Eventoj n-ro 207, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Individuaj membroj de UEA balotas Faka aplikado: - Raporto pri agado de IKEF en 2000 - Fakprelegoj en popularscienca stilo - Yumehio-terapio en Kroatio Kontakto sercxata: - Euxropa volontula servo - Fisxkaptado Interreto: - Komputila E-firmaeto - Mallonge (7) Arangxoj: - UK-2001 - 14-a Internacia Junulara Semajno - Japana kongreso - Buskaravano UK kaj ILEI-konferenco - Internacia kongreso - Klerikaj kaj turistikaj tagoj - Kompleta monata kalendaro Movado: - Manko de kunlaborantoj en EJL - Senpaga partopreno en Danio - Kurso pri demokratio en Euxropo - Disdonebla materialo - Artikolo celas neesperantistojn - NRO-j pri justa merkato de lingvoj - Abonhelpa fonduso de IKEF - Elektoj en la Akademio de Esperanto - Studentoj aktivas - UNICEF, atetingio de UEA atendata - EKD-2001 - stato de la projekto - Membrostatistiko de UEA en 2000 - 60 jaroj en Argentinio - Internacia krea unuigxo, "Gaudeamus" - Kursoj cxe la Konsilio de Euxropo Reagoj: - Korektitaj datumoj Instruado, ILEI: - Esperanto por la angla Konkursoj: - Tutmonda fabelkonkursoj por infanoj Libroj: - Aperos festlibro pri Ivo Lapenna Kulturo: - Esperanta muziko en moskva subterejo Rubriko: - Mallonge (10), anoncetoj (4), korespondi deziras (4) "Eventa ludkvizo" Interese: - Fumado kaj la metabolo de kelkaj medikamentoj - Sxercoj *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Individuaj membroj de UEA balotas ================================= La individuaj membroj de UEA estas denove invititaj partopreni en la plej grandskala manifestigxo de rekta demokratio en la Esperanto-komunumo, nome la elektado de la Komitatanoj B de UEA, kiuj reprezentas en la supera organo de la Asocio la individuan membraron. Laux la membronombro fine de la pasinta jaro (6580) oni elektas sep Komitatanojn B por la trijara periodo 2001-2004, t.e. po unu por cxiu komencita milo da individuaj membroj. Por la sep lokoj konkursas 12 kandidatoj, cxiu proponita de minimume dek membroj el minimume tri landoj: Marija Belosevicx (Kroatio), Vincent Charlot (Francio), Philippe Chavignon (Francio), Christian Darbellay (Germanio), Katinjo Fetes-Tosegi (Auxstrio), Aleksander Korjxenkov (Ruslando), Lee Chong-Yeong (Korea Resp.), Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio), Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Leon Roijen (Nederlando), Amri Wandel (Israelo) kaj Wu Guojiang (Cxinio). La 18-an de majo la Centra Oficejo dissendis al la individuaj membroj cirkuleron kun la sinprezentoj de la kandidatoj kaj kun balotilo. Oni rajtas vocxdoni por maksimume sep kandidatoj. La balotiloj devas esti resenditaj en anonima koverto kaj atingi la Centran Oficejon antaux la 7-a de julio. La tuta individua membraro de UEA rajtis unuafoje partopreni en la elektado de Komitatanoj B en 1980. Antauxe tiun rajton havis nur la delegitoj. Kutime cx. kvarono de la membraro uzis sian rajton, kun elstara escepto de la balotoj en 1998, kiam oni registris la gxisnunan rekordon de aktiveco. Tiam vocxdonis 2328 membroj, t.e. 33,6%. CO de UEA *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Raporto pri agado de IKEF en 2000 ================================= La jaro 2000 evidente ne estis por la asocio tiom progresa kiel la antauxaj. Unuafoje la membronombro malkreskis. Ankaux la financa rezulto unuafoje post kelkaj jaroj estis malprofita. Kvankam tio estis antauxvidebla pro la eldono de "Inkotermoj 2000", gxi estis pli granda ol kalkulite. Fine kelkaj agaderoj regresis (anoncoj de esperantistaj komercistoj) aux tute ne okazis (reklamanoncoj en "Monato" por entreprenoj). Je kontentiga nivelo trovigxis la terminara laboro kaj la verka agado, same kiel la kongresaj kaj similaj arangxoj. Gxojige estas ankaux la nuna ekzisto de retpagxaro. La Laborplano 1998-2000 nomigxas nun 1998-2003. Oni havas per tio la sxancon pritrakti la agaderojn en gxi ankoraux ne plenumitajn. Tial oni denove ripetas la alvokon al cxiuj membroj, ke ili koncentru sin al agadoj el tiu laborplano, por ne disipi sian tempon, forton kaj monon al flankaj, senefikaj agadoj. Estraro de IKEF *************************************************************************** Fakprelegoj en popularscienca stilo =================================== La 49-a Printempa Stagxo de Orient-Franca Esperanto-Asocio okazis inter 20-22. 04. 2001 en montara vilagxo Storckensohn, Francio. Gxin organizis la loka grupo Mulhouse-Esperanto kun la kutimaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj praktikantoj. Aldone al tio okazis seminario, kiu ricevis specialan pritrakton. Du fakaj asocioj, TAKE kaj IKEF, prizorgis serion da prelegoj fare de fakuloj pri plej diversaj temoj sed en popularscienca stilo por klera publiko. Robert Kueny 30 Rue des Champs, FR-68690 Geishouse, Francio Rete: mulhouse.esperanto@forigu.mageos.com *************************************************************************** Yumeiho-terapio en Kroatio ========================== Masayuki Saionji, iniciatinto de Yumeiho terapio, havis publikan prelegon pri sia metodo en zagreba hospitalo en aprilo. Junaj terapiistoj el diversaj partoj de Kroatio venis informigxi pri la metodo. Aparte interesis ilin enkadrigo de la masagxa terapio en regulan sansistemon en diversaj landoj. Masayuki Saionji partoprenos en julio Internacian Kongreson de Medicinistoj-Esperantistoj okazonta en Osijek en la semajno antaux UK en Zagreb. Tie li planas publikan prelegon por la terapiistoj de la regiono. En auxtuno 2001 li planas seminarion por interesitaj