Eventoj n-ro 204, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Necesas pli da konkreta organiza demando

Faka aplikado: - Festivalo de Esperanto-videofilmoj
               - Sindikata terminaro
               - Alvoko por evoluigi terminologion
               - Laborplano de IKEF

Kontakto sercxata: - Medicinstudantoj sercxataj!

Interreto: - Frankfurta E-informilo - retposxte
           - Naturkuracado 2000 - senpage en la reto
           - Mallonge (4)

Arangxoj: - "La printempa arangxo" en Italio
          - Renkontigxo de E-familioj
          - Junulara turisma semajno
          - Ekumenaj kongresoj
          - BET
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - UEA cxe UN kaj Unesko
        - Pasporta Servo 2001
        - Trompaj proponoj
        - UEA elektis komisionon por Mez-Euxropo
        - Jara kompaktdisko pri Esperanto
        - Esperantisto gvidas komitaton de NRO-j
        - Koresponda Servo Mondskala en 2000
        - Senpaga vojagxo el Sudafriko
        - Dumvivaj membroj faris novan rekordon
        - La akademio elektas
        - Enlanda reto en Rusio
        - Nova sidejo en Venezuelo
        - Granda publika atento al la UK en Kroatio

Opinioj: - Lerni Esperanton malfermas pordojn
         - Konsiloj por la Euxropa Jaro de Lingvoj

Reagoj: - Kiu estas la auxtoro?

Konkursoj: - Oratora konkurso por junularo relancxota

Radio: - Pri elsendoj de CxRI

Muziko: - Esperanto-desperado

Libroj: - Hejma vortaro represita

Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (2), korespondi deziras (2)

Eventa ludkvizo

Interese: - Se mi estus diktatoro...
          - Lingva problemeto

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Necesas pli da konkreta, organiza demando
=========================================

La homo disponas pri du iloj por racia dinamiko de siaj agoj: la "motoro"
kaj la "bremso". La bremso protektas kontraux aventuroj kolrompaj, tial la
unua reago al la novo estas malfido. Se tiu novo ne tuj pruveblas, aperas
la nekredo: "Tio ne eblas!". Kun tiu "ne eblas" la esperantistoj ofte
konfrontigxis.

"Ne eblas, ke artefarita lingvo funkcias." Nun gxi bone funkcias, sed "ne
eblas" ties disvastigxo. Gxi jam suficxe disvastigxis por nei la skeptikan
aserton, tamen la aserto ne malaperis; male, pro diversaj (erarigaj)
kialoj komencas kredi gxin kelkaj sinceraj esperantistoj. Analizenda
fenomeno!

Mi nur esprimas mian miron, ke iufoje kleraj movadanoj kredas "neeblajn,
ne realismajn" sugestojn ne spekulativajn, sed bazitajn sur realaj
spertoj, sur konkretaj pruvoj, ke gravaj atingajxoj en pligrandigo de la
movado kaj de gxia prestigxo eblas en ne tre longa tempo. Skribe kaj busxe
oni informis detale pri tio, sed versxajne la movado ne havas forumon
serioze analizantan tiajn fenomenojn, kiuj aperis en du, tri landoj, en
certaj epokoj sed tute ne favoraj "objektivaj kondicxoj".

Oni eble ne trovas tempon por doni al la movado suplementan strategion.
Cxu ankaux niaj spertaj gvidantoj konfuzigxis? Cxu ankaux por ili tiaj
fenomenoj "ne eblas"? Cxu oni lacigxis kaj cxu necesas "nova gvardio" kun
nova impulskapablo?

Sur scienca kampo oni sukcese laboras (GIL, AIS), la movadanoj
renkontigxas, kongresas, rezolucias, denove renkontigxas kaj diskutas,
konceptas interesajn ideojn, sed malmultas kuragxaj, konkretaj organizaj
elpasxoj. Multo estas nur surpapera sagxeco, kiu povas plu konfuzi la
homojn per la konkludo: "Ankaux post tiu sagxa rezolucio la movado ne
videblis progresi!".

Fakte iuj revuoj aux diskutoj prezentas ofte utilajn sugestojn, sed oni
neglektas ilin. Cxu pro konfortemo? Cxu pro malrespekto al pensoj venantaj
el la "popolo"? Jen unu simpla ekzemplo de ideo rapide realigebla: d-ro
Blanke proponis forigi la enuigan parton de la malferma UK-solenajxo, kiam
oni centfoje auxdas: "Mi salutas vin en la nomo de A...Z asocio." kaj
anstatuxigi gxin per multe pli elsenca elpasxo: li ecx skribis pri tio al
UEA, sed gxis hodiaux neniu reago. Do ni parolas en dezerto, bolas en
propra supo.

Fakte reala diskuto en amika, samideana spirito malofte okazas. Kelkaj el
niaj organizaj revuoj evitante la "direktismon" farigxas nur bazaro de
informoj pri tio, kio okazis. Nesas pli da vere prospektiva, konkreta,
organiza agado.

La Centra Oficejo de UEA ne konsideras sin gvida organo. Kiu fakte gvidas
la mondan Esperanto-movadon? Mi pensas nek pri diktatoroj, nek pri papoj
sed nur pri la unuopaj (sagxaj, aktivaj, spertaj, kuragxaj) inter
egaluloj.

I. F. Bociort

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Festivalo de Esperanto-videofilmoj
==================================

La 30-an de oktobro okazis en Maribor, Slovenio la 4-a Internacia
Festivalo de Esperanto-Videofilmoj en Esperanto. Al la konkurso estis
alsendita 6 filmoj el 4 landoj. Estis du sekcioj: artaj kaj dokumentaj
filmoj.

En la kategorio, artaj filmoj ne estis aljugxita premio.

En la kategorio, dokumentaj filmoj estis aljugxita du premioj:
1-a premio: "Kagbeni" de Hedvig Igne (Belgio)
2-a premio: "Medalo por Tolero" de Roman Dobrzynski (Polio)

Ankaux cxi jare okazos festivalo kaj konkurso de videofilmoj. Pliajn
informojn vidu poste.

Zlatko Tisxljar

**************************************************************************

Sindikata Terminaro
===================

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF eldonis la sindikatan
terminaron de Euxropa Unio. La terminaro estas kvarlingva: angla, franca,
germana kaj esperanto. La vortoj trovigxas laux alfabeto laux la germana
lingvo. Utila estas, ke en la libro trovigxas Esperanto-indekso, kie cxiuj
vortoj estas listigitaj.

