Eventoj n-ro 206, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - 2 personoj senpage al IJS Faka aplikado: - Terminoteko ne plu? - Festivalo de videofilmoj - Koresponda faka kurso - Tutmonda kunveno pri komerco - Esperanto-muzeo en Cxeska Trebova - Terminologia kunsido de fervojistoj Interreto: - Listo de retlistoj - Mallonge (6) Arangxoj: - Internacia Junulara Semajno - Somerkursaro en Finnio - Biciklaj karavanoj al IJK - Scienca kaj kultura forumo Movado: - Cxeha alvoko helpas Esperanton - Esperanto en la Antarkto - Arbaro de Zamenhof - Esperanto instruata dum 4 jaroj - Vesperto 100 - Verku studon pri la historio de UEA! - Esperantista inspektoro cxe radio - Monda raporto pri lingvoj - 2001 - TEJO-aktuale - Raporto pri packultura TEJO-seminario - Kvin bildkartoj - Kio furoras en la Esperanto-libromerkato en 2000? - Gxenelurba projekto Instruado, ILEI: - Kurso de Esperanto Konkursoj: - Fabelkonkurso al infanoj Radio: - Populara E-elsendo Libroj: - Esperanto-lernolibro por araboj Kulturo: - Esperanto-muzikalo Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (4), korespondi deziras (3) "Eventa ludkvizo" Interese: - Interreto-lingvo - Sxercoj - Rejkjaviko elektis la anglan *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// 2 personoj senpage al IJS ========================= Melinda Szekeres estis fervora, juna esperantistino, membro de Hungara Esperanto-Junularo, HEJ. Sxi mortis en februaro 2001. Honore al sxia memoro la gepatroj ekde nun cxiujare subvencias partoprenon de 2 junaj esperantistoj en la plej granda mez-euxropa junulara arango, IJS. Al la subvencio de "Premio Melinda" povas aligxi junaj esperantistoj, se ili estas: - studentoj aux lernantoj - aux ili estas el t.n. B-landoj (ekz. iamaj socialismaj landoj) kaj bone parolas Esperanton aux diligente partoprenas en la internaciaj kursoj dum IJS. Se vi volas kandidatigxi al la subvencio de "Premio Melinda", sendu vian sinprezenton (kun via IJS-aligxilo) al: Fondajxo Esperanto cxe Eventoj pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario Rete: eventoj@forigu.esperanto.org *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Terminoteko ne plu? =================== La cirkulero pri terminologiaj problemoj nomita "Terminoteko" kaj redaktita de Bernhard Pabst aperis inter 1991-96 en 14 kajeroj. En presita formo aperis nur 12 kajeroj, ili estas troveblaj ankaux en la kompaktdisko "espRom". Bedauxrinde Terminoteko ne plu aperas, kvankam la neceso havi tian cirkuleron estas pli granda ol iam ajn antauxe. Eble iu dauxrigos? La kajeroj 13 kaj 14 neniam aperis surpapere, sed ekzistas en elektronika formo. Volontuloj por dauxrigi la serion povas kontakti: Bernhard Pabst, Holscheider Str. 4, DE-53773 Hennef, Germanio Rete: pabst@forigu.hvbg.de *************************************************************************** Festivalo de videofilmoj ======================== La 5-a Festivalo de Videofilmoj okazas la 29-an de septembro 2001 en Maribor, Slovenio. Oni povas partopreni kun filmoj en du kategorioj: arta filmo, dokumenta filmo. Artaj filmoj ne estu pli longaj ol 10 minutoj, dokumentaj filmoj ne estu pli ol 15 minutoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Esperanto-Societo Besednjakova 1. SI-2000 Maribor, Slovenio *************************************************************************** Koresponda faka kurso ===================== Profesoro Jan Werner estas delonge fama en Esperantio pri la evoluigo de scienca kaj teknika terminologio kaj metodoj pri ties sistema evoluigo, pri kiu li verkis ecx kurslibron. Post la Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) arangxita pasintnovembre en Prago, li planas pluan dauxran fakan agadon. Li favorus koresponde instrui junajn fakulojn esperantistajn pri terminologiaj metodoj, por ke tiuj estu kompetentaj por sisteme prilabori terminologion pri sia fako private, sed ankaux por kontribui al tia laboro enkadre de la iam aktiva, sed lastatempe, pro manko de partoprenantoj, lacigxinta TEC (Terminologia Esperanto-Centro). Interesatoj skribu al: prof. Jan Werner Kroftova 84, CZ-61 600 Brno, Cxehio *************************************************************************** Tutmonda kunveno pri komerco ============================ Okazis ret-kunveno pri komercado cxe la adreso www.komerco.com/babilejo la 24-an de marto 2001 inter 15:00-18:00 UTC. s-ano Wang Tianyi Rete: informo@forigu.komerco.com *************************************************************************** Esperanto-muzeo en Cxeska Trebova ================================= La loka muzeo de Cxeska Trebova kolektas informojn pri agado de kluboj, akceptas donacojn, precipe librojn kaj manuskriptojn. La biblioteko posedas 6310 librojn ordigitajn jene: 1. Lernolibroj 2. Vortaroj 3. Gvidlibroj 4. Prozajxoj 5. Poeziajxoj 6. Kongresoj 7. Teatrajxoj 8. Binditaj gazetoj 9. Kantaretoj 10. Pri Esperanto 11. Sciencaj (fakaj) 12. Religio 13. Biografioj 14. Adresaroj 15. Politikajxoj 16. Ceteraj. Ankoraux necesas enkomputiligi duoblajxojn. La muzeo preparas bildkarton kun Esperanto-fako. el: Starto 2001/1 *************************************************************************** Terminologia