Eventoj n-ro 209, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Strategia forumo kunsidos en Zagrebo Kontakto sercxata: - Preleganto al Algxerio sercxata! - Tradukantoj sercxataj por komputila programo! - Cxu Esperanto en Malajzio? - Mapo kun E-lokoj Interreto: - Praktika uzo de Esperanto - Mallonge (6) Arangxoj: - Senpage en kastelo - 14-a IJS - Lingvoj kaj (mis)komprenoj - Kompleta monata kalendaro - buoble pli granda ol kutime! Movado: - Muzika Babelo - kun via helpo! - 1578 aligxis al la zagreba UK - Thorsen-apogoj denove disponeblaj - Tihvina jubileo - Torben Kehlet - Nova ZEO en Prilep - Librokatalogo de UEA - Montrofenestro de la Esperanto-kulturo - Forpasis Hugo Rollinger - La fortaleza UK traktos ekologian turismon - Esperanto kaj turismo - Vicprezidanto de UEA cxe Unesko Reagoj: - Adres-eraro - Gxusta listonomo Opinioj: - Euxropo kaj Usono - Kiel aperis la kompaktdisko de Bronsxtein? - Interesa projekto en la listo [tejo] - Ni devas reveni al niaj radikoj Konkursoj: - OSIEK-premio 2000 Radio: - Tallinn eksilentis Gazetoj: - Sxangxoj cxe E-revuoj en Usono Libroj: - Kristana kantlibro Kulturo: - Esperanta muzikalo Rubrikoj: - Mallonge (11), ni mencias (4), anoncetoj (3), korespondi deziras (5) "Eventa ludkvizo" Interese: - Mondbildo de usonano - avantagxo de la angla *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Strategia Forumo kunsidos en Zagrebo ==================================== La 4-a Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo okazos kadre de la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo jxauxdon, la 26-an de julio de 14:15 gxis 18:15 en salono Sekelj. Partopreno en la Strategia Forumo estas malferma al cxiuj organizajxoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, kaj gxi ne postulas akcepton de iaj tezoj aux kondicxoj nek partoprenon en la kunsidoj de la antauxaj jaroj. Cxiuj kunvenantaj organizajxoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, ecx malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas la Esperanto- komunumon. La Strategia Forumo, lancxita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998 kaj poste en la UK-oj en Berlino (1999) kaj Tel- Avivo (2000). La cxi-jara Forumo okazos en la sama semajno, kiam la Komitato de UEA decidos pri nova laborplano de UEA. UEA volonte konsideros en gxia fina versio ideojn kaj proponojn de aliaj asocioj kaj instancoj de la Esperanto-komunumo. Tial li proponas diskuti pri gxi, apud aliaj temoj eventuale starigotaj de la forumanoj. Cxiuj estas bonvenaj sendi reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estos helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaux la 15-a de julio al: Petro Chrdle Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Preleganto al Algxerio sercxata! ================================ En la kadro de la projekto de UEA, TEJO kaj ILEI oni sercxas preleganton, kiu estas: - franclingvano (denaskan aux kvazaux-denaska); - kunligita en iu formo kun universitato aux simila instanco; - kun kapablo prelegi en la franca pri interlingvistiko kaj Esperanto en algxeriaj universitatoj; - eblas prelegi ankaux pri aliaj lingvistikaj temoj laux anticipa interkonsento; - kun eblo veturi al Algxerio, en interkonsentota tempo, kaj resti tie almenaux dum du semajnoj. Cxiuj kostoj estos repagataj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Renato Corsetti Colle Rasto, prima strada, 3, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Tradukantoj sercxataj por komputila programo! ============================================= Antaux ne longe estis publikigita en la reto (cxe la adreso: http://www.cursodeesperanto.com.br/eo.html )komputilprogramo por instrui Esperanton. Dum mallonga periodo gxin elsxutis pli ol 1.000 retanoj, plejparte neesperantistoj, kio atestas la interesigxon de la gxenerala publiko pri Esperanto. Fama brazila elsxuta retpagxaro Lemon Collections plej alte taksis la "Kurso"-n, konsiderante gxin unu el la plej bonaj programoj disponeblaj en la reto. Jam estas versioj en la lingvoj portugala kaj Esperanta, kaj survojas versioj en la dana kaj hispana. Nun la auxtoro sercxas tradukontojn al aliaj naciaj lingvoj. Por tio li disponigas programon kiu multe faciligos la traduklaboron (ne pli ol 20 horoj estos bezonataj!). La tradukon oni faros rekte el la esperantlingva versio, do oni tute ne bezonas scipovi la portugalan aux programadan lingvon. Tiu traduko senpage disponeblos en la interreto, kaj la tradukinto-nomo aperos en la sekcio "kreditoj" de la programo. Se vi interesigxas gxin traduki, bv. kontakti la auxtoron: Carlos A. A. Pereira Rete: karlo@forigu.cursodeesperanto.com.br *************************************************************************** Cxu Esperanto en Malajzio? ========================== Elvis Onyeneke, ano de UEA ekde 1996, logxas en Malajzio, kie li nemiam renkontis ecx