Eventoj n-ro 212, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Impona memorlibro pri Ivo Lapenna Faka aplikado: - Art I Materia, Lda - Priprofesiaj prelegoj en TAKE-IKEF seminario Kontakto sercxata: - Artikolo pri Kristiania - Medicinistoj en Ivanovo Interreto: - Koncentrejo Dachau - Retpagxaro en Esperanto - Mallonge (7) Arangxoj: - Esperanto-feriado - Lingva Esperanto-Festivalo - Aroma Jalto-2002 - IES - Kompleta monata kalendaro Movado: - Azia Rondo Familia en Cxinio - Kie estas Zamenhof-portreto de Havlas? - TEJO-elektoj en Strasburgo - Jarlibro 2001 - La membronombro de UEA turnigxis en kreskon - Konkurso pri Esperanto en radio - 4 koloraj brosxuroj - Sukcesa jarduono cxe la libroservo de UEA - Esperanto-kovertoj - Esperanta pentrajxkonkurso - Esperanta sxakluda turniro - Nova TEJO-volontulo ekde IJK - UEA en lingvojara konferenco - TEJO-Tutmonde translokigxis - Rotario kaj Esperanto - Faktoroj de internacia konprenigxo Organizaj demandoj: - Cxu vojo irenda - Novaj varbmetodoj Reagoj: - Studo ne okazos Instruado, ILEI: - Interkulturo en EU - E-instruado en Rumanio Radio: - Horaro de ROI Libroj: - Influprincipoj kaj vendometodoj Rubrikoj: - Mallonge (12), anoncetoj (4), korespondi deziras (7) "Eventa ludkvizo" Interese: - Survoje al la "Bela nova mondo"... - Ree pri disleksio *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Impona memorlibro pri Ivo Lapenna ================================= Gxustatempe por oficiala lancxo en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo aperis impona memorlibro pri Ivo Lapenna, la arkitekto kaj konstruinto de la moderna UEA, kiu komencis sian monumentan agadon por Esperanto gxuste en la cxi jara kongresurbo. "Eseoj memore al Ivo Lapenna" aperis sub auxspicioj de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Gxi estis eldonita de Torben Kehlet, al kiu la sorto tamen ne permesis vidi gxian finan aperon. La 31-an de majo li subite forpasis dum li estis faranta, kune kun s-ino Birthe Lapenna, la lastajn prespretigajn tusxojn pri la libro. Memorpagxo komence de la libro omagxas al tiu elstara Esperanto-eldonisto. La 417-pagxa libro, redaktita de Carlo Minnaja, kunigas 47 kontribuajxojn de 29 verkintoj. La tekstoj konsistigas fascinan mozaikon de personaj rememoroj pri homo kaj amiko kaj de studoj pri la agado de Ivo Lapenna sur plej diversaj kampoj, apud kelkaj eseoj malpli rekte ligitaj al Lapenna. Krom plenkolora kovrila portreto de Lapenna, la allogon de la libro kreskigas abunda kolekto de fotoj el la privata kolekto de s-ino Lapenna. Akompanas la libron ankaux kompakta disko kun tri paroladoj de Ivo Lapenna. Tiel ankaux la juna generacio povas sperti la parolarton de la legenda oratoro. La Libroservo de UEA estas la cxefdistribuanto de la libro. Gxia vendoprezo estas 45 euxroj, kun triona rabato ekde samtempa acxeto de 3 ekzempleroj. UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Art i Materia, Lda ================== Art i Materia estas nova entrepereno, kiu dedicxas sin al konstruado de maketoj por arkitektoj, konstruistoj, dizajnistoj kaj por kiu ajn, kiu bezonas iuspecan, ian maketon. La sidejo de la entrepereno estas en Lisabon, Portugalio. Gxi funkcias jam de unu jaro. Nuntempe la firmao laboras enlande, la laborantoj estas esperantistoj, pro tio ili volas uzi la lingvon kaj eluzi la eblon kunlabori kun eksterlandaj firmaoj aux individuoj. Kelkajn elcentojn de la ricevita mono por kontraktoj, kiuj realigxis per Esperanto la entrepreno donacos al diversaj Esperanto-projektoj. Art i Materia Rua Guera junqueiro Lote 11r/c Bairro de Bela Vista, PT-2695 001 Bobadela Rete: artimateria@forigu.teleweb.pt *************************************************************************** Priprofesiaj prelegoj en TAKE-IKEF seminario ============================================ Plensukcese disvolvigxis la TAKE-IKEF-seminario kun uzo de Esperanto en priprofesiaj prelegoj okazinta en orienta Francio kadre de la tradiciaj stagxoj de Orientfranca Esperanto-Federacio, inter 20-22. 04. Dek prelegoj pri fakaj temoj estis prezentitaj de 9 kunlaborantoj de IKEF kaj TAKE el 5 landoj. Okazis ankaux distraj programeroj. Edmond Ludwig Rete: take.ladomo@forigu.wanadoo.fr *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Artikolo pri Kristiania ======================= Okaze de la 30-a datreveno de Kristiania, la gazeto Sennaciulo sercxas por sia rubrikopagxo "Taga Vivo" artikolojn por prezenti tiun eksperimenton en Danio. Ni volonte aperigos atestojn pri tiea vivado aux vizitado, same kiel opiniojn subtenemajn aux kritikemajn pri tiu Libera Komunumo. Tiu provo vivi alimaniere estu pensiga kaj instrua por precizigi nian emon konstrui "pli viveblan mondon". Oni sendu siajn verkojn (kaj eventualajn fotojn!!) al la fakredaktoro: Gerardo Rollin 88, rue Victor Hugo, FR-37 400 Amboise, Francio *************************************************************************** Medicinistoj en Ivanovo ======================= Pro granda kvanto da medicinistoj, kiuj lastatempe studis Esperanton en urbo Ivanovo, Rusio, cxi tie formigxis Ivanova Medicinista E-Asocio, IMEA. Cele al reala uzo de la lingvo en sia