Eventoj n-ro 227, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Post 20 jaroj da AIS-laboro - Cxu kapti sukcessxancon cxu
              pluludi?
            - Debato por Esperanto!

Faka aplikado: - Filatela ekspozicio - Cxu ankaux cxe vi?
               - Traduka servo en Cxinio
               - Produktnomoj en Esperanto

Kontakto sercxata: - Terminara kunlaboro sercxata!
                   - Eskportisto sercxas Partnerojn!

Interreto: - Ret-Info en 2001
           - Mallonge (7)

Arangxoj: - Astronomia Esperanto-Stagxo
          - Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
          - Internacia Junulara Kongreso
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Azia Rondo Familia
        - Amikeca Reto - 15 jara
        - Laboro de Afrika Oficejo 2001
        - Esperanto en Dominika Respubliko
        - Cxu havi multlingvan novajxservon?
        - Lingvaj festivaloj
        - Kiuj ni estas esperantistoj?
        - Monda Universitato
        - Letero al partiestroj

Instruado, ILEI: - Pri futuro de ILEI... - Mallevi la ambiciojn aux
                   reorganizigxi

Radio: - Esperanto gajnis cxe ROI

Rubrikoj: - Mallonge (9), anoncetoj (2), korespondi deziras (7)

Interese: - Tradukistoj en alia Monterrey
          - Salato "Zamenhof" kaj sauxco "Interna ideo"
          - Bonvolu ridi!

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Post 20 jaroj da AIS-laboro:
============================

Cxu kapti sukcessxancon, cxu pluludi?

Alvoko al la esperantistaro universitatnivele kunagi

Naciaj lingvoj ekmortas, kiam ili malaperas kiel sciencolingvoj - ili
degeneras al (la turistojn malplej alloga!) komponanto de la etna folkloro.
La Internacia Lingvo neniam akirus ian finan venkon, se gxi ne antauxe
konkerus la fortikajxon "Scienco" - gxi restus nura hobio.

Grava, sed ankoraux tute ne decida pasxo trans la limojn de la Esperanto-
movado al pli gxenerala enfiltrigxo de la Zamenhofa lingvo en la
universitatnivelan klerigadon estis la fondo de la Akademio Internacia de
la Sciencoj (AIS) pro decido de la sanmarina registaro surbaze de propono
farita al gxi 1981 de la scienca konsilantaro de Euxropa Klubo. Pro cxi tiu
registara decido, kiu respeguligxas en artikolo 4 de la statuto de AIS, "la
Akademio zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en scienca
komunikado kaj en kulturo". Ne malgranda parto de la sciencistoj, kiuj
aligxis al la Akademio, kaj de la studentoj, kiuj gxis nun partoprenis
studadsesiojn gxiajn en San Marino mem aux eksterlande por originale akiri
sciencan gradon aux agnoskigi nacinivele jam akiritan, eklernis ankoraux
tiucele cxi tiun precipan instrulingvon de la Akademio. La spertoj faritaj
en la AIS"klerigejoj en Bydgoszcz, Moskvo kaj Karlovo pruvas, ke la nombro
de novaj parolantoj inter scienculoj multe pli rapide kreskus, se la
Akademio ne limigus sian instruadon al duondeko da unusemajnaj, diverslokaj
studadsesioj kaj al kelkaj TTT-kursoj, tiel nur kompletigante agnoskitan
studadon, kiu nacilingve okazis en nacia universitato.

Krom tio AIS devus memstare ebligi kompletan studadon en propra
universitato aux almenaux fakultato "jure kaj mure" ekzistanta. La gxisnuna
laboro de la Akademio maturigis la tempon por sukcesa fondo de tia
fakultato aux ecx de kompleta universitato, en kiun AIS entute povos
enkorpigxi por tiel plurobligi sian gxisnunan efikecon. La ideo -
realigebla kaj realiginda! -estas pli detale priskribita en la volumo
"AIS", kiun kunkompilis AIS-senatano pri informado OProf. Dr.habil.
Reinhard Foessmeier (Akademia Libroservo, Paderborn 2000, ISBN
3"929853-12-4).

La baza principo estas, ebligi al lauxeble cxiuj internacilingvaj
universitatnivelaj instruistoj ktp., ke ili investu en la klerigadlaboron
de la Akademio parton de sia libera tempo, pri kiu ili disponas dum sia
laborvivo forme de ferioj, kaj poste, kiel emerituloj, ajntempe. Tio ne
necesigas translok"igxi al loko, kie AIS-fakultato respektive AIS-
universitato havas sian muran kaj juran sidejon. La tiea instruado okazu
grandparte "enobjektigite" (per auxtonoma uzado de disponeblaj
kursmaterialoj libroformaj aux rete alireblaj) aux "bloke", t.e. forme de
sinsekvaj, po plurtagaj kursoj persone prezentataj. Pro tia blokinstruado
la unuopa docento nur unu aux du semajnojn estos loke bezonata - poste li
eventuale instruos aliloke, cxu en alia enkorpigxejo de AIS, cxu en la
hejma, nacia universitato.

Dua principo konsistas en la postulo de AIS, ke la finstudintojverku siajn
disertaciojn dulingve, en sia preferata pensadlingvo kaj en la Internacia
Lingvo.

Tiel ne nur cxi tiu evoluas kaj tiu konservigxas kiel sciencolingvo, sed
tiu cxi "kognitiva dulingveco" kondukas al pli preciza vortigado kaj pli
profunda pensado, liberigitaj de lingvecaj pensklisxoj. Imitmodele verku
dulingve ankaux la docentoj kurslibrojn kaj retkursojn.

Tria principo estas, unuavice subteni la studadon kaj akademian karieron de
junaj fortoj, ne lastavice per la ebligo de eksterlanda
universitatpedagogia praktiko. Gxi okazu partoprenante en la
internacilingva instruado en alia enkorpigxejo de la Akademio.

Por realigi cxi tiun projekton estas bezonataj en diversaj urboj krom
kurssalonoj ankaux po unu "akademidomo" - minimume por logxigi la docentojn
kaj praktikantojn; logxcxambroj estos ankaux bezonataj por eksterurbaj
studentoj.

