Eventoj n-ro 208, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Kion oni respondus al Zamenhof

Faka aplikado: - Angla-Esperanta medicina terminaro
               - Membronombro de IKEF unuafoje falis
               - Studu eksterlandan komercon Esperante

Kontakto sercxata: - Stagxo pri mediprotektado
                   - Valdemar Kauts sercxata

Interese: - Esperanto-adresaro
          - Novaj polaj pagxoj: www.esperanto.pl
          - Retpagxaro de EEU
          - Mallonge (2)

Arangxoj: - Internacia Junulara Kongreso
          - Turisma semajno
          - 14-a Internacia Junulara Semajno
          - Memzorga lagumado
          - Auxstralia somerkursaro
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Laux auxtentika dokumento - Kial LF-Koop ne sxatas literaturan
          konkurson - Kion UEA opinias?
        - Premio Miyoshi por historia studo pri UEA
        - Zwolle: urbestra reago al ret-leteroj
        - Aligxu al teamo "Interveno"!
        - Por ke vi sciu! Kial oni ne parolas Esperanton?
        - Cxiu konas Esperanton
        - Kiu verkas francan porinfana lernolibron?
        - Esperantistoj kaj homaj rajtoj

Instruado, ILEI: - AIS-sesio en Karlovo

Konkursoj: - Liro-2001

Radio: - Konkurso de CxRI

Libroj: - Lernolibro "Ludu kun ni! - 2"

Kulturo: - Memmortigo

Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (4), korespondi deziras (4)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - La Mondo kiel 100-ula vilagxo!
          - Religio, kiu disvastigas Esperanton estas denuncata

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kion oni respondus al Zamenhof?
===============================

37,1% studus Esperanton!

Se vi iam foliumis la Unuan lernolibron de d-ro Esperanto, vi certe
rimarkis en gxi kuponojn kun la teksto:

"Mi, subskribita, promesas ellerni la lingvon internacian, se estos
montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson."

Kiel estas konate, oni neniam publikigis la rezultojn de tiu "promes-
kampanjo", sed supozinde la kvanto de la promesintoj apenaux havus sxancon
atingi 10 000 000, cxar la eldonkvanto de la "unua libro" estis nur kelkaj
miloj.

Surbaze de tiu Zamenhofa demando REU-aktivuloj en la dua duono de majo
okazigis surstratan enketadon, en kiu estis ankaux demando pri kondicxoj,
dezirataj por oni eklernu la lingvon. Ni tamen rekalkulis, ke 10 milionoj
de 1887 proksimume ekvivalentas al 50 nuntempaj milionoj.

Kaj jen la cxefa rezulto: 37,1% da respondintoj pretus studi Esperanton jam
nun aux se gxin parolus 50 milionoj en la tuta mondo!

La enketado okazis en 7 rusiaj urboj: Kazanj, Volgograd, Irkutsk,
Vladivostok, Ivanovo, Kostroma kaj Cxeboksari. Sume estis pridemanditaj 784
personoj.

La unua demando en la listo estis "Cxu vi scias, kio estas Esperanto?" Al
tiu demando pozitive kaj korekte respondis averagxe 43,9% da respondintoj.

La cifero mem suficxe variis de urbo al urbo: de 24,7% en Volgograd gxis
51,2% en Ivanovo.

En Cxeboksari pri Esperanto sciis 59,5% da respondintoj - sed entute estis
pridemanditaj nur 37 personoj. En Vladivostok sciis 92,9% (el 56
demanditoj) - tamen ili cxiuj estas studentoj de Vladivostoka universitato,
kie oni i.a. instruas Esperanton.

La dua - "Zamenhofa" demando enhavis eblon elekti la kondicxojn cxe kiuj
oni pretus ekstudi la lingvon:
a) "se mi scius kie kaj kiam mi povas lerni Esperanton" - tiun kondicxon
   elektis 25,1%
b) "se Esperanto estus parolata de 50 milionoj da homoj en la tuta mondo" -
   12%
c) "se Esperanton parolus la tuta mondo" (ni konsideris tion negativa
   respondo) - 31,3%
cx) ne volus lerni (aux havis aliajn malfacile plenumeblajn kondicxojn) -
   31,6%

Aliaj interesajxoj:
- plejparto de la respondintoj estis studentoj (en kelkaj urboj - nur
  studentoj), iom pli ofte - inseksaj (ne cxiuj urboj prezentis pri tio
  statistikojn). I.a. tiel okazis, cxar mem la enketintoj estas tiaj. Sed
  statistikajxoj pri la urboj, kie oni pridemandis ne nur studentojn montras,
  ke suficxa intereso pri Esperanto ekzistas ankaux en aliaj grupoj de la
  logxantaro.
- en Ivanovo al enketantoj renkontigxis tri personoj (nekonataj), kiuj
  kapablis paroli Esperanton (entute en Ivanovo estis pridemanditaj 166
  personoj). Bona procentajxo!
- estis multaj amuzaj respondoj pri tio, kio estas Esperanto, kiam
  respondintoj fakte ne sciis: iuj pensis, ke tioestas danco, poezia mezuro,
  pozicio de Kama-Sutra, stratnomo (en Kazanj, kie vere estas tianoma strato)
  ktp.

Sed revenu ni al la Zamenhofa demando: cxu trovigxus en la nuna mondo 50
milionoj da personoj, kiuj promesus lerni Esperanton, se montrigxus, ke
tian saman promeson donis tioma kvanto da homoj?

Mi kredas, ke jes. Ja nur en Rusio kvarono de la t.n. aktiva logxantaro
pretas doni tian promeson aux ecx tuj ekstudi la lingvon. La logxantaro de
Rusio en 2000 jaro konsistigis 146 739 413 personojn, el kiuj en la agxo
14-30 jaroj estas 17 604 470 personoj. Se ni akceptos, ke la ricevitaj
statistikaj donitajxoj respegulas la realan staton, ni povas kalkuli, ke
ecx en unusola Rusio la promeson donus cx. 4,5 milionoj da gejunuloj kaj
eble ne malpli da homoj el aliaj agxkategorioj. Kaj cxiuj rusianoj
konsistigas nur cx. 2,5% da la monda logxantaro.

Dankegon al cxiuj, kiuj kunlaboris, speciale al la lokaj kunordigintoj
Euxgeno Delcov (Irkutsk), Edik Kolosov (Volgograd), Aleksej Kuznecov
(Kostroma), Aleksandr Galkin (Kazanj), Aleksandr Titaev (Vladivostok),
Danil Kapitonov (Cxeboksary), Natalja Grigorjevskaja (Ivanovo) kaj iliaj
teamanoj!

