Eventoj n-ro 219, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Esperanto - cxokolada lingvo Faka aplikado: - Mova docento por interlingvistiko kaj Esperanto - Fama, multlingva ligokolekto en Esperanto - Ateistoj en Esperanto Kontakto sercxata: - Koncerto de Asorti - cxu cxe vi? - Skoltoj sercxas kunlaborantojn! - Lingvaj festivaloj - volontuloj sercxataj Interreto: - Filatelia ekspozicio - Mallonge (9) Arangxoj: - Astronomia Esperanto-Stagxo - Ferio en Bretonio - Karavano de IJK al UK - IKEF-kongreso - Kompleta monata kalendaro Movado: - Jacques Chirac pri Esperanto - Igxu B-komitatano de TEJO - Amikeca-Reto 2002-2003 - Nacia novajxagentejo pri Esperanto en Brazilio - Nova oficisto en Centra Oficejo - Hungara movado dauxre dispartigita - Esperanto-biblioteko por publiko - Malferma Tago en CO de UEA - Esperanto-monumento - placo, - kafejo! - Granda varbado kaj Esperanto - Intervjuo en la slovaka televido - UEA plendas kontraux lingva diskriminacio Reagoj: - Kial temi (ankaux) pri Argentinio? Instruado, ILEI: - AIS-sesio dum la 3-a Azia Kongreso, 2002, Seulo Radio: - Polaj elsendoj Muziko: - Verdstelaj brazilajxoj Libroj: - Vortarego Esperanto-germana Rubrikoj: - Mallonge (8), korespondi deziras (3), anoncetoj (8) Interese: - Tagoj de la semajno - Ni ludu! - Superfluaj literoj - Cxu anligxontaj gazetoj? - Longeco *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Esperanto - cxokolada lingvo ============================ Doron Modan skribis leteron al la mondfama, svisa cxokolado-fabriko "Toblerone": Kara Sinjoro/Sinjorino Mi tre sxatas vian cxokoladon, mi vizitis vian hejmpagxon kaj legis, ke Toblerone etas vendita en 110 landoj. Tiu donis al mi ideon, kiu sxajnas esti tauxga, sed versxajne gxi povas helpi por varbi pri via produkto. La 110 landoj, kie Toblerone etas vendata, estas preskaux 110 landoj, kie la internacia lingvo, Esperanto estas parolata. Se vi skribas la ingrediencojn de la varo en pluraj lingvoj kaj en la loka lingvo, kial ne indiku ingrediencojn ankaux ankaux en Esperanto? Cxar Esperanto estas parolata en plimulto de tiuj landoj, escepte de kelkaj. Mi faris etan enketadon al miaj geamikoj, kiuj parolas Esperanton demandante: "Se vi vidus cxokoladon, sur kiu ingrediencoj estus skribitaj en Esperanto, kvankam vi ne mangxus gxin, cxu vi acxetus gxin?" La respondo estis cxiukaze nepre "Jes!", cxar malantaux la acxetado staras solidareco al la sxatata lingvo kaj ideo. Tio ne nur plialtigus viajn vendojn, sed ankaux plifortigus la bildon de Toblerone kiel tutmonde sxatata cxokolado. Cxu vi povas perdi ion aldonante ankoraux unu lingvon? Esperante, ke vi estas malfermitaj al tiu cxi ideo, sincere: Doron Modan Rete: esperanto_jeli@forigu.hotmail.com Sxi ricevis la respondon: Kara sinjoro, Multan dankon pro via letero proponante al ni aldoni E-on al la pakajxo de Toblerone. Efektive, tio estas bonega ideo... kiun nia fabrikejo jam havis antaux longega tempo, kiel vi vidas sur la aldonata kopio de reklamo kiu datigxas de 1920! Pro diversaj kialoj tiu lingvo estis forlasita. Multan dankon denove pro via interesigxo. Elisabeth Misteli Ni petas vin, ke vi skribu leterojn al la fabriko petante la aperigon de la informoj sur la cxokolado ankaux en Esperanto. Cxiuj leteroj estas bonvenaj cxe: Elisabeth Misteli Communication Manager Kraft Foods Schweiz AG, Confectionery Plant Riedbachstrasse 150-151, CH-3027 Bern-Bruennen, Svisio Rete: EMisteli@forigu.krafteurope.com *************************************************************************** E v e n t a L u d k v i z o Ekde la sekva numero de E v e n t o j nia intelekta ludo estos dauxrigata! N i i n v i t a s V I N , l u d u k u n n i ! *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Nova docento pri interlingvistiko kaj E-o ========================================= La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri "Interlingvistiko kaj Esperanto", postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo validas de la 1-a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj cxiusemajne. La lekciprogramo pri Interlingvistiko kaj Esperanto kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko komencigxos en septembro 2002 kaj dauxros dum la unua semestro de 2002-2003. Hans Erasmus Rete: erasmusz@forigu.worldonline.nl *************************************************************************** Fama, multlingva ligokolekto en Esperanto ========================================= En 2001 la retejo de Sveda Esperanto-Federacio registris 1.037.966 vizitojn. Plejmulto de ili vizitis la "Kiosko"-n (kolektejo de cxiulingvaj gazetoj kaj magazenoj en interreto). Estas gratulinde la agado de la asocio (kaj la ret-aministranto Franko Luin) kiuj tre lerte propagandas Esperanton ankaux en la svedlingvaj retpagxoj! el Ret-Info *************************************************************************** Ateistoj en Esperanto ===================== La Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj, UAAR, laboranta por la re- samrajtigo de nekredantoj, aperigas siajn retpagxojn en pluraj lingvoj, inter ili ankaux en Esperanto, kion ili volonte utiligas por la internaciaj kontaktoj. La pagxo trovigxas cxe: http://www.uaar.it/uaar /esperanto.htm laux Ret-Info *************************************************************************** INTERRETO ///////// Koncerto de Asorti - cxu cxe vi? ================================ La Esperanta