unu esperantiston malgraux ke en la Jarlibro de UEA videblas Majajzio Esperanta Asocio, kiun oni fondis en 1989. Sxajnas, ke gxi funkcias. Li jam skribis al la adreso sen respondo, S-ro Onyeneke volas agadi por Esperanto. Lia celo estas starigi Esperanto- movado en Malajzio. Li volas konvinki junulojn. Li petas la helpon de esperantistoj cxar mankas al li libroj, instruiloj, esperantajxoj, gazetoj, ktp. Li bezonas ankaux angalingvajn Esperanto-instruistojn por kelkaj korespondaj kursoj. Kontakti eblas: Elvis Onyeneke M. I C. F., 7a-1 Jalan Ipoh Kecil, Off Jalan Raja Laut, 50350 Kuala Lumpur, Malejzio Rete: elvisonyeneke@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Mapo kun E-lokoj ================ Por cxiuj esperantistoj indus havi landan, regionan, ktp. mapon kun indikoj de Esperanto-organizoj, kluboj k. s. Michael Cwik vokas volontulojn en cxiu lando kaj regiono de la mondo prepari kiel eble plej perfektan mapon kun Esperanto-lokoj lauxeble per komputilo. Interesitoj kontaktu Michael por ke vi povu priparoli la erojn de la projekto, ekz.: Kiel distingi la diverstipajn E-organizojn laux tipo, membronombro, ktp. Michael Cwik Rete: michael.cwik@forigu.cec.eu.int *************************************************************************** INTERRETO ///////// Praktika uzo de Esperanto ========================= Cxe la servilo "egroups" funkcias 2 novaj retlistoj: per-esperanto- ghenerale kaj per-esperanto-turisme. Kiuj interesigxas gxenerale pri agado per Esperanto, estass invitataj aligxi al la unua tia listo. Aligxemuloj devas nur sendi malplenan mesagxon al: per-esperanto-ghenerale-subscribe@forigu.egroups.com. En kies lando estas homoj, kiuj interesigxas pri agado en turismo per Esperanto, povas aligxi al retlisto sendante malplenan mesagxon al: per- esperanto-turisme-subscribe@forigu.egroups.com. Mihail Lineckij *************************************************************************** Mallonge ======== Tiuj kiuj volas trovi korespondantojn en aliaj landoj, bonvolu rigardi la pagxon de la Esperanto Koresponda Servo cxe: http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm. * * * Ne plu funkcias la pagxadreso de Mikaelo Lineckij cxe: www.interactive.kiev.ua/esperanto. Tamen jam estas registrita kaj alirebla la alia - http://www.esperanto.kiev.ua. Gxi estas gxeneralinforma pri Kievo kaj Ukrainio kun aparta rubriko pri E kaj E-movado. * * * Japana Esperantista Go-Asocio malfermis "Redaktejon por GO-terminaro" cxe siaj retpagxoj: http://www12.freeweb.ne.jp/art/jega/ * * * Bulteno de la Bavara Esperanto-Ligo ekde nun estas legebla en la reto en formato PDF cxe la adreso: http://www.esperanto-en-bavario.purespace.de * * * Informoj pri Jaro de Lingvoj por posedantoj de posxtelefonoj kun WAP trovigxas cxe: http://lingvo.org/jdl.wml. Tie estas ankaux aliro al retaj vortotradukiloj, kiuj uzas WAP. * * * Estas kreita nova retlisto "Reta grupo de kanadaj esperantistoj" cxe la servilo egroups.ca - Adreso de la grupo: esperanto-ca@forigu.egroups.ca * * * Estas nova retlisto "araba-mondo@forigu.egroups.com" *************************************************************************** ARANGxOJ //////// *************************************************************************** MOVADO ////// Muzika Babelo - Kun via helpo! ============================== La cxiujare organizata "Internacia Junulara Semajno, IJS" estas unu el la plej famaj kaj grandaj someraj junulara Esperanto-arangxoj. En la kadro de la cxi jara arangxo (13-19.07.2001 en Szombathely) Hungara Esperanto-Junularo, HEJ organizas "Babelan Vesperon" kiu estos speciala diskoteko por esperantistoj kaj ankaux por ne esperantistoj. En tiu vespero oni prezentos aktualajn diskotek-muzikojn de diversaj landoj, nacioj. Oni prezentos tiujn numerojn inter la kutimaj. Tio estas vere bona ideo por montri valoron de Esperanto kaj donas al cxiuj tute specialan etoson kaj neforgeseblan travivajxon. La organizantoj bezonas vian helpon! Se vi emas sercxi la nuntempan "pintokanzonon" de vialandaj diskotekoj, bonvolu sendi gxin al ni en KD aux deponu gxin ien en la reto en formato MP3 por ke ni povu elsxuti gxin (tiukaze vi bezonas enretigi vian dosieron kaj nur sendi al ni ties adreson). Estas grave, ke ni bezonas ne la anglajn - pli malpli internaciajn - pintonumerojn, sed kanzonojn de kantisto en via lando, nacio kaj lingvo. Pliaj informoj kaj kontakto cxe: Hungara Esperanto-Junularo pk. 87. HU-1675 Budapest, Hungario Tel/fakso: +36-1-2828885 Retadreso: hej@forigu.math.bme.hu *************************************************************************** 1578 aligxoj al la Zagreba UK ============================= Gxis la 16-a de junio la nombro de aligxintoj al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo atingis 1578 el 57 landoj. Kun 197 aligxintoj Francio dauxre okupas la unuan lokon antaux la gastiganta lando