Eventoj n-ro 215, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Laboru en la CO ekde la sekva jaro! - Gxenerala Direktoro
              sercxata!

Faka aplikado: - Esperanto - lingvo de sporto
               - Medicinista konferenco

Kontakto sercxata: - Intersxangxo de studentoj

Interreto: - Novaj elektronikaj libroj

Arangxoj: - "Universala Kongreso" en Afriko
          - Malferma tago en CO
          - Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
          - Japana kongreso
          - Lingva Esperanto-festivalo - Aroma-Jalto 2002
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Bankauxtomato kun Esperanto-menuo
        - Alkmaar - 50 jaroj
        - Zamenhof sur fresko
        - Esperanto en la horaro denove
        - Demisiletero de la gxenerala sekretario de CO
        - Komuniko de la estraro de UEA
        - Nova estraro de TEJO
        - Reto de esperantistoj?
        - Helpdokumentoj por la lingva debato bezonata!
        - Avantagxo por denaskaj anglalingvanoj

Instruado, ILEI: - Euroscola en Esperanto
                 - AIS en IAUPL

Radio: - Elsendoj el Pollando

Muziko: - JoMo friponas!

Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (3), korespondi deziras (9)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Elektra segxo - Kio pli bona?
          - Venkanto - malvenkanto
          - Sur la spuroj de privat

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Laboru en la C.O. ekde la sekva jaro!
=====================================

Gxenerala direktoro sercxata!

La Gxenerala Direktoro estas la cxefa administra oficisto de Universala
Esperanto-Asocio, UEA, kiu respondecas antaux la Estraro pri la gxenerala
funkciado de la Asocio kaj de ties profesia stabo. Kiel cxefa funkciulo en
la prismo de la servoj kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la
ekstera mondo, la Gxenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la
diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de:

gxeneralaj operacioj;
- eksteraj rilatoj;
- gvidado kaj evoluigo de la financoj;
- gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj;
- gvidado de la eldona agado;
- realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

La Gxenerala Direktoro regule kontaktigxas kun la Estraro, tenante gxin
informita, plenumante gxiajn decidojn, kaj kunlaborante kun individuaj
estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, strecxa sed ankaux tre
kontentiga.

La asocio

UEA estas plurmilmembra neregistara organizajxo kun preskaux centjara
historio sed ankaux kun konstanta bezono transformi sin laux sxangxigxantaj
mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la komitato kaj
estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-
asocian laboron libervole en libera tempo.

Preter ili, la klientaro de la asocio estas multnombra kaj diversa,
konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj
aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la
asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (gxia
junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el
oficejaj cxambroj kaj logxocxambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la
Biblioteko Hodler.

Kvalifikoj

Inter la preferataj kvalifikoj de la Gxenerala Direktoro estas:
- eduko laux universitata nivelo;
- plurjara profesia sperto pri administrado;
- kono de la Esperanto-movado;
- flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj cxefaj lingvoj, prefere
  i.a. la angla aux la franca;
- bona skriba kaj parola esprimkapablo;
- kapablo komuniki kun homoj, plenumi decidojn de la organoj de la Asocio,
  kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri kaj organizi stabanojn kaj
  respondeci pri ili;
- iniciatema, matura, reprezenta kaj diplo-matia personeco;
- energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj
  dinamisma organizajxo.

Renovigo de la asocio

En tiu cxi mandata periodo la asocia estraro kaj la komitatokaj la
oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la asocio por plej bone
kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpasxoj tauxgaj por nova jarcento.
Oni sercxas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaux
de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la
laboron.

Reekzameno de la asociaj labormetodoj inkluzivos konsideron de la neceso
fizike renovigi la nunan oficejan domon de la asocio aux sercxi novan, cxu
en Roterdamo, cxu en alia loko. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti ankaux
eventuale aliajn laboran kaj organizan skemojn de la asocia administrado.

Dauxro kaj enpostenigxo

La dungo okazos plej versxajne laux 5-jara kontrakto, kun 1-jara
provperiodo. En Nederlando la agxlimo por pensiigxo estas 65 jaroj.

Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la versxajna kontrakta periodo.
Dungigxo estas kondicxa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en
Nederlando.

Kandidatigxoj

Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatigxojn (prefere kun
plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la estraro prefere gxis la 15-a
de oktobro 2001 cxe:

s-ino A. J. Bakker-ten Hagen
Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando
Rete: tenhagen_uea@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto - lingvo de sporto
============================

Aperis libro, eldonita de Auxstralia Esperanto-Asocio kun la titolo
"Esperanto - lingvo de sporto". En la libro estas trilingva, germana-
Esperanto-angla, terminaro laux la kategorioj: renkonto; antaux kaj post la
konkurso; mangxado kaj trinkado; korbopilko; arkopafo; skermo; bokso,
piedpilko, halterlevo; manpilko; hokeo; jxudo; kanuado; moderna pentatlono;
atletiko; biciklado; rajdo; lukto; remo; pafo; velado; nagxo; gimnastiko;
volejbalo; nombrado; aliaj interesoj; gxis revido. La terminaro enhavas
ankaux duling-van, anglan kaj germanan, informilon pri Esperanto kaj
kontakt-adresojn de diverslandaj Esperanto-asocioj.

Ralph Harry
319 Bayview Gardens, 36-42 Cabbage Tree Road, NSW-2104 Bayview, Auxstralio

***************************************************************************

Medicinista konferenco
======================

La 13-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco, IMEK okazis inter
17-21. 07. 2001 en Osijek, Kroatio. IMEK estas la oficiala arangxo de
Universala Medicinista Esperanto-Asocio, UMEA. Okazis pli ol 20 fakaj
prelegoj pri diversaj temoj en medicino. Estis ankaux kunveno de Yumeiho-
istoj.

Yumeiho-terapio havis grandan sukceson en la urbo Osijek, kvankam la
antauxinformado ne estis tro vasta, venis multegaj paciencoj por eksperti
kaj sanigxi per Yumeiho-terapio.

