Eventoj n-ro 230, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Por pli vasta komunumo - Kial finfine mi devus aligxi...
            - IJS

Faka aplikado: - Rondo Familia - futuro kun vi!
               - Reto por historiistoj!

Kontakto sercxata: - Aktivuloj sercxataj

Interreto: - AdE havas retpagxon
           - Mallonge (9)

AranĄgoj: - UK en Brazilio
          - Porgramo de Kvinpetalo
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Gxenerala direktoro ne plu "aganta"
        - Integrigxi jes, asimiligxi ne! - estraranoj de UEA vizitis
          litovion
        - Esperantistoj murditaj
        - Letero al "Toblerone"
        - Premio Saliko restarigxas!
        - Sukceso de Trovanto!
        - Expolingua 2002 - partopreno pro buntigo
        - Monda Socia Forumo - Esperanto vekis - Esperanto vekis atenton de
          jxurnalo
        - Uzu la ekonomian argumenton!
        - Kampanjo cxe Unesko?

Instruado, ILEI: - Profesiigxu pri esperantologio

Radio: - Novajxoj cxe Cxina Radio

Muziko: - Brazila muziko en Esperanto

Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (3), korespondi deziras (9)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Greka komisiisto proponas la anglan
          - La reto en pluraj lingvoj
          - Kioma horo?

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Por pli vasta komunumo
======================

Kial finfine mi devus aligxi....

- al la loka Esperanto-klubo;
- al la nacia landa asocio;
- al la asocio de mia fako aux hobio;
- al Universala Esperanto-Asocio?

Ekzistas almenaux du bonaj kialoj.

1. La Esperanto-asocioj je cxiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por
   mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio, unuvorte ili laboras por
   "lingva demokratio".

   Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin.
   Aligxante al via loka klubo aux al la nacia, faka aux monda asocioj
   (eventuale ecx al cxiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-
   movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je
   cxiuj niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankaux en la lingva-
   kultura kampo justeco valoras pli ol forto.

2. Samtempe vi eble sxatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la
   internacian lingvon Esperanto. Vi eble sxatas renkonti aliajn
   parolantojn de Esperanto, vi sxatas acxeti librojn en Esperanto, vi
   sxatas vojagxi al fremdaj landoj kaj koni ties logxantojn kaj eventuale
   ecx esti gastigata de lokaj esperantistoj. Cxion cxi la membroj de
   Esperanto-asocioj faras tute nature, cxar ili estas dauxre informataj
   pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-pagxoj,
   la korespond-anoncoj kaj la vojagxeblecoj.

Por arangxi membrigxi, kontaktu vian lokan klubon, vian landan asocion aux
UEA-n, kiu eventuale povas ecx provi informi vin pri via loka klubo kaj via
landa asocio.

Renato Corsetti
Via del Castello, 1. IT-00036 Palestrina, Italio

***************************************************************************

IJS
===

La cxi-jara 15-a Internacia Junulara Semajno, IJS okazas en Szekesfehervar,
Hungario inter 25-31. 07. 2002 kun la slogano: "Regxa urbo - Regxa IJS!"

En iama sidejo de regxoj ni klopodos zorgi pri vi kiel pri regxo: vi
ricevos vian matenmangxon enliten, poste viaj servantoj elektas al vi
vestajxon kaj per refresxiga matena gimnastiko pretigas vin, ke vi povu
regxi dum la tuta tago: akcepti reprezentantojn el foraj landoj, partopreni
ministeriajn kunsidojn, decidi pri paco kaj milito ktp. Sed se tio ne
placxus al vi, vi simple rajtas transdormi la matenmangxon, ellitigxi
tagmeze kaj gxui la variajn programojn organizitaj de la IJS-respondeculoj:
tagajn kaj noktajn kursojn, vingustumadon, akvopafiladon, tuttagan
ekskurson, Tradician Balon, koncertojn, plagx- kaj diversajn aliajn
umadojn.

Partoprenu IJS-n senpage!

Memore al la juna esperantistino Szekeres Melinda, forpasinta en 2001 la
gepatroj kaj Fondajxo Esperanto fondis Premion Melinda por helpi al
malricxaj sed fervoraj junaj esperantistoj partopreni senpage IJS-n. Por
gajni la premion oni devas konkursi. Pri detaloj kontaktu nin!
Informoj kaj aligxo cxe:

Hungara Esperanto-Junularo
Pf. 87. HU-1675 Budapest, Hungario
Rete: hej@forigu.math.bme.hu

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Rondo Familia - Futuro kun vi!
==============================

En la vasta pejzagxo de mallongigoj kaj de asocioj apud UEA kaj TEJO
ekzistas ankaux "Rondo Familia".

Gxi celas kovri tiun agx-grupon, kiu entenas jxus geedzigxintajn parojn kaj
iliajn infanojn, gxis la momento, kiam la infanoj kapablos mem veturi al
TEJO-arangxoj.

Gxi registras familiojn, kiuj uzas Esperanton hejme kaj edukas siajn
infanojn en Esperanto. Gxi zorgas pri arangxado kaj informado pri pluraj
kunvenoj por infanoj (kiel la Internacia Infana Kongreseto aux la
Renkontigxoj por Esperantlingvaj Familioj). Gxi eldonas tre belan revueton,
kies titolo estas "Familia Esperanto". Gxi tenas la kunligojn kun la ret-
listo por familioj kaj kun la ret-pagxoj por familioj kaj infanoj. De tempo
al tempo gxi eldonas ajxojn utilajn. La plej furora eldono estis "Hejma
vortaro".

Cxu, do, cxio en ordo? Preskaux!

Mankas du cxefaj aferoj, pri kiuj nur vi povas helpi, kaj neniu alia:
- suficxe da aligxantoj - Gxis nun nur 300 familioj estas registritaj kiel
  tiaj en la komputilo de la CO de UEA. Se vi estas en familio, kiu uzas
  Esperanton, aux se vi konas tian familion, sendu la detalojn pri la
  familianoj al por esti senpage registrata.
- suficxe da mono - La servoj de Rondo Familia estas principe senpagaj, sed
  bonhavaj familioj kaj mecenatoj devas pagi la kostojn de la revuo "Familia
  Esperanto" kaj aliajn malgrandajn administraj kostojn. La konto de "Rondo
  Familia" cxe UEA estas "idoj-p".

