Eventoj n-ro 205, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Pasporta Servo: 1081 personoj el 80 landoj

Faka aplikado: - Renkontigxo de fakaj aplikantoj de Esperanto
               - IKEF-laborplano 1998-2003

Kontakto sercxata: - Voluntolo cxe "Pro Esperarto" sercxata!

Interreto: - Diskutlisto de Pasporta Servo
           - Mallonge (6)

Arangxoj: - 2-foje la sama renkonto
          - Amaslogxejo dum UK
          - Kongreso de junaj sciencistoj
          - Pluezekaj tagoj
          - ILEI-konferenco
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - 3 semajnoj senpage en Svedio
        - UEA kandidatigita por la pacpremio Nobel
        - E-kurso en tutlanda ukrainia gazeto
        - La zagreba UK superis la unuan milon
        - Per helpo pli da sukceso
        - UEA elektis komisionon por Balkano
        - Werner Bormann en la malferma tago
        - Mortis la gastejo Edmund Privat
        - Esperanto-junularo en Nepalo
        - Esperantisto en pinta civil-organizajxo
        - Amerika agado
        - Mezperspektiva plano de UEA

Reagoj: - Labortendaro ne okazos
        - Erara peranto

Intruado, IELI: - Esperanto por la angla

Konkursoj: - Literatura konkurso "EKRA-2001"

Radio: - Esperanto-redakcio ricevis la plej multan

Libroj: - Alvoko al E-verkistoj

Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (6), korespondi deziras (4)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Retlista sxercumado

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Pasporta Servo: 1161 personoj el 80 landoj
==========================================

La cxi jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, nombras
1161 gastigantojn 80 landoj. En 2000 la reto de gastigantoj konsistis el
1075 adresoj en 76 landoj. En du jaroj la reto kreskis preskaux je unu
kvarono, cxar en 1999 gxi ampleksis 945 adresojn.

Francio okupis la unuan lokon kun 103 gastigantoj kaj Germanio la duan kun
94. Rusio, kie en 2000 estis plej multe da adresoj, havas 87 gastigantojn.
Aliaj landoj kun multaj adresoj por vojagxantaj esperantistoj estas
Pollando (63), Britio (52), Usono (49), Ukrainio (48), Brazilo (46),
Japanio (41), Nederlando (36), Hungario (35), kaj Bulgario kaj Irano (po
34).

En la bele presita 198-pagxa posxlibro trovigxas, krom la adresoj kaj aliaj
informoj pri la gastigantoj, ankaux mapoj kun indikoj pri cxiuj lokoj kun
gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojagxon. Enestas ankaux
reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj aliaj utilaj adresoj.

Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti
cxe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas cxiu kiu posedas la
adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas acxeti gxin.

La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis
argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laux la nuna
sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie
Cash el Francio. Ambaux pioniroj trovigxas inter la gastigantoj ankaux en
la plej nova eldono. La nuna administranto de la servo estas Derk Ederveen
el Nederlando.

La adresaro estas acxetebla cxe la libroservo de UEA. La prezo estas 10,80
euxroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas
trionan rabaton.

CO de UEA

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Renkontigxo de fakaj aplikantoj de Esperanto
============================================

Inter 10-12. 11. 2000. okazis en Prago kolokvo "Aplikoj de Esperanto en
Scienco kaj Tekniko" kiun arangxis Cxeha Esperanto-Asocio kiel sian
kontribuon al Kampanjo 2000 sub auxspicioj de UEA. Gxin partoprenis entute
41 personoj el 11 landoj.

Traktado okazis en tri sinsekvaj sekcioj, nome "Ekonomio sojle al la tria
jarmilo" (7 kontribuoj), "Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de
Esperanto" (10 kontribuoj) kaj "Scienco kaj tekniko Gxenerale" (4
kontribuoj).

Cxe "ronda tablo" la partoprenantoj diskutis estonton de KAEST kaj estis
fiksita la venonta dato post du jaroj en tradicia tempo, inter 08-10. 11.
2002. Kiel temo de la unua sekcio estis difinita "Elektronikaj rimedoj",
dum la temoj de la dua kaj tria sekcioj restos tradiciaj.

Estis ankaux rekomendite, ke la tradicia arangxo sxangxu sian nomon al
"Konferenco" anstataux "kolokvo", kion la lokaj organizantoj surloke
akceptis.

***************************************************************************

IKEF-Laborplano 1998-2003
=========================

En la gxenerala kunveno de IKEF en 1998 en Montpeliero oni akceptis la
Laborplanon 1998-2000, kiun ni estis ellaborintaj kadre de la UEA-kampanjo
2000 por internacia lingva ordo. Tiu laborplano enhavas diversajn
celtrafajn agadojn (celtrafe en la senco de nia lauxstatuta celo "akceptigi
/ enkonduki Esperanton sur la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomiko"). La
estraro tiam elektis specife cxi tiujn agadojn, cxar ili havas realisman
sxancon por realigo.

Tamen, kiel cxiu de vi povas konstati, multaj el la agaderoj estas ne aux
nur parte realigitaj gxis fine de la jaro 2000. Multo el tio devas ankoraux
esti farata. Konsciante tion, la cxi jara gxenerala kunveno la 28-an de
julio 2000 en Tel-Avivo decidis senmodife plivalidigi tiun laborplanon je
tri jaroj, do gxis fino de 2003. Temas nun pri "Laborplano 1998-2003"!

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Volontulu cxe Pro Esperarto sercxata!
=====================================

Cxe "Pro Esperarto" eblas volontuli kiel EVS-volontulo se vi estas 18-25
jara, EVS, Euxropa Volontula Servo. Tio signifas ke Euxropa Unio pagas
vojagxmonon kaj posxmonon por almenaux 6 monata volontuleco. Volontuli
povas junuloj el EU-landoj kaj kelkaj aliaj Euxropaj landoj.

Esperantistaj volontuloj speciale sercxataj!

