan. Ankaux tio tre rapide sxangigxas gxuste nun, cxar anstatauxas gxin la angla en la lernejoj. En la praktiko la angla nun estas la internacia lingvo prioritata de cxiuj registaroj en Euxropo. Ecx en Francio mi spertis ke oni nuntempe kiel turisto suficxe sukcese povas transvivi per la angla. Antaux malmultaj jaroj tio ne eblis. Post kiam la angla konkeras cxiam pli da tereno, bone helpita de preskaux cxiu euxropa registaro, la Konsilio de Euxropo lancxis la ideon doni al la lokaj lingvoj prestigxon. Oni ecx admonas homojn lerni najbarajn lingvojn. Gxuste tian politikon multaj euxropaj landoj jxus forlasis. Kiom imageble estas en la nuna, reala mondo ke norvegoj lernu la islandan aux la finnan? Ekzistas multaj bonaj deziroj pri la lingva situacio en la mondo kiuj tute ne kongruas kun la praktika lingvopolitiko. Tio versxajne ankaux validas por la bonaj intencoj de Euxropa Jaro de Lingvoj. Anstataux lasi nin kapti de belaj revoj, ni pripensu ke la euxropaj registaroj samtempe cxiam akcelas la uzon de la angla en terenoj, kie oni antauxe uzis naciajn lingvojn. Tio okazas sen konsiderinda kontrauxstaro. Ni ankaux devus pripensi cxu la angla nuntempe fakte plenumas multajn el la zamenhofaj celoj de Esperanto, nome internacia, komuna lingvo por cxiuj. La angla tamen ne povas konkurenci pri neuxtraleco kaj relativa facileco. Oni nuntempe devas trovi novajn argumentojn por Esperanto. Kiujn argumentojn vi trovas plej trafaj? Torstein Kvakland *************************************************************************** LINGVA AGADO //////////// Sekvinda agado! =============== Kiu(j) lingvo(j) por Euxropo? Diskuto en muzeo por Paco "Le Memorial" en Caen, Normandio, Francio, kun Claude Hagege kaj Brian Moon. Kiu organizis? La asocio Herouville Esperanto, kun subteno de Normandia Esperanto, proponis tiun debaton al en Francio fame konata muzeo "Le Memorial", por ke dum la prieuxropa kampanjo okazu debato pri la lingvaj problemoj en Euxropo. Kio estas "Le Memorial"? La muzeo "Le Memorial" situas en la normanda urbo Caen, kiu kusxas ne malproksime de la Manika maro. Tiu cxi urbo ektrovigxis centre de grandega batalado, post kiam la Aliancaj armeoj surbordigxis en la jaro 1944 por peli el Francio la germanajn okupantojn. Tial la municipo iniciatis la konstruon de moderna muzeo utilonta kiel "memorigejo" dedicxita al la paco. En 1988 inauxguris gxin la tiama prezidento. En 1998 la cxefministro konsentis, ke gxi estu pligrandigota. De post gxia kreo cxirkaux kvar milionoj da homoj vizitis Memorial-on! Pluraj estis famuloj el diversaj landoj (Germanio, Gvatemalo, Kanado, Pollando...) kaj sferoj (politiko, verkado, diplomatio, historio, ktp.). Claude Hagege kaj Brian Moon La franca lingvisto Claude Hagege estas profesoro cxe "College de France" (publika institucio pri instruado kaj studado, fondita en 1529). Li verkis plurajn librojn, el kiuj la plej famaj estas supozeble "Le souffle de la langue" kaj "L'enfant aux deux langues". Jam de pluraj jaroj, la esperantistoj faris demandojn pri Esperanto dum liaj multaj prelegoj. Li suficxe bone pritraktis nian lingvon en "Le souffle de la langue", sed kelkfoje en publikaj kunvenoj liaj asertoj estis iomete pli akraj... Brian Moon estas brita cxeftradukisto logxanta en Luksemburgo. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. Kiel ni reklamis? "Memorial" sendis disdonilon al 500 adresoj. La Esperanto-asocioj en Herouville kaj en Normandio disdonis 250-300 informilojn. Al politikaj, sociaj respondeculoj, kaj al jxurnalistoj, ni sendis kompletan dosieron pri la temo "Kiu(j) lingvo(j) por Euxropo?". Lokaj jxurnaloj kaj radioj regule informis pri la afero. Artikolo pri Herouville Esperanto aperis jxus antaux la debato en la plej konata jxurnalo en nia regiono "Ouest-France". Loka radio intervjuis nin. En tiu senso, la preparo de la vespero, la disvastigo de la informo estis jam sukceso por esperanto antaux la debato mem. Kiel okazis la diskuto? Post enkonduko de Axel de Maupeou, respondeculo de "Memorial" kaj Yves Nicolas nome de "Herouville-Esperanto" kaj "Normandie-Esperanto", lauxvice intervenis Claude Hagege (2030 minutoj) kaj Brian Moon (20 minutoj). Restis lasta parto por debati kun la publiko. Vidpunkto de Hagege Claude Hagege tre lerte uzas la francan lingvon, li videble ege sxatas kapti la atenton de la publiko per sxercoj, vortludoj, falsaj koleroj, grandaj gestoj, kaj kelkfoje vipaj rebatoj al demandoj pli malpli bone argumentitaj. Li estis tre klara en sia vidpunkto pri Esperanto: Esperanto havis sxancon en 1905, sed la espero estis nuligita pro du mondmilitoj, kiuj donis la venkon al la anglo-usona, kiu igxis internacia lingvo (en tiu senco gxi estigxis la Esperanto de la fino de tiu jarcento). Li diris, ke se en estonteco Esperanto igxus la internacia lingvo (sed necesus miraklo) li tute ne kontrauxbatalus tion, cxar la solvo estus multe pli sekvinda ol la elekto de la angla, kiu estas detruanta la aliajn lingvojn. Li honeste diris, ke esperantistoj sxangxigis lian opinion pri Esperanto, ke li agnoskas la kvalitojn de la lingvo, sed ke li tute ne emas lerni artefaritan lingvon. Li preferas studi la malfacilajxojn de la naturaj lingvoj. En dua parto, li fervore argumentis kontraux la uzo de la anglo-usona lingvo kiel internacia