muzikensemblo "Asorti" (plurfoje koncertinta en internaciaj E- arangxoj, UK-j ktp.) krom la muzikado en Litovio funkciigas ankaux son- kaj telestudion. Nun en tiu cxi somero ili sxatus fari someran rondvojagxon tra Euxropaj landoj kun celo fari retan video"prezentajxon pri Esperantaj lokoj! Por tio ili uzas porteblan videostudion. La ensemblo pretas ankaux fari koncertojn - laux interkonsento. Pli detalaj informoj cxe: Asorti Edvardas Pishchikas, Elena Pishchikiene, Draugystes 1-28, LT-4761 Visaginas, Litovio Rete: asorti@forigu.tts.lt *************************************************************************** Skoltoj sercxas kunlaborantojn! =============================== Skolta Esperanto-Ligo, SEL sercxas novan redaktor(in)on por la liga revuo La Skolta Mondo. Same oni sercxas helpantojn por pligrandigi kaj plibonigi la Ligon. Oni urgxe bezonas "novan sangon" por revigligi SEL-on. Interesigxantoj kontaktu: Hector Campos Grez Pk. 231, CL-334-000-0 Curico, Cxilio Rete: esperanto@forigu.terra.cl *************************************************************************** Lingvaj Festivaloj ================== Volontuloj sercxataj! Sercxatas kunlaborantoj por arangxi retpagxojn pri Lingvaj Festivaloj, unu el la plej grandaj projektoj de Tutmonda Esperanto Junulara Organizo, TEJO kaj por traduki ties enhavon en la anglan kaj la francan. Estas atendataj ankaux volontuloj por organizi lingvajn festivalojn. Interesigxantoj helpi bv. kontakti: Ekaterina Jevlampieva Rete: kat-jevl@forigu.cbx.ru *************************************************************************** INTERRETO ///////// Filatelia ekspozicio ==================== Cxe la retpagxo http://www.abelo .supereva.it/esperanto.html estas trovebla dulingva (itala kaj E"a) 60 pagxa ekspozicio de Esperantaj filatelajxoj. Alessandro Belluci Via delle Formiche 7, IT-58043 Castiglione Della Pescaia Grosetto, Italio Rete: abelo@forigu.grifonline.it *************************************************************************** En Luksemburgio trovigxas firmao kiu vendas kafon kun la marko "Bongusto". Retpagxo cxe: http://www.menuff.com. * * * La retpagxo pri ICQ-listo Esperanto denove (ecx renovigite) funkcias. Gxi ne nur donas informon pri la uzantoj de la servo ICQ sed ebligas ankaux la aligxon al la listo. Bv. viziti: http://esperanto.digiweb.com.br/icq/icqlisto.htm. * * * Cxe http://mpovorin.narod.ru/kantaliaj.html estas trovebla E-a karaokeo. * * * La galerio de pentrajxoj de la rusa pentristo, filozofo, sciencisto Nikolaj Rerih troveblas cxe: http://www.roerich.ee/nr kaj havas ankaux Esperantan parton. * * * Retpagxo pri titoloj de mankolisto de Esperanto"bibliotekoj trovigxas cxe: http://www.xs4all.be/rxotsaert/bib/. * * * La rusa, landa retlisto "reu-aktivuloj" cxe yahoogroups.com estas renomita al "reu-agado". * * * La plurlingva senpaga E-programo, La Vortaro de B. Vivier kompletigxis per la pola versio danke al la kunlaboro de Witold Czerwinski (Vito Redsky). Gratulojn! Retpagxejo de "La Vortaro": http://la-vortaro.net. * * * Interesa retejo trovigxas cxe: http://www.eurplace.org/babel/index.html - kie inter alie oni povas trovi dudekon da Esperanta traduko de konataj kanzonoj. * * * Estas starigita forumo pri vivo sen mangxado. La foruma retligo estas: http://livingonlight.org/cgi-bin/YaBB"en/YaBB.pl tie rigardu al: "Salono Vivo en Lumo en Esperanto". *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Astronomia Esperanto-stagxo =========================== La 3-a Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas" de Astronomia Esperanto- Klubo, inter 07-14. 09. 2002, en Sankt-Mikaela Observatorio, suda Francio. La arangxon organizas Astronomia Esperanto-Klubo, AEK, kiu estis fondita komence de 2000. La stagxo celas eduki la pli vastan Esperanto-publikon pri la plej antikva scienco - Astronomio. En la Observatorio funkcias Centro de Astronomio, kiu regule organizas diversnivelajn stagxojn, akceptas grupojn el diversaj regionoj de Francio, okazigas konferencojn kaj faman someran Astronomian Festivalon. En la Centro disponeblas la plej unika speciala teleskopo en Euxropo por observadi la Sunon. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Astronomia Esperanto-Klubo, J. C. Rapley 2 rue du Stade, FR-86410 Bouresse, Francio Rete: astroek@forigu.yahoo.com www.esperanto.org/AEK *************************************************************************** Ferio en Bretonio ================= En auxgusto 2002 okazas en Bretonio, Francio, en Plouezec pluraj interesaj Esperanto-arangxoj, kie estas atendataj ankaux eksterlandanoj el la tuta mondo. Oni povas profundigi sian Esperanto-scion, -kulturon. Okazas ekskursoj kaj diversaj amuzigaj programeroj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Esperanto 22 4. route de Kervor, FR-22470 Plouzec, Francio Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr *************************************************************************** Karavano de IJK al UK ===================== Grupo da junaj brazilanoj decidis kune veturi de Pato Branco, urbo kiu gastigos la 58-an IJK-n de TEJO, al Fortoleza, kongresurbo de la 87-a UK. Por gxui tutan semajnon da E"kunvivado kaj ekkoni grandan parton de orienta Brazilio, ili decidis tion fari en sestaga auxtobusa karavano. Junaj kaj nejunaj geesperantistoj partoprenos, kiel tradicie en la brazila E-movado, kaj pliaj estas invitataj. La veturado okazos plejparte nokte, en ekskluziva kaj komforta buso je litecaj segxoj. Dumtage la buso kondukos la karavananojn en siaj vizitoj al kvin interesaj urboj Curitiba, Rio de Janeiro, Porto Seguro, Salvador, Recife. La programo okazas en Esperanto. De Pato Branco oni ekveturos dimancxe, la 28-an de julio, kaj al Fortaleza oni alvenos matene de sabato, la 3-an de auxgusto, antauxtago de la solena malfermo de UK. Pliaj informoj cxe: James Rezende Piton Rete: james.piton@forigu.iname.com *************************************************************************** IKEF-kongreso ============= Inter 01-07. 