Eventoj n-ro 216, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - EP-anoj por Esperanto

Faka aplikado: - Lingva planado kaj leksikologio
               - Fakaj aplikoj de Esperanto

Kontakto sercxata: - Kunlaborantoj por fakvortaroj sercxataj!
                   - Esperanto-ponto en komerco
                   - Klasoj kontaktu per Esperanto!

Interreto: - "e-inf" - informoj por informantoj
           - Mallonge (5)

Arangxoj: - Auxstralia somerkursaro
          - CxARM-o
          - Internacia Seminario
          - Japana kongreso
          - Himalaja renkonto
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Kantiko al mia civito
        - Historio de Esperanto en Afriko
        - Maldungoj en Roterdamo
        - Subvenciotaj projektoj 2002-2004
        - Alvoko al cxiuj UEA-membroj
        - Gvidlinioj por informado pri Esperanto
        - Cxu Esperanto kaj esperantistoj pretas?

Instruado, ILEI: - Virtuala lernejo de ILEI en simpozio

Konkursoj: - Konkurso de infandesegnajxoj

Libroj: - Terminaro en pluraj lingvoj

Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (5), korespondi deziras (8)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Okulekzercoj

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

EP-anoj por Esperanto
=====================

Leopold Patek, Auxstrio surbaze de la Pirlot-listo kompilis la plej fresxan
liston de EP-anoj, kiuj subtenas Esperanton, kiel solvon de la
lingvoproblemo en la Euxropa Unio. Laux la listo 14,54% el la euxropaj
deputitoj havas favoran sintenon rilate al Esperanto. Laux landoj:
- Irlando 15/12 (80,00%);
- Belgio 25/15 (60,00%);
- Danio 16/4 (25,00%);
- Francio 87/15 (17,24%);
- Luksemburgio 6/1 (16,67%);
- Britio 87/14 (16,09%);
- Hispanio 64/9 (14,06%);
- Finnlando 16/2 (12,50%);
- Auxstrio 21/2 (9,52%);
- Svedio 22/2 (9,09%);
- Germanio 99/7 (7,07%);
- Italio 87/6 (6,89%);
- Grekio 25/1 (4,00%);
- Portugalio 25/1 (4,00%);
- Nederlando 31/1 (3,22%);
- Entute 626/92 (14,54%).

Estas rimarkinde, ke kompare al la situacio de antaux kelkaj jaroj
(1996-1998), Britio kaj Italio respektive falis de la tria kaj kvara rango
gxis la sesa kaj dekdua.

Henri Masson
Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Lingva planado kaj leksikologio
===============================

Okazis Internacia Simpozio pri Lingva Planado kaj Leksikologio, ISLPL inter
29-30. 07. 2001 en Zagrebo, Kroatio. La arangxon kunorganizis Akademio de
Esperanto, AdE kaj Kroata Akademio de Scienco kaj Artoj. Dum la arangxo
estis pritraktitaj multaj flankoj de leksikologio kaj lingva planado. Oni
bone povis eluzi, ke ankaux Esperanto apartenas al la planlingvoj, kvankam
gxi jam havas "propran vivon".

laux Albumo n-ro 2

***************************************************************************

Fakaj aplikoj de Esperanto
==========================

Utilan fakan libron eldonis Petro Chrdle, resp. Eldonejo Kava-Pech, Cxehio
kun la titolo "Fakaj aplikoj de Esperanto". La libro aperis en la serio
"Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko". Gxi enhavas prelegaron de la
Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST, kiu okazis
en novembro 2000 en Prago, Cxehio. La prelegoj en la libro traktas largxan
sciencan temaron.
Pliaj informoj haveblas cxe:

Kava-Pech
Anglicka 878, CZ-25229, Dobrichovice (Praha), Cxehio
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Kunlaborantoj por fakvortaroj sercxataj!
========================================

Akademio Internacia de Sciencoj, AIS en San Marino intencas eldoni
fakvortaron pri kibernetikaj pedagogio, psikologio, lingvistiko kaj
estetiko. En la vortaro, kiu traktas cxiujn kvar brancxojn de la
komunikadkibernetiko la referenclingvo estas Esperanto. Oni celas eldoni la
fakvortaron minimume en la angla, franca, germana, itala, rumana, rusa,
slovaka lingvoj kaj ankaux en aliaj lingvoj, se estas voluntulo pri traduko
kaj kunordigado.
Pliaj informoj kaj kontakto cxe:

Dr. h. Eva Polakova
Potravinarska 19, SK-94901 Nitra, Slovakio

***************************************************************************

Esperanto-ponto en komerco
==========================

Xinyang estas granda agrikultura urbo de Henan-provinco en Cxinio. Nun
kelkaj kompanioj volas eksporti siajn produktojn per ponto de Esperanto. La
produktoj estas ginko, kasxtano, arakido, verda teo, mielo, sezamo, lilia
bulbo, ramia sako kaj aliaj profundaj prilaboraj produktoj.
Interesitoj skribu al:

s-ro Zhang Xuesong
Changtaiguan Dianguansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Cxinio
Rete: deodaro@forigu.263.net

***************************************************************************

Klasoj kontaktu per Esperanto!
==============================

Instruisto de franca lernejo (klasoj de 12-17 jaragxaj gelernantoj) deziras
kontaktigxi kun kolegoj de similaj klasoj en Euxropo (precipe, sed ne
nepre, de Hispanio, Italio kaj Rumanio) por kunlabori pere de Esperanto,
kadre de la Euxropa projekto Socrates-Comenius.
Interesitoj kontaktu:

Jose Manuel Soria
Rete: josemanuel.soria@forigu.wanadoo.fr

***************************************************************************

                    I n t e l e k t a   l u d k v i z o
                           e n   E v e n t o j!
             Partoprenu ankaux vi! Vidu en la fino de cxi numero!

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

"E-inf" - informoj por informantoj
==================================

Estas kreita dissendolisto "e-inf" en kiu aperos interesaj faktoj, eventoj,
ideoj kaj pensoj pri Esperanto kaj Esperanto-movado el la tuta mondo,
mallongigitaj kaj digestitaj informoj el aliaj retlistoj - cxefe tauxgaj
por posta publikigo en la paperaj eldonoj kaj informaj nacilingvaj
dissendoj pri E-o kaj E-movado.

Gxia bazo estos ekzistanta dissendolisto "esper-inform', kien iu ajn iam
ajn povas sendi ajnan informon. El informoj aperintaj en tiu listo estos
aux citataj la plej interesaj eroj aux eble la informo plene iros al "e-
inf".

