Eventoj n-ro 225, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Eventoj - 10 jarojn!
            - Esperanta televido!

Faka aplikado: - Scienca revuo

Kontakto sercxata: - Frapfrazigu TEJO-n!
                   - Internacia sxakturniro
                   - Terminologia kunlaboro sercxatas!

Interreto: - UniRed
           - tejo.org
           - Mallonge (3)

Arangxoj: - Internacia Junulara Festivalo
          - Medicina kongreso
          - Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
          - Internacia Esperanto-Kongreso
          - Kompleta Monata Kalendaro

Movado: - Esperanto-sxildoj en brazila stacidomo
        - Esperanto en Euxropa Parlamento
        - Grandaj perdoj en Esperantio
        - Kiel peti subvenciojn de UEA?
        - Courier de'l Unesco - cxu ankaux Esperante?
        - Furorlisto de UEA 1989-2000
        - Respondo de Euxropa komisiono de EEU
        - Letero de leganto - Eventoj helpas!
        - Regularo de Oriento-Okcidento

Organizaj demandoj: - Ek al futuro! - Esperanto - moderna komunikilo

Reagoj: - Nevivanta posxtgxirkonto

Instruado, ILEI: - "Metodo de Esperanto" por blindaj albanoj

Kulturo: - Libro pri arto

Rubrikoj: - Mallonge (5), ni mencias (3), anoncetoj (1),
            korespondi deziras (11)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Kurba spegulo por esperantistoj - Kiom de E-istoj oni bezonas
            por sxangxi UNU lampon?

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Eventoj - 10 jarojn!
====================

La unua numero de la revuo Eventoj aperis en marto en jaro 1992. Tiutempe
la redakciejo estis 2 kvadratmetra malhela cxambreto, kie Laszlo Szilvasi
ekis redakti la unuan numeron kun helpo de kelkaj entuziasmaj homoj.

En la pasintaj 10 jaroj la eta cxambro igxis aparta domo. Gxi estas la
Budapesxta Esperanto-Domo, unu el la pli grandaj centroj de Esperantio.
Cxiutage laboras tie krom s-ro Szilvasi pluraj esperantistoj, Istvan
Meszaros, Monika Molnar kaj Axel Orszag-Krysz.

En "la Domo" okazas jam ne nur eldonado de Eventoj, sed ankaux redaktado de
la interreta novajxservo, Ret-Info. En la pasintaj jaroj el la redakcio
kreskis Esperanto"novajxagentejo, kiu kolektas kaj disdonas informojn pri
Esperantio, ankaux per la servo Interredaktore.

Budapesxta Esperanto-Domo ne estas nur redaktejo. En gxi trovigxas la
sidejoj de Kultura Esperanto-Asocio, Esperanto"Fondajxo kaj Hungara
Esperanto-Junularo.

Eventoj-teamo funkciigas la hungarlingvan, interretan
Esperanto"informcentron www.esperanto.hu kaj la Esperantlingvan retejon
www.eventoj.hu, kie trovigxas kompleta kalendaro de Esperanto"arangxoj,
kolekto de Esperanto-dissendolistoj, Sciencteknika E-Biblioteko kaj multaj
aliaj utilaj servoj.

La Domo povas plurfoje jare financi anoncojn pri Esperanto ecx en tutlandaj
taggazetoj kaj specialaj eldonajxoj por lernantoj, interesigxantoj. Cxi
jare Esperanto havos reklamfilmon ecx en la hungara, televido.

Gravaj estas ankaux la kelkdekaj kursoj, kiuj estas organizataj. En tiuj
kursoj lernas pli ol cent lernantoj cxiujare Esperanton por havi mezgradan
lingvoekzamenon. Tiujn kursojn gvidas grupo de E-instruistoj de la E-domo.

La pasintan 10 jarojn de Eventoj kaj de Eventoj-teamo karakterizas la
progreso. Ni esperu ke ankaux la venontaj jardekoj estos minimume tiom
sukcesaj!

Axel Orszag-Krysz

***************************************************************************

Esperanta Televido!
===================

La Sekretario de Esperanto Radikala Asocio, ERA, Giorgio Pagano prezentis
pasintjare, al kelkaj partoprenantoj de Internacia Junulara Festivalo, IJF
2001 en Bolsena, Italio, iniciaton pri la ebloj starigi "E-Tv", t.e.
informan programon en televida formo, dissendota en interreto.

Nun, ankoraux en tiu kadro, ERA dissendas alvokon al cxiuj esperantistoj
kiuj intencus kunlabori, precipe tiuj, kiuj havas iom da kompetenteco
(ankaux nur hobian) pri televido, kameraoj, informado aux simile. Do,
ankaux al regxisoroj, aktoroj, redaktoroj aux cxiukaze al interesitoj.
Pliaj informoj kaj kontakto cxe:

"Esperanto" Radikala Asocio
Rete: esperantoradikalaasocio@forigu.esperantio.org
Retpagxo: http://www.esperanto.tv

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Scienca Revuo
=============

Scienca Revuo estas la oficiala organo de Internacia Scienca Asocio
Esperantista, ISAE. Gxi estis fondita en 1904. La revuo enhavas diversajn
altkvalitajn artikolojn. La enhavo de la plej fresxaj du numeroj:

N-ro 187, 4/2001
Speciala fokustemo de la numero estas "Geologio internacia".
- V. I. Kiselev: Forsterito, speco de magnezia krudajxo
- G. Schaumberg: Coelurosauravus - la plej frua provo de la naturo, helpi
  vertebrulon al konkero de l' aerospaco
- J. Kavka: Bentonitoj de la norda Bohemio
- G. Schaumberg: Blua kupolo
- S. Skompski: Novajxoj pri esplorado de la kvaternaraj moluskoj en Pollando
- Forceja fenomano jam en la jxuraso
- Flugsauxroj kvarpiedaj