Aliaj, kiuj ne estas 18-25 jaraj, aux logxas en aliaj landoj ol supre
menciitaj, povas ankaux volontuli cxe Pro Esperarto, tamen tiam bezonas mem
pagi vojagxkostojn kaj nenion posxmonon ricevas.

Kun Pro Esperarto kunlaboros ekde majo 2001 privata firmao "Aventuro" kiu
arangxas vagrajdo-ekskursojn kun 7 islandaj cxevaloj. La laboro por
volontulo estas varia; ekzemple en gxardeno, arbaro, en kuirejo, en stalo,
kun bestoj kaj gastoj...

Borje Eriksson
Kylekatu 140, FI-15700 Lahti, Finnio
Rete: esperarto@forigu.dlc.fi

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Diskutlisto de Pasporta Servo
=============================

Estas starigita diskutgrupo pri Pasporta Servo cxe:
http://www.egroups.com/group/PasportaServo . Gxi celas kunigi ne nur
gastigantojn, sed ankaux gastojn kaj interesigxantojn. Kvankam ne jam vaste
anoncata, gxi jam nun enhavas kelkajn membrojn. Estonte, gxi estos la cxefa
reta informkanalo por PS (apud la hejmpagxo). Ankaux ekzistas aparta grupo
por la Landaj Organizantoj.

Aligxi oni povas ankau per simpla malplena retposxta mesagxo al:
PasportaServo-subscribe@forigu.egroups.com

La poste ricevotan (anglalingvan) mesagxon oni devas sensxangxe simple
resendi. Tiu resendo konfirmas, ke vere estas vi, kiu aligxas.

***************************************************************************

Mallonge
========

Anstataux la malnova samnoma listo cxe "tripod.com" estis kreata retlisto
"EspeReto", kiu okupigxas pri E-lingvaj retaj listoj, funkcias kiel
anoncejo de novaj E-retpagxoj, servoj. Aligxo cxe: espereto-
subscribe@forigu.egruops.com
* * *
Esperante parolantaj versioj de la interretaj sercxiloj "Altavista",
"DejaNews", "Google", "HotBot", "Infoseek", "Metacrawler" estas troveblaj
cxe: http://www. geocities.com/kalblando/altavist.htm
* * *
Japana Budhana Ligo Esperantista, JBLE lancxis retpagxojn. La adreso estas:
http://www13.u-page.so-net.ne.jp/wa2/syam-z/budhismo.indekso.html
* * *
Pretigxis la retpagxaro de Esperanto-Nederland. Gxi trovigxas cxe:
http://home. hetnet.nl/exsperanto-nederland.
* * *
En francio 25 studentoj de agrikulturo partoprenis Esperanto-stagxon. Iliaj
unuaj Esperantaj retmesagxoj troveblas cxe:
http://perso.wandoo.fr/esperanto/nature.htm. Oni povas ekkorespondadi kun
ili.
* * *
Aperis renovigita reta versio de la lernolibro rusa-Esperanto. Unikoda
versio legeblas cxe: http://www.esperanto.mv.ru
/Lernolibro/UTF8/index.html. X-a versio cxe:
http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/RUS/index.html

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

2-foje la sama renkonto
=======================

BARO estas germania Esperanto-renkonto, kiu okazas ecx du foje jare. La
arangxo okazas cxi jare inter inter 17-21. 05. kaj 13-17. 09. 2001. Baro
okazas apud Bad Munder, Germanio en mezo de arbaro en bone ekipataj lignaj
domoj. La programo estas kuirado, babilado, promenado, feriado, ripozo, do
temas pri bona, amikeca kunveno.
Pliaj informoj kaj aligxo eblas cxe:

Conny Tennstaedt
Gerokstrasse 5, DE-47053 Duisburg, Germanio
Rete: conny.tennstaedt@forigu.epost.de

***************************************************************************

Amaslogxejo dum UK
==================

Loka Kongresa Komitato de la 86a Universala Kongreso de Esperanto informas
ke en Zagreb estas je la dispono amaslogxejo kun plurlitaj cxambroj. En
amaslogxejo ne ekzistas ebleco de mangxado. Prezo de la tranoktado por la
tuta kongresa semajno estas 35 EUR. Lokoj limigitaj.
Kontakti eblas:

LKK de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb
Kneza Mislava 11, HR-10000 Zagreb, Kroatio
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

Kongreso de junaj sciencistoj
=============================

La 4-a Kongreso de la Junaj Sciencistoj de Azi-Pacifikaj landoj okazos
inter 09-13. 08. 2001 en Vladivostoko, Rusio surbaze de la Teknika
Universitato. Okazos entute 20 sekcioj, inter kiuj "Esperantologio kaj
interlingvistiko". La laborlingvoj de la kongreso estos rusa, esperanto kaj
angla. Dum la Kongreso oni festos la 110-jarigxon de Esperanto-movado en la
Fora Oriento de Rusio.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Esperanto-klubo "Pacifiko"
La For-Orienta Sxtata Teknika Universitato
str. Pusxkinskaja, 10, RU-690950 Vladivostok, Rus
Rete: oriento@forigu.mail.ru

***************************************************************************

Pluezekaj tagoj
===============

La 5-aj Pluezekaj Renkontigxoj okazos en Plouezec, Bretonio, Francio, inter
18-24. 08. 2001. Dum la arangxo oni povas perfektigxi pri interreto, jogo
kaj teatroarto. Oni povas rigardi belegan pejzagxon kaj ekkoni bretonian
kulturon.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Roger Eon
5 Kervilin Izelan, FR-22470 Plouezec, Francio
Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr

***************************************************************************

ILEI-konferenco
===============

La 35-a ILEI-konferenco okazos en marborda urbo Lovran, Kroatio inter
28.07. - 04.08. 2001. La arangxo okazos tuj post UK en Zagrebo.

