Eventoj n-ro 226, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - La unuaj vortoj en la 11-a jaro

Faka aplikado: - Esperanto Jura Asocio

Kontakto sercxata: - Ni sercxas kunlaborantojn!

Arangxoj: - Publika letero de Germana E-Junularo al TEJO
          - Kio pli utilas?
          - Reagas la TEJO-prezidanto...
          - Euxropo-kurso en Esperanto

Movado: - Jam pli ol 1000 ZEO-j
        - P.I.V. sur kompaktdisko
        - Esperanto-domo en Budapesxto
        - Esperanto en la telefonlibro!
        - Pli ol 4 milionoj da homoj auxdis pri Esperanto
        - Esperantlingva telefonkarto!
        - Strategia forumo
        - Nobel-premiita esperantisto!
        - Simboliko de la internacia lingvo

Instruado, ILEI: - Kontakto inter ILEI kaj Eventoj

Radio: - Esperanto-radio elsendoj en via urbo?

Libroj: - Platono esperantigita

Kulturo: - Premiero de Esperanto-muzikalo!

Interese: - Cxu UNo tamen parolu Esperanton? - Superlingvo
          - Lernado

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

La unuaj vortoj en la 11-a jaro
===============================

La unua numero estas iom alienhava, ol kutime ni planas gxin. Tiu cxi
numero estas kompilajxo de interesaj artikoloj, aperintaj en la unuaj 10
jaroj. Versxajne ne cxiuj artikoloj estas la plej fresxaj, kelkaj povas
esti suficxe aktualaj.

Ni dauxre atendas viajn sciigojn, informojn pri diversaj eventoj, por
publikigi ilin en Eventoj.

Axel Orszag-Krysz

La unuaj vortoj

" ... kaj kiel utiligi nian lingvoscion de Esperanto?" Versxajne tiu
demando estas la plej ofta frazo, kion eldiras la jxusaj kursfinintoj.
Kvankam estas centoj da ebloj, por scii pri ili, kaj utiligi ilin esence
gravaj estas la informoj.

La ideo "kiel eble plej ofta gazeto" ne estas io nova afero. Estis tiaj
klopodoj de Teo Jung, provis gxin Eckhard Bick per la Semajna Bulteno, kaj
eksperimentis pri gxi antaux kelkaj jaroj ankaux Budapesxta Informilo.

Nun post la revolucioj en Orienta Euxropo ni havas historian momenton. En
tiu regiono trovigxas la plej multmembraj landaj esperanto-asocioj - tamen
malgraux la aperritmo de la unuopaj revuoj pli kaj pli maloftas aux ecx
tute cxesigxas.

Eventoj estas en unika situacio. Post plurjara preparlaboro ni havas unikan
datumbazon de esperantistaj adresoj, havas la kapitalon, la komputteknikon,
havas merkatikajn fakulojn, relative favorajn ekonomikajn cirkonstancojn, -
kaj havas teamon de spertaj esperantistoj, surbaze de kio ni decidis lancxi
la novan gazeton. Kvankam ni startas per 8 pagxoj dusemajne, ni havas
realan planon altigi gxin. La pagxonombro dependas nure de la nombro de
abonantoj.

Pro la geografiaj distancoj, pro la orient"euxrope draste altigxintaj
vojagxkostoj, por plejmulto de esperanto-parolantoj restis la perposxta
maniero teni la kontakton kun la movado. Samtempe, cxefe dum la lastaj dek
jaroj post la Rauxma deklaracio, plejmulto de novaj kursanoj lernas la
lingvon por poste iel utiligi gxin en la praktiko. Ni ja volas helpi en
tio, volas prezenti la diversajn eblecojn - kaj ni konscias, ke preskaux
senescepte ili estas ligitaj al la t.n. movado.

Eluzante la dusemajnan aperritmon ni volas publikigi aktualajn informojn
pri renkontigxoj, kongresoj, pri diversaj esperantaj eventoj, kaj Eventoj
staros ankaux je via dispono. Aliflanke ni cxerpos multajn informojn el la
aliaj (pli ol 120) aperantaj revuoj, bultenoj, kaj intencas represi la plej
interesajn artikolojn el ili.

Ni ne volas esti cxio. Ni ne volas esti beletra, faka, scienca ktp. revuo,
sed male, ni volas helpi al la legantoj, kiel trovi la beletrajn kaj fakajn
eldonajxojn, kaj kiel utiligi la fakajn asociojn.

Por kiu ni faras Eventoj-n? Ni celas cxefe tiujn homojn, kiuj iam ellernis
esperanton, sxatas gxin, sed ne havas la eblon (monon, tempon, energion
ktp.) cxiujareviziti 5-6 diversajn arangxojn. Ni sxatus ligi kompreneble al
la movado ankaux la jxusajn kursfinintojn.

La unua numero estas iom alienhava, ol kutime ni planas gxin. Tiu cxi
numero estas sendita al cx. 20 mil adresoj dise en la mondo. Ni scias, ke
nur malgranda parto abonos la gazeton tuj, sed ni volis ke la materialoj
estu utiligeblaj por kiel eble plej multaj.

Do, ni komencis. Ni atendas viajn sciigojn, informojn pri diversaj eventoj,
por publikigi gxin en Eventoj.

Starante je via servo
Szilvasi Laszlo

el Eventoj n-ro 001, 1/marto 1992

***************************************************************************

                               E v e n t o j

                                  11 jaroj
                                225 numeroj
                                1800 pagxoj
                            11 329 400 literoj!

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto Jura Asocio
=====================

Jxus aperis la unua bulteno de tiu nova asocio, naskigxinta en 1991, post
kelkjara vakuo en la esperantaj juraj medioj. Ni memoru, ke en 1987
malaperis IEAJ (Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj), kiun multjare
prezidis la altranga esperantisto D-ro Ivo Lapenna. La unua jarkunveno de
la Esperanta Jura Asocio (E.J.A) okazis sub la gvidado de s-ro Ian Jackson
nome de provizora gvidantaro la 2-an de auxgusto de 1991 kadre de la 76-a
UK (en Bergeno).

En tiu kunsido oni elektis la jenan estraron por la oficado en 1991-94:
Prezidanto: M. Rafaela Uruena (Hispanio) Sekretario: Ian Jackson (Britio)
Vocxdonanto: Povilas Jegorovas (Litovio) Vocxdonanto: Gianfranco Polerani
(Italio). La statuto antauxvidas kvinpersonan estraron, do vakas unu loko.
La farendaj taskoj estas multaj kaj diversaj: laborgrupoj por studi fakajn
temojn, anglajura terminaro (jam prizorgata de Ian Jackson), terminologio,
ktp... Iom post iom ni klopodas plenumi cxiujn.

La Esperanta Jura Asocio intencas baldaux farigxi faka asocio de UEA, kiel
multaj aliaj en la sino de la Universala Esperanto-Asocio.

Cxar laux la nova statuto rajtas membrigxi ne nur juristoj, sed ankaux
studentoj pri juro, do krom la sinanonco de advokatoj, juristoj ktp. estas
atendataj ankaux la studentoj pri juro. Viajn leterojn atendas, kaj volonte
donas pliajn informojn:

D-ino M. Rafaela Uruena,
Av. Ramony Cajal 12, 2&-C, ES-47011 Valladolid, Hispanio.
el Boletin de HEF, n-ro 306, 1992.

el Eventoj N-ro 022, 1/januaro 1993

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Ni sercxas kunlaborantojn!
==========================

La artikolo aperis en Eventoj N-ro 026, 2/marto 1993. La enhavo estas
dauxre aktuala!

