Eventoj n-ro 228, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Cxu lingvohobiado subgrundigxos? Faka aplikado: - Retaj dissendolistoj Arangxoj: - IJS - Kompleta monata kalendaro Movado: - Osmo Buller - Esperantisto de la jaro - "Felicxan paskon en Kristo resurektinta!" Rubrikoj: - Anoncetoj (3), korespondi deziras (9) Interese: - Skribo kaj personeco - Kiel amas vin... - Kiel oni nomas... *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Cxu lingvohobiado subgrundigxos? ================================ En septembra numero de la finna gazeto, Mikrobitti, periodajxo por komputilemuloj, estis interesa artikolo pri tradukprogramoj. La verkinto de artikolo diris ke la duono de la tradukajxoj en euxropuniaj instancoj estas farita per tradukprogramoj. Per tradukprogramo oni faras unue la malellaboritan tradukon, kiun oficiala EU-tradukisto poste editas preta. Laux Mikrobitti ene de sekvontaj dek jaroj ingxenieroj konstruas porteblan tradukilon, kiun partoprenantoj de diverslingvaj kunvenoj povas porti kun si. La posedanto de tradukilo instruas la tradukilon al sia propra lingvo parolante en gxi gxeneralan skriban lingvon dum iom da tempo. Dum la diverslingva kunveno la partoprenantoj auxdas el sia tradukilo direktan tradukon en sia gepatra lingvo. Prezentado de tia tradukilo nuligas preskaux cxion per kio ni Sxatokupantoj de Esperanto porparolas nian lingvon internacian. Pozitive estas, ke per tia tradukilo oni auxdas sian gepatran lingvon kaj ne la anglan. Gxis nun oni ja klopodis instrui al la tuta mondo nur unu lingvon, la anglan. La argumentoj pri Esperanto kiel pontlingvo kaj propedeuxtika lingvo sxajnos esti senbazaj, se la tradukilprojekto sukcesos. La verkinto de Mikrobitti-artikolo prediktas ke estontece lingvojn studas super ordinara nivelo nur programistoj de tradukprogramoj. La situacio de nun estimataj naciaj lingvoj ekster sia parolteritorio sxajnas esti estontece minacata. La subtileco de la lingvo ne malaperos el la mondo. Sed per tiutipa talento la lingvostudentoj eble ne gajnos sian papon. Eble la studado de ecx grandaj estimataj naciaj lingvoj similos la situacion de nuntempa Esperanto-hobiado? Eble la lingvostudado iras subgrunden. Kion ni esperantistoj povas fari en tradukil-erao? Ni emfazu tion en kio Esperanto estas fonta. En internaciaj kontaktoj, ofte tre modestaj. En individua kresko al internacieco, kio estas subteninda afero en la mondo de malamo kaj teroristatakoj. En Esperanta kulturo, kiu subtenas nian lingvon. Cxu en subgrundo, cxu en la oficiala mondo, nia afero estas tiel originala, ke ni dauxrigu gxin. Aimo Rantanen el Esperantolehti 5/2001 Komputilaj esploroj ofte anoncas pli da sukceso dum la esplorado ol finfine realigxos. Kompreni kaj priskribi homajn lingvojn estas malfacilega tasko, do konstruado de komputilaj tradukiloj estas granda kaj certe longdauxra laboro. - ndlr. *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Retaj dissendolistoj ==================== Listo de retaj dissendolistoj aperis unufoje jam en Eventoj n-ro 0197. Interreto igxis jam cxiutaga laborilo, kaj felicxe cxiam pli da E-istoj ekuzis kaj dauxre uzas gxin. El la multaj ebloj plejmulte estas uzata la retposxto, ecx granda parto de utiligantoj havas nur tiun eblon. La retlistoj, alinome retaj dissendolistoj funkcias kiel elektronikaj cirkuleroj. Oni sendas la mesagxon al iu centra adreso (kvazaux sekretariejo) kiu distribuas gxin al cxiu membro de la listo (kvazaux al adreslisto de cirkuleroj). Hodiaux jam ekzistas pli ol 100 E-lingvaj retlistoj, havantaj la plej diversajn profilojn (landa informado, faka aplikado, internaciaj diskutoj ktp). Iuj listoj estas fermitaj - do oni ne povas simple membrigxi inter la adresitoj (ekz. estraroj de UEA aux TEJO), cxe iuj listoj komence centra prizorganto devas aprobi vian aligxon, sed plejmulto de la listoj estas malfermaj - do iu ajn povas aligxi kiel "membro" de la cirkulera adreslisto. Uzado de retlistoj ------------------ Komence vi devas aligxi al iu retlisto. Depost tiam vi povas sendi vian retleteron al la centra adreso de la listo, kiu distribuas gxin al cxiuj membroj. Cxe aligxo al nova retlisto antaux ol sendi mesagxon nepre atendu kelkajn tagojn por esplori la lokajn kutimojn de la listo. Cxe plej multaj listoj ekzistas du funkci-regximoj: unuopaj leteroj kaj la pakajxoj (kun angla esprimo: "digest"). La pakajx-(digest)-regximo signifas, ke anstataux multaj unuopaj leteroj vi ricevas tage nur 1 mesagxon, pakajxon, kiu interne enhavas cxiujn tiutagajn kontribuojn. Kvanto, filtrado, malaligxo --------------------------- La simpleco de reta komunikado rezultas, ke en la retlistoj povas esti plurdekoj da mesagxoj tage!!! Alkutimigxu simple forvisxi la neinteresajn mesagxojn, aux elektu filtritan liston. Ekzistas listoj, cxe kiuj komence iu centra administrulo aprobas la dissendeblajn mesagxojn. Tio kompreneble signife malmultigas la kvanton sen perdi la mesagxojn kun interesa enhavo. Se vi ne plu volas ricevi mesagxojn de iu listo, vi kompreneble povas malaligxi (kontrauxa teknika procezo al la aligxado). Membreco en plejmulto de listoj estas senpaga. Kiel aligxi? ------------ Cxiuj retserviloj havas proprajn regulojn pri aligxo, malaligxo kaj pri aliaj servoj. Plejmulto de Esperantaj retlistoj funkcias cxe la servilo "yahoogroups. com", do indas iom pli detale konatigxi pri ties aligxtekniko. YahooGroups ----------- Antauxe la listoj funkciis cxe la servilo "egroups.com", sed en komenco de 2001 la firmao Yahoo acxetis (englutis) la tutan servon "egroups", kaj funkciigas gxin plu sub sia nomo. Tamen restis vivaj ankaux la antauxe uzataj adresoj, do dauxre oni povas uzi la malnovajn adresojn,finigxantaj per "egroups.com". Cxiuj retlistoj havas propran nomon (ekz. esp-en-hung). Oni povas aligxi al la listo cxe la samnoma reta subpagxo (ekz. http: //www.yahoogroups.com/subscribe/esp-en-hung) kaj tie oni povas agordi la regximon (normala aux pakajxa ricevo). Oni povas aligxi al la retlistoj ankaux pere de retletero. Por aligxi sendu malplenan mesagxon (sen teksto, ankaux la temlinio ne gravas) al la adreso: grupnomo"subscribe@forigu.yahoogroups.com! Post