Eventoj n-ro 203, retposxta versio ************************************ - Titolpagxe: - Strategia labor-plano de UEA (2001-2010) - Faka aplikado: - Demandaro pri turismo - Kontakto sercxata: - Ferii kaj iom labori en Germanio - Interreto: - Euxropa jaro de lingvo-kameleono - Reta datumbazo de E-muzeo - Mallonge (2) - Arangxoj: - Sciencista kongreso - Esperanto pontas en teo-festivalo - PSI - SAT-kongreso - Solidareca renkontigxo - Praktika stagxo - Kompleta monata kalendaro - Movado: - Aktivuloj por TEJO sercxataj - "Oriento-okcidento" - E-ekspozicio en Bosnio kaj Hercegovino - Zamenhof-festo alimaniere - Reagoj: - Kiu estas la auxtoro? - Instruado, ILEI: - Instruistoj en Norvegio sercxataj - Konkursoj: - Konkurso de infan-desegnajxo 2001 - Gazetoj: - REGO - Muziko: - Kompaktdisko de Bronsxtein - Libroj: - Teatrajxo pri la siberiaj jaroj de Ada Sikorska - Kulturo: - Cxefverko de Grass en Esperanto - Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (2), korespondi deziras (2) - "Eventa ludkvizo" - Interese: - Euxropaj patentoj - Reaginda konstitucio de "The Economist" - Paradiza horlogxo ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Strategia labor-plano de UEA (2001-2010) ======================================== Al lingva demokratio Cel-deklaro pri UEA UEA celas grupigi tiujn uzantojn de Esperanto, individuajn kaj kolektivajn, kiuj volas kunlabori por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo. UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neuxtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj. UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktigxi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aux ekonomia identeco, politikaj aux religiaj kredoj, kaj simile. UEA bazas cxiun sian agadon sur respekto de la homaj rajtoj, de neperforta paca kunvivado kaj de la vivo-diverseco gxenerale. Strategia labor-plano de UEA (2001-2010) Enkonduko "Al lingva demokratio" estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio 2001-2010. La plano estas sekvanto de la strategia plano de UEA "Kampanjo 2000 por nova lingva ordo", kiu pluvalidas gxis la definitiva akcepto de la nova plano dum la komitatkunsido en Zagrebo 2001. "Al lingva demokratio" estas strebo surbaze de analizo de la nuna stato de la Esperanto-movado kaj la spertoj de Kampanjo 2000 plifortigi la agadon de Universala Esperanto-Asocio kaj kontribui al la bonfarto de la tuta Esperanto-movado. Memorante pri la celoj de Kampanjo 2000 (1. Levi la organizan kaj iden nivelon de la esperantomovado, 2. Levi la prestigxon de la internacia lingvo, 3. Influi la internacian vivon) - la plano "Al lingva demokratio" difinas prioritatajn por la agado de UEA kaj provizas kadrojn por progresigo de la Esperanto-movado. Gxi analizas la agadon por Esperanto laux 3 agad-kampoj: - komprenigo de Esperanto (ekstera informado, interna klerigado pri Esperanto kaj pri internacia komunikado); - paroligo de Esperanto (de kursoj cxiunivelaj, gxis renkontigxoj kaj kongresoj), kaj - utiligo de Esperanto (por interkultura edukado kaj internacia praktika kunlaboro). Tiuj agad-kampoj difinas la cxefajn agad-tavolojn. Ni rekomendas, ke cxiu kunlaboranta Esperanto-organizajxo analizu sian agadon en tiu kadro, kaj vastigu la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj aux pri kiuj ili plej kompetentas. La plano ankaux identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al cxiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel 3 agad-direktoj: - profesiigxo, - plijunigxo, - tutmondigxo. La plano "Al la tria jarmilo" povas servi al cxiu kunlaboranta Esperanto- organizajxo kiel komuna bazo por agado. Cxiu organizajxo povas analizi sian agadon laux tiu cxi kadro. La baza planpropono estas gxenerala kaj nur indikas kelkajn cxefajn gvidliniojn. Post la definitiva akcepto de la plano cxiu organizajxo povas adopti gxin al siaj kondicxoj,tenante lauxeble la gxeneralan ideon de la plano: Agado "al lingva demokratio" per atento al la tri laborkampoj kaj labordirektoj indiktitaj. Apartaj detalaj laborprogramojn estu faritaj pri la praktikaj pasxoj por la praktika plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto gxis la komitatkunsido en 2001. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume cxiun trian monaton. Lige al la Universala Kongreso 2001 estu organizita speciala strategia seminario por la Komitato. La Komitato post la akcepto en 2001 cxiun duan jaron dedicxu specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn respondi al novaj evoluoj por revizii gxin aux nuligi gxin por alpreni novan planon. Plano 1-a agad-kampo: Komprenigo de Esperanto Tio signifas atingi, ke pri gxi la celataj homoj havu kiel eble plej gxustajn ideojn. La agadkampo ankaux celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en la Esperanto-movado kaj ekster gxi. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado. Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur petantoj), sed plie al aktiva informado, cxu al la publiko gxenerala cxu al pli faka publiko. Tiucele, ni rekomendas, ke cxiu organizajxo pristudu la inform-kanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj en la koncernaj landoj aux medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektonikaj retoj por nacilingva informado. Oni ankaux utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj. Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dauxra klerigxado pri E-o, cxu temas pri la lingvo mem, gxia historio, literaturo, socipolitika signifo aux terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovigxas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj. Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikigxis aux estas malforta. Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la esperantomovado. Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado de internacia komunikado kaj de la rolo de Esperanto. 2-a agad-kampo: Paroligo de Esperanto Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj - inkluzive de Esperanto- renkontigxoj - estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.Necesas koncepti la esperantistigxon kiel dauxran procezon, kiu ne finigxas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnigxu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, cxu ekster- cxu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifajxojn de Esperanto-instruado. Cxiuj kursgvidantoj dedicxu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; lauxeble oni ankaux proponu konkretan dauxrigan kurson. En la planado de renkontigxoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retposxte. Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur- sentema instruado de la fenomeno Esperanto tutmonde. Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al instruado de la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj. Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado de esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo. 3-a agad-kampo: Utiligo de Esperanto Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo. Necesas transiri de la nuna situacio al vast-skala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informigxo al komerco. Fakaj asocioj igxu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj kaj en Interreto. Estu emfazo je interkulturaj utiligoj kaj je utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj. 1-a agad-direkto: Profesiigxo Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, jxurnalistoj, publicistoj, instruistoj, kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio. Cxi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigita. Gravas tauxga apogo de la asocio (precipe de gxiaj propraj profesiuloj) al cxi tiuj fakuloj, por ke ili engagxigxu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco. Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartigxu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en cxi tiu plano. La nocio "profesiigxo" havas implicojn por la tri agad-kampoj: - En la kampo "komprenigo", tio signifas unuavice la ellaboron dece tauxga inform-materialo. Gxi ankaux signifas la ellaboron destud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj pri esperantologio kaj interlingvistiko. - En la kampo "paroligo", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruita trejnado, perfektigo kaj ekzamenado kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezentrimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupigxu pri instruado en profesiaj kondicxoj. - En la kampo "utiligo", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam gxi estos utila ankaux por atingi cxiuspecajn celojn de la homa vivo. 2-a agad-direkto: Plijunigxo Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj gxiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je cxiuj niveloj. Ni rekomendas ke la Estraroj de UEA kaj TEJO ellaboru apartan laborplanon por tiu celo kaj donu la taskon por gxia efektivigo al komuna komisiito aux komisiono. Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaux al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj. 3-a agad-direkto: Tutmondigxo Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraux ne trovis radikojn. Euxropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj dauxrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en gxiaj cxefaj eldonajxoj kaj arangxoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Cxiuj organizajxoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj brancxoj de Unuigxintaj Nacioj. Rekomendoj por la plano de UEA (2001-2010) La estraro de UEA gxis la fino de oktobro 2001 starigu kampanjan strukturon por la realigo de cxi tiu plano. Gxi defintivigu la tekston de la Celdeklaro pri UEA kaj de la labor-planon 2001/2010 surbaze i.a. de reagoj ricevitaj de la komitatanoj kaj de la publiko. Tiuj dokumentoj estu akceptitaj en la UK 2001. Rekomandoj por la plano de UEA (2001-2004) La estraro de UEA kiel eble plej frue 2000 definitivigu la tekston de la Trijara Plano (t.e. 2001/2004) surbaze de reagoj ricevitaj en la UK en Tel Avivo kaj el la publika diskuto. La estraro aldonu al la plano analizon pri la necesajhomaj kaj financaj rimedoj bezonataj kaj akordigu la asocian bugxeton konforme. La plano estu prezentata al la komitato dum aparta tiucela seminario antaux la Universala Kongreso en Zagrebo. La plano de UEA (2001-2004) Strukturaj elementoj Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu cxiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la tri celoj de cxi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj: - Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por cxiuj agantoj je cxiu nivelo. - Partoprenigo de komitatanoj kaj aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo. - Esenca refortigo de la rolo de la komitato kaj la ceteraj gvidorganoj. - Financaj elementoj - Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de sxlosilaj projektoj. Cxi tiu tri-jara plano difinu por tiuj projektoj konkretajn agantojn (asociojn aux unuopulojn), uzeblajn