Eventoj n-ro 213, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Nova Esperanto-monumento - Zagrebo havas "Futuron" Faka aplikado dum la UK: - Terminologia kunveno dum UK - Fervojista kunveno - Fakaj asocioj - Matematikistoj - Rotaria kunveno - LIBE-kunveno - IKUE/KELI fekkunsido - Pri Makedonio esperante - Radioamatoroj - Auxskultantoj kaj redaktoroj - IKEF-kunveno - SIKA-kunveno - AIS-kunveno - Medicinista kunveno - IKEL-kunveno - Naturkuracista kunsido - Ekonomiaj temoj pri Kroatio - TADEM-kunveno - Yumeiho - Vegetarana kunveno Kontakto sercxata: - Konstruu domon per Esperanto! - Varoj sercxataj! Interreto: - Retletero de Kastelo Gresillon - Muzika retvendejo - Mallonge (5) Arangxoj: - Somera Esperanto-lernejo - Auxtunaj tagoj - Japana kongreso - Kompleta monata kalendaro Movado dum la UK: - Nova prezidanto de UEA - Novaj honoraj membroj de UEA - Monero dedicxita al Esperanto - Pri landa agado - Esperantologia konferenco - Afrika agado - Balkana kunveno - Diservo - Rondo Familia - Vasta interesigxo - Geja kunveno - Vigligo per posxtkartoj - Kunveno de Euxropa Esperanto-Unio - Indigxenaj Dialogoj - E-posxtmarkoj - Salutmesagxoj al la Universala Kongreso - Virina agado - Handikapuloj Organizaj demandoj: - Sencxesa informado helpas - Informi jxurnalistojn! - Kie estas la gxemelurboj? Instruado, ILEI: - ILEI-kunveno - Tago de lernejo - tago de projektoj Kulturo: - Kulturaj mozaikoj de UK Rubrikoj: - Ni mencias (2), anoncetoj (5), korespondi deziras (5) "Eventa ludkvizo" Interese: - Esperanto Noblat jr. - Pruvilo por paco - Regxino Beatrico - La zagreba matodo *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Nova Esperanto-monumento ======================== Zagrebo havas "Futuron" Ekde le cxi jara Universala Kongreso Zagrebo havas pli da Esperanto- objekto. Nome gxi estas skulptajxo "Futuro" de Jesper Nergaard. Gxis cxi jaro estis en Zagrebo nur Zamenhof-strato, kiu estis "la rezulto" de la UK en 1953. La ideo havi ion postrestajxon de la UK naskigxis en la kapoj de la LKK. Oni elektis skulptajxon, kiel memorajxon de la arangxo. Estis preskaux memkomprenebla la ideo kontakti kun Jesper Nerengaard, kiu verkis ankaux la skulptajxon "Espero", kiu estis starigita en Graz, Auxstrio okaze de la centjarigxo de Esperanto en 1987. La laboron de la kontaktado kaj organizado prenis Spomenka Sxtimec kaj Birthe Lapenna, kiuj sukcese solvis cxiujn problemojn. Estas interese, ke en 1987 Ivo Lapenna multe proponis al la skulptisto fari ankaux alian skulptajxon "Futuro" por la venonta jarcento. Finfine la dana skulptisto donacis pli ol 700 horon al Esperanto kaj pretigis skulptajxon "Futuro", kiu estis starigita en la urbo, Zagrebo, lige al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto. La skulptajxo estas preparita el la fama italia marmoro el Carrara. La kostojn de la materialo kaj de la trasporto kunfinancis Ministerio pri Kulturo de Kroatio, Oficejo pri Kulturo Zagrebo, Ekonomia Fakultato de Zagrebo, anonimaj donacintoj el Japanio kaj Kroatio. Sur la monto trovigxas teksto: "Esperanto - por monda komunikado en paco kaj libereco 2001". La skulptajxo estis starigita en la parko antaux Ekonomika Fakultato de la Zagreba Universitato laux la decido de la urbo. Hazarde en la fakultato komencigxis la oficiala instruado de Esperanto en la dudekaj jaroj. La inauxguro okazis la 22-an de julio. Dum la ceremonio salutis la gastojn kaj la monumenton Milan Bandicx, urbestro de Zagreb, Reinhard Selten, nobelpremiito kaj L. C. Zaleski-Zamenhof. laux S. Sxtimec *************************************************************************** FAKA APLIKADO DUM LA UK /////////////////////// Terminologia kunveno ==================== Okazis gxojige vigla terminologia kunveno dum la UK. Oni pridiskutis plurajn terminologiajn demandojn kaj la starigon de terminologiaj medioj. El la diskutoj rezultas, ke: - necesas okazigi terminologiajn kunvenojn dum cxiuj UK-j; - oni dauxrigu reaktivigon de Terminologia Esperanto-Centro, TEC kun laborpretaj kaj komptetentaj homoj; - necesas trovi kunordiganton de cxiuspecaj terminologiaj diskutoj; - oni bezonas trejajn seminariojn pri terminologia laboro kaj kunlaboro. *************************************************************************** Fervojista kunveno ================== El 14 landoj 50 membroj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF kunvenis dum UK. Okazis prezentado de raporto de la pasinta IFEF-kongreso en Tabor, Cxehio kaj de la kroata fervojsistemo. Oni vizitis ankaux lokan vagonriparejon. *************************************************************************** Fakaj asocioj ============= Dum la kunveno de fakaj asocioj estis pritraktitaj gxeneralaj prob-lemoj. Evidentigxis, ke la plej gravaj aferoj estas la terminaroj, uzado de interreto, kontaktoj kun aliaj fakaj asocioj. *************************************************************************** Matematikistoj ============== En la fakkunveno de Internacia Asocio de Esperantistoj Matematikistoj, IAEM dum la UK estis elektita nova prezidanto, Ulrich Wilke. *************************************************************************** Rotaria kunveno =============== La kunveno de Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE dum la UK estis organizita tuj antaux la kunveno de la Zagreba Rotaria Klubo. Eluzante tion la partoprenantoj de la Esperanto-kunveno partoprenis ankaux la kunvenon de kroatoj kaj eluzis la eblon