Eventoj n-ro 214, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Grandaj sxangxoj en la Centra Oficejo Faka aplikado: - Esperanto: pontolingvo cxe Langenscheidt Kontakto sercxata: - Politologoj, sociologoj! Interreto: - Amnestio Internacia en Esperanto Arangxoj: - Internacia Seminario - Himalaja renkonto - Internacia Festivalo - Kompleta monata kalendaro Movado: - Demisio cxe la Civito - Parolado okaze de la fermo de UK - Pri la sento, esti prezidanto - Adiauxado de Osmo Buller - Ago-Tago en Brazilio - Letero el la Centra Oficejo de UEA - Esperanto kiel solvo - Esperanto - la lingvo Instruado, ILEI: - ILEI-konferenco Radio: - Konkurso de Cxina Radio Libroj: - Libro pri Grabowski Rubrikoj: - Mallonge (6), anoncetoj (5), korespondi deziras (8) "Eventa ludkvizo" Interese: - Ministroj kontraux unulingvismo - Germanio kaj Francio plendas cxe EU - Kiel oni igxas jxurnalisto - Cxu vi sciis, ke... - Pensu logike! - Paroj kaj preferoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Grandaj sxangxoj en la Centra Oficejo ===================================== Lige al la lastaj elektoj de la estraro post kelkaj monatoj forlasos la Centran Oficejon de UEA pluraj oficistoj, inter ili ambaux direktoroj, kaj redaktoro de la revuo Esperanto. La Centra Oficejo, CO en Roterdamo estas la plej cxefa motoro de la Esperanto-movado. 11 oficistoj priservas ne nur la estraron de UEA, sed ankaux la Landajn Asociojn, la individuajn membroj, funkciigas la "Libroservon", organizas la UK-n, prizorgas la eldonan agadon (la revuo kaj multaj libroj), kaj plenumas dekojn kaj dekojn de aliaj cxiutagaj taskoj. Ne senkauxze elformigxis la diro, ke "UEA povas ekzisti sen bone funkcianta estraro, sed ne povas ekzisti sen la Centra Oficejo". En la fino de la lasta komitatkunsido en Zagrebo, Osmo Buller (la gxenerala direktoro de CO) ekstaris kaj anoncis la demision de si mem kaj de Pasquale Zapelli (direktoro). Ankoraux samtage ankaux Istvan Ertl (redaktoro de la revuo Esperanto) anoncis sian demision al la nova prezidanto Renato Corsetti. La sxokiga anonco de Osmo Buller tamen apenaux estis perceptita de la Komitato, krom Corsetti nur Anna Ritamaki - kun fluantaj larmoj - dankis plenkore la tutan gxisnunan agadon de Osmo en la interesoj de UEA. La 27-an de auxgusto la abdiko estis ankaux skribe sendita al la estraro, kaj tiam vekigxis ankaux la gxis tiam dormanta komitato, kaj eksvarmis la mesagxoj en la komitata retlisto. Pezigas la situacion, ke fine de decembro pensiigxos Simo Milojevicx, kaj pluraj aliaj oficistoj sercxadas por si novan laboron. La abdikoj tamen ne signifas blokigon de CO. En sia adiauxa parolo Osmo emfazis, ke ili ne volas piki en la dorson de la asocio, ecx inverse: ili pretas kaj volas helpi la instruadon, ekzercigon de la posteuloj, kaj faros cxion por la glata transdonado de la funkcioj. Osmo Buller restos gxis fino de februaro (dum 4 jaroj li ne foruzis siajn feri-tagojn, do formale restos en plusaj 89 tagoj), Istvan Ertl restos lauxplane gxis fino de julio. * * * Labori kiel oficisto en Esperantujo estas ege malfacila afero. Oni devas plenumi amason de deekstere apenaux videbla tasko, aliflanke la cxefajn decidojn faras la honoroficaj estraranoj, kiuj ofte ne vere estas fakuloj pri organiziko, kaj ne konas (ne povas koni) la detalojn de multaj fluantaj aferoj. Krome, la oficistoj devas kunlabori kun dauxre sxangxigxantaj personoj kaj plenumi ilian decidon, ecx se ili estas malgxustaj kaj eraraj. En tiuj aferoj - sed ankaux ene de la estrara laboro - kompreneble aperas ankaux personaj konfliktoj. (Cxe la lastaj elektoj ekzemple en Montpellier ecx 2 personoj rezignis pri sia estraraneco se tiun partoprenos ankaux Michela Lipari...) Ankaux en la pasinta jaro estis situacio, kiam lige al nebazita krim- kalumniado fare de Sabira Stahlberg la konduto de estraranoj vekis personan konflikton. Osmo en sia parolo en Zagrebo aparte atentigis la ontajn estrarojn, ke en sia malfacila laboro kaj sinoferto la oficistoj bezonas cxefe la subtenonaparte de la estraro. "Kvankam ni scias, ke estas nesimpla afero trovi samtempe 2 direktorojn, tamen cxiuj rajtas rezigni pri sia posteno..." Membro de la elekto-komisiono asertas, ke li ne estis avertitaj pri fundamenta ne-akordigxo inter iuj estraranoj kaj CO. Pluraj komitatanoj ja konsciis pri la problemo, sed tute ne zorgis pri la eventuala sekvo de elektoj, aliaj (la plimulto) ne interesigxas aux tute ne scias pri la problemoj. Do la fina rezulto: pro la estrarana elektigxo de Michela Lipari, kaj elektigxo de Renato Corsetti kiel prezidanto 2 direktoroj plus la redaktoro de la revuo Esperanto forlasas la Centran Oficejon. La Esperanto-movadon atendas malfacilaj monatoj... Laszlo Szilvasi *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Esperanto: pontolingvo cxe Langenscheidt ======================================== La fama germana firmao Langenscheidt ofertas komputilan programon por parkerigi vortojn de fremdaj lingvoj ("Vokabeltrainer"). Gxi uzeblas jam por 57 lingvoj; la koncernajn vortlistojn oni povas elsxuti senpage el la reto. Inter ili trovigxas ankaux bonkvalita vortlisto Esperanto-germana kun 8.430 vortoj. Laux nombro de la elsxutoj, Esperanto trovigxas nun sur la 22a loko (aux sur la 12a, se ni adicias la elsxutojn de cxiuj vortlistoj de la sama lingvo). Sed ankoraux pli interese estas, ke plimulto de la vortlistoj estas farita surbaze de Esperanto kiel pontolingvo. Ulrich Matthias Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Politologoj, sociologoj! ======================== Oni sercxas kontaktojn