Eventoj n-ro 232-233, retposxta versio
**************************************

Titolpagxe: - (R)estu membro de Esperanto-komunumo!

Faka aplikado: - Scienc-praktika seminario
               - Scienca Revuo

Kontakto sercxata: - Aktivulo sercxata por EEU

Interreto: - Nova epoko cxe esperanto.net
           - E-retpagxo pri virina asocio en Afganio
           - Vocxdoni por Esperanto
           - Mallonge (12)

Arangxoj: - Novjara renkontigxo apud Berlino - Komune festi la novan jaron
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Rezulto de Euxropa Jaro de Lingvoj
        - Monda Socia Forumo - Esperanto vekis la atenton de la
          amaskomunikiloj
        - La 1-a mongola kongreso
        - 22 jara sukcesa agado - Movado sen Nomo
        - Espero por ukraina kulturo

Euxropa agado: - Detale pri la Brusela Komunikad-Centro
               - Rezolucio de la Radikala Partio favore al internacia
                 lingvo - Gxenerala konsilantaro: rekomendo pri la
                 internacia lingvo
               - Cxu eblas rimedo kontraux la lingvovoremo?
               - Esperanto en la Euxropa Parlamento

Organizaj demandoj: - Nov-jarcenta voj-eblo
                    - Problemo de tutmondeco - Tria mondo, kien?
                    - Por pli facile videbla movado de Esperanto
                    - Nova forto por "Gxemelaj ubroj"

Intervjuo: - William R. Harmon

Opinioj: - Informi neesperantistan mondon!

Reagoj: - Gratulo!

Instruado, ILEI: - Sublupee la katalogo
                 - Lingvoinstruado

Radio: - Cxu radio Esperanto?

Konkursoj: - Liro-2002

Gazetoj: - Intertempo cxe Heroldo

Libroj: - Brilu cxiu lingvo samrajte!
        - Naturkuracado
        - Nova Esperanto-dokumento

Rubrikoj: - Mallonge (9) - anoncetoj (2), korespondi deziras (10)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Kio mankas al la politika konstruado? - Le Euxropa Unio kaj
            gxiaj malamikoj
          - Infanaj anekdotoj

***************************************************************************

                   Cx u   r a d i o   E s p e r a n t o ?

                          vidu en rubriko RADIO !

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

(R)estu membro de Esperanto-komunumo!
=====================================

Mi volas diri al vi, kial indas esti membro de la E-Komunumo.

Esence al la cxiama demando: "Kial finfine mi devus aligxi al la loka
Esperanto-klubo, al la nacia landa asocio, al la asocio de mia fako aux
hobio, al Universala Esperanto-Asocio?" mi kutimas respondi, ke ekzistas
almenaux du kialoj:

La Esperanto-asocioj je cxiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo
sen lingva kaj kultura diskriminacio, unuvorte ili laboras por "lingva
demokratio".

Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin.
Aligxante al via loka klubo aux al la nacia, faka aux monda asocioj
(eventuale ecx al cxiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-
movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je
cxiuj niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankaux en la lingva-
kultura kampo justeco valoras pli ol forto.

Samtempe vi eble sxatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la
internacian lingvon Esperanto. Vi eble sxatas renkonti aliajn parolantojn
de Esperanto, vi sxatas acxeti librojn en Esperanto, vi sxatas vojagxi al
fremdaj landoj kaj koni ties logxantojn kaj eventuale ecx esti gastigata de
lokaj esperantistoj.

Cxion cxi la membroj de Esperanto-asocioj faras tute nature, cxar ili estas
dauxre informataj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj
la ret-pagxoj, la korespond-anoncoj kaj la vojagx-ebloj.

Mi estos al vi tre dankaj, se vi cirkuligos cxi tiujn ideojn inter la
esperantistoj, kun kiuj vi kontaktas.

Sed same grave estas, ke vi klopodu aligxi al E"organizajxoj je cxiuj
niveloj (loka, landa, faka aux internacia) aux al ret-listoj kaj aliaj pli
modernaj manieroj de organizigxo.

Krome UEA pretas sendi al cxiu arangxanto de naciaj aux lokaj renkontigxoj
stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun stoko da cirkuleroj por
disdonado al la partoprenantoj. Oni devas tion nur simple peti la Centran
Oficejon.

La celo de cxi tiu kampanjo estas "vastigi la komunumon", tio estas vastigi
la nombron de organizitaj esperantistoj je cxiu nivelo. Nia cxefa celo
estas ke la membroj de cxiuj Esperanto-organizajxoj pliigxu.

Ni restas je via dispono por kunlabori kun vi pri cxi tiu celo laux viaj
petoj.

Kompreneble la komunumon oni vastigas cxefe per informado pri Esperanto kaj
instruado de Esperanto, sed ankaux tio estas senefika, se la parolantoj de
Esperanto ne poste iel restas kune. Esperanto ne estas ankoraux kiel multaj
naciaj lingvoj. Se vi volas scii ion pri la hispana aux la tagaloga
lingvoj, vi povas viziti difinitajn librovendejojn, kaj en la fino vi
trovos multon. Pri Esperanto se vi ne restas en kontakto kun aliaj
esperantistoj, vi devos viziti multajn librovendejojn antaux ol trovi ion.

Renato Corsetti
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: uea@forigu.inter.nl.net

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Scienc-praktika seminario
=========================

La 2-a Internacia Scienc-Praktika Seminario okazis inter 02-05. 07. 2002 en
Sofia, Bulgario. Temo de la arangxo estas "Utiligo de Esperanto en Komerco,
Turismo kaj Interhomaj Rilatoj".

Okazis ekspozicio kun kontraktado de varoj de Komercaj kaj industriaj
firmaoj, reprezentitaj de partoprenantoj en la seminario kaj de lokaj
firmaoj, de ekspozicio de turismaj prospektoj kaj de ekspozicio de
kovertoj, posxtmarkoj kaj posxtkartoj el la tuta mondo, ricevitaj de loka
esperantistino.

Okazis prelegoj pri "Komerco per Esperanto", "La rolo de Esperanto-turismo
por la proksimigxo de la popoloj", "Esperanto en la interhomaj rilatoj sur
nacia kaj internacia tereno" kaj kunsidoj de la seminario en sekcioj
"Esperanto"komerco", "Esperanto-turismo", "Esperanto kaj la interhomaj
rilatoj", "Komerco per Esperanto en Balkanio, Euxropo kaj kun aziaj
landoj", "Komunaj balkanaj kaj euxropaj turismaj projektoj", "Esperanto en
la formalaj kaj neformalaj interhomaj rilatoj".

Emiliya Peychinova
Rete: emapeychinova@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Scienca Revuo
=============

Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE eldonas Sciencan Revuon kiel
sian fakan revuon jam de 1904. La enhavo de 1/2002 estas:

- J. Werner: Al terminaro procedi profesinivele kaj kolektive;
- S. A. Leonova, I. P. Shajahmetov: Somaklona variado de kulturo in vitro
  kiel ebleco, plialtigi la produktivecon kaj kvaliton de tritiko;
- I. F. Bociort: Kial studentoj lernu Esperanton;
- R. Sachs: Kion pastro Kneipp diris en sia libro "Tiel vi vivu";
- Historio aux neglekto - rezisteco de bakterioj antauxenmarsxas;
- Apetitiga arto;
- Mobiltelefonoj endangxerigas gorilojn;
- Fari la fareblon farebla;
- J. Werner: Terminologoj sercxataj;
- J. Kavka: La greka El;
- J. Kavka: Pri "diskurso";
- O. Haszpra: Alternativaj alfabetoj;
- G. Hirschmann: Pri la x-sistemo.

Estis eldonita speciala numero pri Helmintozoj - hompatogemaj platvermoj.

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Aktivulo sercxata por EEU
=========================

EEU - Euxropa Esperanto-Unio konscias pri la graveco de la esperantista
labor-kampo "interlingvistiko - socilingvistiko - lingva politiko".
Informado al neesperantistoj laborantaj en tiuj kampoj kaj seriozaj
kontaktoj kun ili povas helpi gxuste informi tiujn, kiuj poste informas la
publikon kaj la politikistojn.

En la landoj de EEU (krom en kelkaj) apenaux ekzistas tia sistema agado.
EEU taksas grava la ekziston en cxiu EU-lando de centro, kiu agu plurnivele
sur la scienca kampo, kunlabore kun la landaj asocioj kaj eventuale kun
landaj neesperantistaj lingvistaj aux similaj asocioj.

Aliflanke en multaj EU-landoj ekzistas elstaraj individuoj agantaj en tiu
kampo, kiujn oni kunligu, kaj al kiuj oni liveru informojn pri la
ekzistantaj sciencaj materialoj pri Esperanto aux pri Esperanto, kunlige
kun socilingvistiko kaj lingva politiko. Se vi pensas, ke vi estas la
tauxga komisiito de EEU por komenci tian agadon, bonvolu anonci vin cxe la
prezidanto de EEU:

Umberto Broccatelli
Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Nova epoko cxe esperanto.net
============================

En majo UEA faris kontrakton kun la familio de Torben Kehlet pri la utiligo
de la domajnonomo esperanto.net. Tiel do la posedrajto restos cxe la
familio, sed UEA ricevis la rajton pri uzado kaj utiligo.

Ene de kelkaj semajnoj stabo de UEA Dirk Bindmann, Xavier Godivier kaj
Andrej Grigorjevskij rekonstruis, aktualigis la pagxaron, kiu nun atendas
la neesperantistojn sercxantaj informojn pri Esperanto en naciaj lingvoj
kaj indikojn pri lernmaterialoj en la reto. Nun ili trovas tie informojn en
50 lingvoj.

Co de UEA

***************************************************************************

E-retpagxo pri virina asocio en Afganio
=======================================

La Revolucia Asocio de la Virinoj de Afganio, RAWA kampanjas por virinaj
rajtoj en Afganio. Iliaj dokumentoj estas nun tradukataj ankaux al
Esperanto La materialoj de tempo al tempo refresxigite aperadas cxe:
http://rawasongs.fancymarketing.net/ny-attack_es.htm.

Jakobo Schwartz
Rete: quark@forigu.alum.mit.edu

***************************************************************************

Vocxdoni por Esperanto
======================

Se vi deziras helpi la retpagxaron de Andaluzia Esperanto"Unuigxo, cxe la
indekso ekzistas vocxdonilo. Kie legeblas en la hispana "Vota este web del
10 (meximo) al 1 (minimo)" (vocxdonu por cxi tiu retpagxaro de 10 (maksime)
gxis 1 (minime)", simple elektu la numeron kiun laux vi meritas la pagxoj
kaj klaku sur "Vota". Aperos hispanlingva mesagxo, kaj vi povas returni per
la sagetoj de via navigilo.

Jose F. Martin
Rete: delpozo@forigu.retemail.es

***************************************************************************

Estas aktualigita kaj signife largxigita la Esperanta versio de parto de
interreta informejo pri senmangxa vivstilo: http://niejedzenie.pl/esperant.
* * *
Informoj por partneraj kontraktoj de la projekto de Brazila Esperanto-Ligo
por famigo de Esperanto aux pri starigo de jxurnalbudoj oni trovas cxe:
http://www.geocities.com/esperanto10.
* * *
Antaux ne longe apreis la plej nova, luksemburga versio, de "La Vortaro".
Pliaj informoj kaj ankaux aliaj lingvoj cxe: http://www.la-vortaro.net.
* * *
Danke al Clayton Smith ekfunkciis reta intelekta ludo "Skrablo" en
Esperanto. Vi povas gxin ludi cxe: http://
skrablo.komputilo.org/skrablo.php
* * *
Senpagaj lecionoj pri la itala, verkitaj en E-o, haveblas retposxte cxe
Massimo Ripani, rete: Xenoitaly@forigu.hotmail.com.
* * *
Retpagxoj pri E-literaturo cxe: donh .best.vwh.net/Esperanto/Literaturo.
* * *
Cxiuj Gazetaraj Komunikoj de UEA estas legeblaj cxe: www.uea.org - en la
parto "Gazetaraj Komunikoj".
* * *
La retpagxoj de TEJO nun legeblas ankaux en la rusa lingvo cxe
http://www.tejo.org/rusa/ - Se vi sxatus traduki ilin vialingven, iru al
http://www.tejo.org/traduki/!
* * *
Estis lancxita nova projekto por tradukado de la pagxaro de gnu.org. Pliaj
informoj cxe retlisto: gnu"eo@forigu.freelists.org aux cxe la retpagxo:
http://www.agado.net/gnu.org/.
* * *
Aperis nova eldono de Esperanta-rusa vortaro de E. Bokarev. Kompare al la
antauxa eldono gxi estas grandparte reviziita kaj kompletigita. La
redaktadon gvidis Jurij Finkel, sur kies retpagxo www.esperanto.mv.ru vi
povas vidi elektronikan varianton de la sama vortaro.
* * *
Laszla Balazs (en urbo Szolnok, Hungario) jam de pluraj jaroj investas sian
liberan tempon kaj energion al tradukado. La gxis nun faritajn verkojn -
inter ili pli ol 15 romanojn de Rejto Jeno (aliel P. Howard) - per la helpo
de amiko Toth Zoltan li disponigis je libera utiligo cxe:
http://verkoj.fw.hu.
* * *
Komunikajxoj de Euxropa E-Unio estas dissenditaj de tempo al tempo pri ia
temo rilate al la lingva problemo en Euxropo. Por senpage ricevi ilin
retposxte, aligxu cxe: http://lingvo.org/eo/2/8

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Novjara Renkontigxo apud Berlino
================================

Komune festi la Novan Jaron

Ni invitas vin partopreni jarfine en nova renkontigxo - Novjara
Renkontigxo, NoRo. Ni, tio estas kelkaj iamaj kunlaborantoj de Germana
Esperanto-Junularo, cxefe Dagmar Schutte kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Ni volas
refoje kunveni cxirkaux silvestro en internacia rondo kiel antaux jardeko
dum internaciaj junularaj renkontigxoj. Ni volas revidi amikojn kaj
konatojn de tiam kaj konatigxi kun multaj aliaj, kiuj intertempe lernis
Esperanton - aux kiuj tiam ne povis cxeesti.

Kun plilongigo: 27-a de decembro gxis 3-a de januaro

Por tiu cxi unua renkontigxo ni decidis organizi nur kvin tranoktojn. Eble
kelkaj el vi sxatos resti unu aux du tagojn pli longe en la komenco aux en
la fino - kiel faros kelkaj el la organizantoj - tio eblos favorpreze en
iom malpli granda rondo.

