Eventoj n-ro 223, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Instigo al komerco per Esperanto en la reto

Faka aplikado: - Esperanto-enciklopedio
               - Elektronikaj rimedoj kiel temo de KAEST 2002
               - Semajno pri kosmologio

Kontakto sercxata: - Tradukistoj kaj redaktanto sercxata
                   - Investantoj sercxataj!

Interreto: - Biciklistoj en la reto
           - Google en Esperanto
           - Grekaj Esperanto-pagxoj
           - Kareokeo en Esperanto
           - Labourstart en Esperanto
           - Mostaj mosxtoj en la reto
           - Mallonge (6)

Arangxoj: - Lerni interkulture
          - Euxrop-Unia Esperanto-kongreso
          - Lingva Esperanto-festivalo - Aroma Jalto-2002
          - Germana kongreso
          - SAT-kongreso

Movado: - Stipendio Ivo Lapenna
        - Cxu la angla venkas en Euxropa Komisiono?
        - Mongolaj Esperanto-organizoj unuigxis
        - Esperanto Turisma Societo
        - Pirlot-listo - nova resulto
        - Germana junularo agxas 50
        - Esperanto en faka verko!
        - Afrika Oficejo de UEA
        - Naturamikaj jubileoj
        - Murgazetoj - cxu interesa sperto?
        - Kulturo de senperforto kaj paco
        - EU-programo EQUAL - cxu sxanco por Esperanto?
        - Uzado de Esperanto

Reagoj: - Ne temis pri Argentinio

Instruado, ILEI: - Proverbejo - cxambro en virtuala lernejo
                 - Kurso de Esperanto

Konkursoj: - Verkokonkurso de "Kontakto"

Radio: - Kuba vocxo el Auxstrio

Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (2), korespondi deziras (11)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - La (sin)mortigo
          - Kanibaloj?

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Instigo al komerco per Esperanto en la reto
===========================================

Per la rapida mondvasta plivastigxo de Interreto la komerco en la reto
farigxas pli kaj pli grava. Estas facile kalkulebla, ke post kelkaj jaroj
pli ol la duono de la tuta komercado okazos ne fizike en magazenoj, kaj
ankaux inter entreprenoj ne per tradicia negocado, sed kiel "e-komerco"
(elektronika komerco, angle: e-commerce, e-business) en la reto.

Por Esperantistoj, kaj por anoj de Internacia Komerca Esperanto-Fakgupo,
nepre necesas ke oni okupigxu pri tiu afero kaj uzu tiun instrumenton en la
negocado. Cxe tio oni laeble aldonu plian "e" (Esperanto) rezultiganta "ee-
komercon" (elektronika esperanto-komerco).

Kiel apartan servon UEA-prezidanto Renato Corsetti establis por IKEF
retliston "per-esperanto-komerco@forigu.yahoogroups.com". Tiuj komercistoj,
eksportistoj, fabrikistoj, cxefoj, kiuj negocas aux planas negoci, volas
vendi aux acxeti, uzu tiun retliston por trovi esperantistan partneron. La
prizorganto de la retlisto estas Santiago Alvarez. Similan retliston
establis la IK-reprezentanto de la malagasa Esperanto-Asocio sub la
retlistonomo "internacia_komerco@forigu.yahoogroups.fr". Do ankaux tiu retlisto
estas je cxies dispono. (Vidu cxe http:// www.eventoj.hu por aktuala listo
de cxiuj diskutejoj.)

Ne lastrange oni menciu la retpagxaron de estrarano de IKEF kaj peranto por
Cxinio, s-ro Wang Tianyi, "www.komerco.com". Li jam plej longtempe instigas
al komercado pere de la reto. Do la veraj komercistoj inter niaj membroj
havas per tio suficxe da oportunoj por praktiki "ee-komercon".

Franz Josef Braun

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto-enciklopedio
======================

Por krei veran E-lingvan enciklopedion per komuna laboro Chuck Smith el
Usono kun pluraj helpantoj lancxis projekton cxe: http://eo.wikipedia.com.

La kvanto de pretaj artikoloj / pagxoj kreskas de tago al tago, nun jam
superas 150! Cxefa avantagxo de la projekto "vikipedio" estas, ke cxiu
povas aldoni kapvortojn kaj tekstojn rekte en la reto.

Laux Chack Smith: "Se cxiuj esperantistoj skribus nur unu artikolon, ni
certe havus tre grandan enciklopedion... Nun antaux publikigxo, ni havas 11
kontribuantojn de 6 landoj, sed ni ankaux bezonas vin."

laux dissendolistoj sce, esper-inform

***************************************************************************

Elektronikaj rimedoj kiel temo de KAEST 2002
============================================

Kontenta pri la alta nivelo kaj bona organizo de la antauxaj Kolokvoj pri
Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST, la estraro de UEA
asignis auxspiciojn de UEA ankaux al la venonta okazigo de tiu tradicia
arangxo de la kongresa kaj kleriga entrepreno Kava-Pech.

KAEST 2002 -- la litero K ekde nun signifas Konferencon anstatau Kolokvo -
okazos de la 8-a gxis la 10-a de novembro 2002 en aux apud Prago. Gxia
cxeftemo estos "Elektronikaj rimedoj". La tradiciaj temoj de la du aliaj
sekcioj de la programo estos "Terminologiaj problemoj de apliko de
Esperanto en scienco kaj tekniko" kaj "Scienco kaj tekniko gxenerale".
Informojn oni povas peti cxe:

Kava-Pech
Anglicka 878. CZ-25229 Dubrichovice, Cxehio
Rete: info@forigu.kava-pech.cz

***************************************************************************

Semajno pri kosmologio
======================

Okazis Esperanto-semajno pri Kosmologio en Martinus Centro, en Klint, Danio
inter 12-18. 08. 2001. En la arangxo partoprenis homoj, Kiuj volis lerni en
Esperanto pri la kosmologio de Martinus. Martinus estas dana filozofo, kiu
verkis multajn materialojn pri spirita scienco. Antauxtagmeze okazis cxiam
prelegoj kaj poste en laborgrupoj oni plu laboris. Posttagmeze okazadis
diskutoj pri diversaj temoj inter alie pri disvastigo de Esperanto.

laux Sven Friis
el Esperanto en Danio 4/2001

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Tradukistoj kaj redaktanto sercxata
===================================

En cxi jaro Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo, TEJO planas la startigon
de nacilingvaj eldonajxoj. Al tiu nacilingvaj eldonajxoj estas sercxataj
tradukistoj, kiuj tradukas la rete alvenintajn mesagxojn kaj plusendas al
la nacilingvaj jxurnaloj, politikistoj, asocioj, ks. Ne nur tradukistoj,
sed ankaux redaktanto estas sercxata, kiu decidas, kiuj novajxoj estu
dissenditaj. La laboro estas ne tro granda, la nacilingva informilo de TEJO
aperados dumonate.

