Eventoj n-ro 201, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA Faka aplikado: - Astronomio por cxiuj - Kristana ligo - 90 jaragxa - Mikologia klubo Kontakto sercxata: - Lernejo atendas kontribuon Interreto: - Retadresoj "esperanto.nu" ne funkcias - Gxusta adreso - Francaj informpagxoj - Mallonge (3) Arangxoj: - Internacia Infana Kongreseto - IJK - Danuba scienca kaj kultura forumo - IJS - Komunistoj iras al KCE - Kompleta monata kalendaro Movado: - UEA kaj ILEI en kolokvo de Unesko - Nova PIV antauxmendeblas - Televidelsendo en Rusio - Peranto de UEA en Britio - 110 vizitantoj en la Malferma Tago - Semantiko kaj esperantistoj - Zamenhof - Podlahi-ano de XX-a jarcento - Prezidanto al esperantistoj Opinioj: - Kulturo kaj E-instruado Reagoj: - Cxu neologismoj? - Malgranda fina venko Instruado, ILEI: - Nova lernejo Konkursoj: - Kiel mi vidas mian landon? Radio: - E-elsendoj de CxRI Muziko: - Enkonduko al la arto trubadura Libroj: - Nova katalogo de FEL Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (1), korespondi deziras (2) "Eventa ludkvizo" Interese: - Lingva malegaleco sur la labormerkato - Dankon al Zamenhof - Infanoj ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Novjara mesagxo de la Prezidanto de UEA: ======================================== Per paca armilo en nova jarmilo Tiom UEA vastigxis tra la mondo ke la tradicia nov-jara mesagxo devus esti sendita plurajn fojojn tra la jaro. Multaj el niaj membroj festas la novan jaron nun, sed ekzistas ankaux multaj kiuj festos gxin post kelkaj tagoj; aliaj, kiuj festos gxin en marto aux septembro; aliaj, kiuj nun festas ne la novan jaron sed Ramadanon; kaj certe ecx aliaj. Cxiukaze, pro respekto al la tradicio, ni restu cxe la komenco de la kristana kalendaro. Novjara mesagxo estas okazo por pritaksi kun kritika distanco la evoluon dum la pasinta jaro kaj por esprimi dezirojn pri la evoluo en la posta jaro. La Esperanto-movado dum la jaro 2000 dauxrigis sian kutiman kreskon. Ne lasu ke misgvidu vin la membro-nombro de cxi tiu aux de aliaj organizajxoj. En efektiveco, cxi momente Esperanto kreskas, foje ecx tumulte, en regionoj kiuj ne eniras la bon-kondutan cirklon de la ok plej industriaj landoj en la mondo. Ekster tiuj ok landoj esperantistoj apenaux povas revi pagi kotizojn aux acxeti librojn eldonatajn en tradicie fortaj bazoj de la movado. Defio staras antaux UEA kaj la ceteraj organizajxoj: cxu ni sukcesos trovi manierojn enplekti tiujn homojn en la vivon de Esperantujo? Nia himno nenie asertas ke la flugiloj de facila vento devas porti la novan senton nur de ricxa loko al ricxa loko. Se vi do vivas en lando kie ne estas problemo pagi la kotizon de individua membro, bonvolu fari tion. Per tio vi helpos cxiujn agadojn de UEA (ekde disvastigo de Esperanto inter la junularo aux en la Interreta mondo gxis helpo al la movado en Afriko aux Nepalo). Jen kiel, fakte, oni elspezos la monon de via kotizo. Krome, vi aligxos al la rondo de la esperantistoj plej bone informataj per la plej legata Esperanto-revuo, kaj vi estos inter la plej favorataj partoprenantoj de Universalaj Kongresoj, acxetantoj de libroj kun rabatoj ktp. Estas nun finigxanta Kampanjo 2000, kiun sindedicxe sekvis la esperantistaro en multaj landoj. Gxi portis kelkajn sukcesojn, dum cxe iuj agad-flankoj progreso forestas. UEA, kiel reprezentanto de la monda esperantistaro, regajnis cxiujn sxanceligxintajn poziciojn cxe internaciaj organizajxoj, kiel UN kaj Unesko kaj aliaj ankoraux, kaj gxuste en la dua duono de la jaro 2000 atingis pliajn rezultojn. Esperantistoj estis petataj prelegi en Unesko mem al la tuta mondo de neregistaraj organizajxoj. Neniu ridetis kaj neniu primokis, multaj ecx petis rilati kun ni. Same okazas en UN, kie, danke al la refortigita Novjorka Oficejo, oni komencas ricevi de pluraj flankoj