Kroatio, kiu gxis nun liveris 182 aligxojn. Ankaux Japanio kaj Germanio, kun respektive 165 kaj 156 aligxintoj, apartenas al la kvaropo, kiu klare distingigxas rilate la nombron de kongresanoj. La aliaj landoj kun minimume 25 aligxintoj estas Pollando (71), Italio (67), Nederlando (54), Hungario (51), Britio (50), Belgio (44), Brazilo (32), Svedio kaj Svislando (po 30), Rusio kaj Usono (po 29), Hispanio (27), Cxehixo (26) kaj Litovio (25). Co de UEA *************************************************************************** Thorsen-apogoj denove disponeblaj ================================= UEA disdonos por la kvina fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare 15 bibliotekoj povis pliricxigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1800 EUR. Povas peti subvencion Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de sxtata, urba aux alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laux prefero. Diskoj, kasedoj, videofilmoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio. La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro 2001. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Universala Esperanto-Asocio Niuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** Tihvina jubileo =============== La Esperanto-klubo de Tihvin, Rusio festas sian 25-jarigxan datrevenon cxi jare. La klubo organizis dum la pasinta kvaronjarcento pluraj tutlandaj E- arangxojn. Mikaelo Bronsxtejn, rusa kantisto rikoltis salutajn vortojn. Por la jubileo Mikaelo kompilis kompaktan diskon kun titolo Bruna Sxtono enhavanta 22 erojn. laux A. Belov el REGO n-ro 1 (3) 2001 *************************************************************************** Torben Kehlet ============= Torben Kehlet naskigxis la 1-an de auxgusto 1941. Li forpasis en Kalvehave (Danio) la 1-an de junio 2001, en plena aktiveco: li laboris kun la vidvino pri la eldono de "Memorlibro Ivo Lapenna". Multaj homoj en Flandrio kaj precipe en Antwerpen konatigxis kun tiu dano kiam li eklogxis en 1978 en Schoten. Torben estis idealisto, fervora esparantisto kaj komercisto. De ilia naskigxo, li konsekvence paroladis en Esperanto kun siaj gefiloj Sune kaj Karina. Kiam Regulo Perez, pro agxo cxesis eldoni serion "Stafeto", kiu estis la plej fama agado por Esperanto-literaturo, Torben prenis sur sin la taskon por dauxrigi la laboron. Li acxetis presmasxinon kaj ekeldonis literaturajxojn. Li sukcesis konvinki homojn por partopreni en siaj iniciatoj. Jam post unu jaro post sia enlogxigxo en Belgio Torben opiniis ke sia presmasxino tro malgrandas. Li acxetis novan kaj donacis la malnovan al la loka E-centro. Ekde tiam (kaj ankoraux nun kun alia presmasxino) oni tie presas. Torben acxetis kroman domon por la eldonejo de Stafeto-libroj kaj ankaux de la revuo Monato. Sed kiam li jugxis ke tiu entrepreno ne havigis la esperitan rendimenton, li lasis tiujn taskojn al la centro. Li mem fondis novan komercan entreprenon. Esperanto tamen restis esenca en lia vivo. Torben vizitis preskaux cxiujn Universalajn Kongresojn. Li cetere estis tre sentema kaj tio estas eco kiun multaj homoj unuavide ne rimarkis. Antaux kelkaj monatoj, li ekeldonadis sur kompaktdiskoj Esperanto-muzikajxojn, kiuj iam estis eldonitaj sur diskoj kaj pro tio riskas perdigxi. Pro la forpaso multaj homoj perdas precipe karan, lojalan amikon. Ni kondolencas lian familion. nekrologo verkita de Ivo Durwael por Horizontaal Torben Kehlet estis la unua inter la esperantistoj, kiuj rekonis la gravecon de interretaj domejno-nomoj, kaj ne nur registris sed ankaux gxis hodiaux funkciigis la retejon "www.esperanto.net" (pli detale vidu en Eventoj 113-114) noto de L.S. *************************************************************************** Nova ZEO en Prilep ================== La 24-an de majo en Prilep, Makedonio, solene estis inauxgurita nova sxtona Zamenhofa mozaiko (50 x 70 cm). La mozaiko estas surmetita sur la fasado de la domo de prilepa merita esperantisto s-ro Metodi Galeski. laux Nun *************************************************************************** Librokatalogo de UEA ==================== Montrofenestro de la Esperanto-kulturo La impona nombro de 4387 titoloj trovigxas en la jxus aperinta 189-pagxa katalogo de la Libroservo de UEA. Pli ol 4100 el ili estas libroj, dum la resto konsistas el diskoj, kasedoj, videofilmoj, insignoj k.a. varoj. La nova katalogo, titolita simple "Esperanto-katalogo" kaj eldonita en 7500 ekzempleroj, havas 40% pli da titoloj ol la antauxa, aperinta en 1994, kiu havis 3150 erojn. Gxi ne estas nura prezlisto, sed la varoj estas koncize priskribitaj, krom se la titolo mem estas suficxe priskriba. La katalogo estas dividita en 32 fakojn. Gxian uzon plifaciligas ankaux indekso de la auxtoroj, entute 375, kiuj estas reprezentataj per pluraj titoloj. Al la informa valoro kontribuas ankaux multaj reklamoj