terapiistoj. S. Sxtimec Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Euxropa Volontula Servo ======================= Por 18-25-jaraj EU-landanoj aux eks-orient-euxropaj -landanoj eblas labori kiel EVS-volontulo cxe Pro Esperarto en Finnlando. EU pagas vojagxon, posxmonon. Esperantistoj sercxataj. Demandu cxe nacia volontul-organizo! Pro Esperarto estas fondita en junio 1998 en Orimattila, Finnlando, kaj celas subteni agadon por ekologia, sociala kaj spirita balanco. Oni faras ankaux videblajn "esperartajxojn" el diversaj naturaj kaj kulturaj materialoj. Cxe "Pro Esperarto" antauxe jam laboris EU-pagitaj volontuloj el Murmansk kaj Belgio. Kontaktadreso: Borje Eriksson, Keiturintie 274, FI-16510 Luxtikylae, Finnlando Rete: esperarto@forigu.dlc.fi *************************************************************************** Fisxkaptado =========== Mi sercxas eksterlandan kunlaboron por fisxkaptado sur Victoria-lago kaj transporto de la fisxoj eksterlanden. Mi havas sperton pri tio en (bankrotinta) kompanio. Mi nun laboras por "Laneso" (Lake Nyanza Environmental Sanitation). Informoj kaj kontaktoj eblas cxe: Kafuya Musa Sindumbi P.O. Box 7070, Mabatini-Mwanza, Tanzanio *************************************************************************** INTERRETO ///////// Komputila E-firmaeto ==================== Abonasoft estas franca-hungara firmaeto kiu subtenas la internacian lingvon "Esperanto". Krom mem uzi la lingvon kiel interna laborlingvo, Abonasoft ankaux produktas komputilajn programojn, kiujn apud kelkaj naciaj lingvoj eblas uzi ankaux en Esperanto. La nova retposxta adreso de Abonasoft estas: abonasoft@forigu.mail.com Thierry Salomon http://abonasoft.tsh.org Rete: abonasoft@forigu.mail.com Bakats utca 1/3 III. 1, HU-1093 Budapest, Hungario *************************************************************************** Aperis nova dissendolisto, kie estas dissendita cxiutage citajxo el la Biblio. Aligxi eblas sendante malplenan mesagxon al: 365tagojellabiblio- subscribe@forigu.egroups.com. * * * Ekestis dissendolisto "icqlisto" cxe egroups.com. Gxi celas ankaux retposxte diskonigi informojn inter la anoj de "Esperanto-ICQ-Listo". * * * Sxangxigxis la adreso de Hispana Esperanto-Federacio. Ne plu validas tiuj finigxintaj per ".org" ekde nun uzu la finajxon ".net" Oficejo de la HEF: admin@forigu.esperanto-es.net, retpagxo: www.esperanto-es.net * * * Estas lancxita nova dissendolisto "sinfortiga-grupo" por handikapuloj kaj por helpi al handikapuloj. Moderiganto: Jurij Sxevcxuk. Oni povas aligxi per la kutima maniero: sinfortiga-grupo-subscribe@forigu.yahoogroups.com * * * Berizzi Philippe (rete: philippe.berizzi@forigu.cegetel.fr) preparis plurlingvan retpagxaron pri IS (Internacia Seminario en Germanio, unu el la plej famaj junularaj arangxoj) - kun filmoj cxe: http://pberizzi.free.fr/IS/is_eo.html * * * Cxe la adreso http://www.crosswinds.net/rxusio/ckk/ estas legeblaj cxiuj numeroj de "Cerbe kaj Kore", la bulteno de Moskva Literatura Esperanto- klubo. * * * La Esperanto-grupo de urbo Bari en Italio ekfunkciigis novan retpagxejon cxe: http://esperantobari.3000.it. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// UK-2001 ======= La cxi jara Universala Kongreso, UK okazos en Zagreb, Kroatio inter 21-28. 07. 2001. En la programo vi trovas la plej buntajn kaj vastajn fakajn, movadajn, kulturajn erojn de tuta Esperantio. Aligxiloj kaj informoj cxe: Universala Esperanto-Asocio Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 Roterdamo, Nederlando Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** 14-a InternaciaJunulara Semajno Inter 13-19. 07. 2001en Szombathely, Hungario Muziko kiel internacia Lingvo Interesaj temrilataj programoj Ekskurso al bela cxirkauxajxo Cxiunokta freneza diskoteko Tradicie bonetosa balo Babela-vespero Aligxu hodiaux! Hungara Esperanto-Junularo pk. 87 HU-1675 Budapest, Hungario Tel/fakso: +36-1-2828885 http://www.esperanto.hu/hej Rete: hej@forigu.math.bme.hu *************************************************************************** Japana kongreso =============== La 88-a Japana Esperanto-Kongreso okazas inter 12-14. 10. 2001 en Takarazuka, Hyoogo, Japanio. La cxeftemo de la kongreso estas pripensado de la progreso de la movado en la nova jarmilo. Estas atendataj ankaux eksterlandanoj! Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Esperanto KLEG-nai, Sone-higasi, 1-11-46-204, Toyonaka-si, 561-0802 Rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp *************************************************************************** Buskaravano al UK kaj ILEI konferenco ===================================== Por faciligi la vojagxon al 86-a UK en Zagreb, esperanta firmao Orbis Pictus el Trieste organizas komunan busvojagxon de Trieste al Zagreb. La buso portos la kongresanojn gxis la kongresejo kaj gxis la logxejoj rezervitaj de Orbis Pictus. Post la fino de la kongreso eblos buse reveni al Trieste aux Lovran/Lauxrana, kie okazos la 35-a ILEI-konferenco, same organizita de Orbis Pictus. Bonvenas fruaj antauxmendoj cxe: Orbis Pictus de Visnja Brankovic Via Leghissa 6. IT-34-131 Trieste, Italio Rete: orbispictus@forigu.iol.it *************************************************************************** Internacia kongreso =================== La 14-a Internacia Esperanto-Kongreso de OSIEK okazos inter 14-21. 07. 