N-ro 188, 1/2002
- J. Werner: Al terminaro procedi profesinivele kaj kolektive
- S. A. Leonova, I. P. Shajahmetov: Somaklona variado de kulturo in vitro
  kiel ebleco, plialtigi la produktivecon kaj kvaliton de tritiko
- I. F. Bociort: Kial studentoj lernu Esperanton
- R. Sachs: Kion pastro Kneipp diris en sia libro "Tiel vi vivu"
- Historio aux neglekto - rezisteco de bakterioj antauxenmarsxas
- Apetitiga arto
- Mobiltelefonoj endangxerigas gorilojn
- Fari la fareblon farebla
- J. Werner: Terminologoj sercxataj
- J. Kavka: La greka EI
- J. Kavka: Pri "diskurso"
- O. Haszpra: Alternativaj alfabetoj
- G. Hirschmann: Pri la x-sistemo

ISAE
Ernst-Metz-Str. 3. DE-37269 Eschwege, Germanio

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Frapfrazigu TEJO-n!
===================

Cxu vi auxdis pri "Connecting People", "Intelligence Everywhere", "Obey
Your Thirst" aux "Intel Inside"? Versxajne jes... Multaj firmaoj kaj
organizoj havas tiajn fraprazojn/sloganojn. La celo estas per kelkaj vortoj
doni bonan impreson, etosigi kaj allogi homojn. Estus tre bone se ankaux
TEJO havus belsonan, bonetosan kaj allogan frapfrazon! Versxajne gxi
rilatus al "mondo/lingvo/amikeco sen limoj" aux io simila. Aux eble vi
havas tute alian ideon?

Pro tio TEJO nun starigas konkurson: sendu vian frazon antaux la 31-a de
marto al:

Hokan Lundberg
Fisksatra Torg 12, SE-13341 Saltsjobaden, Svedio
Rete: frapfrazo@forigu.tejo.org

***************************************************************************

Internacia Sxakturniro
======================

La retrevuo "Esperanta Sxako" de ESxLI, Esperanta Sxak"Ligo Internacia
anoncas internacian retposxtan sxakturniron memore al Paul Keres. La
turniro komencigxos la 5-an de junio 2002. Turnirkotizo estas 10 euxroj.
Oni povas sin anonci gxis la 15-a de majo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Arvo Reede
Opetaja 27, EE-90506 Haapsalu, Estonio
Rete: arvo.reede@forigu.edela.customs.ee

***************************************************************************

Terminologia kunlaboro sercxatas!
=================================

Terminologian kunlaboradon pri nova epoko (angle : new age) volas
efektivigi Herman Deceunick, tial li sercxas kunlaborantojn,
konsultemulojn, kiuj sentas sin suficxe kompetentaj -kaj lingve kaj fake -
pri la koncerna temo.
Pliaj informoj cxe:

Herman Deceuninck
Kluisstraat 22, BE-1500 Halle, Belgio
Rete: walkme@forigu.sfere.be

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

UniRed
======

UniRed estas tekstoredaktilo por simpla teksto kaj hiperteksto (html, xml)
por Windows 95, 98, ME, XP, 2000 ktp. Gxi komprenas unikodon kaj multajn
aliajn kodsistemojn (latin1, 2, 3 ktp.).

La nova versio de UniRed, versio 1.01 estas trovebla cxe:
http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8/index.html.

Estas novajxo ankaux la apero de literumilaj vortaroj por la germana kaj
franca lingvoj. Por UniRed nun ekzistas literumilaj vortaroj por la angla,
dana, Esperanta, franca, germana, rusa kaj sveda lingvoj.

Novajxoj en la plej novaj versioj estas struktura navigado kaj uzado de
eksteraj programoj. Ekzemple oni nun povas laux alfabete ordigi vicon de
linioj, per uzo de la DOS-a sort"programo.

laux pluraj dissendolistoj

***************************************************************************

tejo.org
========

Fine de 2001 Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo, TEJO acxetis la domajno-
nomon tejo.org. Ekde tiam la adreso funkcias kiel oficiala retpagxejo de
TEJO. Nuntempe dauxras reordigo de la pagxoj sub la novan lokon kaj ankaux
refresxigo de datenoj sur la pagxoj. Indas rigardi la pagxojn tejo.org!

laux TEJO-Aktuale

***************************************************************************

Retpagxoj de Afrika Oficejo de UEA trovigxas cxe:
http://www.multimania.com/afrikaoficejo/.
* * *
La internacia instruprojekto de Euxropa Parlamento havas Esperantlingvan
retpagxon cxe: http://e.euroscola.free.fr.
* * *
Al la retpagxaro de "Radio Vatikana" estis aldonitaj informoj ankaux pri la
elsendoj en Esperanto: www.vaticanradio.org (elektu programlingvon) aux
rekte cxe: http://www.vaticanradio.org/esperanto/proesperanto.htm.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Junulara Festivalo
=============================

La 26-a Internacia Junulara Festivalo, IJF okazas inter 27. 03. - 02. 04.
en Fenestrelle, Italio. La temo de la arangxo estas "Integrigxo de
minoritatoj en Euxropo de EUR". En la programo estas pritemaj kaj aliaj
interesaj prelegoj. IJF-n sxatas partoprenantaro ne nur pro interesaj
seriozajxoj sed ankaux pro altkvalitaj amuzaj programoj. Okazas ekskursoj
kaj multaj-multaj amuzajxoj. Bonvenas ankaux pritemaj kaj aliaj kontribuoj!
Pliaj informoj kaj aligxo:

Manuel Giorgini
S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio
Rete: ijf.admin@forigu.esperanto.it

***************************************************************************

Medicina kongreso
=================

La 3-a Euxropa Medicina Esperanto-Kongreso okazas inter 18-26. 08. 2002 en
Budapest kaj Hodmezovasarhely, Hungario. La arangxo havas tri cxeftemojn:
preventado, restarigo, Yumeiho-terapio. Kun la kongreso okazas la gxenerala
kunveno de Yumeiho-kuracistoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Katalin Farago
Pf. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario
Rete: konyv@forigu.mail.hodtav.hu

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
==============================

La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en
Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco:
rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa
Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-
asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de
EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verona Esperanto-Grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it

