Eventoj n-ro 222, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA - "Rekte, kuragxe!" Faka aplikado: - Posxatlaso - Estrarkunsido de IFEF Kontakto sercxata: - Tanzanio sercxas vocxon - Esperanto-nomaro Interreto: - Ateistoj Esperante - Entrepreno uzas Esperanton - Fotoj pri infana kongreso - Lingvojara ligokolekto Arangxoj: - PSI - Kuba kongreso - Esperanto Lingvo Arta - IFEF-kongreso - Internacia Esperanto-Kongreso - Kompleta monata kalendaro Movado: - Nova rekordo de Pasporta Servo - Komikso pri Esperanto - Junularo Esperantista Svislanda revivigxas - Mikrogravurajxo kun portreto de Zamenhof! - Benina Esperanto-Federacio - 90 jaroj en Norvegio - Sukcesa lingva festivalo - Paradoksajxoj en la Esperanto-afero - UEA-reprezentantoj cxe la cxina registaro - Lingvofestivala ondo plu levigxas - Zamenhofa semajnfino en Kaliningrad Instruado, ILEI: - Forumo pri edukado Konkursoj: - Konkurso pri sonetoj Muziko: - Vera Esperanto-muziko - Duone Gazetoj: - Heroldo sen cxefredaktoro Libroj: - Seplingva eldono de la praga manifesto Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (2), korespondi deziras (11) "Eventa ludkvizo" Interese: - Esperantiaj Euxro-moneroj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA ======================================= "Rekte, kuragxe!" Karaj legantoj kaj nelegantoj de la revuo de UEA, Kiam antaux kelkaj monatoj mi diris, ke mi ne volas esti prezidanto de UEA sed de cxiuj esperantistoj, la reagoj estis malsamaj, kaj ne mankis kelkaj sinceruloj, kiuj, surbaze de simpla lauxvorta kompreno, sxoke konstatis, ke tio estas okazo de antauxanoncita diktaturo. En la realo mi volis diri, kaj praktike cxiuj komprenis, ke UEA respondecas al cxiuj esperantistoj, cxu membroj, ne-membroj aux duon-membroj, kaj ke cxiuj esperantistoj estas samvalora parto de nia komunumo sendepende de la ekonomia farto de la landoj, en kiuj ili vivas. Pro tio mi sendas same varmajn salutojn al la nelegantoj de la revuo de UEA. Mi provos alirimede atingi ilin, sed cxies helpo pri la diskonigo de cxi tiu saluto estas bonvena. Novjaraj mesagxoj kaj kongresaj rezolucioj estas tre malfacilaj tekstoj, cxar kutime ili konsistas el tro roz-kolora pentrado de la realo kaj el listo de plenumindaj agadoj fare de movado, kiu apenaux kapablos plenumi ilin. Ni cxiuj scias tion, sed kial gxeni la festan etoson? Ni provu cxi foje alian vojon. Ni provu esti malpli roz-koloraj. La movado en ekonomie ricxaj landoj baraktas iom pli ol kutime. Se vi rigardas al la membronombroj en Usono, Italujo, Germanujo ktp., vi vidos, ke la nombroj emas je falo kaj "stagnas" nur en tiuj landoj, kie agema estraro ageme kontrauxbatalas. Cxu temas pri vera krizo? Mi ne scias. Cxiutage dekoj da komencantoj, komencas lerni Esperanton rete ekster kiu ajn tradicia kurso, kaj abrupte aperas en ret-listoj per tiaj amindaj mesagxoj: "mi komenci lerni Esperanto pasinta sabato!" Aliflanke, cxiuj scias, kiom malfacile estas en tradicia kurso igi kursanon esperantisto. En la kazo de retaj komencantoj, tio estas praktike neebla - kial reta kurs-fininto volu pagi membro-kotizon al organizajxo? Suficxas al li aux sxi klaki sur kelkaj TTT-ejoj por trovi multon pli ol oni povas legi. Nur kelkaj "stranguloj", kiuj volas sperti vivan paroladon, rigardante la kunparolanton en la okuloj, en la fino trovas "la esperantistojn". La movado en ekonomie malricxaj landoj estas en progreso pli ol kutime kun cxiuj siaj apartajxoj (je kiuj euxropanoj komencas alkutimigxi). Brazilanoj, irananoj, kubanoj, kolombianoj, vjetnamoj, estas pli kaj pli multenombraj kaj aktivaj. Aliflanke, jen plia problemo, ili malfacile trovas sian lokon en organizajxoj, kiuj estas pensitaj kaj gxis nun agorditaj por okcidentaj mez-klasuloj. Ne temas nur pri UEA, sed pri cxiuj Esperanto-organizajxoj (inkluzive de la plej maldekstraj kaj revoluciaj). Cxi tiuj du supraj konstatoj, laux mi, estas la strukturaj kialoj de granda parto de niaj nunaj problemoj. Tamen ne temas nur pri problemoj sed eble ankaux pri mirindaj oportunajxoj, se ni kapablos utiligi ilin. Ni devus esti kontentaj, ke Esperanto eniris tre bele en labravan novan teknologian mondon. Ni devus tre multe danki cxiujn tiujn kreantojn de pagxoj, de kursoj, de tekstoj en la reto. En cxi tiu okazo nia movado pruvis sian kapablon adaptigxi al novaj situacioj en mirinda maniero. Nun simple niaj "tradiciaj" strukturoj devus starigi al si la problemon, kiel utiligi cxi tiun abundan aktivadon kaj igi gxin integra parto de la movado. Kompreneble ni devas esti kontentaj ankaux pri la pliigxo de esperantistoj en cxiuj landoj de la mondo, kvankam tio povas kauxzi problemojn por la establigxintaj rutinoj kaj financaj fluoj. Cxu finfine nia celo ne estas disvastigi Esperanton ankaux al Etiopujo? Kiu decidis, ke etiopoj estas tro malricxaj por Esperanto? Mi cxiam demandis kaj ankoraux demandas min, kial "noktaj fantomoj" ne atakas la trankvilan dormon de niaj estraranoj, respondeculoj, cxef gxeneralaj gvidantoj, kiam Esperanto ankoraux malcxeestas en Etiopujo, Indonezio, Filipinoj, Paragvajo... Kaj cetere, parolante pri pozitivajxoj, ni ne forgesu, ke la sinteno de lingvistoj kaj sciencistoj al Esperanto neniam estis same objektiva kiel nun. Mi ne