2001 en sudmoravia urbeto Straznice, distr. Hodonin. Konferenca temo estos: Karolo Picx kaj liaj mondoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Esperanto Posxtkesto 36, CZ-696-62 Straznice, Cxehio Rete: andrea_hslvc@forigu.iol.cz *************************************************************************** Klerigaj kaj turistikaj tagoj ============================= Esperanto-asocio Saksa Svisio invitas al Jetrichovice, Cxehio de la 10-a gxis la 14-a de oktobro. En hotelo Bellevue okazos klerigaj kaj turistikaj tagoj dum kvin tagoj (kvar noktoj). Okazos turistika tago, de vendredo gxis dimancxo. Dum gxi estos klerigaj tagoj kun sabata dancebleco. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: s-ro Norbert Karbe, Dr. Otto Nuschke-Str. 12. DE-01796 Pirna, Germanio Rete: nokosaksio@forigu.t-online.de *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 09.06. 19-a cxeha-saksa tago en Pirna kaj apud Dresden. Inf.: Norbert Karbe, Tel/fakso: +49-03501-773232; rete: NoKoSaksio@forigu.t-online.de * * * 09-10.06. Internacia krea renkontigxo "Abritus" kaj literatura konkurso EKRA en Razgrad. Inf: Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kircxev", str. Sveti Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. * * * 09-10.06. 49-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, Tanabe. Inf: Egawa Harukuni, tel/fakso: +81-73-4612234. Rete: egawa99@forigu.mocha.ocn.ne.jp * * * 11-17.06. 17-a Internacia Simpozio pri E-Turismo. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 15.06-01.07. Komuna naturprotekta vojagxo kun Orient-Slovaka Asocio al Norda Euxropo. Inf: MOVILO, s-ino Margit Evva, Soroksari ut 107/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793, fakso: je nomo Jozefo Szabo +36-1-3200768 * * * 15.06-07.07. Ekspedicio de e-istoj kaj naturamikoj al Laponio, Slovakio- Polio-Finnio-Norvegio-Polio-Slovakio. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk * * * 16.06. Sepa Frata Vespero kaj kamparana festo en Campo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono - EKOR, str. Cal. Agistinho 126 Fundos - Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro - BJ, Brazilio * * * 16-22.06. Senzorga ferio en montaro apud Sliven, Bulgario. Inf: Galja Nikolova kv. Sini kamani 10-K-18, BG-8808 Sliven, Bulgario. Rete: bt- sliven@forigu.sl.bia-bg.com * * * 20.06-23.07. Internacia busvojagxo "Euxropo-Afriko" tra 20 landoj (itinero Polio-Hispanio-Maroko-Kroatio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej- Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 21.06. (cxirkaux tiu dato) Turisma restado okaze de suneklipso en Malgasio. Inf: Malgasa Esperanto-Unuigxo, p/a Universala Kultura Servo, Lgt. no. 387, cite Anamahitsy, MG-101 Antanarivo, Malgasio. Rete: uks@forigu.dts.mg * * * 21-23.06. Internacia simpozio pri problemoj de modernigo en klerigado. Inf: Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, Orient-Euxropa Sekcio, ul. Mosfilmovskaja 2. v, RU-119285 Moskvo, Rusio. Tel/fakso +7-(0)95-1430655, Organizkomitato, prof. Gennadij Sxilo, rete: ejusto@forigu.dol.ru aux esperanto@forigu.e-mail.ru *************************************************************************** MOVADO ////// Euxropo kaj Euxropo =================== Manko de kunlaborantoj de EJL Euxropa Jaro de Lingvoj estas tuteuxropa projekto de Unesko, do rilatas ne nur al la Euxropa Unio. Malgraux tio, la "registritaj" esperantistaj kunlaborantoj de la projekto estas preskaux nur sxtatanoj de la Euxropa Unio. Mankas laborfortoj ekster EU! Por kunlaboro kontakti eblas: Anna Margareta Ritamaki Dragsfjardsvagen 690. FI-25700 Kimito, Finnio Rere: anna.ritamaki@forigu.kolumbus.fi *************************************************************************** Senpaga partopreno en Danio =========================== Kurso pri Demokratio en Euxropo Esperanto Forum cxi pere invitas al unusemajna kurso en Kopenhago, kie la partoprenantoj orientigxos pri Demokratio en Euxropo: Kiel fortigi la demokration en la Euxropa Unio Avantagxoj kaj malavantagxoj de la pligrandigxo de Euxropa Unio kaj Homaj rajtoj kaj legxo en la Euxropa Unio. La kurso estos dum la periodo de sabato la 22-an de septembro 2001 gxis dimancxo la 30-an de septembro 2001. Povas partopreni entute 20 civitanoj el ekssocialismaj landoj en Euxropo. La partoprenantoj mem respondecas pri havigo de eventuala vizo por Danio. La partoprenintoj de la demokrati-kurso en junio 1999 aux februaro 2000 ne povas partopreni. Kondicxo de efektivigo de la kurso estas, ke la ministerio asignas al Esperanto Forum la necesajn ekonomiajn rimedojn. Pliaj informoj cxe: Esperanto Forum Vester Voldgade 94, DK-1552 Kopenhago V, Danio Rete: blaust@forigu.mobilixnet.dk *************************************************************************** Disdonebla materialo ==================== Artikolo celas neesperantistojn En Eventoj n-ro 204 (p. 2.) aperis artikolo kun la titolo "Lerni Esperanton malfermas pordojn". Laux mi estus bone aldoni, ke tiu cxi artikolo fakte origine ne estis verkita por esperantistaj legantoj. Temas pri gazetara informilo, kiun Germana Esperanto-Junularo sendis en oktobro 2000 al kelkaj junularaj gazetoj. Almenaux unu el ili, la gazeto "jumpin'" eldonata de granda malsanasekuro, efektive aperigis gxin en sia numero 1/2001 - en 250.000 ekzempleroj, iomete mallongigite, sed kun kolora foto pri la IJK en Honkongo. Mi nun sxatus instigi legantojn en aliaj landoj, ke ili traduku tiun cxi artikolon al sia lingvo kaj sendu gxin al sialandaj junularaj gazetoj. Ulrich Matthias Ohmstr. 