Eventoj n-ro 202, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Kiujn fondajxojn havas UEA? Faka aplikado: - Libro por radio-amatoroj - Jarkonferenco en Rumanio - Seminario pri apliko de Esperanto Kontakto sercxata: - Aktivulo sercxata por EEU Interreto: - Ludu goon en la reto - Kio estas la unua? - Mallonge (5) Arangxoj: - Medicinista konferenco - Itala kongreso - Internacia biciklista renkontigxo - Astronomia stagxo - 1-a hilelista renkontigxo - Biciklaj karavanoj al IJK - Kompleta monata kalendaro Movado: - Sxtato pagas E-dejxoranton - Gresillon internaciigxas - Dumviva membreco en UEA popularas - Esperantistoj cxe ministrino - Pirlot transdonis la laboron - Disputo pri pago - UEA kaj la premio Nobel pri paco - Socio cxe hungara akademio - Nezeuxropa konsultigxo - Esperantisto de 2000 - Esperanto interesas rusan instituton - Nesubtenita projekto - Ni devus pli ofte demandi subtenon! - Kien kondukas la "disvastigo"? - Prioritato Afriko Reagoj: - Reagoj al "Eventoj - 200 numeroj!" Instruado, ILEI: - Esperanto-lernado en Japanio - Esperanto instruata en vaska universitato Konkursoj: - Belartaj konkursoj Radio: - Estona Radio - cxu ne plu en Esperanto? Libroj: - La mirinda sorcxisto de Oz Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (2), korespondi deziras (1) "Eventa ludkvizo" Interese: - Elektu vi mem vian kategorion! ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kiujn fondajxojn havas UEA? =========================== Universala Esperanto-Asocio havas pli da fondajxoj, kiuj petas la monon de esperantistoj por diversaj celoj. Jen mallonga priskribo de la diversaj fondajxoj. Societo Zamenhof invitas pagi duoblon de la kotizo. Kompense, la societanoj ricevas kelkfoje jare personan leteron de la prezidanto de UEA kaj akcepton en la kongreso (Jarlibro 2000, p.8.). Sur pagxo 27. de Jarlibro trovigxas listo de homoj, kiuj kontribuis grandajn sumojn por acxeti la domon de UEA en Rotterdam. Sen tiuj sumegoj UEA ne posedus domon. Cxiu cxambro portas la nomon de unu tia donacinto. Ankoraux nun oni konstante kolektas donacojn por Fondajxo "Oficeja ilaro". Gxi estas menciita en pagxo 39., inter dudek aliaj fondajxoj. Kelkaj el ili mencias apartan klarigon cxi tie. Fondajxoj Afriko, Ameriko kaj Azio kolektas donacojn por malricxaj sed aktivaj esperantistoj en tiuj kontinentoj. Ne ekzistas "Fondajxo orienta Euxropo", kvankam ankaux tie homoj estas gxenerale tre malricxaj kaj ne povas pagi kotizon al UEA. Antaux la jaro 1989 tiu situacio estis alia: la registaroj subvenciis la Esperanto-asociojn tie. Unu el la plej aktivaj landoj estis Jugoslavio. Kiam la inter-etna malamego fajrigis la militon inter la respublikoj kiuj gxis tiam estis unu sxtato, cxio falegis. Post kiam la cindroj kovris la teron kaj la kadavrojn, la esperantistoj devis rekomenci de nulo. Tiam UEA-estrarano Renato Corsetti kuragxe rompis la tabuon, ke UEA ne devas okupigxi pri io alia ol esperantista agado. Li alvokis esperantistojn okupigxi pri la sorto de samideanoj en detruita Jugoslavio. La reago estis granda: solidaraj donacoj venadis al la nova "Fondajxo Espero". Tiu, kiu perdis sian domon, ricevis sumeton (ekzemple 100 USD) por helpi la rekonstruon. Simile, tiu, kiu perdis sanon, laboron ktp, ricevis iom da helpo per tiu Fondajxo. Kiam pasis la tempo, ankaux viktimoj de naturaj katastrofoj povis ricevi helpon, ne nur en Jugoslavio sed en la tuta mondo. Fondajxo Canuto portas la nomon de iama prezidanto de UEA, honore al li. La Fondajxo membrigas en UEA centojn da esperantistoj kiuj ne mem povas pagi sian kotizon. En Afriko preskaux neniu pagas sian membrecon. Tie estas cxirkaux 150 membroj per Fondajxo Canuto. Triamonda Kongresa Fondajxo celas gastigi kongresanojn en UK. La flugbileton UEA neniam donacas, nuntempe, sed por kelkaj gxi povas pagi la restadon. Kotizo, logxado, mangxado, posxmono, asekuro dum unu semajno kostas 300 USD gxis 400 USD. La Fondajxo povas pagi tiom por 4 gastoj. Volontula Fondajxo pagas parton de la kostoj por volontuloj kiuj restadas en la Centra Oficejo dum kelkaj monatoj por spertigxi kaj helpi. Ankaux tiu stipendio estas modesta: ne la flugbileton gxi pagas, sed posxmonon kaj la luon de cxambro en la Oficejo. En la subtegmentejo de la domo estas tri cxambroj por gastoj aux volontuloj. Kutime unu el tiuj estas logxata de volontulo kiu laboras plentempe por TEJO. Cxu ne estas miraklo ke kelkaj miloj da pagi-povaj esperantistoj kontribuas tiom da mono por tiom da fondajxoj, tiom da agado?Kaj strange... gxuste tiuj, kiuj havas malgrandajn enspezojn, apartigas el tiu malmulto iom por donaci al aliaj. Hans Bakker ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Libro por radio-amatoroj ======================== Aperis speciala, faka lernolibro. "Esperanto fuer den Amateurfunk" 120 p. La titolo signifas "Esperanto por la amatora radio". Gxi estas skribita por germanoj, kiuj aux jam estas radio-amatoroj kaj volas lerni Esperanton, kaj por tiuj, kiuj jam estas Esperantistoj kaj volas informigxi pri amatora radio. La libro estas plejparte skribita du-lingve: cxiam la germana parto dekstre kaj la Esperantlingva analogo maldekstre. Gxi instruas la normalan Esperanton kaj aldone koncentras je la speciala faklingvo de amatora radio. Aldonitaj estas interesaj komentoj kaj tekstoj. Vortaro angla-germana-Esperanto kun la 500 plej necesaj vortoj kaj fakvortoj kompletigas la libron. Mendo eblas cxe: Hans Welling zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Gernanio ************************************************************************** Jarkonferenco en Rumanio ======================== Inter la 25a gxis la 27a de auxgusto 2000 la Rumana Esperanto Fervojista Asocio, REFA okazigis sian 11-an jarkonferencon en Bukaresto. Okazis oficiala kunveno, en kiu oni raportis pri la estinta