volas citi anekdotojn aux personajn travivajxojn, sed mi renkontas cxiam malpli da tiuj kompataj, superecaj ridetoj, kiuj kutimis saluti iun ajn aludon je Esperanto. Tio unuflanke estas gojiga sed aliflanke devas instigi nin teni cxiam je alta nivelo la sciencan agadon pri/por Esperanto. Unu soci-lingvisitika aux esperantologia verko devus same valori kiel unu poemo de enamigxinta komencanto. Do, se cxio plejbonas en la plej bona mondo, sajnas tute senbaza tiu fenomeno de "idea rezignismo" kiu atakas partojn de la malnova movado. Esence, eble temas pri la jeno: ni, la esperantistoj, diras, ke la popoloj faru en konsento unu grandan rondon familian. La aliaj diras ke ne, ke la rondo ne estu farata en konsento sed laux la reguloj de la Monda Komerca Organizajxo, kaj ke gxi ne estu familia, cxar iuj estas regantoj kaj iuj regatoj. Cxar multaj kredas je tio, ankaux ni kredu je tio (la psihologia premo en multaj landoj estas tro granda, por ke oni ne konkludu tion). Sekve ni sercxu por ni ian pli facilan nicxon, en kiu ni povos debati inter ni pri ni kaj pri niaj pasintaj gloroj for de la granda, freneza mondo. Ne, karaj geamikoj, ni ne devas fugxi el la mondo sed vivi en gxi kaj al gxi proponi nian solvon, nian vizion kaj la valorojn, kiujn ni efektive sukcesas praktike realigi. La ideoj pri merkato kaj senkompata venko de la plej forta estas baze kontrauxaj al niaj ideoj. Ni volas mondon justan kaj plurcentran. Ni humile estas la malhumilaj heredantoj de pluraj granduloj: Zamenhof mem, kies kongresaj paroladoj estas dauxre relegindaj por kompreni gxis kiu grado ni rifuzas militon kaj perforton, E. Privat, I. Lapenna, kaj longa listo da aliaj, kiujn mi ne povas nun plene mencii.Ni estas ankauxe kaj cxefe la senmeritaj heredantoj de generacioj da esperantistoj, kiuj batalis, baraktis kaj esperis tra unu el la plej tragediaj jarcentoj, la pasinta. La heroajxoj pli aux malpli grandaj kaj la solidarecaj agoj faritaj de niaj antauxuloj trapuntas cxiujn kontinentojn kaj cxiujn jardekojn. Memorigi pri kelkaj estus nejuste, sed eble iam iu volos verki verkon pri la "lingvo de solidareco". Ni estas, do, la fiera Esperanto-movado, kiu dum pli ol unu jarcento faris sian laboron por interkomprenigxo kaj paco sen pagoj kaj sen dankoj, dum la oficialaj instancoj, pagate kaj lauxdate, ofte faris, kaj ankoraux nun faras, la malon. Cxiukaze ni ne havas ion ajn por timi el la komparo kun lastmomentaj merkatistoj kaj tutmondistoj. Sed certe ni havas ion por timi el la komparo kun la antauxaj esperantistaj generacioj. Lauxeble ni intensigu nian agadon soci-utilan favoran al suferantoj en cxiuj partoj de la mondo. Pri tio, sub la sxildo "Agado Espero", vi havos okazon legi plue dum la venonta jaro. Ne suficxas esti proponata por la pac-premio Nobel, gravas ankaux meriti gxin. Do, rekte kaj kuragxe, kaj kun la konscio pri tio, ke ni laboras por pli bona mondo, ni dauxrigu nian kutiman laboron: informado, instruado, utiligado. (Pro la festa etoso mi ne eniros detalojn, sed vi scias pri kio temas.) Tre felicxan novan jaron al cxiuj! Renato Corsetti prezidanto de UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Posx-atlaso =========== En novembro 2001 Internacia Asocio "Monda Turismo", MT kaj Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz eldonis "Posx-atlason de Monda Turismo". Sur 20 koloraj pagxoj (plus kolora kovrilo) la posx-atlaso prezentas politikan dividon de la mondo aktualan je la fino de la jaro 2001. Oni notis entute 239 landojn (t.e. suverenajn sxtatojn kaj dependajn teritoriojn), kiuj estas registritaj de la Internacia Normiga Organizo, ISO kaj havas apartajn simbolojn laux ties koncerna normo. Indas tamen scii, ke la nombro de sendependaj sxtatoj estas nun cxirkaux 195 (nur "cxirkaux", cxar ne cxiuj sxtatoj reciproke sin agnoskas). Aliflanke, se oni aldonus pliajn senhomajn insulojn kaj mikro-sxtatojn (kiel ekz. Suverena Ordeno de Maltaj Kavaliroj en Romo aux respubliko de monakoj sur la greka insulo Athos) kaj dividus kelkajn nur formale unuecajn teritoriojn (kiel ekz. Svalbardo kaj Jan-Majeno aux Usonaj Minor-Insuloj sur Pacifiko), tiam oni povus noti 270-300 landojn. Por turistoj certe utila estos la mapo de tempozonoj. La posx-atlaso prezentas ankaux kontakt-lokojn de "Monda Turismo" en diversaj mondopartoj - kaj la centra mondmapo montras pli ol 130 landojn, al kiuj estas sendataj grupoj de "Esperantotur" - Turisma Servo de "MT". Fakte tiuj cxi informoj kompletigas la "Turisman Esperanto-Kalendaron 2002", en kiu trovigxas la adresoj. Fine de la posx-atlaso estas indekso de 163 lingvoj registritaj laux la internacia normo n-ro 639 de ISO. Gxi estas mendebla kontraux 3 USD de: "Monda Turismo" str.M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net *************************************************************************** IFEF-Kongreso ============= La 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazas inter 01-07. 06. 