kelkaj sekundoj vi ricevos iulingvan (neesperantan) leteron de la servilo. Vi devas sensxangxe simple resendi gxin (butonoj "respondo", "reply", "valasz" ktp) por konfirmi, ke vere estas vi kiu aligxas (kaj ne temas pri iu trompo de fremdulo). Se vi sendas retmesagxon al la adreso "grupnomo@forigu.yahoogroups.com" gxin ricevos cxiuj membroj de tiu listo, vi do ne devas aparte kolektadi kaj registradi la retadresojn de unuopaj ricevantoj. Se vi jam estas membro de la listo, vi povas sxangxi vian funkciregximon al pakajxa (1 mesagxpakajxo tage) per sendo de malplena mesagxo al la adreso: grupnomo-digest@forigu.yahoogroups.com. Similmaniere per malplena mesagxo al grupnomo-normal@forigu.yahoogroups.com vi povas sxangxi al ricevado de unuopaj leteroj. Malaligxo estas analoga: sendu mesagxon al grupnomo- unsubscribe@forigu.yahoogroups.com kaj poste per resendo de la servila mesagxo konfirmu vian eksigxdeziron. Aliaj serviloj -------------- Cxe aliaj serviloj vi devas atenti la lokan regulon. Kutime por aligxi oni sendas mesagxon al la adreso "majordomo@forigu.servila.nomo" aux "grupnomo- request@forigu.servila.nomo", kaj en la korpo de via letero devas esti unulinia mesagxo: subscribe listonomo via_retadreso Atentigo -------- Kvanto de mesagxoj en iuj grupoj povas esti sxokige granda (ja iu ajn povas senkontrole sendi sian alparolon), - do en via propra intereso estu atenta, al kiom da retlistoj vi aligxas! Se vi jam ne havas tempon por legi cxiujn (foje sencmalhavajn...) mesagxojn, kaj dauxre plensxtopigxas via leterkesto, pripensu la eblon utiligi la servon de retposxta Esperanto- novajxservo Ret-Info, kiu kolektas kaj filtras la mesagxojn por vi kaj anstataux vi! Pere de gxi vi estos dauxre informita pri la Esperantaj aferoj (tage averagxe 2-6 mesagxoj), sed ne plensxtopigxos via leterkesto. Pliaj detaloj pri la servo cxe la retpagxo http://www.eventoj.hu aux petu gxin retposxte cxe ret-info@forigu.esperanto.org. La suba listo ne estas, ne povas esti kompleta, ja preskaux cxiutage oni nuligas iujn kaj kreas novajn aliajn. Ni klopodas listigi la nun ekzistantajn, plej konatajn dissendolistojn. Elektu por vi, uzu ilin. Pri aperintaj novaj listoj informu al "ret-info", kiu diskonigas gxin al esperantistoj en cx. 80 landoj. Laszlo Szilvasi Rete: ret-info@forigu.esperanto.org Cxefaj retlistoj - ni rekomendas ================================ ret-info@forigu.esperanto.org: Publika, paga retposxta novajxservo de Eventoj. Filtrata (!!!) dissendolisto pri E"movadaj aferoj, novajxoj. Aligxi: ret- info@forigu.esperanto.org (http://www.eventoj.hu) e-ins@forigu.yahoogroups.com: Forumo pri Esperanto"instruado kaj de instruistoj. esperanto-L@forigu.yahoogroups.com: Interligita kun la novajxgrupo soc.culture.esperanto, SCE. esperanto-anekdotoj@forigu.yahoogroups.com: Listo de humuraj rakontoj, anekdotoj, sxercoj. rebato-L@forigu.yahoogroups.com: Por reagoj al Esperanto"mencioj en gazetoj aux aliaj informiloj. landa-agado@forigu.yahoogroups.com: Forumo pri landa agado de UEA por estraranoj de landaj asocioj. terminologio-L@forigu.yahoogroups.com: Terminologia laboro, TEC de UEA. Fakaj listoj ============ interredaktore: Kunlabora kaj informintersxangxa dissendo-listo nur por redaktoroj de E"gazetoj. Aligxi: oficejo@forigu.eventoj.hu. comlang@forigu.brownvm.brown.edu: Pri inventitaj lingvoj. Aligxi: listserv@forigu. brownvm.brown.edu ("subscribe conlang vianomo@forigu.viaretadreso"). auxlang@forigu.brownvm.brown.edu: Pri internaciaj helplingvoj. Aligxi: listserv@forigu.brownvm.brown.edu ("subscribe auxlang vianomo@forigu.viaretadreso"). denask-L - Pri cxio rilate al denaskaj parolantoj de Esperanto. Aligxi: jouko.lindstedt@forigu.helsinki.fi. esperanto: Por nevidantoj. Aligxi: majordomo@forigu.braillnet.cz ("subscribe esperanto vianomo@forigu.viaretadreso"). ikue@forigu.onelist.com: Por Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE. Aligxi: ikue"subscribe@forigu.onelist.com. verdverd@forigu.tichy.ch.uj.edu.pl: Pri ekologiaj temoj. Aligxi: listserv@forigu.tichy.ch.uj.edu.pl ("subscribe verdverd vianomo@forigu.viaretadreso"). greensee@forigu.plearn.edu.pl: Dissendolisto de centr"orienteuxropaj verduloj, kiuj akceptas Esperanton. Aligxi: zb@forigu.zb. most.org.pl. eeranto@forigu.scoutnet.org: Por skoltoj. Aligxi: listserv@forigu.scoutnet.org ("subscribe esperanto"). rg-lista: Brazila dissendolisto pri gxenerala relativeco. Aligxi: fmpaiva@forigu. symbcomp.uerj.br. debian-esperanto@forigu.lists.debian.org: Pri Deb lian GNU/Linux. Aligxi: debian- esperanto-request@forigu.lists.debian.org ("subscribe") legio-linuksa@forigu.yahoogroups.com: por homoj, kiuj interesigxas pri Linux. astro-jog-vege@forigu.yahoogroups.com: Pri astrologio, jogo, medito kaj vegetarismo. revuloj@forigu.yahoogroups.com: Pri gxenerala RetaVortaro. esperanto-politiko@forigu.yahoogroups.com: Por politikaj diskutoj, disputoj en Esperanto. spirito@forigu.yahoogroups.com: Pri kristana spiritismo en Esperanto. (Antauxe cxe: spirito@forigu.astrale.com, eksa aligxo: spirito@forigu.astrale.com). lsg-ano@forigu.yahoogroups.com: Por gejoj kaj lesboj. cseh@forigu.onelist.com: Sperto-intersxangxo inter Cseh-instruistoj. Aligxi: cseh- subscribe@forigu.onelist.com. e_mac@forigu.esperanto.nu: Pri Macintosh-komputiloj. espereto@forigu.yahoogroups.com: Reta diskutlisto pri diskutlistoj, retejoj kaj aliaj retajxoj en Esperanto (anstataux la samnoma malnova listo cxe "tripod.com"). BEMI@forigu.yahoogroups.com: Biciklista E-vado Internacia (Antauxe gxi estis cxe la servilo "onelist.com"). esper-esoter@forigu.yahoogroups.com: Retlisto en Esperanto por informado kaj diskutado pri esoterismo, naturkuracado, reikio, cxigong-o, jogo, meditado kaj psikologio. e-euroscola@forigu.yahoogroups.com: Informoj pri la Europa parlamento de gelernejanoj de diversaj landoj en E-o. per-esperanto-ghenerale@forigu.yahoogroups.com: Gxenerala diskutlisto pri Esperanto-aferoj. per-esperanto-bazascienco@forigu.yahoogroups.com: Tiu cxi listo estas por intersxangxi sciencajxojn. Oni parolas pri bazaj sciencoj (fiziko, kemio, biologio), kaj ne pri matematiko, astronomio, medicino, ingxenierarto kaj komputiloj. Tiuj