Andrej Grigorjevskij

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Angla-Esperanta medicina terminaro
==================================

Antaux ne longe aperis Angla-Esperanta medicina terminaro de Yamazoe
Saburoo. La verko estas 720-pagxa dika libro kun pli ol 28000 anglaj
medicinaj terminoj kun ilia traduko al Esperanto. La libro mencias, cxu la
vorto estas PIV-a sed kompreneble listigas milojn da vortoj kiuj ankoraux
ne ekzistas en PIV. La auxtoro estas doktoro pri medicino, biokemio.

Eldonis la verkon Umea Shinoda Kuracejo en Krakow, Pollando. Gxia prezo
estas 33 EUR + afranko.
Pliaj informoj cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140. BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: fel@forigu.esperanto.be

***************************************************************************

Membronombro de IKEF unuafoje falis
===================================

La membronombro falis de 149 fine de 1999 al 145 fine de 2000. Tiuj venas
el 42 landoj. Dum 2000 aligxis 7 novaj kaj ree aligxis 2 malnovaj -
intertempe eksaj - membroj. La asocio perdis 13 membrojn, 1 pro morto, 7
pro persona eksigxo, 5 per eksigo fare de la estraro pro nepago de kotizo.
Inter la 145 membroj trovigxas 8 dumvivaj.

Laux Laborplano 1998 - 2000 la celo estis fine de 2000: 200 membroj. Tiun
celon oni klare maltrafis.

Estraro de IKEF

***************************************************************************

Studu eksterlandan komercon Esperante
=====================================

Internacia post mezgrada lernejo en Krakow, Pollando proponas studadon pri
eksterlanda komercado al esperantistoj dise en la mondo. cxe la lernejo
instruas profesoroj de la Universitato Jagiellona (pli ol 600 jaraa).

Cxe la lernejo oni povas studi universalajn kaj internaciajn principojn de
la ekstera komerco, kiuj estas uzataj en cxiuj civilizitaj landoj. Oni
instruas pere de la reto kaj ekde la nova jaro la lernejo proponas lerni
ankaux per Esperanto. Ili pensas, ke Esperanto estas tro malmulte uzata en
la negoco, ekstera komerco, ktp.

Studado pere de interreto estas malmultkosta, oni sendas al la studentoj
lernolibrojn en formato *.pdf. La lernolibroj estas skribitaj tre klare kaj
simple, por ke cxiuj povu kompreni la informojn. cxiusemajne la lernantoj
povas kontakti la profesorojn, por klarigo pri eblaj problemoj. cxiuj
studentoj havas kontaktojn kune inter si, por ke unu helpu al la alia.
Pliaj detaloj kaj aligxo cxe:

Nina Joskiewicz

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Stagxo pri medioprotektado
==========================

En Lublina Politekniko E-o estas oficiale instruata kiel dua elektebla
lingvo por studentoj pri mediprotektado.

Cxiujare (ekde 1995) kvarono aux triono de studentoj elektas E-on kiel duan
lingvon. La unua fremdlingvo estas la angla kaj la dua estas unu el la
sekvaj: germana, franca, rusa kaj E-o.

Oni sercxas tiuspecajn kontaktojn. La universitato povas akcepti personon,
kiu volas doktorigxi en la kampo de media ingxenierio, por fakigxi pri
tersurfaca protekto (grundoprotekto, konstruado de rubdeponejoj,
rekultivado de rubdeponejoj, rekultivado de grundo, redoksiaj
transformigxoj en anoksiaj kondicxoj en grundo).
Pliaj informoj cxe:

prof. Witold Stepniewski
Fakultato de Konstrua kaj Sanitara Ingxenierio Politekniko Lublina,
Pollando.

***************************************************************************

Valdemar Kauts sercxata
=======================

Kiu konas estonan esperantiston Valdemar Kauts? Li logxis en Tallinn (jam
12 jarojn ni ne kontaktis). Li tiam estis konstruanta Esperanto-muzeon en
sia propra domo. Kauts famigxis post kiam li renkontigxis kun Gorbacxov kaj
meze de homamaso demandis lin pri Esperanto. (Gorbacxov ekridetis kaj
respondis: "Aaa, Esperanto! Jen kiam ni finos la rekonstruon, tiam ni
ekokupigxos pri Esperanto!"). Kauts estis iniciatoro de sendependigxo de
Estona E-Asocio. Cxe mi konservigxis multe da liaj dokumentoj. Valdemar
estis tre flama esperantisto kun varma koro. Nun li estas cxirkaux
55-jaragxa. Mi volus retrovi lin.

Nikolai Grisxin
Rete: konkordo@forigu.rdven.lv

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Esperanto-Adresaro
==================

Eblas aligxi al la adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-
organizoj. Oni povas gxin libere uzi por nekomercaj celoj kaj oni povas
gxin libere transdoni al esperantistoj. Pliaj informoj kaj aligxilo
haveblas cxe: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/aligxo/

***************************************************************************

Novaj polaj pagxoj: www.esperanto.pl
====================================

Antaux ne longe kunlabore kun profesia komputila firmao oni lancxis novajn
pagxojn por "Esperantujo" en Polio cxe: www.esperanto.pl. La kunordigantoj
de la retpagxoj bonvenigas cxiujn vizitojn kaj kontribuojn.

Stanislaw Mandrak
Rete: staman@forigu.ka.onet.pl

***************************************************************************

Retpagxaro de EEU
=================

"Euxropa Bulteno", la retbulteno de Euxropa Esperanto-Unio, EEU estas
retposxte sendata senpage en formato "simpla teksto" (TXT) al cxiu kiu
petas gxin de Umberto Brocatelli. Krome gxi estas sendata en papera versio
al cxiuj kiuj kontribuas al EEU per mondonaco de almenaux 20 euxroj jare.
Nun gxi estas ankaux legebla en formato PDF en la retpagxoj de EEU cxe:
http://lingvo.org/eo.html

Umberto Broccatelli
Via G. Brodolini, 10, IT-00139 Roma, Italio
Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it

***************************************************************************

Aperis propra retpagxejo por la Nacia Biblioteko de Esperanto en Massa,
Italio cxe: http://digilander.iol.it/bonantagon/.
* * *
Lige al pluraj E-arangxoj sekvajare en Zagrebo en la retpagxejo de la
hilelista rondo http://www.geocities.com/hilelistarondo/zagreb.htm estas
publikigita reta versio de Ilustrita E-gvidlibreto pri Zagrebo, kun deko da
fresxaj fotoj.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Junulara Kongreso
============================