agado ili proponas nun projekton: Alilandaj medicinistoj-esperantistoj estas invitataj veni kaj praktiki en Ivanovo. La membroj de IMEA estas fakuloj de plej diversaj specialecoj, do ili prizorgos, ke la praktikantoj povu labori tie, kie ili interesigxas. La asocianoj prizorgos logxigon - gaste cxe la membroj kaj ajnan informan helpon. Kiom ni scias, tia praktikado for de propra hejmo estas ofte praktikata kaj tre utila por la profesia evoluo de medicinistoj. Bonvolu informi pri la projekto vialandajn medicinistojn, speciale medicinajn studentojn. Pliaj informoj cxe: d-ro Pavel Volkov pr-t Stroitelej, 30b-49, RU-153038, Ivanovo, Rusio Rete: imea@forigu.mail.ru *************************************************************************** INTERRETO ///////// Koncentrejo Dachau ================== Retpagxaro en Esperanto La oficialaj retpagxoj pri la memorejo de la nazia koncentrejo en la germana urbo Dachau estas nun haveblaj ankaux en la internacia lingvo. Plena traduko de la germanaj originaloj (pli ol estas havebla en la sola alia lingvo, la angla) trovigxas cxe: http://www.forst.tu- muenchen.de/rxefo/kzg-dachau/. Aux cxe la retpagxoj de la memorejo de Dachau cxe: http://www.kz-gedenkstaette-dachau.de/gedenkstaette/ tie "Links" kaj "Fremdsprachige Texte: Esperanto". Reinhard Fossmeier Rete: reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de *************************************************************************** Kvinlingva Esperanto-vortaro haveblas cxe: http://www.esperanto.be/vortaroj.html. * * * Estis aldonita kalkulilo al eLibrejo cxe: www.esperanto.nu/eLibrejo, kiu registras cxiujn elsxutojn de elektronikaj libroj en Esperanto kaj prezentas statistikon pri la plej popularaj el ili. * * * La revuo Esperanto Sxako de Esperanto Sxak-Ligo Internacia, ESxLI, haveblas en elektronika formato. Gxi peteblas de Arvo Reede: arvo.reede@forigu.edela.customs.ee. * * * Estas eldonita elektronika versio de la dua kajero de "Esperantologio / Esperanto Studies". Gxi elsxuteblas cxe: http://www.math.uu.se/kxiselman aux peteblas de: bambu@forigu.mailroom.com. * * * Amanda Higley el Usono pasigis 16 monatojn en la "malnova kontinento" (Euxropo) travagante gxin per Pasporta Servo. Sxia raporto pri tiu aventurplena vojagxo trovigxas cxe: http://home.wxs.nl/lxide/ps/ps_aventuro1999.htm. * * * Oni povas viziti la E-pagxojn de Virtuala Informejo de Avtandil Abuladze (Kartvelio/Georgio) cxe la sekva adreso: http://www.geocities.com/abuladze_2000/start.htm. * * * La paktantoj por t.n. "Esperanta Civito" malfermos sian retpagxaron lauxplane en septembro sub la nomo www.esperantio.net. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Esperanto-Feriado ================= La 35 Internacia Esperanto-Feriado, IEF okazas inter 01-10. 09. 2001 en Kudowa Zdroj, Polio. Oni povas dum la arangxo aktive ripozi en Esperanto- medio. Okazas ekskursoj, dancvesperoj, konkursoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Silezia Esperanto-Asocio ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio *************************************************************************** Lingva Esperanto-Festivalo ========================== Aroma Jalto-2002 Inter 01-09. 05. 2002 okazos tradicia E-arangxo en Krimeo, Aroma Jalta. En la programo estos kutimaj E-kursoj je diversa nivelo, ekskursoj, ludoj, konkursoj. Cxiujn vesperojn plidolcxigos famaj krimeaj vinoj kaj amuzaj, aktivaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Volodimir Hordijenko pk. 35, UA-01133, Kijiv-133, Ukrainio Rete: volodimir_h@forigu.hotmail.com *************************************************************************** IES === La 9-a Internacia Esperanto-Semajno, IES okazas inter 29. 09. - 06. 10. 2001 en Lioret de Mar (Girono) Katalunio, Hispanio. Oni povas gxui dum la semajno diversajn Esperanto-kursojn kaj prelegojn. Eblas partopreni interesajn diskutojn pri lingvaj aferoj kaj ekskursojn en la bela cxirkauxajxo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Santiago Torne Grau Apartado 423, ES-08200 Sabadell, Hispanio Rete: luis.serrano@forigu.mixmail.com *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 15-22.08. Somera Esperanto-Lernejo por cxiuj en Miercurea-Ciuc (Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio * * * 16.08-19.12. 4-monata kurso en Karlskoga Popola Altlernejo. Inf: Lars Forsman, Folkogskolan, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel: +46-586-64600, fakso: +46-586-64622. lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se * * * 18-24.08. 5-aj Pluezekaj Renkontigxoj en Plouezec, Bretonio. Inf: Roger Eon, 5 Kervilin Izelan, FR-22470 Plouezec, Francio. Tel/fakso: +33-(0)296227717. Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr * * * 18-24.08. Turisma Semajno (TUSE-2001), Slovakia Paradizo. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 20-26.