06. 2002. okazas la 54-a Kongreso de Internacia Komerca Esperanto-Fakgrupo, IKEF en Plovdiv, Bulgario. La programo enhavas altnivelajn, fakajn erojn. Kompreneble okazas ankaux ripozo, amuzigxo, ekskursoj kaj aliaj etosigaj programeroj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Roland Rotsaert Visspaanstr. 97. BE 8000 Brugge, Belgio Rete: rotsaert@forigu.esperanto.be *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 01.06. 5-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj, Rijeka. Inf: Kroata Esperanto-Ligo, Kneza Mislava 11, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel. +385-1-4617550, fakso +385-1-4619373. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr * * * 01-02.06. Esperanto-Renkontigxo "Festo de la Rozoj", Karlovo. Inf: B. Leonov, Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 01-07.06. 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en Plovdiv. Inf: 54-a Kongreso de IFEF, Centra Posxto, p.k. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario. Tel: +359"32-267912, +359-32-441437, fakso: +359-29-874541. Rete: bdz"intrel@forigu.bbf.bg * * * 01-08.06. Ferio-semajno "Rozo-2002", Karlovlo. Inf: B. Leonov, Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 02-04.06. Religia Turismo - mondkonata Pentekosto en Miercurea-Ciuc (Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO-2200 Brasxov, Rumanio. * * * 06-12.06. Postkongreso Nesebar. Inf: 54-a Kongreso de IFEF, Centra Posxto, p.k. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario. Tel: +359-32-267912, +359-32-441437, fakso: +359-29-874541. Rete: bdz-intrel@forigu.bbf.bg * * * 08-16.06. 24-a Cxebalta Esperantista Printempo en Mielno. Inf: Pola Esperanto-Asocio, skr. 30, PL-75-016 Koszalin, Pollando. Tel: +48-094-3404563 (petu s-ron Baranowski) * * * 11-16.06. Ekoturisma renkontigxo en Kvilda, Sxumava-montaro, Cxehio.. Inf: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * 12-19.06. 12-a Euxropa Esperanto-Forumo, 2-a Internacia Seminario por Euxropa Integrigxo, Buselo. Inf: Marcel Delforge, 16 rue des Glacieres, BE-6001 Charleroi, Belgio. * * * 14-16.06. Turisma Renkontigxo en Plasy (norde de Plzen). Inf: Vaclav Kapral, CZ-331 51 Kaznejov 252, Cxehio. * * * 15-22.06. Folkloraj Renkontigxoj, Sxakturniro en Sxibenska Rogoznica. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia Av., Dandenong North, Vic. 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011. Rete: zpehar@forigu.yahoo.com * * * 17-23.06. Surmara turismado en Constanta. Inf: Jolanda Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO"2200 Brasxov, Rumanio. * * * 18-22.06. Altnivela lingvokurso kun muziko en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club"internet.fr *************************************************************************** R e t - I n f o : w w w . e v e n t o j . h u *************************************************************************** MOVADO ////// Jacques Chirac pri Esperanto ============================ La 15-an de aprilo 2002 Jacques Chirac prezidanto de Francio skribis jenon al Vincent Charlot, konata franca esperantisto: Kara Sinjoro, Vi bonvolis altiri mian atenton pri la problemo de Esperanto, kaj mi dankas vin pro tio cxar, kiel vi jam scias, temas pri afero pri kiu mi estas sincere favora. Ecx se pro kialoj kiujn vi facile komprenos, mi deziras antaux cxio min dedicxi al la defendo de la francparolantaro, mi havas profundan simpation por Esperanto kaj la humanista projekto kiu direktis gxian kreigxon kaj kiu pli ol iam ajn animas gxiajn hodiauxajn defendantojn. Mi opinias miaflanke, ke la progresado de Esperanto, en la respekto de la kultura diverseco, kiu estas nedisigebla de gxi, estus potenca faktoro de harmonio kaj komprenigxo inter la popoloj. Estas tute sendube ke, se la sorto de la urnoj estos al mi favora, mi submetos al la venonta registaro, kaj aparte al la ministro de la nacia Edukado, la demandon pri gxia inkludado kiel elektebla lernobjekto en la abiturienta ekzameno, aparte pro la deziroj esprimitaj fare de la gelernantoj kaj gepatroj, kaj pri la ebleco varbi suficxe da kompetentaj ekzamenantoj. Mi petas vin kredi, Kara Sinjoro, je la esprimo de miaj plej bonaj sentoj. Plej kore Jacques Chirac *************************************************************************** Igxu B-komitatanoj de TEJO ========================== La limdato por sendo de kandidatigxoj estis novfiksita al la 31-a de majo 2002 anstataux la antauxe anoncita 31-a de marto. Dezirantoj igxi komitatanoj B de TEJO bv. sendi leterojn indikante: - personajn datumojn (nomon, naskigxdaton, retan kaj posxtan adresojn, telefonnumeron); - biografion kaj priskribon de viaj celoj en la movado (maks. 100 vortoj); - subtenajn leterojn aux subskribojn de min. kvin individuaj membroj de TEJO el