subtenojn por la rezolucio de la Seula konferenco de NRO-j (1999), kiu postulas ke UN finfine alfrontu la problemon de lingvaj homaj rajtoj kaj la eblan solvon pere de neuxtrala lingvo. En cxiuj kontinentoj esperantistoj komencas funkciigi cxiam pli sukcese siajn kontinentajn aux landarajn Esperanto-asociojn, -uniojn kaj -komisionojn. Mi ne povas ne mencii la amerikajn kaj aziajn kongresojn, kiel brilajn ekzemplojn de tio kion oni faras. Mi ne povas ne mencii larevigligxon de Euxropa Esperanto-Unio, kiu eble siavice revigligos kelkajn Esperanto- agade margxenajn euxropajn landojn. Mi certas ke euxropaj esperantistoj kapablos gxis maksimumo ekspluati la eblojn kiujn prezentas la Euxropa Jaro de Lingvoj 2001, por montri al la mondo, kiu vere volas subteni plurlingvecon kaj sekurigi la plu-ekziston de naciaj lingvoj. Apud la tradiciaj rimedoj por Esperanto-agado pli kaj pli ekspansias io nova: Interreto. Estas vere mirinde konstati kiel rapide esperantistoj sukcesis adaptigxi al cxi tiu moderna komunik-rimedo kaj utiligi gxin por Esperanto. Tiu kampo certe prezentas al ni multajn eblojn (mi ne kasxu de vi ke multaj novaj esperantistoj en multaj malnovaj landoj varbigxas pere de interretaj kursoj). UEA kaj la ceteraj organizajxoj devus, laux mi, iom pli kuragxe plongxi en cxi tiun maregon, kie oni trovas amason da junaj kaj interesaj homoj. Gxuste tiajn homojn ni bezonas. Cxar ni parolas pri junaj homoj, estas oportune mencii la labor-strecxojn de nia junulara sekcio TEJO, kiu rekomencas produkti novajn ideojn kaj novajn sukcesajn agadojn. Mi apelacias al cxiuj legantoj de cxi tiu mesagxo, junaj kaj maljunaj, ke ili klopodu superi organizajn kaj agxajn limojn kaj antauxenigi kunlaboron. Cxiu plia novjara mesagxo fakte portas nin pli proksimen al la momento kiam la TEJO-homoj devos transpreni la torcxon (kaj mem verki siajn novjarajn mesagxojn). Same mi petas cxies kunlaboron por ILEI, nia instruista brako. Apenaux necesas diri ke kie oni ne instruas Esperanton, oni ne kreas esperantistojn. Instruado havas fortan lokon en la nun diskutata nova laborplano de UEA. Mi ne povas fini cxi tiun mesagxon sen du lastaj konsideroj. Niaj fakaj asocioj devas fortigxi, por apliki Esperanton en la praktiko. Nur kiam Esperanto estos lingvo per kiu oni povas acxeti kamionon en Euxropo kaj sendi gxin al Afriko, tiam Esperanto komencos esti vere normale internacia lingvo. Mi parolis pri kamionoj kaj komercado, sed ne estas malsame pri spiritaj kaj kulturaj varoj. Kiel cxiam okazis en la pasinteco, ekzistas fortoj en la mondo kiuj postulas rezigni je demokratio favore al ekonomia efikeco. Ne estas strange ke tiujn ideojn subtenas cxefe tiuj kiuj estas (aux esperas esti) ekonomie fortaj. Ni apartenas, laux mi, al la alia flanko, al tiuj kiuj postulas ke la homo estu en la centro de la atento, kiuj pensas ke ekonomia evoluo havas sencon nur se gxi plifelicxigas, ne se gxi mortigas la homon per malsanoj aux detruante lian mondon. Ni postulas ke ankaux en la lingva kaj kultura kampo estu demokratio, ke neniu humiligxu kaj submetigxu. Tion ni diru lauxte kaj klare en cxiuj forumoj en kiuj ni havos la eblon paroli dum la venonta jaro. Interne de la movado, cxiuj bonvolu partopreni la diskutojn pri la labor-plano, kies slogana resumo estas gxuste: Al lingva demokratio! Bondezirojn al vi kaj al Esperanto en la jaro 2001-a. Kep Enderby ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Astronomio por cxiuj ==================== Komence de la jaro 2000 estigxis virtuale, en la reto, la Astronomia Esperanto-Klubo AEK, kiu ligas interesulojn pri astronomio kaj astrofiziko. Jam partoprenas en gxi ne nur universitataj profesoroj, sed ankaux sendormulaj laikoj, kiuj, ravite de la noktcxiela beleco, volas ion ekscii pri la kosmo. La Astronomia Almanako 2000 estas la unua eldonajxo