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf: Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.de * * * 21-25.08. Preparado al Altaj Studoj kaj inicado al esperanto en Bouresse. Gvidas Janine Dumoulin kaj Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo Esperanto- Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 21-26.08. Jogo je mil metroj, cxe KCE en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 23-25.08. Seminario pri turismo, ekologio kaj scienco en Miercurea-Ciuc (Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio * * * 24.08. "Hoverlano-2001", Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, B. Hmelnickij str, 82/4-8, UA-76006 Ivano-Frankivsjk, Ukrainio * * * 24-28.08. Rondvojagxo cxirkaux Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 25-26.08. 33-a Korea Kongreso de Esperanto en Kyongsan cxe Taegu. Inf: Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588-43 Bongduk 1-dong, Taegu, KR-705-021, Koreio. Tel: +82-11-95777345, fakso: +82-53-4751887. Rete: taeguesperanto@forigu.hanmail.net * * * 25.08-01.09. 27-a Internacia Semajno de Esperanto kun kursoj plurnivelaj kaj seminario de Cseh-metodo en Sete. Inf: Esperanto, 5 rue Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Rete: nikolao.k@forigu.wanadoo.fr * * * 26.08-02.09. Seminario de Hilelista E-Rondo en Cxervar-Porat. Inf: Mato Spekuljak, Osxtarijska 8, HR-1000Zagreb, Koratio. Rete: hilelistarondo@forigu.yahoo.com * * * 30.08-06.09. Antaux-BEA Kongresa mara feriado en Kiten-Burgas-Sarafovo. Inf: Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 31.08-02.09. "Ni konu Tatrajn Montopintojn" en Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - MEL, P.O.Box B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Rete: juraj.godzur@forigu.urap.sk * * * 01-10.09. 35-a Internacia E-Feriado en Kudowa Zdroj. Inf: Silezia E-Asocio, ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio * * * 01-15.09. 6-a Internacia E-Feriado kun folkloro, montaro Pieniny. Inf: Pola Esperanto-Asocio, ul. sw. Kingi 6, PL-34450 Krosxcienko Polio. Tel: +48-4018-2623148 * * * 02-08.09. 8-a Internacia Turisma Semajno en Sliema. Inf: Malta Esperanto- Societo, P.O. Box 142, Valletta CMR 01, Malta. Tel. +356-486260, fakso: +356-523071 Rete: maltaesp@forigu.global.net.mt * * * 02-09.09. Seminario de Hilelista Esperanto-Rondo en Cxervar-Porat. Inf: Mato Spekuljak, Osxtarijska 8, HR-1000 Zagreb, Koratio. Rete: hilelistarondo@forigu.yahoo.com * * * 03-21.09. Baza Kurso laux Cseh-metodo en Bydgoszcz. Inf: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, M. Sklodowskiej Curie 10, PL-85 094 Bydgoszcz, Polio * * * 05-09.09. Internacia biciklista renkontigxo (IBIRE) en Doksy. Inf: Petro Chrdle, KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-(0)2-9912201, fakso: +420-(0)2-9912126, rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * 06-09.09. Mikologia Semajnfino, Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 06-27.09. Flugvojagxo al Sud-Orineta Azio (Polio-Tajlando-Laoso-Kambogxo- Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 07-09.09. 52-a Kongreso de BEA en Velingrad. Inf: Bulgara Esperantista Asocio, p.k. 66. BG-1000 Sofia, Bulgario. Tel: +359-2-804154. Rete: intrpres@forigu.usa.net * * * 07-13.09. Zamenhof: Vivo kaj verkoj en Bouresse. Inf: Kvinpetalo E-Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 08-15.09. Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas", Observatorio de Mont Chiran, Blieux, suda Francio. Inf: Astronomia Esperanto-Klubo, p/a Alex Mikishev, str. Amazia Ha-Melech 20/1, IL-77484 Ashdod, Israelo. Tel. +972-51-682718. Rete: mikisal@forigu.inverness.co.il * * * 10-16.09. Post-BEA-Kongresa mara feriado en Sarafovo-Kiten-Sozopol-Nesebar. Inf: Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com * * * 12-14.09. Festivalo de lingvoj, Budapest. Inf: Vojagxoficejo Esperantotur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-268-0331. Rete: esperantohea@forigu.matavnet.hu *************************************************************************** MOVADO ////// Azia Rondo Familia en Cxinio ============================ Por ligi E-familiojn en Azio kaj helpi la familian uzon de Esperanto en Azio, oni ekas starigi Azian Rondon Familian, ARF. Nun oni ekregistras aziajn familiojn, kiuj volas instrui al siaj idoj Esperanton. Baldaux funkcios la enreta diskutejo por la familioj. Se eblos, oni ankaux redaktos elektronikan bultenon, kiu estos senpage sendota al petantoj. Pliaj informoj cxe: s-ro Zhang Xuesong Changtaiguan Dianguansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, inio Rete: deodaro@forigu.263.net *************************************************************************** Kie estas Zamenhof-portreto de Havlas? ====================================== En la cxeha urbo Podebrady logxis kaj kreis fama cxeha gliptikisto Ladislav Havlas (1907-1988). Per metodo de gliptiko - arto gravuri sur gemoj kaj kristaloj - li kreis portretojn de eminentaj personoj kiel ekzemple komponisto Antonin Dvorak, poeto S. K. Neumann, egiptologo Frantisxek Lexa k.a. En 1983 li faris por eksterlanda kliento ankaux gliptikajxon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, de kiu konservigxis nur foto. La Apud-Elba Muzeo en Podebrady klopodas kompletigi informojn pri la tutviva verkaro de Ladislav Havlas kaj bezonas scii, por kiu la portreto de Zamenhof estis farita, cxu gxi ankoraux ekzistas kaj kie