kunsido de fervojistoj =================================== En novembro 2000 okazis terminologia seminario pri fervoja transporto kaj trafiko en Dobrichovice, Cxehio sub auxspicio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF. *************************************************************************** INTERRETO ///////// Listo de retlistoj ================== Estas registritaj jam pli ol 200 Esperantlingvaj retlistoj (alinome diskutlistoj, novajxlistoj, distribulistoj) cxe http://www.eventoj.hu La "Listo de listoj" estas grupigita al "cxefaj, fakaj, lingvoinstruaj kaj ceteraj" blokoj, kaj enhavas ne nur la nomon, temon kaj adreson de la unuopaj listoj, sed ankaux teknikan klarigon pri la maniero de aligxado. Se vi trovas mankon en la supra listo, aux vi havas informon pri ekesto / modifo / nuligo de iuj listoj, estas bonvena via informo, kompletigo kaj korekto. La "Liston de listoj" prizorgas redakcio de la retposxta Esperanto- novajxservo "Ret-Info". *************************************************************************** E s p e r a n t a j r e t - l i s t o j http://www.eventoj.hu *************************************************************************** Mallonge ======== La revuo de Itala Esperanto-Federacio estas nun legebla en reto cxe la adreso: http://www.esperanto.it/rivista.htm en formato PDF. * * * La fama fabelo "La Eta Princo" verkita de Antoine de Saint-Exupery, en Esperanto, kompleta teksto kun originalaj figuroj kaj ligoj al aliaj samaj pagxoj en diversaj lingvoj legeblas cxe: http://www.utopia.com.br/esperanto/eta/ * * * Reta versio de la revuo "Kelkfoje" legeblas cxe: http://home.wanadoo.nl/janhut/kelkfoje * * * Ekfunkciis la retpagxejo de Hilelista E-rondo cxe: http://www.geocities.com/hilelistarondo, en kiu interalie oni povas trovi cxiujn gxisnunajn numerojn de la duonmonata bulteno de la rondo. * * * La retpagxadreso de "La Esperanta Komputilfaka Centrejo" estas sxangxita. Gxi nun estas atingebla cxe http://www.peco.yucom.be/ekc/ Retadreso de La Esperanta Komputilfaka Centrejo nun estas: peco@forigu.yucom.be * * * "Dessapt Pierre" (rete: dspt@forigu.club-internet.fr), kolektanto de malnovaj radio-aparatoj kompilis 3-lingvajn retpagxojn pri la "Historio de la Radio". Adreso de la retpagxo: http://perso.club-internet.fr/dspt *************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Junulara Seminario ============================= La 14-a Internacia Junulara Seminario, IJS okazas inter 13-19. 07. 2001 en Szombathely, Hungario. La temo de la cxi jara IJS estas "Muziko" kiel internacia lingvo. La organiza teamo, la temo kaj la partoprenantoj garantias vere bonan, amuzigan, aktive ripozigan etoson dum la plej tradicia kaj plej granda mezeuxropa junulara arangxo. Ankaux la cxi jara IJS donas al la partoprenantoj surprizojn, ekskurson, iom da "tradicia akvumado" kaj dumnoktan dancadon gxis la "preskaux-morto". Haveblas perinterreta aligxilo al IJS cxe: http://www.esperanto.hu/hej Estas organizota karavano al la UK en Zagrebo, kiun eblas partopreni. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Hungara Esperanto-Junularo Pf. 87. HU-1675 Budapest, Hungario Rete: hej@forigu.math.bme.hu *************************************************************************** Somerkursaro en Finnio ====================== Somera Esperantosemajno okazos inter 01-05. 07. 2001 en la lando de miloj de lagoj en Valamo instituto, Heinavesi, cxe bela lago en orienta Finnlando. Oni povas krom la enhavoricxaj kaj altnivelaj kursoj rigardi la belegan pejzagxon. La altnivelon garantias kursgvidantoj, Sylvia Hamalainen el Finnlando kaj Atilio Orellana Rojas el Argentinio-Nederlando. Pliaj informoj kaj aligxo: Valamon Kansanopisto Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnio Rete: valamon.kansanopisto@forigu.valamo.fi *************************************************************************** Biciklaj karavanoj al IJK ========================= La Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) organizas tri biciklajn karavanojn al la Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo, en julio 2001. Malfermataj al cxiuj, neesperantistoj ankaux bonvenas. Dum tiaj karavanoj oni kutimas temdumi, foje sovagxe, kio alportas al tiuj renkontigxoj specialan etoson, tre amikeman, en kiu cxiu sin sentas libera. Tiuj, kiuj preferas, tamen ja rajtas tranokti engasteje. Oni organizas 5 karavanojn: - Norda karavano: Londono, Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo; - Orienta karavano: Bresto, Varsovio, Berlino, Strasburgo; - Suda karavano: Barcelono, Liono, Bazelo, Strasburgo; - Okcidenta karavano: Vannes, Angers, Parizo, Strasburgo; - Postkongresa karavano: Strasburgo, Parizo, Rennes, Mondekstremajxo "Finisterre". *************************************************************************** Scienca kaj kultura forumo ========================== La 5-a Danuba Scienca kaj Kultura Forumo, DESKF-5 okazos inter 07-10. 06. 2001. en Beograd, Serbio. La arangxo celas unuavice Danub-regionajn esperantistojn sciencistojn, kulturkreantojn kaj esperantistajn organizojn, entreprenojn, turismejojn, eldonejojn, sed ankaux cxiujn aliajn kies personaj, profesiaj, negocaj aux sciencaj interesoj koncernas lingvojn, tradiciojn, politikan evoluon, kulturan kaj ekonomian interplektigxon, aux iun ajn aspekton de la cxirkauxdanuba geografia kaj kultura spaco kaj aplikadon de Esperanto en gxi. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Radojica Petrovicx Bul. Oslobodjenja 36. YU-32000 Cacak, Jugoslavio Rete: radp@forigu.ptt.yu *************************************************************************** MOVADO ////// Cxeha alvoko helpas Esperanton ============================== Ministerio pri edukado kaj junularo de Cxehio faris alvokon al la lernejoj okaze de la Euxropa jaro de lingvoj. Laux la alvoko la ministerio instigas al lernado de lingvoj ne unuavice pro ekonomiaj kialoj. La lernado okazu por plivastigo de kulturaj, socialaj, porpacaj kaj pordemokratiaj celoj. La instuado servu toleremon, ekkonon de aliaj kulturoj, de aliaj lingvokomunumoj. La alvoko celas ne nur la lernantojn, sed ankaux la gepatrojn. La alvoko prezentas ankaux ekzemplojn: agado en lernejaj gazetoj, kreo de lingvaj mapoj, arangxo de diskutrondoj, fondo de lingvaj kluboj, de korespondaj retoj, de lingvokursoj, kunlaboro kun lokaj kulturaj institucioj, arangxo de lingvaj foiroj. laux Starto, 2001/1. *************************************************************************** Esperanto en la Antarkto! ========================= "De ni, nuntempuloj, dependas la estonteco de Esperanto. Se ni faros nenion, pri Esperanto memorigos eble nur muzeoj, bibliotekoj kaj la subnegxa Mesagxo por venontaj generacioj, metita en Antarkto la 27-an de aprilo 2000 memore al Monda Scienca Pintkunveno -- danke al aktivuloj de Argentina Esperanto-Ligo unu el la kvin lingvoj de la mesagxo estas Esperanto." alineo el "La Ondo de Esperanto" *************************************************************************** Arbaro de Zamenhof ================== En norda Finnlando en komunumo Taivalkoski en vilagxo Metsakyla trovigxas suficxe nova Arbaro de Zamenhof. Oni eniras la Arbaron tra enirejo sub ligna sxildo pendanta inter du piceoj. De kie oni scias, ke oni venis en la Arbaron de Zamenhof, krom de la enireja sxildo? Vere tio estas rimarkebla! La unua sxildo, kiun oni rimarkas cxe la loko montras la Arbon de egaleco. La tabula sxildo pendas sur iu brancxo de interesa piceo, kiu havas du egalajn trunkojn sur komuna bazo. Poste oni vidas aliajn sxildojn: Arbo de paco, Arbo de homaj rajtoj, Arbo de Finnlando, Arbo de Hungario kaj kelkaj aliaj landoj. La arboj estas dedicxitaj al tiuj landoj de kie venis esperantistaj gastoj en Metsakyla. La nombro de arboj de landoj kutime kreskas, kiam alvenas vizitantoj el novaj landoj en la vilagxo. La ekzisto de Arbaro de Zamenhof devenas de Aini Vaaranieni, kiu estas la esperanto-aktivulo en Metsakyla. Sxi instruas en lernejoj kaj okupigxas pri tio, ke oni konatigxu kun Esperanto. Oni esperu, ke la Arbaro de Zamenhof farigxu pli multarba kaj ke Aini dauxre havu entuziasmon disvastigi nian komunan lingvon. Sylvia Hamalainen *************************************************************************** Esperanto instruata dum 4 jaroj =============================== Estas instruata Esperanto al lernantoj de privata lernejo Savoir en Lome, Togolando. La lernantoj havas unu Esperanto-lecionon semajne. Al cxiuj estas devige lerni Esperanton de la 1-a gxis la 4-a klaso. Gbeglo Koffi Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg *************************************************************************** Vesperto 100 ============ Antaux naux jaroj naskigxis la literatura folio Vesperto. La redaktanto Apati Kovacs Bela gxis nun gardis la malnovtipan komputilan verzion, do la eksterajxo estis ne tro bela, sed la enhavo bonkvalita. Nun alvenis la 100-a numero. Ekde nun kunlaboras en la redaktado Jozefo Baksa, kiu multe helpis pretigi la jubilean numeron. Kiu deziras paperan version, bonvolu turni al la redaktanto: Apati Kovacs Bela Bela kiraly u. 44. HU-7400 Kaposvar, Hungario Rete: adalber1@forigu.matavnet.hu *************************************************************************** Verku studon pri la historio de UEA! ==================================== Por ke venontaj generacioj povu bone informigxi pri la problemoj de la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, la studgrupo Perspektivo volas stimuli per konkurso la verkadon de studoj pri tiu periodo. La kvin plej bonaj studoj pri la influoj de tiuj problemoj sur la tiaman funkciadon de UEA ricevos premion de 500, resp. 400, 300, 200 kaj 100 USD - danke al pluraj personoj, cxefe la japana mecenato Etsuo Miyosxi. La temo de la konkursajxoj estu "Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980". Ili ampleksu inter 10 kaj 50 pagxoj; la teksto estu Esperantlingva kaj klare legebla. Eblas partopreni individue aux kolektive, sed oni donu klaran indikon pri tio. La konkursajxoj atingu Flandran Esperanto-Ligon antaux la 1-a de oktobro 2001. La verkinto uzu kasxnomon; en aparta koverto estu indikitaj la vera nomo kaj la adreso. Tri kvalifikitaj personoj (po unu nome de Perspektivo, s-ano Miyosxi kaj UEA) pritaksos la verkojn per poentoj. La sekretario de Perspektivo redaktos la rezulton laux