Pliaj informoj cxe:
Katja Ignatjeva
Rete: katido@forigu.mac.com

***************************************************************************

Investantoj sercxataj!
======================

Estas invitataj investantoj al litova merkato por: finarangxo de
kvincxambra hotelo (kun aldonoj) sur limregiono Litovio-Kaliningrad;
agrikulturo; konstruo de ripozejo apud vojo Moskvo-Kaliningrad cxe lago en
Litovio; rezervaj partoj de personauxtoj; organizo de turismaj ekskursoj
tra Litovio. Informoj cxe:

Stasys Kruzinauskas
Roziu 45, Vilkaviskis, Litovio
Rete: stkruz@forigu.lrs.lt

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Biciklistoj en la reto
======================

La retpagxo de Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI, la sporta
faka asocio de TEJO, trovigxas cxe http://purl.org/net/bemi. Tie haveblas
informoj pri gxiaj venontaj biciklaj karavanoj. Krome tie trovigxas bicikla
vortareto en 8 lingvoj, inkluzive de E-o.

Zav'
Rete: XGodivier@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Google en Esperanto
===================

La famega motor-sercxilo Google pli kaj pli esperantigxas, E-versio
trovigxas gxe: http://www.google.com/intl/eo.

Eblas per tiu pgxao rapide atingi la retpagxo-katalogon de Google kiu
entenas ligilojn al pli ol 2000 retpagxoj en Esperanto. Por tio alklaku
"Listo la kategorioj'. Eblas ankaux per tiu pagxo atingi la novajxgrupojn,
retlistojn.

el Nun

***************************************************************************

Greka Esperanto-pagxoj.
=======================

Antaux ne longe estis lancxita landa Esperanto-retpagxo www.esperanto.gr de
Grekio. En la pagxo oni trovas diversajn informojn pri Grekio kaj greka
Esperanto-movado.

Efthimios Mavrogeorgiadis
Rete: emav@forigu.the.forthnet.gr
el Nova Sento

***************************************************************************

Karaokeo en Esperanto
=====================

Gxoje mi informas vin pri apero en Esperantujo de granda novajxo: Karaokeo
en Esperanto cxe http://www.rantac.com.br/users/alls!

Nun vi jam povas pere de interreto auxskulti muzikon kaj kunkanti en nia
lingvo, sekvante la kantotekstojn. Vizitante la retpagxejon de Pinarbara
Esperanto-Grupo (Espirito Santo do Pinhal - SP, Brazilo), vi povos ricevi
pliajn informojn pri la senpage elsxutebla programaro kaj registri tutmonde
famajn klasikajn kaj modernajn kantojn en nia lingvo.

Antonio Luis Lourenco dos Santos
Rete: alls@forigu.rantac.com.br

***************************************************************************

LabourStart en Esperanto
========================

LabourStart, la cxiutaga tutmonda sindikata novajxservo (en la angla, la
nederlanda kaj la norvega) de antaux ne longe anoncas sian eksperimentan
servon en la internacia lingvo, Esperanto. Oni invitas samideanojn viziti
la retpagxojn: http://www.labourstart.org/eo/

Eric Lee
Rete: ericlee@forigu.labourstart.org

***************************************************************************

Mostaj mosxtoj en la reto
=========================

La oficialaj urbaj retpagxoj en Most, Cxehio havas ankaux esperantan
version. La samideanoj de urbeto faris la tradukon kaj enpagxigon.

La retpagxoj trovigxas cxe: www.mumostc.cz.

el Starto, 2001/1.

***************************************************************************

Fotoj pri la unua Internacia Forumo pri Edukado trovigxas cxe:
http://www.redemeta.com.br/pacheco/FME-2001.
* * *
Kanadaj esperantistoj ekis kampanjon, por ke Radio Kanada Internacia, RKI
elsendu rete ankaux en Esperanto. RKI estas la oficiala vocxo de Kanado
eksterlande. Estas atendataj retaj subskiboj cxe: http://www.chez.com/rki.
* * *
Plurfoje monate estas alsxutita la aktuala versio de la "Plena Kalendaro de
Esperanto-Arangxoj" cxe: http://www.eventoj.hu.
* * *
Post nelonga provo oficiale funkcias en Cxinio nova Esperanta retejo
http://www.kunlaboro.com.
* * *
La itala novajxletero "Nova Sento in Rete" prizorgita de Francesco Amerio
atingis sian 701-an adresiton! La senpaga novajxletero estas dissendata
lauxokaze, kutime 1-3 fojojn semajne. Gxi startis en septembro 1998, kaj la
komenca nombro de 125 ricevintoj kreskis en 3 jaroj al la nuna 700.
* * *
La belgia firmao "Mondo", kiu helpas en la konstruado de alternativaj
domoj, uzado de sunenergio, purigo de uzita akvo, ktp, havas novan
retpagxon cxe: http://www.mondo.be en tri lingvoj: nederlanda, angla kaj
Esperanto.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Lerni interkulture
==================

La Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK okazas inter 08-26. 07. 2002 en
Brattleboro, Vermonto, Usono. NASK estas trisemajna intensa lernado de
Esperanto por komencantoj gxis akademianoj. Dum la arangxo renkontigxas
internaciaj instruistaro (d-rino I. Koutny, Hungario/Pollando; d-ro A.
Melnikov, Rusio; d-ro R. Resende, Brazilo) kaj studentaro. Krome okazas
ricxa vespera kaj semajnfina programo.