temoj havas siajn grupojn aux organizajxojn. per-esperanto-komerco@forigu.yahoogroups.com: Listo pri komerco (proponoj, fakajxoj, ktp.). per-esperanto-literaturo@forigu.yahoogroups.com: Literaturo en kaj per Esperanto. per-esperanto-medicino@forigu.yahoogroups.com: Diskutgrupo pri medicina fako. per-esperanto-muziko@forigu.yahoogroups.com: Diskutgrupo pri muziko kaj pri Esperanto-muziko. per-esperanto-politiko@forigu.yahoogroups.com: Listo por politikaj diskutoj. per-esperanto-teknologio@forigu.yahoogroups.com: Diskutejo pri hodiauxa teknologio (artikoloj, terminologio, ktp.) per-esperanto-turismo@forigu.yahoogroups.com: Diskutgrupo pri turismo en kaj per Esperanto. aeko@forigu.yahoogroups.com: Listo interesigxantoj kaj anoj de Internacia Astronomia Esperanto-klubo. aeko-at@forigu.yahoogroups.com: Diskutlisto por ellabori la Astronomian terminaron cxe Internacia Astronomia E-Klubo. medicino@forigu.yahoogroups.com: Listo por medicinstudantoj. espinoj@forigu.yahoogroups.com: Pri cxiaj virinaj temoj, rajtas aligxi nur virinoj. esperantobulletin-l@forigu.ecn.cz - Auxtofrakasista bulteno. Aligxo cxe: carbusters@forigu.ecn.cz kun mencio"Esperanto-versio"). suahila@forigu.yahoogroups.com: En tiu cxi listo okazas redaktado de suahila- Esperanta vortaro. vento@forigu.yahoogroups.com: Listo de Veksilologia Esperanta Neformala Tutmonda Organizo, "veksilologio: "Flagologio" - estas esprimo por studado pri historio, simboliko, uzado kaj kreado de flagoj. esper-kosmologio@forigu.yahoogroups.com: Pri Kosmologio (filozofio de dana verkisto Martinus). programistoj-respondas@forigu.yahoogroups.com: Por intersxangxi ideojn pri komputado kaj programado. umea@forigu.yahoogroups.com: Por medicinistoj kaj stomatologoj (Stomatologia Sekcio de Universala Medicina Esperantista Asocio). bja-listo@forigu.helsinki.fi: Pri socia interlingvistiko. Aligxi: majordomo@forigu.helsinki.fi ("subscribe bja-listo vianomo@forigu.viaretadreso") vidu http://esperantic.org/ced/bja"listo.htm. Naciaj kaj lokaj listoj ======================= angl-esper-instru@forigu.yahoogroups.com: Instruado de E"o por anglalingvuloj. argent-reto@forigu.yahoogroups.com - Pri argentina Esperanto-movado. esna@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto en Nova Anglio. esp-en-aut@forigu.yahoogroups.com: Esperanto-agado en Auxstrio. esperanto-en-belarus@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto-agado en Belorusio. eo-en-belarus@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto-agado en Bjelarusio. kelbogoto@forigu.yahoogroups.com: Diskutejo por e-istoj en Bogoto. abeja@forigu.yahoogroups.com: Aktiva Bogota E-Junulara Asocio. esperanto-rs@forigu.yahoogroups.com: Por esperantistoj el Serba Respubliko en Bosnio kaj Hercegovino. esperanto-en-brazilo@forigu.yahoogroups.com: Diskutlisto brazila. junamovado@forigu.yahoogroups.com: Junulara agado en Brazilio. esperanto-br@forigu.yahoogrupos.com.br: Diskutejo por brazilaj esperantistoj. esperanto-in-britain@forigu.yahoogroups.com: Esperanto"movado en Britio. chile-esperanto@forigu.yahoogroups.com: Por cxiliaj kaj aliaj lernantoj de E-o. chejo@forigu.yahoogroups.com: Cxilia Esperantista Junularo. esperantodk@forigu.yahoogroups.com: Esperanto-agado en Danio. fejo@forigu.yahoogroups.com: Finnlanda E-Junulara Organizo. esper-german@forigu.yahoogroups.com: Por la E-movado enGermanio. dej@forigu.yahoogroups.de: Germana E-Junularo, libera aligxo. kloppenb@forigu.student.uni-siegen.de: Por germanlingvaj komencantoj. esperanto.berlin@forigu.domeus.de: Por berlinaj esperantistoj. b-s-e@forigu.yahoogroups.com: Berlina Studenta Esperantistaro. fr-esperanto: Pri E-Movado en Francio. Aligxi: mslagmu@forigu.wanadoo.fr. JEFO-Membroj@forigu.yahoogroups.com: Membroj de Junulara E-Organizo jefo-komitato@forigu.club.voila.fr: Komitato de Junulara E-o Franca Organizo. Francio: (Antauxe gxi estis: jefo"membroj@forigu.sorengo.com.) francilio@forigu.yahoogroups.com: Esperanto-movado en Francio. normandio@forigu.yahoogroups.fr: Pri esperantistoj kaj agado en Normandio. bretonio@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto-movado en Bretonio. esperanto-en-hispanio@forigu.yahoogroups.com: Por hispanaj esperantistoj. esperanto@forigu.ultra.mundivia.es: Por hispanlingvaj esperantistoj. Aligxo: majordomo@forigu.ultra.mundivia.es ("subscribe esperanto vianomo@forigu.viaretadreso"). aeuesperanto@forigu.onelist.com: Listo por aktivuloj de Andaluzia E-Unuigxo. Aligxi: aeuesperanto"subscribe@forigu.onelist.com. Kataluna retlisto: Aligxo: Sendu aligxpeton al listestro@forigu.esperanto-ct.org. hkjea@forigu.yahoogroups.com: Honkonga E-Junulara Asocio. esp-en-hung@forigu.yahoogroups.com: E-agado en Hungario. hej-l@forigu.lists.tolna.net: Diskutlisto por junaj aktivuloj de la Hungaria Esperanto-Junularo, HEJ. esperantisti-italiani@forigu.it.yahoogroups.com: Diskuti malmulte, agi multe kaj rapide. Retlisto por italoj. irano@forigu.yahoogroups.com: Informoj pri Esperanto"movado en Irano. kjusxu_esperanto@forigu.yahoogroups.com: Pri japana Esperanto-movado. gajagaja@forigu.yahoogroups.com: Japana E-Junularo. ERAJ, japana enlanda retlisto, 2-lingva "http://homepage1.nifty.com/aoyama- t/eraj.htm. esperanto-ca@forigu.yahoogroups.ca: Reta grupo de kanadaj esperantistoj. esperanto-en-kolombio@forigu.yahoogroups.com: Kolombia Esperanto-listo. KEL-Kali@forigu.yahoogroups.com: Esperanto-Grupo de Kali, Kolombio. kosta-riko@forigu.yahoogroups.com: Kosta-Rika Esperanto"movado.lyga@forigu.yahoogroups.com: Litova E-junularo. esperantouks@forigu.yahoogroups.fr: Pri Universala Kultura Servo (Tana-narive) kaj pri Madagaskaro. esperanto-en-meksiko@forigu.yahoogroups.com: E-agado en Meksikio. peranto-en-meksiko@forigu.yahoogroups.com: Informoj pri la meksika Esperanto- agado. nel-listo@forigu.nvg.ntnu.no: Por norvegaj aktivuloj. nje-listo@forigu.nvg.ntnu.no: Por norvegaj junaj aktivuloj. nel-diskut@forigu.yahoogroups.com: Diskutejo por norvegaj esperantistoj. Pakistanaj-esperantistoj@forigu.yahoogroups.com: Por pakistanaj esperantistoj. peruesperanto@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto"movado en Peruo. esper-pol@forigu.yahoogroups.com: Esperanto en Polio. esperanto-rus-informoj@forigu.yahoogroups.com: Informoj pri E-movado el Rusio. rejm@forigu.yahoogroups.com: Pri Rusia Esperanto-Junulara Movado, REJM. reu-agado@forigu.yahoogroups.com: Por aktivuloj de Rusia Esperanto-Unio, REU. E-rus@forigu.yahoogroups.com: Diskutlisto por la rusia E"movado. esperantlingva-rusujo@forigu.yahoogroups.com: Pri historio kaj kulturo de Rusio. e-rus-adresaro@forigu.yahoogroups.com: Adreslisto al rusiaj kaj ekssovetiaj E- istoj (antauxa nomo: reta-e"telegrafo). jeachr@forigu.yahoogroups.com: Agado de Cxuvasxa Esperanta Junulara Asocio. svesp-l@forigu.esperanto.se: Por svedaj esperanto"aktivuloj. Aligxi: svesp-l- request@forigu.esperanto.se ("subscribe"). seju-l@forigu.yahoogroups.com: Sveda E-junularo. esperanto-en-togolando@forigu.yahoogroups.com; Pri Esperanto-movado en Togolando. aktivusono@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto-aktivado en Usono. usej-diskuto@forigu.webcom.com: Por junaj esperantistoj en Usono. usej-estraro@forigu.webcom.com: Por la estraro de Usona Esperanto-Junularo. esperanto-nordkalifornio@forigu.yahoogroups.com: Informlisto por nordkaliforniaj esperantistoj. venezuelo-en-la-reto@forigu.yahoogroups.com: Pri la venezuela Esperanto-movado kaj okazajxoj. esperanto-en-venezuela@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto-movado en Venezuelo. centra-amerika@forigu.yahoogroups.com: Informejo pri Esperanto en centra Ameriko. elna-estraro@forigu.yahoogroups.com: Listo de la estraro de Esperanto Ligo de Norda Ameriko, ELNA. easa-membroj@forigu.yahoogroups.com: Pri sudafrikaEsperanto-agado. nejkajfleja@forigu.yahoogroups.com: Nederlanda kaj Flandra E-Junularo. nordio@forigu.nvg.ntnu.no: Por disdoni kaj ricevi informojn pri la agado en la Nordiaj landoj: Por aligxi, vizitu la retpagxon http://www.esperanto.no/nje/ nordio.shtml. balkano@forigu.yahoogroups.com: Balkana agado (komisiono) de UEA. Esperantistoj_Afrikaj@forigu.egroups.com: Afrika oficejo. azia-kunlaboro@forigu.yahoogroups.com: Diskut-grupo por akceli kunlaboron inter esperantistoj en okcidentaj aziaj landoj. Ceteraj listoj ============== komitato-de-uea@forigu.yahoogroups.com: Retlisto por la Komitato de UEA. estraro-de-uea@forigu.yahoogroups.com: Retlisto por la Estraro de UEA. eksteraj-rilatoj@forigu.yahoogroups.com: Listo por tiuj aktivuloj kiuj en UEA okupigxas pri rilatoj kun Unesko, UN"Novjorko, UN-Gxenevo, UN-Vieno kaj la Konsilantaro de Euxropo. oceanio@forigu.yahoogroups.com: Informoj pri Komisono pri Oceanio de UEA. kaem@forigu.yahoogroups.com: Komisiono pri azia Esperanto-movado. afrika-komisiono@forigu.yahoogroups.com: Por komisiono de Afrika Agado de UEA. agado-en-afriko@forigu.yahoogroups.com: Agado de UEA en Afriko. araba-mondo@forigu.yahoogroups.com: Agado de UEA en la arabaj landoj. unesko-L@forigu.yahoogroups.fr: Agado de esperantistoj, UEA en Unesko. individuaj-membroj@forigu.yahoogroups.com: Retlisto por individuaj membroj de UEA. ("Tutjara membrokunveno - kun cxeesto de UEA-estraranoj": Por aligxi sendu aligxpeton al: reto@forigu.uea.org.) e-inf@forigu.yahoogroups.com: Reta informservo de UEA. Kolektujo de informoj tradukeblaj al naciaj lingvoj kaj sendeblaj al naciaj jxurnalistoj. esper-inform@forigu.yahoogroups.com: Por infromoj potenciale interesaj por la ekstera publiko. tejo-estraro@forigu.esperanto.org: Por estraranoj de TEJO. tejo-komitato@forigu.esperanto.org: Por komitatanoj de TEJO. tejo-komisiitoj@forigu.esperanto.org: Por komisiitoj de TEJO. tejo-mejk@forigu.yahoogroups.com: Informejo, diskutejo pri mezeuxropa agado de TEJO. tejo-okej@forigu.yahoogroups.com: Pri okcidenteuxropa agado de TEJO. tejo@forigu.yahoogroups.com: Pri strategio de TEJO. tejo-ker@forigu.yahoogroups.com: Pri "ekstera" agado de TEJO. tejo- lf@forigu.yahoogroups.com: Pri lingvaj festivaloj. strategia-forumo-de-la"komunumo@forigu.yahoogroups.com: Por reprezentantoj de E"organizajxoj por interkomuniki kaj kunordigi sian agadon. esperanto-akademio@forigu.yahoogroups.com: Listo de Akademio de E-o, AdE. akademia-diskuto@forigu.yahoogroups.com: Por diskutoj pri akademiajxoj. esper-akademio@forigu.yahoogroups.com: Por diskutoj pri akademiajxoj -moderata listo: sen insultoj, regurdoj aux unikodado. jaro-de-lingvoj@forigu.yahoogroups.com: Kunordigado por kunlaborantoj pri Esperanta partopreno en euxropa jaro de lingvoj 2001 ( antauxa nomo: jaro- de-lingvoj"2001@forigu.yahoogroups.com). esperidoj@forigu.yahoogroups.com: Porinfana (!!!) listo por babili, trovi amikojn (super 12 j.). europo-esperanto@forigu.yahoogroups.com: Agado por Esperanto en Euxropo. europa-esperanto-unio@forigu.yahoogroups.com: Pri agado por Esperanto en landoj de Euxropa Unio. uea-membroj@forigu.yahoogroups.com: Retlisto por membroj de UEA (neoficiala). ilei-kom@forigu.yahoogroups.com: Listo por komitato de ILEI por asoci-organizaj aferoj. espealfabetu@forigu.yahoogroups.com: Pri alfabetoj, supersignoj, ktp. esper-l@forigu.vm.ege.edu.tr: Pri Esperanto gxenerale. esperanto@forigu.yahoogroups.com: "Esperanta Listo". 365tagojellabiblio@forigu.yahoogroups.com: Bibliaj aferoj - Diskutlisto pri la Biblio kaj religioj. Prizorganto: jveit@forigu. execpc.com. NOVA: Informado pri apero de novaj E-libroj kaj varoj cxe la libroservo de FEL (Flandra E-Ligo). Aligxi: mailserver@forigu.fel.esperanto.be (Temlinio: "subscribe nova"). privivo@forigu.yahoogroups.com: Pri cxiuj aferoj de la homa vivo. rajtoj@forigu.yahoogroups.com: Pri homaj rajtoj, prefere lingvaj rajtoj. espermangho@forigu.esperanto.org: Informlisto pri la cxiusemajnaj luncxkunsidoj en la suda golfo cxe Carl's Jr. en Mountain View, Usono. Aligxi: majordomo@forigu.esperanto.org ("subscribe espermangho"). lingvoj@forigu.yahoogroups.com: Tie oni traktas diversajn aspektojn de la lingvoj de la mondo kaj kreas datumbankon kiu ankaux inkluzivu esperantlingvajn lerno- aux informlibrojn pri lingvoj. esp-necenzurita@forigu.yahoogroups.com: Pri Esperanto sen limoj. veki@forigu.esosoft.com: Virtuala E-Klubo Internacia, VEKI. Aligxi: majordomo@forigu.esosoft.com ("subscribe veki"). pasportaservo@forigu.yahoogroups.com: Listo de la kunlaborantoj kaj gastigantoj de Pasporta