Eventoj n-ro 231 retposxta versio ********************************* Titolpagxe: - Brusela komunikad-centro Faka aplikado: - Unuforma praktiko por dokumentaj kreditoj - Novajxoj pri la mondo en Esperanto Interreto: - Esperanta proverbaro en plia reteldono - Mallonge (7) Arangxoj: - Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso - Renkontigxo de Esperantistaj Familioj - Kompleta monata kalendaro Movado: - Internacia lingvo: Cxu plia homa rajto? - Oficejo de "Amerika Komisiono" - Membraro de UEA en 2001 - Esperanto-libroj en hispana biblioteko - La dauxra kresko de Esperantujo Radio: - Vieno tutmonde Muziko: - Movada sprito - monda kritiko Gazetoj: - Israela Esperantisto en nova formo - Esperanto renovigxas! - Malnova-nova revuo en Francio Libroj: - Vojagxo en Esperanto-lando Rubrikoj: - Mallonge (8), anoncetoj (3), korespondi deziras (8) "Eventa ludkvizo" Interese: - Infanaj anekdotoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Brusela Komunikad-Centro ======================== La Brusela Komunikad-Centro konkrete kontribuas al la tri agaddirektoj de la Strategia Laborplano 2001-2010 de UEA: profesiigxo, tutmondigxo kaj plijunigxo. Gxi liveras lingvopolitikajn informojn al esperantlingvaj retpagxoj, kunlaboras kun landaj asocioj kaj informas pri lingva politiko. Pere de la retlisto "rebato" gxi instigas esperantistojn al pripensita reago, publikigas leterojn en mondaj gazetoj, atentigas nome de UEA, EEU kaj landaj asocioj pri lingva malegaleco. Gxi disvastigas gazetarajn komunikojn, respondojn al jxurnalistoj, ktp. Gxi funkciigas retpagxon por jxurnalistoj kaj politikistoj en pluraj lingvoj cxe: www.lingvo.org. Informado pri konkretaj problemoj malfermas pordojn al funkciuloj kaj jxurnalistoj, ankaux rilate al nia lingvo. Tiel eblas eviti ke oni ne tro rapide fermu la pordon pro antauxaj spertoj pri tro postulemaj petoj kaj projektoj, neadekvataj rezoluciproponoj, amatorecaj intervenoj cxe funkciuloj kaj politikistoj. Dum kelkaj monatoj la centro kreis zorge elektitajn adresarojn de 5000 retposxtaj adresoj de germanaj politikistoj kaj jxurnalistoj, 4000 hispanaj, 1000 flandraj, 500 nederlandaj, 800 italaj, 300 svedaj ktp. La Komunikad-Centro disponigas al belgaj kaj italaj esperantistaj agantoj "Resumojn de artikoloj" pri la lingva problemo kaj "Informojn pri Lingva Politiko" por interesigi politikistojn kaj jxurnalistojn pri la lingva problemo kaj por altiri vizitantojn al la retpagxoj de la asocioj. Unu el la temoj de la gazetaraj komunikoj, kun klaraj starpunktoj de UEA kaj aliaj Esperanto-organizoj, estis pri "Lingva diskriminacio cxe internaciaj organizoj", kiuj postulas denaskan scipovon de la angla por postenoj oficiale malfermitaj al cxiuj civitanoj. La Komunikad-Centro preparis oficialan plendon de UEA cxe la Euxropa Popoldefendanto rilate lingvan diskriminacion. La Komisiono nun repripensas sian antauxan starpunkton pri dunganoncoj. Politikistoj kaj jxurnalistoj telefonis al Esperanto-asocioj por ekscii pli, la germana televido ARD faris intervjuon pri la temo kun la direktoro de la Komunikad-Centro, David Ferguson. Estas du pliaj parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio: "Deviga uzado de la angla cxe Euxropa Komisiono kadre de la SAPARD-programo" kaj "Oficiala plendo cxe la Euxropa Popoldefendanto". La Komunikad-Centro instigas aliajn landajn asociojn kaj esperantistojn al kunlaboro! Temoj de la estontaj gazetaraj komunikoj estos "Internaciaj studentoj en anglalingvaj landoj" (cxefe Usono, Britio, kaj Auxstralio), "Instruado de la angla", "Kosto kaj kvalito de anglaj kursoj", "La angla sur produketikedoj", "La angla en dunganoncoj", kaj "Euxropaj patentoj". Renato Corsetti Via del Castello, 1. IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.uniroma1.it *************************************************************************** w w w . e v e n t o j .h u *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Unuforma praktiko por dokumentaj kreditoj ========================================= Unu el la kernaj taskoj de la ICC (angla mallongigo de Internacia Komerca Cxambro) estas plifaciligi por kompanioj en diferencaj landoj komercadon unu kun alia, tiel kontribuante al la disvastigo de internacia komerco. La rimedoj inkluzivas regulojn de la ICC por la plenumo de komerco kaj pagoj, el kiuj la Unuformaj kutimoj kaj praktiko por dokumentaj kreditoj estas la unuaranga ekzemplo. Cxiuj enkorpigas bazan ICC-an principon, memreguladon fare de komerco. Ili estas elpensitaj de ekspertoj el la privata sektoro, laborantaj en Komisionoj de ICC, kiuj donas sindoneme sian tempon por la profito de la pli vasta komerca komunumo. La universala akcepto de tiuj cxi reguloj kaj difinoj estas konvinka demonstrado de la kapablo de aferistoj en landoj kun diferencaj legxaj sistemoj apliki siajn proprajn praktikajn mekanismojn por la plenumo de komerco. En mondo de rapide sxangxigxanta teknologio kaj rapide plibonigxantaj komunikadoj, perioda revizio de ICC-reguloj por faciligo de komerco estas neevitebla. Kaj la reguloj devas ne nur teni pasxon kun nova teknologio. Ili devas ankaux preni en konsideron kurantan legxodonadon, tiel nacian kiel internacian. Uzanco de Dokumenta kredito estas neniu escepto. Tiu cxi revizio de la reguloj prenas en konsideron sxangxojn dum la lastaj 10 jaroj. La publikigo de UCP 500 estas grava okazajxo por bankistoj, juristoj kaj aferistoj tra la mondo kiuj estas envolvitaj en internacia komerco. La novaj reguloj estas la frukto de tri jaroj da dedicxita laboro de