la poentumo kaj indikos la lauxreatojn. La studgrupo Perspektivo rajtos publikigi cxiujn senditajxojn. Pliaj informoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** Esperantista inspektoro cxe radio ================================= La 29-an de marto 2001 okazis en Budapesxto elektoj de inspektoroj por Hungara Radio kaj Televido. Ankaux reprezentantoj de sociaj organizajxoj rajtis kandidatigxi. Laux la komisio de la estraro de Hungaria Esperanto- Asocio kandidatigxis ankaux Oszkar Princz, gxenerala sekretario de HEA. Pro la granda nombro de la kandidatoj la koncernuloj decidis elekti el inter la kandidatoj per lotumado. Bonsxance Oszkar Princz estis elektita al la inspektoraro de Hungara Radio. *************************************************************************** Unesko ====== Monda Raporto pri Lingvoj - 2001 "Esperanto"-Radikalan Asocion por gxia "ege rimarkinda kontribuo al la redaktado de la Monda Raporto pri la Lingvoj" - kiel oni povas legi en la letero akompananta tiun meritateston - "raporto, kiun Unesko eldonos dum la jaro 2001". Tiu raporto, konsistanta de la unua kompleta kaj oficiala studajxo pri la "sanstato" de cxiuj lingvoj ankoraux gxis nun parolataj en la mondo, estis prizorgita, dum la lastaj jaroj, far la Centro de Bilbao. Tiu rekonsigno reatestas la prestigxan pozicion de ERA inter la esperantistaj organizajxoj, ankaux interne al la "sistemo UNESKO", kaj la gravecon de la kunlaborado de nia asocio kun tiu Organizajxo. "ERA-Onlus" Rete: e.r.a.@forigu.agora.it *************************************************************************** TEJO-Aktuale ============ Aperis nova retrevuo, kiel dissendolisto, TEJO-Aktuale. TEJO-aktuale estas senpaga cxiusemajna retrevuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO. Gxi publikigas nur kurtajn artikolojn kaj emas proviziigi adresojn de retpagxoj (aux kontaktendajn personojn) kie troveblas pli da materialo. Nur UNU fojon semajne, cxiun lundon, gxi dissendas kelkajn, elektitajn novajxojn, interesaj por la junulara E-movado. Gxi aboneblas senpage kaj gxia tuta enhavo troveblas cxe: http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/pagho.html. Se vi volas kontribui al la revuo per novajxoj, bv. direkti ilin al: tejo- aktuale-red@forigu.esperanto.org. *************************************************************************** Raporto pri packultura TEJO-seminario ===================================== Kadre de la Internacia Jaro de Kulturo de Paco TEJO okazigis seminarion en Varna (1-8 septembro 2000) kun la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco". Jxus aperis interesa 60-pagxa raporto pri gxi. La raporto prilumas multfacete la laboron dum la seminario: prelegojn, laborgrupojn, vesperojn, ekskursojn kaj kontribuojn de partoprenantoj. Gxi enhavas ankaux detalan enkondukon pri organizado de seminarioj. Inter aliaj temoj oni trovas ampleksajn prezentojn pri Esperantio, Landa Agado, Financoj, Eksteraj Rilatoj, Amasarangxoj (ekz. kiel organizi Lingvan Festivalon), Informado kaj Gazetaro. Tiel la raporto estas leginda ne nur por tiuj, kiujn interesas junulara laboro aux Balkano, sed ankaux por tiuj, kiuj intencas prepari arangxon aux alimaniere aktivi ekz. en Esperanto- organizo. Al la raporto kontribuis partoprenantoj kaj prelegantoj de la seminario, kaj gxin kompilis gxenerala sekretario de TEJO, Vlad'ka Cxvatalova. Finredaktis gxin Sabira Stahlberg kaj reviziis Aleksandar Sxivarov. La raporto estas mendebla en la Libroservo de UEA kontraux EUR 6,90. *************************************************************************** Kvin bildkartoj =============== Fine de 2000 aperis kvin bildkartoj en Cxehio. Po unu estas el Znojmo kaj Ostrava kaj du el Cxeska Trebova. La kvina memorigas nin pri la centjara Esperanto-Klubo de Brunn (Brno) de auxstriaj esperantistoj. Tio atestas ankaux pri la miksaj euxropaj okazajxoj, cxar oni ja scias, ke Brno estas cxeha urbo tamen auxstriaj espeantistoj fondis la unuan klubon. el Starto 2001/1 *************************************************************************** Kio furoris en la Esperanto libromerkato en 2000? ================================================= Al "Hejma vortaro" sukcesis en 2000 la sama rarajxo kiel al "Monumente pri Esperanto" en 1997: la unua loko en ambaux furorlistoj de la libroservo de UEA, tiu de totalaj kaj tiu de unuekzempleraj vendoj. En la listo de totalaj vendoj cxefe pezas la vendoj al aliaj libroservoj, kiuj siavice revendas parton de la akiritaj stokoj al individuaj klientoj nur en postaj jaroj. Plejmulto en tiu listo estas eldonajxoj de UEA (17 el 20), tiel ke la listo de unuekzempleraj vendoj al individuaj klientoj donas pli fidindan ideon pri tio, kiuj titoloj vere estis la plej popularaj sur la Esperanta merkato. Pro la malpli granda UK la vendoj en 2000 restis multe sub tiuj en 1999. En Tel-Avivo la libroservo enkasigis 37500 euxrojn malpli ol en Berlino. Tamen la tuta volumeno de la vendoj (EUR 125433) estis nur 18100 euxrojn sub tiu en 1999. En jaro de granda UK, parto de la regulaj klientoj acxetumas en la kongreso anstataux mendi de la vendejo en la CO. En jaro kiam ili ne kongresas, ili mendas de