min. du landoj. La leteroj devas alveni plej laste gxis la 31-an de majo 2002 al: TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: ghen.sek@forigu.tejo.org *************************************************************************** Amikeca Reto 2002-2003 ====================== Aperis la nova eldono Amikeca Reto 2002-2003 kun pli ol 400 adresoj en 54 landoj. Novaj celolandoj aperas en la katalogo kiel Auxstrio, Urugvajo aux Filipinoj. Estas notinde la forta apero de afrikaj landoj kiel Ganao, Togolando kaj Senegalio. La adresaro estas akirebla cxe kutimaj libroservoj kaj cxe la perantoj de Amikeca Reto kontraux 10 Euxroj. Pliaj informoj cxe: Amikeca Reto 88, rue Victor Hugo, FR-37400 Amboisek, Francio Rete: a.reto@forigu.france-association.com *************************************************************************** Nacia novajxagentejo pri Esperanto en Brazilio =============================================== Brazila Esperanto-Ligo, pere de sia sekcio pri komunikado, kreis novajxagentejon por liveri informojn pri Esperanto al cxiuj jxurnaloj, revuoj, radi- kaj televid-satacioj en Brazilo. Komence oni limigas sin al jxurnaloj, kaj post la prilaborado de adresoj oni etendigas gxin al revuoj, radi- kaj televid"stacioj. La informoj estas dissenditaj nur al la periodajxoj havantaj elektronikan adreson. Brazila E-Ligo Rete: bel@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** Nova oficisto en la Centra Oficejo ================================== La 32-jara Joost Witteveen el Nederlando eniris la teamon de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO en Roterdamo. Joost estas doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto; lia tasko estas prizorgi kaj modernigi la komputilaron. el TEJO-Aktuale *************************************************************************** Hungara movado dauxre dispartigita ================================== La 27-an de aprilo okazis reelekta asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, kie krom unu membro estis reelektita la antauxa estraro. Oszkar Princz la gxisnuna sekretario malgraux siaj antauxaj deklaroj kaj la anticipaj interkonsentoj tamen ne retirigxis. La hungaria movado dauxre restas dispartigita. En Budapesxto ekzistas 2 movadaj centroj: tiu de HEA kaj de Budapesxta E-Domo. En cxi lasta rezidas Kultura E-Asocio, la redakcioj de Eventoj kaj Ret-Info, Fondajxo Esperanto kaj Hungaria E-Junularo (landa sekcio de TEJO). Laszlo Szilvasi Rete: szilvasi@forigu.eventoj.hu *************************************************************************** Esperanto-biblioteko por publiko ================================ Kolekto de pli ol 40 000 Esperanto-libroj de Karoly Fajszi estis malfermita por la tuta publiko en biblioteko en Budapesxto, Hungario. Cxiuj povas foliumi Esperanto-librojn en la Nacia Biblioteko de Malnovaj Libroj. La katalogo estas publikigota ankaux en interreto. Pri la okazajxo aperis artikolo ankaux en Associated Press la 11-an de aprilo. laux Daffydd ap Fergus *************************************************************************** Malferma Tago en CO de UEA! =========================== En la Centra Oficejo 27. 04. 2002 estis akceptita 62 esperantistoj. La nova direktoro Trevor Steele havis kiel prelegogastojn i.a. David Ferguson, kiu parolis pri la brusela komunikadcentro kaj lingvopolitiko, kaj mag. Herbert Mayer el Vieno. Mayer de Internacia Esperanto-Muzeo parolis i.a. pri gxia eldonado. Cetere oni montris novajn videofilmojn de Roman Dobrzinski. el Nun *************************************************************************** Esperanto-monumento, - placo, - kafejo! ======================================= Indas foje fari ekskursan viziton al ZEO-j en Graz, Auxstrio. Ne estas vaste konate, ke urbocentre en la Placo Esperanto staras la Jubilea Monumento de E-o (Paul Neergaard, 1987), kaj tuj flanke malfermigxis ankaux "Kafejo Esperanto". *************************************************************************** Granda varbado kaj Esperanto ============================ Dum la tuta februaro 2002 sur 400 eksteraj tabuloj en la plej grandaj polaj urboj oni prezentis afisxon de Paulina Orlowska titolitan "Cxu vi parolas Espernton?" La verkon oni vidigos ankaux sur 30 mil senpagaj posxtaj bildkartoj distribuotaj en publikaj lokoj. Silezia Esperanto-Asocio Str. Dubois 3/1 PL 50-208 Wroclaw, Polio Rete: vroclavo@forigu.poczta.onet.pl *************************************************************************** Intervjuo en la slovaka televido ================================ La tutlanda slovaka informa TV-kanalo TA3 (simila al CNN) faris intervjuon kun Stano Marcxek, redaktoro de la revuo Esperanto, pri niaj lingvo kaj movado. Gxi estis elsendata la 14-an de aprilo, 85-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof, cxiun duonhoron, dum la tuta tago, enkadre de la ripetataj TV"novajxoj. el [esper-inform] *************************************************************************** UEA plendas kontraux lingva diskriminacio ========================================= UEA plendas cxe Euxropa mediatoro Jacob Soderman kontraux lingva diskriminacio en internaciaj organizoj Euxropaj organizoj rezervas pli kaj pli da postenoj, oficiale malfermitaj al cxiuj civitanoj, al denaskaj parolantoj de la angla. Nur tiuj homoj, kiuj denaske scipovas la anglan, cxu apartenantaj al sociaj elitoj, cxu apartenantaj al anglalingvaj