de la klubo. La belaspekta, bonpresita kajero enhavas abundon da artikoloj pri moderna astrofiziko, bazaj scioj pri astronomio, malkovro de planedoj ekstere de nia sunsistemo kaj evoluo de la steloj. La ilustrajxoj plifaciligas la komprenon de la tekstoj, kvankam la vortoj en la ilustrajxoj mem aperas iom tro malgrandaj. Je la fino de la kajero trovigxas astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj. Walter Klag (el Monato) ************************************************************************** Kristana ligo - 90 jaragxa ========================== Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI fondigxis la 25-an de auxgusto 1911 en Antwerpen kun la celo disvastigi Esperanton inter evangeliaj kristanoj kaj unuigi kristanajn esperantistojn. La oficiala organo de la asocio estas "Dia Regno". La ligo okupigxis pri kristana literaturo kaj dum longa laboro eldonis oficialan kantaron de kristanaj kantoj de la tuta mondo "Adoru kantante". En la jaro 1948 KELI farigxis faka asocio de UEA, sed poste transiris al la kategorio "neneuxtrala asocio en la kadro de UEA". Kutime KELI kongresas jare kadre de la Ekumena Kongreso. Propra KELI- kongreso okazis laste en 1991 kaj denove cxi-jare, nun gxi okazis en Janske Lazne, Cxehio en agxusto. laux la Hirundo, n-ro 009 ************************************************************************** Mikologia klubo =============== Post la fondo de la Mikologia Klubo nun estas grave superi la stadion de fondigxo kaj pluiri al varbado kaj grandigxo de la klubo. Printempa konferenco devus aprobi la regulojn kaj elekti la estraron. La klubo bezonas kunlaborantojn el cxiuj landoj por povi okazigi grandan kunvenon. La pli multo de la fondintoj, kiuj entuziasme kreis la klubon versxajne opinias, ke la tasko finigxis kaj ili atendas pasive la novan kunvenon. Nun la klubo devas tuj starigi internacian komitaton por promocii la organizon gxis la konferenco, kiu estos ne nur organiza sed ankaux alloga por fungo- kaj naturamikoj kun prezentoj per diapozitivoj de flauxro, ekskursoj ktp. Giorgio Bronzetti Viale Aldo Moro, 37, IT-66013 Chieti, Italia Rete: mikoklubo@forigu.infinito.it ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Kiel mi vidas mian landon? ========================== Okaze de la 5-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (15-21. 04. 2001) Meksika Esperanto-Federacio, MEF anoncas belartan konkurson kun la temo "Kiel mi vidas mian landon". Partopreni povas infanoj kaj junuloj per pentrajxoj aux desegnajxoj laux iu ajn tekniko. Maksimuma mezuro estas 40x55 cm. La konkursantoj devas esti esperantistoj aux filoj de esperantistoj. Estos aljugxitaj premioj en tri kategorioj 4-9, 10-14 kaj 15-18 jaragxaj. Oni devas skribi sur la dorsa flanko de la bildo la kompletan nomon, naskigxdaton kaj adreson de la auxtoro, la titolon de la verko kaj la pentro- aux desegno-manieron. La ricevitaj verkoj pliricxigos la kolekton de MEF. La organizantoj atendas konkursajxojn gxis la 1-a de marto 2001. La verkoj estas atendataj cxe: Meksika Esperanto-Federacio Relaciones Exteriores No 24, MX-15700 Colonia Federal, Mexico D.F. Rete: mellamanlola@forigu.yahoo.com.mx ************************************************************************** INTERRETO ///////// Retadresoj "esperanto.nu" ne funkcias ===================================== La retejo "esperanto.nu" estis plurfoje pirate uzata por sendado de spamo, t.e. nedezirata amasreklamo. Tio kauxzis problemojn, ke la retposxta servilo depost la komenco de septembro ne plu funkcias. Pro tio neniu mesagxo povas esti liverata al adresoj @forigu.esperanto.nu. Franko Luin, kiu prizorgas la retejon esperanto.nu, ne komprenas la celon de tiu agado, kiu povus rezulti en fermo de la nomservo mem. La retejo celas nur e-istojn per diversaj servoj kaj tute ne enhavas