kun politikistoj, sociologoj, okupigxantoj pri internaciaj rilatoj por fake korespondi, kunlabori, k. s. Kontakti eblas: Valentin Seguru ul. Nagornaja, 15-1-66 RU-113186 Moskva, Rusio *************************************************************************** INTERRETO ///////// Amnestio Internacia en Esperanto ================================ Danke al Vincent Charlot, ekde nun eblas legi aktualajn komunikojn de Amnestio Internacia en la Internacia Lingvo, Esperanto. La tekstoj estas libere uzeblaj, kaj vi povas aperigi ilin en viaj revuoj aux informiloj. La materialo troveblas cxe: http://users.skynet.be/bs939002/amnestio.html. Jakvo Schram Rete: j.schram@forigu.skynet.be *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Seminario ==================== La 45-a Internacia Seminraio, IS okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002 en Rotenburg, Germanio. IS estas "la junulara, silvestra Esperanto-arangxo" en Germanio. Cxi jare la loko estas unu el la plej belaj urboj de la lando. La partoprenantojn atendas la amuzigaj programoj kaj neforgesebla etoso. Okazas kursoj, ludoj, ekskursoj, silvestra balo kaj cxiunokta, freneza diskoteko. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Germana Esperanto-Junularo Grellstr 36, DE-10409 Berlin, Germanio Rete: bero@forigu.esperanto.de *************************************************************************** Himalaja renkonto ================= La 4-a Internacia Himalaja Renkonto okazas inter 26. 02. - 08. 03. 2002. La celo de la renkonto estas kunigi esperantistojn el la tuta mondo en unika loko por kune babili, vagadi, ferii, ktp. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Nepala Esperanto-Asocio Pk. 10518, Kathmandu, Nepalo *************************************************************************** Internacia Festivalo ==================== La 18-a Internacia Festivalo, IF okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002 en Magdeburgo, Germanio. IF estas la "tradicia, familia, silvestra" arangxo en Germanio. Oni atendas familiojn kaj esperantistojn prefere inter 25-55 jaroj, sed memkompreneble ankaux aliagxulojn. Estas programoj por paroj, familioj kaj familioj kun infanoj. Oni povas en agrabla Esperanto-medio renkonti la novan jaron dum la internacia festivalo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Hans-Dieter Platz Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 21-23.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-403 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel: +420-47-5532417 * * * 21-23.09. 17-a Kongreso de Polaj Esperantistoj-Fervojistoj en Malbork. Inf: s-ro Mieczyslaw Pietrzikowski, ul. 3 Maja 25/31, PL-80-802 Gdansk, Polio. * * * 21-30.09. 27-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kaj 24-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino kaj 20-a Pola Studadsesio de AIS, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 22-23.09. Skota Studrondo, Dunblane. Inf: Esperanto-Asocio de Skotlando, 47 Airbles Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Skotlando, Britio. Rete: secretary@forigu.ScottishEsperanto.Gothere.uk.com * * * 23-28.09. InterlingvistikaJ Studoj cxe la Universitato Adam Mickiewicz, Poznan. Inf: Ilona Koutny, str. Poniatowskiego 3, PL-62-020 Swaredz, Polio. Tel: +48-61-8172873. Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl * * * 26.09. Euxropa tago de lingvoj * * * 26-28.09. Kongreso de REFA en delto de Danubo. Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Bartan 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel: +40-92-830123 * * * 27-30.09. 12-a MontKabana Renkontigxo (MKR) en Platak (apud Rijeka), Inf: Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: Vanja.Radovanovic@forigu.etk.ericsson.se * * * 27-30.09. Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES-2001", Poznan. Inf: Tadeusz Chrobak, str. Pilsudskiego 11/32, PL-62-028 Poznan-Kozieglowy, Polio. Tel: +48-61-8127805. Rete: tchobak@forigu.friko3.onet.pl * * * 28-30.09. Auxtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando "Lingvoj kaj (mis)komprenoj" en Helsinki. Inf: EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi * * * 28-30.09. Sepa Studadsesio en Herzberg/Harz. Inf: Esperanto-Gessellschaft- Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544 * * * 28-30.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: s-ro Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel. +420-(0)47-5532417 * * * 28-30.09. Auxtuna turisma semajnfino cxe Jxilina. Inf: Esperanto Klub, P. O. Box B-152, SK-012 41 , SK-012 41 Zilina, Slovakio. * * * 29.09. 5-a Festivalo de videofilmoj en Esperanto en Maribor. Sendu kopiojn al Esperanto-societo, Besednjakova 1,SI-2000 Maribor, Slovenio *************************************************************************** MOVADO ////// Demisio cxe la Civito ===================== "Heroldo Komunikas" en junio vaste informis pri la baldauxa malfermo de propra retejo por la Esperanta Civito. Post ekfunkciigo de la bazaj servoj la gxisnuna retejestro la 17-an de auxgusto retirigxis: Citajxo pri la abdika mesagxo: "Mi ne plu volas zorgi pri la civita retejo, nek pri iu ajn civitajxo. Jam estas kreita la baza ejo, do estos facile por malpli teknikema homo pluzorgi pri gxi. Mi nur lernis Esperanton kiel lingvon antaux kelkaj monatoj, kaj proponis iom da helpo en la kreo de retejo pri Kultura Centro Esperantista. Oni invitis min al Sabloneto, kaj tie petis al mi, ke mi zorgu pri ejo civita anstataux kulturcentra. Nu, mi ekkreis la retejon, sed nun, kiam mi