La kongreso vekis ankaux la interesigxon de diversaj lokaj jxurnaloj,
radioj, ktp.

laux Davor Klobucxar

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Intersxangxo de Studentoj
=========================

Oni klopodas organizi intersxangxon de studentoj, samkiel tiuj, en kiuj oni
vojagxas al Usono aux ie en Euxropo por logxi dumtempe cxe familio kaj
lerni la lokan lingvon. La ideo estas preskaux la sama sed por
esperantistoj vojagxi al alia lando kaj pere de Esperanto lerni la lingvon
de alia lando (ekz.: brazila esperanto-instruisto instruus la portugalan al
eksterlandaj esperantistoj dum unu monato tie cxi en Brazilo) kaj la
gastigado okazus cxe familio, kie almenaux unu el la anoj estas
esperantisto.

Ordinare studi eksterlande pere de turismagentejo kaj internacia lernejoj
estas multekosta, sed se eblas inter ni esperantistoj organizi tion, kun
helpo de la Esperantaj Asocioj (por havi la lokon por instrui) kaj de aliaj
geesperantistoj por gastigi (se necesa, kontraux ne multekosta pago) tio
povus farigxi pli facila afero por gejunuloj, kunlaboros por pli da
interrilatoj interpopolaj; kaj la pli bona afero estas ke cxio estos
organizata per Esperanto. En Brazilo tiu cxi projekto ja eblas kaj la prezo
por unumonata intersxangxo kun la studado (lerno-materialo inkluzivita kaj
2 hora klaso cxiutaga), gastigado cxe familio (mangx-elspezoj inkluzivita),
akcepto en la flughaveno kaj transporto estas kalkulita dekomence cxirkaux
300 USD. La flugbileto al kaj el Brazilo estas respondeco de la studento
mem.
Kontakti eblas:

Julio Calegari
Sao Paulo - Brazilo
Rete: araukan@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Novaj elektronikaj libroj
=========================

eLibrejo, la interreta "libroservo" kun elektronikaj libroj, proponas
manplenon da novaj titoloj. Plej surpriza estas "Pastajxo - konsideroj kaj
historio" de Marco Picasso. La libreto estas originale verkita en esperanto
kaj aperas unue cxi tie kiel eLibro. Gxi ne estas recepto- libro, sed
pritraktas la temon - spagetoj, makaronioj, k.s. - tute gxenerale, donante
utilajn informojn pri historio, san-avantagxoj kaj uzado. La auxtoro
bonvenigas sinproponojn traduki la libreton en naciajn lingvojn.

Du novaj eLibroj turnas sin al infanoj. Ili estas "Emilo en Smolando" de la
sveda verkistino Astrid Lindgren (ankaux acxetebla kiel presita libro) kaj
malmulte konata libreto de Franjo Modrijan, "Fabeloj", originale verkita en
esperanto. Estas antauxvidita la elektronika eldono de du pliaj libroj de
Astrid Lindgren: "Fratoj Leonkoro" kaj la plena versio de "Ronjo, rabista
filino".

Dum la UK de Dresdeno en 1908 estis ludata dramo de la sveda verkisto
August Strindberg, "Frauxlino Julie". Tiu dramo -- aux "naturalista
tragedio", kiel la auxtoro subtitolis gxin -- estas denove havebla, en iom
modernigita lingvo. Gxi estas unu el la cxefaj verkoj de Strindberg kaj
dauxre ludata, ankaux ekster Svedio.

Pluraj libroj turnas sin al amantoj de interesaj legajxoj. Pri amo temas la
klasika germana "Imenlago" de Theodor Storm, dum tri titoloj apartenas al
la fako scienc-fikcio: "Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde" de R. L.
Stevenson, kaj "La tempo-masxino" kaj "Lando de blinduloj" de H. G. Wells.
En cxiuj kazoj temas pri modernigitaj malnovaj tradukoj.

eLibrejo troveblas cxe http://esperanto.nu/eLibrejo. La libroj estas
senpage elsxuteblaj.

Franko Luin
Rete: franko@forigu.omnibus.se

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

"Universala Kongreso" en Afriko
===============================

Ekde Kristnasko 2001 gxis la unuaj tagoj de la jaro 2002 en Afriko (Ganao,
Togolando, Benino, Nigxerio, ktp) okazos sinsekve granda vico de naciaj
Esperanto-arangxoj, kiuj, kune, laux asertoj de organizantoj estos ne
malpli grandskalaj ol la fama UK.

Tiuj cxi nekutimaj arangxoj ne enhavos kutimajn programerojn de UK
(ekzemple prelegojn, sed garantiataj estas afrikaj mirakloj, paroladoj en
Esperanto, laborgrupoj kaj bona etoso kun amaso da afrikaj dancoj kaj
piedpilkaj ludoj.

Cxiuj eksterafrikaj esperantistoj estas kore bonvenaj viziti Afrikon kaj
partopreni tiun kongresumadan vicon. Pli detalajn informojn oni povas
ricevi cxe:

Agnes Geelen
Rete: agnes@forigu.esperanto.be

***************************************************************************

Malferma Tago en CO.
====================

La 28-an de novembro okazos kutima Malferma Tago en la Centra Oficejo de
UEA. Dum la arangxo oni povas renkonti la oficiistojn de la asocio kaj
ankaux honorajn gastojn. Eblas eluzi la ofertojn de la libroservo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Universala Esperanto Asocio
Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: uea@forigu.inter.nl.net

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
==============================

La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en
Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco:
rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa
Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-
asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de
EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verona Esperanto-Grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it

***************************************************************************

Japana kongreso
===============

La 88-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Takarazuka, Hyoogo, Japanio
inter 12-14. 10. 2001. La cxi jara kongreso estos iom pli ol la kutimaj,
cxar cxi tie estos festita la 50 jarigxo de kunorganizanto, Kansaja Ligo de
Esperanto-Grupoj, KLEG. Oni povos gxui veran japanecan Esperanto-etoson.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

