Eventoj n-ro 217, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Esperanto-elsendoj de Vieno - en dangxero! Faka aplikado: - Scienca revuo Kontakto sercxata: - Instruu Esperanton en Japanio! Interreto: - Priscienca listo - "Via-nomo"@forigu.esperantointernacia.com - Mallonge (5) Arangxoj: - Internacia Festivalo - IFEF-Kongreso - Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso - Rusia kongreso Movado: - Malplikosta dumviva membreco en UEA - Pasporta Servo 2002 - Ekspozicio pri internacia laborista movado - Historio de Esperanto en Afriko - Ago-Tago en Kijevo - Jubilea blindula kongreso - 7 horoj en Parizo - 100 jarigxo - Ago-Tago en Rusio - Diplomo "Brno 100" - Esperanto kaj ekologio - Mesagxo al Usono - Terorismo en Usono - deklaro de TEJO - Terorismo en Usono - deklaro de SAT Intervjuo: - Intervjuo al s-ino Kikusxima Kazuko - Studi privilegie per Esperanto-reto Reagoj: - Adreseraro - Gxusta vortaro - gxusta adreso Instruado, ILEI: - Novaj Cseh-instruistoj - ILEI-mallonge Muziko: - Bretona Esperanto-koruso - Meven Kulturo: - Opero de Dvorak en Esperanto Rubrikoj: - Mallonge (11), ni mencias (4), anoncetoj (4), korespondi deziras (10) "Eventa ludkvizo" Interese: - 15 Sxtatoj - 11 oficialaj lingvoj - Dialogoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Esperanto-elsendoj de Vieno - en dangxero! ========================================== En septembro pere de la novajxservo "RET-INFO" estis distribuita la sekva mesagxo: "La nacia radio-kompanio ORF akre reduktas la bugxeton de Radio Auxstria Internacia, RAI (de 160 milionoj en 2000 al 90 milionoj en 2001 kaj al 45 milionoj ATS por 2002 jare). Lige al tiu sxrumpigo intendanto de ORF planas baldaux nuligi ankaux la Esperanto-elsendojn. Li opinias, ke la "internaciecan" taskon de RAI oni povas plenumi per elsendoj pure en la angla kaj franca. La nuligo de E-elsendoj estas nekomprenebla ankaux pro la elstara statistikajxo de korespondajxoj, ja ekz. en la pasinta jaro la E-redakcio ricevis plej multon de leteroj (vidu Eventoj n-ro 205 p. 7). Reprezentantoj, prezidantoj de landaj kaj fakaj E-asocioj (kaj titolhavaj eminentuloj, kiel profesoroj, doktoroj ktp.) bv. skribi subtenajn paperajn leterojn al la sekva adreso: Dr. Manfred Jochum, Intendanto, ORF - Funkhaus, Argentinierstr. 30, AT-1040 Wien, Auxstrio, rete: manfred.jochum@forigu.orf.at. Individoj kiel eble plej multe estas petataj sendi siajn subtenajn mesagxojn al la merkatika sekcio de ORF, rete: roi.internet@forigu.orf.at. Cxu estas grava por ni la ekzisto de la Esperantaj elsendoj el Vieno? Se jes - ankaux laux vi: do dankojn pro via subteno." * * * Post la apero de tiu mesagxo venis al la menciitaj adresoj centoj de retmesagxoj kaj plurdeko de paperaj leteroj. Poste en diversaj retlistoj diskuris iu ne vere bazita mesagxo, ke danke al ili la auxstraj koncernuloj konsentas pri la dauxrigo de la E-elsendoj. Bedauxrinde la dangxero dauxre aktualas, ja la decida kunsido okazos la 11-an de novembro, kaj la kvanto de paperaj leteroj estas multe malpli ol cxe alilingvaj elsendoj! - Do, se vi volas subteni la pluan ekziston de la Esperantaj elsendoj en Vieno, bv. nepre skribi al la intendanto: Dr. Manfred Jochum, ORF - Funkhaus, Argentinierstr. 30, AT-1040 Wien, Auxstrio. L. Szilvasi *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Scienca Revuo ============= Scienca Revuo estas la oficiala organo de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE. Gxi estis fondita en 1904. La revuo enhavas diversajn altkvalitajn artikolojn. La enhavo de la unuaj 3 numeroj de 2001: N-ro 1/2001 - J. Kavka: Esperantigo de germanaj nomoj, precipe por la bezono naturhistoria - I. F. Bociort: Pri le estetika kriteriologio de la beletro: Parto II. - Praktiko - W. Gunther: Malsanoj de migrado - H. Nagata: Difinado kaj uzado de vortoj el kvar vortospecoj cxe plenkreskuloj - Terminologia anguleto: J. Kavka: Cxu vere "habitato"? N-ro 2/2001 - W. Gunther: La Internacia Lingvo kiel preventilo de la noosfero - R. Sachs: Biocenozo kaj zoonozoj - H. Hoffmann: Komenco de nociosistemigo cxe fervojo - O. Haszpra, S. Shmela, R. Fathi Narchi: Prikalkulado de perforita akvokolekta tubaro por homogena enfluo-distribuo - L. Preradovicx, R. Ranjga, L. Latinovicx, V. Dajicx, S. Varga-Krsticx: Modeligado de hospitalaj funkcioj kaj procedoj (disvolvo de metodologio) - J. Halinkova: La ribelo de Antigona en la samnoma teatrajxo de Jean Anouilh - Arbo de la jaro 2000: La betulo - pioniro inter la arboj - Cigaredoj kun fragogusto - Pacpremio 2001 por profesoro Habermas - Kio estas "Pacpremio de la Germana Libromerkato"? - Raporto: M. Butan: Esperanto cxe SILF - Terminologia anguleto: J. Kavka: Tunno, tinno N-ro 3/2001 - O. Haszpra: La praa runskribo de la hungaroj - N. Korjxenevskaja-Gouriou: La komedio "Paco" de Aristofano kiel politika alegorio - J. Werner: Logxi energisxpare - Pri basenergetikaj kaj pasivaj domoj - W. G. Atkinson: Grafika klarigo pri la lum-rapido - Okazis iam... Pri James Cook, Kneipp kaj Tradukistoj - Mediovenenaj substancoj - Gen-datumoj ekkonas murdistojn - Kial murmuras la ventro? - Fazeoloj kaj la "gxenaj ventoj" - Diploido/tetraploido - cxu egalas en la fauxno? - Kial omaroj rugxkolorigxas dum kuirado - Cxu kalorio samas kalorion? - Mamnutrado - plej efika protekto kontraux mamkancero - Radio de espero en