Eventoj n-ro 219, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - edukado.net - Nova projekto por praktikantaj instruistoj Faka aplikado: - SUS-24 - Esperanto kaj ekologio Kontakto sercxata: - Sendu artikolon pri Esperanto! Interreto: - Retlisto por Baratanoj - "El Pola Cxinio" rete - Mallonge (4) Arangxoj: - Internacia Seminario - SAT-Kongreso - Kuba kongreso - Lingva Esperanto-festivalo - Aroma Jalto-2002 - Internacia Esperanto-Kongreso - Kompleta Monata Kalendaro Movado: - Esperanto-domo en Berlin - Sukceso en instru-ekspozicio - Ago-Tago en Mongolujo - "Libera Penso" favore al Esperanto - Ago-Tago en Kroatio - Ago-Tago en norda Germanio - Ago-Tago en pola tv - Trilingva posxtkarto - 1-a lingva foiro en Ivanovo - Alia opinio - Kulturo kaj E-instruado - UEA savota pere de la Civito? Reagoj: - Korekto de dato Instruado, ILEI: - Kvazaux antauxen! Radio: - Programo de ROI Muziko: - Muzika KD - donace Libroj: - Socia rolo de kromamantoj Rubrikoj: - Mallonge (11), ni mencias (1), anoncetoj (3), korespondi deziras (10) "Eventa ludkvizo" Interese: - Edukado - usona premo - Truko por plivastigi la movadon *************************************************************************** Dankon pro frua renovigo de via abono de E V E N T O J kaj R E T - I N F O por 2002! *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Edukado.net =========== Nova projekto por praktikantaj instruistoj Interreto estigxis grava ilo por esperantistoj. Gxi faciligas rapidan, tutmondan komunikadon, tiel ke diasporaj esperantistoj dise en la mondo facile povas kunligigxi kaj estigxi parto de lingva komunumo. Bona instruado estas kondicxo por ke tiu lingvokomunumo, de plejparte nedenaskaj lingvanoj, kresku kaj prosperu. La usona Esperanta Scienca Fondajxo (Esperantic Studies Foundation, www.esperantic.org) tial iniciatis la kreadon de la interreta servo "edukado.net", kiu subtenas instruistojn kaj lernantojn de Esperanto. "Edukado.net" konsistus el tri partoj: - katalogo de lerniloj; - lernilteko kaj; - pedagogia informejo. Unue lancxigxos en decembro 2001 la katalogo de lerniloj. Gxi estos datenbanko de cxiuj gravaj lerniloj de Esperanto, printitaj, vidbendaj (videaj) kaj digxitaj. La lerniloj estos sercxeblaj laux diversaj kriterioj kaj sxlosilvortoj pere de interreta sercxilo en la retpagxo: http://www.edukado.net. La kriterioj temas ekz. pri la nivelo de instruado, la agxogrupo de lernantoj, la fontolingvo de la instruilo, la pritraktataj temoj ktp. Tiel ekzemple instruisto kiu sercxas lernilon por vortprovizo por plenkreskuloj je meza instrunivelo trovos la korespondan lernilon cxe edukado.net. La listo de lerniloj estas farata post zorga analizo kaj cxiu lernilo prezentigxas kun informoj pri formato, enhavo, metodo, nivelo, aspekto kaj komento de instruisto. Fine de la redaktora analizo cxiu uzanto povas aldoni proprajn komentojn kaj rekomendojn rilate al la lernilo. Tiel aliaj instruistoj kaj lernantoj povas utiligi la spertojn de la aliaj kaj lerni de ili. La servo ebligas al la uzantoj ankaux aldoni informojn pri novaj lerniloj por aktualigi la datenbankon. Tuj post redaktora kontrolo la nove aldonitaj informoj estas publike alireblaj por cxiuj uzantoj. La katalogo provos doni liston pri la plej grandaj libroservoj kie la lerniloj acxeteblas kaj indiki la tieajn aktualajn prezojn, por ebligi al la sercxantoj ne nur informigxi sed poste ankaux povi rapide akiri la elektitan ilon. Se la unua etapo, nome la katalogo, havas intereson kaj sukceson, en 2002 ESF pretas subteni la kompletigon de "edukado.net" per la du aliaj partoj: lernilteko aux tujeldonejo kaj pedagogia informejo. La lernilteko ebligos facilan intersxangxon de ekzercaroj kiujn verkis instruistoj mem. Ili povas esti sendependaj pagxoj traktantaj diversajn gramatikajn, leksikajn, ktp. temojn aux povas esti kompletigaj materialoj kaj ekzercoj al konkretaj lerniloj kaj rekte uzeblaj kun tiuj. Ni planas kolekti ankaux testaron kaj kontrolmaterialojn (kun solvoj). La uzantoj de la lernilteko povos mem sendi siajn digxitajn lernilojn (ekzemple kiel Word-dokumenton) al la datenbanko kie tiuj katalogigxas kaj estos elsucxeblaj digxite denove de ajna alia uzanto. Do cxiuj uzantoj povos sucxi el ladatenbanko ekzakte tiujn ekzercarojn kiujn ili bezonas kaj tuj uzi aux adapti por sia laboro. Tiel sxparigxos miloj da laborhoroj por instruistoj kiuj ne plu devos konstrui por cxiu situacio proprajn ekzercojn. La pedagogia informejo entenos plejparte informojn pri la internaciaj ekzamenoj kaj anonctabulon en kiu aliaj kursoj povas esti anoncitaj. Same kursorganizantoj povas sercxi instruistojn per anonco kaj instruistoj povas oferti siajn servojn al organizantoj. Cxiuj servoj estas senkostaj. La projekta realigo estas farata de entrepreno en Berlino, kun la jenaj teamanoj: Katalin Kovats (Smidliusz): pedagogia kaj enhava redaktado; Hokan Lundberg: teknika gvidado, programado, publikaj rilatoj; Clayton Smith: evoluigo de la datumbazo, programado; Nastja Kojxevnikova: grafika aspektigo; Ralf Gion Frhlicx: konceptigo, projekta gvidado, publikaj rilatoj. En la nuna unua fazo de la laboro la redaktanto de la katalogo bezonas informojn pri la plej sukcesaj kaj bone uzeblaj lerniloj internaciaj, sed pli grave pri la eksterlande malpli konataj nacilingvaj iloj. Pro tio ni petas la kolegojn kaj verkintojn de lerniloj helpi nin esti bone informitaj kaj sugesti al ni tiajn lernilojn, eventuale sendi ekzempleron (kiun post la analizo ni povos ecx resendi al la sendinto). La lernilteko bezonos ecx pli da aktiva kontribuo flanke de la Esperanto- instruistaro, sed la teamanoj tre esperas, ke nek la intereso nek la kontribuemo mankos kaj tiel nia mondskala reto ekhavos bone uzeblan kaj utilan, modernan datumbazon. Kun ideoj kaj sugestoj por la katalogo bonvolu kontakti: Hesselbom Berlin GmbH Wichertstr. 