Eventoj n-ro 210 retposxta versio
*********************************

Titolpagxe: - Cxu vivtenado aux kreskigo?

Faka aplikado: - 50 multimediaj Esperanto-fakvortaroj
               - E-programoj en hungara gazeto

Kontakto sercxata: - Provu vojagxon al Persio

Interreto: - Hejmpagxo de japana mezlernejo en Esperanto
           - Mallonge (9)

Arangxoj: - Kurso pri auxdaj-vidaj metodoj
          - Kataluna kongreso
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Esperanto sur ombrelego
        - Esperanto estis la 2-a
        - Gvidlinioj por informado pri Esperanto
        - Faka gicxeto en Zagrebo
        - Novaj gvidorganoj de UEA

Opinioj: - Nova ideo - Duebena lingvosistemo por Euxropa Unio
         - Esperantisto petas cenzuron pri Esperanto

Organizaj demandoj: - Iniciato de la Afrika Komisiono de UEA

Instruado, ILEI: - Euroscola-tago en Strasburgo

Konkursoj: - Gazet-artikola konkurso

Radio: - Novajxoj pri Esperanto en radio

Gazetoj: - Novaj koloroj en Francio

Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (5), korespondi deziras (4)

Eventa ludkvizo

Interese: - Interreta tempo
          - Kurtaj rakontoj
          - Dizelo

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Cxu vivtenado aux kreskigo?
===========================

La celoj de la diversaj Esperanto-aktivuloj rilate al la estonteco de
Esperanto estas malsamaj:

Kelkaj subtenas la nuntempan aplikadon de Esperanto sen havi difinitajn
celojn pri la gxenerala Esperanto-komunumo.

Kelkaj laboras por la enkonduko de Esperanto en la oficialajn internaciajn
rilatojn.

Kelkaj, inter ili mi mem, celas la grandigon de la Esperanto-komunumo.

La celoj de la finvenkistoj

La celoj, kiujn oni havas konscie kaj subkonscie, kaj la ideoj kaj bildoj,
kiujn oni ripetadas al si mem, forte influas la realon, kiu poste estigxos
- almenaux asertas tion multaj psikologoj. Tial mi kun granda atento notis
lastatempe, ke aktivuloj engagxitaj en la oficialan enkondukon de Esperanto
skribis kaj plu parolas pri la necesa "vivtenado" de Esperanto, kiu okazu
dum la pledado por enkonduko de Esperanto. Eble tiu ideo de pura vivtenado
de Esperanto kontribuis je tio, ke fakte de 1930 (aux pli mirige de 1950)
la kvanto de Esperanto-parolantoj ligitaj al la tradiciaj Esperanto-asocioj
ne signife kreskis, se entute. (De proksimume 1970 paralele estas
konstatebla la ekesto de pli junuleca Esperanto-komunumo kun grandigxantaj
novtipaj renkontigxoj, samtempeca muzika kulturo, Pasporta Servo,
esperantlingvaj familioj regule renkontigxantaj ks.) Eventuale la ideo de
nura vivtenado de la lingvo Esperanto kontribuis ecx je tio, ke la sukcesoj
cxe politikaj instancoj estis malpli grandaj ol la esperoj - politikistoj
cxe traktado de ideoj ja konsideras ankaux la gxeneralan akcepton de la
ideo, kaj supozeble do konstatis cxefe stagnadon de la kvanto de Esperanto-
parolantoj.

Kreskigo de la Esperanto-komunumo

Kiam mi eklernis Esperanton post 1977, mi rapide konatigxis kun la praktika
uzo de la lingvo en internaciaj renkontigxoj kaj kun tiuperiode videble
kreskanta Germana Esperanto-Junularo. (Ne surpriza kresko, cxar ekzemple la
tiutempa GEJ-prezidanto Franz Kruse klare formulis sian celon de progreso
por GEJ, kaj similajn ideojn evidente havis liaj antauxuloj kaj posteuloj
en la estraro.) Laux miaj spertoj indas kaj eblas plu kontribui al la plia
evoluo de la Esperanton parolanta kaj gxuanta komunumo. Antaux nelonge mi
konstatis, ke eblas resumi miajn celojn de "stabiligo kaj grandigo" de la
Esperanto-komunumo - iom peza nocio - per la simpla "kreskigo" de nia
komunumo.

Kvalite kaj sekve kvante kreski

Tiu kreskigo devas laux mi esti kvalita kaj kvanta. Mi supozas, ke
plibonigo de la kvalito de la servoj kaj produktoj ofertataj de kaj en la
Esperanto-komunumo en si mem jam kontribuos je kvanta kresko de la fakta
parolantaro. Ofertante niajn internaciajn kaj lokajn renkontigxojn, niajn
kursojn kaj nian pli aux malpli amikecan kaj akcepteman etoson ni
konkurencas finfine kun entreprenoj de la socio, en kiu ni vivas - por
atingi sukceson ni do adaptigxu al la gxenerala kvalitonivelo aux ecx
superu gxin por povi dauxre kajal kreskanta klientaro oferti niajn servojn.
La preparado de lingvokursaro (tri sinsekvaj semajnfinaj kursoj) kun
samtempa kaj posta planita prizorgado de la lernantoj. Kiel gxi estas
planata nun en Berlino? Estas unu pasxo direkte al pli bonaj ofertoj kaj
kreskigo de la Esperanto-komunumo.

Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Hhs. 3. St. DE-10551 Berlin, Germanio
Rete: lu.esperanto@forigu.gmx.de

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

50 multimediaj Esperanto-fakvortaroj
====================================

La codoromo "MultiDic 2001" enhavas programon en Esperanto kaj en la franca
por vidigi multimediajn Esperantajn dokumentojn kun bildoj kaj sonoj (por
PC kun Vindozo 95 aux 98). Tria lingvo estas aldonebla.

Plie, gxi entenas multimedian francan-Esperantan vortaron (46000
kapvortoj), multimedian Esperantan-francan vortaron (65000 kapvortoj) kun
pli ol 1600 bildoj kaj pli ol 50 fakvortarojn Esperantajn-francajn kaj
francajn-Esperantajn pri la temoj: agrikulturo, anatomio (+ latina),
arkeologio, arkitekturo, artoj, astronomio-astrologio, aviado, biblioteko,
botaniko, fervojoj, cxasado, kemio, konkuloj, kuirado, ekonomio, elektro-
elektroniko, entomologio (+ latina), popularaj vortoj, figuraj vortoj,
geografio, geologio, gramatiko, heraldiko, historio, iktiologio (+ latina),
komputado (+ angla), juro, likvajxoj, literaturo, mamuloj, maro kaj sxipoj,
matematikoj, medicino, meteologio, milito, mineralogio, muziko, mikologio
(+ latina), mitologio, propraj nomoj, ornitologio, iloj-masxinoj, landoj-
logxantoj, fotografio, politiko, antauxnomoj, profesioj, proverboj,
religioj, sportoj (+ angla), tekniko, telekomunikado, televido-radio,
titoloj, veturiloj, vestajxoj, zoologio (+ latina).