informi pri Esperanto kaj pri la ebloj uzante la internacian lingvon. *************************************************************************** LIBE-kunveno ============ Dum la kunveno de Ligo Internacia de Blinduloj-Esperantistoj, LIBE estis pritraktitaj aktualaj problemoj de blinduloj kaj de LIBE. *************************************************************************** IKUE/KELI fakkunsido ==================== Okazis la fakkunsido de KELI/IKUE. En vera senco de la vorto gxi estis komuna kunsido. Mallonge oni prezentis jxus finitan 15-an Ekumenan Esperanto-kongreson kaj 5-an Junularan Esperanto-Tendaron. estintoj estis informoj pri la venontjaraj okazajxoj, t.e. KELI-kongreso en Hungario kaj IKUE en Cxehio. Certa parto de la kunsido estis dedicxita al la prezento de ADORU. La cxeestintojn oni ankaux atentigis pri jxus aperita libro de Ulrich Matthias. cxeestis kvindeko da kongresanoj. laux Nun *************************************************************************** Pri Makedonio Esperante ======================= Aperis kompaktdisko pri Makedonio. Gxi enhavas versojn kaj erojn de muzikoj. La diskon eldonis societo "Estonto". Pliaj informoj cxe: Esperanto-Societo "Estonto" p.f. 197. MK-7500 Prilep, Makedonio *************************************************************************** Radioamatoroj ============= En la kunveno de Internacia Ligo Esperantista de Radio-Amatoroj, ILERA oni priparolis la rezulton de la konkurso, farita de ILERA, kiun partoprenis 160 personoj. Dum la kongreso estis starigita amatora radistacio. Oni parolis kaj informis pri Esperanto kaj la kongreso 210 personojn el 30 landojn. *************************************************************************** Auxskultantoj kaj redaktoroj ============================ Kiel kutime ankaux cxi jare okazis renkonto de radioauxskultantoj kaj radioredaktoroj dum la Universala Kongreso. Por multaj estis cxi tiu renkonto la unuan fojon, kiam oni ecx eksciis pri la ekzisto de Esperantlingvaj radioelsendoj. *************************************************************************** IKEF-kunveno ============ En la jarcxefkunveno de Internacia Komerca Esperanto-Fako, IKEF oni raportis pri la sukcesoj kaj malsukcesoj de la pasinta jaro. Okazis elektado de la estraro, la nunaj estraranoj estas: Roland Rotsaert, Francois Xavier Gilbert, Zoltan Konyves, prof. Atsuo Ooba. Oni proponis plirapidigon de verkado de terminaroj kaj starigon de elektronika, perinterreta datumbazo de IKEF-membroj kun mencio de okupoj. *************************************************************************** SIKA-kunveno ============ Dum la kunveno de Senmonaj Intersxangxoj Kreditaj Alternativoj, SIKA, kiu estis fondita jxus antaux la UK en Montpelier, Francio, 1998 oni esploris la plivigligeblojn de la asocio. *************************************************************************** AIS-kunveno =========== Dum la kunveno de Akademio Internacia de Sciencoj, AIS San Marino oni epsloris la eblojn starigi internacian kibernetikan katedron. Estis prezentitaj raportoj de diversaj klerigejoj de AIS kaj okazis diskutoj pri la estonto. *************************************************************************** Medicinista kunveno =================== Dum la kunveno de Universala Medicinista Esperanto-Ligo, UMEA oni memoris pri la 100 jara naskigxdatreveno de Hideo Shinoda, iama prezidanto de UMEA. Estis aljugxita la Premio Shinoda al Budapesxta Medicinista Esperanto- Fakgrupo. Oni anoncis la aperon de memorlibro pri Shinoda kaj la aperon de 760 pagxa angla-Esperanta medicina terminaro verkita de prof. S. Yamazoe. *************************************************************************** IKEL-kunveno ============ Okazis kunveno de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL. Dum la kunsido estis elektita sepa estrarano, Jean-Claude Thumerelle. Oni vigle diskutis pri la pozicio, forto de IKEL en diverslandaj etnaj konfliktoj. Oni ankaux pridiskutis la antauxvideblan konflikton inter ne-esperantistaj organizoj kaj IKEL. *************************************************************************** Naturkuracista kunsido ====================== Dum la kunveno de Internacia Naturkuracista Asocio, INA oni prelegis pri diversaj naturkuracaj metodoj. Okazis prelego pri Yumeiho, pri sanigo per spiritaj fortoj kaj pri sanigo per finna sauxno. *************************************************************************** Ekonomiaj temoj pri Kroatio =========================== Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF okazigis forumon kun la titolo "Ekonomiaj temoj pri Kroatio" en la auxspicio de Kroata Ekonomia Cxambro. Membroj de IKEF estis akceptitaj en la Kroata Ekonomia Cxambro. Oni prelegis kaj diskutis pri du temoj: "Ekonomia situacio en Kroatio" kaj "Kroatio kaj transiraj landoj". *************************************************************************** TADEM-kunveno ============= Kunvenis anoj kaj simpatiantoj de Tutmonda Asocio de Esperantistoj Nefumantoj, TADEM. Oni klopodis pro la dauxra fumado en la kongresejo malgraux la malpermeso, tamen la cxefa temo de la kunsido estis helpi la nepagipovajn landojn per sendado de la gazeto "Puraj pulmoj". *************************************************************************** Yumeiho ======= Dum la kunveno de Yumeiho-istoj oni povas pliklerigxi pri la kuracmetodo. Estis teoria kaj praktika prezentado de la metodo ankaux por