de Esperanto-eldonejoj. Plenkolora kovrila foto pri la libroserva butiko en la Centra Oficejo faras el la katalogo tre allogan eldonajxon, kiu certe ne povos manki en iu ajn ekspozicio pri Esperanto. Apud la Jarlibro de UEA kaj la adresaro de Pasporta Servo de TEJO gxi montras la vivantecon de Esperanto kaj gxia movado. La katalogo estas sendita senpage al la dumvivaj membroj kaj delegitoj de UEA, al la klientoj de la Libroservo kaj al la Membroj-Abonantoj en pagipovaj landoj. Poste gxin ricevos ankaux tiuj, kiuj ankoraux cxi jare aligxos al UEA en la kategorio Membro-Abonanto, kaj la novaj klientoj. Eblas ankaux acxeti la katalogon. Gxia prezo estas 4,50 EUR (plus afranko kaj, por EU-civitanoj, imposto de 6%). Se oni samtempe acxetas minimume tri ekzemplerojn, la prezo estas 3,00 EUR. Tiuj kiuj pagas la plenan prezon de 4,50 EUR, rericevos gxin (escepte de sendokostoj) lige kun sia unua mendo cxe la Libroservo de UEA. Tiu favorajxo validos tri monatojn ekde la acxeto de la katalogo. *************************************************************************** Forpasis Hugo Rollinger ======================= Mallonge antaux sia 96-a naskigxdatreveno forpasis la 21-an de majo en Bad Kissingen, Germanio, s-ro Hugo Rollinger, honora membro de UEA. Rollinger naskigxis la 1-an de auxgusto 1905 kaj esperantistigxis en 1921. En 1923 li membrigxis en Germana E-Asocio, SAT kaj UEA. Ekde 1930 li estis delegito de UEA. Tutmondan famon li tamen akiris kiel senlaca registranto de ZEO-j, t.e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k.a. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Li komencis tiun laboron en 1965 kaj dauxrigis gxin kiel komisiito de UEA gxis sia morto. En 1997 aperis lia verko, "Monumente pri Esperanto", kiu registris 1044 ZEO-jn en 54 landoj. En aprilo cxi jare ilia nombro en lia registro estis kreskinta jam al 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj. laux Ret-Info *************************************************************************** La Fortaleza UK traktos ekologian turismon ========================================== La Estraro de UEA decidis dedicxi la 87-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan de la 3-a gxis la 8-a de auxgusto 2002 en Fortalezo, Brazilio, al ekologia turismo. La jaro 2002 estos Internacia Jaro de Ekologia Turismo, tiel ke ankaux en tiu jaro UK dauxrigos la tradicion kontribui al la aktuala tema jaro aux jardeko de Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko. La vortumo de la Fortaleza temo tekstas "Diverseco: sxanco, ne minaco". Per tio la Estraro de UEA akcentas la neceson kompreni la ekologian turismon pli vaste ol nur en rilato al la naturo. Same necesa kiel konservo de la natura diverseco estas tiu de kultura diverseco. Fundamenta aspekto de la kultura diverseco estas la diverseco de lingvoj. CO de UEA *************************************************************************** Esperanto kaj turismo ===================== La sekvonta jaro estos "Jaro de ekoturismo", laux deklaro de UNO kaj Unesko. La ekoturismo estas agado, kiu ne difektas la naturon: piedmarsxado, biciklado, skiado kaj kanuado. Indas kapti la subten- kaj varboeblojn de la venonta jaro por Esperanto- kluboj, asocioj dise en la mondo. Petro Chrdle Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz *************************************************************************** Vicprezidanto de UEA cxe Unesko =============================== Kadre de la regulaj kontaktoj inter UEA kaj Unesko, la vicprezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis la sidejon de Unesko en Parizo la 24-an kaj 25-an de aprilo. En ambaux tagoj akompanis lin Vincent Charlot; en la dua tago ankaux Philippe Berizzi. S-roj Charlot kaj Berizzi estas konstantaj reprezentantoj de UEA cxe Unesko. Dum la vizito la reprezentantoj de UEA renkontis plurajn gravajn kunlaborantojn de Unesko. *************************************************************************** REAGOJ ////// Adres-eraro =========== En Eventoj-205 ("Volontulado cxe Pro Esperarto") estas grava adres-eraro. La adreso de "Pro Esperarto" kaj Borje Eriksson estas: Keiturintie 274, FI-16510 Latikyl, Finnlando. Rete: esperarto@forigu.dlc.fi. *************************************************************************** Gxusta listonomo ================ Mi gxuis rigardi vicojn da dissendolistoj en Eventoj n-ro 197. Sed trovigxas mistajpo cxe nia adreso kiel jene: kjushu_esperanto@forigu.egroups.com. Gxi devus esti: kjusxu_esperanto@forigu.egroups.com. Simizu Yuko Rete: yukos1@forigu.mac.com *************************************************************************** OPINIOJ /////// Euxropo kaj Usono ================= Certe Bruselo estas unu el la lokoj konsidereblaj kiel cxefurbo de Euxropo. Sed bonvolu konsideri ke ekzistas la risko inter euxropanoj pri speco de euxropa