La Sindikata Terminaro estas bone uzebla por cxiuj esperantistoj,
komercistoj kaj ekonomiistoj por traduki kaj perlabori per Esperanto.

**************************************************************************

Alvoko por evoluigi terminologion
=================================

Profesoro Jan Werner estas delonge fama en Esperantio pri la evoluigo de
scienca kaj teknika terminologio kaj metodoj pri ties sistema evoluigo,
pri kiu li verkis ecx kurslibron.

Li favorus koresponde instrui junajn fakulojn esperantistajn pri
terminologiaj metodoj, por ke tiuj estu kompetentaj por sisteme prilabori
terminologion pri sia fako private, sed ankaux por kontribui al tia laboro
enkadre de la iam aktiva, sed lastatempe, pro manko de partoprenantoj,
lacigxinta TEC (Terminologia Esperanto-Centro).
Interesatoj skribu al:

Profesoro ingxeniero Jan Werner
Kroftova 84, CZ-61 600 Brno, Cxehio

**************************************************************************

Laborplano de IKEF
==================

Internacia Komerca Esperanto-Fakgrupo, IKEF akceptis laborplanon 1998-2000
dum la UK en Montpeliero, Francio. La cxefa celo de tiu laborkampo estis
enkonduki kaj akceptigi Esperanton sur la kampoj de komercado, ekonomio
kaj ekonomiko. Parto de la projekto jam sukcese finigxis. Sed estas
ankoraux celoj, agadkampoj, kiuj nur parte aux tute ne finigxis.

Dum la Universala Kongreso en Tel-Avivo, Israelo oni decidis plilongigi la
validecon de la laborplano gxis 2003. En la fokuso de la plilongigita
plano estas okazigado de fakaj programoj dum kutimaj E-arangxoj.

Faka programo servas cxefe fakulojn, ekz. anojn de IKEF. La programo devas
esti vizitado de lokaj entreprenoj, diskutoj, ktp.

Laux Franz Josef Braun

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Medicinstudantoj sercxataj!
===========================

Por intersxangxi ideojn pri projekto inter gestudantoj de medicino, per
internacia lingvo, Esperanto, oni bezonas kontakti geesperantistajn
medicinstudantojn el malsimilaj landoj. Kontakti eblas:

Sandra Burgues Roca, Fakultato de Medicino
Avda. Gral. Flores 2125, UY-11800 Montevideo, Uruguvajo
Rete: sburgues@forigu.fmed.edu.uy

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Frankfurta E-informilo - retposxte
==================================

La Esperanto-Informilo, la kluba bulteno de la Esperanto-Societo en
Frankfurt cxe Majno, Germanio, aperas cxiumonate paperforme kaj estas por
interesemuloj nun ankaux retposxte ricevebla.

Interesemuloj povas aboni senpage la retposxtan version de la Esperanta
informilo cxe:

Peter Hauser
Rete: Esperantoe@forigu.aol.com

**************************************************************************

Naturkuracado 2000 - senpage en la reto
=======================================

La organo de INA (Internacia Naturkuraca Asocio) sub la titolo
"Naturkurcado 2000" estas senpage legebla kiel elektronika libro cxe:
http://www.mz-verlag.de/INA/Publikationen/INA_jarlibro_2000_online.pdf

Membreco en INA estas utila por cxiu, kiu interesigxas pri sano, precipe
kompreneble por naturkuracistoj aux medicinistoj. La hejmpagxo de INA
estas cxe http://www.esp-ina.com

Harald Schicke
Rete: harald.schicke@forigu.t-online.de

**************************************************************************

En retpagxaro de la eldona kolegareto "Akileo" (cxe la adreso:
http://akileo.bizland.com) troveblas, krom informo pri novaj paperaj
libroj ankaux artikoloj de kaj pri Zamenhof, kaj la zamenhofa ideo.
* * *
Ekde nun la adreso de la retpagxaro de Pasporta Servo estas pli facile
entajpebla: http://www.esperanto.nu/ps kaj http://www.esperanto.net/ps.
Sur la retpagxaro legeblas aktualaj informoj.
* * *
La esperantlingva hejmpagxo de ministerio de Schleswig-Holstein, Germanio
(vidu Eventoj n-ro 193. p.4.) troveblas cxe: http://www.schleswig-
holstein.de/ landsh/mlr/mlr_start_esp.html.
* * *
La Fako Religio-Filozofio de Virtuala Esperanto Biblioteko sxangxis sian
ejon. Gxi nun haveblas cxe la adreso:
http://www.geocities.com/szep_attila/veb/kredo.html

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

"La printempa arangxo" en Italio
================================

La 25-a Internacia Junulara Festivalo okazos inter 11-17. 04. 2001. en
Bolsena, Italio. La temo de la arangxo estos "2001: Lingva Odiseo", kiu
rilatas al "Euxropa Jaro de Lingvoj". Pri la temo okazos diversaj, buntaj
programoj. Kompreneblestos ankaux pluraj ne-seriozaj, amuzaj programoj.

IJF estas pli ol kutima junulara arangxo. Gxian unikecon donas, ke gxi
estas la unusola printempa tutlanda, ecx internacia Esperanto-arangxo en
Italio. Tial la arangxon vizitas ne nur junuloj sed ankaux esperantistoj
de meza agxo kaj ecx cxiamjunuloj. Tiu bunteco de la partoprenantaro donas
al IJF tute neforgeseblan viglan etoson. Oni povas interkonatigxi kun plej
diversaj homoj el tuta Esperantio.

Estos organizitaj programoj por cxiuj generacioj aparte. Oni povas ferii
dum la festivalo neforgeseble kaj aktive.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Giovanni Quer
V.le Italia 18, IT-31033 Castelfranco, Italio
Rete: ijf.admin@forigu.esperanto.it

**************************************************************************

Renkontigxo de E-familioj
=========================

La 23-a Renkontigxo de Esperanto-Familoj, REF okazas inter 28. 07. - 07.
08. 2001 en Savudrija, Kroatio. REF estas arangxo por familioj kun
infanoj, kiuj aktive aux pasive uzas Esperanton kaj por junaj paroj, kiuj
eble edukos siajn infanojn denaske al Esperanto. En la programo estas
multaj amuzajxoj, interesajxoj kaj ripozeblo. Oni povas aktive kaj
bonetose ferii dum pli ol unu seamjno en Esperantio.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Rondo Familia
Niuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ-Rotterdam, Nederlando
Rete: jagnjic@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Junulara turisma semajno
========================