Post 32 jaroj en Sanfrancisko, NASK ekmigras! En 2002, la kursaron gastigos
mondfama interkultura altlernejo, The School for International Training, en
nordorienta Usono. Kune kun la profesiuloj de la lernejo, niaj instruistoj
evoluigas novan kaj entuziasmigan studprogramon kiu emfazas la uzadon de
Esperanto por interkultura komunikado kaj kunlaboro.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Ellen M. Eddy
11736 Scott Creek Drive SW, WA-98512 Olympia, Usono
Rete: eddyellen@forigu.aol.com

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
==============================

La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en
Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco:
rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa
Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-
asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de
EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verona Esperanto-Grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it

***************************************************************************

Lingva Esperanto-Festivalo
==========================

Aroma Jalto-2002

Inter 01-09. 05. 2002 okazos tradicia E-arangxo en Krimeo, Aroma Jalta. En
la programo estos kutimaj E-kursoj je diversa nivelo, ekskursoj, ludoj,
konkursoj. Cxiujn vesperojn plidolcxigos famaj krimeaj vinoj kaj amuzaj,
aktivaj programoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Volodimir Hordijenko
pk. 35, UA-01133, Kijiv-133, Ukrainio
Rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Germana kongreso
================

La 79-a Germana Esperanto-Kongreso okazas inter 17-20. 05. 2002. en Husum,
Germanio. Dum la arangxo okazas interesaj programoj. Specialaj gastoj estas
Osmo Buller, eksa gxenerala sekretario de UEA kaj Gerrit Berveling,
redaktoro de la revuo Fonto. Dum la kongreso okazas ankaux dulingva ekumena
meso en la remonstranta pregxejo de Friedrichstadt.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Esperanto-Nord
Am Ostersielzug 6, DEa25840 Friedrichstadt, Germanio
Rete: 79.GEK@forigu.web.de

***************************************************************************

SAT-kongreso
============

La 75-a Kongreso de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT okazas inter 01-07. 07.
2002 en Alicante, Hispanio. Dum la kongreso okazas tradiciaj programeroj de
SAT. Krome okazas vastaj distraj, amuzigaj kaj seriozaj programoj. La
partoprenantojn atendas ankaux interesaj kaj aktualaj prelegoj. Eblas
rigardi ankaux la cxirkauxajxon partoprenante ekskursojn.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Marten Busten Benito
Apt. de Correos 4143. ES-03080 Alicante, Hispanio
Rete: marteno@forigu.ctv.es

***************************************************************************

MOVADO
//////

Stipendio Ivo Lapenna
=====================

Memore al Prof. D-ro Ivo Lapenna (1908-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj
por la Internacia Lingvo Fondao Ivo Lapenna starigis "Stipendio Lapenna".
La stipendio estas subvenciado de kiom eble plej multe da disertacioj je
universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri
esperantologio aux pri Esperanto rilate al interlingvistiko kaj estas
ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof.

La stipendio laste estis aljugxita al: Federico Gobbo por La dilemo de
Esperanto (akceptita de la tata Universitato de Torino, Italio); D-rino
Sabine Fiedler por Planlingvo kaj frazeologio: empiriaj esploroj pri
reproduktita lingvomaterialo en Esperanto (akceptita de la Universitato de
Leipzig, Germanio).

La stipendio estas ankaux en 2002 aljugxita. Limdato por aligxo estas la
28-a de februaro 2002.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Internacia Scienca Istituto Ivo Lapenna
Prof. D-ro Carlo Minnaja
Universita degli Studi de Padova via Belzoni 7, IT-35131 Padova, Italio

***************************************************************************

Cxu la angla nun venkas en Euxropa Komisiono?
=============================================

Aperis artikolo en la hispana komercgazeto "Cinco Dias" pri la novaj planoj
de Romano Prodi, prezidanto de Euxropa Komisiono, fortigi la pozocion de la
angla kiel cxefan laborlingvon. Prodi nun volas forigi aliajn "oficialajn"
lingvojn kiel la hispana, itala, sveda, ktp, ktp (ankaux la portugala,
nederlanda, greka, ktp) antaux la pligrandigxo. Euxropa Komisiono ne volas
ke mez- kaj orienteuxropanoj havu la samajn lingvajn rajtojn kiel
parolantoj de grandaj lingvoj, cxefe la angla, sed ankoraux ankaux la
germana kaj franca. Laux Prodi estas tro multe kosta (du euxroj po civitano
de Euxropa Unio).

Fontoj ene de la Komisiono timas novan sekretan batalon por enkonduki la
anglan kiel solan oficialan lingvon en Euxropa Unio.

Dafydd

***************************************************************************

Mongolaj Esperanto-organizoj unuigxis
=====================================

La 5-an de januaro, 2002, la reprezentantoj de Mongola Esperanto-Asocio,
MEA, Mongola Esperanto-Ligo, MEL, Mongola Esperanto-Junulara Organizo, MEJO
kaj Mongola Esperanto-Centro, MEC kunsidis kaj diskutis pri nuna situacio
de Mongola Esperanto-movado. Fine ili decidis unuigi la Esperanto-
organizojn sub la nomo de "Mongola Esperanto-Asocio" kaj subskribis al
"Kvarflankan kontrakton". MEJO-n poste iam oni denove fondos kun konsisto
de junuloj gxis 30 jaragxaj. Poste, reorganiza kunveno de esperantistoj
elektis novan estraron.

Chimedtseren Enkhee
Rete: enchjo@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

Esperanto Turisma Societo
=========================

Esperanto Turisma Societo, ETS en Ljubljana, cxefurbo de Slovenio festis
sian 80 jarigxon fine de decembro 2001. Okaze de la festo oni okazigis
unutagan posxtostampadon.

Esperanto Turisma Societo
Lj. Tavcxarjeva 2. SI-1000 Ljubljana, Slovenio

***************************************************************************

Pirlot-listo - nova rezulto
===========================

Laux la gxisdatigita listo de s-ro Germain Pirlot 93 (14,86%)
euxroparlamentanoj, kiuj diversgrade estas favoraj al Esperanto, kiuj
opinias, ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi
dialogon en Euxropa Unio, kiuj opinias, ke Esperanto estas bona helpilo por
sxirmi la diversecon inter kulturoj, lingvoj kaj popoloj de Euxropo kaj
kontrauxstari riskojn de lingvaj hegemonio kaj diskriminacio.

Statistiko laux la politikaj frakcioj en la parlamento:
- Cxe Unuigxo por la Euxropo de la Nacioj 8 el 22 frakcianoj (36,36%);
- Cxe Verduloj / Euxropa Libera Alianco 13 el 45 frakcianoj (28,88%);
- Cxe Euxropa Partio de la Liberaluloj, Demokratoj kaj Reformemuloj 13 el 52
  frakcianoj (13,95%);
- Cxe Euxropa Porunuigxa Maldekstro / Norda Verda 5 el 43 frakcianoj
  (13,95%);
- Cxe Partio de la Euxropaj Socialistoj 24 el 181 frakcianoj (13,25%);
- Cxe Grupo por la Euxropo de la Demokratioj kaj de la Diferencoj 2 el 18
  frakcianoj (11.11%);
- Cxe Euxropa Popola Partio / Euxropaj Demokratoj 24 el 232 frakcianoj
  (10,34%);
- Cxe ne-enskribigxintoj 3 el 33 parlamentanoj (9,09%).