KLEG-nai
Sone-higasi 1-11-46-204, JP-561-0802 Takazuka, Japanio
Rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp

***************************************************************************

Lingva Esperanto-Festivalo
==========================

Aroma Jalto-2002

Inter 01-09. 05. 2002 okazos tradicia E-arangxo en Krimeo, Aroma Jalta. En
la programo estos kutimaj E-kursoj je diversaj niveloj, ekskursoj, ludoj,
konkursoj. Cxiujn vesperojn plidolcxigos famaj krimeaj vinoj kaj amuzaj,
aktivaj programoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Volodimir Hordijenko
pk. 35, UA-01133, Kijiv-133, Ukrainio
Rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

26.09. Euxropa tago de lingvoj
* * *
26-28.09. Kongreso de REFA en delto de Danubo. Inf: Stefan Mihai, str.
Mircea cel Bartan 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel:
+40-92-830123
* * *
27-30.09. 12-a MontKabana Renkontigxo (MKR) en Platak (apud Rijeka), Inf:
Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete:
Vanja.Radovanovic@forigu.etk.ericsson.se
* * *
27-30.09. Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES-2001", Poznan. Inf:
Tadeusz Chrobak, str. Pilsudskiego 11/32, PL-62-028 Poznan-Kozieglowy,
Polio. Tel: +48-61-8127805. Rete: tchobak@forigu.friko3.onet.pl
* * *
28-30.09. Auxtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando "Lingvoj kaj
(mis)komprenoj" en Helsinki. Inf: EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530
Helsinki, Finnlando. Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi
* * *
28-30.09. Sepa Studadsesio en Herzberg/Harz. en Esperanto Inf: Esperanto-
Gesellschaft-Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz,
Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544
* * *
28-30.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: s-ro
Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel.
+420-(0)47-5532417
* * *
28-30.09. Auxtuna turisma semajnfino cxe Jxilina. Inf: Esperanto Klub, P.
O. Box B-152, SK-012 41 , SK-012 41 Zilina, Slovakio.
* * *
29.09. 5-a Festivalo de videofilmoj en Esperanto en Maribor. Sendu kopiojn
al Esperanto-societo, Besednjakova 1, SI-2000 Maribor, Slovenio
* * *
29.09-06.10. 9-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo kun
ILEI-ekzamenoj en Lloret de Mar, Katalunio. Inf: Santiago Tome Grau, Ap.
423. ES-08200 Sabadell, Hispanio. Tel: +34-9-37275021, fakso:
+34-9-37836511. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com
* * *
30.09-24.10. Flugvojagxo al Sud-Orienta Azio (Polio-Tajlando-Filipinoj-
Hongkongo/Makao-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082.
Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
01.10. Ago-Tago
* * *
05-07.10. Faulhaber-semajnfino en Elspet. Inf: Hans ten Hagen, Middenweg
587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl
* * *
06.10. Ago-tago en Campo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta
Regiono - EKOR, str. Cal. Agistinho 126 Fundos - Campo Grande, BR-23050-360
Rio de Janeiro - BJ, Brazilio

***************************************************************************

MOVADO
//////

Bankauxtomato kun E-menuo!
==========================

La banko "HVB" en Zagrebo, Kroatio estas simpatia por mi. (Jes, tio estas
loko por reklamo :-). Kvankam mi ne konas cxiujn iliajn servojn, sed ilia
konduto pri menuoj de monsxangxaj bankauxtomatoj gajnis mian simpation...

Partoprenantoj de la UK kun gxojo povis konstati, ke la monbilet-sxangxa
auxtomato en la cxefplaco de Zagrebo komunikas - inter manpleno de aliaj
lingvoj - ankaux en Esperanto. Kaj ne nur sur la ekrano: ankaux la eldonita
kvitanco uzas (preskaux senerare...) la Internacian Lingvon.

Esperanta menuo de bank-auxtomatoj ne estas unikajxo (vidu raporton pri tio
en flughavenoj de Lisbono (Eventoj-015) kaj Basel-Mulhouse (Eventoj-133),
sed bedauxrinde ne estas ofta fenomeno: apartan dankon al la prizorgintaj
kroataj esperantistoj kaj la merkatika stabo de la banko! Cxu alilandaj kaj
aliurbaj esperantistoj ne volas iniciati similajxon cxe siaj bankoj?

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Alkmaar - 50 jaroj
==================

Esperanto-sekcio Alkmaar de la nederlanda asocio Esperanto-Nederland festas
sian 50 jarigxon cxi jare. Okaze de la jubileo esperantistoj vokis
samideanojn el la gxemelurboj de Alkmaar. Kunvenis entute pli ol 60
personoj. La arangxo vekis suficxe grandan "bruon" en la urbo. Dum 4 tagoj
fine de majo.

el Fen-X n-ro 4

***************************************************************************

Zamenhof sur fresko
===================

En Lodzo, Polio oni omagxis freskon al 33 famaj personoj, kiuj havis iun
rilaton al la urbo. La pentrajxo trovigxas sur muro de domo en la
cxefstrato de la urbo. La fresko montras muron kun fenestroj, pordoj,
balkonoj. El fenestro rigardas ankaux d-ro L. L. Zamenhof al la
promenantoj.

laux Aleksander kaj Robert Kaminski

***************************************************************************

Esperanto en la horaro denove!
==============================

Post unujara pauxzo la oficiala horaro de la hungara fervojfirmao, MAV
denove enhavas Esperant-lingvan klarigon pri la uzado de la horaro, pri la
mallongigoj, ktp. Ecx la Esperanto-versio estas pli ampleksa, ol antaux du
jaroj.