La 1-a Internacia Junulara Turisma Semajno okazas inter 28. 05. - 04. 06.
2001 en Szczawnica, Polio. La arangxon okazigas junaj esperantistoj,
spertaj pri turismo. La teamo garantias valoran programon kaj vere bonan,
viglan etoson samtempe. Okazas tie "turismo en praktiko". Krom la
ekskursoj al la rigardinda cxirkauxajxo kaj la vizitado de bela urbo,
Krakovo okazas ankaux popola geedzigxfesto kaj gustumado de lokaj
mangxajxoj kaj drinkajxoj.
Pliaj infromoj kaj aligxo cxe:

Aneta Malgorzata Bedkowska
str. Postancow Wielkopolskich 51/48, PL-85-090 Bydgoszcz, Polio
Rete: mielo@forigu.usa.net

**************************************************************************

Ekumenaj kongresoj
==================

Inter 14-21. 07. 2001 okazas la 15-a Ekumena Kongreso kaj samtempe la 5-a
Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro. La du arangxoj havas tute la saman
kongresejon sed ofte apartan programon. Por interesitoj oni okazigas
valoran programon. La arangxo estas bona eblo havi interlandajn,
interreligiajn rilatojn per Esperanto.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Marija Belosevic
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb Kroatio
Rete: mbelosev@forigu.public.srce.hr

**************************************************************************

BET
===

La 37-aj Baltaj Esperanto-Tagoj, BET okazas inter 07-15. 07. 2001 en
universitata urbeto de Kaunas, Litovio. Celo de arangxo estas
spertointersxangxo pri aferoj de la Esperanto-movado kaj organizo.
Memkompreneble ankaux bona etoso ne mankas. La kongresejo havas cxiujn
necesajn ilojn (komputiloj, sportejoj, ktp.) por amuzigxi bone.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Litova Esperanto-Asocio
pk. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio
Rete: ritavalc@forigu.takas.lt

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.eventoj.hu/  Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

04-11.03. REK-EoLA - 20-a Rusia Esperantista Kongreso kaj 13-a Esperanto -
Lingvo Arta apud Sant-Peterburgo. Inf: Ksenia Kojxevnikova, pk. 28,
RU-195274 Sankt-Peterburgo, Rusio. Tel: Garik Kokolija +7-095-5677007.
Rete: kokolija@forigu.mail.ru
* * *
05.03. Esperanto-tago en Barlaston. Inf: Wegdwood Memorial College,
Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG, Britio. Tel:
+44-(0)1782-372105, +44-(0)1782-373427, fakso: +44-(0)1782-372393. Rete:
wegdwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
05-07.03. Vizito en la Internacia Turisma Borso en Berlin, Germanio. Inf:
Monda Turismo, Sklodowskie-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
Tel/fakso: +48-52-3415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net
* * *
12-17.03. Fervojista Skisemajno en Poiana Brasxov. Inf: Stefan Mihai, str.
Mircea cel Bartan 39 bl. 51. ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel:
+40-92-830123
* * *
27-18.03. Vintraj Tagoj de E-Asocio de Finnlando en Hameenlinna. Inf:
Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki
Finnlando.
* * *
21.03-14.04. Vizito en Kubo antaux la 5-a Tutamerika Kongreso de
Esperanto. Inf: "Keatur", Vista Allegre e/Juan B. Zayasy LuzCaballero,
Vibora, La Habana, Kubo.
* * *
21.03-28.04. Internacia vojagxo al Tutamerika EsperantoKongreso (Polio-
Kubo-Gvatemalo-Honduraso-Meksikio-Polio). Inf: Esperantotur-MT,
M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso:
+48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
25.03-01.04. TEJO-seminario "Lingva cxielarko" Budapest. Inf: TEJO, Sandra
Schweder, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nedelando. Rete:
tejo-oficejo@forigu.esperanto.org
* * *
26.03-22.04. Flugvojagxo al Sud-Ameriko (Polio-Panamo-Kostariko-Nikaragvo-
Honduraso-Salvadoro-Gvatemalo-Meksikio-Polio). Inf: Esperantotur-MT,
M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-3415744
* * *
28.03-22.04. Flugvojagxo al Sud-Ameriko (Polio-Belizo-Gvatemalo-Honduraso-
Meksikio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
28.03-22.04. Flugvojagxo al Ameriko (Polio-Usono-Meksikio-Polio). Inf:
Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
30.03-04.04. Nacia Kongreso de Franca Fervojista Esperanto-Asocio
(F.F.E.A:) en Thionville. Inf: Jean Ripoche, 6 rue des Platanes La
Gautri FR-72230 Arnage, Francio. Tel: +33-0243211639

**************************************************************************

MOVADO
//////

UEA cxe UN kaj Unesko
=====================

Kadre de la oficialaj rilatoj de UEA kun Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko la
Gxenerala Direktoro akreditis la oficialajn reprezentantojn de la Asocio
cxe tiuj mond-organizajxoj por la kalendara jaro 2001.

Cxe Unuigxintaj Nacioj UEA havas la statuson de specialaj konsultaj
rilatoj kaj rajtas akrediti reprezentantojn cxe cxiuj oficejoj de UN. En
Nov-Jorko la delegacio de UEA konsistas el Ulrich Becker, Daniel Cuthbert,
Rochelle Grossman, Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin. En Gxenevo UEA estas
reprezentata de Mireille Grosjean, Andy Kunzli kaj Marion Belisle, kaj en
Vieno de Hans Michael Maitzen, Renate Klag kaj Walter Klag.

Kun Unesko UEA estas en operaciaj rilatoj. Gxiaj reprezentantoj en Parizo
estas Vincent Charlot, Barbara Despiney kaj Philippe Berizzi.

CO de UEA

**************************************************************************

Pasporta Servo 2001
===================

La libreto "Pasporta Servo 2001" estas jam presita. Gxi baldaux aperos en
la posxtkestoj de gastigemuloj. Oni povas acxeti la cxi jaran Pasportan
Servon cxe la landa Esperanto-asocio aux oni povas gxin mendi de:

Libroservo de UEA
Niuwe Binnenweg 176, NE-2000 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: uea@forigu.inter.nl.net

**************************************************************************

Trompaj proponoj
================

En la pasintaj jaroj UEA devis ofte averti pri trompaj almozpetoj kaj
komercaj proponoj, kiujn precipe delegitoj de UEA ricevis. Lastatempe tiu
misuzo de la Delegita Reto gxenerale mildigxis, sed insiste dauxras veni
komercaj proponoj el Nigxerio.