La 57-a Internacia Junulara Kongreso, IJK okazas inter 29. 07. - 05. 08. en
Strasbourg, Francio. La partoprenantojn atendas kiel cxiujare altkvalitaj
programoj. IJK estas la plej granda junulara Esperanto-arangxo, kie
renkontigxas gejunuloj el preskaux la tuta mondo. Oni povas havi
neforgeseblan travivajxojn, amikigxojn kaj rememorojn pri la bonega etoso.
La cxi jara IJK estas pli bunta ol kutime, cxar okaze de la Euxropa Jaro de
Lingvoj lokaj organizantoj arangxas grandan ekster IJK-an programon, kiu
certe kreskigos la viglecon de la tuta arangxo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Junulara Esperantista Franca Organizo
4 bis rue de la Carisaie, FR-75014 Paris, Francio
Rete: jefo@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Turisma Semajno
===============

La 8-a Internacia Turisma Semajno okazas inter 02-08. 09. 2001 en Malto. La
programo enhavas multajn interesajxojn rilate al turismo praktike kaj
teorie. Oni povas rigardi la belan pejzagxon de Malto. Krom la fakaj
programoj plialtigas la etoson de la arangxo, ke Malta Esperanto-Societo
festas la 40-an datrevenon de sia fondigxo cxi jare kaj dum la arangxo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Malta Esperanto-Societo
Pk 142, MT-CMR 01 Valletta, Malto

***************************************************************************

                      14-a InternaciaJunulara Semajno
               Inter 13-19. 07. 2001en Szombathely, Hungario
                        Muziko kielinternacia Lingvo

                       Interesaj temrilataj programoj
                       Ekskurso al bela cxirkauxajxo
                        Cxiunokta freneza diskoteko
                           Tradicie bonetosa balo
                               Babela-vespero

                              Aligxu hodiaux!

                         Hungara Esperanto-Junularo
                     pk. 87 HU-1675 Budapest, Hungario
                          Tel/fakso: +36-1-2828885
                        http://www.esperanto.hu/hej
                           Rete: hej@forigu.math.bme.hu

***************************************************************************

Memzorga lagumado
=================

La 10-a MEmzorga LAgumado, MELA okazas inter 09-13. 07. kaj 19-28. 07 en
Delegyhaza, Hungario. La arangxo garantias la plej agrablan senlacigan
feriadon ne nur por nudistoj-esperantistoj. Oni tute libere kaj senpage
povas aligxi al la bonhumura kaj bonetosa kompanio.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Laca Garamvolgyi
Arany Janos ut 47. HU-1221 Budapest, Hungario
Rete: e_laca@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Auxstralia somerkursaro
=======================

La 18-a Auxstralia Somerkursaro okazos inter 05-18. 01. 2002 en Perth,
Okcidenta Auxstralio. La kursaro okazos en bela loko apud la rivero Swan,
"Cigna Rivero", cxe la Universitato de Okcidenta Auxstralio. Evidente, la
kursaro okazos dum varma somero. La organizantojn tre bonvenigus
eksterlandajn partoprenantojn.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Auxstralia Esperanto-Asocio
6. Dorset Street, SA-5019 Semaphore Park, Auxstralio

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15.06-01.07. Komuna naturprotekta vojagxo kun Orient-Slovaka Asocio al
Norda Euxropo. Inf: MOVILO, s-ino Margit Evva, Soroksari ut 107/D, HU-1095
Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793, fakso: je nomo Jozefo Szabo
+36-1-3200768
* * *
15.06-07.07. Ekspedicio de esperantistoj kaj naturamikoj al Laponio,
Slovakio-Polio-Finnio-Norvegio-Polio-Slovakio. Inf: Esperanto - Regiona
Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel:
+421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk
* * *
16.06. Sepa Frata Vespero kaj kamparana festo en Campo Grande. Inf:
Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono - EKOR, str. Cal. Agistinho 126
Fundos - Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro - BJ, Brazilio
* * *
16-22.06. Senzorga ferio en montaro apud Sliven, Bulgario. Inf: Galja
Nikolova kv. Sini kamani 10-K-18, BG-8808 Sliven, Bulgario. Rete: bt-
sliven@forigu.sl.bia-bg.com
* * *
20.06-23.07. Internacia busvojagxo "Euxropo-Afriko" tra 20 landoj (itinero
Polio-Hispanio-Maroko-Kroatio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-
Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux
+48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
21.06. (cxirkaux tiu dato) Turisma restado okaze de suneklipso en Malgasio.
Inf: Malgasa Esperanto-Unuigxo, p/a Universala Kultura Servo, Lgt. no. 387,
cite Anamahitsy, MG-101 Antanarivo, Malgasio. Rete: uks@forigu.dts.mg
* * *
21-23.06. Internacia simpozio pri problemoj de modernigo en klerigado. Inf:
Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, Orient-Euxropa Sekcio,
ul. Mosfilmovskaja 2. v, RU-119285 Moskvo, Rusio. Tel/fakso
+7-(0)95-1430655, Organizkomitato, prof. Gennadij Sxilo, rete:
ejusto@forigu.dol.ru aux esperanto@forigu.e-mail.ru
* * *
22-24.06. 60-a Hispana Esperanto-Kongreso en San Javier (Murcia). Inf:
Vicente Sanchez Lumbreras, Saturno 15, ES-30730 San Javier (Murcia),
Hispanio. Tel: +34-968192598, +34-968191243. Rete:
vsal0001@forigu.almez.pntic.mec.es kaj Rete: admin@forigu.esperanto-es.org
* * *
24.06. Estu Bonvena en Kasteloj Rochinne kaj Spontin (apud Namur). Inf:
Asocio por Esperanto, Marcel Delforge, Rue des Glacieres 18, BE-6001
Charleroi-Marcinelle, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413 Rete:
madelforge@forigu.busmail.net
* * *
24-25.06. E-pikniko. Inf: Marcel Delforge, Rue des Glacieres 16, BE-6001
Charleroi-Marcinelle, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413. Rete:
mardelforge@forigu.busmail.net
* * *
24-29.06. Somera kurso por komencantoj kaj progresantoj, ankaux infanoj, en
Esperanto-GXXrden, Lesjofors. Inf: Esperanto-GXXrden, SE-680 96 Lesjofors,
Svedio. Rete: egarden@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

MOVADO
//////

Laux auxtentika dokumento...
============================

Kial LF-Koop ne sxatas literaturan konkurson?

Eventoj akiris dokumenton pri la opinio de LF-Koop pri Belartaj Konkursoj
de UEA. Sube vi trovas memorandon preparitan por Administra Komitato de
LF-Koop

La Belartaj Konkursoj, BK estas kultura servo de UEA, kun kiu, flanke de la
posedantoj de Literatura Foiro, LF, neniam ekzistis specifaj rilatoj aux
kontraktoj. Konsekvence la redakcio de LF neniam havis la devon dedicxi
atenton al tiu cxi literatura konkurso, male ol estis similaj iniciatoj,
lokaj aux internaciaj (Premio Novara, Pemio Gradara, Patrolkonkursoj,
Internaciaj Floraj Ludoj), pri kiuj estis subskribita ia kunlabora akto.