La programo enhavas rimedojn por krei vian propran sonan kaj bildan kurson
pri Esperanto kaj viajn proprajn sonajn kaj bildajn dokumentojn. Pliaj
informoj kaj mendoj cxe:

Christian Bertin
La Benairie, Route de Servon, FR-35410 Chateau, Francio
Rete: christian.bertin@forigu.cnet.francetelecom.fr

***************************************************************************

E-programoj en hungara gazeto
=============================

La hungara komputika gazeto "Uj Alaplap" en la maja numero (2001.05 p.25)
mencias SoftMemor kaj SoftNeuron. La hejmpagxo (ankaux en Esperanto!) de
Abonasoft kaj la provoversioj de tiuj du programoj trovigxas sur la
kompaktodisko de la gazeto.

Abonasoft (vidu en n-ro 207. p. 4.) estas hungara firmaeto kiu subtenas la
internacian lingvon "Esperanto". Krom mem uzi la lingvon kiel interna
laborlingvo, Abonasoft produktas komputilajn programojn, kiujn apud kelkaj
naciaj lingvoj eblas uzi ankaux en Esperanto.

Thierry Salomon
Rete: abonasoft@forigu.mail.com
Bakats u. 1/3 III. 1, HU-1093 Budapest, Hungario

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Provu vojagxon al Persio
========================

Esperanta vojagx-turista agentejo en Tehrano pretas akcepti E-istojn el la
tuta mondo vojagxemajn al Persio disponigante plej tauxgan malmultekostan
servon kunligante kun irana E-istaro.

Lastatempe la oficejo aligxis rete al Pasporta Servo kaj nun estas aktiva
kunlaboranta membro de Monda Turismo en Irano por plu faciligi vojagxadon
de E-istoj tra la mondo.
Kontakti eblas:

Dornagasxt Vojagx-Turista Agentejo
Suite # 6, NO. 121 East Sarv Saadat Abad, IR-1998653788 Tehran, Irano
Rete: ralijani@forigu.accir.com

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Hejmpagxo de japana mezlernejo en Esperanto
===========================================

Mezlernejo Kigaku, Iwate, Japanio, havas sian retpagxon en Esperanto. En la
lernejo lernas 14 geknaboj, de 13 gxis 16 jaragxaj. Eblas viziti la pagxon
cxe: http://www.rnac.ne.jp/kxigaku/jkigaku.htm.

La lernajo petas sendi kuragxigan leteron al la lernantoj.

el NUN

***************************************************************************

Mallonge
========

Hilelista rondo havas propran retpagxon cxe:
http://www.geocities.com/hilelistarondo/hilelisto.htm.
* * *
Garik Kokolija, internacie (re)konata aktivulo, jxus elektita prezidanto de
Rusia Esperanto-Unio, REU havas novan retadreson: garik@forigu.mail.ru
* * *
La retkatalogo de Internacia E-Muzeo en Vieno, IEMW en la lasta monato
kreskis je 1200 rikordoj al 13200. La retkatalogo estas trovebla cxe:
http://euler.onb.ac.at/cgi-allegro/maske.pl?db=esperanto
* * *
Nova retpagxaro pri Homaranismo cxe http://homarano.narod.ru. Tie oni
trovos grandan amplekson da tekstoj en Esperanto kaj rusa lingvoj pri
Homaranismo kaj aliaj instruoj kaj interlingvistiko.
* * *
La plurlingva retpagxaro de Brazila Spiritisma Federacio (Federacio
Espirita Brasileira) cxe: www.febrasil.org ekde marto prezentas tekstojn en
Esperanto.
* * *
Fresxaj kaj malnovaj numeroj de la gazeto "La Espero" trovigxas cxe:
http://www.esperanto.se/espero/.
* * *
Koresponda Servo Mondskala, KSM estas fondita antaux pli ol 40 jaroj, kaj
estas destinita por helpi la trovon de koresponda partnero en Esperanto.
Retpagxejo de la servo: http://www.multimania.com/kosomo
* * *
"Pretere" estas nova retbulteno. Gxi estas 4-pagxa, A4-formata kaj senpage
elsxutebla cxe http://esperanto.nu/pretere.
* * *
La pagxoj de ICQ-listo "Esperanto", kiu nuntempe inkluzivas 441
gesamideanojn el 51 landoj, translokigxis al:
http://esperanto.digiweb.com.br/icq/icqlisto.htm

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kurso pri auxdaj-vidaj metodoj
==============================

La 32a Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro, kiu okazas inter 02-13. 07.
cxe la Universitato de San Francisko, ofertas du kursojn cxijare, kiuj
estas interesaj al instruistoj de multaj landoj. La cxijara supera kurso
estas lauxforme intensa grupdiskutado pri auxdaj-vidaj materialoj kaj
metodoj de Esperanto-instruado. Studentoj esploras aktualajn konceptojn pri
la teorio de dualingva akirado kaj kiel tiuj rilatas kun modernaj
instrumetodoj, pristudas vastan gamon da materialoj nuntempe haveblaj por
Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj laboras en malgrandaj grupoj por
pluadaptigi kaj evoluigi ilin. La kurso valoras por cxiu interesita pri
tio, kiel Esperanto estas instruebla kaj lernebla, cxu klascxambre, klube,
aux rete.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Ellen M. Eddy
11736 Scott Creek Drive SW, WA-98512 Olympia, Usono
Rete: dyellen@forigu.aol.com

***************************************************************************

Kataluna kongreso
=================

La 30-a Katalanua kaj la 3-a Transpirenea Kongreso okazas inter 12-14. 10.
en Gxirono, Katalunio, Hispanio. La cxefa temo de la arangxo estas "Migrado
kaj lingvoj". La partoprenantojn atendas ricxa kultura kaj amuza programo
kaj mem la loko de la kongreso estas turisma paradizo. Oni povas rigardi
tie belan pejzagxon.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Kataluna Esperanto-Asocio
Pk. 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio
Rete: kea@forigu.stel.net