La projekto tute ne estas utopia, cxar dum la pasintaj monatoj
plirapidigxis diversloke - precipe (sed ne nur) en diversaj reformeuxropaj
landoj - la evoluo al baldauxa realigxo. La Lucian-Blaga-Universitato
Sibiu"Hermannstadt (Rumnanio), kies evoluigon post la refondo 1990 AIS per
instrukapacito subtenis, jam starigis kune kun AIS du komunajn katedrojn
(unu pri "komunikadscienco kaj euxrologio", la alia pri "aplikata
informadiko") kaj ebenigis la vojon al du pluaj tiaj "internaciaj katedroj"
("Interlingvistiko, Faklingvoteorio kaj tradukadscienco" kaj "Humanistika
Psikiatrio kaj Medicina Psikologio"). Estas interkonsentite, ke, ekde kiam
la tria komuna katedro estos komencinta sian laboron, cxi tiuj katedroj
farigxu la komenco de aparta fakultato kun speciala statuto. Per cxi tiu
komuna kaj tiusence internacia fakultato sekve la tuta AIS enkorpigxos en
sian partneran universitaton, kaj cxiuj efektivaj membroj de la Akademio
akiros la rajton, evoluigi kadre de la AIS-fakultato propran katedron.
Plikonkretigante la jam subskribitan kunlaborkontrakton de la Lucian-Blaga-
Universitato kun la partnero de AIS en Slovakio, nome kun la Filozofo-
Konstantin"Universitato Nitra, ankakux cxi ties pedagogia fakultato
komencis starigi unuajn komunajn katedrojn kun AIS. Ili farigxu jam 2002 la
kerno de privata universitato fondota kvin dekojn da kilometroj pli sude en
la dulingva urbo Komarno, kiun disdividas en du urbopartojn la Danubo kaj
(ekde la fino de la unua mondmilito) la en gxi situanta slovaka-hungara
landlimo. Granda parto de la instruado de la internaciaj katedroj kaj en
Sibiu-Hermannstadt, kaj en Nitra resp. estonte en Komarno okazas kaj okazos
internacilingve, kaj la intersxangxo de docentoj kaj (almenaux
mallongtempe) de studentoj jam komencis. Du aliaj, sxtate agnoskitaj
privataj universitatoj, kiuj jam estas lauxkontraktaj klerigejoj de AIS,
probable ebligos en la proksima estonteco analogan enkorpigxon de AIS: po
unu en Bulgario kaj en Litovio. Cxiuj kvar menciitaj landoj apartenos post
kelkaj jaroj al la Euxropa Unio. Ekster cxi tiu "Euxropio" jam komencis
unuaj interkonsiligxoj pri ebla estonta analoga enradikigxo de AIS en
aliajn mondregionojn.Paralele al la universitatorganiza kaj
universitatpedagogia evoluiglaboro komencis kaj en Sibiu"Hermannstadt kaj
en Komarno jam la pritrakto de diversaj ofertitaj ebloj, finkonstrui po unu
akademidomon. La ekzamenataj ofertoj en Sibiu-Hermannstadt ebligus la
enkonstruon de minimume 12, maksimume cxirkaux 30 unucxambraj apartamentoj.
En Komarno ekzistas krom similgrandaj objektoj ankaux la alternativo,
finkonstrui domon konstruitan kiel hotelon kun 119 apartamentoj. La necesa
investo por cxiu apartamento kalkuligxas je 10.000 gxis 15.000 euxroj.
Pagante tiom eblas akiri la eksluzivan kaj heredigeblan uzadrajton, do
posedi nemoveblajxon, kiu portos en la akademidomo la nomon de sia
posedanto (se cxi tiu ne donos alian nomon). Alternative oni povas - ankaux
per malpli granda investo - akiri kvazaux akcion, kiu i.a. rajtigas al
cxiujare tempe limigita, senpaga uzado de komunaj apartamentoj en la
diversaj akademidomoj. Ambaux urboj estas turisme interesaj kaj tauxgas por
feriumado.

Utopio farigxus la tuta projeko nur, se la Esperanto-movado preteratentus
sian sxancon. Mi alvokas cxiujn finstudintojn, disponigi iom da tempo por
la instruado, por la verkado de instrumaterialoj aux por aliaj necesaj
laboroj por funkciigi la planitajn fakultatojn kaj universitaton. Kaj mi
alvokas ne nur scienculojn, sed same cxiujn aliajn parolantojn de nia
Internacia Lingvo, interesigxi pri la rolo de kunposendanto de niaj
estontaj akademidomoj, sen kiuj la universitateca laboro restus tro
grandparte virtuala. Neniu perdos senrezulte monon aux rolus kiel nura
mecenato, cxar la akademidomoj konstruigxos en atentolandoj de la Euxropa
Unio, kie la prezoj de nemoveblajxoj kreskadas. En la plej malbona kazo ni
profitos vendante. Petu de ni rete (hfr@forigu.uni"paderborn.de), fakse
(0049-5251-163533) aux letere (Prezidanta Sekretariejo de AIS,
KleinenbergerWeg 16B, DE-33100 Paderborn) pli detalajn informojn, sed
samtempe sciigu al ni, kiel kaj kiukondicxe vi povus kaj pretus apogi niajn
klopodojn.

OProf. Dr.habil. Helmar G. Frank
Prezidanto de AIS

***************************************************************************

Debato por Esperanto!
=====================

En lastaj tempoj aperis en pluraj retlistoj alvokoj por debati pri la
metodoj por konvinki euxropajn instancojn pri uzado de Esperanto en
euxropunia interkomunikado. Laux imago de fakuloj povas esti suficxe multaj
kaj diversaj argumentoj por Esperanto.

Renato Corsetti alvokas cxiujn kolekti bonajn argumentojn en retlistoj kaj
en Esperanto-gazetoj.

Ankaux Eventoj atendas vian kontribuon pri konvinkado de euxropaj
instancoj!

la red.

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Filatela ekspozicio - Cxu ankaux cxe vi?
========================================

Estis verkita filatelia ekspozicio "La retrovita sxlosilo de la Babelturo"
de Jean-Pierre Ducloyer. La materialo konsistas el pli ol 104 folioj. Oni
povas la materialon ekspozicii cxie en la mondo.

La ekspozicio celas montri, per proksimume 300 filatelajxoj el 36 landoj,
ke Esperanto estas universala lingvo, kiu vigle ankoraux hodiaux vivas. La
eskpozicio volas montri per citajxoj de eminentuloj el multaj landoj, el
multaj politikaj aux religiaj tendencoj, ke Esperanto estas serioza afero
en nia planede interkomunika mondo.

La materialo enhavas tri cxefajn cxapitrojn:
- Naskigxo de Esperanto;
- Disvolvigxo de Esperanto;
- Universala utileco de Esperanto.

Kontribuajxo de la filatelo al la disvolvigxo de Esperanto estas entute 103
kolorfotokopiaj folioj (A4), akireblaj kontraux 90 euxroj (inkl. afranko en
Euxropa Unio).
Pliaj informoj cxe:

Jean-Pierre Ducloyer
Rete: jpducloy@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

Traduka Servo en Cxinio
=======================

Ekzistas firmao en Shaaxi, Cxinio, kiu ofertas al personoj, entreprenoj aux
firmaoj tradukan servon al la cxina kontraux suficxe modesta prezo. Temas
pri tradukado kaj interpretado.

Elekteblaj lingvoj estas Esperanto kaj angla, franca, hispana, rusa, korea,
japana, germana, araba.

Pliaj informoj cxe:
Rete: kunlaboro@forigu.sina.com

***************************************************************************

Produktnomoj en Esperanto
=========================

Oni trovis du produktnomojn en Esperanto cxe la nederlanda firmao kiu
vendas sanoakcelajn produktoj laux la Mazdaznan"sistemo. Temas pri
"Dentisto" (gutoj por dentomasagxo okaze de doloro) kaj "Genoleo" por
viroj.