ICC- ekspertoj kaj Naciaj Komitatoj, kaj fonto de fiero por cxiuj el ni. Preparo de ili, profitiganta cxiujn engagxitajn en internacia komerco, estas tio pri kio temas entute la ICC. Jean Charles Rouher gxenerala sekretario de ICC Enkonduko al la Esperanto-Traduko Unu el la taskoj de nia fakgrupo estas ebligi la uzadon de la planlingvo Esperanto en la internacia komerco. Ni tre aprezas la normigan laboron de ICC, inter alie per gxiaj publikajxoj. Ilin ni prenas kiel bazon por nia tiurilata agado. En la jaro 2000 ni jam esperantigis la noveldonon de la regularo "Incoterms 2000" kaj eldonis gxin sub la nomo "Inkotermoj 2000". Nun ni tradukis "Uniform Customs and Practice for Documentary Credits". En la traduklaboro nia teamo strikte klopodis resti tre proksime al la decida angla vortumo, tiel ke ni povas aserti ke nia Esperanto-versio tute konformas laux enhavo al la angla originalo kaj povus esti uzata ecx en juraj disputoj. Dankon al la kunlaborantoj: Werner Bormann, Franz Josef Braun, Josef Mendl, Gianfranco Polerani, Roland Rotsaert, Yamasaki Seiko kaj la eldoneja skipo de Flandra Esperanto-Ligo. Al ICC ni dankas pro la rajtigo por la Esperanto-traduko. Franz Josef Braun *************************************************************************** Novajxoj pri la mondo - en Esperanto! ===================================== Estis lancxita nova, esperantlingva novajxservo de la internacia firmaeto Abonasoft, Hungario, per kiu eblas ricevi mallongajn novajxojn pri la mondaj okazajxoj senpage aux per retposxto aux per posxtelefonaj mesagxetoj (SMS). Oni devas nur simple sendi siajn datenojn kaj elekti la manieron de la ricevado. Poste oni devas nur atendi, ke la unuaj mallonga novajxoj pri gravaj okazajxoj aperu! Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Thierry Salomon Telefone: +36-1-2173912 Rete: e-inform@forigu.index.hu http://intergazeto.inf.hu/ *************************************************************************** INTERRETO ///////// Esperanta proverbaro en plia reteldono ====================================== La Esperanta proverbaro de Zamenhof estas populara ankaux en la interreto. La plej nova versio estas konsultebla cxe la adreso: http://esperanto.nu/espro/. Tie la proverbaro estas sercxebla laux cxiu unuopa vorto. Eblas ankaux peti de la programo, kiu administras la proverbaron, ke gxi montru tute hazardan proverbon aux ke gxi montru plurajn hazarde elektitajn proverbojn, gxis 99 samtempe. Cxiun fojon la elekto estas malsama. Ankaux cxe esperanto.nu estas preparata "Proverbaro por la nova jarmilo", kiu estos kreskanta proverbaro komune disvolvigata de la diverslandaj esperantistoj, kiu enhavos novajn proverbojn en esperanto, ofte el aliaj mondopartoj ol tiuj, kiujn Zamenhof prilaboris. el Nun *************************************************************************** Profesiaj, allogaj retpagxoj de la "grafika, ret"dezajna firmao Artemos". Informoj cxe: http://www.artemos.com. * * * Filmo pri la lastkristnaskaj papaj bondeziroj en Esperanto rigardeblas en la retejo de Bresxa Esperanto-Grupo cxe: http://www.esperanto.subito.cc. * * * Multaj interesaj ligoj trovigxas cxe: http://esperanto-panorama.net. * * * Esperanto kantoj en orginiala kaj kareokea versio trovigxas cxe: http://mpovorin.narod.ru. * * * Por uzantoj de komputiloj Apple Macintosh, eblas elsxuti centon da litertiparoj kiujn Donald Broadribb, Auxstralio speciale preparis por unikoda uzado cxe: http://homepage.mac.com /tipsit/kompleto.sit. * * * Ekzistas E-lingva retpagxo pri la urbo, Karagmatatubo, norda marbordo de provinco San Paulo cxe Brazilo cxe: http://www.caraguatatuba.sp.gov.br/esperanto.html * * * Hejmpagxo pri la maniero de kuirado per la energio de la suno trovigxas cxe: http://www.boliviainti.org. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso ============================== La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco: rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano- asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Verona Esperanto-Grupo CP 1616, IT-37100 Verona, Italio Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it *************************************************************************** Renkontigxo de Esperantistaj Familioj ===================================== La 24-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj okazas en Sikonda, Hungario inter 12-21. 08. 2002. La renkontigxo estas tauxga al cxiuj familioj, kiuj hejme esperantumas. La loko estas malgranda ripoz- kaj kuracvilagxo en belega montara regiono kun lageto por boatumi kaj baseno por nagxi. Al la renkontigxo oni atendas proksimume 15-20 familiojn kun infanoj. En la programo trovigxas matene apartaj programoj por infanoj kaj gepatroj. Posttagmeze partoprenantaro povas promenadi, nagxi, ekskursi al la belega cxirkauxajxo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Familio Slezak Damjanich u. 2. HU-9200 Mosonmagyarovar, Hungario Rete: pannonbe@forigu.elender.hu http://ref2002.freeweb.hu *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 01-03.08. Komuna Seminario de Japana, Korea kaj Cxina Esperanto-Junularoj en Tiba (apud la flughaveno Narita, Japanio). Inf: Japana Esperanto- Junularo cxe JEI, Sinzyuku-ku, Waseda-machi 12-3, JP-162-0042 Tokio, Japanio. Rete: jej@forigu.egroups.co.jp * * * 01-04.08. 62-a Hispana Kongreso de Esperanto en Alicante. Inf: Augusto Casquero de la Cruz, Av. Burjasot 29, ES"Valencia, Hispanio. Tel: +34-96-3401369, fakso: +34-96-3849616. Rete: augustocasquero@forigu.infonegocio.com * * * 01-11.08. Vojagxkaravanoj al Suda Ameriko kun kongresa partopeno laux diversaj datoj. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net * * * 01-16.08. Flugkaravano el Prago al Brazilo pro UK Inf: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * 03-10.08. 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza, Brazilio. Temo: Ekologia turismo. Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel: +31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: kongresoj@forigu.co.uea.org * * * 03-10.08. 52-a Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) en BerekfurdXX. Inf: s-ino Iren Bagi, HU-1201 Budapest, Baross u. 54/b aux s-ino Eva Farkas-Tatar, HU-1077 Budapest, Dohany u. 36, Hungario * * * 03-10.08. Renkontigxoj kun Distra Muziko en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 06-10.08. Preparado al ekzameno Kapableco en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club"internet.fr * * * 09-11.08. 50-a Somera Esperanto-Tendaro, renkontigxo de iamaj tendaranoj en Lancxov. Inf: Esperanto, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio. Tel/registrilo: +420-(0)618"850196, tel/fakso: +420-(0)618-841909, rete: podhradska@forigu.volny.cz * * * 10-17.08. Renkontigxoj de Kant-Ensembloj en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 10-20.08. Somera E-Lernejo kun trinivelaj kursoj, Recxicxi, Bosnio kaj Hercegovino. Inf: Esperanto-ligo de Serba Respubliko, p.k. 335, BA-78000 Banja Luka, Bosnio kaj Hercegovino. Rete: elsr@forigu.blic.net * * * 11-17.08. E-Semajno pri Martinus-Kosmologio. Inf: Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 F. Kopenhago,Danio. Rete: institut@forigu.martinus.dk * * * 12-21.08. 24-a Renkontigxo de E-istaj Familioj en Sikonda. Inf: Familio Slezak, HU-9200 Mosonmagyarovar, Damjanich u. 2, Hungario. Tel: +36-96-211271, +36-30-9372490. fakso: +36"96-579430, Rete: pannonbe@forigu.elender.hu * * * 13-17.08. Praktikado de la lingvo (2a nivelo) laux la natura metodo Freinet en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto"Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33"(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 15-25.08. Rusiaj E-Tagoj apud Kovrov (regiono Vladimir). Inf: RET-02, Pk. 57, RU-105318 Moskvo, Rusio. Andrej Grigorjevskij tel: +7-83556-59856, rete: andreo@forigu.mailru.com * * * 17-18.08. 1-a Mongola Kongreso de Esperanto, Mongolio. * * * 17-24.08. Sxakturniro en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 17-24.08. 6-aj Bretonaj Renkontigxoj en Plouezec, Bretonio. Inf: Roger Eon, 5 kervilin Izelan FR-22470 Plouezec, Francio. Tel +33-296227717. rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr * * * 18-26.08. 3-a Euxropa Medicina E-Kongreso en HodmezXXvasarhely. Inf: Katalin Farago, pk. 89, HU-6801 HodmezXXvasarhely, Hungario. rete: konyv@forigu.korhaz.hodtav.hu kaj esp"med@forigu.freemail.hu * * * 19-24.08. 1-a Internacia Naturkuraca Konferenco, Krefeld, Germanio.Inf: Anatolo Goncxarov, p/k 65, RU-197022 Sankt-Peterburg, Rusio. Rete: anatolog@forigu.mail.ru * * * 19-25.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf: Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.de * * * 23-26.08. 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio. Inf: 3-a Azia Kongreso de Esperanto, 1601 Gangbyeon Hansin Core B/D, 350 Mapo-dong, Mapo- gu, KR-121-703 Seoul, Koreio. Tel: +82-2-7176974, fakso: +82-2-7176975. Rete: aziakongreso@forigu.hanmir.com * * * 23-28.08. 5-a Euxrop-Unia (EEU) E-Kongreso en Verona, Italio. Inf: Verona E-Grupo, CP 1616, IT-37100 Verona, Italio. Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it * * * 24.08. 6-a Internacia "Esperanto" Tablotenis"konkurso. Inf: Katalin Farago, pk. 89, HU-6801 HodmezXXvasarhely, Hungario. rete: konyv@forigu.korhaz.hodtav.hu kaj esp-med@forigu.freemail.hu * * * 24-31.08. 28-a Internacia Semajno cxe Mediteraneo kaj someraj kursoj en Sete (suda Francio). Inf : Esperanto Culture et Progres 5, rue du Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Tel: +0467541543. rete yvierne@forigu.netcourrier.com aux nikolao.k@forigu.wanadoo.fr * * * 24-31.08. Renkontigxoj kun Distra Muziko en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 26.08-01.09. Humanismaj Esperanto-semajnoj en Cxervar-Porat. Temo: Bertrand Russell -granda humanisto de la 20-a jarcento. Inf: Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000Zagreb, Kroatio. Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr *************************************************************************** MOVADO ////// Internacia lingvo: cxu plia homa rajto? ======================================= Jam pasis pli ol du jaroj de kiam mi partoprenis arangxon en Bruselo, en la EU-parlamentejo, en kiu oni priparolis diversajn ideojn rilatajn al Esperanto kaj gxia estonteco. Lauxsence temis pri fantaziaj ideoj, sed ankaux tiaj bezonas esti pridiskutataj. Esperanto mem ja komence estis nur fantazia ideo. Unu el la ideoj temis pri akceptigo de koncepto, ke "cxiu homo havas rajton al internacia lingvo." Laux la proponintoj devus temi pri 20-jara plano - kaj pli ol du jaroj jam pasis, sen ke io estu farita por realigi gxin. Cxu naturaj rajtoj? Kiam oni parolas pri rajtoj, oni tuj pensas pri la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiu estas gxenerale akceptata, almenaux en la plejparto de la civilizita mondo, kaj pri la bazaj rajtoj, kiujn cxiuj homoj havas: rajto uzi sian propran lingvon, rajto al edukigxo, rajto al deca vivo, rajto al religia esprimigxo laux sia