ion, kio povus kolerigi iun. La retejo mem funkcias senprobleme. el NUN ************************************************************************** Gxusta adreso ============= En Eventoj n-ro 193, p. 4 aperis artikolo pri la E-lingva retpagxaro de la ministrejo de Schleswig-Holstein por kamparaj regionoj. Gxia gxusta adreso estas: http://www.schleswig-holstein.de/landsh/mlr/mlr_start_esp.html Stefan Heintz, Germanio Rete: Stefan.Heintz@forigu.mlr.landsh.de ************************************************************************** Francaj informpagxoj ==================== La nova retpagxaro de Esperanto-France nun atingeblas cxe: http://www.esperanto-france.org Post longa laboro la retpagxo enhave kaj aspekte novigxis. La retpagxaroj estas en du lingvoj, Esperanto kaj la franca. La franclingva parto, kiu estas la cxefa parto de la laboro, enhavas nun plurajn interesajn rubrikojn montrindajn al la ne esperantista publiko. Olivier Moreau Rete: omoreau@forigu.esperanto.org ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Infana Kongreseto ============================ La 34-a Internacia Infana Kongreseto, IIK okazos inter 21-28. 07. 2001 - dum la Universala Kongreso - en Zagrebo, Kroatio. La arangxo okazos en renovigita kongresejo. IIK estos la arangxo de grimpado, cxar la kongresejo trovigxas sur montoflanko cxirkauxata de arbaro, herbejoj kaj promenaleoj. La ejo estas konstruita speciale por infanoj. IIK estos sola arangxo en la kongresejo, partoprenantoj povos uzi libere cxiujn sporteblojn. La ejo estas 30 minutojn de la urbocentro per publika trafiko. Dum IIK okazos diversaj interesaj kaj amuzaj programoj, manlabroj, desegnado, pupfarado, kvizoj, muzikado. La infanoj vizitos zagreban bestogxardenon kaj teknikan muzeon, mezepokaj kasteloj (ekster Zagrebo). Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Stefan MacGill Bethlen G. u. 2. HU-2030 Erd, Hungario Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net ************************************************************************** IJK === La 57-a Internacia Junulara Kongreso, IJK okazos inter 29. 07. - 05. 08. 2001. en Strasburgo, Francio. IJK estas la tradicia junulara somera - ecx tutjara - cxefarangxo. En la programo trovigxas multaj vere interesaj eroj. La cxeftemo de la arangxo estos "Plurlingvismo en Euxropo: kiel gxin sukcesigi?" Rilate al la temo okazos interesaj programoj, prelegoj. Oni organizos lingvofestivalon. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Junulara Esperantista Franca Organzio (JEFO) 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75014 Paris, Francio Rete: jefo@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Danuba scienca kaj kultura forumo ================================= La 5-a sesio de Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF) en la jaro 2001 okazos en Beograd, inter 07-10. 06. 2001. La organizanto estos Esperanto Instituto en Beograd. Sekciaj temoj estos: - Projektoj de regiona kunlaboro - kunligiloj trans artefaritaj dispartigxoj per la sxtataj limoj - Scienca kaj kultura diverseco kaj interplektigxo en Danubio Inter Nigra Arbaro kaj Nigra Maro - aktualaj problemoj - Esperanto kiel ligilo inter la cxedanubaj landoj Antauxvideble estos eblo por kunlabori inter nemovadaj landaj aux internaciaj organizoj. Radojica Petrovic' Bul. Oslobodjenja 36. YU-32000 Cacak, Jugoslavio Rete: radp@forigu.ptt.yu ************************************************************************** IJS === Internacia Junulara Semajno, IJS okazos inter 13-19. 07. 