La leteroj el Nigxerio proponas partoprenon en transpago de enormaj
monsumoj kun promeso pri granda gajno. Tiuj proponoj estas tute falsaj kaj
temas pri sisteme organizita krima agado. Antauxe delegitoj de UEA ricevis
ilin en anglalingvaj leteroj, sed lastatempe ili komencis veni ankaux
rete, telefakse kaj ecx telefone, kaj ankaux al aliaj esperantistoj ol
delegitoj. Ankaux la uzata lingvo cxiam pli ofte estas Esperanto.

Mi denove avertas, ke temas pri pura trompo. Oni ne respondu al la
proponoj.

Telefaksojn kaj leterojn, kune kun la koverto, oni povas plusendi al la
Centra Oficejo de UEA sed oni ankaux povas transdoni ilin al la loka
polico. En multaj landoj polico jam okupigxas pri la afero.

Osmo Buller

**************************************************************************

UEA elektis komisionon por Meza Euxropo
=======================================

Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj gxiaj landaj asocioj en la
landoj de Meza Euxropo, la estraro de UEA nomumis trimembran regionan
komisionon. Membroj estas Oszkar Princz, sekretario de Hungaria Esperanto-
Asocio, Stanislaw Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj Jan
Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.

**************************************************************************

Jara kompaktdisko pri Esperanto
===============================

Esperanto-kompaktdisko-2001

E-Klubo cxe la moskva konstru-instituto MASI iniciatas novan longdauxran
projekton kaj kore invitas cxiujn interesigxantojn, rusiajn kaj
eksterlandajn, aktive partopreni gxin! La nuna jaro perfekte tauxgas por
la komenco!

Temas pri Esperanto-kompaktdisko-2001, kiu estos kompletigata kaj
korektata cxiujare (do, aperos EKD-2002, EKD-2003 ktp). La EKD-2001 aperos
al OkSEJT (auxgusto 2001), sed provekzemplerojn eblas vidi jam dum la EoLA
en marto.

Nun jam estas kolektita kaj enkomputiligita grandioza materialo (tekstoj,
kantoj, ilustrajxoj, fotoj) kaj la laboro sencxese dauxras.

Eventuala titolo de la EKD: "2001 - jaro de lingvoj". La disko enhavas
informojn pri la historio kaj nuna stato de la Esperanto-movado, pri
Esperanto-arangxoj, instruado, literaturo, ktp. Oni trovas sur gxi ankaux
Esperanto-vortaron.
Cxiuj aktivuloj kaj cxiuj aktivajxoj bonvenas cxe:

Irina Goncxarova
Rete mirina@forigu.online.ru

**************************************************************************

Esperantisto gvidas komitaton de NRO-j
======================================

D-ro Hans Michael Maitzen estis reelektita por dujara periodo kiel
sekretario de la Packomitato de Ne-Registaraj Organizajxoj reprezentataj
cxe la sidejo de Unuigxintaj Nacioj en Vieno. En la Packomitato membras 22
NRO-j.

**************************************************************************

Koresponda Servo Mondskala en 2000
==================================

Unu el la plej gravaj edukaj establoj de la Esperanto-movado, Koresponda
Servo Mondskala de UEA, vigle servis la korespondemulojn ankaux en 2000,
kiam gxi ricevis entute 378 korespondpetojn el cx 53 landoj. La nombro da
petoj tre varias de jaro al jaro (ekde 1993 inter 362 kaj 579) depende de
hazardaj pintoj en unuopaj landoj. En 1999 KSM ricevis 428 petojn.

De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert.

Informilon kaj aligxilon oni povas peti kontraux unu respondkupono. Por
rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun
detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.
Adreso de KSM estas:

Koresponda Servo Mondskala
B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio
Rete: ksmesperanto@forigu.aol.com

**************************************************************************

Senpaga vojagxo el Sudafriko
============================

E-Asocio de Sudafrika Respubliko en sia novembra komitatkunveno akceptis
interesan instigilon.

Kiel varbi novajn membrojn?

Post diskuto oni principe aprobis la proponon de s-ro A. von Blottnitz
lotumi inter junuloj, kiuj unuafoje lernis Esperanton kaj sukcesis en
ekzameno, premiojn tiel: unua premio vizito al fremdlanda Esperanto-
arangxo elektita de la gajninto. Ni pagos aligxon al la arangxo,
flugbileton kaj iom da posxmono. La dua estas la sama sed ni ne pagos
posxmonon kaj la tria ni pagos nur la aligxon.

Oscar Sher
ete: oskaro@forigu.mweb.co.za

**************************************************************************

Dumvivaj membroj faris novan rekordon
=====================================

Granda ondo de dumvivaj membrigxoj en UEA fine de decembro rezultigis, ke
en la jaro 2000 UEA ricevis pli da novaj dumvivaj membroj ol en iu ajn
jaro de post 1976, kiam la kotizo de dumviva membreco estis fiksita je
25-oblo de la kotizo de Membro-Abonanto. En 2000 UEA ricevis 34 novajn
dumvivajn membrojn. La antauxa rekordo (29) estis de la jaro 1979.

Plej multe da novaj dumvivaj membroj venis el Francio kaj Germanio (po 5).
Japanio kaj Usono liveris po 4, Brazilo kaj Britio po 3. El Nederlando
venis 2 dumvivaj aligxoj, kaj po 1 el Auxstralio, Bulgario, Cxinio,
Hispanio, Korea Respubliko, Luksemburgio, Pollando kaj Vjetnamio.

23 el la aligxintoj estas viroj, 11 estas virinoj. La plej juna naskigxis
en 1984, la plej agxa en 1921. Ok novaj dumvivaj membroj antauxe ne
membris en UEA sed ili rekte aligxis en la dumviva kategorio.

Fine de 2000 UEA nombris entute 899 dumvivajn membrojn.

CO de UEA

**************************************************************************

La akademio elektas
===================

La 41 (el 45: tri mortis kaj unu demisiis intertempe) membroj de Akademio
de Esperanto estas ricevantaj la balotilon por la renovigo de la triono
2001-2003. La vocxdonado okazas per ordinara posxto, kaj la balotiloj
devas atingi la adreson indikitan de la estraro antaux noktomezo de la
31-a de marto. La 1-an de aprilo la E-mondo ekscios kiuj okupos la 17
vakajn postenojn.