kaj estonta agadoj de REFA. Cxeestis kaj parolis la sxtata sekretario de la Transportministerio. En la kadro de la konferenco estis eble viziti la iaman palacon de Cxaucxesku, lasta prezidento de socialisma Rumanio. Okazis grava invito por la reprezentantoj de diversaj IFEF-sekcioj flanke de sxtata sekretario, A. Marinescu. Ankaux okazis akcepto cxe la komerca direktoro sinjoro Bogdan Nastasescu. Joachim Giessner ************************************************************************** Seminario pri apliko de Esperanto ================================= En la monato majo oni okazigos dum du tagoj plian seminarion SAEST 2000 (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Havano, Kubo. SAEST 2000 sesios per: prelegoj, afisxoj, rondtablaj kunsidoj. Cxiu prelegonto disponos je 20 minutojn. Temaro de la Seminario: Apliko de Esperanto en cxiuj sciencaj kaj teknikaj brancxoj; Spertoj kaj esploroj rilate al la instruado de la Lingvo Internacia; Spertoj kaj esploroj rilate al la denaska dulingveco; Esperanto en medicino kaj medicino en Esperanto; Sciencaj kaj teknikaj prelegoj en la internacia. Kuba Esperanto-Asocio Strato Vista Alegre No. 264, CU-10500 Havano, Kubo kubesp@forigu.mail.infocom.etecsa.cu ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Aktivulo sercxata por EEU ========================= Euxropa Esperanto-Unio, EEU konscias pri la graveco de la e-ista labor- kampo "interlingvistiko, socilingvistiko, lingva politiko". Informado al neesperantistoj laborantaj en tiuj kampoj kaj kontaktoj kun ili povas helpi informi tiujn, kiuj poste informas la publikon kaj la politikistojn. En la landoj de EEU (krom en kelkaj) apenaux ekzistas tia sistema agado. EEU taksas grava la ekziston en cxiu EU-lando de centro, kiu agu plurnivele sur la scienca kampo, kunlabore kun la landaj asocioj kaj eventuale kun landaj neesperantistaj lingvistaj aux similaj asocioj. Aliflanke en multaj EU-landoj ekzistas elstaraj individuoj agantaj en tiu kampo, kiujn oni kunligu, kaj al kiuj oni liveru informojn pri la ekzistantaj sciencaj materialoj pri Esperanto aux pri Esperanto kunlige kun socilingvistiko kaj lingva politiko. Se vi pensas, ke vi estas la tauxga komisiito de EEU por komenci tian agadon, bonvolu anonci vin cxe la prezidanto de EEU, Umberto Broccatelli via Giacomo Brodolini 10, IT-00139 Roma, Italio Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it ************************************************************************** INTERRETO ///////// Kio estas la unua? ================== En Eventoj n-ro 200 ni anoncis la registradon de propra retej-nomo "www.eventoj.hu", kaj menciis, ke "versxajne tiu estas la 1-a tiaajxo inter la E-gazetoj". Evidentigxis, ke la frat-gazeto Monato jam havas tian (http://monato.esperanto.be), kaj kvankam gxi estas nur sub-nomo cxe "esperanto.be", tamen vere ili estis la unuaj. L.S. ************************************************************************** Ludu goon en la reto! ===================== Japana Esperantista Go-Asocio, JEGA jam malfermis kaj funkciigas interretajn retpagxojn, en lingvoj japana kaj Esperanta cxe: http://www12.freeweb.ne.jp/art/jega/ La pagxo intencas esti ilo instrua por komencantoj, amatoroj kaj profesiuloj de Goo. Alfredo Juan Valle Rete: alvalo@forigu.arnet.com.ar ************************************************************************** Esperante parolanta versio de la fama sercxilo "Altavista" estas trovebla cxe: http://www.geocities.com/kalblando/altavist.htm * * * La festo okaze de la 30-a fondigx-jubileo de la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen nun dokumentigxas sur la reto ankaux per malmultaj fotoj. Adreso: http://members.surfeu.de/fknoeferl/jub.htm. * * * Ekzistas nova E-lingva retpagxaro pri Mumia Abu-Jamal, viktimo de komploto direktita de FBI, lauxte deklaradas sin senkulpa jam 19 jarojn estante en la koridoro de la morto kaj la mortpuno: http://www.cosimapp-mumia.org/esp2.htm * * * Mi volas sciigi vin, ke onu nun povas legi informon kaj inviton de la prezidanto de la Bavara Esperanto-Ligo Gosbert Gehler en la retpagxaro de BELO. Adreso de la E-lingva pagxo: http://www.bavara-esperanto-ligo.de/diservo.htm * * * Oni povas informigxi pri paperfalbado en la retpagxaro: http://www.multimania.com/corobu Cxi tie troveblas kelkaj origamiaj bestaj modeloj. ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Medicinista konferenco ====================== La 13-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco, IMEK okazos en urbo Osijek, Kroatio inter 16-31. 07. 2001. La programo enhavos fakajn prelegojn, tuttagan kaj unu duontagan ekskursojn, viziton al la loka hospitalo. Informoj kaj aligxo cxe: Davor Klobucar J. Huttlera 27 A, HR-31000 Osijek, Kroatio ************************************************************************** Itala Kongreso ============== 70-a Itala Kongreso de Esperanto okazos inter 28-07. 01-08. 2001 en Triesto, Italio. Oni povas profiti de la okazo pasigi semajnon en Italio, tuj post la fino de UK. en Zagrebo. La arangxo estas tradicia renkontigxo de italaj esperantistoj. La ricxa kongresa programo antauxvidas prelegojn, esperantologian forumon, ekskursojn kaj urbajn vizitojn kaj ankaux kunvenon de Esperanto-Rondo de Alp-Adrio. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Triesta Esperanto-Asocio CP. 601. IT-34100 Trieste Centro, Italio ************************************************************************** Internacia biciklista renkontigxo ================================= Internacia biciklista renkontigxo, IBiRe okazos inter 05-09. 09. 