bugxetajn rimedojn kaj kriteriojn por adekvate pritaksi la plenumon. - La asocio anticipe taksu por cxiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezoj, donacoj kaj rentoj el kapitalo). - La asocio dedicxu kaj anticipe bugxetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo cxiujare al novaj agadoj en cxiu el la tri cxefaj agad-kampoj proklamitaj en cxi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondicxe je tauxgaj projektoj kaj plenumantoj) por cxiu el la tri cxefkampoj estas dek procentoj. - La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aux kompenson en kazoj de neplenumo. - Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro lauxbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la dauxriga agado. Komprenigo de Esperanto Ni rekomendas la sekvajn agadojn en la periodo 2001-2004: - Dauxrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi cxiujn organizajxojn reprezentantajn la E-komunumon. - Okazigo la Kampanjo "Por pli vasta verdujo" por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj, kaj Landaj Asocioj. - Okazigo de specifaj agadoj en cxiu mondoparto por firmigi la movadon tie. - UEA zorgu pri disvastigo de informiloj pri Esperanto kun la celo produkti gxisdatigitajn informilojn pri Esperanto kaj gxia movado por internaciaj kaj landnivelaj uzoj. - La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj jxurnalistojn.UEA starigu aux/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko. - UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en internaciaj medioj. - La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligoj kun internaciaj organizajxoj. - UEA dauxrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizajxojn cxe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo. - UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al euxropaj instancoj. - UEA zorgu pri rilatoj kun la supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de Homaj Rajtoj kaj pri Esperanto kiel solvo Paroligo de Esperanto La asocio dauxrigu la kunlaboron kun ILEI por la plenumo de sia instruada agado. Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpagxoj kaj enretaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo. Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado de Esperanto kaj kunlaborigi ilin inter si ankaux' por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni E-on. La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaux novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon. La estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj. UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esenca elemento de la nove starigata komuna ekzamena brancxo "Instru-kapablo", klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj. UEA dauxrigu la Kampanjon "Savu Esperantajxojn" kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantajxojn en bibliotekoj kaj muzeoj. Utiligo de Esperanto La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigxas pri sama aux apuda temo. UEA arangxu agadojn en la regionoj en kiu ekzistas etna/nacia strecxo por pruvi la pac-potencialon de E-o. La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata. Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto. UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon. Bonvanas reagoj, komentoj cxe: UEA Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ, Rotterdam, Nederlando Rete: labor-plano@forigu.esperanto.se ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Demandaro pri turismo ===================== S-ro Jean-Luc Thibias dissendis retan demandaron al cxiuj delegitoj de UEA, kiuj indikis retadreson en la jarlibro cxu de jaro 1999 cxu de jaro 2000. Li entute ricevis 100 respondojn al 537 dissenditaj demandaroj do preskaux 20 procentoj. Bedauxrinde plejmulto el la respondoj indikas ke esperanto estas uzata nek en iu turisma prospekto nek en ia uzado de la turisma oficejo aux de la urbodomo. Kelkaj respondoj indikis, ke estas eldonitaj E-lingvaj prospektoj pri urboj. Tiuj urboj estas: - Cxinio: Changzhou (kolora); - Germanio: Aalen (kolora); Erlangen; Magdeburg (kolora); Munster (kolora); - Finnio: Iisalmi; Turku (kolora) - Francio: Angers; La Reole; Le Mans; Nancy Cedex; Parizo; Verdun; Vichy (kolora) - Hungario: Budapest (kolora); Nagykanizsa (kolora); - Italio: Grossetto; Parma; Ravenna; - Japanio: Hirosima, Ikeda; - Jugoslavio: Nisx; - Koreio: Seulo; - Kroatio: Zagreb (kolora); - Nederlando: Zaandam; - Rusio: Moskvo; - Slovakio: Martin (kolora); - Usono: San Mateo (Kalifornio). Al la demando "cxu la retejo de la turisma oficejo aux de la urbo uzas esperanton?" venis malmultaj jesaj respondoj, tamen tre esperigaj: - En Roccastrada (Italio) ne oficiala retejo aperigas tre interesan tekston en Esperanto (cxe: www.comune.roccastrada.gr.it); - En Colmar (Francio) ne oficiala retejo ankaux uzas Esperanton (cxe: www.multimania.com/tourismecolmar); - En Moskvo (Rusio) cxe turisma firmao Samiko (en la reto cxe: www.samiko.ru); - La sola oficiala turisma oficejo laux liaj gxisnunaj informoj estas tiu de regiono Normandio (Francio) ( cxe: www.normandy-tourism.org). S-ro Thibias havas en sia kolekto kelkajn malnovajn prospektojn de diversaj urboj: - Auxstralio (kolora); - Belgio: Antwerpen (kolora); Gent (kolora); - Bulgario: pri lando gxenerale; pri "Suna bordo" (kolora); - Finio: Helsinki (kolora); Oulu (kolora); - Francio: Cannes (kolora); Mittelwihr (kolora); Montpellier; Vichy; - Germanio: pri iama FRG (kolora); Gottingen (kolora); Koln (kolora); Mannheim (kolora); Nurnberg; - Hungario: pri la lando gxenerale (kolora); - Italio: Trente (kolora); - Jugoslavio: Primosten (kolora);Luksemburgio: pri la lando (kolora); - Nederlando: pri la lando (kolora); - Norvegio: Oslo; - Svedio: Malmo (kolora); - Svislando: pri la lando (kolora); Bern (kolora); La demandaro estis farita: - pro scivolemo: la kreinton interesas kolekti la esperantajn turismajn informojn; - pro utileco: li renkontos baldaux la respondeculon de la turismoficejo de sia urbo. Kaj li preferas havi enmane pruvon de la uzado de Esperanto en turismoficejoj de aliaj urboj kiam li proponos dauxrigadon kaj pliigadon de gxia uzo en tiu de sia urbo. - por transdoni la informojn al cxiuj interesatoj, tiel ke ili povu uzi ilin por si mem kaj ankaux provu allogi la lokajn turismoficejojn al uzado de esperanto (kaj mi cxefe pensas pri la uzado en retservoj). Helpante la laboron de kolektado de Esperanto-turismajxoj oni povas kontakti: Jean-Luc Thibias 7 Place de Paris, FR-54500 Vandoeuvre, Francio Rete: jean-luc.thibias@forigu.wanadoo.fr ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Ferii kaj iom labori en Germanio ================================ Esperanto-Asocio Sudharz sercxas ekde somero 2001 volontul(in)on por 1-2 monatoj, kiu ordigos nian kreskantan E-bibliotekon kaj arkivon, oni devas labori ankaux per komputilo. La asocio ofertas senkostan logxadon kaj posxmonon cx. 500 DEM monate. Oni ne devas labori dum la tuta tago. La urbo trovigxas en turisme sxatata regiono. Labori cxi tie estas bona eblo ekzerci la germanan, interkonatigxi kun germanoj, ktp. Pliaj informoj cxe: Esperanto-Ascoio Sudharz Grubenhagenstr. 8, DE-37412, Herzberg/Harz, Germanio ************************************************************************** INTERRETO ///////// Euxropa Jaro de Lingvo-kameleono ================================ Kameleono simbolas la Euxropan jaron de la lingvoj. Gxi sercxas nomon kiu ne superu 14 literojn kaj demandas: "Donu al mi nomon kiu bele sonas en multaj lingvoj kaj kiu estas facile prononcebla por cxiuj civitanoj de Euxropo." Al konkurso organizita tiucele kun valora premio trovigxas cxe: http://www.eurolang2001.org en 11 lingvoj de Euxropo. Jam multaj proponis la vorton "Esperanto". Cxe la akceptopagxo, klaku la nomon de via lingvo kaj poste "Partoprenu en la konkurso". Tiam aperas la cxi supraj demandoj. Se oni klakas cxe "Pri la kameleono", gxi mem respondas : "Bonan tagon, mi estas la kameleono de la euxropa jaro de la lingvoj. Mi estas kapabla alikolorigxi por adaptigxi al cxiu renkontita cxirkauajxo. Mia lango estas tre longa kaj fleksigxema ankaux adaptigxas kaj ebligas al mi interkomprenigxi en multaj landoj." La nomo "Esperanto" ja tute bone respondas al tiu priskribo kaj al la cxefa postulo pri prononcebleco kaj belsoneco por cxiuj euxropanoj. Henri Masson Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** Reta datumbazo de E-muzeo ========================= Internacia Esperanto-Muzeo de la Auxstria Nacia Biblioteko, kiu posedas la plej grandan planlingvan bibliotekon, realigas ekde 1996 unikan projekton: la kreon de la elektronika katalogo "Trovanto", konsultebla en interreto. En la nuna momento trovigxas jam pli ol 9.400 dokumentoj en gxi, kaj tiu nombro kreskas cxiumonate. Jam nun gxi estas la plej granda katalogo pri Esperanto kaj interlingvistiko. La financado de la projekto, "Trovanto" dependas de la utileco. Bonvenas do cxiu vizitado de la dokumentaro cxe: http://www.onb.ac.at/online_s/onspdbfr.htm. Mag. Helga Farukuoye Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg, Michaeler Kuppel AT-1010 Wien, Auxstrio Rete: helga.farukuoye@forigu.onb.ac.at ************************************************************************** Mallonge ======== Ret-adreso por acxeti esperantajn posxtmarkojn sercxataj. Gerard Requigny, rete: GRequigny@forigu.aol.com. * * * En la retpagxaro de la brazila Bankinter trovigxas ankaux ligo al la reta servo esperanto.net inter la lingvoj. ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Sciencista kongreso =================== La 4-a Internacia Kongreso de Junaj Sciencistoj de la Azi-Pacifikaj Landoj okazos en Vladivostoko inter 09-13. 10. 2001. La laborlingvoj estos Esperanto, rusa kaj angla. Dum la arangxo okazos 20 sekcioj. La organizantoj akceptas ankaux ideojn, opiniojn pri la sekciaj temoj k. s. gxis la 1-a de marto 2000. Kontakti eblas: For-Orienta Sxtata Teknika Universitato str. Pusxkinskaja 10, RU-690050 Vladivostoko, Rusio Rete: oriento@forigu.mail.ru ************************************************************************** Esperanto Pontas en Teo-Festivalo ================================= Inter 18-21. 05. 2001, en fama teohejmloko Xinyang, Cxinio, okazos la 10-a Xinyang-a Teo-Festivalo, organizata de la urba registaro. Dum la festivalo oni arangxos negocan ekspozicion, artajn programojn, ktp. Laux la propono de s-ro Zhang Xuesong, la organizanto decidas prezenti mondan teokulturon en la festivalo, inkluzive de teo-cermonio, diverslokaj moroj de teumado ktp. Esperanto funkcias kiel ponto en la arangxo. Dum la festivalo okazos ankaux la Simpozio de E-komerca Kunlaboro, esperantistoj, komercistoj kaj ekonomiistoj estas tre bonvenaj. Pliaj informoj, aligxiloj cxe: s-ro Zhang Xuesong Changtaiguan Dianguansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Cxinio Rete: deodaro@forigu.263.net ************************************************************************** PSI === La 17-a Printempa Semajno Internacia, PSI okazas inter 09-16. 