Se vi volas korespondi pri gxi kaj demandi pliajn informojn, bonvolu skribi
al la kunordiganto de la komitata komisiono pri Rondo Familia:

Amri Wandel
Box 767, IL-71908 Makabim, Israelo
Rete: amri@forigu.frodo.fiz.huji.ac.il

***************************************************************************

Reto por historiistoj!
======================

Post kelkaj jaroj de senagado, Michel Clement Ph.D. restartigas la reton de
historiistoj -vidu Eventoj n-ro 167 p. 3., kiu estis nomata: "Internacia
reto de Esperantistaj Historiistoj", IREH. Oni povas membrigxi senpage.
Kiel unua forumo de la kunlaboro estis starigita retpagxaro, kiu nun
trovigxas cxe: http://www.er.uqam.ca/nobel /k33440/premier.html
Por aligxoj kaj kontaktoj, kontribuoj oni povas turni sin al:

Michel Clement Ph. D.
6348 rue Chambord, Montreal, Quebec, H2G 3B7, Kanadio
Rete: mclement@forigu.gmx.fr

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Aktivuloj sercxataj
===================

Certe cxiu konsentas, ke instruado de Esperanto estas io grava por la
pluekzisto de nia movado. Ne necesas diri ion plian. UEA kaj ILEI provas
fari tion, kion ili povas sur tiu kampo.

Nun la estrarano de UEA pri instruado, Gbeglo Koffi, kiu cetere cxiam agas
interkonsente kun ILEI, havas la jenan praktikan labor-programeton:
- difino de lernosxtupoj;
- redaktado de programo por cxiu sxtupo aux/kaj elektado de libroj kongruaj
  kun cxiu sxtupo;
- organizado de la internaciaj ekzamenoj laux tiuj programoj.

Por plenumi tiujn taskojn, Gbeglo Koffi bezonas kelkajn helpantojn. Ne
estas antauxkondicxoj, krom ret-aliro kaj deziro kaj tempeto labori por la
progresado de la instruado de Esperanto.

Interesigxantoj bonvolu kontakti: la estraranon de UEA pri Instruado:

Gbeglo Koffi
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

AdE havas retpagxon
===================

Akademio de Esperanto antaux ne longe ekhavis sian retpagxaron. En gxi
trovigxas informoj pri la Akademio kaj pri gxiaj projektoj, ktp. Oni
atendas cxies opinion aux kuntribuon!

La retpagxaro trovigxas cxe: http://www.akademio-de"esperanto.org.

laux Christer Kiselman
Rete: kiselman@forigu.math.uu.se

***************************************************************************

Danke al Internacia Junulara Semajno, IJS en Hungario la retpagxoj de la
hungaria urbo Szekesfehervar estis tradukitaj al Esperanto. La pagxoj
troveblas cxe: http://www.szekesfehervar.hu
* * *
Pro kontaktoj kun Eurokka jxus estis kreita la listo "per-esperanto-
muziko". La listo celas cxiujn esperantistojn, kiuj volas labori per
Esperanto pri muziko (tradukado, eldonado, kantado, ktp).
* * *
Cxe la media centro http://brasil.indymedia.org estas aparta rubriko
ankaizd pri Esperantlingvaj artikoloj.
* * *
Esperanto-versio de la lingva dosiero de la interreta krozilo, Opera
troveblas cxe: http://www.stud.ntnu.no/zxenith/indexesp.html.
* * *
Interreta anonctabulo, "Forumo" funkcias en Esperanto cxe:
http://www.cinews.net/bbs/forumo/index.html.
* * *
Funkcias reta forumo por junularaj kunagadoj cxe:
http://www.tejo.org/forumo. La diskutejo estas oficiala, sentema
diskutorgano de TEJO.
* * *
La retejo http://www.chinareport.com.cn de "El Popola Chinio" pliricxigxis.
Oni aldonis plurajn, novajn, interesajn rubrikojn.
* * *
Sherlock Holmes parolis Esperanton... Pliaj informoj cxe:
http://www.utopia.com.br/esperanto/holmes.
* * *
Retpagxo pri esperantigo de kantoj cxe:
http://www.tekstoj.nl/esperanto/konsiloj.htm.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

UK en Brazilio
==============

La 87-a Universala Kongreso, UK okazas inter 03-10. 08. en Fortoleza,
Brazilio. La temo de la cxi jara UK estas "Ekologia turismo".

UK estas "La Esperanto-arangxo de la jaro".

Krom la vere interesaj pritemaj diskutoj okazas dum la kongreso kunsido de
multaj fakaj asocioj kaj ankaux de komitato de UEA. Okazas diskutoj pri
strategioj kaj futuro de Esperanto kaj de Esperanto-organizoj.

Pro la granda distanco de Euxropo eble la nombro de partoprenantoj ne
superas 2000 sed indas partopreni UK-n, cxar gxi certe havos neforgeseblan
unikecon ecx kompare al aliaj UK-j.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Universala Esperanto-Asocio
Niuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: kongreso@forigu.co.uea.org

***************************************************************************

Programo de Kvinpetalo
======================

Programo de francia Esperanto-Centro Kvinpetalo:

06-10. 08. Preparado al la skriba parto de la ekzameno Kapableco gvidata de
       Georges Lagrange;

13-17. 08. Praktikado de la lingvo (2-a nivelo) laux la natura metodo
           (Freinet) gvidata de Suzanne Bourot kaj Anne-Sophie Markov +
           per bildstrio: legado kaj kreado (desegno"kapablo ne necesas);

Oktobro: Praktikado de la lingvo: 1-a, 2-a niveloj kun Suzanne Bourot kaj
         Lasta semajno, 3-a nivelo kun Georges Lagrange;

10-15. 12. Unu Jarcento de Esperanto tra la verkoj de Valo gvidata de
           Therese Pinet, Georges Lagrange;