13. DE-65199 Wiesbaden, Germanio Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de *************************************************************************** NRO-j pri justa merkato de lingvoj ================================== En Novjorko, la 3-an de majo 2001, kunsidis deko da reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizoj (NRO-oj) por priparoli la agadprogramon de la Koalicio por Internacia Helplingvo (angla mallongigo CIAL), premgrupo iniciatita de UEA antaux kelkaj jaroj. CIAL nun grupigas dudek tre diversajn NRO-ojn homrajtajn, religiajn, junularajn kaj aliajn. Gxiaj celoj estas duflankaj: unue, entagordigi la demandon pri internacia lingvo cxe Unuigxintaj Nacioj, UN kaj aliaj intersxtataj organizoj; due, konsciigi NRO-ojn pri lingvaj problemoj kaj diversaj rimedoj por solvi ilin, inkluzive de Esperanto. Cxe UN, la kunsido decidis ke CIAL provu krei laborgrupon kadre de KONGO (la Kunordiga Komitato de NROj cxe UN) kaj esploru la eblon okazigi pli regulajn CIAL-kunvenojn en Novjorko, inkluzive de intensa instruado de Esperanto por interesitaj NRO-aktivuloj kaj UN-dungitoj. Iniciatoj cxe diversaj organoj kaj brancxoj de UN estu preparitaj surbaze de tia plua interkontaktado. La laboron surloke en Novjorko plu kunordigos la Novjorka Oficejo de UEA, sub la gvido de Rochelle Grossman kaj Ulrich Becker. Co de UEA *************************************************************************** Abonhelpa Fonduso de IKEF ========================= Kelkfoje estas personoj el landoj kun pagoproblemoj, kiuj interesigxas pri membreco en IKEF. Sed tiaj personoj el ekzemple afrikaj landoj ofte ne povas pagi nian kotizon laux kategorio B, 10 EUR jare. IKEF sercxas financemulojn, kiuj pretas donaci kotizon por nepagipovuloj. Pliaj infromoj cxe: Roland Rotsaert Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio Rete: rotsaert@forigu.esperanto.be *************************************************************************** Elektoj en la Akademio de Esperanto =================================== Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio fondita en 1905. La akademio devis elekti, reelekti la trionon de la estraro kaj personojn por vakaj postenoj. - Miguel Gutierrez-Aduriz (Liven Dek), Hispanio - Ashvinikumar, Barato - Gersi Alfredo Bays, Brazilio - Vilmos Benczik, Hungario - Jorge Camacho, Hispanio - Andre Cherpillod, Francio - Probal Dasxgupto, Barato - Boris Kolker, Usono - Erich-Dieter Krause, Germanio - Li Shijun, Cxinujo - Anna Lowenstein, Italio - Carlo Minnaja, Italio - Sabira Stahlberg, Bulgario - Trevor Steele, Auxstralio - Humphrey Tonkin, Usono - Yamasaki Seiko, Japanio - Amri Wandel, Israelo - Bertil Wennergren, Svedio Renato Corsetti Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org *************************************************************************** Studentoj aktivas ================= Post longa tempo denove ekzistas universitata grupo, Berlinaj Sudentoj- Esperantistoj, BSE. Ili organizas kurson kun deko da partoprenantoj kaj produktis sloganbendon kaj flugfolion por la granda manifestado la 9-an de novembro. Kontakto: Anna Laura H. Wickstrom Weselersatr. 17, DE-10318 Berlin, Germanio Rete: lowa@forigu.gmx.de *************************************************************************** Unicef: Atentigo de UEA atentita ================================ Laborgrupo de NRO-j havantaj konsultajn rilatojn kun Unicef, la Infan- Fonduso de UN, pretigis lastatempe dokumenton pri la realigo de infanaj rajtoj en la unua jardeko de la tria jarmilo. La NRO-komunumo de Unicef celas transdoni gxin al speciala sesio de la Gxenerala Asembleo de UN dedicxota al infanoj. UEA subskribis la dokumenton, sed gxi atentigis pri tre grava manko en gxi, nome ne-mencio de la rajto de la infanoj esti edukataj en la propra denaska lingvo, almenaux en la elementa nivelo. La interveno de UEA donis fruktojn: en novan, reviziitan version de la dokumento eniris mencio pri "akcelado de gepatralingva instruado en la fruaj jaroj de la elementa lernejo". UEA havas la statuson de konsultaj rilatoj kun Unicef ekde 1993. CO de UEA *************************************************************************** EKD-2001: stato de la projekto ============================== Post apero de la informo pri EKD-2001 en Eventoj kaj Ret-Info venis surprize multaj pozitivaj reehoj, inkluzive eleksterlande. Tio direktis nin al la ambicia ideo anonci la diskoserion "Esperanto-XI" (cxiujare - unu disko), kiu respegulus la aktualan staton de la movado (por la unua disko tio estu la jaroj 2000-2001) kaj la historion. Irina Goncxarova Rete: mirina@forigu.online.ru *************************************************************************** Membrostatistiko de UEA en 2000 =============================== Post 13-jara periodo kun cxiujare pli ol 7000 individuaj membroj de UEA, en 2000 ilia nombro restis klare sub tiu limo. La nombro de 6580 individuaj membroj estas je 495 (7%) sub tiu en 1999, kiam gxi ankoraux estis 7075. Kreskis siavice, unuafoje de post 1987, la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj anoj de la aligxintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA. En 1999 ili estis 12096; en 2000 je 426 pli multaj, nome 12522. Tio preskaux kompensis la perdon de individuaj membroj, tiel ke la tuta membraro de UEA malkreskis nur per 69, t.e. de 19171 en 1999 al 19102 en 2000. Pro la konsiderinde malpli granda UK en 2000 ol en 1999, malkreskis cxefe la kategorio Membro kun Jarlibro, kiun forte influas la nombro de la aligxoj al UK. La perdo en tiu kategorio estis 335 (16,9%). Iom falis (130, t.e.3,6%) la kategorio Membro-Abonanto, cetere parte pro la plimultigxo de dumvivaj membroj. En 2000 aligxis la rekorda nombro de 34 novaj dumvivaj membroj, sed forpasoj limigis la netan