Statistiko laux la sxtatoj de Euxropa Unio
- Irlando 12 el 15 (80,00%);
- Belgio 15 el 25 (60,00%);
- Danio 4 el 16 (25,00%);
- Francio 15 el 87 (17,24%);
- Luksemburgio 1 el 6 (16,67%);
- Britio 14 el 87 (16,09%);
- Hispanio 9 el 64 (14,06%);
- Finnlando 2 el 16 (12,50%);
- Auxstrio 2 el 21 (9,52%);
- Svedio 2 el 22 (9,09%);
- Germanio 8 el 99 (8,08%);
- Italio 6 el 87 (6,89%);
- Greklando 1 el 25 (4,00%);
- Portugalio 1 el 25 (4,00%);
- Nederlando 1 el 31 (3,22%).

Kompilis: Longueepee Claude
Rete: claudel@forigu.worldonline.fr

***************************************************************************

Germana junularo agxas 50
=========================

La germena junulara asocio, Germana Esperanto-Junularo, GEJ festis sian 50
jarigxon. La asocio estis fondita la 4-an de oktobro 1951. La jubilea festo
okazis dum la cxi jara Internacia Semajno, IS en Rotenburg an der Wumme,
Germanio. Internaciaj Semajnoj estas unu el la plej famaj dauxraj agadoj de
GEJ. Jam de pli ol 45 jaroj esperantistoj, junuloj el cxiuj partoj de kaj
ecx ekster Euxropo povas kune festi la renkonton de la nova jaro ie en
Germanio danke al IS-j.

laux Kune 6/2001

***************************************************************************

Esperanto en faka verko!
========================

Esperanto estas plurfoje menciita en la nova 330-pagxa faka libro de G. C.
Fighiera, estinta KKS (Konstanta Kongresa Sekretario) de UEA. En lia jxus
aperinta itallingva verko "Kongresoj kaj entreprenaj kunvenoj. Manlibro por
agado" aperas ankaux tabelo kun listo de la Universalaj Kongresoj de la
lastaj 20 jaroj, montritaj kiel modelo de geografia rotacio de internacia
kongreso.

Same kiel la antauxaj verkoj de la sama auxtoro, la nova libro trovigxos en
la cxefaj publikaj bibliotekoj de la lando, estos utiligata de specialistoj
kaj adoptata en cxiugradaj kursoj kaj seminarioj, inkluzive de
universitataj, pri turismo kaj komunikad-sciencoj.

Giancarlo Fighiera
Rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it

***************************************************************************

Afrika Oficejo de UEA
=====================

Jam de iom de tempo funkcias Afrika Oficejo, AO de Universala Esperanto-
Asocio, UEA. La taskoj de la oficejo estas administri la afrikan
esperantistaron, respondi informpetojn, instrui perkoresponde, eldon(ig)i
verkojn kaj informilojn de esperantistoj precipe afrikaj,zorgi pri
transpago inter afrikaj landoj kaj CO, informadi pri la afrika movado.

La oficejo eldonas retan informilon "TR'AFRIK'". Gxi prezentas konkretan
agadon de esperantistoj afrikaj kaj de eksterafrikaj esperantistoj
pri/por/pro Afriko. Tial raportoj pri agadoj por la movado en Afriko estu
disponigataj konstante al AO.

Afrika Oficejo
B.P. 13169, Lome, Togo
Rete: afrikaoficejo@forigu.hotmail.com
UEA-kodo: afof-t

***************************************************************************

Naturamikaj jubileoj
====================

Naturamikaj esperantistoj festas la 75 jarigxon de naturamika asocio inter
esperantistoj kaj 50 jarigxon de la naturamika gazeto "La Migranto".
Naturamika movado oficialigxis unue en 1895 en Vieno, Auxstra-Hungara
Monarkio. Lauxdire jam tiam laboradis inter la unuaj naturamikoj ankaux
esperantistoj. Tamen Naturamika Fakgrupo Esperanto estis fondita la 2-an de
marto 1926 en Vieno, Auxstrio.

laux La Migranto n-ro 169

***************************************************************************

Murgazetoj - cxu interesa sperto?
=================================

Dum oktobro Rusia E-Unio produktis kaj dissendis al lokaj kluboj, kiuj
konsentis partopreni, stokojn da informaj ruslingvaj "murgazetoj" kun
artikoletoj kaj faktoj pri Esperanto.

La gazeto estis farita en formato A3 kaj estis vere gazeto enhave kaj
aspekte - kun fotoj, novajxoj, rubrikoj. Unuflanka, cxar oni devis gxin ie
alpingli. Estis lasita loko por alskribi la kontaktadreson de la loka
grupo.

La gazetojn oni devis pendigi en lernejoj, altlernejoj kaj aliaj publikaj
lokoj. Entute estis produktite 480 tiaj gazetoj (inkluzive de lokaj
versioj, kiujn oni preparis el rete disponigita komputila PageMaker-
dosiero).

La rezultoj? Ne tre klaraj, cxar nur ne multaj el tiuj, kiuj legis poste
telefonis al la kluboj aux venis al E-kursoj. Sed ja ne nur tio estis la
celo. Oni celis informi la socion pri tio, ke Esperanto kaj E-movado
ekzistas kaj agas. Pri tio oni, sxajne, sukcesis, sed 480 ekzempleroj (ecx
se ilin legis averagxe po 10 personoj) estas ege malmulte...

Tamen preparantoj estas kontentaj kaj intencas dauxrigi la "murgazetan"
informkampanjon.

Andrej Grigorjevskij
Rete: andreo@forigu.mailru.com

***************************************************************************

Kulturo de senperforto kaj paco
===============================

Unesko, Nobelpremiitoj pri Paco kaj 54 demokrataj sxtatoj decidis, ke la
unua jardeko de tiu jarcento estu dedicxata al la Infaneco, al ties
protekto kaj klerigo. Unesko invitas la Neregistarajn Organizajxojn, la
lernejojn, aktive apogi kampanjon en la jardeko 2001-2010 favore al cxiu
infano de la mondo. Tiucele la Manifesto 2000 estu diskonigata. Tiu
kunagado dum la jardeko titoligxas "Peace in our hands, Cultivons la paix,
Hx" laux la ses oficialaj lingvoj de UN.