Jam gxis nun ni volis prezenti nian movadon de multaj flankoj, sed certe ni
havas ankoraux multajn mankojn. Por plibonigi la gazeton ni volonte havus
vian kontribuon, do ni sercxas konstantajn kunlaborantojn, regulajn
korespondantojn, kiuj helpus en la kompilo de la gazeto en la sekvaj
terenoj:

Raportoj

Pri la agado de lokaj/landaj asocioj kompetentas ties aktivuloj. Por
diskonigi eventojn aux la funkciadon de iu organizo, ni volonte akceptus
viajn raportojn, informojn. (Cxu veras, ke la movado ne disfalis en
Bulgario, Hungario, Polio? Cxu vera ELNA estas la plej bone funkcianta
Landa Asocio?... ktp.)

Lokaj bultenoj, revuoj

Nia datumbazo enhavas informojn pri 128 e-periodajxoj, sed laux la
gxisnunaj spertoj la nombron de ekzistantaj bultenoj, periodajxoj ni taksas
cx. 3-4-oblo de tio. En ili aperas multaj interesaj artikoloj, sed pro la
limigita eldonkvanto kaj loka distribuo tiuj artikoloj ne atingas la
internacian publikon. Sendu viajn lokajn, regionajn bultenojn al ni, ke ni
povu eventuale cxerpi el ili!

Aplikado

Multaj homoj jam uzas aux pretas uzi e-on. Se vi ekhavas tiuteman informon
(laboreja uzo, ekstermovada apliko, agado de fakaj rondoj, asocioj) - faru
informan artikolon. Por ke gxi estu konata ankaux por aliaj. Ofte okazas,
ke Vi "auxdos nur ion" - kaj Vi devos gxin postcxasi la aferon por scii pri
gxi pli detale.

Artikoloj

Se vi legas iun interesan artikolon, kio iel rilatas al nia profilo, sendu
kopion al ni. Krom la gxeneralaj temoj aparte interesus nin la bazaj,
resumaj informoj pri iu organizo, artikoloj pri historio de nia komunumo,
mallongaj materialoj por la rubriko "Kulturo", intervjuoj kun internacie
konataj esperantistoj, - kaj interesajxoj, kiuj havas ligon al esperanto!

Kiel fari?

Cxe sendotaj materialoj bv. atenti, ke ili estu interesaj por internacia
legantaro. Konsideru la kutiman amplekson (!!!) por unuopaj artikoloj, kaj
la neuxtralan, informan stilon! Ne forgesu nepre aldoni kontakt-adreson, la
fonton de informoj, kaj ilustrajxojn (prefere nigra-blankajn). Se eble,
klopodu redakti la sendotan materialon, tio ja multege plirapidigas la
aperon! (Ni jam ricevis 20 pagxan "koncizan" artikolon, el kio ni devis
fari unukolumnan...) Vi sciu, ke 1 tajpita pagxo egalas al 1 kolumna
artikolo!

Ni tre gxojus, se ni povus saluti vin inter niaj regulaj kunlaborantoj,
korespondantoj, ja ni volas, ke EVENTOJ estu tia, kia la legantoj sxatas
gxin!

Szilvasi Laszlo

el Eventoj n-ro 026, 2/marto 1993

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Publika letero de Germana E-Junularo al TEJO
============================================

Post plurjara sveniga altigxo de la IJK"kotizoj oni evidente cxi-jare
perdis la lastajn skrupulojn. La kotizoj por IJK Leuven transiras cxiajn
raciajn limojn: jam la meza kotizo havas la nekredeblan altecon de 290
guldenoj, pliagxuloj ne eluzantaj la plej fruan aligxperiodon facile pagas
preskaux 400 guldenojn (prezo, por kiu eblas jam ricevi kompletan
unusemajnan restadon en diversaj feriaj lokoj en- kaj eksterlande,
inkluzive vojagxon).

La kongreso do montrigxas pura kapitalismajxo por monhavantoj (kaj
funkciuloj) kaj per tio perdas cxian valoron por nia laboro. Ni decidis
cxi-jare finfine serioze reagi.

Germana E-Junularo, GEJ plurfoje avertis TEJO-n pri la konsekvencoj de tia
kotiz-politiko, bedauxrinde sen iaj rezultoj. Evidente belaj vortoj neniel
efikas. Sciu do, ke Germana Esperanto-Junularo cxi-jare rifuzas cxian
kunlaboron pri la kongreso, konkrete:
- Ni rifuzas dissendi invitilojn /aligxilojn pri la kongreso al niaj membroj.
- Kontraste al antauxaj jaroj ni cxi-jare ne subvencios niajn membrojn, kiuj
  partoprenos la kongreson, sed uzos la subvenciojn por pli indaj arangxoj.
- Ni informos niajn membrojn nur en la supre skizita senco.

Se la IJK-kotizpolitiko ne konsiderinde sxangxigxos en postaj jaroj, ni ne
hezitos apliki pli drastajn metodojn.

Laux estrara decido en Dummerlohausen, 14.08.1981.
Ursula Felholter kaj Franz Kruse

Rim: Ne miskomprenu la aferon, la supraletero aperis en GEJ-gazeto n-ro
5/81. La averagxa kotizo de IJK-95 en Leningrad/Peterburg estas 266+7
guldenoj por B-landoj kaj 357+15 (!!!) guldenoj por A-landanoj. En la
kotiztabelo sengxene paradas ankaux cifero de 470 guldena
partoprenkotizo... Cxu estas iu, kiu kuragxas finpensi kien kondukos tiu
vojo?... La red.

el Eventoj n-ro 070, 2/januaro 1995

***************************************************************************

Kio pli utilas?
===============

Respondo de Amri Wandel, la tiama prezidanto de TEJO al la publika letero
de GEJ kontraux la alteco de IJK"kotizoj (vidu en la antauxa numero)

... La kauxzo de la kruta plialtigxo de la kotizoj dum la lastaj jaroj ne
estas sxangxemo aux provizoreco de TEJO-funkciuloj, sed la cxiujara
sxangxigxo de la LKK kaj de lokaj kondicxoj. ... Kaj fine, estas
bedauxrinda sed konata fakto, ke foje batado surtablen utilas pli ol
mallauxta parolo. En tiu signifo via letero versxajne atingis sian celon:
dum jaroj GEJ parolis senrezulte, kaj vidu la reagojn post tiu letero...

Rim. Ne miskomprenu, tiu cxi letero aperis en GEJ-gazeto n-ro 6/1981 kaj
havis nenian rilaton al la cxi-jara IJK en Peterburg/Leningrad. La red.

el Eventoj n-ro 071, 1/februaro 1995

***************************************************************************

Reagas la TEJO-prezidanto...
============================

De la Landaj Sekcioj, kiuj kunvenis en MEJK en oktobro a94, venis kritiko,
ke la TEJO-estraro ignoras la komitatan decidon de 1993, ke la IJK-kotizo
por B-landanoj ne superu la duonon de la kotizo por A-landanoj. Estas vere,
ke la Estraro konscie ne devigis tiun regulon al la LKK de la IJK en Sankt-
Peterburgo, pro la jenaj konsideroj: Necesas konscii, kiom malfacile estas
fari bugxeton por niaj kongresoj, kiuj tradicie diferencigas laux agxo kaj
aligxdato: plipagantoj subvenciu malplipagantojn. Spertoj montras, ke
kutime oni venas al ekvilibro, se la realaj kostoj de la partopreno en la
kvadrato por "dua agxkategorio / dua aligxkategorio". Diferencigo inter A-
kaj B-landanoj tamen aldonas komplikajxon, cxar necesas precize taksi, kiom
da A"landanoj devas subvencii kiom da B-landanojn.