kreskon en tiu kategorio al 5. Plej multe da individuaj membroj perdis Brazilio (-58) kaj Usono (-37), dum ili pleje plimultigxis en la kongreslando Israelo (+16) kaj Hungario (+14). El cxiuj individuaj membroj 489 aligxis unuafoje en 2000. El ili 182 estis junaj, t.e. 30% de la tuta individua membraro de TEJO. La individuaj membroj malmultigxis malgraux tio, ke jam de tri jaroj ne okazis gxenerala kotiz-plialtigo. Kaze de Japanio kaj Usono la kotizoj ecx malaltigxis sekve de la plivalorigxo de iliaj valutoj kontraux Euxro, sed ankaux tie la membraro malkreskis. (En 2001 la kotizoj por tiuj landoj estis ree malaltigitaj kaj estas nun respektive 24,7% kaj 16,7% sub tiuj en 1999, sed malgraux tio ili sxajne ne sukcesas reatingi en 2001 la membronombron de 1999.) Inter la aligitaj membroj plej rimarkinde kreskis Brazilio (+642) kaj Francio (+230). La plej grandan falon registris Germanio (-411) kaj Svedio (-245). La revuo "Esperanto" havis en diversaj kategorioj 4729 pagintajn ricevantojn, t.e. je 161 (3,3%) malpli ol en 1999 (4890). Pli forte perdis "Kontakto", kies paginta ricevantaro falis de 1558 en 1999 al 1246 en 2000 (-312, t.e. 20%). Belartaj konkursoj ------------------ Entute 76 originalajn beletrajxojn kaj 4 infanlibrojn ricevis cxi jare la Belartaj Konkursoj de UEA. Pasintjare temis pri respektive 62 kaj 5. La jugxantoj, po tri en cxiu brancxo, estas nun pesantaj la meritojn de 47 poemoj (pasintjare 40), 16 prozajxoj (11), 3 teatrajxoj (1), 6 eseoj (4) kaj 4 kantoj (6). Pri la premio Infanlibro de la Jaro konkursas 4 libroj (5) aperintaj pasintjare. Tiu lasta estas la sola brancxo, en kiu konkursas jam eldonitaj verkoj. Ili ankaux rajtas esti tradukoj, dum la konkursajxoj de la aliaj brancxoj devas esti originale verkitaj en Esperanto kaj ne publikigitaj. En la videofilma brancxo la limdato ankoraux ne pasis.Eblas sendi filmojn por la konkurso gxis la 1-a de julio. Ilia dauxro devas esti 15 gxis 60 minutoj. CO de UEA *************************************************************************** 60 jaroj en Argentinio ====================== Argentina Esperanto-Ligo, AEL fondigxis la 12-an de aprilo en 1941, dum la solenajxo de la 1-a Argentina Kongreso de Esperanto. La Unuan Kongreson kunvokis grupo de gravaj samideanoj argentinaj kaj eksterlandanoj, kiuj okaze de la mondmilito devis longe restadi en la lando (i.a. Tibor Sekelj). AEL aligxis al UEA en 1946. laux retlisto "argent-reto" *************************************************************************** Internacia Krea Unuigxo: "Gaudeamus" ==================================== Internacia Junulara Krea Unuigxo "Gaudeamus" estas neformala, volontula organizo, kiu naskigxis en auxgusto 1997. Gxia inicianto kaj motoro estas fama poeto, komponisto, organizanto de internaciaj kulturaj projektoj - Vladimir Soroka. "Gaudeamus" celas krei kaj efektivigi sociajn programojn, direktitaj al la harmonia evoluo de la homo en la socio, kaj de la socio mem. Slogano de "Gaudeamus": "Amo - Kulturo - Kunlaboro". Laborlingvo de la Unuigxo estas Esperanto. "Gaudeamus" kunlaboras kun homoj kaj organizoj sendepende de iliaj rasaj, naciaj, politikaj, religiaj kaj aliaj difinoj. Gxi subtenas tiujn fortojn, kiuj estas direktitaj al konservo kaj evoluo de bonaj interpopolaj rilatoj, iliajn spiritan kaj kulturan kreskadon. "Gaudeamus" konsistas el "Krea Laboratorio" kaj "Organiza Centro" (Volontula Centro). Nun "Gaudeamus" efektivigas sian la unuan Programon - "Internaciaj kontaktoj" (IK), kiu estis prilaborita dum lastaj 2,5 jaroj. Programo IK estas unuigo de diversaj interligitaj projektoj: inform-kleriga, kultura, ekonomi-entereprena kaj de aliaj, direktitaj al kreado de novaj kondicxoj por facilaj kaj efektivaj interpopolaj rilatoj. IK bazigxas sur la posedo kaj uzado de esperanto far IK-partoprenantoj. La unua inform-kleriga projekto de IK nomigxas "Internacia Junulara Esperanto-Karavano", IJEK. Slogano de la Projekto IJEK: "Al junularo de Tero - komunan lingvon!" Laborlingvo de IJEK estas Esperanto. Gxi celas: informi junularon pri eblecoj kaj avantagxoj, kiujn ricevas homoj, posedantaj la lingvon, la sekvaj projektoj - "Studenta Babilono", "ART - Babilono", kaj la aliaj; krei volontulajn centrojn en diversaj landoj kiel bazon por efektivigo de la sekvaj projektoj; altiri atenton de gazetaro al la lingva problemo kaj al Esperanto, kiel gxia solvo. Por esplori speciale preparitan por tiuj cxi celoj teknologion, la organiza komitato jam sukcese okazigis plurajn arangxojn en urbo Kijivo, Ukrainio: gazetar-konferencojn, seminariojn, lecionojn, koncertojn, renkontigxojn, prezentadojn, rondajn tablojn k.t.p... Cxefaj programeroj de la Projekto en Kijivo pasas en formo de renkontigxoj de famaj esperantistoj kun studenta junularo. Dum la renkontigxoj auxdeblas rakontoj pri Esperanto, la movado, tendencoj en gxia evoluo. Bone efikas la Karavanaj rimedoj: belaj diverskoloraj afisxoj surstrate, en metroo kaj en universitatoj, anoncoj en radio kaj televido. Organizantoj de IJEK kontaktas ne nur studentojn, sed ankaux politikistojn, jxurnalistojn, artistojn, komercistojn kaj aliajn sociajn tavolojn. Estis kreita preparlingvistika programo "Septima" kaj Ukrainia filio de volontula centro de "Gaudeamus". Tuta laboro de la volontula centro estas dividita je malgrandajpecetoj: taskoj, kiuj estas facile plenumataj de 50 helpantoj-volontuloj. Cxi tiu laboro estas gvidata de spertaj reprezentantoj persone. Laux la deziro la volontuloj havas eblon igxi la reprezentantoj de "Gaudeamus". Por tio ili trapasas specialan kurson. Dum 