En plena libero do, ekde la unuaj numeroj la redakcio (de LF) dedicxis cxu
speciale atenti la Belartajn Konkursojn, konforme al la graveco kiun la
cxefredaktoro asignis al BK en la tiamaj cirkonstancoj.

Dum la 70-aj jaroj, LF dedicxis ofte sian atenton al BK. La unua intervjuo
(kun la unua foto! gxis tiam estis nur desegnajxoj en LF) aperinta en la
revuo estis gxuste tiu al Emilija Lapenna, sekretariino de BK, en
Literatura Foiro 5. (februaro 1971). Temis pri la evoluo de BK; la foto
montras la BK-premiadon en Helsinko, 1969. Kompreneble aperis en LF, kun la
permeso de UEA, preskaux cxiuj poemoj de la membroj de La Patrolo (N. Rossi
kaj G. Pisoni) premiitaj dum tiuj jaroj cxe Belartaj Konkursoj. Dum la
finna periodo (1976-78), cxiam kun la permeso de UEA, aperis en LF noveloj
kaj poemoj el BK, verkitaj de aliaj auxtoroj. Trafoliumante la tiamajn
kolektojn, oni konstatas ke gxis 1978 Belartaj Konkursoj ricevis abundan
atenton fare de Literatira Foiro.

En 1978 la afero sxangxigxis. Unuflanke la redakcio (de LF) konstatis, ke
dauxre falas la nivelo cxe BK.

Aliflanke la redakcio ekkonsciis ke UEA praktikas mallojalan konduton de
silentado pri alies iniciatoj (kiel Internaciaj Floraj Ludoj), kiujn gxi
simple traktas kiel ekstermindan konkurencon. Aparte malagrabla estis la
konduto de UEA (CO) pri nia propra iniciato Premio La Verko de la Jaro:
unuavice, UEA klopodis plagiati la ideon (per la lancxo de "Premio la Libro
de la Jaro"); duavice, la tiama direktoro V. Sadler sen klarigo rifuzis
publikigi pagitan anonceton pri nia premio mem. Post protesto cxe la tiama
prezidanto H. Tonkin (januaro 1979) la plagiato estis evitita kaj la anonco
estis publikigita. Sed tio kauxzis tempoperdon, cxagrenon kaj falon de la
konfido pri UEA, kio bedauxrinde ne povis ne influi la sintenon de
Literatura Foiro. Suficxas mencii, ke ekde 1979 LF (LF-koop) neniam plu
mendis pagitan anoncon cxe revuo Esperanto.

Siaflanke pri BK, UEA neniam sercxis kun LF ian privilegian rilaton, male
gxi preferis (kiam ne temis pri la organo mem de UEA, tute prave)
privilegii aliajn periodajxojn, siatempe Hungara Vivo kaj nun Fonto.

Spite al la supraj konsideroj, estus eraro aserti ke LF neniam informas pri
BK. Ekzemple, kiam la nuna sekretario O. Buller enoficigxis cxe BK, ankaux
LFaperigis anoncon pri la premio. La konkludo estas ke, kiel kutime, la
redakcio rajtas libere decidi pri eventuala informado pri BK; sed sur tiu
decido pezas negative kaj la evoluo de BK kaj la sinteno de UEA vidalvide
al alies konkursaj iniciatoj.

Cetere, la redakcia organizo postulus, por decidi pri la aperigo de la
verdikto kaj de premiitaj konkursajxoj, unue antauxaverton pri dato kaj due
senprokrastan ricevon post la jxuria decido, kio absolute neniam okazis.
Nerespekto de cxi tiu detalo kauxzis ke ecx pri Internaciaj Floraj Ludoj du
fojojn ne aperis la rezultoj de LF.

(memorando preparita por la Administra Komitato, AK de LF-koop, 1994 12 20)

* * *

Kion UEA opinias?
=================

La redakcio petis komentojn de Osmo Buller pri la memorando de LF-koop:

Eventoj: Cxu la memorando estis konata al UEA kaj cxu gxi dauxre validas?

Buller: Gxi ja estis konata kaj fakte gxi estis farita kiel respondo al mia
plendo pri la bojkotado de Literatura Foiro kontraux la Belartaj Konkursoj.
Estas ja strange, ke la konata literatura revuo prisilentas la plej konatan
literaturan konkurson en Esperanto. La bojkoto ankoraux ne finigxis, tiel
ke la memorando evidente ne estas malpromulgita.

Eventoj: Cxu efektive en 1978 UEA klopodis plagiati la ideon pri Premio La
Verko de la Jaro?

Buller: Nek LF-koop nek iu alia povas pretendi monopolon pri tia ideo, kaj
estas nur bone, ke estu pluraj premioj, cxiu kun siaj apartaj trajtoj.
Lastatempe auxdigxas vocxoj, ke gxuste UEA devus lancxi tian premion, por
ke gxi estu vere prestigxa kaj eble ankaux ligita kun sentebla monsumo. En
1978 UEA cxiukaze ne havis tian planon. Temas pri intence malgxusta aserto
aux pri konfuzo kun la Premio Infanlibro de la Jaro, kiun UEA lancxis en
1979, aux kun la unufoja romankonkurso pri Premio Raymond Schwartz en tiu
sama periodo.

Eventoj: Cxu UEA konsideras la aliajn konkursojn kaj premiojn kiel rivalon
de BK kaj emas silenti pri ili?

Buller: Certe ne. Ili cxiuj pliricxigas nian kulturon kaj spronas kreadon
en nia lingvo. Revuo Esperanto regule raportas pri ili kaj pri kelkaj
aperas informoj ankaux en la Jarlibro.

Eventoj: Kiel vi komentas la aserton pri la falo de nivelo cxe BK?

Buller: En cxiuj kaj cxiulingvaj konkursoj la nivelo ondumas en diversaj
jaroj kaj brancxoj. La prestigxo de BK rezultas ne nur el gxia ligo al UEA,
sed ankaux el la seriozeco de la jugxado, tiel ekz. la unua premio ne estas
aljugxata, se neniu verko mertias gxin. Kiel sekretario mi konas ankaux la
ne premiitajn verkojn kaj kelkfoje mi retrovis ilin en Literatura Foiro. Se
ilia nivelo suficxis por LF, evidente LF-koop povas resti trankvila pri la
nivelo de BK gxenerale.

Eventoj: Kio povus kauxzi la bojkoton de LF kontraux BK?

Buller: La simpla fakto, ke temas pri konkurso de UEA.

Eventoj: Dankon pro la intervjuo.