Okaze de la renovigo de la akademia triono por la periodo 2001-2010 al la
13 elirantaj akademianoj aldonigxas preskaux 20 aliaj kandidatoj: inter
ili du virinoj. Unuafoje kandidatas afrikano kaj perso. Tamen la plejmulto
venas el Euxropo.

Perla Martinelli
fonto: ret-info

**************************************************************************

Enlanda reto en Rusio
=====================

Ekde komenco de oktobro 2000 oni komencis aktive krei la reton de la
regionaj kaj lokaj reprezentantoj de Rusia Esperanto-Unio, REU. Ili estos
la plenrajtaj komisiitoj de la landa asocio en siaj logxlokoj kaj
regionoj. Pere de ili ni esperas revivigi kaj kunlaborigi la regionajn E-
movadojn. Oni esperas krei ankaux la reton de la lokaj reprezentantoj - en
cxiuj logxlokoj, kie estas almenaux unu esprantisto.

Ideoj tre multas kaj kiom el ili ni sukcesos realigi - dependas de ni
cxiuj. La unua tasko por ni cxiuj estos atingi pli bonan reciprokan
informadon inter la regionaj aktivuloj kaj la dua - lancxi aux subteni
regionajn E-renkontigxojn (ekz. REU planas subvencii en 2001 regionajn
renkontigxojn enkadre de kiuj okazos instruistaj kaj aktivulaj trejnadoj).

el Retaj Informoj de REU

**************************************************************************

Nova sidejo en Venezuelo
========================

Venezuela Esperanto-Asocio havas novan sidejon. La asocio ankoraux ne
havas volontulojn, kiuj povus dejxori en la oficejo dumsemajntage kaj por
atenti vizitantojn aux konsultantojn kaj por vendi materialojn aux por
permesi legadon de revuoj aux gazetoj.

Tamen, oni intencas fari horaron por oferti tiujn servojn, lauxeble dum
preskaux la tuta semajno.
La nova adreso estas:

Centro Comercial Los
Chaguaramos, Piso 9, Oficina 9-12, Avda. Edison con Neveri Los Chaguaramos
VE-1041 Caracas Venezuelo
Rete: ven-esperanto@forigu.yupimail.com

**************************************************************************

Granda publika atento al la UK en Kroatio
=========================================

La granda atento de kroataj amaskomunikiloj al la 86-a Universala Kongreso
en Zagrebo (21-28 julio 2001) montrigxis en la cxeesto de ok radiostacioj,
novajxagentejoj kaj gazetoj en la gazetara konferenco pri la UK, okazinta
la 15-an de januaro en Hotelo Esplanade. La jxurnalistoj ricevis fresxajn
informojn pri la kongrespreparoj de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA.

La 13-an de januaro la televida elsendo "Bonan matenon!" invitis Judita
Rey Hudecek kaj Ankica Jagnjic kun la Esperanto-parolantaj infanoj David
Rey Hudecek kaj Tina Tisljar partopreni en rekta elsendo. La esperantistoj
gastis en la elsendo lige kun la temo Euxropa Jaro de Lingvoj 2001. La
17-an de januaro la Kroata Radio invitis Ankica Jagnjic al speciala
programo pri la Jaro de Lingvoj. La gazeto "Fokus" petis aldonan
intervjuon en la kongresa oficejo por konatigxi kun la Libroservo.

La 8-an de januaro reprezentantoj de LKK rendevuis cxe la vicprezidanto de
la Parlamento kaj en la Ministerio pri klerigo por enkadrigxi al la
Euxropa Jaro de Lingvoj. Ministrino pri turismo sendis salutmesagxon por
la kongresanoj aperontan en la Dua Bulteno de la UK.

CO de UEA

******************************* Ĝ*******************************************

OPINIOJ
///////

Lerni Esperanton malfermas pordojn
==================================

La Euxropa Konsilio kaj la Euxropa Unio deklaris la jaron 2001 Euxropa
Jaro de la Lingvoj. "Lerni lingvojn malfermas pordojn - cxiu kapablas je
tio", nomigxas la oficiala slogano pri tio. Sed ne cxiam estas facile
lerni fremdan lingvon. Por ke la homoj en la tuta mondo povu pli bone
komprenigxi, la pola kuracisto Ludoviko Zamenhof evoluigis antaux pli ol
100 jaroj la internacian lingvon Esperanto. Gxi celis esti kiel eble plej
facile lernebla kaj avantagxigi aux malavantagxigi neniun.

Hodiaux cxirkaux tri milionoj da homoj en pli ol 120 landoj parolas
Esperanton. Precipe junaj homoj sentas plezuron lerni tiun cxi lingvon kun
fascine regula strukturo kaj trovi per gxi kontaktojn kaj amikecojn en la
tuta mondo. Cxiujare okazas centoj da internaciaj renkontigxoj kaj
kongresoj, kie oni parolas Esperanton kaj sentas danke al la komuna lingvo
tuj amikan ligitecon. Ankaux en Azio multaj homoj povas flue interparoli
en Esperanto, kiel montrigxis ekzemple en auxgusto 2000 en la Internacia
Junulara Kongreso de Esperanto en Honkongo.

Tutmonda gastiga servo malfermas al la Esperanto-parolantoj pordojnn
nuntempe 76 landoj. Cxiujare en printempo aperas listo kun pli ol 1.000
adresoj de familioj kaj unuopuloj el la tuta mondo, kiuj sxatas gastigi
Esperanto-parolantojn kaj senpage tranoktigi ilin cxe si. Precipe junuloj
volonte uzas tiun cxi eblecon konatigxi kun la vivo en fremdaj landoj de
plej proksime.

En somero 2001 la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto okazos en
Strasburgo. Okaze de la "Euxropa Jaro de la Lingvoj", kiel la Euxropa Jaro
de la Lingvoj nomigxas en Esperanto, tie cxirkaux 500 junuloj el 40 landoj
okupigxos pri la temo "Plurlingveco en Euxropo - kiel gxin sukcesigi?"
Esperanto mem estas hodiaux por multaj homoj vojo al plur- aux
multligveco, cxar la abundaj personaj kontaktoj tutmondaj ofte estas
instigo okupigxi ankaux pri la etnaj lingvoj de aliaj popoloj. Krome
Esperanto ofertas pro sia simpla, logika gramatiko kaj la internacieco de
la vorttrezoro bonegan bazon por lernado de pliaj lingvoj. Enketo montris,
ke Esperanto-parolantoj parolas ne nur unu, sed meze cxirkaux du lingvojn
pli ol la averagxa civitano.