propra decido, kaj simile. Enmeti en tiun kontekston la rajton al internacia lingvo eble ne sonas tute nature, cxar en tiu Deklaracio oni parolas pri la homaj rajtoj kiel pri naturaj rajtoj de cxiu homo. Rajto al internacia lingvo, iamaniere, ne sentigxas same natura. Sed se oni iom analizas la rajtojn, kiuj estas esprimitaj en tiu Deklaracio, oni venas al la konkludo, ke ili ne estas tiel naturaj, kiel oni kredas. Prenu, ekzemple, la rajton al edukigxo. Cxiu el vi, kaj tre versxajne plejparto de la homoj en la mondo, akceptas, ke ekzistas tia rajto. Sed imagu alian socion, ekzemple sxtonepokan, kiam lernejo ecx ne ekzistis kiel koncepto. Cxu oni povas en tia kazo paroli pri rajto? Iasence jes -rajto lerni la bezonatajn spertojn -, sed ne en nia senco. Rajto do povas ekzisti, kiam ekzistas kondicxoj, ke oni povas realigi tiun rajton. Rajto al propra lingvo: cxu oni parolas pri rajto uzi la propran lingvon en socio, kiu estas unulingva? Gxi estas tiel memklara, ke neniu venus al la ideo difini tion kiel rajton. La koncepto "rajto uzi la propran lingvo" ekestas en socio, kiu estas plurlingva, kaj kiam unu grupo volas nei al la alia grupo, ke gxi rajtu uzi sian propran lingvon. Kaj rajto libere esprimi sian religian kredon? Cxu gxi povas ekzisti en socio, en kiu ecx la koncepto "Dio" ne ekzistas? Tauxgaj cirkonstancoj Tiuj cxi rajtoj do estas kondicxitaj de sociaj cirkonstancoj. Ili ne estas naturaj en la senco, ke la homo naskigxas kun ili. Ili ekekzistas, kiam aperas la bezono por ili kaj kiam la kondicxoj estas pretaj por realigi ilin. Tial ankaux rajto al internacia lingvo estas je simila nivelo: gxi estas rajto, kiu kreigxas, kiam la cirkonstancoj estas tauxgaj por tio. Kaj la cirkonstancoj en la mondo estas pli kaj pli tauxgaj, por ke oni havu internacian lingvon. La komunikado estas pli kaj pli tutgloba, en cxiuj eblaj formoj: vojagxoj, skribaj aux busxaj kontaktoj, unu- aux dudirektaj komunikkanaloj... Cxiocxi kreis bazon, tiel ke oni povas levi la demandon pri rajto al internacia lingvo. Kiam ni parolas pri rajto al internacia lingvo, ni ne auxtomate parolas pri rajto al Esperanto, cxar ekzistas multaj aliaj eblecoj. Plej nature multaj homoj komprenus tion, ke oni prenu la anglan. Tio ankaux estus realigo de la ideo pri internacia lingvo, ecx se malpli bona. Novaj argumentoj - cxiuj homoj havas rajton al Esperanto Kial tiu cxi ideo pri rajto al internacia lingvo estas interesa por ni esperantistoj? Cxar gxi donas al ni la eblecon alimaniere argumenti por Esperanto. Kiam iu demandas al ni, kio estas Esperanto, ni povas prezenti tion en diversaj manieroj. Unu el la alternativoj estas, ke "Esperanto estas solvo de la lingvo-problemo." En nia plua argumentado ni devas klarigi, kio estas la lingvo-problemo. Tio ne nepre estas memklara al la homoj: kelkaj tute ne konscias pri gxi, dum aliaj rimarkis gxin tre akute. Tial, se oni komencas la argumentadon per tiu argumento, eventuale oni perdigxas en la klarigado de la problemo kaj neniam alvenas al la solvo. Alia alternativo argumenti estas, ke "Esperanto plenumas bezonon." Kreigxis bezono pri internacia lingvo en internacia komunikado kaj Esperanto plenumas tiun bezonon. Por tre multaj homoj tiu bezono limigxas al mendo de mangxajxoj kaj trinkajxoj dum vojagxo eksterlande kaj al la frazo "Kiom kostas?" Laux ilia kompreno Esperanto plenumas nur malgrandan bezonon. Rajton oni povas postuli Nun eble ni havos trian alternativon: ke ekzistas rajto al internacia lingvo. Rajto estas krome io, kion oni povas postuli. Do, se oni sukcesas akceptigi la ideon, ke ekzistas rajto al internacia lingvo, cxiu homo povos ankaux postuli, ke oni instruu la internacian lingvon. Krome, se estas akceptita tiu koncepto, ni povas multe pli aktive argumenti, ke devas temi pri internacia lingvo, ne pri nacia lingvo en internacia rolo. Ideo - sed kiel realigi gxin? Kiel mi menciis enkonduke, tiu cxi ideo estis prezentita kiel projekto, kiun oni akceptigu dum periodo de 20 jaroj. Kiom ajn alloga gxi sentigxas, ecx en 200 jaroj gxi ne realigxos, se oni ne faras ion al gxi. Ni komencu cxe ni mem: ni devas mem esti konvinkitaj, ke ekzistas io nomata rajto al internacia lingvo kaj ke ni postulu, ke tiu lingvo estu instruata, simile kiel la naciaj lingvoj estas instruataj por enlanda interkomprenigxo. Nur kiam ni mem estas konvinkitaj, ni povas provi konvinki aliajn. Cxar ni estas esperantistoj, ni jam dekomence metu egalsignon inter internacia lingvo kaj Esperanto, t.e internacia lingvo = Esperanto. Tial nia slogano devos ne nur esti: "Cxiu homo havas rajton al internacia lingvo", sed ankaux: "Cxiu homo havas rajton al Esperanto". Ni bezonos 20 jarojn Sonas bone, cxu ne? Mi ne dubas, ke ni povassukcesi konvinki nin mem, almenaux grandan parton de ni esperantistoj. Sed pluen? Kiel pludoni la ideon al la cetera mondo? Mi tion ne povas. Ne sola. Kaj ankaux vi ne, se vi provos tion fari sola. Nur komune, per persista ripetado, cxiun fojon, kiam ni mencias la vorton Esperanto - busxe kaj skribe - ni akompanu gxin per la koncepto "rajto al internacia lingvo". Sed tio povas esti nur komenco, kvazaux la Zamenhofa "Ecx guto malgranda ..." Estos bezonate ankaux pli sisteme agi, kunordigi nian agadon kun aliaj, kiuj povus helpi nin, cxar akcepto de nia solvo helpus ankaux al ili. 20 jaroj rapide pasas. Du jam estas for kaj neniu faris ion al cxi tiu ideo dumtempe, ankaux mi ne. Cxu gxi ne meritas pli bonan sorton? Franko Luin el Magdeburga Folio, junio/2002 *************************************************************************** Oficejo