2001. en Doksy, Cxehio. La arangxo trovigxos en belega regiono apud lago de Macxa. La programo konsistos el komuna biciklado dumtage kaj vesperaj prelegetoj kaj amuzprogramoj. Oni planas veturi potage proksimume 50 kilometrojn kun pauxzoj por klarigado pri survojaj vidindajxoj. Cxiu partoprenanto ricevos planon kun la orientigxpunktoj kaj proponata komuna itinero, do povos lauxvole mallongigi, eventuale plilongigi sian vojon laux sia sportemo. Antaux IBiRe estas proponata retstado en Prago kun ties gvidata trarigardo kaj unutaga biciklado al konata kastelo Karlstejn. Informoj kaj aligxiloj cxe: Petro Chrdle Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************** Astronomia stagxo ================= Stagxo "Astronomio: amatoroj kontribuas" okazos inter 08-15. 09. 2000. en Observatorio de Mont Chiran, Blieux, suda Francio. Astronomia Esperanto-Klubo str. Amazia Ha-Melech 20/1, IL-77484 Ashdod, Israelo Rete: mikisal@forigu.inverness.co.il ************************************************************************** 1-a hilelista renkontigxo ========================= La 1-a Hilelista Renkontigxo okazos en Zagreb, Kroatio inter 23-26. 07. 2001. Hilelismon (homaranismon) pripensis L. L. Zamenhof kiel universalan religietikan ponton inter homoj. Fine de la augusto 2000 hilelismon, en iom modernigita formo, renaskigis Hilelista E-rondo. La arangxon povos partopreni ankaux nemembroj de Hilelista rondo, nur sen rajto vocxdonadi. Dum gxi, lauxplane, estos iniciatita fondigxo de Tutmonda Hilelista Asocio, kaj estos proklamitaj Statuto de THA kaj Hilelista religietika principaro. Pliaj infomroj cxe: Mato Spekuljak Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr ************************************************************************** Biciklaj karavanoj al IJK ========================= Kvar biciklaj karavanoj al Strasburgo por IJK estos organizotaj de Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI dum la du semajnoj antaux IJK. Norda karavano el Londono-Bruselo al Strasburgo; Suda karavano el Barcelono-Liono al Strasburgo; Okcidenta karavano el Bretonio-Parizo al Strasburgo; Orienta karavano el Polio-Germanio al Strasburgo. Pliaj informoj cxe: Xavier Godivier Rete: XGodivier@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu/ Korektoj, aldonoj estas bonven! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 04-11.02. Indavizito 2001. Inf: B. Revathi, 14-187/1 Padmavathipuram, Tiruchanur Road, Tirupati, Andhra pradesh, IN-517 501 Hindio. Rete: indavizito2001@forigu.rediff-mail.com * * * 08-11.02. Feriado por vinsxatantoj en montaro Matra. Inf: s-ino Margit Evva, Soroksari ut 107/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793, fakso: je nomo Jozefo Szabo +36-1-3200768 * * * 12.02-07.03. Flugvojagxo al Sud-Ameriko (Polio-Peruo-Bolivio-Cxilio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 16-17.02. Renkonto de Esperanto, Namur. Inf: Marcel Delforge, Rue des Glacieres 18, BE-6001 Charleroi-Marcinelle, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413 Rete: madelforge@forigu.busmail.net * * * 16-18.02. Renkonte al Esperanto en Namur (Valonio) Inf: Marcel Delforge, Rue des Glacieres 16, BE-6001 Charleroi-Marcinelle, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413. Rete: mardelforge@forigu.busmail.net * * * 16-20.02. Amikaj - Kulturaj - Turismaj tagoj, Miercurea-Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap.3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio. * * * 16-21.02. Blanka semajno, verda skiferio en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 17-18.02. Kvara Seminario: Cseh-seminario por instruistoj en Herzberg/Harz. Inf: Esperanto-Gessellschaft-Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544 * * * 17-24.02. 3-a Arangxo Junularo-Nordio (AJN) skisemjano en Trondheim. Inf: AJN, p/a Espen Nystad, Herman Krags vei 31-43, NO-7050 Trondheim, Norvegio. Rete: ajn@forigu.esperanto.no * * * 18-24.02. Semajno de Internacia Amikeco. * * * 19-24.02. Fervojista Skisemajno en Poiana Brasxov. Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Bartan 39 bl. 51. ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio. Tel: +40-92-830123 * * * 20-24.02. Praktikado de la Lingvo (2a grada) por infanoj kaj plenkreskuloj. Gvidas Josee Lafosse. Inf: Kvinpetalo Esperanto-Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 21.02. Tago de patrina lingvo (UNESCO). * * * 21-27.02. Semajno de Internacia Amikeco. * * * 23-25.02. Vintra Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (VERAT), Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk ************************************************************************** MOVADO ////// Sxtato pagas E-dejxoranton ========================== Loka esperantista grupo en Parizo sukcesis dungi junan viron por plikreskigi aktivadon de la asocio kaj de ties celoj, cxefe diskonigxo, instruado de la lingvo. Li dejxoras 35 horoj semajne. Grandparto de la salajro estos pagata de la franca sxtato (kadre de legxoj favoraj al senlaboruloj), cetero de entreprenisto simpatianta, malgranda parto de la lokuloj kaj de SAT-Amikaro en Parizo. Du aliaj samaj junulaj okupoj estas jam starigitaj en Francio, en St Brieuc kaj Montpellier. Eble tiu ekzemplo kuragxigas homojn en la tuta mondo provi havi dejxoranton tiamaniere. Rene Ballaguy Rete: rene.ballaguy@forigu.wanadoo.fr ************************************************************************** Gresillon internaciigxas ======================== En la lasta, cxi-vintra komitatkunsido de la Kulturdomo Gresillon levigxis la propono sxangxi la nomon de la asocio, por ke gxi estu "Kulturdomo de Euxropaj (ne plu francaj) Esperantistoj". Tio necesigas sxangxon de la statutoj, do la propono estas plusendita al la venonta gxenerala asembleo. Oni povas aligxi al ricevantoj de inform-cirkulero de la Kulturdomo. Henri Boyet Rete: henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr ************************************************************************** Dumviva membreco en UEA popularas ================================= En la jaro 1999 UEA ricevis 21 novajn dumvivajn membrojn, dum ilia nombro en 1998 estis nur 13. En 2000 dumviva membrigxo ecx pli popularigxis. Gxis la 15-a de decembro aligxis jam 28 novaj dumvivaj membroj. De post 1976, kiam la dumviva kotizo estis fiksita je 25-oblo de la kotizo de Membro- Abonanto en la koncerna lando, nur en unu jaro aligxis pli da dumvivaj membroj, nome 29 en la jaro 1979. UEA do notos novan rekordon, se gxis la jarfino ankorau du pliaj membroj kotizos por la tuta vivo. Je la Zamenhof-Tago 2000 UEA havas entute 894 dumvivajn membrojn. ************************************************************************** Esperantistoj cxe ministrino ============================ Kroata ministrino pri turismo Pave Zupan-Ruskovicx akceptis la LKK-n de la venontjara UK en Kroatio. Dum la renkonto estis prezentitaj esperantlingvaj turismaj eldonajxoj pri Kroatio. La ministrino, kiu mem lernis Esperanton en lerneja tempo en Dubrovnik, akceptis inviton farigxi membro de la Honora Komitato de UK. Por la Dua Bulteno sxi kontribuos per bonveniga saluto. Spomenka Sxtimec ************************************************************************** Pirlot transdonis la laboron ============================ De multaj jaroj Germain Pirlot kolektas deklarojn de euxropaj parlamentanoj, kiuj esprimis ian simpation aux almenaux ne-kontrauxecon al Esperanto. Listo de la nomoj de tiuj "simpatiantoj" regule aperadis, gxisdatigite. Tia laboro ne povas esti tasko de unu sola homo, kaj fakte li ricevis kunlaboron de kelkaj, sed ne multaj, diverslandajn helpantoj. Nun por atingi pli bonan kunordigon de tiu laboro, gxi estas transdonita al la franca EEU-komitatano Claude Longue-Epee, kun kiu Pirlot tamen plu kunlaboros. Al ambaux iru nian koran dankon. el Euxropa Bulteno, n-ro 11. ************************************************************************** Disputo pri pago ================ Inter du esperantistoj Willi Firth kaj Zlatko Tisxljar ekis vigla, malfermita, perreta disputo pro ne pago de salajro. S-ro Firth tradukis Slovenan antologion de Esperanto al la angla kontraux 8000 DEM kaj al li ne alvenis la lasta 300 DEM gxis la paglimdato. Zlatko Tisxljar pagis pagas gxustatempe ankaux tiun cxi sumon al UEA, sed plej versxajne pro la bankoj estigxis malfruo. Malfermaj disputoj kaj ofendoj havas grandan influon al homoj. Sen profunda kialo ne nepre indas provoki malferman disputon. - ndlr Axel ************************************************************************** UEA kaj la Premio Nobel pri Paco ================================ De tempo al tempo unuopaj individuoj, kiuj rajtas fari proponojn, proponas UEA-n por la Premio Nobel pri Paco. Ili faras tion poprainiciate aux pro instigo de esperantistoj. Sekve de decido de la komitato de UEA, nun oni provas kunordigi cxi tiun kampon. Se vi konas potencialajn proponantojn (cxefe temas pri parlamentanoj, sed ankaux pri universitataj profesoroj pri difinitaj fakoj), bonvolu kontakti Renato Corsetti aux la respondeculon pri la kunordigado: Ivo Osibov Vinkovacka 25HR-21000 Split, Kroatio Rete: osibov@forigu.pravst.hr ************************************************************************** Socio cxe hungara akademio? =========================== S-ro Otto Haszpra vokas cxiujn hungarajn kolegojn havantajn sciencan gradon aux titolon, kiuj interesigxas pri eventuala estigo de Esperanta societo enkadre de la Hungara Scienca Akademio. Otto Haszpra Hur u. 9 A.ep. III. lh. I/3. HU-1223 Budapest, Hungario Rete: haot@forigu.freemail.hu ************************************************************************** Mezeuxropa Konsultigxo ====================== Hungara sxtatestro Ferenc Madl kaj Sekretario de la Registaro de Respubliko Kroatio estas du instancoj kiuj gxis nun reagis al la Rekomendo de Konsultigxoj de Landaj Asocioj de Mezeuxropo. La rekomendo interalie pledas por la pli intensa uzo de la Internacia Lingvo en internaciaj rilatoj de la sxtatoj de Mezeuxropo. La hungara prezidento Ferenc Madl esprimis sian konsenton kun la idea fono de la rekomendo kaj kun ties referenco al la komunaj radikoj de la mezeuxropa kulturo. La Kroata Registaro siavice sendis nian rekomendon al pluraj ministerioj por konsidero. Sekve de tio, Kroata Esperanto-Ligo ricevis inviton renkonti la sxtatan reprezentanton por la Lingvojaro 2001 en Ministerio pri klerigado. S. Sxtimec Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr ************************************************************************** E-isto de 2000 ============== En la "interredaktora retlisto" en 1997 estis provo por redaktoroj de E- gazetoj elekti "esperantiston de la jaro". Ekde la sekva jaro la rusia E- gazeto "La Ondo de Esperanto" iniciatis propran elekton. Gxi elektis sian esperantiston ankaux por 2000. Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas proklamitaj kiel "Esperantistoj de la jaro 2000!" Halina Gorecka Rete: sezonoj@forigu.mail.ru ************************************************************************** Esperanto interesas Rusan Instituton ==================================== Instituto de Rusa Lingvo pripensas pri eblo enkonduki Esperanton en sian programon. La arda adepto de tio estas profesoro Valerij Morkovkin. Oni indikas, ke la instituto antauxe specialigxis pri la disvastigo de la rusa eksterlande, sed dum lastaj du jaroj akceptas ankaux rusiajn studentojn (75 cxiujare). Evidentigxis, ke unu el tiuj studentoj estas denaska esperantistino Svetlana Goncxarova kaj nun sxia patrino moskva altlerneja E-instruistino Irina Goncxarova provos kune kun sxi ekkontakti la gvidantaron de la instituto por proponi kunlaboron. el Reta Informilo de REU ************************************************************************** Nesubtenita projekto ==================== Al pluraj retadresoj, gazetoj kaj al Ret-Info estis alsendita retmesagxo "Gejunula bonfarto", kiu temis pri studeblo por orienteuxropaj knabinoj en Meksikio helpe de meksikaj profesoroj, kiuj havis ankaux(!) geedzigxan intereson. Reago de AIS: AIS San-Marino ne estis antauxe informita pri la programo "Gejunula Bonfarto" kaj en la formo prezentita ne povas subteni gxin. AIS siavice jam en pluraj okazoj disponigis stipendiojn al gestudentoj por ebligi al ili eksterlandan studon aux partoprenon en eksterlandaj studkonferencoj. Tiuj stipendioj estis donitaj surbaze de la kapablo, bezono kaj engagxigxemo de la studentoj. Kampanjoj kun esence aliaj kriterioj sendube povas havi meritojn, sed AIS ne povas partopreni aux subteni ilin. Reinhard Fossmeier Estas rimarkinde, ke ankaux meksikaj esperantistoj protestas kontraux la ideo lancxi tiun projekton. - ndlr Axel ************************************************************************** Ni devus pli oftte demandi subtenon! ==================================== Instituto por flegado de infantalentoj, honore al finna verkisto Kalle Paatalo organizis fabelkonkurson. Inter premiitaj infanaj kontribuajxoj el 8 landoj unu premio en la kategorio de 10-jaruloj iris al knabino Stefani Smolek el Zagreb. Instruistino de Stefani, Judita Rey Hudecek, interesigxis cxe la flugkompanio Finnair cxu eblus senpage transporti la premiitan infanon gxis Finnlando por cxeesti la solenajxon por infantalentoj. Dirite, farite. La instruistino kaj la infano cxeestis en la tago de la fabelo, la 18-an de oktobro, la solenajxon cxe la bivakfajro en la finna arbaro. Eble ni devus pli ofte kuragxi demandi subtenon. ne nur por telantitaj infanoj, ne nur cxe finna flugkompanio. S. Sxtimec Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr ************************************************************************** Kien kondukas la "disvastigo"? ============================== En pluraj artikoloj ni legas pri tio, kiel disvastigi Esperanton. Pri la enhavo de disvastigo sperteblas iu sxajna interkonsento, ja cxi tiu vorto aperas en multaj artikoloj kiel nepruvenda aksiomo, aliflanke iom pli profunde esplorante la temon, ni trovas gravajn diferencojn inter la ekzistantaj konceptoj pri disvastigo. Laux diversaj publicajxoj la antauxenigo de la movado signifas esence la jenajn agadojn: - kvante kreskigi la parolantaron; - kvalite evoluigi la Esperanto-komunumon. El la menciitaj temoj mi okupigxas nur pri la problemaro de kvanta kreskigo de esperanto-parolantoj. En la nuntempa Esperanto-movado tri cxefaj manierojn oni praktikas por disvastigi la parolantaron: 1. konvinki ope homojn; 2. denaske instrui esperanton; 3. pere de instruado. La sistemo de Zamenhof por varbi adeptojn aperis jam en la unua libro. De tiu tempo multegaj manieroj estis eltrovitaj kaj praktikataj por konvinki homojn lerni Esperanton, tamen gxis hodiaux la parolantaro de esperanta lingvo restis en tiom malgranda kvanto, ke por la homaro praktike ne estas rimarkebla, ofte ecx oni supozas, ke gxi estas jam mortinta, ja gxi estas uzata nur ene de malgranda diaspora komunumo. Pri la nuna nombro de Esperanto-parolantoj ne estas interkonsento inter la esplorantoj de la temo. Laux miaj propraj kalkuloj la nombro de tiuj kun kiuj eblas interkomunikigxi esperante - kvankam diversnivele - estas cxirkaux unu miliono. Kontroli la veran nombron de la parolantaro ne eblas per popolnombrado, sekve ni devus kalkuli pere de ne rektaj metodoj. Se temas pri cxi-rilataj ciferoj oni devas strikte diferencigi la membronombron de la organizita movado de la nombro de Esperante parolantoj. La kreskon de la nombro de Esperanto-parolantoj ni ne spertas, kvankam ekzistas. Kiel en mia artikolo en l989 mi pruvis analizante la anaron de Hungaria Esperanto Asocio, HEA kaj tiun de aliaj esperantistaj organizoj, la membronombro de esperantistaj organizoj apenaux kreskas kaj ecx foje- foje malkreskas, kaj krome depende de sociaj krizoj foje tute malaperas (sed kompreneble ne malaperas la esperante parolantoj). Sed samtempe malantaux la neta saldo ni trovas regulan kreskon kaj regulan malanigxon. La kresko foje superas la malkreskon, foje ne. La kauxzo de pli ol duonjarcenta stagnado estas, ke la asocioj kaj societoj havas tre malgrandan povon teni la anojn en la asocioj, respektive en la movado, ja ili kontentigas nur malmultajn interesojn. La malanigxantoj (kabeigxantoj) praktike ne plu uzas la lingvon, ja sen movado la lingvo apenaux estas uzebla. Parto de la malanigxantoj foje elformas alian "movadon". Por ilustri la perspektivon de tradicia varbadmanieroj ni vidu la statistikojn de HEA. De la jaro 1986 la anoj de HEA estas administrataj ankaux per komputilaj programoj, sekve ni povas fari diversajn fidindajn komparojn. Dum 15 jaroj anigxis en HEA-n 4062 personoj. Secxi tiujn ciferojn ni ekstrapolas al la estonteco, ni povas konstati ke dum unu jarcento anigxos cx. 27 mil personoj. Sed se ni ne enkalkulos la floran periodon de nia movado - cxirkaux la centjarigxo de Esperantio - dum kiuj jaroj ni eksterordinare efike povis ekspluati la favorajn kondicxojn de nia socio (t.e. la malmoligxinta socialisma diktaturo), kaj kalkulas nur la lastajn kvin jarojn tiam ni ricevos nur 10 mil novajn anojn. Sed ni ne forgesu, ke averagxe, en la sama tempo HEA havas entute nur 600-800 aktivajn, plenrajtajn membrojn (0,6 -0,8 anoj el 1.000 logxantoj). Analizante la nombron de aligxantoj kaj malanigxantoj, mi konkludas jene: laux la nunaj manieroj ne estas sxanco, ke la Esperanta lingvo estu uzata fare de la tuta logxantaro de la mondo. La dua maniero kreskigi la parolantaron de lingvo Esperanto estas produkti esperantistojn denaskulojn. Ilia nombro en Hungario dum la pasinta dunonjarcento estas nur kelkdek. Do en la kreskigo de esperantoparolantoj