Eventoj n-ro 211, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - 1887 partoprenis en la balotoj de UEA Faka aplikado: - 1-a seminario de IKEF kaj TAKE - Cxu nova ekonomia epoko jam venis? Kontakto sercxata: - Universitata E-grupo sercxas kontaktojn - Entreprenistoj sercxataj! Interreto: - Vortaro Esperanto - brazil-portugala - Mallonge (8) Arangxoj: - Esperanto@forigu.Interreto - Esperanto kaj ideologioj - Kompleta monata kalendaro Movado: - IJS 2001 - decido pri Premio Melinda - IJK-2003 en Litovio? - Redaktoro de Kontakto sercxata! - Lingva festivalo en Beogrado - Pac-stangoj kun E-lingva mesagxo - Esperantaj skribajxoj en brazila busstacio? - Respondo de Nobel-komitato - Esperanto proponita - Georgo Abraham forpasis - Filmo por gejunuloj - Sabotado per lernolibro - Kial E-lernolibro sabotas nian organizitan movadon? Reagoj: - Novaj versioj Opinioj: - Ek al unuigxo per Esperanto! - Kiel varbi pri Esperanto? - Graveco de informado Instruado, ILEI: - Euroskola-2 kaj Interkulturo en EU Radio: - E-elsendoj de cxina radio Muziko: - Duone Libroj: - Nova studo de Claude Piron Rubrikoj: - Mallonge (12), anoncetoj (5), korespondi deziras (6) "Eventa ludkvizo" Interese: - La zooligaj gxardenoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// 1887 partoprenis en la balotoj de UEA ===================================== Zorga rekontrolado konfirmis la grandan surprizon de la jxusa elektado de sep Komitatanoj B de UEA: la nombro de individuaj membroj, kies balotilo revenis gxustatempe, montrigxis identa kun la naskigxjaro de Esperanto: 1887. La balotilo estis dissendita en majo al 6010 membroj, el kiuj do 31,4% vocxdonis. 10 balotiloj estis malvalidaj. El la vocxoj de la validaj 1877 balotiloj estigxis jena rezulto: - Atilio Orellana Rojas, 1302 - Marija Belosxevicx, 1190 - Amri Wandel, 1189 - Lee Chong-Yeong, 1107 - Wu Guojiang, 1079 - Aleksander Korjxenkov, 1063 - Katinjo Fetes-Tosegi, 1017 - Vincent Charlot, 909 - Philippe Chavignon, 837 - Christian Darbellay, 815 - Leon Roijen, 776 - Alicja Lewanderska-Quednau, 651 Por la sep lokoj de Komitatanoj B estis elektitaj: Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Marija Belosxevicx (Kroatio), Amri Wandel (Israelo), Lee Chong-Yeong (Korea Resp.), Wu Guojiang (Cxinio), Aleksander Korjxenkov (Ruslando) kaj Katinjo Fetes-Tosegi (Auxstrio). Dum la periodo 2001-2004 ili reprezentos en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio. La rekorda aktiveco de 33,6% en la elektoj en 1998, kiam vocxdonis 2328 membroj, do ne rompigxis. Pro malpli da kandidatoj (15 en 1998, 12 cxi foje) la partopreno evidente ne estis sama alloga kiel antaux tri jaroj. Danke al la dauxraj instigado kaj diskonigado de la elektoprocezo fare de la Centra Oficejo, la partoprenemo tamen multe superis tiun en 1995, kiam pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj vocxdonis 1388 membroj. CO de UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// 1-a seminario de IKEF kaj TAKE ============================== Nova pasxo de la kunlaborado inter la du fakaj asocioj Internacia Komerca Esperanto Fakgrupo, IKEF kaj Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj, TAKE estas farita. Kiel en 2000 planite kaj plurfoje anoncite, la unua komuna seminario de ambaux asocioj okazis kadre de la cxiujara "Stagxo de Parolata Esperanto" de la Orientfranca Esperanto-Federacio, cxi-jare en montarvilagxo Storckensohn (suda Alzaco, orienta Francio) inter 20-22. 04. 2001. IKEF kaj TAKE tiam interkonsentis, ke tiaj seminarioj estu prefere organizataj kadre de aliaj esperantistaj arangxoj. Per tio oni alparolas pli grandan auxskultantaron ol nur la proprajn membrojn. Tia opinio pravigxis en Storckensohn. Entute oni prezentis 10 prelegojn el la fakoj de IKEF kaj TAKE. IKEF kaj TAKE ankaux estonte planas pliintensigi la kunelaboron. Franz Josef Braun *************************************************************************** Cxu nova ekonomia epoko jam venis? ================================== Vendita E-retadreso... Dum la tuta historio de nia E-movado oni komercis inter ni nur per E-libroj kaj aliaj "esperantajxoj", foje organizis turismajn servojn kaj iom perlaboradis per organizado de E-renkontigxoj kaj kursoj. Kaj jen ekauxroris la nova elektronika estonto: okazis la unua vendo de E- retajxo! Antauxnelonge iu anonima moskva esperantisto anoncis pri la vendo de la apartenanta al li senpaga retadreso "esperanto@forigu.mail.ru". Kaj sukcesis gxin vendi! La komerca partnero de la revoluciulo igxis Pavel Bruhis el Moskvo, kiu acxetis la adreson por 50 rubloj. Principe, tio estas ne tre malmulte - eblus acxeti paron da E-libroj de "Impeto" aux du-tri E-insignojn. Kio sekvos? Cxu iuj retpagxoj? Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Universitata E-grupo sercxas kontaktojn ======================================= Enkonduka E-kurso atingas la lastajn lecionojn cxe la universitato en Lausanne, Svislando kaj la kursanoj ekplanadas la dauxrigon perletere. Oni sercxas universitatajn aux aliajn E-grupojn aux individuojn kiuj sxatus aktive kontakti kun la studentoj. Stefano Rete: ethno-culture@forigu.worldonline.ch *************************************************************************** Entreprenistoj sercxataj! ========================= Changzhou-a Esperanto Asocio kun Changzhou Ruilong Net Businss and Trade Co. Ltd. sincere invitas alilandajn esperantistajn komercistojn kaj ekonomikistojn, kiuj interesigxas pri komercado kaj investo en la urbo Changzhou, kaj deziras viziti, esplori kaj intertrakti en la urbo Changzhou. Oni povos provizi elspezojn dum 4-5 tagoj en la urbo (inkluzivas tranoktajn, mangxajn kaj trafikilajn). Pliaj informoj kaj detaloj cxe: Zhang Changsheng 1104 Heping Masion, Changzhou 213003, Jiangsu, Cxinio Rete: zhchsh@forigu.public.cz.js.cn *************************************************************************** INTERRETO ///////// Vortaro: Esperanto - Brazil-Portugala ===================================== Antaux ne longe aperis "ALLS vortaro" Esperanto - Brazil-Portugala kaj Brazil-Portugala - Esperanto. Gxi estas cxiesajxo kaj enhavas proksimume 18 mil vortojn, inter ili pluraj dirmanieroj kaj komunaj frazoj. Oni povas ekhavi pluajn informojn, nome, kiel gxi funkcias, bildoj de la ekranoj, instrukcioj por instalo kaj elsxuto de "ALLS Vortaro" de la retpagxaro de Pinarbara Esperanto-Grupo, cxe: http://www.rantac.com .br /users/alls. Antonio Luis Lourenco dos Santos Rete: alls@forigu.dglnet.com.br *************************************************************************** Estas kreita nova retrondo, esperanto_2045@forigu.yahoogroups.com pri la futuro de nia lingvo kaj movado * * * La forumo revo@forigu.onelist.com sxajne ne plu ekzistas, laboro pri la reta vortaro okazas en revuloj@forigu.yahoogroups.com. * * * Pro sxangxigxantaj adresoj de la revuo Esperanto sub la Suda Kruco, plejbone estas uzi la retpagxon de la Auxstralia Esperanto-Asocio: http://www.esperanto.org. * * * Reaperas la reta revuo "La Tuta Rusio" gxi enhavas artikolojn pri rusia cxiutaga vivo. La revuo mendeblas de: wwb@forigu.erm.raid.ru. * * * Radio Havana cxi jare festas sian 40-jarigxon. Oni petas sendi retmesagxojn okaze de cxi festo kaj de la 12-jarigxo de E-elsendoj cxe la stacio. La retadreso estas: rhc@forigu.ip.etecsa.cu. * * * Oni trovos novan memor-helpilon, kiu utilas por enmemorigi vortojn cxe: http://www.mikox.de. Gxi tauxgas pli bone por lerni E-on ol por alia lingvo. * * * Nepala Esperanto-Asocio malfermis sian novan retejon cxe: http://www.esperanto.com.np. * * * Provinca E-Filio de Sancti-Spiritus havas novan retpagxejon cxe: http://www.gratisweb.com/diaznorberto/jajabokubo.htm. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Esperanto@forigu.Interreto =================== La venonta TEJO-seminario Esperanto@forigu.Interreto, kiu okazas inter 27.10. - 04.11. 2001 en Stokholmo, Svedio, havos la temojn: Retregado - la bazaj scioj kiujn oni bezonas por povi uzi/regi la reton (sercxi, publikigi, prezentstrukturoj, grafikado, HTML, unikodo, bazaj scioj pri kiel funkcias Interreto teknike kaj socie). Retkunlaboro - kiel oni povas kunlabori pere de la reto (retposxtlistoj, icq, irc, publikfontaneco, kiel TEJO povas uzi la reton plej bone). Retprogramado - teknikoj por povi fari programojn funkciantajn en la reto (CGI, ASP, JSP, PHP, Python, JS, formularoj, SQL, labormetodoj en retprojekto). Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Hokan Lundberg Rete: hokan.lundberg@forigu.home.se *************************************************************************** Esperanto kaj ideologioj ======================== La 20-an de oktobro 2001 okazas en Gent, Belgio seminario kun prelegoj kaj diskutoj pri "Esperanto kaj ideologioj - Kiel rolis kaj rolu la Esperanto- movado politike?". Dum la arangxo prelegas kaj diskutas kun la partoprenantoj Kresximir Barkovicx, Detlev Blanke, Renato Corsetti, Francois Degoul, Alberto Fernandez, Jan Superter. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: La Progreso J. Lambrechtstraat 8, BE-9000 Gent, Belgio Rete: j.schram@forigu.skynet.be *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 05-10.08. 1-a Internacia Seminario de Cxinmedicino: Cxinmedicino - Al la mondo, Xi'an, Chinio. Inf: Zhiyuan Kompanio, Huanchengnanlu Xiduan # 29-602, CN-710068 Xi'an, Cxinio. T. +86-20-8412463. Rete: ioelreto@forigu.pub.xaonline.com * * * 05-20.08. Ekspedicio "Dnister-2001" sur Dnestro. Inf: Junulara Esperanto- Klubo "Verdajxo", vul. Dekabristov 60-1, UA-650006 Odessa, Ukrainio. Tel: +38-482-233831. Rete: zoo@forigu.te.net.ua * * * 06-31.08. Flugvojagxo al Sud-Orineta Azio (Polio-Tajlando-Laoso-Kambogxo- Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 07-12.08. 4-a PIK - Plurnivela Internacia Kursaro en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 09-13.08. 4-a Kongreso de la Junaj Sciencistoj de Azi-Pacifikaj landoj en Vladivostok. Inf: Esperanto-Klubo "Pacifiko", For-Orienta Sxtata Teknika Universitato, str. Pusxkinskaja 10, RU-690950 Vladivostok, Rusio. Rete: oriento@forigu.mail.ru * * * 10-12.08. 20-a Komuna Seminario (Cxinio, Japanio, Koreio) en Seulo, Koreio * * * 10-12.08. SET-Reen: Renkonto de iamaj SET-anoj Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov. Inf: Esperanto, CZ-674 01 Trebic, Cxehio. Tel: +420-618-850196, fakso: +420-618-21909 (Sittauer). * * * 10-13.08. 3-a Nordorienta Cxina Kongreso de Esperanto en Changchun, Cxinio: Esperanto, interreto kaj multkulturo. Inf: s-ro Zhang Jiping retposxte: Rete: kokosoto@forigu.163.net * * * 11-17.08. Esperanto Somerlernejo en Barlaston. Inf: Wegdwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG, Britio. Tel: +44-(0)1782-372105, +44-(0)1782-373427, fakso: +44-(0)1782-372393. Rete: wegdwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 11-18.08. Somera stagxo en Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo, Kastelo Gresillon, FR-19150 Bauge, Francio. Tel: +33-(0)241891034 * * * 12-18.08. E-semajno en Klint La kosmologio de Martinus. Inf: Martinus Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago, Danio. Rete: martinus@forigu.centrum.dk * * * 13-23.08. 