pli scias pri la Civito, mi vidas ke mi tute ne volas partopreni en gxi, ecx kiel teknika helpanto. ..." Danielo Kupristo (t.e. Daniel Kessler) *************************************************************************** M O N A T O Internacia magazino sendependa unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo unu el la plej prestigxaj E-revuoj Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140 BE-2000 Antwerpen, Belgio *************************************************************************** Parolado okaze de la fermo de UK ================================ Pri la sento, esti prezidanto "Ekzamenoj dum la vivo neniam cxesas", kiel diras itala dir-maniero. Kiel vi scias, en Zagrebo okazis elekto de la nova estraro de UEA. En la elekta ludo, mi malgajnis, kaj pro tio oni elektis min prezidanto de UEA. Tio ne sonu kiel malkoherajxo. Efektive en la Esperanto-movado je cxiuj niveloj elektoj estas kiel tiuj kart-ludoj, en kiuj gajnas tiu, kiu sukcesas malgajni, aplikante tamen cxiujn regulojn de la normala ludo. Tamen, nur unu tagon post la elekto mi auxdis mian amikon Geraldo Mattos, la prezidanton de la Akademio de Esperanto, diri: "Renato Corsetti estas la prezidanto de UEA sed ne la prezidanto de la esperantistoj!" Tion tre trafe li diris en kunteksto, en kiu oni devis substreki la liberecon de la movado kaj la fakton, ke cxiu esperantisto sekvas proprajn vojojn. Sed gxuste tion mi volas fari. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj kaj ne de UEA. Mi ne estas homo por prezidi organizajxon kaj plenumi ties ritojn sen io plia. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj, de cxiuj unuopaj esperantistoj, kiuj batalas kaj laboras por la internacia lingvo, preter kiu ajn asocia limo. Asocioj utilas nur por atingi celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Por atingi tion, mi scias, mi devos multe labori. Kaj same miaj kolegoj en la estraro. Jes, ni estis elektitaj de la komitato laux cxiuj reguloj kaj regularoj, sed la vera elektado komencigxas nun. Mi volas diri, ke la Esperanto-movado ne multe similas al burokrata organizajxo aux al regula armeo. Gxi multe pli similas al pirata bando. Oni devas regajni sian rangon cxiutage denove sur la kampo. La estro estas tiu, kiu unue saltas sur la malamikan sxipon. Kiam li ne saltas unue, li ne plu estas la estro. Tio validas ankaux en la Esperanto-movado. Se oni ne helpas la esperantistojn, oni ne estas ties estro. Jes, oni rajtas paradi en sia uniformo kaj kun siaj titoloj, sed oni ne estas ilia generalo. Mi pardonpetas pro la multaj armeaj metaforoj, sed efektive nia laboro iel similas al batalo, kvankam por paco kaj interkomprenigxo. La klopodo porti al la mondo Esperanton estas vere granda klopodo, kaj, lasu min diri, ke mi estas konvinkita ke la fronto, por reveni al armeaj metaforoj, nia fronto estas en Tuluo, Kolombio, kaj en la aliaj mil Tuluoj tra la mondo. Tuluo, kies nomon vi eble neniam auxdis, estas urbeto en Kolombio, kie inter multspecaj malfacilajxoj (interalie vera milita situacio) lokaj esperantistoj sukcesis krei Esperanto-grupon, arangxi kurson en la loka universitato, ktp. Kvankam ili apenaux auxdis la nomon de UEA kaj kvankam ili neniam cxeestis aux ecx imagas, ke ili povos cxeesti Universalan Kongreson, ili estas niaj generaloj. Ni cxiuj ceteraj estas nur helpantoj al ili. Antaux iom da tempo en unu el la retaj diskut-listoj Don Harlow, konata usona esperantisto, kaj mi mem alvenis al la jena skema difino de la taskoj de la Esperanto-movado. Ili estas esence du: produkti esperantistojn; produkti servojn por la esperantistoj. Preter la brutaleco de cxi tiu simpligo, sxajnas al mi, ke gxi ne malproksimas de la vero. Kompreneble sub la nocio oservoj por la esperantistojo vi rajtas enkalkuli cxiuspecan kulturan aktivadon, verkadon de literaturo, organizadon de okazoj, por ke esperantistoj renkontigxu kaj parolu sian lingvon, ktp. Persone mi opinias ke la unua tasko, oprodukti esperantistojno, estas pli malfacila ol la dua, kiel cxiuj vi malnovaj movadanoj ja scias. Tial la nova labor-plano de UEA insistas pri gxi. Labor-plano ----------- Kiel vi versxajne jam scias la Komitato de UEA dum cxi tiu kongreso aprobis novan labor-planon por la unua jardeko de la tria jarmilo. Vane vi sercxos en gxi magiajn formulojn, cxar magiaj formuloj ne ekzistas. Ekzistas nur aktualigo al la nuna tempo de tio, kion la movado nature cxiam faris. La labor-plano insistas pri tri prioritatoj: - informado - instruado - utiligado. Certe, nenio nova. Nia kar-memora Lapenna dauxre insistis pri tiuj prioritatoj jam en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Sed nia tasko nun estas aktualigi ilin tiel, ke la nuna mondo povu reagi al ili. Informado --------- Mi estas konvinkita, ke la mesagxo, kiun Zamenhof volis transdoni al la mondo, estas enhave ankoraux tute aktuala. En neniu alia loko en la mondo, kiel en Zagrebo, kiu mem spertis militon nur hieraux, tiu mesagxo estas valida. En neniu alia loko kiel en la najbaraj balkanaj landoj, kie oni spertas militojn kaj sekvojn de milito en cxi tiu sama momento, tiu mesagxo estas valida kaj valora. Tiu mesagxo esence diras: "Homoj cxesu batali inter si pro naciaj malsamecoj. Ili provu kompreni kaj ami unu la alian. Ili faru tion surbaze de egaleco inter cxiuj nacioj, kulturoj, lingvoj. Por atingi tiun bazon de egaleco, la internacia neuxtrala lingvo Esperanto estas necesa." Mi certas, ke cxiu el vi konas tiun mesagxon kaj kredas je gxi. Iam oni nomis gxin "interna ideo". Nomu gxin laux via placxo, tio ne malhelpos