04. en St. Andreasberg, Germanio. PSI estas "la paska renkontigxo de la tuta familio". Gxia cxi jara cxeftemo estas "Euxropo sen lingvaj limoj". La arangxo estas tauxga por cxiu ano de la familio. Estas organizitaj programoj por kontentigi cxiujn generaciojn. Okazas prelegoj, diskutoj, kinejo, bazaro, ekskurso, kulturaj kaj amuzaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Wolfgang Bohr Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Neuenahr, Germanio Rete: psi@forigu.esperanto.de ************************************************************************** SAT-kongreso ============ La 74-a kongreso de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT okazas inter 14-20. 07. 2001 en Nagykanizsa, Hungario. En la kongresa programo trovigxas pliaj prelegoj, diskutoj kaj samaj fakaj programoj. Kiu volas dumkongrese ekskursadi povas rigardi ne nur la cxirakuxajxon sed preskaux la duonon de la lando. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Sponzor Tours Sugar u. 3. HU-8800 Nagykanizsa, Hungario Rete: sponzortours@forigu.matavnet.hu ************************************************************************** Solidareca renkontigxo ====================== Renkontigxo de Amikoj de Internacia Solidareco okazas inter 29. 07. - 02. 08. 2001 en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino. Dum la arangxo okazos diversaj debatoj, kulturaj kaj fakaj programoj, seminarioj, prelegoj kaj ekskursoj al la cxirkauxajxo. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Esperanto-Ligo de Bosnio Hercegovino pp. 452, BA-7100 Bosnio Hercegovino Rete: kjak@forigu.bih.net.ba ************************************************************************** Praktika stagxo =============== La 49-a Praktika Stagxo de Parolata Esperanto okazas inter 20-22. 04. 2001 en Storckensohn, Francio. Oni povas pliprofundigi sian lingvoscion dum la arangxo. Okazas prelegoj de fakuloj de du fakaj asocioj, IKEF kaj TAKE por gxenerala publiko, do sen iu ajn profunda scio oni povas multe profiti vizitante la arangxon. Vespere okazas ankaux interkonatigaj kaj amuzaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Robert Kueny 30, rue des Champs, FR-68690 Geishouse, Francio Rete: mulhouse.esperanto@forigu.mageos.com ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu/. Korektoj, aldonoj estas bonven! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 24-25.02. Esperanto-stagxo en Nantes. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise Cendrars, FR-44100 Nantes, Francio. Tel: +33-(0)240.43.92.42 * * * 24-25.02. Mia Danubo, mia amo - arta semajnfino kun Jan Stanislaw Skorupski en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 27.02-03.03. Iberia skolo: novelistoj, poetoj. Grava epopeo: Utnoa. Gvidas: Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo Esperanto-Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 04-11.03. REK-EoLA - 20-a Rusia Esperantista Kongreso kaj 13-a Esperanto - Lingvo Arta apud Sant-Peterburgo. Inf: Ksenia Kojxevnikova, pk. 28, RU-195274 Sankt-Peterburgo, Rusio. Tel: Garik Kokolija +7-095-5677007. Rete: kokolija@forigu.mail.ru * * * 05.03. Esperanto-tago en Barlaston. Inf: Wegdwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG, Britio. Tel: +44-(0)1782-372105, +44-(0)1782-373427, fakso: +44-(0)1782-372393. Rete: wegdwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 05-07.03. Vizito en la Internacia Turisma Borso en Berlin, Germanio. Inf: Monda Tursmo, Sklodowskie-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744, +48-52-3460082. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net * * * 12-17.03. Fervojista Skisemajno en Poiana Brasxov. Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Bartan 39 bl. 51. ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel: +40-92-830123 * * * 27-18.03. Vintraj Tagoj de E-Asocio de Finnlando en Hameenlinna. Inf: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki Finnlando. * * * 21.03-14.04. Vizito en Kubo antaux la 5-a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Inf: "Keatur", Vista Allegre e/Juan B. Zayasy LuzCaballero, Vibora, La Habana, Kubo. * * * 21.03-28.04. Internacia vojagxo al Tutamerika EsperantoKongreso (Polio- Kubo-Gvatemalo-Honduraso-Meksikio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 25.03-01.04. TEJO-seminario "Lingva cxielarko" Budapest. Inf: TEJO, Sandra Schweder, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nedelando. Rete: tejo-oficejo@forigu.esperanto.org * * * 26.03-22.04. Flugvojagxo al Sud-Ameiko (Polio-Panamo-Kostariko-Nikaragvo- Honduraso-Salvadoro-Gvatemalo-Meksikio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-3415744 ************************************************************************** MOVADO ////// Aktivuloj por TEJO sercxataj! ============================= Kiel vi certe scias, kadre de TEJO eblas fari tre multajn interesajn aferojn. Evidente TEJO ne havas senlimajn rimedojn, sed eblas (kaj indas!) realigi plej diversajn ideojn kadre de gxi. Gxi povas roli kiel ponto inter diversaj asocioj, esperantistaj sed certe ankaux ne-esperantistaj, kaj ecx fojfoje sukcesas akiri interesajn subvenciojn. Sed nuntempe TEJO ne estas tre forta organizo... Estas multaj suficxe bazaj aferoj kiujn indus fari, kiuj ricevas ne suficxe da atento. Kial? Nu, vi ja scias, oni ne havas tempon... Sed mi estas tute konvinkita, ke tamen ekzistas suficxe da homoj kiujn eblas entuziasmigi por iu afero. Povas temi pri io