Roterdamo. Sekve la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK. En granda UK la libroservo atingas ankaux klientojn, kiuj neniam mendas posxte, sed tie ankaux la posxtaj klientoj emas acxeti pli. Reklamo aux kataloga priskribo ne same efikas kiel vidi la libron, preni gxin en la manojn kaj foliumi gxin. Tion montras ankaux la sperto de la Malfermaj Tagoj de la CO. En cxiu Esperanto-arangxo, cxu eta aux granda, devus do esti almenaux modesta libroservo. Bedauxrinde landaj asocioj tro ofte neglektas tion, por ne paroli, ke pli kaj pli multaj el ili ne plu havas libroservon, kvankam funkciigo de libroservo devus esti unu el iliaj bazaj taskoj. En 2001 la libromerkato, ne nur la libroservo de UEA, ricevos ekstran impulson per la apero de nova, 190-pagxa katalogo de UEA. Gxin ricevos senpage la Membroj-Abonantoj en pagipovaj landoj, cxiuj honoraj kaj dumvivaj membroj, cxiuj delegitoj, Esperanto-kluboj kaj la ceteraj klientoj de la libroservo. Krome gxi estos acxetebla por malalta prezo. Co de UEA *************************************************************************** Gxemelurba projekto =================== En la novembra kunsido de kelkaj prieuxropaj aktivuloj en la Centra Oficejo oni decidis instigi lokajn klubojn al uzo de Esperanto en gxemelurbaj kontaktoj. Temas pri agado kadre de Euxropa Jaro de Lingvoj, EJL sed tiu agado kompreneble devus dauxri ankaux poste. Prieuxropaj aktivuloj instigas peti euxropan subvencion por la kluba projekto. Povas esti, ke multaj ne kuragxas ecx nur pensi pri tia eblo pro manko de sperto pri tiaj burokratiajxoj. Tamen, espereble tio ne fortimigos tiom ke oni rezignus pri ecx nur modesta provo fari ion. Konante niajn homojn mi timas, ke oni jam fortimigis esperantistojn de partopreno en EJL, cxar el la gxisnunaj diskutoj multaj povis facile ricevi la impreson, ke ili estas tro simplaj, kamparanaj kaj diletantaj por partopreni en tiel altfluga entrepreno. Esperanto-kluboj en Euxropo Gxemelurba projekto kadre de Euxropa Jaro de Lingvoj 2001 Dum la UK en Tampereo en 1995 oni akceptis kadre de Euxropa Esperanto-Unio laborplanon por la Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Euxropa Unio (EU). Gxia paragrafo 13 pri gxemeligxoj tekstas jene: "Por pligrandigi la sxancojn por la uzado de Esperanto kaj por montri ke komunikado pere de Esperanto facile funkcias, cxiu asocio faru arangxojn por realigi Esperanto-kontaktojn kadre de gxemelaj rilatoj inter urboj, vilagxoj, unuigxoj, samfakanoj k.s. Multaj urboj aux vilagxoj jam gxemeligxis sed la rilatoj plurfoje ne sukcesas aux nur dormetas pro la lingvo-problemo. Ofte trovigxas ambauxflanke Esperanto-parolantoj. Asocioj veku tiujn fortojn kaj utiligu tiujn eblojn." Cxu en via urbo aux vilagxo oni jam utiligas iumaniere Esperanton en rilatoj kun via(j) gxemelurbo(j)? Se ne, ni instigas vin aktivigxi tiurilate, cxar temas pri bonega ebleco montri la utilecon de Esperanto en praktiko. Tute aparte tio eblas koncerne la rilatojn inter civitanoj, cxar gxis nun la gxemelaj rilatoj ofte restis sur la nivelo de urbaj auxtoritatuloj. Bonega okazo por komenci tiun cxi agadon estas la Euxropa Jaro de Lingvoj (EJL) en 2001, kiu estas komuna iniciato de Euxropa Unio kaj Konsilio de Euxropo (KdE). Kadre de tiu jaro estas rekomendinde ke Esperanto-kluboj realigos projektojn de gxemel-urba agado kiuj entenos la jenon: 1. Celo: konsciigi pri la ricxeco de la lingva diverseco; kuragxigi plurlingvecon; plibonigi gxemelajn rilatojn, specife la interkomunikadon por pli bone konigi siajn kulturojn kaj instigi diversecon; montri ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de la lingvo de la gxemelurbo. 2. Uzo de Esperanto kiel instrumento kaj gxia instruado al civitanoj en la koncernaj urboj en 2001 (printempo gxis auxtuno); 3. Organizo de korespondado (letere aux/kaj rete) inter partoprenantoj;4. Post la Esperanto-kurso am-bauxflanka intersxangxo de vizitantoj, kiuj logxu cxe civitanoj de la vizitata urbo; 5. Financa subteno por tia agado versxajne estos pli facile ricevebla, se oni provos elekti specifajn grupojn (ekz. sportistoj, muzikistoj); 6. Se oni povos okazigi la projekton inter 3 anstataux 2 urboj, la sxanco ricevi subvencion de EU aux Konsilio de Euxropo estos ecx pli granda. 7. Oni kontaktu universitaton aux altlernejon por esplori, cxu la projekto interesas studento(j)n kiel temo de studlaborajxo kaj cxu ili eble povus helpi ankaux en alia maniero. Oni nepre klopodu organizi la projekton oficiale, t.e. pere de la komunumo, kaj oni petu subvencion por gxi. Oni klarigu, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de la lingvo de la gxemelurbo. Oni atentigu, ke multaj civitanoj kun agxo de pli ol 40/50 jaroj neniam havis sxancon lerni fremdajn lingvojn. Ili povus lerni Esperanton kaj en malpli ol unu jaro atingi la kapablon paroli gxin. Por cxiuj stadioj de la projekto oni povos peti subvencion: ekde la komencaj kostoj ligitaj kun la instruado (ekz. anoncoj en gazetoj pri la kurso, kostoj pro la ejo, honorario al instruisto) gxis la kostoj pro la intersxangxo de vizitantoj (ekz. pro luo de auxtobuso aux aliaj veturkostoj). Kie peti subvencion? 