46, DE-10439 Berlin, Germanio Rete: hesselbom@forigu.t-online.de *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// SUS-24 ====== Inter 21-30. 09. 2001 en Bydgoszcz, Polio, en la ejoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, ISTK de "Monda Turismo", okazis la 24-a Sanmarineca Universitata Sesio, SUS de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino, AIS. La sesion partoprenis preskaux 200 gestudentoj, geprofesoroj de AIS kaj aktivuloj de Esperanto-turismo el dudek landoj. Inter la gastoj estis i.a. la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) d-ro Renato Corsetti, prezidanto de AIS OProf. dr.habil. Helmar G. Frank, direktoro de la Klerigofico de AIS OProf. dr.habil. Hans-Dietrich Quednau kaj dekano de la Morfoscienca Sekcio de AIS AProf. dr. Gunter Lobin. La scienca kaj eduka programo de la 24-a SUS kaj de la paralela 20-a pola studadsesio de AIS ampleksis dudek kvin kursojn - plejparte en la internacia lingvo - pri tre diversaj temoj, inter kiuj cxiu povis trovi kelkajn interesajn por si. Apartan atenton vekis la temoj: "Planlingvopsikologio", "Turismaj kaj komunikadaj asekuroj", "Natur- kuracado", "Kulturaj, edukaj kaj politikaj problemoj de Euxropa Unio", "Amaskomunikiloj en multkultura edukado", "Informadiko kaj la ekologia ekspertizo", "Bazaj konceptoj de geografia informprilaboro" kaj "Elementa kurso pri logiko". Cxiu kurso konsistis el kvar 90-minutaj prelegoj. La 24-a SUS estis rekorda laux nombro de okazintaj bakalauxrigaj kaj magistrigaj fin-ekzamenoj de AIS. Post trijara studado en la studumo de "Monda Turismo" al bakalauxrigaj ekzamenoj antaux 6-persona komisiono de AIS subigxis 20 gestudentoj el Polio, Albanio kaj Rumanio, kaj 18 el ili sukcesis; por magistrigxo al 11-persona ekzamenkomitato de AIS prezentigxis ses gepoloj, kiuj studis entute kvin jarojn, kaj cxiuj sukcesis. Monda Turismo str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio *************************************************************************** Esperanto kaj ekologio ====================== La Departemento pri Komunikado de Brazila Esperanto-Ligo starigis laborgrupon por ellabori kaj kunordigi planon kun la celo diskonigi Esperanton inter la aktivuloj de la ekologiista movado en Brazilo. Spertuloj pri tiu agadkampo, inkluzive logxantaj en aliaj landoj, estas invitataj kunlabori per sugestoj kaj partopreno en la disvastigaj laboroj cxe la brazilaj ekologiistoj. Kontaktoj cxe: Aristophio Andrade Alves Filho C.P. 396, BR-57020-970, Maceio (AL), Brazilio Rete: ariknub@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Sendu artikolon pri Esperanto! ============================== Brazila Esperanto-Ligo, BEL petas sendi artikolojn favorajn al Esperanto. Estas atendataj artikoloj, kiuj aperis - aux ne aperis - en nacilingvaj gazetoj aux aliaj eldonajxoj. BEL petas la Esperanto-tradukon de tiuj artikoloj por pliricxigi gxian bibliotekon kaj por aperigi la verkojn en braziliaj jxurnaloj kaj eldonajxoj. La verkistoj estas petataj sendi kun la artikolo la titolon, auxtoron, pseuxdonimon, naciecon, profesian titolon de la auxtoro, informojn pri la publikigo de la artikolo (lando, dato, eldonajxo), originan lingvon kaj la celgrupon de la artikolo. Artikoloj estas atenditaj cxe: Brazila Esperanto-Ligo CP. 03625, BR-CEP-70084-970 Brasilia (DF), Brazilio Rete: belkomunikado@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** INTERRETO ///////// Retlisto por baratanoj ====================== Estis starigita dissendolisto por esperantistoj en Barato. Oni atendas ne nur baratanojn sed ankaux interesigxantojn pri la barata Esperanto-movado. La adreso de la listo estas: baratanoj@forigu.yahoogroups.com. d-ro a Giridhar Rao Patancheru 502 324, Barato *************************************************************************** "El Popola Cxinio" rete ======================= La reta "El Popola Cxinio", EPCx naskigxis en la fino de 2000. Gxi servas tiujn, kiuj sxatas Esperanton kaj pacon kaj deziras koni Cxinion. La reta EPCx havas 12 partojn, t.e. Novajxoj, Socioj, Kulturo, Esperanto, Inter Ni, Homaro kaj Naturo, Turismo, Ekonomio, Arto, Scienco kaj Eduko, Kuirarto, Sur Nia Libroreto, kun 45 rubrikoj entute. Krome, estas ankaux specialaj raportoj pri interesaj temoj. Gxi estas legebla cxe: www.espero.com.cn. Estas cxiam bonvenaj viaj kontribuajxoj, proponoj kaj sugestoj pri la enhavo, pagxarangxo kaj lingvajxo de la reta EPCx. Reagoj estas atendataj cxe: El Popola Cxinio P.O. Kesto 77. CN-100037 Beijing, Cxinio Rete: epc@forigu.china-report.com *************************************************************************** Estis kreita nova diskutlisto "Diskutejo" por diskutoj pri cxiu ajn temoj,. Anigxi povas cxiu persono sen iu ajn diskriminacio. Adreso de la listo: diskutejo@forigu.yahoogroups.com. * * * La revuo "La Ondo de Esperanto" trovebles en la reto cxe: http://sezonoj.itgo.com/Ind-ondo.htm. * * * Unu el la plej agrablaj kaj popularaj dissendolistoj "esperanto-anekdot" translokigxis al nova servilo, do havas novan adreson: esperanto- anekdot@forigu.yahoogroups.com. * * * La retpagxaro de Hilelista Esperanto-Komunumo trovigxas cxe: http://www.geocities.com/hilelista_komunumo. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Seminario ==================== La 45-a Internacia Seminario, IS okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002 en Rotenburg, Germanio. IS estas "la junulara, silvestra Esperanto-arangxo" en Germanio. Cxi jare la loko estas unu el la plej belaj urboj de la lando. La partoprenantojn atendas la amuzigaj programoj kaj neforgesebla etoso. Okazas kursoj, ludoj, ekskursoj, silvestra balo kaj cxiunokta, freneza diskoteko. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Germana Esperanto-Junularo Grellstr 36, DE-10409 Berlin, Germanio Rete: bero@forigu.esperanto.de *************************************************************************** SAT-kongreso ============ La 75-a Kongreso de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT okazas inter 01-07. 07. 2002 en Alicante, Hispanio. Dum la kongreso okazas tradiciaj programeroj de SAT. Krome okazas vastaj distraj, amuzigaj kaj seriozaj programoj. La partoprenantojn atendas ankaux interesaj kaj aktualaj prelegoj. Eblas rigardi ankaux la cxirkauxajxon partoprenante ekskursojn. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Marten Busten Benito Apt. de Correos 4143. ES-03080 Alicante, Hispanio Rete: marteno@forigu.ctv.es *************************************************************************** Kuba kongreso ============= La 4-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio, KEA okazas inter 06-09. 03. 2002 en Havano, la cxefurbo de Kubo. La partoprenantojn atendas diversaj seriozaj kaj amuzaj programeroj. Estas atendataj ankaux eksterlandanoj. Okazas antuxkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj al belaj turismaj lokoj en kubo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Kuba Esperanto-Asocio Pf. 51, CU-10500 Havano, Kubo Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu *************************************************************************** Lingva Esperanto-Festivalo ========================== Aroma Jalto-2002 Inter 01-09. 05. 2002 okazos tradicia E-arangxo en Krimeo, Aroma Jalta. En la programo estos kutimaj E-kursoj je diversa nivelo, ekskursoj, ludoj, konkursoj. Cxiujn vesperojn plidolcxigos famaj krimeaj vinoj kaj amuzaj, aktivaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Volodimir Hordijenko pk. 35, UA-01133, Kijiv-133, Ukrainio Rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Internacia Esperanto-Kongreso ============================= La 12-a Internacia Esperanto-Kongreso, IEK okazis inter 01-07. 07. 2002 en Riga, Latvio. En la bunta programo trovigxas diversaj, interesaj prelegoj, amuzaj programoj, rigardado de ekspozicioj kaj ekskurso. Eblas partopreni ankaux la poste okazontajn Baltajn Esperanto-Tagojn, BET-38. Pliaj informoj kaj laigxo cxe: Verda Ondo Kr. Valdemara 145-32, LV-1013 Riga, Latvio Rete: mtimermane@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 28-30.11. 3-a Kultura Festivalo de Esperanto en provinco Camarguey. Inf: Kuba Esperanto-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo. Tel: +53-404484. Rete: kubesp@forigu.mail.infocom.etecsa.cu * * * 07-09.12. Renkontigxo okaze de Sankt-Nikolaa Festo, Murzasichle. Inf: Esperanto-Regiona Societo, Sobotske Nam. 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk. * * * 08.12. 20-a Cxeha-Saksa Tago, Antauxkristnaska kaj Zamenhofa festo) en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycxka, Kojeticka 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Rete: josef.kriz@forigu.oku.cz * * * 09.12. Omagxo al Gaston Waringhien 100-jara, Aigne. Inf: Groupe Esperantiste du Maine, Jacqueline Huberdeau 33 rue F. Cevert, FR-72100 La Mans, Francio * * * 12.08. 20-a Cxeha-Saksa Tago en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-403 03 Usti nad Labem * * * 10-15.12. Waringhien-semajno en Buresse. Inf: Kvinpetalo Esperanto-Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 15.12. Zamenhof-tago * * * 15.12. Zamenhofa Festo - naskigxfesto de d-ro Zamenhof kaj aliaj, Kameoka. Inf: Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, Oomoto Ten'on-kyo Kameoka-si Kioto-hu, 621-8686 Japanio, Tel.: +81-771-22-5561, Fakso: +81-771-25-0061. Rete: h-takano@forigu.oomoto.or.jp * * * 22.12-03.01. Kristnaska-Novjara Feriado "Karlova Vintro" en Karlovo. Inf: Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 27.12-03.01. 18-a Internacia Festivalo (arangxo por familioj kaj personoj 25 - 55 jaragxaj) en Magdeburg. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel.: +49-5624-8007, Rete: HDP@forigu.internacia-festivalo.de * * * 27.12-03.01. 45-a Internacia Seminario. Inf: Germana Esperanto-Junularo, Grellstr. 36, DE-10409 Berlin, Germanio. Tel/fakso: +49-30-42857899. Rete: bero@forigu.esperanto.de * * * 28.12-02.01. Intercia Silvestro 2001/2002 en Budapest. Inf: MOVILO, Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793 * * * 30.12-03.01. Silvestra Balo 2001/2002 kaj Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk * * * 31.12-01.01. Novjarfesto en Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, B. Hmelnickij str, 82/4-8, UA-76006 Ivano-Frankivsjk, Ukrainio *************************************************************************** N a t u r i s t a V i v o La Naturista Vivo, organo de Internacia Naturista Organizo Esperantista, INOE ekde nun aperos ankaux kolorfotoj. La revuo aperas kvarfoje jare en A/5 formato, sur minimume 4*16 pagxoj. Baza abonkotizo 14 EUR (por ekszocialismaj kaj triamondaj landoj 7 EUR). Petu provekzempleron kontraux 1 IRK de la nova redaktoro/kasisto de INOE: Jozefo Nemeth Fo u. 41/5, HU-8531 Ihasz, Hungario Rete: jozefo@forigu.nl-papa.hu *************************************************************************** MOVADO ////// Esperanto-domo en Berlin ======================== Johano Pachter kaj Peter Kuhner komune acxetis logxdomon dum auxkcioj en Berlino. Ili ofertas la novan kontstruajxon plejparte al Esperanto. La konstruajxo estas trietagxa kaj enhavas ses domojn. Unu el ili estas nun luita. Tie logxas ankaux S-ro Pachter kaj baldaux la oficejo de Germana Esperanto-Junularo, GEJ translokigxos en logxejon en la teretagxo. La pliaj logxejoj estos ofertitaj al berlinaj esperantistoj por diversaj uzebloj. En la korto trovigxas duetagxa dometo, kiu estas ideala por renkontoj, kursoj kaj biblioteko. laux Berlina Informilo 9/2001 *************************************************************************** Sukceso en instru-ekspozicio ============================ Svedaj esperanto-organizoj partoprenis la ekspozicion "Skolforum" en Stokholmo komence de novembro. La ekspozicio celis lernejojn kaj instruistojn. La intereso pri la Esperanto-budo estis pli granda ol en la antauxaj jaroj, plejparte pro la interesigxo vekita de la libro "Populara muziko el Vittula" de Mikael Niemi, en kiu esperanto ludas simpatian rolon. La libro estas la plej populara sveda romano de la lasta jaro kaj vendigxis en centmiloj da ekzempleroj. el Nun *************************************************************************** Ago-tago en Mongolujo. ====================== La 6-an de oktobro Mongola Esperanto-Asocio ago-tagumis unua foje. Oni organizis en la Nacia parko "Terelgx" apude de cxefurbo Ulanbatar puriglaboron de bordoj de rivero Tuul. La arangxon partoprenis pli ol 20 esperantistoj, plejmulto el ili kun siaj familianoj, i.a. UEA-vic- prezidanto s-ro Lee Chong-Yeong. Oni konigis Esperanton al funkciuloj kaj laborantoj de la Nacia parko. Pri la solenajxo raportis la televido "Channel-25" kun intervjuo de s-ro Lee Chong-Yeong Renato Corsetti Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org *************************************************************************** "Libera Penso" favore al Esperanto ================================== Okaze de gxia nacia kongreso en Givors, Francio Libera Penso akceptis (por: 2456; kontraux:263; sindetenoj:635) mocion pri Esperanto: "La nacia kongreso de la Libera Penso asertas la neceson stimuli la uzon de E-o, lingvo portanta universalistajn, pacistajn valorojn, kiuj estas karaj al Libera Penso, cxe la internaciaj institucioj, precipe Unesko." Henri Masson Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr *************************************************************************** Ago-Tago en Kroatio =================== Okaze de Ago-Tago Kroata Esperanto-Ligo, KEL okazigis gazetaran konferencon lige al kandidatigo de Universala E-Asocio por Nobelpremio pri paco. La gazetara konferenco okazis la 11-an de oktobro. Inter 12-13. 10. okazis en Rijeka-Kostrena seminario por la membroj de KEL por komuna traktado kiel profiti de la rezultoj de la UK. La 17-an de oktobro okazis Instrukunsido por la zagrebaj floristoj pri la japana florskolo, Sogetsu, kiun gvidas Wenia Sato. La arangxo estas parto de la neokazigita UK-programero kiu celis kunligi profesian edukigxon kaj Esperanton. La programo okazas sub la auxspicio de Japana Ambasadejo en Kroatio. La 18-an de oktobro juna rusa pianisto Andreo Korobejxnikov koncertis kiel gasto de KEL por cxiuj kunlaborantoj de Universala Kongreso de Zagrebo en unu el la plej prestigxaj zagrebaj salonoj. Esperantistoj de la urbo Osijek organizis du ekspoziciojn pri Esperanto: unu libroekspozicio en la ejoj de Urba Biblioteko Osijek kaj la alia de Esperanta informmaterialo en Partner Banko Osijek. En Zagrebo en oktobro komencigxis du novaj porkomencantaj kursoj kaj unu progresiga. Spomenka Sxtimec *************************************************************************** Ago-Tago en norda Germanio ========================== Ago Tago en la plej norda germania provinco Schleswig-Holstein okazis la 13-an de oktobro. Jam de multaj jaroj okazas tie la Interkulturaj Semajnoj enkadre de kiuj okazis la 1-a Kijla Lingvomerkato [Kijlo estas germana urbo, Kiel]. Tiun lingvomerkaton partoprenis pluraj eksterlandaj asocioj kaj profesiaj lingvolernejoj kaj eldojejoj pri instrulibroj. La plimulto havis informgicxeton kaj / aux kurseton. Esperantistoj partoprenis per informgicxeto kaj enkonduka lingvo-kurseto. En cxiuj duonhoroj okazis lingvokurso. Christian Darbellay Kaiserstr. 39, DE-24143 Kiel, Germanio Rete: darbellay@forigu.web.de *************************************************************************** Ago-tago en pola TV =================== En pollingvaj kanaloj de TV oni povis rigardi kelkajn filmojn ligitajn kun Esperanto. Povas diri ke tio estis vera "Ago-Tago" en pollingva TV. En la kanalo TV Polonia kiu estas rigardata en la tuta mondo pere de satelita dissendo la 5-an de oktobro oni prezentis vespere (ripetis nokte) 15-minutan dokumentan filmon de Roman Dobrzynski (el la jaro 2000) pri "Bona Espero" en Brazilio, kun multe da scenoj de la bieno, lernejo, infanoj, kaj kun la intervjuoj kun ges-roj Grattapaglia, Luis Zaleski- Zamenhof, pola ambasadoro en Brazilio kaj aliaj. Gxi estis prezentita en la pola lingvo, sed oni povis auxdi la intervjuitojn en Esperanto en la fono. * * * En la sama kanalo TV Polonia la 11-an de oktobro posttagmeze kaj ripetita nokte, estis prezentita en la ciklo "Konataj-nekonataj" duonhora filmo kun la titolo "Jam venis tempo - rakonto pri Ludoviko Zamenhof". En la filmo estis prezentitaj eldiroj de la cxefgardisto de la Bialistoka Muzeo pri la familio de Zamenhof, anoj de la Bialistoka E-Societo