41-a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro, Uljanovsk. Inf: ab.ja 4716, RU-432063 Uljanovsk-63, Rusio. Rete: yuka@forigu.chat.ru * * * 14-20.08. 4-a PIK - Plurnivela Internacia Kursaro en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311,CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 15-22.08. Somera Esperanto-Lernejo por cxiuj en Miercurea-Ciuc (Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio * * * 16.08-19.12. 4-monata kurso en Karlskoga Popola Altlernejo. Inf: Lars Forsman, Folkogskolan, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel: +46-586-64600, fakso: +46-586-64622. lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se * * * 18-24.08. 5-aj Pluezekaj Renkontigxoj en Plouezec, Bretonio. Inf: Roger Eon, 5 Kervilin Izelan, FR-22470 Plouezec, Francio. Tel/fakso: +33-(0)296227717. Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr * * * 18-24.08. Turisma Semajno (TUSE-2001), Slovakia Paradizo. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 20-26.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf: Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.de * * * 21-25.08. Preparado al Altaj Studoj kaj inicado al esperanto en Bouresse. Gvidas Janine Dumoulin kaj Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo Esperanto- Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 21-26.08. Jogo je mil metroj, cxe KCE en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 23-25.08. Seminario pri turismo, ekologio kaj scienco en Miercurea-Ciuc (Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap. 3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio * * * 24.08. "Hoverlano-2001", Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, B. Hmelnickij str, 82/4-8, UA-76006 Ivano-Frankivsjk, Ukrainio * * * 24-28.08. Rondvojagxo cxirkaux Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk * * * 25-26.08. 33-a Korea Kongreso de Esperanto en Kyongsan cxe Taegu. Inf: Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588-43 Bongduk 1-dong, Taegu, KR-705-021, Koreio. Tel: +82-11-95777345, fakso: +82-53-4751887. Rete: taeguesperanto@forigu.hanmail.net * * * 25.08-01.09. 27-a Internacia Semajno de E--o kun kursoj plurnivelaj kaj seminario de Cseh-metodo en Sete. Inf: Esperanto, 5 rue Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Rete: nikolao.k@forigu.wanadoo.fr * * * 26.08-02.09. Seminario de Hilelista E-Rondo en Cxervar-Porat. Inf: Mato Spekuljak, Osxtarijska 8, HR-1000 Zagreb, Koratio. Rete: hilelistarondo@forigu.yahoo.com * * * 30.08-06.09. Antaux-BEA Kongresa mara feriado en Kiten-Burgas-Sarafovo. Inf: Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete: leonov@forigu.rozabg.com31.08-02.09. "Ni konu Tatrajn Montopintojn" en Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - MEL, P.O.Box B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Rete: juraj.godzur@forigu.urap.sk *************************************************************************** MOVADO ////// IJS 2001 - decido pri Premio Melinda ==================================== La anoncita subvenciado de "Premio Melinda" por partopreno en la plej fama mezeuxropa junulara E-arangxo IJS (Internacia Junulara Semajno) cxi jare plivastigxis per plia financa fonto: 200 dolara subteno de David Coffin el Usono kaj subvencio de Budapesxta E-Domo (HEJ+KEA). La decidkomitato aljugxis plenan rabaton al Julia Litvinova (Rusio), Milena Makaveeva (Bulgario) kaj Pavel Mojxaev (Ukrainio). Ricevis 50%-an rabaton Mariana Gencxeva (Bulgario), Katarina Pigl kaj Katarina Vujovic (el Jugoslavio). Krome, HEJ (Hungara E-Junularo) kaj la E-Asocio cxe Eventoj el siaj rimedoj subvencias 80%-e rabatitan partoprenon al 5 junaj kursgvidantoj de la Budapesxta E-Domo (Nagyne Sz. Eva, Czibik Klara, Totos Veronika, Horvath Katalin kaj Berenyi Csilla). Fondajxo Esperanto cxe Eventoj kaj la donacintoj de la Premio sincere gratulas al la gajnintoj, kaj deziras multajn sukcesojn kaj gxojon en la Esperanto-movado al cxiuj konkursintoj! Ret-Info *************************************************************************** IJK-2003 en Litovio? ==================== Antaux ne longe alvenis al la oficejo de TEJO kandidatigxletero de Litova Esperanta Junulara Ligo, LEJL kun propono de la urbo Kaunas por la Internacia Junulara Kongreso, IJK. Se tiu propono estos akceptita, IJK 2003 gastos en Baltio. CO de TEJO *************************************************************************** Redaktoro de Kontakto sercxata! =============================== Post tri jaroj da diligenta laboro, la nuna redaktoro de Kontakto, Sabira Stahlberg, decidis fini sian mandaton. TEJO sercxas novan redaktoron por redakti Kontakton ekde la unua numero de 2002. Kontakto estas la socikultura revuo de TEJO. Gxi aperas cxiun duan monaton. Specialan atenton gxi donas al lernantoj de Esperanto, pere de facillingvaj artikoloj. Cxiu numero postulas entute 2 - 3 semajnojn da laboro. La redaktoro ricevas kostorekompencon kaj modestan honorarion. Interesatoj pri la posteno sendu gxis la 10-a de septembro 2001 kandidatigxon, konsistantan el motiviga letero kaj vivresumo, al: Estraro de TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: tejo-estraro@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Lingva festivalo en Beogrado ============================ La 9-an de junio en Beogrado, Jugoslavio, kadre de Forumo de Cxirkauxdanubaj Esperantistoj, Serba Esperanto-Junularo okazigis lingvan festivaleton. 