2001 en Szombathely, Hungario. La cxeftemo de la arangxo estos "Muziko - la alia internacia lingvo". Rilate al la temo okazos multaj interesaj programeroj. IJS estas "la somera junulara arangxo" krom IJK. La etoso inter junaj esperantistoj, la diskoteko kaj la kutima balo donas neforgeseblan travivajxon al cxiuj. Informoj kaj aligxo cxe: Hungara Esperanto-Junularo Pk. 87, HU-1765 Budapest, Hungario Rete: hej@forigu.math.bme.hu ************************************************************************** Komunistoj iras al KCE ====================== La 13-a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK okazos en Kultura Centro Esperantista, KCE en Svisio inter 24-28. 05. 20001. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Dieter Rooke Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 16.01-25.02. Flugvojagxo al Sud-Ameriko (Polio-Kolombio-Ekvadoro-Peruo- Bolivio-Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 18-21.01. Somera E-ista Tendumado en Puerto Iguazu. Inf: Saenzpenja E- Klubo, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Saenz Pena Chaco, Argentino. Rete: Tony Stacul crispin@forigu.sp-ipci.com.ar * * * 20-27.01. 42-a IFES - Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno en Tatranska Lomnica - Vysoke Tatry. Inf.: Magdalena Feificxova, A. Bernolaka 25/5, SK-01001 Zilina, Slovakio. Rete: feificova@forigu.vud.sk * * * 27-28.01. Fonetiko de Esperanto laux aktualaj esploroj en La Chaux-de- Fonds. Inf: Kultura Centro E-ista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso: +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 27.01-11.02. Internacia pedagogia kurso por Esperanto-instruantoj kaj vintra stud-ekzamena sesio de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 04-11.02. Indavizito 2001. Inf: B. Revathi, 14-187/1 Padmavathipuram, Tiruchanur Road, Tirupati, Andhra pradesh, IN-517 501 Hindio. * * * 08-11.02. Feriado por vinsxatantoj en montaro Matra. Inf: s-ino Margit Evva, Soroksari ut 107/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793, fakso: je nomo Jozefo Szabo +36-1-3200768 * * * 12.02-07.03. Flugvojagxo al Sud-Ameriko (Polio-Peruo-Bolivio-Cxilio- Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 16-17.02. Renkonto de Esperanto, Namur. Inf: Marcel Delforge, Rue des Glacieres 18, BE-6001 Charleroi-Marcinelle, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413 Rete: madelforge@forigu.busmail.net * * * 16-18.02. Renkonte al Esperanto en Namur (Valonio) Inf: Marcel Delforge, Rue des Glacieres 16, BE-6001 Charleroi-Marcinelle, Belgio. Tel/fakso: +32-71-431413. Rete: mardelforge@forigu.busmail.net * * * 16-20.02. Amikaj - Kulturaj - Turismaj tagoj, Miercurea-Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap.3, RO-4100 Miercurea-Ciuc, Rumanio. * * * 16-21.02. Blanka semajno, verda skiferio en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch ************************************************************************** MOVADO ////// UEA kaj ILEI en kolokvo de Unesko ================================= Pli ol 130 neregistaraj organizajxoj (NRO-j) partoprenis la 24-an kaj 25-an de novembro 2000 en kolokvo titolita "Kulturo de paco: aganta ideo". Gxi okazis en la Unesko-domo en Parizo kaj estis organizita de la NRO- Ligokomitato de Unesko por revui la agadon de la tutmonda movado por kulturo de paco kaj neperforto. Tiu movado estis lancxita komence de 2000, Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. UEA kaj ILEI estis oficiale reprezentitaj de Vincent Charlot kaj Renee Triolle. UEA kaj ILEI partoprenis en kvar el la ok atelieroj. Al tiu pri la temo "Subteni plenvaloran komunikadon kaj liberan cirkuladon de informoj kaj scioj", UEA estis invitita kontribui per prelego. Philippe Berizzi kaj Karine Berizzi-Texier faris la prelegon, por kies preparado oni starigis retgrupon antaux la kolokvo. ************************************************************************** Nova PIV antauxmendeblas ======================== Dum sia kongreso en Moskvo Sennacia Asocio Tutmonda, SAT decidis, ke eblas jam antauxmendi la novan, gxisdatigitan, eldonotan version