Kaze de parta transpreno oni vidos indikon pri tio, kie oni povas legi la
tuton.

Al la dissendo estos plusendataj ankaux la plej interesaj (kaj respondantaj
al la principoj de la listo) informoj kaj opinioj el aliaj retlistoj.

La dissendolisto estas prizorgata de la reta informservo de UEA.

Por aboni la liston sendu malplenan mesagxon al la adreso e-inf-
subscribe@forigu.yahoogroups.com kaj konfirmu la venontan redemandon de la
servilo.

***************************************************************************

Datumbanko de Internacia E-Muzeo denove kreskis je mil rikordoj kaj nun jam
entenas pli ol 20 000 rikordojn (=datumarojn). Jam trovigxas en gxi cxiuj
mezgrandaj libroj, brosxuroj kiuj trovigxas en la Esperanto-Muzeo. Eniro al
la katalogo cxe: http://www.onb.ac.at/sammlungen/planspracxen/index.htm.
* * *
Cxio pri rusiaj E-arangxoj legeblas cxe: www.esperanto.nm.ru.
* * *
Google esperante cxe: http://www.google.com/intl/eo.
* * *
Forumo de la Euxropa Jaro de Lingvoj:
http://www.eurolang2001.org/eyl/forum/forum.asp.
* * *
Retpagxaro pri la projekto Euroscola haveblas cxe:
http://e.euroscola.free.fr.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Auxstralia somerkursaro
=======================

La 18-a Auxstralia Somerkursaro okazos inter 05-18. 01. 2002 en Perth,
Okcidenta Auxstralio. La kursaro okazos en bela loko apud la rivero Swan,
"Cigna Rivero", cxe la Universitato de Okcidenta Auxstralio. Evidente, la
kursaro okazos dum varma somero. La organizantojn tre bonvenigus
eksterlandajn partoprenantojn.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Auxstralia Esperanto-Asocio
6. Dorset Street, SA-5019 Semaphore Park, Auxstralio

***************************************************************************

CxARM-o
=======

La 1-a Cxebalta Auxtuna Renkontigxo, Mileno, CxARM-o okazas inter 09-14.
10. en Mielno, Polio. La urbo de la arangxo estas bela, turisma centro en
la lando, oni cxefe decidis pro tio organizi internacian arangxon tie. El
la programo ne mankas turismaj programeroj. Okazas interesaj prelegoj, kaj
oni povas rigardi Esperanto-videofilmojn.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Pola Esperanto-Asocio Filio Koszalin
Pk. 30, PL-75-016 Koszalin-1, Polio
Rete: stanislaw.mandrak@forigu.esperanto.pl

***************************************************************************

Internacia Seminario
====================

La 45-a Internacia Seminraio, IS okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002
en Rotenburg, Germanio. IS estas "la junulara, silvestra Esperanto-arangxo"
en Germanio. Cxi jare la loko estas unu el la plej belaj urboj de la lando.
La partoprenantojn atendas la amuzigaj programoj kaj neforgesebla etoso.
Okazas kursoj, ludoj, ekskursoj, silvestra balo kaj cxiunokta, freneza
diskoteko.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Germana Esperanto-Junularo
Grellstr 36, DE-10409 Berlin, Germanio
Rete: bero@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

Japana kongreso
===============

La 88-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Takarazuka, Hyoogo, Japanio
inter 12-14. 10. 2001. La cxi jara kongreso estos iom pli ol la kutimaj,
cxar cxi tie estos festita la 50 jarigxo de kunorganizanto, Kansaja Ligo de
Esperanto-Grupoj, KLEG. Oni povos gxui veran japanecan Esperanto-etoson.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

KLEG-nai
Sone-higasi 1-11-46-204, JP-561-0802 Takazuka, Japanio
Rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp

***************************************************************************

Himalaja renkonto
=================

La 4-a Internacia Himalaja Renkonto okazas inter 26. 02. - 08. 03. 2002. La
celo de la renkonto estas kunigi esperantistojn el la tuta mondo en unika
loko por kune babili, vagadi, ferii, ktp.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Nepala Esperanto-Asocio
Pk. 10518, Kathmandu, Nepalo

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01.10. Ago-Tago
* * *
05-07.10. Faulhaber-semajnfino en Elspet. Inf: Hans ten Hagen, Middenweg
587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl
* * *
06.10. Ago-tago en Campo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta
Regiono - EKOR, str. Cal. Agistinho 126 Fundos - Campo Grande, BR-23050-360
Rio de Janeiro - BJ, Brazilio
* * *
06-08.10. 8-a Internacia Semajno Esperantista en Ludlow, Vermont, Usono.
Inf: ESK-OKEMO '01, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Quebec H2G 2R8,
Kanado. Fakso: +1-514-2720151. Rete: esperanto@forigu.sympatico.ca
* * *
09-13.10. 4-a Internacia Kongreso de la Junaj Sciencistoj de la Azi-
Pacifikaj Landoj en Vladivostok. Inf: For-Orienta Sxtata Teknika
Universitato, str. Pusxkinskaja10, RU-690050 Vladivostoko, Rusio.
Fakso:7-4232-266988. Rete: oriento@forigu.mail.ru
* * *
10-14.10. Tursitikaj kaj Klerigaj Tagoj en Norda Bohemio (Cxehio). Inf:
Norbert Karbe, dr. Otto-Nuschke-str. 12, DE-01796 Pirna, Germanio.
Tel/fakso: +49-03501-773232. Rete: nokosaksio@forigu.t-online.de
* * *
12-14.10. 88-a Japana Esperanto-Kongreso en Takarazuka, Hyoogo. Inf:
Organiza komitato, KLEG-nai, Sone-higasi 1-11-46-204, Toyonaka-si,
561-0802, Japanio. Tel/fakso: +81-(0)6-6841-1928 Rete:
kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp
* * *
12-14.10. 30-a Kataluna kaj 3-a Transpirenea Kongreso de Esperanto en
Gxirono. Inf: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell,
Hispanio. kea@forigu.stel.net
* * *
12-14.10. 23-a Esperanto-Renkontigxo de Sxtato San-Pauxlo en Barra Bonita.
Inf: Esperanto-Asocio de San-Pauxlo, Rua Faustolo 124, BR-05041-000 Sao
Paulo, Brazilio. Tel/fakso: +55-11-38621183. Rete: easp@forigu.mandic.com.br
* * *
14-16.10. Celebrado de la 20-a Nord-okcidenta regiona Esperanto-konferenco
en La Mary Winspear Kultura kaj Komunuma Centro cxe Sanscha. Inf: Wally Du
Temple/NOREK, 765 Braemar Ave., North Saanich, B.C., Kanado V8L 5G5. Rete:
dutemple@forigu.mail.islandnet.com
* * *
14-16.10. Internacia Esperanta Renkontigxo en Banja Luka. Inf: Esperanto
Ligo de Respubliko Serba, postanski fah 335, BH-78000 Banja Luka, Republika
Srpska, Bosna i Hercegovina. Micxo Vrhovac, tel: +387-51-347186
vsilva@forigu.blic.net aux Ljubisxa Preradovicx, tel: +387-51-302785
ljubopr@forigu.inecco.net
* * *
19-21.10. 8-a Konferenco de CxEA, Podebrady. Inf: Cxeha Esperanto-Asocio,
pk. 1069, CZ-111 21 Praha, Cxehio. Tel/fakso: +420-2-803608. Rete:
cea@forigu.tnet.cz