gxi trovigxas. Tial la muzeo turnas sin al la esperantistaro kun peto pri iu ajn informo koncernanta la verkon. Informoj atenditaj cxe: Mgr-ino Marie Klara Prchalova Polabske muzeum CZ-290 55 Podebrady, Cxehio *************************************************************************** TEJO-elektoj en Strasburgo ========================== Dum la Internacia Junulara Kongreso, IJK en Strasburgo, Francio inter 29.07 - 05.08. la komitato de TEJO kunvenas kaj elektas la novan estraron por 2001 - 2003, kaj la novajn komitatanojn C. Vladka Chvatalova *************************************************************************** Jarlibro 2001 ============= Portreto de Gaston Waringhien malfermas la Jarlibron 2001 de UEA, kiu tiel omagxas al la 100-a datreveno de la naskigxo de tiu granda esperantologo kaj Honora Membro de la Asocio. En la unua parto, eldonita ankaux aparte kiel Gvidlibro 2001, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizajxoj, bibliotekoj k.a. establoj, sendepende de tio cxu ili havas ligon kun UEA aux TEJO. Oni trovas ankaux la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la dokumenton pri gvidlinioj por informado pri Esperanto, akceptitan pasintjare. Du trionoj el la 304 pagxoj konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1945 individuoj en 98 landoj (1960 en 99 landoj en Jarlibro 2000). Estas 46 cxefdelegitoj (46), 1056 lokaj delegitoj, 153 vicdelegitoj, 58 junularaj kaj 1437 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas cx. 750 diversajn fakojn. Duono de la membroj de la Delegita Reto estas kontaktebla ankaux en la komputila reto. Retadreson publikigas 927 delegitoj, t.e. 48% el la tuta delegitaro. Tiu nombro rapide kreskis lastatempe: ili estis 572 (29%) en la Jarlibro 1999 kaj 744 (38%) en tiu de 2000. Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro estas la plej grandkvanta regula eldonajxo en Esperanto. Tial ankaux cxi jare kelkdeko da en- kaj ekstermovadaj organizajxoj, eldonistoj, turismaj k.a. entreprenoj utiligas gxin kiel reklamforumon. Fine de la Jarlibro la individuaj membroj de UEA ankau cxi jare trovas rabatkuponon de la Libroservo de UEA. Co de UEA *************************************************************************** La membronombro de UEA turnigxis en kreskon =========================================== La provizora statistiko pri la cxi jara evoluo de la individua membraro de UEA promesas pli grandan kreskon ol eblis antauxvidi surbaze de tio, ke la cxi jara UK estos pli granda ol tiu en 2000. La 30-an de junio UEA nombris 6027 kotizintajn membrojn, t.e. 291 pli ol je la sama dato pasintjare. Tio signifas, ke post unujara pauxzo la nombro de individuaj membroj povus jam cxi jare reatingi la limon de 7000, super kiu gxi estis dum 13 sinsekvaj jaroj (1987-1999). *************************************************************************** Konkurso pri Esperanto en radio. ================================ Cxefa estraro de Pola E-Asocio, PEA kune kun radio "FAN" organizis konkurson pri Esperanto. Post dusemajna konkursado restis kvar personoj kiuj en la finalo batalis por valoraj premioj (inter alie senpaga partopreno en E-kurso kaj moderna radioricevilo). Oni devas substreki ke finalanoj estis bone preparitaj kaj ege atente auxskultis dum la pasintaj semajnoj la konkurson. Dum tri semajnoj cxiutage en la radio multfoje estis ripetata la vortoj "Esperanto" kaj "Pola E-Asocio" dum la informoj pri konkurso. Salutleteroj bonvenas cxe: fan@forigu.knurow.com.pl *************************************************************************** 4 koloraj Brosxuroj =================== Okaze de la cxi jara Universala Kongreso, UK. Aperis 4 plurpagxaj, plenkoloraj brosxuroj en Esperanto. La brosxuroj enhavas pluraj kolorajn fotajxojn. Aperis brosxuro pri "Varazdin", "Osijek", "Zagreb", kaj "Zagreb kaj gxia cxirkauxajxo". *************************************************************************** Sukcesa jarduono cxe la Libroservo de UEA ========================================= La Libroservo de UEA registris sian plej bonan jarmezan rezulton de la lastaj jaroj. Je la 30-a de junio la sumo de la vendoj estis 46 675 euxroj. En la periodo ekde 1995 la vendosumo de la unua jarduono variis inter 37 378 kaj 46 250 euxroj (resp. en 1995 kaj 1999). Oni kalkulas, ke en la dua duono de la jaro la jxus aperinta katalogo plu akcelos la vendojn kaj ke la libroservo en la UK en Zagrebo vendos pli ol tiu en Tel-Avivo. Sekve eblas prognozi, ke la tuta cxi jara rezulto superos tiun de 2000. *************************************************************************** Esperanto-kovertoj ================== Hungaraj esperantistoj faris leterkovertojn, kiuj estas ornamitaj kun verda E-signo (tn. ovo) kaj kun Esperanto kaj nacilingva (en 10 lingvoj) teksto "Esperanto - Internacia lingvo de la moderna homo". Pliaj informoj kaj mendoj cxe: Kapcsandi Ferenc Avasarok u. 3, HU-8900 Zalaegerszag, Hungario *************************************************************************** Esperanta Pentrajxkonkurso ========================== Honore al Semajno de la internacia amikeco en marto 2001, Esperanto societo La Progreso