nacioj kaj landoj, povas kandidatigxi por multaj postenoj Euxropaj kaj en internaciaj organizoj. "Ni nun havas liston de 400 diskriminaciaj dunganoncoj fare de Euxropaj organizoj kaj firmaoj en Bruselo. En la tuta mondo estas multe pli da tiaspecaj anoncoj," klarigas Renato Corsetti (la prezidanto de UEA). Euxropa Komisiono agnoskas la juran problemon. "Postuli denaskan scipovon de la angla povas esti konsiderata kiel diskriminacia," opinias Anna Diamantopoulou, membro de Euxropa Komisiono respondeca pri laboro kaj egalaj sxancoj. Respondante al demando de itala Euxropa parlamentano Vitaliano Gemelli, ankaux membro de Euxropa Komisiono Viviane Reding, respondeca pri kulturo kaj edukado, agnoskis kazon de lingva diskriminacio cxe la Komisiona oficejo por la Euxropa programo Sokrates, Leonardo kaj Junularo. Laux UEA lingva diskriminacio estas grava atako kontraux la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. UEA bedauxras ke Euxropa Komisiono gxis nun oficiale nur agnoskas respondecon por Teknikaj Helpoficejoj, organizoj rekte dependaj de la Komisiono. "Tamen Euxropa Komisiono financas amason da Euxropaj organizoj kiuj regule dunganoncas nur por denaskaj parolantoj de la angla." Ekde du jaroj, UEA kune kun Euxropa Esperanto-Unio (www. lingvo.org) sekvas lingvan diskriminacion cxe internaciaj organizoj kaj firmaoj. Multaj dunganoncoj por denaskaj parolantoj de la angla estas faritaj de Euxropaj organizoj financitaj plene aux parte de Euxropa Komisiono. Preskaux neniam aperas dunganoncoj por denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj. "Spite al multaj neoficialaj plendoj en la Euxropa Parlamento, Euxropa Komisiono ankoraux financas amason de Euxropaj organizoj en Bruselo, kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla," diras Corsetti. "Ekde la komenco de la jaro kvindeko de gravaj Euxropaj organizoj rezervis postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Inter ili estas ecx oficiala servo de Euxropa Komisiono - la projekto "Jean Monnet" kiu promocias la Euxropan "spiriton" cxe universitatoj." Pasintjare, dum la Euxropa Jaro de Lingvoj, klare sonis kondamnoj de lingva diskriminacio, interalie de la belga ministrino Laurette Onkelinx, respondeca pri egalsxancoj, kaj diversaj anoj de Euxropa Komisiono (listo de parlamentaj demandoj). Tamen la praktiko dauxras en 2002 kaj Euxropa Komisiono dauxre financas tiajn organizojn en Bruselo, kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Nun la prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, prof. Renato Corsetti oficiale plendas pri lingva diskriminacio al la Euxropa Mediatoro, Jacob Soderman (www.euro- ombudsman.eu.int)."La cxefa celo de la oficiala plendo estas kontrauxi diskriminacion surbaze de la denaska lingvo fare de internaciaj organizoj, t.e. la postulo ke kandidatoj denaske scipovu la anglan." "Multaj politikistoj ne volas neuxtralajn kaj egalajn solvojn kiel, ekzemple, Esperanton. Tamen ili devas respondi al kaj respondeci pri la kreskanta problemo de lingva diskriminacio kontraux nedenaskaj parolantoj de la angla," klarigas Corsetti. Li tute ne estas kontenta ankaux pri la lasta respondo E-3572/01 de Anna Diamantopoulou, ano de Euxropa Komisiono respondeca pri sociaj aferoj. "Sxi nun permesas al Euxropaj organizoj postuli "English mother tongue or equivalent" (La angla denaske aux samnivele). Kompreneble, tio estas la samo kaj fakte signifas, ke Euxropaj organizoj nun nur invitos denaskajn parolantojn de la angla." La plendo pri lingva diskriminacio fare de Universala Esperanto"Asocio celas ke la Euxropa Komisiono: 1) agnosku la diskriminacian naturon de diverstipaj dunganoncoj, kiuj estas oficiale malfermataj al cxiuj civitanoj, sed neoficiale rezervataj al denaskaj parolantoj de la angla ["English mother tongue", "English native speaker", "English mother tongue or equivalent", ktp]. 2) certigu ke gxi ne plu financos tiujn organizojn kaj firmaojn, kiuj diskriminacias kontraux nedenaskaj parolantoj de la angla. 3) studu kaj esploru rimedojn kaj metodojn eviti lingvan diskriminacion fare de organizoj plene kaj parte financitaj de gxi. La oficiala plendo cxe la Euxropa Mediatoro rilatas nur al tiuj dunganoncoj, kiuj postulas denaskan scipovon de la angla. "Tamen ecx pli da Euxropaj organizoj, kaj centoj da firmaoj laborante kun Euxropa Komisiono en Bruselo, postulas "perfektan" scipovon de la angla kaj poste nur invitas denaskajn parolantojn de la lingvo de Sxekspiro," klarigas Corsetti. Euxropa Komisiono ankoraux insistas ke lingva diskriminacio fare de Euxropaj organizoj, ecx se plene financataj de Euxropa Komisiono, estas "nur" belga problemo pro tio ke Euxropaj organizoj kaj firmaoj estas konstituataj laux belgaj legxoj. "Oficistoj cxe Euxropa Komisiono bone komprenas ke belgaj inspektoroj havas nek monon nek tempon por solvi la problemon de lingva diskriminacio fare de Euxropaj organizoj en Bruselo." Dafydd ap Fergus, Komunikadcentro de Euxropa Esperanto-Unio Rete: kontakto@forigu.lingvo.org *************************************************************************** F l e g i s t i n o s e r cx a t a ! ====================================== Por parttempa flegado kaj vartado de miaj malsanaj gepatroj mi sercxas findindan helpantinon por certa tempo laux interkonsento. Cxambro kun dusxo kaj necesejo estas disponebla. Esperanto-bilbliotekto, ktp. estas je dispono. Necesas la scipovo de la lingvoj Esperanto kaj la germana. Pagado laux interkonsento. Ni atandas vian baldauxan respondon. Peter Zilvar Grubenhagenstr. 