Sub la titolo "Dialogo al plifortigo de Esperanto-instruado kaj
Interkultura edukado" okazos pluraj laborgrupoj kaj seminarioj: novaj
ekzamensistemo kaj instruprogramo kiujn ILEI jxus aprobigxis cxe UEA-
komitato; novaj iniciatoj pri la universitata agado; trejnkurso por
instruantoj kiuj volas diplomigxi pri Cseh-metodo; seminario pri konkludata
dujara lerneja projekto "Interkulturo". Kadre de distraj programeroj okazos
ankaux ekskursoj, inter kiuj unu tuttaga tra la "Magia Tero", Istrio.

Partoprenantoj de UK en Zagrebo povos kunvojagxi al Lovran per speciala
konferenca buso kiu ekiros post la fermo de la kongreso.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Orbis Pictus de Visnja Brankovic
Via Leghissa 6, IT-34 131 Trieste, Italio
Rete: orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

20-22.04. JER, Junulara Esperanto-Renkonto en Herend, Hungario. Inf: Rete:
hej@forigu.math.bme.hu
* * *
20-22.04. Praktika Stagxo de Parolata Esperanto, Komuna seminario de IKEF
kaj TAKE en "Le Torrent", Storckensohn. Inf: Andre Grossmann, 5 rue des
Pyrenees, FR-68390 Baldersheim, Francio. Rete: andre.grossmann@forigu.mageos.com
* * *
20-22.04. 6-a Regiona renkontigxo de Mezslovakia Esperanto-Ligo en Zilina.
Inf: Esperanto, P.O.Box B-152, SK-0101 Zilina, Slovakio. Rete
gondzur@forigu.urap.sk
* * *
22.04. Sepa trejnado por Esperanto-instruistoj en Campo Grande. Inf:
Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono - EKOR, str. Cal. Agistinho 126
Fundos - Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro - BJ, Brazilio
* * *
24.04-08.05. Per biciklo lauxlonge de Danubo, de Budapest al Beograd. Inf:
Esperanto - MEL, P.O.Box B9152, SK-012 41 Zilina, Slovakio
* * *
27.04-01.05. Botaniko en Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, Rue de Lavoire,
FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-0549428074. Rete:
kvinpetalo@forigu.post.club-internet.fr
* * *
28-29.04. Psikologio kaj nia cxiutaga vivo en La Chaux-de-Fonds. Inf:
Kultura Centro Esperantista, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando.
Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
28-29.04. Esperantologia-Didaktika Jarkonferenco de la Pola Sekcio de ILEI.
Trejnado de komencantaj E-instruistoj. Inf: Magdalena Tatara, 32 021
Kozmice Wielkie 323, (k/Wieliczki), Pollando
* * *
28-29.04. 11-a Internacia Kurskunveno en Cxongdo - sude de Teagu en Koreio.
Inf: Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, Oomoto Ten'on-kyo Kameoka-si
Kioto-hu, 621-8686 Japanio, Tel.: +81-771-22-5561, Fakso: +81-771-25-0061.
Rete: h-takano@forigu.oomoto.or.jp
* * *
28.04-01.05. Botaniko en Bouresse. Gvidas Philippe Pellicier. Inf:
Kvinpetalo Esperanto-Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio.
Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
28.04-06.05. 26-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kaj 19-a Pola Studadsesio
de AIS, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
29.04-08.05. "Aroma Jalto - 2001" Inf: Volodimir Hordijenko, a/k 35,
UA-01133 Kijiv-133, Ukraino. Tel. 38-44-2951701. Rete: lnp@forigu.un.kiev.ua Rete:
volodimir_h@forigu.hotmail.com
* * *
04-06.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tartroj (PERAT),
Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01
Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk
auxmilanzvara@forigu.hotmail.sk

***************************************************************************

MOVADO
//////

3 semajnoj senpage en Svedio!
=============================

Esperanto-Garden organizas cxi somere laborbrigadon en Svedio.

Espranto-Garden estas kursejo kaj gastigejo de Sveda Esperanto-movado, gxi
situas en okcidenta Svedio, meze de la distanco Stokholmo - Oslo. La
tendaro de volontuloj estas arangxita kune kun Service Civil International,
SCI, internacia organizajxo por tendaroj de volontuloj.

Esperantistoj organizas la trisemajnan volontultendaron, kiu komencigxos la
24-an de junio 2001. Dum la unua semajno funkcios Esperanto-kursoj en
diversaj niveloj. La partoprenantoj, kiuj jam konas Esperanton, kunhelpos
en la kuirejo kaj la kursejo. Tiuj, kiuj ankoraux ne parolas Esperante
partoprenos la kurson.

Du sekvajn semajnojn cxiuj okupigxos pri riparlaboroj en la kursejo kaj la
gxardeno. Labora lingvo estos memkompreneble Esperanto. Por tiuj, kiuj
volas dauxre studi Esperanton dum la tuta tendaro, cxiutage estos
organizataj kelkaj lecionoj. Dum la vesperoj oni havos komunajn kunvenojn,
kulturajn distrajxojn kaj amuzajxojn.

Koncerne ekonomiajn kaj aliajn kondicxojn validas la reguloj de SCI. La
aligxilo devas esti sendita al volontulorganizajxo de via lando.
Pliaj informoj cxe:

Esperanto-Garden
SE-68096, Lesjofors, Svedio
Rete: egarden@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

UEA kandidatigita por la Pacpremio de Nobel
===========================================

Universala Esperanto-Asocio estas kandida por la cxi-jara Pacpremio de
Nobel. Laux provizoraj informoj, UEA estis kandidatigita de membroj de
registaroj aux parlamentoj almenaux el Francio, Korea Respubliko, Kroatio
kaj Litovio, kaj de proponrajtaj universitataj profesoroj almenaux el
Cxehio, Hispanio, Korea Respubliko, Kroatio kaj Usono.

CO de UEA

***************************************************************************

E-kurso en tutlanda ukrainia gazeto!
====================================

Ukrainia gazeto "Zagranica" ekde la unua cxi-jara numero komencis publikigi
konatigan kurson de Esperanto "Izucxajem esperanto", kompilita de Andrej
Grigorjevskij. La eldonkvanto de "Zagranica" estas 25 mil ekzempleroj.

el esperanto-rus-informoj

***************************************************************************

La Zagreba UK superis la unuan milon
====================================

1070 kongresanoj el 50 landoj aligxis al la 86-a Universala Kongreso de
Esperanto gxis la 5-a de februaro.