el Prilep, Respubliko Makedonio kune kun Domo por infana kreatajxo Mircxe Acev el Prilep, organizis pentrajxkonkurson por la infanoj de la bazaj lernejoj kun la temo: Esperanto - ponto de la kunlaboro kaj amikeco. En la konkurso entute partoprenis lernantoj el 10 bazaj lernejoj. Lernejoj, el kiuj partoprenis lernantoj ricevis diplomojn. Viktor Galeski Rete: galeesp@forigu.mt.net.mk *************************************************************************** Esperanta sxakluda turniro ========================== La 26-an de majo 2001, en urbo Prilep, Respubliko Makedonio, okazis sxakluda turniro honore al Semajno de la internacia amikeco. Turniron organizis prilepaj E-societoj "La Progreso" kaj "Estonto" laux Bergera metodo. laux NUN *************************************************************************** Nova TEJO-volontulo ekde IJK ============================ Dum sia kunsido kaj interkonsente kun la Centra Oficejo, la estraro de TEJO nomumis novan volontulon. Ekde la IJK en Strasburgo volontulos Christopher Culver, juna aktivulo el Usono, kiu antauxe agadis en Usona E-Junularo. Pere de plentempa profesieca laboro por la Esperanto-movado li volas fari sian kontribuon al paco en la mondo. CO de TEJO *************************************************************************** UEA en lingvojara konferenco ============================ D-ro Detlev Blanke reprezentis UEA en la konferenco de la Euxropa Lingva Konsilio (ELK), kiu okazis en Berlino inter 28-30. 06. Kun la kadra temo "Plurlingvismo kaj novtipaj lernmedioj" gxi estis dedicxita al la Euxropa Jaro de Lingvoj. UEA estas unu el la fondaj membroj de ELK. UEA *************************************************************************** TEJO-Tutmonde translokigxis =========================== En auxgusto 2001 la redaktejo de TEJO-Tutmonde, TT (papera gazeto de TEJO) translokigxis, sed nova adreso ankoraux ne estas arangxita. Intertempe paperajn posxtajxojn por TT sendu ne plu al la TT-adreso en Japanio sed al: Centra Oficejo de TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Rotario kaj Esperanto ===================== Faktoroj de Internacia komprenigxo La 23-an de februaro 1905 Paul Percy Harris fondis en Cxikago, Usono la unuan Rotarian Klubon. La 7-an de auxgusto de la sama jaro Esperanto aperis sur la monda scenejo dum la Unua Universala Kongreso. 95 jarojn poste, malgraux la interrompo de du kruelaj mondaj konfliktoj, rotarianoj kaj esperanistoj progresis laux simileco de idealoj. Ja, Rotario celas la reciprokan internacian komprenigxon pere de bona volo kaj amo por la Paco starigante tutmonde amikajn rilatojn inter la reprezentantoj de diversaj profesioj, unuigxintaj en la komuna idealo servadi. Esperanto estis rekonita de UNESCO kiel rimedo por faciligi la internaciajn intelektajn intersxangxojn kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo. La du organizajxoj komplementas unu la alian, kvankam ne multaj rotarianoj konscias pri sia lingva problemo, kiu bremsas tiujn amikajn tutmondajn rilatojn kaj, same, malmultaj esperantistoj praktikas servojn al la homaro per sia mirinda lingva rimedo. Tamen, plurfoje oni klopodis starigi kunlaborantajn rilatojn inter la du movadoj kaj, nur por citi Brazilon, jam en 1945 la Rotaria Klubo de Guararapes (SP) enkondukis en sian programon la disvastigon de Esperanto. Nuntempe, Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE, registrita kiel "Vocational Fellowships" (Faka Amikaro) cxe la Internacia Rotario, kunordigas la rilatojn inter rotarianoj el diversaj landoj. Laux plej lasta statistiko, en 162 landoj ekzistas 1.170.904 rotarianoj el kiuj 25 % en Azio. Sekve oni povas imagi la dimension de la lingvoproblemo en la medio de Rotario, kvankam gxi estas subtaksata! En Brazilo la rotarianoj estas 56.623 dissemitaj en 2.172 kluboj. Estas do nia devo atentigi la rotarianojn pri tiu lingva problemo, proponi al ili nian racian solvon kaj, lauxeble, festi la unuan centjarigxon de Rotario en 2005 per vera reciproka internacia komprenigxo, ne nur pere de bona volo kaj amo por Paco, sed sur demokratia bazo de komuna neuxtrala lingvo. Brazilo povas kaj devas farigxi heroldo de tiu ideo cxar, gxuste en nia lando, Rotario kaj Esperanto havas profundajn radikojn. Niaj gesamideanoj esploru la eblecon farigxi aktivaj membroj de via loka rotaria klubo. Oni malprave diras, ke Rotario estas elita societo de sxikaj ricxuloj, kiuj kunvenas por bankedi. Tio ne veras. Por farigxi membro oni devas montri pretecon servadi kaj esti prezentata de alia rotariano, kiu garantias pri onia morala kaj etika konduto. Per aligxo de multaj brazilanoj, Rade plifortigxos kaj kreskos la prestigxo de Esperanto inter la rotarianoj. Pliajn formojn donos: Giuseppe Grattapaglia CP 37 - 73770-000 Alto Paradiso, GO. *************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Cxu vojo irenda? ================ Jen praktika vojo por popularigi Esperanton. Dum "The 7th European Vegetarian-Congress - Vegetarian, to the Future" (7-a Euxropa Vegetarana Kongreso - Vegetaranoj en la estonto), en Widnau, Saint Gallen, Svislando, en julio 1999, unuafoje okazis kurso de la