lingvo, laux argumentoj, kiujn gxenerale uzas ankaux la esperantistoj. En tria parto li pledis por instruo plurlingva en Euxropo. Oni frue instruu la cxefajn lingvojn el Euxropo, kiuj jam havas internacian historion (portugalan, hispanan, francan, germanan, anglan), ne dum prilingvaj kursoj, sed dum cxiuj kursoj. La instruantoj venu de la landoj mem. Ekz. en Germanio, primatematikan kurson instruu Hispano, geografion instruu Franco, ktp... Vidpunkto de Moon Moon tre trafe respondis per trankvilaj sed fortaj argumentoj en flua franca lingvo. Ni ne prezentos tiun argumentaron, cxar gxi estas tre bone konata en nia medio, sed ni diru, ke tiaj argumentoj havis pli bonan sukceson, cxar prezentitaj de Anglo perfekte scipovanta la francan kaj lerta en lingvistiko. Demandoj de la publiko Instruo de la lingvoj, kaj solvoj proponitaj de Hagege. Esperanto kaj kulturo. Lernado de Esperanto. Malfacilajxoj en la lernado de la angla lingvo. La regionaj lingvoj, ... Nia vidpunkto pri la debato Gxis nun la esperantistoj tro ofte intervenis en debato kun Hagege, kiel perditaj soldatoj, kun tempo tro mallonga por detale argumenti. Tiun fojon, temis pri duhora debato, kiu ebligis al Hagege detale paroli pri Esperanto kaj al lerta kaj klera esperantisto, Moon, rebati kiel oficiale invitita fakulo. Cxeestis 195-200 personoj, inter kiuj nur kvindeko da esperantistoj. La gazeto Ouest-France bone raportis. La respondeculoj de la Muzeo klarigis post la arangxo, ke malofte estis tiom sukcesa tia vespera debato, kun tiel rimarkinda kvalito de la prelegantoj.La debato inter Hagege kaj Moon okazis en tre bona etoso, fakte, ne indulge sed kun granda respekto kaj honesto. Ili interkonsentis pri multaj aferoj, videble Hagege renkontis iun esperantiston respektindan, sur la sama nivelo intelekta. Post la debato, ni vespermangxis en restoracio, invititaj de Memorial, kaj videble Hagege estis tre kontenta diskuti kun Moon. Li alte taksis sian kunmangxanton kaj tiu renkonto lasos spurojn en la vidpunkto de Hagege pri Esperanto. Ni sxuldas grandan dankon al Brian Moon. La publiko faris multajn demandojn, kaj neniam akre atakis Esperanton. Oni plurfoje aplauxdis, ne nur kiam Hagege ridigis ilin, sed ankaux kiam la argumentoj de li kaj Moon estis rimarkindaj. Laux la unuaj kontaktoj kun ne-esperantistoj cxeestintaj la debaton, multaj havas novan vidpunkton pri Esperanto, post la debato cxiuj informiloj pri Esperanto malaperis ene de kelkaj minutoj. Pluraj personoj esprimis sian deziron lerni la lingvon, kaj respondeculino pri lingvistiko en universitato de Caen projektas informi siajn studentojn pri Esperanto... Herouville-Esperanto Maison des Associations 10-18 Quartier du Grand Parc FR-14200 Herouville Saint CIair Rete: yvanmi@forigu.club-internet.fr *************************************************************************** Komparo de la angla kaj Esperanto ================================== Alfabeto: - angla: - malfonetika (46 fonemoj, 20 signoj) - esperanto: - fonetika, 28 literoj Prononcado: - angla: - kaosa, nekaptebla, kreado de baza regulo ne eblas, - esperanto: - oni prononcas cxiun literon, kiu reprezentas nur unu sonon Akcento: - angla: - nedefinita, preskribita de la uzado, konstruado de normo ne eblas - esperanto: - cxiam la antauxlasta silabo Neregulaj verboj: - angla: - pli ol 150, - esperanto: - neniom Konjugacio: - radiko: - angla: - sxangxigxanta - esperanto: - konstanta - finajxo: - angla: - 652 - esperanto: - 6 (3 aktivaj kaj 3 pasivaj participoj) Rekoneblo de la gramatikaj funkcioj: - angla: - konfuzita, pluraj gramatikaj rilatoj estas ne esprimitaj - esperanto: - klara kaj travidebla Sintakso: - angla: - malfleksa, fiksita vortordo - esperanto: - tre fleksa Vortfarado *: - angla: - limigitaj ebloj: 5% - esperanto: - vaste eblas: 17% Indekso de aglutinado: - angla: - 0,3 - esperanto: - 1 Idiomoj: - angla: - nekalkuleblaj - esperanto: - teorie ne ekzistas Homonimoj: - angla: - tre multaj - esperanto: - teorie ne ekzistas Plursignifaj vortoj **: - angla: - cxiutaga (1) - esperanto: - tre malofta Necesa vorttrezoro por kompreno de ordinara teksto ***: - angla: - por 80%-90%: 2000 vortoj; por 99% - 7000 vortoj (2) - esperanto: - 500 vortoj + 50 gramatikajxoj - 2000 vortoj Tempo bezonata por akiri bazan lingvoekzamenon ****: - angla: - 1500 horoj por franca parolanto - esperanto: - 150 horoj por franca parolanto Literaturo * Wells, John C.: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Angla fonetikisto cxe University College London. ** Thorndike, Edward: fama usona edukisto. *** Setala, Vilho: Fortoj de lXXvivo. **** Frank, Dr. Helmar: direktoro de Kibernetika Instituto de Paderborn (1) 21120 signifoj de 850 vorto baza vortaro (2) Ofteco de konsultado de la vortaro: unu nekonata el cent vortoj *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Pri aperigo de la vorto Esperanto sur objektoj ============================================== Kelkaj cerbumajxoj kaj demando de S-ro Francois-Xavier Gilbert, estrarano de IKEF kaj eksa direktoro de Komerco"cxambro. Vidigxas, ke la ekzisto de la Internacia Lingvo Esperanto nuntempe suferas je kronika deficito de famo. Okaze de kontaktoj surstrate, ekzemple kiam ni dejxoris en la fama "vilagxo de la libroj" en Fontenoy-la-Joute, Francio