Programo de eduko pri civitaneco

La franca ILEI-sekcio proponas al sia membraro dosieron ilustrantan la
Manifeston 2000. Verkis gxin Armand Hubert, UEA-delegito pri homaj rajtoj.
Tiu dosiero "Cultivons la paix" pritraktas la ses temojn de la Manifesto
per koloraj paneloj A4-formataj. De somero akiris gxin deko da
esperantlingvaj instruistoj por uzi gxin en mezlernejoj en la programo de
eduko al civitaneco. Ankoraux tute ne ekzistas informoj pri uzado.

La dosiero entenas: kopion de la Unesko-a apelacio, enhavo-tabelon,
enkondukon "La Tero malbonfartas", la ses temojn de la Manifesto, panelon
"Metiistoj de la paco" kaj demandaron por gelernantoj.

Eduka agado lige al Unesko

Nun tiu dosiero estas esperantigita kaj alirebla en la Reto. En Esperanto
gxi titoligxas "Paco en niaj manoj". Mauxro La Torre aperigas gxin en la
retpagxoj de ILEI: http://lps.uniroma3.it/ilei.

Tradukota en cxies landa lingvo, gxi povas instigi samideanojn partopreni
klerigan taskon favore al kulturo senperforta. Instruistoj de cxiu landa
ILEI-sekcio povas elpensi uzadon de tia dokumento en siaj propraj lernejoj
laux naciaj instru-dispozicioj.

Tia kunlaboro de ILEI-membroj plifortigos "la instruan kaj edukan agadon
per diversaj edukaj projektoj lige al Unesko".

Proponata uzado

1. En via grupo kiel ekspozici-materialo. Bezonas ke oni pligrandigu cxiun
panelon.

2. En mezlernejo. Vi mem utiligu gxin aux proponu la dosieron al instruista
amiko al kiu alfalas eduko pri civitaneco. Li uzu gxin kiel alia kleriga
dokumento.

3. En mezlernejo. Vi proponu la dosieron al bibliotekisto. En mia urbo,
respondeculino arangxis angulon en la biblioteka salono kie sxi pristudas
tiun temon kun grupoj de gelernantoj.

A. Hubert

***************************************************************************

EU-programo "EQUAL": Cxu sxanco por Esperanto?
==============================================

La projekto "EQUAL" de la Euxropa Unio celas subteni "novajn vojojn por
kontrauxbatali diskriminacion kaj malegalecon, kiun spertas dungitoj kaj
laborsercxantoj."

Certe diskriminacio pro malsamaj gravecoj de gepatraj lingvoj estas ege
ofta, sed gxis nun - ekster Esperantujo - ne multe atentata problemo. Mi
mem laboras en firmao en kiu anglo estas sekciestro, dum turkoj purigas la
fenestrojn kaj italinoj la necesejojn.

Kontaktinte la organizantojn de "EQUAL", mi eksciis, ke principe ankaux
iniciativoj, kiuj realigas lingvan egalrajtecon pere de Esperanto, estas
bonvenaj.

La subvencioj estas suficxe altaj, entute pli ol 500 milionoj da euxroj por
la jaroj 2000-2006 ecx nur en Germanio. Sxancojn akiri iom de tiu sumo do
havus ankaux firmaoj aux asocioj, kiuj internacie kunlaboras pere de
Esperanto.

Ulrich Matthias
Rete: Ulrich.Matthias@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Uzado de Esperanto
==================

Guy Fischer, komunista senatano de Rodano-departemento, vicprezidanto de
komisiono pri socialaj aferoj en senato starigis la jenan skriban demandon
al la ministro pri nacia edukado.

Skriba demando

Enkonduko de lauxvola provo "Esperanto" en Bakalauxron.

S-ro Guy Fischer atentigas s-ron ministro pri nacia edukado, sercxado kaj
teknologio pri kampanjo de petleteroj lancxita de Esperantista movado cele
al akcepto de tiu lingvo kiel lauxvola opcio en bakalauxro.

Skribata kaj parolata lingvo de pli ol unu jarcenta Esperanto posedas
regulan gramatikon, ege ricxan vorttrezoron, aparte el la latina, tio, kio
faciligas gxian akiron.

Gxia lernado regule disvolvigxas for de euxropaj limoj, starigante gxin
demokratia kaj malmultekosta komunikilo, tauxga por sercxi kauxzon de
amikeco kaj kooperado inter la popoloj.

Cxar tiu lingvo sxajnas al li plenumi cxiujn kriteriojn pravigantajn gxian
eniron kiel lauxvola opcio en provoj de bakalauxro, s-ro Guy Fischer petas
de s-ro ministro pri nacia edukado, sercxado kaj teknologio, bonvoli
akcepti la peton prezentitan al li.

Charlot Vincent

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Ne temis pri Argentinio
=======================

En 1901, en la brusxuro Hilelismo (Gillelizm) ne temis pri Esperanto kiel
lingvo de la hilelistoj.

En Eventoj (n-ro 220 p. 8.) oni povas legi artikolon de R. Sartor, kun
titolo: "Kiam Zamenhof revis pri Argentinio!".

R. Sartor prave memorigas, ke Zamenhof menciis la landon Argentinan kiel
eblan lokon de hilelisma komunumo. Por plia klareco, mi cxi-tie citos la

Zamenhofan frazon laux traduko de Adolf Holzhaus:

"Tuj kiam kongreso de hilelistoj elektos ian difinitan lokon (ekzemple en
Kanado, Sxtatoj, Argentino ks.) kaj deklaros gxin unu fojon por cxiam
centro de hilelista hebreeco (kompr.: hebrearo), - kaj cxio cetero (cxio
cetera) rapide solvos sin per si mem. - Kompreneble, elekto de loko estos
farita... post anticipa penega esploro..."

R. Sartor interalie skribas: "... ni devus rememori, ke Zamenhof pripensis
Hilelismon unue por la juda popolo kune kun la uzo de Esperanto. Kaj la
unuaj judaj emigrintoj el Rusio, tiatempe vojagxis ne nur al Usono kaj
Kanado...."

La cititaj frazoj, plejparte pravaj, enhavas ankaux eraran aserton.

Estas vere, unuflanke, ke la ideo pri arta lingvo, hilelismo kaj la demando
pri la juda diasporo cxe Zamenhof interrilatas, tamen - unue mi diru tion
tre klare: estas certe, ke en 1901, en la brosxuro Hilelismo li prezentas
Esperanton nek kiel lingvon de hilelistoj, nek kiel lingvon de la Juda
diasporo. Ecx: Zamenhof fortostrecxas por komprenigi, ke li ne havas tian
imagon.