ilia rolo ankaux en la proksimaj tempoj versxajne estos nesignifa. La efiko de denaskuloj al la tradicia esperantista movado dum la lastaj jardekoj apenaux estas spertebla. Tamen indus aparte studi la fenomenon, kial esperantistoj sukcesas pli efike konvinki nefamilianojn ol familianojn. La tria cxefa vojo - uzata fare de tradiciaj movadanoj kaj organizoj - estas la t.n. desuprismo: konvinki la decidpovulojn pri la avantagxoj de Esperanto-lingvo kiel komuna lingvo por la homaro. Sed cxi tiu temo estu traktata en alia artikolo. Oszkar Princz ************************************************************************** Prioritato Afriko ================= La cxi-sekva agad-programo de UEA havas la nomon de simila programo de UNESKO, kvankam la enhavo, en tiu gxenerala kadro, rilatas precipe al tio, kion la Esperanto-movado povos fari en Afriko dum la venontaj jaroj. La vorto "prioritato" montras la punktojn, kiujn la Afrikanoj trovas prioritataj en sia agado. 1. Esperanto: lingvo Afrika Temas pri komenca instruado de la lingvo al Afrikanoj lx la gxisnuna praktiko. Pli da emfazo estu donata al instruado pere de Afrikaj lingvoj, al instruado fare de Afrikanoj mem, al instruado de perfektigaj kursoj, al tradukado al Esperanto de literaturaj verkoj en Afrikaj lingvoj, al verkado de libroj fare de Afrikanoj. 2. Esperanto: movado Afrika Temas pri kopodoj por stabiligi la movadon en landoj, kie gxi ekzistas, doni pretigxon al ekzistantaj landaj Asocioj kaj fondi aliajn en landoj, en kiuj ili ne ekzistas. Ankx pri la stabiligo de la Afrika Oficejo temas tiu punkto. La Landaj movadoj komencu financi sin mem kaj gvidi la informadon ankx al lando, kie nun ne estas Esperantistoj. 3. Esperanto-lernejo Temas pri malfermo de lernejoj en Afrikaj landoj: akirado de grundo kaj konstruado sur gxi de la lernejo. En cxiu lando, la lernejoj funkciu kiel normala enlanda lernejo lx la enlandaj legxoj, kaj Esperanto estu instruata en ili. La unua eksperimento okazos en Togolando. 4. Helpo al Afrikaj lernejanoj Kolektado de euxroplingvaj lernolibroj, cxefe pri teknikaj fakoj, kaj donacado de ili al Afrikaj lernejanoj. 5. Fondajxo Afriko Temas pri kolektado de suficxe granda kapitalo, el kies rento oni povos financi la agadon en Afriko. 6. Realigo de etaj projektoj Temas pri trovado de helporganizoj grupoj x unuopuloj, kiuj financu projektetojn de Afrikaj Esperantistoj. Bestobredado, agrokulturo, fisxado, ktp. 7. Integrigxo de Afriko Ne manku Afrikanoj en la gvidorganoj de la internaciaj Esperanto- organizajxoj, precipe TEJO kaj UEA. Estu klopodoj, ke Afrikanoj povu ofici en la CO de UEA, volontuli por UEA x TEJO. La tuta agado okazos sub la respondeco de la Afrika komisiono de UEA., kiun vi povos kontakti rete je la adresoj: Hans Bakker Kastelenstraat, 231, EG Amsterdam, Nederlando Rete: hbakker@forigu.groenlinks.nl ************************************************************************** REAGOJ ////// Reagoj al "Eventoj - 200 numeroj!" ================================== Mi legis kun intereso vian priskribon en eventoj 200 pri via agado. Se ecx nur triono de la afero estus vera, vi same meritus lauxdojn. Renato Corsetti Italio * * * Estis tre interese legi en Eventoj, n-ro 200 pri via kvinopa entrepreno. Ke tiom ampleksas la laboro de via centro mi ne imagis. Bonan sukceson en 2001! Douglas Draper Norvegio * * * Gratulon pro la 200 numeroj de Eventoj, pri kiuj mi jxus legis la tre interesan raporton en N-ro 200, sed iom pri kiuj mi jam sciis pro mia dauxra abono al la revuo; mi tre esperas, ke cxio dauxre kuragxigas vin, cxiujn, havi la necesajn fortojn por doni la la Esperanto-mondo tian tre bonan, regulan informmaterialon en tre alloga vesto. Lawrence Mee Belgio * * * Se vi ne estus atentigintaj min, mi eble ecx ne estus rimarkinta, ke vi jam atingis la 200-an numeron! Mi kore gratulas vin, kaj esperas fari tion ankaux por la numero 2000-a!!! Jozefo Nagy Rumanio * * * Mi tuj aldonis specialan paragrafon pri via TTT-ejo (cxu reklamao !) en miaj retpagxoj (vidu informoj) kaj indikis la adreson por krei rektan hiperligon al http://www.eventoj.hu Mi esperas ke tiu kunagad(et)o helpos Eventoj-n kaj la Esperantan movadon. Pierre Dessapt Francio * * * La vladivostokaj esperantistoj eltutkore gratulas vin okaze de la 200-a numero de Eventoj kaj okaze de la Nova jaro, Nova jarcento kaj Nova Jarmilo! Aleksandr Titajev Rusio * * * Okaze de la 200-a numero mi volas nur skribi: "Novan centon en la nova jarcento" Stanislaw Mandrak Polio * * * Estimataj, sincerega gratulo! Mato Spekuljak * * * Membroj de la Esperanto-Grupo Nuernberg elkore gratulas vin okaze de la 200-a eldono de la plej ofta internacia E-gazeto Eventoj. Ni deziras al vi multan sukceson!Membroj de la Esperanto-Grupo Nuernberg, Germanio * * * Gratulon kaj dankon pro la sciigoj. Kiam mia hejmpagxo estos finita, mi komunikos al vi gxian retejnomon. Claude Gacond * * * Mi tre gratulas al vi pro la 200-a numero de tre interesa revo "Eventoj". Per via revuo mi trovis multajn geamikojn en diversaj landoj. Precipe reta korespondado tre helpas en nia vivo. Ankorauxfoje mi gratulas al vi kaj, se estas eblo mi ciam abonos "Eventoj". Andreo Kosinski * * * Gratulojn, gekaraj: atingi tiujn numerojn estas la vera Evento Koran dankon pro via tre utila servo. Daniele Binaghi Italio ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// E-lernado en Japanio ==================== Laux informoj de Japana Esperanto-Instituto, JEI 33 lokaj Esperanto- societoj okazigis kursojn en la jaro 1999. Rapidfaraj, nome unu-tagaj aux kelk-tagaj kursoj nombris 10, kaj kelk-monataj aux pli longaj enkondukaj kursoj nombris 29. En tiuj cxi partoprenis cx. 100 interesitoj kaj cxirkaux 75 procentoj de ili finis la preparitan kurson. Intensivaj kursoj, ekzemple kunlogxadoj okazis