***************************************************************************

Internacia Esperanto-Kongreso
=============================

La 12-a Internacia Esperanto-Kongreso, IEK okazas inter 01-07. 07. 2002 en
Riga, Latvio. En la bunta programo trovigxas diversaj, interesaj prelegoj,
amuzaj programoj, rigardado de ekspozicioj kaj ekskurso. Eblas partopreni
ankaux la poste okazontajn Baltajn Esperanto-Tagojn, BET-38.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verda Ondo
Kr. Valdemara 145-32, LV-1013 Riga, Latvio
Rete: mtimermane@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

10-17.03. Tejo-Seminario "Aktiva Civitaneco" en Litovio. Inf: TEJO, Nieuwe
Binnenweg 176, NL-2015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete:
oficejo@forigu.tejo.org
* * *
15-17.03. Alternativa Semajnfino pri ekologio, sen"perforta vivmaniero,
feminismo, veganismo, plus distra programo, dancado ktp en Erquy (Bretonio,
Francio). Inf: kacujo@forigu.yahoo.fr
* * *
16-17.03. Dana jarkunveno en la sudjutlanda urbo Vejle. Inf: Dana Esperanto
Asocio, Hallandsgade 6, DK-2300 Kopenhago S, Danio. Rete: dea@forigu.esperanto
* * *
22-26.03. MIRO en Puntizela, Kroatio.
* * *
23-24.03. Vintraj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando, Mikkeli. Inf:
EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete:
eaf@forigu.esperanto.fi
* * *
25-29.03. Praktikado de la lingvo (1-a, 2-a niveloj) en Bouresse. Inf:
Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo:
+33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
27.03-02.04. 26-a Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Fenestrelle. Inf:
Manuel Giorgini, S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio. Rete:
ijf.admin@forigu.esperanto.it
* * *
29.03-01.04. Nov-Zelanda E-Kongreso, Wellington. Inf: LKK, 238 Buckley
Road, Southgate, Wellington, Nov-Zelando. Rete: johorton@forigu.paradise.net.nz
* * *
29.03-05.04. 18-a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Waldfischbach-
Burgalben. Inf: Wolfgang Bohr, Johannes"Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad
Neuenahr - Ahrweiler, Germanio. Tel: +49-(0)2641-4885, fakso:
+49-(0)2641-978666, rete: psi@forigu.esperanto.de
* * *
30-31.03. Printempa stagxo de France-Est en Vigy (Moselle) inter Metz kaj
Thionville. Inf: cxe 57-a Kongreso de SAT
* * *
30.03-02.04. 57-a Kongreso de SAT-Amikaro en Vigy (departemento Moselle).
Inf: Esperanto - Thionville, 5 rue Jean Mermoz, FR -57100 Thionville,
Francio, Tel. : +33(0)382543291, rete: esperanto.thionville@forigu.laposte.net
* * *
05-10.04. Internacia Konferenco pri Aplikado de E-o pri "Kiel apliki
Esperanton en la nuntempa socio", en Xi'an, Cxinio. Inf: Zhiyuan Internacia
Kultura Kompanio, 602 Yuntongdasha, Huanchengnanlu Xiduan #29, CN-710068
Xi'an, Cxinio. Rete: partnero@forigu.pub.xaonline.com
* * *
05-14.04. 4-a Bulgara Studadsesio de AIS, Karlovo. Inf: Esperinform, p. k.
44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359"335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com
* * *
06-07.04. 12-a Internacia Esperanto-Kurskunveno en Kitakjusxu. Inf:
Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, Ten'on-kyou, Kameoka-si, Kyouto-hu,
JP-621-8686, Japanio. Tel.: +81-771-225561, fakso: +81-771-250061. Rete:
esperanto@forigu.oomoto.or.jp

***************************************************************************

                A n o n c t a ri f o j   e n  E v e n t o j
                ===========================================

Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 1 EUR (por
ekssocialismaj landanoj rabato 50 %).

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al la E-movado, estas
duobla!

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj
aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian
tujan aperon.

Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje.

Ni povas aldoni al la gazeto aligxilon de via arangxo por tre favora
tarifo. Por detaloj kontaktu nin.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la
UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Esperanto-sxildoj en brazila stacidomo
======================================

En la nova stacidomo de Rondonpolis, Brazilo trovigxas multaj sxildoj
ankaux en Esperanto. La konstruajxo estis inauxgurita la 10-an de decembro.
Esperanto-sxildoj vekis grandan intereson cxe la publiko.

La Esperantigo de la stacidomo estas rezulto de kampanjo en kies kadro la
administrantoj de la urbo Rondopolis ricevis pli ol mil mesagxojn el pli ol
70 landoj pri la bezono de Esperanto"sxildoj.

laux Nun

***************************************************************************

Esperanto en Euxropa Parlamento
===============================

Esperanto gxenas mosxtulojn. Kaj kvankam nia internacia lingvo ankaux
suferas de malbona publika bildo cxe euxropaj mosxtuloj en Bruselo,
Esperanto ne malaperas el parlamentanaj mensoj. En septembro svedino
Cecilia Malmstrom faris oficialan demandon al la Euxropa Komisiono por
ekscii kial gxi financis neniun Esperanto-projektojn dum Euxropa Jaro de
Lingvoj. En januaro 2000, angla socialisto Richard Corbett volis scii, cxu
Euxropa Komisiono esploras la eblojn de Esperanto por la tradukservoj de
Euxropa Unio kiam gxi havos pli ol 20 oficialajn lingvojn. Laux Corbett,
Esperanto povus esti solvo cxar nia internacia lingvo estas neuxtrala,
regula kaj rapide lernebla. Ankaux tiu demando de Corbett gxenis Euxropan
Komisionon. Pro tio, brita ano de Euxropa Komisiono Neil Kinnock
flankensxovis la demandon al nebula "komitato" por tielnomata
"pritraktado". Intertempe, kimro Kinnock favoras alian solvon de la lingva
problemo cxe Euxropa Komisiono: enkonduki la anglan kiel nura laborlingvo.