Diverstempe Zamenhof havis diversajn ideojn, kaj li iom sxangxadis siajn
esprimmanierojn ankaux laux la cirkonstancoj. Post la grandega sukceso en
1905 (post la Bulonja Kongreso) li iom (- t. e. malmulte) modifis siajn
planojn pri lingvo de hilelistoj: tiam, en 1906, Esperanto aperas kiel
(provizora) lingvo de hilelistoj - anstataux kiu ili povas elekti alian.
Ankaux lia imago pri hilelismo mem sxangxigxas (kaj gxi igxas homaranismo).

Nun ni atentu (denove, nur) pri la Zamenhofaj prilingvaj pensoj en 1901,
kiam la brosxuro Hilelismo estis verkita kaj sxajnis eldonota, kaj pri kiuj
pensoj ankaux R. Sartor (kun iom da miskomprenoj) skribis.

Estas vere, ke hilelismon laux la brosxuro en 1901 elpensis Zamenhof. Sed
laux la brosxuro Hilelismo ne estas vere, ke Zamenhof pensis gxin en 1901
rekte kun la uzo de Esperanto. Tiutempe li opiniis, ke: "oni devas elekti
aux krei speciale (alian) planlingvon".

Li pensis, ke oni malrespektas komunumon, kiu ne havas propran lingvon,
tial li volis, ke la hilelisma komunumo (ek)havu lingvon. Kian lingvon,
kiun lingvon? Pri tio en 1901, en la brosxuro citita ankaux de R. Sartor
Zamenhof skribas suficxe longe (mi citos laux el-rusa traduko de A.
Holhus).

Enkonduke li skribas interalie: "... povas aperisuspekto, ke tuta plano de
hilelismo estas elpensita de ni speciale por tio, por kunhelpi al
disvastigo de amata de ni lingvo" (t. e. pri Esperanto). "Pri tiu cxi
povanta aperi suspekto atentigis nin unu el miaj amikoj, leginta nian
brosxuron en manuskripto" (Temas pri Abram Koffman).

Kaj poste: "Cxu hilelistoj devas akcepti jam ekzistantan, neuxtralan
lingvon aux estos necese fondi komision, kiu okupos pri gxi per kreo de
nova lingvo - tion cxi povas solvi, kompreneble, nur kongreso. Kiel ajn gxi
estus lingvo (kia ajn lingvo gxi estus gxi devas esti adaptita speciale al
bezonoj de hilelistoj; cxar dum por cxiuj popoloj internacia lingvo estas
lukso, gxi por hilelistoj estos cxiutaga pano. Cxiuj popoloj bezonas artan
lingvon nur por eksteraj interrilatoj, hilelistoj... bezonos gxin por
internaj rilatoj, tial, dum nun ekzistanta lingvo Esperanto havas severe
internacian spiriton, bazitan sur unu pura logiko, lingvo de hilelistoj
devas esti adaptita speciale al spirito, vivo, pensmaniero kaj esprimoj,
specifecoj kaj kutimoj de tiuj homoj, kiuj fondos unuan kontingenton de
hilelistoj, sekve, krom neordinara facileco, fleksebleco, ricxeco kaj
belsoneco, gxi devas havi en si kaj stilon kaj tutan spiriton de tia speco,
por ke cxiu plej malgranda rusa-germana hebreo, lerninte dum duonjaro gxian
gramatikon, kaj dum kelkaj tagoj kvanton da vortoj, povu jam tuj uzi (la)
lingvon tute libere kaj flue, kiel sian propran lingvon; por ke cxe li ne
manku sur cxiu pasxo tiu aux alia speciala vorteto aux parolturno, al kiuj
li alkutimigxis; por ke li ne devu pensi sur cxiu pasxo pri tio, kiel li
devas esprimigxi, kaj por ke parolo cxe li fluu tute glate kaj nature."

Blazio Wacha

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!
2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
   gazeto!
3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
   instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Proverbejo - cxambro en virtuala lernejo
========================================

En la interreta virtuala lernejo "Tibor Sekelj" funkcias metiejo, nomata
"Proverbejo". Tie la kunlaborantaj lernejaj klasoj el diversaj landoj povas
kompari siajn proverbojn kaj dirajxojn, helpe de diversaj rimedoj kaj
utilajxoj.

En la proverbeja cxambro disponeblas diversaj anguloj:
- agadoj, kie la lernantoj trovas sugestojn pri lernigaj agadoj por proverba
  esplorado;
- proverbaroj, kolektoj da esperantaj kaj etnolingvaj dirajxoj, rete
  atingeblaj aux libroforme ekzistantaj;
- legindajxoj, t.e. kelkaj legindaj verkoj pri tiu laborkampo;
- ampleksaj priproverbaj bibliografioj (eseoj);
- ligo al proverbfakaj internaciaj revuoj;
- esplorindaj terminoj, utilaj por pritrakti la diversspecajn dirajxojn
  (popoldiroj, sentencoj, devizoj, citajxoj, klisxajxoj, figuraj
  esprimmanieroj, ktp.).

Cxefa celo de la Proverbejo estas malkovri kiel en la diversaj tradicioj -
tra generacioj kaj jarcentoj - oni koncize kaj klisxe esprimis siajn bazajn
scierojn.

Por viziti la Proverbejon oni sercxu la kvazauxlernejon "Tibor Sekelj" cxe:
http://lps.uniroma3.it/kler.

laux retlisto "e-ins"

***************************************************************************

Kurso de Esperanto
==================

Jam de longe ekzistas Kurso de Esperanto por hispanlingvanoj. La kurso
konsistas el 15 lecionoj kaj estas tute senpaga. Gxi enhavas multajn
demandojn kaj respondojn, dialogojn, proverbojn kaj ekzercojn. Ekde la oka
leciono la lernanto povas korespondadi kun alilandaj esperantistoj. Tiucele
la lecionoj havas "leterfragmentojn".