Notinde estas, ke Esperanto-klarigoj aperas en la horarlibroj nur de
Cxehio, Danio, Hungario, Jugoslavio kaj Rumanio. La denova apergio de la
Esperanto-klarigoj en la hungara horaro dankeblas al la petoj kaj proponoj
de hungaraj kaj multaj eksterlandaj esperantisto-fervojistoj.

laux Istvan Gulyas

***************************************************************************

Demisiletero
============

de la gxenerala direktoro de CO

Mi formale konfirmas mian decidon demisii de la posteno de Gxenerala
Direktoro de UEA, kiun mi anoncis al la Estraro en Zagrebo la 25-an de
julio 2001. Mi restos en ofico gxis la 28-a de februaro 2002. La reston de
mia pagata tempo tamen plejparte konsumos feriaj kaj liberaj tagoj (sume 89
labortagoj).

Mi bedauxras veni al tiu decido multe pli frue ol mi origine planis, cxar
gxi ja iel perturbos la funkciadon de la Asocio dum la proksima tempo, sed
espereble ne tro longe.

Mia decido sekvas el la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto de UEA
kaj la reelekto de Michela Lipari kiel estrarano. Tiuj elektoj estas por mi
neakcepteblaj el du vidpunktoj:

1. Renato Corsetti kaj Michela Lipari havas gravajn funkciajn malkvalifikojn
   por siaj postenoj.

   La labormaniero kaj stilo de Corsetti estas neseriozaj. Liaj impulsigxemo,
   hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaux ol decidi kaj
   ekagi pri gxi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti cxe prezidanto de
   UEA. Kiam mi dum la antauxa estrarperiodo dauxre insistis pri serioza
   traktado, mi rikoltis akuzojn pri bremsado, blokado, diktatoreco,
   malrespekto de la Estraro, ktp. Cxi rilate Corsetti kaj mi tiel antagonisme
   malkongruas, ke tio inter la cxefaj honorofica kaj dungita funkciuloj de
   UEA estus fonto de dauxraj kolizioj kaj gxenus nian laboron ankoraux pli ol
   jam okazis, kiam Corsetti estis vicprezidanto.

   Min gxenas ankaux la malbonega memorkapablo de Renato Corsetti. Tiun homan
   econ kompensus konsultado de protokoloj, regularoj ktp, kiuj registras
   faritajn decidojn aux validan praktikon, sed tio fremdas al Corsetti. Fine,
   la sinteno de Renato Corsetti al la CO estis cxiam baze negativa. Por li la
   CO estas balasta burokratiajxo, kiu rabas rimedojn for de "vera" agado -
   pensado, kiun mi kategorie rifuzas.

   Michela Lipari siavice dum siaj antauxaj periodoj en la Estraro ade
   konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malsxato al
   ili. Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne gxuis sxian favoron,
   sxi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili. La sintenon de s-
   ino Lipari al diversaj proponoj kaj aferoj tro ofte difinas ne ilia enhavo
   sed tio, kiu ilin prezentas. Tio ne estas serioza. Konsiderante Lipari ne
   kvalifikita por esti membro de la Estraro de UEA, mi estas konsternita, ke
   oni elektis sxin jam por la kvara mandato.

   Renato Corsetti kaj Michela Lipari certe havas ankaux pozitivajn
   kvalifikojn, sed la malkvalifikoj superas ilin. Mi bedauxras, ke la Elekta
   Komisiono kaj aliaj influpovuloj, kiuj estis informitaj de diversaj homoj
   cxi-rilate kaj aparte de mi pri mia propra starpunkto, ne donis al tiuj
   informoj la necesan gravecon aux ne fidis al ilia gxusteco.

2. Renato Corsetti kaj Michela Lipari moralekompromitigxis per sia rolo en
   la traktado de la kalumnioj kontraux Francisco Veuthey kaj mi mem.

   La antauxa Estraro (pli precize prezidanto Kep Enderby, Renato Corsetti kaj
   Michela Lipari) kondukis la traktadon de la kalumnioj kontraux F. Veuthey
   en maniero, kiu ofendis bazajn postulojn de deco, justeco kaj ordinara
   prudento. La tuta afero povintus esti finita tuj post la esploro, kiun en
   novembro pasintjare cxiurilate senpartie faris P. Zapelli kiel Direktoro de
   la CO. Lia esploro montris la malpravecon - kaj fakte falsecon - de la
   akuzoj pri miskonduto de Francisco, sed Enderby deklaris gxin nevalida kaj
   komencis treni la aferon per propraj "esploroj" kunlabore kun S. Stahlberg,
   kiu lancxis la akuzojn. Renato Corsetti kaj Michela Lipari kunkulpas pri
   tiu trenado, des pli, cxar ili ambaux diris almenaux al mi, ke ili mem ne
   fidas al Stahlberg, ecx se ili ne kredis je mia supozo pri sxiaj motivoj
   kaj celoj. Mi kondamnas la konduton de la tri estraranoj kiel tute
   senmoralan, ne tiom pro miaj propraj suferoj kiom pro tiuj de Francisco,
   kies dignon oni tretis ne nur kiel oficiston de UEA sed ankaux kiel homon.
   Pro la naturo de tiu cxi afero mi preferis ne informi pri gxi kaj pri la
   rolo de Corsetti kaj Lipari en gxi la Elektan Komisionon. Tio eble estis
   eraro, cxar la afero ja ne estas senfine kasxebla kaj gxi fakte jam
   komencis publikigxi. Estas hontinde, ke neniu el la iniciatintoj kaj
   trenintoj suferis konsekvencojn aux ecx nur admonojn pro sia rolo. Male,
   Corsetti kaj Lipari reelektigxis al la Estraro malgraux tio, ke ili morale
   kompromitis sin kaj damagxis la Asocion. Pro tio estas al mi apenaux eble
   kunlabori kun la nuna Estraro. Se la aliaj personoj, kiuj nutris kaj
   vivtenis la kalumniojn kontraux Francisco, gxuos fidon de la Estraro ekz.
   en formo de novaj funkcioj aux taskoj en UEA, mi ne nur neniel kunlaboros
   kun la Estraro sed ankaux ne plu sentos min ligita de ajna lojaleco al gxi.

Mi sincere bedauxras, ke pro du membroj de la nova Estraro mi devas fari
tiajn konkludojn, cxar la plimulton de la estraranoj mi respektas pro iliaj
kapabloj kaj meritoj. Mi ankaux tre aprezis la dankojn de la Estraro en la
Fermo de la UK kaj aparte tiujn de la publiko.