***************************************************************************

Premio Miyoshi por historio studo pri UEA
=========================================

En la jardeko 1970-1980 UEA travivis malfacilan periodon. Estus bone ke
kolektigxu informoj pri la periodo. La Premio Miyoshi en 2002 premios la 5
plej bonajn studojn pri tiu temo. Petu la regularon de:

Alex Humet
Rete: alhu@forigu.xs4all.be

***************************************************************************

Zwolle - urbestra reago al ret-leteroj
======================================

Reago al ret-leteroj rilate al stratnomo "L.L.Zamenhof" en Zwolle,
Nederlando:

Ni ricevis multajn ret-leterojn koncerne L.L.Zamenhof. Ni petas vin
kompreni, ke estas praktike neeble respondi cxiujn retleterojn individue
kaj en la propra lingvo. Ni reagas en la angla kaj - danke al
esperantistino en Zwolle - en Esperanto.

La retleteroj koncernis nian decidon sxangxi "Zamenhof-bulvardon" en
"Burgemeester [Urbestro] Drijber-bulvardon. Nune ni volas emfazi, ke d-ro
Zamenhof ankaux en la estonto restos ligita al Zwolle. Ni eksplikos tion
detale en la suba klarigo.

Oficiala klarigo de urbestro kaj skabenoj de Zwolle:

Antaux proksimume 40 jaroj la tiama urbestraro ligis la nomon Zamenhof al
strato en Zwolle. Kelkajn jarojn poste ni starigis du monumentojn,
ambauxflanke de Zamenhof-bulvardo por teni la memoron pri Zamenhof viva.

Eks-urbestro Drijber inauxguris tiujn monumentojn.

La komunum-estraro de Zwolle jam dum jaroj havas la kondutmanieron honori
eksurbestrojn de Zwolle per stratnomo. Kiam ni en 1999 havis la intencon
doni la sporadan titolon "honora civitano de Zwolle" al eks-urbestro
Drijber, ni samtempe decidis doni lian nomon al strato. S-ro Drijber estis
urbestro de 1969 gis 1980. Pro liaj grandaj meritoj por la historia
urbocentro ni sercxis straton apud tiu urbocentro. La 1-an de augusto 2000
ni decidis sxangxi la nomon "Zamenhof-bulvardo" al tiu de Urbestro Drijber-
bulvardo, ekde la 1-a de januaro en 2002. Ankaux ekde tiu dato malgranda
trafikcirklo ricevos la nomon "Zamenhof-trafikcirklo". Per tio la nomo
"Zamenhof" restos konservita kiel stratnomo en Zwolle.

La Zamenhof-monumentoj restos en siaj originaj lokoj. Ili rememorigos
cxiujn pri la malnova loko de "Zamenhof-buivardo". En la nova situacio unu
el la monumentoj trovigxos sur la Zamenhof-trafikcirklo. Tiu cirklo mem
situas cxe la fino de la bulvardo "Urbestro Drijber".

Ni esperas, ke ni forprenis tiel viajn zorgojn pri la nomo Zamenhof. Ankaux
la du monumentoj garantias, ke la memoro pri s-ro Zamenhof kaj liaj meritoj
restos vivaj en nia bela Zwolle.

Ni deziras al vi cxiuj multe da sukceso en la atingo de via komuna celo:
unu universala lingvo: Esperanto. Al la Euxropaj retanoj ni deziras krome
bonan "Euxropan jaron de lingvoj".

La komunum-estraro de Zwolle,
La urbestro
La sekretario

Informis:

Frank Kasper
Rete: frank.kasper@forigu.esperanto-nuernberg.de

La 14-an de februaro en "ret-info" estisdissendita alvoko por amase reagi
al la planata forigo de la nomo "Zamenhof-bulvardo". La 7-an de marto gxin
sekvis plua komuniko, en kiu la loka gazeto jam petis ne plu esti atakata
per retmesagxoj, oni do petis kontakti nur la urbestraron - ndlr.

***************************************************************************

Aligxu al teamo "interveno"!
============================

La grupo, "Disvastigo", kiu okupigxas pri disvastigo de informoj pri
Esperanto, kiel solvo de lingva problemo en Euxropa Unio sercxas
kunlaborantojn dise en Euxropo.

Oni volas organizi la laboron tiel, ke ekvidante iun disvolvigxintan
diskuton pri la lingva problemo oni sciigu la enhavon de la diskuto kaj la
reagan adreson al kvalifikitaj interlingvistoj, kiuj povas sendi novan -
aux jam preparitan - materialon al la koncerna gazeto, televido, radio,
ktp.
Pliaj detaloj kaj kontakto cxe:

Renato Corsetti
Colle Rasto, prima strada, 3. IT-00036 Palestrina, Italio
Rete: disvastigo@forigu.genie.it

***************************************************************************

Por ke vi sciu!
===============

Kial oni ne parolas Esperanton?

Troveblas en la reto artikolo pri Esperanto, kies konceptoj sxajnas suficxe
interesaj. Cxi sube sekvas la traduko de la artikolo.

Mi ekpensis lastatempe, kial mi devas instrui al mia novnaskita filo la
anglan. Cxiuj, kiun mi konas parolas la anglan, sed cxu eble Peter studu
iun pli racian, mildan lingvon, kiel eble la italan? Mi konsentas, ke tio
estas stulta demando. Sed stultaj demandoj povas enhavi la semojn de la
grandaj inspiroj. Tiu cxi aparta stulta demando gvidas al la pinto de la
ekonomia teorio, same kiel al la intelekta bazo de la registara jugxproceso
kontraux Microsoft (korporacio, kiu, kiel mi devas konfesi, pagas al mi por
reprezenti gxiajn interesojn dum la kuranta kontrauxtrusta skermado).

Do, sxercu ni: kial al la usonaj infanoj oni instruas la anglan? La
respondo estas, ke cxiuj lernas la anglan, cxar cxiuj ceteraj lernas gxin.
Tiurilate, lingvo estas la perfekta ekzemplo de tio, kion la ekonomiaj
teoriuloj nomas "reto". En reto la profito, kiun unu persono ricevas pro
uzado de iu varo - cxi-kaze, angla lingvo - dependas de la kvanto de homoj,
uzantaj gxin. Aliaj ekzemploj de retoj inkluzivas telefonon (ju pli da
homoj posedas gxin, des pli multajn mi povas atingi per la mia) kaj
videomagnetofono (ju pli da homoj posedas aparatojn en VHS-formato, des pli
multaj bendoj estas akireblaj en tiu cxi formato).

Retoj ravas la ekonomiajn teoriulojn, cxar ili ne tute kongruas kun la
norma modelo de tio, kiel funkcias merkato. En plimulto de la kazoj, la
ekonomiistoj estas adeptoj de liberaj merkatoj. Homoj, al kiuj oni ne
malhelpas, asertas ni, kutime atingas rezultojn, kiuj estas bonaj por la
tuta socio - jen la fama nevidebla mano de natura legxo.