Aryana
Bartholomeus Ruloffsstraat 92-2n NL-1071 WK Amsterdam, Nederlando

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Terminara kunlaboro sercxata!
=============================

Eldonejo Christian Bertin pretigis provizoran eldonon de fakvortaroj
francaj-esperantaj pri:
- aviado, aerospaco kaj aerostatiko;
- kino/televido, muziko kaj sporto/ludo.
- sercxas franclingvajn esperantistojn por kontrolado.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Christian Bertin
6. rue de la Fresnerie, FR-35510, Cesson-Sevigne, Francio
Rete: christian.bertin@forigu.voila.fr

***************************************************************************

Eksportisto sercxas partnerojn!
===============================

Eksportanto de piklajxo, diversaj sekigitaj fruktoj (ekzemple: avelo,
migdalo, sekvinbero, juglanda karno, pistako, safrano), mielo, sxtofoj,
sxuoj, drogherboj, tapisxoj, roza akvo, floroj, vestajxoj, sxtonoj,
bicikloj, spageto, ceramikajxo, sapo; ankaux de speciala bongusta dolcxajxo
kiu estas trovata nur en Irano kaj nomigxas aNogl en diversaj koloroj kaj
formoj, sercxas kontaktojn en diversaj landoj de la mondo por eksporti al
ili siajn varojn.
Pliaj informoj cxe:

Masud Gudarzi
IR-69135-554, Borujerd, Irano
Rete: masud8422@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Ret-Info en 2001
================

En 2001 pere de "Ret-Info" estis 335 foje dissenditaj diversaj komunikoj.
Ekde januaro 2001 estis enkondukitaj la kompaktigitaj mesagxoj en formo de
mallongaj komunikoj, kiuj ekde la 4-a de majo portas ankaux la daton
(averagxe 3,8 mesagxoj en 1 "Mallonge-mesagxo").

Al la retlisto en 2001 "Interredaktore" estis distribuitaj 85 mesagxoj.

***************************************************************************

La fresxe aperinta "Retadresaro de Esperantistoj" de Derk Ederveen enhavas
3200 adresojn de 2168 personoj el 95 landoj, 741 retpagxadreson, kaj
retinformojn pri 580 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 77 internaciaj.
Oni povas elsxuti la adresaron de: http://home.wxs.nl/lxide/esperanto-
adresaro_txt.zip.
* * *
En la retapagxo http://www.astrale.com/tese/resumo.htm trovigxas Esperanta
kaj anglalingva resumo pri la origine portugallingva tezo de Adonis Saliba
pri la "Disvolvigxo de fosfatiga procezo por korodprotektado de NdFeB-aj
magnetoj". Eventualaj komentoj bonvenas cxe: adonis@forigu.net.ipen.br.
* * *
Meteorologia Esperantlingva retpagxo trovigxas cxe:
http://esperanto.wunderground.com. Tie troveblas plej diverstipaj prognozoj
al diversaj partoj de la mondo. Cxu ankaux de via urbo?
* * *
Informoj pri Esperanto-bibliotekoj gxenerale (kun aux sen komputile
legeblaj katalogoj) trovigxas cxe:
http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/veb/bibl.html.
* * *
En la pagxo de Pinarabara Esperanto Grupo estas 74 muzikoj en Esperanto,
kaj ankaux ligiloj por senpagaj videokaraokeo-programoj. La retpagxoj
trovigxas cxe: http://www.rantac.com.br/users/alls/pegkara.htm.
* * *
Interreta kurso por hispanligvanoj, uzebla por memlernado aux perkoresponda
instruado, trovigxas cxe: http://www.institutoesperanto.com.ar.
* * *
Estas elsxutebla granda Esperanto-angla vortaro kun 80.000 vortoj de:
http://hem.passagen.se/hmshm3/vortaro/vortaro.html.

***************************************************************************

Astronomia Esperanto-stagxo
===========================

La 3-a Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas" de Astronomia Esperanto-
Klubo, inter 07-14. 09. 2002, en Sankt-Mikaela Observatorio, suda Francio.
La arangxon organizas Astronomia Esperanto-Klubo, AEK, kiu estis fondita
komence de 2000. La stagxo celas eduki la pli vastan Esperanto-publikon pri
la plej antikva scienco - Astronomio.

En la Observatorio funkcias Centro de Astronomio, kiu regule organizas
diversnivelajn stagxojn, akceptas grupojn el diversaj regionoj de Francio,
okazigas konferencojn kaj faman someran Astronomian Festivalon. En la
Centro disponeblas la plej unika speciala teleskopo en Euxropo por
observadi la Sunon.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Astronomia Esperanto-Klubo
J. C. Rapley
2 rue du Stade FR-86410 Bouresse, Francio
Rete: astroek@forigu.yahoo.com
www.esperanto.org/AEK

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
==============================

La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en
Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco:
rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa
Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-
asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de
EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verona Esperanto-Grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it

***************************************************************************

Internacia Junulara Kongreso
============================

La 58-a Internacia Junulara Kongreso, IJK en Pato-Branko, Brazilio inter
21-28. 07. 2002. IJK estas la tradicia junulara arangxo de la esperantista
junularo. Cxi jare la arangxo okazas en unika loko, lando, Brazilio. La
temo de IJK estas "Lingvo, Kulturo kaj Oportunecoj". Dum la arangxo oni
povas renkonti la plej buntan internacian junularon dum la tuta jaro. Oni
povas gxui interesajn programojn.

Post la kongreso okazas karavano de IJK al UK. La interkongresa karavano
dauxras 6 tagojn. La karavana buso survoje haltas por unu nokto en San-
Paulo, por du noktoj en Rio de Janeiro kaj por unu nokto en Porto Seguro,
de kie gxi veturos al Fortaleza.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

TEJO
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ. Rotterdam, Nederlando
Rete: ijk@forigu.tejo.org