Cxar eblas lerni Esperanton kun ioma diligenteco ene de malmultaj monatoj
- ekzemple ankaux per senpaga kurso en interreto - cxiu, kiu nun eklernas
Esperanton jam baldaux povos cxeesti diversajn Esperanto-arangxojn.

Germana Esperanto-Junularo
Grellstr. 36, DE-10409 Berlin, Germanio
Rete: info@forigu.esperanto.de

**************************************************************************

Konsiloj por la Euxropa Jaro de Lingvoj
=======================================

Kiel vi certe scias la jaro 2001-a estis deklarita de Euxropa Unio kaj de
la Konsilantaro de Euxropo "Euxropa Jaro de Lingvoj".

La programoj de cxi tiuj instancoj antauxvidas multajn okazajxojn por
paroli pri la neceso dauxre dum la tuta vivo lerni lingvojn kaj cxefe
lingvojn malpli uzatajn, la lingvojn de la najbaroj, ktp.

Estas evidente, ke tio prezentas bonan sxancon por la Esperanto-movado
partopreni kaj montri sin kaj sian lingvon.

UEA konsilas al vi:
- Partopreni en landaj/lokaj okazajxoj, kiujn neesperantistoj (cxefe
  instruistaj kaj kulturaj instancoj) certe arangxos en via lando. Kontaktu
  la arangxontojn por vidi, kion oni planas en via lando, kaj ofertu vian
  kunlaboron.
- Eldoni en via nacia lingvo la flug-folion (eventuale ankaux en formo de
  afisxo) cxi kunan kaj la brosxuron, kies originalo en Esperanto vi povas
  peti cxe Renato Corsetti (Colle Rasto, prima strada, 3, IT-00036
  Palestrina, Italio, rete: corsetti@forigu.itelcad.it).

Tiu flugfolio (aux/kaj afisxo) estas uzebla kun kelkaj aldonoj ankaux por
informi pri viaj kursoj pri Esperanto. Do, gxi estas uzebla normale fare
de cxiuj kluboj de via asocio. La brosxuron vi povas uzi por informi
klerajn homojn (instruistojn, jxurnalistojn, kaj similajn).

Same vi povus voli eldoni en via lingvo la Manifeston de Prago, daux-re
validan por informado al neesperantistoj.

Kunlabori kun Tutmonda Junulara Esperantista Organizo, TEJO la junulara
sekcio de UEA, kiu tre versxajne havas propran sekcion en via lando, por
organizado aux/kaj partoprenado en la arangxado de "Lingvaj Festivaloj".
Kontakto-persono: Ekaterina Evlampieva, TEJO-komisiito pri Lingvaj
Festivaloj (str. Huzangaja, 29-157, RU-428027, Cheboksary, rete: kat-
jevl@forigu.cbx.ru).

Krome TEJO arangxas plurajn aliajn interesajn programojn kunlige kun la
EJL. Ekzemple la venontjara Internacia Junulara Kongreso en Stasburgo.

Partopreni en la projekto "Interkulturo" de ILEI, kiu temas pri
interkultura edukado en lernejoj per Esperanto. Kontakto-persono: Mauro La
Torre, Dip. Scienze Educazione, Via Castro Pretorio 20, IT-00185 Roma,
Italio, rete: m.latorre@forigu.uniroma3.it.

Pri tio vi povas kunlabori ankaux kun vialanda ILEI-sekcio.

Partopreni en la starigata projekto "Gxemeloj/Echange", kiu temas esence
pri kontaktoj inter gxemelaj urboj pere de Esperanto kaj instruado de
Esperanto tiucele. Kontakto-persono: Michael Cwick, Sijsjeslaan 22, B 3080
Tervuren, Belgio, rete: michael.cwik@forigu.cec.eu.int

Se vi havas iun ajn problemon, kontaktu UEA-n, kiu povas plusendi vian
peton al la gxusta persono.

Bonan laboron kaj kunlaboron!

Renato Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Kiu estas la auxtoro?
=====================

En Eventoj n-ro 198 (p. 8.) aperis artikolo pri usona armeo kaj Esperanto,
kiun iu s-ro James Piton kopiis el Brazila Esperantisto.

Tio cxi ne estas plendo aux protesto. Tamen mi kredas ke la kopiisto ne
bezonis ellasi mian nomon (nur du vortoj). Por mi cxiam estas interese,
trovi mian nomon en presita formo de iu libro aux revuo.

Mi estas nauxdekjara kaj kelkfoje rememoras aferojn el la pasinto, kiel
tiu usona militista afero. Okazas ankaux tio, ke mi malkovras plagi ĉaton.
Iu ruzulo publikas poezion aux ion alian trompe pretendante esti la
auxtoro. Mi iam havis malnovan libron de eldonejo, kiu dum la lasta
jarcento ne publikigis ion ajn en Esperanto. Antaux incendio oni forprenis
cxiujn miajn librojn kaj havajxojn (ecx miajn sxuojn), mi posedis
Esperantajn librojn de tiaj eldonejoj kaj mi povis indiki la fontojn, de
kie tiuj novaj genioj cxerpis siajn brilajn produktojn.

Bertino Goerner

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Oratora konkurso por junularo relancxota
========================================

Dum 25 jaroj unu el la konstantaj programeroj de Universalaj Kongresoj
estis la oratora konkurso por junularo. Unuafoje oni eksperimente okazigis
gxin en la UK de 1949. La sperto estis kuragxiga kaj ekde la sekva jaro
gxi farigxis konstanta arangxo, kiu dauxris gxis la UK en 1974 laux
regularo redaktita de prof. Ivo Lapenna. En 1960 prof. Lapenna donacis
pokalon, kiun ricevis la gajninto de la unua premio.

Post paso de pliaj 25 jaroj la prezidanto de UEA, Kep Enderby, lancxis la
ideon restarigi la konkurson. Intertempe la estraro de UEA decidis prove
organizi la konkurson en la Zagreba UK. Se la provo estos same kuragxiga
kiel en 1949, la nkurso farigxos denove konstanta programero de UK-oj.

Laux la spertoj oni faros eventuale bezonatajn modifojn en la regularo de
la konkurso. En Zagrebo validos la malnova regularo, kun la sola escepto,
ke la agxlimo por la konkursantoj estas plialtigita al 30 jaroj konforme
al la nuna agxlimo de TEJO.