kaj ecx dum privataj konversacioj, auxdigxas konstante la sama frazo: "Ah ! Cxu Esperanto ankoraux ekzistas?" Jen kio pruvas, ke la homoj malofte auxdas ion pri Esperanto, dum ni, esperantistoj, havas la impreson, ke oni parolas pli kaj pli pri gxi cxe la radio, cxe la televido kaj en la gazetaro, sed tio restas impreso, pro tio ke la dissenditaj mesagxoj estas tre efemeraj kaj ne alkrocxas la atenton. Por lukti kontraux tiu efemereco, necesas alstrebi permanentecon. Pro tio, ke la homoj ne plu kuragxas afisxi sian esperantistecon, ekzemple per surhavado de la insigno, necesas trovi aliajn materiajn reklam-portilojn, ekzemple sur veturiloj aux sur cxiuj ajn aliaj objektoj, kiel tion de kelkaj jaroj ja praktikas TAKE, ekzemple sur vinboteloj, sur gantoj, ktp. Por kapti kaj reteni la atenton de celata publiko laux fundamenta regulo de merkatiko, necesas malkovri la atendojn de tiu publiko por poste uzi la atendatajn formulojn por ke ni estu auxdataj kaj komprenataj. Komunikado estas scienco, gxi postulas profesiecon kaj cxiam bezonas esti antauxvidata laux longdauxreco. La mesagxo nepre estu simpla, klara kaj ripeta. La suresto de la vorto "Esperanto" sur objekto cxiutaga kiel gantoj obeas tiun postulon. Nun demando: cxar studentoj estas nia cxefa celgrupoj, necesus trovi surportilon suficxe cxiutagan por penetri tiun medion kaj cxiu sugesto cxi cela estos bonvena. Francois-Xavier Gilbert TAKE - La Domo, n-ro 25/2000 *************************************************************************** Krokodiloj ========== Sendube estas dezirinde, ke kiel eble plej multe da homoj parolu nian lingvon. Tamen ni pripensu: kiu procentajxo havas la inteligenton, mensan disciplinon, lernemon kaj volan forton por atingi tian nivelon? Certe ne cxiuj, kiuj komprenas la utilon kaj gravecon de Esperanto. Cxu konvenas, ke ni rezignu pri ties apogo en nia afero? Tute ne! Ni urgxe bezonas la helpon de cxiuj, kiuj disponas pri bona volo favore al nia celo. Do, ni ne fortimigu ilin! Iliaj simpatio kaj monaj rimedoj plifortigas ja niajn klopodojn. Multaj bonvoluloj jam forfugxis el niaj vicoj kaj grupetoj, cxar oni pusxis ilin tro malpacience, ke ili parolu nian lingvon. Do ni instigu en niaj kunsidoj al pli da toleremo, pli da kompreno. Tiuj, kiuj neniam lernis fremdan lingvon, ofte ne konscias pri kiom da vola forto kaj sindedicxo postulas la akiro de tiom valora scio. Iom post iom ili alkutimigxu al tia realo! Ridindigi kaj malsxateti ilin, kiel "krokodilojn" ne utilas al niaj intencoj. Multe da simpatiantoj estas bonvenaj por ke nia movado prosperu kaj atingu la "kritikan mason". En cxiuj niaj rondoj kaj kunestadoj ni trovas kernon da esperantistoj, kiuj regas la lingvon. Aliaj gxin balbutas iom. La tria kategorio eble scias nur kelkajn vortojn, sed ili sxatas la ideon kaj la etoson. Tiujn lastajn oni povas konduki iom post iom al la dua, ecx al la unua nivelo, se oni partoprenigas ilin tre prudente. Konsekvence ni estu flekseblaj! Tro da rigoro malmultigas niajn vicojn, prudenta fleksebleco plimultigos ilin. Inter tiuj, kiuj regas la lingvon, sendube konvenas, ke ili gxin uzu, kiel eble plej multe. Cxu ni ne povas lerni de mezepokaj metiistoj kaj framasonoj? Ili sin dividas je majstroj, kunuloj kaj lernantoj. Werner Schad *************************************************************************** Pli da arangxoj - pli da publikeco ================================== Informado estas unu el la kernaj agadkampoj de cxiu organizo. La bezonataj manieroj, iloj kaj rimedoj multe varias depende de pluraj faktoroj kaj tiel estas necese scii kion oni informu, al kiuj oni informu, kiam kaj kiel oni tion faru. Kompreneble cxiam oni devas konsideri la homfortojn kaj rimedojn, kiujn oni povas uzi. Por cxiu organizo devus tamen esti klare KIAL oni informu. Unu maniero informi pri si estas videbli, havi arangxojn, kiujn la celitaj homoj rimarku. Se oni sukcesas veki la intereson de amaskomunikiloj, tiam jam grava sojlo estas transpasxita. Oni povas veki la intereson de publikaj komunikiloj per pluraj manieroj. Plej facile oni rimarkas negativajn agojn, kio estas bedauxrinda, sed neevitebla fakto. Ni ja scias, ke militoj, krimoj, katastrofoj kaj akcidentoj cxiam estas vaste kaj rapide raportataj. Tio tamen ne igu nin plani krimon aux revolucion por veki intereson. Veki pozitivan intereson postulas pli da laboro kaj cerbumado por agi gxustatempe kaj gxustamaniere. Pluraj el ni havas spertojn ekz. pri intervjuoj kaj artikoloj pri ili. Ni scias, ke estas grave antauxe scii, kian imagon ni volas doni pri ni mem. Aliflanke estas ankaux grave, ke ni evitu agojn, kiuj povus veki intereson en negativa senco. Citante malnovan sxercon ni pensu kion ni diras por ke ni ne hazarde diru kion ni pensas. Auxtuno cxiam estas tempo por komenci ion novan per refresxigxintaj fortoj kaj pensoj kaj per nova energio. Mia plej bona deziro estas, ke la agado por Esperanto okazu en harmonia, pozitiva, inspira kaj gxoja etoso. Ni gxoju pri, per kaj pro Esperanto. laux Jukka Laaksonen *************************************************************************** OPINIOJ /////// Monda Strategio =============== Partopreni en eventoj La nuntempo kiun ni vivas estas la epoko de mirakla materia progreso kiun nia civilizo ankoraux ne spertis. Cxirkaux