8 DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio Tel. + Fax: +49-5521-1363 Rete: zilvar@forigu.t-online.de *************************************************************************** REAGOJ ////// Kial temis (ankaux) pri Argentino? ================================== En historio de juda popolo estis decidaj jaroj la antauxa jarcentsxangxo. En la historio ludis grandan rolon d-ro Teodoro Herzl, la kreinto de interncia cionisma movado. Teodoro Herzl naskigxis en Budapesxto. Li doktorigxis pri juro, sed la nigran talaron li forlasis kaj farigxis jxurnalisto. Li vojagxis multe kaj sendis raportojn al gazetoj, en Vieno kaj Berlino teatroj ludis liajn teatrajxon. Onidire li estis okulfrape impona viro kaj vivis belan senzorgan vivon. Gxis ekplodis Dreyfuss-proceso, kiu funde sxangxis ankaux lian vivon. Li konsciigxis pri la malamego, kiun la judoj spertas vidante sur starto kontrauxjudajn manifestojn. Sxokis lin la fakto, ke li auxdis kontrauxjudajn elkriojn el tiu lando, kie la judoj ricevis nelimigitajn rajtojn jam antaux unu jarcento. Tiam li ekagis. Li ekverkis la libron, kiu farigxis vojmontrilo kaj funda dokumento por 15 milionoj judoj: "La Juda Sxtato". La libro aperis en 1896. Por realigi la revon li bezonis apogon de ricxaj homoj. Li komencis persvadi ricxajn kaj potencajn judojn, kun malmulta rezulto. Por ricxuloj ne estis tro alloga rekomenci la vivon en dezerto de Palestino, fari ion el nenio. La pariza, berlina, londona kaj viena cxefrabenoj, ecx la ricxa barono Hirsch, kiu acxetis terojn en Argentino por la malricxuloj por ebligi al ili memstaran vivon, rifuzis la helpon. La juda rucxularo akuzis lin falsa Mesio. Por rebati la akuzojn kaj fari organizojn, Herzl kunvokis kongreson. Tiu kongreso estis la unua okazo, ke al cxiuj partoj de la mondo dispelita popolo renkontis. La eho de la evento estis grandega. Kiel komisiito de la kongreso, Herzl jam povis realigi kontaktojn al diplomatiaj kanaloj. Sed la politiko neniam estis io bonfara organizajxo. La helpo dependas cxiam de la intresoj. Germanio, Britio, Turkio... kun kunplektigxo da diversaj interesoj. La germana Vilhelmo la 2-a intervenas por Herzl cxe turkoj. Turka sultano ecx ne konsideras Palestinon, li proponas alian teritorion en Malgranda Azio. En Egipto plena rifuzo. Proponoj de potenculoj por la nova patrujo malsamis ol Palestino. Li vojagxas de regxo al regxo, ecx al la papo, el unu lando al alia. Dum la sesa kongreso s-ro Herzl devas elteni riprocxojn, ke anstataux la Promesita Tero li proponas afrikan stepon aux transmaran landon. Ili jxuris iri nur al Jerusalemo. D-ro Teodoro Herzl vekis popolon, montris al ili eliron el plurjarmila sufero. Ekde la apero de lia verko La Juda Sxtato la tuta judaro parolis pri la nova patrio. Cxu estas mirinde, ke ankaux Zamenhof mencias unu el la eblaj lokoj de lando de judoj - el kiuj plej konkreta en 1901 estis Argentino? Des pli, ke li konsciis pri la lingva faceto de tia komunumo, kiu kolektigxas el cxiuj partoj de la mondo. Estas tute kompreneble, ke Zamenhof pensis pri nova lingvo de sia popolo. Istvan MeszarosP.S. D-ro Teodoro Herzl: La Juda Sxtato, 1934. eld. Literatura Mondo, Budapest *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// AIS-Sesio dum la 3-a Azia Kongreso, 2002, Seulo =============================================== Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, AIS, oficiale registrita en la Respubliko de San Marino, okazigas fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn por titoloj de bakalauxro, magistro kaj doktoro. AIS-sesio (3 kursoj) okazos unua foje en Azio dum la 3-a Azia Kongreso de Esperanto, inter 23-26. 08. 2002, en Seulo, Koreio, en la kongresejo. La prelegantoj estas bone konataj profesoroj en koncernaj fakoj. La kursano ricevos atestilon po cxiu kurso, kio validas 1 studunuon, se la kursano aligxas kiel AIS"studento. Okazas prelegoj pri "Informaciteorio kaj Komunikadkibernetiko", "Socialismo kaj Ekonomia Evoluo", "Nova Progreso en Medicino por Mensmalsano", Pliaj informoj cxe: ADoc. Mag Joanna Lewoc Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Gottingen, Germanio Rete: blewo1@forigu.hrz.uni-paderborn.de *************************************************************************** RADIO ///// Polaj elsendoj ============== Esperanto-Redakcio de Radio Polonia dissendas cxiutage sian elsendon je 13:30 h (laux la Universala Tempo) (41 m 7285, 7275 kHz) kun la ripetoj je 18:00 h (42.07 m. = 7130 kHz), 19:00 h (nur satelite) kaj la sekvan tagon je 09:30 h nur per satelito. (Ripeto de la programo dissendita la antauxan tagon). Post la ripeto je 09:30 la elsendo estas auxdebla en reta versio. La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz. La adreso por retaj auxskultantoj: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html. E-Reakcio de Radio Polonia Rete: esperanto.redakcio@forigu.radio.com.pl *************************************************************************** MUZIKO ////// Verdstelaj Brazilajxoj ====================== Aperis albumo de brazila Esperanto-kantisto Tarcisio Lima kun la titolo Verdstelaj Brazilajxoj. Temas pri 13 originalaj, famaj, brazilaj kantoj prezentitaj kun bela akustika muziko en la Internacia Lingvo, Esperanto. La albumon eldonis