eta, kiu prenas ne pli ol horon dum semajno averagxe, aux io vere granda - cxiaj kontribuoj bezonatas. Kaj mi ankaux estas tute konvinkita, ke agado estas ofte interesa, lerniga, konktaktiga, amuza. Ni bezonas vian helpon por trovi aktivulojn! Mi esperas ke vi helpos nin plifortigi TEJO-n! Atendante vian respondon: Sjoerd Bosga Tradragargatan 27D, SE-72337 Vasteras, Svedio Rete: sjoerd@forigu.esperanto.se ************************************************************************** "Oriento-Okcidento" =================== La revigligxo de Serio "Oriento-Okcidento" estas gxojiga. N-ro 1 aperis en 1961. Baldaux aperos la 34-a ("La libro de mirindajxoj" de Marco Polo) numerita volumo kaj krome du aperis sen numero, do entute 36. Pro pauxzoj en kelkaj jaroj la aperritmo estas malpli ol unu libro jare. Diversaj mondliterature gravaj verkoj bedauxrinde restis ekster la Serio, cxar la eldonistoj forgesis gxian ekziston. Estus ja en ilia intereso proponi verkojn por la Serio, cxar tio iom akcelas la vendadon. Kompreneble la estraro de UEA ne akceptas kiun ajn verkon en la Serion. Devas temi pri vere elstaraj verkoj, sed en nia tradukita literaturo ili ne superabundas. Osmo Buller ************************************************************************** E-ekspozicio en Bosnio kaj Hercegovino ====================================== Esperanto-Ligo de Respubliko Serba en Bosnio kaj Hercegovino preparis kelkajn aktivajxojn okaze de Zamenhofa naskigxtago. La cxefa afero estis la ekspozicio "Esperanto cxe ni kaj en la mondo", en Universitata kaj Popola Biblioteko. La cxefa celo de la ekspozicio estis montri kie Esperanto estas aplikata en la moderna mondo. La solenan malfermon (la 8-a de decembro) vizitis jxurnalistoj de la sxtata kaj du sendependaj (privataj) televidoj. Prezidanto de la E-Ligo, s-ro Micxo Vrhovac tiuokaze gastis en la sendependa televido "BEL" en tre rigardata matena programo. La ekspozicio estis fermita la 29-an de decembro. Vukasin Cutic Rete: vsilva@forigu.blic.net ************************************************************************** Zamenhof-festo alimaniere ========================= La vintran Esperanto-feston de la Esperanta Libro (lige al la naskigxtago de Zamenhof) oni kutime festas per solena programo, kulturaj prezentoj aux kun jarkunveno de loka organizajxo. Ekzistas tamen ankaux alitipaj kutimoj, kiel montras la ekzemplo de Litova E-Junularo. En la urbo Kaunas okazis interesa arangxo. Post "Zamenhof-tago" cxiam venas "Zamenhofa nokto" - tradicia cxiujara arangxo por gejunuloj kun tre interesa programo. Ecx la temo de la arangxo ekscitas scivolemon - "Esperanto kaj hazardaj ludoj". La arangxo okazis la 9-an de decembro vespere kaj dauxris la tutan nokton. Oni multe kantis, dancis, konkursis kaj kompreneble ludis diversajn hazardajn ludojn. Jevgenij ************************************************************************** REAGOJ ////// Kiu estas la auxtoro? ===================== En Eventoj n-ro 198 (p. 8.) aperis artikolo pri usona armeo kaj Esperanto, kiun iu s-ro James Piton kopiis el Brazila Esperantisto. Tio cxi ne estas plendo aux protesto. Tamen mi kredas ke la kopiisto ne bezonis ellasi mian nomon (nur du vortoj). Por mi cxiam estas interese, trovi mian nomon en presita formo de iu libro aux revuo. Mi estas nauxdekjara kaj kelkfoje rememoras aferojn el la pasinto, kiel tiu usona militista afero. Okazas ankaux tio, ke mi malkovras plagiaton. Iu ruzulo publikas poezion aux ion alian trompe pretendante esti la auxtoro. Mi iam havis malnovan libron de eldonejo, kiu dum la lasta jarcento ne publikigis ion ajn en Esperanto. Antaux incendio oni forprenis cxiujn miajn librojn kaj havajxojn (ecx miajn sxuojn), mi posedis Esperantajn librojn de tiaj eldonejoj kaj mi povis indiki la fontojn, de kie tiuj novaj genioj cxerpis siajn brilajn produktojn. Bertino Goerner ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Instruontoj en Norvegio sercxataj! ================================== Norvega aktivulo, Frank Pape planas labor- kaj feritendaron en okcidenta Norvegio por gejunuloj de diversaj landoj venontsomere. La partoprenantoj parte riparu domojn en vikinga muzeo, parte vojagxu kaj, plej grave, lernu Esperanton. Dume li apenaux havas subvencion, sed sercxas instruistojn por havi ion por proponi al la muzeo (li volas scii kiom postulas homoj por instrui 2-4 semajnojn). Personoj kapablaj pri instruado, kiu pretus instrui somere kontraux kovrado de vojagx- kaj restadkostoj kaj ne tro alta salajro, kontaktu: Frank Pape Rete: no_frank@forigu.yahoo.no ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Konkurso de infan-desegnajxo 2001 ================================= La organizo, "Esperanto en Vendomois" invitas cxiuj infanojn al sia desegnajxkonkurso kies temo estas "Pri kio/kiu vi revas?". Oni sendu desegnajxojn minimume 40x30 centimetrojn grandajn. La konkurso havas tri kategoriojn: gxis 7 jaroj, 7 gxis 10 jaroj, 10 gxis 14 jaroj. Oni devas sendi la verkojn gxis la 25-a de majo 2001. Dorse de la desegnajxoj estu notita nomo, agxo de la infano, adreso de la lernejo aux E-Klubo kaj konciza priskribo de la verko. Premioj estos atribuitaj po 3 en cxiu kategorio. Cxiu infano ricevos partoprenan diplomon. Libroj, kasedoj, KD, T-cxemizoj, k.a. konsistigos la premiojn. Verkoj estas atendataj cxe: Esperanto en Vendomois Les Monts, FR-41360 Lunay, Francio Rete: noulin_m@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** GAZETOJ /////// REGO ==== Aperis Ruslanda Esperanto Gazeto, REGO. Gxi