Vi estos bonvena!

Multaj el la partoprenantoj estos mezagxuloj kun aux sen familio - bonvenos
ankaux homoj pli junaj aux pli agxaj. Gxis nun ni kolektis grupon de
proksimume kvardek homoj el ses landoj, kiuj sxatos partopreni, kaj ni
atendas entute eble sesdek partoprenantojn.

La renkontigxo cxefe direktigxas al Esperanto"parolantoj. Kompreneble
kunuloj kaj infanoj estos bonvenaj ankaux sen kono de Esperanto. Por
faciligi ilian partoprenon en la renkontigxo ni antauxvidas iom intensan
kurson en la komenco de la renkontigxo.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Lu Wunsch-Rolshoven,
Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio
Rete: Lu@forigu.EsperantoLand.org

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15-25.08. Rusiaj E-Tagoj apud Kovrov (regiono Vladimir). Inf: RET-02, Pk.
57, RU-105318 Moskvo, Rusio. Andrej Grigorjevskij tel: +7-83556-59856,
rete: andreo@forigu.mailru.com
* * *
17-18.08. 1-a Mongola Kongreso de Esperanto, Mongolio.
* * *
17-24.08. Sxakturniro en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14
Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011.
Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
17-24.08. 6-aj Bretonaj Renkontigxoj en Plouezec, Bretonio. Inf: Roger Eon,
5 kervilin Izelan FR-22470 Plouezec, Francio. Tel +33-296227717. rete:
esperanto.22@forigu.libertysurf.fr
* * *
18-26.08. 3-a Euxropa Medicina E-Kongreso en Hodmezovasarhely. Inf: Katalin
Farago, pk. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. rete:
konyv@forigu.korhaz.hodtav.hu kaj esp"med@forigu.freemail.hu
* * *
19-24.08. 1-a Internacia Naturkuraca Konferenco, Krefeld, Germanio.Inf:
Anatolo Goncxarov, p/k 65, RU-197022
* * *
Sankt-Peterburg, Rusio. Rete: anatolog@forigu.mail.ru
* * *
19-25.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf:
Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn,
Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.de
* * *
23-26.08. 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio. Inf: 3-a Azia
Kongreso de Esperanto, 1601 Gangbyeon Hansin Core B/D, 350 Mapo-dong, Mapo-
gu, KR-121-703 Seoul, Koreio. Tel: +82-2-7176974, fakso: +82-2-7176975.
Rete: aziakongreso@forigu.hanmir.com
* * *
23-28.08. 5-a Euxrop-Unia (EEU) E-Kongreso en Verona, Italio. Inf: Verona
E-Grupo, CP 1616, IT-37100 Verona, Italio. Rete:
esperantoverona@forigu.adriacom.it
* * *
24.08. 6-a Internacia "Esperanto" Tablotenis"konkurso. Inf: Katalin Farago,
pk. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. rete: konyv@forigu.korhaz.hodtav.hu
kaj esp-med@forigu.freemail.hu
* * *
24-31.08. 28-a Internacia Semajno cxe Mediteraneo kaj someraj kursoj en
Sete (suda Francio). Inf : Esperanto Culture et Progres 5, rue du Docteur
Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Tel: +0467541543. rete
yvierne@forigu.netcourrier.com aux nikolao.k@forigu.wanadoo.fr
* * *
24-31.08. Renkontigxoj kun Distra Muziko en Sxibenska Rogoznica. Inf:
Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel:
+61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
26.08-01.09. Humanismaj Esperanto-semajnoj en Cxervar-Porat. Temo: Bertrand
Russell -granda humanisto de la 20-a jarcento. Inf: Mato Spekuljak,
Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr
* * *
30.08-05.09. Antauxkongresa (BEA) Nigramara Feriado, Sarafovo-Kiten-
Sozopol. Inf: B. Leonov, Esperinform, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.
Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com
* * *
30.08-07.09. FESTO, Internacia Junulara Renkontigxo de JEFO en la kastelo
Greziljono. Inf: JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio.
Rete: jefo@forigu.esperanto.org
* * *
30.08-08.09. AIS, SUS 25 (Nitra kaj Komarno). Inf: AProf. Eva Polakova,
Ustav didaktickej technologie, Ped. Fakultato UKF, Tr. A. Hlinku 1, SK-949
01 Nitra, Slovakio. Rete: epolakova@forigu.ukf.sk
* * *
31.08-07.09. Folkloraj Renkontigxoj en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir
Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel:
+61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
01-08.09. Humanismaj Esperanto-semajnoj en Cxervar-Porat. Temo: Ludoviko
Zamenhof -humanisto por 21-a jarcento. Inf: Mato Spekuljak, Ostarijska 8,
HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr
* * *
02-09.09. Tutmonda Konferenco pri Kibernetiko, Nitra. Inf: AProf. Dr.
habil. Eva Polakova, PF UKF, Tr. A. Hlinku 1, SK"949 74 Nitra, Slovakio.
Tel/fakso: +421-37-6511013. Rete: epolakova@forigu.ukf.sk
* * *
02.09-31.12. 4-monata plentempa kurso de Esperanto cxe la Popolaltlernejo
de Karlskoga, Svedio. Inf: Lars Forsman rete:
lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se
* * *
06-80.09. 1-aj Someraj dialogoj - stagxo en la Esperanto-Restadejo en
Monistrol de Montserrat (Barcelono). Inf: Barcelona Esperanto-Centro, Cami
del Pou 9, ES-08691 Monistrol de Montserrat, Hispanio. Tel: +34-679715982
aux +34-933338081
* * *
06-08.09. 13-a jarkunveno de REFA, Rumana Esperanto"Fervojista Asocio en
Sibiu. Inf: S-ino Rodica Todor, Bdul Valea Cetatii 22, Bl. B24, Sc.A Ap.5,
RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel: +40-268-320504. Rete: rodica_todor@forigu.yahoo.com
aux rodicatodor@forigu.xnet.ro
* * *
07-08.09. Skota Studrondo, Dunblane, Skotlando. Inf: Esperanto-Asocio de
Skotlando, 47 Airbless Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio. Tel:
+44-1698-263199. Rete: david@forigu.bisset100.freeserve.co.uk
* * *
07-14.09. Renkontigxoj kun Klasika Muziko en Sxibenska Rogoznica. Inf:
Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel:
+61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
07-14.09. 3-a Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas" en Sankt-Mikaela
Observatorio, suda Francio. Inf: Alex Mikishev, AEK, str. Uziel 120/8,
IL-52302, Ramat-Gan, Israelo. Rete: astroek@forigu.yahoo.com
* * *
09-15.09. Postkongresa (BEA) Nigramara Feriado, Sarafovo-Kiten-Sozopol.
Inf: B. Leonov, Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel:
+359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com
* * *
10-15.09. IBIRE 02 - La dua Internacia biciklista renkontigxo, Dobrichovice
apud Prago. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229
Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete:
chrdle@forigu.kavapech.cz
* * *
13-17.09. 16-a Kongreso de Itala-Katolika Unuigxo de Esperantistoj en
Marina di Pietrasanta (Lucca). Inf: Gianni Conti, via Filzi 51, IT-20032
Cormano (MI), Italio. Tel. +39-02"66301958. Rete: cont.giovanni@forigu.tiscali.it
* * *
14-21.09. 4-a Kongreso de Esperantista Handikapuloj en Janske Lazne. Inf:
Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, Na Okrouhliku 953/21, CZ-530 03
Pardubice, Cxehio. Rete: josef.hron@forigu.vakpce.cz
* * *
14-21.09. Folkloraj Renkontigxoj, Sxakturniro en Sxibenska Rogoznica. Inf:
Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel:
+61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
20-23.09. Internacia Amikeca Renkontigxo, Aylesford, Kent. Inf: IAR-02, 7
Hampton, Great Holm, Milton Keynes, MK8 9EP, Britio. Tel:
+44-(0)1908-564004. Rete: terry-page@forigu.supanet.com
* * *
21-22.09. Auxtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando. Inf: Aini
Vaaraniemi, Vaarajarventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando. Rete:
aini.vaaraniemi@forigu.pp.inet.fi
* * *
21-29.09. 28-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, 22-a
Pola Studadsesio de AIS San Marino kaj 3-a Internacia Simpozio por Euxropa
Integrigxo, Bydgoszcz. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082.
Rete: andreo@forigu.rubikon.net
* * *
22.09-01.10. Festivalo de Babilono, Bagdado. Inf: Himyar M. Al"Resheed Al-
Zubaidy, Saidia 821/90/21. POBox 5820, Bagdad, Irako. Tel: +964-1-5537514.
Rete: himyar@forigu.uruklink.net
* * *
26-29.09. 13-a Montkabana Renkontigxo (arangxo por montmigremuloj kaj
naturamikoj), Logarska Dolina, Slovenio. Inf. Vanja Radovanovic,
Horvacanska 31, HR-10 000 Zagreb, Kroatio, tel.: +385-1-913654626, rete:
vanja.radovanovic@forigu.etk.ericsson.se
* * *
27-29.09. XVIII-a Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES" en Poznan. Inf:
Pawel Janowczyk, ul. Zawady 2/7, PL-61-002 Poznan, Pollando. Tel.
+48-61-8755879; +48-602-283242 Rete: janowczykpawel@forigu.poczta.onet.pl
* * *
27-29.09. Renkonto de katoloka sekcio en Zeliv (Jxeliv). Inf: Inf: Miloslav
Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio. Rete: msvacek@forigu.iol.cz
* * *
28-30.09. 22-a Nordokcidenta Regiona Esperanto-Konferenco en Sidney (Brita
Kolumbio, Kanado). Inf: Norek, 765 Braemar Avenue, Sidney, BC, V8L 5G5,
Kanado. Tel.: +1-250-6561767, fakso: +1"250-656-0502. Rete:
Iwolemskatl@forigu.aol.com
* * *
30.09. Limdato por 6-a Video-festivalo de E-filmoj, Esperanto"societo de
Maribor. Inf: Esperanto-societo, SI-2000 Maribor, Besednjakova 1, Slovenio.
Rete: zlatko.tisljar@forigu.siol.net

***************************************************************************

MOVADO
//////

Rezulto de Euxropa Jaro de lingvoj
==================================

La Euxropa Komisiono kaj la Euxropa Konsilio proklamis la jaron 2001
"Euxropa Jaro de la Lingvoj", kun la celo antauxenigi la lernadon de
fremdaj lingvoj en Euxropo.

La koncernataj lingvoj estas la 11 oficialaj lingvoj de la Unio kaj ankaux
minoritataj, regionaj lingvoj. Planlingvoj, kaj do ankaux Esperanto, ne
estas koncernataj.

Tamen en kelkaj landoj okaze de arangxoj faritaj kadre de la Euxropa Jaro
de la Lingvoj esperantistoj sukcesis partopreni kaj atentigi pri la solvo
proponita de la E-movado. Ni donas nur kelkajn ekzemplojn de tiaj agadoj
faritaj.

En Namur, Belgio (Valonio) dum semajno da informado organizita de la Urbo,
Claude Piron, invitita kiel "honora gasto" de la Urbo, parolis pri Espeanto
kaj komunikado, en la Kulturdomo komencante sian paroladon en la Namura
dialekto, estigante entuziasmon de la publiko. Poste li partoprenis
debaton, en la franca lingvo, pri komunikado.

En la anglalingva pagxo de Ministerio pri klerigado de Kroatio, en
Interreto, troveblas sub la punkto 13 en Nacia Programo de Lingvojaro 2001
Universala Kongreso de Esperanto kaj akompanaj programoj, inkluzive ILEI.

Grava arangxo okazis en Luns, Svedio pri la Euxropa Jaro de la Lingvoj.
Cxeestis Bengt Nordlof, kiu parolis pri la temo interpretado kaj tradukado
en EU, sub la titolo "Iuj lingvoj pli egalaj ol aliaj."

Partoprenis Esperanto-klasoj en la internacia projekto de Konsilio de
Euxropo, Euroscola.

Laszlo Gados el Hungario verkis kajeron pri temo ligita al la internacia
komunikado kaj al la lingvaj rajtoj.

Laux Euxropa Bulteno

***************************************************************************

Monda Socia Forumo
==================

Esperanto vekis la atenton de la amaskomunikiloj.

Dum la tuta periodo de la Forumo esperantistoj diskonigis la celojn de E-o
al la granda publiko ne nur brazila sed ankaux eksterlanda. Cxi-cele oni
utiligis lauxeble la kvar oficialajn lingvojn de la evento: portugala,
angla, hispana kaj franca. Portante slogan-tukojn cxiu-tage inter la
sektoro pri gazetaro kaj la cxefa salonego de la Forumo, la E-teamo vekis
la atenton de miloj da preterpasantoj kiuj mult-foje ecx fotis kaj filmis
la grupon. Aparte gravaj kompreneble estis la dekoj da intervjuoj al la
amaskomunikiloj donitaj de diversaj samideanoj.

Cesar Dorneles Soares
Brazilio

***************************************************************************

La 1-a mongola kongreso
=======================

La 10-an de julio, 2002, sub auxspicio de urbestro de Ulaanbaatar, cxefurbo
de Mongolio, okazis la unua Mongola kongreso de Esperanto. La kongreson
partoprenis cxirkaux 30 mongolaj esperantistoj kaj ili pridiskutis pri
disvastigado de Esperanto kaj progresigo Esperanto-movadon en sia lando.

Malferman ceremonion de la kongreso partoprenis kaj gratulis s-ro M.
Enkhbold, urbestro de Ulaanbaatar kaj s-ro N. Urtnasan, respondeca
sekretario de Mongola Nacia Komisiono de Unesko.

Nian kongreson partoprenis kiel honoraj gastoj ankaux s-ro Lee Chong-Yeong,
vicprezidanto de UEA, s-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, s-ino Kim Ju,
estrarano de Korea Esperanto-Asocio kaj Evgeny Deltsov, delegito de Rusia
Esperantista Unio.

Cx. Enkhee
Rete: enchjo@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

22 jara sukcesa agado
=====================

Movado sen Nomo

En 22 jaroj Movado sen Nomo dissendis proksimume 120 kartojn kun belaj
sloganoj nuntempe al preskaux 2000 personoj. Tio estas kontribueto al pli
bona mondo, al pli bona etoso en la socio, al la kulturo de la koro. Gxi
faris tion sen peti kotizojn kaj travivas danke al spontaneaj donacoj de
simpatiantoj. La enhavo de la sloganoj validas por cxiaj homoj kaj tial la
agado de MsN gxuas grandan simpation inter esperantistoj. La plej granda
bremso por plia disvastigxo estas la afrankokostoj.