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01-05.05. Maja renkontigxo: Infaneco - infanumado, en Suzdal, Rusio. Inf:
Ocxjo esperanto@forigu.online.ru
* * *
01-07.05. TEJO-seminario "Esperanto@forigu.Interreto", Jugoslavio. Inf: TEJO,
Nieuwe Binnenweg 176, NL-2015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel:
+31-10-4361044. Rete: oficejo@forigu.tejo.org
* * *
01-09.05. Lingva Esperanto-Festivalo "Aroma Jalto"2002" en Jalto (Krimeo).
Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35, UA"01133 Kiev-133, Ukranio. Tel;
+38-044-2951701, rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com
* * *
03-05.05. Brita Esperanto-Kongreso en Urbodomo de Stoke-on-Trent
(alilandanoj aparte bonvenaj). Inf: Esperanto"Asocio de Britio, Wegdwood
Memorial College, Barlaston, Stoke-on"Trent, ST2 9DG, Britio. Tel:
+44-(0)1473-717088. Rete: eab@forigu.esperanto.supanet.com
* * *
03-05.05. Sveda Esperantokongreso en Arosgarden, Vasteras, Svedio. Inf: Wim
Posthuma, Tel/fakso: +46-(0)21-133529, rete: wim.posthuma@forigu.esperanto.se
* * *
08-12.05. Piedmigrado en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33"(0)549428074. Rete:
kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
09-12.05. Gxenerala Asembleo de F.E.T. en Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo:
+33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club"internet.fr
* * *
09-12.05. Printempa Renkontigxo, junulara insulo Ameland. Inf: Petriko
Oudejans, Boekhorstraat 101-A, NL-2512 CM Den Haag, Nederlando. Tel:
+31-70-3605511. Rete: petriko@forigu.planet.nl
* * *
10-12.05. Junulara E-Renkontigxo, JER en Sojtor. Inf: Perczel-Szabo
Katalin, Vecsey u. 8/F, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete: hej@forigu.math.bme.hu
* * *
10-12.05. 6-a Dunubvala E-ista Scienca kaj Kultura Forumo (6-a DESKF). Inf:
Vojagxoficejo Esperatur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel:
+36-1-2680306 Rete: esperantohea@forigu.axelero.hu
* * *
17-19.05. SATEB Semajnfino kaj Jarkunveno (Sennacieca Asocio Tutmonda) en
Barlaston. Inf: Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke
on Trent, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-(0)1782-372105 Rete:
wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
17-20.05. 79-a Germana Esperanto-Kongreso en Husum/Norda Maro. Inf:
Christian Darbellay, Kaiserstr. 39, DE"24143 Kiel, Germanio. Tel.
+0431-737788, Rete: 79.GEK@forigu.web.de
* * *
17-20.05. Franca Esperanto-Kongreso en Strasburgo. Inf: Esperanto-France, 4
bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-0142786886. Rete:
info@forigu.esperanto-france.org

***************************************************************************

               A n o n c t a r i f o j   e n   E v e n t o j
               =============================================

Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 1 EUR (por
ekssocialismaj landanoj rabato 50 %).

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al la E-movado, estas
duobla!

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj
aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian
tujan aperon.

Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la
UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Azia Rondo Familia
==================

Fondigxis nova asocio, Azia Rondo Familia, ARF. Celo de la asocio estas
ligi aziajn esperantisto-familiojn kaj instigi Esperantan uzon en aziaj
familioj. Gxiaj taskoj estas arangxi familiajn renkontigxojn; faciligi
familiajn interrilatojn per reta diskutejo; kuragxigi kaj subteni
Esperantan edukadon en familio; proponi interviziton kaj gxemeligon de
familioj por E-praktikado. Bulteno de la asocio estos "Familio"
(elektronika bulteno, preparata). En la asocio povas membrigxi aziaj
familioj, kiuj instruas aux instruos al siaj idoj Esperanton aux uzas gxin
alimaniere, povas senpage aligxi al Azia Rondo Famila informante pri la
nomo, sekso, naskigxdato, profesio, lingvonivelo, adreso kaj retposxto de
la familianoj.

Azia Rondo Familia
p/a s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Dianguansuo,
CN-464193 Xinyang, Henan, Cxinio
Rete: turimo@forigu.371.net

***************************************************************************

Amikeca Reto - 15 jara
======================

Jam de 15 jaroj la Amikeca Reto regule aperigas gvidlibron por faciligi la
rilatojn inter la esperantistaj homoj. Kompreneble la aspekto de la Reto
multe evoluis kongrue kun la novaj teknikoj, kaj la rezulto estas ne nur
brilaspekta, sed ankaux fulme diverseca.

Amikeca Reto
88, str. Viktor Hugo, FR-37 400 Amboise, Francio
Rete: a.reto@forigu.france-association.com
UEA-konto: amre-r

***************************************************************************

Laboro de Afrika Oficejo en 2001
================================

La Afrika Oficejo kun la triopa teamo konsistanta el Gbeglo Koffi,
Doumegnon Koffi kaj Raoul K. Hounnake dauxrigis sian laboron komencitan
antaux pli ol du jaroj. En la jaro 2001, la laboro de AO plivastigxis kaj
gxiaj respondecoj iom pliampleksigxis.

Efektive, krom la taskoj transprenitaj kaj transprenataj el la manoj de la
Respondeculo de UEA pri Afriko s-ro Hans Bakker, AO kiu dauxre logxas en
sia modesta ejo, devis denove servi al multaj Afrikanoj leterantaj el
diversaj afrikaj landoj kaj sekve fronti diversajn petojn. Al tiu cxi
laboro aldonigxis novaj taskoj iam plenumitaj en Nederlando de la
Respondeculo de UEA pri Afrika Agado kaj de UEA: organizado de
perkorespondaj kursoj diversnivelaj, disdonado de subvencio al grupoj kaj
naciaj asocioj aux kluboj Afrikaj, ktp.

AO strebadas por klerigi la afrikajn samideanojn. Tial, gxi organizas
kursojn:

Por komencantoj: instruado perkoresponda al la novuloj okazas por
franclingvanoj per la lernolibro "Nos premiers pas en Esperanto"; por
anglalingvanoj per "E-o for beginners".

Por progresantoj, kiuj estas instruataj perkoresponde per la libro "Por la
Praktikantoj". Ankaux korektado de leteroj vere helpas al progresantoj
altigi sian nivelon.

Cetere, AO faris retan version de la libro de Kuba Esperanto"Asocio "Kuba
Ekzercaro", kiun gxi utiligas por helpi al progresantoj.

Afrika Oficejo dauxre rolas kiel eldonejo por la afrika movado. Gxi eldonis
cxi jare 3 verkojn. La oficejo sukcesis finfine krei sian hejmpagxon kiu
estas trovebla cxe: http://www.multimania.com/afrikaoficejo.

Afrika Oficejo
B.P. 13169, Lome, Togo
Tel: +228 27-21-17
Rete: afrikaoficejo@forigu.hotmail.com
UEA-kodo: afof-t

***************************************************************************

E-o en Dominika respubliko
==========================

Okaze de la komenco de la unua Esperanto-kurso en Dominika Respubliko,
gelernantoj kaj instruisto organizis posxtkartan vesperon. Oni prezentis
plurajn posxtkartojn el almenaux kvindeko da landoj, kie Esperanto estas
parolata. La gelernantoj vidos, ke Esperanto estas afero tutmonda.

Rafael Despradel
P.O. Box 838 Santiago de los Caba, Dominika Respubliko

***************************************************************************

Cxu havi multlingvan novajxservon?
==================================

En la retlistoj "soc.culture.esperanto" kaj "landa-agado" aperis interesa
mesagx-intersxangxo pri lancxo de nova projekto, koncernanta ankaux
redaktorojn de lokaj kaj regionaj Esperantaj gazetoj.