cxiuj. Yumeiho estas senkuracila kuracmetodo inventita de Masayuki Saionji, Japanio. *************************************************************************** Vegetarana kunveno ================== Okazis kunveno de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, TAVE. Estis auxskulteblaj diversaj prelegetoj pri vegetarana vivmaniero, teorie kaj praktike. La plej grava administra rezulto de la kunsido estis, ke la asocio legxe registris la jam de 1954 uzatan nomon, TAVE. *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Kunstruu domon per Esperanto! ============================= Novfondita etfirmao "Esperanto-dom" okupigxanta pri konstruado de domoj en sia agado pretas kaj volas uzi ankaux Esperanton. Kontakto cxe: Esperanto-dom pk. 76, PL-32-650 Kety, Polio *************************************************************************** Varoj sercxataj! ================ Por krei kelkajn dekojn da laborlokojn en kudrejo firmao sercxas por acxeti uzitajn ilojn: - Universalaj kudro masxinoj: Juki DDL-555; Juki DDL-415; Brother DB2-B705; Singer 591 - proksimume 15 ekzemploj. - Kudromasxinoj kun du kudrijloj: Juki LH-1152-4; Durkopp 380-13305 - du ekzemploj. - Kudromasxino (overloko) kun kvin fadenoj: Brother DB2-0791; Rimoldi 13582 - du ekzemploj. Stasys Kruzinauskas Tel. +370-99-04065 *************************************************************************** INTERRETO ///////// Retletero de Kastelo Gresillon ============================== Kastelo Gresillon en Francio ekfunkciigis novajx-leteron por anonci informojn. Oni povas peti senpagan ricevadon de: Henri Boyet Rete: kastelo.gresillon@forigu.free.fr *************************************************************************** Muzika retvendejo ================= Eldonajxoj de Vinilkosmo acxeteblas nun enrete cxe: http://www.vinilkosmo.com. La nova retpagxaro de Vinilkosmo estas trilingva: Esperanta, franca kaj angla. Gxi ebligas malkovri fragmentojn de la diskoj de la katalogo de Vinilkosmo kaj mendi ilin rete. Jam proksimume 40 titoloj disponeblas. Iom post iom aldonigxos tekstoj kaj klarigoj, kaj oni ankaux sxatus aldoni aliajn lingvojn (hispana, germana kaj portugala) por malkovrigi E-muzikon ankaux al neesperantistoj. Floreal Martorell Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Post pli ol du jaroj post la cxeso de la elsendoj de la interreta radistacio, 'Radio Verda', gxi nun revenas! La renovigita Radio Verda nun trovigxas cxe www.esperanto.ca/radioverda. * * * Apud la jam de longe ekzistanta instrua retlisto "rus-esper-instru" estis kreita nova "esperanto-kurso" cxe yahoogroups.com. * * * Aperis - danke al Marija Belosxevicx - la kroata versio por la programo "La vortaro". Gxi estas elsxutebla de: http://welcome.to/vortaro * * * La unua triono de la libro "Esperanto - eine Chance fur Europa" estas legebla cxe: http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/chance.htm. * * * La revuo "El Popola Cxinio" dauxre estas produktata por reta eldono. Gxi estas legebla cxe: http://www.espero.com.cn aux www.chinareport.com.cn. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Somera Esperanto-lernejo ======================== Somera Esperanto-lernejo okazos inter 10-20. 08. en Recxicxi, Bosnio kaj Hercegovino. Dum la arangxo okazos trinivelaj Esperanto-kursoj. La arangxo okazos en cxemara hotelo, do krom la lernado okazos ankaux ricxa distra programo. Pliaj informoj kaj aligxoj cxe: Esperanto-Ligo de Respubliko Srpska Rete: elrs@forigu.blic.net *************************************************************************** Auxtunaj Tagoj ============== Ankaux cxi jare okazas la kutima auxtuna kultura Esperanto-arangxo, Auxtunaj tagoj. Partoprenantoj povas auxskulti diversajn prelegojn kaj vigle diskuti pri la temo "Lingvoj kaj (mis)komprenoj". Okazos ankaux diversaj vesperaj kaj ludaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Helsinka Esperanto-Klubo Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnio *************************************************************************** Japana kongreso =============== La 88-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Takarazuka, Hyoogo, Japanio inter 12-14. 10. 2001. La cxi jara kongreso estos iom pli ol la kutimaj, cxar cxi tie estos festita la 50 jarigxo de kunorganizanto, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, KLEG. Oni povos gxui veran japanecan Esperanto-etoson. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: KLEG-nai Sone-higasi 1-11-46-204, JP-561-0802 Takazuka, Japanio Rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 05-09.09. Internacia biciklista renkontigxo (IBIRE) en Doksy. Inf: Petro Chrdle, KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-(0)2-9912201, fakso: +420-(0)2-9912126, rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * 06-09.09. Mikologia Semajnfino, Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 06-27.09. Flugvojagxo al Sud-Orineta Azio (Polio-Tajlando-Laoso-Kambogxo- Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 07-09.09. 52-a Kongreso de BEA en Velingrad. Inf: Bulgara Esperantista Asocio, p.k. 66. BG-1000 Sofia, Bulgario. Tel: +359-2-804154. Rete: intrpres@forigu.usa.net * * * 07-13.09. Zamenhof: Vivo kaj verkoj en Bouresse. Inf: Kvinpetalo E-Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 08-15.09. Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas", Observatorio de Mont Chiran, Blieux, suda Francio. Inf: Astronomia Esperanto-Klubo, p/a Alex Mikishev, str. Amazia Ha-Melech 20/1, IL-77484 Ashdod, Israelo. Tel. +972-51-682718. Rete: mikisal@forigu.inverness.co.il * * * 10-16.09. Post-BEA-Kongresa mara feriado en Sarafovo-Kiten-Sozopol-Nesebar. Inf: Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 12-14.09. Festivalo de lingvoj, Budapest. Inf: Vojagxoficejo Esperantotur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-268-0331. Rete: esperantohea@forigu.matavnet.hu * * * 13-16.09. Esperanta Simpozio okaze de Centjaro de Sopot. Inf: P. Stanislaw Platek, str. de Pastro Maran Gorecki 17, PL-80-544 Gdansk, Polio. Tel: +48-58-3432144 * * * 13-17.09. BARO en Bad Munder proksime al Hannover. Inf: Conny Tennstaedt, Gerokstrasse 5, DE-47053 Duisburg, Germanio. Rete: conny.tennstaedt @forigu.epost.de Telefono: +49-203-665297 * * * 14-16.09. 20-a Nord-okcidenta regiona Esperanto-konferenco, NOREK. Inf: Wally Du Temple/NOREK, 765 Braemar Ave., North Saanich, B.C., Kanado V8L 5G5, Rete: dutemple@forigu.mail.islandnet.com * * * 21-23.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-403 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel: +420-47-5532417 * * * 21-23.09. 17-a Kongreso de Polaj Esperantistoj-Fervojistoj en Malbork. Inf: s-ro Mieczyslaw Pietrzikowski, ul. 3 Maja 25/31, PL-80-802 Gdansk, Polio.21-30.09. 27-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kaj 24-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino kaj 20-a Pola Studadsesio de AIS, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej- Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 22-23.09. Skota Studrondo, Dunblane. Inf: Esperanto-Asocio de Skotlando, 47 Airbles Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Skotlando, Britio. Rete: secretary@forigu.ScottishEsperanto.Gothere.uk.com * * * 23-28.09. InterlingvistikaJ Studoj cxe la Universitato Adam Mickiewicz, Poznan. Inf: Ilona Koutny, str. Poniatowskiego 3, PL-62-020 Swaredz, Polio. Tel: +48-61-8172873. Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl * * * 26.09. Euxropa tago de lingvoj * * * 26-28.09. Kongreso de REFA en delto de Danubo. Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Bartan 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel: +40-92-830123 * * * 27-30.09. 12-a MontKabana Renkontigxo (MKR) en Platak (apud Rijeka), Inf: Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: Vanja.Radovanovic@forigu.etk.ericsson.se aux bombarde@forigu.math.hr * * * 27-30.09. Artaj Konfrontoj en Esperanto "ARKONES-2001", Poznan. Inf: Tadeusz Chrobak, str. Pilsudskiego 11/32, PL-62-028 Poznan-Kozieglowy, Polio. Tel: +48-61-8127805. Rete: tchobak@forigu.friko3.onet.pl * * * 28-30.09. Auxtunaj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando "Lingvoj kaj (mis)komprenoj" en Helsinki. Inf: EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi aux riitta@forigu.arctinar.com * * * 28-30.09. Sepa Studadsesio en Herzberg/Harz. Inf: Esperanto-Gessellschaft- Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544 * * * 28-30.09. 14-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf: s-ro Miroslav Smycka, Kojeticka 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel. +420-(0)47-5532417 * * * 28-30.09. Auxtuna turisma semajnfino cxe Jxilina. Inf: Esperanto Klub, P. O. Box B-152, SK-012 41 , SK-012 41 Zilina, Slovakio. * * * 29.09. 5-a Festivalo de videofilmoj en Esperanto en Maribor. Sendu kopiojn al Esperanto-societo, Besednjakova 1, SI-2000 Maribor, Slovenio * * * 29.09-06.10. 9-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo kun ILEI-ekzamenoj en Lloret de Mar, Katalunio. Inf: Santiago Tome Grau, Ap. 423. ES-08200 Sabadell, Hispanio. Tel: +34-9-37275021, fakso: +34-9-37836511. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com * * * 30.09-24.10. Flugvojagxo al Sud-Orineta Azio (Polio-Tajlando-Filipinoj- Hongkongo/Makao-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl *************************************************************************** MOVADO DUM LA UK //////////////// Nova prezidanto de UEA ====================== La "parlamento" de Universala Esperanto-Asocio, UEA, la Komitato kunsidis dum tuta tago dum UK. Oni pritraktis raportojn de la estraranoj pri la laboro en 2000 kaj plenumis diversajn administrajn taskojn. La komitatanoj elektis ankaux 12 pliajn komitatanojn, temas pri komitatanoj C, kiujn komitatanoj A kaj B rajtas elekti el iufake kompetentaj membroj de UEA. La cxefa tasko tamen estis la elekto de la estraro. La nova estraro: - Prezidanto: d-ro Renato Corsetti, Italio; - Vicprezidantoj: prof. Lee Chong-Yeong, Koreio; prof. Humphrey Tonkin, Usono; - Gxenerala sekretario: S-ro Ivo Osibov, Kroatio; - Pluaj membroj: s-ino Ans Bakker, Nederlando; s-ro Gbeglo Koffi, Togolando; s-ro Andrej Grigorjevskij, Rusio; s-ino Michela Lipari, Italio. *************************************************************************** Novaj honoraj membroj de UEA ============================ Estis elektitaj novaj honoraj membroj de UEA, ili estas: - Muztar Abbasi, Pakistano; - Aref Azari, Irano; - Lucija Borcxicx, Kroatio; - Deo Amh Kha, Vjetnamio; - Christopher Fettes, Irlando; - Lina Gabrielli, Italio; - Claude Gacond, Svisio; - Mila van der Horst-Kolinska, Nederlando; - Ebbe Vilborg, Svedio. *************************************************************************** Monero dedicxita al Esperanto ============================= En Kroatio