Reagas la TEJO-prezidanto...

En tia situacio malplialtigo de la B-kotizoj certe venigus pli da B-
landanoj, sed tion devus kompensi la pli altaj A-kotizoj de (versxajne)
malpli da A-landanoj... Tion taksi estas malfacila kaj riska afero, cxar
kvindeko pli da B"landaj partoprenantoj ol planite povas jam signifi
seriozan deficiton. Tre mankas spertoj pri tia planado!

Pro cxio cxi ni ne povas postuli de la LKK, ke gxi plenumu la 50 %-an
regulon kaj samtempe ke gxi faru fidindan bugxeton laux siaj plej sagxaj
pritaksoj. La 50 %-a regulo tamen estas dauxre alstrebenda, kaj ni povas
diri, ke la LKK de Sankt-Peterburgo jam faris grandan pasxon en la gxusta
direkto.

Laste: cxiuj certe volonte vidus malpli altajn kostojn en la lando de
venonta IJK. Tamen la kialo por kongresi en Rusio ne estis gxia
malmultekosteco, sed gxuste: "kongresi en Rusio", unuafoje en la historio
de TEJO. Ni sincere esperas, ke multaj iel sukcesos kunfesti tiun okazon.

Saskia Idzerda prez. kaj Jelena Lebedeva estrarano de TEJO

el TEJO-Tutmonde, marto 1995

Rim.:
1. Almenaux la prezidanto devus kompreni kaj konscii, ke la Estraro NE
   RAJTAS agi kontraux la Komitata decido.
2. Tute ne temas pri "kiu subvencios kiun", sed pri pli proporcia
   sxargxoportado.
3. Maldece estas nebuligi la aferon pri "kalkulaj malfacilajxoj". Multaj
   organizantoj (ekz. de IS, IJS, IJF) ja tamen kapablas kalkuli, kaj estas
   multjaraj spertoj pri tio.
4. Cxu estos lauxstatuta tiu novelektota estraro, kies elekton - pro
   kontrauxstatuta ago de la estraro - ne povos partopreni multaj komitatanoj
   el B-landoj?
6. TEJO ankoraux ne kongresis en amaso de landoj... - La red.

el Eventoj n-ro 075, 1/aprilo 1995

En la kotizoj de la IJK-1999 en Veszprem, Hungario LKK tamen aplikis la
vraca-an principon. Rezulto: pli ol 500partoprenantoj!! - ndlr.

***************************************************************************

Euxropo-kurso en esperanto
==========================

En Popola Altlernejo de Karlskoga, Svedio inter 23.08.1993 kaj 13.05.1994
okazos interesa kurso. Dum gxi la studantoj lernos pri Euxropo -
idehistorie, historie, politike, etnologie ktp. - en tri lingvoj: la sveda,
angla kaj esperanto.

La kurso komencigxos (koncerne esperanton) per tre intensa lingvo-kurso,
por ke la lernantoj povu poste almenaux legi gazetojn. Cetere, la
organizantoj sxatus kolekti por la lernantoj diversajn gazetartikolojn -
novajn kaj malnovajn - pri Euxropo, esperantlingve. Jam aligxis junaj
gestudantoj (plejparte 18 gxis 22-jaraj). Do, ili uzos e-on ne nur kiel
komunikilon, sed kiel scioperilon.

En la Altlernejo ekde 1988 regule okazas diversgradaj 8-semajnaj kursoj de
esperanto kiujn povas partopreni ankaux eksterlandanoj. Tio vekis tian
intereson kaj komprenon pri la internacia lingvo cxe la estraro, ke la
lasta decidis konsideri gxin esti inda por la prieuxropa kurso. Mi esperas,
ke ankaux la legantoj de Eventoj kontentos pri la ideo kaj ecx kontribuos
per artikoloj, opinioj, spertoj, travivajxoj pri Euxropo!

Lars Forsman
Pk. 192, S-69124 Karlskoga, Svedio

el Eventoj n-ro 032, 2/junio 1993

***************************************************************************

MOVADO
//////

Jam pli ol 1000 ZEO-oj!
=======================

La komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j), Hugo
Rollinger, registris jam 1030 tiajn objektojn en la mondo. La dokumentaro
pri ili baldaux aperos cxe UEA.

Versxajne restos tamen iuj malnovaj ZEO-j preteratentitaj. Ekzemple, la
komisiito nur jxus informigxis pri "Esperanto Terrace" en Kembrigxo,
kvankam la objekto mem ekzistas jam de 1907, kiam okazis la UK en
Kembrigxo. Lokaj esperantistoj sciis pri gxi, sed ne informis la UEA-
komisiiton gxis antaux nelonge.

Kiam la Dokumentaro estos preta, gxi estos utila rimedo por helpi pri la
kreado de novaj ZEO-oj. Ja estus pli facile persvadi al la koncerna
instanco konsideri la nomon "Esperanto" por nova strato, se oni povus
montri al multaj aliaj stratoj kun tiu nomo, cxie en la mondo.

Bedauxrinde "Esperanto Terrace" ne estas parto de ies adreso; Gxi estas la
nomo de bloko el 12 domoj, kies adresoj estas Church End 172-194. Tamen
krom sur sxtonplato en la muro kun la skribajxo "ESPERANTO TERRACE 1907" la
nomo aperas ankaux en dokumento anoncanta la auxkcion de tiuj domoj en
1937.

Edmund Grimley Evans
Rete: etg10@forigu.cam.ac.uk

el Eventoj n-ro 106, 2/julio 1996

***************************************************************************

P.I.V. sur kompaktdisko
=======================

Sekve al la evoluo, ni decidis pristudi la eblecojn pri la eldono de ne nur
libroforma sed ankaux elektronika P.I.V. en la formo de codoromo. Por
pristudi diversajn eblecojn kaj kontakti kun diversaj fakuloj estas
taskigita:

Floreal Gabalda
Rete: FlorealGab@forigu.aol.com

el Eventoj n-ro 145

***************************************************************************

Esperanto-Domo en Budapesxto
============================

Esperantistoj jen akiras, jen perdas sian rezidejon. Tio estas normala
procezo, ja nenio eternas sub la luno, sed malbonas, kiam la perdoj okazas,
kaj la akiroj ne... Tamen nun oni povas gxoji: en Budapesxto, unu el la
malnovaj cxefurboj de Esperantujo, aperas nova esperantista domo!

La jxus acxetita Esperanto-domo trovigxas je 400 metroj (du haltejoj per la
auxtobusoj 82 aux 82/A) de la metrostacio Kobanya-Kispest cxe la adreso:
Budapest, distrikto XIX, strato Leiningen 4.

En gxi estos sidejo por kelkaj organizoj: redakcio de EVENTOJ, Kultura
Esperanto-Asocio, eldonejo LINGVO-Studio... La celo estas, ke cxiu persono,
kiu volas fari ion por Esperanto, havu la eblecon uzi la necesajn modernajn
laborilojn: komputilojn, printilojn, faksilon, datumbazojn ktp.