Mi deziras al vi sukcesan laboron.

Osmo Buller
2001 08 27

***************************************************************************

Komuniko de la estraro de UEA
=============================

La Estraro de UEA, ricevinte la demisiajn leterojn de Osmo Buller, Pasquale
Zapelli kaj Istvan Ertl, akceptas tiujn demisiojn kun granda bedauxro.

Ili estas bazitaj sur miskompreno de la rolo de la Estraro en la laboro de
la Asocio, kaj sur misjugxo de du estraranoj, kaj unu eksa prezidanto, kiuj
diligente kaj sindedicxe laboras por la bono de la Asocio kaj la Esperanto-
movado tra multaj jaroj.

La nova Estraro, inkluzive de la du menciitaj nunaj estraranoj, deziras
dedicxi sian atenton al rekonstruo de forta profesia stabo en UEA, al zorga
konsidero pri gxiaj taskoj kaj roloj, kaj al antauxenigo de la laboro de la
Asocio surbaze de ties Strategia Plano, kies cxefa verkinto estas gxuste d-
ro Corsetti.

Gxi dankas la tri demisiantojn pro ilia laboro, deziras al ili bonan
sukceson en iliaj estontaj karieroj, kaj ripetas sian sinceran bedauxron,
ke surbaze de miskompreno ili decidis retirigxi.

La estraro de UEA

***************************************************************************

Nova estraro de TEJO
====================

Dum la IJK en Strasburgo, Francio, elektigxis nova nauxkapa estraro de
TEJO, kiu laboros gxis IJK 2003.

Estraro de TEJO 2001-2003:
- Prezidanto: Holger Boos, Germanio
- Gxenerala Sekretario: Katja Ignatieva, Rusio
- Kasisto: Ilja De Coster, Belgio
- Estraranoj: Hokan Lundberg, Svedio
- Nastja Kojxevnikova, Rusio
- Sonja Petrovic, Jugoslavio
- Federico Breda, Italio
- Marko N. Lins, Germanio
- Mayrim Sandoval, Venezuelo

Vladka Chvatalova

***************************************************************************

Reto de Esperantistoj?
======================

Ke la internacia reto de delegitoj helpos al tutmonda disvastigo de
Esperanto ja estas pruvita ekde la kreo de la delegita reto de UEA.
Kelkafoje oni ja povas dubi pri ties efikeco, cxefe kiam tre zorgeme vi
skribe kontaktas iun tian delegiton, aldoninte kaj respondkuponon kaj
aligxokuponon de UEA, kaj kiam... ne venas respondo! Ja de tempo al tempo
oni auxdas plendojn. Same auxdigxas plendoj de delegitoj, kiuj estas
submetataj al subitaj postuloj, kiuj ne konsistigas eron de ilia servaro
kaj kiuj havas la impreson, ke la servopetantoj ekspluatas ilin plej
egoiste. Malgraux cxiuj neperfektajxoj de servo proponata de bonvolemuloj -
ni ne forgesu ke temas pri bonvolemuloj - tia servaro jam helpis al multaj
gesamideanoj. Necesus eble difini pli precize tiujn servojn. Sed tiel
vastan kaj ambician pripensadon tiu cxi artikleto ne deziras proponi.

Fakuloj en gravaj postenoj

Antauxe estis jam plurfoje insistite, ke oni plej grava fonto de novaj
gelernantoj devus esti studentoj en universitatoj, kaj cxefe en
prisciencaj, priteknikaj kaj priekonomikaj universitatoj pro la cxi sekvaj
kialoj:
- studentoj reprezentas eliton de la socio kaj sekve kapablas lerni
  Esperanton mem kaj suficxe rapide,

Esperanto tuj estos uzebla por ili por internaciaj kontaktoj aux
korespondaj, aux pervojagxaj, kio tuj ebligas praktikan aplikon de la
lingvo por plezuro. Kaj kion oni faras kun plezuro, tion oni ne forgesos
tre rapide!

Dum ekprofesiigxo kaj fondo de familio la klopodoj pri antauxenigo de
Esperanto cxe la plej multaj homoj eble iom duarangos, sed tiuj homoj
ankaux progresos en sia profesia kariero kaj ofte atingos suficxe altajn
postenojn. Cxu ne indus tiam rememorigi ilin pri Esperanto?

Releginte historiajxojn pri Esperanto antaux la unua kaj inter la du
mondmilitoj en Francio, mi konstatis, ke ofte altrangaj personoj afisxis
sian esperantistecon kaj helpis per sia famo al la prosperigo de la
internacia lingvo.

Certe ankaux nun ni klopodas peti la favorojn de altranguloj okaze de
kongresoj, kio ja ne neglektindas kaj ebligas almenaux porokazan helpon,
sed cxu tiuj homoj dauxre helpos nin, kiam ili ne plu nepre estos sur la
publika scenejo?

Felicxe ekzistas altranguloj, kiuj mem estas konvinkitaj esperantistoj kaj
kiuj cxiajn okazojn uzas por iamaniere reklami pri la lingvo. Ni memoru -
por resti en la kampo de ekonomio - pri la deklaroj de profesoro Selten,
Nobel-premiito pri ekonomio, aux pri politikistoj svedaj, hungaraj, cxinaj,
ktp.

Ni do imagu, ke tia nombro altigxos kaj ke ties elpasxoj kvazaux banalaj
pere de Esperanto multigxos, t.e. je la uzo de Esperanto banaligxos! Pro
tiu banaligxo ili igxos imitindaj, cxar Esperanto tiam estos tutnormala
komunikilo!

Ni nun imagu, ke ni sukcesos krei veran reton de esperantistoj famaj kaj
motivitaj en sia fako, kiujn ni povus kontakti cxiam, kiam necesas aux kiuj
mem dauxre klopodos antauxenigi nian aferon dum sia profesia dejxorado!
Cxuatingelba celo?