2002 en Plovdiv, Bulgario. En la programo de la arangxo trovigxas la kutimaj, valoraj, fakaj programoj. Krome atendas la partoprenantojn interesaj distraj programoj, kaj ekskursoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: LKK de 54-a IFEF-Kongreso Centrala Posxto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario Rete: bdz-intrel@forigu.bbf.bg *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Tanzanio sercxas vocxon! ======================== Matabila Esperanto-Klubo en Tanzanio sercxas Esperanto-kasedojn por alkutimigi la klubanojn al la elparolo de Esperanto. Krome la klubo sercxas ankaux rilatojn kun eksterlandaj esperantistoj. Kontakto cxe: Matabila Esperanto-Klubo Mtab Ext/2 - AB/Rd 18/Bl 10/Cl 1/PL4, P.O.Box 243, Kasulu - Kigoma, Tanzanio *************************************************************************** Esperanto-nomaro ================ Antaux deko de jaroj Eckhard Bick kompilis liston (adresaron) de esperantistaj artistoj "Kultura Nomaro", tre utila inter alie por organizantoj de diversaj E-renkontoj, kongresoj. S-ro Bick jam ne plu aktive funkciigas nomaron. Li revas trovi kunlaborantojn, kiuj per interreto povas ekfunkciigi internacie bone uzeblan "Kulturan Nomaron". Pliaj informoj cxe: Eckhard Bick Rete: lineb@forigu.hum.au.dk *************************************************************************** ARANGxOJ //////// PSI === La 18-a Printempa Semajno Internacia, PSI okazas inter 29. 03. - 05. 04. 2002 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio. PSI estas la paska Esperanto- arangxo por la tuta familio. Cxi foje la cxefa temo estas "Multaj kulturoj - unu ideo; Multaj ideoj - unu kulturo". En la programo estas multaj apartaj programoj por infanoj kaj por junuloj por ke la tuta familio povu bone kaj vere ripozi. Oni povas viziti interesajn prelegojn, kursojn. Okazas viglaj diskutoj kaj agrablaj vesperaj kaj noktaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Wolfgang Bohr Johannes-Kirschweng-Str. 11. DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio Rete: psi@forigu.esperanto.de *************************************************************************** Kuba kongreso ============= La 4-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio, KEA okazas inter 06-09. 03. 2002 en Havano, la cxefurbo de Kubo. La partoprenantojn atendas diversaj seriozaj kaj amuzaj programeroj. Estas atendataj ankaux eksterlandanoj. Okazas antauxkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj al belaj turismaj lokoj en Kubo.Aligxo cxe: Kuba Esperanto-Asocio pf. 5120, Havano, Kubo Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu *************************************************************************** Esperanto Lingvo Arta ===================== La 14-a Esperanto Lingvo Arta, EoLA okazas inter 28. 02. - 03. 03. 2002 en Cxaboksari, Rusio, Cxuvasxio. La cxefa temo de la arangxo estas la epoko Renesanco. Okazas pluraj interesaj temrilataj prelegoj, diskutoj, ludoj. Partoprenantoj reveturas en la epokon Renesanco. Estas organizataj konkursoj pri poezio, kanto, deklamado, ktp. Okazas ankaux renesanca dancvespero, teatra, opera kaj karnavala vespero. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Sergej Tihonov a/k 35, RU-428024, Cxeboksari Rusio Rete: esjmont@forigu.mailru.com *************************************************************************** IFEF-Kongreso ============= La 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazas inter 01-07. 06. 2002 en Plovdiv, Bulgario. En la programo de la arangxo trovigxas la kutimaj, valoraj, fakaj programoj. Krome atendas la partoprenantojn interesaj distraj programoj, kaj ekskursoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: LKK de 54-a IFEF-Kongreso Centrala Posxto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario Rete: bdz-intrel@forigu.bbf.bg *************************************************************************** Internacia Esperanto-Kongreso ============================= La 12-a Internacia Esperanto-Kongreso, IEK okazas inter 01-07. 07. 2002 en Riga, Latvio. En la bunta programo trovigxas diversaj, interesaj prelegoj, amuzaj programoj, rigardado de ekspozicioj kaj ekskurso. Eblas partopreni ankaux la poste okazontajn Baltajn Esperanto-Tagojn, BET-38. Pliaj informoj kaj laigxo cxe: Verda Ondo Kr. Valdemara 145-32, LV-1013 Riga, Latvio Rete: mtimermane@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 26.02-08.03. 4-a Internacia Himalaja Renkontigxo. Inf: P.O.Box 10518, Kathmandu, Nepalo. Tel: +977-1-413754 (s-ro L. P. Agnihotri), fakso: +977-1-227230. Rete? sosierra@forigu.wlink.com.np * * * 02.03. Jubilea festo kaj internacia Esperanto-balo okaze de la 10-a naskigxdato de Eventoj. Inf: red. Eventoj, Laszlo Szilvasi, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete: eventoj@forigu.esperanto.org * * * 02-03.03. Pedagogaj tagoj, Budapest. Inf: s-ino Marta Kovacs, Ady Endre ut 23-25/c, HU-1221 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2263602. Rete: kovacsm@forigu.s2.berzsenyi.isk.tvnet.hu * * * 06-09.03. 4-a Nacia Kongreso de Kataluna Esperanto-Asocio, Havano. Inf: Kongresa Preparkomitato, Kuba Esperanto-Asocio, Pf. 51, CU-10500 Havano, Kubo. Fakso: +537-338729, rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu * * * 29.03-05.04. 18-a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Waldfischbahn- Burgalben. Inf: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschenweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler Germanio T +49-(0)2641- 4885, rete: psi@forigu.esperanto.de * * * 30.03-02.04. 