Ni petas helpon de esperantistojn plipopularigi Movadon sen Nomo!

Movado sen Nomo cxe Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: ivo@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

Espero por ukraina kulturo
==========================

La 29-an de majo 2002 estas registrita Societo por subteno kaj defendo de
ukraina kulturo "Espero". Gxi ne estas Esperanto"organizajxo, sed
organizajxo uzanta Esperanton por siaj bezonoj.

Gxi havas du cxefajn agaddirektojn:

1. Kunlabore kun Kulturministerio, Fonduso "Kulturo" kaj aliaj similaj
   organizajxoj atentigi potenculojn de cxiuj niveloj kaj la popolon pri
   dangxera situacio rilate al ukrainaj kulturo kaj lingvo.
2. Helpe de eblecoj, kiujn donas uzo de Esperanto promocii ukrainan
   kulturon eksterlanden.

Kiel la prezidanto estas elektita M. Lineckij, la vicprezidanto - V.
Taranjuk.

Se iu ekdeziros kunlabori, doni iujn konsilojn au proponos iun helpon,
faru tion senhezite.

Mikaelo Lineckij
Rete: lineckij@forigu.ukrpost.net

***************************************************************************

EUxROPA AGADO
/////////////

Detale pri la Brusela Komunikad-Centro
======================================

Alvoko de la Komunikad-Centro

Lingva tutmondigxo konsistigas gravan minacon al lingvaj diverseco kaj
egaleco. Uzado de naciaj lingvoj en rolo de lingvoj internaciaj pli kaj pli
evidentigas malekvilibrantajn efikojn en la plej diversaj ekonomiaj, sociaj
kaj kulturaj kampoj. Cxiuj tavoloj de la nuna tutmonda socio spertas la
efikojn de lingva malegaleco.

Vole-nevole, esperantistoj estas pioniroj sur vojo al la lingva demokratio.

Pro la neuxtraleco de Esperanto, ties parolantoj kaj organizoj kapablas
pritrakti lingvajn problemojn sen antauxjugxoj. Danke al sia tutmonda
komunumo, esperantistoj pli klare sentas la malekvilibrantajn soci-
ekonomiajn kaj kulturajn sekvojn okaze de altrudo de naciaj lingvoj por
internacia uzado. Praktikante neuxtralan solvon, esperantistoj estas pli
atentaj al lingvaj malegalecoj kaj samtempe evitas naciismajn reagojn al
dominantaj lingvoj.

La lingva problemo estas aparte grava en Euxropa Unio, kiu en la venontaj
jaroj pliigos la nombron de siaj membro-landoj kaj sekve la nombron de siaj
lingvoj.

La tendenco estas al la uzado de kelkaj laborlingvoj kun preferata rolo
kompare kun la aliaj.

Estas nepre necese kaj urgxe antauxenigi en Euxropo la komprenon pri la
rolo, kiun Esperanto povos ludi por faciligi komunikadon inter la
euxropanoj laux maniero demokrata kaj senprivilegia!

Tial UEA kaj EEU alvenis al interkonsento pri starigode komunikadcentro en
Bruselo, kiu disvolvu inform-agadon pri tiu temaro al la euxropaj instancoj
kaj al la multaj plurnaciaj jxurnalistoj laborantaj en Bruselo.

Por funkciigi tian centron provizora bugxeto antauxvidas bezonon de 36 000
euxroj por 2002. La nunaj disponeblaj monrimedoj atingas nur 17 000
euxrojn, do estas deficito de 19 000 euxroj. UEA konsentas garantii la
kovron de tiu deficito, sed EEU klopodos malpliigi gxin kolektante
kontribuojn de landaj asocioj kaj de unuopuloj.

Do cxiuj landaj asocioj en Euxropo estas alvokataj kiel eble plej multe
altigi sian kontribuon al EEU. Tiu kontribuo nun estas nur 0,25 euxroj por
cxiu asociano.

La Nederlanda E-Asocio kreskigis sian kontribuon al 1 euxro por cxiu
asociano. La Itala E-Asocio donis aldonan kontribuon egalan al sia ordinara
kontribuo por la jaro 2001.

Cxiuj unuopaj esperantistoj komprenantaj la gravecon de la esperanto-agado
je euxropa nivelo estas alvokataj malavare doni sian kontribuon, sendante
gxin al la konto de EEU cxe UEA: eece-p.

Gxeneralaj celoj de informcentro en Bruselo

Starigi dauxran komunikadcentron, kiu, pere de agado pri kaj por lingva
egaleco kaj diverseco cxe internaciaj kaj naciaj organizoj, politikistoj
kaj jxurnalistoj, plibonigos kaj la publikan bildon de Esperanto kaj
lingvan konscion. La Brusela komunikadcentro sekvos kaj analizos
lingvopolitikajn decidojn tutmonde agante lauxeble kun aliaj naciaj kaj
internaciajesperantaj organizoj.

Centra en la laboro de la komunikadcentro estos peresperanta agado por
lingva egaleco kaj diverseco tutmonde celanta pli konkretan bildon de la
lingvo Esperanto kaj ties movadaj celoj. La centro ankaux detale informos
Esperantistojn pri sia laboro, kontribuante ankaux al la profesiigxo cxe la
informada kampo de naciaj kaj internaciaj esperantaj asocioj.

La celaro de la centro plilargxigxos kaj pli bone difinigxos dum la
disvolvigxo de la afero, laux la kvanto de la homaj kaj financaj rimedoj,
kiujn oni sukcesos kunmeti.

La brusela centro detale informos Esperantistojn pri sia laboro. Lauxeble
komunikadspertoj kaj kontaktoj de la centro ankaux estos transdonataj al
naciaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj, kontribuante tiele ankaux al
profesiigxo en la informada kampo. La centro celas konkrete kaj dauxre
kontribui al la tri agaddirektoj de la Strategia Laborplano 2001-2010 de
UEA, nome profesiigxo, tutmondigxo kaj plijunigxo. Kontribuante al tiuj tri
agaddirektoj, la centro celas:

1. renovigi esperantan ttt-ejon (www.esperanto.org aux www.esperanto.net);
2. kunlabori kun interesataj landaj asocioj por starigi regulan kaj
   altnivelan gazetaran komunikadservon;
3. sekvi la uzadon de la vorto "Esperanto" en tutmondaj amaskomunikiloj
   proponante eblajn plibonigojn.

Strukturo de la brusela informcentro

Estas fondata Komisiono pri Brusela Komunikadcentro, KBK, kiu konsistos el
reprezentantoj de la jenaj asocioj: EEU (3 reprezentantoj), Institucio
Hodler (1), BEF (1), UEA(3), la gxenerala direktoro de UEA pro ofico kaj la
kasisto de EEU pro ofico.

laux Euxropa Bulteno

***************************************************************************

Rezolucio de la Radikala Partio favore al internacia lingvo
===========================================================

Gxenerala Konsilantaro: Rekomendo pri la internacia lingvo

La Gxenerala Konsilantaro de la Radikala Partio, cxe gxia kunveno en Romo
de la 18-a gxis la 21-a de julio 2002, pro tio, ke lingvistoj kaj
intelektuloj cxiam pli ofte avertas pri la risko, ke la hegemonio de la
angla lingvo iom post iom almargxenigos niajn lingvojn; konsiderante la
fakton, ke lingvo estas ne nur komunikilo, sed la havenda esprimilo de
kulturo kiu ne povus pluvivi sen gxi; notante ke la risko supre skizita
koncernas la identecon mem de Euxropo, kies esenco trovigxas gxuste en la
pluraleco de euxropaj kulturoj; notante ankaux ke la lingva sistemo kiu
aktuale efektivigxas en la Euxropa Unio - teorie sistemo de egaleco inter
cxiuj lingvoj - farigxis cxiam pli malfacila kaj multekosta proporcie al la
kresko de la nombro da lingvoj en la Unuigxo tiel, ke la egaleco estas
cxiam pli nur teoria; konsiderante, fine, ke se la Euxropa Unio
antauxeniros, kiel oni esperas, kaj cxiam pli alprenos politikan dimension
kaj supernacian strukturon, gxi devos solvi la problemon de inter-euxropa
komunikado laux maniero multe pli adekvata kaj ekonomia ol la nuntempa;
konsiderante cxion cxi, sin devontigas instigi la instituciojn de la
Euxropa Unio, kaj precipe la Euxropan Parlamenton - la institucio de EU kiu
plej suferas pro la supre menciitaj lingvaj malfacilecoj - organizi unuan
"Euxropan Konferencon pri Lingvoj", kaj ankaux la necesajn preparajn
kunsidojn, por ebligi ke la reprezentantoj de la Unuigxo kaj gxiaj
institucioj, naciaj politikistoj, lingvistoj, intelektuloj kaj subtenantoj
de euxropaj organizajxoj diskutu la aferojn supre menciitajn, precipe la
problemojn de inter-euxropa komunikado, kaj esploru kaj proponu konvenajn,
konkretajn solvojn.

Tradukis:
Mike Leon
Novzelando

***************************************************************************

Cxu eblas rimedo kontraux la lingvovoremo?
==========================================

Jen sintezo, en dek punktoj, de la prelego, kiun la auxtoro prezentis al la
itala E-kongreso pasintjare:

1. En Euxropo kie, ankoraux nun, estas pli alta ol oni opinias la nombro de
   la analfabetoj aux duon"analfabetoj (tion memorigis antaux nelonge Tullio
   De Mauro koncerne al Italio), estas absurde proponi amasan plurlingvecon,
   kiu estas rekomendenda nur al la elitoj. Ne igas similan politikon malpli
   absurda la fakto ke gxi estas alproprigita al si de Euxropa Unio, same kiel
   de la Konsilio de Euxropo.

Des pli tio veras, tial ke la neceseco de ununura euxropa kaj tutmonda
komunika lingvo estas trudita de la faktoj, cxar la ununureco de tia lingvo
estas nepre bezonata por realigi per la minumuma peno la internacian
komunikadon je cxiuj niveloj, ekde scienco gxis ekonomiko, ekde diplomatio
gxis turismo.

2. Tia lingvo, je la nuna stato povas nur esti la angla, cxar estas bronza
   legxo de socilingvistiko ke la komunika lingvo (lingua franca) - la
   babilona, la greka, la latina, la franca, laux la tempoj - estas cxiam tiu
   de la potenco ekonomie, science, militiste dominanta.

3. La sama socilingvistiko montras tamen ke hegemonia lingvo de hege-monia
   potenco cxiam havis efikon gxisradike detruan al la dominataj lingvoj. Kiu
   do subtenas aux akceptas la anglan, aux simple rezignacias je gxi, tiu
   ankaux devas rezignacii vidi la ceterajn lingvojn, ecx la plej gravajn,
   reduktigxi - en la tempodauxro maksimume de unu jarcento - al la rango de
   dialektoj, antauxcxambro de estingigxo, kiel pli kaj pli multaj lingvistoj
   kaj kleruloj agnoskas. (Kaj male cxiuj pledantoj por la angla, kaj aparte
   la lingvodidaktikistoj, silentas - hipokrite kaj kulpe - pri tiu cxi
   teruriga "alia flanko de la medalo").

4. Kiuj, same kiel mi, ne rezignacias, tiuj trovas elirvojon en la ekzemplo
   de la latina lingvo. Estas vere ke gxi estis sovagxe lingvovora kaj detruis
   gxisradike en la antikva Euxropo la lingvojn de la popoloj kaj teritorioj,
   sur kiuj etendigxis la romia Imperio, komence de tiu de miaj praavoj, la
   Etruskoj. Sed, post kiam la lingvo de Romo cxesis esti lingvo de Imperio
   kaj - eble ecx pli grave - gxi ne plu estis denaska lingvo de iu popolo,
   tiam gxi povis resti dum multaj jarcentoj lingvo de la kulturo, de la
   scienco, de la eklezio, sen pro tio malhelpi le disvolvigxon de la popolaj
   latinidaj lingvoj kaj de la aliaj lingvoj de la Malnova Kontinento: gxia
   lingvovora efiko estis, en la Mezepoko, tute cxesinta.

5. De cxi tie jen mia konkludo (kaj ne nur mia): nur lingvo kiu por neniu
   estu denaska povos esti "lingua franca" euxropa kaj tutmonda sen minaci je
   detruo la ceterajn lingvojn, male ecx respektante kaj protektante ties
   konservadon. Jen alia verajxo intence ignorata, pri kiu estas necese
   insisti.

6. La jxus citita legxo de la socilingvistiko igas tamen, je la momento,
   tute abstrakta kaj utopia la elekton de lingvo planita kaj neuxtrala por
   tia rolode helpa lingvo, unue de Euxropo kaj poste de la mondo. Estas vere
   ke Esperanto estas jam uzopreta kaj ke pli ol centjara sperto pruvis ties
   praktikecon kaj facilecon (krom gxia kapablo esti prepara ilo por pli
   rapida kaj pli bona ellernado de etnaj lingvoj). Estas vere ke gxi, pro sia
   racieco, lerneblas pli rapide kaj pli komplete ol la etnaj lingvoj. Estas
   vere ke gxi metas cxiujn sur egalecan nivelon kaj ne estigas popolojn "pli
   kaj malpli egalajn ol la aliaj". Sed al Esperanto mankas nunmomente - kaj
   tio estas la afero esenca - la politika forto, la propulsilo kapabla
   "enorbitigi gxin".

7. Tamen la rimedo - la "deus ex machina" - por eliri el situacio sxajne
   senespera povas konsisti - ecx se tio estas tute necerta - en la Euxropa
   Unio, se gxi kapablos transformigxi, kiel deziras la federistoj, al vera
   sxtato federacia. Tiam gxi bezonos en sia interno oficialan federacian
   lingvon, kiu privilegiu neniun el la membroj, kaj sentos la nepran bezonon,
   ankaux eksteren, kontrauxstari la hegemonion de la angla, kiu ne estas nur
   lingva hegemonio, sed fatale estigas ankaux efikon de politika dominado.