2 jaroj "Gaudeamus" planas karavani tra 82 landoj, disvastigante sian sperton. Dezirantoj kaj interesigxantoj estas bonvenaj. Ekzistas reala eblo mendi reprezentanto(j)n de "Gaudeamus" por ajnlanda E-organizajxo por fari samspecan laboron en diversaj landoj. Por tio estas bezonata invitilo, organizo de la restado minimume por la unu reprezentanto almenaux por unu monato. Informa centro de IJEK, Mikaelo Lineckij p.k. 140. UA-04201, Kijivo-201, Ukrainio Rete: lineckij@forigu.esperanto.nu *************************************************************************** Kursoj cxe la Konsilio de Euxropo ================================= Cxiujare la Konsilio de Euxropo (KdE) organizas kelke da trejnaj kaj lingvaj kursoj por aktivuloj de euxropaj junularaj organizoj. La trejnaj kursoj celas instrui al la partoprenantoj bazajn sciojn pri euxropaj junularaj strukturoj kaj trejni ilin pri organizado de sia laboro internacinivele. Kutime la trejnaj kursoj konsistas el sekvaj eroj: enkonduko al Euxropaj strukturoj; Organizado de internaciaj arangxoj; trejnado por trejnistoj kaj diversaj longdauxraj kursoj. Krom tiuj konstantaj kursoj okazas ankaux aliaj pri plej diversaj, ofte profesiecaj temoj, ekz. pri kiel efike informadi k.s. La kursoj estas kutime unusemajnaj kaj relative malmultekostaj por partoprenonto (cx 350 FRF por la programo, lernado kaj restadkostoj). TEJO havis tre bonajn spertojn pri tiuj cxi trejnkursoj, en kiuj oni kutime ankaux lernas kiamaniere trovi subvenciojn por siaj projektoj. Apud la trejnaj kursoj estas t.n. lingvaj kursoj, kies celo estas doni eblon al junuloj laborantaj je internacia nivelo perfektigi siajn lingvajn konojn pri diversaj lingvoj por pli efika agado internacia. Kutime por aligxi al kurso necesas baza scio de lernota lingvo. Ekzistas kursoj por la angla, franca, germana, hispana, portugala kaj rusa lingvoj. La kursoj dauxras unu monaton kaj kostos cxirkaux 1000 FRF. Por cxiu kurso necesas plenigi formularon, kiu sendendas al KER-gvidanto, kiu siavice verkas rekomendan leteron al la Konsilio de Euxropo kaj gxuste la Konsilio de Euxropo faras sian finan decidon pri (mal)akcepto de kandidatoj, rekte informante la kandidatojn pri tio. Ne eblas aligxi rekte: oni devas aligxi pere de sia organizo (ekz. TEJO) kaj oni partoprenas, se akceptite, kiel reprezentanto de tiu organizo. La cxefaj postuloj por la kandidatoj estas bazaj scioj pri sia internacia organizo, gxiaj celoj kaj agado, propra agado sur la internacia nivelo kaj preteco kaj suficxa posedo por interveni de unu el la du laborlingvoj de KdE: la angla aux la franca. Pro tio ke informoj pri la kursoj venas ene de la jaro kaj ofte atingas CO- n de TEJO ne suficxe frue kaj sekve foje mankas tempo por informi homojn pri certaj kursoj, estas dezirinde ke personoj interesitaj jam antauxe anoncu sin cxe CO de TEJO, indikante pri la elektita kurso kaj kun mallonga priskribo de sia esperanto-agado kaj la kialoj por aligxi al la kurso. Pri ajna demando pri la kursoj ne hezitu kontakti: CO de TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ, Rotterdam, Nederlando Rete: tejo-oficejo@forigu.esperanto.org *************************************************************************** REAGOJ ////// Korektitaj datumoj ================== En la jaro 2000 atingis Auxstrian Radion Internacian en tute 32.108 - devas esti 33 309 alskriboj! Tio estas 5 elcentojn malpli ol unu jaron pli frue. El inter tio la Auxstria nacia lingvo la germana ricevis 9.427 reagojn; 24 % malpli ol en 1999. La angla redakcio entute ricevis 3239 kio estas de 51% malpli ol la antauxa. La franca redakcio kun 1523 reagoj sekvas, tio estas 6%-ojn malpli ol unu jaron pli frue. La hispana redakcio ankaux havis grandan minuson, la venintaj alskriboj estis 1191 ope kaj tio montras 62%-an malkreskon. Nur du redakcioj estas, kiuj ricevis plimultan alskribon en la jaro 2000 ol la antauxan jaron. Tiuj estas la araba redakcio kun 1201 reagoj, do, kreskis la alvenintajxoj 6 %-on. La plej grandan sukceson tiurilate atingis la Esperanto redakcio kiu ricevis en 1999 10.028 reagojn, sed en 2000 jam 16.728 alskribojn. Tio montras kreskon de 67 elcentoj. Leopold Patek Rete: apmarks@forigu.ping.at *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Esperanto por la angla ====================== En la dua semajno de septembro 2000 en Bielsko-Biala 37 lernantoj 17-jaraj de liceo Zeromski ekis eksperimenton pri lingvo-orientiga instruado. Celo de la kurso estis pruvi, ke kono de Esperanto helpas en la lernado de fremdaj lingvoj. Antaux la kurso la liceaj instruistoj de la angla lingvo ekzamene mezuris la konon de la angla lingvo en du paralelaj klasoj, el kiuj unu tuj poste partoprenis tutsemajnan kurson de Esperanto. Simila studsemajno okazis januare. Fine de la lernojaro en junio okazos ekzameno, kiu kontrolos la progreson en la lernado de la angla lingvo en ambaux klasoj. Pluraj antauxaj eskperimentoj faritaj en Germanio, Italio, Auxstrio kaj Slovenio pruvis, ke la grupo kun kono de Esperanto pli rapide alproprigis fremdajn lingvojn. Ni esperas ricevi similan rezulton. La eksperimento estas farata kun la permeso de oficialaj edukaj instancoj kaj gxi estas kontrolata de la direkcio de la liceo. La kurso okazas laux la Zagreba metodo. Gxi estas prov-instruado laux la materialoj kiujn planas eldoni Eldonejo Kleks. La lernantoj sercxas samagxajn korespondamikojn. Pliaj informoj kaj kontakto cxe: Esperanto-Klubo Zeromski Liceo str. Bohaterow Warszawy 20, PL-43-300 Bielsko-Biala, Polio *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Tutmonda