Strange la demando pri uzado de Esperanto per euxropaj tradukservoj ne
perdigxis dum "pritraktado" far de la "komitato". Kaj dum Euxropa Jaro de
Lingvoj, gxuste tiu homo taskita de Euxropa Komisiono por "pritrakti" la
rolon de Esperanto preskaux lasis fali sxampanjglason pro sxoko. La homo,
cxefo de la Komisiona tradukservo, sxokigxis cxe eleganta euxropa evento
vidante anon de Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo. Ekde jaroj la
Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo proponas, ke la tradukservo de
Euxropa Komisiono esploru la uzadon de tielnomataj "planlingvoj" - inter
kiu Esperanto. Kaj nun la Komisiono ankorauxfoje devos "serioze" pritrakti
la uzadon de Esperanto per la euxropaj tradukservoj pro nova parlamenta
demando, farita la 14-an de januaro 2002. Maurizio Turco, itala membro de
Internacia Radikala Partio en Euxropa Parlamento, estas suspektema pri la
"komitato" kiu devas "pritrakti" la uzadon de Esperanto. Cxu gxi vere
ekzistas? Kiu membras en gxi?

Estis sendita oficiala demandletero de EEU al Euxropa Komisino...

Dafydd

***************************************************************************

Grandaj perdoj en Esperantio
============================

Kun granda bedauxro ni mencias, ke du elstaraj, valoraj personoj de
Esperanto-mondo mortis antaux ne longe.

La 30-an de januaro forpasis Milan Zvara, motoro de la slovakia Esperanto-
movado. Li estis la prezidanto de Slovakia Esperanto"Federacio, SKEF kaj
fondinto kaj funkciiganto de la fama, turisma Poprada Esperanto-Centro,
organizanto de internaciaj agadoj. Monda Turismo, kaj pluraj internaciaj
asocioj perdis gravan anon.

La 24-an de februaro forpasis Lluis M. Hernandez Yzal (1916"2002), fondinto
kaj direktoro de Hispana Esperanto-Muzeo, kiu havas unikan kolektajxon de
esperantajxoj el la tuta mondo. Lia kolekto estas malfermita al cxiuj ekde
1968. En la kolektajxo estas pli ol 10 000 libroj kaj pli ol 12 000
jarkolektoj de Esperanto-periodajxoj. UEA perdis unu de siaj Honoraj
Membroj.

laux interretaj informoj
Axel Orszag-Krysz

***************************************************************************

Kiel peti subvenciojn de UEA?
=============================

La estraro de UEA kaj la Centra Oficejo regule ricevas petojn pri subtenado
de diversaj E-projektoj. Ofte tiuj petoj estas subtenindaj kaj subtenataj,
sed ecx pli ofte evidentigxas, ke la subvencipetantoj ne klare imagas la
postulojn de UEA. Tial dum la januara kunsido de la estraro estis akceptita
regularo "Kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj
projektoj". Gxi rilatas al cxiuj projektoj, en kiuj la kontribuo de UEA
devus superi 500 euxrojn.

La unua kriterio por la subteno de iu projekto estas deklarita gxia utileco
por la E-movado. Oni krome notas prioritatecon de projektoj, en kiuj la
subvencipetantoj mem finance partoprenas.

En la procedo elstaras postulo, ke la subvenciota projekto estu prezentita
al UEA ses monatojn antaux la komencigxo. Oni firme anoncas, ke jam
komencigxintaj sen antauxa interkonsento projektoj ne estos traktataj.
Pliaj informoj riceveblas de:

Ans Bakker
Rete: ans.bakker@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Courier de l'Unesco - cxu ankaux Esperante
==========================================

Ekde la jaro 2002 la revuo de UNESKO sxangxigxos. Laux la decido de la
estraro de UNESKO la revuo aperados sesmonate kaj estos senpaga ricevebla.
La novaj cirkonstancoj donas nelaseblan eblon por varbi Esperanton.
Interesitoj el la tuta mondo povus peti la revuon de UNESKO, menciante, ke
temas pri Esperanto-versio, se eblas.
Leterojn (angle aux france) sendu al:

Courrier de l'Unesco
31, rue Fran_ois Bonvin, FR-75732 Paris Cedex 15, Francio
Rete: courier.unesco@forigu.unesco.org
laux dissendolisto "esper-inform"

***************************************************************************

Furorlisto de UEA 1989-2000
===========================

Cxiujare UEA publikigas la furorliston de la Libroservo de UEA pri la
vendoj dum la antauxa jaro. Tiu tradicio dauxras de jardekoj. Longe la
jaraj listoj konsistis nur el titoloj en ordo de ilia populareco. Ekde 1992
aperas ankaux la venditaj nombroj, kio faris la listojn multe pli
informenhavaj. Espereble la nombroj ankaux orientas la eldonistojn, precipe
komencantajn, pri la dimensioj de la merkato. UEA estas la plej granda
librejo en Esperantio, okupante almenaux trionon de la tuta merkato. Tial
gxi sentas ankaux apartan respondecon pri la merkato, ekde la momento, kiam
eldonistoj faras siajn decidojn. UEA ne povas rekte influi la decidojn de
aliaj, sed gxi liveras i.a. statistikajn informojn, kiujn la aliaj devus
zorge studi.

La jaraj listoj cxiam estis du: pri totalaj vendoj kaj pri unuekzempleraj
vendoj. Tio celas doni iom pli bonan bildon pri la efektiva populareco de
la titoloj. La listoj de totalaj vendoj estas iom misgvidaj, cxar parto de
la varoj plur-ekzemplere venditaj al aliaj libroservoj ne estas jam samjare
pluvenditaj al inidividuaj klientoj. Unuekzempleraj acxetoj de individuoj
donas pli bonan ideon pri la versxajna furor-ordo en la tuta merkato dum la
jaro. Pri longa periodo tia "helpstatistiko" ne necesas, cxar la proporcio
de ekzempleroj, kiuj restis en la stoko de aliaj libroservoj post la fino
de la periodo, estas neglektinda.

Lerniloj en cxefa rolo

La cxampiono de la lastaj 12 jaroj estas la lernolibro "Saluton! Esperanto
auxtodidakte" de Audrey Childs"Mee. La vendita nombro, 3233, konsistis el
tri sinsekvaj eldonoj. Same ankaux cxe aliaj libroj, de kiuj oni vendis el
pli ol unu eldono, oni adiciis cxion en unu nombron, cxar nun oni pristudas
la popularecon de titoloj kaj ne de unuopaj eldonoj. Problema tiurilate
estas "Pasporta Servo" de TEJO. Gxiaj jaraj eldonoj fakte estas malsamaj
libroj enhave kaj pagxonombre, kaj ili cxiuj devus esti aparte listigitaj.
Anstataux montri aparte dekon da gxiaj eldonoj en nia listo, cxiu kun
300-400 ekz, ili estis kunigitaj en unu eron.