supernaciismo. Tia supernaciismo estas apenaux pravigebla, laux mi, en Unio, kie cxiuj konkurencas por praktiki, en la faktoj ne en la deklaroj, la plej abomenan sklavemon al Usono. Cxu la cxefurbo de la Unio efektive estas en Bruselo aux en Vasxingtono? Ne respondu per viaj sentoj sed per analizo de la decidoj de la euxropa komisiono kaj parlamento dum la lastaj jardekoj. La euxropa komisiono kaj la parlamento de E.U. ne estas veraj registaro kaj parlamento; ili ne havas efektivan decidopovon; tiu cxi restas cxe la unuopaj sxtatoj, kiuj devas fari dauxrajn kompromisojn. La Euxropa Unio bedauxrinde ankoraux ne estas federacio, nome ne estas sxtato, sed nur alianco de sxtatoj, kiuj havas apartajn eksterajn politikojn; ili ja havas komunan monunuon, sed ne havas komunan ekonomian politikon. Gxuste pro tio ne la Unio, sed la unuopaj sxtatoj, ofte havas sintenojn de servemo al Usono. La disaj euxropaj sxtatoj ne kapablas mem defendi siajn interesojn; en cxiu kriza situacio devas interveni Usono; sekve la unuopaj naciaj sxtatoj havas nek la forton nek la fierecon por defendi siajn principojn. Ni memoru la vortojn de Altiero Spinelli, de la 50aj jaroj: Usono estas nun amiko kaj helpanto; sed se la euxropaj sxtatoj ne sukcesos politike unuigxi, gxi neeviteble farigxos postulema mastro. Umberto Broccatelli Via G. Brodolini, 10, IT-00139 Roma, Italio Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it *************************************************************************** Kiel aperis la kompakt-disko de Bronsxtejn? =========================================== Ideo fari kompakt-diskon aperis en kapo de Mikaelo jam delonge, sed studio en kiu estis farita disko de OkSEJT-39 nun forestas, pro tio li proponis fari kopiojn de kasedoj. Mi kun mia amiko (ne esperantisto - sed sperta komputilisto) sidis dum tri vesperoj kompilis diskon, purigis de bruoj kaj finfine ricevis pli malpli bonan kvaliton. Poste mi faris kovrilpagxon, por kiu uzis fotajxon, kie mi fotis Mikaelon dum nia tradicia somera vojagxo al naturo, kaj multobligis diskojn per mia komputilo. Dum nia festo mi prezentis diskon kaj donis kelkajn ekzemplerojn al Julia Litvinova kaj sxi vendis ilin dum Novjara E-o renkontigxo en Germanio, kie sxi organizis kaj gvidis pli ol duonon da numeroj de programo. Jen estas modesta historio de apero de tiu disko. Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** Interesa projekto en la listo [tejo] ==================================== Eble vi scias ke dum multaj jaroj la Direkcio pri Junularo kaj Sporto de Konsilio de Euxropo organizis lingvokursojn por junularaj laboristoj kaj junularaj gvidantoj kaj TEJO kaptadis la okazon sendi siajn aktivulojn (cxefe euxropajn pro la euxropeco de la afero) al tiuj kursoj, sed ekde la nuna jaro oni decidis cxesi pri tiuj cxi kursoj. Dum la lasta estrarkunsido de TEJO oni iom diskutis pri la ebleco arangxi lingvajn kursojn per siaj ebloj aux kunlabore kun aliaj organizoj kun eventuale malpli granda dimensio. Kaj tute sendepende de tio al CO de TEJO el Brazilio venis propono: Projekto "Studenta Intersxagxo" Julio Calegari, brazila esperantisto el Sao Paulo, pripripensas organizi projekton kun ebla helpo de esperantistoj. Temas pri intersxangxo de studento, samekiel tiuj ke oni vojagxas al Usono aux ie en Euxropo por logxi dumtempe cxe familio kaj lerni la lokan lingvon. Mia ideo estas proponi en esperantio (pere de interreto kaj anoncetoj en grandaj revuoj) la samon sed por esperantistoj vojagxi al alia lando kaj pere de esperanto lerni iomete la lingvon de alia lando pere de esperanto (ekz.: brazila esperanto-instruisto instruus la portugalan al franca esperantisto dum unu monato tie-cxi en Brazilo) kaj la gastigado okazus cxe familio kie almenaux unu ano estas esperantisto. Cxi tion Julio volas ekorganizi ne nur por si mem, sed por kelkaj geamikoj kiuj interesigxis pri la ebleco pere de esperanto vojagxi kaj lerni ankoraux alian lingvon kaj vivigi alian kulturon. Li jam demandis kelkajn brazilajn esperantistojn kiuj pretus gastigi eksterlandanojn dum unu monato kaj jam ricevis kelkajn pozitivajn respondojn. nun li sercxas instruistojn kaj lernejojn eksterlande. Pliaj informoj de: Julio Calegari Rete: araukan@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Ni devas reveni al niaj radikoj =============================== Mi opinias, ke ni sukcesos nur tiam, kiam ni revenos al niaj radikoj. Nur kelkajn vortojn mi citas el Alvoko al la Esperantistaro (el Esperanto 1/1919). "... estas ankaux necese, ke estu flanken metataj cxiuj personaj demandoj kaj disputoj. Kiel diris nia karmemora Majstro en sia lasta kongresparolado: "Per unueco ni pli aux malpli frue certe venkos, ecx se la tuta mondo batalus kontraux ni, per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari cxiuj niaj malamikoj kune." For la senutilaj personaj disputoj! For