E.L.
el La Domo, n-ro januaro 2001

***************************************************************************

Helpdokumentoj por la lingva debato bezonata!
=============================================

Pro la nuntempa evoluo de la lingva situacio en Euxropa Unio kaj en la
mondo, kaj de la debato kiu jam komencigxis kaj neeviteble akceligxos,
pasiigxos, necesas jam de nun disponi pri dokumento aktuala, samtempe
sinoptika kaj suficxe kompleta por ebligi al la decidantoj, al la elektitoj
kaj al la reprezentantoj, fari elekton post serioza pripenso pri cxiuj
aspektoj de la diversaj proponoj, sen ekskludi la novigan ideon de
konstruita lingvo.

Henri Masson
Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

Avantagxo por denaskaj anglalingvanoj
=====================================

Jacques Myard, franca deputito de la dekstra partio RPR atentigis la
ministran delegiton pri euxropaj aferoj koncerne la lingvan diskriminacion
kadre de "Euxreka", t.e. interregistara programo de kooperado sur la
terenoj de industria resercxado kaj disvolvigxo en kiu partoprenas 29
landoj inter kiuj Francio kaj Euxropa Unio. Kvankam cxiu civitano de la
koncernaj sxtatoj rajtas ricevi dungon kadre de la programo, kun kondicxo
havi suficxan konon de la laborlingvo(j), en la praktiko pli kaj pli ofte
aperas dungproponoj kun la mencio "gepatra lingvo angla". La deputito
skribis ke tio "limigas la dungeblecojn al du sxtatoj el dudek-naux dum la
kandidatoj kun alia gepatra lingvo kun bona kono de la angla estas apriore
flankenlasataj."

Jacques Myard petis de la ministro kion li intencas fari por cxesigi tiun
devojigxon celanta malaltigi la profesiajn kapablojn de la denaskaj
neangleparolantoj, devojigxon kiu estas kruda malobservo de la reguloj de
la Euxropa Unio.

Aliflanke Jean-Claude Roy sciigis ke la urbestro de Amiens kaj franca
deputito Gilles de Robien subskribis peticion por elektebleco de Esperanto
en bakalauxro.

Do, certe venas la momento atentigi cxiujn deputitojn (naciajn kaj
euxropajn), unue pri tiu problemo kaj due pri la neceso esplori aliajn
vojojn. Tiu cxi ekzemplo povas esti instiga kaj kuragxiga por aliaj kiuj
gxis nun ne alprenis precizan sintenon aux kiuj emis kredi ke la lingvaj
problemoj estas survoje al solvigxo per gxenerala uzo de la angla dum en la
realo tiu gxenerala uzo jam estigas aliajn problemojn kies konsekvencoj
montrigxas ege gravaj.

Henri Masson
Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

                        N a t u r i s t a   v i v o

                             Oficiala organo de
              Internacia Naturista OrganizoEsperantista, INOE

          okupigxas pri diversaj demandoj de la naturista vivstilo
                 raportas pri naturismaj kunvenoj, arangxoj
                    nigrablanka gazeto kun multaj fotoj

                       Pliaj informoj kaj mendoj cxe:
                               Jozefo Nemeth
                     Fo u. 41/5 HU-8531 Ihasz, Hungario
                          Rete: jozefo@forigu.nl-papa.hu

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Euroscola en Esperanto 
=======================

Post la sukceso de Euroscola 2001, jam necesas prepari Euroscola 2002. Cxar
klasoj povas partopreni nur unu fojon, jam urgxas trovi novajn klasojn,
diligente instrui la Internacian Lingvon al la lernantoj, kaj havigi al ili
esencajn konojn pri EU kiujn ili povos pritrakti en Esperanto.

Interesatoj povas aligxi al la listo "e-euroscola@forigu.egroups.fr". Informoj pri
la programo "Interkulturo", parte komplementa afero, estas riceveblaj de:

Stefan MacGill
Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net

***************************************************************************

AIS en IAUPL
============

Akademio Internacia de Sciencoj, AIS San Marino estis akceptita kiel membro
en la Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Instruistoj, IAUPL
dum la cxi jara kongreso en Parizo, Francio. Tio estas granda plezuro por
AIS.

Akademio Internacia de Sciencoj jam de pluraj jaroj okupigxas pri instruado
de diversaj sciencoj en Esperanto. IAUPL estas la internacia organizo de
universitataj instruistoj, en kiu membras pluraj individuaj membroj kaj
kelkaj organizoj.

Dum la pariza kongreso reprezentantoj de AIS okazigis prezenton pri la
"virtuala" instruado tra interreto.

laux Reinhard Fossmeier

***************************************************************************

RADIO
/////

Elsendoj el Pollando
====================

E-Redakcio de Radio Polonia disauxdigas sian elsendon je la 13:30 h (laux
la Universala Tempo) (41 m =7285, 7275 kHz) kun la ripetoj je 18:00 h
(42.07 m. = 7130 kHz), 19:00 h (nur satelite) kaj la sekvan tagon je 08:30
h nur per satelito. (Ripeto de la programo dissendita la antauxan tagon).
Post la ripeto je 08:30 la elsendo estas auxdebla en ret-versio.

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj
de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H);
subportanto 7,38 MHz.

La adreso por retaj auxskultantoj: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html.

Esperanto-Redakcio de Pola Radio

***************************************************************************

MUZIKO
//////

JoMo Friponas!
==============

La unua kodisko registrita en propra Vinilkosmo-Son-Studio! JoMon ne plu
bezonas prezenti, li jam suficxe famas. Li multe koncertas en Esperantujo,
cxu kun la bando Liberecanoj, cxu sola. Pro tio oni ofte petis ke JoMo
registradu tiun personan etoson kiu kutime cxeestas liajn solo-koncertojn.