pri ilia agado kaj reprezentanto de Fondajxo de Zamenhof. * * * En la pollingva franca kanalo de "Planete" de la 5-a gxis la 13-a de oktobro (7-foje ripetita) estis prezentita en la ciklo "En la labirinto de lingvoj" unuhora filmo. Gxi pritaksis la simultanan tradukadon en EU, problemojn kaj kostojn de la tradukado, formojn de komunikado ebligantaj trapasi la lingvajn barilojn. Dum dekkelkaj minutoj estis prezentita ankaux funkciado de Kastelo Gresillon kun triminuta informado pri bazaj reguloj de Esperanto. Stanislaw Mandrak *************************************************************************** Trilingva posxtkarto ==================== Estis eldonita posxtkarto kun Esperanto, franca kaj angla teksto okaze de 30 jara datreveno de la ekflugo de la supersona flugmasxino Concorde. La posxtkarto estis eldonita nur en 500 ekzempleroj. Gxi aperis ecx en la internacia kolekto de posxtajxoj. Pliaj informoj cxe: Andre Nestasio 1 place de l'Eglise Saint Gervais, FR-76000 Rouen, Francio el SAT-Amikaro 4/2001 *************************************************************************** 1-a Lingva Foiro en Ivanovo =========================== Junulara Esperanto-teamo de Ivanovo unuafoje organizis la 20-an de oktobro Lingvan Foiron, en kiu partoprenis instruistoj de 18 lingvoj, instruataj en la urbo. Ili gvidis provajn 45 minutajn kursojn, dum kiuj la vizitantoj konatigxis ne nur kun la prezentantaj lingvoj, sed ankaux diversaj instrumetodoj. Ekz. la angla estis prezentita per 4 metodoj. Ankaux Esperanto estis prezentata per 3 diversaj manieroj: per du intensaj metodoj kaj per videofilmo "Mazi en Gondolando". La Foiro okazis en la ejoj de la lingvistika fakultato de la urba sxtata universitato kaj multaj lingvoj estis prezentitaj de la instruistoj de la universitato. Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** Alia opinio =========== Kulturo kaj E-instruado Responde al la artikolo aperinta en Eventoj n-ro X pri Kulturo kaj E- instruado, mi ofertas aldonajn informojn: Jam en 1986 aperis la interesa brosxuro "Interkultura komprenigxo kaj internacia kulturo" - labordokumento eldonita en la sama jaro okaze de TEJO-seminario en la Euxropa Junulara Centro en Strasburgo. Temoj, i.a.: - ebloj kaj limoj de la studado de aliaj kulturoj (E. Schwartzer) - historifilozofiaj fonoj en la Esperanto-movado (W. Zelazny) Esperanto-kulturo laux Esperanto en Perspektivo 1974 (Lewoc kaj Roszak) Kio percepteblas kiel Esperanto-kulturo laux William Auld dum la Internacia Junulara Kongreso (Dagmar Schatte) Esperanto-kulturo kaj originalaj verkoj (Jorge Camacho) Krome aperis ankaux studo "Enkonduko en esperantan kulturon" de d-ro Zbigniew Galor, kiu post la difino de tereno kaj rolo de kulturo donis trarigardon de esperanta kulturo en diversaj kampoj (scienco, edukado, artoj, cxiutaga vivo), analizas la kulturon de Esperanto kaj de esperanistoj. Alia dokumento temas pri "Interkultura komunikado" (tiu estas konsultebla cxe la retpagxo: http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/m_inkul.htm). Dekoj da lernejoj en la tuta mondo aligxis al la interkultura edukprojekto "Interkulturo" de ILEI (pliaj informoj haveblas cxe la retpagxo: http://lps.uniroma3.it/kler aux cxe Mauro La Torre m.latorre@forigu.uniroma3.it). Ekzistas eldono "Investigating cultural studies in Foreign Language Teaching - a book for teachers" de Michael Byram and Veronica Esarte- Sarries. Rilate al la demando "cxu la usona ideo pri la inkludo de kulturo estas kutima parto de profesia lingvoinstruado en aliaj landoj" mi konsilas al vi kontakti Eurydice por la landoj de la Euxropa Unio. Tiu eduka reto de la EU eldonis (eble ankoraux) cxiujare publikajxon rilate al la instruado de lingvoj en EU. Tradicie la parto kulturo ofte estis ielmaniere enplektita en la lingvoinstruaj programoj. Tamen rimarku ke sub la reganta premo de la ekzaktaj, teknikaj sciencoj kaj natursciencoj cxe la lingvoinstruado en la universitatoj la studo de literaturo kaj kulturo sxajnas en kreskanta kvanto esti malkuplata de la studo de la koncerna lingvo. Esperanto ne havas kulturon, estas kritiko, kiun oni konstante uzas kontraux Esperanto (t.e. ke Esperanto estas tro neuxtrala). La Euxropa Komisiono skribis en respondo al letero jenon: "Neuxtrala lingvo ne povas havi plenan ricxon kaj la kulturan kaj historian diversecon de natura lingvo". Alia kritiko estas, ke Esperanto havas kulturon t.e. ke Esperanto ne estas neuxtrala: "Esperanto estas nur alia speco de euxropa kulturkolonialismo: prefere oni lernu la anglan". En libro pri lingvoinstruado el Flandrio, Belgiode Leon Verlee el 1969, eld. Labor, Bruselo legeblis ke "lingvostudado devas enkonduki la gelernantojn en alian kulturon. En aliaj vortoj ili devas lerni sin senti hejme en alia mondo, eklerni pri la popolo kiu parolas la lingvon kiun oni studas". Esperanto havas kulturon "sen geografiaj kaj kulturaj limoj"! Esperanto povus konduki la gelernantojn al ekkono de kulturajxoj ne el unu etno sed el plej diversaj etnoj, popoloj, ne malpli el la malplej konataj ekzemple tiuj de la indegxenaj popoloj (vidu projekton "Indigxenaj dialogoj" en Esperanto, UEA dec. 1999, p. 206 + aprilo 2000, p. 68, Esperanto en Oceanio/Samoo, Esperanto, UEA, jul. 2000, p. 124)). Tial la Esperanto-instruado malpli ol la instruado de etnaj aux naciaj lingvoj ne tiom celu akcenti la diferencojn en aliaj kulturoj (folklora aliro kiel tipaj dancoj, kuirado ktp) sed klopodu kontrauxbatali diskriminaciojn, stereotipajn ideojn, negativajn imagobildojn de aliaj kulturoj. Do se oni volas subteni la egalvalorecon de kulturoj