Francio, Germanio kaj la gastiganta lando Kroatio pintas en la statistiko,
kun respektive 129, 122 kaj 115 registritaj aligxintoj. Pli ol 20
kongresanoj aligxis ankaux el Japanio (68), Italio (49), Pollando (45),
Nederlando (41), Belgio (35), Britio (32), Hungario (32), Svislando (29),
Svedio (26), Brazilo (25), Cxehio (24) kaj Usono (22).

***************************************************************************

Per helpo pli da sukceso
========================

Post sxangxo de regximo en la orient-euxropaj landoj la ekonomia stato de
individuoj multe sxangxigxis. Dum malgranda parto de civitanoj grave
ricxigxis, la pli granda parto grave malricxigxis. La antauxa fermiteco de
homoj cxesis, jam cxiuj povas havi kontaktojn al eksterlando libere. Nun
jam nur la malricxeco estas la sola obstaklo havi kontaktojn kun
eksterlandanoj.

La diferenco inter okcidenta kaj orienta parto de Euxropo klare
respeguligxas en la nombro de abonantoj de Eventoj kaj de aliaj gazetoj.
Tial estas grave, ke on subtenu esperantistojn el tiuj malricxaj landoj.
Tiuj plej malricxaj landoj estas: Albanio, Bulgario, Rumanio kaj la novaj
sxtatoj de la iama Sovetunio. En kelkaj landoj la monata salajro apenaux
atingas la sumon de jara abono de Eventoj en okcidentaj landoj.

Por abonhelpa subteno alvenis en la pasinta jaro de:
- Klubo Esperantista en Oslo, Norvegio 74 NLG
- Tapio Sormunnen, Finnlando, 74 NLG
- Will Green, Britio, 100 EUR
- Jareb Ottmar, Budapest,2200 Ft
- Csiszar Ada, Budapest, 10000 Ft
- Tanaka Hiroaki, Japanio, 350 NLG

***************************************************************************

UEA elektis komisionon por Balkano
==================================

La Estraro de UEA elektis plian regionan komisionon de UEA, cxi-foje por
Balkano. Gxia kunordiganto estas Radojica Petrovicx (Jugoslavio). Krome
membras Aurora Bute (Rumanio), Micxo Vrhovac (Bosnio kaj Hercegovino),
Bardhyl Selimi Mezini (Albanio), Aleksandar Sxivarov (Bulgario, junularo),
Milcxo Beloresxki (Bulgario), Murat Ozdizdar (Turkio) kaj Zoran Cxiricx
(Jugoslavio, junularo).

La estraro celas kompletigi la komisionon per membroj el Esperanto-
organizajxoj de balkanaj landoj ankoraux ne reprezentataj por kiel eble pli
vastigi la agadkampon kaj la forton de la komisiono.

CO de UEA

***************************************************************************

Werner Bormann en la Malferma Tago
==================================

La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia 14-a Malferma Tago
sabaton, la 21-an de aprilo. Ankaux cxi-foje la vizitantoj povos auxskulti
kaj diskuti kun eminenta movadano, d-ro Werner Bormann, prezidinto de la
Akademio de Esperanto kaj longtempa estrarano de UEA. El inter multaj
kampoj, pri kiuj li jam longe okupigxas, d-ro Bormann elektis kiel temon de
sia kontribuo en la Malferma Tago la evoluon kaj defiojn de la faka lingvo
de Esperanto.

Specialajxo de la tago estos, ke al unu el la oficistoj de la CO, Rob
Moerbeek, gxi estos la lasta Malferma Tago antaux lia emeritigxo. Tial li
havos propran programeron por rememori sian 32-jaran servadon en la sidejo
de la Asocio.

Kiel kutime, krom specialaj ofertoj, la libroservo rabatos la prezojn de
cxiuj siaj varoj je 10%. Funkcios bazaro de esperantajxoj kaj la tutan
tagon oni povos spekti Esperanto-filmojn. Cxiu vizitanto povos partopreni
en senpaga loterio kaj babili kun aliaj cxe la senpagaj kafo kaj teo. La
programo dauxros de la 10-a gxis la 17-a horo.

CO de UEA

***************************************************************************

Mortis la Gastejo Edmund Privat
===============================

Oni anoncis la malfondon de Gastejo Edmund Privat, GEP dum la januara
kunsido de Kultura Centro Esperantista, KCE. KCE en 1976 iniciatis la GEP-
fondumon, kiel rimedon por akiri kaj administri la monon.

Post kvarono de jarcento, la sama organo kiu decidis iniciati GEP opinias
ke temis pri eraro. KCE estus povinta mem entrepreni la acxeton de la domoj
cxar la rilatoj kun la publikaj auxtoritatoj kondukis al neniu subvencio.

laux Ret-info

***************************************************************************

Esperanto-junularo en Nepalo
============================

Nun Nepalo havas ankaux junularan organizon. Gxi nomigxas Nepala
Esperantista Junulara Organizo, NEJO. Nun Nepala Esperanto Asocio, NESPA
akceptas NEJO-n kiel partatempan organizon. Kiam NEJO preparos regulojn kaj
NESPA akceptos ilin, NEJO estos de NESPA akceptita kiel formala organizo.

Nun la partatempaj komitatanoj de NEJO laboros por prepari regulojn kaj
hejmpagxon de 4-a Internacia Himalaja Renkontigxo, 2002.

Ni petas cxiujn geamikojn subteni nian novan organizon kaj trovi vojon
kunlabori kun NEJO. Tiel NEJO povus profitigi kaj havi monon por organizi
iun internacian kongreson.

***************************************************************************

Esperantisto en pinta civil-organizajxo
=======================================

Pro la aktiva agado en la civila sfero estis proponita kaj elektita en la
sepkapan estran de la hungara sxtata radio Oszkar Princz, la gxenerala
sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. Dum la elekta proceso Oszka0r
Princz prezentis la agadon de esperantistoj por la lingvaj rajtoj kaj ilian
agadon en la perado de naciaj kulturoj.