diabeto-diagnozo - Nova irigacia sistemo por ricxaj rikoltoj per malpli da akvoSunradia kurento per sxtofo, kiun lumas la suno - Terminologia angulo: J. Werner: Pri grafo, jungo, konstrukto kaj puco - E. Smailus: La "rago" baza modelo melodia en hinda muziko *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Instruu E-on en Japanio ======================= Pro finigxo de kontrakto kun antauxa lingvoinstruisto, la estro de japana entrepreno kun filioj en Ekstrem-Oriento sercxas kvalifikitan instruiston de Esperanto kaj de la angla. Salajro : 150 000 JPJ monate (1 250 USD). Flugbileto Euxropo-Japanio ambauxdirekte pagota. Ebleco logxi senpage en apartamento de la kompanio (luprezo egalvalora al 15 000 enoj monate). Por detaloj kontaktu: Etsuo Miyoshi Rete: e.miyoshi@forigu.swany.co.jp *************************************************************************** INTERRETO ///////// Priscienca listo ================ Iranano, studento en la universitato de Orsay (Paris-Sud, Laboratorio pri Kemio kaj Fiziko), Behrouz Sorousxian kreis liston por la sciencaj intersxangxoj en Esperanto cxe Yahoo. Gxia adreso estas: http://groups.yahoo.com/group/scienco_esperanto. *************************************************************************** "Via-nomo"@forigu.esperantointernacia.com ================================== Nun vi povas uzi la novan senpagan retadreso "via- nomo"@forigu.esperantointernacia.com. Vi povas uzi samtempe vian malnovan retadreson kaj la novan "via-nomo"@forigu.esperantointernacia.com, tiel vi gajnas novan retadreson kaj helpas disvatigi Esperanton. Se vi volas havi gxin, skribu private al mi, kaj informu kiel vi volas la parto "via-nomo" en via nova retadreso. Emilio Cid R.XV de Novembro, 217, BR-11310-400, Sao Vicente - SP, Brazilio Rete: emilio@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** Legeblas fabeloj de la fama dana verkisto, Andersen en Esperanto cxe: http://hjem.get2net.dk/chenero/hca/. La pagxoj estas cxi tie plurlingvaj, sed tie troveblas pli ol cent E-tradukoj. * * * Uzantoj de Pal-Talk (antauxe FireTalk) nepre rigardu la retpagxaron: http://www.sapato.com.br/Esperanto/e-chambro.htm, cxar tiu ejo funkcias kiel centra informpagxo pri uzantoj. * * * Eblas komuniki iom distance per la internacia flaga alfabeto, sed gxis nun mankis la supersignaj literoj. Bildoj cxe: http://lingvo.org/flagoj/ * * * Eblas sendi leterojn rekte al cxiuj TEJO-estraranoj uzante la retadreson: tejo-estraro@forigu.esperanto.org. * * * Gerard Durand, eks-sekretario de la fama pacisto Mouna, kiu simpatiis kun Esperanto, preparas libreton pri palindromoj. Ideojn, esprimojn oni povas sendi al: esperohm@forigu.club-internet.fr. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Festivalo ==================== La 18-a Internacia Festivalo, IF okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002 en Magdeburgo, Germanio. IF estas la "tradicia, familia, silvestra" arangxo en Germanio. Oni atendas familiojn kaj esperantistojn prefere inter 25-55 jaroj, sed memkompreneble ankaux aliagxulojn. Estas programoj por paroj, familioj kaj familioj kun infanoj. Oni povas en agrabla Esperanto-medio renkonti la novan jaron dum la internacia festivalo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Hans-Dieter Platz Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de *************************************************************************** IFEF-Kongreso ============= La 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazas inter 01-07. 06. 2002 en Plovdiv, Bulgario. En la programo de la arangxo trovigxas la kutimaj, valoraj, fakaj programoj. Krome atendas la partoprenantojn interesaj distraj programoj, kaj ekskursoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: LKK de 54-a IFEF-Kongreso Centrala Posxto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario Rete: bdz-intrel@forigu.bbf.bg *************************************************************************** Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso ============================== La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco: rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano- asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Verona Esperanto-Grupo CP 1616, IT-37100 Verona, Italio Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it *************************************************************************** Rusia kongreso ============== La 21-a Rusia Esperantista Kongreso okazas inter 12-16. 12. 2001 en Kostroma, Rusio. La arangxon kunorganizas Rusia Esperanto-Unio kaj Rusia Esperantista Junulara Movado. La arangxon partoprenas vasta publiko de la rusia esperantistaro, sed oni atendas ankaux eksterlandanojn. La kongresa urbo trovigxas 300 kilometrojn nordoriente de Moskvo kaj estas unu el la plej belaj urboj de la lando. En la programo estas diskutoj pri movadorganizaj demandoj, prelegoj, ekskursoj, koncertoj, artaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Rusia Esperanto-Unio Pk. 57, RU-105318 Moskva, Rusio Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** M O N A T O Internacia magazino sendependa unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo unu el la plej prestigxaj E-revuoj Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140,BE-2000 Antwerpen, Belgio *************************************************************************** MOVADO ////// Malpli kosta Dumviva membreco en UEA ==================================== La Komitato de UEA decidis enkonduki novan kategorion de dumviva membreco de la Asocio. Temas pri Dumviva Membro kun Jarlibro. Kiel la nomo diras, temas pri dumviva formo de la kategorio Membro kun Jarlibro (MJ). Por esti dumvive individua membro de UEA kaj ricevi cxiujare la Jarlibron, oni pagas unufoje la 25-oblon de la MJ-kotizo. Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro krome estas individuaj membroj de TEJO gxis sia 30-a jaro kaj ricevas sen plia pago la revuojn "Kontakto" kaj "TEJO tutmonde". Kompreneble Dumviva Membro kun Jarlibro povas en kiu ajn jaro ricevi ankaux la revuon "Esperanto" pagante la kotizon de simpla abono de la revuo. Oni povas ankaux kiam ajn pagi la 25-oblon de la diferenco inter la kotizoj de Membro-Abonanto kaj Membro kun Jarlibro en la koncerna jaro. Sekve la ricevado de "Esperanto" farigxos konstanta. Same kiel cxiujn aliajn kotizojn de UEA, ankaux la kotizon de Dumviva Membro kun Jarlibro oni povas pagi al kotizperanto de UEA aux rekte al UEA. Co de UEA *************************************************************************** Pasporta Servo 2002 =================== Pasporta Servo estas unu el la plej sukcesaj kaj famaj servoj de la Esperanto-movado. En 2001 la libro enhavis 1161 adresojn. Nuntempe dauxras la atendado de la konfirmoj de la nunaj kaj antauxaj gastigantoj kaj memkompreneble estas atendataj ankaux novaj gastigantoj. Fresxaj informoj pri la stato de Pasporta Servo 2002 cxiam legeblas en la reto cxe: http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm. Gxis komenco de septembro jam preskaux 700 membroj konfirmis dauxrigon de sia gastiga agado. Bv. averti aliajn por resendi la konfirmilon, kaj bonvenas via helpo por varbi novajn membrojn-gastigantojn! Oni povas aligxi al la servo cxe: TEJO, Niuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: pasporta-servo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Ekspozicio pri internacia laborista movado ========================================== Sub la patroneco de s-ro Michel Charzat, urbestro de la dudeka distrikto de Parizo, la parizregiona grupo de SAT-Amikaro organizas prezentadon de la ekspozicia materialo ellaborita de la Fritz Haser Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo de Dortmund, Germanio, sub la titolo: Internacia Laborista Movado kaj lingva komunikado - originala kaj nekonata flanko de la historio de la laborista movado rilate la lingvan demandon en la XIX-a kaj XX-a jarcentoj. Gxi havis lokon de la 22-a de septembro gxis la 4-a de oktobro 2001 en la galerio: Espace Louise Michel. laux dissendolisto de SAT-Amikaro *************************************************************************** Historio de Esperanto en Afriko =============================== Inter la projektoj de la nova Afrika Oficejo de UEA starigita en Lome, Togo trovigxas la publikigo de historio de Esperanto en Afriko surbaze de libro verkita de Heidi Goes. Bonvenas propono por gxin traduki en Esperanton. Estus krome utile kolekti kaj kompili materialon pri la enradikigxo de Esperanto sur la afrika kontinento ekde la plej frua periodo gxis nun. La oficejo bonvenigas librojn, dokumentojn kaj publikajxojn kiuj povas helpi tiucele, i.a. la "Enciklopedio de Esperanto", k.a.. Kontakto cxe: Gbeglo Koffi B.P. 13169, Lome, Togo Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg *************************************************************************** Ago-Tago en Kijivo ================== Lernantoj de kijiva liceo kaj anoj de la Kijiva Junulara Klubo "Esperanto" okazigis dum la Ago-Tago surstratan demandadon en la cxefstrato de la cxefurbo de Ukrainio, Kijivo. Pri la rezultoj oni informos poste. Mikaelo Lineckij Rete: lineckij@forigu.ukrpost.net *************************************************************************** Jubilea blindula kongreso ========================= La 67-a Kongreso de Ligo Internacia de Blinduloj Esperantistoj okazis inter 14-16. 07 en Uvala Scott, Kroatio. Estis elektita nova estraro: Th. Speckmann, Germanio, prezidanto; Nedeljka Loazajic, Jugoslavio, cxefsekretario; R. Noerbeek, komisiito pri financoj. laux Zagreba Albumo n-ro 7 (Informilo de la UK en Zagrebo) *************************************************************************** 7 horoj en Parizo ================= Okazis du aktivajxoj de parizaj esperantistoj okaze de Ago-Tago. Estis arangxita sephora Esperanto-budo sur "Place de la Bastille". Okazis disdonado de flugfolioj en la apudaj stratoj. Sephora ekspozicio informis pri Esperanto en sidejo de la loka Esperanto-asocio. Naturamikoj, esperantistoj starigis budon en asocia forumo apud la metrostacio "Porte Doree". Bertrand Hugon *************************************************************************** 100 jarigxo =========== La 30-an de septembro festas sian 100-jarigxon kataluna esperantisto, Salvador Guma. Kataluna Esperanto-Asocio, KEA omagxe de la festo okazigas arangxon, kie estas la prezentado de lia nova libro "Kiam floras la timianoj". Gratulmasagxoj bonvenas cxe: Salvador Guma i Clavell, Passeig Prim 38, 7E 5*, ES-43205 Reus, Katalunio, Hispanio Rete: guma_reus@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Ago-Tago en Rusio ================= La 