UEA estas la eldonisto kun plej multe da titoloj en la listo de libroj: 38
el 100. Inter la diskoj kaj kasedoj estas nur unu de UEA, kasedo por
"Saluton!", kiu certigis duoblan cxampionecon por tiu brila lernilo. La
proporcio de UEA cxe libroj estus iom malpli granda, se eblus statistiki la
vendojn de cxiuj libroservoj kune. La ciferoj de la UEA-libroj montras
komplete, kiom da ili vendigxis dum la tuta periodo, sed tiuj de la aliaj
nur la parton, kiun vendis UEA. Komuna statistiko de cxiuj vendistoj
bedauxrinde ne estas farebla, sed ecx se gxi estus, la unua duono de la
nuna statistiko apenaux sxangxigxus. Granda plimulto de la nuna listo
trovigxus ankaux en la komuna listo.

Malrapida merkato

Malrapideco estas apartajxo de la Esperanto"merkato. Komercaj vendejoj ne
tenus sur siaj bretoj samajn varojn same longe kiel Esperantaj libroservoj.
En la 12-jara listo la plej agxa estas "La vivo de la plantoj", eldonita de
Stafetoen 1957. (Kaj 98 ekz. de gxi plu atendis acxetonton komence de
oktobro!) Ses estis eldonitaj en la 60-aj jaroj: la Zamenhofa "Hamleto"
(1964), "Karlo" (1968), kaj la Stafeto-libroj "Zamenhof, auxtoro de
Esperanto" (1962), "33 rakontoj" (1964), "Norda naturo" (1967) kaj "Libro
de amo" (1969). Kelkaj titoloj de Stafeto cetere trovigxas en la listo pro
tio, ke en la 80"aj jaroj ili longe restis ekster la merkato, gxis UEA en
1989 acxetis de J. Regulo lian tutan stokon kaj povis resurmerkatigi ilin.
Longan foreston sekvis vigla vendo-ondo.

UEA dauxre vendas ankaux librojn de antaux la dua mondmilito. Finnlando
havas la duban honoron de devenlando de la plej malnovaj: la teatrajxo "La
botistoj" (A. Kivi) kaj la romano "La batalo pri la domo Heikkila" (J.
Linnankoski) el 1919. Kun resp. 19 kaj 24 ekzempleroj ili ne povis revi pri
loko en la plej furora cento, sed ili ankaux ne bezonas honti: cxirkaux 300
titoloj trovis ecx ne unu acxetemulon dum la tuta 12-jara periodo.

Fine: la mona sumo de la vendoj en 1989-2000 estis 1 479 895 euxroj, t.e. 3
261 260 guldenoj.

10 plej venditaj libroj 1989-2000 (el la 100-a listo):
- Childs-Mee, A.: Saluton!: lernolibro: 3233 ekzempleroj;
- Pasporta Servo: listo de gastigantoj de TEJO: 3138 ekzempleroj;
- Piron, Claude: Gerda malaperis!: 2075 ekzempleroj;
- Waringhien, A., Kalocsay, K.: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto: 1532
  ekzempleroj (elcxerpita);
- Boulton, N.: Faktoj kaj fantazioj: legolibro: 1490 ekzempleroj;
- Auld, William (red): Nova Esperanta krestomatio: 1448 ekzempleroj;
- Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA: gvidilo: 1398 ekzempleroj;
- Zamenhof, L. L.: Proverbaro esperanta: 1142 ekzempleroj;
- Ojalo, Jean: Esperantaj sinonimoj: 1069 ekzempleroj;
- Milne, A. A.: Winnie-la-Pu: 1049 ekzempleroj;

10 plej venditaj kasedoj kaj kompaktaj diskoj 1989-2000:
- Saluton!: kasedo de la lernolibro: 823 ekzempleroj;
- Kajto: Kajto: kasedo, KD: 636 ekzempleroj;
- Kajto: Procesio multkolora: kasedo, KD: 393 ekzempleroj;
- Kajto: Tohuvabohuo: kasedo, KD: 388 ekzempleroj;
- Akordo: Muzik-pluvo; KD: 166 ekzempleroj;
- Esperanto: Tutmonda muziko: kasedo, KD: 151 ekzempleroj;
- Vinilkosmo-kompil' 1.: kasedo, KD: 150 ekzempleroj;
- Liza kaj Pauxlo: kasedo de la samnoma libro:148 ekzempleroj;
- Team' en Esperanto: kasedo: 128 ekzempleroj;
- Horo Cantica: Kantoj de l' popolo: kasedo, KD: 121 ekzempleroj;

Osmo Buller

***************************************************************************

Respondo de Euxropa Komisiono al EEU ====================================

Euxropa Komisiono jam respondis al multaj tiaj demandoj, far de Euxropa
Esperanto-Unio. Pro tiuj leteroj, ankaux euxropaj kaj naciaj parlamentanoj
interpelaciis pri la postulo, far de multaj organizoj kaj firmaoj, kiuj
ricevas monon de Euxropa Komisiono, ke kandidatoj denaske scipovi la
anglan. Antaux jaro direktoro gxenerala cxe Euxropa Komisiono neis tian
diskriminacion. Post kelkaj leteroj de EEU, kaj du parlamentaj demandoj,
Euxropa Komisiono agnoskis, ke postuli denaskan scipovon de la angla lingvo
"povus esti konsiderata kiel diskriminacie". Poste Euxropa Komisiono
informis kunlaborantajn firmaojn, ke dunganoncoj por denaskaj parolantoj de
la angla estas diskriminaciaj.

Bedauxrinde, euxropaj firmaoj kaj organizoj plu faras dunganoncojn por
denaskaj parolantoj de la angla. Kelkaj organizoj rekte dependas de la
Komisiono. La renomata "Jean Monnet Project" - parto de la kultura sekcio
de Euxropa Komisiono - sercxas administrativan oficiston denaske scipovante
la anglan ("Excellent working knowledge of English (preferably mother
tongue) and French, additional language an asset".)