1. Euxropa nivelo: Se oni agas rapide, eblas ankoraux peti subvencion de la Euxropa Komisiono, sed notu ke la limddato estas 15-a de februaro 2001. La pet-formularon en iu el la 11 oficialaj lingvoj de EU oni povas preni el la Interreto cxe: http://europa.eu.int -/comm/education/languages/languages/actions/year2001.html Gxi haveblas ankaux en la EJL-hejmpagxo de KdE: http://culture.coe.int/AEL2001/EYL Se vi ne havas eblecon aliri Interreton, vi povas peti la formularon de la nacia kunordiganto de EJL en via lando. Komence de la formularo trovigxas detalaj instrukcioj kiel plenigi gxin. 2. Komunumo: Se via klubo ne povos pretigi peton al EK gxis la limdato, ne rezignu pri la agado! Se via urbo havas gxemelurbo(j)n, gxi supozeble havas bugxeton por subvencii agadojn de civitanoj kaj iliaj organizajxoj en tiu kampo. Eventuale estas tia bugxeto por internaciaj rilatoj gxenerale, aux oni povus peti subvencion el bugxeto por edukado, kulturo, junulara agado ktp. Informigxu pri diversaj eblecoj en via urbodomo! Jam tiu unua pasxo, informigxo, estas pozitiva, cxar gxi montras al oficialuloj ke esperantistoj aktivas pri seriozaj agadoj kaj ne restas nur en sia fermita rondo. 3. Fondusoj: Esploru ankaux pri privataj fondusoj, kiuj subvencias kulturan kaj internacian agadon. Kutime ili anoncas pri siaj subvencioj en tagjxurnaloj sed vi povas informigxi pri ili ekz. en via urba biblioteko.La projekto povus farigxi eksperimento, kiu instigus la gxemelajn urbojn uzi Esperanton pli grandskale en postaj jaroj. Ni deziras sukceson al via projekto kaj restos je via dispono por respondi viajn demandojn kaj doni konsilojn. Bonvolu ne forgesi informi nin ankaux pri viaj rezultoj kaj spertoj! Kun sinceraj salutoj, Osmo Buller kaj Hans Erasmus *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Kurso de Esperanto ================== "Kurso de Esperanto" estas komputila programo por lerni Esperanton. Gxi estas frukto de multhoma laboro, kaj jen estas eldonita gxia dua versio, kun multaj novajxoj. Gxi haveblas en la lingvoj portugala, hispana, angla, franca, pola, norvega, itala kaj korea. Baldaux ankaux en la lingvoj cxeha, finna kaj sveda. Bonvenaj estas tradukantoj al aliaj lingvoj. Al gxi estas aldonitaj prononcekzercoj, la lernanto nun povas registri sian prononcon kaj kompari kun la modelo. En gxi estas variaj vocxoj: nun 6 malsamaj vocxoj estas uzataj por gxeneralaj frazoj kaj prononcaj modeloj. Estas aldonitaj sondosieroj por la lecionoj 5 kaj 6, kaj por la tekstoj kaj spritajxoj de la lecionoj 4 gxis 11. La frazaro estas reviziita. La cxefa menuo havas novan aspekton. Estos disponebla speciala versio por kursgvidaj servoj, por ekstudi novan lecionon la lernanto bezonos sxlosilvorton. Kurso de Esperanto furoras. Dum la lastaj monatoj la cxefaj brazilaj komputadaj gazetoj publikigis la programon, kaj prezentis raporton pri Esperanto. Tiuj raportoj estis cxiam favoraj, kelkaj ecx uzis la tekston "Kio estas Esperanto?" de la Kurso mem. Interesitoj kontaktu min pri tio. Carlos A. A. Pereira Rete: casainfo@forigu.zaz.com.br *************************************************************************** KONKURSOJ ///////// fabelkonkurso al infanoj ======================== La Instituto de Paatalo en la komunumo de Taivalkoski estas verkista edukcentro en Norda Finnlando. La Instituto arangxis fabelkonkurson al finnaj infanoj cxiujare jam ek de la 1994-a jaro. La Instituto de Paatalo kaj la Vilagxasocio de Metsakyla arangxis en la jaro 2000 la unuan tutmondan esperantlingvan fabelkonkurson al cxiuj infanoj kiuj jam scipovas aux nur studas Esperanton. La konkurso bone sukcesis kaj nun okazas Fabelkonkurso 2001. La kategorioj en la konkurso estas: - A: gxis 9-jaraj, - B: 10-11 jaraj, - C: 12-14 jaraj. La konkursfabelo estu 50-150 vortoj en kategorio A, 100-500 vortoj en kategorio B kaj 200-1000 vortoj en kategorio C. La jxurio aprezas la fabelecon kaj originalecon de la verkajxo. En la skribado aux tajpado plenkreskulo rajtas helpi laux sia konscienco. La celo de la konkurso estas, ke geknaboj interesigxu pri la uzado de lernita lingvo, ke ili dauxrigu sian bonan hobion kaj ekzercu sian kreivecon. La rezulton de la fabelkonkurso oni publikigos kaj anoncos fabeltage (18. oktobro), samtempe kun la rezultoj de la finnlingva fabelkonkurso, dum infansemajno. La limdato estas la 31-a de julio 2001. Bonvolu, sendi viajn fabelojn por la konkurso al la jena adreso: La Instituto de Paatalo PL 39. FI-93401 Taivalkoski, Finnlando *************************************************************************** RADIO ///// Populara E-elsendo ================== La jaro 2000 estis tre bona por brazila esperantista radioprogramo "Esperanto, Lingvo de Frateco", dissendita de la radiostacio Rio de Janeiro. La programo estas la 6-a plej auxskultata inter 21 aliaj radioprogramoj en sama horo en la urbo Rio de Janeiro. Gajeco, novajxoj, novaj programeroj kaj diversaj artistoj invititaj estis kelkaj el la kialoj de tiu cxi sukceso. el Nun *************************************************************************** LIBROJ ////// Esperanto-lernolibro por araboj =============================== Lernolibro de Esperanto por arablingvanoj estis de longe dolore