26-an de septembro okazis gazetara konferenco pri la euxropa Tago de lingvoj en Moskvo, kiu estis uzita kiel bonega informpreteksto por informado pri Esperanto. * * * La 26-an de septembro malfermigxis libroekspozicio kun diverslandaj Esperanto-libroj en Ivanovo, kiu funkciis gxis la 10-a de oktobro. Pri la ekspozicio informis cxiuj televidaj kanaloj de Ivanovo, kelkaj radiostacioj kaj raportis urbaj jxurnaloj. * * * Rusia Esperanto-Unio eldonis kaj dissendis al pli ol dek urboj, partoprenantaj la projekton, komunan ruslingvan murgazeton pri Esperanto. Tiuj gazetoj estas pendigataj dum oktobro en altlernejoj, lernejoj kaj aliaj publikaj lokoj. En ili aperos kelkaj novajxoj pri E-movado, kelkaj interesajxoj kaj provlecioneto de Esperanto. Nikolaj Gudskov, k.a. *************************************************************************** Diplomo "Brno 100" ================== Okaze de la centjarigxo de Esperanto-Klubo en Brno lokaj esperantistoj- radioamatoroj okazigas konkurson, eventuale kunradiumadon. Oni devas gxis la fino de cxi jaro kontakti 5 radioamatorojn, el kiuj 3 logxas en Brno. Kiuj sendas priskribon de la kontaktoj kaj 2 internaciajn respondkuponojn (por posxtokotizo) tuj ricevas la diplomon de Brno-aj ILERA-anoj. Pliaj informoj cxe: F. Frybert Poznanska 6, CZ-61600 Brno, Cxehio *************************************************************************** Esperanto kaj ekologio ====================== La Departemento pri Komunikado de Brazila Esperanto-Ligo starigis Laborgrupon por ellabori kaj kunordigi planon kun la celo diskonigi Esperanton inter la aktivuloj de la ekologiista movado en Brazilo. Spertuloj pri tiu agadkampo, inkluzive logxantaj en aliaj landoj, estas invitataj kunlabori per sugestoj kaj partopreno en la disvastigaj laboroj cxe la brazilaj ekologiistoj. Pliaj informoj kaj kontakto cxe: Aristaphio Andrade Alves Filho Rete: ariknub@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** Mesagxo al Usono ================ Ankoraux sub la sxoko pro la katastrofo okazanta en Usono, mi sentas la devon nome de Universala Esperanto-Asocio esprimi al la usona popolo, kaj tute aparte al la usonaj esperantistoj, la solidarecon de la tutmondaj esperantistoj. En la venontaj tempoj eble estos pli klara la amplekso de la katastrofo, kaj oni scios pli pri la kauxzoj kaj pri la respondecoj, sed jam nun eblas diri, ke la Esperanto-movado nun kiel cxiam nete rifuzas perforton kaj militon kiel rimedojn de interhoma konduto. La nuna katastrofo montras al ni, ke ni devas ankoraux pli intense labori por disvastigi niajn ideojn pri paco kaj dialogo inter malsamaj gentoj. Sincerajn kondolecojn al la viktimoj kaj al iliaj parencoj kaj sinceran solidarecon al la usona popolo kaj al la usonaj esperantistoj! Renato Corsetti, prezidanto de UEA *************************************************************************** Terorismo en Usono - deklaro de TEJO ==================================== Rilate al la teroristaj atakoj en Novjorko kaj Vasxingtono okazinta marde, la 11-an de septembro 2001, mi volas deklari nome de TEJO: Ni forte kondamnas tiun cxi atakon al senkulpaj homoj! Nia simpatio estas dedicxita al la viktimoj trafitaj per tiu atako. Ni volas krome ankaux kondamni la uzon de perforto gxenerale kiel rimedo en ajnaj konfliktoj. Gxi estas rimedo plene kontraux la spirito de E-o kies plej elstara eco estas komunikado trans limoj kaj etnoj. Holger Boos, prezidanto de TEJO *************************************************************************** Terorismo en Usono - deklaro de SAT =================================== Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT, eksciante pri la atencoj okazintaj kontraux Usono, esprimas sian hororon antaux tiuj abomenaj agadoj kaj kondamnas ilin, kvankam SAT ne forgesas, ke de jardekoj, la diversaj usonaj registaroj provokas krimojn en multaj landoj. Tamen, tio neniel pravigis, pravigas aux pravigos la murdon de senkulpaj viktimoj. SAT esprimas siajn kondolencojn al usonaj e-istoj kaj al la viktimoj. Kreimir Barkovi, SAT *************************************************************************** INTERVJUO ///////// Intervjuo al s-ino Kikusxima Kazuko =================================== Studi privilegie per e-reto - S-ino Kikusxima Kazuko aux Krizantemo, mi scias ke vi nun dauxrigas studadon en universitato, forlasinte la redaktistan karieron. Kio motivigis vin denove studentigxi? En la fino de 1991 mi memvole sendependigxis de la eldonejo, kie iom post iom perdigxis bona atmosfero por bona laboro. Estis en la komenco de descendado de la ekonomio de Japanio. Mi komprenis, ke mi devos atendi kelkajn jarojn por trovi bonan laborlokon. Estas bone studi ion dum la atendado. Tiel en la aprilo de 1993 mi ekstudis socisciencojn en fakultato kiel jam-diplomito 51-jara. - Kio estas "jam-diplomito?" Temas pri persono, kiu jam estas bakalauxro. En Japanio fakultata studo dauxras 4 jarojn. Laux la sistemo gxis antaux kelkaj jaroj la studo en la lastaj du jaroj estis por faka profundigxo inkluzive de verkado de bakalauxriga tezo. Tial jam-diplomito rajtas bakalauxrigxi en alia fako nur per faka studo du-jara. Cxu en japanaj universitatoj studas multaj "jam-diplomitoj", kiuj povas esti pli agxaj ol ordinaraj studentoj? Tre raraj. En nia fakultato de la Universitato Waseda mi tamen