***************************************************************************

Anonctarifoj en Eventoj
=======================

Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 1 EUR (por
ekssoclandanoj rabato 50 %).

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al la E-movado, estas
duobla!

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj
aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian
tujan aperon.

Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje.

Ni povas aldoni al la gazeto aligxilon de via arangxo por tre favora
tarifo. Por detaloj kontaktu nin.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la
UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Kantiko al mia civito
=====================

Jen festo, jen tempesto
Post la kvieta viv'! -
Aperis Manifesto
Por la verda kolektiv'.
Jam miaj tentoj prancas
En gxua antauxflar',
Kaj diablidoj dancas
En animo mia, cxar -

De nun ni estas Civito!
Akceptu nin sen petol',
Sed kun admira kvivito
La tutplaneda popol'!
Forgesu pri la malsagxo
Lama kosmopolit', -
Vin rekonvinkos mesagxo
Pri l' esperanta civit'.

Se estas ni civito,
Ni devas hasti tuj
Laux ordinara rito
En nia Civituj'
Legxaron, kiu donos
Al ni la rajtojn, kaj
Estraron, kiu spronos
Akcepti gxin kun gaj'.

Intrigoj, interplektoj
Malhelpas al labor'.
Okazu la elektoj
En la plej beata hor'.
Ni benu l' registaron
Laux nia verda rit', -
Sed cxu iu helpos klaron:
Kio estas la Civit'?

Se gxi similus al sxtato -
Do estu mi dispor',
De l' ia centro sxatato,
Vivanta, tamen, en for',
Havanta emon, tutcerte,
Eklogxi en metropol' -
Laux mi ja ankaux encentre
Mi tauxgus - kiel popol'...

Mi sxatus min eksenti
Plenrajta civitan':
Ekpeki tuj kaj penti
Kun PAG-o en la man'!
Kaj l' estro de l' Civito,
Amato de l' Fortun',
Proklamus min benito
Kaj promulgito nun.

Kaj irus ni man-en-mane
Al la civita drinkej', -
Konfesu mi civitane,
Ke tion sxatus mi plej! -
Kaj sonus cxarma muziko
Por mia pia admir'...
Sed estas nur sapveziko
L' Civit' kaj mia delir'

Mikaelo Bronsxtein

Tiun cxi "kantacxon" (laux la auxtoro mem!) ne volis aperigi
iu revuo. Dankon al gxi! Se vi ne tute perceptas la senson 
kaj/aux kialon de tiuj versoj, tio signifas ke nur 
La KancerKlinikon legas vi... Cxi foje bedauxrinde por vi, 
cxar ja tiu Civito-afero estas tamen plej bona blago! 
(Cxu nova Blago de la jaro?) - noto de la redaktoro de 
La KancerKliniko

***************************************************************************

Historio de Esperanto en Afriko
===============================

Inter la projektoj de la nova Afrika Oficejo de UEA starigita en Lome,
Togolando trovigxas la publikigo de historio de Esperanto en Afriko surbaze
de libro verkita en nederlando fare de belgino, Heidi Goes.

Bonvena estos propono por gxin traduki en Esperanton!

Estus krome utile kolekti kaj kompili materialon pri la enradikigxo de
Esperanto sur la afrika kontinento ekde la plej frua periodo gxis nun.

La oficejo bonvenigas librojn, dokumentojn kaj publikajxojn kiuj povas
helpi tiucele, i.a. la "Enciklopedio de Esperanto", k.a..
Kontaktoj cxe:

Gbeglo Koffi
B.P. 13169, Lome, Togo
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

***************************************************************************

Maldungoj en Roterdamo
======================

Pluraj oficistoj de UEA anoncis sian maldungon okaze de la Zagreba UK. La
tagon post la vocxdonado pri la nova estraro (kiu estas precize la sama, el
unu sola listo, jam diskonigita en majo) oficiale senpostenigxis Osmo
Buller (finno, gxenerala direktoro, eksa en februaro 2002) kaj Pasquale
Zappelli (italo, direktoro, eksa en decembro 2001). Tri tagojn poste
oficiale senpostenigxis Istvan Ertl (hungaro, redaktoro, eksa meze de
2002).

En decembro 2001 foriros ankaux eksdirektoro Simo Milojevicx, kiu
pensiigxos. Alia oficisto emeritigxis jam cxi jare: Rob Moerbeek. Tiom da
eksigxoj ne sxajnas hazarda koincido. La estraro komisiis siajn anojn Ans
Bakker (financo kaj administrado), Ivo Osibov (gxenerala sekretariado) kaj
Humphrey Tonkin (vicprezidado, strategio) esplori la kauzojn de la
"epidemio", sercxi kandidatojn por la vakaj laborpostenoj kaj esplori
novajn labormetodojn kaj laborlokojn.

Laux Cxristian Darbellay, UEA-komitatano, "granda parto de la CO-dungitoj
tutsimple jam de longe havis problemon kunlabori kun la estraro, precipe
kun Renato Corsetti, kiu elektigxis nova prezidanto, kaj Michela Lipari,
kiu elektigxis nova estraranino pri landa agado. Tiuj reelektoj
memkompreneble pliakrigis la situacion."

Laux Baard Hekland, TEJO-komitatano, la maldungigxoj "interalie estas
ligitaj al la kazo pli frue prezentita en la TEJO-komitata listo de Leon
Roijen pri kulpigo de unu el la oficejanoj pro seksperforto kaj sekva
malbona kunlaborklimato inter la UEA-estraro kaj CO". La akuzito
entreprenis proceson antaux tribunalo en lando de Euxropa Unio por defendi
sin kontraux misfamigo.