8. Tio cxi do estas la strategio kiu sxajnas al mi sugestinda. Akcepti por
   la momento - "dura lex, sed lex" - la anglan, kiu nun kaj cxi tie ne havas
   alternativojn, cxe la nuntempa ekvilibro, aux pli gxuste malekvilibro de
   internacia potenco. Sed batali, samtempe, sur duobla fronto, tio estas: -
   denuncado pri la gravegaj riskoj devenantaj de tia situacio, je mezlonga
   tempolimo, ne nur por la lingvoj, sed ankaux por la kulturoj de la euxropaj
   popoloj, kiuj, senigite je la idiomoj ilin esprimantaj, estos pli kaj pli
   neniigataj en malricxan universalan anglalingvecon; - kaj engagxigxo,
   decida kaj konvinkita, celanta eviti tiun duoblan riskon, por la realigo de
   Euxropa Federacio, aktive kunlaborante kun la movadoj tiucelaj; nur tiu
   Federacio povos doni aktualecon al la Esperanta alternativo, kiel unua
   pasxo por poste plivastigi gxin je tutplaneda nivelo.

9. Restas la grava dangxero konsistigita de la fakto ke la progresoj de la
   angla estas pli kaj pli rapidaj. Suficxu memorigi ke la plej multaj el la
   euxropaj sciencaj revuoj jam publikigxas anglalingve, ke oni konsilas al la
   studentoj anglalingve verki siajn disertaciojn, ke oni komencas anglalingve
   fari universitatajn lekciojn, kiel en la Bocconi"Universitato de Milano,
   (kaj aliflanke ke oni instruos la anglan jam ekde la elementaj lernejoj).
   Tio estas, aux almenaux tio povas esti, la komencigxo de la fino. La tempo
   premas, do, kaj baldaux estos atingita la "punkto de ne-reveno": la kostoj
   de rekonverto al planlingvo montrigxos, je iu punkto, tro altaj, kaj la
   rekonverto mem estos jugxata kiel nerealigebla, kia ajn estus gxia kosto.
   De tio la neceso engagxi sin tuj, kaj energie, en tiu cxi batalo, cxiam
   emfazante en kio konsistas la vetajxo: nome la pluvivado, aux la detruigxo,
   de la "euxropa identeco", kiu tute konsistas, kaj resumigxas, en la plureco
   de gxiaj lingvoj kaj kulturoj. Ni forturnu, dum ni ankoraux ne tro
   malfruas, tiun cxi ekologian katastrofon lingvan, kiu nin minacas pli kaj
   pli proksime; la minaco ne malpli gravas ol tiu konsistigata de lavivmedia
   ekologia katastrofo, sed pri la lingva katastrofo gxis nun oni ecx malpli
   ekkonsciis.

10. Por la esperantistoj estas aparte malfacile akcepti tion, kion ni
    proponas, tial ke gxi implicas "desxirantan revizion" de la koncepto
    karakterizanta ilian movadon ekde gxia naskigxo. Gxi implicas, por uzi
    espimon de Kant, kopernikan revolucion, aux, por uzi marksan esprimon,
    transiron de la "utopia esperantismo" al la "scienca esperantismo". Tio
    signifas ke la nepra antauxkondicxo por esperanto, la sola kapabla
    "enorbitigi gxin", ne sidas, kiel la esperantistoj kredas, en la kvalitoj
    de tiu cxi lingvo, sed en apogo fare de politika potenco, pri kiu gxi povos
    - aux ne povos - kalkuli. Gxia racieco, gxia facileco, gxia tauxgeco al la
    rolo de helplingvo ne havas - sen tiu apogo - iun ajn antauxenigan efikon;
    tio klarigas la gxisnunan nesukceson de tiu lingvo. Do estas necese engagxi
    sin tuj, antaux ol estos tro malfrue. Tia engagxigxo devus interesi la
    esperantistojn de cxiuj kontinentoj, cxar la venko hodiauxa de Esperanto en
    la Euxropa Unio estos la nepre necesa premiso por la venko morgauxa de
    Esperanto en la tuta mondo.

Andrea Chiti-Batelli

Umberto Broccatelli
Via G. Brodolini, 10, IT-00139 Roma, Italio

***************************************************************************

Esperanto en la Euxropa Parlamento
==================================

Esperanto gxenas mosxtulojn. Kaj kvankam nia internacia lingvo ankaux
suferas de malbona publika bildo cxe euxropaj mosxtuloj en Bruselo,
Esperanto ne malaperas el parlamentaj mensoj. En septembro 2001 la svedino,
Cecilia Malmstrom faris oficialan demandon al la Komisiono por ekscii kial
Euxropa Unio financis neniun Esperanto-projekton dum Euxropa Jaro de
Lingvoj. En januaro 2000, la angla socialisto Richard Corbett volis scii,
cxu Euxropa Komisiono esploras la eblecojn de Esperanto por la tradukservoj
de Euxropa Unio kun pli ol 20 oficialaj lingvoj. Laux Corbett, Esperanto
povus esti solvo cxar nia internacia lingvo estas neuxtrala, regula kaj
rapide lernebla. Ankaux tiu demando de Corbett gxenis Euxropan Komisionon.

Pro tio, brita ano de Euxropa Komisiono Neil Kinnock flanke"nsxovis la
demandon al nebula "komitato" por tielnomata "pritraktado". Intertempe,
Kinnock pusxas alian solvon de la lingva problemo cxe Euxropa Komisiono:
enkonduki la anglan kiel nura laborlingvo.

Strange la demando pri uzado de Esperanto per euxropaj tradukservoj ne
perdigxis dum "pritraktado" fare de la "komitato". Kaj dum Euxropa Jaro de
Lingvoj, gxuste tiu homo taskita de Euxropa Komisiono por "pritrakti" la
rolon de Esperanto preskaux lasis fali cxampan-glason pro sxoko. La homo,
cxefo de la Komisiona tradukservo, sxokigxis cxe eleganta euxropa evento
vidante anon de la Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo. La Brusela
Laborgrupo pri la Lingva Problemo proponas al la tradukservo de Euxropa
Komisiono la uzadon de tielnomataj "planlingvoj" - inter tiu Esperanto. Nun
la Komisiono ankorauxfoje devos "serioze" pritrakti la uzadon de Esperanto
per la euxropaj tradukservoj pro nova parlamenta demando, farita la 14-an
de januaro 2002. Maurizio Turco, itala membro de Internacia Radikala Partio
en Euxropa Parlamento, estas suspektema pri la "komitato" kiu devas
"pritrakti" la uzadon de Esperanto. Cxu gxi vere ekzistas? Kiu membras en
gxi? Jen la oficiala demando al Euxropa Komisiono:

"Parlamentaj demandoj - Skriba demando E-0075/02 de Maurizio Turco (NI) al
la Komisiono (la 14-a de januaro 2002)

Temo: Laborgrupo de SCIC (Komuna servo de interpretado kaj konferencoj) pri
utiligo de la internacia lingvo nomata Esperanto.

La Euxropa Komisiono, pere de la Vicprezidanto Neil Kinnock, petis al SCIC
(Komuna servo de interpretado kaj konferencoj) ke gxi ekvivigu laborgrupon
por esplori la projektojn koncernantajn la lernadon de Esperanto kaj taksi
la mezuron laux kiu gxi povus esti utiligata kiel pontlingvo por
interpretado.

Konsidere al tio cxi, cxu la Komisiono povas respondi la jenajn demandojn?

En kiu dato estis formaligita tiu peto al SCIC? Cxu la laborgrupo estis
aktivigita? Jeskaze, kiam? Kiuj estas gxiaj membroj kaj kiuj estas iliaj
kvalifikoj? Laux kiuj kriterioj ili estis elektitaj?Cxu la grupo jam
kunsidis? Jeskaze, en kiu dato? Cxu ekzistas protokoloj kaj/aux surbendigoj
pri tiuj kunsidoj kaj, jeskaze, cxu ili estas publikaj? Kiun bibliografion
kaj kiujn studajxojn la grupo eventuale konsideris (ekzemple cxu la
studajxon de la itala Ministerio pri Klerigado de la jaro 1995)?

Al kiuj konkludoj eventuale alvenis la laborgrupo? Kaze ke gxi ankoraux
alvenis al neniu konkludo, kiam kaj tra kiu itinero gxi antauxvidas
alveni?"

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Nov-jarcenta voj-eblo
=====================

"Por tiuj, kiuj bone regas la lingvon, kiel eltiri profiton konkretan el
Esperanto?" cxeftemis la Unua Nacia Kongreso sub la auxspicio de Malagasa
Esperanto-Unio, MEU last-julie en la malagasa cxefurbo.

Multaj gejunuloj partoprenis la diskutadon kaj la plimulto montris
senpaciencon transformi Esperanton en perilon por helpi ilin solvi la
vivtenan problemon. Cxiuj sentis la neceson draste sxangxi la nunan
situacion, t.e. i.a. kialoj, signifas ne nur sin nutri per belaj idealoj
sed konkretigi tion en la vivo esperantisteca.

Cxefa plendo temas pri tio, ke post plurjara lingvolernado, al kio ja
utilas Esperanto? Tiuj gejunuloj jam sekvis la klasikan vojon
(korespondado, legado, verkado, enklubigxo), sed kion konkrete alportas
Esperanto? Aux pli bone, kion konkrete ili povas fari pere de Esperanto? En
Esperantujo, oni evitas respondi tian demandon kaj kompreneble tio estas ne
la prioritato de UEA-anoj. Neeviteble el tia sinteno naskas dubo, kiu certe
instigos al forlaso de nia komunumo. Por malagasoj, Esperanto estas neniam
hobio, sed okupo plenrajta, tial post du aux tri jaroj da seriozeco sen
difinita celo, multuloj malaperis el la malvasta cirkvito. Ankaux mi
partoprenis tiun varman diskutadon, kvankam mi ne same reagis simile la
vervon de miaj junaj samideanoj.

Tio memorigas al mi pri mia vojagxo en Nederlando, Germanio kaj Cxekio en
1996. Cxiufoje kiam mi renkontis esperantistojn, mi provadis konvinki ilin
fari ion konkretan, nome de Esperanto por allogi malagasan junularon lerni
Esperanton. Mi proponis, ke ili helpu min, interalie, peri kontakton cele
al gxemeligo de iu(j) urbo(j) kun tiu(j) de mia lando; parigi du lernejojn
Ankaux ekkontakti vojagxagentejojn, kiuj povus interesigxi pri Malagasio ,
sed rideto kvazaux primoka renkontis mian (eble naivan) proponon. Iu
respondeculo pri Afriko ecx asertis al mi, ke mia intenco povus igi
Esperanton suspektinda! kaj mi rezignaciis.

Nuntempe, mi provas pripensi la tutan aferon kaj amare konstatas, ke la
esperantista komunumo agas tiel ortodokse kaj inklinas nur al rita ripetado
de iu kutimeska vivmaniero. Neniu kuragxas pasxi alimaniere. Kaj kia
paradokso, kiam mi konsideras la inercian forton de nia komunumo! Da
kleruloj, sciencistoj, teknikistoj, in eneroj, mecenatoj, fakuloj,
altranguloj, bonvolemuloj, Nobelpremiitoj kaj ankaux

ordinaruloj. Se Esperanto postvivis la 20a jarcenton, tion ni

sxuldas al ili cxiuj. Sed ho, ve!

Aliflanke de tia latenta potenco, gesamideanoj el la Tria Mondo cxiutage
baraktas por viviteni sin, cxiam spitante vivigi Esperanton. Bedauxrinde,
nur manplena anaro el la suprecititoj amas (temas ja pri amo !) helpi ilin
nome de Esperanto, cxar de Beaufront dauxre influas la movadon kaj la t.n.
"interna ideo" de Zamenhof igxas tabuo alportante honton al ties
defendintoj.

De kelkaj jaroj oni kuragxigas esperantistojn en Afriko memstarigxi tiel
same kiel oni kuragxigas bubon ekmarsxi malgraux la manko je
vitaminoj.Evidentas, ke, baldaux, li falos kaj disrompigxos la ostoj. Kion
ni ja bezonas? Ne homojn por dauxre teni niajn manojn, sed iun, kiu
provizos al ni suficxe da nutrajxo vitaminoza por ke ni mem kapablu
antaenmarsxi. Tiel triamondano estos auxtonoma kaj pli poste liberigxos de
la dependeco, sxuldo, almozpetado, Se Esperantujo volas helpi nin kaj sekve
pliforigi la movadon, necesas, ke ni pretekste igu Esperanton profesifonto.
Antaux du aux tri jaroj, mi artikolis en INTER NI (cf INTER NI N 05, julio-
auxgusto"Septembro 1997, p.5) pri la neceso transirigi teknologion per
Esperanto cxar Afriko multe bezonas tion.

Sed neniu reagis. Pli poste samtipan artikolon mi reverkis kaj gxin
proponis al ESPERANTO, sed gxi neniam aperis! Kulpis (eble) nia
ideo/propono starigi fonduson (unu plian !) pri teknologia transirigo. Mi
ja estis konvinkita, ke Esperanto tauxgas plenumi tian rolon konsidere la
neeblan aliron al gxi per naciaj lingvoj, se temas pri Afriko. Domagxe!
Rubujen!