renkontis pli ol du dekoj da mezagxuloj kun bona posteno en bona kompanio. Tio estis la fenomeno spegulanta la descendadon de la lastatempa ekonomio de Japanio. Cxe mezagxuloj okupateco draste mildigxis. Ili ekhavis liberan tempon sed ankaux timon pri maldungigxo, aux ecx de bankrotigxo de sia laborloko. Pro tio, iuj volas gajni bakalauxrecon de fama universitato kiel bonefikilon en promiciigxo aux en transiro al alia entrepreno. Iuj volas studi ecx plu en postdiploma kurso kun espero farigxi universitata instruisto post emeritigxo de la nuna laboro. - Cxu estas ia oportuneco aux granda merito por ili studi precipe en via universitato? Jes. Unue la Universitato Waseda estas unu el plej grandaj kaj altetaksataj inter cxirkaux 600 universitatoj en Japanio. Due gxi situas en la centro de Tokio. Trie la Fakulo de Socisciencoj havas lekciojn de tago gxis vespero dauxre. Kvare la fakultato planis malfermi sian postdiploman kurson en 1994, kiel la nauxa de Waseda sed sola kun vesperaj lekcioj. Do estis alloga por la mezagxuloj. - Kion vi celis per via studo? Mi ekstudis por mi mem, por certigi cxu mi faris ne malbone en mia jxurnalista laboro, kaj ankaux nun, cxar mi duone laboras kiel sendependa jxurnalisto. Sed la afero iris aliel ol mia antauxvido. Iuj el la mezagxuloj celantaj postdiploman kurson invitis min: Prove ekzamenigxu prepare al venontajara serioza ekzamenigxo. Pro scivolemo mi provis. Ekzamenigxis 10 oblo de la varbo, rekorde multaj kiel en enirekzameno de postdiploma kurso. Rezulto estis ecx pli neatendita, kvankam mi provis rajtigite de la bakalauxreco pri belarto gajnita junagxe! Tiel en la aprilo de 1994 mi saltis en la magistrigankurson por serioze studi du jarojn. - Cxu en Japanio multaj studas ankaux en postdiploma kurso? Jen, iom en statistiko. En Japanio deviga estas 9-jarojn, sed preskaux la tuto finas 12-jarojn da normala edukado kaj havas rajton eniri universitaton. El ili cx.40% studas en universitato, cx.35% studas ion por gxenerala intelektigxo por utiligi en profesia laboro. Nur cx.25% eklaboras. Tiel nun universitato estas iusence "cxies". En Japanio universitato havas mallargxan enirpordon, sed tre, ecx tro, largxan elirpordon. Aliflanke nur cx.10% de bakalauxroj dauxrigas la studon en magistriga kurso el ili cx.75% magistrigxas. El magistroj nur cx.25% estas akceptitaj en doktorigan kurson. Fine doktorigxas cx.45% de ili. Plejparto de japanaj doktoroj estas de teknologio kaj naturscienco. De prihoma scienco estas tiom malmultaj, ke ecx inter profesoroj malofte estas doktoroj. - Kion vi studas en la postdiploma kurso? Mi ekstudis pri socibonfartaj aferoj en la kurso de politikscienco. Mia studplano estis pri politiko por fizikaj handikapoj, aparte pri por akceli socian integrigxon de blinduloj. - Kial vi elektis la temon pri blinduloj? Pro amikoj-blinduloj. Ili najbaradis min jam de la komenco de mia logxado en Esperantio. Plie mi trovis eblecon gajni informojn el la tuta mondo tra la reto de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj). - Vi do utiligis Esperanton en via studo. Jes. Mi vojagxis tra Euxropo du-foje en 1995, totale tri monatojn. Mi vizitis kaj gastis cxe blindaj esperantistoj, intervjuis ilin, perite kaj interpretite de ili intervjuis multajn komencantojn de mia temo. Tiam mi vizitis cx.30 blindajn esperantistojn en 15 landoj (Nederlando, Belgio, Germanio, Britio, Francio, Italio, Auxstrio, Kroatio, Hungario, Cxehio, Finnlando, Svedio, Norvegio, Danio, Estonio) kaj intervjuis pliajn dum la 61-a IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) en Finnlando. Al mia enketado pri kompreno pri handikapitoj respondis cx.70 esperantistoj en Esperanto-eventoj, inkluzive de la Universala Kongreso en Tampereo, Finnlando. Tiuj informoj fresxaj, konkretaj kaj internaciaj, aparte pri la integra edukado de blindaj infanoj, bonege ricxigis la enhavon de mia magistriga tezo. Tiel mi utiligis ne simple la lingvon Esperanto, sed pli gxian homan reton. - Kio estas la "integra edukado"? Koncize dirite "komuna edukado por cxiu". Ecx kun fizika aux mensa handikapito studi en ordinara lernejo kune kun najbaraj infanoj samgeneraciaj. Por tion ebligi sxtato aux komunumo devas helpi materie kaj homforte. Tio validas ankaux pri lingva aux kultura malsameco. Tio tamen estas ankoraux tre malofta en nia lando. - Kiel, vi opinias, tio ne farigxas ordinara ennia lando? Cxefa kialo kusxas en la insisto de la Ministerio pri Edukado pri "aparta edukado", nome historia kialo. En Japanio edukado kaj ekonomia sendependeco de blinduloj havas longan historion, jam de la 14-a jarcento. En 1948 komencigxis 9-jara deviga edukado por blindaj kaj surdaj infanoj en blindula kaj surdula lernejoj, kiujn cxiu gubernio devis fondi minimume po unu. Poste komencigxis ankaux deviga edukado de mense postrestantaj kaj alispece handikaptitaj infanoj. Ilia nombro estas tro granda por fondi suficxe da lernejoj. Oni do fondis specialan klason en ordinaraj lernejoj. Tia ja estas iusence "integrigxo je spaco". La mondo nun celas al "integra edukado" de cxiuspecaj handikapitoj. Por tio la 20-an de decembro en 1993 la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj aprobis la rezolucion "La Normaj Reguloj pri la Egaligo de Oportunecoj por Personoj kun Ne-povoj". Spite de tio, en Japanio aparta edukado ankoraux