oni deiru de la principo de kongruoj kaj ne de diferencoj inter kulturoj. La uzo de komuna komunikada lingvo (lingua franca) ne auxtomate kondukas al senproblemaj interagaj normoj kaj opinioj en specifaj interkulturaj situacioj. Tial eble gxuste en Esperantio pli oftas personaj konfliktoj anstataux kulturo kiu instigas al toleremon kaj pretecon por intertrakti pri diferencoj en sociaj kondutoj pro malsimilaj kulturaj fonoj. En tiu senco de kulturo, Esperanto povus inciti al mem-elektita alstrebinda kulturo t.e. ke gxi ne estas konsumelemento de la merkato (la cxioreganta principo de gajno kaj utileco laux la hodiauxa pensado). Se en la lernejoj oni faras lokon por tia kulturo, la gelernantoj eventuale povas interesigxi ankaux pri Esperanto. Se ne estas loko por gxi, nepre la intereso ne povas ekesti. Lasi regi la merkaton signifas ne elekti por lingvopolitika futurovizio en kiu Esperanto eventuale povus enplektigxi. Herman Deceuninck *************************************************************************** UEA savota fare de la Civito? ============================= Jena frazo aperis en "Heroldo Komunikas": "La redakcio atentigas, ke la Esperanta Civito ne naskigxis por batali kontraux aux por anstatauxi UEA. Male, gxi povus esti la savo de UEA, se tiu respektinda asocio aligxus al la Pakto por la Esperanta Civito." Mi miras, kio povus esti tiu savo de la problemoj de UEA? Cxar la problemoj miaopinie estas: 1. La Asocio provas fari samtempe multegajn aferojn en la tuta mondo kaj respondeci pri cxio rilata al Esperanto en la tuta mondo (ja gxi estas Universala kaj tion oni de gxi atendas), sed oni neniam sukcesas fari CxION. Cxu rauxmismo povas pri tio helpi? Versxajne nur per tio, ke eblus pravigi ne zorgadon pri kelkaj (tre magraj) disvastigaj programoj de UEA. 2. La Asocio estas delongege stabiligxinta kaj akirinta amason da tradicioj kaj stereotipoj - kio estas grandega atingo, sed samtempe neevitebla bremsilo en la rapide sxangxigxanta mondo. Provante esti samtempe kaj moderna kaj tradicia (nepra eco por esti familia rondo) gxi estas plene nek tio, nek la alia. Rauxmismo aspektas pli moderna ol tradicia, sed cxu pli efika? Mi ne konas iajn ekzemplojn. 3. La aktivuloj kaj des pli gvidantoj de la Asocio estas normalaj homoj - do, tre diversaj kaj ne cxiam idealaj. Ili ne cxiam sukcesas kompreni unu la alian, ecx parolante en la komuna lingvo, ne cxiam pretas subigi proprajn interesojn al la komuna bono - des pli, ke cxiuj vidas la komunan bonon diverse. Nu, pri tio, pardonu, la Civito-gvidantoj mem devas multon lerni. Ja ajnan kritikon ili kutimas nomi kalumnio. La rauxma ideo (ni faru ne cxiel, sed nur tiel) memorigas al mi pri iama sovetia estro Hrusxcxov, kiu ordonis planti en la tuta lando maizon anstataux tritiko - kaj tio estis anoncita kiel panaceo kontraux malsato. Rezulte venis ecx pli granda malsato, cxar maizo ne povis kreski sur la plejparto de la sovetiaj kampoj. Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** REAGOJ ////// Korekto de dato =============== Por la konkurso de infandesegnajxoj, aperinta en Eventoj n-ru 216 p. 7. aperis la 15-an de marto kiel limdato de alsendo, la nova limdato estas la 15-a de februaro. Josef Vojacxek *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Kvazaux antauxen ================ La projekto Interkulturo bezonas pli da laborfotoj por progresi. Jen cxefa mesagxo de la observanto de ILEI al la estrarkunsido de UEA komence de majo. UEA estas tusxata de tio, cxar la projekto estas komuna de UEA kaj ILEI. Kiel raportite en la inauxguro de la 4-a Euxropa Esperanto-Kongreso en Ostendo, la projekto - kaj gxia kerno: la kvazauxa lernejo Tibor Sekelj - altiris neatenditan partoprenemon. Jam 97 klasoj aligxis - el cxiuj kontinentoj kaj skaloj de ricxeco. La projekto havas bugxeton de ronde 9000 euxroj por 2001, el kiuj gxis nun nur 2100 estas certigitaj, 1100 de ILEI mem. Pro tiu manko, nur malmultaj lerniloj povis iri al nepagipovaj klasoj (duono de la tuto). Urgxa tasko estas pretigi la kontribuajxojn de la klasoj, la sin-prezentoj, fotoj kaj materialoj de la komunaj projektoj, por ke ili aperu en la klascxambroj de la enkomputila lernejo. Libervolaj laborfortoj ne suficxas por tio. ILEI trovis iun, preta eklabori, kaj nun traktas kun UEA kaj plia fondajxo akiri la necesajn rimedojn. ILEI kiel faka asocio havas rimedojn servi siajn membrojn kaj baze funkcii, sed la komuna movada misio vastigi la instruadon de Esperanto kaj lancxi auxdacajn projektojn kiel "Interkulturo" bezonas rimedojn deekstere. ILEI povas liveri laborfortojn kaj fakajn kapablojn, sed ne financi la tuton. UEA proklamis tri cxefajn prioritatojn: la informadon, la instruadon kaj edukadon al tutmonda konscio. La instruadon gxi delegis al ILEI. Sekve gxi, kiel movada tegmento, klare havas devon provizi aux peri adekvatajn rimedojn. Ni trovigxas nun meze de klopodo sxangxi la sintenon de UEA kaj la movadanoj pri la maniero en kiu eduka laboro estas financata. Tion difinas artikolo sur la komenca pagxo de la maja numero de revuo Esperanto. Pli ampleska versio de cxi tiu teksto aperis en RET-INFO. Krome, vi estas bonvenaj viziti la kvazauxan lernejon: http://lps.uniroma3.it/kler kaj la hejmpagxon de ILEI: http://lps.uniroma3.it/ilei Stefan MacGill *************************************************************************** RADIO ///// Programo de ROI =============== Esperanto-elsendoj de Radio Auxstria Internacia, ROI okazas: sabate kaj dimancxe 21:05 UTC, lunde 20:04 UTC je frekvencoj 6155 kHz kaj 5945 kHz. La programoj krome auxskulteblas ankaux