estas eldonita 25 kunaa monbileto, kiu estas plene uzebla kaj estas dedicxita al la unua kongreso de kroataj esperantistoj. Kunao (kuna) estas la oficiala valuto de Kroatio. La monerojn oni povis acxeti dum la tuta kongreso en la kongresa posxtoficejo. laux la Kongresa libro *************************************************************************** Pri landa agado =============== Okazis pluraj kunsidoj dum la UK pri landa agado. Ilin gvidis Michela Lipari, la nova estraranino pri landa agado kaj Renato Corsetti, la antauxulo. Dum la kunsidoj evidentigxis, ke diversaj landaj asocioj suferas pro preskaux la samaj problemoj. Oni povis ricevi multajn interesajn kaj praktikajn ideojn, solvojn auxskultante la spertojn de diversaj agantoj el diversaj landoj. *************************************************************************** Esperantologia konferenco ========================= Okazis esperantologia konferenco, kies temo estis: Morto, drivo, defendo, disvastigxo: Esperanto antaux la sorto kaj strategio de sensxtataj lingvoj". La prelegoj kaj diskutoj rezultis, ke: - la grandaj kal dramaj sxangxoj en la lingvouzo, ke malaperas lingvoj, tusxas ankaux Esperanton; - oni lernu el la klopodoj de minortiataj lingvoj; - necesas pliintensigi la modernan priskribon kaj esploradon de Esperanto; - neceasas fiksi prioritatojn, kadrojn, rimedojn kaj metodojn de adekvata lingvopolitiko de la Esperanto-komunumo al internaj kaj eksteraj rilatoj. *************************************************************************** Afrika Agado ============ Okazis du kunvenoj, kies temo estis Afriko. Oni pridiskutis la rezultojn kaj la klopodojn de la gxisnuna agado kaj sercxis eblajn kunlaborantojn. Multaj kunlaboroj naskigxis dum la du kunsidoj. *************************************************************************** Balkana kunveno =============== Okazis kunveno de esperantistoj de la Balkana Insulo. Dum la arangxo oni informis pri la spertoj kaj problemoj de la kunlaborado, oni pritraktis la agadprogramon de Balkana Komisiono. Okazis ankaux planado de pluaj projektoj kaj trejnado de instruistoj. Prizorgantoj eluzis la eblon informi pri la projekto Interkulturo kaj instigi la uzon de gxi. Oni diskutis ankaux pri la kunlaborado en la kadro de Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF). *************************************************************************** Diservo ======= Estis arangxita ekumena diservo okaze de la Universala Kongreso en Zagrebo, Kroatio la 22-an de julio. Davor Grgat *************************************************************************** Rondo Familia ============= Okazis kunveno de Rondo Familia, RF kie estis pridiskutita la unikeco de Internaciaj Infanaj Kongresetoj. Oni pridiskutis la problemon de malapero de junuloj el la movado kaj konkludis, ke oni devas kunlabori kun TEJO por rekapti la perditajn junulojn. *************************************************************************** Vasta interesigxo ================= La cxi jaran Universalan Kongreson cxirkauxis granda atendo de la gazetaro. Jam de kelkaj monatoj antaux la arangxo aperadis rubriko pri Esperanto kaj pluraj artikoloj pri la kongreso k.s. en la plej legata kroatia taggazeto "Vecxernji List". Aperis artikoloj ankaux en aliaj tutlandaj kaj lokaj gazetoj, oni donis ankaux plurajn televid- kaj radiointervjuojn. *************************************************************************** Geja kunveno ============ Kiel kutime enkaux cxi jare la gxenerala kunveno de la Ligo de Samseksemaj Geesperantistoj, LSG okazis dum la UK. Oni reelektis la estraron kaj pritraktis financajn aferojn. Inter aliaj estis decidite, ke la membrogazeto "Forumo" pli kaj pli transiros al la interreto. *************************************************************************** Vigligo per posxtkartoj ======================= La afrika budo dum la UK disdonacis posxtkartojn kaj adreso-slipetojn por ke partoprenantoj de la kongreso sendu posxtkartojn al afrikaj esperantistoj. Oni eltrovis la ideon por vigligi estontajn esperantistojn. Ni esperu sukceson! *************************************************************************** Kunveno de Euxropa Esperanto-Unio ================================= Okazis kunveno de Europa Esperanto-Unio, kiun cxirkauxis neatendite granda interesigxo dum UK. Estis prezentita la verko de Laszlo Gados "Brilu cxiuj lingvoj samrajte" al la publiko. Poste okazis spertointersxangxo pri Euxropa Jaro de Lingvoj. Oni raportis pri la projekto "Euroscola" kaj "Echange" - la projekto por uzo de Esperanto inter gxemelurboj. Oni denove diskutis pri la starigo de EEU-oficejo en Bruselo. *************************************************************************** Indigxenaj Dialogoj =================== Dum la kunveno de interesitoj de Indigxenaj Dialogoj estis prezentitaj la atingoj de la projekto. Oni informis ankaux pri la maniero de insturado de konoj al indigxenoj. *************************************************************************** E-posxtmarkoj ============= La kroatia posxto eldonis novan posxtmarkon okaze de la Universala Kongreso. Gxi estas ornamita per Esperanto-skribajxo kaj bildo. Oni povis gxin acxeti dum la kongreso en la surloka posxtoficejo. *************************************************************************** Salutmesagxoj al la Universala Kongreso ======================================= Diversaj instancoj kaj urboj salutis