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

21-28.07. 86-a Universala Kongreso de Esperanto Zagreb, Kroatio. Inf:
Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176,
Nederlando. Tel: +31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
21-28.07. Infana Kongreseto, Zagreb. Inf: Stefan MacGill, Bethlen G. u 2,
HU-2030 Erd, Hungario . Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net
* * *
21-28.07. Baza Kurso kaj A-Seminario de Cseh-metodo en Zagreb. Inf:
Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag,
Nederlando. Rete cseh@forigu.iei.nl
* * *
21-28.07. Somera stagxo en Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo, Kastelo
Gresillon, FR-19150 Bauge, Francio. Tel: +33-(0)241891034
* * *
21-30.07. Vojagxo al UK el Budapest al Zagrab (kaj Csaktornya, Plitvice,
Rijeka, Pula). Inf: Vojagxoficejo Esperatur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest,
Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-268-0331. Rete:
esperantohea@forigu.matavnet.hu
* * *
23-26.07. 1-a Hilelista renkontigxo, Zagreb. Inf: Mato Spekuljak,
Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: spekuljak@forigu.zg.tel.hr
* * *
24-29.07. La muzika esperanta kulturo en la dua jarcento de nia lingvo en
La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete:
kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
27.07-05.08. 24-a Somera Familia/Feria Tendaro, Thomsdorf. Inf: Werner
Pfennig, Uns Husung 29/1104, DE-17034 Neubrandenburg, Germanio. Tel:
+49-395-4221398
* * *
28-30.07. Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio, Akademio
de Esperanto kaj Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, Zagreb. Inf:
Spomenka Sxtimec, Nova Ves 87, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel/fakso:
+385-1-469373. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr
* * *
28.07-01.08. 70-a Itala Kongreso de E-o, Trieste, Italio. Inf: Triesta E-a
Asocio, CP 601, IT-34100 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-763128. Rete:
nored@forigu.tiscalinet.it aux esperanto@forigu.retecivica.trieste.it
* * *
28.07-04.08. 35-a ILEI-Konferenco en Lovran, Kroatio. Inf: ORBIS PICTUS de
Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34 131 Trieste, Italio. Tel/fax:
+39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it
* * *
28.07-04.08. Renkontigxo de esperantistaj familioj en Savudrija. Inf:
Ankica Jagnjicx, Stubicxka 75, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel:
+385-1-3631438. Rete: ankica.jagnjic@forigu.zg.tel.hr
* * *
28.07-04.08. Somera stagxo en Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo,
Kastelo Gresillon, FR-19150 Bauge, Francio. Tel:
+33-(0)24189103429.07-02.08. Renkontigxo de geamikoj pri internacia
solidareco: Sarajevo 2001. Inf: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino,
p.p. 452, BA-7100 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino. Rete: kjak@forigu.bih.net.ba
* * *
29.07-05.08. 57-a Internacia Junulara Kongreso, IJK "Plurlingvismo en
Euxropo - kiel gxin sukcesigi?" en Strasburgo. Inf: Junulara Esperantista
Franca Organizo (JEFO) IJK 2001, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75014 Paris,
Francio. Rete: jefo@forigu.esperanto.org
* * *
29.07-11.08. Somera Esperanto-Tendaro (SET) Lancxov. Inf: Esperanto, CZ-674
01 Trebic, Cxehio. Tel: +420-618-850196, fakso: +420-618-21909 (Suttauer).
* * *
31.07-05.08. 4-a PIK - Plurnivela Internacia Kursaro en La Chaux-de-Fonds.
Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
31.07-20.08. 4-a Plurnivela Internacia Kursaro, La Chaux-de-Fonds. Inf:
Kultura Centro Esperantista, C.P.311, CH-2301 La Chauc-de-Fonds, Svisio
* * *
01-10.08. Orienta Somera Esperantista Junulara Tendaro en Tjumenjo. Inf:
Lena Katajeva: lenjo@forigu.rambler.ru
* * *
03-07.08. Historio de la lingvo en Bouresse. Inf: Kvinpetalo Esperanto-
Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio.
Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
04-11.08. 20-a Katolika Esperanto-Tendaro, Srebranice apud Litomisxlo. Inf:
Miroslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio. Rete:
msvacek@forigu.iol.cz
* * *
04-17.08. Somera Esperanto-Lernejo (SEL-2001), Poprad. Inf: Esperanto -
Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel:
+421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk
* * *
04-11.08. Somera stagxo en Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo, Kastelo
Gresillon, FR-19150 Bauge, Francio. Tel: +33-(0)241891034
* * *
05-10.08. 1-a Internacia Seminario de Cxinmedicino: Cxinmedicino - Al la
mondo, Xi'an, Chinio. Inf: Zhiyuan Kompanio, Huanchengnanlu Xiduan #
29-602, CN-710068 Xi'an, Cxinio. T. +86-20-8412463. Rete:
ioelreto@forigu.pub.xaonline.com
* * *
05-20.08. Ekspedicio "Dnister-2001" sur Dnestro. Inf: Junulara Esperanto-
Klubo "Verdajxo", vul. Dekabristov 60-1, UA-650006 Odessa, Ukrainio. Tel:
+38-482-233831. Rete: zoo@forigu.te.net.ua
* * *
06-31.08. Flugvojagxo al Sud-Orineta Azio (Polio-Tajlando-Laoso-Kambogxo-
Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
07-12.08. 4-a PIK - Plurnivela Internacia Kursaro en La Chaux-de-Fonds.
Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
09-13.08. 4-a Kongreso de la Junaj Sciencistoj de Azi-Pacifikaj landoj en
Vladivostok. Inf: Esperanto-Klubo"Pacifiko", For-Orienta Sxtata Teknika
Universitato, str. Pusxkinskaja 10, RU-690950 Vladivostok, Rusio. Rete:
oriento@forigu.mail.ru

***************************************************************************

MOVADO
//////

Esperanto sub ombrelego
=======================

Eta ideo pri somera disvastiga agado de Esperanto.

Jam alvenis al italaj strandoj armeoj da plagxantoj, inter kiuj certe estas
personoj kiuj volonte utiligus iom da sia tutlibera tempo por lerni ion
novan kaj turismaj komunumaj entreprenoj sercxas cxiam ideojn por
pliricxigi siajn programojn. Kial ne profiti por diskonigi Esperanton kaj
gajni monon? Kvankam estas jam malfrue ion oni povus arangxi. Necesas
antaux cxio scii cxu estas junuloj spertaj en Cseh-metodo (precipe
studentoj de Orient-Euxropo) kiuj pretus vivi tiun instruan aventuron.
Poste kiu povas proponi al urbestro de cxe maraj urboj tiun arangxon. La
komunumoj povus organizi senpagajn kursojn por la somerumantoj kaj pagi
rekte la instruistojn aux garantii iun sumon kaj pagigi kotizon. La
arangxmanieron povas versxajne proponi la urbestroj mem. Per interreto ne
malfacilus arangxi rapide cxion, se oni volas kaj oni alkutimigxas al tiu
ritmo.