17 lingvoj prezentigxis; la komentoj de la ne-E-ista publiko estis pli ol kontentigaj. Sonja Petrovic Rete: sonjulino@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Pac-stangoj kun E-lingva mesagxo ================================ Inter 01-07. 05. 2001 aktivuloj de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando (Uzbekio) kunlabore kun la membroj de la delegacio de la Pacfondajxo Goi (Japanio), alvenintaj al Uzbekistano laux invito de la muzeo, okazigis en diversaj lokoj de la lando pacpregxajn ceremoniojn (por la paco en cxiuj landoj de la mondo lauxvice kun levado de 192 naciaj flagoj kaj la flago de UNO) kaj "plantis" dek 2.5-metrajn Pac-stangojn, dedi-cxe al la 10-jarigxo de sendependeco de la Respubliko Uzbekio kaj al la UN Jardeko de Paco kaj Senperforto (2001-2010). Ili cxiuj tuj farigxis siaspecaj pacmonumentoj. Estas interese, ke 5 el 10 Pac-stangoj, fabrikitaj en Japanio, portas grandliteran esperanlingvan mesagxon "Regu paco sur le tero". Ili estis instalitaj en la plej vizitataj lokoj: en UNESKO Mondheredajxaj urboj Buhara kaj Shahrisabz, en la cxefa stacidomo kaj internacia flughaveno de Samarkando kaj en la parko de loka montara urbeto Urgut. Pri la ceremonioj, en kiuj partoprenis pluraj lokaj eminentuloj, inkluzive urbestrojn, vaste raportis landa gazetaro, radio kaj televido. A. Ionesov Rete: peacetur@forigu.samarkand.uz *************************************************************************** Esperantaj skribajxoj en brazila Busstacio? =========================================== En la venonta julio oni inauxguros en Rondonopolis, Brazilio, novan auxtobusan stacidomon. La sxildoj havos ankaux Esperantan tekston, kondicxe ke oni elmontru la vivecon de Esperanto. Mesagxoj, afisxplanoj, ktp. estas atenditaj cxe: Karlo Perejra Ilson P. dos Santos, Rondonopolis MT, Brazilio Rete: casainfo@forigu.zaz.com.br *************************************************************************** Respondo de Nobel-komitato ========================== Profesorino Sofija Marusic, kiu proponis UEA kiel kandidaton por la premio por paco, ricevis en aprilo anglalingvan leteron de la Norvega Nobel- komitato kun la dato de la 13-a de marto, informanta sxin ke sxia propono estas ricevita, ke 132 kandidatoj estas registritaj kaj ke gajninto de la premio estos anoncita la 12-an de oktobro. Certe ankaux aliaj proponintoj ricevis la saman leteron, cxar gxi estas adresita al nomumintoj de kandidatoj. Ivo Osibov Rete: osibov@forigu.pravst.hr *************************************************************************** Esperanto proponita =================== En la 25-a internacia kolokvo de la Internacia Socio de Lingvistikaj Funkciuloj (SILF) inter 04-08. 04. 2001. estis proponita dum sekcio "Lingva politiko" Esperanto, kiel solvo de lingva problemo de Euxropa Unio. laux d-ro M. Butan *************************************************************************** Georgo Abraham forpasis ======================= La 26-an de junio forpasis s-ro Georgo Abraham, Honora Membro de UEA. Abraham naskigxis en Usono en 1916, sed ekde 1929 li vivis en Argentinio. Esperanton li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan Esperanto- Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan Esperanto-kurson en sia logxurbo Venado Tuerto, kie li ankaux fondis klubon kaj akiris por gxi juran personecon kaj propran domon. En 1966 Abraham starigis Amerikan Esperanto-Lernejon por koresponda instruado. Abraham el-arabigis plurajn verkojn. Li verkis ankaux plurajn lernilojn de Esperanto, kiuj aperis en Argentinio kaj Brazilio. Tamen, lia cxefverko estas la ampleksa araba Esperanto-vortaro, kies unuan volumon, "Klara vortaro Esperanta-araba", UEA eldonis en 1998. Alia grava verko estas "Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia", lernolibro por arablingvanoj. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastigxo de Esperanto en arabaj landoj. En 1995 la Komitato de UEA distingis s-ron Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaux premion de Fondajxo Antoni Grabowski. CO de UEA *************************************************************************** Filmo por gejunuloj =================== Sveda E-ista Junulara Unuigxo, SEJU planas dum cxi someraj kaj auxtunaj E- arangxoj surbendigi materialojn por dokumenta filmo celanta informi gejunulojn pri Esperanto kaj la movado. La filmado komencigxis dum la Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo. TEJO *************************************************************************** Sabotado per lernolibro ======================= Kial E-lernolibro sabotas nian organizitan Movadon? En la nov-eldono de "Pasxoj al plena posedo" de W. Auld (LF-Koop, 202 p., 18 euxroj) malaperis la antauxa adresaro de 83 landaj E-asocioj, grandparte aligxintaj al UEA. La adresaro aperis seninterrompe kaj cxiam aktualigita dum 30 jaroj, ek de la unua eldono en 1968, en cxiuj postaj 6 reeldonoj (Heroldo-Torino, redaktorino Ada Sikorska Fighiera), inkluzive de la lasta fidela reeldono ankoraux normale havebla (Edistudio, 228 p., 1999, 12 euxroj). La adresaro celis helpi la izolitan memlernanton kontakti sian landan E- organizajxon por informigxi pri plua utiligo de la internacia lingvo. Al kio utilas la subita nuligo de tiu utilega informo? La sola klarigo eble venas el tio, ke la iniciatinto de la eldono estas la inventinto de "rauxmismo", doktrino kiu kontrauxas nian organizitan "vertikalan" movadon kaj proponas konkurencan