estas komuna eldonajxo de Ruslanda Esperanto Unio, REU kaj Ruslanda Esperanto Junulara Movado, REJM. REGO-n redaktas Garik Kokolija. La unua numero aperis en oktobro 2001. La revuo aperas monate. En la gazeto aperas cxefe artikoloj pri la Esperanto movado en Ruslando. Oni trovas en gxi ankaux belartajxojn. La formato estas A/5, 32 pagxoj. Informoj kaj mendo cxe: Georgij Kokolija Pjatnickoe sosse 45-105, RU-123310 Moskva, Rusio Rete: kokolija@forigu.mail.ru ************************************************************************** MUZIKO ////// Kompaktdisko de Bronsxtein ========================== Lige al la festo pri 25-jarigxo de la E-Klubo en urbo Tihvin (apud S. Peterburgo), Rusio aperis kompaktdisko "Iom da bono de Bruna Sxtono" kun 22 elektitaj kantoj de la fama rusa E-kantisto: Mihail Bronsxtein, fondinto kaj animo de la klubo. Bronsxtein, la internacie konata kaj aprezita Esperanta bardo plurfoje koncertis en internaciaj arangxoj, UK-oj kaj E-renkontigxoj. Pliaj informoj cxe: Aleksandr Belov Rete: belov@forigu.tihvin.spb.ru ************************************************************************** LIBROJ ////// Cxefverko de Grass en Esperanto =============================== Mejlosxtona verko en la postmilita germana literaturo, "La lada tambureto" de la Nobel-premiito Gunter Grass, estas nun legebla en Esperanto. Tradukis gxin Tomasz Chmielik kaj eldonis KLEKS, firmao de Georgo Handzlik, kiu apud pollingvaj verkoj lastatempe aperigis plurajn librojn en grafike altkvalita vesto ankaux en Esperanto. La tradukinto kaj la eldoninto lancxis la libron en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 25-an de novembro, kien ili portis gxin laux vorte rekte el la presejo, pretiginta la unuan kvanton en la tago antaux la Malferma Tago. Per "La lada tambureto" la eldonejo KLEKS partoprenas en la Serio Oriento- Okcidento, en kiu ekde 1961 aperas reprezentaj verkoj de naciaj literaturoj el diversaj partoj de la mondo. La Serio estas auxspiciata de UEA, kies estraro decidas pri la akcepto de novaj verkoj en gxi. Per la serio UEA kontribuas al la programo de Unesko por reciproka aprezado de kulturoj de Oriento kaj Okcidento. La libro mendeblas kontraux 36 EUR cxe: Universala Esperanto-Asocio Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 Roterdamo, Nederlando Rete: uea@forigu.inter.nl.net ************************************************************************** KULTURO /////// Teatrajxo pri la siberiaj jaroj de Ada Sikorska =============================================== UEA jxus aperigis originalan unuaktan teatrajxon de la pola aktorino Jadwiga Gibczynska pri la infanaj jaroj en Siberio de nia forpasinta membrino Ada Fighiera-Sikorska. La verko bazigxas sur la leteroj de la 11-jara Ada al sia onklino, en kiuj sxi priskribas la vivkondicxojn kiujn sxi kun la familio travivis dum la milito en la lageroj, en kiujn Sovetunio enfermis la civilan logxantaron de la orienta parto de Pollando. La patro de Ada, generalo Sikorski, estis murdita kun cxiuj kaptitaj polaj oficiroj en la arbaro de Kattyn. Gian Carlo Fighiera Rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it el "Nova Sento in rete - N-ro 169" ************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis Esperanto-instruado en universitato de Dusxanbe, Tagxikio por plurdek personoj. La kurson gvidis Petro de Smedt, belga esperantisto. * * * Du eksaj redaktoroj de Eventoj aperigis librojn, eldonitaj de eldonejo "Impeto". La libroj estas "La Faktoj kaj skizaj informoj pri Esperanto" de N. L. Gudskov kaj "Esperanto? Tio estas simple. La lernolibro de la Lingvo Internacia" de A. G. Junusov. La okazajxon anoncis ankaux loka televido. * * * Fondajxo Esperanto (en Hispanio) kunvokas konkurson de ideoj kaj ankaux proponas subvenciojn por helpi la disvastigon de la internacia lingvo cxe foiro aux ekspozicio kaj la organizadon de E-kursoj en hispanaj universitatoj. * * * La Urba Konsilantaro de Aviles promesas doni la nomon Espranto al promenejon de parko laux la hispana gazeto "La Nueva Espana". * * * Okazis koncerto de Gianfranco Molle kaj Kaj Tiel Plu, kataluna ensemblo, en Kulturdomo de Pont des Demoiselles, Francio la 16-an de decembro 2000. * * * Aperis la hungarlingva versio de "Yumeiho-terapio", produktita surbaze de la Esperantlingva originalo. Prizorginto: Katalin Farago, Pk. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. * * * Estas pretigita ankaux la cxeh-lingva parto por la programo "La vortaro". Gxi estis konstruita surbaze de la franca-cxeha vortlisto kreita de Pierre Le Roux, la franclingva versio de La vortaro. La Esperanto-cxeha versio estis korektita de Lubomer Fajth. * * * Aperis la unua E-lernolibro por udmurtoj. Verkis gxin Bronislav Cxupin kaj tradukis en la udmurtan lingvon Aleksandr Laptev. La lernolibron eldonis en decembro 2000 "Ruslanda Esperantisto" danke al la subvencio de FAME- Fondajxo (Germanio). * * * Ekde la 1-a de januaro 2001 la adreso de Auxstria Esperantista Federacio, AEF estas: Margaretengartel 100/11/2, AT-1050 Wien, Auxstrio. * * * Nome de japanaj esperantistoj Tanaka Hiroaki transdonis 350 guldenan donacon al la redakcio de Eventoj pro la antauxe ellaborita kaj disponigita E-tiparoj por komputiloj kun Win 3.x ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Kun bedauxro ni anoncas, ke forpasis aktorino-esperantistino Sylvia Gaspard, Solen', kiu iam estis "la animo" de la Esperanto-teatro de Parizo. Sxi estis ofte videbla en teatrajxoj dum Universalaj Kongresoj. * * * 