ni okazas tre dinamisma evoluo: ekonomia kresko, teknologia progreso, komunikaj atingoj, novaj kulturaj agadoj, spektaklaj sciencaj esploroj. Sed en la sama moderna mondo okazas ankaux ideologiaj kaj politikaj krizoj, konfliktoj kaj militoj, naturaj katastrofoj kaj sociaj kataklismoj okazas historio. Nur lastatempe antaux niaj okuloj malaperis socialisma bloko, disfalis soveta imperio, okazis genocidaj militoj en Bosnio, Cxecxenio kaj Ruando, civilaj militoj en Afganio kaj Gvatemalo, tertremoj en Japanio kaj Meksikio, inundegoj en Filipino kaj Italio, epidemioj en Afriko, Azio kaj Latinameriko, rifugxintaj krizoj en Euxropo kaj Usono. Kaj se ne cxiuj homoj povas aux ne devas samgrade gxui prosperon de ekonomia kaj teknologia progreso, la sociaj kaj naturaj kataklismoj trafas cxiun homon egale senkonsidere gxian rasan, etnan aux religian apartenon kaj socian pozicion. Ekagi en mondaj katastrofoj La katastrofoj tamen ne estas nova fenomeno por nia civilizo. La moderna internacia komunumo disvolvis efikajn strukturojn por agadi kaj tuj reagi en ili. Sur tutgloba plano temas pri UNO kaj gxia sistemo, en Euxropo pri Euxropa Unio kaj gxia sistemo, en aliaj mondregionoj pri ties regionaj grupigxoj kaj iliaj sistemoj. En genocidaj kaj civilaj militoj, en tertremoj kaj inundegoj, en epidemioj kaj socialaj krizoj tuj ekagas tuta cxenaro de intersxtataj humanitaraj organizoj kiuj apartenas al la supre menciitaj politikaj grupigxoj, sed ekagas samtempe ankaux multege pli da aliaj sxtataj, privataj, kooperativaj, internaciaj, landaj, lokaj, religiaj, fakaj, diversasociaj humanitaraj kaj bonfaraj organizoj, servoj kaj agentejoj. Cxiuj ili aktivigxas por trovi bonfaremajn sxtatojn, kompaniojn, ekleziojn, entreprenojn kaj aliajn financajn fontojn, filantropojn, mecenatojn kaj individuojn kiuj pretas helpi en la krizo - ili proponas sin por peri la helpon. Sed ankaux inverse, la neregistarajn humanitarajn organizojn sercxas potencaj financaj strukturoj de intersxtataj organizajxoj (ekzemple, UNHCR - Alta komisaro por rifugxintoj de UN, ECHO - Humanitara oficejo de Euxropa komisiono) kaj diversaj aliaj bonfaremaj subjektoj por pere de ili realigi plurajn gravajn humanitarajn projektojn, pezaj multajn milionojn da dolaroj. "Kuracistoj sen limoj", "Konstruistoj sen limoj", "Beataj packonstruantoj" aux ecx "Klauxnoj sen limoj", por mencii nur kelkajn, urgxas al cxiuj anguloj de la mondo por oferti siajn servojn. La E-movado paralize "neuxtralas" Sed kion faras la E-movado en tiuj eventoj? Gxi trovigxas rande de la mondo, ecx ekster la reala mondo, en siaspeca memizoligxo. Gxi persiste klopodas per teoriaj pledoj, tute moralaj el vidpunkto de lingva dimensio de socia vivo, instrui la mondon pri "lingvaj rajtoj", "lingva demokratio" aux ecx"kulturo de la paco". Dum cxiuj aliaj sociaj agantoj febre urgxas al krizejoj, niaj estraranoj kaj direktoroj el siaj "neuxtralaj", centraj oficejoj predikas pri la "monda lingvo-problemo" aux, se ili entute komentas la aferojn, ili mesagxas ke la interveno multe malpli kostus se la intervenemuloj trapasus unue la E-kursojn laux "tendara aux zagreba metodo". Ili ne mobilizas siajn tacxmentojn de "Esperantistoj sen limoj" aux de "Beataj esperantistoj", cxar gxis nun ili ne sukcesis krei tian strukturon, sian organizon kiu saltados de unu al alia mondoparto, al krizfokusejoj de la mondo por proponi siajn humanitarajn servojn al kiu ajn homo, al kiu ajn popolo, al kiu ajn "flanko", kiel ofte kutimas malice diri la mondpolitikistoj. Ili ne ofertas al UNHCR aux ECHO siajn eblecojn por ties multekostaj projektoj. Anstataux pledoj cxe triarangaj oficistoj tra la oficejoj de UNO kaj Euxropa Unio por "lingva egaleco", ili ne lobias cxe ties adekvataj funkciuloj ke fine "Esperantistoj sen limoj" transprenu realigon de certa projekto en Bosnio, Ugando, Gvatemalo aux Kambogxo. Ili ne konscias se subite al la "Esperantistoj sen limoj" oni fidos almenaux unu el la projektoj, ke la Internacia Lingvo tuj ricevus sencon, gxi akirus gravan eksteran prestigxon, oni auxtomate altigus kaj idean kaj organizan kaj financan (!) nivelon de la E"movado - oni fakte vivus en la reala mondo kaj oni ecx havus sxanceton influi la internacian vivon. Sed, en la mondo ne okazas nur humanitaraj krizoj. En gxi okazas ankaux ekonomia progreso, kulturaj intersxangxoj, novaj teknologioj, sportaj eventoj... En cxiuj tiuj sferoj de internacia vivo ekzistas adekvataj strukturoj, kiujn nepre utilas ekkoni, malkovri ilian funkciadon kaj kunagadi kun ili. Partopreni en eventoj estas baza premiso - kaj defio - de kiu ajn serioza movada strategio. Senad Cxolicxel: Bosnia Lilio *************************************************************************** Rimarkoj pri dekdujara lernado de Esperanto =========================================== Kial mi lernas Esperanton? Mi estas 78 jara. Mi estas auxtodidakto. Dum 23 jaroj mi estis laboristo. Poste, dum 24 jaroj mi estis teknika instruisto de mezgrada lernejo. Mi havas malbonan memoron kaj estas tre malatentema. Mi lernas Esperanton de tiam, tio estas jam de 12 jaroj. Kial? 1-e Kiel Zamenhof, mi estas humanisto kaj pacisto. Mi estas mondcivitano. 