57-a Kongreso de SAT-Amikaro en Vigy (departemento Moselle). Inf: Esperanto - Thionville, 5 rue Jean Mermoz, FR -57100 Thionville, Francio, Tel. : +33(0)382543291, rete: esperanto.thionville@forigu.laposte.net * * * 26-28.04. Junulara E-Renkontigxo, JER en Herend. Inf: Perczel-Szabo Katalin, Vecsey u. 8/F, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete: hej@forigu.math.bme.hu * * * 27-28.04. 12-a Gxenerala Konferenco de Monda Tursimo, Bydgoszcz. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net * * * 27.04-05.05. 27-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz kaj 21-a Pola Sesio de AIS, 1-a Internacia Simpozio por EUxropa Integrigxo. Inf: Esperantotour, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net * * * 01-09.05. Lingva E-Festivalo "Aroma Jalto-2002" en Jalto (Krimeo). Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35, UA-01133 Kiev-133, Ukranio. Tel; +38-044-2951701, rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com * * * 03-05.05. Brita Esperanto-Kongreso en Stoke-on-Trent. Inf: Esperanto-Asocio de Britio, Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST2 9DG, Britio. Tel: +44-(0)1473-717088. Rete: eab@forigu.esperanto.supanet.com * * * 04.05. 15-a Konversacia seminario en Villingen. Inf: Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, DE-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Tel: +49-7721-5899. Rete: Josef.Schiffer@forigu.esperanto.de *************************************************************************** Anonctarifoj en Eventoj ======================= Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 1 EUR (por ekssocialismaj landanoj rabato 50 %). Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al la E-movado, estas duobla! Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian tujan aperon. Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje. Ni povas aldoni al la gazeto aligxilon de via arangxo por tre favora tarifo. Por detaloj kontaktu nin. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. *************************************************************************** MOVADO ////// Nova rekordo de Pasporta Servo ============================== Estas granda gxojo konstati ke Pasporta Servo ne nur denove atingis 1000 gastigantojn, sed gxi ecx denove estos pli ampleksa ol pasintjare. Jam nun certas ke eldono 2002 enhavos pli ol 1220 gastigantoj, el 82 landoj. Pasporta Servo estas libreto kiu listigas adresojn kie E-istoj povas gasti senpage. Gxin eldonas TEJO. Gxi acxeteblas cxe la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Derk Ederveen Westernburgstraat 15. NL-2275 XR, Voorburg, Nederlando Rete: pasporta-servo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Komikso pri Esperanto ===================== Nederlanda televidmagazino "makro gids", eldonata de katolika radio-asocio, prezentas cxiu semajne komikson rilatan al televida sapo-serio. Ekde tri semajnoj la sinsekvoj de la komikso temas pri Esperanto. Oni primokas Esperanton foje ecx suficxe amuze. La komikson oni trovas cxe: http://www.fortunecity.de/lindenpark/caesarenstrasse/69/texte/toenwas.html. Ziko M. Sikosek el Nun *************************************************************************** Junularo Esperantista Svislanda revivigxas ========================================== Post cxirkaux dujara dormado, Junularo Esperantista Svislanda, JES reaktivas. La 8-an kaj 9-an de decembro 2001 okazis renkontigxo en Zuriko, paralele al la Kultura Semajnfino de la loka E-societo. Veronika Pochanke Rete: veronika_p@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Mikrogravurajxo kun portreto de Zamenhof! ========================================= S-ino Luo Lan, majstrino de mikrogravurado de Nankino, Jiangsu-provinco, faris mikrogravurajxon kun portretoj de 100 famaj kulturaj personoj de la mondo. La 100 portretoj estas sur eburo granda kiel rizgrajno. Sur la malgranda eburo vidigxas versimilaj portretoj de Zamenhof, Konfuceo, Lusin, Sxekspiro kaj aliaj. La gravurajxo estas rigardata sub mikroskopo 200 fojon pligrandiga. Luo sinsekve projektis pli ol 500 specojn de novaj E-mikrogravurajxoj, kiuj jam ellandigxis kaj vendigxis sur la internacia merkato. Multaj el ili estas konservataj de alilandanoj kiel popolaj artajxoj de Cxinio. el Nun *************************************************************************** Benina Esperanto-Federacio ========================== Ekde la cxi jara Universala Kongreso, UK UEA havas landan asocion en Benino, Afriko. Benina Esperanto-Federacio, BEF havas jam pli ol 100 membrojn. La plej grava problemo de BEF estas solvo de financaj demandoj. Oni povas kontakti la asocion cxe: Benina Esperanto-Federacio 03 BP 3589 Cotonou, Benino Rete: esperantobenin@forigu.yahoo.fr *************************************************************************** 90 jaroj en Norvegio ==================== Norvega Esperanto-Ligo, NEL festas sian 90-jarigxon cxi jare. Okaze de la datreveno ankaux la cxefa enlanda novajxservo, NTB aperigis anoncon en sia komuniko. Danke al la anonco pluraj jxurnalistoj petis intervjuon. Finfine realigxis kvar