Kvinpetalo Esperanto-Centro
FR-86410 Bouresse
Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01-05.07. Espernatokursoj en Valamo, Heinavesi, Finnlando Inf: Tiina
Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando. Tel:
+358-2-2305319, rete: tiina.oittinen@forigu.pp.inet.fi
* * *
01-06.07. Artaj renkontigxoj - tendaro, banejo Jigodin. Inf: Jolanda Jozsi,
str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO-2200 Brasxov, Rumanio.
* * *
01-07.07. REJo-2002 - Renkontigxo de Euxropa Junularo en Kievo. Inf:
Mikaelo Lineckij, p.k. 91, Kiev-201, UA"04201, Ukrainio. Rete:
rejo@forigu.uafree.net
* * *
01-07.07. SAT-Kongreso en Alicante. Inf: SAT, 67 ave. Gambetta, FR-75020
Paris, Francio. Tel: +33-1-47978705, fakso: +33-1-47977190. Rete:
marteno@forigu.ctv.es
* * *
01-07.07. 12-a Internacia Esperanto-Kongreso en Riga. Inf: Verda Ondo, Kr.
Valdemara 145-32, LV-1013 Riga, Latvio. Tel: +371-7361395, +371-9115413.
Rete: mtimermane@forigu.hotmail.com
* * *
02-05.07. 2-a Internacia Scienc-praktika Seminario, Sofio. Inf: Centro
Espero, pk. 94, BG-1373 Sofio, Bulgario. Fakso: +359-2-9873847. Rete:
centroespero@forigu.hotmail.com
* * *
05-07.07. Instruista seminario en Valamo, Heinavesi, Finnlando. Inf: Carola
Antskog, Dragsfjardsvagen 690, FI-25700 Kimito, Finnlando. Tel:
+358-2-423133. Rete: cantskog@forigu.kolumbus.fi
* * *
06-13.07. Renkontigxoj kun Distra Muziko en Sxibenska Rogoznica. Inf:
Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel:
+61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
06-14.07. Ivanova Esperanta Renkontigxo. Inf: Tatjana Lokustova, pr.
Stroitelej 112-5, RU-15013 Ivanovo, Rusio. Tel: +7-(0)932-265418. Rete:
lota@forigu.i1.ru
* * *
06-17.07. Stagxoj, Gresillon. Inf: Chateau, FR"49150 Bauge, Francio. Tel:
+33-2-41891034. Rete: esperanto.en.vendomois@forigu.mail.dotcom.fr
* * *
07-14.07. Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-38) en Riga. Inf: Organiza Komitato
de BET-38, p.k. 150, LV-1050 Riga, Latvio. Tel: +371-7276188, +371-6407174.
Rete. esperolat@forigu.e-apollo.lv
* * *
08-14.07. Humanismaj E-semajnoj en Cxervar-Porat. Temo: sir Thomas More -
la angla sokrato. Inf: Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb,
Kroatio. Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr
* * *
08-26.07. Nord-Amerika Somera Kursaro en Brattleboro, Vermonto. Inf: Ellen
M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512, Usono. Tel:
+1-360-7544563. Rete: eddyellen@forigu.aol.com
* * *
09-16.07. "Levigxas la kurteno" (aktorarto kaj aktorado) kaj samtempe
Inicado kaj praktiko de jogo en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, E-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33-(0)549428074. Rete:
kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
11-18.07. Internacia HoRo 2002 en Salamanca (Hispanio). Inf: HEJS -Hispana
Esperanta Junulara Societo,Rodriguez San Pedro 13-3-7, ES-28100 Madrid,
Hispanio. Rete: HoRo2002@forigu.esperanto-es.net
* * *
13-20.07. Folkloraj Renkontigxoj en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir
Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel:
+61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
14-18.07. Balta Esperanto-Forumo (BEF-2002), Kaliningrad. Inf: BEF 2002,
ab. ja. 1248, RU-236039 Kaliningrad, Rusio. Rete: sezonoj@forigu.yahoo.com
* * *
14-21.07. 4-a Kongreso de AEH - IKEH (Esperantistoj"handikapitoj) en Janske
Lazne (montaro Krkonose). Inf: Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj, Na
Okrouhliku 953/21, CZ-53003 Pardubice, Cxehio. Rete: josef.hron@forigu.vakpce.cz
* * *
14-27.07. 50-a Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov (2-a etapo). Inf:
Esperanto, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio. Tel/registrilo: +420-(0)618-850196,
tel/fakso: +420-(0)618"841909, rete: podhradska@forigu.volny.cz
* * *
19-23.07. Preparado al altaj studoj kaj samtempe: prelegoj de Marjorie
Boulton en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse,
Francio. Tel/faksilo: +33"(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
19-25.07. Antaux-IJS-a Antaux-MELA: MEmzorga LAgumado en Delegyhaza,
Hungario. Info: Laca Garamvolgyi, Arany Janos ut 47, HU-1221 Budapest,
Hungario. Tel: (ankaux dum la MELA): +36-30-2097864. En Germanio: Andi:
+49-511-7000011. Rete: mela-krokodilo@forigu.gmx.net
* * *
19-28.07. 25-a Somera Esperanto Familia-Feria Tendaro en Thomsdorf. Inf:
Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, DE-17034"Neubrandenburg, Germanio. Tel:
+49(0)395-4221398. Rete: werner.pfennig@forigu.web.de aux werner.lewien@forigu.t-
online.de
* * *
20-26.07. Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK en Leuven. Inf:
Esperanto 3000, R. Menada 44, BE-1320 Hamme-Mille, Belgio. Tel:
+32-10-860112. Rete: esperanto3000@forigu.esperanto.be
* * *
20-27.07. 55-a Kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista,
Kromeriz. Inf: Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio.
Rete: msvacek@forigu.iol.cz
* * *
20-27.07. Renkontigxoj kun Distra Muziko, Sxakturniro en Sxibenska
Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175,
Auxstralio. Tel: +61"3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com
* * *
20-27.07. 68-a Internacia Kongreso de Blindulaj Esperantistoj en
Balatonlelle (Hungario). Inf: Varro Attila, HU"1041 Budapest, Lebstuck
Maria u. 67, Hungario. Tel: +36-30"2130036. Rete: avarro@forigu.mail.externet.hu
* * *
21-28.07. 58-a Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco. Inf: TEJO,
Nieuwe Binnenweg 176, NL-2015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel:
+31-10-4361044. Rete: oficejo@forigu.tejo.org
* * *
21-30.07. Nigramara Esperanto-Feriado, Sarafovo"Kiten-Sozopol-Nesebar. Inf:
B. Leonov, Esperinform, p. k. 44, BG"4300 Karlovo, Bulgario. Tel:
+359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com

***************************************************************************

MOVADO
//////

Gxenerala direktoro ne plu "aganta"
===================================

Trevor Steele restos la gxenerala direktoro de UEA ankaux dum minimume
sekvaj 3 jaroj. Tian decidon unuanime akceptis la estraranoj de UEA dum la
maja kunsido en Roterdamo.