Vi ja scias, ke JoMo estas fripono. Lasite libera en la tutnova studio de
Vinilkosmo, kaj kasxite de la mondo, la kantisto ne povis kontrauxstari
sian emon aldoni "kelkajn" pliajn akustikajn instrumentojn kaj vocxojn.
Tial tiu cxi soloalbumo ne nur fidele respegulas la scenejan etoson de la
koncertoj de JoMo kiam li ludas Sooooola!, sed gxi havas ankau etajn
plusojn.

Jen ege multstila kodisko de JoMo kun gajaj kaj dancigaj kantoj
latinamerik-etosaj, kantriaj, slavecaj, kaj ecx blusaj, kun tekstoj
elvokante la e-movadon, pacon, amon, apartan atentan zorgon al nia kara
planedo, naturo, kaj la Homaro.

JoMo Friponas! Mendeblas kontraux 13,75 EUR (+ afranko) de la kutimaj
libroservoj aux de:

Vinilkosmo Esperanto-Muzik-Prod.
FR-31450 Donneville, Francio
Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis favora artikolo pri Esperanto en la gazeto "Dernieres Nouvelles
d'Alsace" (Lastaj novajxoj de Elzaso) la 30-an de julio okaze de la alveno
de esperantista bicikla karavano al IJK.
* * *
Senkoste peteblas la brosxuro "Meditado cxe la sunlevigxo", antaux ne longe
aperita, esperantlingva de: Eldonejo Prosveta, CH-1808 Les Monts-de-
Corsier, Svisio.
* * *
Dum la Universala Kongreso en Zagreb, Kroatio estis acxetebla plurtipa,
kolora Esperanto-posxtkaro pri Kroatio.
* * *
Estis prezentita ankaux E-o dum la ekspozicio en la Universitato de Oulu,
Finnio en aprilo. Oni organizis la ekspozicion okaze de Euxropa Jaro de
Lingvoj.
* * *
Kiel jam de multaj jaroj ankaux cxi jare estis prezentita E-o dum la
hispana pri-lingva ekspozicio Expolingua, kiu okazis en la foirejo Casa de
Campo, Hispanio.
* * *
Estis nomumita e-isto prof. Bengt-Arne Wickstrom kiel vicprezidanto de
Germana Instituto por Ekonomiesplorado (Deutsche Institut fur
Wirtschaftsforschung, DIW). Oni lauxdis la internaciajn sciencajn
atingajxojn de la profesoro.
* * *
Finigxis la trimonata prelegvagado de Amanda Higley, el Usono, kiu logxis
dum pli ol unu jaro en Euxropo cxe esperantistoj pere de Pasporta Servo.
Sxi vizitis hej-me 27 urbojn en Norda Ameriko.
* * *
Usona Esperanto-Junularo, USEJ eldonis t-cxemizon. Sur gxia antauxa flanko
estas nova simbolo de USEJ, sur la dorsa flanko estas frazo: "Nenio estas
pli bona ol esti juna kaj paroli Esperanton" kaj retpagxadreso de USEJ.
* * *
Okazis landa kongreso de norvegaj esperantistoj inter 08-10. 06. en
Ronningen, Norvegio.
* * *
Okazis elekto de la Hispana E-Federacio, HEF dum la 60-a Hispana Esperanto-
Kongreso inter 22-24. 06. Oni elektis estraron por la venontaj 4 jaroj.
* * *
Aperis plenkolora franclingva informilo pri E-o kun adresoj,
telefonnumeroj, retadresoj kaj kun aldoneblo de surloka informilo. Gxi
peteblas de: JEFO, 4 bis, rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Rikardo Newsum, redaktoro de la gazeto "TEJO-Tutmonde" translokigxis al
Koreio, do ekde nun cxiujn paperajn kontribuajxojn (artikolojn, leterojn,
fotojn, desegnajxojn, plendojn, lauxdojn, proponojn k.s.) sendu al: TEJO
Tutmonde, Seula Esperanto-Kulturcentro, 100-630 CPO Kesto 3047, Seoul, Suda
Koreio. La retposxta adreso dauxre funkcias.
* * *
Senpage peteblas por bibliotekoj la libro "Cxiutaga filozofio" de O. M.
Aivanhov de: Eldonejo Prosveta, CH-1808 Monts-de-Corsier, Svisio.
* * *
Kolektantoj de moneroj petas helpon de esperantistoj el "euxro-landoj".
Inter 14-17. decembro aperos en la 12 landoj t.n. "komencpakoj", li volas
havi tiujn el cxiuj landoj. Kontaktadreso: Randy A. Dean, 561 Emory Oaks
Way, GA-30033 Decatur, Usono.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

30 j. viro, komencanto deziras korespondi pri "Interna Ideo". Interesoj:
kino, literaturo, filozofio. Adreso: Mehadaja Vahabat, 24-26, Fajr lane,
Namjoo street, Rassht, Gilan, Iran, rete: chaparroom@forigu.yahoo.com.
* * *
13 j. knabo. Adreso: Yalexi Hidalgo Gonzales, Calle Fructodso Rodriguez
(Norte) No 1, CB-53000 Santa Domingo, Villa Clara, Kubo.
* * *
20 j. studentino, komencantino. Adreso: Svetlana Novikova, u. Grybo 39-444,
LT-2055 Vilnius, Litovio.
* * *
37 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: legi (nune historio, eseoj, ne-
fikcio), muziko, kino, lingvoj. Adreso: John Krebs, Spring, Texas, Usono,
rete: krebst@forigu.ev1.net.
* * *
13 j. knabino. Interesoj: muziko, lingvoj, bildkartoj, moneroj, glumarkoj.
Adreso: Eugenia Makarova, ul. Malinovskogo 2"A"-54, RU-660005 Krasnojarsk,
Siberio, Rusio.
* * *
45 j. frauxlo, librovendisto. Interesoj: filozofio, literaturo, ekologio,
homaj rajto. Adreso: Silvio Cavalcanti, P.K. 523, CEP 12201.970, Sao Jose
dos Campos - SP Brazilo, rete: verdalumo@forigu.bol.com.br.
* * *
25 j. geja frauxlo, tradukisto. Interesoj: lingvoj, muziko, libroj, brigxo,
internaciaj aferoj, lingvistiko, matematiko, kaj vojagxo. Adreso: Chad
Stone, 453 Greenwood Ave. NE Apt. 1, Atlanta, Georgia 30308-1711, Usono,
rete: midtownchad@forigu.aol.com.
* * *
Muzikisto. Interesoj: Esperantigi la togolandan junularon per Esperanto-
muzikoj, Li verkas Esperanto-kanzonojn. Adreso: Agbenou Menssan Francis,
BP: 134, Zalive, Togo, rete: agbenouko@forigu.yahoo.fr.
* * *
18 j. komencantino, lernantino pri turismo. Interesoj: muziko, akordiono,
dancado, lingvoj. Adreso: Julia Pougatch, prosp.Kolskij 10-845, RU-183032
Murmansk, Rusio, rete: gala@forigu.polarcom.ru.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kial Zamenhof skribis: "Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
   foriras de la sceno"?
   A. Cxar li komprenis, ke lingvo estas kreata de la vivo.
   B. Cxar li jam sciis, ke li havas gravan malsanon.
   C. Cxar li havis grandajn diskutoj kun profesiaj lingvistoj.