gxin ekzisti. Tiu, laux mi, estas la cxefa valoro, la baza mesagxo, kiun la Esperanto- komunumo havas por la mondo. Se iu ne estas konvinkita pri tio, tiu demandu sin, kiucele esti esperantisto. Aliflanke, tiu ideo devas esti prezentata al la nuna mondo en maniero, kiun gxi povas nun kompreni. Ne estas ke la mondo ne plu esperas pri paco kaj egaleco. Simple sxangxigxis la maniero paroli pri ili. Ne plu aktualas mistikaj kaj romantikaj prezentoj. Finfine pasis pli ol cent jaroj, kaj la maniero komuniki sxangxigxis. Eble vi devas nun nomi la ointernan ideono "Lingvaj Homaj Rajtoj". Se vi pensas, ke tio necesas, faru tion. La labor- plano diras, ke estas tasko de ni cxiuj, de niaj organizajxoj, doni al la mesagxo de Zamenhof nun kompreneblan veston kaj prezenti gxin al la mondo. Ni laboras por la mondo ne por ni mem. Ni laboras por plibonigi la mondon, ne por amuzi nin mem. Se ni sukcesas ankaux amuzigxi dum nia laboro des pli bone! Alivorte, nia movado devas reigxi movado parolanta al la mondo. Neniu povas promesi al vi, ke nur per tio la fina venko proksimos. Sed, se ni cxiuj sukcesos pri cxi tiu prioritato, almenaux ni largxigos nian "nicxon" en la mondo, ni vastigos nian komunumon, kaj tio estas jam parta venko. Instruado --------- Ankaux cxi tiu punkto estas mem-evidenta. Ni devas instrui nian lingvon al homoj, al multaj homoj. Ni mem devas fari tion, cxar ni ne povas esperi, ke en la nuna momento registaroj aux aliaj homoj, kiuj estas pagataj por instrui lingvojn aux por atingi internacian interkomprenigxon, faros tion. Tio, aliflanke, estas la destino de cxiuj NeRegistaraj Organizajxoj, de cxiuj civitanaj movadoj tra la mondo. Cxar la homoj, kiuj devus, ne faras, jen laboras senpage miloj da volontuloj por savi la planedon de ekologia katastrofo, por mangxigi malsatantojn en difinitaj lokoj, por kuraci vunditojn, ktp. Ofte oni diras, ke en Esperantujo estas tro da komencantoj. Mi rediros al vi ion, kion mi auxdis de unu el la antauxaj gxeralaj direktoroj de UEA, Victor Sadler: "La problemo ne estas, ke ni havas tro da komencantoj, sed ke ni havas maltro da komencantoj". Tiuj, kiuj en cxi tiuj tagoj iris tra Zagrebo, povis persone konstati ke cxi tie estas amaso da komencantoj en la angla kaj amaso da "eternaj komencantoj" en la germana. Pro tio ni povas konkludi ke la angla kaj la germana lingvoj estas utilaj en Zagrebo. Se estus same multe da komencantoj pri Esperanto, certe la situacio de Esperanto estus pli bona. Cxiukaze la jxus aprobita labor-plano reemfazas la interkonsenton inter UEA kaj ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, por pliefikigi instruadon kaj pliampleksigi gxin. Tamen, cxefe ni devas konvinkigxi, ke instruantoj de Esperanto faras socie utilan laboron. Ni ne devas honti pro la "mokoj de lAe homoj", pro la mokoj de tiuj, kiuj instruas aux volas lerni "utilajn" lingvojn. Ni laboras por paco kaj egaleco inter cxiuj landoj, grandaj aux malgrandaj. Tiuj, kiuj devus honti, estas la "komercistoj de la angla aux de aliaj mondaj lingvoj", kiuj celas personan gajnon per vendado de siaj samlandanoj al la venkintoj, al la fortuloj. Utiligado --------- "Kial vi lernas Esperanton? Gxi estas tute senutila!" Tion, cxiu el ni auxdis plurajn fojojn dum sia vivo. Nu, ankaux nun tute senutila gxi ne estas.En mia kazo gxi utilis por trovi edzinon, por legi librojn de fremdaj landoj neniam renkonteblajn en la normala nacilingva lego-oferto, por diskuti pri lingvaj temoj kun eksterlandaj kolegoj, ktp. Kaj cxiu el vi povas aldoni siajn ekzemplojn. Cxiu el vi scias, ke Esperanto estas utila. Tamen la kritikantoj aludas al io alia. Gxenerale ili volas diri, ke Esperanto eble estas utila por persona pliklerigxo sed, ke gxi certe ne estas utila por praktikaj viv-bezonoj. Efektive multo restas por fari en cxi tiu kampo. Certe legado de beletro estas utiligado. Kontaktado pere de la Jarlibro de UEA kaj gastado cxe fremdaj familioj pere de la Pasporta Servo de TEJO estas utiligado. Intersxangxo de internaciaj spertoj pere de la fakaj asocioj estas utiligado. Feriado en Esperantujo estas utiligado. Tamen, mankas ankoraux multo por ke Esperanto igxu vere utila lingvo. Ekonomiaj agadoj, ekzemple, estas ankoraux en sia komenca stadio. Kiam la komerco de cxinaj bicikloj tra la mondo okazos grandparte en Esperanto, tiam ni estos en signife pli bona pozicio. Mi ne povas ne memorigi vin pri la ideoj de nia malagasa samideano Henriel Fidilalao, kiu antauxvidas tutan programon de kunlaborado inter la Nordo kaj la Sudo de la mondo pere de Esperanto por doni al multaj junaj esperantistoj en Afriko konkretan sxancon por plibonigi sian vivon per simplaj tehnxikaj rimedoj. Eble ni devas provi meti tiujn ideojn en la praktikon. Cxi rilate lasu min mencii la esencan rolon de la asocioj, fakaj aux gxeneralaj, de cxiuj specoj. Ilia devizo "per Esperanto" estas la plej bona garantio por igi Esperanton vera lingvo. Ni apogu ilin cxiumaniere. Mi petas vin konsideri, ke la tempo de la "asocia patriotismo" estas definitive for. Ni ne bezonas konkurenci inter ni. Nia plej granda deziro devas esti, ke SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda, havu cent mil membrojn. Kaj la samo validas por IKUE, la katolika asocio, aux por la faka asocio de biciklistoj. Se ili prosperos, ni cxiuj estos prosperaj. Kaj nur kiam la per-esperantistoj atingos siajn celojn, tiam ankaux la por- esperantistoj estos atingintaj sian celon igi Esperanton vera lingvo. Konkludo -------- Mi estas tre timigata pro la grandeco de la tasko, kiu atendas nin cxiujn. Persone