La situacio en la roterdama centralo memorigas la subitan mankon de
laborfortoj en 1973 (kio kontribuis al la afero de la lapennismo en 1974,
multe pli ol oni supozas) kaj la krizon inter la estraro kaj la burokrata
aparato en 1995, kiam Hans Bakker (edzo de s-ino Ans) estis proponinta
maldungi duonon de la oficistaro. Tiam la oficistaro gajnis: la estraro ne
estis kompakta kaj la membraro de UEA ne krizis lauxnombre kiom nuntempe.

el Heroldo Komunikas 131

***************************************************************************

Subvenciotaj projektoj 2002-2004
================================

En la oficiala gazeto de Euxropaj Kominkoj (15. 08. 2001) aperis informoj
pri la prioritatoj de subvenciitaj projektoj en 2002-2004.

Cxefaj subvenciotaj projektoj en 2002 estos vizualaj artoj: skulptado,
fotado, video, ktp. En 2003 estos teatro, danco, muziko, k.s. En 2004 estos
"kulturaj heredajxoj": konstruajxoj, arkivoj, ktp. Kroman prioritaton
ricevos projektoj, kiuj ligas plurajn EU- kaj kandidato-EU-membrojn.

Pliaj informoj trovigxas en la retejo: http://europa.eu.int/eur-
lex/en/oj/index.html. Al interesitoj sen retaliroj el EU-landoj kaj
Norvegio, Islando, Hungario papera versio peteblas de:

Roland Rotsaert
Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio
Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be

***************************************************************************

Alvoko al cxiuj UEA-membroj
===========================

Karaj Gesamideanoj,

Universala Esperanto-Asocio nun trovigxas en krizo versxajne pli granda ol
gxi iam ajn spertis. La Gxenerala Direktoro, la Direktoro de la Centra
Oficejo kaj la Redaktoro de "Esperanto" samtempe demisiis. Nemalgranda
estas la sxanco, ke pliaj demisioj sekvos.

Ni, Michiel Meeuwissen, Fabien van Mook kaj Leon Roijen opinias, ke la
membroj de Universala Esperanto-Asocio, ne povas akcepti, ke pro la
reelektigxo de du malnovaj estraranoj - la vera kauxzo de la krizo - la
tuta Centra-Oficeja laboro riskas grave endangxerigxi, kaj, ke tri ege
meritplenaj homoj kun grandaj spertoj, kiuj servis sub pluraj estraroj
senprobleme, pro tio sentas sin nun devigitaj demisii. Tial ni volas nun
fari la sube sekvontan alvokon al la Komitato.

Tia alvoko tamen estos multe pli atentata, se kiel eble plej multe da homoj
gxin subskribos.

Tial ni nun petas al cxiuj homoj, kiuj estas same maltrankvilaj kiel ni,
kune kun ni subskribi la alvokon. Tiel farante vi montros vian
maltrankvilon pri la nuna situacio, kaj vi povas montri vian simpation kun
la demisiantaj kaj cxiuj ceteraj oficistoj.

Urgxa alvoko al la komitato de UEA
----------------------------------

Ni, subskribantoj de cxi tiu alvoko, tre konsternigxis pri la subitaj
demisioj de la Gxenerala Direktoro Osmo Buller, Direktoro de la Centra
Oficejo Pasquale Zapelli kaj Redaktoro de "Esperanto", Istvan Ertl.Tiuj
okazintajxoj maltrankviligas nin, kaj ni konscias, ke ili konstituas en
UEA-krizon senprecedentan.

Ni estas konvinkitaj, ke kun la demisioj de la tri nomitaj homoj, nia
organizo ricevas gravegan baton.

Same ni estas konvinkitaj, ke S-roj Buller, Zapelli, kaj Ertl dum multe da
jaroj malproksime de sia patrujo diligentege, plene sin donante kaj
sencxese laboris por la bono de nia Asocio, servante tre kontentige sub
pluraj estraroj.

Ni estas konvinkitaj, ke se 3 homoj de granda merito demisias samtempe, ke
ili havas gravegajn, bonmotivitajn kialojn.

Tial, ni la subskribantoj de tiu cxi alvoko, urgxas la Komitaton konatigxi
kun la kialoj de la demisioj kaj fari tuj cxiujn pasxojn necesajn
forprenante la kialojn de la demisioj kaj invitante la demisiintojn al
rekonsidero.

30-08-2001,
La iniciatintoj de la alvoko,
Michiel Meeuwissen, Fabien van Mook, Leon Roijen

***************************************************************************

Gvidlinioj por informado pri E-o
================================

La materialo aperis jam en Eventoj n-ro 210, kaj tiu cxi estas la fina,
plibonigita versio. Por ke la Gvidlinioj farigxu kiel eble plej rapide kaj
vaste komuna posedajxo de cxiuj esperantistoj, la Esperanto-gazetoj k.a.
informiloj estas petataj reprodukti la tekston. La Gvidlinioj estas ankaux
bonega diskutmaterialo por kluboj, progresigaj kursoj kaj Esperanto-
arangxoj.

Celoj
-----

Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo

Cxia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne
konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la
nuna internacia lingva ordo. La unua celo de la informado devas sekve esti
ke la gxenerala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika
sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj
por atingi tamen malperfektan lingvoscion. En la strebado estigi diskuton
pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj
aliancanoj kun similaj celoj. Ekzistas multaj sciencaj verkoj pri la efikoj
de lingva neegaleco je tutmonda, loka kaj individua niveloj. Indas, ke
respondeculoj pri informado bone trastudu la temon. Por sxangxi la
realajxojn necesas unue gxisfunde ekkoni ilin.

Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto

Esperanto estas unika fenomeno, kaj antaux cxio necesas ke la esperantistoj
mem plene konsciu pri tio. Cxiu esperantisto povas rakonti pri personaj
spertoj kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj. Konkretaj spertoj
kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka rimedo por atentigi
la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno. Gravas ja ke la informado ne
estu tro abstrakta: imponi povas personaj ricxigxoj pere de Esperanto,
emociaj kaj intelektaj. Informado pri Esperanto devas unuavice esti gxuste
informado, ne propagando. En informado cxefan rolon havu veraj informoj, ne
sloganoj ("Lingvo de paco kaj amikeco", "cxies dua lingvo" ktp.). Ne cxiu
volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas konsciigi
pli vastan publikon pri tio ke Esperanto estas vera vivanta lingvo kun
parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en kiu cxiu ano
povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por la plej
multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto
necesas ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon Esperanto,
kaj sekve pli kuragxe argumentu kontraux eraraj prezentoj.