Mi gxojas vidinte, ke, de pluraj monatoj starigxis la Afrika Komisiono de
UEA en kiu membras s-ro Eugene Raveloson. Ne floron mi jxetas al ties
inicinto s-ro Gbeglo Koffi, almenaux por Afriko. Ke finfine iu komprenas la
adekvatan filozofion pri la movado afrika. Denove mi proponas al tiu
Komisiono ideon eble naivan. Cxar UEA certe rifuzos gxin, mi direktas mian
peton al la membroj de la Komisiono ne pro ilia UEA-eco, sed kiel simplaj
esperantistoj interhelpantoj. Mi proponas, ke bonvolemuloj alportas sian
kontribuon al starigota fonduso helpi triamondanon krei/starigi etan
entreprenon, kiu siavice (ne)rekte pusxos la disvolvigxon de Esperanto en
tiu lando. La priparolita fonduso financu parte / tute projekton en kiu
partoprenos Esperanto-parolantoj. Tiuj nepre kunlaboru kun la loka nacia
asocio ellabori kaj plenumi la projekton. Gxi estu ligita al Esperanto,
servu al ia informado/instruado/disvatigado/allogado kaj ne malgrave al
vivteno de la koncernataj esperantistoj. Tiuj agos kiel konstantaj
profesiuloj, kaj ili mastros sian entreprenon la

privata inico/reguloj. Nialande aktivas multe da NR-oj, kiuj iel dolcxigas
la inferan vivetoson de malagasoj. Kial ne provi, karaj mecenatoj-
esperantistoj, kaj samtempe progresos la movado de nia insulo? Tio certe
kontrauxdiras la vidpunkton de UEA"profesiuloj, kies pretenda glava
neuxtraleco (krom rajto pri lingvoj, sxajne!) brile minacas la
revoluciemulon. Ili ja refrenas, ke UEA ne similas al NR-oj
humanitaraj/karitataj. Ili parte pravas, sed ne forgesu, ke dum la mondaj
militoj, UEA aktive helpis viktimojn ecx neesperantistojn! Nome de la kerna
filozofio de Esperanto, NI POSTULAS konsideron pri tio, ke nin viktimas la
nuna ekonomia situacio en la mondo. Ke esperantistoj helpu nin se UEA ne
emas tion fari! kaj ke tiu laste cxesu taksi nin almozpetantoj (emfazita
ecx en la sankta jarlibro kia misdirektita kampanjo!). Se iam, ni atingos
la sudkorean ekonominivelon, tiam ankaux ni kapablas kun amo kaj abnegacio
tiom kontribui al UEA, kiom koreanoj faras. Sed malgraux la malfacilajxoj,
ni ja strebas lerni Esperanton kaj klopodadas progresigi gxin tra la tuta
lando.Pli ricxa ol ni estas Renio aux Mauxricio sed malviglas Esperanto
tie. Helpu nin, bonvolu kompreni nian propran stilon disvastigadi
Esperanton kadre de nia kulturo, tradicio kaj sensativeco. Kion ni profesie
planas ? Realan projekton, da re"vivipovan kaj ecx enbankeblan. Tiu lasta
eco implicas bonvolemajn esperantistojn, kiuj pretos financi gxin. Ili
estas vi, se vi decidas humanigi la nunan vizagxon de la Esperanto-movado.
Guto post guto faros riveron. Aliflanke, nova gvid- kaj help- taskoj
atendos nian nacian asocion ME kune kun tiu Afrika Komisiono por bone
sukcesigi iujn projektojn.

El tiu vigla diskuto dum la nacia kongreso multas la ekzemploj.
Esperantistoj de la cxefurbo intencas starigi rapidan mangxejon
(restoracieton), kie dungigxos du, tri aux kvar Esperanto-parolantoj. Alia
projekto temas pri starigo de privata lernejo, kie instruos esperanistoj-
profesiuloj kaj Esperanto inkludigxas en la klasika faktemaro.

Se ni parolas pri esperantistoj en kampara regiono, kelkaj projektas
kultivi grundon, bredi bestaron por havigi al si suficxan monon. Ili anaras
ecx kooperativon sigelitan Esperanto. Aldonitas al tio virga vojo
esplorinda, t.e. la mediprotektado, se ni havas suficxe da subtenantoj. Iuj
aliaj intencas doktorigxi pri esperantologio por plialtigi la prestigx-
nivelon de la komunumo nialande. Cxu ili ne meritas vian afablan helpon aux
cxu ni denove predikas en dezerto? Esperanto kiel cxefa okupo, Esperanto
kiel profesifonto, Esperanto kiel persona prestigxo. Jen estas nia revo en
Malagasio. Nia novjarcenta kaj komuna realigo se vi apogas nin
Pliajn diskuton, proponon, primokon, bonvolu sendi al:

s-ro Fidilalao Firasisana Henriel
Professeur au Lyce de Tsaratanana MG. 421 Tsaratanana, Malagasio

***************************************************************************

Problemo de tutmondeco
======================

Tria mondo, kien?

La suba letero estas respondo je nia propono por reklami arangxojn kaj gxi
alvenis kun subskribo. La subskribon ni intence forigis.

Estimata Cxefredaktoro!

Dankon pro via mesagxo! Eble surprizos vin ekscii, ke ni vere preferus, ke
detaloj pri nia renkontigxo NE aperu en "Eventoj" (nek en "Esperanto",
kvankam tio ne rekte koncernas vin).

Do kial? En antauxaj jaroj tre gxenis nin inform- kaj invitil-petoj el
landoj afrikaj kaj aziaj: plenumi tiujn postulis multegan tempon kaj
konsiderindajn afrank-kostojn sed, malgraux niaj sinceraj klopodoj, neniu
ajn el la petintoj sukcesis ricevi vizon kaj partopreni en la renkontigxo.

Iuj petintoj tute ne scipovas la lingvon, kaj sxajne uzas Esperantajn
kunvenojn nur kiel pretekston por enmigri en Euxropan landon; aliaj
montrigxas sinceraj esperantistoj, sed ne komprenas kiel malfacile estas
konvinki konsulon, ke la petata vizo estas verdire bezonata por vojagxi al
nur tritaga, etampleksa kaj (por neeuxropano) relative multkosta
Esperanto"renkontigxo. Spite al invitleteroj, nialandaj konsulejoj en
Afriko cxiel cxikanas, por ke la invitito ne ricevu vizon.

Por lauxeble ne ofendi per rifuzo niajn afrikajn kaj aziajn samideanojn,
kies cxeeston ni ja varme deziras, ni kun bedauxro decidis reklami nur en
pli lokaj - t.e. euxropaj - bultenoj kaj gazetoj, kiuj malofte atingas
forajn mondpartojn.

Ne pensu tamen, ke ni plendas pri la jama anonco en "Eventoj"! Vi
kompreneble rajtas laux via bontrovo anonci cxion, kio okazos en
Esperantio. Mi volas nur ke vi sciu, ke ne cxiu reklamo senpaga estas
nepre avantagxa.

Sincere:
Terry Page
Britio

***************************************************************************

Por pli facile videbla movado de Esperanto
==========================================

En la revuo "Esperanto" (januaro 2000) prezidanto de UEA, s-ro Kep Enderby
priskribas sian penson pri nia movado kun la titolo "Cxiatendence ni marsxu
antauxen" kiel novjara mesagxo, emfazante pri pli alproksimigxo al la
peresperanta flanko. Kaptante tiun cxi okazon, mi volas priskribi mian
opinion per miaj tipaj spertoj rilate al Esperanto-aktivado.

En la jaro 1992, en la nomo de Wakayama Esperanto-Grupo Verda Monteto kaj
Wakayama Unesko-Societo mi sendis Infanan Koruson de Wakayama al Euxropo
helpe de e-ista laborreto en Euxropo kaj sukcesis prezenti ne nur japane
sed Esperante japanajn kantojn en la urbeto Bergen de Nederlando kaj en
tiama cxefurbo de Germanio Bonn, kie la knaboj el pli ol kvindek kursanoj
kaj la rilatantoj gastigxis en la hejmoj de samagxaj knaboj, e-istoj kaj
uneskanoj. Kelkaj el ili ankoraux nun rilatas kun e-istoj en Nederlando.

Okaze de la 1-a KIOFF Infana Festivalo de Azio en Wakayama (KIOFF, france
CIOFF, Internacia Konsilio de Organizoj por Folkloraj Festivaloj kaj
Folklora Arto), Esperanto (UEA), Unesko kaj KIOFF kunlaboris kiel la
oficialaj rilatantoj de Unesko por arangxi La Ekspozicion de Pentrajxoj de
Aziaj Infanoj, kies bildaro konsistanta el la pentrajxoj de 1350 infanoj en
dek tri landoj estis eldonita en tri lingvoj: Esperanto, japana kaj angla
lingvoj. Tia enkonduko de Esperanto en la bildaro kun aldona enhavo kiel
tiu festivala protokolo sxajnas esti rara en mondskala evento ekster
Esperantio.

Nun en Japanio furoras gxemelaj rilatoj. Mia Wakayama havas gxemelan
rilaton kun kvin urboj en kvin landoj. Sed bedauxrinde la kontaktoj
ankoraux restas en la nivelo de burokrataro kaj specialaj intelektuloj. En
tia stato ne estas videbla la vivmaniero ktp. de civiluloj en la gxemelaj
urboj. Do, mi proponis al la urba gazeto "Novajxo Wakayama", ke gxi havu
devon priskribi la artikolon pri niaj gxemelaj urboj, per kiu la urbanoj
komprenos unu la alian kaj ili sentos sin amikoj kvazaux samurbanoj. La
gazeta kompanio konsentis kun la opinio proponita de mi. Sed gxi ne konis,
kiel plenumi tion. Komisiite de gxi, mi alvokis aliajn lingvo-grupojn. Kial
alvoki aliajn lingvo-grupojn? Kial mi ne decidis kolekti artikolojn nur el
e-istoj en cxiuj gxemelaj urboj? Kompreneble tio estas ebla kaj ne komplika
por plenumi la taskon. Sed en tiu etapo, plenumi cxion per Esperanto estas
netauxge en la senco (taktiko), ke aliaj lingvo-grupoj komprenu nian
movadon kaj havu simpation al Esperanto. Lingvo"grupo angla rilatis kun la
gxemelaj urboj en Kanado kaj Usono, la korea kun la gxemela urbo en Koreio.
Mi, e-isto kun la gxemelaj urboj en Cxinio kaj Francio. La temoj estis
"Edzigxo, Edfesto", "Eduka Sistemo" kaj "Turismo" pri kvin gxemelaj urboj.
Laux temo aperis artikolo kun la aspekto de urbo post urbo, kaj seria
publikigo dauxris dum dek monatoj. Jen la admiro (lauxdo) de aliaj lingvo-
grupoj pri Esperanto, kiu pli glate kaj frue plenumas la taskon pere de
delegita reto (solidareco), jen efika propagando per la nomo de sendintoj
cxe la fino de la artikolo kiel "el Perpignan Esperanto"Centro" kaj "el e-
isto en Sxandong Esperanto-Asocio", kaj jenreagoj de miaj urbanoj, kiujn mi
retrokomunike sciigis al la sendintoj de e-istoj en alilandaj gxemeloj.
Post la afero mi havis la elementan kurson de Esperanto en mia urbo. Dek
kvin kursanoj, kiom lastatempe estas eksternorme multaj en mia urbo, lernis
nian lingvon, eksciinte la internacian lingvon per urba gazeto.

Mi trovis en la movado de Esperanto "la cirkuladon de Esperanto":
Propagando-Kurso-Membrigxo-Aktivado akceli nian progreson per loke interesa
praktiko al pli efika propagando por multigi e-istojn.

La cirkulado montras, ke loke interesa praktiko, nome nia "Aktivado"
videblas facile al civiluloj kaj ligigxas kun efika "Propagando", per kiu
en la elementa "Kurso" partoprenos multaj. Kaj rigardante la menuojn el
interesaj "aktivajxoj", ili "membrigxos" trovinte tie sian propran rolon
aux revon realigeblan. Tamen ni devas atenti pri la sxlosilvorto
"Aktivado". Cxar gxi havas du flankojn: laborojn ene kaj ekstere de
Esperantio.

"Aktivado":
1. Ene de Esperantio: kurso, Zamenhofa Festo, kunvivado, korespondado, ktp.
   kun e-istoj, hejmgastigxo cxe e-istoj, diversaj renkontigxoj kun e-isto,
   kongreso de e"istoj, ktp.

2. Ekstere de Esperantio: cxiu ajn temo interesa por lokaj civiluloj kiel
   supraj ekzemploj miaj ligitaj de sia urbo rekte al eksterlandoj por krei
   "kulturon de paco", kiun e-istoj povas volontule servi kaj realigi per
   Esperanto.

Pri punkto 2 ni bezonas pli fortan solidarecon de e"istoj trans landlimoj,
kio samtempe postulas pli da aktiveco ene de Esperanto-movado rigarde al
kunlaboro kun eksteraj grupoj en loka socio, kiuj ne povas kontakti kun
samspeca grupo en eksteraj landoj pro lingva baro. Sed tio ja farigxos al
movado klare videbla al civiluloj, kio estas Esperanto kaj kion gxi celas.
Por tio estas necese proponi realigeblajn kaj interesajn ideojn iniciative
de nia flanko al sia loka socio. Tio estas tre grava punkto, precipe pri
spica propagando por Esperanto. Sxajnas al mi, ke nuntempe mankas al ni la
punkto 2 por spirale grandigi "la cirkulon de Esperanto", nome nian
movadon. Nia movado de Esperanto havas pli multe da akumulitaj informoj ol
aliaj internaciaj grupoj kaj bonegan reton de delegito tra la tuta mondo,
kian aliaj ne posedas. La aktivado de "Kuracistaro sen landolimoj" kaj
"UNICEF" nun internacie progresantaj estas facile komprenata de civiluloj,
cxar ilia temo estas klara kiel pri "Urgxe kurace helpi mortontojn" kaj
"Infano". Gxi estas la aktivado por "teni pacon" kontraux antauxokula
problemo. La aktivado de Esperanto kaj Unesko estas tiu por "konstrui
pacon" per tio, ke ni penadu solvi diversajn faktorojn kusxantajn ene de
problemoj, kaj do, gxi estas distingita de lauxsituacia kuracmetodo, nome
la aktivado "teni pacon". Gxi bezonas diversflankan aktivadon kaj
dauxrigotan tempon, kaj estas iasence modesta por krei "kulturon de paco",
pro kio la movado ne estas klare videbla al civiluloj. Sed antaux cxio ni
devas kontribui kaj servi per detalaj realajxoj por loka socio cxirkaux ni
per Esperanto, kiu povas ligi homon kun homo,grupon kun grupo, informon kun
informo inter loka socio kaj alia mondo trans landolimoj. Tia aktiva
volontulema kontribuo tiros atenton de civiluloj kaj Esperanto farigxos
klare videbla kaj intima ekzistajxo. Tia agado per Esperanto estas certe
por Esperanto, mi kredas.