2000 brokantajxoj haveblas. Petu elektronikan katalogon cxe: editioniltis@forigu.aol.com. Edition Iltis, B.P. 19, FR-84340 Malauc,ne, Francio ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Afrikano deziras korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo. Adreso: Francisko Hounsoundu, B.P. 226, Kokosso - Mono, Benin. Rete: gmvinf@forigu.yahoo.fr. * * * 47-jarulo deziras korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo. Interesoj: turismo, literaturo, kulturo. Adreso: Asif Visca, Ammerndgrenda 172, NR-0960 Oslo, Norvegio. ************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. Kio estas la titolo de la unua libro en Esperanto? A. Unua libro de Esperanto B. D-ro Esperanto. Internacia Lingvo. Antauxparolo kaj Plena Lernolirbo. C. Ludoviko Zamenhof: Internacia lingvo, Esperanto 2. Kio estas la oficiala gazeta organo de UEA? A. Eventoj B. Esperanto C. Monato 3. Kio estas la nomo de la centra biblioteko de UEA? A. Biblioteko Kalocsay B. Biblioteko Hector Hodler C. Biblioteko Zamenhof Limdato por alsendo: la 1-a de marto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos post 2 numeroj. Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numerojn antauxe. 1. Kiu kreis la lingvon Volapuko? A. Schleier (Schleyer) 2. Kiom mebro-kategoriojn havas Universala Esperanto-Asocio C. 5 MG, MJ-(T), MA-(T), DM, AM 3. Kio estas nun la nomo de la iama Internacia Cseh-Instituto? A. Internacia Esperanto-Instituto Ni invitas vin, ludu kun ni! ************************************************************************** INTERESE //////// Euxropaj patentoj ================= Diplomata konferenco en Munkeno adoptis la 29-an de novembro 2000, amendojn pri la Euxropa Patento Traktato. Laux la nova traktato, kiun parlamentoj en membro-sxtatoj devas adopti gxis 1-a de septembro 2001, patentoj devas esti publikigitaj aux tradukitaj aux angle aux germane aux france. Ne plu necesos por sxtatoj peti tradukon nacilingven. Ankaux ne plu necesas ke usonaj kaj anglaj firmaoj traduku francen aux germanen. La sxangxoj fakte signifos ke la angla estos la nura patento-lingvo por la plejparto de euxropaj sxtatoj (ankaux en orienta Euxropo). Samtempe en Usono ekvalidis fine de novembro legxo, laux kiu fremdaj patentoj ne plu gxuas tujan legxan protektadon se ili ne estas en la angla. Baldaux la plejparto de euxropaj firmaoj pagos pli por euxropa patento ol usonaj kaj anglaj firmaoj. Bafyd ap Fergus Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com ************************************************************************** Reaginda konstitucio de "The Economist" ======================================= Lingva malegaleco sur la labormerkato Eble vi scias, do mi atentigas vin superflue, ke en The Economist, nro okt 28-nov 3, 2000, trovigxas cx. sespagxa materialo konekse kun la temo. La plej esenca parto estas la propono de la periodajxo pri la Konstitucio. Mi citas el la anglalingva teksto esperantigita: "Konstitucio por la Euxropa Unio" "Ni inter la sxtatoj de Euxropo, klopodante kuragxigi pacajn, nefermitajn kaj konstruivajn rilatojn inter niaj popoloj, kaj sercxante antauxenigi niajn komunajn interesojn en la mondo, dekretas kaj establas jenan Konstitucion por nia Euxropa Unio..." "Artikolo 2: Lingvoj "La angla, la franca kaj la germana devas havi la saman rangon kiel la solaj oficialaj lingvoj de la institucioj de la Unio(3)." ... "Piednoto 3). Tio transsxovas la cxefan sxargxon de alia traduko al membro-sxtatoj tiun dezirantaj." Miaopinie: Artikolo 2 estas en bruta kontrauxdiro kun la enkonduka frazo "klopodante kuragxigi pacajn, nefermitajn kaj konstruivajn rilatojn inter niaj popoloj"... Artikolo 2 signifas gravan diskriminacion inter la oficista elito kapabla perfekte paroli en almenaux unu, kaj perfekte kompreni en cxiu, el la tri oficialaj lingvoj unuparte, kaj preskaux cxiuj homoj de niaj popoloj, ecx tiuj kiuj multrilate, tamen ne lingve estas elitaj aliparte. Otto Haszpra Rete: haot@forigu.freemail.hu Kelkaj personoj jam faris, sed indas pli amase reagi per sobraj, konvinkaj retmesagxoj (anglalingvaj aux kun traduko al la angla) al "The Economist" (rete: letters@forigu.economist.com). L.S. ************************************************************************** Paradiza horlogxo ================= Tri geedzaj paroj mortas en terura akcidento, kaj alvenas antaux Paradizon, kie atendas ilin Sankta Petro: "Bonan eternon," li diras al ili. "Antaux ol iri en Paradizon, ni konstatos kiom da fojoj cxiu edzo malfidelis je sia edzino. Jen la Paradizaj Horlogxoj: ili turnigxas unufoje por cxiu eksteredzeca afero kiun vi havis. Evidente, ne ekzistas tiaj horlogxoj por la edzinoj, cxar ili cxiuj estis modele fidelaj." La unua edzo nervoze antauxenpasxas, kaj lokigxas antaux la unuan horlogxon. Gxi turnigxas tri fojojn. Lia edzino ekploregas. La dua edzo maltrankvile antauxenpasxas, kaj lokigxas antaux la duan horlogxon. Gxi turnigxas ses fojojn. Lia edzino ekkoleregas. Fine, la tria edzo terurite antauxenpasxas, sed konstatas ke ne estas horlogxo por li. Lia edzino estas tre kontenta: "Se ne estas horlogxo por mia edzo," sxi diras al Sankta Petro, "tio do signifas ke li neniam malfidelis je mi, cxu ne?" "Ne, ne," respondas Sankta Petro. "Mi metis la horlogxon de via edzo sur mian skribotablon: mi uzas gxin kiel ventumilon!" Rikardo Cash el "esperanto-anekdot" ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 203, 2/januaro-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************