La servo de Rob Cornelissen, cxefo cxe Euxropa Komisiono, respondeca pri
kontrauxado de diskriminacio skribas respondojn, ankaux por EP-anoj, pri
diskriminacio. Cornelissen agnoskas la diskriminacion de euxropaj organizoj
kaj firmaoj, kiuj ricevas financadon de Euxropa Komisiono. Tamen la bone
pagata euxropa oficisto opiniis ke nur belgaj kortumoj respondecas - ecx se
la koncernaj organizoj kaj firmaoj laboras por Euxropa Komisiono kaj estas
financata de gxi. Tio estas stranga logiko, sed tiele funkcias Euxropa
Komisiono...

Dafydd ap Fergus
Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

Letero de leganto
=================

Eventoj helpas!

Estimata, hodiaux mi sendis al Eventoj, kaj al pluraj aliaj adresoj,
informojn pri kampanjo de Esperanto Asocio de Irlando kontraux la decido de
la EU Komisiono, trudi la anglan lingvon al la sxtatoj, kiuj volas aligxi
al la (teorie multlingva) EU.

Unu el la plej valoraj argumentoj kiun ni trovis, estis la statistikoj pri
la 1 120 grafemoj, kiuj en la angla reprezentas la 62 fonemojn - laux
raporto en Eventoj n-ro 212.

Ni cxiuj scias ke ortografio estas problemo, ecx por denaskaj
anglalingvanoj, sed ne havis tiel utilan, klaran bildon.

Dankon!
Meire Mullarney

***************************************************************************

Regularo de Oriento-Okcidento
=============================

En 1961 UEA lancxis projekton Oriento-Okcidento. Oriento"Okcidento estas
libroserio, en kies kadro aperas Esperanto"tradukoj de mondskale valoraj
verkoj.

Celo: La eldonserio "Oriento-Okcidento" celas kontribui al la Programo de
Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj (antauxe: Granda
Projekto pri la Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj
Valoroj, 1956-1966).

Pri tiu gxenerala programo vidu: Esperanto, vol. 59, 1966, februaro, p.
22-23.

Karaktero: En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la
nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.

Eldonsistemo: Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; cxiu
eldonas nur unu aux plurajn librojn laux siaj bontrovo, eblecoj kaj financa
respondeco.

Gxisnunaj volumoj: Gxis la fino de 1999 jam aperis 31 numeritaj kaj 2
sennumeraj volumoj.

Akcepto: La verkojn aprobas por la serio la estraro de UEA laux la propono
de la koncerna eldonejo.

Financoj: UEA ne havas financan respondecon.

Teknikaj kondicxoj:

1. Amplekso: Normale cxiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100
   presitajn pagxojn.

2. Lingvo: La lingva kvalito de la traduko devas esti garantiita.

3. Enkonduko: Cxiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de
   la Serio. Tiu klarigo povas ankaux aperi en pli longa enkonduko de la
   Prezidanto de UEA aux de alia persono tiucele elektita de la estraro.

4. Teknikaj detaloj: La formato, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble
   plej similaj al tiuj de la gxisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15
   cm, kompost-areo 162x100 mm, literoj 9- aux 10-punktaj.

5. Sur la titolpagxoj aperu la teksto: "Serio Oriento-Okcidento, n-ro ...
   Sub Auxspicio de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko". Pri la lauxvica
   numero indikenda informos la gxenerala direktoro de UEA.

6. Eldonkvanto: La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la
   gxenerala direktoro de UEA.

7. Parto de la eldonkvanto estu fortike (aux malmole) bindita.

8. La CO de UEA ricevas de la eldonisto tuj post la apero 5 binditajn
   ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a.
   Biblioteko de Unesko).

CO de UEA

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Ek al futuro!
=============

Esperanto - moderna komunikilo

Anstataux havi panelon kun la sola vorto "esperanto", cxu ne estus
preferinde uzi ekz. jenon : www.ESPERANTO.NET?

Temas pri facile memorebla retpagxo, kiun homoj povus trankvile konsulti
hejme, em la laborejo aux cxie, kie estas akirebla interreto. Eventuale
eblus uzi alian www-adreson, kiel en Belgio "esperanto.be" kun informoj en
4 lingvoj.

Sube de miaj leteroj al jxurnalistoj kaj politikistoj mi cxiam aldonas
"Info : www.esperanto.net (en 41 lingvoj)" kaj jam kelkaj euxrodeputitoj
skibis al mi por diri, ke tiamaniere, ili multe lernis pri Esperanto.

Germain Pirlot

Nia teamo jam de pluraj jaroj aperigas pagitajn anoncojn en diversaj
gazetoj kun la sekva teksto: "Esperanto - internacia lingvo! -
www.esperanto.hu, 282-88-85". Do sxajne sendepende unu de la alia ni venis
al la sama reklamteknika solvo. L.S.

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Nevivanta posxtgxirkonto
========================

En Eventoj (n-ro 220 p. 6.) aperis listo de landaj perantoj. En la datenoj
de la norvega peranto la menciita posxtgxirkonto ne plu validas. La nova
kontonumero estas 0540 0874052.

Douglas Draper

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

"Metodo de Esperanto" por blindaj albanoj
=========================================

Antaux ne longe aperis "Metodo de Esperanto" en brajla formo

por albanaj blinduloj. Tion ebligis s-ro Hans Baumann el Nederlando,
estrarano de la fonduso "Evidente" kiu agadas ankaux en Albanio ekde pluraj
jaroj. Nun albanaj blinduloj havas pli da eblo eklerni Esperanton. La
metodo bazigxas sur la teksto kompilita jam ekde kelkaj jaroj de Bardhyl
Selimi.

La unua lernokurso malfermigxis en januaro cxe la Instituto por
nevidkapablaj gelernenatoj en Tirana. La unua kvanto el 60 lernolibroj
disdonigxas senpage al ties gelernantoj.