gazetintervjuoj kaj tri radiointervjuoj. laux Norvega Esperantisto 1/2001 *************************************************************************** Sukcesa lingva festivalo ======================== Okazis la 3-a Lingva Festivalo la 17-an de novembro en Ivanovo, Rusio. La festivalon partoprenis plurcentoj da interesigxantoj el la urbo kaj el la cxirkauxajxo. La arangxon organizis loka Esperanto-klubo. Okazis 24 prezentoj de lingvoj kaj 3 prelegoj pri lingvaj aferoj. Andrej Grigorjevskij *************************************************************************** Paradoksajxoj en la Esperanto-afero =================================== Enkonduke Paradoksajxoj estas tiuj fenomenoj, kiuj estas paradoksaj, t.e. kiuj estas kontrauxaj al tio, kion la logiko atendigus. Ekzemple: la fakto ke en la dezerto, teritorio tre senpluva, jam mortis pli da homoj pro drono ol pro soifo. Aliaj ekzemploj estas: negxkovritaj montpintoj en tropikaj regionoj, pluvo dum sunbrilo... La paradoksoj mem estas aparte interesaj en filozofio, matematiko, fiziko k.a. Kiam oni rigardas la Esperanto-aferon, kiel gxi estis gxis nun, pli ol cent jarojn post gxia estigxo, oni povas konstati en gxi plurajn ekzemplojn de paradoksajxoj. Tiuj fenomenoj estas kauxzitaj ne per la lingvo mem, sed per la konduto aux filizofiado de gxiaj praktikantoj. Kvankam ne cxiuj praktikantoj kulpas pri tiuj strangajxoj, oni ne povas ignori la konstaton ke kelkaj paradoksajxoj estas sufcxe gxeneralaj Necesas konscii pri ili se oni deziras pli esperigan perspektivon por la Esperantoaafero en la 21a jarcento. Jen listo de la plej gravaj inter ili. Ni rigardu la logikan staton, la aliflankan veran staton kaj ni faru konsiderojn pri tio. Listo de paradoksajxoj 1. La lingvo Esperanto gxenerale estas prezentata al la publiko kiel facile lernebla lingvo. Estus do atendeble ke cxiu, kiu lernis Esperanton dum iom da tempo kontentige bone scius tiun lingvon. Aliflanke oni dauxre renkontas Esperanto-entuziasmulojn, kiuj, ecx post plurjara engagxigxo, ne kapablas fari iun normalan konversacion aux skribi leteron sen aro da lingvaj eraroj. Tia paradoksajxo estas vere frustraciiga pro la malbona efiko, kiun gxi povas havi je eksteruloj, speciale kiam la propagandanto montras sian nekapablon. 2. La lingvo Esperanto estas elpensita kun la espero ke, iom post iom, gxi estos sciata de kiu ajn homo. Aliflanke multaj medioj de Esperanto- aktivuloj montras la emon fermigxi en sin mem, sxirmante sin kontraux la ekstera mondo kaj dorlotante sin mem per la ideo ke ili distingas sin de tiu nekomprenema mondo. Tia sinteno, kiu povus esti pravigeba en kelkaj cirkonstancoj, bedauxrinde estas sufcxe gxenerala kaj apenaux kontribuas al la pligxeneraligxo. 3. Sekve de la ideologio, kiun la iniciatinto de Esperanto, L. Zamenhof, ligis al la signifo de tia universala lingvo, tre ofte regas iu koncepto ke Esperanto ne nur servas por pacema interkomprenigxo inter homoj, sed ankaux por pacideoj, kaj ke sekve cxiu lerninto de Esperanto auxtomate estus pacema kaj komprenema homo. Aliflanke la historio de la Esperanto-movado pli ol klare montras ke tiu pacema sento apenaux ekzistas: same kiel en aliaj partoj de la homa socio, en la Esperanto-movado abundas jxaluzoj, disputoj, kvereloj, ecx malpacoj. Aparte tragike tia malpaco montrigxis en la dua duono de la sepdekaj jaroj, kiam iuj Esperanto-aktivuloj pasigis grandan parton de sia tempo per ofendoj, atakoj, incitoj, kvereloj, tio sekve de renovigxo en granda Esperanto-asocio. Valoras iom serioze pripensi cxu tiu ideologio pri pacecoestas realisma en socio, kiu, kiel ajn, restas homa socio. 4. Konsultante la Esperanto-gazetaron oni konstatas abundojn da proponoj, novaj iniciatoj, ecx fantaziajn planojn, ktp, kredigantaj la ekziston de bonaj planantoj, kleraj organizantoj, firmaj financaj bazoj... Aliflanke poste ofte montrigxas, ke multaj inter tiuj planoj neniam vere estigxis, ke pluraj inter la estigxintaj post iom da tempo kolapsis, ke nur malmultaj atingis iun signifan staton. Ni notu tamen, ke tiu fenomeno ankaux ekzistas en multaj aliaj medioj, sed ke gxi sxajnas proporcie esti pli multnombra en la Esperanto-afero, kiu per tio montras, ke gxi gxis nun ne atingis iun staton de sagxa matureco. 5. Oni prave konkludus ke homoj, kiuj pledas por la gxenerala scio de iu internacia lingvo, mem estus vere konsciaj pri la gxena lingva diverseco. Aliflanke pluraj konstatoj montras iun tute alian bildon. Ni citu du ekzemplojn el 1997: a. En la Euxropa Esperanto-Kongreso en Sxtutgarto (Germanio) la distra programo ebligis spektadon de la teatrajxo "Miss Saigon". Sed nenie en la programbrosxuro oni povis informigxi pri la lingvo en kiu tiu artajxo estus prezentata: cxu en Esperanto? (cxar en Esperanto-kongresoj ofte ekzistas esperantlingvaj prezentajxoj), cxu en la germana? (cxar okazanta en la urba teatrejo), cxu en la angla (la origina lingvo de la verko). Montrigxis do ke sxajne neniu el la kongresorganizantoj konsciis ke tiaj demandoj povus levigxi. (Kio pri la germana akurateco?). b. Aperis informoj en Esperanto-gazetoj (fakte rekte tradukitaj el nederlandlingva informa teksto) pri la ebleco kandidatigxi por la funkcio de docento de Interlingvistiko (kun i.a. Esperanto) en la Komunuma Universitato de Amsterdamo (Nederlando). Sed en tiuj tekstoj mankis informoj pri la lingvo, kiun la kandidato necese devus scii por tiu instruado, cxu la nederlanda? (cxar universitato en Nederlando), cxu la angla? (ne estas maloftajxo ke oni permesas tion en tiu universitato), cxu kiu ajn lingvo? Kial la redaktoroj de Esperanto-gazetoj montras per tio sian nekonscion pri tia paradoksajxo? 