fruktodone. Sibayama Zyuniti Rete: sibayama@forigu.isl.melco.co.jp ************************************************************************** Esperanto instruata en vaska universitato ========================================= En la lerneja jaro 2000/2001 Esperanto eniros la vaskan universitaton, "Universidad del Pais Vasco/Euscal Herriko Unibertsitatea" kiel elektebla studobjekto. La kursoj dauxros 45 studhorojn kaj validos 4,5 kreditojn. Esperanto estas jam enkondukita en pluraj universitatoj en Hispanio, eble tiu nova pasxo plu instigas aliajn universitatojn enkonduki la internacian lingvon kiel elekteblan studobjekton. laux Boletin, n-ro 346 ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Belartaj Konkursoj ================== La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn. La rezultojn oni anoncos en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo. Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Eseo: Teme ligita kun Esperanto au kun la temo de la UK, "Kulturo de dialogo - Dialogo inter kulturoj". Proksimuma longo 10 tajpitaj pagxoj (cx. 400 x 65 tajpospacoj). Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An- Song-san" kaj du aliaj premioj. Videofilmo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo (vd. cxe Eseo). Dauxro 15 gxis 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. Infanlibro de la Jaro: Originala au tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en la jaro 2000. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2001. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 2001. Cxion oni sendu al UEA kun mencio "Belartaj Konkursoj". La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseudonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj: 1-a premio: EUR 190; 2-a premio: EUR 133; 3-a premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399. Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankau poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Belartaj Konkursoj. Detala regularo haveblas kontrau unu respondkupono cxe: UEA Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@forigu.inter.nl.net ************************************************************************** RADIO ///// Estona Radio - cxu ne plu en Esperanto? ======================================= Pro ekonomiaj kialoj la estraro de Estona Radio planas cxi jare cxesigi multajn programojn. Inter ili estas ankaux la cxiusemajna esperantlingva elsendo. Esperanto-sekcio alvokas la auxskultantojn sendi protestleterojn al la estraro de Estona Radio. Multaj reehoj povas helpi. Reagojn sendu al: Estona Radio Rete: english@forigu.er.ee ************************************************************************** LIBROJ ////// La mirinda sorcxisto de Oz ========================== La fama rakontaro por infanoj "La mirinda sorcxisto de Oz" de L. Frank Baum estas nun havebla en Esperanto, kun ilustrajxoj laux la originaloj de W. W. Denslow. Tradukis la verkon H.R. Dreyer. Eldonis Eldonejo Bero en Kalifornio. Gxi mendeblas kontraux 15 EUR + afranko de: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** MALLONGE //////// La monata revuo Brasil Rotario, (kun 56.623 kopioj) publikigis en sia januara numero tripagxan ampleksan artikolon "Esperanto Lingvo sen limoj" origine aperinta en franca lingvo pasintjare, kies auxtoro estas Eskil Svane, prezidanto de Rotaria Amikaro de Esperanto, RAdE. * * * Ministerio pri Komerco invitis esperantiston Kees Ruig, membron de Internacia Komerca Ekonomia Fakgrupo, IKEF al Panamo por ke li instruu dum unu monato pri internacia komercado. * * * Okazis Esperanto-leciono por du klasoj de la lernejo en Charlottenlund, Norvegio. Dum la lecionoj la infanoj povis lerni pri Zamenhof kaj povis konatigxi kun la bazo de la lingvo Esperanto. * * * Okazis seminario pri komunikado por estroj de Esperanto-asocioj en Norvegio la 25-an kaj 26-an de novembro en Oslo. * * * Okazis 50-a, jubilea kunveno de Katolika Esperanto-Ligo Internacia, KELI en Janske Lazne, Cxehio en auxgusto. Gxin partoprenis samideanoj el 11 landoj. * * * Okazis la 36-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Tallinn, Estonio. La arangxon partoprenis 201 esperantistoj cxefe el Cxebaltio sed estis gastoj nakaux el aliaj landoj de Euxropo. * * * Aperis nova, 42 pagxa librokatalogo de Flandra Esperanto-Ligo, FEL. Gxi mendeblas de: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, rete: info@forigu.fel.esperanto.be. * * * Estis okazigita babilada sesio de Kultura Asocio Esperantista, KAE en Hispanio dum pli ol duonjaro. Oni babilis unufoje monate pri aktualaj demandoj de la Esperanto-movado. * * * Estis tradukita al la euxska lingvo la originale Esperanta verko "El la vivo de bervala sentauxgulo" de Louis Beaucaire. La tradukon faris euxska auxtoro Aitor Arana. * * * Estis intervjuitaj du esperantistoj el Bilbao, Hispanio pri Esperanto kaj ia loka historio de loka televidstacio. La samideanoj eluzis la eblon anka por varbi lokajn E-kursojn. * * * Aperis en hispana tutlanda gazeto "Epoca" mallonga artikolo kun la titolo "Esperanto en EU" pri la 4-a kongreso de Eropa Esperanto Unio. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Joel Brozovsky havas novan retadreson. Gxi estas: joelb@forigu.kmug.org . La malnova adreso ne plu funkcias. * * * Nuna posxtadreso de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto estas: esperanto@forigu.oomoto.or.jp ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas Elena Valerjevna Bocxarova. Mi estas 32 jara. Mi logxas en Dusxanbe, cxefurbo de Tagxikio. Laux profesio mi estas bibliotekistino, sed momente mi laboras en kanceljario. Mi estas juna, simpatia, bela, blonda fraulino. Mi volus konatigxi kun iu por fondi internacian familion aux por amika korespondado. Adreso: Elena Valerjevna, rete: belena@forigu.cada.tajik.net ************************************************************************** "EVENTA LUDKVIZO" ///////////////// Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas donacpremion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse gxis 15-a de februaro. 