Harukuni Egawa
2506-2, Noogawa, JP-640-8481 Wakayama-si, Japanio
Rete: egawa99@forigu.mocha.ocn.ne.jp

***************************************************************************

Nova forto por "Gxemelaj Urboj"
===============================

Laborplano kaj komisiito pri la projekto "Gxemelaj Urboj"

La 1-an de januaro S-ro Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA (Liaoning-
provinca Esperanto-Asocio) rete sendis salutvortojn al nova jaro por 2002.
En ili s-ro Wu menciis reagojn al Propono al Esperantistoj en Gxemelaj
Urboj kaj s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA interesigxis pri la
propono kaj informis s"ron Wu, ke UEA estis sercxinta komisiiton pri
Gxemelaj Urboj. S-ro Wu konsideris la postenon kaj poste la estraro de UEA
dum sia januara kunsido diskutis pri la propono, ke s-ro Wu estu komisiito
de UEA pri la projekto "Gxemelaj Urboj". Dum februaro s-ro Wu komisiite
redaktis detalan planon kaj enketilon pri la sektoro kaj pere de s-ro
Corsetti transsendis ilin al la estraranoj de UEA. En la 24-a de marto s-ro
Corsetti oficiale sciigis s-ron Wu, ke la estraro decidis nomumi lin
komisiito pri la projekto "Gxemelaj Urboj" kaj kunlaboris cxefe kun s-ino
Michela Lipari, estrarano pri landa agado, kaj kun s-ro Trevor Steele,
gxenerala direktoro de UEA, kaj li mem restis je dispono por eventuala
helpo. En la 4-a de aprilo laux deziro de s-ino Lipari s-ro Wu skribis
cirkuleron pri laborplano de la projekto kaj ekde la 8-a de majo rete
sendis al esperantistaro gxin kun la skiza laborplano post revizio kaj
poluro de Lipari kaj Corsetti.

Laborplano

1. Klopodi kontakt(ig)i esperantistojn logxantajn en jam gxemelaj urboj,
   por ke ili kune proponu kunlaboron al la lokaj instancoj cele al
   intensigo de la gxemelaj intersxangxoj.
2. Verki konsilaron pri kiel kontakti la urbajn auxtoritatojn, proponante
   servojn de la esperantistoj en starigo aux/kaj plibonigo de interurbaj
   gxemelaj rilatoj.
3. Instigi esperantistojn iniciati gxemelajn rilatojn en propra urbo.
4. Klopodi establi kontaktojn kun institucioj - naciaj kaj internaciaj -
   kiuj agas en tiu kampo, por intersxangxo de informoj kaj proponante
   kunlaboron.

Por tion realigi:

5. Alvoki esperantistojn kiuj logxas en gxemeligitaj urboj, komuniki al la
   komisiito la koncernajn urbonomojn kaj cxu ili jam establis kontaktojn
   kun la esperantistoj de tiuj urboj.
6. Komuniki al la esperantistoj la adresojn de la esperantistoj logxantaj
   en la gxemelurboj por establi kontaktojn.

Wu Guojiang
Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, 113008 Fushun Lioaning, Cxinio
Retadreso: amikeco999@forigu.21cn.com

***************************************************************************

INTERVJUO
/////////

William R. Harmon
=================

Red: Kiel sciite jam, s-ro William (Vilcxjo) vi vizitis Albanion somere de
2001. Kio plej allogis vin al kaj de tiu vojagxo?

Vilcxjo: Kelkaj kialoj, tie logxas mia longtempa amiko Bardhyl Selimi, kiun
mi neniam renkontis vizagx-al-vizagxe, kaj mi tre volis tion fari, due,
scio pri Albanio en la okcidento ege mankas, kaj mi volis viziti la landon
por almenaux parton ekkoni mem, kaj trie, serendipe la okazo de la UK en
Zagrebo kaj la bezono de la vojagxagentejo de mia edzino Lusi Esperanto
Vojagx-Servo, trovi tauxgan lokon por post-kongresa ekskurso por sxiaj
klientoj.

Red: Kiom mi scias vi ekkontaktis kun esperantistoj de Albanio almenaux
ekde la fruaj monatoj de 1991, aux pli frue? Kun kiuj vi korespondis kaj
kial?

Vilcxjo: Mia sola kontakto kun Albanio estis komence prof-o Bardhyl Selimi.
Iom poste mi korespondis kun aliaj esperantistoj, kaj ecx renkontis unu-du
cxe Universalaj Kongresoj. Miaflanke la kontaktoj estis plejparte rezulto
de mia deziro helpi al tiuj naciaj organizoj al kiuj ege mankas mono kaj
aliaj rimedoj, kaj mi trovis rimedojn helpi al la Albana Esperanto-Asocio
diversmaniere, kompostado, presado, ktp.

Red: Mi estas unu el viaj unuaj amikoj esperantistaj en Albanio. Kiom mi
memoras vi ege kontribuis diversmaniere al nia malforta juna organizajxo,
ekz. pretigante membrokartojn, enkomputilante la tekstojn por la Esperanto
lernolibro, sendante legajxojn (librojn, vortarojn, ecx vestojn) kaj cxiam
preta helpi ankaux per invitleteroj por partopreni kongresojn en Usono. Vi
ecx sugestis ke ELNA patronadi AEL? Cxu vere?

Vilcxjo: Tute vere. Almenaux la peticio al ELNA helpi al la albana movado
rezultis kelkajn individuajn kontaktojn, lauxraporte, Mia celo estis pli
granda ol tio; mi vere volis ke ELNA "adoptu" AEL por pli granda helpado.
La sinteno de la Estraro de ELNA tiam estis, bedauxrinde, ke ankaux al ELNA
mankas rimedoj kaj mono, kaj kiam ELNA estas pli forta, eble tiam...

Red: Vi estas veterano de la Dua Mondmilito, kiamaniere vi aligxis al
Esperanto-movado?

Vilcxjo: Kiel infano. En Los Angeles, en 1938, mi renkontis instruiston en
subgimnazio kiu legis ion buntan kaj interesan, kaj mi scivole pridemandis.
Estis "komikso" pri Zamenhof, laux mia memoro, farita en - mi opinias -
Pollando. Ni ekinterparolis pri Esperanto kaj la ideo tuj kaptis mian
atenton. Mi pli-malpli auxtodidakte lernis, tamen kun multe da helpo de tiu
instruisto, John Clewe, kaj de aliaj maturaj kaj kleraj esperantistoj en la
Esperanto-Klubo de Los Angeles al kiu mi ekcxeestis kunsidojn en 1939. Mi
havis la avantagxon ricevi mentoradon de homoj kiel Charles Chomette,
Sandor Bako, Joseph Scherer, Forrie Ackerman, Charles Peterson, kaj multaj
aliaj.

Red: Kiajn funkciojn vi havis ene de la internacia E"Movado?

Vilcxjo: Mi estigxis membro de ELNA en la komenca jaro, 1952, kaj de
UEA/IEL iom poste. En ELNA mi serviskiel prezidanto de 1976 gxis 1981,
Estrarano de 1959 gxis 1997 (escepte por 1962-1965), Estrarestro 1966-1968,
kaj redaktoro de la organo 1977 kaj 1978. Mi estas Honora membro de ELNA.

En UEA, de kiu mi ankaux estas Honora membro, mi servis kiel Komitatano A
dum 1977 gxis 2001, kaj kiel cxefdelegito de UEA, Usono ekde 1987. Mi
ankoraux estas cxefdelegito en Usono, sed emeritigxas el la laboro kiel
Komitatano A ekde 2002.

Mi estas ankoraux Komisiito pri testamentaj Aferoj kaj komisiito pri UEA-
aferoj por ELNA, kaj estis gxis lastatempe Estro de la kapital-Investa
Komitato de ELNA.

Mi estis aktiva loke kaj regione en kalifornio dum multaj jaroj. Mi
ankoraux estas Sekretario de SFERO (San Francisco Esperantista Regiona
Organizo) kaj Sekretario /Kasisto de LOGE ( Ligo de Orient-Golfaj
Esperantistoj). Mi instruis Esperanton multfoje tra la jaroj, plejparte en
plenkreskulaj lernejoj vespere.

Red: Kia estas la situacio nun ene de ELNA?

Vilcxjo: ELNA estas suficxe forta organizo, kun du plentempaj pagitaj
dungitoj en la centra oficejo. ELNA funkciigas la plej grandan libroservon
el la Amerikoj, aperigas regulan organon "Esperanto USA" kaj provizas
multajn lernilojn kaj reklamilojn/varbilojn al la lokaj kluboj kaj grupoj.
ELNA havas 13-anan Estraron, inkluzive prezidanton, vicprezidanton,
sekretarion, kasiston kaj 9 ceterajn estraranojn. Tiu Estraro funkcias
plejparte pere de elektronikaj mesagxoj en la "reto".

Usono estas vasta lando, kaj esperantistoj aperas nur tre dise en gxi. Cxar
la oficiala sinteno de la registaro favoras la koncepton de la angla kiel
"internacia lingvo", ni, esperantistoj devas batali por ecx agnosko.
Reklamado estas nia cxefa tasko, en lando kie reklamado nur okazas pere de
grandaj sumoj da mono. ELNA ne havas grandajn sumojn de mono, do informo
pri Esperanto disvastigxas en la lando plejparte nur perbusxe.

Red: Kiajn planojn vi havas por movigi la E-movadon ene de Usono kaj
tutmonde?

Vilcxjo: Persone mi havas neniujn planojn. Mi jam emeritigxis el gvidaj
postenoj , kaj mi do lasas al la pli junaj aktualaj postenuloj ellabori la
planojn kaj progresigi la aferon. Kompreneble mi helpas kiam mia helpo
estas petata.

Red: Kion vi sugestus kaj konsilus al la albanaj esperantistoj?

Vilcxjo: Varbu la junulojn, trovu allogajn rimedojn varbi ilin en la
lernejoj aux ekster la lernejoj "trovu rimedojn kiuj allogas scivolemajn
junulojn, kaj kolektigxinte, konatigu ilin pri Esperanto. Komunaj agadoj
kiel piknikoj, ekskursetoj, sporto povas esti bonaj fonoj por tia agado.
Planu nacie, sed aktivu loke. Jen mia konsilo.

Red: Dankon!

Vilcxjo: Ne dankinde

el Bulten de Albana Esperanto Instituto, n-ro 38

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Informi neesperantistan mondon!
===============================

"Mi ne estas informisto, estas mi esperantisto." Tiel proksimume diras
multaj esperantistoj. Aliflanke, kiel ni scias, la muroj de miljaroj falos
kaj la neuxtrala lingva fundamento ekestos nur per laboro de la esperantoj.

Tion per pli modernaj vortoj diras ankaux la nun valida laborplano de UEA,
kiu aparte emfazas informadon.

Mi volas per cxi tiu mallonga teksto prezenti al vi sperton, kiu povus esti
gxeneraligata.

En Italio ekzistas eksterdordinara esperantisto, Gxorgxo Bronceti (Giorgio
Bronzetti), kiu opinias, ke malmultaj lernas Esperanton simple cxar neniu
parolas al ili pri gxi. Cxefe la jxurnaloj dauxre parolas nur pri la angla
kaj la neceso lerni la anglan. Nu - Gxorgxo diris iun tagon - kial ni ne
starigas sistemon por disdoni informojn al la gazetaro en la nacia lingvo
pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto?

Cxar li apartenas al tiu speco de esperantistoj, kiuj ne atendas, ke aliaj
faru, sed faras mem, li komencis pusxi siajn geamikojn starigi la sistemon,
kaj nun la sistemo en Italio funkcias. Gxia nomo estas "disvastigo" (gxuste
tiel en Esperanto), kaj gxi ne nur donas informojn al la gazetoj, sed
ankaux al la parlamentanoj. gxi kunlaboras kun la Komunikad-Centro en
Bruselo, kaj tiel multe pli.

Gxorgxo evidente cxerpas siajn informojn el pluraj fontoj kaj el pluraj
listoj.

Mi scias ke kelkaj landoj havas propran sistemon similan, sed estus bele,
se multaj landoj celus starigi similan sistemon. Gxorgxo pravas pri tio, ke
neniu lernos Esperanton, se neniu parolos al la publiko pri lingvaj
problemoj kaj Esperanto. Cxar neniu potenca grupo volas fari tion, eble ni
mem faru kiel Gxorgxo.

Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Gratulo!
========

Mi legis en Eventoj n-ro 219 la rebaton al Andrej al Silfer. Bele dirite,
tiu pri la maizo. Bedauxrinde nur ke cxe la subskribo ne aperas ke Andrej
estas estrarano de UEA. (Eble ankoraux ne cxiuj scias tion.)

Istvan Ertl

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Sublupee la katalogo
====================

La pagxaro http://www.edukado .net lancxas novan formon de kunagado. La
kampanjo nomigxas: Sublupee la Katalogo. La celo estas organizite ricxigi
la pagxaron, konforme kun la bezonoj kaj opinioj de vi, la uzantoj.

En la unua pasxo de la laboro ni sxatus se via atento fokusigxus precipe je
la kataloga parto. http://www .edukado.net/katalogo.jsp, http://
www.edukado.net/katalogo.jsp?nomo=titolo&nomKomenco=*&serchu=jes

Tie momente estas 65 lerniloj ekde tiu cxi monato observeblos dauxra
ricxigxo kun detalaj informoj kaj analizoj. Krom la redaktoraj opinioj pri
la lerniloj legeblas ankaux tiuj de la uzantoj: instruistoj aux lernantoj.

La pagxaro gxis nun havis cx. 5150 vizitantojn.

En la Katalogo troveblas nun 41 opinioj, entute pri 20 diversaj lerniloj.

Kursoj tutjaraj, seminarioj kelksemajnaj, projektoj internaciaj uzis kaj
uzas lernilojn, kaj ni ne scias cxu oni kontentas pri ili.

Cxiu instruisto almenaux provis uzi iun lernilon, kaj aux havis sukceson
pri gxi, aux devis rezigni pri la uzo, transiri al alia lernilo, aux krei
propran materialon. Ni, kolegoj kaj ankaux aliaj vizitantoj de la pagxaro
certe scivolas pri tiuj spertoj. Bonvolu preni tempon kaj dividi ilin kun
ni cxiuj, helpi formigxi ankaux per tiu kontribuo nian edukado.net
komunumon.

En la merkato nuntempe ekzistas centoj da bonaj kaj malpli bonaj lerniloj.
Verkistoj, pedagogoj, niaj kolegoj aux ni mem estas laborantaj por krei
ankoraux novajn, pli bonajn, pli tauxgajn ilojn. Ankaux por tiuj auxtoroj
bonvenus objektivaj kritikoj, scii kion jes ja krei kaj kion lauxeble eviti
en la estontaj instruiloj.

Do, vi estas invititaj por esprimi vian opinion pri la lerniloj de vi
konataj, uzataj kaj (mal)sxatataj sur la pagxoj de edukado net.