la 86-an Universalan Kongreson kaj la urbon Zagreb okaze de la kongreso. El ili nepre menciindas la salutletero de la kroatia prezidento, gxenerala sekretario de Unuigxintaj Nacioj, d-ro Ivan Cxomakov, urbestro de Plovdiv, Bulgario, Viktorija Potocxnik urbestrino de Ljubljana, Slovenio kaj L. C. Zaleski-Zamenhof. Okaze de la inauxguro de la nova Esperanto-monumento salutis la kongreson Unesko, Michael Haupl, urbestro de Vieno, Auxstrio, Yorikane Masumoto, urbestro de Kyoto, Japanio, Milan Bandicx, urbestro de Zagrebo kaj Reinhard Selten, Nobel-premiito. *************************************************************************** Virina agado ============ Kiel ekde Montpeliero (1998) ankaux cxi jare okazis forumo de Virina Agado. Oni informis, ke Virina Agado dum la venontjara UK en Brazilio okazos aliforme kun partopreno de neesperantistaj virinoj. *************************************************************************** Handikapuloj ============ Okazis sinprezento de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj dum UK. Oni parolis pri la 15 jaragxa asocio kaj pri la venontjara, kvara kongreso. *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Sencxesa informado helpas ========================= En Eventoj n-ro 193 mi legas la sekvontan de S-ro Roland Rotsaert: "...mi sentis unu gravan mankon, tradician dum UK-oj, sed en la jaro 2000 tute ne plu akcepteblan: ni estis kvazaux komplete izolitaj de la ekstera mondo." Kontrauxan sperton mi legas en la hungarlanda informilo (Hungaraj Pagxoj), nome, ke la loka gazetaro kaj radiostacioj volonte publikigas Esperanto- rilatajn aktualajxojn, informojn, intervjuojn. Sxajnas logike demandi: se la lokaj jxurnalistoj interesigxas pri la loka movado, cxu la sxtataj televidkanaloj, radiostacioj, jxurnaloj ne farus tion okaze de granda internacia evento, kiel UK? Certe ili farus tion, sed oni devus doni al ili la informon. Tiu informado ecx ne bezonas tro grandan organizadon, nek kostojn. Ni vidu kion ni devus fari: 1. UEA devus doni sian nomon al la projekto, por ke la informantoj de la publiko ne sentu sin memstaraj "partizanoj" sed oficialaj komisiitoj de la Asocio kaj de la LKK de UK. 2. Unu membro de LKK devus fari la organizadon: antaux monatoj de la komenco de la arangxo, li / sxi petu la landajn E-organizajxojn, ke - ili trovu volontulon, kiu partoprenos UK-n kaj pretas esti novajx-servanto. Ili organizu grupeton de ne-partoprenontoj, kiuj ricevos kaj publikigos la informojn hejme. La membro de la LKK kolektu la nomojn de la volontuloj kaj la ret-adresojn de la grupetoj. 3. Antaux la UK, la hejma grupeto kompilu liston de la celitaj televid- kaj radiostacioj, jxurnaloj, kun ret- kaj posxtaj adresoj, kaj sendu al ili antauxan, eksplikan leteron pri la sekvonta arangxo tiel serioze, kiel eblas. (Alta protektanto, temo de UK kaj ties historio ktp.) 4. Dum UK, la volontuloj cxiutage faru kunvenon, kaj resumu la okazajxojn de la tago. Aux Esperante, aux nacilingve cxiu volontulo sendu la novajxojn al la hejma grupo retposxte. (En la plej granda E-evento ne povas esti problemo havi komputilon kun retaliro...) 5. La grupo plusendu la tradukitajn mesagxojn cxiutage al la adresoj de la antauxe farita listo. Kelkaj rimarkoj: 1. La laborantoj cxe la televido, radio, jxurnalo vidu, ke temas pri bone, oficiale organizita informado. 2. Oni devas sendi aldonitajn informojn: Kie trovigxas oficialaj - kaj fresxaj(!) - ne nur E-lingvaj retpagxoj pri la arangxo? Kie oni povas trovi la reprezentantojn de la nacia / loka E-asocio por demandi, fari intervjuon? Kiun kaj kion demandi pri lingvaj problemoj cxe la grandaj Euxropaj organizoj? 3. Cxiu volontulo kaj grupano agu serioze kaj lerte. Ni devas forigi la haoson de la projekto. Fine imagu, ke dum UK, la plej granda Esperanto arangxo de la jaro, en multaj landoj cxiu tutlanda televidkanalo, radiostacio, jxurnalo ricevas cxiutagajninformojn pri E-o! Ili ne silentos... Se vi havas praktikan ideon pri cxi temo, ne hezitu skribi! Ni havas multe da tempon gxis la Zagreba UK por sin prepari... Devai Gergely Rete: deva@forigu.valerie.inf.elte.hu *************************************************************************** Informi jxurnalistojn! ====================== Iuj plendis (-as) pro la fakto, ke UEA dissendas informojn nur al 40 jxurnalistoj; estas tre malmulte, jes, sed, se en cxiuj landoj estus aktivuloj kiuj pretus transsendi la informojn al pluraj jxurnalistoj, tiam la cifero estus multe pli grava. Tiaj informoj trafu per la enhavo kaj ili estu etaj, sed kun referencoj (retadresoj, k.s.); tre ofte komentoj superfluas, se la informo gravas per si mem. Preferinde ni klopodu diskonigi utilajn aplikadojn de Eperanto por plej diversaj celoj. Krome, se ni havus 3 interesajn sciigojn, estus preferinde (eble) diskonigi ilin laux 3 retajxoj, kun kelkaj tagoj inter ili. Komentoj cxe: Germain Pirlot Rete: gepir.apro@forigu.pandora.be *************************************************************************** Kie estas la gxemelurboj? ========================= Estus interese esplori kaj analizi statistikojn pri la nuna stato de la gxemelitaj urboj en Euxropo kaj ekster gxi. Tio liverus al ni pripensigan materialon pri la elekto de partnereco inter diverslandaj urboj. Cxu la granda plimulto el la gxemelitaj urboj ekster anglalingvaj landoj elektis gxemeligon kun urbo de anglalingva lando, dum estas forgesataj urboj de - ekzemple - Finnlando, Hungario, Ukrainio kaj multaj aliaj landoj? Sendube ekzistas paralelo inter tiu situacio kaj la malekvilibro de la politiko de instruado de lingvoj. Cxu tia estas la kultura diverseco de tiuj kiuj asertas ke Esperanto ne havas kulturan bazon kaj similaj? Estas E-uzantoj kiuj aktivas ankaux en la movado de gxemelitaj urboj. Cxu ili ne povus ricevi statistikojn kaj diskonigi ilin? Ni havas la argumenton, ke ni estas potenciale gxemelitaj kun cxiuj urboj de cxiuj - aux preskaux - landoj de la mondo! Koncerne la eblecojn neniu povas superi nin! Lauxeksperimente, kiun mi faris sen bruo kaj reklamo, dum kelkaj tagoj respondis 36 personoj el 22 landoj. Konsiderante ke interreto estas ankoraux tre malmulte uzata kaj kvazaux forestas ankoraux en multaj landoj - precipe en Afriko - nun tre malmulte da esperantistoj ricevas la novajxojn el la budapesxta informcentro (retposxta novajxservo "ret-info" - ndlr), kaj ke tempo mankas al multaj el ili, tio estas pripensinda. Henri Masson esperantohm@forigu.hol.fr *************************************************************************** Anonctarifoj en Eventoj ======================= Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 1 EUR (por ekssoclandanoj rabato 50 %). Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al la E-movado, estas duobla! Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian tujan aperon. Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje. Ni povas aldoni al la gazeto aligxilon de via arangxo por tre favora tarifo. Por detaloj kontaktu nin. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// ILEI-kunveno ============ Okazis kunvendo de anoj de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, ILEI. Dum la kunveno estis prezentita novaj rezultoj de la projekto "Interkulturo". *************************************************************************** Tago de lernejo - tago de projektoj =================================== Dum la kutima "Tago de lernejo" estis prezentitaj la aktualaj instruprojektoj - Interkulturo, Euxroskola, Infanoj cxirkaux la mondo, Ludeuxrejo, Indigxenaj Dialogoj, Lingvaj Festivaloj, "edukado.net". Oni povis ekhavi novajn kunlaboreblojn kun aliaj personoj kaj organizoj. Okazis ankaux instruistaj trejnadoj kaj ekzamenoj. Oni arangxis ankoraux instrusciencan esploradon. Oni eluzis la eblojn plifortigi la kunlaboron inter ILEI, UEA kaj AIS. *************************************************************************** KULTURO /////// Kulturaj mozaikoj de UK ======================= Dum UK okazis teatrajxo en Esperanto de la grupo "Ponto" kaj Vida Jerman kun la titolo "La plej longa tago en la vivo de Maria Teresia" en la Kroata Nacia Teatro. Krome Vida Jerman prezentis siajn artajn kapablojn ankaux dum solena malfermo. * * * Okazis koncerto de Andrej Korobejxnikov, ano de Akademio Internacia de Sciencoj, AIS kaj gajninto de la 12-a Internacia Piankonkurso, Rusio dum la Universala Kongreso. * * * Okazis prezento de la teatrajxo "Nerezistebla cxarmo de cxiutageco" de Vanja Radovanovicx en la kadro de la junulara programo. La teatrajxon prezentis Drama Grupo de Studenta Esperanto Klubo de Zagreb. * * * Dum la UK estis prezentita la filmo "Mirinda Kroatio" de la Kroata Turisma Asocio. La filmon tradukis Davor Klobucxar kaj estis lauxtlegita de Spomenka Sxtimec. * * * Okazis diversaj, interesaj kursoj pri japanstila pakado "Huroshiki", florpentrado "Tomago" kaj prelegoj pri la monda pregxtago kaj mensomapoj. * * * Oni povis renkontigxi dum la auxtoraj duonhoroj kun Gilbert Ledon, Lee Chong-Yeong, Amri Wandel, Lena Karpunina, Humphrey Tonkin, Trevor Steele, Georgo Handzlik, Daniel Moirand, Jadwiga Gibczynska, Carlo Minnaja, Nikolao Gudskov, Abdurahman Junusov, Alicja Krejcxi-Lewanderska, Gerard Cool. * * * Okazis koncerto de "Esperanto-Desperado" en eksterkongreseja kafejo "Melin". * * * Estis prezentita 10 minuta Esperanto-videofilmo "Sovagxa vivo de sudaj kanejoj" pri la birdoj de Dnestro-delto. Regxisoro estas Stanislav Tibatin. La kreadon de la filmo helpis Ukraina Birdo-Protekta Asocio, Junulara Esperanto-Klubo Verdajxo kaj Yokohama Esperanto-Rondo. * * * Okazis prezento de la teatrajxo "Malfermilo" de Viktor Lanoir, tradukita de: Terezija Kapista. La teatrajxon prezentis "Teatro Joakim Vulic" el Serbio. *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// Kompendio de la plej gravaj parazitoj cxe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj: U. Zillmann kaj F. Mutschmann. Faka kromkajero de Scienca Revuo. * * * Omagxe al Kalman Kalocsay - el Abaujszanto gxis la Esperanto-Parnaso, 3-a volumo: Ada Csiszar. Eld: Ada Csiszar, 1023 Budapest, Zsigmond ter 1/b. Biografio, poemoj, fontoj, pgx. 153. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Mi petas reehi personojn interesigxantajn pri komputilaj parolaj sinteziloj. Cxu estas parola sintezilo, uzanta Esperanton? Bv sendi respondojn al la retadreso: shevchuk@forigu.au.ru * * * Prof. LEE Chong-Yeong havas novan adreson, gxi estas: Shinsegae Town Apt. 5-1001, Soodung-Dong, TAEGU, Koreio, 706-031; Rete: lee@forigu.esperanto.net. * * * La retposxta adreso de la Esperanto-grupo Nuernbergo sxangxigxis. Bonvolu sendi vian mesagxon al la sekva adreso: info@forigu.esperanto-nuernberg.de. * * * Gerard van der Horst havas novan retadreson, gxi estas: vgvdhorst@forigu.cs.com. La malnova retadreso ekde nun tute ne funkcias. * * * Esperanto-Societo "FLAMO" en Torun, Polio kolektas materialojn pri agado de esperantistoj kaj pri efika agado por Esperanto. Adreso: Skrytka 16, PL-87-100 Torun-1, Polio. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 15 j. frauxlino. Interesoj: sporto, muziko, vojagxado. Adreso: Virginie Houillon, 6, rue R. Erhwein, FR-88-150 Thaon-les-Vosges, Francio, rete: virkajeme@forigu.Yahoo.fr. * * * 52 j. frauxlo, kuracisto. Interesoj: historio, medicino, legado, ekologio, kaj la estonteco de la tero. Adreso: Jonathan Pace MD, P.O. Box 482, NH 03584 Lancaster, Usono, rete: jhpace@forigu.together.net. * * * 40 j. virino, vendistino. Interesoj: sporto, legado, kinejo, nagxado. Adreso: Eleonore Djondo, BP: 80049, Lome, Togo, rete: e_djondo@forigu.hotmail.com. * * * 16 j. knabo, komencanto. Interesoj: muziko, sporto, kinejo, legado. Adreso: Romeo Matthia, BP: 80049, Lome, Togo, rete: romeox4@forigu.hotmail.com. * * * 60 j. elektroteknikisto. Interesoj: historio, religio, politiko, alpinismo, vojagxoj, biciklaj vojagxoj, vivo en aliaj landoj. Adreso: Maggiorino Borio, Frazione San Sebastiano No. 48 Fossano (CN) Italio, rete: maggiorino.borio@forigu.systemservice.it. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiam estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA? A. 1905 B. 1908 C. 1936 2. En kiu lando estis organizita la fama arangxo "Internacia Junulara Semajno", IJS en 1994? A. Slovakio B. Rumanio C. Hungario 3. Kiam aperis la kasedo "Esperanto" de la popmuzika grupo Tutmonda Muziko? A. 1992 B. 1990 C. 1995 Limdato por alsendo: la 15-a de auxgusto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kiun poemon deklamis D-ro L. L. Zamenhof dum sia unua kongresa parolado? C. Pregxo sub la verda standardo 2. En kiu urbo estas Internacia Esperanto-Muzeo? A. Vieno, Auxstrio 3. Kion signifas la mallongigo TEL? C. Tutmonda Ekumena Ligo * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Esperanto Noblat Jr. ==================== Iam en la okdekaj jaroj mi konis homon, kiu nomigxis "Esperanto" (antauxnomo). Mi estis parkumanta mian auxtomobilon kaj mi perceptis ke iu taksio haltis proksime al mia veturilo. El gxi eliris sxoforo, kiu sin direktis al mi. Estis vintre kaj la loko estis iom malluma. Mi timis, sed la homo tuj trankviligis min, dirante, ke li ne volus rabi min. Kaj li tuj demandis min: "Cxu vi nomigxas Esperanto?" Kaj mi respondis: "Tute ne! Mi estas instruisto de Esperanto! Kial vi demandis tion de mi?" Kaj li respondis: "Cxar mi mem nomigxas Esperanto Noblat Jr., filo de Esperanto Noblat." Mi demandis: "Cxu vi estas esperantisto?" kaj la homo respondis: "Ne! (Fakte li estis simpla homo kaj tutcerte ne interesigxis pri lernado de lingvoj.) "Sed kial vi nomigxas Esperanto?" Kaj li aldonis: "Mia avo elektis tiun nomon por mia patro kaj li sxatis gxin kaj ankaux nomis min Esperanto. Mi decidis alproksimigxi al vi, cxar mi vidis sur la malantauxa glaco de via auxtomobilo tiu gluafisxon ESPERANTO a lingvo internacia kaj mi pensis, ke vi ankaux nomigxas Esperanto." Tia estis la tago, kiam mi ekkonis homon, kiu fakte nomigxas Esperanto. Aliosio Sarotrato el Brazila Esperantisto, decembro 2000 *************************************************************************** Pruvilo por paco ================ La budoj de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO kaj Kristana Esperanto-Ligo Internacia, KELI trovigxis unu apud la alia dum la UK. Oni registris neniun batalon inter la du "religioj", kulturoj. Jen pruvite, ke kulturoj, religioj povas vivi unu apud la alia en paco. *************************************************************************** Regxino Beatrico ================ La plej konata hungara regxo estis Matiaso la Justulo, li estas ofta rolanto ankaux de popolaj fabeloj. Post la morto de Matiaso lia edzino, Beatrico de Aragonio farigxis viktimo de intrigo. Apenaux pasis duonjaro post la enterigo de regxo Matiaso, kiam sxi farigxis edzino de la sekva regxo Vladislao la Dua. La regxo ricevis komnomon Dobjxe pro sia troa konsentemo, kio signifas en la pola bone. Almenaux la regxino pensis, ke sxi farigxos denove regxino. Ankoraux antaux la geedzigxo Vladislao esprimis, ki li neniam konsideras la geedzigxon valida. Li komplotis kun la cxefepiskopo fari teatrajxon. Ili faris geedzigxan spektaklon. Kompreneble la oficiala parto de la ceremonio fluis en la latina. Kvankam la regxino, estante filino de napola regxo, estis klera virino, sed la latinan sxi ne posedis. En la teksto ili intence faris eraron kaj poste pro tiu eraro la papo deklaris la geedzigxon nevalida. La takso de tiu ago estas suficxe ambigua. Beatrico hemjigis la ideon de humanismo en la lando. Sxi invitis poetojn, aktorojn kaj faris la regxan palacon centro de klereco. Sed pro sia potencavido sxi povis farigxis la viktimo de tiu komploto kaj donis la eblecon forigi sin. La restan parton de sia vivo revojagxinte al sia patrolando sxi pasigis en klostro. *************************************************************************** La zagreba metodo ================= Dum la Universala Kongreso oni eltrovis la "Zagreban metodon" de kuracado. Per gxi oni povis dumkongrese reguligi korpopezon kaj instigi sangocirkuladon. La metodo estas tute simpla, oni devis nur dekfoje tage tien kaj reen kuri inter la du kongresejoj. laux Zagreba Albumo n-ro 3 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 213, augusto-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************