mi ricevis amason da gratuloj kaj samtempe da memorigoj pri aferoj, kiuj espereble sxangxigxos. Mi ne scias, cxu la nova estraro sukcesos respondi al viaj pravaj postuloj. Mi ne bezonas sciencajn esplorojn por scii tion, kion vi deziras. Mi tiom multe parolis kun vi dum cxi tiu kongreso kaj tra la jaroj, ke mi konas tion, kion vi volas. Esence vi volas: - ke Esperanto restu Esperanto; - ke ni disvastigu gxin, ke niaj asocioj helpu per siaj rimedoj kaj fortoj la disvastigantojn;ke ni afable kaj lauxeble malmultekoste servu la esperantistan komunumon. La unua demando, "ke Esperanto restu Esperanto" kaj, ke la 16 reguloj eventuale igxu 15 sed ne 160, ne apartenas al cxi tiu parolado, sed gxi estas klara. La dua demando, "ke ni disvastigu gxin", tute apartenas al cxi tiu parolado kaj al la labor-plano, pri kiu mi gxis nun parolis. Vi povas esti certaj, ke gxi ricevos atenton. Cetere, se Zamenhof ne estus havinta similan personan labor-planon en la jaro 1887-a, ni ne estus cxi tie hodiaux. Memoru nur pri la fama "doto de Klara", kiu estis komplete foruzita por informado kaj instruado (la unua lernolibreto sendita al miloj da homoj). Mi estus tre kontenta, se hodiaux multaj el ni kapablus almenaux parte sekvi la ekzemplon de Klara kaj Ludoviko tiurilate. Ankaux la tria demando estas en si mem evidenta. La tria prioritato de la labor-plano rilatas al gxi. Tamen gxi povos realigxi pli efike, se la komunumo kreskos ankaux kvante, kaj tial la servo-petoj kaj la servo- ofertoj trovus pli favorajn kondicxojn ol nun. Vi eble volas ankoraux kvaran aferon. Tiun aferon volas cxefe la homoj, kiuj ne estas cxi tie, kiuj neniel iam ajn povos esti cxi tie. Vi volas, ke ni venku la ekonomiajn, sociajn, politikajn barojn, kiu tenas grandajn partojn de nia komunumo ekster kontakto kun la cetera komunumo. Realigi tion, evidente, estas io ankoraux pli malfacila ol la punktoj, pri kiuj ni parolis antauxe. Sed ankaux tiudirekte jam ekzistas se ne ideoj almenaux deziroj. Viaj petoj estas al mi klaraj sed same klaraj estas la "obstinaj baroj" en la vojo de la realigado. Nur per via helpo ni povos sukcesi. Renato Corsetti *************************************************************************** Adiauxado de Osmo Buller ======================== Osmo Buller laboris 11 jarojn en la Centra Oficejo. Komence 5 jarojn kiel direktoro, poste kiel gxenerala direktoro. Plejparte estas lia merito, ke post longa-longa periodo pasintjare la unuan fojon la spezokonto estis kun nula bilanco (ecx antaux la pasintjara granda donaco). Lige al anonco de sia demisio, en sia parolo Osmo Buller emfazis, ke ili ne volas piki en la dorson de la asocio, ecx inverse, ili faros cxion por glata transdonado de funkcioj al la novaj posteuloj. Li instigis la komitaton pli fiere esti esperantisto, kaj esti pli fiera pri UEA mem. Citajxo el lia parolo: "Cxiu membro estas fiera pri UEA, sed tro multaj estas timemaj diri tion. Ni ne timu diri ankaux publike, ke UEA estas la cxefa reprezentanto de la E-movado kaj komunumo. Pri la nomado cetere oni povas longe teorie diskuti, sed praktikan signifon gxi ne havas. UEA estas la cxefa reprezentanto, havas la cxefan respondecon kaj tiun respondecon gxi cxiam prenos kaj devas preni serioze. Por ni cxiuj E-o estas serioza afero, kaj ni laboras por seriozaj celoj, ne por kontentigi proprajn personajn kaj ecx megalomaniajn celojn, kiujn lastatempe iuj ecx ornamas per pompaj mezepokaj terminoj, kiujn ordinaraj normalaj esperantistoj ne uzas kaj por ili estas tute fremdaj." (laux rapidaj notoj de L. Szilvasi faritaj dum la komitatkunsido) *************************************************************************** Ago-Tago en Brazilio ==================== Ago-Tago estas la tago, kiam E-institucioj kaj la esperantistoj mem, individue aux grupe, agas kun la celo informi pri Esperanto en siaj soci- medioj. Tradicie la Ago-Tago okazas la unuan sabaton de oktobro, cxi jare je la 6-an de oktobro. Brazila Esperanto-Ligo okazigos prelegojn en universitatoj, en religiaj institucioj, en sociaj kaj sportaj kluboj, en sindikatoj, kvartalaj asocioj ktp.; intervjuojn al gazetaro, tv- kaj radi-stacioj; distribuadon de faldfolioj. Brazila Esperanto-Ligo Departemento pri Komunikado belkomunikado@forigu.esperanto.org.br *************************************************************************** Letero el la Centra Oficejo de UEA ================================== En la retlisto [afrika-komisiono] aperis persona letero de Kayn Rheen laboranto en la CO de UEA, adresita al la membroj-aktivuloj de afrika E- movado. La ricevita bildo pri la CO certe estas interesa ankaux por neafrikanoj. - La red." Estimata amiko, Koran dankon pro via letero kiu alportis al mi iom da mankanta suno. Espereble, cxiuj fartas bonege malgraux la timigaj informoj kiujn vi liveris al mi. Mi jxus finis mian labortagon. Mi, kiel kutime, estas laca. Tamen mia lacigxo ne estu baro, por priskribi al vi mian kutiman vivon cxi tie. Cxar jam delonge vi demandadas pri mia portempa adopta lando, pri miaj kunuloj, ktp. Mi miras tamen: via troa scivolemo pri multaj aferoj miaj, cxi tieaj amikoj, oficejo, kolegoj ktp estas ne-komprenebla. Sed tute ne gravas. Nu, kion diri al vi? Mi sxatus skribeti al vi pri kelkaj oficistoj kun kiuj mi kunlaboras. Ne estas dece, sed mi fidas vian diskretecon! Mi konfesu ke dum mia dejxorado cxi tie en la CO de UEA, la bunteco kaj la personeco de la malmulto da personoj, kun kiuj mi kunlaboras, estas unu el multaj aferoj, kiuj mirigas min. Tiel simplaj, foje komplikaj, ofte klacxemaj, cxiukaze