***************************************************************************

Amerika agado
=============

Pretige al la diskutoj en la tutamerika kongreso en Meksiko, la amerika
Komisiono de UEA enketis pri la stato de la TEJO-sekcioj en la unuopaj
amerikaj landoj, pri la stato de la ILEI-sekcioj en la unuopaj amerikaj
landoj kaj pri la stato de informado en la unuopaj amerikaj landoj.

Cxi tiu agado estas tre interesa (kaj sekvebla de aliaj regionaj komisionoj
de UEA).

Junularaj asocioj en Ameriko
----------------------------

En Argentino ekzistas junulara E-organizo, kiu membras en TEJO, sed gxi ne
aktivas.

En Honduraso ne estas E-junularo.

En Kanado estas du TEJO-Sekcioj (sed nek unu nek la alia viglas). Ambaux
membras en TEJO. JEK havas 10-15 membrojn, KEJO 10. JEK estas la junulara
fako de la LA de Kanado (KEA), KEJO membras en la provinca asocio.

En Kolombio ekzistas nur ABEJA aktive aganta, kaj KEJA (Kolombia
Esperantista Junulara Asocio), sed cxi lasta estas nur virtuala.

En Venezuelo oni neniam havis junularan organizon, precipe cxar oni ne
havas aktivemajn junulojn. Estas instruita Esperanto al multaj junuloj, sed
bedauxrinde ne sukcesas reteni ilin en la movado.

Instruado en Ameriko
--------------------

En Argentino estas ILEI-Sekcio. Oni ne kontentas pri la stato de la
instruado nuna, cxar mankas profesiaj instruistoj. Oni ne havas retkursojn
disponeblaj.

En Honduraso ne ekzistas ILEI-sekcio. Oni ne havas librojn. Ne estas
retkursoj.

La kanada sekcio de ILEI siatempe malfondigxis rekomendante al siaj membroj
ke ili membrigxu cxe la usona sekcio de ILEI, AAIE.

En Kolombio ne estas ILEI-Sekcio. Eble pro manko de aktivuloj, aux pro tio
ke tie la aganta movado ankoraux estas tro juna.

En Venezuelo oni ne reklamas suficxe, kaj ververe ne havas suficxajn
lernantojn. Cxi momente oni havas 3 paralelajn kursojn,

Informado en Ameriko
--------------------

En Argentino estas komisiito pri "Disvastigado" ene de AEL. La informado
okazas per jxurnaloj, radio ajx televido. La cxefa konstato en la publiko
estas dauxre, ke Esperanto estas, estas nur ideo, ke gxi estis nur propono
por Internacia lingvo sed malsukcesis.

En Honduraso ne estas LA, do, ankaux ne organizita strukturo por varbi kaj
informi. Gxis nun la informado pri Esperanto okazas kadre de la lecionoj
pri angla lingvo de la sola tiea Esperantisto.

En Kanado iam estis respondeculo pri varbado kaj informado en KEA, sed ne
plu. La informado nacilingva signifas tie, ke la landa asocio eldonas
informilojn kaj novajxleterojn en angla kaj franca lingvoj kaj havas
retejon kun versioj en Esperanta, angla kaj franca lingvoj.

En Kolombio KEL ne havas respondeculon privarbado kaj informado. La
informado nacilingva pri Esperanto en la retejo de KEL celas iomete
propagandi hispanlingve.

En Venezuelo ne estas aparta estrarano pri varbado kaj informado. Cxiuj
uzas cxiun sxancon por informi pri Esperanto Ili klopodas fari tion tra la
jxurnalaro, TV programoj kaj radio kaj ankajx uzas flugfoliojn, afisxojn,
prelegojn ktp.

Atilio Orellana Rojas
Rete: iei001@forigu.worldonline.nl

***************************************************************************

Gvidlinioj por la estonto
=========================

Mezperspektiva plano de UEA

Enkonduko

Cxi tiu mezperspektiva plano prezentas gxeneralan kadron por la agado kaj
strategio de UEA en la periodo 2001-2010. Cxiun trian jaron, en 2004 kaj
2007, la Komitato kritike bilancos la atingojn de UEA laux tiu plano, kaj
lauxnecese revizios la planon mem por respondi al novaj evoluoj.

Gxi analizas la agadon por Esperanto laux "tri tavoloj": komprenigi
Esperanton (ekstera informado, interna klerigado); paroligi Esperanton (de
bazaj kursoj gxis renkontigxoj kaj kongresoj); utiligi Esperanton (por
interkultura edukado kaj internacia praktika kunlaboro).

Ni rekomendas, ke cxiu kunlaboranta Esperanto-organizajxo analizu sian
agadon en tiu kadro, kaj vastigu la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas
plej malfortaj.

La plano ankaux identigas 3 strategiajn prioritatojn aux "Kolonojn",
aplikeblajn al cxiu tavolo: profesiigxon, plijunigxon, tutmondigxon.

Ni rekomendas, ke cxiu organizajxo kritike pritaksu la propran agadon
surbaze de tiuj prioritatoj, kaj strebu plibonigi gxin en cxiuj tri
direktoj.

Cxi tiu plano estas intence gxenerala kaj nur indikas la cxefajn
prioritatojn en cxiu labor-tavolo kaj labor-kolono. Cxiu organizajxo adaptu
gxin al siaj kondicxoj, tenante lauxeble la gxeneralan ideon cxi supre
indikitan: la tri labor-tavolojn kaj la tri labor-kolonojn.

Apartaj detalaj laborprogramoj estos farataj pri la praktikaj pasxoj por
atingi tiujn celojn.

Plano

1-a tavolo:

Komprenigi Esperanton

(t.e. atingi, ke pri gxi la celataj homoj havu proksimume gxustajn ideojn)

Sur la ekstera kampo, necesas transiri de pasiva informado (nur al
petantoj) al aktiva informado, cxu al publiko gxenerala cxu al pli faka
publiko.