estas ordinara por blindaj kaj surdaj infanoj. - Kia do estas diferenco de la socia vivado de nevidantoj en tiuj landoj, kie la integra edukado estas ordinara, laux via vido? Ankoraux ne trovigxas granda diferenco, cxar ecx en la landoj tion realigantaj, oni ankoraux ne havas longan sperton. Por vidi la rezulton ni devas atendi plurajn generaciojn. Sed nun estas grave, ke oni agnosku ilin kiel parton de la ordinara socio. Ni diru ecx "socio sen handikapitoj estas socio handikapita". - Kion vi faras post magistrigxo? Mi denove duonsxerce ekzamenigxis por doktoriga kurso de Waseda. Refoje rekorde multaj ekzamenigxis. Kaj mi ankorauxfoje gajnis neatenditan rezulton. Nun mia intereso estas fokusita cxe profesioj de blinduloj kun bakalauxreco, aparte pri instruisto en ordinara lernejo. En Japanio trovigxas nur kvar instruistoj, kiuj estis blindaj de antaux ol instruistigxo. Aliflanke jam cx.1,000 blinduloj studis en universitatoj. Tiel mia intereso pri studado pli grandigxis, dum intertempe pli malfaciligxis akiri bonan laboron. Ekonomio ecx pli descendis kaj mi mem pli maljunigxis. - Kiel vi nun kunlaboras kun JABE? (Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj) Mi estas vidanta membro de JABE aligxinta al LIBE. JABE havas cx. 15 vidhandikapitajn membrojn kaj cx.15 vidantajn. Gxi estis fondita en 1928 de tiamaj aktivaj blindaj esperantistoj, kiuj samtempe estis pioniroj de sociaj laboroj de japana blindula mondo. Kune kun Esperanto ili eksciis modernan ideon pri "homo" pere de Erosxenko, rusa blinda esperantisto. Post la lasta mondmilito JABE ne multe aktivadis, sed lastatempe denove klopodas aktivigxi. Miaj kunlaboroj estas diversaj. Ekzemple, en 1995 JABE sukcesis kapti sxancon elsendigi Esperanto-kurson en porblindula kablo-radio tutlanda por tri monatoj. Mi volonte gvidis la kurson. Kiam JABE eldonis la flugfolion "Kiel akompaniblindulon", mi redaktis gxin. Nun oni disdonas gxin en diversaj Esperanto-eventoj, en kiuj partoprenas blindaj esperantistoj, cxu ne? Pri miaj spertoj kun euxropaj blinduloj, inkluzive de tiuj en du-foja partopreno en IKBE en 1995 en Finnlando kaj 1997 en Ukraino, mi verkis 18 artikolojn serie en brajla monata gazeto, la dua populara inter japanaj blinduloj. Tio ja efikis por informi japanan blindularon pri la valoro de Esperanto kaj gxia homa reto. Lastatempe mia kunlaboro kun japana blindula mondo largxigxis ecx eksteren de Esperantio. el Riveroj n-ro 25 *************************************************************************** REAGOJ ////// Adreseraro ========== En Eventoj n-ro 207 estas erareto: la ttt-adreso de Abonasoft ne estas http://abonasoft.tsh.org/ sed http://abonasoft.tsx.org/ Joan Inglada * * * Gxusta vortaro, gxusta adreso En Eventoj n-ro 212 p. 4. aperis informoj pri kvinlingva perinterreta E- vortaro. Gxi estas nur kvarlingva kaj trovigxas cxe: www.esperanto.be/vortaroi.html. Paul Peeraerts *************************************************************************** INSTURADO, ILEI /////////////// Novaj Cseh-instruistoj ====================== Kadre de la cxijara ILEI-Konferenco okazinta en Lovran, Kroatio 3 kandidatoj el 2 landoj ekzamenigxis por esti Cseh-instruistoj. El ili 2 sukcesis: S-ino Natalija Kasimova el Tagxikio/Germanio kaj S-ro Ruben Fernades Asencio el Hispanio. Per tio la nombro de diplomitaj Cseh-instruistoj kreskis al 39. Aktuala listo estas havebla cxe: Internacia Esperanto-Instituto Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl *************************************************************************** ILEI-mallonge ============= LEI membrigxis al Federation Internationale de Professeurs des Langues Vivantes (FIPLV). Rene Triolle kaj Mireille Grosjean reprezentos ILEI cxe UNESKO - propono de nova Regularo por Ekzameno de instru-kapablo de Esperanto estas prezentita. Dum la UK diplomigxis Cseh-instruisto Natalja Kasimova kaj Ruben F. Asensio. Jennifer Bishop Rete: esperanto@forigu.education.monash.edu.au *************************************************************************** MUZIKO ////// Bretona Esperanto-Koruso ======================== Meven La KD "Meven" enhavas 8 bretonajn kantojn, esperanten adaptitajn kaj interpretitajn de la Bretona Esperanto-Koruso. La Bretona Esperanto-Koruso, de gxia naskigo en 1996, maturigxis kaj kreskis. Gxi arigas nun dudekon da esperantistaj korusanoj, cxiuj amatoraj, kelkaj estas komencantoj, aliaj pli spertas kaj kapablas kanti soliste, neniu gxis nun spertis surbendigon. "Meven" estas rezulto de 8 monata duhora ekzercado, do oni ne sercxu en gxi perfektecon, sed spiriton kaj identecon de breton-muzika kulturo, tra korusanoj, kiuj amas sian Bretonion, kaj dedicxis sian tutan energion kaj bonvolemon al tiu projekto. "Meven" bonodoras Bretonion. "Meven" haveblas cxe la kutimaj libroservoj, cxe la eldonejo Vinilkosmo aux cxe: Esperanto-Bretagne 6 rue J.P. Calloc'h, FR-22000 Sant-Brieg, Francio Rete: sekretario@forigu.wanadoo.fr *************************************************************************** KULTURO /////// Opero de Dvorak en Esperanto ============================ Sabate la 11-an de auxgusto de la 20-a gxis la 22.15 horo Cxeha Radio 3 - Vultava elsendis mallongigitan version de la mondfama fabela opero Najado de Antonin Dvorak (1841-1904), kantata en Esperanto. Libreton verkis Jaroslav Kvapil (1868-1950), esperantigis dr. Tomas Pumpr. Tra la vespero gvidos dr. Jan Kralik. La operon elsendis Verda Stacio de Praga Radio en 1950 en du partoj (5-an kaj 12-an de aprilo 1950), kantas majstroj de la Nacia Teatro en Prago, la akompanan tekston legas unu el la plej grandaj cxehaj aktoroj Karel Hoger (1909-1977). La rara registro konservigxis kaj estis reeldonita en 1996 de blindula asocio (neesperantista) sur du kasedoj. Gxi mendeblas kontraux 300 KCS + sendokostoj per angla aux germana letero (cxar ili ne parolas Esperanton) de: SONS Karlinske nam. 12, CZ-186-03 Praha, Cxehio *************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis kunveno de TEJO-patronoj dum la cxi jara Universala Kongreso en Zagrebo, Kroatio. Dum la kunveno estis pritraktita la graveco de la junulara agado. * * * Okazis kolektado de novaj TEJO-patronoj per blokado dum la balo dum la cxi jara UK en Zagrebo, Kroatio. Oni permesis eniri la gastojn nur tiel, se ili promesas iel subteni junularan agadon. La blokado estis sukcesa. * * * La 52-a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazis inter 07-09. 09. en Velingrad, Bulgario. Dum la kongreso estis pritraktita la kresko de la E- movado en Bulgario. * * * Okazis kunveno de radioamatoroj la 15-an kaj 16-an de septembro en Vendee, Francio. Dum la kunveno okazis elsendoj kaj perradiaj interkomunikoj kaj fakaj prelegoj. * * * Estis arangxita ekspozicio de fotoj de japana esperantisto Okada Sizuki kun la titolo "Albanio tra la okuloj de japanino" en turisma mezlernejo de Tirana, cxefurbo de Albanio. En la ekspozicio estas menciita multfoje ankaux Esperanto. * * * Estis starigita Esperanto-budo kaj la 6-an de oktobro, Ago-Tago dum la arangxo "Festo de la rezistado - 3-a interrenkontigxo por la homaro" en Esch sur Alzette, Luksemburgio. * * * Okazis disdonado de informiloj la 6-an de oktobro cxe la enirejoj, elirejoj de la cxefa metrostacio, Estacao Carioca en Rio de Janeiro, Brazilio. * * * Okazis surstrata manifestacio de Esperanto la 6-an de oktobro en Multan, Pakistano. * * * Okazis disdonado de informiloj pri Esperanto la 6-an de oktobro en la urbocentra stacidomo de Brasilio, la cxefurbo de Brazilio. * * * Okazis vizito de nova Esperanto-objekto "Esperanto Court" (sakstrateto) en Viktorio, Auxstralio. Dum la vizito estis disdonitaj informiloj pri la internacia lingvo. * * * En oktobro okazas enketado pri Esperanto inter la studentoj de la universitato en Montevido, Urugvajo. *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// Barbaraj sonoj kaj sonetoj - en la serio "Fonto Kajeroj": Geraldo Mattos. Eld: Fonto, Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco-SC Brazilio. Poemaro pgx. 80. * * * En la komenco estas la VORTO: Geraldo Mattos. Eld: Fonto, Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco-SC Brazilio. Lingvistika eseo pgx. 166. * * * La Profeto el Pedras: Gersi Alfredo Bays. Eld: Fonto, Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco-SC Brazilio. Romano pgx. 237. * * * La metamorfozo - en la serio "Fonto Kajeroj": Franz Kafka. Eld: Fonto, Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco-SC Brazilio. Novelo pgx. 60. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// ThDr. Rudolf Horska (1914-2001) pastoro de Cxehoslovaka Husana Eklezio, episkopo, profesoro kaj dekano de Husana teologia fakultato, mortis la 4-an de augusto 2001 en Prago. Li fondis KELI-sekcion de Cxeha E-Asocio kaj longe estis gxia prezidanto kaj samtempe ankaux estrarano de KELI. Li estis honora membro de CEA. * * * Kolektanto de etikedoj de mineralaj akvoj el la tuta monda sercxas sendantojn, li povas doni kontraux la etikedoj francajn PM-, PK-monerojn. Adreso: Basso Luca, 9. Rue Paul Doumer, FR-68920 Wintzenheim-Colmar, Francio. * * * Kazimierz Leja havas novajn retadresojn, ili estas: kleja@forigu.demo.pl, k.leja@forigu.inetia.pl. La malnova adreso ne plu funkcias. * * * Andrea Ottrok havas novan adreson, gxi estas: Matra u. 8, HU-1224 Budapest, Hungario. Sxi havas ankaux novan telefonnumeron: +36-1-3620149. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 20 j. studentino. Interesoj: decaj temoj, problemoj. Adreso: Marzena Spoczynska, str. Kraszewskiego 4 m 59, PL-87-100 Torun, Polio. * * * Mezagxa viro. Adreso: Marek Bamberski, Huta Stara 120, PL-42-295 Kozieglowi, Polio. * * * 42 j. frauxlo. Adreso: Jozef Waliszewski, Skrytka 16, PL-87-100 Torun-1, Polio. * * * 13 j. knabo. Adreso: Luis Angel Ravelo Hernandez, Hiraldo Toledo No 16. C-2, CB-53000 Santa Domingo, Villa Clara, Kubo. * * * 20 j. togolanda instruisto. Interesoj: vojagxado. Adreso: Degbe Zissou, Lycee d'Aklakou, BP: 169, Aneho, Togo * * * 13 j. knabino. Interesoj: muziko, manartajxoj, glumarkoj, molaj ludiloj. Adreso: Maria Li, ul. Sergeja Lazo 28-43, RU-660133 Krasnojarsk, Siberio, Rusio. * * * 20 j. studento. Interesoj: kino, vojagxo, legado, reto, arto, diskutado. Adreso: Tobias Weihmann, Gerhart-Hauptmann-Str. 21, DE-28213 Bremen, Germanio, rete: tobias@forigu.fomalhaut.de * * * 39 j. virino. Interesoj: literaturo, muziko, skribi esperante. Adreso: Veronique Signor Mosser, 51 allee Sully, FR-29000 Quimper, Francio, rete: signor_vr@forigu.yahoo.fr * * * 21 j. medicina studento. Interesoj: kulturoj kaj lingvoj de aliaj landoj. Adreso: Galkin Aleksandro Vladimirovicx, Dekabristov str., 184 A - 26, RU-420039 Kazanjo, Rusio, rete: fafaw@forigu.yandex.ru * * * 48 j. komencantino. Interesoj: homa interkomunikado. Maro, floroj, bestoj. Adreso: Rosa Maria Cardoso Vinhas, Noel Rosa, l33, BR-04070-040 Praia Grande - cep, Brazilo, rete: vinhas@forigu.praiagrande.com.br *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiam aperis unue Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto? A. 1934 B. 1970 C. 1976 2. Kion singifas la mallongigo EVA? A. Esperantisto-Virina Asocio B. Esperantlingva Verkista Asocio C. Esperantista Virina Asocio 3. Kiu verkisto "vojagxis" al Kazohinio? A. Francisko Szilagyi B. Sandor Szathmari C. Ludoviko Kokeny Limdato por alsendo: la 5-a de novembro 2001. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kial Zamenhof skribis: "Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute? A. Cxar li komprenis, ke lingvo estas kreata de la vivo. 2. Kion signifas la mallongigo FAT? C. Filozofia Asocio Tutmonda 3. Kies verkoj enhavas la poemkolekto "El Parnaso de Popoloj"? B. Anton Grabowski * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// 15 sxtatoj, 11 oficialaj lingvoj ================================ Kvankam Euxropa Unuigxo konsistas el 15 Sxtatoj, gxi havas nur 11 oficialajn lingvojn: angla, dana, finna, franca, germana, greka, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj sveda. Estas la registaroj, kiuj difinas sia(j)n oficiala(j)n lingvo(j)n. Kiam Irlando anigxis al la Komunumo, gxi rezignis, ke la gaela, unua oficiala nacia lingvo laux sia konstitucio, igxas oficiala euxropa lingvo, celante sxpari la komunuman monon. Gxia limigita uzo faras, ke nur la traktatoj estas tradukataj gaele, la duavica legxaro estante tradukata angle. La luksemburga, parolata sed ne skribata lingvo, ankaux ne igxis oficiala lingvo, la Granda-Duklando preferis la germanan kaj la francan. Eblus, ke Malto rezignus, sammaniere, la maltan, preferante la anglan. Hubert Vedrine kaj Joschka Fischer kontraux la angla La lingvouzo en la Komisiono estas evidente zorge observata de la reprezantantoj de la Sxtatoj, tion montras tuja reago de la franca kaj germana ministroj pri la fremdaj aferoj, Hubert Vedrine kaj Joschka Fischer, kontraux embrio de reformo de la lingva procezo. La 2-an de julio, ili kune sendis leteron al la prezidento de la Komisio, Romano Prodi, por taksi, tian ideon "neakceptebla", cxar gxi povas nur "favori la unulingvismon", tie estas, en la cirkonstanco la uzo de la angla malprofito al la franca kaj la germana, kvankam la tri estas laborlingvoj de la Komisiono. Iuj funkciuloj, dezirante malpezigi la labor-sxargxon de la tradukada servo proponis, ke la ekzameno, fare de la kabinetoj, de la politikaj tekstoj, kiel la "blankaj libroj" (dokumentoj, kiuj prezentas proponojn pri agoj) aux la "verdaj libroj" (dokumentoj, kiuj lancxas proceduron pri konsulto) estu farataj nur en unu lingvo, kaj ne plu en tri. Kvankam ili ludus gravan rolon en la decidadon, la kabinetoj de komisaroj estos trudataj fari la amendojn per la lingvo de la teksto, kiu estas submetita al ili. Pli ofte, tiu lingvo estas la angla, uzata en 55% el la kazoj, dum la franca esta malpli ofta (44%) kaj la germana maloftega (1%). La ministroj povas ankaux timi, ke post la politikaj tekstoj, la proceduro koncernos la legxodonajn tekstojn. La Komisio sciigas, ke ilia projekto estas "reekzamenata" Novaj interpretistoj Cetere la Komisiono tuj komunikis al la Parlamento, kiu petis gxin, raporton skize prezantantan siajn administrajn preparojn por la plilargxigxo. Tiuj cxi necesos la kroman dungon de po 40 interpretistoj por cxiu lingvo tage, do 400 personoj, hipoteze de la aligxo de 10 landoj. Tiuj interpretistoj laboros ne nur en la komisiono kaj gxiaj agentejoj, sed ankaux - jam estas kazo - en la Konsilio, en la Komitato de la regionoj, en la Ekonomika kaj Socia Konsilio kaj en la euxropa Banko de Investo. Lainterpreta servo tuj lancxis studon por taksi cxu estas pli rendimenta dungi liberajn entreprenulojn aux funkciulojn. La Komosio asertas taksi je la fino de 2001 siajn aliajn bezonojn pri personaro, iuj fontoj asertas 2 400 la nombron de dungadoj dum dek jaroj. La Komisiono notas, ke por certigi la edukon de la infanoj de la kromaj euxropaj funkciuloj, necesos konstrui du novajn euxropajn lernejojn en Bruselo (jam estas du) kaj en Luxemburgo-urbo (jam esta unu). Jfr Clet Rete: jfr.clet@forigu.wanadoo.fr *************************************************************************** Dialogoj ======== Kvazaux Einstein Instruisto pri matematiko: Se mi havas tri pomojn dividotajn en sep egalajn partojn, kion mi devas fari, Jocxjo? Jocxjo: Pomkacxon, sinjoro! * * * Certa respondo Kruko: Hieraux mi invitis vesperumi Kristinon, la beletan sekretariineton, brunharan kaj bluokulan. Ni vespermangxis, kaj poste dancis, kaj mi akompanis sxin gxis sxia logxejo. Kaj cxu vi scias kion sxi diris al mi kiam mi proponis fini la nokton en sxia cxambro? Baniko: Ne. Kruko: Ah, vi jam invitis sxin, cxu? * * * Vesta modesto Nagxeja gardisto: Pardonu min, fraulino, sed mi devas informi vin ke dupecaj nagxkostumoj estas malpermesataj cxi tie. Bervalino: Cxu? Mi ne sciis. Nu, kiun pecon mi forprenu? Rikardo el Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 217, 2 / oktobro-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************