Giorgio Bronzetti
Rete: disvastigo@forigu.genie.it

***************************************************************************

Esperanto estis la 2-a
======================

En la hungara senpaga semajna informgazeto "Pesti Est" (Pesxta Vespero) -
aperas en 110 mil ekzempleroj - aperis printempe tradukkonkurso, kie inter
kelkaj lingvoj estis ankaux Esperanto. Laux la nombro de la alvenintaj
tradukajxoj nia lingvo atingis la 2-an lokon. La angla ricevis 6, Esperanto
4, franca, germana, hebrea, itala, kroata, rusa, portugala kaj sveda po 1.

Ankaux en la somera periodo estas tradukkonkurso en kiu estas ankaux
Esperanto-tradukajxo.

laux Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Gvidlinioj por informado pri Esperanto
======================================

Celoj

Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo.

Cxia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne
konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la
nuna internacia lingva ordo. La unua celo de la informado devas sekve esti
ke la gxenerala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika
sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj
por atingi tamen malperfektan lingvoscion. En la strebado estigi diskuton
pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj
aliancanoj kun similaj celoj.

Ekzistas pluraj sciencaj verkoj pri la efikoj de lingva neegaleco je
tutmonda, loka kaj individua nivelo. Indas, ke respondeculoj pri informado
bone trastudu la temon. Por sxangxi la realajxojn necesas unue gxisfunde
ekkoni ilin.

Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto

Esperanto estas unika fenomeno, kaj antaux cxio necesas, ke la
Esperantistoj mem plene konsciu pri tio. Cxiu esperantisto povas rakonti
pri personaj spertoj, kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj.
Konkretaj spertoj kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka
rimedo por atentigi la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno. Informado
pri Esperanto devas unuavice esti gxuste informado pri Esperanto, ne
propagando kaj ne varbado por kursoj. En informado cxefan rolon havu veraj
informoj, ne sloganoj (Lingvo de paco kaj amikeco, cxies dua lingvo ktp.).
Ne cxiu volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas
konsciigi pli vastan publikon pri tio, ke Esperanto estas vera vivanta
lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en
kiu cxiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por
la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de
Esperanto necesas, ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon
Esperanto, kaj sekve pli kuragxe argumentu kontraux eraraj prezentoj.

Proponi Esperanton kiel solvon en konkretaj situacioj

Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaux parte atingitaj, eblas
serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj.

Necesas cxiam konscii, ke Esperanto ne estas magia bastoneto, kiu per unu
frapo povus forigi cxiujn problemojn de lingva neegaleco. Antaux ol proponi
Esperanton en konkreta situacio, necesas gxisfunde pripensi, kiun precizan
rolon Esperanto povus havi, kiaj estus la avantagxoj kaj malavantagxoj, kaj
kiaj estos la argumentoj de la kontrauxuloj. Sed en kazoj, kie la
avantagxoj estas klaraj kaj la kontrauxargumentoj facile refuteblaj oni
kuragxe faru sian proponon, aux se eble, simple ekuzu Esperanton.

Kuragxigi al lernado de Esperanto

Lerni Esperanton volos unuavice homoj, kiuj konscias pri la problemoj en la
nuntempa internacia lingva ordo,aux sentas sin altirataj de la tutmonda
egaleca lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj. Sekve la plej bona
maniero varbi kursanojn estas konsciigi la publikon pri la ekzisto de
lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta
lingvokomunumo, en kiu cxiuj bonvenas. Malmultaj deziros eklerni Esperanton
nur pro tio, ke gxi estas relative facila lingvo. Ne la gramatikaj detaloj
sed la fakto ke cxiu povas igi Esperanton sia propra lingvo, igas gxin
unika kaj lerninda.

Rimedoj

Je la nivelo de UEA

Unuavicaj celgrupoj

Landaj Asocioj de UEA; internacie agantaj, influ-kapablaj organizajxoj kaj
individuoj, kiuj jam interesigxas pri lingvaj rajtoj, organizajxoj kaj
medioj kie aktualigas demandoj pri egaleca komunikado; la informita
tutmonda publiko.

Taskoj

Gvidado de la informa agado je landa nivelo; kontaktoj kun internaciaj
organizajxoj kaj lauxeble informado rekte al la monda publiko; gxenerala
informado en regionoj sen organizita movado.

Por subteni la informan agadon je landa nivelo la informa fako de UEA
strebu regule disponigi al la landaj asocioj gazetarajn komunikojn kaj
pretajn modelajn artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj
cirkonstancoj.

UEA ankaux strebu disponigi en siaj interretaj pagxoj koncizajn respondojn
al oftaj demandoj pri Esperanto kaj kolekton de modelaj informiloj
diverslingvaj.

Cxe internaciaj organizajxoj kiel UN kaj Unesko UEA unuavice flegu la
rilatojn, informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de
la nomitaj organizajxoj kaj tiel montru la utilon de pluaj kaj pliaj
kontaktoj por ambaux partoj. UEA ankaux lauxeble strebu konsciigi
respondeculojn de la organizajxoj pri la problemoj en la nuna internacia
lingva ordo, sed tiuj strebadoj ne malutilu al la bonaj rilatoj kun la
koncernaj organizajxoj.

UEA aktive sercxu kontakton kun medioj, kie oni diskutas problemojn
rilatajn al lingva egaleco kaj tutmonda komunikado, kaj senpasie informu
pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto.

Je la nivelo de landaj asocioj

Unuavicaj celgrupoj

Lokaj grupoj kaj individuaj membroj de la asocio; landnivele aux internacie
agantaj, influ-kapablaj organizajxoj kaj individuoj, kiuj jam interesigxas
pri lingvaj rajtoj; naciaj aux lokaj organizajxoj kaj medioj kie
aktualigxas demandoj pri egaleca komunikado; jxurnalistoj de tutlandaj
amaskomunikiloj kaj la gxenerala informita publiko.

Taskoj

La cxefa respondeco pri informa laboro kusxas cxe la nacia nivelo. La landa
asocio provizu la lokajn grupojn kaj la individuajn membrojn per aktuala
kajprofesie produktita informmaterialo, starigu rebat-servon, kiu rapide
reagu al eraraj prezentoj de Esperanto en tutlandaj kaj lokaj
amaskomunikiloj kaj aktive kontaktu organizajxojn kaj individuojn, kiuj
povas interesigxi pri egaleca tutmonda komunikado.

Je loka kaj individua nivelo

Unuavicaj celgrupoj

Lokaj organizajxoj kaj individuoj kiuj interesigxas pri lingvaj problemoj,
jxurnalistoj de lokaj amaskomunikiloj kaj la gxenerala publiko.