Oni povas veni kun sia propra konkreta programo aux laborplano, aux helpi
al tiuj, kiuj jam faras iun laboron. Do la ejo funkcios kiel labora centro,
- sed ne kiel babila klubejo, kaj ne kiel turisma tranoktejo!

La domo mem estas iu malnova konstruajxo, postulanta renovigon, modernigon.
Post tio en gxi trovigxos 1 pli kaj 1 malpli grandaj laborcxambroj kun la
necesaj aliaj ejoj - kaj la tuto staros je la dispono de esperantistoj!

La ejo tauxgos por laborkunvenoj, kursoj, negrandaj seminarioj kaj similaj
arangxoj. Ne temas pri amasaj renkontigxoj, artaj prezentoj ks., por tio la
domo ne suficxe grandas, sed gxi povas esti tauxga stabejo, "cerba centro"
por la movado, stagxado kaj trejnado de aktivuloj. La Domo funkcios ankaux
kiel publika "gazet-legejo", - do la ricevitaj de ni cx. 100 diversaj E-
gazetoj staros je la dispono de interesigxantoj.

Ni esperas, ke tiu cxi laborejo estas necesa ne nur por pli oportune fari
Eventojn, sed efikos pozitive al la hungara kaj internacia E-movado.

La domo-acxeton financis cxefe LINGVO-Studio. Sed la disponebla kapitalo
suficxis nur por la acxeto mem, kaj restis tre malmulto por la necesa
renovigo, interna arangxado. Se vi volas helpi en gxi, viaj kontribuoj
estas tre bonvenaj (hungaroj al la Fondajxo Esperanto, aliaj al la UEA-
kodo: ELLS-S, aux al niaj landaj kotizperantoj, cxe kiu vi abonis la
gazeton) - kion ni tre dankas.

Bonvenon al la nova esperantista hejmo-laborejo, Budapesxta Esperanto-
Domo!

Laszlo Szilvasi

el Eventoj n-ro 053, 1/majo 1994

***************************************************************************

Esperanto en la telefonlibro!
=============================

La cxi-jara telefonlibro (registra libro kun mono, adreso, telefon- kaj
telefaksnumero) de budapesxtaj abonantoj enhavas gxeneralajn informojn pri
la telefon-uzo en Hungario en la angla, germana, franca, rusa kaj ankaux
esperanto lingvoj! (Cxu tio signifas, ke la posxto konsideras tiujn la plej
gravaj lingvoj?) La telefonlibro havas 1584 pagxojn, la esperantlingvaj
klarigoj troveblas sur la p. 30.

La telefona sistemo, la internaj diversaj tonoj, ktp. varias de lando al
lando, do por eksterlandanoj fakte povas esti utilaj la koncernaj klarigoj.

Por ke la esperanta teksto ne estu nur unujara eksperimento, estas necesaj
reagoj dankesprimoj kaj eventualaj lauxdoj direktitaj al la merkatika
direktoro de la telefona kompanio:

Magyar Telefonkonyv-kiado Tarsasag
Pk. 86, HU-1506 Budapest, Hungario

el Eventoj, n-ro 004 (2/aprilo 1992)

La Esperanta teksto ne estis nur unujara eksperimento, oni povus anonci -
kaj ecx anoncis - pri la sama afero gxis nun en preskaux cxiuj jaroj. -
ndlr.

***************************************************************************

Pli ol 4 milionoj da homoj auxdis pri Esperanto
===============================================

La cxi jara ago-tago en Budapesxto pasis kun granda sukceso! Pri agado de
esperantistoj, pri iliaj postuloj raportis la centraj televido, radioj kaj
multaj gazetoj.

La kampanjon kunorganizis pluraj hungaraj e"societoj. Celo da la kampanjo
estis kapti la atenton de amaskomunikiloj, kaj turni ilian atenton al la
lingvaj problemoj.

Dum 10 tagoj antaux la Ago-Tago cxiutage (!) estis senditaj telefakse aux
perletere diversaj materialoj pri esperanto kaj la preparata arangxo al la
sxtata inform"agentejo, televid- kaj radistacioj, centraj gazetoj - entute
al 43 adresoj. Cxefa akcento estis farita ne al esperanto mem, sed al la
aserto, ke malgrandaj lingvoj devas havi la samajn rajtojn, kiel la
grandaj!

Invitilo por partopreni la komunan agadon estis dissendita al cx. 1000
budapesxtaj esperantistoj, el kiuj fine cx. 100 alvenis iam en la dauxro de
la tago. Krome partoprenis dekoj da partoprenantoj de la turisma karavano
de Monda Turismo, hazarde trovigxanta en Budapesxto.

Komence malgrandaj grupoj (po du gxis kvin personoj) "okupis" la
metrostaciojn, kie ili disdonadis speciale preparitajn flugfoliojn, entute
preskaux 10.000! Poste en la vigla loko en la urbocentro, apud la stacidomo
Okcidenta okazis kvardek minuta mitingo kaj por la ekstera publiko, kaj por
la partoprenantoj mem, kun alparoloj de L. Szilvasi, S. Jakab, O. Princz,
S. MacGill, kaj prezentoj de kelkaj kantoj de Anjo Amika (el la kasedo Por
vidi la mondon...).

Post la mitingo la partoprenantoj faris cx. 10 minutan promenon, kaj
transiris al la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kie estis vocxlegita
kaj akceptita publika alvoko, direktita al la ministro mem. En la alvoko
estis emfazita la baza postulo pri la samrajteco de malgrandaj lingvoj,
kiel la hungara, kaj oni alvokis la ministerion, kiel reprezentan instancon
de unu el la plej koncernitaj landoj iniciati la traktadon de lingvaj
demandoj en internaciaj forumoj, kaj la postulo , ke en tiuj kazoj la
hungara flanko subtenu la neuxtralan internacian lingvon esperanto! Gxuste
tiu alministeria alvoko kaptis la atenton de la amaskomunikiloj, - kaj
diferencigis la esperantistojn de aliaj "surstrataj" grupoj. (Bedauxrinde,
la estraro de HEA ne perceptas tiajn nuancojn, timis pro la malsukceso, kaj
pro la forta kontrauxstaro de la prezidanto, HEA kiel organizo rifuzis
subskribi la komunan alvokon...).

La alvoko estis sendita kaj al la ministerio, kaj al la parlamenta
komisiono pri eksteraj aferoj, kaj al gvidantoj de la politikaj partioj.
Rezulte, tage cxe la centra televidprogramo okazis preskaux kvinminuta
intervjuo pri esperanto kun d-rino Ilona Koutny, kaj vespere, en la
novajxprogramo, kiun spektas cx. 4.000.000 da homoj, okazis pli ol
unuminuta raporto pri la evento. Pri la evento raportis preskaux cxiuj
novajxprogramoj de la hungaraj radistacioj; du grandaj cxefurbaj
tagjxurnaloj kaj unu semajna virina gazeto (kun eldonkvanto 440.000 ekz.)
publikigisgrandajn artikolojn pri esperanto.

La afero kostis ne nur tempon, sed ankaux monon - cx. 40.000 forintojn (aux
900 guldenojn), sed la propaganda rezulto tion valoris. Estas domagxe nur,
ke la esperantistoj ne suficxe aktive subtenis la arangxon - venis nur
malpli ol 10 % de la invititoj! Eble, pro la regantaj tendencoj, dum la
lastaj jaroj ili alkutimigxis konsumi servojn de la movado, anstataux
okupigxi mem pri disvastigo de la lingvo...