Proponi Esperanton kiel solvon en konkretaj situacioj

Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaux parte atingitaj, eblas
serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj.
Necesas cxiam konscii ke Esperanto ne estas magia bastoneto, kiu per unu
frapo povus forigi cxiujn problemojn de lingva neegaleco. Antaux ol proponi
Esperanton en konkreta situacio, necesas gxisfundepripensi, kiun precizan
rolon Esperanto povus havi, kiaj estus la avantagxoj kaj malavantagxoj, kaj
kiaj estos la argumentoj de la kontrauxuloj. Sed en kazoj kie la avantagxoj
estas klaraj kaj la kontrauxargumentoj facile refuteblaj, oni kuragxe faru
sian proponon, aux se eble, simple ekuzu Esperanton.

Kuragxigi al lernado de Esperanto

Lerni Esperanton volos unuavice homoj kiuj konscias pri la problemoj en la
nuntempa internacia lingva ordo aux sentas sin altirataj de la tutmonda
egaleca lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj. Sekve la plej bona
maniero varbi kursanojn estas konsciigi la publikon pri la ekzisto de
lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta
lingvokomunumo, en kiu cxiuj bonvenas. Malmultaj deziros eklerni Esperanton
nur pro tio ke gxi estas relative facila lingvo. Ne la gramatikaj detaloj
sed la fakto ke cxiu povas igi Esperanton sia propra lingvo, igas gxin
unika kaj lerninda.

Rimedoj
-------

Je la nivelo de UEA

Unuavicaj celgrupoj: Landaj Asocioj de UEA; internacie agantaj, influ-
kapablaj organizajxoj kaj individuoj kiuj jam interesigxas pri lingvaj
rajtoj, organizajxoj kaj medioj kie aktualigxas demandoj pri egaleca
komunikado; la informita gxenerala publiko tutmonde, sed aparte en landoj,
kie ne ekzistas organizita Esperanto-movado.

Taskoj: Gvidado de la informa agado je landa nivelo; kontaktoj kun
internaciaj organizajxoj kaj lauxeble informado rekte al la monda publiko;
gxenerala informado en regionoj sen organizita movado. Por subteni la
informan agadon je landa nivelo la Informa Fako de UEA strebu regule
disponigi al la Landaj Asocioj gazetarajn komunikojn kaj pretajn modelajn
artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj cirkonstancoj. UEA
ankaux strebu disponigi en siaj Interretaj pagxoj koncizajn respondojn al
oftaj demandoj pri Esperanto kaj kolekton de modelaj informiloj
diverslingvaj. Cxe internaciaj organizajxoj UEA unuavice flegu la rilatojn,
informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de la
koncernaj organizajxoj kaj tiel montru la utilon de pluaj kaj pliaj
kontaktoj por ambaux partioj. UEA ankaux lauxeble strebu konsciigi
respondeculojn de la organizajxoj pri la problemoj en la nuna internacia
lingva ordo, sed tiuj strebadoj ne malutilu al la bonaj rilatoj kun la
koncernaj organizajxoj. UEA aktive sercxu kontakton kun medioj kie oni
diskutas problemojn rilatajn al lingva egaleco kaj tutmonda komunikado, kaj
senpasie informu pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto.

Je la nivelo de landaj asocioj

Unuavicaj celgrupoj: Lokaj grupoj kaj individuaj membroj de la Asocio;
landnivele aux internacie agantaj, influ-kapablaj organizajxoj kaj
individuoj kiuj jam interesigxas pri lingvaj rajtoj; naciaj aux lokaj
organizajxoj kaj medioj kie aktualigxas demandoj pri egaleca komunikado;
jxurnalistoj de tutlandaj amaskomunikilojkaj la gxenerala informita
publiko.

Taskoj: La cxefa respondeco pri informa laboro kusxas cxe la nacia nivelo.
La landa asocio provizu la lokajn grupojn kaj la individuajn membrojn per
aktuala kaj profesie produktita inform-materialo, starigu rebat-servon kiu
rapide reagu al eraraj prezentoj de Esperanto en tutlandaj kaj lokaj
amaskomunikiloj, kaj gxi aktive kontaktu organizajxojn kaj individuojn kiuj
povas interesigxi pri egaleca tutmonda komunikado.

Je loka kaj individua nivelo

Unuavicaj celgrupoj: Lokaj organizajxoj kaj individuoj kiuj interesigxas
pri lingvaj problemoj, jxurnalistoj de lokaj amaskomunikiloj kaj la
gxenerala publiko.

Taskoj: Informado pri konkretaj arangxoj, kontaktoj kun lokaj jxurnalistoj.
La individuaj esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la valoro de
la fenomeno Esperanto, kaj ili havu suficxajn sciojn por kuragxe kaj
konvinke argumenti kontraux eraraj prezentoj. Pli gravas la kvalito ol la
kvanto de la informado.

CO de UEA

***************************************************************************

                                M O N A T O

                       Internacia magazino sendependa
               unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo
                     unu el la plej prestigxaj E-revuoj

             Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe:

                           Flandra Esperanto-Ligo
                 Frankrijklei 140,BE-2000 Antwerpen, Belgio

***************************************************************************

Cxu Esperanto kaj esperantistoj pretas?
=======================================

En la publika kunveno de la Akademio de Esperanto venis kiel preskaux
cxiujare la demando al la Akademio pri la nekongrua sistemo de landaj nomoj
kaj popoloj kaj pri la logiko en la uzado de oficialaj sxtataj nomoj.

Kiel iu bone rimarkis, en la tempo de Zamenhof oni pensis nacie kaj ekiris
de la ideo de homogena kultura kaj lingva nacia sxtato, kiu ne faris
diferencojn inter sxtatanoj kaj nomoj de etnoj aux geografiaj popoloj,
malgraux en tiama epoko tio jam ne estis la realo.

Rilate al la nuna evoluo de sxtatoj kaj federacioj, ne nur en Euxropo,
enhavante plurajn etnojn aux popolojn, mi lancxis en tiu publika diskuta
rondo de la Akademio la sekvan defion:

Pensu - por unu momento - ke iu internacia instanco aux la Euxropa Unio
decidas morgaux organizi ide-konkurencon pri komuna lingvo sur bazo de
universala planlingvo. Samtempe oni publikigas kriteriojn al kiuj tiu
planlingvo devas respondi; krome la bone konataj kriterioj kiel esprim-,
evolu- kaj facila lern-kapableco, estas do kriterioj al kiuj la internacia
lingvo, Esperanto ne respondas kaj pri kiuj ekzistas ene de la Esperantista
movado diskutoj kaj disputoj ekde jaroj.