La projektu estus informcentro, kie la artikoloj aperus en dukolumna pagxo.
En la unua kolumno aperus la teksto en Esperanto kaj en la alia kolumno en
la preferata lingvo.

Estis pritraktitaj diversaj flankoj de la projekto kaj finfine restis la
rezulto, ke nuntempe gxi sxajnas esti revo pro manko de suficxe granda
laborforto de Esperantistoj.

laux Ret-Info

Indas mencii, ke la solvo de la projekto ne nepre estas ne reala. La
sxlosilvorto estas E-komerco (E-bussines)! Fakuloj anoncu sin en la
retlistoj! - ndlr.

***************************************************************************

Lingvaj festivaloj
==================

En 2001 okazis 15 lingvaj festivaloj, el ili 11 kiel memstaraj arangxoj kaj
4 dum Esperanto-renkontigxoj, seminarioj ktp. La arangxoj okazis entute en
8 landoj. El 11 memstaraj festivaloj 7 okazis la unuan fojon. El 15 lingvaj
festivaloj 12 estis organizitaj far partoprenintoj de TEJO-seminario
"Lingva cxielarko" en Budapesxto.

Certe la kresko dependis de aparta temo de la Jaro 2001, "Euxropa Jaro de
lingvoj", cxar multaj esperantistoj konscie planis sian agadon laux cxi
temo. Grandan signifon havis ankaux TEJO-seminario "Lingva cxielarko -
ponto al kulturaj trezoroj". Gravis informa flanko; dum la pasinta jaro
regule aperis dissendolisto tejo-lf kun novajxoj de la festivala movado,
artikoloj en Esperanto kaj lokaj gazetaroj.

En 2002 jam okazis 2 lingvaj festivaloj en Volgograd, Rusio kaj en
Berdjansk, Ukrainio.

Ekaterina Evlampieva

***************************************************************************

Kiuj ni estas, esperantistoj?
=============================

Cxerpita el la prelego de s-ro Roland J. Glossop, profesoro emerita de la
filozofiaj studoj, en Lovran Kroatio, 2001.

Do kiel oni devas eduki la novan generacion? Kio estas la situacio por
individuoj en la nuntempa monda komunumo? Infanoj kaj gejunuloj komencas
hejme lerni sian etnan lingvon, kiu igxas grava parto de ilia persona
identeco. Preskaux cxiuj devige lernos almenaux unu oficialan nacian
lingvon. Kelkaj gejunuloj lernos ankaux aliajn lingvojn. Por tiuj, kies
unua lingvo estas ne la angla, la registaro probable postulos, ke ili lernu
gxin, cxar nuntempe gxi estas superrega lingvo en la internacia komunikado.

Tamen samtempe ni devus peni prepari niajn gelernantojn por vivi en la
tergloba komunumo. Ni povas instrui ilin vidi sin unue kiel membrojn de la
tergloba Esperanta komunumo kaj nur due kiel membrojn de nacia komunumo, en
kiu ili hazarde naskigxis. Per instruado de Esperanto ni povos helpi ilin
igxi pli bonaj mondcivitanoj kaj komfortaj membroj en nia evoluanta
tergloba komunumo.

Esti Esperantisto estas tre malsama afero ol esti parto de iu nacia komu
numo. Cxiuj naskigxis en iu nacia komunumo. Oni ne elektis naskigxi en cxi
tiu aux tiu nacia komunumo. Ni simple trovas nin en unu lando aux alia.
Kiam ni direktas nian atenton al nia nacia komunumo kaj nia deveno ni
necese rigardas malantauxen al tio, kio hazarde okazis cxe ni en la
pasinteco. Tio estas ion kion ni tute ne povas sxangxi. Aliflanke, ni
Esperantistoj rigardas antauxen al tio, kio devus okazi kaj al tio, kion ni
povas helpi okazigi kaj nun kaj en la estonteco. Ni konscie elektis igxi
kaj dauxre elektas resti parto de ni jam ekzistanta evoluanta Esperanta
tergloba komunumo. Ni intence kreas nian identecon. Gxi, male al la nacia
identeco, ne estas io ekster nia rego. Ni kaj niaj gelernantoj jam estas
membroj de disvolvigxanta progresema

tergloba komunumo. Se aliuloj elektus ne aligxi al nia felicxa bonintenca
komunumo, ili estas la malgajnantoj.

el bulteno de Albana E-Instituto, n-ro 39, febr. 2002

***************************************************************************

Monda universitato
==================

Invitite de Brazila Esperanto-Ligo, D-ro Adonis Marcelo Saliba Silva
akceptis la taskon kunordigi laborgrupon por ellabori projekton pri
virtuala Esperanta universitato.

Laux la projekto, la Monda Universitato - jen la nomo de la virtuala
lernejo, kiun gastigos la nova pagxo de Brazila Esperanto Ligo, BEL,
disponigos al E-parolantoj kiel eble plej multnombrajn kursojn pri la plej
diversaj brancxoj de la homaj konoj.

BEL elektas nomojn el la plej elstaraj geesperantistoj de la tuta mondo por
kontribui ne nur al la finpretigo de la propra projekto, sed ankaux por
partopreni en la estonta etato de la institucio.

Monda Universitato respondos, per si mem, al unu el la plej gravaj demandoj
pri Esperanto, nome, pri ties utileco. Cxiuj esperantistoj estas invitataj
viziti la provizoran pagxon de la Monda Universitato cxe:
http://www.astrale.com/mu.
Kunlaborantoj estas atendataj cxe:

D-ron Saliba, rete:
Rete: mondauniversitato@forigu.astrale.com

***************************************************************************

Letero al partiestroj
=====================

En januaro 2002 Hungaria Esperanto-Asocio sendis hungarlingvan leteron al
la prezidantoj de partioj en Hungario. Jen la traduko de tiu letero:

Estimata Sinjoro Prezidanto!

Proksimigxante al la eniro en la Euxropan Union senprokrastigxis, ke ankaux
ni hungaroj pli konkrete ol gxis nun okupigxu pri la demandoj de lingva
komunikado de Euxropa Unio.

Laux ni oni devas apartigi la komunikadajn taskojn kaj pretendojn de la
oficistoj, kiuj komunikas kun la instancoj de la Euxropa Unio disde la
komunikadaj problemoj kaj pretendoj de la civitanoj. Nia civila organizo el
la vidpunkto de cxi lastaj ekzamenas la teorion kaj praktikon, la situacion
kaj sercxas la egalrajtecon certigantajn solvojn.

Cxar vi kaj via partio povus havi signifajn influojn je la traktadoj kun
Euxropa Unio pri la sortondetermina afero de hungaraj civitanoj, pro tio ni
strarigas al vi la jenajn demandojn:

1. Cxu vi insistos pri tio, ke post la aligxo de Hungario la hungara lingvo
   ricevu plene egalajn rajtojn?

2. Cxu vi taksas akceptebla tiun solvon, ke en la Euxropa Unio la rolon de
   gxenerala pera lingvo, plenumo unu el la lingvoj de la Unio?