2. Kion signifas la mallongigo FAT?
   A. Federacio de Auxtoroj Tutmonde
   B. Forumo de Asocioj Turismaj
   C. Filozofia Asocio Tutmonda

3. Kies verkoj enhavas la poemkolekto "El Parnaso de Popoloj"?
   A. Kolomano Kalocsay
   B. Anton Grabowski
   C. Ludoviko Zamenhof

Limdato por alsendo: la 25. 08. 2001. Solvoj troveblos post 2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiam estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA?
   B. 1908

2. En kiu lando estis organizita la arangxo IJS en 1994?
   C. Hungario

3. Kiam aperis la kasedo "Esperanto" de la popmuzika grupo Tutmonda Muziko?
   A. 1992

* * *

Aktuala pinto de la poentolisto:
- Molnar Maria, Hungario, 46;
- Ferroul, Jacques, Francio, 46;
- Suranyine Katalin, Hungario, 44;
- Fedor Istvanne, Hungario, 42;
- Vojacek, Josef, Cxehio, 38;
- Nilsson, Ivar, Svedio, 30;
- Konczol Erno, Hungario, 30;
- Huberdeau, Jackie, Francio, 26;
- Toth, Vilhelmo, Hungario, 20;
- Plachta, Stanislaw, Polio, 16.

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Elektra segxo
=============

Kio pli bona?

Ni certe scias, ke en Usono nuntempe la furora ludilo estas la elektra
segxo, kiu ebligas simuli la elektro-ekzekuton de pupo el plasto. Kiam
pasas la kurento, gxi estas skuata per konvulsioj, kaj gxiaj okuloj
rugxigxas. 65 mil ekzemperoj estas venditaj, kaj la stokoj de la fabrikanto
nuligxis.

Kiu sugestos al la konceptintoj de cxi ludilo, ke ili jam ne plu pintumas?
La elektra segxo estas eksmoda, devancita. Kiel ili ne scias tion, kiuj
gvatas la plej etan progreson, se mi auxdacas tion diri? Diable, ili
lauxmodigxu!

Jes, kiu diros al ili, ke la lastmoda panoplia ludilo de nun estas la
torturtabulo, la rimenoj, la strangolilo, la injektilo preta por
mortekzekuto tre milda, tre neta, tre asepsa, sen iu ajn bakterio, iel
humana?

La usonaj buboj, beataj kaj stuporaj sekvos la iradon de l' mortiga
likvajxo en la vejnoj de la kusxanta, kondamnita pupo. Malpli impresa ol la
elektra segxo vi diros. Mi fidas la senliman kreivon de la cerbo: gxi scios
pigmenti la mortigan injekton por igi gxin pli luda, pli alloga, pli
absorba...

Pardonu min cxar mi pensadis en la registro de nigra humuro. Sed la "ludilo
elektra segxo" estas invento tiom abomena, ke neniu vorto de la kutima
vortotrezoro suficxe frapas por esprimi la nauxzon, kiun gxi inspiras.

Cl. Louchart
el: Le Travailleur Esperantiste dec.2000-jan.2001

***************************************************************************

Venkanto - malvenkanto
======================

Venkanto estas paaarto de la problemsolvo.
Malvenkanto estas parto de la problemo.
* * *
Venkanto cxiam havas programon.
Malvenkanto cxiam havas senkulpigon.
* * *
Venkanto diras: "Lasu min fari tion."
Malvenkanto diras: "Tio ne estas mia laboro."
* * *
Venkanto cxiam trovas solvon por cxiu problemo.
Malvenkanto cxiam trovas problemon en la solvo.
* * *
Venkanto ekvidas rozon cxe cxiu dorno.
Malvenkanto ekvidas dornojn apud rozo.
* * *
Venkanto diras: "Tio povus esti malfacila, sed farebla."
Malvenkanto diras: "Tio povus esti farebla, sed tro malfacila."

el Jajabo Sancti-Spiriti, Kubo

***************************************************************************

Sur la spuroj de Privat
=======================

En 1907 la gimnaziano Edmond Privat estis akceptita de la usona prezidento
Theodore Roosevelt. Okaze de la Zagreba UK la 14-jara korea esperantisto So
Sanghyul sekvos liajn spurojn per renkontigxo kun la kroata prezidento
Stjepan Mesic, Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso.

La patro, So Jinsu, profesoro pri ekonomiko, estis inspirita de la ekzemplo
de Edmond Privat dum legado de ties verkoj. Preparante sian vojagxon
"cxirkau la mondo kun Konfuceo" li informigxis cxe LKK, cxu eblus arangxi
por lia filo kaj li mem akcepton cxe prezidento Mesic dum la UK. La oficejo
de la prezidento peris pozitivan respondon de la sxtatestro, kiu akceptos
la filon kaj patron la 23-an de julio.

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 215, 2/septembro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************