Taskoj

Informado pri konkretaj arangxoj, kontaktoj kun lokaj jxurnalistoj. La
individuaj esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la valoro de la
fenomeno Esperanto, kaj ili havu suficxajn scion por kuragxe kaj konvinke
argumenti kontraux eraraj prezentoj. Pli gravas la kvalito ol la kvanto de
la informado.

UEA

***************************************************************************

Faka gicxeto en Zagrebo
=======================

La estrarano de UEA pri faka kaj scienca agadoj, d-ro Petro Chrdle,
informas la fakajn Esperanto-asociojn, kiuj havas oficialan statuson cxe
UEA, ke ankaux en la Universala Kongreso en Zagrebo ili disponos pri
senpaga gicxeto por diskonigi sian agadon.

La interesitaj asocioj devas anonci sin al d-ro Chrdle plej malfrue gxis la
15-d de junio. Oni povos dejxori cxe la gicxeto dum unu duontago. La fakaj
asocioj devos mem zorgi pri la bezonataj dejxorantoj kaj varbmaterialoj. La
dejxortempoj estos anoncitaj en la unua Kongresa Kuriero kaj sur la
kongresa informtabulo.

***************************************************************************

Novaj gvidorganoj de UEA
========================

En la Zagreba UK novaj Komitato kaj Estraro transprenos la gvidadon de UEA
por la 3-jara periodo 2001-2004. Miloj da esperantistoj estas envolvitaj,
cxu rekte cxu nerekte, en la elektadon de la komitato. En Zagrebo la
komitato siavice elektos la estraron, kiu laux la parlamentisma principo
devas gxui la fidon de la supera organo de UEA.

La elektado de novaj komitatanoj startis jam en novembro pasintjare per
alvoko pri kandidatigxoj por sep lokoj de komitatanoj B, kiuj reprezentas
en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio. En
februaro la landaj kaj fakaj asocioj aligxintaj al UEA ricevis alvokon
elekti siajn reprezentantojn, la komitatanojn A. Landaj asocioj kun malpli
ol 100 membroj elektas observantojn, kiuj ne havas vocxdonrajton en la
Komitato sed kiuj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan
komitatanon A.

La komitato inkluzivas ankaux komitatanojn C. Ili estas elektotaj de la
komitatanoj A kaj B gxis maksimume unu kvarono de sia propra nombro. Kiel
komitatanojn C oni povas elekti spertulojn, kiuj per siaj scioj kaj
kapabloj povos aparte kontribui al la Asocio, i.a. kiel membroj de la
estraro.

La novan estraron elektos la komitato en Zagrebo. La praktikan iradon de la
elektado de la estraro, same kiel tiun de komitatanoj C, kunordigas la
elekta komisiono. Gxi konsistas el komitatanoj Roland Lindblom, Claude
Nourmont kaj Syozi Keiko. La komisiono jam prezentis la unuan proponon pri
ebla konsisto de la estraro. En gxi estus ok membroj, dum la demisianta
estraro havis sep anojn.

Por la prezidanteco oni proponas la nunan vicprezidanton, d-ron Renato
Corsetti (Italio). Oni proponas du vicprezidantojn: prof. LEE Chong-Yeong
(Korea Resp.) kaj prof. Humphrey Tonkin (Usono). S-ro Ivo Osibov (Kroatio)
transprenus la gxeneralan sekretariecon de s-ino Micxela Lipari (Italio),
kiu en la nova Estraro respondecus pri landa agado. Ceteraj membroj estus
s-ino Ans Bakker (Nederlando) pri financoj, s-ro Gbeglo Koffi (Togolando)
pri Afrika agado kaj edukado, kaj s-ro Andrej Grigorjevskij (Rusio) pri
informado.

Por komitataneco C estas gxis nun kandidatigitaj Hans Bakker (Nederlando),
Josep Franquesa Sole (Katalunio/Hispanio), Ulrich Lins (Germanio), Takeuti
Yosikazu (Japanio) kaj Flory Witdoeckt (Belgio), kaj la estraraj kandidatoj
Corsetti, Tonkin, Osibov, Gbeglo, Grigorjveskij kaj Lipari. Inter la aliaj
proponataj estraranoj Hans Bakker estas komitatano A kaj Lee kandidatas por
komitataneco B.

Gxis la 16-a de junio la Centra Oficejo ricevis jam 715 kovertojn kun
vocxdonoj al komitatanoj B. La limdato por la balotado estas la 7-a de
julio. Kvankam la aliaj elektoj estas nerektaj, ankau ilin la interesitoj
povas influi gxis la UK per diskutoj en landaj kongresoj k.a. renkontigxoj,
en retlistoj kaj pere de komitatanoj A kaj B kaj observantoj.

UEA

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Nova ideo
=========

Duebena lingvosistemo por Euxropa Unio?

La Societe Internationale de Linguistique Fonctionelle, SILF arangxis inter
04-08. 04. 2001 en la Euxropa Universitato Frankturt/Oder sian 25-an
internacian kolokvon (laborlingvoj: franca, germana, angla). La temaro de
Sekcio 1 (Lingva politiko) invitis la lingvistojn proponi respondojn al
jenaj demandoj: Kiel komunikos la diverslingvanoj en EU? Cxu Euxropo povas
kontentigxi per unu sola vehikla lingvo, la angla? Kiuj estus la
konsekvencoj por la ceteraj lingvoj? Kiu alternativo al la angla?

En sia referajxo La plureco de la lingvoj kaj/aux neuxtrala lingvo, d-ro M.
Butan (Rumanio) pledis por Esperanto kaj, kiel alternativon al la angla,
prezentis la koncepton de prof. I. F Bociort pri paralela duebena
lingvosistemo por EU. Jen la esenco de tiu koncepto: Cximomente la angla
estas nek tute evitebla, nek kiel sola vehiklo akceptebla; ni pripensu
kulturhistorian sugeston: dum la mezepoko, la latina en Okcident-Euxropo,
la malnovslava en pluraj (sud)orient-euxropaj landoj en filozofio, eklezio,
scienco kaj oficialaj dokumentoj funkciis paralele kun la naciaj lingvoj
evoluantaj; en Grekio, Cxinio k. a. dum kelkaj jarcentoj funkciis paralele
du kulturlingvoj (kun beletrajxoj ktp.) - unu malnova, tradicia, alia
"nova", demokratia. (Finfine cxie estis adoptita la demokratia varianto.)
Konsiderante la nekredeble kompleksan internacilingvan problemaron, estas
hodiaux realisme (el politika, ekonomia, kultura, psiko-pedagogia k. a.
vidpunktoj) imagi por EU paralelan duebenan lingvosistemon: Trilingvismo
germana-franca-angla por iuj agadoj - diplomatio, sciencoj (precipe
pozitivaj, naturaj, teknikaj) ktp. kaj dulingvismo naciaj lingvoj -
Esperanto por vojagxoj, trafiko, sporto, medicina kuracado, gastronomio,
diversaj servoj ktp. La ideo, inspirita de kolonialismo, enkonduki la
anglan en cxiugradajn lernejojn de Euxropo estas nerealisma, ruiniga,
dangxera.