6. La nuntempa (kaj antauxvideble ne eterna) progresanta rolo de la angla lingvo en multaj intemaciaj medioj, kaj krome en la cxiutaga vivo en kelkaj landoj, esta fenomeno, kiu prave maltrankviligas multajn adeptojn de la ideo de iu neuxtrala internacia lingvo. Reage al tiu stato aperas multaj tekstoj kiuj atentigas (ofte ecx atake) pri tiu minaco kontraux la lingva diverseco kaj kontraux la kultura valoro de la lingvoj (kaj, kvankam ne cxiam konfesite tiu de Esperanto). Aliflanke multaj el tiuj tekstoj estas tiom mallerte redaktitaj (ecx se venantaj el la cerbo de gvidanta persono de la Esperanto-movado) ke ili fakte substrekas tiun progreson kaj tiun dominantan rolon, anstataux prisilenti aux ignori gxin. Kia paradoksajxo! Cxu sur batalkampo oficiroj de malgranda, nekohera, volontula armeo iam dirus al siaj soldatoj, ke la diversaj malamikaj armeoj estas pli fortaj, pli lertaj, plibone ekipitaj? Kaj cxu tiuj oficiroj donus detalojn pri tio? Cxu poste ili ne konstatus, ke ili subfosis la moralon de iliaj soldatoj kun la sekvo ke multaj inter ili rezignis kaj retirigxis? 7. Jam de pluraj jardekoj regas iu ideo pri iu "fina venko" de la uzado de la lingvo Esperanto, tio kvankam apenaux ekzistas iu klara nocio pri la signifo de tiu "fina venko". Aliflanke en la mondo ne ekzistas unu sola ekzemplo de iu kultura fenomeno, kiu komplete gxeneraligxis ("venkis"): neniu lingvo, neniu religio, neniu socia strukturo k.a. gxis nun atingis pozicion, kiu rilatas al ecx nur unu kvarono de la monda logxantaro. Ecx la katolika eklezio, malgraux preskaux dumil jaroj da ekzistado, rilatas iusence al nur l3% de la monda logxantaro. Kaj la divido inter la homoj, kiuj veturas dekstre kaj tiuj kiuj veturas maldekstre estas tiom konfirmita per la trafkstrukturoj, ke eble neniam unu el la du sistemoj povos venki la alian, ecx malgraux la konscio pri la neceso de unueca strukturo. "Fina venko" en la senco ke "cxiuj homoj scios Esperanton", estas absurdajxo pro sia paradokseco, sed aliaj komprenoj pri "fina venko" (sed kiuj?) estas eblaj. Konklude: Jen do sep ekzemploj de paradoksajxoj, kiujn oni facile povas konstati en la Esperanto-afero. Certe oni povus trovi pliajn se oni pli funde pripensus la tuton. Sed tiuj cxi sep per sia ekzistado jam forte malhelpas la progreson de la Esperanto-afero. Estos malfacile elradikigi tiujn paradoksajxojn. Ili tamen povus malaperi per si mem, se Esperanto-aktivuloj pli bone konscius pri tiu cxi stato, kaj se ili estus pretaj, iom post iom, adapti sian pensmanieron kaj sian konduton. Por tio tamen necesas, ke sagxaj konsiloj aperu kaj ke tiuj konsiloj estu bone akceptataj. Perspektivo por la Esperanto-afero en la 21a jarcento nur ekzistas kun tiuj novaj konceptoj. W.M.A. De Smet *************************************************************************** EUA-reprezentantoj cxe la cxina registaro ========================================= Renato Corsetti kaj Lee Chong-Yeong vizitis Cxinion dum la periodo 21-25 de novembro, esence por du celoj; peti pli da apogo de la cxina registaro por la Esperanto-movado en Cxinio, kaj diskuti la rolon de Cxinio en la nuntempaj internaciaj lingvaj problemoj kaj la eblan subtenon al la uzo de Esperanto je internacia nivelo. La vizito estis arangxita de la Cxina Esperanto-Ligo. laux Renato Corsetti Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Lingvofestivala ondo plu levigxas ================================= En oktobro Lingvaj Festivaloj - amasaj publikaj arangxoj, organizataj aux kunorganizataj de esperantistoj, okazis jam en ses urboj de kvin landoj. Kiel informis Katja Jevlampijeva, komisiito de TEJO pri Lingvaj Festivaloj la 13-14-an prilingvaj festoj okazis en Banja Luka, Bosnio kaj en Budapest, Hungario. La 20-21-an de oktobro la festivaloj pasis en Cxacxak, Jugoslavio, Vasteros, Svedio kaj Cxeboksari, Rusio. Krome, en urbo Ivanovo, Rusio prove okazis Lingva Foiro, kiun la 17-an de novembro sekvis pli tradicia Lingva Festivalo. La plej elstara kaj modela por la aliaj dum lastaj jaroj estas la cxeboksara Lingva Festivalo - partoprenata de miloj da vizitantoj, kun multnombraj reprezentantoj de diversaj landoj, diplomatoj kaj sciencistoj. La ideo de Lingvaj Festivaloj mem estis inventita de usonano Dennis Keef, kiu realigis gxin en Tours, Francio. laux Katerina Jevlampieva *************************************************************************** Zamenhofa semajnfino en Kaliningrad =================================== Post longa pauxzo, 15-16 dec 2001 en Kaliningrad, Rusio denove okazis esperantista arangxo. La Zamenhofan Semajnfinon en la plej okcidenta Ruslanda urbo kunorganizis "La Ondo de Esperanto" kaj la renaskigxanta E- Klubo "Sukceno". La programo enhavis, interalie, prelegon de Aleksander Korjxenkov kun titolo "Zamenhof kaj liaj ideojx", publikan prezenton de la verkoj premiitaj en "Liro-2001", malfermon de Internacia Fotoekspozicio, ekskursojn k.a. laux Andrej Grigorjevskij *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Forumo pri edukado ================== La unua Internacia Forumo pri Edukado okazis en Porto Alegre, Brazilio inter 24-27. 