Tiucele, ni rekomendas ke cxiu organizajxo pristudu la inform-kanalojn
uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj en la koncernaj
landoj aux medioj.

Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por
nacilingva informado. Oni ankaux utiligu maksimume la eblojn de tradukado
por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dauxra klerigxado
pri Esperanto, cxu temas pri la lingvo mem, gxia historio, literaturo,
socipoltika signifo aux terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj
trovigxas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

2-a tavolo:

Paroligi Esperanton

(t.e. atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj - inkluzive de E-renkontigxoj -
estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj) Necesas koncepti la
espantistigxon kiel dauxran procezon, kiu ne finigxas per la trapaso de
baza kurso. Instruistoj trejnigxu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj.
Cxiuj kursgvidantoj dedicxu parton de la kurso al la pretigado de la
lernantoj por posta memstara agado; lauxeble oni ankaux proponu konkretan
dauxrigan kurson.

En la planado de renkontigxoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de
novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj
retposxte.

3-a tavolo:

Utiligi Esperanton

(t.e. atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia
uzado de la lingvo)

Necesas transiri de la nuna situacio al vast-skala utiligo de Esperanto por
praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca
informigxo al komerco.

Fakaj asocioj igxu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj
renkontigxoj kaj en Interreto.

1-a kolono:

Profesiigxu

(varbado kaj aktivigo de intelektuloj, jxurnalistoj, sciencistoj,
universitatanoj, instruistoj)

En la tavolo "komprenigo", tio signifas unuavice la ellaboron de cel-tauxga
inform-materialo.

Gxi ankaux signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera
nivelo, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj pri esperantologio kaj
interlingvistiko.

En la tavolo "paroligo", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia
instruista tradicio.

En la tavolo "utiligo", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por
stimuli ilian agemon per Esperanto.

2-a kolono:

Plijunigxu

(varbado kaj aktivigo de gejunuloj)

TEJO kaj gxiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa
Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj
movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la
generacioj je cxiuj niveloj. Ni rekomendas ke la Estraroj de UEA kaj TEJO
ellaboru apartan laborplanon por tiu celo kaj taski gxian efektivigon al
komuna komisiito aux komisiono.

3-a kolono:

Tutmondigxo

(varbado kaj aktivigo de anoj en landoj kie Esperanto ankoraux ne trovis
radikojn)

Euxropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni
bonvenigu kaj dauxrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas
plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en gxiaj cxefaj
eldonajxoj kaj arangxoj.

La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj
klerigado pri Esperanto. Cxiuj organizajxoj donu pli grandan prioritaton en
sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie
per utiligo de larilatoj inter UEA kaj la diversaj brancxoj de Unuigxintaj
Nacioj.

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Labortendaro ne okazos
======================

En Eventoj 203, p.7 aperis la alvoko "Instruantoj en Norvegio sercxataj".

Bedauxrinde estis decidite post la apero, ke tiu labortendaro ne povos
okazi en 2001, precipe pro manko de gvidanto/kunordiganto kaj de
plananto/subten-sercxanto.

Douglas Draper

***************************************************************************

Erara peranto
=============

En n-ro 200 sur p.2 la indiko de peranto en Norvegio estas iom erara:

Unue la nomo estas ne "Forlaget" (tio estas la sveda formo), sed
"Forlaget". Sed tio ne gravas - pli bone uzi la Esperantan vorton:
Eldonejo.

Pli gxene estas ke la kontonumero ne plu validas. La nuna kontonumero de
Eldonejo Esperanto estas 0540 0874052.

Douglas Draper

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Esperanto por la angla
======================

En la dua semajno de septembro 2000 en Bielsko-Biala, Polio 37 lernantoj
(17-jaraj) de Liceo Leromski ekis eksperimenton pri lingvoorientiga
instuado.

Celo de la kurso estis pruvi, ke kono de Esperanto helpas en lernado de
fremdaj lingvoj. Antaux la kurso la liceaj instruistoj de la angla lingvo
ekzamene mezuris la konon de la angla ligvo en du paralelaj klasoj, el kiuj
unu tuj poste partoprenis tutsemajnan kurson de Esperanto. Simila
studsemajno okazis januare. Fine de la lernojaro, en junio okazos ekzameno,
kiu kontrolos progreson en la instruado de la angla lingvo en ambaux
klasoj.

Pluraj antauxaj esperimentoj faritaj en Germanio, Italio, Auxstrio kaj
Slovenio pruvis, ke la grupo kun kono de Esperanto pli rapide alproprigis
fremdajn lingvojn. Ni esperas ricevi similan rezulton. La eksperimento
estis farita kun permeso de oficialaj edukaj instancoj kaj kontrolita de la
direkcio de la Liceo. La kurso okazis laux Zagreba metodo. Gxi estis prov-
instruado laux la materialoj kiujn preparas por eldoni nun Eldonejo KLEKS.

Elibieta Biskup
Rete: ewa.misior@forigu.sejm.gov.pl

***************************************************************************

RADIO
/////

Esperanto-redakcio ricevis la plej multan
=========================================

La Esperanto-redakcio cxe Radio Auxstria atinigs la 1-an lokon en la
statistiko de alvenintaj leteroj dum la jaro 2000. La redakcio ricevis 16
728 leteron. Duan lokon kaptis germana redakcio kun 9 427 leteroj. Poste
sekvis angla (3 239), franca (1 523), araba (1 201), hispana (1 191).

Kompare al 1999 la nombro de alvenintaj leteroj al E-redakcio kreskis je
67%.

Korespondajxoj alvenis el: Euxropo (10 002), Nord-Ameriko (664), Mez-
Ameriko (563), Sud-Ameriko (1 657), Afriko (879), Proksima Oriento (806),
Sud-Orient-Azio (726), Malproksima Oriento (1 157), Auxstral-Azio (274).