Kompreneble, la paralela sistemo ne havus rigidajn limojn. La lingvoj
restas de jure egalaj, t. e. nenia hegemonio. Cxiuj artaj-kulturaj forumoj,
cxiuj personoj - laux propraj bontrovoj, profesiaj interesoj ktp. - povos
praktiki ajnan lingvon, kio principe validus por cxiuj ajn vivosferoj.

Dum la prelego cirkuladis inter la cxirkaux 40-45 lingvistoj de la sekcio
Grosses Worterbuch Esperanto-Deutsch (Krause), Vocaburalio italiano-
esperanto (Minnaja) kaj Grand Dictionnaire Francxaise-Esperanto (Le Puil,
Danvy).

Dum la diskutoj neniu kontrauxis la surprizan koncepton, oni nur miris ke
tiom malmulte faratas por presigxe prezenti Esperanton al la gxenerala
publiko. Fakte la scienca etiko kaj profesia responseco pri la destino de
validaj ideoj en la socio postulas de sciencistoj seriozan studadon de la
problemo, presigxan engagxigxon, kuragxajn altnivelajn kontaktojn
(personajn kaj per komunaj deklaroj) kun la naciaj kaj internaciaj
instancoj, por prepari konscian,demokratian solvon al tiu cxi gravega
problemo niatempa.

d-ro M. Butan
el: Berlina Informilo, 5/2001

***************************************************************************

Esperantisto petas cenzuron pri esperanto
=========================================

Cxu eblas ke esperantisto rajtas skribi al radio-stacio kaj peti ke en la
radio oni ne disvastigu kelkajn informojn pri Esperanto-movado? Cxu eblas
ke esperantisto rajtas peti cenzuron pri Esperantaj faktoj de amas-
komunikiloj?

Jes, tio cxi bedauxrinda fakto eblas en Brazilio. Kaj jen la rezulto: la
direktoro de Brasilia Super Radio FM decidis informi nenion ajn pri
Esperanto kaj ecx cxesigis la semajnan programon pri Esperanto en la radio,
laux informo ricevita de mia amiko Roberto Resende, redaktoro de la
programo en Radio de urbo Brasilia:

"Kun granda bedauxro mi informas, ke post 15 jaroj Brasilia Super Radio FM
cxesis siajn Esperantajn elsendojn. La fakto sxuldigxas al oficiala letero
de la Prezidanto de Esperanto-Asocio de Brazilio al la Radio-direktoro."

En gxia oficiala letero, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Brazilio
petis de la Radio-stacio ne disvastigi informojn pri la Alternativa
(Paralela) Kongreso de Esperanto. Tio cxi fakto bone ilustras ke la
auxtoritateco, la bigoteco (la tro religiecaj geesperantistoj ne permesas
debatojn kaj ne sxatas liberan pensadon), la netoleremo kaj manko de
demokratio bremsas la progreson de esperanto en Brazilo kaj en la mondo.

Jo!o Manoel Aguilera Junior
Rete: johano@forigu.uol.com.br

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Iniciato de la afrika komisiono de UEA
======================================

Gvidanto de la Afrika Komisiono de UEA, Eugene Raveloson opinias ke:

En Malagasio, la homoj interesigxas pri lernado de Esperanto. La
kursgvidantoj tamen ne estas suficxaj. Kial Esperanto-Lernejo? La 26-an de
junio 2001 Malagasio eniris en sian 41-an sendependjaron. La sinsekvaj
registaroj rekonis/as la valoron de Esperanto, sed ili estas katenitaj de
la kooperado kun la grandaj nacioj: Francio, Britio, Usono, ... kaj de la
Monda Banko kun Internacia MonFonduso (FMI). La Franca lingvo perdas
terenon, la malagasaj lernantoj kaj studentoj post la abituriento ecx
malfacile majstras la lingvon de Moliero, ne kiel antaux 26 jaroj. La angla
lingvo estas instruata en la lernejoj, sed apenaux 1/10.000 povas esprimi
sin je elementa nivelo post 7-jara lernado, en tiu lingvo de Sxekspiro. Cxe
Amerikana Kultura Centro oni disponigas la plej modernajn materialojn por
lerni la anglan, plej gxuste la amerikanan. Stipendioj estas disdonitaj al
la meritaj kursanoj. Esperanto estas lingvo gxuste bezonata de la malagasoj
pro gxia insuleco. La malagasoj bezonas rilati kun la cetero de la mondo
por ne resti izolitaj en la Hinda Oceano. La instruado de la lingvo devas
esti akceligita kaj sekvita kun granda atento.

La ideo krei Esperanto-lernejojn en Afrikaj landoj estas antauxenigita. La
principo estas do adoptita, sed la realigado estas dependa de multaj
kondicxoj.
Ideoj kaj opinioj estas atendataj cxe:

Renato Corsetti
Colle Rasto, prima strada, 3. IT-00036 Palestrina, Italuio
Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Euroscola-Tago en Strasburgo
============================

Kelkfoje dum la jaro, la Euroscola programo kunigas cxirkaux 500 16-18
jaraj gesudentojn de mezlernejoj el la 15 EU-sxtatoj en Strasburgo, Francio
(kaj kelkfoje en Bruxelles) por tago kun kunsidoj por ke ili lernu pri la
Euxropa Parlamento kaj debatu pri aktualaj euxropaj aferoj.

Cxi jare ankaux Esperanto-grupo estis akceptita, kies membroj venis el
Francio, Svedio, Rumanio, Litovio, Kroatio, Italio kaj el Hungario.

Multaj el la ne-esperantistaj partoprenantoj estis tre scivolemaj kaj
demandis pri Esperanto. Esperantistoj volonte rakontis al ili kaj trovis
ankaux kelkajn, kiuj vere volis eklerni Esperanton.

Kvankam Euroscola ne estas Esperanto-renkontigxo, oni havis bonegan
internacian etoson kun karaj gejunuloj kaj interesaj programoj. Oni havis
eblon iomete ekkoni aliajn kulturojn, opiniojn.

laux Gabriella Oturai

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Gazet-artikola konkurso
=======================

Kataluna Esperanto-Asocio anoncas gazet-artikolan konkurson. Oni atendas
gazetan artikolon pri ekologio de lingvoj.