3. Kontraux tiu solvo cxu vi estus pretaj subteni la enkondukon de unu
   neuxtrala, al neniu nacio ligita, pro tio ne diskriminativa kaj
   egalrajtecon certigita pera lingvo.

4. Cxu por vi estus akceptebla la enkonduko de esperanta lingvo kiel pera
   lingvo?

Ni atendas vian baldauxan respondon, por ke pri via starpunkto pere de nia
interna informilo - aperonta meze de februaro - kaj pere de la reto ni povu
informi niajn dekmil anojn kaj pere de ili tiujn pli ol centmil civitanojn,
kiuj dum la pasintaj jardekoj lernis la esperantan lingvon.

Budapest, la 23-an de januaro 2002

Estime:

Princz Oszkar
gxenerala sekretario

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Pri futuro de ILEI...
=====================

Mallevi la ambiciojn aux reorganizigxi?

Komencigxis la dua jaro de la nova jarcento, t.e. la 115-a jaro por nia
internacia lingvo. Sincere dirate, mi havas la impreson ke en ILEI, post
kriza fazo de la pasintaj monatoj, nun ni povas ekrigardi al la estonto kun
plia fido kaj modera entuziasmo.

Dum lastaj jaroj ni kolektis kaj evoluigis multajn novajn ideojn pri
farindajxoj, konstruis kelkajn ambiciajn projektojn, diskutadis pri
konvenaj sxangxoj en nia organizo. Tio en si mem estas pozitiva signo de
entuziasma engagxigxo kaj de progresiga volo. Tamen pluraj niaj revoj ne
komplete realigxis kaj ecx malkasxis niajn strukturajn mankojn.

Nun ni estas antaux elekta disvojigxo:
- aux ni draste reduktu niajn revojn, celojn kaj laborplanojn, por regajni
  kredeblecon;
- aux plej strebu al pliampleksigo kaj fortikigo de nia organiza strukturo,
  por igi gxin kapabla atingi pli altajn celojn.

La unua alternativo estas pli prudenta, persone malstrecxiga, kaj ... fakte
kelkkaze ni realisme devas gxin apliki.

Sed ankorauxfoje - cxu malrealisme? - ni klopodos trairi la duan vojon, pli
penigan, pli riskan, iam ecx iomete angorigan, tamen pli kongrua al la
Strategia Plano, kiun la Esperanto movado pasintjare donis al si.

Cxi tie mi ne volas lauxte prediki, kiel vocxo krianta dezerte. Pli modeste
mi provos indiki:
- unue la cxefajn organizajn problemojn, kiujn ni alfrontu prioritate;
= due iujn projektojn, kiuj meritas nian reorganizan strebadon.

Reorganizado

En pluraj landoj aperis aretoj da instruantoj kaj instruistoj, kiuj
esprimis la intencon fondi landan (aux regionan) sekcion de ILEI. Plurfoje
tiaj subtenindaj voloj bedauxrinde ensabligxis pro nur administraj kialoj,
ne atingante la celhavenon. Nun per cxiuj niaj fortoj ni iel solvu tiujn
barojn! Ecx se tio kostos al ni kelkajn euxrojn aux la elpenso de "ruzaj"
elturnigxoj, kiel la eksperimentado de novaj membrokategorioj, tamen dum la
jaro ni per tio povos rikolti eble dekon da novaj (aux reaj) landaj
sekcioj.

En aliaj landoj, kie la sekcioj ekzistas, sed silente trenigxas de unu
jarraporto al la alia, kiel forfakaj klubetoj, ekster la influpovo al la
granda lerneja kaj universitata mondo pri la lernado de nia kara lingvo,
tie ni klopodu remalfermi niajn fenestrojn kaj pordojn, ecx se virtualajn.
Cxu minimuma celeto, tamen utila, ne povus esti ke cxiu Landa Sekcio havu
(kaj regule aktualigu) sian interretan hejmpagxon? La internacia retejo de
ILEI volonte gastigos (aux alligos) tiajn naciajn pagxojn, se viaflanke
ekzistas la volo kompili ilin per informoj. Por la komunikado inter la
LSoj, ni memoru ke ekzistas la reta diskutgrupo [ILEI-KOM], kaj por la
atingo de nemembroj, interesataj pri la lernigado de Esperanto cxiam
disponeblas la diskutejo [E-INS].

En multaj landoj trovigxas ankaux Esperanto-Institutoj, E-kursejoj, E-
Kulturaj Centroj kaj/aux estrarano pri edukado/instruado en la Landa Asocio
de UEA. Tiurilate baldaux ekos paralela kampanjo UEA/ILEI por kongruigi kaj
kunigi la agadojn de tiaj sendependaj, sed similcelaj instancoj, al kiu
espereble la legantoj de IPR volos kunlabori laux siaj ebloj kaj
cirkonstancoj.

Fine, se vere ni kredas ke Esperanto ne proponigxas nur al la jamaj
"samideanoj", sed ni volas pli vaste penetri la instruejan mondon, ege
gravas ke ni atente kaj pacience "popolnombru", diskonigu kaj reale apogu
la sxvitan laboron de niaj avangardaj "trancxeanoj", alivorte de niaj
profesiaj (aux helpaj) instruistoj, kiu cxiusemajne instruas la Internacian
Lingvon en bazaj, mezaj kaj universitatnivelaj lernejoj. De vi -tieuloj -
ni atendas la datumojn, dum nia tasko estos aktualigi la datumaran arkivon,
kaj publike disponigi gxiajn rezultojn al ofte aperantaj interesatoj;
alimaniere dirate, se vi provizos la informojn pri la lernejoj de via
regiono, kie oni instruas aux iel priatentas Esperanton, kompense vi povos
legi similajn informojn pri ceteraj mondopartoj.

Pri cxio supre menciita ni ekdiskutas en diversaj movadaj strukturoj: la
Subkomitato de UEA pri edukado/instruado, la UEA-estraro, la landaraj
komisionoj UEA/TEJO/ILEI, ktp.

Planoj, projektoj, ... sopiroj

Sed kial reoganizigxi? Por fari kion?

Ideoj al ni ne mankas. Mankas suficxe nombraj kaj kvalitaj homaj
laborfortoj. Tial ni alvokas vin mem kaj viajn tauxgajn konatojn, disponigi
vin por kontribui al iu el la jen menciotaj projektoj.