En la kazo de la retoj, tiu pragmata teorio sxajne ne funkcias. Se estas
simple imagi homojn, kiuj enplektigxas en malbonan reton, sed post kiam gxi
ekfunkciis, gxin estas malfacile per io anstatauxigi. Ekzemple la gepatroj,
decidantaj kiun lingvon instrui al la infanoj, fakte ne havas grandan
elekton. Kiel ankoraux ni povas klarigi, kial la japanoj plu parolas en la
japana, se ekzistas malpli komplikaj lingvoj, aux kial ni cxiuj ne parolas
en Esperanto - la "ideala" lingvo, kiu supozeble devis igxi la monda
lingvo?

Dum ioma tempo la zelotoj de la nova ekonomio de retoj ekzempligis tion,
kio sxajnis la plej trafa vidigo de la problemo - la QWERTY-a klavarangxo.
Kiel oni diras, tiu kombino de la leterklavoj origine estis inventita por
eviti fiksigxon de klavoj en la unuaj tajpiloj. Malgraux kreigxo de pli
raciaj kombinoj, kaj la fakto, ke fiksigxo de klavoj ne plu estas problemo,
la QWERTY-o restas la normo. Tio, asertas la teoriuloj, estas la misfunkcio
de la ret-baza merkato: la homoj plu tajpas per neefikaj klavaroj nur pro
tio, ke tiel faras cxiuj.

Sed kiam la ekonomiaj historiistoj esploris la kazon pli atente, tiuj
ekzemplo montrigxis pli fantazio ol realo. La aserto, ke aliaj klavarangxoj
signife akcelas la rapidecon de tajpadoestis bazita sur la studo de August
Dvorak, la inventinto de alternativa klavarangxo, havinta financan
intereson por fari tian konkludon. Aliaj studoj montris, ke la QWERTY-a
arangxo fakte ne estas tiom malbona.

Tiu debatado pri la retoj, klavarangxoj kaj merkataj misfunkcioj povas
sxajni abstrakta kunmetajxo, kiu nur al ekonomiistoj povas placxi, sed tio
kauxzas profundan influon al la publika politiko. Multaj akademianoj,
verkintaj pri la teorio de retoj, laboris por la Justica ministerio kaj kaj
aliaj federaciaj institucioj.

Ofta aserto estas, ke la komputilaj mastrumaj sistemoj estas similaj al
lingvoj: kiam la normo igxas dominanta, jam estas praktike neeble por iu
ajn konsideri alternativojn, ecx pli bonajn. La sola diferenco inter la
angla kaj Vindozo, asertas oni, estas ke la angla estas senpaga.

De la vidpunkto de kelkaj ret-teoriuloj tiuj argumentoj pravigas la
registaran enmiksigxon en la programadan industrion. Se la registaro
pensas, ke gxi devas starigi la programadajn normojn, kial do ne plibonigi
la mondon kaj ne enkonduki Esperanton en lernejojn? Ecx pli, la retoj
sukcesas evolui memstare - vidu la transiron de magnetofonaj bobenoj al
kasedoj kaj poste al KD-oj. Kiel tio povis okazi kaj kiel la registaro
povus fari ion utilan en la procezo, restas malfermita demando.

Malgraux nia suprajxa kompreno pri tio kiel funkcias la retoj, estu pretaj
rimarki influon de tiu nova teorio ne nur en la kazo de Microsoft, kiu nun
proksimigxas al jugxejo, sed ankaux en estontaj kontrauxtrustaj procesoj.

Cxu estas versxajne, ke havante tian subtilecon de la teorio kaj la
ambiguecon de la atestajxoj, ke la registaraj politikistoj aplikos tiujn
ideojn favore por la progreso de la socio entute? Aux ajna provo fari tiel
estos dronigita per neinformiteco, ambicioj kaj politikumado - kiel cxiam?

Do, jen stulta demando.

Verkita de N. Gregory Mankiw
el Magazino "FORTUNE", 12 de oktobro, 1998 tradukis Andrej Ananjin

***************************************************************************

Cxiu konas Esperanton
=====================

La taksisxoforoj en Havano auxdante la vorton "Esperanto" auxtomate scias,
kien porti gastojn. En bonaspekta, duetagxa domo kun la enskribo Esperanto
sur la muro trovigxas la siedejo de Kuba Esperanto-Asocio, KEA.

KEA disponas la domon ekde 1991 t.e. jaron post UK en Havano. Ene estas
i.a. oficejo, biblioteko, instruejoj, mangxejo, gastcxambroj kun cxiuj
necesajxoj por la sep salajritaj esperantistoj kaj aliaj. Ekster la domo
trovigxas gxardeno perfekta por festenoj kaj aliaj renkontigxoj dum la
varmaj, kubaj vesperoj.

Anira Berg

***************************************************************************

Kiu verkas Francan porinfanan kurson?
=====================================

Antaux du-tri tagoj vizitis min virino kiu intencas eldoni senpage
disdonitan monatan revuon porinfanan!!! (por 6-12 jaragxuloj). Tiu
belaspekta revuo estos do disdonata en cxiuj lernejoj de Nizza (Nico) kaj
respondeculino de la revuo tute konsentus aperigi monata(j)n pagxo(j)n pri
Esperanto (interalie kursoj)...

Jam de dek jaroj mi atendas tian proponon! Sed kiel plejparte de la
esperantistaro mi estas supersxutita kaj tamen nepre ne deziras preterlasi
tian okazon diskonigi nian lingvon inter tiom multe da infanoj (tia
bonsxanca okazo versxajne ne aperos denove longe!)

Jen do mia demando: Cxu ekzistas jam tute preta instrumaterialo aperigebla
en tia porinfana revuo? Kiu povas havigi gxin al mi suficxe rapide? Aux kiu
pretas regule verki tia(j)n instru-informpagxo(j)n kaj sendi ilin al mi por
aperigo?

Jen bela defio, cxu ne?

Jean-Francois Coustineau
Rete: jfcousineau@forigu.free.fr

***************************************************************************

Esperantistoj kaj homaj rajtoj
==============================

La urba E-societo "La mondo" el Banjaluko, Bosnio kaj Hercegovino kune kun
Internacia organizajxo por helpo "IRC" realigis la projekton "Kontribuo de
esperantistoj al promocio de homaj rajtoj".

Mico Vrhovac
Rete: elrs@forigu.blic.net

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

AIS-sesio en Karlovo
====================

Inter 06-24. 04. okazis studadsesio de Akademio Internacia de Sciencoj, AIS
en Karlovo, Bulgario. La arangxon partoprenis plurdekaj studentoj el kelkaj
landoj. Okazis kursoj, prelegoj, k. s. ecx dum la festotagoj.

Estas grave, ke en Karlovo estas filio Internacia Universitato Karlovo, IUK
de AIS cxar tio estas la unusola altgrada instituto en la regiono.