Servo. sat-diskuto@forigu.yahoogroups.com: Diskutejo de kaj priSennacia Asocio Tutmonda, SAT. revuo-inter_ni@forigu.yahoogroups.fr: Pri la madagaskara bulteno "Inter Ni" kaj pri la Esperanto-agado en Malagasio. eki@forigu.yahoogroups.com: Por komencantoj en Brazilio. taketemoj@forigu.yahoogroups.com: Diskutlisto por la Tutamerika Esperanto-Kongreso en 2001. homajrajtoj@forigu.yahoogroups.fr: Listo pri Homaj Rajtoj - tiu-cxi listo estas dedicxita al faka agado kaj kunlaboro kun Homrajtaj organizoj kiel Amnestio Internacia aux Ligo pri Homaj Rajtoj. esperantoattac@forigu.yahoogroups.fr: Listo pri agado de Organizo ATTAC - Tiu-cxi listo estas dedicxita al la agado kontraux liberala tutmondigxo. abejahispana@forigu.yahoogroups.com: Listo abejahispana. amikoj-tra-ameriko@forigu.yahoogroups.com: Junulara agado en Ameriko. tutmondeco@forigu.yahoogroups.com.mx: Monda lingvopolitiko kaj tutmondigxo (angligxo por internaciaj, naciaj kaj lokaj Esperantaj asocioj), analizado de la (mal)agado de internaciaj E-asocioj cxe amaskomunikilaj kaj politikaj instancoj. kreado@forigu.yahoogroups.com: Virtuala literatura klubo. esp-novo@forigu.yahoogroups.com: Lingvaj sxangxoj, reformoj. esperantek@forigu.club.voila.fr: Simpla interkontinenta agrabla retgrupeto. homaranismo@forigu.yahoogroups.com: Pri la religio "homaranismo". Lingvaj_Rajtoj@forigu.yahoogroups.fr: Dulingva. Arigo de referencoj pri legxoj, juristprudenco pri lingvaj rajtoj + listiga denunco de cxiuj atakoj kontraux la rajtoj de lingvoj kaj ties parolantoj + mobilizo por juraj agadoj celantaj defendon kaj respektigon de tiuj rajtoj. icqlisto@forigu.yahoogroups.com: novajxoj kaj komunikoj al la membroj de Esperanto-ICQ-Listo. e-laborgrupo@forigu.yahoogroups.com: babilgrupo de brazilaj esperantistoj. sinfortiga-grupo@forigu.yahoogroups.com: Listo por handikapuloj, kaj por helpi la handikapulojn. universitato@forigu.yahoogroups.com: Universitatoj, kaj la tieaj diversaj agadoj, ne nepre E-istaj. ranetoj@forigu.yahoogroups.com: Retrondo Por infanoj. esperanto-lingvo@forigu.yahoogroups.com: Pri la problemoj kauxzitaj de la nuna lingva politiko. esperanto_2045@forigu.yahoogroups.com: Pri la futuro de nia lingvo kaj movado. sennaciismo@forigu.yahoogroups.com: Sennaciisma frakcio en SAT. hilelista_komunumo@forigu.yahoogroups.com: Por/pri la hilelista religio. esperanto_liberecano@forigu.yahoogroups.com: Listo por anarkiistoj. diskutejo@forigu.yahoogroups.com: Por libera pridiskuto pri ajnaj temoj.epa- esperanto@forigu.yahoogroups.com: Esperanto"Propaganda Asocio de Oomoto (EPA). tejo-ttt@forigu.yahoogroups.com: La grupo de retpagx"kreantoj de TEJO atendas ankaux vin! E-B-L@forigu.yahoogroups.com: Por anglalingvaj Esperanto"komencantoj. 101_Esperanto@forigu.yahoogroups.com: Por komencantoj, lernantoj, parte/ ofte en la angla. curso-de-esperanto@forigu.yahoogroups.com: Por hispanaj E-lernantoj. eki@forigu.yahoogroups.com: Listo por Esperanto"Komencantoj en la portugala lingvo. esperanto-cursisten@forigu.yahoogroups.com: En la nederlanda lingvo. cursoespo@forigu.yahoogroups.com: Por E-lernantoj en la hispana lingvo. esperanto-kurso@forigu.yahoogroups.com: Por ruslingvaj Esperanto-lernantoj. rus-esper-instru@forigu.yahoogroups.com: Instruado de Esperanto por ruslingvuloj. Novajx-leteroj ============== "Interredaktore": Kunlabora kaj informintersxangxa dissendo-listo nur por redaktoroj de E"gazetoj. Ofteco: Lauxnecese, kutime 2-3 mesagxoj semajne. Aligxi: eventoj@forigu.esperanto.org. HUN-LIST: Filtrata dissendolisto por cxiuj hungaraj esperantistoj. Aligxi cxe: szilvasi@forigu.eszperanto.hu. KEA-raportas: Filtrata dissendolisto por kanadaj esperantistoj. Aligxi: phopkins@forigu.cymfony.com. TEJO-Aktuale: Semajna retinformilo de TEJO. Aligxo cxe: majordomo@forigu.esperanto.org. (leterteksto: "subscribe tejo-aktuale") Kastelo Gresillon: Pri la vivo kaj okazajxoj en la Kastelo Gresillon, Francio. 3-4 foje jare. Prizorgas: Henri Boyet. Gazetara servo de SAT-Amikaro: nur parte E-lingva. Aligxo cxe: Henri Masson. "La Vortaro": Komputila programo. Aligxo cxe: http://welcome.to/vortaro. "Nova Sento in rete": Por italaj esperantistoj. Aligxo cxe Francesco Amerio. "InfoSEL": Monata bulteno de Serbia Esperanto"Ligo. Aligxo cxe Renato Petrovicx. Cxirkauxmonda vojagxo de David kaj Rachel. Aligxo cxe: mondepouce@forigu.yahoogroups.com. "La Tuta Rusio": Pri la vivo kaj okazajxoj en Rusio. Aligxo cxe: wwb@forigu.perm.raid.ru. La liston ni dauxre aktualigadas. Pri aperantaj, -ontaj novaj listoj regule raportas la E"novajxservo Ret-Info kaj foje ankaux Eventoj. Korektoj, kompletigoj, aldonoj estas bonvenaj cxe: szilvasi@forigu.eventoj.hu. fonto: http://www.eventoj.hu *************************************************************************** ARANGxOJ //////// IJS === La cxi-jara 15-a Internacia Junulara Semajno, IJS okazas en Szekesfehervar, Hungario inter 25-31. 07. 2002 kun la slogano: "Regxa urbo - Regxa IJS!" En iama sidejo de regxoj ni klopodos zorgi pri vi kiel pri regxo: vi ricevos vian matenmangxon enliten, poste viaj servantoj elektas al vi vestajxon kaj per refresxiga matena gimnastiko pretigas vin, ke vi povu regxi dum la tuta tago: akcepti reprezentantojn el foraj landoj, partopreni ministeriajn kunsidojn, decidi pri paco kaj milito ktp. Sed se tio ne placxus al vi, vi simple rajtas transdormi la matenmangxon, ellitigxi tagmeze kaj gxui la variajn programojn organizitaj de la IJS-respondeculoj: tagajn kaj noktajn kursojn, vingustumadon, akvopafiladon, tuttagan ekskurson, Tradician Balon, koncertojn, plagx- kaj diversajn aliajn umadojn. Partoprenu IJS-n senpage! Memore al la juna esperantistino Szekeres Melinda, forpasinta en 2001 la gepatroj kaj Fondajxo Esperanto fondis Premion Melinda por helpi al malricxaj sed fervoraj junaj esperantistoj partopreni senpage IJS-n. Por gajni la premion oni devas konkursi. Pri detaloj kontaktu nin! Informoj kaj aligxo cxe: Hungara Esperanto-Junularo Pf. 87. HU-1675 Budapest, Hungario Rete: hej@forigu.math.bme.hu *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 01-05.05. Maja renkontigxo: Infaneco - infanumado, en Suzdal, Rusio. Inf: Ocxjo esperanto@forigu.online.ru * * * 01-07.05. TEJO-seminario "Esperanto@forigu.Interreto", Jugoslavio. Inf: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-2015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: oficejo@forigu.tejo.org * * * 01-09.05. Lingva Esperanto-Festivalo "Aroma Jalto"2002" en Jalto (Krimeo). Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35, UA"01133 Kiev-133, Ukranio. Tel; +38-044-2951701, rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com * * * 03-05.05. Brita Esperanto-Kongreso en Urbodomo de Stoke-on-Trent (alilandanoj aparte bonvenaj). Inf: Esperanto"Asocio de Britio, Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on"Trent, ST2 9DG, Britio. Tel: +44-(0)1473-717088. Rete: eab@forigu.esperanto.supanet.com * * * 03-05.05. Sveda Esperantokongreso en Arosgarden, Vasteras, Svedio. Inf: Wim Posthuma, Tel/fakso: +46-(0)21-133529, rete: wim.posthuma@forigu.esperanto.se * * * 08-12.05. Piedmigrado en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33"(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 09-12.05. Gxenerala Asembleo de F.E.T. en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club"internet.fr * * * 09-12.05. Printempa Renkontigxo, junulara insulo Ameland. Inf: Petriko Oudejans, Boekhorstraat 101-A, NL-2512 CM Den Haag, Nederlando. Tel: +31-70-3605511. Rete: petriko@forigu.planet.nl * * * 10-12.05. Junulara E-Renkontigxo, JER en Sojtor. Inf: Perczel-Szabo Katalin, Vecsey u. 8/F, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete: hej@forigu.math.bme.hu * * * 10-12.05. 6-a Dunubvala E-ista Scienca kaj Kultura Forumo (6-a DESKF). Inf: Vojagxoficejo Esperatur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306 Rete: esperantohea@forigu.axelero.hu * * * 17-19.05. SATEB Semajnfino kaj Jarkunveno (Sennacieca Asocio Tutmonda) en Barlaston. Inf: Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke on Trent, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-(0)1782-372105 Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 17-20.05. 79-a Germana Esperanto-Kongreso en Husum/Norda Maro. Inf: Christian Darbellay, Kaiserstr. 39, DE"24143 Kiel, Germanio. Tel. +0431-737788, Rete: 79.GEK@forigu.web.de * * * 17-20.05. Franca Esperanto-Kongreso en Strasburgo. Inf: Esperanto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-0142786886. Rete: info@forigu.esperanto-france.org * * * 17-20.05. 11-a Semajnfina Studadsesio por instruistoj, Herzberg/Harz. Inf: Esperanto-Asocio Sudharz,Grubenhagenstr. 8, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel/fakso: +49-5521-1363. Rete: zilvar@forigu.t-online.de *************************************************************************** MOVADO ////// Osmo Buller - Esperantisto de la jaro ===================================== Jen teksto de la intervjuo kun Osmo Buller, la Esperantisto de la Jaro 2001 laux La Ondo de Esperanto. En januaro ni informis, ke Osmo Buller estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2001. La lauxreato afable konsentis respondi al demandoj de "La Ondo de Esperanto". LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi igxis la Esperantisto de la Jaro? OB: Gxi kompreneble tre gxojigis min, des pli cxar gxi venis cxe la fino de mia dungoperiodo cxe UEA. Gxi ecx impresis iel konsole, cxar mia lasta jaro estis samtempe la plej malfacila kaj peza el cxiuj. LOdE: La internacia elektantaro honorigis vin pro la sukcesa kaj rezultoricxa dejxoro en Roterdamo, interalie pro la Gazetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte aux per aliaj informiloj praktike la tutan esperantistaron kaj pro la vizitoj al Cxinio kaj Litovio. Bonvolu komenti tiujn du aferojn. OB: Gazetaraj Komunikoj naskigxis en majo 1998. Unue mi fakte intencis lancxi internan informservon por komitatanoj, cxefdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, cxar mi cxiam sentis kiel grandan gxenon la nesuficxan informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E-gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne suficxas por dece funkciigi ambaux, tiel ke GK fine naskigxis kiel ilia miksajxo. Mi kredas, ke almenaux la informado inter esperantistoj pri la agado de UEA farigxis pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankoraux multo por fari. La sukceso de miaj vizitoj al Cxinio kaj Litovio tute ne estas nur mia merito, cxar mi estus povinta fari nenion sen la preparlaboroj de la lokaj movadanoj. Mi volas aparte elstarigi la viziton al Litovio, kie mi renkontis pli da altranguloj ol dum cxiuj miaj aliaj UK-esploraj vizitoj kune, kaj mia restado estis vaste raportata de amaskomunikiloj. Tio estas unuavice merito de Povilas Jegorovas. LOdE: Cxi jare la plej legata teksto en Esperantujo versxajne estis via demisia deklaro. Cxu nun, kelkajn monatojn poste, vi farus sxangxojn en gxi, se tempomasxino reportus vin al la julia Zagrebo? OB: Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed gxi estis adresita nur al la Estraro de UEA, kiu aparte petis min surpaperigi la kialojn de mia demisio. Poste la Estraro plu sendis gxin al la komitatanoj - prave, cxar ili postulis klarigon de la Estraro pri la demisioj de mi kaj miaj kolegoj. Mi iom pentas, ke mi ne faris apartan publikan deklaron, kiu evidente estus iom alimaniere vortumita ol dokumento celita por internaj bezonoj, kvankam gxia esenco kompreneble ne povus esti malsama. Tamen, la fakto ke cxiuj tri demisiaj leteroj "likis" eksteren kaj aperis ecx en klubaj bultenoj, estas iom nekutima pruvo pri la vere grava rolo de UEA en Esperantujo. LOdE: Kiel vi nun cxe via foriro retrorigardasvian vivon en Roterdamo? OB: Kiel mi diris ankaux en mia demisia letero, mi foriras almenaux 2-3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj ecx ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antaux kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankaux la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO - laux iuj la CO funkciis ecx tro efike - kaj mia plej granda perdo nun estas disigxo de miaj multjaraj gekolegoj. LOdE: Cxu vi antauxvidas, ke vi povos dauxrigi la realigon de viaj nefinitaj planoj, ne plu laborante en Roterdamo? OB: Tion mi ne antauxvidas, cxar en mia nova laboro kiel direktoro de la literatura Paatalo-Instituto en Finnlando, mi versxajne sekvos mian principon dedicxi sin samtempe nur al unu afero. LOdE: Cxu laux viaj spertoj UEA bezonas iajn reformojn? OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstataux la nuna regulo, laux kiu oni elektas po unu komitatanon B por cxiu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por cxiuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel gxia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA. Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj gxenerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe farigxos. LOdE: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. Cxi vi atendas de gxia realigo bonajn fruktojn? OB: Mi emas al pesimismo, cxar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komitato forgesis tuj cxe la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averagxa agxo 10 jarojn super tiu de la antauxa Estraro, kiam gxi estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita serioze. Tio denove montris, ke la Komitato estas paralizita, pro kio ecx en la elektado de la Estraro gxi ne estis suficxe veka. LOdE: Preskaux samtage kun via lauxreatigxo estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri gxi? OB: Mi trovas gxian bombastan veston malplacxa kaj ecx ridinda. Kvankam gxi finfine restosnur margxena fenomeno, gxi ja gxenas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja cxikanado pri UEA fare de iuj gxiaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldaux superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partoprenaktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA. LOdE: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al nelogxata insulo? OB: Unue, "En barko senpilota" por povi gxui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur "La infana raso". Due, "Malvivaj animoj" de Gogol, cxar gxi obstine fascinas min ekde mia lerneja agxo kaj mia amiko prizorgis gxian Esperantan eldonon. Trie, "Esperanto en perspektivo" por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dedicxis min sur la kontinento. LOdE: Dankon pro la intervjuo! Halina Gorecka el La Ondo de Esperanto 2/2002 *************************************************************************** "Felicxan paskon en Kristo resurektinta!" ========================================= La Papo bondeziris en internacia lingvo Esperanto, post la beno "Urbi et Orbi", la Paskan dimancxon. En placo Sankta Petro, inter la pilgrimantoj, cxeestis grupo de esperantistoj por omagxi la Papon kaj danki lin pro liaj bondeziroj en internacia lingvo Esperanto. Dum la tuta ceremonio bone videblis la cxeesto de tiu delegacio, cxar kelkaj partoprenantoj estis subtenantaj panelojn kiuj elstaris super la homamaso kaj estigis kune la vorton Esperanto. Plurfoje ilin filmis la televidaj kameraoj, dissendante tiun bildon tra la tuta mondo. Gratulesprimoj alvenis al la iniciatuloj el cxiuj kontinentoj. Delonge la eklezio interesigxas pri la internacia lingvo Esperanto. Fakte la liturgiaj libroj (mesalo kaj lecionaro por dimancxoj kaj festo-tagoj) estis regule aprobitaj. En la eklezio, efektive, multaj rigardas Esperanton kiel la latino de la nuna tempo. vgl *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La 24-an de februaro forpasis S-ro Lluis Hernandez Yzal, fondinto kaj direktoro de la Hispana E-Muzeo. Li estis la kreinta kaj cxefa motoro de tiu unikajxo: pli ol 10 mil libroj kaj brosxuroj kaj 12 mil jarkolektoj de Esperantaj periodajxoj. * * * Esperanto-societo de Teramo, Italio havas novan retadreson: EATeramo@forigu.hotmail.com. * * * TEJO-Oficejo en Roterdamo havas novan retadreson: oficejo@forigu.tejo.org. La antauaj adresoj tejo-oficejo@forigu.esperanto.org kaj tejo-oficejo@forigu.wxs.nl ne plu validos. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Meksika blinda esperantisto. Adreso: Gregorio de Jesus, Prol. Juarez No. 237, Col. Ampliacion Nativitas, CP MX-16450, Xochimilco, Mexico DF, Meksikio, rete: olivitamx@forigu.hotmail.com. * * * 16 j. radioamatoro. Interesoj: sporto. Adreso: Rafael Luna Rodriguez, Calle 1ra, 19. e/ San Miguel y Nazareno, CU-50100 Santa Clara VCL, Cuba, rete: amacedo@forigu.sociales.uclv.edu.cu. * * * 36 j. elektronikisto. Interesoj: komputilo, junuloj, sxako, muziko, kulturoj, religio. Adreso: David Koch, 18474 Bonnie Ln, OH-44136 Strongsville, Usono, rete: onix@forigu.nacs.net. * * * Mezagxa viro. Interesoj: vivmanieroj, kulturoj de aliaj landoj. Adreso: Cossy Rosario, 206 Victoria, B-24, Shastri Nagar, Andheri West, Mumbai 400053, Hinda Unio (Barato, India), rete: cossy@forigu.vsnl.com. * * * 64 j. pensiulo. Interesoj: naturo (cxefe montoj), migradoj, biciklado, politiko. Adreso: Wilfried Hoffmann, Kopernikusstrasse 60, DE-09117 Chemnitz, Germanio, rete: espohofmann@forigu.compuserve.de. * * * 35 j. fizikisto. Interesoj: homa evolucio, ekologio, relativeca teorio. Adreso: Dmitri Rabounski, Sirenevij bulvardo 69-1-65, Moskvo 105484, Rusio, rete: heya@forigu. aha.ru. * * * 32 j. frauxlo, instruisto pri informatiko. Interesoj: Muziko, komputiloj, religioj, piedpilko, ekologio, alilandaj kulturoj. Adreso: Paulo Eduardo da Silva, Rua Pimenteiras, 928, BR-12235-750 Sao Jose dos Campos - Sao Paulo, Brazilo, rete: paulo6169@forigu.bol.com.br. * * * 32 j. instruisto pri franca lingvo. Interesoj: legado, skribado, vojagxado, fotografado, kolektado de posxtmarkoj, bildoj, fotoj, monbiletoj, bildkartoj, lingvoj. Adreso: Mamadou Fofana, B.P. 336, Daloa, Cote d'Ivoire. * * * 20 j. studento pri historio. Interesoj: historio, politiko, literaturo, klasika muziko kaj kontaktoj eksterlandaj. Adreso: Ewout Lame, Vossendijk 123, NL-6534 TK Nijmegen, Nederlando, rete: e.b.lame@forigu. student.kun.nl. *************************************************************************** INTERESE //////// Skribo kaj personeco ==================== Amaso da maljunaj profesoroj kun blankaj barboj kaj naz-pincxaj okulvitroj okupigxis pri la rilato inter la bela skribado kaj beleco dum la lasta jarcento. Nu, kio okazis? En la pasintaj jarcentoj kaj fine en la 19-a