klubon de "horizontalaj E- establoj", nomatan Civito. Tiun doktrinon de rauxmismo/Civito detale klarigis Zelazny (membro de la t.n. evolu-komisiono de Civito) en retartikolo, kiu ecx manipulas la penson de Zamenhof: kopion de la artikolo mi senpage sendos al cxiuj petantoj. La subfoso de nia Movado, sekve, estas nur epizodo de la stulta lukto de "rauxmismo" kontraux niaj E-organizajxoj. De longa tempo gvidas la lukton la inventinto de la ideologio, Valerio Ari (konata sub pluraj kromnomoj, kiel Giorgio Silfer, Nicolas Vanof, Noor Weg, MG (Montpeliera raporto) kaj aliaj). La sabotado kontraux nia Movado havas neniun utilon, sed nur damagxas al Esperanto kaj splitas niajn malgrandajn fortojn. Rezulte de tio, nun ni havas du eldonojn de la sama lernolibro, ambaux kun la sama identa didaktika enhavo, unu el kiuj kripligita de adresaro kaj tre multekosta. Jen al kio kondukas la splitigaj ideologiaj bataloj! G. C. Fighiera *************************************************************************** REAGOJ ////// Novaj versioj ============= En Eventoj n-ro 209 p. 4. oni povas legi pri komputila programo "Kurso de Esperanto" krom la tie menciitaj lingvoj jam aperis portugala, angla, franca, pola, norvega, itala kaj korea versio. La programo baldaux aperos ankaux en la lingvoj cxeha, finna kaj sveda. Douglas Draper *************************************************************************** OPINIOJ /////// Ek al unuigxo per Esperanto! ============================ Aperis artikolo de s-ro Miyosi en Yomiuri en la japana gazeto, "Yomiuri- Shinbun (10,500,000 ekzempleroj tage). Gxin tradukis s-ro Yamasaki Seiko Kiamaniere oni defendas sian sekurecon kiam oni renkontas kataklismon eksterlande, kie ne eblas lingva komunikado? Mi spertis grandan tertremon okaze de mia profesia vizito al Taivano lastan jaron. Meznokte, subite atakis min sur la lito de hotelo forta skuo kian mi neniam antauxe sentis en la vivo. Post kiam gxi finfine cxesis, mi kuris malsupren la sekuran sxtuparon. Cxar la gvido por rifugxo estis en la cxina sola, la plimulto de la fremdlandanoj ne povis kompreni gxin. Brito kolere diradis ke li komprenis nenion krom ke oni ne povis uzi liftojn. En tia nenormala okazo, manke de gvidado per internacia komuna lingvo vojagxantoj povas perdi sian vivon. El la cxefoficejo en la urbo Siratori en la gubernio Kagawa, mi komencis vendadon per mi mem sola al la tuta mondo antaux tridek kelkaj jaroj. Frustrite de la muro de lingvo, mi spertis gxissate handikapon negoci kun euxropanoj kaj amerikanoj en la angla. Auxtodidakte al mi alpropriginte anglan konversacion, mi poste lernis la korean kiam mi konstruis fabrikon en Koreio, sed okaze de establigxo en Cxinio mi rezignis pri la cxina. Cxar mi volis koncentri energion posedi lingvon de diferencaj landoj al la nura lingvo Esperanto. Esperanto, elpensita de pola kuracisto, Zamenhof, hisas alte idealismon kontribui al la monda paco per komuna lingvo, kaj mi entuziasmigxis pro ties ideo. Ekde antaux kvar jaroj, kiam mi invitis fremdlandan instruiston, mi ricevis intensan kurson pri esperanto. Post lecionoj de tri horoj cxiuvespere, mia kapablo paroli gxin superis tiun de la angla. Studinte dum multe da jaroj en lernejo la anglan, japanoj ne disponas gxin krom manpleno da esceptoj. En la angla trovigxas sep prononcoj pri la nura litero "a" depende de la cirkonstancoj, kaj la granda parto de vortaroj estas oferita al klarigo de esceptoj, kio faras malfacila ties studon por tiuj kiuj naskigxis kaj kreskis en la neangla sfero. Koncerne tion, esperanto havas nenian esceptojn, gxia gramatiko estas simpligita en dekses regulojn, unu litero respondas al unu sono, la literumo mem estas jam prononcaj signoj. Gxi estas ellernebla per kvinono de la peno por lerni la anglan. En Japanio, la Japana Esperanto-Instituto kaj aliaj distribuas vortarojn, lernolibrojn kaj aliajn lernomaterialojn, kelkaj liceoj kaj universitatoj komencis lecionojn. En la Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (sida en la urbo Kameoka, gubernio Kioto), membro de kies konsilo de administrado mi estas, regule okazas zamenhofaj festoj kaj studkunsidoj de Esperanto cele de plilargxigo de la bazo de la Esperanto-parolantoj kaj eduko sur longa perspektivo de junaj esperantistoj.Unuigo de valutoj, rigardata kiel songxa rakonto, realigxis en Euxropo. Movoj cxirkaux komuna lingvo en la euxropa parlamento estas sugestoricxa kun Esperanto kiel atuto por kunfandigxo de nacioj. Nun estas konjunkturo kie oni ne povas forridi komunan lingvon de la mondo kiel sensencajxon. Mi partoprenis en la monda kongreso en Germanio lastan jaron kaj emociigxis je la spektaklo kie miloj da homoj el pli ol sepdek landoj komprenas kaj reagas reciproke per unu lingvo nomata Esperanto. Mi pensas ke se homoj de la mondo libere uzos du lingvojn, sian denaskan kaj Esperanton, la mondo farigxos unu lauxlitere. Estus tiam historia rakonto ke oni ne scias kion fari okaze de katastrofo en eksterlando. mallongigite el "Bulteno de Tyugoku kaj Sikoku" n-ro 30 *************************************************************************** Kiel varbi pri Esperanto? ========================= Cxu vi demandadas je internaciaj gicxetoj "Cxu vi parolas Esperanton?". Foje Eventoj aperigis cxi tiun mian proponon. Eble estas jam tempo ke oni rememorigxu. Nome, ie ajn, aparte cxe internaciaj inform-gicxetoj, vi nepre demandu cxu oni parolas eble ankaux Esperante! Ne gravas ke vi jam supozas, ke oni tie ne parolas. Gravas, ke tiuj kiuj laboras tie, ofte