de Plena Ilustrita Vortaro, PIV. La vortaro kostas por privtaj personoj 60 EUR por libroservoj 50 UER. La prezo de PIV post la apero estos cx. 70 EUR. Informoj kaj mendoj cxe: Sennacia Asocio Tutmonda 67, avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio Rete: satesper@forigu.cybercable.fr ************************************************************************** Televidelsendo en Rusio ======================= La 28-an de novembro okaze de 60-jara datreveno de la sekreta instrukcio de NKVD, kiu anoncis esperantistojn kaj filatelistojn malamikoj de la popolo, la programo "Nova malnova apartamento" (televidkompanio RTR, 2-a tutrusia kanalo) okazigis 15-minutan elsendon pri Esperanto. Komence estis invitita la sola en Moskvo viva atestanto de la kontrauxesperantistaj reprezalioj Nikolaj Borisovicx Zubkov, sed li lastmomente ekmalsanigxis. Do, anstataux li venis gvidanto de la klubo "Lev Tolstoj" Nikolao Gudskov, kiu estis intervjuita pri historio kaj la kauxzoj de la reprezalioj, ideologio de la E-movado, karaktero de la lingvo, rilato al Esperanto de Lev Tolstoj ktp. I.a. Gudskov diris, ke nun, dum la anglalingva tutglobigxo, signifo de Esperanto-movado principe kreskas. Necesas rimarki, ke la rilato de la intervjuantoj al la temo estis tre bonvolema. Nikolao Gudskov Rete: nikolao@forigu.orc.ru ************************************************************************** Peranto de UEA en Britio ======================== UEA denove havas kotizperanton en Britio. Ekde la kotizjaro 2001 pri tiu tasko zorgas s-ro Geoffrey Sutton, konata al multaj i.a. kiel iama redaktoro de la revuo "Esperanto" kaj tradukinto de la libro "Kio estas demokratio?". Britaj esperantistoj povas direkti siajn pagojn al la nova peranto cxe la adreso:Geoffrey H. Sutton, 17 Partridge Road, Aylsxam, Norwicx NR11 6DQ. UEA nun sisteme okupigxas pri plidensigo de sia reto de kotizperantoj, ne nur en landoj kie peranto mankas. Interesitoj pri la tasko, per kiu diligentuloj ecx povas iom enspezi, bv. kontakti la Direktoron de la Centra Oficejo. CO de UEA ************************************************************************** 110 vizitantoj en la Malferma Tago ================================== Jam por la 13-a fojo plenigxis de vizitantoj la sidejo de UEA en Roterdamo dum la Malferma Tago sabaton, la 25-an de novembro. Entute 110 gastoj el 12 landoj gxuis programon, kiu farigxis pli ricxa ol antauxanoncite. La cxefa gasto estis Spomenka Sxtimec, unu el la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-verkistoj, kiu dufoje prelegis pri sia verkista aktivado kaj auxtografis siajn librojn. Cxar sxi estas sekretario de la Loka Kongresa Komitato de la 86-a UK, sxi uzis la okazon ankaux por doni fresxajn informojn pri la kongresaj preparoj. La librokulturan funkcion de la Malferma Tago plie emfazis la lancxo de la Esperanta eldono de "La lada tambureto" de la Nobel-premiito Gunter Grass. En la plensxtopita biblioteko de UEA, kiu cetere funkciis kiel kinejo de Esperanto-filmoj, okazis krome prelego de Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA, pri la nun preparata laborplano de UEA. Por la libroservo de UEA la tago estis aparte laboriga. Libroj kaj aliaj varoj vendigxis je la suma valoro de 4249,65 EUR (9365 NLG), kio estas la dua plej bona rezulto en la serio de Malfermaj Tagoj. Pleje furoris murkalendaro dedicxita al la Zagreba UK (28 ekz.), la romano de Grass (16) kaj nederlanda Esperanto-gramatiko (13). CO de UEA ************************************************************************** Semantiko kaj esperantistoj =========================== La 30-an kaj 31-an de oktobro en la Budapesxta Universitato ELTE okazis konferenco pri kompara semantiko. La konferencon organizis la katedro pri gxenerala kaj aplikata lingvistiko, kun partopreno de Zsuzsa Varga- Haszonits, Ivan