Universala Esperanto-Asocio, UEA kaj Brazila Esperanto- Ligo, BEL. Oni povas auxskulti kanton pri "Cxio dolor'", kaj pri "Kara kor'" sed ankaux aliaj gravaj aferoj, demandoj de la vivo estas pri"traktataj en kantoj. La disko estas mendebla cxe la grandaj libroservoj i. a. cxe: Libroservo de UEA Niuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: libroservo@forigu.co.uea.org *************************************************************************** LIBROJ ////// Vortarego Esperanto-Germana =========================== La gxis nun supozeble plej granda iam ajn eldonita vortaro Esperanto-nacia lingvo aperis en 1999. La prestigxa lingvistika eldonejo Helmut Buske Verlag Hamburg aperigis la vortaregon. La 882-pagxa, klarlitere kaj dense presita vortaro enhavas pli ol 80 000 artikolojn kaj lingvajn esprimojn en Esperanto kun siaj germanaj ekvivalentoj. La vortaro havas dulingvajn antauxparolojn (germana, Esperanto), instrukciojn pri la uzo de la vortaro, listojn de mallongigoj kaj uzita literaturo. La lingva materialo konsiderinde superas tion de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). La Vortaro ne nur registras la cxiutagan lingvon, sed ankaux prezentas multan faklingvan materialon el plej diversaj sciencaj kampoj. La vortaro sendube estas utilega ankaux por nekonantoj de la germana lingvo. Cxiu serioza germana esperantisto devus posedi tian vortaron, se li/sxi vere volas kiom eble plene eluzi kaj majstri la lingvon. La nova libro estos havebla kontraux cx. 78 markoj (cx. 39 euxroj) cxe UEA aux aliaj libroservoj. Oni ankaux povas rekte mendi cxe la eldonejo, kiu liveras en cxiujn angulojn de la mondo: Helmut Buske Verlag Richardstr. 47, DE-22081 Hamburg Rete: buskepubl@forigu.aol.com *************************************************************************** MALLONGE //////// Ofte aperas en favora, centra loko en la surstrataj ekranoj de la Usona Biblia Instituto en la fama strato Brodway de New York la skriboj "La vorto" kaj la komenco de la biblio "En la komenco...". * * * Inter 08-16. 02. 2003 estas planata seminario por interesigxantoj envolvigxi en agadon pri infanoj kaj igxi infangvidantoj de Internaciaj Infanaj Kongresetoj. Interesigxantoj kontaktu: David-Emil Wickstroem, rete: wicki@forigu.gmx.at. * * * Estis inauxgurita nova ZEO en placo Esperanto en Karagmatatubo, norda marbordo de provinco San Paulo cxe Brazilo la 28-an de aprilo. La artajxo- skulptajxon faris Juliano Junqueira, laux mendo de Karagmatatuba Esperanto"Grupo. * * * Hans Bakker, esperantisto, fame konata pro Afrika Agado, ricevis honorigon "Cxevaliro" en la Ordo de Orangxo"Nasovo. La transdonado okazis en urbodomo de Amsterdamo, Nederlando. La medalon s-ro Bakker ricevis por socia agado, kampanjo "Amik' en Afrik". * * * Urbestro de kroatia urbo, Kostrena, Miroslav Uljan la 2-an de majo 2002 akceptis delegacion de Esperanto-Societo Rijeka por informigxi pri Alp- Adria Konferenco, Mezeuxropa Konsultigxo kaj Konkurso pri Esperanto de lernejanoj. * * * Kroata Esperanto-Ligo petis financan helpon de Usona Ambasado en Kroatio por kovro de vojagxkostoj el Usono al Kroatio por Humphrey Tonkin en oktobro 2002. Tonkin prelegus en oktobro en Universitatoj de Zagreb kaj Split pri Shakespeare kaj prezentus la libron Eseoj omagxe al d-ro Ivo Lapenna en la Jura Fakultato kie Lapenna instruis kaj konigus sian libron pri la vivo de familio Soros en Budapesxto dum la Dua mondmilito. * * * La Baden-Vurtembergia Esperanto-Ligo, BaVELo, landa organizo de Germana Esperanto-Asocio, okazigis la 27-an de aprilo 2002 sian jarkunvenon en Konstanz. * * * Estas acxeteblaj en aparta angulo "Budo Esperantista" Esperantajxoj en populara librovendejo "LEYP" en Valensa, Brazilio. La afero estas parto de kampanjo de Brazila Esperanto-Ligo, BEL. *************************************************************************** ANONCETO //////// La 1-an de marto 2002 cxesis funkcii la eldonejo Bambu Ltd, Varna, eldonejo de la revuo AmUzE. Sabira Stahlberg forlasis Bulgarion pro nova laboro komence de marto kaj estas atingebla provizore nur rete. * * * Nova retposxta adreso de la franca-hungara komputila firmaeto, AbonaSoft estas: abonasoft@forigu.pro.hu. * * * La 21-an de februaro forpasis Manfred Fohrer (nask. 1933), longtempa libroservisto de Germana E-Asocio, peranto de revuoj kaj lastatempe instruisto en interretaj kursoj. Li estis ankaux membro de la delegita reto de UEA por Eschborn kaj gastiganto de Pasporta Servo en Germanio. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 46 j. komencanto. Interesoj: danco, muziko (Rock n roll, Blues, Jazz, Country), naturo-protektado. Adreso: Guy Philippe, 5, Route Nationnale, FR-25220 Roches lez Beaupre, Francio. * * * 44 j. kemiistino. Interesoj: historio, turismo, alpinismo, muziko, gobelinoj. Adreso: Dochka Dolapchieva, Bol. "Nikola Petkov" 13, Ap. 48, BG-6100 Kazanlak, Bulgario, rete: d_dolapchieva@forigu.hotmail.com. * * * Instruisto. Adreso: Luis Cordova, Copilco 300, ed 12, dep 4, Col Copilco Universidad, 04360 Del Coyoacan, Mexico DF, Meksikio, rete: luismexicali@forigu.hotmail.com. * * * 46 j. tradukisto. Interesoj: pianoludado, klasika muziko, literaturo, sciencfikcio, verki esperante, aliaj kulturoj. Adreso: Paul Hanks, 36 impasse Jean Guehenno, FR-42153 Riorges, Francio, rete: galt42@forigu.aol.com. * * * 19 j. frauxlo. Interesoj: poezio, biciklo, fotografio, piedpilko, filozofio, lingvoscienco