Kvazauxlernejo Tibor Sekelj

Kiel multaj el vi jam scias, tio estas la interreta sxelo de t.n. Projekto
Interkulturo, lancxita en 1998. Nun kelkdek lernejaj klasoj aux grupoj el
pluraj landoj aperas en tiu pagxaro kaj ekster gxi lernas Esperanton kun
interkultur-eduka celo. Kelkaj el ili kunlaboras inter si aux ecx fizike
renkontigxas en iuj euxropaj regionoj. La ideo montrigxis tauxga, sed gxi
ja bezonas plurdirektajn evoluigojn, kiujn ni estas tradukantaj en
konkretajn projektojn:
- pli bona flegado de la korespondado de la klasoj kun la mastruma centro;
- rearangxo de la komputilreta programaro, precipe por ebligi al la
  lernantoj mem enmeti materialojn kaj sxangxi siajn klasajn retpagxojn;
- teknologia helpo al la klasoj, kiuj an-koraux
- ne disponas pri kontentiga retaliro;
- publikigado de ia novajxbulteno pri la Projekto IK;
- krome ni lancxos pedagogi-sciencan esploron pri nia Interkultura
  eduksistemo. Kunlaborado kun UNESKO

Kun tiu grandskala kaj malsimpla organizego, ni planas rilati diversnivele:
- ni kampanjos cxe Unesko-lernejoj de kelkaj elektitaj landoj, kie la loka
  movado kapablos inde "rikolti la fruktojn";
- ni proponos al la Landaj Sekcioj partopreni en la Unesko-programoj, kiaj
  "Manifesto 2000 - Por kulturo de paco kaj senperforto" (laux la ekzemplo
  de nia franca sekcio GEE);
- niaj oficialaj reprezentantoj cxe monda Unesko, kunlabore kun la
  reprezentantoj de UEA, rilatos kun la pintaj oficuloj kaj konferencoj.

Esperanto universitate

Ni estas arangxantaj esploron pri la statuso de nia lingvo en la
universitatnivelaj instruejoj, kaj aparte pri la interlingvikaj esploroj
kaj disertajxoj. Samtempe (aux poste) ni intencas evoluigi niajn rilatojn
kun AIS kaj fakprofesiaj asocioj.

edukado.net kaj E@forigu.I

Edukado.net estas jam parte funkcianta interreta medio, kiu celas liveri
utilajxojn por Esperanto-instruantoj. Gxi estas subtenata de ESF
(Esperantic Study Foundation), kun kiu ILEI estas traktanta por pli
gxenerala kunlaborado en la kampo de esperantologiaj sciencesploroj. La
unua produkto de Edukado.net estas la lernolibra katalogo, rete konsultebla
kaj komentebla.

E@forigu.I estas serio da bonkvalitaj seminarioj, arangxataj de TEJO, por trejni
siajn anojn pri la aplikoj de Esperanto en la reto, kaj male de retaj
rimedoj en la Esperanta agado. Kun TEJO ekis kunlaborado en tiuj kampoj,
kiun ni volas pliampleksigi ankaux al aliaj niaj projektoj, kiel la
Kvazauxa Lernejo "Sekelj", aux la tele-trejnado de E"instruontoj cxe:
http://www.ikso.net.

Ceterajxoj

Krom la menciitaj kvar plej grandaj projektoj, ILEI planas plurajn aliajn
iniciatojn grandajn kaj malgrandajn, tujajn aux fortempajn, inter kiuj
menciindas, ekzemple, la kunordigo de E-instruprogramoj kun la ekzamenaj
sistemoj (naci- kaj internaci-skale), la kunlaborado kun TEJO pri trejnado
de aktivuloj pri lingva instruado kaj interkultura edukado, kontribuado al
la UEA-kampanjo Savu esperantajxojn sur la tereno de dokumentado pri la
historio de Esperanto-lernado kaj de terminika esplorado.

Mauxro La Torre
Rete: m.latorre@forigu.uniroma3.it

***************************************************************************

RADIO
/////

Esperanto denove gajnis cxe ROI
===============================

Ankaux cxi jare oni kalkulis korespondan statistikon de la pasinta jaro cxe
Radio Auxstria Internacia, ROI. Laux la fresxaj statistikajxoj de ROI
denove Esperanto-redakcio ricevis la plej multajn korespondajxojn:
leterojn, retmesagxojn.

En 2001 ROI ricevis 32 454 leterojn, el tiuj Esperanto-redakcio ricevis 19
155 korespondajxojn. La ordo de aliaj redakcioj estas: germana (6 452),
angla (3 382), franca (1 179), araba (1 153), hispana (1 133).

En 2001 Esperanto-redakcio de ROI ricevis preskaux 3 000 leterojn pli ol en
2000. Dum tio tempo la suma nombro de ricevitaj korespondajxoj falis de 33
309 (2000) al 32 454 (2001).

Esperanto-Redakcio
de Radio Auxstria Internacia

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis artikolo de Renato Corsetti en "The Jakarta Post" la 22-an de marto
2002 pri lingva malegaleco kaj Esperanto. La gazeto estas unu el la plej
influenhavaj gazetoj en Indonezio.
* * *
Angla kantistino, Daphne Lawless enmetos du Esperantlingvajn kantojn por
sia aperonta, nova kompaktdisko "Undinal songs". Pliaj informoj haveblas
cxe: http://www.randomstatic.net/lawless/discography/undinalsongs.html .
* * *
La 16-an de marto SAT-Amikaro inauxguris novan sidejon cxe 134, boulevard
Vincent Auriol, Paris 13eme - per malferma tago inter 10-18 horoj. Pliaj
informoj cxe http://www.esperanto-sat.info.
* * *
Estas abonebla la E-revueto "Babila Turo", provnumero senpage. Abonantoj
kaj perantoj estas sercxataj! Informoj cxe: Sergeo Shmatkov, pr. Mira
23-12, UA-340015 Donecko, Ukrainio, rete: esperanto@forigu.solar.gorlovka.net.
* * *
La estraro de Itala Instituto de Esperanto decidis starigi Katedron de
Esperanto en la urbo Brescia. La Katedro rajtas arangxi kursojn por
komencantoj, por progresintoj kaj por instruontoj. Informoj cxe: Bresxa
Esperanto-Grupo, via Crocifissa di Rosa 63, IT-25128 Brescia, Italio, rete:
esperanto.brescia@forigu.libero.it.
* * *
La 23-an de marto la aligx-nombro de la koresponda kurso fare de E-Societo
en Numazu, Japanio, atingis 800!
* * *
Auxtonoma Registaro de Katalunio eldonis turisman brusxuron, 16 pagxa,
granda formato, 45x30, bele ilustrita en kvin lingvoj, inter ili Esperanto.
Senpaga ekzemplero peteblas cxe: S-ino Cap de Seccio de Publicacions,
Direccio General de Turisme, Generalitata de Catalunya, ES-08080 Barcelona,
Hispanio, rete: mllanos@forigu.correu.gencat.es.
* * *
Esperanto kurso komencigxis en la Universitato de Udine, Italio la 10-an de
aprilo, cxe Lingvistika kaj Son-Vida Centro de la Fakultato pri Fremdaj
Lingvoj kaj Literaturoj. La arangxon organizas "Nova Espero Friuli".
* * *
Okazis denove Euroscola-sesio en Strasburgo la 17-an de marto. Oni dauxre
sercxas kunlaborantojn al la projekto, pliaj informoj en Eventoj n-ro 199,
210, 211, 215.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Antaux ne longe atingis la redakcion la malgxojiga informo, ke Adalberto
Hulesx, poeto, la auxtoro interalie de la volumo "Katoj kaj cxevaloj",
kuntradukinto de la porinfana volumo "Hundbazaro", majstra interpretinto
ekzemple de la hungara auxtoro Sandor Weores, multfoja kontribuinto de la
revuo "Hungara Vivo" estas mortinta.
* * *
56 jaragxa hungara virino dezirus gastigi geesperantistojn en la propra
apartamento kaj en propra gxardena domo. (simile al Pasporta Servo) La
logxado estas senkosta, ecx oni povas mangxi kontraux tre malalta prezo. La
logxejo situas apud turisme fame regiono, lago Balaton, en Hungario. Pliaj
informoj cxe: Eva, Gallai Zoltanne, Szondi u. 8 HU-7400 Kaposvar, Hungario,
rete: gallai@forigu.freeweb.hu.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