2-e Ju pli maljuna oni estas, des pli zorge oni devas vivteni sian korpun kaj sian spiriton per ekzercoj. Cxu Esperanto estas nur lingvo? Edmond Privat klarigas, ke Esperanto estas lingvo kiel la aliaj kun spirito, kaj ecx, iu "naciismo".... Li emfaze klarigas pri la facileco paroli, kaj sin interkompreni per Esperanto... - Unue, oni devas kompreni, ke Zamenhof konceptis Esperanton kiel lingvan komunikilon, kiu devus permesi konstrui pli indan homan socion. - Due, se Zamenhof fondis Esperanton kaj proponis gxin al ni, ni estas la heredantoj de Zamenhof kaj nia devo estas plibonigi, fruktigi kaj disvolvi lian proponon. Por tio ni devas esti klarvidaj kaj objektivaj. Cxu Esperanto estas io pli ol lingvo? "Cxu Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli?" - Oni povas respondi jes aux ne, laux sia pensmaniero. Tamen, pro gxia "Interna Ideo", oni sentas bone en gxi "misterajn mallauxtajn sonojn senteblajn por cxiu sentema animo" (Zamenhof). Tio estas vera, kaj tio estas la varmo kaj, la forto de la humanismo. Se Esperanto estas pli ol nura lingvo, oni devas pruvi kial kaj kiel. "Oni taksas arbon laux gxiaj fruktoj". Se Esperanto entenas "Internan Ideon", tiu devas utili al io. Kion volis Zamenhof? Li volis servi la homaron kaj la pacon. Oni ne povas plibonigi la socion sen la popolo. Tamen sxajnas, ke la popolo ne estas tre interesata pri Esperanto, kaj en tio estas grava problemo. Kial? Estas utile ekzameni Esperanton. Multaj faris tion, multaj faros tion. Antauxe, estas rimarkinde, ke internacie kaj racie: A: Per nur du valoroj, nulo kaj unu, oni regas kaj skribas la plej kompleksajn auxtomatajxojn. (Algebro de Boole). B: Per sep notoj oni regas la tutan muzikon. C: Per dek ciferoj oni skribas la tutan numeraron. Sed por fari A, B, C oni ne pripensis tradicie, kaj konformisme. Oni pripensis nove kaj racie. Esperanto kaj La formulo "simpla necesa, kaj suficxa" L. Zamenhof apartenas al la granda familio de la humanistoj kaj de la pacistoj. Lia originala kontribuo estis proponi kaj enradikigi universalan lingvan kumunikilon: Esperanton. Esperanto Kiujn dezirindajn karakterojn oni povas postulipor internacia lingvo? a - ke gxi estu simpla kaj agrabla; b - ke gxi estu facile lernebla kaj memorebla; c - ke gxi estu lauxeble klara kaj preciza; cx - ke gxi estu facile skribebla kaj legebla; d - ke gxia logiko estu racia kaj evolukapabla; e - ke gxi estu liberiga de reakciaj kaj parazitaj lingvaj konformismoj; f - ke gxi perfekte kongruu kun sia funkcio de ponta lingvo, estu facile utiligebla per komunikiloj, kaj tradukiloj; g - ke gxi ne altrudu iun superregan imperialismon; gx - ke, principe, gxi estu facile utiligebla por la plej granda nombro da ordinaruloj, por tiuj, kiuj pleje bezonas gxin; h - ke gxi estu regula sen escepto. Sukcesa Ellaborajxo Teknika ellaborajxo estas perfekta, kiam: - gxi respondas perfekte al sia celeco; ne plu bezone estas, ion aldoni al aux depreni de gxi. Tia ellaborajxo povas esti ilo, konstruajxo, verkajxo, scienca ellaborajxo.... Gxia perfekteco alportas al gxi la belecon. Konservindaj estas bonaj ideoj de Zamenhof 1. Marki la finajxojn per la literoj (o-a-i-e), ecx se tio enkondukas monotonecon kaj unuformecon. 2. La elekto de lingvaj radikoj plej utiligataj en diversaj naciaj lingvoj. 3. Limigi la nombron de utilaj radikoj. 4. Provi akiri cxiujn nuancojn per aro da afiksoj. 5. Akcepti cxiujn eblajn kombinojn kondicxe ke ili havu signifon. 6. Provi raciigi la konjugacion. "Simpla, necesa kaj suficxa" Kiel la bonaj ideoj de Zamenhof konkretigxas? Oni povas resumi ilin en formulo: "Simpla, necesa kaj suficxa" - Sed, cxi-tie, en Esperanto, tiuj kvar vortoj esprimas cxiun kontrauxecon, kiu plej ofte ekzistas inter la spirito kaj la litero. A "Simpla" neprigas iun facilecon, iun sobrecon, por respondi al la esenco. B "Necesa kaj suficxa" kondukas al tri demandoj: a "Necesa kaj suficxa" por kiuj celecoj? b Cxu oni pensas pri celecoj por universala lingvo? c Cxu oni pensas pri iuj lingvaj konformismoj? La respondo estas en (c) kun sia sekvo da malregulecoj, komplikecoj, malfacilecoj por memori, kaj kun la reakciaj kaj konservataj formalismoj, kiuj kontrauxas la necesan evoluon.Komplikajxoj kaj racionaleco Cherpillod, en sia "Vortfarado" (p.7a), insistas pri la fakto ke la elekto de la radikoj rezultas de la elekto tute arbitra de Zamenhof, kaj, do gxi estas netusxebla (Majo 98). Aliflanke, Cl. Piron (Konferenco en Bazelo 21.3.98) diras: - "La Esperanto, kiun ni nun utiligas ne estas la verkajxo de Zamenhof. Gxi estas la lingvo, kiu disvolvigxas el la projekto de Zamenhof"(?). Sed se la elekto de la radikoj dependas de iu arbitro, la difino kaj ankaux la klasifiko de tiuj radikoj estas pli malpli arbitraj, dubesxancaj. Do el tiuj konstatoj, devus esti ebleco por permesi iomete da fleksebleco kaj da reguleco en la uzo de la afiksoj. Reiru al la bonaj ideoj de Zamenhof 1. La naturo de la vortoj markitaj per la finajxoj o, a, i, e, respondas al la zorgo fari la lingvon simpla kaj regula. Tamen, cxiu finajxo, por cxiu radiko, enkondukas unu redundancon, kaj oni ne konsideras la postulojn de "necesa kaj suficxa". 