kaj gitaro. Adreso: Alexandre Gravel-Raymond, 6645 Wilderton, Montrealo, Kebekio, Kanado H3S 2L8, rete: alex_grrr@forigu.iquebec.com. * * * 20 j. studentino. Interesoj: muziko, vojagxado, alilandaj kulturoj. Adreso: Zanja Manojlovicx, Drage Tojic Gange 5, BA-49000 Brcko Distrikt Bosnio kaj Hercegovino, rete: zanjulino@forigu.yahoo.com. * * * 70 j. pensiulo. Interesoj: filmoj, ludi golfon, kaj legi librojn. Adreso: Makoto Honda, posxtonombro 273-0852 2-2-29"303 kanasugi-dai, Funabashi, Chiba, Japanio, rete: honda0113@forigu.mx9.ttcn.ne.jp. * * * 58 j. instruistino kaj 56 j. instruisto. Interesoj: legado, vojagxado, dokumentaj filmoj, cxirkauxdomaj laboroj. Adreso: Berthe Choulet, Le Mont Bichoux, FR-25640 Villers Grelot, Francio. *************************************************************************** INTERESE //////// Tagoj de la Semajno =================== Kiam oni parolas pri la unua tago de la semajno, la angloskala kulturo konsideras ke gxi estas dimancxo, la mediteraneaj landoj diras, ke gxi estas lundo kaj por la muzulmanoj, gxi estas sabato. Defini tion kio estas tago ne estas facila, cxar la koncepto de tago kiel dudek kvar horoj estas moderna, kaj multaj lingvoj, anstataux adopti tute novan vorton por priskribi tiun periodon, dauxre uzis la vorton "tagon" - kiu, por pli multaj el ili komencis kiam la suno aperia kaj, do, gxia dauxro variis je la malsamaj epokoj de la jaro. La anglaj kaj germanaj nomoj por tagoj de la semajno devenas el Skandinavio, kie origine kvin-taga semajno estis uzita. La skandinavoj bazis sian mitologion sur la greka kaj romia -tiel, Woden kaj Merkuro ambaux estis dioj de la milito, kaj Friggs kaj Venuso, ambaux diinoj de la amo. Hodiaux, en Islando, Svedio kaj Danio, sabato ankoraux estas konata kiel "bantago" (Laugardagur, Loerdag), cxar kelkaj triboj ne povis trovi teuxtonikan ekvivalenton por la romia honorado al Saturno - la dio de la agrikulturo. La problemo estis solvita kiam ili vidis ke la romiaj soldatoj banigxis je tiu tago! La sep taga semajno devenis el okcidenta Azio, gxi disvastigxis al Euxropo, kaj poste al norda Afriko. En aliaj partoj el Afriko, oni trovas tri, kvar, kvin, ses kaj ok tagajn semajnojn. La nombro de la tagoj korespondas al la nombro de malsamaj merkatoj je malsamaj tagoj en unu areo, fakte, longa vorto por "semajno" estas la sama kiel por "merkato". Ne cxiuj lingvoj havas specialajn nomojn por la tagoj de la semajno. En aliaj multaj Afrikaj lingvoj, ekzemple Svahila, ili simple diras "unua tago", "dua tago", ktp. Tamen, ilia unua tago ne cxiam korespondas al nia unua tago, kaj gxi ofte estas sabato. Plimultaj antikvaj civilizacioj - egipta, babilona, majaa, cxina ktp. - ne havis koncepton de semajno, kontrauxe, ili havis ciklojn de tagoj - dudek tagoj por la majaaj kaj la aztekaj, anstataux la Euxropaj sep tagoj. Maria Jose Alvarez Faedo *************************************************************************** Ni ludu! ======== Superfluaj literoj Kion oni povas fari se unu litero mankas al la antauxa vorto? Oni povas krei novan vorton: - broso - roso; - bruli - ruli; - disko - kiso; - dogmo - domo; - kurso - urso; - okulo - kulo; - kvadranto - kvadranto - kastri - stari; - kerno - reno; - kovri - kovi; - koliko - kliko; - komploto - kompoto; - konto - koto; - floro - rolo; - foiro - orfo; - frako - fako; - kora - ora; - formo - moro; - fonto - foto; - formala - morala; - frazo - razo; - fulmo - ulmo; - fulmo - lumo; - fumo - umo; - forno - fono; - marcxo - maro; - macxo - amo; - masko - sako; - meblo - melo; el Infosel, febr/2001 *************************************************************************** Cxu angligxontaj gazetoj? ========================= Multaj anglalingvaj gazetoj favore komentas la decidon de la gazeto "Le Monde" - ofte konsiderata kiel referenca en Francio - aperigi kromajn pagxojn el "New York Times", dum protestoj de legantoj venas amase, ne nur el Francio, kontraux tiu decido. Estas evidente ke tiu devojigxo, se gxi restos sen energia rebato, instigos ankoraux pli al gxenerala angligo de la tuta mondo kaj al ties vasaligo. Certe aliaj amasinformiloj observas la evoluon de tiu iniciato. Germana leganto, kiu nuligis sian abonon al "Frankfurter Allgemeine Zeitung", skribis i.a.: "Mi jxus eksciis ke Le Monde aperigas usonlingvan suplementon por plue pusxi la kompletan usonigon kiun ni eltenas nun en Euxropo kaj en la tuta mondo (...) Mi ne estas preta subteni tiun katastrofan tendencon per mia mono. Mi konsideras la internacian usonan kiel la malamikon n-ro 1 de la multlingveco, de la multkultureco kaj de la lingva justico (kiu estas Homrajto)..." "Le Monde" sentis sin flatita ke la tre konservativa gazeto "The Daily Telegraph" dedicxis atenton pro tiu decido en sia editorialo, en la franca, de la 5-a de aprilo! Gxi ecx fieris pro tio ke tiu gazeto - kiu malestimas la francojn! - aludis en sia titolo pri nova "franca revolucio"! Reagoj estas bonvenaj, precipe adresitaj al: Jean-Marie Colombani Le Monde 21 bis, rue Claude-Bernard. FR-75242 Paris Cedex 05, Francio *************************************************************************** Longeco ======= - Kial vi sxatas la malpli longajn historiojn? - Cxar ili estas la plej mallongaj. el Anekdotoj-en-Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 229, 2 /aprilo-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************