Sekve de la decido el lia titolo elfalas la vorto Aganta. Gxi indikis, ke
li okupas la postenon provizore, cxar oni elektis lin en la situacio de
tempa premo kaj nesuficxa anoncado pri la posteno. Nun oni plene
konvinkigxis, ke Trevor Steele estas la homo, kiun bezonas UEA en nunaj
cirkonstancoj.

Dauxrigon de la kontrakto por 2003-a jaro ricevis ankaux la nova redaktoro
de la revuo "Esperanto" Stano Marcxek.

La agadoj de ambaux dum la unuaj monatoj de tiu cxi jaro estis
karakterizitaj kiel "etaj mirakloj": Trevor sukcesis ekvilibrigi, normaligi
kaj parte progresigi la situacion en la Centra Oficejo, Stano - akuratigi
kaj plivigligi la revuon "Esperanto".

Co de UEA

***************************************************************************

Integrigxi jes, asimiligxi ne!
==============================

Estraranoj de UEA vizitis Litovujon

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj la vic-prezidanto, Lee Chong-
Yeong, vizitis Litovujon de la 12-a gxis la 17-a de majo por rendevui
litovajn registarajn instancojn por atentigi ilin pri la signifo de UK 2005
en Vilnius kaj por peti iniciatan rolon de la litova registaro por
Esperanto enlande kaj en internaciaj organizajxoj.

La unua rendevuo estis kun S-ro Antanas Valionis, la ministro pri
eksterlandaj aferoj. Parolante pri la aligxo de Litovujo, malgranda lando,
al Euxropa Unio, kaj parolante pri la lingva problemo de EU, li firme
diris, "... en EU, Litovujo pretas integrigxi, sed ne asimiligxi", kaj
favore konsideras Esperanton. La UEA-delegitaro tute konsentis lian
determinon, cxar gxi precize kongruas kun la etoso de la neuxtrala lingvo.

Estroj de UEA renkontis ankaux gxeneralan sekretarion de la Litova Nacia
Komisiono de UNESKO, gxeneralan direktoron de Litovia Nacia Radio kaj
Televido, rektoron de la Vilniusa Universitato, prezidanton de Litovia
Parlamento, kaj tri vic"prezidantojn, direktoron de Sxtata Turisma
Departemento.

Dum la vizito okazis du gazetaraj konferencoj, unu cxe la parlamento kaj
unu cxe inkluzive de Balta Novajxo-Servo, BNS.

LEE Chong-Yeong

***************************************************************************

Esperantistoj murditaj
======================

La 17-an de aprilo 2002 en Volgograd, Rusio estis kruele murditaj aktivuloj
de la klubo Espero geedzoj Aleksandr Mihajlov (1951) kaj Nadejxda
Mihajlova( 1955) kaj ilia filino, denaska esperantistino, Polina Mihajlova
(1981). Laux informo de la enketistoj la murdon mendis 12-jara nevo de la
geedzoj, la orfa Jaroslav, kiun ili adoptis antaux kelkaj jaroj. La
murdintoj estas arestitaj.

El La ondo de esperanto, 6/2002
Ni funebras kaj kondolencas - la red.

***************************************************************************

Letero al "Toblerone"
=====================

En antauxa numero de Eventoj estis artikolo pri Esperanto"surskribo sur
skatoloj de la mondfamaj cxokoladoj "Toblerone". Jen respondletero al la
cxokoladfirmao.

Estimata Sinjorino,

jxus mi legis pri la ideo uzi Esperanton sur skatolo de via cxokolado.
Bonega ideo, mi apogas gxin.

Mi kaj mia familio uzas Esperanton, ne malpli ofte ol la anglan. Dank al
Esperanto nia familio havas amikojn vaste tra la mondo kaj ni pere de
Esperanto turismis en cxiuj landoj de Euxropo kaj antaux kelkaj monatoj ni
vizitis ecx Brazilon, kaj cxie ni renkontadis homojn kun kiuj ni
kontaktigxis esperante, ecx en la lokoj, al kiuj la angla ankoraux ne
venis. Gratulojn pro la ideo de Esperanto la cxokolada lingvo.

Mi estas posedanto de Radio Bielsko (rete cxe: www.radio.bielsko.pl) la
loka radio en la regiono, kie logxas 5 milionoj da logxantoj (Pollando -
Silezio). Mi petas sendu al mi informon pri la nova skatolo kaj mi
promesas, ke mi informos en la radio, pri via firmao kaj la cxokolado.

sincere
Georgo Handzlik
Ul. Olszowka 62, PL-43-309 Bielsko-Biala, Polio

Ankaux vi povas peti la firmaon de "Toblerone", ke ili skribu sur siaj
cxokoladoj informojn ankaux en Esperanto. Leterojn adresu al:

Elisabeth Misteli
Communication Manager Kraft Foods Schweiz AG
Confectionery Plant Riedbachstrasse 150-151 CH-3027 Bern-Bruennen, Svisio
Rete: EMisteli@forigu.krafteurope.com

***************************************************************************

Premio Saliko restarigxas!
==========================

La Fondajxo Saliko, siatempe starigita de la gefratoj Peter kaj Eliza
Weide, memore al Edith kaj August Weide, cxesis funkcii kiel fondajxo cxe
UEA pasintjare, sed nun gxi restarigxas virtuale. Dauxre ekzistas la premio
Saliko, kiu subtenas la instruadon de Esperanto, precipe en landoj sen
organizita movado, kaj gxi normale konsistas el 2.000 euxroj, kiuj povas
esti dividataj inter pluraj subtenindaj celoj.

La finan decidon faras la gefratoj Weide, sed malgrandan nombron da
kandidataj publikajxoj / aktivecoj estas proponata al ili fare de komisiono
starigita de la estraro de UEA.