internacia lingvo en angla medio. Tie mi estis invitita instrui Esperanton al komencantoj, kiuj interesigxis pri gxi danke al informa agado de Vegetaranoj Esperantistoj. Mi ricevis instrucxambron, lokon por ekspozicio de E-libroj, revuoj kaj tie mi ankaux pendigis grandajn kolorajn afisxojn montrantaj la strukturon de E-gramatiko. Tio montrigxis la plej ofta allogilo al la kurso, cxar la plej multaj demandoj rilatis la logikecon de la lingvo. La nombroj de partoprenantoj estis proksimume 300 personoj el pluraj landoj. La laborlingvoj estis du: angla kaj germana. El tiu kvanto en mia kurso cxeestis proksimume po 20 personoj, kiuj parte sxangxigxadis. La instrumetodo estis tiu de Andreo Cseh, instrumaterialo laux Mazi... kaj aktualaj temoj, kiel ekzemple mangxo-produktoj, fruktoj, legomoj, k. s. (cxio helpe de bildoj). La intereso estis granda, sed al mi mankis la informoj pri E-o en naciaj lingvoj. Mi petis ilin de UEA, sed bedauxrinde mi ne ricevis ilin. Tio, kion mi donacis al ili estis posxtkartaj E-kalendaroj kaj sxerc-bildkartoj. Al tiuj, kiuj montris intereson dauxrigi la lernadon mi donis informojn de Jarlibro rilate la adresojn en la landoj de kiuj ili venis, Konsiderante la sukceson mi kuragxas proponi al aliaj Esperantistoj en organizitaj grupoj agi simile, do esplori kaj enpenetri tiujn mediojn proponante similan eksperimenton. Tiu vojo estas laborplena (al mi helpis en gxi s-ro Christopher Fettes) sed irenda, laux mia opinio. Interesas min la opinio de legantoj, do mi atendas la reagojn. Carla De Lorenzi *************************************************************************** Novaj varbmetodoj? ================== Cxu en Norvegio estas merkato por Esperantokursoj? Tiun demandon oni rajtas starigi post la cxi-jara kurrturneo arangxita de NEL. Entute 30 homoj en kvar urboj konatigxis kun esperanto per tiuj kursoj. Lastjare ni atingis 50 kaj en antauxaj jaroj pli. La aktivuloj ne sentas ke ili malpli reklamis cxi-jare ol antauxe. Ankaux estas rimarkinde ke nur kvar kluboj el 10 kaptas la okazon arangxi tian kurson, kaj laux mia scio nur unu el la ses kiuj ne uzis la NELan kursproponon cxiauxtune, mem instruas la lingvon al novuloj. Ni decidis dum la lasta kunveno ke la instruado estu unu el la plej prioritataj taskoj, kaj vi mem jugxu cxu ni per la jeno sukcesas aux ne. Niaj kursoj estas altkvalitaj. La partoprenintoj unuvocxe lauxdas la kvaliton de la kursoj kiujn gvidas Attilio Orellana Rojas por ni. Cxi- auxtune ni organizis amasan afisxadon, disdonon de miloj da flugfolioj, standojn kaj gazetarajn priparolojn. Tamen venis entute nur 30 homoj, kaj nur du el la kursoj havis tiom da partoprenantoj ke ili meritas ekonomian subvencion per nia studasocio. Nu, cxu ni cxesu instrui Esperanton cxar homoj ne deziras lerni gxin? Aux cxu ni analizu kion ni faras malgxuste kiam ni surmerkatigas nian altkvalitan "varon"? Persone mi opinias ke ne valoras seniluziigxi pro nesuficxa reeho de niaj penoj. Ni memoru ke ni estas la sola organizajxo kiu nuntempe batalas kontraux mankanta intereso. La samo validas por multaj idealismaj organizajxoj, kiuj ne ricevas subvencion tiom grandan ke ili povas dungi oficistojn. Eble ke ni nenion malgxustan faris, kvankam evidentas ke niaj fortoj ne suficxas por videbligi nian proponon sur merkato kiu abundas je buntaj kaj tentaj interesajxoj. Estas fakto ke ni uzis kaj uzas la samajn varbmetodojn kiel dum la oraj 70 jaroj, kiam suficxis standumi surstrate disdonante flugfoliojn por mobilizi la popolajn amasojn por ajna bona projekto. Tiuj metodoj ne plu estas same efikaj. Mi ne estas spertulo pri moderna surmerkatiga teorio, sed mi komprenas ke ni tre stagnas tiukampe. Jen tempo por novaj ideoj. Ni nepre pridiskutu niajn varbmetodojn antaux ol ni denove planos novan kursturneon. La retlisto NEL-diskut estas tre tauxga loko por tion diskuti. Aux vi povos lancxi viajn ideojn pri pli efika varbado en Norvega Esperantisto. Torstein Kvakland *************************************************************************** REAGOJ ////// Studo ne okazos =============== Laux la informoj de E-Redakcio de Pola Radio la studo pri eksterlanda komerco, menciita en Eventoj n-ro 208 p. 4. ne okazos. Roland Rotsaert Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Interkulturo en EU ================== ILEI kaj UEA jam de kelkaj jaroj lancxis programon por instruado de Esperanto en lernejoj cele al interkulturaj intersxangxoj inter la lernantoj. La respondo en la landoj de EU estis, gxentil-dire, malgranda. Nun venis la momento sxangxi tiun situacion. Cetere la laboro por Euxrskola kaj tiu pri Interkulturo estas nur du nomoj por la sama afero: instrui Esperanton en lernejoj. La belgaj samideanoj, Flory Witdoeckt kaj Germain Pirlot, tamen sukcesis (aux estas sukcesantaj) trovi klasojn en Belgio, Norda Francio kaj eble Britio. Inform-materialojn pri Interkulturo (kaj pri la lerneja revueto Juna Amiko) oni povas ricevi de: Stefan MacGill Bethlen Gabor u. 2., HU-2030 Erd, Hungario Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net *************************************************************************** E-instruado en Rumanio ====================== En cxi tiu lernojaro de 2000-2001 oni komencis fakultative instrui la internacian lingvon Esperanto en du lernejoj, po unu horo semajne en Romanesxti, Rumanio. En lernejo Slobozia oni simultane instruas Esperanton por du klasoj, entute por 15 infanoj kaj en lernejo Rumanesxti oni instruas Esperanton en la sepa klaso por 11 lernantoj. La didaktikaj materialoj estas lernolibro de Mihai Trifoi kaj tiu de Igant Florian Bociort. Ionel Bodale Sc. Gen. Romanesxti Cod 5866, jud. Suceava, Rumanio *************************************************************************** RADIO ///// Horaro de ROI ============= La Esperanto-Redakcio de Radio Auxstria Internacia dissendas sian programon: Vendrede: 20:30 UTC je frekvencoj: 5945 kHz (49m) kaj 6155 kHz (49m) Dimancxe: 20:30 UTC je frekvencoj: 5945 kHz (49m) kaj 6155 kHz (49m) La programo auxskulteblas ankaux pere de satelitoj: Astra ADR(11.141H, [Bayern 3] 8,10) kaj Astra ORF-DVB-Bouquet (12.692 H, SR 22.000; FEC 5/6) La programo auxskulteblas ankaux cxe komenca pagxo de la retpagxaro cxe: http://roi.orf.at/esperanto. Kontribuoj kaj informoj estas bonvenaj cxe: Esperanto Redakcio de Radio Auxstria Internacia AT-1040 Wien, Auxstrio Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at UEA-konto: WIEN-S *************************************************************************** LIBROJ ////// Influprincipoj kaj vendometodoj =============================== Kiu povas diri, ke neniam vendisto influis lin aux sxin por fari acxeton? Nia konduto ofte estas nur auxtomata reago al la konduto aux diroj de la personoj, kiujn ni renkontas. Senkonscie, nia auxtomata reago obeas al principoj nomataj influprincipoj. La influprincipoj estas uzeblaj kaj uzataj cxie en niaj rilatoj kun aliaj personoj: vendistoj, politikistoj, en restoracioj, sur la strato, en hospitalo, ktp. Oni povas legi plenan analizon de influprincipoj kaj vendometodoj. En la nova libro de Christian Bertin. Pliaj informoj cxe: Christian Bertin La Benairie, Route de Servon, FR-35410 Chateau, Francio Rete: christian.bertin@forigu.cnet.francetelecom.fr *************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis la 53 kongreso de Internacia Federacio de Esperanto-Fervojistoj, IFEF en Tabor, Cxehio. La arangxon partoprenis esperantistoj el 172 landoj. * * * Okazis prelego pri "Sanigxo per spiritaj fortoj..." de d-ro med. de G. Blattner dum la 5-a TutAmerika Esperanto-Kongreso la 17-an de aprilo. * * * Helpe de Esperanto Monda Turismo, E-a, tutonda vojagxservo en Bydgoszcz, Polio realigis 11 variantojn de vojagxo tra Suda Ameriko inter 13. 01. - 18. 03. 2001. * * * La Gxenerala Asembleo de Societo Yvonne Martinot, SYM okazis la 22-an de aprilo. Dum la kunsido estis pritraktita la gxojiga progreso de la efiko de la agado de la asocio. * * * Okazis la jubilea 50-a Esperanta Kongreso de Tokaj inter 02-03. 06 en Kariya, Japanio. * * * Lokaj esperantistoj arangxis diskutkunvenon okaze de Euxropa Jaro de Lingvoj en junio 2001 en Polski Trambesx, Bulgario. La diskuton partoprenis ankaux la estroj de la urbo kaj multaj civitanoj. * * * Aperis kolora posxtkarto okaze de la centjarigxo de E-klubo en Brno, Cxehio. * * * Aperis plenkolora 4 pagxa brosxuro en Esperanto pri Monda Centro por la Paco, kiu trovigxas en Verdun, Francio. * * * La elektra gazeto (teletext) de la slovenia televidkanalo RTV-Slovenija havas Esperanto-pagxon. La legantoj de la pagxo povas ankaux demandi de la preparantoj. * * * Okazis la 6-a Cseh-metoda studadsesio de la Esperanto-Asocio de Sudharz, Germanio en junio. Pri la arangxo aperis ankaux artikolo en la loka gazeto "Harzkurier". * * * Esperanto-Asocio de Sudharz, Germanio festas sian 25 jarigxon cxi jare. Oni kunarangxos kun la festo Cseh-metodan studadsesion inter 02-05. 11. 2001 en Harzberg, Germanio. * * * Okazis nacia seminaro de esperantistoj en Ganao inter 20-22. 07. 2001. en Akim-Oda, Ganao kun la temo: "Esperanto! Kiel sciigi kaj konatigi la Ganaanojn". *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// 28-jara viro, handikapulo, historiisto laux klereco, komencanta verkisto konatigxos kun junulinoj tra la tuta mondo. Estas planoj edzigxi, se eblos, sed se ne, do nur ricevi subtenon moralan por mia malfacila vivo, savi min de la soleco. Interesoj: historio, astronomio, interreto, verkado, klasika muziko. Adreso: Yuri Sxevcxuk, Ruslando. retadreso: shevchuk@forigu.au.ru, hejmpagxo: http://yurns.euro.ru. * * * Mi sercxas muzikkasedon de la pola E-amatorkantisto Roman Bura. Luigi Fraccaroli, via Crocifissa di Rosa 63 - IT-25128 Brescia, Italio. Rete: esperanto@forigu.monrif.net. * * * Bertilo Wennergren havas novan retposxtan adreson: bertilow@forigu.gmx.net. La adresoj bertilow@forigu.bertilo.se.fm kaj bertilow@forigu.chello.se baldaux cxesos funkcii. * * * Estonta lernanto de politeknika lernejo bezonas helpon. Li bezonas gazetojn, vortarojn, lernilojn por plibonigi sian esperanto-scion. Adreso: S Radha Krishna, Be Mie Fiphe Fiwwa, P. B. NO. 449, Basavanagudi P O, Bangalore IN-560 004, Hindio. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 35 j. virino, cxefa sekretariino de Novokuznecka esperanto-klubo. Interesoj: komputiloj, edukado, instruado de infanoj. Adreso: Olga Sedova, st.Toreza, 83-78, RU-654059 u.Novokuzneck, Rusio. Rete: sedova@forigu.newmail.ru. * * * 19 j. frauxlo, flua parolanto de esperanto. Interesoj: jxonglado, unuciklado, jxazmuziko, pianludo, kegloludo, kartludo, Skrablo. Adreso: Clayton Smith, R.R. #7. Thamesville, Ontario, Canada, N0P 2K0. Rete: argilo@forigu.esperanto.nu. * * * 16 j. knabo, komencanto. Interesoj: lingvoj, komputilo, muziko, naturo, legado. Adreso: Nikolaj Soldatenko, Sadovaja 21-17, UA-98600 Jalta, Krimeo, Ukrainio. Rete: mb211@forigu.iyal.post.crimea.ua. * * * 13 j. knabo. Adreso: Jonny Rivero Gonzales, Calle 7 # 14 B, E/4ta y Campo, CB-53000 Santa Olaya, Santa Domingo, Villa Clara, Kubo. * * * 47 j. sanflegistino, komencantino en esperanto, kun familio. Interesoj: Ekskursado, vojagado, higieno kaj vivo en si mem, esperanto. Adreso: Hilkka Valkonen, Lehmustie 14, FI-02270 Espoo, Finnlando. * * * 22 j. frauxlo, studento de komputila scienco. Interesoj: kutimoj, religioj, landa historio. Adreso: Vitor Granzinoli Vellozo, Rua Teresa 280/apto. 306, Posxtkesto: CEP 25625-010, Petropolis - RJ - Brazilio. Rete: vvellozo@forigu.compuland.com.br. * * * 8 diversagxaj junuloj kaj plenkreskuloj, komencantoj, pri cxiuj temoj, individue aux grupe. Adreso: Esperanto-Kurso, Prof. Ari, Alagoana Asocio de Esperanto, Caixa Postal 396, BR-57020-970, Maceio AL, Brazilio. Rete: ariknub@forigu.ig.com.br. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiu, kiam kompilis la unuan planlingvon? A. Schleier, 1878 B. Dalgarno, 1661 C. Hildegardis, 1098-1179 2. Kiom da membroj havas Akademio de Esperanto? A. 5 B. 45 C. 50 3. En kiu lando estis fondita politika Esperanto-Partio? A. Hungario B. Britio C. Usono Limdato por alsendo: la 15-a de auxgusto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kiam aperis la Universala Vortaro de Zamenhof? B. 1893 2. En kiu urbo estis la jubilea Universala Kongreso okaze de la centjarigxo de Esperanto? A. Varsovio 3. Kiam aperis unue la verko de Kalocsay kaj Waringhien: Plena Gramatiko? A. 1935 * * * La unua atinganto de la 50 poenta limo estas: Giuseppe Castelli (Svisio). Lia premio estas: unika videofilmo pri la Amplifiki-koncerto dum IJK-1999 en Veszprem, Hungario. * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Ree pri disleksio ================= La revuo "Science & Vie" (Scienco kaj Vivo) de julio 2001 aperigis artikolon sub la titolo "Anglais, Francais et Italiens inegaux devant la dyslexie" (Angloj, francoj kaj italoj neegalaj antaux la disleksio). En gxi, la uzata esprimo "vera plago por la anglo-saksoj" havigas pretekston kaj okazon por rea pridemando rilate al la tutmonda lingva ordo: dum la angla estas la gepatra lingvo de 8% el la tutmonda logxantaro, cxu 92% el la teranoj devas rezigne akcepti kaj elteni "plagon", aux almenaux seriozan handikapon agnoskitan en Britio mem kiel tian dum ekzistas alternativo cetere prezentanta multajn avantagxojn inter kiuj la neuxtraleco? Cxu ne estas kurioze, ke du el la lingvoj, kiuj pli estigas aperigon de tiuj neuxrologiaj perturboj koncernantaj la legadon, la reprodukton kaj rekonon de la skribita lingvajxo estas tiuj favore al kiuj manifestigxas la plej fortaj premoj por trudi ilin sur la internacia scenejo? Traduko de la artikolo sen la ekzemploj: Studo publikigita en la (usona) revuo "Science" montras ke disleksio handikapas tre malmulte la italojn, multe la francojn kaj ke gxi estas vera plago por la anglo-saksoj. "En Italio, la disleksio estas apenaux konstatebla. - klarigas Jean-Francois Demonet, esploristo en INSERM (Nacia Instituto pri sano kaj medicina esplorado) kaj respondeculo pri la franca parto de la studo. - Gxi estas klara, lingvo, kiu skribigxas same kiel gxi auxdigxas. Ne-klara estas la franca en la senso de la skribo: se oni auxdas vorton sen scio pri gxia ortografio, estas malfacile diveni kiel gxi skribigxas. En la angla, la neklareco manifestigxas krome en la senso de la legado. Tiu cxi duobla neklareco faras el la disleksio handikapon aparte gravan por la angleparolantoj. Tio estas la kialo pro kiu, en Britio, la asocioj de disleksiuloj gxuas certan rekonon." Por reprezenti la 62 fonemojn (la plej eta unuo de la parolata lingvajxo, eventuale parolata vocxunuo) de la angla, ekzistas ne malpli ol 1 120 grafemoj (kombinajxo de literoj ebliganta la transskribon de fonemo). Dume la 36 fonemoj de la franca necesigas "nur" cxirkaux 190 grafemojn. Se temas pri la itala, gxi posedas nur 28 fonemojn por 33 grafemoj, kio lasas tre malgrandan lokon al ortografiaj eraroj! Cxu la lingva diverseco estigas malsimilajn disleksiojn laux neuxrologia vidpunkto? Studoj per tekniko de speciala bildaro (tomografio per disradio de pozitonoj) komparis la cerban aktivadon de samlandaj nedisleksiuloj. Rezulto: la malsupra parto de la tempia lobo (zono situanta rande de la kampoj auxda kaj vida) estas sisteme en sub-aktivado cxe disleksiuloj sendepende de tio, kiu ajn ilia lingvo estas. ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 212, julio-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************