uzadu la vorton "Esperanto". Eble en la fino iu ekinteresigxos. Cxi aparte tauxgas por la urboj kaj lokoj kie jam funkcias suficxe aktivaj E-centroj. Per cxi oni povas suficxe helpi al la lokaj esperantistaj aktivuloj. Ekz. en Budapesxto kaj Zagrebo la logxantaro ofte havas okazon rimarki la aktivecojn de la lokaj esperantistoj, sed se ankaux inter la turistoj oni komencados pli auxdadi Esperanton. "La kliento cxiam pravas..." - bonaj komercistoj ankaux Esperanton eklernos se oni sentos eblecon por profito. Krome, se vi auxdas, aux ecx konas la organizantojn de iu internacia kunveno (neesperantista), esploru eblojn ke oni ankaux Esperanton uzu kiel unu el la traduk-lingvojn. Aparte utilas se vi konas fakulon-esperantiston eksterlandan kiu povus utili por la organizata kunveno. Eble oni povus ion fari. Esploru, sekvu, atentu... kiam vi rimarkas ion interesan, tuj ekagu! Partopreno de fakuloj esperantistaj al la neesperantistaj okazajxoj (seminarioj, prelegoj, kongresoj...) estas suficxe bona kaj inda KER-agado (KER: TEJO mallongigo de Komisiito por Eksteraj Rilatoj, je signifo de "ekstermovada agado, lobiado per E-o, por E-o...", t.e. aktiva agado inter neesperantistoj per Esperanto sed por iliaj celoj (ekologiaj, skoltaj, humanitaraj...) Zoran Ciric Rete: zciric@forigu.eunet.yu *************************************************************************** Graveco de informado ==================== Cxu ni povas, per pli bona informado, 10-obligi la nombron de esperantistoj kaj simpatiantoj? Antaux ol mi revenis al departemento Vendeo (okcidenta Francio) post 31-jara restado en Parizo, estis nur proksimume 7 aux 8 esperantistoj el kiuj neniu konis cxiujn aliajn. Fondo de asocio Esperanto-Vendee, en oktobro 1996, ebligis arigon de cx. 80 membroj. Nun funkcias tri semajnaj kursoj en la cxefurbo La Roche-sur-Yon kun entute 21 lernantoj. Pliaj lernas aparte. En vilagxo Aizenay, relative nova membro, licenciito de angla kaj germana, malfermis publikan kaj lernejan E- kursojn kun respektive 5 kaj 12 lernantoj. En Fontenay-le-Comte funkcias alia, trikapa, sub gvidado de diligenta relative novbakita esperantistino. Plej laste, instruistino de agrikultura liceo de La Roche-sur-Yon, fresxdata esperantistino, iniciatis kvintagan kursoparton en kiu partoprenis dudeko da gelernantoj el kiuj pluraj deziras plue lerni kaj ecx korespondi. Ili aperas sur la rertpagxo: http://perso.wanadoo.fr /esperanto/nature.htm. El sistema informado de la amasinformiloj rezultis ke la publiko rimarkas la ekziston kaj viglecon de la lingvo, kaj ke iom post iom gxi estas konsiderata kun kreskanta intereso kaj respekto : invitoj al infanfestivalo, al internaciaj renkontigxoj de La Roche-sur-Yon, inauxguro de trafikcirklo Zamenhof, alskribo de deputito al la ministro de edukado, ktp, do ankaux oficiala agnosko. Al la loka informado devas aldonigxi bona kaj rapida tutmonda informado. Stimulan efikon havas gravaj atingajxoj en aliaj kontinentoj. Ili ebligas reliefigi ke ne temas nur pri loka afero. Henri Masson Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Euxroskola-2 kaj Interkulturo en EU =================================== Post la sukceso de la partopreno de klasoj de lernantoj de Esperanto en la tago "Euroscola" de la Euxropa Parlamento en Strasburgo, nun malfermigxas la cxas-sezono por la klasoj, kiuj partoprenos venontan jaron. La partoprenintaj klasoj ne rajtas partopreni duan fojon, do, oni devas sercxi aliajn klasojn en aliaj lernejoj. Kun konsterno la organizintoj rimarkis, ke el la tuta EU-landaro nur Francio, Italio kaj Svedio sukcesis trovi klasojn por partopreni. La manko de hispanoj, germanoj, ktp. estis vere miriga. La organiza laboro estas praktike farata de la francaj samideanoj, kaj la organiza ilo estas retlisto e-euroscola@forigu.egroups.fr. Al gxi oni povas aligxi per malplena mesagxo al: e-euroscola-subscribe@forigu.egroups.fr. Kiel jam cxi jare limigita nombro da klasoj el la kandidataj landoj rajtas partopreni (cxi jare partoprenis litovoj, poloj, hungaroj, rumanoj kaj kroatoj). Pliaj informoj kaj detaloj cxe: Renato Corsetti Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: corsetti@forigu.itelcad.it *************************************************************************** RADIO ///// E-elsendoj de Cxina Radio ========================= Horaro de Esperantlingva dissendo de Cxina Radio: - 11:00-11:30, Japanio, Koreio 41.84 m 7170 kHz, 25.18 m 11925 kHz; - 13:00-13:30, Sudorienta, Azio 25.75 m 11650 kHz, 19.72 m 15210 kHz; - 20:00-20:30, Euxropo, 25.58 m 11730 kHz, 30.11 m 9965 kHz, 25.40 m 11810 kHz; - 22:30-23:00, Latin-Ameriko, 30.43 m 9860 kHz, 25.64 m 11700 kHz. Cxiuj horoj estas aldonitaj laux Tutmonda Tempokalkulo (UTC). *************************************************************************** MUZIKO ////// Duone ===== Post sia partopreno en la KD "Survoje" de la franca grupo "la Kompanoj", aperita en Kolekto 2000 de Vinilkosmo, Thierry Faverial revenas al ni soliste kun "Duone", en kiu li rolas kiel komponisto, muzikisto, kantisto kaj auxtoro de kelkaj tekstoj, por prezenti 10 kanzonojn, kies plej granda parto estas originalaj. "Duone" per sia melodia ricxeco, miksas la spicajn saporojn de intimeca latinjxazo kun la diversaj ritmoj de la euxropa kanzonaro. Cxiu el la titoloj estas invito al vojagxo, en aparta etoso, kiu foje kondukas al revemo aux dramo, foje al voluptemo aux poezio. Thierry nun produktas verkon de muzikisto, lasanta longajn sonajn periodojn por la ventinstrumentoj, tie kie la muziknotoj