La studsesio de AIS vekis la intereson de la gazetaro kaj de la loka
registaro.

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Liro-2001
=========

Urala Esperantista Societo, UES kaj la redakcio de "La Ondo de Esperanto"
invitas cxiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso
Liro-2001.

Liro-2001 havas ses brancxojn.

1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa

2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita

3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemo de Nikolaj Gumiljov "Sxestoje
   cxuvstvo"

4. Traduka prozo el la rusa lingvo: fabelo de Pavel Bajxov "Serebrjanoje
   kopytce"

5. Traduka prozo el la angla lingvo: novelo de O Henry "The Cop and the
   Anthem"

6. Recenzo de "Rusaj amnoveloj" (senpaga suplemento al "La Ondo de
   Esperanto "en 2000)

En cxiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri
verkoj. La konkursajxoj devos atingi la organizantojn antaux la 15a de
septembro 2001. Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu
slipon kun indiko de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso de la
konkursanto. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux
premiitaj en aliaj konkursoj. Konkursajxoj senditaj rete ne estas
traktataj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aux tre
klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursajxo al:

Liro-2001
ab. ja. 67, RU-620077 Jekaterinburg-77, Rusio

***************************************************************************

RADIO
/////

Konkurso de CxRI
================

Cxina Radio Internacia organizas konkurson okaze de la 60-a datreveno de
sia fondigxo (3-an de decembro). Eblas gxin partopreni en Esperanto.

Esperantistoj, inter kiuj Maurice Sujet, gajnis la cxefpremion okaze de
antauxaj konkursoj: restadon en Cxinio. La Esperanto-Sekcio cetere deziras
intersxangxojn, ricevi artikolojn kaj rakontojn kiuj estos eventuale
legataj aux komentataj en la "leterkesto".
La regularo kaj demandoj estas riceveblaj de:

Cxina Radio Internacia, Esperanto-Sekcio
16A Sxijingsxan Road, CN-00040 Beijing, Cxinio

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Lernolibro "Ludu kun ni! - 2"
=============================

Komence de julio "Esperanto" Radikala Asocio, ERA eldonis "Ludu kun ni! -
2". La eldonajxo estas kompletigo de la konata lernolibro de Elisabetta
Vilisich Formaggio. Tiu eldonajxo sin direktas al la infanoj de la tuj
postaj klasoj ol tiuj de la unua libro kaj largxe uzas bildojn. Ankaux tiu
dua volumo entenas enkondukon de profesoro Helmar Frank kaj dauxrigas lian
didaktikon pri la propedeuxtika uzo de Esperanto laux la Paderborna metodo.
La libro "Ludu kun ni! - 2" estas rekomendita de profesoro Fabrizio
Pennacchietti, prezidanto de la Itala Instituto de Esperanto.

ERA
Via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, Italio
Rete: e.r.a.@forigu.internacialingvo.org

***************************************************************************

KULTURO
///////

Memmortigo
==========

Memmortigo estas la nomo de filmo de Delmiro de Caralt kiu estis filmita
originale en Esperanto. Oni ne scias, cxu la auxtoro estis esperantisto aux
estis io alia kialo.

La filmo rigardeblas en la Filmokolektejo de Barcelono, Hispanio (adreso:
strato Portal de Santa Madrona, 6-8.). Laux la scioj de la respondeculo de
la instituto oni jan rigardis la filmon dum Esperanto-arangxo.

Miguel Gutierrez Adoriz
Rete: liven@forigu.nexo.es

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Fondigxis la memstara Nepala Esperantista Junulara Organizo, NEJO kies
prezidanto igxis Ramkrisxna Subedi.
* * *
Fine de sia longega volontulado por TEJO la 11-an de majo, Sandra Schweder
forlasis la Centran Oficejon. Ni esperu ke estos nova volontul(in)o!
* * *
Radio Economia el Mungia en Euxskio, Hispanio intervjuis samideanon Jesus
M. Garcia. Dum duonhoro la auxskultantoj povis ekkoni la historion de
Esperanto, gxia nuna disvolvigxo en la regiono kaj la diversaj avantagxoj
de la lingvo en internaciaj kontaktoj.
* * *
"Mia sxlosiltruo" verkita de Josef Schiffer estas germanlingva brosxuro
enhavanta malgrandan Esperanto-kurson kaj ampleksan informmaterialon pri
Esperanto. Pro gxia eksterordinara eldonkvanto de 10 000 ekzempleroj (!) la
vendoprezo de la brosxuro estas malalta, do gxi estas tauxga ilo por
informado pri Esperanto inter germanlingvanoj. Adreso: Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, DE-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio Rete:
josef.schiffer@forigu.esperanto.de.
* * *
La radiostacio Radio Isla FM, auxskultebla en la Kanariaj Insuloj,
intervjuis esperantistojn dum 20 minutoj kadre de la programo "La
enciklopedio de la vivo".
* * *
Kanaria Esperanto-grupo, ESTO aperigis du librojn pri prelegoj, rilataj al
Esperanto, iliaj titoloj estas "Santa Cruz de la Palma kaj Esperanto" kaj
"Historia bezono kaj literatura valoro de Esperanto".
* * *
Okazas kurso pri Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato
de la Laguna, Hispanio.
* * *
Loka televidstacio intervjuis esperantiston dum la 10-a Xiyang-a Teo-
festivalo en majo.
* * *
Landa kongreso de Norvega Esperantista Ligo okazis en Oslo en junio 2001,
Ronningen Folkehogskole, Myrerskogveien.
* * *
Radio Tirana, kanalo n-ro 1 elsendis 20 minutan intervjuon kun sekretario
de Albana Esperanto-Instituto. Dum la programo oni parolis pri
propredeuxtika valoro kaj lernebloj de Esperanto kaj pri la stato de
Esperanto-movado en Albanio.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Sercxatas interesatoj kaj kunlaborantoj por malmultekostaj, peresperantaj
restadoj kun lernado de la loka lingvo (ekzemple: junaj nebrazilanoj gastus
unu monaton cxe brazilaj E-istoj kaj lernus la portugalan de Esperanista
instruisto). Skribu al Julio Calegari, rete: araukan@forigu.hotmail.com.
* * *
Novfondita etfirmao "Esperanto-dom" okupigxanta pri konstruado de domoj en
sia agado pretas kaj volas uzi ankaux Esperanton. Adreso: Esperanto-dom,
pk. 76, PL-32-650 Kety, Polio. Reta SMS: +48607290228@forigu.text.plusgsm.pl.
* * *
Geesperantistoj Giovanna Ambrosetto kaj Paolo De Rossi geedzigxis la 27-an
de majo 2001. Ili interkonatigxis dum la pasinta Internacia Junulara
Festivalo, IJF en 2001.
* * *
Esperanto-grupo de infanoj sercxas kontakton kun eksterlandaj
esperantistoj, ne nur infanoj. Adreso: Michaela Barxinova, Radky 425,
CZ-696-02 Ratisxkovice, Cxehio.
* * *
Ni mencias kun bedauxro, ke la 22-an de aprilo forpasis en Santander s-ro
Juan Antonio Madrazo Aranguren, delegito de UEA, prezidanto de la Kantabra
E-Asocio.