Bonvolu dum la jaro sendi viajn proponojn al:

Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ - Rotterdam, Nederlando
Rete: uea@forigu.co.uea.org

***************************************************************************

Sukceso de Trovanto!
====================

En Eventoj n-ro 220 (kaj ankaux aliloke) oni rakontis pri la vetkurado, kiu
okazas inter la specialaj datumbankoj de la Auxstria Nacia Biblioteko,
inter kiuj estas la Esperanto"katalogo "Trovanto". Cxiu-monate jen strecxa
demando por la administrantoj: kiu estas la plej sukcesa datumbanko, t.e.
kiu ricevis la plej multajn interretajn vizitojn?

Esperantistaro multe helpis al la administrantoj. Dankegon! "Trovanto" ne
plu estas en la malantauxo sed egalrajte batalas kun la plej bonaj.

"Trovanto" havis dum aprilo 31 vizitantojn tage averagxe, dum la sama tempo
muzika datumbazo, "Tabulae" havis 39, virina datumbazo, "Ariadne" havis 33,
cxina datumbazo, "Sinica" havis 3.

En marto "Trovanto" havis 20 vizitantojn averagxe tage, do la kresko en
aprilo estas triono.

Internacia Esperanto-Muzeo
http://www.onb.ac.at/sammlungen /plansprachen/index.htm

***************************************************************************

Expolingua 2002 - partopreno pro buntigo
========================================

Hispana Esperanto-Federacio, HEF dum multaj jaroj partoprenis faman,
hispanan lingvofoiron, Expolingua kun suficxe granda sukceso. Cxi jare pro
financaj kialoj HEF ne planis partoprenon. En la lasta momento organizantoj
vokis la asocion, ke ili partoprenu senpage, cxar restis kelkaj lokoj
nevendataj kaj Esperanto multe buntigas la foiron.

Inter 11-14. 04. HEF partoprenis la foiron, kaj - kiel kutime - vekis
suficxe grandan intereson de la publiko.

Miguel Gutiirrez Aderiz
Rete: liven@forigu.wanadoo.es

***************************************************************************

Monda Socia Forumo
==================

Esperanto vekis atenton de jxurnalo

Monda Socia Forumo okazis cxi jare en Brazilio. Dum la tuta periodo de la
Forumo la esperantistoj diskonigis la celojn de E-o al la granda publiko ne
nur brazila sed ankaux eksterlanda. Cxi-cele oni utiligis lauxeble la kvar
oficialajn lingvojn de la evento: portugala, angla, hispana kaj franca.
Portante slogan-tukojn cxiutage inter la sektoro pri gazetaro kaj la cxefa
salonego de la Forumo, la E-teamo vokis la atenton de miloj da
preterpasantoj kiuj multfoje ecx fotis kaj filmis la grupon. Aparte gravaj
kompreneble estis la dekoj da intervjuoj al la amaskomunikiloj donitaj de
diversaj samideanoj.

Fine, oni povus diri nedubeble, ke temis pri unu el la plej elstaraj E-
disvastigadoj iam faritaj en la mondo ne nur pri la nombro da homoj kaj
instancoj al kiuj oni atentigis pri la celoj de Esperanto sed ankaux pro la
kvalito de la celpubliko konsistigita multfoje de homoj sociinfluaj en siaj
respektivaj medioj.

En la 2-a Forumo estis 68.319 partoprenantoj, 15.320 delegitoj, 11.600
kampaduloj, 4.909 organizoj, 3.054 jxurnalistoj, 2.500 infanoj, 150
naciecoj parolantaj 156 lingvoj, 135 invititoj, 700 prelegoj, 100
seminarioj, 28 konferencoj.

Cesar Dorneles Soares

***************************************************************************

Uzu la ekonomian argumenton!
============================

Kun la plilargxigxo de la Euxropa Unio pliakrigxos ties lingvaj problemoj.
Samtempe evidente plilauxtigxos la vocxo de homoj, kiuj postulas ke la
angla farigxu la sola laborlingvo de EU. Tamen mi neniam vidis ian ajn
studon aux ecx plej mallongan artikolon, kiu traktus la ekonomian efikon de
la eventuala realigo de tia propono. Sxajne neniu ecx pripensis, kiamaniere
la akcepto de la angla efikus sur unu el la bazaj principoj de la Euxropa
Unio: sur la liberan kaj unuecan merkaton.

Ecx nuntempe EU perdas cxiujare bilionojn da euxrojn pro la lingva
problemo. Eble ecx pli grave ol tio estas la fakto, ke certaj landoj perdas
grandegan monsumon dum aliaj gajnas (al cxi-lastaj apartenas unuavice
Britio kaj a ekster EU a Usono). Ekzemple la logxantoj de cxiuj EU-landoj
devas lerni la anglan, kaj tio kauxzas multajn problemojn al tiuj, kiuj ne
parolas gxin denaske. Tio estas ankaux ekonomie tre malavantagxa por la
koncerna lando. Se oni konsideras la tiel uzatan tempon (entute minimume
unu jaro plentempe dedicxita al lingvolernado por cxiu persono), kaj
kalkulas, kiom da alia laboro oni povus fari dum tiu tempo anstatauxe, kaj
kiom tio rezultus por la nacia ekonomio, tiam oni ricevas enorman monsumon.
Samtempe la denaskaj anglalingvanoj (precipe britoj kaj usonanoj) gxenerale
sxparas lingvolernadon kaj la rilatajn rektajn kaj nerektajn kostojn.

La ne angle-parolantaj landoj perdas relative multe da tempo (tempo estas
mono!) ankaux pro tio, ke ili devas traduki amason da dokumentoj. Tion same
plejofte sxparas usonanoj kaj aliaj anglalingvanoj.

Mi regule partoprenas oficialajn internaciajn kunvenojn, kaj mia sperto
estas, ke plejofte la anglalingvanoj regas tiujn kunvenojn a ne pro sia
faka supereco, sed pro la lingva avantagxo. Tiamaniere ne-anglalingvanoj
perdas multon, kio same havas gravajn financajn konsekvencojn.

Laux mia opinio UEA devus senprokraste iniciati ke la Euxropa Komisiono
pretigu studon pri la financaj-ekonomiaj"merkataj konsekvencoj de la
realigo de diversaj proponoj koncerne la solvon de la lingva problemo
(konservo de la nuna situacio, enkonduko de la angla kiel sola laborlingvo,
enkonduko de Esperanto kiel intera lingvo ktp.). Nur post la finfarado de
tia studo kaj ties vasta diskuto oni povos alveni al la plej bona solvo.