fabel-konkurso por infanoj =================================== Paatalo-instituto, edukejo por amatoraj verkistoj en Taivalkoski, komunumo en Norda Finnlando, organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj cxiujare ekde 1994. Danke al loka esperantisto la konkurso farigxis malfermita al esperantistoj el la tuta mondo. Pro la sukceso de la unua provo, ankaux la konkurso en 2001 havas Esperantan brancxon. La estraro de UEA asignis al gxi la auxspiciojn de UEA por rekoni la gravecon de tiu unika iniciato kaj por kontribui al gxia diskonigo. La konkurso bonvenigas fabelojn de infanoj, kiuj jam scipovas aux nur studas Esperanton. Estas tri agxkategorioj: gxis 9-jaraj; 9-11-jaraj; 12-14-jaraj. La konkursajxoj povas ampleksi maksimume tri tajpitajn pagxojn. Minimuma limo ne estas. Oni skribu sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso". Cxiu konkursajxo estu signita per pseudonimo. En akompana koverto estu la vera nomo, naskigxdato, adreso kaj, se eble, telefonnumero aux retadreso. La konkursajxoj devas alveni plej laste la 31-an de julio 2001 al: Paatalo-Instituto PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnio *************************************************************************** LIBROJ ////// Aperos festlibro pri Ivo Lapenna ================================ La esearo honore al Ivo Lapenna aperos en Danio fare de Torben Kehlet, kiu prizorgos la presadon kaj surprenos ankaux la financan respondecon. Krome la tuto eldonigxos ankaux kiel kompakta disko: teksto kaj fotoj aperos sur la ekrano. La enhavo estas jam delonge preskaux fermita, kaj tamen ankoraux detaloj devas esti arangxitaj, ekzemple la lokado de la fotoj. Sed la certeco ke la libro aperos donas novan elanon ankaux al la redaktoro. Carlo Minnaja *************************************************************************** KULTURO /////// Esperanta muziko en moskva subterejo ==================================== La dualokaj lauxreatoj de "EoLA-13" (Fama rusia E-festivalo: "E-o = Lingvo pri Arto") pri kantado Timur Golubencev kaj Sveta Belova jam dum kelkaj monatoj regule gajnas por la vivo kantante en la moskva metroo. Tion ili mem rakontis al auxskultantoj dum EoLA en Serovo. Kaj tiel klarigxas la nomo de la duopo: "Infanoj de l'subtero". Kutime ili kantas ruse, sed foje ankaux en Esperanto - kaj tiel konatigxas kun preterpasantaj e-istoj. Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis Ferio de Lingvoj dum 3 tagoj en marto en Asturio, Hispanio, kie oni povis ankaux konatigxi kun Esperanto danke al la partorpeno de la reprezentantoj de Asturia Esperanto-Asocio. * * * Nova E-stampo estas uzata en la posxtoficejo de Strasbourg-Gare, Francio inter 07. 04. - 04. 08. 2001 okaze de IJK-2001. La teksto sur gxi estas: "57-eme Congres Mondial des Jeunes Esperantophones du 29.07 au 05.08.2001 - Le plurilinguisme au quotidien en Europe" * * * Aperis la jubilea, 25-a numero de la retposxta "Auxtofrakasista bulteno". Gxi estas havebla senpage per simpla peto al: Auxtofrakasistoj Gazeto kaj Rimedo-Centro, Kratka 26, CZ-100 00 Praha 10, Cxehio, rete: carbusters@forigu.ecn.cz. * * * Okazas Esperanto-kursoj por mezlernejaj instruistoj en Ekstremaduro, Hispanio. La kursoj dauxras dum 3 monatoj kaj konsistas el 42 horoj. * * * Okazis festeto la 27-an de aprilo en la Centra Oficejo de UEA por omagxi la emeritigxon de Rob Moerbeek post 32-jara laborado kiel oficisto de la Asocio. S-ro Moerbeek eklaboris en la CO fine de julio 1969. Ekde tiam li fidele kaj kun granda kompetenteco zorgis pri la ekspedofako de la CO kaj pri la provlegado de la revuo "Esperanto" kaj de aliaj periodajxoj kaj eldonajxoj de UEA. * * * Okazis prezentado de la cxeha kulturo en aprilo en Budapest, Hungario. Cxi foje la ponto-lingvo estis ne la hungara sed Esperanto. * * * Okazas kurso kun la titolo "Planlingvo: Esperanto" en la Euxska Universitato. Dum la kurso estas uzata ankaux interreto por montri la internacian valoron kaj kvaliton de Esperanto. * * * Okazis seminario pri euxropa paroldiverseco en Vieno, Auxstrio danke al la kunlaboro de pluraj sxtataj organizoj kaj la E-asocioj. Dum la seminario estis priparolita la nuna kaj la estonta lingva situacio de EU kaj Esperanto, kiel solvo. * * * La 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Seulo inter 23-26. 08. 2002. * * * La euxska traduko de la libro "El la vivo de Bervala sentauxgulo" ("Bervalen gertatuak") originale verkita en Esperanto fare de Louis Beaucaire, estis prezentita en Vitorio-Gasteizo, Hispanio. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Irana Esperanto-Centro havas novan telfon/faks-numeron: (0098 21) 7437138. La aparato automate fukcias kiel mesagxregistrilo kaj faksilo. * * * Rick Newsum, redaktoro de la gazeto "TEJO Tutmonde" antaux 2 semajnoj translogxigxis al Japanio. Materialojn, artikolojn sendu al lia nova adreso: Swany-Apt. No. 8, Matsubara 981, Sirotori-Cho, Kagawa-ken, 769-2702, Japanio. Rete: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org * * * La grupo Bel Canto el Santos - SP sercxas muzikon en esperanto. Ili sercxas prefere novstilan, "mondan muzikon", etnan muzikon. Kontaktu: Emilio & Simone Cid, rete: cid@forigu.azul.com * * * La 29-an de aprilo forpasis Kijoko Deguchi, la "Kvara Spirita Gvidantino" (honora prez.) de Oomoto. La funebra ceremonio okazis la 13-an de majo. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 17 j. italo volas korespondi kun geesperantistoj el tutmonde. Adreso: Massimo Ripani, via Cona lotto r/10, IT-64100 Teramo, Italio, rete: xenoitaly@forigu.hotmail.com. * * * Novaj korespondemuloj: de 12 gxis 55-jaragxaj atendas leterojn. Respondo garantiata. Adreso: Esperanto, Pk. 61. BG-5180 Polski Trambesx, Bulgario * * * Cxino deziras korespondi pri cxiuj interesaj temoj. Adreso: Mr. Wen Gang, Beijing Donglu 356 Hao, Sheng Jijie Shigong Gongsi, Nanchang,Jiangxi, CN-330029, Cxinio, rete: lifeng@forigu.public.nc.jx.cn * * * 39 jara viro, e-komencanto. Mi estas instruisto en baza lernejo. Interesoj: naturo, ekologio, bestoj, birdoj, kanto, meditado. Mi deziras plibone scii pri diversaj vivmanieroj. Adreso: Patrick Forget, 1, Rue de l'Eglise, FR-89530 Saint Bris, Francio. Rete: Esperanto.ppmc@forigu.wanadoo.fr. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo ================ Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Por kiom dauxro oni fondis UEA-n en 1948? A. por 25 jaraj B. por 29 jaraj C. por nelimigita dauxro 2. Kiom da fakaj asocioj funkcias en kadro de UEA? A. cxirkaux 10 B. cxirkaux 20 C. pli ol 40 3. Kion signifas la vorto "kabeigxi"? A. ekkredi araban religion B. praktiki japanan arton C. forlasi Esperantan movadon Limdato por alsendo: la 1-a de junio 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numerojn antauxe. 1. Kio estis la profesio de Ludoviko Zamenhof? A. Okulkuracisto 2. Kiu(j) decidas pri la loko kaj dato de la Internacia Junulara Kongreso? A. La estraro de TEJO 3. Kiu(j) verkis la libron "Parnasa Gvidlibro"? A. Kolomano Kalocsay * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Fumado kaj la metabolo de kelkaj medikamentoj ============================================= La kemiaj substancoj en la tabakfumo, precipe la nikotino, aromaj policiklaj hidrokarbonoj, karbona monooksido, cianata acido (HCN), pesticidoj, kiuj enpenetras la homan organismon okaze de fumado, povas inhibicii la farmakodinamikan efikon de certaj madikamentoj. Oni konstatis tiujn efikojn pri la vitaminoj, analgetikoj, antepiratikoj, antidepresioj, hipnotikoj, anestezioj, betblokiloj ktp., laux "Smoking and Health". a report of the surgeon general. DHEW Publ. No. - P.H.S. -79 - 50066. Vitamino "C" post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango cxe tabakfumantoj ol cxe tiuj kiuj ne fumas. La kialoj estas: pli malgranda absorbado, pli intensa metabolo kaj pli rapida urina elimino. La rezulto povas esti karenco de vitamino "C" cxe la tabakfumantoj, ecx la perturbo en la formigxa mekanismo de la kolagenoj. La malpliigo de vitamino "C" koncentriteco favoras al plialtigo de la lipida nivelo en la sango. Vitamino "C" havas ankaux rolon en la transporto de la lipidoj al la hepato, kie la lipidoj katabolizas, sed cxe la tabakfumantoj tiu cxi estas malsuficxa. La vitamino B6 havas malpliigitan sangonivelon cxe la tabakfumantoj pro la metabolaj perturboj, kion kauxzas la karbomonoksida enhavo en la tabakfumo. Vitamino B12 havas ankaux pli malaltan sangonivelon cxe la tabakfumantoj pro la konsumo en la detoksiga procezo de la cianhidrata acido. Fenacetino havas trioblan pli malaltan koncentritecon en la sango de fumantoj pro la pli intensa metabolo en la hepato. Antipirino havas saman transformadon precipe cxe la gejunuloj, sed cxe la adoltoj kaj gemaljunuloj tiu cxi efiko estas pli malforta. La fortigo de la metabolo cxe la antipirino dependas de koncentriteco de la enzimo aril- hidrokarbona hidroksidazo, kiu ludas la rolon en la malsanigxo de la pulma kancerno de la tabakfumantoj. La duonigxa periodo en la organismo de la antipirino estas 8-16 horoj, sed cxe la fumantaj gejunuloj estas signife pli kurta. Teofilino, kiu havas vazo- kaj bronkodilatan efikon kaj gxi havas 7-8 horan duonigxon en la organismo, oni konstatis, ke tiu procezo estas preskaux duono. Pro tio cxe la estintaj fumantoj la teofilino havas ankaux toksan efikon, cxar la organismo ne povas metaboli normale la medikamenton. Imipramino, kiu havas antidepresian efikon, cxe la fumantoj havas preskaux duonan sango-koncentritecon. La hipnotika efiko de glutetimido estas pli malforta cxe fumantoj pro la sxangxigxo de metabola procezo, cxar okaze de metabolo estigxas pli novaj produktajxoj kun malfacile antauxvideblaj efikoj. Cxe la fumantoj necesas pli grandaj dozoj por la anestezio kaj antialgio el pentazocino kaj propoksifeno. Same devas ripeti pli ofte la dozon kiu havas negativan efikon kaj konsekvencon pri la organismo.Furosemido havas pli malfortan diurezan efikon pro la enhavo de nikotino en la tabako. Propranololo, kiu estas ofte uzata betablokilo, povas kauxzi spiradajn perturbojn precipe cxe la komencantaj fumantoj. La drogojn ankaux influas la fumado, cxar kelkfoje inhibicias la enzimojn, kiuj influas la metabolajn procezojn, sed aliokaze havas fortan stimulan efikon. Fine oni devas rimarki, ke la fumantoj eliminas pli rapide la alkoholon kaj la kafon. esperantigis D-ro Gabor Lazar *************************************************************************** Sxercoj ======= - Cxu vi parolas la anglan lingvon? - Nur kun vortaro. - Jes, ankau mi - nur kun vortaro. Paroli kun homoj mi hontas... * * * Post nuptofesto: - Karulo, mi ne povas tuj rifuzi de cxiuj miaj frauxlinaj kutimoj. - Ne necesas rifuzi! Dauxre prenu monon de via patro! * * * Nepo demandas sian avon: - Kial gefiancxoj antaux mem geedzigxo tenas manojn unu de la alia? - Estas tia kutimo. Ja ankaux boksistoj antaux lukto manpremas... el Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 207, 1/aprilo-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxoj: http://www.esperanto.hu Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************