Tiu defio ne estas teorio aux nova ideo, cxar jam ekzistas franca asocio
"Unite" kiu demandas, krome modelon federalisman, demokratan decid-proceson
pri komuna lingvo en Euxropo laux specifaj kriterioj (interalie, tiu movado
pensas, ke Esperanto malsukcesis en la pasinteco, sed ankaux gxi povas
partopreni en tiu demokrata proceso) - Do, se finfine spertulaj komisionoj
prezentas plurajn proponojn de universala planlingvo, la demokrata selekto
farigxas laux la anoncitaj kriterioj.

Pensu nun, ke unu el tiuj kriterioj estu la kondicxo por uzi latinan
alfabeton sen iu ajn supersingo; la motivo de tiuj instancoj estas simpla
kiel universala; supersignoj en la diversaj lingvoj donas diversajn
prononc-manierojn en cxiu lingvo kaj ne eniras en la logikon de facila
universala planlingvo.

La dua kriterio estu la kondicxo uzi la oficialajn nomojn de sxtatoj,
landoj, geografiaj nomoj ktp. en la originala(j) lingvo(j) de la koncerna
sxtato, regiono aux komunumo, eble trans-skribita en latinaj literoj laux
la oficiala prononcado; la motivo ankaux estas federala, universala kaj
simpla; oni ne nur akceptas la federalan principon (diversecon en la unueco
aux demokratio en diverseco), ke cxiu kultura aux lingva grupo konservas
siajn proprajn oficialajn nomojn tiamaniere retrovi sian kulturan kaj
lingvan identecon en la internacia komunumo, sed ankaux permesas tiamaniere
konservi la alfabetan ordon en internaciaj organizoj aux internaciaj
kunvenoj, listoj, parol-ordoj ktp.

Samtempe tiu universala kaj federala solvo de uzado de originalaj nomoj
faciligas la inter-kulturan komunikadon, cxar, se fremdulo vojagxas en la
lando mem, li aux sxi nur trovas survoje sxildojn al urboj aux vilagxoj aux
en la stacidomoj aux flughavenoj direkto-indikilojn en la lingvo(j) de la
lando aux hodiaux, ecx pli ofte tiujn nomojntradukite en la angla lingvo.
Preskaux cxiuj bone konas la problemon de miskompreno, se iu fremdlingvano
tradukas en diskuto oficialan nomon de bone konata urbo, sed nerekonebla en
la formo de tiu fremda lingvo.

Por tiuj cxi motivoj la Euxropa Unio (Komunumo) kiu nuntempe rekonas 11
oficialajn lingvojn, uzas ekde sia komenco la oficialajn nomojn en la
originala(j) lingvo(j) de la koncerna sxtato en specifaj kampoj kiel
alfabeta ordo kaj sxildoj de landaj delegitoj, en kunvenoj kaj statistikaj
tabeloj, geografiaj mapoj, listoj kaj adresoj ktp.

La defio estas klare videbla, ne nur al la akademianoj:

Aux, la spertuloj en nia movado adaptas la lingvon de doktoro Zamenhof al
la nuntempaj kondicxoj de internacia lingvo kiu plenumas la teknikajn kaj
politikajn kriteriojn por universala planlingvo, aux, la Esperanta movado
restos lingva sekto kiun la nuna socia kaj mondskala evoluo preterpasos!

Kial ne organizi opinian enketon inter la esperantistoj en la Esperanto
bulteno pri tiu defio?

La akademianoj instigis pli viglan diskutadon en la Esperanta movado; jen,
la defio estas lancxita por prepari la lingvon de Zamenhof de 1887 al la
pli komunikad-intensa kaj pli identec-konscienca societo de nia hodiauxa
mondo!

Michael Cwik

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Virtuala Lernejo de ILEI en simpozio
====================================

En la internacia simpozio "Teknologio kaj informadiko en edukado - defio de
la 21-a jarcento", okazinta en Beograd organizite de la tiea Instituto por
Pedagogiaj Esploroj, la projekto de ILEI/UEA "Interkulturo" kun sia
Kvazauxlernejo (virtuala lernejo) "Tibor Sekelj" estis prezentita kiel
teoriaspekte ricxa praktika ekzemplo por la simpozia traktado pri
didaktikaj kaj teknikaj aspektoj de aplikado de informadika teknologio en
edukado, precipe en la kunteksto de multkultura edukado, plurlingvismo kaj
apogo al la kulturo de paco. La prian traktajxon subskibis Mauro La Torre,
la cxefauxtoro kaj gvidanto de la projekto, kaj Radojica Petrovicx,
komunikinto de la traktajxo.

Tute hazarde la sesion, en kiu tio okazis, prezidis konsilanto en la
Ministerio pri Edukado de Serbio kiu, poste montrigxis, lernis kiel
mezlernejano Esperanton el lernolibro de Tibor Sekelj kaj plu simpatias
gxin.

Radojica Petrovicx
Rete: radp@forigu.ptt.yu

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Konkurso de infandesegnajxoj
============================

Okaze de la unua Tago de Infanoj en la tria jarmilo kaj Euxropa Jaro de la
Lingvoj la Esperanto-rondeto cxe Urba Kulturcentro en urbo Vysxkov, Cxehio
preparas ekspozicion de infandesegnajxoj kunligitan kun konkurso de la 23-a
gxis la 31-a de marto 2002. Temo de la desegnajxoj estas "Mia hejmo". Povas
temi pri via familio, logxloko, urbo aux vilagxo, en kiu vi vivas kaj gxia
cxirkauxajxo, regiono aux via lando.

Por la desegnajxoj estos tri kategorioj laux agxo de iliaj auxtoroj: gxis 8
jaroj; 8-14 jaroj; 14-18 jaroj. Dorsflanke skribu nomon, naskigxdaton,
adreson kaj titolon de la desegnajxo. Rekomendinda estas partopreno de
infanoj el klasoj de virtuala lernejo "Tibor Sekelj". Desegnajxojn
prijugxos vizitantoj de la ekspozicio, aparte infanoj kaj plenkreskuloj kaj
faka jxurio. Cxiu partoprenanto ricevos memordiplomon, la auxtoroj de la
plej bonaj tri verkoj en cxiu kategorio premion. Formato de la desegnajxoj
ne estas limigita.
Konkursajxoj etas atenditaj gxis la 15-a de marto 2002 cxe:

Esperanto rondeto, MKS, Jana
Coupala 4, CZ-682-01 Vyskov
Rete: vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Terminaro en pluraj lingvoj
===========================

Antaux ne longe reaperis la Esperanto-suplemento de "Economie Finance
Monnaie" (Ekonomio, Financo, Mono), suplemento al unu el la multaj
terminaroj de la Komisiono de Euxropa Unio. Kunlaboris al gxi Hans Wiersch,
Franz J. Braun, Gianfranco Polerani, Roland Rotsaert, Andre Ruysschaert kaj
Seiko Yamasaki.