Oni aljugxos cxi tiun premion al la plej bona populariga gazeta artikolo
kiu pritraktos ajnan aspekton en rilato al la ekologio de la lingvoj, la
lingva (mal)egaleco, la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj aux la ebla
aux fakta kontribuo de internacia lingvo kiel Esperanto sur cxi tiu kampo.

La tekstoj ampleksu minimume tri kaj maksimume kvar foliojn DIN A4,
tajpitajn je duobla spaco, kun 24 linioj cxiupagxe kaj 65 karaktroj
cxiulinie aux je simila amplekso. Oni liveros ilin kvinoble, aldonante
surdisketan aux informadikan kopion.

La monsumo de la premio estas 300 euxroj. La teksto aperos en diversaj
periodajxoj, cxu katalunlingve, cxu esperantlingve.

La personaj auxtoraj donitajxoj (nomo, adreso, telefonnumero, logxloko kaj
eventuale ret-adreso) estu kunsenditaj en aparta fermita koverto, sur kiu
legeblos la titolo de la prezentita verko kaj, lauxdezire, pseuxdonimo aux
devizo.

La limdato por la akcepto de originaloj estos la 15-a de auxgusto 2001. Oni
sendu ilin al la adreso:

Abel Montagut (Secretario Premio "Delfi Dalmau")
c/ Tossalet, 4, ES-25460 Cervie de les Garrigues (Lleida) Katalunio, Hispanio

***************************************************************************

RADIO
/////

Novajxoj pri Esperanto en radio
===============================

Nova retadreso de Esperanto-Redakcio de Radio Vaticana estas:
esperanto@forigu.vatiradio.va.

* * *

En la retpagxoj de Andaluzia Esperanto-Unuigxo aperis nova, interesa
prelego pri auxskultado kaj produktado de radio-programoj per interreto.
Gxi estas havebla kaj en HTML kaj en PDF-formato cxe la adreso:
http://www.ciudadfutura.com/esperanto/eradio/index.htm

* * *

Informoj pri Esperanto en Radio legeblas cxe: http://osiek.org/aera/.

Bruno Masala
Rete: aera@forigu.osiek.org

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Novaj koloroj en Francio
========================

El la tradicia franca Esperanto-revuo "Franca Esperantisto", kiun redaktis
H. Gonin farigxis nova kolora, ecx bunta E-revuo, "Le monde de l'esperanto"
redaktita de Christian Lavarenne. La malnova-nova revuo enhavas 20
A4-pagxojn (presitajn kun 2 koloroj) kaj aperas dumonate. La unua novstila
estis la numero de marto 2001.

Christian Lavarenne
Rete: chlavarenne@forigu.francemultimedia.fr

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis 45-minuta radiointervjuo pri Esperanto en Union Radio en Karakas,
cxefurbo de Venezuelo. La intervjuo estis dufoje elsendita sabate kaj
dimancxe dum la plej auxskultita tempo en la kadro de ege populara
programero.
* * *
Okazis la 12-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio en Alicante,
Hispanio inter 12-13. 05. 2001.
* * *
Estas eldonita Esperantlingva brosxuro pri "Blanka marbordo" en Hispanio.
Pliaj informoj cxe: Hispana Esperanto-Federacio, Calle Rodriguez San Pedro
13-3-7, ES-28015 Madrid, Hispanio. Rete: admin@forigu.esperanto-es.org.
* * *
Trovigxas apreziga alineo por la agado de UEA kaj esperantistoj en la
rezolucio de la konferenco de Prezidenta Komisiono pri Homaj Rajtoj. La
konferenco okazis inter 16-19. 05. en Sankt-Peterburg, Rusio.
* * *
Estis elektita nova estraro de Auxstralia Esperanto-Asocio, AEA dum la
jarkunveno en Melburno, Auxstralio en januaro.
* * *
Okazis ekspozicio de Esperanto-tradukoj de pluraj Nobel-premiitaj libroj en
Nastved, Danio dum preskaux du monatoj jarkomence.
* * *
Fondigxis junulara Esperanto-klubo de la urbo Roslav, Rusio. La fondigon
instigis la vizito de la prezidanto de Akademio Internacia de Sciencoj San
Marino, AIS.
* * *
Norvega Esperantista Ligo eldonis rugxan glumarkon, sur kio oni povas legi
varbinformojn pri Esperanto en la norvega. La glumarkon oni proponas por
pendigi en liftoj, bushaltejoj, ktp. Eblas gxin mendi de: Olaf Schous vei
18, NO-0572 Oslo, Norvegio
* * *
Aperis tutpagxa intervjuo kun esperantistoj kun la titolo "La lingvo sen
landlimoj" en norvega regiona gazeto "Sandefjords Blad".
* * *
Aperas cxiusemajne Esperanto-frazo kaj norvega traduko en la gazeto
Byavisa.
* * *
Dum la 51-a Nacia Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazis 12-a
fakkunsido de la bulgara Posxtista Esperanto-Sekcio en Karlovo, Bulgario.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Ni deziras konatigxi kun samprofesiuloj kaj gesamideanoj. Ni estas
kirurgoj, fratoj. Ishdorgh Ceden-Ish 34 jaragxa, Manalghav Ceden-Ish 27
jaragxa kaj Hurelbaatar 39 jaragxa (hipnosisto). Nia adreso: Posxto-13
Kesto: 260, Ulanbataro, Mongolio. Nia retadreso: manlai_tsom@forigu.yahoo.com.
* * *
Stefan Maul, prizorganto de Konsultejo de la Akademio de Esperanto, havas
novan retadreson: smaul86150@forigu.aol.com . La malnova adreso ne plu funkcias.
* * *
La du esperantistaj rulhejm-vojagxantoj Gudule kaj Laurent Cuenot, kiuj
ekde 1997 vojagxadas per rulhejmo cxirkaux Euxropo la 25-an de majo ekhavis
novan bebon. "Romain" (frato al la filino Lola) naskigxis en Kevala,
Grekio.
* * *
Katalin Smideliusz havas novan retadreson: ksmideliusz@forigu.hotmail.com. Cxiuj
aliaj antauxaj adresoj ne plu uzeblas.
* * *
E-movado en Buenos Aires perdis 2 siajn aktivajn membrojn. En aprilo
forpasis Kurt Julio Milkuschutz kaj Pilar Pomes Bahamonde de Garcia.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi volus korespondi kun samideanoj veladantaj tra la maro aux oceano. Mi
estas instruisto pri eduka sporto kaj kapitano de velado. Adreso: Wieslaw
Michalak, ul. Wallenroda 7/43, PL-20-607 Lublin, Polio. Rete:
info@forigu.accatrend.com.pl.
* * *
18 gejunuloj (18-24 j.) en la lernejo partoprenis intensivan Esperantan
kurson dum unu semajno. Nun ili volas korespondi. Adreso: Lycee Nature,
allee des Druides, FR-85035 La Roche-sur-Yon, Francio. Rete:
christine.raiffaud@forigu.educagri.fr.
* * *
Mi estas 22-jara frauxlo, kuracismstudento. Interesoj: religio, scienco,
spiritismo, kulturo, landoj, kuracismo, legado kaj amikeco. Mi volas
korespondadi tutmonde. Adreso: Ezequiel Novais Neto, Rua Sebastiao Santos,
746 Bairro Morada do Sol Montes, BR-39403-223 Claros-MG Brazilo. Rete:
vnovais@forigu.connect.com.br.
* * *
Mi estas frauxlino. Interesoj: fremdaj lingvoj, muziko, ktp. Mo volas
korespondi kun geesperantistoj tutmonde. Adreso: Viktoria Pirogova,
abon.kesto 1476, RU-354000 Socxi-centro, Rusio.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiam aperis la Universala Vortaro de Zamenhof?
   A. 1897
   B. 1893
   C. 1905