jarcento lingvistoj (tiam ili havis la nomon "filologiistoj") malkovris amason da faktoj pri la manieroj, laux kiuj homoj skribas siajn lingvojn, sed ili multe pli interesigxis pri la gxeneralaj sistemoj skribi lingvon ol pri la individuaj variajxoj skribi. En la 19a jarcento, aktivis ne nur lingvistoj sed ankaux homoj, kiuj ekinteresigxis pri psikologio. Certe temis pri nur ankoraux komencaj provoj, sed oni rajtas aserti, ke Freud estis nur la ensistemiganto kaj donanto de scienca prestigxo al studoj, kiuj komencigxis multajn jardekojn antaux li. Cxi tiuj psikologiistoj ne nur interesigxis pri la gxeneralaj legxoj de la homa pensmaniero sed ankaux pri la individuaj mensoj, kiujn ili provis kompreni tra la eksteraj ago-manieroj de homoj. Ilia atento estis kaptita, interalie, de la malsama maniero, laux kiu unu individuo skribas rilate al alia individuo, kaj ili komencis analizi kaj enklasigi. Tuj montrigxis tamen kelkaj faktoroj, kiuj iel gxenas cxi tiun analizadon kaj enklasigadon. Je internacia nivelo gxi apenaux estas ebla. Fakte en cxiu lando pro faktoroj, pri kiuj ni eble parolu en alia artikolo, evoluis malsamaj skrib- stiloj. Germanaj infanoj estas instruataj "desegni" siajn literojn en alia maniero rilate al francaj infanoj, rusoj - rilate al bulgaroj, ktp. Tiuj malsamecoj, transdonataj de generacioj da instruistoj al la postaj generacioj, dauxras gxis nun. Krome ekzistas malsamaj ideoj (almenaux en latin-alfabetaj landoj) pri la preferinda maniero instrui skribadon (cxu komenci per la grandaj literoj kaj poste transiri al la malgrandaj aux inverse? Cxu komenci per neligataj malgrandaj literoj kaj poste transiri al la ligataj? ktp.). La problemo estas tiom sentata, ke Unesko mem ne nur faris neauxskultatajn rezoluciojn pri Esperanto, sed ankaux faris neauxskultatajn rezoluciojn pri la plej bona maniero instrui skribadon en lernejoj. Cetere cxiu parolanto de Esperanto havas foje en la vivo la sperton ricevi manskribitan leteron en Esperanto, kiun li tre malfacile povas decxifri. Aux, inverse, spertaj esperantistoj povas diveni la landon, el kiu venas manskribitaj leteroj, nur rigardante la skrib-stilon. Cxiukaze, se oni sukcesas preteriri la influon de la nacia skrib-stilo, oni povas komenci rimarki, ke je individua nivelo la skrib-manieroj estas tre malsamaj. Tion niaj grafologiistoj provis kompreni. Ili enklasigis la skribojn cxefe laux la elementoj: - grandeco de la skribitaj literoj; - dismeto de la skribo en la pagxo;kunligomaniero de la unuopaj literoj; - rapideco de la skribado; - reguleco de la skribomaniero; - desegno de la literoj (simpla aux ellaborita); - anguleco rilate al la skriblinio (literoj pendantaj dekstren aux maldekstren). Kaj ili faris amason da psikologiaj kunligoj inter tiuj trajtoj kaj la personeco de la skribinto. Kelkaj estas tute gxeneralaj kaj suficxe akceptataj de cxiuj. Ni vidu kelkajn ekzemplojn: - se oni skribas tute regule kaj simetrie en la pagxo, tio certe malkasxas iun bazan elementon de ordo en la personeco de la individuo; - se oni skribas tre malgrande aux tre grande, tio malkasxas aliajn elementojn%wn la personeco de la skribinto, en lia maniero konsideri sin rilate al la ceteraj homoj; - virinoj gxenerale emas havi pli da rondaj literoj (rondigas cxiun angulon), dum viroj emas havi pli da angulaj anguloj (ne interesigxas pri beligado de la realo); - se oni havas skribon, kiu klinigxas maldekstren, aux malantauxen, rilate al la skriblinio, tio certe montras malemon je sociaj rilatoj, deziron ne rilati kun aliaj homoj; - se oni havas tre ellaboritan subskribon, kiu emas supreniri de la skriblinio, oni emas aserti sin kaj oni havas grandan opinion pri si mem; - se oni havas tre malgrandan subskribon, eventuale kasxitan en la maldekstra flanko de la folio, oni ne havas grandiozan bildon pri si mem. Aliflanke, se oni foriras de tiuj iom gxeneralaj konstatoj, la opinioj inter la studantoj de cxi tiu temo komencas malsami, kaj ni havas ankoraux tro malmulte da praktikaj esploroj largxskalaj por apogi la konkludojn de la fakuloj. Unu gxenerala legxo tamen estis malkovrita pretervole. Tio estas, ke por cxiu unuopa individuo lia/sxia skribomaniero estas sistemo. Alivorte mi eble skribas la literon "r" kiel se gxi estus la litero "v", sed en tiu kazo mi aldonas al la litero "v" iun, kvankam malgrandan, malsamecon, tiel ke mi mem cxiam povas distingi la du literojn kaj relegi tion, kion mi skribis. En la fino de la pasinta jarcento oni cxefe interesigxis pri la skribmaniero de famaj homoj (cxu la personeco de Napoleono estas klare videbla tra lia subskribo?), nun oni pli emas okupigxi pri normalaj homoj, sed grandaj esploroj en cxi tiu kampo ne ricevas apogon kaj financadon, cxar oni multe misuzis grafologion dum la pasintaj jardekoj. Tre ofte oni uzis gxin por mistifiki homojn kaj trompi ilin. Tre ofte gxi igxis la "labor-kampo" de profesiaj divenistoj, kiuj kontraux mono klarigis al la simpluloj la estontecon, la karakteron kaj la nombron de estontaj gefiloj. Aliflanke nun la afero igxas cxiam malpli grava, cxar pli kaj pli homoj skribas per mekanikaj rimedoj(skribmasxinoj, komputiloj, plej malsamaj klavaroj) kaj la individuaj malsamecoj de la literformoj malaperas. Jam nun praktike estas neeble ricevi longajn, plurpagxajn amleterojn, kiel oni kutimis en la pasinta jarcento. Nun oni maksimume ricevas am-mesagxon per la interreto, kaj eble oni povas studi la rapidecon de la alveno de la mesagxo, la uzon aux neuzon de Unikodo kaj similajxojn. Renato Corsetti *************************************************************************** Kiel amas vin... ================ - Kielmaniere amas vin Dio? - Cxielmaniere! Neil MacKilligin el la retlisto"Anekdotoj-en-Esperanto" Rete: anekdotoj-en-esperanto@forigu.yahogeoups.com *************************************************************************** Kiel oni nomas... ================= - Kiel oni nomas tiun, kiu parolas tri lingvojn ? - Trilingvulo! - Du lingvojn? - Dulingvulo! - Unu lingvon? - ... usonano...! ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 228, 1 / aprilo-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************