1. Kio estis la nomo de la edzino de L. L. Zamenhof? A. Klara Zlibovsky B. Lidia Zlenthova C. Klara Zilbernik 2. Kiu(j) decidas pri la lokoj kaj datoj de la Universalaj Kongresoj? A. prezidanto de UEA B. estraro de UEA C. A-komitatanoj de UEA 3. Kion signifas la vorto "krokodili"? A. paroladi inter esperantistoj ne en Esperanto B. plori kun grandaj larmoj C. formangxi alies mangxajxon Limdato por alsendo: la 15-a de februaro 2001. Gxustajn solvojn vi trovos en Eventoj post 2 numeroj. Ne forgesu, cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun Esperanto- rilatan donacpremion - libron, sonkasedon, videokasedon, ktp. Valoraj premioj por la unuaj atingintoj de 50 poentoj! Dum IJK-99 en Veszprem okazis unika evento: reviva koncerto de la plej fama kaj plej populara Esperanto-ensemblo "Amplifiki". La unuaj tri atingontoj de 50 poentoj ricevos specialan donacon: videoregistrajxon de tiu koncerto. La komerce ne vendata, tamen fama kaj populara videokasedo estas unika rarajxo. Gxis nun oni povis vidi gxin nur en kelkaj famaj E- arangxoj (IJF, IJS, ktp)... Ni invitas vin, ludu kun ni! ************************************************************************** INTERESE //////// Elektu Vi Mem Vian Kategorion! ============================== Versxajne vi konsentas, ke la esperantistoj konsistas el multaj kategorioj, malgraux tio, ke oni ofte nomas ilin "samideanoj". Ni volas priparoli tiujn kategoriojn, kvankam ne eblas garantii, ke ni nomas cxiujn. 1. Bonan-tagon esperantistoj Ilia vortprovizo estas tro limigita. Kelkajn esprimojn ili bonege scias, ekzemple "bonan tagon", "kiel vi fartas?", "gxis revido". Cetere ili cxiam parolas nacilingve. Tre ofte ili portas grandan verdan stelon. 2. Eternaj komencantaj esperantistoj Dum pli ol jardekoj ili jam studas la Internacian Lingvon, sed ili malmulte progresis. Kiam aliaj esperantistoj alparolos ilin, ili rugxigxas kaj ne scias respondi. Gxenerale ili tre flue parolas nacian lingvon en Esperanto-kunvenoj. 3. Filatelist-esperantistoj Ili volonte korespondas kun cxiuj landoj, sed nur por intersxangxi posxtmarkojn. Cetere ili ne partoprenas esperantistan vivon. 4. Vortar-esperantistoj Vortar-esperantistoj aux promenantaj vortaroj, kontrauxe, scias multege da Esperantaj vortoj, precipe tiujn, kiujn oni preskaux neniam bezonas. Sed en interparolo kun aliaj ili mallerte balbutas; ili neniam legas libron (krom vortaron), kaj korespondi ili ne sxatas. 5. Gazet-esperantistoj Ili opinias, ke cxiu, kiu pli malpli bone scipovas Esperanton, havas taskon verki gazet-artikolojn. Tiu kategorio senesperigas verajn redaktorojn. Iliaj plumfruktoj ne bongustas. Verkado postulas apartan talenton. 6. Klub-esperantistoj Ili logxas precipe en grandaj urboj, kie la verda movado floras. Ili regule vizitas la kunvenojn en propra klubo, sed tute ne interesigxas pri la distrikta, pri la landa aux internacia movado, pri kongreso ktp. 7. Kongres-esperantistoj Ili plejparte estas frauxloj (ambauxseksaj), logxantaj izolite en malgrandaj lokoj. Ili havas amikojn en cxiuj urboj, kie jam okazis internaciaj kongresoj. Sed en la propra loko, urbeto aux vilagxo ili estas (kaj dauxre estos) la solaj esperantistoj. 8. Gramatik-esperantistoj Ili favore studas la teorian flankon de nia lingvo. Pri la plej subtilaj gramatikaj demandoj ili scias la sole gxustan respondon. Ve, kiu uzas la lingvon ne laux liaj konsiloj. Cxiam ili havas la rugxan krajonon en la mano. 9. Nur-esperantistoj Ili estas homoj, por kiuj la zamenhofa kreajxo estas la sole gxusta vivocelo. Ili interesigxas pri nenio alia. Neniam ili legas nacilingvan libron aux jxurnalon. Ilia domo estas plena de esperantajxoj. Ili portas verdan stelon, verdstelajn ringojn, manikbutonojn, posxtrancxilojn, krajonojn; ecx noktovestoj estas ornamitaj kvintpentstele. Encxiu rondo ili parolas dauxre pri Esperanto, cxiun ili salutas esperantlingve. Ili estas la plej bonaj kontraux-propagandistoj de nia movado. 10. Politik-esperantistoj Ili politikas sian ekstreman radikalan politikan opinion, prefere en la verda movado; versxajne tial cxar ekster tiu movado neniu auxskultas ilin. Ili estas eksterordinare aktivaj. En cxiu kunveno aux kongreso ili petas plurfoje la parolon, disdonas flugfoliojn, kunportas memverkitajn gazetojn ktp. Esperanto estas por ili politika cxastereno. 11. Opozici-esperantistoj Ili sxatas auxdi sin mem, sed oni malmulte povas diri, cxu ili samopinias kun la gvidantoj. Tial ili cxiam estas kontraux la agoj de la plimulto. Ili sxatas fortajn, akrajn kvalifikojn kaj senfinajn lamentadojn. Se oni volas kredi al ili, cxiuj aktivuloj en niaj organizoj estas trompantoj, profitemuloj aux diktatoroj. 12. Kritikemaj esperantistoj Tiu kategorio dauxre observas, klasifikas kaj severe prijugxas la samideanojn. Neniu tauxgas krom ili mem. La sagxa leganto aux auxskultanto versxajne jam konstatis, ke la verkinto de cxi tiu linioj estas unu el la plej tipaj reprezentantoj de cxi lasta kategorio. Probable ni forgesis kelkajn kategoriojn. Cxu vi, leganto, jam renkontis vian portreton? Aux cxu vi apartenas al la 13-a kategorio? 13. La ordinaraj esperantistoj Ili estas progresemaj nomoj, kiuj interesigxas pri multaj aferoj i.a. ankaux pri Esperanto. Ili uzas la lingvon praktike kaj klopodas disvastigi gxin. Por ili Esperanto estas bona rimedo por atingi altan, tuthomaran kulturon. El "Espero Katolika", 8/1980 kaj "Pacifika Kuriero" N 1 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 202, 2/januaro-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************