intrigemo kaj klacxemo! La nova tempo postulas antaux cxio seriozajn laboremulojn, bonajn konstruantojn, sindonemajn pionirojn. Pretigu vin al la laboro, karaj samideanoj, kaj kuragxe antauxen, por la baldauxa triumfo de nia kara lingvo kaj la starigo de pli bona homaro. Vivu Esperanto! En la nomo de UEA: H. Hodler kaj Ed. Stettler" Laux mia opinio temas pri oraj vortoj por ni cxiuj je la sojlo de la tria jarmilo. Francisko Horacek el Brno *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// OSIEK-premio 2000 ================= La premio de OSIEK cxi jare estis aljugxita al s-ro Trevor Steele pro originala Esperanto-verko "Falantaj muroj". En 2000 estis kandidatigitaj 18 verkoj el kiu sekreta vocxdonado de OSIEK-anoj elektis la gajnintan. *************************************************************************** RADIO ///// Tallinn eksilentis ================== Ekde januaro 2001 direkcio de Estona Radio cxesigis esperantlingvajn radioelsendojn. Estraro kaj direktoro de Estona Radio, ER klarigis kaj argumentis jene: "Oni ne plu bezonas la nomitan elsendon, cxar oni vivas en epoko de interreto kaj pere de gxi eblas komuniki kun la tuta mondo." Kvankam multaj auxskultantoj, eksterlandaj kaj enlandaj, sendis protestajn leterojn, vane - la direkcio ne sxangxis sian opinion. Dum lastaj 12 jaroj esperantlingvaj elsendoj okazis seninterrompe unufoje en semajno kaj dauxris 15 minutojn. La redakcio konsistis el kvar personoj kiuj havis diversajn rubrikojn, kiel Esperanto-informado, lokaj novajxoj, politiko, kulturo ktp. La auxskultantaro estis suficxe ganda, oftaj reagoj kaj reehaj leteroj pruvis tion. Sed plej grave - esperantlingvaj elsendoj montris, ke Esperanto funkcias bone, helpas interkomunikadon kaj ke gxi estas vivanta. La radio estis unu konvena kanalo por tio. Interalie, ankaux dum ka 30-aj jaroj antaux la Dua Mondmilito tiama Estona Radio disvastigis E-elsendojn, sed komence de la milito cxesigis ilin. La nuna dua periodo estis pli longa, sed tamen ne eterna. Oni ne povas paroli pri diskriminacio de Esperanto, cxar samtempe oni cxesigis cxiujn fremdlingvajn elsendojn al eksterlandoj. Kulpas nur interreto! Helju Viires el Litova Stelo, 2/2001 *************************************************************************** GAZETOJ /////// Sxangxoj cxe E-revuoj en Usono ============================== La asocio Usona Esperanto-Junularo, UsEJ translokigxas al la sidejo de Esperanto Ligo de Norda Ameriko, ELNA. Tial la revuo Esperanto-USA (regula gazeto de ELNA) havos ankaux junularan rubrikon. La gazeto KTP de UsEJ aperos ekde nun ne plu regule. Se oni volas sendi iun artikolon al la junaj usonaj esperantistoj, oni sendu gxin al: ELNA P.O. Box 1129. CA-94530 El Cerrito, Usono *************************************************************************** LIBROJ ////// Kristana kantlibro ================== Kristana kantlibro en Esperanto kun la titolo "Adoru" aperis en junio 2001, produktita en la presejo de la renoma eldonejo Herder en Freiburg, Brisgovio, Germanio. Temas pri evento komparebla kun la apero de Esperanto- tradukoj de la Sankta Biblio en 1926 kaj la Roma Meslibro en 1997. Gxi enhavas liturgiajn tekstojn el diversaj tradicioj, rom-katolika, ortodoksa kaj reformacia. Pli ol 900 kantoj (kun muziknotoj) el pli ol 20 lingvoj spegulas la tradicion de almenaux dek konfesioj. Por havi modernajn kantojn necesis elspezi grandajn sumojn por akiri kopi-rajtojn por represi muzikon kaj fari tradukojn. Por diservoj okaze de Esperanto-kongresoj gxi estos grava helpo, sed ankaux por persona uzo. Kiel literatura verko poezia, "Adoru" varbas por la intereso ankaux de esperantistoj ekster la kristana medio. La verko, sur plej alta profesia nivelo, tre tauxgas varbo-cele por demonstri al kristanoj kaj eklezianoj, ke Esperanto vivas ankaux en la eklezioj kaj utilas por interpopola kaj inferkonfesia komprenigxo. La libro kostos 19,80 EUR kaj estas mendebla cxe la libro-servoj aux rekte de: Bernhard Eichkorn Romeusring 20, DE-78050 VS Villingen, Germanio Rete: bernhard.eichkorn@forigu.esperanto.de *************************************************************************** KULTURO /////// Esperanto muzikalo ================== La unua - kaj sxajne gxis nun la sola - Esperanta muzikalo (vidu en Eventoj n-ro 131, 133 kaj 150) estis prezentita profesinivele kun bomba sukceso en pluraj Esperanto-arangxoj i.a. ankaux en IJK en Assisi, Italio kun cx. 30 rolantoj. Danke al la moderna tekniko oni povas gxin ree kaj ree gxui en videokasedo. La filmon prizorgas Pier Luigi Cinquantini, Italio. La kasedo haveblas en tre bona kvalito en formato VHS. Gxi estas acxetebla kontraux 24 EUR. Pli informoj cxe: Pier Luigi Cinquantini Via D. Alighieri 2. IT-01010 Blera, Italio Rete: pcinqua@forigu.tin.it *************************************************************************** MALLONGE //////// Ekspozicio sub la titolo "2001-jaro de la lingvoj. Esperanto - lingvo de la amikeco kaj interkompreno" estis inauxgurita la 22-an de majo 2001 en urbo Polski Trambesx, Bulgario. * * * Okazis Esperantista Ekumena Kunveno en Oradea, Rumanio la 26-an de majo. * * * Okazis 3-taga Esperanto-boatado en la Naciparkaj lagoj en Vilnius, Litovio. La arangxon organizis Esperanto-Klubo "Juneco" kaj partoprenis pluraj esperantistoj ankaux el eksterlando. * * * La 7-a Balkana Junulara Konferenco okazis kun neatendite malsukcesa partoprenonombro. Gxin partoprenis nur junularaj asocioj de Bulgario kaj Jugoslavio. La kialoj de la malsukceso estas tro malfrua ekorganizado kaj monaj kialoj. * * * UEA aligxis al la internacia projekto "Jardeko por alfabetigo" de UN kaj Unesco. La projekto donos pluajn eblojn internacie labori por Esperanto. * * * La enlandan, neesperantistan premion "Junulino en Albanio 2001" gajnis 17 jaragxa albana esperantistino. Okaze de la gajno oni povis auxdi ankaux pri Esperanto. * * * SAT-Amikaro havas novan sidejon. Gxi trovigxas en la 13-a distrikto de Parizo, en 134 bulvardo Vincent Auriol - kun granda, bone videbla montrofenestro - je kvindeko da metroj de la metrostacio "Nationale" en komerca kvartalo. Adreso: SAT-Amikaro, 67, avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio * * * Dum la Germana Esperanto-Kongreso en Ludwigshafen, Germanio oni elektis novan estraron por la asocio: La nova prezidanto estas Andreas Emmerich. * * * En la 1-a Konferenco de Verduloj Tutmondaj en Global Greens, Auxstralio inter 14-16. 04. 2001 esperantistoj partoprenis per propra stando. * * * Okazis 25 minuta televidelsendo pri esperantistoj en la loka televidstacio de Toulouse, Francio. * * * Aroma-Jalta, la plej granda, internacia E-arangxo en Ukrainio okazis inter 29. 04. - 08. 05. Cxi jare la programo rilatis al Euxropa Jaro de Lingvoj kaj lingvaj festivaloj. *************************************************************************** NI MENCIAS ////////// Estonoj tra tempoj I-II.: kunmetis Valev Kruusalu. Eld: Esperanto-Asocio de Estonio, Tallinn 1997, 1998. Brosxuro, pgx. 70+76. * * * Egemaljuna Eterno: Heljo Mand. Eld: Esperanto-Asocio de Estonio, Tallinn 1997. Brosxuro, pgx. 40. * * * Ramatis - La misio de Esperanto: Hercilio Maes. Eld: Conhecimento Editorial Ltda, Limeira 2000. Spiritisma libro pgx. 112. * * * Homeopatia popular - Homeopatio populara: Izao Carneiro Soares. Eld: Conhecimento Editorial Ltda, Limeira 2000. Dulingva (portugala-Esperanto) libro pgx 96. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Kolektanto de kurantaj moneroj kaj monbiletoj intersxangxus italajn lirojn kontraux finnaj markoj, belgaj frankoj, luksemburgiaj frankoj kaj nederlandaj guldenoj. Interesas la serio de cxiuj moneroj kaj la du plej malaltvaloraj monbiletoj. Por detaloj kaj akordoj bv. skribi al: Luigi Fraccaroli - via Crocifissa di Rosa 63 - IT-25128 Brescia, Italio aux rete: esperanto@forigu.monrif.net * * * Mi nomigxas "Vicio", kaj mi profesie okupigxas pri internacia E-turismo. Mi sercxas kontaktojn al alilandaj samfakuloj. Adreso: s-ro Wei Chi, Xi'an-a E-Turisma Oficejo en Cxinio, rete: turismo@forigu.public.xa.sn.cn * * * Granda perdo estas, ke Hugo Rollinger, kies nomo rezulte de 30-jara sencxesa laboro estas kunligita kun la listigado de ZEO-j - mortis la 21-an de majo. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 43 j. edzigxita viro. Interesoj: naturo, religioj, popoloj, sxangxado de posxtmarkoj, kuirado. Li tre sxatas korespondi. Adreso: Davorin Jurac, Na fari 19, SI-2391 Prevalje, Slovenio. Rete: davorin.jurac@forigu.siol.net. * * * Mi estas 21 j. frauxlo. Mi studas en lingvistika universitato. Mi instruas E-on. Interesoj: lingvoj, sciencoj. Mi volas korespondi kun cxiuj pri diversaj temoj. Adreso: Sergej Nikolajevic Kalegin, r. Adygeja, u. Majkop, v. Hanskaja, str. Gorkogo 28, RU-385060, Rusio. Retadreso: aneko@forigu.krintel.ru. * * * Mi estas 20 j. togolanda frauxlo. Mi estas sekretario de la la e-a klubo de mia liceo. Interesoj: literaturo, vojagxado, komputiloj, kaj amikeco. Mi kolektas posxt-kartojn. Adreso: Willy Kokouvi, BP: 1007, Lome, Togo. Rete: willyko80@forigu.hotmail.com. * * * 43 j. komencantino korespondemas kun tiuj, kiuj interesigxas pri bestoj. Adreso: Sinjorino Jackie Le Herve, 57, rue Clemenceau, FR-22580 Plouxa, Francio. * * * 27 j. studento volus korespondi kun knabinoj el la tuta mondo. Adreso: Otmar Liebhart, Postfach 3, AT-6071 Aldrans, Auxstrio. Rete: otmar@forigu.liebhart.com. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo ================ Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kiam aperis la libro de Edmund Privat Historio de lingvo Esperanto (Deveno kaj komenco)? A. 1910 B. 1923 C. 1903 2. Kiom longa estas la oficperiodo de la komitatanoj de UEA? A. 5 jaroj B. 4 jaroj C. 3 jaroj 3. Kiam estis fondita Internacia Cseh-Instituto en Nederlando? A. 1903 B. 1933 C. 1930 Limdato por alsendo: la 1-a de auxgusto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 207. 