L.S., N.G.

el Eventoj n-ro 040, 2/oktobro 1993

***************************************************************************

Esperantlingva telefonkarto!
============================

Danke al la dauxra klopodo de Vladislav Hasala, la cxeha nacia telefona
kompanio TELECOM aperigis porokazan telefonkarton kun Esperanta teksto
unuan fojon de la E"historio.

Sur unu flanko estas foto de la cxi-jara SAT"kongresejo, sur la alia flanko
trovigxas reklamo por la esperantista entrepreno "La Espero" (kaj la
organizo Amnestio Internacia).

La karto estis eldonita en entute 2500 ekzempleroj. Pro la malgranda kvanto
gxia valoro igxis jam nun granda ankaux inter kolektantoj.
Por pliaj detaloj kontaktu:

Vladislav Hasala
Pk 36, CZ-69662 Starnize, Cxehio

el Eventoj, n-ro 058, 2/julio 1994

***************************************************************************

Strategia forumo
================

Jam kelkdeko da fakaj asocioj, kulturaj centroj kaj aliaj organizajxoj,
kiuj laboras por aux per Esperanto, akceptis la inviton de la prezidanto de
UEA al la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. La
cxefa celo de la Forumo estas sercxi vojojn por plej vasta kaj plej efika
kunlaboro en spirito de reciproka kompreno inter cxiuj asocioj kaj
instancoj, kiuj iel okupigxas pri Esperanto.

La unua kunsido okazos lunde, la 3-an de auxgusto, de la 15-a gxis la 18-a
horo, en la kongresejo de la 83-a UK en Montpeliero. Post la bonvenigaj
vortoj de la invitinto, prof. LEE Chong-Yeong, tri bazaj prelegoj
enkondukos la diskutojn. Prof. Humphrey Tonkin, multjara prezidinto de UEA,
klopodos en sia prelego trovi respondon al la demando: "Cxu asocio, movado,
komunumo, civito?", dum la prezidanto de SAT, Yves Peyraut, prelegos pri
"Esperanto kaj la necesaj taskoj de sociala solidareco". La konata aktivulo
kaj eseisto Aleksander Korjxenkov traktos la temon "Esperanto kaj socio".

Ankaux asocioj kaj organizoj, kiuj ankoraux ne konfirmis la partoprenon de
sia reprezentanto aux eventuale ne ricevis la inviton, estas bonvenaj. La
partopreno en la Strategia Forumo ne antauxkondicxas akcepton de iu ajn
dokumento, sed nur malfermitecon al novaj ideoj kaj pretecon diskuti kaj
eventuale kunlabori kun aliaj sur ia komuna bazo, kiun la forumo eble povos
difini.

Pli da informoj pri la forumo oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA,
kiu teknike asistas la preparojn. Gxi akceptas ankaux aligxojn al la
forumo.

UEA
el NUN

el Eventoj n-ro 150, 1/junio 1998

***************************************************************************

Nobel-premiita esperantisto!
============================

La Nobel-Premion pri ekonomiko de 1994 ricevis d-ro Reinhard Selten,
profesoro de la universitato en Bonn, pro liaj malkovroj en la kampo de la
teorio de ludoj (adaptita al la modelo de konkurenco).

D-ro Selten estas membro de Germana Esperanto"Asocio kaj de MdAIS. En
Esperanto li verkis laux la AIS-libro "Internacia Scienca Dokumentaro":
"Cxu ni lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (kun
Jonathan Pool)" - do traktajxo en kampo, pri kiu li estas premiita.

Nome de Germana E-Asocio mi jxus skribis gratulleteron al li.

Elsbeth Bormann
el Eventoj n-ro 064, 2/oktobro 1994

***************************************************************************

Simboliko de la Internacia Lingvo
=================================

La internacilingva movado estigxis en la okdekaj jaroj de la pasinta
jarcento. La koloro de gxiaj alprenitaj simboloj estis determinitaj de la
kolor-simboliko de la 19-a jc., en kiu la koloro de la espero estis la
verda. Laux klarigo, kiun ricevis jam lernantoj de Volapuko: unu el la
koloroj de la volapuka blazono "estas la verda, cxar gxi esperas alporti
por la homaro la plej grandan benon." Gxiaj partoj estas: "du reciproke
etenditaj manoj; sub la manoj; la terglobo en nubo, ... kolombo kun folio
en sia beko, cxirkaux la kolombo radioj." (Gebaur Izor: Vilagnyelv,
volapuk. Pecs, 1888. p. 57).

Post la kolapso de la volapuk-movado en 1893 la esperantistoj portis plu
tiun simbolon, jam dekomence kun troigoj, pri kio atestas la konsilo el
tiujara gazeto La Esperantisto: "la kovriloj de cxiu libro de nia
literaturo kaj entute cxio, kio tusxas nian aferon, havu verdan koloron kaj
portu supre stelon." Sed komence almenaux la stelo estis diverskolora (pro
la verda fono). Plej ofte aperis kvinpinta ora stelo, kaj sur papero kiel
presajxo, kaj kiel aparta insigno.

En 1903 aperis la poemo "Pregxo sub la verda standardo", sed la standardo
tiam ankoraux estis nur imagita de la poeto. En 1904 la Bulonja Grupo
Esperantista inventis, kiel apliki verdan stelon kun verda fono: en la
supra, maldekstra angulo de verda flago en blanka kvadrato estu la verda
stelo! Unu jaron poste ankaux la unua internacia kongreso akceptis tiun
iniciaton, kaj ekde tiam la flago de la movado estis la verda flago kun
verda stelo.

La idistoj decidis, ke la Ido flago estu blua en la mezo kun la Ido-
insigno, t.e. sespinta blanka stelo, kaj cxirkaux gxi la surskribo: Linguo
Internaciona Ido. Pli malfrue la insigno ricevis sian definitivan formon:
blanka sespinta stelo kun blua fono, en la stelo la vorto IDO, en blanka
rando de la insigno la teksto: Linguo Internaciona di la Delegitaro. En la
jardeko de la bataloj inter idistoj kaj esperantistoj la "fideleco" al la
verda, respektive al la blua flago estis tre grava. En Esperantio funde
radikigxis kulto de la verdajxoj, ekstreme uzataj, kelkfoje atingante la
limon de manio.

Kontraux tiu verdisma kulto ekde la dudekaj jaroj forte evoluis tendenco
klopodante iel buntigi la simbolon. Plej ofte oni rondigis la insignon, kaj
la verda stelo sur blanka, flava, orangxa aux rugxa fono jam estis multe
pli alloga. Oni kombinis la stelon kun aliaj buntaj simboloj, bildoj kaj
grafikajxoj, kaj aperis miloj da glumarkoj kaj insignoj porokazaj aux
aliaj. Kolektantoj jam ne povis sekvi tiun buntecon de la "e-ista
folkloro".

Pro la bezonoj de la reklamado rapidege evoluis la kolorpsikologiaj
esploroj. En la sepdekaj jaroj tiuj esploroj cxie en la mondo venis al la
sama surpriza rezulto: por granda plimulto de la homoj (en cxiu agxo kaj
cxiu sekso) la plej simpatiaj, plej allogaj koloroj estas la orangxa, rugxa
kaj blua. Alia grava regulo, kiun oni starigis por la reklamado, estas
koncize: cxiu ronda, rondigita ajxo estaspli simpatia, pli alloga, ol io
pinta, akra. (Pri tio vidu en Esperanto: Manlibro de varbado de Manfred
Gunter.) Multaj esperantistoj jam ekde la dudekaj jaroj instinkte agis laux
tiuj reguloj kaj amase aperis rondaj insignoj, en kiuj la verda stelo estis
en blanka aux pompe rugxa fono.