Rita Parmeti
el Bulteno de Albana Esperanto-Instituto n-ro 39

***************************************************************************

KULTURO
///////

Libro pri arto
==============

En la Nacia Muzeo de Danio (Kopenhago) la 8-an de februaro 2002 estis
prezentita kaj transdonita al la dana Regxa Kronprinco la jxus eldonita,
unike bela libro pri la mondkonata, dana skulptisto, Jesper Neergaard, kun
longa intervjuo en la dana kaj angla lingvoj fare de konata dana televida
programkunlaboranto, magistro Stig Krabbe Barfoed.

La 450 fotoj, plej multaj koloraj, kauxzas vere profundan, estetikan gxuon
por cxiu, kiu rigardas ilin. Sur pagxo 15 Esperanto estas menciita. Krom
tio trovigxas fotoj de du monumentaj skulptajxoj, donacitaj al Esperanto.

Jesper Neergaard, filo de la iama vicprezidanto de "Akademio de Esperanto",
d-ro Paul Neergaard, estas Estrarano de la "Fondajxo Ivo Lapenna". En 1987
- la 100-jara datreveno de Esperanto - lia granda, marmora skulptajxo "La
Espero" kun la enskribo "Por Monda Komunikado - En Paco kaj Libero" estis
starigita kaj inauxgurita sur la Esperanto-Placo en Graz, Auxstrio, de
prof. d-ro Ivo Lapenna kaj la urbestro. La ideo, nomo kaj teksto estas de
Ivo Lapenna.

Dum la UK en Zagreb, Kroatio, 2001, plia granda skulptajxo "La Futuro" kun
la sama enskribo kiel tiu de "La Espero" estis starigita kaj inauxgurita
sur la Kennedy-Placo antaux la Ekonomia Fakultato de la Universitato de
Zagreb fare de d-ro Louis Z. Zamenhof, prof. Reinhard Selten kaj la
urbestro. La ideon, nomon kaj tekston donis Ivo Lapenna jam komence de la
80"aj jaroj, kiam Jesper Neergaard vizitis lin kaj min en nia hejmo en
Kopenhago por interparoli pri "La Espero".

La urbo Zagreb invitis Jesper Neergaard ekspozicii en 2002 en la "Mimara
Muzeo" en Zagreb, Kroatio.

Gxojige, ke tia libro aperas en la internacia libro-merkato. UEA acxetis la
libron por sia biblioteko.

Birthe Lapenna,
Rete: lapenna@forigu.mobilixnet.dk

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Pli ol 250 lernantoj kaj docentoj de Euxropa Lingva Liceo partoprenis
seminarion pri Esperanto la 15-an de decembro okaze de Zamenhof-tago en
Verona, Italio.
* * *
Armena Esperanto-Asocio, AEA okazigis Zamenhoffeston. Kadre de la arangxo
okazis prelego kaj amuziga programo.
* * *
Okazis jubilea 50-a Zamenhof-kunveno en Pola Instituto en Vieno, Auxstrio.
* * *
Komencigxis 60-leciona Esperanto-kurso por lingvoekzameno en la Instruista
Fako de la Universitato de Miskolc, Hungario la 2-an de februaro.*
* * *
Lokaj Esperantistoj starigis E-budon dum la librofoiro en Halifax, Kanado
la 30-an de septembro. La arangxon cxeestis kelkmiloj da homoj.

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

Malgranda gvidlibro pri Moskvo, Nikolaj Gudskov"Natalja Arolovicx, Eld.
Impeto, Moskvo. 88p.
* * *
Istvan Nemere: Vizito sur la teron Eld.: Impeto, Moskvo, 2001. 168 pagxoj.
Prezo cxe FEL: 10,00 euxroj + afranko.
* * *
Visnja Stahuljak: Krepuskoj Eld. Internacia Kultura Centro, pp. 499.
HR-10000 Zagreb, Kroatio.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Inter 27. 04. - 01. 05. 2002. apud Durban, Natal, okazos tutregiona Kunveno
de Esperanto-Asocio de Suda Afriko, EASA. Eksterlandaj partoprenontoj sentu
sin speciale bonvenaj. Ne estas kongreskotizoj; kaj tranokto kun
matenmangxo kostos ekde R80 (7 USD). Oni povas logxi en la kongresejo apud
bela plagxo hindoceana. Pluajn informojn petu de kohlerj@forigu.webmail.co.za kaj
www.esperanto.za.org.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

42 j. kolektanto de posxtmarkoj, bildkartoj, telefonkartoj kaj diversaj
sxakludoj. Adreso: Nikolay Mitrofanov, Pk. 292, BG-5000 Veliko Tarnovo,
Bulgario, rete: nimcontactbg@forigu.yahoo.com.
* * *
45 j. ne-edzigxinta komputilisto. Interesoj: Esperanto-movado, tradukado en
Esperanton, homaj rajtoj, aliaj kulturoj. Adreso: John Buchanan 515 W.
Elgin Broken Arrow, Oklahoma 74012 Usono, rete: jbespero@forigu.hotmail.com.
* * *
22 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: vojagxado, lernado de lingvoj.
Adreso: Nabil Qureshi, 482 Barking Road, East Ham London E6 2LT.UK. Rete:
qureshinabil@forigu.hotmail.com.
* * *
29 j. apotekisto, komencanto. Interesoj: kristanismo, lingvoj, komputiloj,
bicikloj, gefiloj. Adreso: Shayne Power, PO Box 1480 Esperance WA 6450
Auxstralio, rete: sxayne@forigu.power.gq.nu.
* * *
19 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: historio, geografio, lingvoj. Adreso:
Tomas Brichacek, Jakutska 13, 100 00 Prago 10, Cxehio, rete:
brichacek@forigu.veterina.cz.
* * *
19 j. komencanto, studento. Interesoj: lingvoj, legado, kolektado de
moneroj, biciklo. Adreso: David Zimlich, 422 Stanford Hall Notre Dame,
IN-46556, Usono, rete: dzimlich@forigu.nd.edu.
* * *
20 j.: Roya Purfarhadlu, No: 54, Kh: 616 Shargi, Kh: Tirandaz, Falake
sevvom Tehran Pars, IR-1655747441 Tehran, Irano.
* * *
19 j. studento pri arto. Adreso: Luis Eduardo Rea Gomez, Cupatitzio
#25-304, Col. Centro CP MX-60-000 Uruapan Michoacan, Meksikio, rete:
percebe13@forigu.hotmail.com.
* * *
33 j. mezkapabla esperantisto. Interesoj: Esperanto"movado, instruado per
Esperanto, lokaj kulturoj, vojagxado. Adreso: Elmer David Escoto, P.O. Box
2001, San Pedro Sula 21105, Honduraso.
* * *
67 j. artisto, komencanto. Interesoj: arto kaj filozofio, vojagxado en la
mundo. Adreso: Paul Wyszkowski, 3075 Glenwood Forest Gerrardstown, West
Virginia, 25420 Usono, rete: swpaul@forigu.earthlink.net.
* * *
17 j. frauxlino, komencanto. Interesoj: lingvoj, ludi pianon kaj gitaron,
diskejoj. Adreso: Petra Sebiger, Waldstr.15, DE-90537 Feucht, Germanio,
rete: troll@forigu.lau-net.de.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiam okazis la unua Internacia Junulara Kongreso, IJK?
   A. En 1938
   B. En 1940
   C. En 1944