Gxi havas ankaux enkondukon en la Esperantan literaturon. Por la lernantoj,
kiuj volas fari demadojn, estas instruista grupo de argentinaj kaj
kolombiaj profesoroj. Oni povas informigxi cxe:
http://www.institutoesperanto.com.ar

laux Nun

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Verkokonkurso de "Kontakto"
===========================

"Kontakto", la socikultura revuo de TEJO, anoncas grandan verkan konkurson.
Temo: "Mia Kontakto": skribu, kio estas interesa kaj gxojiga por vi, pri
kio vi sxatas legi, kiuj artikoloj vin impresas... Formo, longeco kaj stilo
estas libere elekteblaj. En la konkurso ekzistas tri kategorioj laux
lingvaj niveloj: ordinara, facila kaj tre facila. La gajnintaj konkursajxoj
aperos en Kontakto kaj la auxtoroj ricevos valorajn premiojn. Limdato por
forsendo: 30-a de majo 2002.
Konkursajxoj estas atendataj cxe:

Kontakto
p/k 89, UA-01030 Kiev-30, Ukrainio
Rete: kontakto@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

RADIO
/////

Kuba vocxo el Auxstrio
======================

En la retpagxoj de la Esperanto-redakcio de Radio Auxstria Internacia ekde
la jaro 2002 trovigxas ligo por rekte auxskulti la Esperanto-elsendojn de
Radio Havano el Kubo. Vizitindas la retpagxo cxe:
http://roi.orf.at/esperanto/es_demand.html.

Bonvenas leteroj kaj retmesagxoj cxe ambaux radistacio por ke oni povu
montri la vastecon de Esperanto.

Ne forgesu, ke Esperanto-redakcio cxe ROI jam de pluraj jaroj ricevas la
plimulton de la alsenditaj auxskultantaj leteroj kaj retmesagxoj. Tiu
dankindas al cxiuj auxskultantoj, Esperantistoj.

Katinjo Fettes
Rete: fetes-tosegi@forigu.chello.at

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Jarkunveno de Esperanto-Fako de Naturamika Internacio, TANEF okazis la 7-an
de oktobro en Elspeet, Nederlando.
* * *
Irana Esperanto-Centro okazigis Esperanto-seminarion, kiun partoprenis pli
ol 80 personoj. Pri la okazajxo raportis irana gazetaro kaj ankaux tri
televidkanaloj.
* * *
Esperanto-klubo de Cxeboksari, Cxuvasxio, Rusio festis sian dekjarigxon la
1-an de decembro 2001. Dum 10 jaroj la klubo igxis unu el la plej sukcesaj
Esperanto-grupoj en Rusio.
* * *
William Auld donacis sian Esperanto-bibliotekon (librojn, presajxojn,
kolektojn ktp.) al National Library of Scotland. D-ro Brian Hillyard, Head
of Rare Books, la biblioteko akceptis oficiale la donacon dum malgranda
ceremonio la 7-an de decembro 2001.
* * *
Okazis la 6-a regiona konferenco de Mezslovakia Esperanto-Ligo, MEL en
Rajec, Slovakio. Dum la kunveno estis elektita nova komitato por la asocio.
* * *
Okazis Esperanto-kurso en 10 koreaj urboj. Korea Esperanto-Asocio arangxis
Esperanto-kurson en 10 urboj samtempe. Laste maskomunikiloj ekinteresigxis
pri Esperanto pro tiu cxi landskala evento. Okazis intervujoj en 5
amaskomunikiloj, inter kiuj trovigxas 2 famaj jxurnaloj.
* * *
Okazis Zamenhof-festo de Esperanto-Ligo Berlin en la Germana Instituto por
ekonomiaj esploroj la 15-an de decembro.
* * *
Okazas sukcesa Esperanto-kurso ekde oktobro en la Berlina Teknika
Universitato.
* * *
Esperanto-Ligo Berlin organizis standon en la berlina prilingva ekspozicio
Expolingua-2001. La E-budo havis grandan sukceson.
* * *
Okazis kunveno de Malaga Esperanto-Asocio en Hispanio la 23-an de oktobro.
Unu el la cxefaj temoj estas plivastigo de Esperanto-kursoj en la regiono
Malaga, Hispanio.
* * *
Majorka Esperanto-Asocio, Hispanio ekhavis en decembro 2001 legxe
akceptitan regularon.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Andaluzia Esperanto-Unuigxo sxangxis sian adreson. De nun gxia adreso
estas: Asociacio Andaluza de Esperanto, c/Armengual de la Mota, 33 - 4. D,
ES-29007 Malaga, Hispanio, rete: esperanto@forigu.navegalia.com.
* * *
Kun bedauxro ni mencias, ke mortis Ivo Yves Peyraut la 5-an de januaro
2002. Li estis 68 jaragxa kaj mortis pro grava malsano. Gxis morto li estis
prezidanto de la Plenum-Komitato de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

44 j. kemiistino. Interesoj: historio, turismo kaj alpinismo, muziko,
gobelinoj. Adreso: Docxka Dolapcxieva, Bol. "Nikola Petkov" 13, Ap. 48,
BG-6100 Kazanlak, Bulgario, rete: d_dolapcxieva@forigu.hotmail.com.
* * *
46 j. tradukisto. Interesoj: pianoludado, klasika muziko, literaturo,
sciencfikcio, verki esperante, aliaj kulturoj. Adreso: Paul Hanks, 36
impasse Jean Guehenno, FR-42153 Riorges, Francio, rete: galt42@forigu.aol.com.
* * *
19 j. frauxlo. Interesoj: poezio, biciklo, fotografio, piedpilko,
filozofio, lingvoscienco kaj gitaro. Adreso: Alexandre Gravel--Raymond,
6645 Wilderton, Montrealo, Kebekio, Kanado H3S 2L8, rete:
alex_grrr@forigu.iquebec.com.
* * *
Ukrano. Interesoj: ludoj, kap-rompajxoj, posxtkartoj, posxtmarkoj. Adreso:
Vladislav Jurcxenko, Malinovskij-str. 25 - 200, UA-04210 Kijivo-210,
Ukrainio.
* * *
26 j. frauxlo. Interesoj: komputiloj, lingvoj, vojagxado, banknot-
kolektado, intersxangxi spertojn pri vizititaj belaj lokoj, eble ecx
interviziti. Adreso: Dejan Skrebic, Njegoseva 53, BA-78000 Banja Luka,
Srpska Respubliko, Bosnio kaj Hercegovino, rete: vuka-sin@forigu.inecco.net.
* * *
20 j. f-ino. Adreso: Nayyereh Ebrahimpur, P.O.kesto:13345-363, Tehran,
Irano.
* * *
49 j. advokato, novbakita esperantisto. Adreso: Luis Eduardo Rea Zacanini,
Cupatitzio #25-304, Col. Centro CP MX-60-000 Uruapan Michoacan, Meksikio,
rete: luiseduardoreazacanini@forigu.hotmail.com.
* * *
Grupo de komencantoj diversagxaj deziras korespondi tutmonde. Kontaktu
ilian instruiston, Luis Cordova rete: luismexicali@forigu.hotmail.com
* * *
40 j. virino, sanflegistino, E-komencantino. Adreso: Eva Brzobohata
Klaudiana hospitalo, oddelene nuklearni mediciny CZ-293 01 Mlada Boleslav,
Cxehio.
* * *
Edukisto, ingxeniero volas korespondi kun filatelisto. Adreso: S Radha
Krishna, P B NO 449, Basavanagudi P O, Bangalore IN-560 004, Hindio.
* * *
16 j. knabo, komencanto. Interesoj: komputiloj, E-o. Adreso: Pau Climent I
Perez, Ap. 11, ES-03510 Callosa d'en Sarrio, (Marina Baixa), Pansos
Catalans, Hispanio, rete: paucliment@forigu.wanadoo.es.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. En kiu jaro igxis la verdo stelo la simbolo de Esperanto?
   A. En 1887
   B. En 1893
   C. En 1905