per satelito, telekablo kaj interreto. Same vendrede 19:00 UTC sur mezlongondoj je frekvenco 1476 kHz. Danke al la granda subteno de la auxskultantoj, ekde la nova programskemo, la 28-a de oktobro 2001 okazas la Esperanto-programo 4 foje en la semajno, tio estas 2 pliaj elsendoj! Leopold Patek *************************************************************************** MUZIKO ////// Muzika KD - donace ================== La kantistino, Alberta Casey volas donaci sian kompakt-diskon "Estu Sur Tero Pac'" al iu kiu pagos la afrankon de la sendado. La KD enhavas 30 kantojn en Esperanto kun la teksto. Sxi metis sian du diskojn "Al Vi de Mi" kaj "San Diego Vokas" kune kaj nomis la K-diskon: "Estu Sur Tero Pac'". Pliaj informoj kaj kontakto cxe: S-ino Alberta Casey P.O. Box 303 Warner Springs, CA-92086 Usono Rete: berta@forigu.inreach.com *************************************************************************** LIBROJ ////// Socia rolo de kromamantoj ========================= "Socia rolo de kromamantoj en konservado de monogamia geedzeco" verkita de Agenita Ameno, fakulino pri sociaj sciencoj kaj patrino de kvin gefiloj. Tradukis el la portugala d-ro Paulo Sergio Viana. Kiam oni legas la libron, oni havas la impreson, ke ties diroj apartenas al la kolektiva pensmaniero, al tiu sama penso, kiu gxis nun malpermesis liberan opinion, gxuste pri tio, kion oni asertas en la teksto. Libro liberecana kaj liberiga. Libro turnita al la estanteco, kapabla plibonigi la homajn rilatojn - temo pri kiu okupigxas cxiuj homoj kontribuemaj al nova sociformo, por harmonia kunvivado kaj amo. Gxi meritas legadon kaj meditadon. La verko estas akirebla kontraux 4 EUR + afranko cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140. BE-2000 Antwepen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** MALLONGE //////// Estis elsendita raporto pri E-instruado en la E-Paradizo Kritzendorf, Auxstrio en la programo "Momento - Vivo hodiaux" en la 1-a kanalo de Radio Auxstrio la 27-an de septembro. Estis menciita ankaux la Esperanto-elsendoj de Radio Auxstria Internacia. * * * Okazis simpozio pri "E-o kaj politiko" en Gento, Belgio la 20. 08. 2001. * * * Okazis gxenerala renkontigxo de Andaluzia Esperanto-Unuigxo la 13-an de oktobro en Malaga, Hispanio. * * * Estis starigita E-budo dum la unusemajna librofoiro en la Kanariaj Insuloj. Estis prezentitaj libroj, videokasedoj, gazetoj. Loka radistacio elsendis intervjuon kun esperantistoj. * * * Estis fondita nova E-asocio en Segovio, Hispanio. Segovia E-Asocio, SEA estis jure envicigita kiel Asociacien Cultural Esperantista Segoviana "Cesar de Monsteyrerin Castillo" la 22-an de majo. Kontaktoj cxe: SEA, Avd. Obispo Quesada n. 14, 6. D; ES-40006 Segovia, Hispanio, rete: pavivalan@forigu.terra.es. * * * Estis prezentita Esperanto en liceo de San Cugat del Vallas, Trinitat, Hispanio al pli ol 100 gejunuloj okaze de la Internacia Lingvo-Semajno. * * * Estis starigita Esperanto-budo dum la arangxo "Mara festo" en Vilanova, Hispanio la 7-an de julio. Sur la cxefa scenejo okazis koncerto de "Kaj Tiel Plu". * * * Okazis la 9-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo inter 29. 09. 06. 10. en Lloret, Hispanio. * * * Duo Esperanto, muzikgrupo el Israelo, ludis maje en la Universitato de Murcio, Hispanio kadre de la 2-a Trikultura Festivalo. La membroj de la grupo ne parolas Esperanton, sed elektis la nomon pro simpatio al la ideo de la lingvo. * * * Estis akceptita la aligxo de Kolombia Esperanto-Junularo al Tutmonda Esperanto Junulara Organizo, TEJO dum la cxi jara Internacia Junulara Kongreso, IJK en Strasburgo, Francio. * * * Aperis artikolo en la jxurnalo "Nezavisimaja gazeta" ("Sendependa jxurnalo"), unu el la plej renomaj rusaj tagjxurnaloj la 6-an de oktobro de Nikolao Gudskov okaze de Ago-Tago kun la titolo "Lingva baro kaj neuxtrala internacia lingvo". *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// Enkonduko en la japanan: Yamasaki Seiko. Eld: Fonto, Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco-SC Brazilio. Lernolibro pgx. 184. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Estas sercxata flegistino, esperantistino por flegi maljunan virinon dum kelkaj monatoj. Pliaj informoj cxe: Hans Jorg kaj Rita Bloom, Am Vierchensiek 29, DE-38723 Seesen, Germanio, telefono kaj fakso: +49053813046. * * * Jazep Sxlas havas novan adreson, gxi estas: Jazep Sxlas, Zvaigzru iela 20-26, LV-1009 Latuja, Latvio, rete: esperdat@forigu.e-apollo.lv. * * * Kun granda bedauxro ni mencias, ke mortis Antonio Stefanini (1916-2001), kius estis dum pli ol 50 jaroj la cxefa motoro de la Esperanto-vivo de Mirandola, Italio. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 27, 34, 39 j. kirurgoj. Adreso: Isxdorgx, Manalgxav kaj Hurelbaatar Ceden- Isx, Posxto: 13, Kesto: 260, Ulambaataro, Mongolio, rete:manlai_tsom@forigu.yahoo.com. * * * 21 j. studentino pri lingvistiko. Interesoj: lingvoj, literaturo, vojagxado, amikeco. Adreso: Olga Samojawtscxewa, Duscxanbe, Tadjikistan 734033, Jakko-Tscxinarskaja 11 - 13, rete: olgas@forigu.cada.tajik.net. * * * 21 j. ukraino. Adreso: Hajminov Aleksandr, kv. Drujxba, d. 4 kv. 94, UA-91040 Lugansk-40, Ukrainio * * * 25 j. frauxlino, marketingistino. Adreso: Katarzyna Jakubowska, ul. Poznanska 87/8, PL-87-100 Torun, Polio. * * * 13 j. knabino. Interesoj: muziko, posxtmarkoj, moneroj, glumarkoj, fotoj de aktoroj. Adreso: Oksana Cxernobilskaja, ul. Partizana Jeleznjaka 50-130, RU-660005 Krasnojarsk, Siberio, Rusio. * * * 16 j. frauxlino. Interesoj: muziko, sporto, vojagxado. Adreso: Fanny Boulanger, 110 Cxemin de la Vierge, FR-88450 Regney, Francio, rete: union- des-commercants@forigu.wanadoo.fr. * * * 21 j. studento. Interesoj: matematiko, origamio, klasika muziko, kaj fotografio. Adreso: John Baber, 325 E. 30th St., MD 21218 Baltimore, Usono, rete: john_baber@forigu.