En la konkurso estos tri monpremioj, egalaj al tiuj de la Belartaj
Konkursoj.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

UEA
Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ. Rotterdam, Nederlando
Rete: uea@forigu.inter.nl.net

**************************************************************************

RADIO
/////

Pri elsendoj de CxRI
====================

Laux la plej nova horaro Cxina Radio Internacia, CxRI elsendas Esperanto-
pro˘gramojn jene:
- Inter 11:00-11:30 por Japanio, Koreio je 41,84 m, 7170 kHz kaj 41,96 m
  7150 kHz.
- Inter 13:00-13:30 por Sudorienta Azio je 25,75 m 11650 kHz kaj 25,34 m
  11840 kHz.
- Inter 20:00-20:30 por Euxropo je 41,29 m 7265 kHz, 30,11 m 9965 kHz kaj
  42,19 m 7110 kHz.
- Inter 22:30-23:00 por Latin-Ameriko je 30,43 m 9860 kHz kaj 25,64 m 11700
  kHz.

Cxiuj tempoj estas la universala tutmonda tempo (UTC).

En la programo estas:
- Lunde: Novajxoj, Leterkesto, Ni parolu cxine;
- Marde: Novajxoj, Vojagxo en Cxinio, Semajna kanto;
- Merkrede: Novajxoj, Cxina kulturo, Pri Cxinaj mangxajxoj;
- Jxauxde: Novajxoj, Cxina ekonomio, Ni parolu Cxine;
- Vendrede: Novajxoj, Socia vivo, Semajna kanto;
- Sabate: Novojxoj, Esperanto en Marsxo, Literaturo;
- Dimancxe: Novajxoj, Tra la mondo, Muzika programero.

Esperanto-Redakcio cxe Cxina Radio Internacia
Rete: espradio@forigu.cri.com.cn

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Esperanto-Desperado
===================

Esperanto-Desperado estas dana-pola-bosnia grupo kiu kantas ritmajn,
humuristajn kaj orelfrapajn kantojn origine verkitajn en Esperanto.

La lastajn 5-6 jarojn la muzikistoj ludis en diversaj konstelacioj, en
diversaj arangxoj. Sed unue en la somero 2000, kiaili ludis dum la
kulturfestivaloj: KAFE kaj KEF, ili vere serioze igxis bando kaj finfine
estis pretaj por eldoni la unuan kompaktdiskon.

Plejparte la kantoj estas de Amir Hadziahmetovicx kaj Kim J: Henriksen.
Versxajne multaj rememoras Kim de la orkestro Amplifiki por kiu li verkis
la kanton Sola (el la kasedo "tute ne gravas"). Sur la kodisko trovigxas
nova rekordlonga 9 minuta versio.

Gxuste malnovaj Amplifiki-kantajxoj estis la bazo de la repertuaro en la
komenco. Tial la grupo iam nomis sin Brokantajxo, kaj tiel dauxrigxis la
vortlud-tradicio de la unuaj rokbandoj kiuj kantas en Esperanto.

La 12 titola Kodisko (referenco: VKKD 34, broKANTAJxOJ) disponeblas cxe la
kutimaj libroservoj aux rekte cxe Vinilkosmo, po 13 EUR + (3,05 EUR) por
sendokostoj al Euxropo (aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin).

Vinilkosmo, Esperanto-Muzik-Prod
FR-31450 Donneville, Francio
Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Hejma vortaro represita
=======================

En la Tel-Aviva UK estis venditaj la lastaj ekzempleroj de la unua eldono
de "Hejma vortaro", aperinta en oktobro pasintjare. Dum naux monatoj estis
venditaj 703 ekzempleroj. Sekve "Hejma vortaro" superis alian furorajxon,
la ZEO-libron "Monumente pri Esperanto", kies debito en la unuaj 9 monatoj
post apero estis 644 ekz.

Por ke la populara libro estu konstante acxetebla, UEA represis sensxangxe
la unuan eldonon. "Hejma vortaro" estas do dauxre havebla por la prezo de
7,50 euxroj. Per gxia vendado oni apogas la agadon de Rondo Familia, kiu
estas komisiono de UEA por kunligi familiojn kies hejma lingvo estas
Esperanto.

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis Zamenhof-festo en Parizo kun cxeesto de ankaux multaj ne-
esperantistoj. Dum la arangxo estis prezentitaj retaj Esperanto-
vidindajxoj (pagxoj, retlistoj, ktp.) kaj estis starigita Esperanto-
retforumo kun partopreno de multaj alilandaj esperantistoj.
* * *
Aperis la libro "Ampleksa Esperanto-persa vortaro" verkita de s-ro Aref
Azari. Pliaj informoj cxe: Irana Esperanto-Centro, P.O.Kesto 17765-184,
Tehran, Irano. Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org
* * *
Aperis Esperanta traduko de la fantazia romano "Aelita" de A. N. Tolstoj.
Gxi haveblas cxe: Igorj Valentinovicx Simonov, ab.ja.572, RU-603105
Nijxnij Novgorod-105, Rusio. Rete: simonov@forigu.akileo.bizland.com
* * *
Budapesxta regiona radiostacio "Klub" elsendis tuthoran - muzike
interrompitan - interparoladan programon pri la Internacia Lingvo E-o. En
la studio cxeestis Oszkar Princz.
* * *
Aperis la longe atendata esperantlingva memorlibro pri Hermann D. Tautorat
kun kontribuo de 55 personoj. La dulingva, 191-pagxa libro esta rs havebla
kontraux 15 germanaj markoj cxe: Vera Tautorat, Prenzlauer Alee 87,
DE-10405 Berlin, Germanio.
* * *
Informa semajnfino pri Esperanto kaj Esperanto-arangxoj okazis en novembro
en Berlin, Germanio. Celo de la okazajxo estis kapti pli da ne-
esperantistojn por la movado.
* * *
La germana radiostacio "Radio Kultur" dissendis unuhoran elsendon kun la
titolo "Lando, kiu nomigxas Esperanto - akustika ekskurso en la mondo de
esperantistoj.
* * *
4 pagxa brosxuro pri la Katedralo de Grosseto aperis ankaux en Esperanto.
Gxi peteblas senpage de: Pier Vittorio Orlandini, via Pola 15, IT-58100
Grosseto GR, Italio
* * *
La 17-a Auxstralia Esperanto-Somerkursaro okazis inter 13-21. 01. en
Melburno, Viktorio.
* * *
Renato Corsetti, estrarano de UEA la 3-an de februaro havis auxtomobilan
akcidenton. Rompigxo de la dentaro kauxzis vundon de la lango, sed jam
fartas relative bone. Raidan resanigxon!