Ecx sen la aplikita psikologio jam amasigxis la problemoj cxirkaux la verda
flago (ne konsideri la sektemulojn, por kiuj estis tutegale, kiel aspektas
la movado "de ekstere"). La verda koloro, la verda flago jam estis pli
konataj kiel tiuj de la profeto, de la islamo. En la sepdekaj igxis vaste
konataj la ekologiaj movadoj kiel verduloj, kvankam nur lauxnome estante
verduloj, ja ili jam aplikis la atingojn de la reklampsikologio: ili neniam
aperis kun verdaj simboloj. La ekologiaj movadoj, la verduloj de la dudeka
jarcento, cxiam reklamas sin per simboloj, kiuj estas buntaj kiel la vivo,
ekz. per bela papilio.

Rilate la simbolikon de la Internacia Lingvo multaj pli kaj pli sentis la
neceson de radikala sxangxo, sed gxis 1986 la movado esence ne povis
liberigxi de la jam tre gxenaj tradicioj. Nur en tiu jaro komencigxis la
finperiodo de la "esperantista verdismo" de gxiaj flagoj, steloj kaj
himnoj.

En 1986 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) faris la unuan firman pasxon antauxen
por renovigi la bildon pri Esperanto fusxitan de la spontane estigxinta,
tradicia, tamen diletanta "propagando" de "verduloj". FEL la unua forlasis
la verdan stelon kaj enkondukis la normalan uzon de la simbolo de Esperanto
sur cxiuj informaj materialoj kaj objektoj. Ilian ekzemplon sekvis pli kaj
pli da landaj kaj fakaj asocioj kaj lokaj kluboj, kaj UEA ekde 1987. Per la
regule aperanta identa grafika bildo (kun identaj teksto kaj litertipo) la
movado atingis minimuman kondicxon de la efika informado kaj reklamado. Tiu
identa grafika bildo ebligas la uzon de ajna koloro, depende de la okazo,
de la fono kaj de la fantazio de la grafikistoj, krome ebligas gxian
kombinon kun ajna teksto (ekz. nomo de asocio aux arangxo) kaj ajna lingvo
(ekz. la teksto "Esperanto Lingvo Internacia").

Problemo de la simbolo estis, ke simboliko por la plimulto de la movadanoj
ne estas racia, sed emocia afero. Granda estas la forto de la emociaj ligoj
aux la verdulaj tradicioj. Tiujn oni ne povis trapasi de unu jaro al alia.
Sed la elastecon de la identa grafika bildo montris, ke gxi enhavis la
solvon ankaux por tio. Tiu solvo estas kvazaux kompromiso inter la
malnovaj, jam gxenaj tradicioj unuflanke, kaj la moderna, efika simboliko
aliflanke. Fakte gxi ne estis kompromiso, sed nur unu el la multaj facetoj,
multaj eblecoj de la identa grafika bildo: verdan stelon oni povas meti en
la internon de la bildo aux en la radikon de la E-formo. (Speciale bonvena
estas tiu kombinajxo en certaj kazoj, kiam oni kvazaux aludas aux atentigas
al pasintaj, historiaj eventoj de la movado.) Gxuste elektante la kolorojn,
per tiu malnova elemento la bildo povas esti pli bunta kaj pli placxa. Ja
la identa grafika bildo de esperanto, kiu estas el reklamscienca vidpunkto
cxiurilate tauxga, estas kombinebla kun io ajn, kaj povas aperi en iu ajn
koloro:

Menciindas, fine, ke la Estraro de UEA jam en 1983 elektis tiunsimbolon,
sed nur por la jubilea jaro 1987. Sed la kariero de tiu simbolo ne
finigxis, sed male, nur komencigxis en 1987. Tiu verko de Hilmar Ilton S.
Ferreira el Itabuna (Brazilio) aperis en la movado en tiu tempo, kiam la
movado jam estis matura por akcepti kaj ekuzi gxin.

Arpad Ratkai, Hungario

el Eventoj n-ro 008, 2/junio 1998

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Kontrakto inter ILEI kaj Eventoj
================================

En la antauxa numero ni aludis, ke la tendenco de la malkresko de
organizitaj esperantistoj estas jam antauxlonge vidata. Por provi haltigi
gxin, la estraro de ILEI kaj la redaktoroj de Eventoj faris kunlaboran
kontrakton, validan gxis hodiaux. Ni petas vin atentigi la konatajn de Vi
kursgvidantojn, E-instruistojn pri tiu (suba) dokumento:

Kontrakto pri kunlaboro kio ekestas inter ILEI (1034 Budapest Eso u. 7) kaj
la Redakcio de Eventoj (1675 Budapest pk. 87).

1. Ambaux partneroj konsentas, ke:
   1.1 Lingvokurso, kie oni instruas nur la lingvon kaj ne donas la
       necesajn movadajn konojn, preskaux certe rezultas la malaktivigxon
       de la kursano, kion gxenerale sekvas la neuzo kaj poste la forgeso
       de la lingvo.
   1.2 Estas ege grave, ke gvidanto de iu ajn E"kurso estu detale informita
       pri la servoj, ebloj kaj funkciado de la internacia Esperanto-movado.
   1.3 La movada klereco de la E-kursgvidantoj, la informfluo inter la
       membroj de ILEI estas unu el la plej gravaj strategiaj nodoj de la
       E-movado.
2. Por helpi la agadon de E-kursgvidantoj, ILEI kaj Eventoj decidas strikte
   kunlabori:
   2.1 ILEI per cxiuj siaj rimedoj instigas siajn membrojn, la E-
       kursgvidantojn, la E-instruistojn aboni al la gazeto Eventoj, kiu
       servos ankaux kiel rapida informilo inter la ILEI-membroj en la
       intervalo de du IPR-numeroj.
   2.2 ILEI per siaj rimedoj (konferencoj, seminarioj, IPR ktp) instigas
       siajn membrojn, ke en cxiu kurso oni "instruu" ankaux la movadajn
       konojn.
   2.3 ILEI alvokas cxiujn kursgvidantojn, ke por ligi la lernantojn al la
       movado, ili abonigu la kursanojn al iu regula E-revuo, gazeto
       ankoraux dum la kurso.
   2.4 Eventoj vaste informas pri la agado de ILEI, per diversaj materialoj
       prezentas gxian funkciadon. La artikoloj estos skribitaj de ILEI-
       komisiitoj, kiuj konsideras la kutiman longon, stilon, karakteron
       de la jamaj artikoloj kaj rubrikoj.
   2.5 Eventoj aperigos artikolojn, kiuj informas la legantojn pri la
       servoj, ebloj kaj funkciado de la internacia Esperanto-movado.
   2.6 Eventoj per siaj artikoloj klopodas informi kaj helpi la
       ekstermovadan uzon de la lingvo.
   2.7 Eventoj certigas la eblecon por ILEI aperigi operativajn, rapidajn
       informojn al siaj membroj.

Budapest, la 26-an de marto 1993.