<179>eerful.com. * * * 28 j. frauxlo. Interesoj: spiritualeco, Azio, militaj, tradiciaj artoj. Adreso: Francois Vanhille, 4, Rue de Picardie, FR-60150 Thourotte, Francio, rete: gkarje@forigu.net-clic.net. * * * 17 j. komencanto. Adreso: Massimo Ripani, via Cona lotto r/10, IT-64100 Teramo, Italio, rete: Xenoitaly@forigu.hotmail.com. * * * 42 j. komencantino. Interesoj: montaro, marsxado, paleontologio, mineralogio kaj vojagxado. Adreso: Marie Jose Boulanger, 110 Cxemin de la Vierge, FR-88450 Regney, Francio, rete: union-des-commercants@forigu.wanadoo.fr. * * * 48 j. finnino. Interesoj: manlaboroj. Adreso: Zoja Rosvall, Iivisniemenaukio 1 B 22, FI-02260 Espoo, Finnlando, rete: zoja.rosvall@forigu.kolumbus.fi. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiun koloron havas la stelo de IDO? A. Ora B. Rugxa C. Blua 2. Kion signifas la mallongigio BEMI? A. Biciklista Esperantista Movado Internacia B. Bestamika Esperanto-Movado Internacia C. Bestamika Esperantista Movado Internacia 3. Kiom da libroj estas en la librokatalogo de UEA? A. Pli ol 10000 B. Pli ol 4000 C. Cxirkaux 2000 Limdato por alsendo: la 5-a de novembro 2001. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kiam aperis unue Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto? B. 1970 2. Kion singifas la mallongigo EVA?? B. Esperantlingva Verkista Asocio 3. Kiu verkisto "vojagxis" al Kazohinio?? B. Sandor Szathmari * * * Konkursantoj, kiuj atingis la 50 poentan limon: - Fedor Istvanne, Hungario - Ferroul, Jacques, Francio - Konczol Erno, Hungario - Molnar Maria, Hungario - Nilsson, Ivar, Svedio - Sklaska, Malgorzata, Polio - Suranyine Ny. A. Katalin, Hungario - Vojacek, Josef, Cxehio Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Edukado - usona premo ===================== Lastan novembron en Seattle intertraktadoj pri tutmonda liberigxo fiaskis sub la premo de aktivuloj, neregistaraj organizajxoj kaj amaskomunikiloj. Venontan marton en Gxenevo, kasxe kaj fake, registaroj diskutos pri liberigxo de servoj kiel sano kaj edukado. Por altedukado, anglalingvaj edukadeksportantoj volas plene liberigitan merkaton. En aprilo 2000 edukadministroj de la Grupo de Ok kaj Komisianino Redding ankorauxfoje konsentis pri liberigxo de edukado. Se, ekzemple, studentoj povas libere elekti elspezi sxtatan financapogon por edukado tra la mondo, ili ja pli kaj pli elektos anglalingvajn universitatojn. Norvegio, kiu pagas la edukadkostojn por siaj studentoj cxie en la mondo, jam perdas milojn da studentoj al anglalingvaj landoj. Azio cxiujare pagas miliardojn al Usono, Britio kaj Auxstralio por eduki siajn studentojn angle. Tian sistemon volas Bill Clinton. Membroj de la Komisiona departamento por edukado, kaj membroj de universitataj neregistaraj orga-nizajxoj timas ke la Komisiono kaj membro-sxtatoj ne defendos euxro-pan altedukadon. Fakte, funkciuloj cxe la Komisiona departamento por komercaj intertraktadoj (kaj ankaux naciaj diplomatoj) ne multe okupigxas pri edukado. Ili ecx ne scias kiom gajnas anglalingvaj landoj el la edukada "komerco". "Mi timas ke post liberigxo la samo okazos kun edukado kiel antauxe kun amaskomunikiloj. Estas granda lingva kaj kultura problemo", diras Sheena Hanley de la neregistara organizajxo, Education Internationale. Bedauxrinde, esperantistoj ne povas agi sen amaskomunikila strategio, kaj sen pagitaj oficistoj kun fakaj konoj. Dafydd ap Fergus Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com *************************************************************************** Truko por plivastigi la movadon =============================== Se Markus Zamenhof kaj Rozalja Sofer estis elektintaj ne naskigi gefilojn, Esperanto neniam ekzistus. El la libro "Vivo de Zamenhof" ni legas: "De la patrino la koro, de la patro la cerbo....". Certe tiuj kvalitoj estis en la gepatroj. Se de ili ne naskigxus Ludoviko, tiuj kvalitoj ne enirus homon, kiu uzos ilin por la aliaj homoj. La nunaj Esperantistoj, kiuj nun komprenas la idealon de Esperanto, kaj luktas por ties disvastigo, ebligu, ke la en ili dormantaj kvalitoj eniru en aliajn estulojn, kiujn certe estas bezonanta la homaro. Kion do ni, nunaj Esperantistoj, faru? Esperanton lernas kaj lernos homoj. Se la nombro de homoj altigxas, bonsxanco estas, ke pli da homoj esperantistigxos. Iam mi parolis al iu pri la uzado de la libro Okulo de Stefan MacGill por lernigi Esperanton al infanoj. Tuj li reagis: "ne konfuzu la infanojn; nun ili lernas la francan, la oficialan lingvon en nia lando. Kial oni povas aldoni alian lingvon? Vi havas filon preskaux ok-jaran, cxu al li vi instruas tiun lingvon? Kiuj estu la kobajoj?" Bonsxance mia filo jam komprenetas Esperanton, kio mirigas la personon. Se mi ne havus filon, kion li pensus? Esperantistoj klopodu, ke ankaux propraj gefiloj estu esperantistoj. Tial esperantistoj, kiuj memvole ne havas gefilojn, senigas nian movadon je kelkaj adeptoj. Kiun la naturo ne faris sterila, tiu klopodu observi la naturan legxon, kiu devigas cxiujn lasi vivon post si, t.e permesi nask(ig)i. El nia idaro estos homoj, kiuj luktos por nia celo. Cxiu esperantisto havu almenaux unu infanon, ankaux kiu estu esperantisto. Gbeglo Koffi ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 219, 2 / novembro-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************