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Esperanto-parolantaj helpantoj kaj partoprenantoj estas sercxataj el
Hungario por socipsikologika eksperimentseminario. Gxi okazos inter 25-27.
03. 2001. Partopreno estas senkosta. Pliaj informoj cxe: Eugen Macko,
Luxemburgetr 3, DE-80805 Munchen, Germanio. Rete: eumacko@forigu.faxvia.net
* * *
Ekekzistis nova Esperanto-klubo en Kety, Polio. Oni povas gxin kontakti
cxe: Dom Kultury, Esperanto-klubo, str. Zwirki i Wigury 2, PL-32-650 Kety,
Polio.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Litovo deziras rete korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo. Adreso:
Antanas Svildys, rete: gvys@forigu.jurbarkas.omnitel.net
* * *
Mi estas 26-jara frauxlo, studento. Interesoj: muziko, literaturo,
vojagxoj, homaj rilatoj, politiko, cxiutaga vivo, biciklado. Mi volas
korespondi kun homoj el Euxropo kaj el Norda Ameriko. Adreso: Marcelo
Ferreira, Rua das Papoulas, 143, Presidente Prudente-SP, BR-19065-390
Brazilio. Rete: reiesperanto@forigu.hotmail.com

**************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kio estis la nomo de la unua esperantlingva gazeto?
   A. La Revuo
   B. Esperantisto
   C. Esperanto

2. Kion signifas la mallongigo INA?
   A. Internacia Naturkuraca Asocio
   B. Internacia Naturista Asocio
   C. Interna Nomenklatura Apliko

3. Kio estas la titolo en Esperanto la plej fama novelo de A. A. Milne
   (trad. Kellerman Reed)?
   A. Winnio-la-urseto
   B. Winnie-la-Pu
   C. Ursido

Limdato por alsendo: la 15-a de marto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos
post 2 numeroj.

Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion -
libron, sonkasedon, videokasedon, ktp.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numerojn antauxe.

1. Kio estis la nomo de la edzino de L. L. Zamenhof?
   C. Klara Zilbernik

2. Kiu(j) decidas pri la lokoj kaj datoj de Universalaj Kongresoj?
   B. Estraro de UEA

3. Kion signifas la vorto "krokodili"?
   A. Paroladi inter esperantistoj ne Esperante

* * *

Pinto de listo de ludantoj: Giuseppe Castelli (16), Leopold Patek (12),
Malgorzata Skalska (12), Josef Vojacek (12).

Ni invitas vin, ludu kun ni!

**************************************************************************

INTERESE
////////

Se mi estus diktatoro...
========================

La suban informon publikigis la franca informagentejo AFP (Agence France
Presse) sub la supre menciita titolo (= Se mi estus diktatoro, mi
malpermesus la anglan en la unuagrada instruado)

Parizo, 23-an de januaro (AFP) - La ministro de Nacia Edukado, Jack Lang,
petis marde la inspektorojn de la Nacia Edukado helpi lin disvastigi la
lingvan diversecon en la unuagrada lernejo, substrekante ke se li estus
diktatoro, li "malpermesus la anglan en la unuagrada lernejo".

Esprimante sin antaux cxirkaux 150 inspektoroj de la Nacia Edukado de la
eduk-distriktoj de Lille, Amiens kaj Rouen, kunvenintaj en Parizo, la
ministro substrekis ke li batalis por ke "cxiu junulo povu plene regi du
vivantajn fremdajn lingvojn, la unuan instruatan de la plej juna agxo, kaj
la duan en la sesa klaso" (t.e. la unua klaso de la duagrada instruado).

Li aldonis, "Se mi estus diktatoro, mi malpermesus la anglan en la
unuagrada lernejo", alvokante la inspektorojn, kiuj sekvas sur la kampo de
praktiko la profesorojn de la lernejoj kaj instruistoj, al disvolvado de
la instruado de aliaj lingvoj.

Jack Lang lancxis antaux kelkaj semajnoj vastan kvinjaran planon de
instruado de la vivantaj lingvoj en unuagrada instruado. Tiun cxi jaron,
la instruado estas gxeneraligata en cxiuj klasoj de CM2, la venontan jaron
en CM1 (respektive dua kaj unua lernojaro de la mezgrada instruado) kaj
tiel plu gxis la infanlernejo.

Li cetere deklaris sin "persone favora" al starigo de deviga ekzameno cxe
la konkurso por la universitataj institutoj de formado de instruistoj, en
kiuj estas formataj la instruistoj de la unuagrada instrusistemo. "Sed
neniu decido estas gxis nun alprenita", li diris.

Henri Masson
Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

Lingva problemeto
=================

Instruistino de la franca lingvo klarigis al sia klaso, ke substantivojn
en la franca, malkiel en Esperanto, oni gramatike difinas kiel viraj aux
inaj. "Domo" en la franca estas ina (la masion). "Krajono" en la franca
estas vira (le crayon). Scivolema knabo demandis: "Kiun genron havas
komputilo?" La instruistino ne sciis. Do, por ekzerco sxi dividis la
klason en du grupojn, suficxe konvene laux sekso, kaj petis, ke ili
decidu, cxe "komputilo" devas esti vira aux ina substantivo. Ambaux grupoj
devis doni kvar kialojn por iliaj rekomendoj.

La grupo de viroj decidis ke komputiloj certe devus havi inan genron ("une
ordinateur") cxar:

1. Neniu krom ili kaj la kreinto komprenas ilian internan logikon.
2. La propra lingvo, kiun ili uzas pro komuniki inter si, estas
   nekomprenebla al cxiuj aliaj.
3. Ecx la plej etajn erarojn ili konservas en la longdauxra memorio por
   ebla posta retrovo.
4. Tuj post kiam oni promese ligas sin al unu, oni konstatas, ke oni
   elspezas duonon de la salajro por akcesorajxoj.

Tamen la grupo de virinoj konkludis, ke komputiloj devas havi viran genron
("un ordinateur") cxar:
1. Por kapti ilian atenton, oni devas doni al ili la povon.
2. Ili havas grandajn datumarojn sed ili ankoraux estas sensciaj.
3. Ili devas povi helpi vin solvi problemojn, sed duontempe ili mem ja
   estas la problemo.
4. Tuj post kiam oni promese ligas sin al unu, oni konstatas, ke se oni
   nur iom atendus, oni jam povus akiri pli bonan modelon.

el Inter Ni n-ro 177

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 204, 2/februaro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposx: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************