esprimas tion kion la vortoj ne cxiam fidele povas diri. Oni mergigxas en gitara kaj saksofona universo, asociita kun tekstoj ofte esprimplenaj (dankon al la amiko Marcelo Redoulez), foje pli malpezaj, universo el kiu oni ne eliras sen emocio. La disko mendeblas kaj pliaj informoj haveblas cxe: Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville, Francio Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** LIBROJ ////// Nova studo de Claude Piron ========================== UEA eldonis kiel n-ron 46 en sia anglalingva serio "Esperanto Documents" 22-pagxan studon de Claude Piron, "Linguistic communication: A comparative field study" (Lingva komunikado: kompara praktika studo). La studo de Piron temas pri kvar diversaj sistemoj de lingva komunikado en internaciaj organizajxoj: tiu de Unuigxintaj Nacioj k.a. organizajxoj kun kelkaj laborlingvoj; tiu de multnaciaj kompanioj uzantaj unu nacian lingvon, plej ofte anglan; tiu de Euxropa Unio uzanta la oficialajn lingvojn de cxiuj membroj; kaj tiu de organizajxoj uzantaj nur Esperanton. Cxiuj sistemoj estas komparataj laux 12 kriterioj, kiel lernodauxro, necesaj antauxinvestoj, ne-egaleco kaj diskriminacio, kostoj de kunsidoj kaj dokumentado, perdo kaj distordigxo de informoj, ktp. La ege interesa studo de Piron estas utila legajxo por cxiu, kiu interesigxas pri la problemaro de internacia lingva komunikado. La kajero kostas EUR 2,10 (plus imposto en EU kaj afranko). Por mendo de minimume 3 ekz. la libroservo de UEA donas rabaton de 1/3. CO de UEA *************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis la 38-a jarkunveno de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko la 4-an de marto en Pretoria, Sud-Afrika Respubliko. * * * Okazis la 7-a Trejnado por Esperantistaj Instruistoj en aprilo en Rio de Janeiro, Brazilio. La arangxon organizis Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, EKOR. * * * Okazis Esperanta Arta Vespero la 19-an de majo en Staszow, Polio. * * * La 13-a Internacia Komunista Esperantista Konferenco okazis en majo en Kultura Centro Esperantista, KCE. * * * Seula E-Kulturcentro, SEK markis sian kursanon je 1000-a numero en junio, 2001. La 1-a kurso okazis en novembro 1991 cxe SEK. Gxis cxi junio entute 1,006 homoj aligxis al la kursoj. * * * Elektigxis tute nova estraro de Finna Esperanto-Junulara Organizo, FEJO dum la jarkunveno en Povoo, Finnio. * * * Pola Isntituo, Internacia Esperanto-Muzeo Wien, IEMW kaj Auxstria Esperanto-Federacio, AEF okazigis seminarion pri lingva problemo de EU kaj Esperanto en la Universitata Observatorio en Vieano, Auxstrio. La arangxon partoprenis ankaux ambasadoroj trovigxantaj en Vieno. * * * Estis elektita nova estraro de Pola Esperanto-Asocio, PEA dum la jarkunveno inter 03-04. 02. en Lodzo, Polio. Dum la kunveno la anoj plivastigis ankaux la agteritorion de la asocio. * * * Estis elsendita 7 minuta programero pri Esperanto en ORT, la 1-a tutrusia televidkanalo, la 18-an de januaro je 08:15. * * * Okazis la 2-a Ivanova Esperanto-renkontigxo inter 05-12. 07. 2001 en Ivanovo, Rusio. * * * Okazis la 56-a Kongreso de SAT-Amikaro inter 14-18. 04. en Chambery, Francio. La partoprenantoj povis pliklerigxi pri organizado de E-movado. * * * Aperis rusa traduko de la libro "Maskerado cxirkaux la morto" de Tivadar Soros. Oni vaste publikis en Rusio pri la libro, ofte estis menciita, ke la originala lingvo de la libro estas Esperanto. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Ilja De Coster, kasisto de TEJO, havas novan retadreson por mesagxoj rilataj al TEJO aux UEA: ilja.tejo@forigu.tiscalinet.be. * * * Mi sercxas muzikkasedo(j)n de la pola e-auxtorkantisto Roman Bura. Bonvolu trasercxi en via muzikotekoj kaj informi min! Por detaloj kaj akordoj bv. skribi al: Luigi Fraccaroli - via Crocifissa di Rosa 63 - IT-25128 Brescia, Italio aux rete: esperanto@forigu.monrif.net * * * Por krei kelkajn dekojn de laborlokoj en kudrejo per la Esperantaj kanaloj mi sercxas por acxeto diversajn uzitajn kudromasxinojn (Juki, Brother, Singer ktp.). Por pli detalaj informoj demandu al: Stasys Kruzinauskas, rete: StKruz@forigu.rc.lrs.lt aux Telefone: +370-99-04065. * * * Iranon povis viziti esperantistoj el Polio kaj Latvio dum 10 tagoj. La programon arangxis la tutmonda servo Monda Turismo, kiu organizas vojagxojn al 130 landoj per Esperanto. * * * Daniel Veress estas la plej nova hungara esperantisto kiu estas la filo de Ildiko Csonka kaj Tibor Veress. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 18 j. frauxlino, komencanto volas korespondi kun gesamideanoj tutmondaj. Adreso: Helen Poon, Flat 4, 6/F, Chun Wu House, Yuk Po Court, Sheung Shui, Hong Kong. Rete: china_108@forigu.gurlmail.com. * * * 24 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: scienco, literaturo kaj muziko. Mi studas fizikon. Adreso: Luiz Ferreira Portella, Rua Osvaldo Cruz,77, Jardim Universitario, Viamaoo, RS. Brasil, CEP 94500-250. Rete: portella@forigu.esperanto.zzn.com. * * * 28 j. frauxlo, instruisto de matematiko. Interesoj: sxakludo (logikaj ludoj), lingvoj, literaturo, turismo per-pieda kaj per-bicikla. Mi atendas vian leterojn de knaboj inter 3 kaj 13 jaraj. Adreso: Ladislao Posztbanyi, Bartok Bela u. 53, HU-2377, Orkeny, Hungario. Rete: posztl@forigu.freemail.hu. * * * 19 j. studentino deziras korespondi kun frauxloj 20-30 jaraj, germanlingvanoj pri junularaj problemoj, naturo, katoj, hundoj, vojagxoj, muziko, kaj aliaj. Adreso: Elena Pronjeva, Kommunarov 135-52, RU-399783 Jelec, Lipeckaja oblast, Rusio * * * 17 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: lingvoj, muziko, literaturo, kino, religioj, verki versajxojn. Mi volas korespondi tutmonde. Adreso: Giovanni Matteo Quer, viale italia 18, IT-31033 Castelfranco Veneto, Treviso, Italio. Rete: annalio@forigu.tin.it. * * * 28 j. frauxlo. Interesoj: kino, klasika muziko (baroka cxefe), jazo kaj blueso, legado (ecx poezio), katoj. Mi atendas leterojn el la tuta mondo. Adreso: Antonio M. Sanchez Perez, C/Quevedo 1 3 1, ES-38005 Santa Cruz de Tenerife, Islas Canarias, Hispanio. Rete: antmig@forigu.teleline.es. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiun poemon deklamis D-ro L. L. Zamenhof dum sia unua kongresa parolado? A. La espero B. Mia penso C. Pregxo sub la verda standardo 2. En kiu urbo estas Internacia Esperanto-Muzeo? A. Vieno, Auxstrio B. Bjalistoko, Polio C. Roterdamo, Nederlando 3. Kion signifas la mallongigo TEL? A. Tolerema Esperanto-Ligo B. Teologa Esperantista Ligo C. Tutmonda Ekumena Ligo Limdato por alsendo: la 15-a de auxgusto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kiam aperis la libro de Edmond Privat Historio de lingvo Esperanto (Deveno kaj komenco)? B. 1923 2. Kiom longa estas la oficperiodo de la komitatanoj de UEA? C. 3 jaroj 3. Kiam estis fondita Internacia Cseh-Instituto en Nederlando? C. 1930 * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// La zoologiaj gxardenoj ====================== Historio La unuajn bestmenagxeriojn oni starigis nur por la amuzo kaj uzado fare de la homoj, ian avantagxon por la bestoj mem ili donis nur en postaj tempoj. Certe ekde la frua ekzisto de la homaro estigxis rilatoj kun bestoj. Ekzemple azenoj kaj kameloj estis uzataj kiel sxargxobestoj, inverse la kameloj bezonis la homojn cxar ili vivis en la apudeco de akvo. Multaj animaloj farigxis kultursekvantoj kiam la homoj komencis vivi en kolonioj kaj urboj, ekz. kadavrogrifoj kaj sxakaloj sekvis por mangxi la homan rubon. Krokodiloj mangxis la kadavrojn de mortintoj, kiuj estis jxetitaj en la riveron kaj altiritaj pro tio, formis dangxeron por la homoj. Ratoj estis vera plago kaj kauxzis malsanojn. Vespertoj, varanoj kaj prokavioj logxis en fendoj kaj kavoj en proksimeco cxe homoj. La homoj klopodis mortigi bestojn per cxasado. Renkontojn kun leonoj kaj tigroj ili ne postvivis, do neniu sciis kian aspekton havas tiuj bestoj. Sanktaj bestoj En diversaj civilizacioj oni honoris bestojn, ekz. la egiptoj vidis en la sanktaj animaloj la revenon sur teron de la mortintaj pragepatroj. Pere de sanktaj bestoj ili povis komuniki kun la dioj. Oni akceptis, ke dioj estas respondecaj pri naturfenomenoj. Per la honoro de bestoj kiel reprezentantoj de la naturo, ekestis la ekologia konscio. Poste farigxis bildoj de la dioj, kiuj estis kombinajxoj de homo kaj besto. La dio Toto de la egiptoj, kun kapo de ibiso, estis eltrovinto de scienco kaj arto. Naskigxo kaj morto estis en la manoj de dioj, la dioj estis identigitaj per bestoj. La tombojn de la faraonoj kaj templojn gardis sfinksoj, leonoj kun homa kapo. Menagxerioj en la antikvaj kulturoj Jam miloj da jaroj a K. imperiestroj kaj regxoj kolektis sovagxajn bestojn por pligrandigi siajn sxatecon, potencon kaj por amuzigxi. Cxirkaux 1100 a K. regis la asiroj en okcidenta Azio. Ili estis kruelaj kaj batalemaj militistoj. La favora hobio da la regxoj estis la leono-cxasado. Sklavoj devis konduki la leonon en la gxustan direkton por ke la regxo, sidante en metalmuntita cxaro, povu pafi per arko la leonon. Cxu tiu neordinara hobio jam signis la komencon de la ekstermado de leonoj. Se en la regiono ne plu vivis leonoj, la regxo liberigis kelkajn el sia menagxerio. Kaj unu sklavo pli aux malpli ankaux ne gravis! La leonon oni uzis por plia amuzo: krimuloj estis jxetitaj en kavon kun leonoj kaj invititoj kun gxojo vidis kiel ili estas vorataj. Kiu ja estis la plej granda besto? Fama estis ankaux la menagxerio de Darius la Unua la persa regxo, kiu estris de 521-485 a. K. en Persio, la nuna Irano. Ni relative multe scias pri lia vivo, cxar la historio estas cxizita en rokojn. Sufokinte kelkajn dangxerajn ribelojn, li tiel arangxis la regadon pri la grandega regno ke tiu farigxis modelo por la postaj grekaj kaj romianaj estroj. Li eldonis orajn, argxentajn kaj bronzajn monerojn kiel la unuansxtatan monunuon kaj enkondukis la regulan impostpagadon. La bestoj vivis en parko cxirkaux la palaco kaj apud la trono sidis du tigroj. Ankaux cxe la grekoj bestoj ludis rolojn en la grekdia mondo. Ekz. harpioj, kiuj havis virinkapojn, leonokorpojn kaj aglo-ungegojn. Ili devis puni la homojn laux komisio de la dioj. La greka filozofo kaj sciencisto Aristotelo (384-322 a.K.) fondis malgrandan bestgxardenon, ne por la amuzo de kelkaj favoratuloj sed por montri sovagxajn bestojn al la ordinara popolo kaj por pristudi ilin. Li vidis ke bestoj povas esti kunigataj en klasojn cxar ili havas similecon. Aristotelo alportis grandan kontribuon al la nuna scienco. La grekoj multe influis nian kulturon. La romianoj ne adoris bestojn kiel aliaj popoloj. Ili uzis ilin kiel sxargx- kaj trenbestojn. La plej konata estis la romia cirko, en kiu la publiko povis rigardi kiel sovagxaj bestoj atakas unu la alian. Ju pli da sango, des pli da amuzigxo. Krom tio romianoj estis la unuaj, kiuj konscie komencis bredi por plibonigo kaj selektado laux eksteraj rekonmarkoj de animaloj. A. N. ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 211, junio-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************