Andras Lukacs

***************************************************************************

Kampanjo cxe UNESKO?
====================

Antaux proksimume ok monatoj, UEA lancxis agadon "informi la gxeneralan
direktoron de Unesko" kadre de Kampanjo "Esperanto per Unesko".

La ideo simplas: peti cxiujn Unesko-komisionojn tra la mondo kaj cxiujn
ministeriojn pri edukado pri la situacio de Esperanto-instruado en la
respektivaj landoj. Ni celas starigi mapon pri la situacio de Esperanto-
instruado tra la mondo kaj prezenti gxin al la gxenerala direktoro de
Unesko. Inter la taskoj de la gxenerala direktoro de Unesko, fakte, estas
ankaux sekvado de Esperanto-instruado, laux unu el la aprobitaj rezolucioj.

Reale la peto, kiu indikas ankaux al kiuj enlandaj esperantistoj turnigxi,
por havi necesajn informojn, celas cxefe ebligi kontaktojn inter landaj
esperantistoj kaj landaj Unesko-komisionoj kaj ministerioj pri edukado.

Estis senditaj rete 32 petoj en pluraj lingvoj al same tiom da naciaj
Unesko-komisionoj. Estis senditaj 10 petoj al same tiom da ministerioj
- en la angla al Auxstralia, Bahama, Brita, Hinda, Kanada, Novzelanda,
  Sudafrika, Zimbabva;
- en la cxeha al Cxeha;
- en la franca al Franca, Kanada, Luksemburga, Malagasa, Senegala, Svisa,
  Togolanda;
- en la hispana al Argentina, Cxilia, Hispana, Kolombia, Kostarika, Kuba,
  Meksika, Perua, Urugvaja, Venezuela;
- en la nederlanda al Nederlanda;
- en la norvega al Norvega;
- en la portugala al Brazila.

Kelkaj el ili reagis divers-maniere Brita kaj Brazila. Ne"Registaraj
Organizoj, NKU-oj respondis, ke ili scias nenion pri Esperanto kaj konsilis
nin vidi kun Landaj asocioj! Cxeha respondeculo respondis tre precize kaj
informoplene.

Norvega respondeculo konsilis al ni direkti nin al Ministerio. Togolanda
NKU-respondeculo renkontigxis kun delegacio de Togolanda Asocio kun Gbeglo
Koffi kaj Raymond Yao Afantchao"Biakou. Ili povos renkontigxi kun la
ministro. Jam de sia fondigxo en 1987, togolanda asocio havas rilatojn kun
Unesko"Komisiono.

Urugvaja respondeculo respondis al nia demandaro sed preskaux sen iu
informo.

Nun la laboro pluas por kompletigi la sendadon al vere cxiuj naciaj Unesko-
komisionoj kaj ministerioj pri edukado tra la mondo. Ni decidis fakte sendi
paperan peton al senretaj komisionoj kaj senretaj ministerioj.

Renato Corsetti
Via del Castello, 1. IT-00036 Palestrina, Italio
Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E"gazeto!
2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
   gazeto!
3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
   instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Profesiigxu pri esperantologio!
===============================

Nuntempe, kiam Euxropo unuigxas kaj tutmondigxo forigas barojn inter
nacioj, la lingva problemo ankoraux akre manifestigxas. La esperantistaro
proponas sian kontribuon al la solvo: sendiskriminacian dialogon inter
kulturoj. Por farigxi serioza partnero, necesas havi profesiulojn, kiuj
havas kapablojn, sciojn kaj diplomon por entrepreni la taskojn de
instruistoj, tradukistoj aux interpretistoj. Cxu ni rajtas postuli samajn
rajtojn en lernejoj aux en internaciaj organizajxoj sen havi similajn
bazojn? Malfacile! UEA emfazas profesiigxon kaj sekve la rolon de instruado
en sia Strategia Plano kaj universitata instruado igxis elstarigita celo de
ILEI.

La Universitato de Adam Mickiewicz, UAM en Poznan, la dua plej granda
universitato en Pollando ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri
interlingvistiko. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto,
sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto.
Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj John
Wells, Humphrey Tonkin kaj Michel Duc Goninaz; doktoroj Vera Barandovska-
Frank, Detlev Blanke, Zbigniew Galor, Katalin Kovats (Smideliusz) kaj
Blazio Vaha; la poetino Lidia Ligeza kaj Istvan Ertl.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri gxenerala kaj aplikata
lingvistiko, fokusigxas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas
planlingvojn kaj detale okupigxas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj
historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi pri komunikado,
lingvistiko, literaturo, planlingvistiko aux pri lingvopedagogio. Pro la
metodika formado la Studoj ricevos specialan rolon en la instruista
trejnado dum la sekva periodo.

Surloka kurso (unusemajna sesio) okazos unufoje dum la semestro (fine de
septembro kaj komence de februaro). La gestudentoj pretigos
diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri
Interlingvistikaj Studoj. La unuaj gestudentoj (el Cxehio, Germanio,
Makedonio, Usono kaj Pollando) diplomigxos cxi-jare.

Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo por la studjaro 2002/2003 gxis
la 15-a de auxgusto 2002. Pli frua anonco estas bonvena.

Postuloj: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux
egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Partoprenontoj devas plenumi
orientigan teston antaux la komenco de la Studoj. Kelkaj stipendioj estas
antauxvidataj.

Kotizo por unu semestro: 400 EUR (por nepagipovaj landoj cxirkaux 120 EUR).
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

d-rinon I. Koutny:
Lingvistika Instituto de UAM
ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan, Polio
Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl

***************************************************************************

RADIO
/////

Novajxoj cxe Cxina Radio
========================

Ekde la 1-a de majo 2002, la Esperanto-elsendoj de Cxina Radio Internacia
prove surretigxis. Gxi estas legebla kaj auxdebla cxe la retpagxo:
http://esperanto.cri.com.cn.

Kompreneble restas la gxisnunaj Esperanto-elsendoj de Cxina Radio en la
gxisnunaj kondicxoj.