36 j. sinjoro. Interesoj: vojagxi, cxeesti kongresojn. Adreso: Mohammad S.
H. Nasir, 482 Barking Road, East Ham, London E6 2LT U.K. Britio, rete:
msnasir.signfit@forigu.virgin.net.
* * *
37 j. bona parolanto de Esperanto. Interesoj: paco, esoterismo,
gnoztikismo, naturkuracado kaj amikeco. Adreso: Ramon Perez Moya, Apartado
Postal 23, CU-53100 Ranchuelo. VCL, Kubo, rete:
elrond@forigu.sociales.uclv.edu.cu.
* * *
34 j. frauxlino, komencanto. Interesoj: posxtkartoj, spiritismaj libroj.
Adreso: Solange Nobrega, Rua Domingos Amado 3441, Candelaria, BR-59065.470
Natal, RN Brazilio, rete: solange333@forigu.bol.com.br.
* * *
37 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: kristanismo, biciklado, radio, kaj
lerni pri aliaj kulturoj. Adreso: Stephen C. Bond, 216 Whitelaw Avenue Wood
River IL-62095 Usono, rete: stefn777@forigu.juno.com.
* * *
36 j. f-ino. Adreso: Surur H. Tehrani, No: 123, kh: Hengam, Resalat,
IR-16816 Tehran, Irano.
* * *
Jugxisto. Adreso: Jose Angel Mandujano, Luis Kuhne 56-602, Col. Las
Aguilas, Del. Alvaro Obregon, CP 3110, Mexico DF, Meksikio.
* * *
22 j. studento de medicina universitato. Adreso: Aleksandr Hajmikov, rete:
asd_094@forigu.ukr.net

***************************************************************************

INTERESE
////////

Tradukistoj en alia Monterrey
=============================

Se UN luktos kontraux la malricxajxo en la mondo per la sama maniero kiel
gxi organizas siajn konferencojn, la mizero en la mondo havos longan vivon.
Kiam la aviadilo alproksimigxis al Monterrey, germanaj tradukistoj dungitaj
de UN miris pri la geometria simetrieco kaj pri la moderna aspekto de la
urbo. Kiam la aviadilo surterigxis ili konstatis ke ili alvenis en ne trafa
urbo. Pro eraro en komunikado, la germana piloto flugis al Monterrey en
Kalifornio kiu situas 2300 kilometrojn for de la meksika Monterrey kie
okazis la kunsido de UN pri financado kontraux subdisvolvigxo. Pro la
konfuzo, la ministraj diskutoj okazis sen tradukistoj en la unuaj tagoj de
la konferenco. Gxenerale la manko de tradukistoj ne estus tiel malbona cxar
la ambasadoroj de UN parolas la anglan malgraux la forta prononc-maniero.

Aliflanke, la son-sistemo ankaux paneis. Mikrofonoj ne bone funkciis kaj
pro tio ke la cxambroj estas tre grandaj (300 kvadrataj metroj) neniu
komprenis bone la prelegojn.

Pri la problemo de la tradukistoj, la motivo estis miskompreno de turisma
agentejo kiu faris konfuzon inter la du urboj. (Ja oni ankaux ne bone konas
geografion.)

En la Hoteloj alia problemo: oni ne faris rezervojn al 100 delegitoj kiuj
ne havis lokon por dormi. Jen la malbenajxo de la Turo de Babelo.

Johano

***************************************************************************

Salato "Zamenhof" kaj sauxco "Interna ideo"
===========================================

Komence de somero Timur Golubencev, logxanta en Moskvo, subite trovis
unikan laboroferton - li igxis la cxefkuiristo de unu el la rapidmangxaj
kafejoj. Por li tio estis nova profesio - ja kvankam li mem bonege kuiris,
li neniam laboris kiel kuiristo kaj nur jxus finis iun dusemajnan kurson
pri kafeja kuirarto.

Tamen jen li igxis ne nur kuiristo, sed ecx la sola, do, la cxefa kuiristo!
Kaj devis mem elpensi la menuon kaj gxin realigi!

Timur aliris al la afero kreeme kaj elpensis ne nur la menuon, sed ankaux
la interesajn kaj allogajn titolojn por la pladoj. Kaj tiel en la menuo de
periferia moskva mangxejeto aperis salato "Zamenhof", sauxco "Interna ideo"
kaj kelkaj aliaj E"lingvaj pladoj.

Tio dauxris nelonge, nun Timur laboras jam en alia, pli altnivela, kafejo
kaj ne plu estas cxefkuiristo. Sed en la antauxa kafejo, almenaux komence
(poste li ne vizitis) oni konservis la samajn pladtitolojn.

Andrej
Rete: andreo@forigu.mailru.com

***************************************************************************

Bonvolu ridi!
=============

Se vi volas forpeli frenezulon kurante tra la vojo, bonvolu ne esti nuda.
Se ne, popolo vin taksos pli freneza ol tiu kiun vi forpelas.

Se vi preferas promeni kun timiga serpento, bonvulo ne eniri kun gxi en la
auxtobuson. Se jes, cxiuj veturantoj forkuros eksteren, kune kun la
sxoforo.

Se vi deziras grimpi altegan arbon, bonvolu lasi la ostojn sur tere, por ke
se vi falus, viaj ostoj ne rompigxu.

Se vi (gesinjoroj) deziras vin bani nudaj sur la plagxo, bonvolu lasi viajn
okulojn cxe la bordo; se ne, vi hontos pro reciprokaj admirobservoj.

Se vi deziras konstrui domon, bonvolu plani laux viaj eblecoj por ke vi
finu vian konstruadon.

Se ne, la birdoj kiuj kutime faras komplete siajn nestojn sen majstro-
helpo, diros: "ni estas pli sagxaj ol tiu homo".

Kiam vi tro pregxas, bonvolu ne provoki la diablon. Se ne, vi malserenigos
la mondon per teroraj diabloreagoj.

Dialundama Michel
Rete: ker@forigu.mail.aton.cd

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 227, 2 / marto-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: oficejo@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************