de "Amerika Komisiono" ============================== Universala Esperanto-Asocio, UEA decidis starigi oficejon por Amerika Komisiono en Brasilia, cxefurbo de Brazilio. La Oficejo ekfunkciis la 2-an de majo cxi-jare, en cxambro kiun Brazila Esperanto-Ligo, BEL prunte disponigis al UEA. La posxta adreso de la Oficejo estas: Cx. Postal 03811, BR-70084-970 Brasilia (DF)"Brazilio Rete: bel@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** Membraro de UEA en 2001 ======================= En 2001 por la membreco en UEA pagis esperantistoj el 122 landoj, i.a. 6428 individuaj kaj 14889 aligitaj, kio sume estas 21317 membroj. La tendenco de la IM malkreski dauxras, kvankam tre modere en 2001. Cxi jare gxi estas, cxiukaze, kontrauxita de la kresko de aligitaj membroj, tiel ke la saldo estas pozitiva. Estas tro da faktoroj implikitaj, pro kiuj estas tre malfacile eltiri pozitivan jugxon el cxi tiu pozitiva saldo, kiu sxuldigxas cxefe al la abrupta kresko de aligitaj membroj en unu lando kaj al modestaj kreskoj en aliaj landoj. Individuaj membroj de UEA je la 1-a de julio estis 5365. Je la sama dato de 2001 ili estis 6127. Por havi fidindan ideon pri la suma nombro de individuaj membroj en 2002, tamen, estas necese atendi la UK-on dum kiu multaj membroj aligxas. Renato Corsetti Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.uniroma1.it *************************************************************************** La dauxra kresko de Esperantujo =============================== Per la cxi-supra invito mi informas vin pri la Novjara Renkontigxo, kiun kelkaj kunlaborantoj kaj mi por nia projekto "EsperantoLand" organizos cxi- jarfine. (EsperantoLand.de informas provizore nur - germanlingve per cxiusemajnaj Esperanto-novajxoj, ofertas interaktivan retan Esperanto"kurson, gxeneralajn informojn kaj forumon pri Esperanto.) Kiam ni komencis plani la renkontigxon kaj demandis pri la gxenerala intereso, estigxis la demando: Cxu aldoni plian renkontigxon? La cxefa celo de nia Novjara Renkontigxo estas doni eblecon festi la Novan Jaron al tiuj Esperanto-parolantoj, kiuj en la gxisnunaj renkontigxoj ne trovis lokon pro iuj kauxzoj. Ni konstatis, ke tre multaj el la homoj, kun kiuj ni partoprenis internaciajn junularajn renkontigxojn en la okdekaj jaroj, kutime ne plu partoprenas en jarsxangxaj arangxoj. Por la Internacia Seminario (IS) de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ili estas ekster la kerna celgrupo. Principe ili povus partopreni en la Internacia Festivalo, sed IF jam delonge atingis sian celatan grandecon de 200 homoj kaj do ne havas lokon por plia kvindeko da homoj. (Cetere ankaux IS evidente jam atingis plenecon kun pli ol 300 partoprenantoj kaj tie restas de deko da jaroj.) Cxirkaux dekprocenta kreskado de renkontigxaj partoprennombroj Pri dua IS ni diskutis jam en la okdekaj jaroj. Fakte IS kreskis tre forte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj - en 1970 estis proksimume 50 partoprenantoj, en 1980 jam cx. 150 kaj en 1990 estis pli ol 300. Triobligxo en dek jaroj signifas 11"procentan kreskon. Tiutempe en Germanio estigxis IF kaj PSI kaj ankaux SEFT (Somera Esperanto-Familia Tendaro) kaj ili kreskis al 200 kaj 150 kaj cxirkaux 50 partoprenantoj. Entute oni povas do diri, ke la unusemajnaj internaciaj renkontigxoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al cxirkaux 700 homoj tridek jarojn poste -proksimume 9"procenta jara kresko. Tutmonda evoluo: Esperantujo progresas Pri tiu kresko la Esperanto-komunumo apenaux konscias - mi ne vidis publikajn statistikojn pri la suma partoprenantaro de Esperanto- renkontigxoj. Sed la kresko ekzistas, estas mezurebla kaj sxajne estas tutmonda tendenco - mi dauxre vidas, ke estigxas novaj renkontigxoj tutmonde, mi legas pri relative junaj renkontigxoj (3a, 5a, 8a ktp.) en Afriko, en Hindujo, tre multloke - kaj ili dauxre kaj rapide kreskas. Ni devas fronti krudan fakton: Esperanto eniris la vojon de sukceso, kreskanta nombro da homoj volas lerni kaj poste uzi Esperanton en internaciaj renkontigxoj - kaj ili fakte faras! De Esperanto-movado al kreskanta Esperanto-komunumo Tiu turnigxo en la historio de Esperanto ekis en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj. La unua IS de GEJ komencigxis la 27-an de decembro 1957 (se mi ne miskalkulis) kun dudekkvino da partoprenantoj gxis 1970 gxi kreskis al 50. (La temoj de IS-oj cetere cxiam kutimis esti ekster-Esperantujaj - kaj sxajne ankaux tio estis io nova.) Cxirkaux 1968Hermann Behrmann fondis la Esperanto-Centron (plej longe gxi trovigxis en Paderborn), okazigis amasajn korespondajn kursojn kaj kreis multajn Esperanto-parolantojn - iam en la sepdekaj jaroj cxiuj GEJ-estraranoj estis lernintaj per lia "Esperanto programita". La tempo estis matura, Euxropo rekonstruinte la vivon post la militaj detruoj ekvojagxadis - la Esperanto"parolantoj kunvojagxadis kaj aliaj homoj komprenis la kernan praktikan utilon de Esperanto: Personaj rilatoj internacie. Krom IS estigxis pliaj junularaj renkontigxoj, Internacia Junulara Festivalo en Italio, Internacia Junulara Semajno en Hungario, Kultura Esperanto-Festivalo en Nordio kaj multaj aliaj - malgrandaj kaj grandaj, du-tri-landaj kaj multnaciaj. Esperantuja muzika kulturo Estigxis esperantuja muziko - cxefe, cxar en la kreskantaj kaj plioftigxantaj renkontigxoj kunigxis kreskanta publiko. Antaux 1970 sxajne estis plej multe tradukoj. Gianfranco Molle kaj aliaj ekis kanti pri ni - la teknika kvalito de la kasedoj estis