Stefan MacGill                                              Szilvasi Laszlo
     ILEI                                                       Eventoj

el Eventoj n-ro 080, 2/junio 1995

***************************************************************************

RADIO
/////

Esperanto-radioelsendoj en via urbo?
====================================

Plurmilo de radiostacioj, cxu lokaj, cxu landnivelaj priservas la
auxskultantojn dise en la mondo en la ultrakurtonda bendo UKO (ofte signata
kiel FM, mallongigo por "frekvenco-modulado"), tamen inter ili nur sporade,
ege malofte trovigxas ankaux esperantlingvaj elsendoj.

Sed se ankaux vi volas, tio povas sxangxigxi, ja ekde nun ekzistas la eblo
havi Esperantan radioelsendon ankaux en via urbo: la tieaj radiostacioj
povas ricevi SENPAGAN rajtigon por relasi la Esperantan programon de
Auxstra Radio Internacia!

Cxu propra radiostacio?

Akiri licencon por propra E-lingva radioelsendo, kaj dauxre funkciigi tian
radiostacion nuntempe estas nerealigebla revo. Same, dauxre produkti E-
lingvan programblokon en iu jam funkcianta radiostacio postulus tre grandan
laboran kaj teknikan investon (ofte ankaux oni postulas nerealan financan
kontribuon), do en plej multaj urboj lernantoj kaj parolantoj de la
Internacia Lingvo havas malfacilajxojn pri auxskultado de viva E-parolo.

Bedauxrinde interreto (kaj la ret-radioj) ankoraux ne atingas cxiujn, krome
estas cxiam malpli kaj malpli la kvanto de radioriceviloj kun kurtonda
bendo por la nunaj E"elsendoj - sed en cxiuj logxejoj trovigxas AM
(mezondaj) kaj FM-riceviloj. Se oni tie povus lancxi E-lingvan
programblokon, gxi ne nur helpus al esperantistoj havi "vivan E-parolon" -
sed estus ankaux bona reklamo por nia afero.

Aliflanke la lokaj aux urbaj radiostacioj - kiuj kutime ne disponas pri
senlima bugxeto kaj ne havas multajn reklamenspezojn - ofte baraktas pri la
problemo: kiel kaj per kio plenigi la elsendotempon? - do dependas de la
lerteco, sagxeco de la lokaj esperantistoj, cxu oni povas konvinki ilin
akcepti pretan, bonkvalitan, "kuriozan" - kaj SENPAGAN duonhoran
programblokon...

Kion fari?

Por realigi la relajsadon de la E-programo de ORF, oni devas konvinki la
gvidantojn de via urba, loka radiostacio. Ili - angle, germane, aux eble
per via helpo Esperante - devas peti la rajton pri la senpaga relajsado,
kion ili ricevos ene de 14 tagoj. La elsendoj estas kapteblaj per satelito,
aux estas preneblaj per interreto.

Jam funkcias 2!

Ke tiu relajsado ne estas nur teoria eblo pruvas la fakto, ke jam en 2
urboj (Vilnius kaj Vladivostok) gxi estas realigita. Kaj ankoraux unu
afero: ekde la komenco de la cxijara somera tempokalkulo la lasta E-lingva
elsendo de ORF Radio Auxstria en la tuta semajno estas auxskultebla en la
reto per "Real Player-7".
La petoj pri rajtigo de senpaga relajsado estas peteblaj cxe:

ORF, Radio-Auxstria Internacia, E-Redakcio, red. Katalin Fetes-Tosegi
AT-1136 Wien, Auxstrio
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

el Eventoj n-ro 185, 2/aprilo 2000

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Platono esperantigita
=====================

Ekzistas verkoj, kiuj forte influis la historion de la homa civilizo. Al
tiuj verkoj apartenas ankaux libro de Platono, tradukita kaj eldonita de
auxstralia esperantisto Donald Broadribb, kaj kiu sub influo de iuj naciaj
tradicioj ricevis en la Esperanta traduko titolon "La Respubliko" (kvankam
cxe Platono temas pri monarkia aux oligarkia civito, tute ne pri demokratio
nek pri respubliko).

La libro havis tre grandan influon al la homara historio; ideoj, kiujn gxi
enhavas, estas en la bazo de diversaj totalismaj ideologioj. Koncepto pri
"arketipoj", t.e. iuj superaj realajxoj, pli realaj ol la observebla
realeco, estis tre grava por kreo de diversaj ideismaj filozofiaj sistemoj.

Esperantistoj, krome, povas helpe de Platono kompreni diversajn ideajn
fluojn en sia medio: ekzemple, strebo al la "Fina Venko" estas sercxado de
arketipo; male, la rauxmismo kaj parencaj aferoj estas kontrauxplatonisma
agnosko de la realo.

Do, ekde nun por esperantistoj estas atingebla ankoraux unu monda
klasikajxo, farita klere kaj altnivele. Certe, ne estas amuza legajxo, sed
ankaux "filozofiemaj" verdstelanoj devas havi spiritan nutrajxon en nia
kulturo, ne nur amuzsercxantoj.

N.G.

La libro kostas 30,60 NLG cxe la libroservo de UEA. La hungaroj povas mendi
gxin cxe la redakcio de Eventoj.

el Eventoj n-ro 057, 1/julio 1994

***************************************************************************

KULTURO
///////

Premiero de Esperanta muzikalo!
===============================

La 26-an de julio 1997, la IJK en Assisi atestis premieran eventon en la
movado: la unua muzika komedio en nia lingvo. La Nova Kompanio, el Blera
(eta vilagxo je 80 km norde de Romo) pretigis kaj surscenigis unu el la
plej famaj muzikaloj en Italio: Venu Rapide Homoj (= Forza Venite Gente).

Cxi tiu muzika komedio tre fama en la medio, ankaux pro la popoleco kaj
simpleco de la temoj kaj kantoj, rakontas pri la vivo de Sankta Francisko,
la plej grava itala sanktulo. Cxiuj scenoj estis tre fidelaj al la oficiala
biografio de la Sanktulo, kaj do cxeestinte la komedion oni certe povis
ekscii multon pri la vivo de la "malricxuleto" de Assisi.

La dialogoj, tre ofte ironiaj, estis bone recititaj de la du rolantoj:
Bernardone (patro de Francisko), interpretita de Giovanni Monaci; kaj la
Cxifonulino, interpretita de Laura Galli. Sep estis la aktoroj-kantistoj
kiuj rolis, cxirkaux la du cxefrolantoj: Francisko, interpretita de Pier
Luigi Cinquantini kaj Klara, interpretita de Valeria Pagliari; plus aliaj
20 kompanianoj inter kunaktoroj kaj teknikistoj. Unu el la komentoj de iuj
el la spektintoj estis la bona komprenebleco de la tekstoj kaj de la kantoj
kaj de la dialogoj. La komedio eblis danke al la majstraj tradukoj de la
kantoj fare de Giuseppe Castelli, dum la dialogoj estis tradukitaj de Pier
Cinquantini.

La kompanio estas formita plejparte de gejunuloj, kiuj apartenas al la
koruso kaj al la skolta grupo de Blera, kaj kiuj, antaux 4 jaroj decidis
kunigxi por reprezenti, cxefe, muzikajn komediojn. Gxi jam turneis en
diversaj vilagxoj de la regiono kaj per la teatrajxo en Assisi, transsaltis
la barilon de la internacieco. Dum la "aventuro" de la Esperanta versio
diversaj kompanianoj farigxis esperantistoj, dum aliaj tre simpatias al la
"afero".