La verko enhavas 1150 terminojn en Esperanto kun traduko en la franca kaj
angla lingvoj plus indekson. Gxi estas tre utila konsultlibro por cxiuj
kiuj de tempo al tempo verkas aux parolas pri ekonomiaj aux financaj temoj.

La terminaron eldonis Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF.
La terminaro haveblas kontraux 9,50 EUR cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis la 78-a Germana Esperanto-Kongreso en Ludwigshafen-Oggersheim,
Germanio. Oni dedicxis la arangxon cxefe al la instruado okaze da la
Euxropa Jaro de Lingvoj.
* * *
Okazis postkongresa ekskurso al Albanio post la Universala Kongreso en
Zagrebo, Kroatio. La ekskurson okazigis Lusi Harmon el Usono kaj
partoprenis entute 12 esperantistoj.
* * *
Okazis Alternativa Esperanto-Kongreso en Brazilio inter 17-20. 07. 2001. La
kongreson arangxis la esperantistoj, kiuj estis malkontentaj pro la alta
kotizo, pro la kongresejo kaj pro religia influo al la kutima, nacia
kongreso.
* * *
Esperanto-Klubo en Znojmo, Cxehio festas sian 45-jarigxon cxi jare.
Bonvenas gratulmesagxoj cxe: Esperanto-klubo, Stanislav Brsxlica, Bolzanova
31b, CZ-66902 Znojmo, Cxehio
* * *
La 37-an Baltiajn Esperanto-Tagojn, BET okazinta inter 07-15 de julio 2001
apud Kaunas, Litovio partoprenis 303 personoj el 18 landoj. "BET" okazas
cxiujare lauxvice en Litovio, Latvio kaj Estonio.
* * *
Okazis vocxaj prelegoj en Esperanto per la interreto. Estis auxskultebla
prelego "Naskigxo de filozofio" de Odamir Feitosa, Brazilio kaj "Historioj
de antikva Grekio" de Efthimios Mavrogeorgiadis, Grekio.
* * *
Dum la 33-a Korea Esperanto-Kongreso la 25-an de auxgusto estis elektita
nova prezidanto por Korea Esperanto-Asocio s-ro Lee Jung-kee, cxefo de la
Seula Esperanto-kulturcentro.
* * *
Okazis la 3-a Kongreso de Nordorienta Cxinio en la urbo Changchun. Oni ekis
okazigi kongresojn en tiu regiono antaux 3 jaroj tial, cxar partopreni
tutlandan kongreson en Cxinio ofte estas tro komplika.
* * *
Okazis enlanda kunveno en Guardamar, Hispanio la 2-an de septembro. Estis
pritraktitaj la someraj travivajxoj kaj okazigmanieroj de la venontjaraj
hispaniaj Esperanto-arangxoj, interalie la kongreso de SAT.
* * *
Estis reaktivigita la Sennacia Frakcio de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT en
la kongreso en Nagykanizsa, Hungario en julio 2001.
* * *
Rick Newsum, redaktoro de la papera gazeto de TEJO "TEJO Tutmonde",
translogxigxis al la adresao: Swany-Apt. No. 8, Matsubara 981, Sirotori-
Cho, Kagawa-ken, 769-2702, Japanio. La retadreso ne sxangxigxis: tejo-
tutmonde@forigu.esperanto.org.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Eblas senpage tranokti en Bydgoszcz, Polio. Kontakto: Jan Skonieczka, ul.
Chlodna 23a, PL-85-345 Bydgoszcz, Polio, rete: skonpres@forigu.poczta.onet.pl
* * *
Senpage peteblas por bibliotekoj la libro "Cxiutaga filozofio" de O. M.
Aivanhov de: Eldonejo Prosveta, CH-1808 Monts-de-Corsier, Svisio.
* * *
Kolektantoj de moneroj petas helpon de esperantistoj el "euxro-landoj".
Inter 14-17. decembro aperos en la 12 landoj t.n. "komencpakoj", li volas
havi tiujn el cxiuj landoj. Kontaktadreso: Randy A. Dean, 561 Emory Oaks
Way, GA-30033 Decatur, Usono.
* * *
Eblas senpage tranokti en Bydgoszcz, Polio. Kontakto: Jan Skonieczka, ul.
Chlodna 23a, PL-85-345 Bydgoszcz, Polio, rete: skonpres@forigu.poczta.onet.pl
* * *
La retadreso de MA Young-tae sxangxigxis al leonokr@forigu.yahoo.co.kr. La
malnovaj ne plu uzeblas.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

48 j. vito. Interesoj: ekologio, maro, vivantajxoj en maro, kajako, pentra
arto. Adreso: Hurukawa Masahiro, JP-857-1153 Sasebo, Japanio, rete:
akvo@forigu.sasebo.net.
* * *
16 j. frauxlino. Interesoj: vojagxi, lerni lingvojn, nagxi, renkonti
amikojn, fotografii, plivastigi miaj lingvokonoj, ludi korvopilkon kaj
piedpilkon. Adreso: Annette Kijas, Nagelschmiedstr.31, DE-52249 Eschweiler,
Germanio.
* * *
23 j. frauxlo, kuracisto. Interesoj: naturo, sciencoj, religioj, kulturoj,
amikeco, kuracismo. Adreso: Ezequiel Novais Neto, Rua Sebastiao Santos,
746, Bairro Morada do Sol, BR-39403-223 Montes Claros - MG, Brazilo, rete:
vnovais@forigu.connect.com.br.
* * *
Eksporitsto de mane faritaj korboj. Adreso: Alfred Kobina Arthur, P.O.Box
TS 404, Teshie Accra, Ghana W/A, rete: abaako43@forigu.yahoo.com.
* * *
42 j. virino, vegetaranino, kristanino. Interesoj: triki, legi pri aliaj
landoj. Adreso: Helen Ledger, 93 Gladstone Road, Dalmore, Dunedin, Nov-
Zelando, rete: redleg38@forigu.hotmail.com.
* * *
21 j. lernanto. Interesoj: Esperantajxoj, (libroj, vortaroj), vojagxado,
kaj piedpilko. Adreso: Kpekou Sylvetre, BP: 276, Klubo Espero de Anyonkope,
Togo, rete: sylvezin@forigu.dromadaire.com.
* * *
12 j. knabino. Interesoj: lingvoj, modo, muziko, naturo, cxokoladoj.
Adreso: Ljudmila Arlakova, ul. 6a Poljarnaja 36-1, RU-660133 Krasnojarsk,
Siberio, Rusio.
* * *
31 j. bibliotekistino. Interesoj: sporto, filmo, muziko. Adreso: Julianna
Vas-Szegedi, Gargya u. 8., HU-5322 Tiszaszentimre, Hungario