bezonata. Kelkaj tiaj siatempe aperis, la unua jam en 1907, sed post la elcxerpigxo de la lernolibro de Nassif Isaac el 1970 arabaj interesitoj estis devigitaj uzi alilingvajn materialojn. UEA alfrontis tiun problemon kiel bremson al la lastatempa agado por disvastigi Esperanton en la araba mondo. Ekde nun tiu agado povas disvolvigxi pli facile danke al la nova "Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia" de Georgo Abraham, jxus eldonita de UEA. La nova 130-pagxa libro konsistas el tri partoj: dek-leciona kurso kun ekzercoj, legajxaro kaj konciza vortareto Esperanto-araba. La libro estis prespretigita de la Instituto Sabz Andishan en Irano, kiu kompostis ankaux la pli frue aperintan "Klara vortaro Esperanto-araba" de Abraham kaj nun pretigas la alidirektan, pli ampleksan vortaron de la sama auxtoro. La lernolibro de Abraham aperis kadre de Kampanjo 2000. La eldonon subtenis s-ro Heinz Schindler el Germanio kaj Subvencio Cigno. La libro mendeblas kontraux 6,90 EUR de: UEA Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ. Rotterdam, Belgio Rete: uea@forigu.inter.nl.net *************************************************************************** KULTURO /////// Esperanto muzikalo ================== La unua - kaj sxajne gxis nun la sola - Esperanta muzikalo (vidu en Eventoj n-ro 131, 133 kaj 150) estis prezentita profesinivele kun bomba sukceso en pluraj Esperanto-arangxoj i.a. ankaux en IJK en Assisi, Italio kun cx. 30 rolantoj. Danke al la moderna tekniko oni povas gxin ree kaj ree gxui en videokasedo. La filmon prizorgas Pier Luigi Cinquantini, Italio. La kasedo haveblas en tre bona kvalito en formato VHS. Gxi estas acxetebla kontraux 24 EUR. Pli informoj cxe: Pier Luigi Cinquantini Via D. Alighieri 2. IT-01010 Blera, Italio Rete: pcinqua@forigu.tin.it *************************************************************************** MALLONGE //////// En Rusio okazis 2 gravaj arangxoj inter 02-11. 03.: Rusia E-ista Kongreso kaj EoLA (Esperanto Lingvo Arta). La arangxojn partoprenis entute 199 personoj el 11 landoj. * * * Kultura Societo de Staszow (Pollando), tute ne esperantista organizajxo eldonis "Transpasxi la Sojlon de L'Espero" de papo Johano Paulo la dua. * * * Okaze de la cxi jara Universala Kongreso, UK estis farita "Kroata Esperanto frazaro". Surpaperigitan version de la frazaro oni povas mendi kontraux 3 internaciaj respondkuponoj (por la posxtaj kostoj) cxe: Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio. * * * Klubo Esperanto en Znojmo (Cxehio) festos 45 jarojn de sia ekzisto en junio. Por letervespero la klubo petas sendi salutojn en formo de bildkartoj al la adreso: Klub Esperanto pri DDM, Sokolska 8, CZ-669 02 Znojmo, Cxehio. * * * En Maceio, Brazilio estis fondita nova Esperanto-Sekcio en Spiritisma Centro. * * * Okazis stagxo pri "Historio de Esperanto kaj didaktikaj konsiloj al instruantoj" inter 17-21. 04. 2001 en Kvinpetalo, francia Esperanto-centro. * * * Lige al Pasko la Papo en multaj lingvoj eldiras benon "Urbi et Orbi". De kelkaj jaroj inter la uzataj lingvoj trovigxas ankaux Esperanto. * * * Inter 9-14 de aprilo okazis kultura semajno en Ceg Anfame, kolegio en la cxefurbo Lome de Togolando, kie la loka E-grupo de deko da junaj lernantoj sukcese prezentis E-on per ekspozicieto, kantoj, poemoj kaj similaj. La lerneja grupo estas kontaktebla cxe: Ceg Anfame, Ireg Golfe, B.P. 80252 Lome, Togo * * * Aperis la 350-a numero de "Boletin", organo de Hispana Esperanto- Federacio. Kvankam, pro historiaj kauxzoj, la nomo de la bulteno aperas en la kastilia lingvo, la tuta 32-pagxa bulteno estas en Esperanto, kun multaj informoj, fotoj, komikso kaj artikoloj. * * * Prezidanto de Kultura Asocio Esperantista, KAE en Sabadell, Hispanio s-ano Jose Maria Galofre Domingo estis koncedita al la Medalon de Honoro, kiel rekono al lia altnivela laborado por la urbo, en la decido rolis ankaux lia laboro en la Kultura Asocio Esperantista. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Pro kunfandigxo de bankoj la bankokonto de Hispana Esperanto-Federacio sxangxigxis al: 0182-2552-61-0204011961. * * * Mi dauxre kolektas aboco-librojn en diversaj lingvoj kaj estus gxoja ricevi de vi kontraux pago aux intersxangxe en la via. Por la momento mi havas en la lingvoj: cxuvasxa (2), itala (1), nepala (1), nevara (1), rusa (3), serba (3). Adreso: Aleksandr Blinov, pr. I Jakovleva 10A-63, RU-428027 Cheboksary, Rusio, rete: esperant@forigu.chtts.ru. * * * Konataj rusiaj aktivuloj Grigori Arosjev el Moskvo (eksa TEJO-estrarano) kaj Jelena Katajeva el Siberio geedzigxis la 30-an de decembro. Plej korajn bondezirojn kaj gratulojn! * * * Por eviti publikan diskuton, mi private sendos al cxiu petanto dokumentojn, kiuj atentigas pri maletikaj agadoj en la esperantista tendaro - rauxmismo kaj Civito. Por pliaj detaloj, skribu al: G. C. Fighiera, ADRESO, rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 15 diversagxaj gelernantoj de la Esperanto-Departemento de la Spiritisma Centro William Crooks, deziras korespondi grupe kaj individue. Oni volas intersxangxi ankaux korespondajxojn. Adreso: Hugo Sandes Torres, C. Espirita William Crooks, Av. Siqueira Campos, 629 - Prado - Maceio - AL-57010-000 Brazilio. Rete: hugosandes10@forigu.hotmail.com * * * Mi volas korespondi, por ke mi havu amikojn. Mi nomigxas Massimo kaj mi logxas en Teramo, Italio. Adreso: Massimo Ripani, via cona lotto r/10, IT-64100 Teramo, Italio. Retdareso:xenoitaly@forigu.hotmail.com. * * * Du fratinoj (14 kaj 17) deziras korespondi kun gejunuloj (12-20 jaraj) el la tuta mondo. Interesoj: muziko, filmoj, televido, vojagxoj, korespondado, intersxangxo de belaj revuoj (pri steloj), bildoj, lingvoj, kantoj. Adreso: Irina kaj Jana Kizenko, abonkesto 1291, RU-354000 Socxi, Rusio. Rete: narspi@forigu.socxi.ru. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kio estas la profesio de Zamenhof? A. Okulkuracisto B. Lingvisto C. Lingvoinstruisto 2. Kiu(j) decidas pri la loko kaj dato de Internacia Junulara Kongreso? A. La estraro de TEJO B. TEJO-komitatanoj C. La estraro de UEA 3. Kiu(j) verkis la libron "Parnasa Gvidlibro"? A. Kolomano Kalocsay B. Kolomano Kalocsay kaj Gaston Waringhien C. Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy Limdato por alsendo: la 1-a de junio 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numerojn antauxe. 1. Kio estis la nomo de la unua esperantlingva gazeto? B. Esperantisto 2. Kion signifas la mallongigo INA? A. Internacia Naturkuraca Asocio 3. Kio estas la titolo en Esperanto la plej fama novelo de A. A. Milne (trad. Kellerman Reed)? B. Winnie-la-Pu * * * Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Rejkjaviko elektis la anglan ============================ Per kreskanta premo de la angla lingvo, la 270 000 logxantoj de Islando ege "bone" parolas la anglan, specife la plej junaj. Sendube pro tio, multaj islandanoj studas eksterlande. Lastatempe, la registaro timas ke studentoj ne revenas al vulkana kaj malvarma Islando post studado. Islandaj entreprenistoj ankaux timas perdi estontecajn dungitojn, kiuj restas eksterlande. "Studi eksterlande por postuniversitataj studoj estas bona. Nur ili revenu" - diras profesoro Bjarnadottir de la Rejkjavika Universitato. "Ni konkurencas kun la resto de la mondo por doni al homoj la sxanco kontinui vivi en Islando" - diras profesoro Jonsdottir. Rejkjavika Universitato, la sesa universitato en Islando, nun havas solvon. Gxi instruos angle al studentoj el Islando kaj aliaj landoj. "Ni estas en la mezo de la Atlantiko. Ni havas malfermitajn pordojn al Usono, Kanadio kaj Euxropo" - fiere diras profesoro Jonsdottir. Sed cxu Rejkjavika Universitato havas mafermitajn pordojn al islandanoj kiuj volas studi islande? Ndeba Ugushi Rete: ndebaugushi@forigu.hotmail.com *************************************************************************** Sxercoj ======= - Sinjoro kelnero, la kotleto estas tro malmola, mi kapablas formordi el gxi ecx ne unu peceton. Venigu al mi la cxefon! - Vana klopodo, ankaux li ne kapablos. * * * - Diru al mi, kio estas la diferenco inter fulmo ka elektro? - La fulmo estas senkosta, dum la elektron necesas pagi. * * * - Sinjoro kajestro, cxu la trajno ankoraux veturos? - Sendube, la reloj ankoraux kusxas sur sia loko. * * * Monologo de enamigxinto: - Sxi estos venonta je la tria, nun estas la kvara, mi atendos gxis la kvina, kaj se sxi ne venos gxis la sesa, mi iros je la sepa hejmen. * * * - Kio estas la cxefa parto de la cxevalo? - La felo. - Kial vi opinias tiel? - La felo tenas la tutan cxevalon kune. * * * - Sensignifa verkisto fanfaronis en societo, ke li naskigxis en la sama tago, kiam mortis Pusxkin. - Vere trista tago por la rusa literaturo! - rimarkis unu el la cxeestantoj. laux Marta Lorkova el Starto *************************************************************************** Interreto-lingvo. ================= Kiom da pagxoj en la reto vi estis forlasinta pro tio, ke sur ili estis skribitaj per strangaj signoj nekompreneblaj frazoj kaj sxangxo de kodo- sistemo tute ne plibonigis la situacion? Eble, tiu literaturajxo estis skribita cxin-lingve? Certe, ekzistas "gxenerale-akceptita" lingvo - angla, sed oni ja devas dekomence lerni gxin. En Instituto de UN pri perspektivaj esploroj (United Nations Institute of Advanced Studies) estas el-laborita universala lingvo por komunikado en Interreto - Universal Networking Language (UNL). Programo-kodigilo tradukos cxiujn senditajn mesagxojn al UNL kaj en tiu stato ili "vojagxos" laux la reto kaj en komputilo de adresito cxiuj alvenantaj mesagxoj denove estos tradukataj, sed jam al nacia lingvo de ricevanto. Kreintoj de la lingvo emfazas, ke plej tauxgaj por similaj manipuloj estas teknikaj tekstoj. Rusio estos unu el 6 landoj, por kiuj estos produktitaj programoj- kodigiloj. Jam delonge estas pridiskutata problemo: "Al Internacia Reto - Internacian Lingvon!". Sed lingvistoj de UN preferas denove "inventi biciklon", ne atentante al projekto, ekzistanta jam pli ol cent jaroj! Eble ili neniam auxdis pri Esperanto? Laux mi, indus amase reehi al tiu projekto de Instituto de UN pri perspektivaj esploroj (United Nations Institute of Advanced Studies). Aleksandr Grisxcxenko Rete: agri@forigu.lep.lg.ua ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 206, 2/marto-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************