La komedio estis filmita kaj oni antauxvidas la produktadon de videokasedo,
pri kiu eblos havi novajxojn dum la venontaj monatoj.

P. L. C.
Rete: pcinqua@forigu.tin.it

el Eventoj n-ro 133 2/septembro 1997

***************************************************************************

INTERESE
////////

Cxu UNo tamen parolu esperanton?
================================

Superlingvo

Mi malamas polemikojn, sed por mi silenti post legado de artikoleto de Majk
Sadler, "UNo ne parolu esperanton" (en Eventoj, n-ro 008, junio/2 1992,
p.2.) estus pli ol krimo, estus eraro, se decas, ke mi reuzu vortojn de
Talleyrand post la ekzekuto de duko de Enghien. S-ro Sadler reformulas la
argumentojn de plej fiaj malamikoj de esperanto kvazaux temus pri popolaj
bonmensajxoj, pri evidentajxoj bone konataj. Cxu li estas trompita, aux cxu
li volas trompi, scii mi ne povas...

Li opinias, ke la malgrandecoj de internacia-naciaj; nacia- internaciaj
vortaroj, kompare al nacia-naciaj, pruvas ion pri la malabundo de esperanta
vorttrezoro. Li eltiras argumenton el la malricxeco de niaj eldonejoj kaj
konfuzas inter vortprovizo reala de nia lingvo kaj terminaro enlibrigita.
Cxu eblas, ke li konas la l5-an regularon de la Fundamenta gramatiko? La
tielnomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj
prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo esperanto sen
sxangxo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finajxojn de tiu
cxi lingvo;... Tio signifas, ke suficxas, ke mi sciu, ke la scienca nomo de
kverko estas "Quercus silvaticus" por scii la nomon de tiu cxi arbo.
Centmiloj da kreskajxoj, insektoj, bestoj havas siajn internaciajn nomojn,
kiuj estas la sciencaj. Cxiuj sciencoj kaj artoj havas siajn
interkonsentitajn fakvortarojn (latine, angle, france, germane, itale - cxu
tio gravas?) kiuj, rajte de la 15-a regulo, estas internaciaj kaj senpere
utiligeblaj en esperanto. Cxu vere utilus, ke ni eldonu vortaron entenantan
la nomojn de miliono da insektoj? Centmilojn da kreskajxoj? Milojn kaj
milojn da fizikaj, kemiaj, fiziologiaj fakvortoj? Dum la konferenco de
Filozofiaj Societoj en Brighton en 1988-a mi longe diskutadis je la plej
alta faka nivelo kun filozofoj scipovantaj esperanton. Ni cxiuj scipovis
ankaux la anglan, preskaux cxiuj la francan, tamen la diskutado la plej
preciza, la plej flua okazis en esperanto. La fakto, ke plejparto de fakaj
terminoj, kiujn ni uzadis ne trovigxis en PIV, sed kun formo iom malsimila
en Lalande-, Abbagnano-, Angeles-, Runes"kaj aliaj fakvortaroj tute ne
estis gxena. Gxuste la fakto, ke la uzado de faklingvajxo en la grandaj
lingvoj estas elprovita, provizas esperanton per cxiuj necesaj fakaj
vortoj, cxar ala grandaj lingvoj estas fontolingvoj de esperanto. Oni devas
kompreni, ke esperanto ne estas malamiko de ala grandaj lingvoj, nek ilia
konkurencanto; cxi estas superlingvo kreskanta el ili kaj utiliganta iliajn
esprimkapablojn en funkcio internacia. Cxion, kion oni kapablas esprimi en
la angla, la franca, la germana, ktp, oni kapablas plifortkiale kaj gxuste
cxikiale esprimi en esperanto.

... cxu ni vere volas, ke gxi farigxu tiel nuanca kaj precizeca kiel aliaj
lingvoj? Ne, sinjoro Sadler, ni ne volas, ke gxi afarigxu, ni scias per
cxiutaga uzado kaj verkado, ke gxi estas, jam nun gxi estas, pli nuanca kaj
pli preciza ol cxiuj aliaj lingvoj. Plejparto da homoj ne kapablas
elprofiti la eblojn de la franca, aux de la angla. Averagxafranclingvano
utiligas 4-5000 el la pli ol 300 000 terminoj en TLF (Tresor de la Langue
Francaise, cxirkaux 40 volumoj), cxu cxi tio pruvas, ke la franca ne
tauxgas kiel politika, fakscienca, ktp. interlingvo? Sed ja ecx la
abasbretona tauxgus, se gxiaj parolantoj kapablus koncepti la temajxojn,
kiujn vi priparolas. La eblajxoj de esperanto, pro la naturo mem de cxi tiu
lingvo, estas ege pli multaj, ol tiuj de ajna etnolingvo. Cxi tion facile
pruvas kiu ajn majstranta la Fundamenton, cxar li kapablas aktive uzadi pli
ol 20 000 terminojn, superante la plej vortoricxan francan verkiston Victor
Hugo.

Se multaj esperantistoj ne estas trejnitaj kreive fari kaj kompreni
nerenkontitajn vortumojn, kulpas la lingva imperiismo, kiu zorge
distancigadas esperanton de mezlernejoj kaj universitatoj, cxar cxiuj homoj
parolantaj aglutinajn gepatrajn kaj kulturajn lingvojn perfekte kapablas
kreadi la kunmetajxojn novajn, originalajn, en neniu vortaro ekzistantajn,
kiujn necesigas iliaj konceptoj. Sed tio cxi gravas precipe en beletro, en
sciencoj la terminoj estas pretaj en fakvortaroj de internaciaj sciencaj
societoj. Suficxus, ke oni utiligu ilin.

En cxiuj lingvoj ekzistas lingvoniveloj. Mi ne parolas en mia karate-klubo
je la sama lingvonivelo, kiel en kunveno de Filozofia Asocio Tutmonda... La
argumento de s-ro Sadler pri facila lernebleco estas senvalora, cxar
unuflanke senutila lingvo ecx facile lernebla restas senutila, aliflanke
fundamenta lingvonivelo estas atingebla per sama facileco kiom ajn granda
estas la beletra kaj faka vortotrezoro de lingvo. Homoj uzadas nur vortojn,
kiujn ili bezonas, kaj klera homo cxiam estas kapabla klarigi siajn vortojn
al homoj, kiuj reale volas ilin kompreni.

...Mi ne esperas lin konvinki, mi ne opinias, ke tio estas ebla. Mi volus
protekti niajn bonfidajn kolegojn kontraux korodiva efiko de suprajxe
versxajnaj argumentoj de ruzuloj, kiuj klopodas elinterne nin anemiigi.

Eugene de Zilah
El "La Gazeto", n-ro 42, 30 okt. 92.

el Eventoj n-ro 022, 2/januaro 1993

***************************************************************************

Lernado
=======

- Ju pli multe ni lernas, des pli multe ni scias.
- Ju pli multe ni scias, des pli multe ni forgesas.
- Ju pli multe ni forgesas, des malpli multe ni scias.
- Ju malplimulte ni scias, des malpli multe ni forgesas.
- Ju malplimulte ni forgesas, des pli multe ni scias.
- Kial do lerni?

Grigorij L. Arosjev
Rete: arosjev@forigu.mail.ru

el Eventoj n-ro 186, 2/majo 2000

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 226, 1 / marto-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************