2. Tie la postuleco ne plu estas tiu de la "simpla" sed tiu de la "necesa kaj suficxa". Oni restas perpleksa antaux tiu kontrauxa maniero kiu, pro malregata formalismo, enkondukas multan malfacilecon pri la uzo de la afiksoj, plue, al la ordinaruloj, ne permesas memori, kun la naturo de la radikoj, la multajn kondicxojn de la uzado de la afiksoj. Tiu domagxa formalismo komplikas la lernadon de Esperanto, igas Esperanton ne regula kaj kondukas al Esperanto je du niveloj. La malbona unua nivelo por la popolanoj, la dua por la intelektuloj. Tio estas neakceptebla. (En la studtempoj oni vidas multe da intelektuloj, sed malmulte da laboristoj). Sxajnas aliflanke, ke la regula uzado de la 44 afiksoj povus nur enkonduki po unu redundancon por cxiu radiko, sed aldonus simplecon kaj regulecon. La malbona konformismo de la "necesa kaj suficxa" komplikas ne nur la konstruadon de la nuancoj, sed ankaux de la verboj. Kvin pagxoj de la "Plena Vortaro" (EI 96) estas necesaj por trakti la uzon de "ig" kaj "igx". Tio farigxas deliro! Por trakti pri la vortetoj: tra - trans - pro - kiel "kio... k.t.p., oni bezonas duonpagxojn.... Adiaux la simpleco! Tiam, kiel kvalifiki la publikigajxon, kiu diras, ke Esperanto estas simpla, regula kaj facile lernebla en nur tri monatoj? Verboj Prenu la ekzemplon de "promeni" (Cherpillod): Difino: Promeni, nt: iri de iu loko al alia loko... k.t.p.). Se oni iomete modifas gxin, oni havas: Promeni, tr: transloki iun aux ion de loko al alia loko, kun regula uzo de afiksoj: Promeni, Promenigxi, Promenigi. Estas probable, ke sen grandaj malfacilajxoj kaj sen grandaj modifoj estus eble plisimpligi la aferojn. Tro da supozitaj subtilecoj malutilegas al Esperanto kaj al gxia disvastigxo. Multajn homojn tio malkuragxigas. Tio malutilas al la popoloj, kiuj hodiaux bezonas bonan lingvankomunikilon por la organizado de la Mondo kaj de la sociaj fortoj. Observajxoj La observajxoj faritaj tie rezultas de la laborega lernado de Esperanto dum 12 jaroj. Rilate al tia dauxro la rezulto estas ne brila. Tio devus rajtigi pensi ke, por multe da personoj la tasko estas ne ebla. Por multe da ordinaraj personoj, regi sian gepatran lingvon estas jam ne facila. Tiam, proponi al ili duan lingvon ne elpurigitan de superfluaj malfacilajxoj estas nerealisme konduti. Instrua estus la respondo al la demando, kiom da komencintoj atingas la 1-an, 2-an, 3-an nivelon de la lernado de Esperanto. La lernadaj centroj povus alporti iun respondon al tiu demando. Se, por niaj landoj, oni nur atingas respektive 20, 10 kaj 4%, urgxe estus reagi. Oni ne diras suficxan veron, dirante ke la komencantoj forlasas Esperanton pro multaj malbonaj kialoj. Oni devas rigardi pli serioze la aferon. Konformismo kaj konservativismo entenas dangxerojn proksimajn de tiuj de obskurantismo. Ilia reakcia karaktero kontrauxas la evoluon kaj la novecon. La spertuloj de Esperanto, kontrauxe devas pro neceso akceli, sen malfruo, cxion, kio povas igi Esperanton pli perfekta kaj pli facile lernebla. Dum tiu tempo de rapida evoluo ne konvenas konduti bremse. Heredintoj de Zamenhof, ni havas devojn: 1 Rifuzi ekskutiman kulton de la personeco pri Zamenhof, donante al li, pacemulo kaj diskretulo, junan kaj cxiam novigantan bildon. 2 Plibonigi lian proponon por ke Esperanto akiru la karakterojn de perfekta - Universala Lingvo. 3 Ne sklavigi la spiriton al la litero, sed servigi la literon al la spirito kaj al la koro, do al la humanismo. Kiam racie la spirito pripensas Gxia libera blovo kondukas tien kie la kora varmo diras: "Mi estas". Raymond Gouin *************************************************************************** HUMURO ////// Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon ==================================== Se vi anstatauxigas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte. Ne forgesu akuzativo kaj uzu gxi cxie kie necesas. Tamen superfluan akuzativon ne aperu en viajn verkojn. Ne trouzu je la prepozicio "je", cxar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona Esperantisto. La sama rimarkumo rilatas al la sufikso "um" se vi, vortumante vian cerbumajxon, ne povumas trovi pli tauxgan solvumon, vi estas fusxumisto! Nekompletaj frazoj - malbone! Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn cxar se vi estus uzanta komplikajn konstruajxojn vi povus esti forgesanta pri kio vi devus esti rakontonta kaj la legontoj estus perdantaj la tutan intereson pri vi. Kio koncernas nefinitajn frazojn. Nekonvencia metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj sxirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas gxin elsarki! Malgranda rimarko pri ripetadoj kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozoj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj kiuj estas eldonataj cxe ni kaj eksterlande, kiuj suficxe malklarigas la penson kiun volis eldiri la auxtoroj pri kiuj ni volis fari tiun cxi rimarkon. Laux nia profunda konvinko, ni opinias ke la auxtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne agu laux tre malbona kutimo kies esenco estas en tio ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la penson de la auxtoro. Ne elpensu tro longajn vortojn, vi povas enembarasegigxi se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj. Se via verko estos hiperplena de redundaj neologismoj, gxi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos gxin mava. Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estos uzataj singarde! Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj. Mallerteco de uzado de la prepozicio "de" povas esti kauxzo de malapero de intereso de legantoj de via verko. S-anoj, bv. ne mllg. Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, cxar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas. Valentin Melnikov el La Ondo de Esperanto *************************************************************************** TRADUKADO ///////// propraj nomoj en tradukitaj beletrajxoj ======================================= Cxiu esperantigita versio de etnolingva literatura verko havas abundon da materialo por esperantologiaj esploroj. Unu el la temoj estas la propraj nomoj en Esperanta kunteksto. Cxu la tradukanto lasu ilin en la originala ortografio kaj helpu legantojn prononci ilin per interkrampa fonetika transkribo, aux cxu tiaj nomoj estu asimilitaj, nepre laux raciaj kaj konsekvencaj principoj? Ni rigardu unue, kiel propraj nomoj estas traktitaj en la romano pri Don Quijote de la Mancha, kiun elhispanigis Fernando de Diego. Ne asimilitaj estas la nomo de la cxefrolanto kaj tiu de la alia sxildisto Sancho Panza. Restas en la hispana formo personaj nomoj kiel Cid Ruiz Diaz Campeador, Dohxa Rodriguez kaj Rinconete y Cortadillo; havas la originalan ortografion loknomoj kiel Guadalajara, Zaragoza kaj Montjuich. Kvankam la tradukinto glosas neologismojn, klarigas esprimojn kaj identigas personojn kaj lokojn menciitajn sur la pagxoj de la libro, li ne degnas interkrampe indiki per fonetika ortografio la prononcon de cxiu nomo, kaj ne estas apendico kun prononc-reguloj de la hispana lingvo. Rikardo Sxulco (Richard Schulz) draste kritikas alian tradukajxon de Diego, la romanon Dohxa Barbara de Romulo Gallegos, pro la svarmo da netradukitaj hispanaj vortoj kaj neasimilitaj nomformoj. Li skribas: "...penante prononci ilin gxuste laux la hispana sonsistemo, mi cxiam denove estis haltigita dum la legado, devigata pripensi la gxustan prononcon de iu "c", "j" aux alia litero, kies prononco diferencas de la Esperanta" Li marteladas la punkton, ke neeblo prononci vortojn kaj nomojn obstaklas la fluan legadon. "Pri la gxusta prononco oni plej bone studadu ankaux la hispanan prononcsistemon. Eble estas la kasxa intenco de la tradukinto, ke oni faru tion. Sed ecx tiam oni estas devigata dauxre pendoli inter du sonsistemoj, inter la hispana kaj la Esperanta. Vere ne estas mirindajxo, ke legantoj evitas tiajn librojn. Ili suficxe ofte spertis, ke ilin atendas legado ne distra, sed strecxa" (Vestfaliaj Folioj, n-ro 38, 1982, p. 149-150). Ankoraux unu legemulo de beletro, Rudiger Eichholz, konsentas kun Sxulco kaj priskribas sian malagrablan sperton legante la cxinan romanon Kanto de Juneco de Yang Mo. "Mi provis vocxlegi la romanon por vere gxui gxin, opiniante, ke mi baldaux povus lerni la prononcon de la personaj nomoj. Sed konstante mi devis denove konsulti la personliston, cxar mi forgesis la prononcon, kaj la loknomojn mi simple ne povis legi. Mi devas konfesi, ke tio tiel cxagrenis min, ke mi ne finlegis la romanon." Eichholz proponas la sekvan solvon: "Se personaj nomoj aperas en novajx-raportoj aux sciencaj tekstoj certe estas preferinde unue skribi la nomojn en la originala formo kaj poste unufoje interkrampe indiki la prononcon. Sed se temas pri beletra verko, pri iom longa rakonto aux raporto, en kiu la samaj nomoj ofte aperas, oni nepre nur uzu la fonetikan transskribon, kaj oni je la fino eblealdonu alfabetan liston de la Esperantigitaj nomoj, por ke oni povu ekscii la originalajn nomojn" (Akademiaj Studoj 1984, p. 65). Mi samopinias kun s-ro Eichholz, ke devas esti en cxiu tradukita verko kaj la originalaj nomformoj kaj la fonetikaj transskriboj en la vicordo, kiun la tradukinto aux eldonisto opinias plej konvena kaj oportuna. Oni neniel imitu la mispasxon de Luiso Mimo Espinalt, kiu en sia esperantigo de Don Juan Tenorio de Jose Zorrilla, aperigas nur parte asimilitajn nomojn, do leganto ne povas scii, kiel ili aspektas en la hispana ortografio - kun nur du esceptoj glositaj sur p. 166: Karinjeno (Carihxena) kaj Jxerezo (Jerez). Restas, tamen malgranda enigmo: kiel oni prononcu la Esperantan formon de Jerez? Bernard Golden el KAE-Informilo, jul-sept 97 *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 22 j. studento. Interesoj: sporto, vojagxoj, petveturo, religioj, psikologio, filozofio. Adreso: Igor Lozhkin, Do vostrebovanija, RU-664011 Irkutsk-11, Siberio, Rusio, rete: irk_agp@forigu.mailru.com. * * * 18 j. virino. Interesoj: diversaj kulturoj, lingvoj kaj landoj en la mondo, internaciaj problemoj kaj cxiuj sociaj temoj. Adreso: Marie Letarte, 5200 rue Poitiers, Tririvero, Kebekio, Kanado, rete: verte_olive@forigu.hotmail.com. * * * 22 j. knabo. Interesoj: muziko, lingvoj, vojagxado, katoj, kaj aliaj hejmaj bestoj, dancado, babilado kun geamikoj. Adreso: Libia Gurrola Moreno, Angel Flores 1435 Centro, Mazatlan, Sinaloa, Meksikio, rete: libiarg@forigu.mzt.megared.net.mx. * * * 22 j. komencanto. Interesoj: muziko (gitaro kaj tamburoj), legado, komputiloj, piedpilko, scienco, naturo, historio, novaj kulturoj, marsxado sur la montoj kaj la kamparo. Adreso: Marc Hussey, 119 Comeragh Road, Drimnagh, Dublin 12, Ireland, rete: marc_hussey@forigu.hotmail.com. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiu kaj kiam inicaitis fondi Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno? A. L. L. Zamenhof en 1905 B. A. H. Marich en 1912 C. K. Bein en 1919 2. Kiu verkis la unuan libron pri mondhistorio originale en Esperanto? A. Prof. Hermann Haefker B. Henry Hudson C. Michel Clement, Ph. D. 3. Kion signifas la mallongigo IFEF? A. Internacia Feminista Esperanto-Forumo B. Internacia Fervojista Esperanto-Federacio C. Internacia Forumo de Esperantistoj Fotistoj Limdato por alsendo: la 15-a de septembro 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 231. 1. Kiam okazis la lasta Internacia Junulara Kongreso, IJK en Svedio? C. En 1991 2. Kies bildo trovigxas sur la 3-a pagxo de la Jarlibro 2001 de Universala Esperanto-Asocio? C. Gaston Waringhien 3. Kion signifas la mallongigo KES? B. Kvakera Esperanto-Servo * * * Novaj gajnintoj: - Suranyine Katalin (Hungario); - Sutton, Gwenda (Nov Zelando). Pinto de la poentolisto de partoprenantoj: - Vojacek, Josef (cxehio) 38; - Fedor Istvanne (Hungario) 32; - Huberdeau Jackie (Francio) 32; - Konczol Erno (Hungario) 30; - Toth Vilhelmo (Hungario) 28; - Niederbroker, Kurt (Germanio) 22; - Molnar Marta (Hungario) 20; Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Asimilado malhelpas =================== Cxefa celo de la lernejoj en Usono estas "usonanigi" la elmigrintojn. Sed multfoje la elmigrintaj lernantoj kiuj plej bone sukcesas estas gxuste tiuj kiuj estas malpli "usonanigitaj". La vojo por la asimilado estas eble pli kompleksa ol ni supozas. En orienta regiono de New Orleans, la adoleskantoj de la komunumo de la vjetnamaj rifugxintoj sekvas per divergxaj vojoj. La plimulto de la lernantoj ordinare lernas cxe Reed High School, la loka kvartala lernejo, dum aliaj preferas studi en supera lernejo cxe Abramson High School, kiu ne estas multe malproksime. Tie la vjetnamaj lernantoj konsistas el nur 1 dekono de la tuta studantaro, sed la elmigrintoj sukcesas en la studado kaj ricevis multajn meritajn honorajxojn en la lastaj 4 jaroj. La lernejo Reed High School havas demokratian miksajxon de lernantoj, estu ili malricxuloj, negruloj aux vjetnamanoj, kaj la lernejo ne havas elitan programon. Multaj vietnamaj lernantoj partoprenas junajn rabistajn grupojn kaj envolvigxas kun drogoj kaj kun la polico. La etnaj konfliktoj ne estas problemoj: la negroj kaj la vjetnamaj lernantoj kunvivas bone, tamen multaj junaj elmigrintoj konsideras la frenezajn (fremdigxitajn) junulojn kiel siajn modelojn. Min Zhou kaj Carl L Bankston estas sociologoj kiuj studis cxi tiun kontraston inter la sukcesaj vjetnamanoj (la plej granda parto, kiu lernas en lernejo Abramson) kaj la aliaj vjetnamanoj (krimuloj) kiuj lernas en lernejo Reed. La sociologoj Zhou de la Universitato de Kalifornio, kaj Bankston el la Universitato de Tulane konkludis ke la sukcesaj vjetnamano estas tiuj kiuj malrapide asimilis la usonan kulturon. La krimuloj estis tiuj kiuj plej rapide forlasis siajn etnajn (kulturajn) heredajxojn pli rapide. Laux la instruistoj, la junuloj kiuj plej bone sukcesis en la studado estis tiuj kiuj parolas la vjetnaman lingvon en lernejo, iras al pregxejo regule (kelkaj estas katolikistoj, aliaj budhistoj), celebras la etnajn festojn kiajn "TET" (feston de la Nova Jaro vietnama). Tiuj junuloj sentas dank- devojn al siaj gepatroj, geavoj kaj ecx al siaj najbaroj kiuj ne estas parencoj. Kiam ili ricevas akademiajn lauxdojn (premiojn), la tuta komunumo komemoras. Sed la krimaj junuloj estas tiuj kiuj plej ofte estas embarasitaj pro la eksterlandaj kutimoj de siaj gepatroj (hontas pri sia etna kulturo), evitas paroli la vietnaman lingvon, preferas auxdadon de la usona muziko, vestas sin kiel membroj de rabistaj grupoj aux kiel aktoroj kaj muzikistoj de rock. Tradukis kaj kompilis Johano Rete: johano@forigu.uol.com.br *************************************************************************** Kalkulado ========= Direktoro de granda entrepreno sercxas novan kontiston. Estas tri kandidatoj. Li intervjuas la unuan kandidaton: - "Bonan tagon. Cxu vi kapablas kalkuli?" - "Jes ja!" - respondas la unua kandidato. "Mi estas ekstenisisto, sed mi bone kapablas kalkuli: 15-0, 30-0, 30"15...." - "Ne, ne, ne!" - diras la direktoro. "Tio ne tauxgas! Sendu la sekvan kandidaton!" Li intervjuas la duan kandidaton: - "Bonan tagon. Cxu vi kapablas kalkuli?" - "Jes ja!" - respondas la dua kandidato. "Mi estas eksmilitisto, sed mi bonege kapablas kalkuli: unu-du, unu-du, unu-du...." - "Ne, ne, ne!" - diras la direktoro. "Tio tute ne tauxgas! Sendu la sekvan kandidaton!" Li intervjuas la trian kandidaton: - "Bonan tagon. Mi esperas ke vi kapablas kalkuli, cxu ne?" - "Jes ja!" - respondas la tria kandidato. "Mi estas eks-sxtat-oficisto, kaj mi tre bone kapablas kalkuli: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek...." - "Bonege!" - gxojkrias la direktoro. "Vi estas la tauxga homo. Finfine estas iu kiu vere kapablas kalkuli. Jen, remontru tion al mi, mi petas." - "Certe," - diras la kontenta kandidato. "Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, fanto, damo, regxo...." Rikardo Cash Rete: rikardo@forigu.esperanto.org el la retlisto Anekdotoj-en-Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 234-235, julio-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************