2. Kie oni eldonis la unuan posxtmarkon kun Esperanto-teksto (en 1925)?
   A. En Germanio
   B. En Sovetio
   C. En Cxekoslovakio

3. Kion singifas la mallongigo ASLE?
   A. Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj
   B. Asocio de Socialistaj Esperantistoj
   C. Asocio de Spiritistaj Esperantistoj

Limdato por alsendo: la 1-a de aprilo 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2
numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. En kiu jaro igxis la verdo stelo la simbolo de Esperanto?
   B. En 1893

2. Kion singifas la mallongigo MEM?
   B. Mondpaca Esperantista Movado

3. Kiun numeron havis la unua numero de Eventoj en la jaro 2001?
   B. N-ro 200

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Kurba spegulo por esperantistoj
===============================

Kiom da e-istoj oni bezonas por sxangxi UNU lampon?

Oni bezonas 1.332 esperantistojn por sxangxi UNU lampon tiamaniere:
- Unu esperantisto por sxangxi la lampon kaj informi en diskut-listo ke la
  lampo estis sxangxita;
- 14 esperantistoj por priskribi aliajn similajn eksperimentojn en la Centra
  Oficejo de UEA;
- 7 esperantistoj por averti pri la riskoj je la sxangxado de lampoj;
- 27 esperantistoj por montri la gramatikajn erarojn en la ret-mesagxoj pri
  la sxangxado de lampoj;
- 53 por ataki tiujn kiuj korektis la gramatikajn kaj ortografiajn erarojn;
- 156 por skribi al la administranto de la listo plendante pri la kvanto de
  ret-mesagxoj en la diskut-listo kaj por diri ke la temo ne estas tauxga en
  la listo;
- 41 por korekti la ortografion de la retmesagxoj kiuj atakis tiujn kiuj
  korektis la ortografion por citi PIV-n kaj por informi la diferencojn inter
  lampo, lampiro kaj lampiono;
- 109 por informi ke la diskut-listo ne estas pri sxangxado de lampoj kaj
  proponante la kreon de speciala diskut-listo pri la afero;
- 111 por skribi ke cxiuj esperantistoj sxangxas lampojn, kaj tiel la
  diskutado pri la temo estas tauxga;
- 306 por rebati pri la plej bonaj metodoj por sxangxado de lampoj kaj pri la
  plej bonaj lampoj en la merkato;
- 27 por sendi adresojn de hejm-pagxoj kie eble oni trovas la plej bonajn
  lampojn kaj por informi ke en la libro"servo de UEA estas verkoj pri la
  temo;
- 103 por plendi pro tio ke la amasa samtempa sendado de ret-mesagxoj pri
  sxangxado de lampoj, pri gramatiko kaj ortografio devas tuj halti;
- 14 por plendi ke la senditaj ret-adresoj de la hejm"pagxoj (URL) estis
  malkorektaj , ke ili ne sukcesis vidi la pagxon kaj petoj ke oni sendu
  gxustajn ret-adresojn;
- 3 por skribi pri la ret-ligiloj pri lampoj trovitaj kaj por aserti ke la
  temoj de tiuj hejm-pagxoj rekte rilatas al celo de la diskut-listo kaj do,
  la temo "sxangxado de lampoj" estas temo kiu rilatas al la listo;
- 33 por aldoni cxiujn jam senditajn ret"mesagxojn pri la temo, ripatante la
  tutan tekston (inkluzive kun la propagandoj kaj koncernaj informoj pri la
  listo) nur por aldoni la frazon: "Tre bone";
- 31 por informi ke ili estas forlasantaj la diskut"liston cxar ili ne plu
  eltenas la ret-mesagxojn pri sxangxado de lampoj;
- 4 por sugesti la verkadon de scienca eseo pri sxangxado de lampoj aux pri
  prelego en la Universala Kongreso pri la temo;
- 1 por sugesti novan diskut-liston pri sxangxadode lampoj;
- 47 por sugesti ke la diskut-listo pri "fiziko kaj atoma energio" estas la
  plej tauxga diskutejo pri la temo (sxangxado de lampoj) kaj por informi
  ke en Vjetnamio estas fak-delegito pri sxangxado de lampoj;
- 90 por kritiki la ret-mesagxojn kiuj ripetas la aliajn mesagxojn kiuj nur
  aldonas la frazeton : "Tre bone";
- 43 por apogi la ideon pri kreado de diskut-listo pri lampoj kaj kreado de
  faka asocio;
- 110 por ripeti cxiujn ret-mesagxojn pri plendoj pri ret-mesagxoj kiuj
  ripetas cxion kaj aldoni "Tre bone", kaj skribi en la fino nur: "Mi ankaux
  taksas tion absurdajxo"!;
- kaj finfine unu esperantisto por konfirmi se la sumo de cxiuj esperantistoj
  estas vere 1332, kiel estis en la komenco informite.

Joao Manoel Aguilera

Mi ne kunsentas kun Joao, oni bezonas 1333 esperantistojn por la afero,
cxer mankas el la listo persono, kiu aperigas la informon en Esperanto-
gazeto. :-) - ndlr.

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 225, 2 / februaro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************