pro financaj kauxzoj, nu, plibonigebla ;-) kaj ja plibonigita: La postaj jardekoj vidis estigxon de muzika esperantuja kulturo kun alta kvalito - kaj la dauxra kresko estas impona. (Oni sxatu aux ne sxatu la memstarigxon de la esperantuja kulturo - gxi estas fakto!) Gazetoj diversigxis La lastaj tridek jaroj vidis ankaux la aperon de multaj novaj gazetoj. Pri la internacia komunumo raportas nun ankaux Eventoj kaj la Ondo de Esperanto, pri la mondo Monato kaj pri apartaj temoj kaj regione ekestis pliaj gazetoj. La gazetoj vivas eksterrete kaj interrete, eble ne vere floras en kelkaj kazoj, sed ja kutime pluekzistas. La interreto - cxu elpensita por ni? Venis la tempo de la interreto - kaj sekve plia internaciigxo de la mondo. La Esperanto-parolantoj jxetis kaj plu jxetadas sin al tiu ebleco - nun oni povas cxiutage, cxiuminute vivi Esperantujon. Kaj la kresko de Esperantujo pluiris en plia dimensio. Ni atingis dauxran kreskadon Ni Esperanto-parolantoj povas iomete trankviligxi: "La mondo" ja akceptas nian lingvon. Heziteme kaj iom post iom, nerimarkite de la publika opinio kaj de la politikistoj - sed pri la tendenco ne estu dubo. Kaj kien post la junularaj jaroj? La cxefa temo de tiu cxi teksto estas renkontigxoj kaj por multaj el ni venis iam la demando: Kaj nun, kio post la junulara agxo? Cxu ni gxuu Esperantujon plu nur papere? Nu, estigxis IF, PSI kaj kelkaj similaj arangxoj - kaj mi havas la impreson, ke la emo de plenkreskaj Esperanto- parolantoj teni la amikajn rilatojn el la junulaj jaroj momente ne havas suficxe da loko. Tial ni pripensis okazigi plian renkontigxon, ne kiel konkurencon, sed kiel aldonon. Ni ja imagu Esperantujon post kvin jaroj. Plej supozeble plu alvenados la junuloj al siaj renkontigxoj - kaj agxigxos ni cxiuj. Aldone venadas homoj pli agxaj. Esperantujo kreskadas. Cxu ni cxiuj kunpremigxu en la jamekzistantaj renkontigxoj? Lu Wunsch-Rolshoven Por la kreskigo de Esperantujo EsperantoLand.org *************************************************************************** RADIO ///// Vieno tutmonde ============== La Esperanto-lingvaj radioelsendoj de Radio Auxstrio Internacia el Vieno estas reelsenditaj en 8 landoj pere de lokaj radiostacioj. La elsendoj estas elsenditaj en Vladivostok, Rusio; Sorocaba, Brazilio; Melburno kaj kaj Sidnejo, Auxstralio; Lome, Togolando; Bordeaux, Francio; Tuluzo, Francio, Zuriko, Svisio; Vilnius, Litovio; Tokio, Japanio. La programojn elsendas ankaux kablaj retoj en Linz, Salzburg, Steyer, Wien en Auxstrio. Pasintjare en Eventoj n-ro 185 (kaj poste ankaux en "ret"info") aperis artikolo, kiu alvokis realigi Esperantan radiostacion en via urbo. Temis tie pri la relajsado de la E-elsendoj de Radio Vieno. Ekde tiam la projekto realigxis en pluraj urboj. Lige al la pasintjaraj statistikajxoj (32 mil alskriboj, 1-a loko inter la apartaj redakcioj de ORF). *************************************************************************** MUZIKO ////// Movada sprito - monda kritiko ============================= Por cxiuj 19 gxuindaj kantoj el la kompakta disko "Ni tostu la verdan fortunon" de la pola bardo kaj eldonisto Georgo Handzlik la vortojn prizorgis li mem - du en traduko, la ceteraj originale verkitaj. Ecx pri la muziko respondecas plejparte la bardo, asistata foje de aliaj polaj komponistoj. Malic-miena krokodilo ornamas la eksteron de la KD"kovrilo, kio kreas antauxsupozojn pri la enhavo. Efektive, movadaj simboloj kaj nocioj ludas centran rolon en la plimulto de la kantoj, kun trakto iom moka, satira, sed samtempe simpatia. Felicxe, movadajxoj, bezonantaj klarigon, ricevas koncizajn nekantajn enkondukojn. Sub la lupeon venas Andreo Cseh, apartajxoj de gxuste tiuj kongresoj, la akademio, Volapuko, la mok"turismo, ktp. La movada devigajxo "Dek boteloj" transformigxas al sinkopa "Dek klubanoj", montranta kiel ili malaperas. Inter movado kaj politiko situas "EgalecXX per lingvo", kiu tezas ke neuxtrala lingvo en si mem ne kuracas pli premajn malegalecojn kiel senhejmecon, malsaton, nepagipovon kaj similajn. Estus troigo pretendi, ke la esperantistaro kredas ke komuna lingvo solvos cxion, sed veras, ke malsuficxe ni meditis kaj esploris kiel alfronti la rilatojn inter lingvaj kaj aliaj malegalecoj. Plej rekte politikaj kaj grandmondaj estas "Justaj bomboj", "Tropostulo" kaj "La knaboj de la nigra-blanka foto". Sed la kantoj ne sxvebas en abstraktajxoj - oni konas Tiranon, Senegalon, Pekinon, Cxecxenion ne el televidaj raportoj, sed el memoroj pri unuopuloj, foje iamaj amikoj kaj kongresanoj. Iuj kantoj reliefigas lokojn ("Finnlando", "Bieno en Nordio", "Dancu Euxropo"), aliaj eventojn ("TitanikXX"). Loksxajna estas "Ukrainio" sed fakte estas kanto pri amo estingita de limoj kaj baroj. Nostalgio rolas forte en pluraj kantoj, de la komenca "Ludoviko", tra "Knaboj de tiu kongreso", gxis la disknomdona "Ni tostu la verdan fortunon" kaj la lasta kaj surprizfina "Gxis revido". La cxefinstrumento estas akustika gitaro, foje kun aldono de violono, foje piano, foje sxajne sintezilo, kiu donas bonvenan varion. La registrado kaj muzikado estas profesinivelaj. Neniam la muziko superregas - felicxe la tekstoj, indaj je proksima auxskultado, restas cxiam facile kapteblaj. Georgo Handzlik: "Ni tostu la verdan fortunon". Eld. KLEKS, Bielsko-Biala, Pollando, 2001. Kompakta disko, 52 min. Prezo cxe FEL: 17,50 euxroj + afranko. Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140. BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** GAZETOJ /////// Israela Esperantisto en nova formo ================================== Surpriziga estas la lasta numero de Israela Esperantisto kun sia renovigxinta aspekto. Gxi havas koloran kovrilon kaj ankaux interne estas koloraj fotoj. *************************************************************************** Esperanto renovigxas! ===================== La januara numero de la "Revuo Esperanto" de UEA redaktita de Stano Marcxek aperas ankaux rete! La senpaga provversio en formato PDF estas trovebla cxe www.uea.org en la sekcio "revuo Esperanto" en kompaktigita formo (zip). Pasvorto por la malfermo: "revuo" (sen citiloj). Por legi la pdf-dosierojn oni bezonas la senpagan legilon "Adobe Acrobat Reader" kiu estas libere elsxutebla de www.adobe.com. La nuna publikigo estas eksperimenta, cele al sekvajara enkoduko de abonebla elektronika versio. laux [esper-inform] *************************************************************************** Malnova-nova revuo en Francio ============================= La revuo "Franca Esperantisto", gxis nun redaktita de H. Gonin, farigxos "Le monde de lXXesperanto", redaktota de Christian Lavarenne. La nova gazeto aperados dumonate, kun 20 A4"pagxoj, unua numero estos preta komence de marto. Christian Lavarenne Rete: mondo@forigu.esperanto-france.org *************************************************************************** LIBROJ ////// Vojagxo en Esperanto-lando ========================== Tiel nomigxas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, jxus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta gxenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte gxin elstarigas la fakto, ke gxi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta kulturo. "La ambiciaj celoj de tiu cxi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto" - skribis Boris Kolker, prezentante la libron. Tio estas la dua eldono de la libro, radikale relaborita kaj internaciigita. La instruado okazas per la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kolomano Kalocsay kaj dudeko da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj auxtoroj. Pliaj informoj kaj mendoj cxe: Universala Esperanto-Asocio Niuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: libroservo@forigu.co.uea.org *************************************************************************** MALLONGE //////// E-societo de Maribor, Slovenio organizas la 6-an internacian festivalon de video-filmoj en E-o fine de oktobro 2002. Oni sendu siajn videofilmojn en formato VHS al: Esperanto"societo, SI-2000 Maribor, Besednjakova 1, Slovenio gxis la 30. 09. 2002. Kondicxoj: artaj filmoj ne pli ol 10-minutaj kaj dokumentaj filmoj ne pli ol 15-minutaj. Cxefa premio: 100 euxroj. Jugxos internacia faka jxurio. * * * Okazis publika defendo de doktorigxa faklaborajxo "La misio de Oomoto en Esperanto" en la universitato de Uppsala, Svedio la 29-an de majo. La disertacio estas skribita en la sveda kun resumoj en Esperanto kaj en la angla. La disertacion verkis Leif Nordenstorm, lutherana pastro en Boden, norda Svedio. * * * Aperis "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj". La libro enhavas datenojn pri cxirkaux 1000 personoj kun 450 fotoj. Redaktoro estas Josip Pleadin, rete: ivan.pleadin@forigu.kc.hinet.hr. * * * La radio-dissendoj de Radio Havano, Kubo en Esperanto por Euxropo okazas dimancxe je 19,30 en mallongaj ondoj 21 metroj 13715 kHz. * * * Okazis unuhora elsendo en maribora televido pri euxropa lingva problemo la 21-an de majo en loka televido NET"TV. En la televida rondtabla debato paroprenis ankaux 2 esperantistoj. En la elsendo oni konstatis ke Euxropo nepre bezonas neuxtralan lingvan solvon por sia identeca kaj komunika problemo kaj plurfoje menciis Esperanton kiel cxefan kandidaton por tio. * * * Aperis nova eldono de Esperanta-rusa vortaro de E. Bokarev. Kompare al la antauxa eldono gxi estas grandparte reviziita kaj kompletigita. La redaktadon gvidis Jurij Finkel. Oni povas gxin mendi cxe: Rusa Esperanto- Unio, REU. * * * TEJO kunsidis inter 13-16. 06. en la Centra Oficejo, Roterdamo. Inter la diskutitaj temoj estis strategio, plibonigo de servoj, financa stato k.a. * * * David Cholet kaj Rachel Prual realvenis al La Roche"sur-Yon, Francio post 23-monata vojagxo cxirkaux la mondo. Estas antauxvidita ilia oficiala akcepto en la urbodomo. Membroj de la societo E-Vendee dankas al la e-istoj kiuj dumvoje, en cxirkaux 40 landoj, bone flegis kaj dorlotis la vojagxintojn, kiuj revenis kun amaso da neforgeseblaj impresoj. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Afrika Oficejo de UEA atendas esperantajxojn por varbado kaj transdonado al membroj, interesigxantoj. Cxiuj kontribuoj estas bonvenaj kaj atendataj cxe: Afrika Oficejo, B.P. 13169, Lome, Togo, rete: afrikaoficejo@forigu.hotmail.com. * * * Manfred Westernayer, prezidanto de Asocio de Verdulaj Esperantistoj, AVE havas novan retadreso, gxi estas: manfred@forigu.westermayer.de. * * * Sxangxigxis la posxta adreso de la E"Redakcio cxe Radio Polonia. Bv. noti la sxangxojn en vian notlibron, cxar ekde nun funkcias nur: Radio Polonia, Esperanto Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa, Pollando *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 27 j. verkisto, muzikisto. Interesoj: politiko, rok"muziko (speciale "punk" kaj "mod"), reggej-muziko, literaturo kaj kino. Adreso: Jason Toon, 3853A Connecticut St. MO-63116 St. Louis, Usono, rete: jason@forigu.justcallinc.com. * * * 20 j. verkistino. Interesoj: lingvoj, historio de la dudeka jarcento, muziko, legado kaj skribado de