La redakcio havas propran retpagxon cxe:
http://roi.orf.at/esperanto/welcome.html

Leopold Patek
Rete: apmarks@forigu.ping.at

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Alvoko al E-verkistoj
=====================

Eldonejo KLEKS de Georgo Handzlik planas kunlabore kun EVA eldoni libron,
kiu enhavos mallongajn rakontojn de nuntempaj E-verkistoj. La libro aperu
por la Zagreba UK.

La eldonejo invitas esperantlingvajn verkistojn kontribui al la libro per
rakonto(j), ne pli longa(j) ol 7 tajpopaoj gxis la 30-a de aprilo 2001.
Cxar en la libro aperos ankaux biografietoj, sendu kelkajn informojn pri vi
mem.

La elekton de la rakontoj faros nome de Eldonejo KLEKS - Georgo Handzlik,
kaj nome de EVA - Tomasz Chmielik.

Oni intencas aperigi pli-malpli 25 tekstojn. Se la projekto sukcesus pri la
libro, oni sxatus eldoni similajn rakontokolektojn por venontaj UK-oj.
Cxiuj auxtoroj enirintaj la libron estos honorigitaj dum la Zagreba
jarkunveno de EVA per la diplomoj kaj "verdaj lauxroj" de Eldonejo KLEKS.
La kontribuojn sendu al:

Georgo Handzlik
Tomasz Chmielik, ul. Jarzebinowa 3/30, PL-21-040 Swidnik, Polio.
Rete: handzlik@forigu.kleks.pl

****************************************************************  ***********

MALLONGE
////////

Sub la titolo "La renaskigxo de Esperanto, alternativa lingvo", la
tagjxurnalo "Le Monde" la 9-an de januaro (suplemento "Economie")
publikigis bonan kaj pozitivan artikolon pri Esperanto.
* * *
La origine esperanta romano Kumeuaua de Tibor Sekelj aperis ankaux en la
hispana lingvo. La verkon tradukis Dr-o Alfredo Guillermo Cook. Cxi traduko
estas la 21-a lingvo, en kiu tiu cxi romano aperis.
* * *
La 3-a Azia Kongreso de E-o okazos en Seulo, Koreio inter 23-26. 08. 2002.
* * *
La 15-an de januaro 2001, je datreveno de la naskigxtago de Mihai Eminescu,
la rumana radio "Actualitati" elsendis 5-minutan telefon-intervjuon kun s-
ino Adriana Calian-Frateanu kun Jozefo E. Nagy, tradukinto de la cxefverko
de la rumana nacia poeto al Esperanto.
* * *
Cxe la gxenerale uzata senpaga servilo por dissendolisto Yahoogroups
(antauxe Egroups) en la krea procedo, en la lingva subkategorio, Esperanto
estas unu el la proponataj lingvoj.
* * *
Okazis sepminuta intervjuo kun esperantisto en la programo "Vivi kaj logxi"
(Leben und Wohnen) de la germana televidstacio TM3.
* * *
Kroataj e-istoj en 2001 ricevos sian leksikonon kun pli ol 1000 biografioj
kaj adresoj kaj fotoj de aktivuloj. La verkon eldonas Josip Pleadin el
Djurdjevac.
* * *
Aperis vortaro feroa-esperantkaj esperanta-feroa. Gxi estas la sola E-
lingva eldonajxo en la feroa lingvo.
* * *
Paperposxta provekzemplero de la bulteno "Hilelisto" estas senpage
ricevebla de: Mato Spekuljak, Otarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
* * *
D-ro Hans Michael Maitzen, reprezentanto de UEA, estis reelektita por
dujara periodo kiel sekretario de la Pac-komitato de Ne-Registaraj
Organizajxoj reprezentataj e la sidejo de Unuigxintaj Nacioj en Vieno.
* * *
Terminologian kunlaboradon pri biostatistiko, biometrio volas efektivigi
Helmut Bludszuweit. Pliaj informoj cxe: Helmut Bludszuweit, Kernbergstr.
59, DE-07749 Jena, Germanio. Rete: Helmut.Bludszuweit@forigu.t-online.de.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Ana Luisa Velasco kaj Benjamin Stevens komunikas ke la lastan mardo
nnaskigxis ilia ido: Axel Emilio Stevens la 22-an de januaro.
* * *
Gerard van der Horst ekde nun havas novan retadreson: vgvdhorst@forigu.cs.com
* * *
La novzelanda esperantistino, Gwenda Sutton havas novan retadreson. Gxi
estas: gwenda.s@forigu.ihug.co.nz.
* * *
La muzeo de Ciolkovskij en Kaluga planas fari ekspozicion "Ciolkovskij kaj
Esperanto". Kiu havas iujn materialojn pri la temo - bv. kontakti Valentin
Melnikov. Rete: vmel@forigu.hse.ru.
* * *
La retadreso de SAT sxangxigxis al: satesper@forigu.noos.fr. Bonvolu noti!
* * *
Judit Vidor kun gxojo informas, ke esperantistaro plimultigxis danke al la
alveno de nova esperantistino, Noemi Dios, kiu naskigxis la 12-an de
decembro 2000.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi volas korespondi, por ke mi havu amikojn. Mi estas itala nov-samideano.
Mi havas 15 jarojn. Mia adreso: Nicola Ruggiero, via trento 59, IT-70042
Mola di Bari (BA), Italio, rete: nruggiero@forigu.ciaoweb.it.
* * *
Brazila e-isto sercxas gesamideanon en cxiu lando. Adreso: Fernando Carlos
Scheffer Machado, Rua Santo Antonio, 979 apto.803, BR-36016-210 - Juiz de
Fora - MG - Brazilio. Rete: eng.fernandomachado@forigu.artnet.com.br.
* * *
23 jaragxa studentino pri pedagogio deziras korespondi kun esperantistoj el
la tuta mondo. Adreso: Krystyna Michalska, Witkowo 1, PL-87-140 Chelmza,
Polio.
* * *
Franca e-isto 53-jara, deziras korespondi kun hungarino (prefere libera),
li eklernas la hungaran kaj venos al la SAT-kongreso. Adreso: Robert
Pontnau, 6 rue du Segala, FR-3118 Castelmaurou (Toulouse), Francio. Rete:
robertpfr@forigu.aol.com.