laboremaj kaj bonkoraj homoj! Estas jam la 7-a horo vespere. La cxefo de la laborejo ankoraux ne foriris. Tiel estas cxiutage. Li pli longe restas en la oficejo. Ecx dimancxe, li kaj la iama estro pretas labori. Ne demandu min, cxu tiun cxi emon oni kaptas estante direktoro. Mi ne scias. Ne nur ili estas tiel en la oficejo. Mi scias nur, ke ambaux estas vere laboremaj. Kiam ni bezonas lin, ne necesas atendi longe antaux ol eniri lian ejon. Lauxnecese, ni anoncigxas kaj eniras preskaux tuj. Kiam ekzemple li bezonas fotokopii ion, trafoliumi arkivon, disdonadi alvenintajn leterojn, ktp., li atendadas neniun subulon sed tuj levigxas kaj ekagadas! Tiu rigoreco de la cxefo en la laborado montrigxas ankaux cxe liaj decidoj. Kiam mi priskribas realecojn al vi, vi opinias ke mi fantazias tiujn rakontojn. Ne diradu tion. Kredu kion mi diras al vi. Ne temas pri kompilado de porinfana legolibro! Estas vere, ke ankaux mi cerbumadas foje pri kelkaj aferoj, kiuj estas ne- ordinaraj al mi cxi tie. Mi rimarkis ekzemple ke la dua nuna estro estas same talenta en sia fako kiel en riparado. Parto el sia labortempo estas tute dedicita al tio en la CO. Kiam ni paneigas komputilon aux iun ajn masxinon en la laborejo, ni ekpregxadas, ke li estu kaj en la domo kaj libera. Li teknike kompetentas pri multaj aferoj, savanta tiel monon por nia laborejo. Kiam iu ajn ne scias kiel elturnigxi pri iu ajn teknika afero, tiu petas lian helpon. Ni ne bezonas senutile atendadi lin. Li tuj pretas helpi solvi la problemon. Laux populara koncepto, kiu surmetas okulvitrojn, tiu havas malfortan vidkapablon. Tamen, tiu aglo-okula kaj scivolema homo estas unu el la esceptoj kiuj malofte prezentigxas. Ne eblasal tajperaroj eskapi de li. Li tiel farigxis unu el la neeviteblaj provlegantoj kaj kontrolantoj de la publikigotaj eltajpajxoj, cxu libraj cxu revuaj. Li ne estas vere dika. Sed tio ne malhelpas lin fizike aktivadi en la domo, portante ecx foje pezajn pakajxojn. Iam iu cxina amiko diris dum kafo-pauxzo: cxi tiu oficejo estas stranga por mi: la direktoroj venas piede al la oficejo, ne havas veturilon, plenumas tute rutinajn devojn ktp. Tute plensignifa aserto kiu tamen montras kiel vivas la CO-anoj. Certe Nederlando estas loko kie abundas biciklantoj. Sed ankaux estas multaj, kiuj havas sian auxton malgraux la imposto relative alta kiun sxutas la registaro sur auxtomobilistojn pro la polucio de la naturo per gasoj de siaj veturiloj. Tamen malgraux la relative alta vivnivelo en Nederlando, ne cxiuj en Nederlando povas/volas alfronti tiujn impostojn. Kredu min aux ne, sed mia cxefo kiu vivas en Amsterdamo ankaux iras bicikle. Mi bone imagas vian surprizon. Sed ne kriu ke temas pri trompado. Vi certe miras cxar ege malmulte da homoj dauxre biciklas en nia urbo sed jes ja en kamparoj. Ne diru ke mi vivas en iu euxropa kamparo. Tute ne! Mi dauxre vivas en Roterdamo. Estas malfacile bicikli en nia afrika hejmurbo ne nur pro la sabloj surstrate, sed ankaux pro la densa trafiko, pro la acxaj sxoforoj, pro la varmega suno kiu rapidege sxvitigas homojn kiam ne pluvas kaj pro la koto kiam pluvas. Cxi tie, neniam preskaux estas suno; stratoj ne estas sablumaj sed pavumitaj speciale por biciklantoj, veraj regxoj surstrate. Kara amiko, Mi komprenis la vortojn de la cxina amiko. Ili tute ne mirigis min. Ankaux en nia lando, vi scias ke estas necese, ke direktoroj de sxtataj aux internaciaj organizoj havu sian auxton. Ecx se foje pro gxia oldeco, la veturilo estas nenio pli ol movigxanta cxerko. Piediranta direktoro de internacia organizo! Jen skandaleca, ne-imagebla afero cxu ne? Sed tamen, tute normala koncepto en Nederlando precipe por CO-anoj. Jen do kial mi diradas al vi, ke estas cxi tie tute alia bildo pri direktoreco. Gxi malsimilas kion ni kutime imagas en Afriko, kion ni spektas cxe la televidilo. Bone, suficxas nun cxar morgaux matene mi devas frue vekigxi. Venontfoje mi dauxrigos cxi tiun leteron. Cxion bonan al vi. Korajn salutojn al la familio kaj al la amikoj! Gxis baldaux! Kayn Rheen *************************************************************************** Esperanto kiel solvo ==================== Okazis elsendo "Kun rekoneblaj kartoj" en la franc-germana televidkanalo Arte. Oni parolis pri la lingvoproblemo de Euxropa Unio okaze de la jaro de lingvoj. Okazis diskuto pri la solvo de lingvoproblemo kaj finfine restis du solvoj la angla kaj Esperanto. Fine de la diskuto oni menciis ankaux la kulturan superregadon per la angla kaj la perdon de identeco de aliaj nacioj. La unusola kontrauxargumento estis kontraux Esperanto, ke gxi ne estas parolata kiel oficiala lingvo en iu ajn lando. Do finfine Esperanto restis la unusola solvo. *************************************************************************** Esperanto - la lingvo ===================== Aperis kromeldono de la germana gazeto, Esperanto Aktuell kun la titolo Esperanto - die Sprache (Esperanto - la lingvo). La kromnumero estas tute en la germana kaj pritraktas Esperanton laux diversaj temoj. En gxi estas artikoloj: Esperanto kaj Euxropa Unio; Esperanto - internacia kulturo; Germana-Esperanto vortaro de la eldonejo Langenscheidt (la plej fama lernolibroeldonejo en Germanio). Oni skribas ankoraux pri germania historio de Esperanto, pri fakaj asocioj (ekzemple AIS), pri interreto, arangxoj, tradukitaj literaturajxoj. Estas ankoraux menciitaj la plej gravaj enlandaj kaj eksterlandaj adresoj. *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// ILEI-Konferenco =============== La 35-a konferenco de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj okazis en Lovran, Kroatio inter 28. 