2. En kiu urbo estis la jubilea Universala Kongreso okaze de la centjarigxo
   de Esperanto?
   A. Varsovio
   B. Boulegne-sur-Mer
   C. Bjalistoko

3. Kiam aperis unue la verko de Kalocsay kaj Waringhien: Plena Gramatiko?
   A. 1935
   B. 1938
   C. 1958

Limdato por alsendo: la 15-a de auxgusto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos
post 2 numeroj.

Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion -
libron, sonkasedon, videokasedon, ktp.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiam aperis la unua Esperanto-gazeto?
   C. 1889

2. Kion signifas la mallongigo MA en la kotiztabelo de UEA?
   B. Individua Membro-Abonanto

3. En kiu lingvo estas skribita la libro: "Zil vol lolik"?
   C. Volapuk

* * *

La pinto de la poentolisto:

- Ferroul, Jacques (Francio) 40;
- Castelli, Giuseppe (Italio), Skalska, Hanna (Polio), Skalska, Malgorzata
  (Polio) 38;
- Patek, Leopold (Auxstrio) 36.

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Interreta tempo
===============

Cxu la interreto vere faras revolucian sxangxon en la mezuro de tempo aux
la famnoma svisa horlogxa farbriko faras bonan merkatikan laboron?

La interreta tempokalkulo je la unua vido sxajnas revolucia kaj scienca,
senigita de tempozonoj kaj de la somera-vintra tempokalkulo. La bazon de la
nova tempo servas la centro de svisa horlogxfabriko Svacxo en Biel - tio
jam sugestas al ni ke temas pli merkatiko ol novigo.

En mezuro de distanco pli-malpi la SI-sistemo faris ordon. En diversaj
kampoj de la tekniko oni baldaux eliminos la nemetrajn sistemojn. La
tempokalkulo estas multe pli komplika. En la homa vivo la jaro estas la
plej decida unuo kun sia 365 (aux 366) tagoj. 24 horoj, 60 minutoj, 60
sekundoj - tre peniga kalkulo sen unueca sxangxocifero. Nur se ni kalkulas
en pli malgranda kvanto, tiam ni povas apliki la jam kutiman dekuman
sxangxociferon. Tion plikomplikas ankoraux la ne unueca dato kaj la preciza
tempo dependas ankaux, kie ni momente estas.

Laux imago de la svisa fabriko malaperas la tempozono, la somera-vintra
tempokalkulo. La bazo de ilia sistemo estas, ke ili dividas la tagojn je
1000 partoj. Tiel farigxas unu parto 86.4 sekundoj. La tempo noktmeze estas
nulo, tagmeze 500 - kompreneble en Svisio. Tiun tempon ili - malmodeste -
nomas BMT, biela cxeftempo, BMT. Tiom estas la novigo.

La interreta tempo tamen ne solvas la miksan sistemon de datoj. Paradokse
estas, ke la tempo cxie estos la sama, tamen la labortempo komencigxos je
diversaj interretaj tempunuoj - ni diru, je diversaj irtoj.

Tamen, ni povas esperi, ke ni ne devos forjxeti la sxatatan kukolan
horlogxon de la avino!

sendita de Istvam Meszaros

***************************************************************************

Kurtaj rakontoj
===============

Kiu komprenas?

Ekzemple, mi klarigas al ili iun teoremon, sed ili nenion komprenas. Mi
denove klarigas, sed ili denove ne komprenas. Mi ankoraux unu fojon
klarigas, jam mi mem komprenas gxin, sed ili ne komprenas.

* * *

En restoracio

Sidante en restoracio iu viro subite ekvidis en sia supo grandan musxon. Li
vokas kelneron:
- En mia supo flosas musxo.
- Ho! Pardonu, mi forgesis enskribi gxin en via menuo.

* * *

Konsilo

Sergxento demandas:
- Soldato, cxu vi hodiaux jam razis vin?
- Jes.
- Sekvontfoje razante vin staru pli proksime al via razilo.

* * *

Pri honesteco

- Cxu eblas acxeti honestan homon?
- Acxeti ne, sed eblas vendi.

***************************************************************************

Dizelo
======

La tuta mondo auxdis paroli, almenaux, pri la dizelaj motoroj, la dizelaj
veturiloj, ktp. Tamen malmultaj scias ke la vorto "dizelo" sxuldas sian
nomon al Rudolf Diesel, kiu naskigxis en Parizo de germanaj gepatroj la
18-an de marto de 1858. En 1870, post la batalo de Sedano, la familio
Diesel instaligxis en Germanio kaj la malgranda Rudolf, 12-jara,
enskribigxis en la Industria Liceo de Augsburgo, kie li finis sian studadon
10 jarojn poste. Li interesigxis pri la refresxigado-ingxenierarto, kaj li
substituis la vaporon de akvo al hejtita amoniako kies premon oni
kvarobligis. En 1893 la ingxenieroj de MAN (Maschinen Augsburg Nurnberg)
inspirigxis de la ideoj de Diesel kaj konstruis la unuan motoron kiu povas
nomigxi tiel, kaj kiun sekvis aliaj mototoj cxiufoje pli perfektigitaj. La
inventisto konstatis ke la ceteraj ricxigxis pro sia agado kaj li decidis
proprariske ekkonstrui motorojn por auxtomobiloj kaj lokomotivoj. Li
malsukcesis, kaj li tiel konfuzigxis ke la 20-an septembro de 1913, dum
marveturo de Antverpeno al Anglio, li malaperis de la sxipo, lauxsupoze
mem- mortigxonta.

Dapse

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 210, 2/majo-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************