***************************************************************************

"EVENTA LUDKVIZO"
/////////////////

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. En kiu lando vivis Zamenhof?
   A. Polio
   B. Rusio
   C. Prusio

2. Kion signifas Pasporta Servo?
   A. Oficejo, kie membro de Esperanta Civito ricevas pasporton
   B. Gastiga reto de esperantistoj
   C. Servo de UEA por sendi invitleteron al UK al partoprenantoj el
      nepagipovaj landoj

3. Kie kaj kiam la unuan fojon parolis Esperante papo Johano-Pauxlo la dua?
   A. Roterdamo, 1991
   B. Romo, 1994
   C. Czestochowa, 1991

Limdato por alsendo: la 15-a de majo 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post
2 numeroj.

Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion -
libron, sonkasedon, videokasedon, ktp.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numerojn antauxe.

1. Kio estis la nomo de la unua libro en Esperanto?
   B. D-ro Esperanto. Internacia Lingvo. Antauxparolo kaj plena lernolibro

2. Kio estas la oficiala organo de UEA?
   B. Esperanto

3. Kio estas la nomo de la biblioteko de UEA?
   B. Biblioteko Hector Hodler

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Retlista sxercumado
===================

La 1-an de Aprilo, t.n. "Stultula Tago", norvega lingvisto-esperantisto kaj
estrarano de la Norvega Esperantista Ligo, NEL Jarr Eggesboe Abrahamsen
afisxis en soc.culture.esperanto la jenan mesagxon:

"La norvega registaro decidis enkonduki Esperanton kiel elekteblan fakon en
cxiuj norvegaj lernejoj. Norvega Esperantista Ligo ricevis la mesagxon pri
tio post la cxiuvendreda registara konferenco hieraux."

Multaj estis iom duba pri tio, rememorante, ke antaux kelkaj jaroj, precize
je la sama dato, Jardar afisxis al la listo "linguist" informon, ke oni
jxus trovis norvegan vilagxon izolitan dum mil jaroj, kie oni ankoraux
parolas la lingvon de la vikingoj. (La lingvistoj en la listo reagis,
surprize por mi, ne kun la skeptiko, kiun ili kutime montras pri Esperanto,
sed kun absolute kredemo, kaj pluraj reagis, petante detalojn kaj farante
seriozajn tehnikajn demandojn...)

Nelonge poste, en la posxtolisto "esper-rus", Andrej Ananjin afisxis la
jenan interesan mesagxon:

"Hodiaux matene jam neatendita venis la respondo de V. V. Putin pri
Esperanto kaj lingva problemo! Li skribis (mi tradukas):

Kara Andrej,

Mi devas pardonpeti, ke ne povis pro la sxtataj aferoj tuj respondi al via
afabla kaj interesega letero. Jes, mi konscias pri la lingva problemo kaj,
des pli, mi bone konas la valoron de Esperanto. Dum mia servado en KGB mi
ecx foje devis pasigi unusemajnan intensan kurson de Esperanto por plenumi
specialan taskon, pri kiu mi ne rajtas rakonti. Mi delonge ne praktikis la
lingvon kaj tial nun skribas al vi ruse, sed tiam ni kun unu el miaj
kolegoj - la nuna cxuvasxia prezidanto Nikolaj Fedorov - ofte uzis la
lingvon inter ni, kiam ni ne deziris esti komprenataj de la cxirkauxuloj.

"Mi vere deziras rememori la lingvon kaj tial petas vin kaj viajn amikojn
de aliaj landoj skribi al mi en Esperanto. Eble mi ne havos tempon respondi
al cxiuj vi persone, sed mi nepre legos la leterojn. Skribu al mi:
vovaputin@forigu.kreml.msk.ru kun indiko en la temlinio 'Esperanto'. Rakontu pri
la vivo, problemoj, sendu ideojn.

Sukcesojn al vi!

La plenumanto de la prezidantaj devoj
Vladimir Putin"

Por ke Usono ne restu malavane en cxi tiu grava diskuto, mi mem arogis al
mi afisxi en soc.culture.esperanto la jenan interesan novajxon:

"Jen alia suficxe interesa hodiauxa novajxo.

En sia hodiauxmatena radio-programo, la usona prezidento, Bill Clinton,
responde al iu demando pri la pli vastaskala instruado de la hispana lingvo
en usonaj lernejoj, respondis:

Mi ege subtenas la instruadon de fremdaj lingvoj en niaj lernejoj -
kompreneble, ne konkure kun la neceseco, ke cxiuj lernantoj akiru pli
bonajn kapablojn pri la angla, kiu ja estas la lingvo de Usono. La hispana
estas aparte grava, pro sia uzado en plurajniaj frataj amerikaj landoj. Mi
mem studis la hispanan dum tri jaroj en la mezlernejo, kaj la francan dum
unu jaro; sed cetere, mi proprainiciate ellernis la planlingvon Esperanto
el lernolibro, gxis tia grado, ke mi povas facile konversacii en gxi. Ecx
hodiaux, mi foje partoprenas en retaj diskutoj en Esperanto, kasxante mian
identecon per evidente falsaj nomoj kiel "Klivo Lendon" kaj "Pejno Simono.

Mi instruis la lingvon al mia filino Chelsea, kaj sxi povis paroli en gxi
ecx antaux ol sxi scipovis la anglan (kiun sxi lernis poste de Hilary).

Estis por mi granda gxojo, kiam mi informigxis, ke ano de mia stabo en la
Blanka Domo, Monica, ankaux scipovas la lingvon, kaj ni ofte kaptis
privatan momenton por ekzerci nin en Esperanto - afero, kiun multaj
bedauxrinde miskomprenis..."

Temis pri tiutempa diskuto en s.c.e, komencita de Klivo Lendon, cxu fakte
Pejno Simono vere ekzistas, aux cxu temas pri nomo, kiun Klivo mem foje
uzas pro ia personeca splitigxo.

Don Harlow

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 205, 1/marto-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************