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Mi estas 26 jara viro. Interesoj: ekonomiko, muziko, psikologio. Mi volas
korespondi tutmonde. Adreso: Rafayel Grigoryan, 375091, Yerevan, st.
M.Melikyan 5, fl. 23, Armenio. Rete: rafik_gri@forigu.tpa.am.
* * *
Mi estas 24 jara edzigxita viro, komencanto. Interesoj: komputiloj, sxako,
plibonigi mian domon. Adreso: Adam Gurno, 937 W Arrowhead Rd, Duluth, MN
55811, Usono. Rete: abg@forigu.saturnsys.com.
* * *
Mi estas 14 jara knabo, lernanto. Mi interesigxas pri muziko kaj ligvoj. Mi
korespondemas pri cxio interesa. Adreso: Alexandr Kirpicxev, Sevastopolsky
Prospect 51-1-114, RU-113209 Moskvo, Rusio. Rete: brickswall@forigu.mtu-net.ru.
* * *
Mi estas 45 jara tradukisto/instruisto de la angla. Interesoj: pianoludado,
Esperanta literaturo, aliaj kulturoj, sciencfikcio, krimromanoj,
astronomio, spacscienco, kino, biciklo, piedvagado. Mi deziras korespondi.
Adreso: Paul Hanks, 20, rue de la Convention, FR-42300 Roanne, Francio.
Rete: wgalt42@forigu.aol.com.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo
================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiam aperis la unua esperanta gazeto?
   A. 1903
   B. 1897
   C. 1889

2. Kion signifas la mallongigo MA en la kotiztabelo de UEA?
   A. MalAbono en la sekva jaro
   B. Individua Membro-Abonanto
   C. Minimuma Abonanto

3. En kiu lingvo estas skribita la libro: "Zil vol lolik"?
   A. Ido
   B. Novial
   C. Volapuk

Limdato por alsendo: la 15-a de julio 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post
2 numeroj.

Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion -
libron, sonkasedon, videokasedon, ktp.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 205.

1. En kiu lando vivis Zamenhof?
   B. Rusio

2. Kion signifas Pasporta Servo?
   B. Gastiga reto de esperantistoj

3. Kie kaj kiam la unuan fojon parolis Esperante papo Johano-Pauxlo la dua?
  C. Czestochowa, 1991

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

La mondo kiel 100-ula vilagxo!
==============================

Se la mondo estus 100-ula vilagxo, laux la proporcioj de nia mondo... En
tiu vilagxo logxus:
- 57 azianoj, 21 euxropanoj, 14 amerikanoj, 8 afrikanoj;
- 52 virinoj kaj 48 viroj;
- 30 blank-hauxtuloj laj 70 neblank-hauxtuloj;
- 30 kristanoj kaj 70 nekristanoj;
- 89 malsamaseksamantuloj kaj 11 samaseksamantuloj.
- 6 uloj havus 59% el la tuta ricxajxo kaj tiuj 6 estus usonanoj.
- 80 uloj logxus en miskonstruitaj domoj.
- 70 uloj ne povus legi.
- 50 uloj ne mangxus suficxe.
- Unu ulo estus mortanta.
- Unu ulo estus naskanta.
- Unu ulo havus komputilon.
- Unu ulo havus universitatan diplomon.

Se oni rigardas la mondon el tiom presita vidpunkto, tuj videblas kiom
necesas interkompreno, toleremo kaj edukado.

Indas pripensi ankaux tion:
- Se vi vekigxis matene sane, vi estas pli sxanca ol pluraj milionoj da homoj
  kiuj ne travivos cxi semajnon.
- Se vi ne ankoraux travivis militon, batalojn, torturon, malsaton, vi estas
  pli felicxa ol 500 milionoj da homoj kiuj timas tion.
- Se vi povas iri al la pregxejo sen timo, ke iu mortigos vin, vi estas pli
  felicxa ol 3 miliardoj da homoj.
- Se vi havas mangxajxojn, vestojn, domon por vivi kaj dormi, vi estas pli
  ricxa ol 75% de la homoj...
- Se vi havas monon en banko, vi estas inter la 8% plej ricxuloj.
- Se vi legas cxi tion, vi ne estas inter la 2 miliardoj da homoj kiuj ne
  povas legi.

***************************************************************************

Religio kiu disvastigas E-on estas denuncata
============================================

Pro tio ke la Esperanto-movado en Brazilo ne estas suficxe laika, finfine
la vorto "Esperanto" jam estas publike (mis)ligita al religio "LBV - Legio
de Bona Volo".

Sub la titolo: "La temploj de LBV, tiel ricxaj, sed tiel malplenaj" la
gazeto "O Estado de S. Paulo" unu el la plej cxefaj de Brazilo la unuan de
aprilo 2001 informas ke LBV kontrauxstaras al aborto kaj disvastigas
Esperanton kaj klarigas ke LBV estas nuntempe denuncata pro sxtel-kasxo de
impostoj kaj devojigxo de mono cele al la posxoj de gxia prezidento Paiva
Neto.

Paiva Neto vivas lukse per salajro de 13.000,00 realoj kiam multajn
brazilanoj ne gajnas pli ol 150,00 realojn. Li havas kelkajn komfortajn
domojn tra la lando kaj LBV estas posedanto (laux alia gazeto) de latifundo
(granda neproduktatanta bieno), kiam aliflanke cxiuj scias pri la dramo de
la senteruloj.

La religia brancxo de LBV estas la tiel nomata "Religio de Dio". La estro
Paiva Neto mem klarigas ke la religia ceremoniaro de LBV estas simila al
spiritisma kunsido". Unu el la "revelacioj" de LBV estas la spiritismo de
Alan Kardec laux Paiva Neto.

En la LBV-ceremonioj estas legata la "Patro Nia" en psikografia versio de
la mediumo Cxico Xavier. Laux sociologino Regina Novaes, LBV estas
"evangelia spiritismo".

Informoj kompilitaj kaj tradukitaj de Joao (Esperanto estas finfine do,
konata de la gxenerala publiko per la grandaj amaskomunikiloj laux la plej
malbona maniero. La gazeto "O Estado" ne mensogis pri la faktoj.

La problemo estas la "gxenerale" brazilaj esperantistoj kiuj insistas havi
intimajn kontaktojn kun religioj)

Joao
Rete: klubo@forigu.correionet.com.br

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 208, 2/aprilo-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************