07. - 04. 08. 2001. La komitato elektis novan estraron por trijara dejxorperiodo: - Mauxro La Torre, prezidanto; - Stefan MacGill, vic-prezidanto; - Boomee Kim Lindblom, kasisto; - Sabine Trenner, help-sekretario; - Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj kaj por flegi kontakton kun FIPLV; - Radojica Petrovic, estrarano pri instruscienca esplorado, universitata agado, TEJO kaj instruista trejnado. Projekto Interkulturo post celebri cxe UK du jaran enkondukan periodon intencas dauxrigi per helpo de dungota helpanto kun komputikaj kapabloj kaj per pli efika lerneja kontakto de la nova help-sekretario. 2 novaj sekcioj estas akceptitaj: Benino kaj Kroata Esperanto Ligo Universitata agado estas kunordigota kaj promociota. Jennifer Bishop Rete: esperanto@forigu.education.monash.edu.au *************************************************************************** RADIO ///// Konkurso de Cxina Radio ======================= La 3-an de decembro de la kuranta jaro Cxina Radio Internacia celebras 60-an datervenon de sia fondigxo. Celebre al gxi, la radio okazigas konkurson pri koncernaj scioj, precipe pri gxiaj pasinto kaj nuno, inter la 14-a de majo kaj la 30-a de septembro. La Esperanta Sekcio sekvas la rutinon. Tamen, oni atendas ne nur viajn respondojn, sed ankaux koncernajn artikolojn, cxar tri kvaronoj el la redakcio emeritigxos cxi jare aux venontjare. La respondindaj demandoj estas: 1. Kiam fondigxis Cxina Radio Internacia (antauxe Radio Pekino)? 2. Kiam komencigxis la Esperanta Disauxdigo de CxRI? 3. En kiom da lingvoj CxRI elsendas programerojn? 4. Kia estas la ret-adreso de CxRI? 5. En kiom da landoj kaj regionoj trovigxas auxskultantoj de CxRI? 6. Kiuj du el niaj auxskultantoj venis al Cxinio kiel specialaj premiitoj? Oni facile donos respondojn, se oni auxskultos koncernajn raportojn, elsendotajn en ;a programero Leterkesto. Sed bonvolu noti, preferatas la artikolo aux rakonto, disauxdigota de la redakcio en la sama programero. Esperanto-Sekcio de Cxina Radio Internacia 16A Shijingshan Str. CN-100040 Beijing, Cxinio Rete: espradio@forigu.cri.com.cn *************************************************************************** LIBROJ ////// Libro pri Grabowski =================== Eldonejo HEJME (Pollando) eldonis novan libron de Zofia Banet-Fornalowa, konata E-historiisto, kun la titolo "Antoni Grabowski - eminenta Esperanto- aganto". Antoni Grabowski apartenas al la unuaj talentuloj, kiuj fundamentis Esperanto-kulturon kaj estas konata kiel "Patro de Esperanto- poezio". La libron oni povas mendi kontraux 12 EUR cxe la eldonisto: Kazimierz Leja Pk. 59, PL 41-250 Czeladz, Polio Rete: kleja@forigu.post.pl *************************************************************************** MALLONGE //////// La 12-a kongreso de Valencia Esperanto-Asocio okazis en Alicante inter 12-13. 05. * * * La venontjara kongreso de Internaica Federacio de Esperanto-Fervojistoj, IFEF okazos en Plovdiv, Bulgario inter 01-07. 06 2002. * * * Okazas laborbrigado cxe Esperanto-Garden en Svedio en julio kaj auxgusto. La arangxon partoprenas ne-esperantistoj el euxropaj landoj kaj el Auxstralio kaj Meksikio. Celo de la laborbrigado estas laborante ekesperantigi la partoprenantojn. * * * Estas dissendita ekde antaux ne longe regula informilo por italiaj euxrodeputitoj pri lingvaj kaj komunikaj problemoj. La informilon kunordigas presagentejo "Disvastigo" en Italio. * * * Okazis Brazila Alternativa Kongreso de Esperanto, BAKE inter 15-20. 07. en Brasilia, Brazilio. Oni volis montri per tiu kongreso, ke Esperanto ne nepre estas kunligita kun religio. La arangxo vekis la intereson de pluraj jxurnaloj. * * * Okazas unumonata lingvokurso en Ichon, Suda Koreio kun partopreno de gravaj enlandaj personoj. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La eldonejo "Sezonoj" kaj la revuo "La Ondo de Esperanto" prizorgita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korjxenkov, forlasis Jekaterinburgon. Ilia nova adreso: ab. ja. 1248, Kaliningrad, RU-236039 Rusio. retadreso: sezonoj@forigu.yandex.ru. * * * Ada Csiszar, organizanto de heredajxo de Kalman Kalocsay havas novan retadreson: kal-csi@forigu.drotposta.hu. * * * Mariana Evlogieva, redaktoro de la revuo "AmUzE" informas, ke sxia retadreso ne plu validas. La nova retadreso estas: interpres@forigu.interpres.org. * * * La gxisnuna retadreso de Pauxlo Hopkins, sekretario de Kanada Esperanto- Asocio ne plu funkcias. Anstatauxe uzu la alternativan: kanadano@forigu.hotmail.com. * * * Verda Domo de A atendas vin por ferii. Pliaj informoj cxe: Angxelina Taremi, P.O. Box 9342, AZ-85252-9342 Scotsdale, Usono, rete: angelina_t@forigu.email.msn.com. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 27 j. viro, kuracisto traumatologa-ortopedisto, prezidanto de Ivanova Medicina Esperanta Asocio, IMEA. Sercxas novajn medicin-amikojn, medicin- informojn. Adreso: Pavel A. Volkov, Pr.Stroitelej 30b-49 u., RU-153038 Ivanovo, Rusio, rete: imea@forigu.mail.ru. * * * 28 j. industria elektristo. Interesoj: arto-intersxangxoj kaj vojagxado. Adreso: D. Timothee Eboe Lawson, Maison Kanle Bavon, Glidji - Aviation, BP: 10, Aneho, Togo, rete: lawson_timothee@forigu.hotmail.com. * * * 15 j. frauxlino, komencantino. Interesoj: sporto, teniso, korbopilko, legado, muziko, vojagxado. Adreso: Emeline CastoldiI, 6, rue R. Erhwein, FR-88-150 Thaon-Les-Vosges, Francio, rete: lulucast@forigu.aol.com. * * * 20 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: vojagxado, literaturo, speciale rusa literaturo, lingvoj. Adreso: Ramiro Padilla M., Iturbide 843, Postal Code 44600, Guadalajara, Meksikio, rete: rah_mihro@forigu.excite.com. * * * 24 j. viro. Adreso: Aleksandr Hajmikov, kv. Drujxba, d. 4 kv. 94, UA-91040 Lushans'k-40, Ukrainio. * * * 12, 14 j. knabino. Interesoj: klasika muziko, opero, bestoj. Adreso: Irina kaj Tatjana Lunina, pr. Metallurgov 34-13, RU-660005 Krasnojarsk, Siberio, Rusio. * * * 9 j. knabino, en la familio parolas Esperante. Interesoj: muziko, danco, hundo, desegnado, vojagxo. Adreso: Martyna Ambrozaite, Vilniaus 17a-45, LT-5420 Kursenai, Litovio. Rete: amartyna@forigu.takas.lt. * * * 24 j. togolanda frauxlo, studento pri juro. Interesoj: literaturo, vojagxado, kaj amikeco. Adreso: Sylvain Efu, BP: 80692, Lome, Togo. Rete: sylvainefu@forigu.voila.fr. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiuj organizajxoj kunfandis la 28-an de aprilo 1947 la organizon UEA? A. Tutmonda Esperanto Junulara Organizo kaj Internacia Esperanto-Ligo B. Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperanto Junulara Organizo C. Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo 2. Kion signifas la mallongigo IJS? A. Internacia Jura Seminario B. Internacia Junulara Semajno C. InteresaJ Stagxoj 3. Kio estas Panglottia? A. lando de praa Hindio B. Dio de parolo en la antikva tempo C. Lingvoskizo de Comenio Limdato por alsendo: la 15-a de oktobro 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kiu, kiam kompilis la unuan planlingvon? C. Hildegardis, 1098-1179 2. Kiom da membroj havas Akademio de Esperanto? B. 45 3. En kiu lando estis fondita politika Esperanto-Partio? B. Britio * * * Aktuala pinto de la poentolisto: - Patek, Leopold, Auxstrio, atingis 50; - Sklaska, Hana, Polio, atingis 50; - Sklaska, Malgorzata, Polio, 48; - Molnar Maria, Hungario, 46; - Ferruol, Jacques, Francio, 46; - Szilagyine Katalin, Hungario, 44; - Vojacek, Josef, Cxehio, 38; - Fedor Istvanne, Hungario, 36; - Nilsson, Ivar, Svedio, 30. * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Ministroj kontraux la unulingvismo ================================== Germanio kaj Francio plendas cxe EU La ministroj pri eksteraj rilatoj de Germanio kaj Francio plendis pere de skribita letero al Euxropa Unio pro la la antauxjugxo de cxi organizo, kiu favoras la anglan lingvon. Joschka Fischer kaj Hubert Vedrine menciis, ke la komercaj rilatoj ene de Euxropa Unio estas pli kaj pli ofte en la angla lingvo. Ili asertis ke ankaux la germana kaj franca lingvoj estas labor-lingvoj de EU kaj deziras vidi dokumentojn tradukitajn al cxi tiuj lingvoj. Fischer kaj Vendrine kulpigas la administrantojn de Euxropa Unio pro malgrandigo de la uzo de aliaj lingvoj por sxpari monon por la tradukado kaj pro la altaj kostoj de la papero. tradukis: Johano Rete: johano@forigu.uol.com.br *************************************************************************** Kiel oni igxas jxurnalisto? =========================== Rabisto kaptis vojagxanton. Li direktis al la homo pafilon kaj kriis: La monon aux la vivon! Kara amiko - respondis la vojagxanto, - laux via postulo, la mono povas savi mian vivon, kaj la vivo - mian monon. Vi diras, ke vi volas la unuan aux la duan, sed ne ambaux. Se mi bone komprenis vin, estu tiel afabla kaj prenu mian vivon. Vi ne komprenis - diris la rabisto. Vi ne povus savi vian monon, se vi oferus vian vivon. Se tiel, tamen prenu gxin - respondis la vojagxanto. Se mia vivo ne povas savi mian monon, gxi neniom valoras. La rabisto estis tiel kontenta pri la sagxo kaj la spriteco de la vojagxanto, ke ili igxis kunlaborantoj kaj tiuj du talentoj, kompletigantaj unu la alian, ekeldonis kune jxurnalon. el AmUzE n-ro 1 *************************************************************************** Cxu vi sciis, ke... ==================== La globkrajono en sia nuna formo igxis 55-jara? Je la 10a de junio 1944 Laszlo Biro, hungara jxurnalisto tiam laboranta en Argentinio, ricevis por gxi patentan atestilon. En Euxropo oni uzis anasplumojn gxis la mezo de la 19-a jarcento. Poste ilin anstatauxigis skribiloj kun metala plumo. Fakte, metalajn plumojn oni trovis en la ruinoj de la antikva Pompejo, sed ilia amasa uzado komencigxis en la komenco de la 20-a jarcento. Laszlo Biro konstruis skribilon el metala globeto kaj ujo por rapide sekigxanta inko super gxi. Kiam la globeto ruligxas, gxi egaltavole kovrigxas per inko kaj poste lasas gxin sur la papero. *************************************************************************** Pensu logike! ============= Paroj kaj preferoj Dum E-kongreso tri amikinoj - Maria, Anna kaj Elza, konatigxas kun tri amikoj: Petro, Stefano kaj Johano. Al Petro placxas la eksterajxo de Maria, sed li preferas la karakteron de Elza. Anna verkas versajxojn kaj ofte sercxas la helpon de la lingve sperta Stefano, sed dum la tuta tempo sxi kasxe rigardas Johanon. Dum la tago Johano vizitas kongresajn programerojn kun Elza, sed vespere li dancas kun Maria. Maria sxatas la muzikon de "Persone", Elza interesigxas pri cxina kuirmaniero, Anna kolektas E-proverbojn, Johano estas pasia filatelisto, Petro estas prezidanto de tri E-kluboj, kaj Stefano partoprenas cxiujn grandajn interretajn diskutforumojn en Esperanto. Kiaj paroj formigxos gxis la fino de la kongreso? * * * Respondo: Se vi jam forgesis, ke en am-aferoj oni ne devas sercxi logikon, via naskigxjaro certe komencigxas per 18..! el AmUzE n-ro 1 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 214, 1 / septembro-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************