Cxiuj gratulaj leteroj aux mesagxoj pri la nova dissendmaniero de la
Esperanto-elsendoj estas bonvenaj cxe:

Esperanto-sekcio, cri-36
Cxina Radio Internacia
Pk. 4216, Pekino, Cxina Popola Respubliko
Rete: espradio@forigu.cri.com.cn

***************************************************************************

MUZIKO
//////

Brazila muziko en Esperanto
===========================

Flavio Fonseca kaj Alejandro Cossavella (La Porkoj) kunproduktis superban
kompilon de brazilaj muzikoj de la famega artisto Tom Jobim tradukitaj en
Esperanto. La eldono estas varma, profesia, kosmopolita kaj brazileca
disko!

La KD estas la unua volumo de nova kolekto, la sekvontaj prezentos kantojn
de aliaj brazilaj famaj auxtoroj. Notindas la speciala partopreno de la
kantistino Silvana kaj de la bonega gitaristo Marcelo Lafeta.

Sur la disko estas kelakj tre popularaj kantoj en Brazilio.
La disko estas havebla kontraux 12,50 EUR cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwepen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Budhana Ligo Esperantista estos refondita dum la Universala Kongreso, UK en
Fortolezo, Brazilio. Oni sercxas membrojn, interesigxantoj turnigxu al: s-
ano Yamaguti, rete: syam-z@forigu.wa2.so-net.ne.jp.
* * *
La 9-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazis inter 26"31. 12. 2001. en
vilagxo Togoville, Togolando.
* * *
Okazis junulara renkontigxo inter 01-05. 05. en insulo de Hel, apud
Varsovio, Polio. La arangxon partoprenis junuloj de E-kluboj de polaj urboj
kaj ankaux de Berlin, Germanio.
* * *
Okazis jarkunveno de Dana Esperanto-Asocio en la sudjutlanda urbo Vejle
inter 16-17. 03. Oni priparolis la kurantajn aferojn, krome estis prelegoj
kaj diskutoj pri "Mitoj".
* * *
Aperis 120-pagxa, franclingva libro pri problemoj pro internacia uzado de
unu lingvo, la angla. Pliaj informoj cxe: Sennacia Asocio Tutmonda, 67
Avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio.
* * *
Aperis nigra-blanka brosxuro pri libroj de Internacia Kultura Servo, IKS.
Pliaj informoj cxe: Internacia Kultura Servo, B Magovca bb, pp. 499,
HR-10010 Zagreb, Kroatio, rete: mcuk-iks@forigu.zg.tel.hr
* * *
Jarcxefkunveno de Esperanto-Ligo Berlino okazis la 3-an de februaro en
Berlino, Germanio. Dum la kunveno estis elektita plena nova estraro.
* * *
Hispana, loka revuo, kiu estas vendata kun unu el la plej grandaj tutlandaj
revuoj "El Mundo", de la urbo Diario de Valladolid, aperigis plenpagxan
artikolon en sia lasta pagxo pri Esperanto.
* * *
Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" en Moskvo, Rusio okazigis spertointersxangxon
pri "Aplikado de Esperanto". En la diskuto estis menciitaj pluraj aferoj,
kiuj estas por la vasta publiko gxenerale ne konata. La diskuto sxajnas
esti fruktodona.
* * *
La 57-a kongreso de SAT-Amikaro okazis en Vigy, Francio. Dum la arangxo
okazis interesaj prelegoj kaj diskutoj pri la futuraj projektoj de SAT-
Amikaro.
* * *
Okazis semajnfino por biciklantoj inter 31. 05. - 02. 06. en Montrealo,
Kanado.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La retadreso de revuo Kontakto sxangxigxis. La nova adreso estas
kontakto@forigu.tejo.org. Ne plu funkcias la adreso kontakto@forigu.esperanto.org! Per
posxto skribu al: Jxenja Zvereva, pk 89, UA-01030, Kijiv-30, Ukrainio.
* * *
Pier Luigi Cinquantini havas novan retadreso. Gxi estas:
plcinquantini@forigu.thunder.it. La malnova adreso "pcinqua@forigu.tin.it" ne plu
funkcias pro dauxra spamado.
* * *
Internacia Esperanto-Instituto, IEI havas novan retadreson:
iei001@forigu.tiscali.nl. La malnova adreso ne plu funkcias.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

17 j. knabo. Interesoj: cxio. Respondas al cxiuj leteroj!!! Adreso: Luca Di
Dionisio, Via Pigliacelli 50, IT-64100 Teramo, Italio. Rete:
Xenoitaly@forigu.hotmail.com.
* * *
31 j. instruisto de historio kaj psikologio. Interesoj: religioj,
filozofio, psikologio, libroj, muziko, lingvoj, kinologo, vojagxoj. Adreso:
Dmitrij Sizih, 17-68, str. Frunze, RU-670017 Ulan-Ude, Burjatio, Rusio.
* * *
19 j. komencanto. Interesoj: kemio, aliaj kulturoj, IRC. Adreso: Valter
Cavaco, Urbanizacio Habijovem BL 4 -BH PT-8200-173 Albufeira, Portugalio,
rete: dibuk@forigu.web.de.
* * *
39 j. komputila programisto. Interesoj: sciencfikciaj libroj kaj filmoj,
digitfotografio, muziko (klasiko, jxazo, elektronika), gavoj, karateo,
kajako; landoj kaj kulturoj. Adreso: Jon Spelbring, 1631 Tara Belle
Parkway, IL-60564 Naperville, Usono, rete: jon@forigu.spelbring.net.
* * *
35 j. evangelia pastoro. Interesoj: literaturo (precipe versajxoj),
amikeco, longaj leteroj, promenado, religio. Adreso: Martin Gestrich,
Gefluegelsteig 26, DE-12355 Berlin, Germanio, rete: pastoro@forigu.web.de.
* * *
17 j. studentino. Interesoj: literaturo, muziko, historio, pentrado,
piedpilko, vojagxado, lingvoj, regionaj kulturoj. Adreso: Jekaterina
Semjonova, Str. Pionerskaja, 156/50 - 41, UA-71108 Berdjansk, Zaporogskaja
prov., Ukrainio, rete: sss.kate@forigu.rambler.ru.
* * *
52 j. viro. Interesoj: amikeco, komunikado, vojagxoj, lingvoj, historio,
bestoj, naturo kaj ekologiaj aferoj, poezio, malkovri landojn. Adreso:
Roland Platteau, 6, rue du 8 mai 1945, FR-62223 Sainte-Catherine, Francio,
rete: r.platteau@forigu.libertysurf.fr.
* * *
28 j. studento. Interesoj: filozofio, psikologio, ezoteriko, religioj,
libroj, lingvoj, muziko. Adreso: Oleg Glusxko, 17-68, str. Frunze,
RU-670017 Ulan-Ude, Burjatio, Rusio, rete: legy@forigu.zmail.ru.
* * *
Oficisto. Interesoj: fotografio, turismo. Adreso: Slawomir Szymala, P.O.Box
486, PL-42-217 Czestochowa 17, Pollando, rete:
pollandoespero_11@forigu.interia.pl.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiam okazis la lasta Internacia Silvestro en Germanio?
   A. En 1938
   B. En 2000
   C. En 2001