1. Por kiom dauxro oni fondis UEA-n en 1948? B. por 29 jaraj 2. Kiom da fakaj asocioj funkcias en kadro de UEA? C. pli ol 40 3. Kion signifas la vorto "kabeigxi"? C. forlasi Esperantan movadon * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Mondbildo de Usonano ==================== Avantagxo de la angla Mi bonsxancas lastatempe en mia vivo havante la okazon multe vojagxi en Euxropo pro mia laboro. Mi estas usonano, kaj tial, mia amiko en Germanio diris al mi, ke mi havas avantagxon, cxar mi jam denaske parolas tion, kion mi plej proksime havas kiel internacian lingvon: la anglan. Mi supozas, ke li pravas, sed tamen, mi entute ne gxojas pri tiu avantagxo. Mi estas civitano de Usono, kaj mi tre fieras pri tio. Mi fieras ankaux pri tio, ke ni estas tre grava lando en la hodiauxa mondo. Tio, pri kio mi ne fieras, estas la maniero, per kiu ni dauxrigas tiun gravecon. Temas cxi tie pri la uzado de la angla lingvo en nia mondo per interkomunikiloj. Mi havas avantagxon. Ni usonanoj havas avantagxon. Ni estas elito, ni regas en la tuta mondo, kaj ni dauxrigos, cxar ili, la ceteraj, neniam povos komunikigxi tiel bone kiel ni. Ili laboras dum jaroj kaj dekjaroj. Neniam ili atingos nian staton. Ni estas la elito. La alilingvuloj? Ili ofte pensas, ke ili perfekte uzas nian lingvon, sed inter ni, ni kasxe komentas kaj sxercas pri iliaj eraroj. Mi volas kriegi al ili: "Cxu vi ne kapablas vidi, kion vi faras? Estas vi, kiuj forprenas vian povon komunikigxi! Estas vi, kiuj dauxre metas nin super vin." Kaj super ili ni restos. Ni estas la elito kaj ni regas la mondon. Mi ne kontentas esti elito. Jen cxi tie usonano, kiu ne interesigxas esti mondreganto. Mi estas civitano de Usono, sed super tio - jes, super tio - mi estas civitano de la mondo. Vi cxie, mi rigardas vin kiel geamikojn kaj ecx gefratojn. Mi ne volas stari super vi pro maljusta avantagxo. Mi multe pli gxuus marsxi apud vi, kaj tiel ni povus kundividi niajn kulturojn, unu kun la alia, tiel ni povus esti egalaj, povus respekti nin, unu la alian. Tamen vi rifuzas, vi, la aliligvuloj. Mi opinias, ke vi volas esti blindaj al la vero. Homoj sxajnas malpli inteligentaj ol ili vere estas, kiam ili parolas kun persono en ties gepatra lingvo. Claude Piron, esperantisto, donis al mi tiun ideon, kaj mi vidas tion kiam mi laboras eksterlande. Esperanto estas kreita por esti rapide lernebla kaj plej-grave - fleksebla tiel, ke cxiuj povas uzi gxin sen sxajni fremda, sen sxajni stulta. La angla ne! Ne logxinte dum pluraj jaroj en angle parolanta lando, vi neniam majstros la nepriskribitajn regulojn, la amason da esprimoj, kaj la subtilajn nuancojn de la lingvo. Nacia lingvo estas labirinto, konfuziga al la fremdulo. Gxi estas kiel la tavoloj de cepo, kaj kiam vi komprenas unu aspekton de la lingvo, vi povas esti certa, ke sub gxi troveblas esceptoj kaj nekomprenitaj nuancoj. Lernu la anglan. Gxi estas ricxa kaj belega lingvo, kaj ties diversaj popoloj estas afablaj, kaj iliaj kulturoj estas interesegaj. Sed komprenu nepre, ke gxi tute ne tauxgas kiel internacia komunikilo. Pensu pri la homoj en via lando, kiuj eraras kun sia propra lingvo tie. Pensu pri la eraroj, kiujn vi mem faras en via gepatra. Cxu vi opinias, ke nedenaskaj parolantoj kapablas juste konkuri? Cxu tian maljustan mondon vi volas krei? Cxu kiel mondcivitanoj, kiel la homaro, ni fieras pri nia mondo? Mi volus laste aldoni pensigajxon pri tiu mondo kiun ni kreas. Mi komencis per parolo pri Usono, mia lando, kaj pri tio, kiel gxi estas grava en nia mondo. Kial gxi gravas? Mi opinias, ke unu el la plej trafaj kialoj estas nia forteco. Ne specife milita forto, sed forto en komerco, diplomatiaj rilatoj, belartoj, sportludoj, kaj tiom multe da diversaj ajxoj. Kial ni fortas tiamaniere? Laux mi estas tial, ke ni estas lando de 50 sxtatoj. Tiuj sxtatoj kunlaboras, interkomunikas, kundividas siajn diversajn fortojn kaj tiel formas union multe pli forta ol la sumo de la 50 sxtatoj mem. Ni nuntempe vidas, ke Euxropa Unio havas la saman konsciigxon. Mi invitas vin pensi pri nia mondo. Kia gxi estas? Kia gxi povus esti se ni, la mondcivitanoj, povus efike interkomuniki kaj tiel nin interkompreni kaj kundividi niajn diversajn fortojn? Mi diras, ke ni kapablas krei tian mondon per nacia lingvo kiel interkomunikilo. Bonsxance, ni havas lingvon, kiu tauxgas, kiu justas, kiu kapabligas cxiun homon deklari "jen mi, mondcivitano, homo el la homaro. Lasu min montri, kiu mi estas." Jen interkompreno. Jen la eblo de Esperanto. Jen nia mondo. Den Drown (Usono) el Litova Stelo 1/2001 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 209, 1/majo-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************