Katalin Kovats

***************************************************************************

Lingvoinstruado
===============

Tutmonde ampleksigxas la problemoj pri lingvoinstruado. Jam delonge la
lingvoj estas pli kaj pli instruataj sen priatento al la neeviteblaj
konsekvencoj kiuj rezultos el ilia elekto. Persistas poste la problemoj de
malbona lingva interkomprenigxo kaj ecx de entuta nekompreno. Observeblaj
estas tendencoj al kontrolo de la intersxangxofluoj, al diskriminacio kaj
al monopoligo de la scio per lingvo ne fremda al 8% el la homaro, kiuj
trudas gxin al la ceteraj 92%. En tiu situacio, plej grandan priatenton
certe meritas opinio de renoma lingvisto, D-ro Max Mangold, esprimita jam
en 1976 en la revuo "Horizonto" (aprilo-majo) sub la titolo :
"Lingvosciencaj konsideroj pri la facila lernebleco de Esperanto". Inter la
plej grandaj meritoj de D-ro Max Mangold, kiu eklernis Esperanton
15-jaragxa, kaj kiu instruis fonetikon kaj fonologion dum trideko da jaroj
en la Universitato de Sarbruko, trovigxas la ellaboro de skribo de afrikaj
lingvoj antauxe nur parolaj:

"La dangxero malsukcesi en lernado de fremda lingvo hodiaux, pro la malpli
forta persistemo de la gejunuloj, estas multe malpli granda ol antaux 40
jaroj. Pro tio hodiau sxajnas preferinde komenci per facila lingvo
postulanta malpli da tempo ol la greka kaj latina. Jen cxiel facila lingvo
kvazaux trudas sin. La dangxero malsukcesi tuj en la komenco estas plej
malgranda. La kvar kapabloj (paroli, auxdkompreni, skribi, legi kun
kompreno) estas plej rapide akireblaj, antaux cxio la kapablo legi, kio
signifas la unuan sukceson. De Esperanto estas eble pli facila aliro al la
romanaj lingvoj kaj al la latina, fine al la latinaj elementoj de la angla.
Dum hodiau lingvoj kiel la latina kaj la greka kiel unua lingvo multajn
fortimigas de lernado de aliaj fremdaj lingvoj. Esperanto kiel komenca
lingvo kuragxigus multajn riski la aliron al aliaj fremdaj lingvoj. Fine
cxi-rilate oni povus starigi kaj sekvi la principon: prefere bone lerni
facilan lingvon ol malbone lerni malfacilan."

Saman konstaton faris kaj saman opinion esprimis, i.a. Helmar Frank,
direktoro de la Instituto pri Kibernetiko de Paderborn (Germanio) kiu
eksperimentis komparan instruadon sub scienca kontrolo; Georges Kersaudy,
la auxtoro de "Langues sans frontieres" (eld. Autrement, Parizo), kiu
lernis Esperanton junagxe kaj atingis kapablon paroli, skribi kaj traduki
51 lingvojn de Euxropo kaj Azio; Mario Pei, usona pedagogo, lingvisto kaj
verkisto , kiu, en letero de la 15-a de julio 1973 al la prezidanto de la
Universitato de Fort Lauderdale (Florido), skribis i.a. : "Unulingvaj
studentoj submetitaj al relative mallonga kurso de Esperanto, poste
dauxrantaj studon de etnaj fremdlingvoj, estis multe pli sukcesaj cxe la
lastaj, ol tiuj, kiuj frontis lingvojn sen antauxa preparo. Tiel,
Esperanto-kursoj kiel regula parto de la kursaro, estas plene pravigeblaj
en la nuntempo kiel ankaux en estonteco, kun la aldona merito, ke, cxar
Esperanto estas plene funkcianta parolata kaj literatura lingvo en la
nuntempo, kun parolantaro de pluraj milionoj cxie sur la terglobo, kaj
inspirita de vera monda ideologio, por doni cxiun eblan helpon kaj
komforton alla esperantlingva fremdulo inter si, gxi estas lingvo de
konsiderinda nuntempa praktika utileco.

Gazetara Servo de SAT-Amikaro
Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

RADIO
/////

Cxu Radio Esperanto?
====================

La kapitalisma komerca ondo atingis ankaux Auxstrion, kaj oni privatigas
(forvendas) ankaux Radion Austria Internacia. Tio signifas, ke la
elsendatan programon anstatux la sxtato kiel gxisnuna posedanto difinas
individuaj posedantoj - kiuj nun ofertas la elsendo-tempon por acxetado.

Kial tiu komerca afero estas interesa por ni?

Cxefe pro tio, cxar per tio malfermigxas la vojo por ekhavi propran
"Radiostacion Esperanto". Cxu ne estus tre bone havi duonhoron en cxiu
semajno, kion oni povas plenumi nur per la interesajxoj de la Esperanto-
movado (sen la devo raporti pri ajnaj enlandaj politikaj aferoj...)?

Por unu disauxdigo (25 minutoj) po semajno (do 52 foje en jaro) oni (la
posedantoj) antauxvidas minimume EUR 12.000 (inkluzive imposton)
konsiderante disradiadon por Euxropo per 100 KW-oj. Por uzi povumon de 300
kW oni devas aldoni 3000 EUR. Al tiu sumo sumo aldonigxas la kostoj de la
redaktado, do la tuta "Radio Esperanto" kostus por ni jare cx. 25.000
euxrojn. (La teoria eblo malpliigi la kostojn per intertraktado estas alia
afero, cxi tie ni ne tusxu gxin.)

Kiajn eblajn alternativojn ni havas?
1. Ni (UEA aux ajna movada organo) acxetos la menciitan elsendotempon. Tio
   kostus al ni jare cx. 25.000 EUR, sed ni havus nian propran
   radioelsendon (ne nur per radioondoj sed ankaux en interreta versio).
2. Ni ne acxetas tiun elsendotempon (cetere nur momente ofertata al ni en
   tiu favora prezo, kaze de nia rezigno komercaj firmaoj probable tuj
   kaptos gxin) - kaj ni perdos la vienajn radioondajn elsendojn.
   Aliflanke ni povus komisii iun kompetentan redaktoron pri kompilado de
   profesiaj "elsendoj" kaj distribui ilin per interretaj rimedoj. Tiu
   versio kostus al ni nur cx. 12.000 EUR, sed la auxskulteblo estus
   limigita nur al interreto.
3. Ni ne acxetos nek la elsendotempon, nek zorgos pri profesia interreta
   radio. Per tio ni perdos ne nur la Esperantajn elsendojn el Vieno, sed
   ankaux la E-programojn en 8 aliaj landoj/urboj, kie la E-programoj de
   Radio Auxtria Internacia nun estas relajsataj (vidu en Eventoj n-roj
   185 kaj 231).

La Esperantaj elsendoj de Radio Auxtria Internacia en la nuna formo
finigxos en oktobro de tiu cxi jaro. Limdato por respondi al la acxeta
oferto de elsendotempo estas mezo de auxgusto. Cxu la komitato de UEA dum
la UK en Fortaleza traktos la demandon? Kaj se jes, kio estos la decido?

Laszlo Szilvasi
Eventoj / Ret-Info

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Liro-2002
=========

"La Ondo de Esperanto" invitas cxiujn dezirantojn partopreni en tradicia
literatura konkurso Liro-2002.

Por konkursajxoj estas kategorioj:
1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa;
2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita;
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: "Rastocxitelj" de Fjodor Sologub;
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: "Tamanj" de Mihail Lermontov;
5. Traduka prozo el la angla lingvo: "The Lost Sanjak" de Saki.

Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de
la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso. Oni ne rajtas sendi
verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux premiitaj en aliaj konkursoj.

La lauxreatoj de Liro-2002 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto
estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la
rajton gxis 31 dec 2004 publikigi la ricevitajn konkursajxojn en "La Ondo
de Esperanto", libroforme kaj elektronike, kondicxe ke ili avertos pri tio
la auxtoron gxis 1 mar 2003.

En cxiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri
verkoj. La konkursajxoj devos atingi la organizantojn antaux 1 nov 2002.
Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aux tre klare
skribitajn ekzemplerojn de la konkursajxo al:

Liro-2002, ab. ja. 1248 U-236039 Kaliningrad, Ruslando
Rete: sezonoj@forigu.gazinter.net

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Intertempo cxe Heroldo
======================

Post la foriro de la gxisnuna redaktoro, Stano Marcxek al UEA, la unua cxi
jara numero de Heroldo aperis sub la imprimatura respondeco de Perla
Martinelli kaj Walter Zelazny, kaj kun la kunlaboro de Leen Deij, Marco
Picasso, Giorgio Silfer kaj aliaj.

Ret-Info

***************************************************************************

LIBROJ
/////

Brilu cxiu lingvo samrajte!
===========================

Por multlingveco kaj egalrajta komunikado en Euxropo

Laszlo Gados el Hungario verkis kajeron pri temo ligita al la internacia
komunikado kaj al la lingvaj rajtoj. La auxtoro diras pri la kajero:

"Tiu cxi brosxuro estas verkita okaze de la Euxropa Jaro de Lingvoj. Gxi
celas euxropanojn el la plej diversaj tavoloj de la euxropa socio, tiujn
homojn, kiuj estas sentemaj je la lingvoproblemo, je la sorto de la gepatra
lingvo, respektive tiujn, kiuj iamaniere respondas pri la arangxigo de la
lingvodemando.

Okaze de la diversaj arangxoj por paroli pri euxropaj lingvoj oni versxajne
prezentas la cxefajn ecojn de la koncerna(j) lingvo(j). Sed cxu oni parolas
ankaux pri la dangxeroj, kiuj minacas tiu(j)n lingvo(j)n? Eble sporade. Tiu
cxi brosxuro emfazas la plej gravan karakteron de CxIU etna lingvo: t.e. la
gepatralingva rolo. Krome gxi montras ankaux la dangxeron, kiu minacas
(preskaux) cxiun lingvon (ankaux ties gepatran rolon) kaj kiu estas
akompananto de la t.n. tutmondigxa procezo.

Estas tute ne versxajne, ke okaze de la arangxoj oni menciu, ke sekve de la
euxropa integrigxo la euxropa logxantaro bezonus krom la gepatra lingvo
ankaux komunan lingvon, tian, kiu minacas neniun lingvon. Tiu cxi brosxuro
argumentas por tia komuna lingvo.

Versxajne estas anoj en cxiu lingvokomunumo, kiuj agadas por la defendo de
la gepatra lingvo. Sed tia agado okazas aparte laux lingvoj, pro tio gxi ne
povas esti suficxe efika. Tiu cxi brosxuro montras, ke ekzistas ilo kaj
maniero ankaux por la komuna defendo por agadi pli efike.

Cxio cxi montras, ke euxropaj esperantistoj havas aktualan kaj bazitan
direndajxon al euxropanoj okaze de la Euxropa Jaro de Lingvoj. Tial estas
necese, ke tiu cxi direndajxo atingu homojn kaj instancojn en Euxropo en la
plej eble multaj lingvoj."
Pliaj informoj cxe:

Human Europa Szovetseg
Pk. 115. HU-8901 Zalaegerszeg, Hungario
Rete: eszpi.plu@forigu.uze.net

***************************************************************************

Naturkuracado
=============

Aperis la libro "Naturkuracado ekde antikveco gxis nun" de Alicja Klejci-
Lewanderska. La libro estas originale verkita por studentoj kaj aperis en
la serio "Helpmaterialoj por studentoj de AIS", sed gxi estas bone uzebla
kaj interesa ankaux por cxiuj. La eldonajxo enhavas 92 pagxojn, multajn
ilustrajxojn kaj plenkoloran kovrilon. Gxi haveblas kontraux 6,80 euxroj
cxe:

UEA

***************************************************************************

Nova Esperanto-dokumento
========================

UEA aperigis novan kajeron el la serio "Esperanto-dokumentoj", ED. Tio
estas artikolo de Robert Phillipson "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj
homaj rajtoj", kiu analizas kiel iuj naciaj lingvoj igxis "internaciaj".
Estas traktata la temo de egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la praktiko de
multlingveco en la Ligo de Nacioj, la Unuigxintaj Nacioj kaj Euxropa Unio.

Phillipson atentigas, ke la nuna lingvopolitiko de EU estas "inercio",
senkonsulta transiro al trilingva, dulingva, au ecx unulingva sistemo. La
ED estas 37-a, kaj gxi estas akirebla de la CO de UEA - cxi-foje nur en
Esperanto. Dezirantojn traduki la artikolon en aliajn lingvojn oni invitas
anonci sin!

UEA
Niuwe Binnenweg 176. NL-3015 Rotterdam, Nederlando
Rete: libroservo@forigu.co.uea.org

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Esperanta Sxak-Ligo Internacia, ESxLI organizas retposxtan turniron omagxe
al "Paul Keres". La turniro komencigxos 15.08.2002. Interesigxantoj
kontaktu Arvo Reede, la sekretario de ESxLI cxe:
arvo.reede@forigu.edela.customs.ee.
* * *
Lokaj e-istoj de "E-Fondajxo Fernando Soler" muntis budon cxe la
Alternativa Foiro de Valencia, Hispanio. La budon vizitis amaso da
interesigxantoj.
* * *
La itala grupo Ravena E-Grupo "Dante Alighieri" la 14-an de aprilo 2002
festis sian 50-jaran datrevenon. La jubileon cxeestis ankaux la vic-
urbesto, Giannantonio Mingozzi, kiu per estimaj vortoj aprecis la kulturan
kaj porpacan laboron de la lokaj esperantistoj.
* * *
Okazis Balta Esperanto-Forumo inter 14-18. 07. 2002. en Kaliningrad, Rusio
kun vasta socia kaj kultura programo.
* * *
La 29-an de junio 2002 fondigxis la Ferula Triatlona Asocio en Nanjing,
Cxinio por bonvenigi la Olimpikojn en 2008 en Pekino. La "ferula triatlono"
estas sporto de fortulo. Laux la regularo, cxiu ferulo devas finkuradi
dauxre 1.5 km nagxadon, 40 km auxtan sporton kaj 10 km longdistancan kuron
en 230 minutoj. Esperanto estas ilia laborolingvo.
* * *
La litova ensemblo Asorti koncertis antaux milo da auxskultantoj dum la cxi
jara Paatalo-semajno (1-7 julio) en Taivalkoski, Finnlando. Gxi kontribuis
ankaux al aliaj programeroj de la festivalo, nomita laux la verkisto Kalle
Paatalo, kaj ludis kaj kantis en la vilagxo Metsakyla, en kies Arbaro de
Zamenhof Asorti elektis arbon, kiu ekhavis la nomon Litovio.
* * *
Munkena Esperanto Junularo kun aparta budo partoprenis la popularan
ekspozicion "Mini-Munchen" komencigxintan la 1-an de auxgusto. Esperanto
aperas kaj en la afisxoj (8000) kaj ecx 3-foje en la programkajero (pli ol
10000 ekz).
* * *
La 55-a kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE okazis
en la cxeha urbo Kromeriz. La kongreson partoprenis cx. 170 partoprenantoj
el 12 landoj.
* * *
3 arangxoj, la 5-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj, la 14-a Alp-Adria
Konferenco kaj la Mezeuxropa Konsultigxo okazis samtempe en urbo Rijeka,
Kroatio en majo. La arangxoj vekis grandan interesigxon en la urbo.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Sxangxigxis la retadreso de Detlev Blanke. La nova adreso estas:
dblanke.gil@forigu.snafu.de.