rakontoj kaj historioj, la kulturoj de Orienta Euxropo kaj Rusio, filozofio, ekonomio, politiko, kaj mondproblemoj. Adreso: Jessica Woobridge, 1018 9th Avenue WA-98104 #111 Seattle, Usono, rete: LukesRevng@forigu.aol.com. * * * 55 j. viro. Interesoj: lingvoj, muziko, komputiloj, korespondado, posxtmarkkolektanto. Adreso: Ugo Patti, via C. Colombo, 156 IT-94019 Valguarnera C. (EN) - Italio, rete: satumare@forigu.tiscali.it. * * * 37 j. virino. Adreso: Martina Zlatohlavkova, Sobetuchy 8, 537 Chrudim, Cxehio, rete: m.zlatohlavkova@forigu.knihovna"pardubice.cz. * * * 13 j. lernanto. Interesoj: verkado kaj legado de poemoj kaj libroj, kreado retpagxoj, muzikoj. Adreso: Jake Schneider, 6 Meyersville Rd. Chatham, New Jersey 07928, Usono, rete: alwaysawake247@forigu.hotmail.com. * * * 56 j. vidvino. Interesoj: popolmuziko, danco, gxardena laboro, kuirarto, literaturo, amikaj rilatoj. Adreso: S-ino Gallai Zoltanne, Szondi u. 8. I/5. HU-7400 Kaposvar, Hungario, rete: gallai@forigu.freeweb.hu. * * * 26 j. frauxlo. Interesoj: lingvoj, gitaro, krud"vegetarismo, sano, literaturo. Adreso: Frederic Patenaude, 216 Loyola Repentigny, QC J6A 5X2, Kanado, rete: fred@forigu.sunfood.net. * * * 42 j. frauxlo. Interesoj: legado (sciencfikcio en diversaj lingvoj), komputiloj, informadiko (Java, XML, HTML), scienco (matematiko, fiziko), tradukado, verkado, pentrado. Adreso: Joop Eggen, Heinestr. 2, DE-63165 Muehlheim am Main, Germanio, rete: joop_eggen@forigu.yahoo.de. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiam okazis la lasta Internacia Junulara Kongreso, IJK en Svedio? A. En 1980 B. En 1983 C. En 1991 2. Kies bildo trovigxas sur la 3-a pagxo de la Jarlibro 2001 de Universala Esperanto-Asocio? A. Ludoviko Lazaro Zamenhof B. Ivo Lapenna C. Gaston Waringhien 3. Kion singifas la mallongigo KES? A. Komerca Esperanto-Servo B. Kvakera Esperanto-Servo C. Kultura Esperanto-Servo Limdato por alsendo: la 20-a de auxgusto 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 225. 1. Kiam okazis la unua Internacia Junulara Kongreso, IJK? A. En 1938 2. Kie oni eldonis la unuan posxtmarkon kun Esperanto-teksto (en 1925)? B. En Sovetio 3. Kion singifas la mallongigo ASLE? A. Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Infanaj anedoktoj ================= En la luncxejo: - Kiom kostas taso da kafo? - Kvindek centavojn. - Kaj la sukero? - Neniom kostas, estas senpage. - Mi volas du kilogramojn da sukero. * * * Instruisto: - Cxu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso? Eta knabo: - Sed, estus ja ecx pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason! * * * Lernanto: - Profesoro, laux mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno. Profesoro: - Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda. * * * - Ho belulino! - Bedauxrinde mi ne povas diri la samon. - Tiam, vi faru kiel mi, mensogu! * * * En cirko: - Kiel povas esti, ke tiel malforta kaj maldika viro estas tre bona dresisto de tigroj? - Cxar kiam la tigro rigardas al li, gxia apetito malaperas. * * * - Pacxjo, kiam mi naskigxis, kiu donis al mi inteligentecon? - Certe estis via patrino, cxar ankoraux mi havas la mian. * * * Kinkas demandas al s-ro Manuelo: - Patro, kion signifas la vorto "alternativo"? - Imagu, ke vi jam estas plenagxulo kaj volas zorgi pri ia negoco. Iam vi decidas acxeti kokinon. Gxi kovas ovojn. Post vi havas multe, multe da kokinoj. Vi estas ricxa, vi havas kokinkulturon, auxtomobilojn, cxevalojn... - ed patro, mi volas scii nur, kio estas "alternativo".... - Jes mia filo. Gxuste tion mi estas eksplikanta al vi! Do, vi estas ricxa homo, sed iun tagon okazas grandega inundo kiu detruas vian bienon. Vi perdas cxion kaj la kokinoj mortas, cxar la stultaj ne scias nagxi. - Tiam patro, kaj la alternativo, cxu? - La alternativo, mia filo, estas la anasoj! * * * Dum la geografia leciono, la instruistino demandas: - Jocxjo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda". Post cerbumi iomete, li respondas: - Bone, la libro diras ke gxi estas, mia patro diras ke gxi estas, kaj nun sinjorino, ankaux vi diras ke gxi estas, do... * * * En la lasta leciono de la jaro, la lernantoj dankas al la instruistino per donacoj. La filo de mastro de Sukerajxejo al sxi donas skatoleton. Sxi agitas la skatoleton: - Cxu en gxi estas bombonoj? - Jes, instruistino! La filo de la mastro de Librejo donas pakajxon al sxi. - Tiu estas peza. Mi trovas, ke gxi estas libro... - Jes, instruistino! La filo de la mastro de Drinkejo donas al sxi la donacon. Sxi rimarkas, ke forfluetas de la pakajxo eta kvanto da likvajxo. Sxi gustumas guton kaj hazardas: - Cxu vino? - Ne, instruistino! Sxi gustumas pli unu guton. - Cxu likvoro? - Ankaux ne... - Mi ne sukcesas diveni! Kion vi donas al mi? Kaj la knabeto respondas: - Novan hundineton. * * * La instruistino pri matematiko montras paperfolion kaj demandas de Jocxjo: - Se mi dividos cxi tiun paperfolion je kvar pecoj, kun kiu frakcio mi restas? - Kvar kvaronoj, instruistino! - Kaj, se mi dividos laux ok pecoj? - Ok okonoj, instruistino! - Cxu dividita por fari cent pecojn? - Pecigitaj paperoj, instruistino! * * * En la lernocxambro, la instruistino pri Esperanto auxdas cxu cxu cxu funde de la klaso. Por silentigi ilin, sxi postulas: - Jocxjo, diru al mi du pronomojn! - Kiu? Mi? - li diras levigxante. - Tre bone! Vi povas sidigxi . Marsja Soares Rete: soares@forigu.praigrande.com.br el Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 231, 2 / majo-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************