2. Kiu fondis la revuon Esperanto en 1905?
   A. Ludoviko Lazaro Zamenhof
   B. Paul Berthelot
   C. Hector Hodler

3. Kion singifas la mallongigo EPA?
   A. Esperanto-Federacio de Psikologiaj Asocioj kaj Kluboj
   B. Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto
   C. Esperanto-Federacio de Pacifikaj Landaj Asocioj

Limdato por alsendo: la 1-a de auxgusto 2002. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 224.

1. En kiu lingvo estis skribita la libro "Zil vol lolik"?
   A. Volapuko

2. Kiam mortis d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof?
   A. La 14-an de aprilo 1917

3. Kion signifas la mallongigo TEVA?
   C. Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Greka Komisiisto proponas la anglan
===================================

La greka Euxropa Komisiisto, Anna Diamantopoulou proponis la oficialigxon
de la angla lingvo kiel dua lingvo de Grekio. La propono estis prezentita
kiel cxefa novajxo en la greka televido kune kun la grandaj reagoj, kiujn
gxi ekigis.

Kvankam Diamantopoulou proponis la oficialigon de la angla lingvo kiel
rimedo de la lingva izolado de Grekio, multaj grekaj profesoroj diris ke
tia rimedo estus la morto de la greka lingvo. Juristoj ankaux diris ke la
greka konstitucio ne permesas ke la propono estu akceptata (en la greka
konstitucio la greka lingvo estas menciita kiel la oficiala lingvo de
Grekio kaj tiu artikolo estas nesxangxebla).

Atenanoj kiuj estis intervjuitaj diris ke la lingva problemo povas esti
solvita pere de tradukistoj, ne per la oficialigxo de la angla lingvo kiel
dua lingvo de Grekio.

Krome, estas bedauxrinde diri, ke tiu propono estis farita de la Komisiisto
de la lando, kies lingvo estis la "lingua franca" de la orienta Mediteraneo
por mil jaroj (400 a.K. - 600 p.K.) kaj estas la plej antikva lingvo uzata
en la Euxropo.

Efthimios Mavrogeorgiadis
Rete: emav@forigu.the.forthnet.gr

***************************************************************************

La Reto en pluraj lingvoj
=========================

Interretaj uzantoj kapablos grimpi la Babelturon, kiun devenigis la
tutmonda komputila reto, kie troveblas tekstoj en almenaux 65 lingvoj, per
la uzado de plurlingva auxtomata tradukilo elpensita en Bolivio.

Por venki la lingvan multecon nuntempe ekzistantan en la reto, en kiu la
angla lingvo ne plene superregas malgraux ke gxi estas la plimulte uzata,
interretaj uzantoj disponas nun la tradukilon Atamiri, kies avantagxojn oni
povas provi en la babilejo nomata "qopuchawi". En Ajmara-lingvo Atamiri
signifas "komunikilon" kaj "qopuchawi" estas "babilejo". La bolivia
matematikisto Ivan Guzman de Rojas, 68-jaragxa, klarigis al la
novajxagentejo EFE la kapablojn de sia inventajxo, kiu ebligas rete
interparoli en hispana, franca, itala, portugala, rumana kaj angla lingvoj,
sed al kiu oni eventuale povus aldoni ses pliajn lingvojn.

La ekigo de la programo en la reto ebligas, ke Atamiri, elpensita antaux du
jardekoj sed prokrastita pro diversaj kialoj, impete eniru en modernecon
kaj elmontru siajn avantagxojn al la interretuzantoj, asertis la
inventinto.

La programo "qopuchawi" senpage elsxuteblas el interreto de www.atamiri.cc
kaj estis unuafoje uzata antaux unu monato en Parizo cxe la Latina Unuigxo,
kiu financis la inkludon de la rumana lingvo per modesta 60.000-usondolara
budgxeto por provversio.

laux retlisto "Argent-Reto"

Estas rimarkinde, ke en la pasintaj 20 jaroj pluraj homoj trovis la "oran
solvon" por komputila, lingva tradukado. Tamen gxis hodiaux neniu vojo
sxajnis esti perfekta, ecx ne suficxe bona - ankaux la cxi supra projekto
sxajnas esti nur flamo. - ndlr.

***************************************************************************

Kioma horo?
===========

Auxtisto parkis sian auxton en flankan straton por ke li dormetu.

Li preskaux dormigxis kiam li estis ekkonsternigita per frapo sur la
fenestro apud sia kapo. Trotanto demandis, "Pardonu min, amiko. Kioma horo
estas?". La auxtisto informis la viron pri la horo, ne tute gxentile, kaj
denove pretigis sin por dormo.

Denove: Preskaux li endormigxis kiam - krako, krako! - iu manfrapis sur la
fenestro. "Cxu vi scias kioma horo estas, sinjoro?" - estis alian trotanto.
"Estas la oka kaj kvarono!" la laca auxtisto agace respondis.

Tiam la auxtisto havis ideon. Li afiksis mallongan noton sur la fenestro.
La noto informis onin, "Mi ne scias kioma horo estas."

Kontente li endormigxis. Sed - post kelka tempo li estis vekita per
manfrapo sur la fenestro! Kolere li mallevis la fenestron por auxdi kion
diris ecx pluan trotanto. La trotanto portis brakhorlogxon kaj diris,
"Estas la oka kaj duono, sinjoro."

Alan Mendelawitz
el Anekdotoj-en-Esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 230, 1 / majo-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************