La 8-an de julio 2002 forpasis Bruno Vogelmann (1909"2002), esperantisto
ekde 1926, honora membro de UEA, kunauxtoro de "Internacia Ekonomika
Fakvortaro" kaj auxtoro de "La Nova Realismo" (tradukita el Esperanto al 25
naciaj lingvoj), lauxreato de premioj Deguchi (1992) kaj FAME (1993).

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

21 j. studento. Interesoj: literaturo kaj sporto. Adreso: Teko Agbo Gilles,
BP 60385, Lome, Togo.
* * *
25 j. frauxlo, komputilisto. Interesoj: internacia kulturo, lernado de
lingvoj, legado, internacia muziko, piedpilko, komputiloj, kaj vojagxado.
Adreso: Leandro Amorim, Rua Ronan Manuel Pereira, 1267, BR-38408-274 Santa
Monica Uberlandia-MG, Brazilio, rete: amorimleandro@forigu.yahoo.fr.
* * *
43 j. solulo, programisto. Interesoj: mia boato, pentrado (akvarela farbo),
skribado de rakontoj, komponado de muziko, kaj legado. Adreso: Stephen
Morgana, P.O. Box 703 Brockport, NY 14420 Usono, rete:
smorgan1@forigu.rochester.rr.com.
* * *
35 j. akustika kunlaboranto. Interesoj: lingvoj, komputiloj, scienco,
biciklado kaj (Azia, precipe Indonezia) kuirado. Adreso: Bert Klijn,
Klipper 119, NL-1721 GW Langedijk, Nederlando, rete: bertmarjan@forigu.hetnet.nl.
* * *
40 j. sperta esperantisto. Interesoj: flugteleroj. Adreso: Apati Kovacs
Bela, Bela kiraly u. 44, HU-7400 Kaposvar, Hungario, rete:
espbela@forigu.matavnet.hu.
* * *
30 j. sciencisto. Interesoj: naturo, biologio, historio, politiko, kulturo
kaj lingvo. Adreso: Dr Dallas Jason Grasby, 4 Francis St, Bedford Park,
5042, Suda Auxstralio, Auxstralio, rete: dgrasby@forigu.arcom.com.au.
* * *
36 j. filozofistudentino. Interesoj: Martinus kosmologio, vojagxado,
kulturoj, montpromenoj. Adreso: Renee Aagesen, Myrveien 17, NO-9020
Tromsdalen, Norvegio, rete: rl"a@forigu.online.no.
* * *
17 j. lernanto. Interesoj: sporto, muziko, historio. Adreso: Kougbavo
Folly, s/c Djossou Paul, B.P. 10 331, Lome, Togo,
* * *
24 j. komencantino. Adreso: Christelle Rimette, 14 Rue des Arts, FR-02100
Saint Quentin, Amiens, Francio, rete: chrimette@forigu.yahoo.com.
* * *
16, 19 j. fratinoj. Interesoj: lingvoj, aliaj landoj, muziko, libroj,
bestoj, amikeco. Adreso: Alena kaj Sveta Kozulina, str. Mechtateley, 32-12,
RU-666683 Usty-Ilimsk, Irkutskaya obl., Rusio, rete:
kozulina_alena@forigu.rambler.ru.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kie okazis la unua Internacia Junulara Kongreso, IJK en 1938?
   A. Torun, Polio
   B. Groet, Nederlando
   C. Ry, Danio

2. Kiu ricevis la Premion Deguchi de Universala Esperanto Asocio en la jaro
   1987?
   A. Hungara Esperanto-Junularo
   B. Ralph Harry, Auxstrio
   C. Hans Bakker, Nederlando

3. Kion singifas la mallongigo KAEST?
   A. Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
   B. Konsilio de Asocioj por Esperantigo de Sciencajxoj kaj Traduko
   C. Kultura Asocio de Esperantistoj en Suda Togolando

Limdato por alsendo: la 1-a de septembro 2002. La gxustaj solvoj aperos
post 2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 230.

1. Kiam okazis la lasta Internacia Silvestro en Germanio?
   C. En 2001
2. Kiu fondis la revuon Esperanto en 1905?
   B. Paul Berthelot
3. Kion singifas la mallongigo EPA?
   B. Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Kio mankas al la politika konstruado?
=====================================

La Euxropa Unio kaj gxiaj malamikoj

Kial estas tiel malfacile kompletigi la euxropan konstruajxon? Malmultaj
estas la veraj nodoj, malmultaj kaj simplaj la reformoj povantaj malligi
ilin. Tamen la celpunkto sxajnas fora kaj gxi povus esti maltrafota. Kial?
Pro almenaux kvar tipoj de kialoj: cxar la entrepreno ne havas
precedentojn, cxar gxi havas kontrauxulojn malkasxajn kaj kasxajn, cxar
estas malpliigxanta la pusxo de la ekonomiaj interesoj, cxar malfortigxis
la ideala flamo.

La entrepreno ne havas precedentojn. Neniam antaux nun oni atingis la
unuigxon de malsamaj sxtatoj dividitaj de jarcentoj da historio - kaj kia
historio! - uzante nek la rimedojn de la dinastia heredado nek militon, sed
la pacan forton de la konsento. Neniu el la federacioj de sxtatoj hodiaux
ekzistantaj povas tauxgi kiel modelo, cxar la celo de tiuj, kiuj volas
Euxropon, ne estas elterigi la radikojn de niaj diversecoj kreante
supersxtaton kiu anstatauxu la naciajn realajxojn, sed male gardi ilin,
tamen transigante al la euxropa nivelo funkciojn kaj decidojn kiuj
transpasxas la nacian dimension.

La kontrauxuloj de la Unio ekzistas. Iuj sxtatoj, kiel Britio, havas
malantaux si historion, kiu bone klarigas ilian malemon pluiri sur la vojo
de la politika unuigxo forlasante la simbolojn de suvereneco, kiu, kvankam
gxi estas jam pli sxajna ol reala, estas sentata kiel nerezignebla. Sed la
veraj kontrauxuloj estas aliloke, ili estas interne de iuj sxtatoj
fondintoj de la Unio, kiel Francio, kiuj tamen, kiam ili en la pasinteco
volis antauxeniri sur la vojo de la integrigxo, tion ili faris, ne lasante
sin haltigi fare de aliuloj. Se estas vere ke niaj naciaj sxtatoj jam havas
nenian vocxon en la elektoj de la monda politiko, tamen por granda parto de
naciaj politikaj klasoj la sxajno pli valoras ol la substanco, la transdono
de la bildo de sidanto cxe la tablo de la granduloj politike repagas (aux
almenaux tiel oni opinias) pri la fakto ke la veraj decidoj estas farataj
cxirkaux aliaj tabloj, kun pli malgrandaj dimensioj kaj kun pli malgranda
nombro da segxoj.

Estas do komprenebla la emo de multaj naciaj gvidantoj prokrasti, dilui la
vere efikajn instituciajn proponojn, la solajn kapablajn transformi aron da
senpovaj subjektoj en veran kaj kompaktan unuigxon de sxtatoj. Tamen la
sxlosilo kiu malfermas la pordon al la estonteco estas la sxlosilo de la
instituciaj reformoj. La pusxo de la ekonomiaj interesoj, decidan por la
sukceso de la unueca merkato, ne agas same efike tie, kie bezonatas reformo
de la komunaj institucioj, gxi ecx riskas estigi premon kontrauxdirektan:
cxar malfortaj euxropaj institucioj povus ne malplacxi al multaj
entreprenoj.

Ankaux la idea flamo, el kiu elsxprucis la unio, estas febligxanta. La
memoro pri la du civilaj militoj euxropaj estas jam preskaux malaperinta,
pro natura estingigxo de tiuj, kiuj travivis ilin. La timo al la
sovetiaimperiismo dissolvigxis. La atingo de ekonomia bonfarto, trankvila
bonfarto sxirmita kontraux mondaj respondecoj - kiujn Usono male sentas kaj
al kiuj respondas: en la bono kaj en la malbono - obtuzigas en Euxropo
multajn konsciencojn.

Malmultaj perceptas la nestabilecon de la monda arangxo kaj la urgxantan
ritmon de la historio, kiuj povus igi nerealigebla la kompletigon de la
euxropa konstruajxo: kiel jam okazis en la pasinteco cxe aliaj projektoj de
unuigo poste subirintaj, ekde Grekio de la civitoj gxis Italio de
Renesanco.

Kaj la euxropan idealon - kiu tamen estas tre alta kosmopolita idealo -oni
ne vivas kun la sama intenseco kiel iujn politikajn idealojn de la
pasinteco: la nacia unuigxo aux la strebo liberigi sin el fremda subpremado
atingis realigxon cxar en ilia nomo unuopuloj, sociaj grupoj, foje tutaj
popoloj montris sin pretaj je forofero de sia vivo.

Cxu la sxipo estas do baldaux grundonta? La risko estas reala, sed la vojo
ne estas barita. La kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj fortoj favoraj al
progresado de EU ekzistas. Kerno el euxropaj institucioj kun federacia eco
ekzistas. Ekzistas komunaj interesoj kaj realaj solidarecoj, kies konkreta
simbolo la ununura monunuo estas. Ekzistas la defioj de terorismo kaj de
plivastigxo al la landoj de Centra Euxropo.

Ekzistas la ebleco ke la estontaj internaj kaj internaciaj krizoj
ankorauxfoje ludos favore al la Unio, se iuj euxropaj gvidantoj kapablos
esti longvidaj same kiel aliaj estis tiaj en la lasta jarkvindeko. Kaj
ekzistas la iniciato, decidita en Laeken, pri la euxropa Konvencio,
reprezenta organo potenciale kapabla alpreni konstituci-faran rolon kaj
proponi - eble ecx trudi - efikan modelon de euxropa konstitucio. Kiel
cxiam, la estonta historio lasas malfermitaj almenaux du vojojn.

Antonio Padoa Schioppa
el La Stampa 09/01/2002
trad. Umberto Broccatelli

***************************************************************************

Infanaj anedoktoj
=================

Dum la unua leciono de la jaro, en la infanlernejo, la instruistino
klarigas:
- For de la lernejo vi konas min kiel Marta, sed en cxi tiu lernejo mi
  preferas, ke vi alvoku min laux mia familia nomo, S-ino Silva.
Unu el la lernantoj sin turnas al kolego, kaj serioze diras:
- Antono, for de la lernejo vi konas min kiel Jozefo, sed tie cxi en la
  lernejo mi volas ke vi nomigu min...
Post pauxzo, li aldonis:
- Batman.

* * *

Kiam la gepatroj farbis la muron de la dormocxambro de Denize, la 5-jara
filino, sxi eniris la cxambron kaj demandis:
- Kian diablon vi faras?
- Tuj poste sxi piedturnigxis kaj foriris ne ceremonie. La patro perpleksa al
  edzino demandas:
- Diable, kie tiu knabino lernis paroli tiamaniere?

* * *

Paola, 4-jara belulineto, konversaciis kun la onklo kiu manpremis sxian
manon kiel bonaj amikoj. La knabino rimarkis, ke lia mankavo estis rugxa
kaj plena da malgrandaj nodoj.
La onklo, de maldika hauxto, estas ingxeniero kaj restas dum horoj,
stirante auxtomobilon de unu konstruajxo al alia.
Scivoleme la infano demandas:
- Kio estas ili en via mano.
- Estas kaloj! - li respondis.
Rapide sxi aldemandas tre surprize:
- Cxu vi uzas sxuojn mane?

* * *

Knabo 12-jara enamigxis al 35-jara najbarino. Afabla gxentila, sxi diris,
ke eblas nenia rilato inter ili. Malgxoja, la knabo volas scii la kialon de
tia decido kaj la virino klarigas tre pacience:
- Okazas Zefo, ke mi ne sxatas infanon...
- Senprobleme, ni evitas!

* * *

La instruistino demandas al infano:
- Kiel oni nomas la animalon kun 4 piedoj, karulo?
- Kvarpiedulo.
- Tre bone! Kaj vi, kiom da piedoj vi havas?
- Du.
- Kiel vi nomigxas?
- Petro.

* * *

Patro kaj filo en la televidocxambro:
- Pacxjo, kiel oni nomas la situacion de la viro, kiu havas du virinojn?
- Gxi estas bigamio.
- Kaj multajn virinojn?
- Estas poligamio.
- Kaj unu solan?
- Monotona io.

* * *

Dum la tagmangxo, la bubo kriis:
- Pacxjo, pacxjo...
- Kvietu knabo. Vi ne povas tiel krii tablo-mangxe!
Post kelka tempo, la patro demandas:
- Nun, diru kion vi volas.
- Nun ne gravas. Vi jam englutis la musxon, kiu falis sur vian teleron.

* * *

En Lisbono, la instruisto:
- Kinkas, se Camees ankoraux estus viva, kial li estus ekstraordinara homo?
- La knabo Kinkas respondas:
- Cxu vi ne trovas, ke esti 400-jara jam estas io ekstraordinara?

* * *

La patrino de Marselo estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akusxo, la
knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino Edna. Returne al sia
hejmo, li trovas la bebon kaj gxojigxas. Onklino Edna, kiu estas frauxla
kaj ne havas filojn, komentas:
- Kia bela uleto... Mi ankaux volus tiel bebon!
- Estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel
  mi! - diras la knabo.

Marsja Soares
Rete: soares@forigu.praigrande.com.br
el Anekdotoj en Esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 232-233, junio-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************