10. 2001. En la forumo partoprenis ankaux reprezentantoj de Esperanto-organizoj inter ili ankaux de UEA. La arangxon partoprenis entute preskaux dekkvin mil personoj. La temo de la konferenco estas, la egaligo de rajtoj sociaj kaj per kaj tra eduka agado, kompreneble pritraktis la problemon de la diskrimacio socia, kultura, lingva. Esperanto estis prezentita kiel matura propono por malpliigi la problemon de interkomunikado, precipe el la nuntempe globaligita mondo. Reinaldo J. Zaghetto *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Konkurso pri sonetoj ==================== Lige al la Esperanto-arangxo EoLA-14 kiu okazos inter 20. 02. - 03. 03. en Cxeboksari, Rusio estas organizitaj pluraj konkursoj, interalie tiu pri sonetoj. Oni povas partopreni la konkurson per sonetoj originale verkitaj en Esperanto. Estas atendataj konkursajxoj dise el la mondo. Oni ne atendu grandajn premiojn! Kontribuoj estas atendataj cxe: Sergej Tihonov a/k 35, RU-428024, Cxeboksari Rusio Rete: esjmont@forigu.mailru.com *************************************************************************** MUZIKO ////// Vera Esperanta muziko ===================== Duone Se iu demandas vin, cxu Esperanto havas muzikan kulturon, donacu al tiu la kompaktan diskon "Duone" de Thierry Faverial, Francio. Cxiuj dek kantoj estas auxskultindaj. Faverial kantas kaj akompanas sin mem. La tekstoj estas verkitaj originale en Esperanto de li kaj de aliaj personoj. Oni komprenas la tekstojn ankaux sen la akompana kajereto. La elparolo estas tre klara, se oni preterauxdas bagatelajn erarojn kiel "cxus" anstataux "jxus" aux "re-evenis" anstataux "revenis". Resume: la disko estas ege rekomendinda! Thierry Faverial: "Duone." Eld. la auxtoro, Perigueux, 2001. Prezo cxe FEL: 18,30 EUR + afranko. laux Walter Klag el Monato *************************************************************************** GAZETOJ /////// Heroldo sen cxefredaktoro! ========================== Stano Marcxek, cxefredaktoro de Heroldo de Esperanto, forlasis la postenon kun la fino de la jaro 2001. La 1-an de januaro li enpostenigxis kiel cxefredaktoro de revuo Esperanto de UEA. Laux informo al la eldonisto li pretas dauxre kunhelpi al Heroldo, ekzemple kiel teknika redaktoro. Nova redaktoro ankoraux ne estas nomumita. La nova adreso de Heroldo estas: Heroldo de Esperanto CP 1251, CH-6830 Chiasso 1, Svisio Rete: lf.koop@forigu.infinito.it *************************************************************************** LIBROJ ////// Seplingva eldono de la Praga Manifesto ====================================== Dum la Universala Kongreso en Prago en 1996 estis lancxita Praga Manifesto de la movado por la internacia lingvo, pli simple nomata Praga Manifesto, kiu en konciza formo prezentas la celojn de la Esperanto-movado. Cxar la Manifesto estis celita por la ekstera publiko, gxi estis verkita en stilo, kiu faris gxin aparte tauxga por informado. Intertempe la Manifesto estis tradukita jam al kelkdeko da lingvoj. Landaj Esperanto-asocioj, lokaj kluboj aux individuaj esperantistoj eldonis gxin en plej diversaj formoj kaj gxi krome aperis en multaj nacilingvaj gazetoj. Por la Jarmila Forumo okazinta cxe Unuigxintaj Nacioj en Novjorko en majo, UEA presis kajeron kun la originala Esperanto-teksto de la Manifesto kaj gxia traduko al la ses oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, cxina, franca, hispana kaj rusa. Mallonga akompana teksto en cxiuj lingvoj klarigas la fonon de la Manifesto. La bel-aspekta kajero estis sukcese utiligata jam en pluraj konferencoj kaj ekspozicioj. Cxiu interesito povas mendi gxin kontraux 2,10 EUR de la libroservo de UEA. CO de UEA *************************************************************************** MALLONGE //////// La 6-a Renkontigxo de serbaj esperantistoj okazis inter 12-14 10 en Banja Luka, Respubliko Serba en Bosnio. * * * Zamenhof-Tagoj okazis en Kaunas inter 08-09. 12. 2001. Okazis foto- ekspozicio kadre de la festo. * * * Zamenhof-festo okazis cxi jare la 14-an de decembro en Karakas, Venezuelo. * * * Ricevis la nomon de franca Esperanto-verkisto, Gaston Waringhien la biblioteko de la urbeto Aigne, Francio. La inauxgura festo okazis la 9-an de decembro. * * * Estis menciita Esperanto, kiel internacia pontolingvo en intervjuo kun George Steiner la 26-an de oktobro en la internacia hispana televidkanalo. * * * "Faktoj kaj mallonga prezento de Esperanto" - en redakto de Nikolaj Gudskov kun tiu titolo aperis eleganta, 104-pagxa ruslingva informlibreto en Rusio por "jxurnalistoj, verkistoj, politikistoj, instruistoj, kaj cxiuj interesigxantoj". * * * Datite al la Internacia Tago de E-Libroj aperis en Francio la reeldono de biografio de D-ro Zamenhof publikigita sub la titolo: "L'homme qui a defie Babel" kaj de ties E-traduko en unua eldono: "La Homo kiu defiis Babelon". * * * La 20-an de oktobro okazis en Gent, Belgio studtago pri "Esperanto kaj ideologioj. Kiel rolis kaj rolu la E-movado politike?" Cxiuj prelegoj kaj la debato estis registritaj al 4 kasedoj. Ili kune kostas 200 BEF (5 EUR), krom sendkostoj. Pliaj informoj cxe Anusxka De Coster: anuschka.decoster@forigu.rug.ac.be. * * * Okaze de la "Tago de E-libro" Kroata E-Unuigxo organizis ekspozicion "Nobelpremiitoj en Esperanto": Temas pri la ekspozicio de libroj kiujn oni sukcesis prunti el la privataj E-bibliotekoj. * * * Estis fondita nova Esperanto-grupo "Sano" en Bjelarusio. Celo de la klubo estas per Esperanto disvastigi la metodojn de sana vivmaniero. Kontakti eblas: Vladimir Petrovicx Prjahin, rete: razma_m@forigu.infonet.by. * * * La 50 jaragxa junulara asocio, Germana Esperanto-Asocio, GEJ okazigis sian jarcxefkunvenon la 31-an de decembro 2001 en Rotenburg, Germanio. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La nova retadreso de Grupo Esperanto de Valencia, Hispanio estas: grupoesperantov@forigu.telepolis.com. Salutmesagxoj bonvenas! * * * Du hungaraj geesperantistoj, F-ino Anita Marki kaj S-ro Ludoviko Niederfriniger, geedzigxis la 21-an de decembro en Budapesxt, Hungario *************************************************************************** 34 j. komencanto. Interesoj: posxtkartoj, spiritistaj libroj. Adreso: Solange Nobrega, Rua Domingos Amado 3441, BR-59065.470 Candelaria Natal, RN Brazilio, rete: solange333@forigu.bol.com.br. * * * 237 j. frauxlo. Interesoj: kristanismo, biciklado, radio, kaj lerni pri aliaj kulturoj. Adreso: Stephen C Bond, 216 Whitelaw Avenue, Wood River IL-62095, Usono, rete: stefn777@forigu.juno.com. * * * Instruisto. Adreso: Jose Manuel Soria, Residence Paul Bert - bat. A - porte 9 Cxemin de Halage, FR-24000 Perigeux, Francio, rete: josemanuel.soria@forigu.wanadoo.fr. * * * 16 j. radioamatoro. Interesoj: sportoj. Adreso: Rafael Luna Rodriguez, Calle 1ra, 19. e/ San Miguel y Nazareno, CB-50100 Santa Clara, VCL. Kubo, rete: amacedo@forigu.sociales.uclv.edu.cu. * * * 36 j. elektronikisto. Interesoj: komputiloj, Linukso, junuloj, sxako, skribado, amatora radio, muziko (ludas multajn muzikilojn), kulturoj, magio (ne vera magio, tamen), kaj religio. Adreso: David Kocx, 18474 Bonnie Ln, OH-44136 Strongsville, Usono, rete: onix@forigu.nacs.net. * * * Mezagxa viro. Adreso: Cossy Rosario, 206, Victoria, B-24, Sxastri Nagar, Andheri West, Mumbai 400053, Hinda Unio (Barato, India), rete: cossy@forigu.vsnl.com. * * * 64 j. pensiulo. Interesoj: maturo (cxefe montoj), migradoj, biciklado, ecx politiko. Adreso: Wilfried Hofmann, Kopernikusstrasse 60, DE-09117 Cxemnitz, Germanio, rete: espohofmann@forigu.compuserve.de. * * * 35 j. fizikisto. Interesoj: ekologio, relativeca teorio. Adreso: Dmitri Rabounski, Sirenevij bulvardo 69-1-65, RU-105484 Moskvo, Rusio, rete: heya@forigu.aha.ru. * * * 32 j. instruisto pri informatiko. Interesoj: muziko, komputiloj, piedpilko, ekologio, kulturoj. Adreso: Paulo Eduardo da Silva, Rua Pimenteiras, 928, BR-12235-750 Sao Jose dos Campos - Sao Paulo, Brazilo, rete: paulo6169@forigu.bol.com.br. * * * 32 j. instruisto pri la franca. Interesoj: legi, skribi, vojagxi, fotografi; kolektas posxmarkojn, bildojn, fotojn, monbiletojn, bildkartojn; lingvojn. Adreso: Mamadou Fofana, B.P. 336, Daloa, Cete d'Ivoire. * * * 19 j. studento de historio. Interesoj: historio, politiko, literaturo, klasika muziko. Adreso: Ewout Lame, Vossendijk 123, NL-6534 TK Nijmegen, Nederlando, rete: e.b.lame@forigu.student.kun.nl. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiu videblas sur la malantauxa flankao de 2 cento de la "Esperantiaj Euxro-moneroj"? (Vidu la aldonajxon!) A. Andreo Cseh B. Ivo Lapenna C. Anton Grabowski 2. En kiu urbo de Finlando gastigis UK-n lastfoje? A. Helsinki B. Turku C. Tampere 3. Kion signifas la mallongigo ILERA? A. Internacia Literatura Esperanto-Rondo de Asocioj B. Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj C. Internacia Laborista Esperantista Radikala Asocio Limdato por alsendo: la 1-a de februaro 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kie estis la UK en 1994? B. Seulo 2. Kiam okazis la 1-a Internacia Junulara Kongreso, IJK? A. 1938 3. Kiu tradukis la faman libron Taglibro de Anne Frank? C. Nora Bartels Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Esperantiaj Euxro-moneroj ========================= La 1-an de januaro en la Euxropa Unio ekfunkciis ankaux en "prenebla" formo la mono Euxro. Ekzistas banknotoj 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 euxro kaj moneroj 1, 2 euxro kaj la sxangxmoneroj 1, 2, 5, 10, 20, 50 cento. La banknotoj havas tute la saman aspekton en cxiuj landoj. Ankaux la antauxj flankoj de la moneroj estas la samaj, sed sed la malantauxaj flankoj en cxiuj landoj estas diversaj. Kvankam estas diferenco inter la diversnaciaj moneroj, cxiulanda monero estas en cxiu lando akceptita. Cxar ankaux Esperantio ekzistas en - kaj kiel sciite ankaux ekster - la Euxropa Unio, estis ekverkita ankaux la malantauxaj flankoj de la "Esperantiaj Euxro- kaj Cent-moneroj". Eventoj havas la bonsxancon prezenti ilin al vi! ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 222, 1 / januaro-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************