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kun kiuj estas ligita la IDO-skizo?
   A. Couturat kaj Beaufront
   B. Baghy kaj Kalocsay
   C. Auld kaj Rossetti

2. Kion signifas la mallongigo TAKE?
   A. Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj
   B. Tut-Amerika Komisiono por Esperanto
   C. Tut-Afrika Komisiono por Esperanto

3. Kun kiu fondis Andreo Cseh la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto
   en Nederlando?
   A. Edmond Privat
   B. gesinjoroj Insbrucker
   C. Lidja Zamenhof

Limdato por alsendo: la 5-a de novembro 2001. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiuj organizajxoj kunfandis la 28-an de aprilo 1947 la organizon UEA?
   C. Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo

2. Kion signifas la mallongigo IJS?
   B. Internacia Junulara Semajno

3. Kio estas Panglottia?
   C. Lingvoskizo de Comenio

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Okulekzercoj
============

Cxu ankaux vi multe legas, televidas, rigardas komputilekranon? Cxu ankaux
viaj okuloj trostrecxigxas kaj lacigxas? Jen kelkaj konsiloj kaj ekzercoj
por viaj okuloj:

1. Ekzercoj por la okulmovaj muskoloj:
   1.1. Fermu (30 sekundojn) kaj poste vaste malfermu (30 sekundojn) la
        okulojn. Ripetu tion 5-6-foje.
   1.2. Rigardu supren, malsupren, dekstren kaj maldekstren sen movi la kapon.
        Ripetu tion 3-4-foje, poste faru la samon kun fermitaj okuloj.
   1.3. Movu la okulojn en cirklo - malsupren, dekstren, supren, maldekstren;
        poste en la kontrauxan direkton - supren, dekstren, malsupren,
        maldekstren. Ripetu tion 3-4-foje, poste faru la samon kun fermitaj
        okuloj.

2. Ekzercoj por mallacigi la okulojn
   2.1. Forte fermu la okulojn por 3-5 sekundoj, poste malfermu ilin.
   2.2. Sidigxu. Rapide fermu kaj malfermu la okulojn dum 1-2 minutoj.
   2.3. Starigxu. Rigardu antauxen dum 3-5 sekundoj. Poste levu vian fingron
        antaux la okuloj, je 25-30 centimetra distanco, kaj rigardu gxin
        dum 3-5 sekundoj. Mallevu la manon. Ripetu 10-12-foje.
   2.4. Sidigxu. Malfermu la okulojn kaj milde masagxu ilin, movante la
        fingron en cirklo dum 1 minuto.
   2.5. Sidigxu. Per tri fingroj de cxiu mano malforte premu la palpebron dum
        1-2 sekundoj. Ripetu tion 3-4-foje.

3. Akvo por la okuloj
   3.1. Lasu sprucantan akvon lavi viajn malfermitajn okulojn.
   3.2. (Varianto de 4.1.) Jxetu per la manoj akvon al viaj malfermitaj
        okuloj. (Noto: Iuj mineralakvoj estas tre bonaj por tiuj celoj,
        sed tauxgas ankaux pura malvarmeta akvo.)

4. Ekzercoj per tabeloj
   4.1. Preparu 20-centimetrajn kvadratojn (5x5 cxeloj) kun ciferoj de 1 gxis
        25. Rigardu la centran kvadraton kaj provu vidi kaj trovi lauxvice
        cxiujn ciferojn. Sxangxu de tempo al tempo la tabelojn, por ne
        lerni ilin parkere. Strebu trovi cxiujn ciferojn dum malpli ol 30
        sekundoj.
   4.2. Preparu tabelojn el 3 vicoj da ciferoj - en la mezo la ciferoj
        sekvas lauxvice (1, 2, 3...), kaj la flankaj vicoj
        malproksimigxas unu de la alia de supre al malsupre. Fikse
        rigardu la ciferojn en la mezo (de supre al malsupre) kaj
        strebu vidi ankaux la flankajn ciferojn.

5. Gxeneralaj rekomendoj pri legado
   5.1. Neniam tenu la libron sur la genuoj kaj ne klinu vian kapon cxe legado,
        cxar tiel la sangocirkulado cxe la kolo kaj la spirado malfaciligxas -
        sekve la kapo (cerbo kaj okuloj) ne ricevas suficxe da oksigeno.
   5.2. Ne restu longe en la sama pozo kaj variiguankaux la distancon de la
        okuloj gxis la libro.
   5.3. Ne ekdormu legante, cxar tiukaze vi ekdormas kun strecxitaj
        okulmuskoloj.
   5.4. Dum vi razas vin antaux la spegulo, movu iomete la palpebrojn kaj la
        brovoj.
   5.5. Kiam vi legas, spiru profunde kaj ritme.
   5.6. Kiam vi legas (kaj aparte kiam vi legas de la komputilekrano!),
        palpebrumu ofte, por ke la okuloj ne malsekigxu.
   5.7. Kiam vi legas, de tempo al tempo cxesu legi kaj rigardu alterne ion
        foran kaj ion proksiman.
   5.8. Evitu malkonvenan lumon:
        1 se gxi estas malegala en diversaj lokoj;
        2 se estas ombroj de malbone lokigitaj lampoj;
        3 se iu lampo tro forte brilas kaj blindigas vin;
        4 se viaj okulvitroj estas malkonvenaj aux simple malpuraj (pro polvo,
          vaporo ks.).
   5.9. Zorgu pri suficxa lumo - gxi dependas de via okupo kaj de la agxo.
        Ripozo bezonas malfortan, legado - fortan lumon. Zorgu, ke vi povu
        kontroli la intensecon de la lumo en la ejoj.
  5.10. Evitu blindigajn rebrilojn (ekzemple de spegulo kaj glataj surfacoj).
  5.11. Evitu grandan kontraston - ekzemple ne spektu televidan programon en
        plene malluma cxambro (sed zorgu, ke la lampo ne brilu rekte sur la
        ekranon kaj ne respeguligxu de gxi), evitu tro luksajn eldonajxojn
        sur brilanta papero, preferu ne blankan sed iom grizetan klavaron
        kun nigraj literoj ktp.

el AmUzE n-ro 1

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 216, 1 / oktobro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************