2. Kion singifas la mallongigo MEM?
   A. Mez-Euxropa Movado
   B. Mondpaca Esperantista Movado
   C. Monda Esperanto-Muzeo

3. Kiun numeron havis la unue numero de Eventoj en la jaro 2001?
   A. N-ro 199
   B. N-ro 200
   C. N-ro 201

Limdato por alsendo: la 1-a de februaro 2002. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiom da pintoj havis la stelo en la flago de IDO?
   A. 6

2. Kion signifas la mallongigo ELNA?
   B. Esperanto-Ligo de Norda Ameriko

3. Kion festos kunlaborantoj de Eventoj venontjare?
   B. La dekjarigxon de la gazeto

* * *

Nova gajninto: Patek, Leopold (Auxstrio).

Pinto de la listo:
Suranyine Ny. A. Katalin (46, Hungario);
Sutton, Gwenda (36, Nov Zelando);
Vojacek, Josef (32, Cxehio);
Toth Vilhelmo (28, Hungario).

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

La (sin)mortigo
===============

Do, gesinjoroj, bonvenon. Mi estas la cxefa medicina kontrol-esploristo de
la urbo Trier. Mi estas cxi tie por raporti pri miaj eltrovoj kaj konkludoj
rilate al la publika demando pri la morto de Sinjoro Haraldo Hazardo.

Kiel vi scias, la 23-an de marto pasintjare mi ekzamenis la kadavron de S-
ro Hazardo, kaj konkludis, ke li mortis pro kugletar-fusila vundo cxe kapo.
Tiu fakto estas nekontestebla. Mi havas cxi tie kopiojn de la jura kaj
nekropsia raportoj, kune kun la makabraj fotoj, se iu el vi deziras ekzmeni
ilin poste.

Tamen, la afero iom komplikigxis pro la fakto, ke tuj antaux sia morto, S-
ro Hazardo estis saltinta de supro de deketagxa apartament-bloko kun celo
al sinmortigo. Ankaux la kopio de la fina noto (kiu elokvene indikas lian
senesperon) estas alkrocxita por via tralegado.

Kiam li falis preter la nauxa etagxo, lia vivo finigxis per kugletar-fusila
pafaro tra fenestro, kiu tuj mortigis lin. Nek la pafinto, nek la
sinmortigonto konsciis, ke sekur-reto estis instalita cxe la nivelo de la
oka etagxo por protekti kelkajn fenestro-purigistojn, kaj ke pro tio S-ro
Hazardo ne estus povinta efektivigi sian sinmortigon.

La juro informas nin, ke persono, kiu mortas celante al sinmortigo, estas
konsiderata sukcesinto, ecx kvankam la rimedo de forpaso eble ne kongruas
kun la unua intenco. Se S-ro Hazardo estis pafita survoje al la certa morto
naux etagxojn pli sube, tio probable ne estus sxangxanta la mort-modalon de
sinmortigo al murdo. Sed la fakto, ke lia celo de sinmortigo ne estus
sukcesa, pensigis min, ke prava verdikto tamen devus esti murdo.

La cxambro de la nauxa etagxo, el kiu venis la kugletar-fusila pafaro,
estas logxita de maljunaj geedzoj. Ili dauxre kvereladis, kaj li minacis
sxin per pafilo. Li estis tiom ekscitita, ke kiam li premis la cxanon, li
maltrafis sian edzinon kaj la kugletoj trairis la fenestron, frapante S-ron
Hazardo.

Nu, kiam oni celas mortigi personon 'A', sed celante al tio mortigas
personon 'B', oni kulpas pri murdo de persono 'B'. Konfrontite al tiu
imputo, kaj la maljunulo kaj lia edzino insistis, ke ili ne konstatis, ke
la pafilo estis sxargita.

La maljunulo diris, ke estis longdauxra kutimo minaci la edzinon per
nesxargita pafilo. Li fakte ne intencis murdi sxin; tial la mortigo de S-ro
Hazardo sxajnus akcidento. Tio estas, cxar la pafilo estis nur hazarde
sxargita.

La esploro poste malkovris atestinton, kiu vidis la filon de la maljuna
paro sxargantan la pafilon proksimume ses semajnojn antaux la morta
incidento. Riveligxis, ke la maljunulino cxesigis la financan subtenadon de
sia filo kaj ke li, dezirante vengxon, kaj sciante pri la inklino de sia
patro uzi la pafilon minace, sxargis la pafilon atendante, ke la patro
mortpafos la patrinon.

La afero nun temas pri la murdo de S-ro Hazardo fare de la filo. Estas fina
elstara surprizo. Plua esplorado malkovris, ke la filo, kiu fakte estis
Haroldo Hazardo, pli kaj plisenesperigxis pro la malsukceso de sia plano
okazigi morton de la patrino. Tial, la 23-an de marto li saltis desur la
deketagxa konstruajxo kaj tuj mortis pro kugletar-fusila pafaro tra la
fenestro en la nauxa etagxo.

Konsiderante, ke li mem sxargis la pafilon, mia raporto montros la
verdikton 'sinmortigo'.

Cxu demandoj?

Do, dankon pro via atento.

Colin Simmonds, Britio
el MEJ-Cirkulero 2/2001

***************************************************************************

Kanibaloj?
==========

Jxurnalisto iris al fora insulo por raporti super la moroj de la
indigxenoj, li alparolis la tribestron:
- Mi auxdis onidirojn pri ekzisto de kanibaloj cxe vi.
- Ne zorgu pri tiu afero, oni mensogis, certe estis ankoraux malmultaj
  antauxnelonge, sed...
- Sed?
- Ni mangxis la lastan kanibalon hieraux vespere!

el retlisto anekdotoj-en-esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 223, 2 / januaro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************