Bujdoso Arpad Mathe, lekciantaj cxe la Esperanto-fako. La programo kaj la konferenca volumo enhavis kaj enhavos, respektive, tri prelegojn kun rilatoj al Esperanto. Blazio Vaha Rete: wacha@forigu.nytud.hu ************************************************************************** Zamenhof: Podlahi-ano de XX-a Jarcento ====================================== Antaux kelkaj monatoj Eventoj (n-ro 192) informis pri la plebiscito kiun organizis Gazeta Wyborcza lige al elekto de "Bialistokano de XX-a Jarcento" en kiu venkis iniciatinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Nun temas pri la nova plebiscito kiun organizis alia gazeto "Gazeta Wspolczesna" (Novtempa Gazeto). Gxi dauxris preskaux unu jaron kaj estis ligita kun la elekto de la plej populara kaj sxatata persono kiu vivis en la regiono de Podlahio, nord-orienta regiono de Pollando, en la XX-a jarcento. Oni proponis elekti la personon kiu danke al sia laboro estas plej konata inter la popolo de la regiono. Gxojige estas, ke en la plebiscito venkis Ludoviko Zamenhof. Pri tio oni informis en la gazeto la 10-an de novembro kaj la solena anonco de la rezultoj okazis la 15-an de decembro en "Podlahia Muzeo" en Bialistoko. Stanislaw Mandrak Rete: staman@forigu.ka.onet.pl ************************************************************************** Prezidanto al esperantistoj =========================== La prezidanto de Euxropa Federista Junularo turnis sin al esperantistoj petante partoprenon okaze de la manifestacio la 7-an de decembro 2000. Oni volas manifestacii por plilargxigo de Euxropa Unio. Oni esprimas la opinion en cxiuj lingvoj de Euxropo inter ili ankaux Esperante. Esperanto-centro en Torino kunordigas la partoprenon de italaj (kaj eble eksterlandaj) esperantistoj. Umberto Broccatelli Via G. Brodolini, 10, IT-00139 Roma, Italio ************************************************************************** OPINIOJ /////// Kulturo kaj E-instruado ======================= En Usono la "American Council on the Teaching of Foreign Languages" (Usona Konsilio pri la Instruado de Fremdaj Lingvoj) publikigis en 1996 siajn "National Standards for Foreign Language Learning" (Naciaj Normoj por Fremdlingva Lernado), kiuj estas gvidlinioj por edukaj instancoj kiuj ellaboras studplanojn por instruistoj kiuj planas kursojn. (Cxe ni, cxiu el la 50 sxatoj rajtas decidi pri siaj propraj studplano kaj postuloj por diplomigxi. Ne ekzistas nur unu nacia regularo, kiel en multaj landoj.) Kulturo estas enplektita kun aliaj celobjektoj kiel nemalhavebla elemento en la instruado de fremdaj lingvoj. "Efektive," oni (aliloke) diras, "lernantoj ne povas vere regi lingvon gxis ili regas ankaux la kulturajn kuntekstojn en kiuj la lingvo okazas." Plue: "Kune, tiuj cxi elementoj ebligas ke la lingvolernanto partoprenu en multlingvaj komunumoj hejme kaj cxirkaux la mondo en diversaj kuntekstoj kaj en manieroj kulture kunvenaj," t.e., la lernantoj ne nur regu la lingvon, sed efektive sciu "kiel kaj kiam diri kion al kiu." La normoj rilate kulturon rigardas gxin kiel karakterizan interrilaton inter cxiuj pli-malpli kundividitaj perspektivoj en iu socio kiuj kondukas al tipaj agmanieroj (gestoj, salutoj, kutimoj, moroj, festoj, k.s.) kaj produktoj (literaturo, politikaj sistemoj, legendoj, artajxoj, vestoj, mangxajxoj, gazetoj, ludoj, k.s.). Por atingi la normojn la lingvaj lernantoj devas montri komprenon pri la perspektivoj, agmanieroj, kaj produktoj kaj pri kiel tiuj cxi interrilatas inter si. Mi nuntempe klopodas alrigardi Esperanton kadre de tiu konceptaro. Ni membroj de la tutmonda E-komunumo emas rapide kaj ecx fanfarone (ofte ecx iom indigne) respondi al demandintoj kaj kritikuloj ke ja certe ekzistas E-kulturo. Tamen al kiu grado tiu respondo spegulas nur la nedisputeblan ekziston de nia literaturo? Cxu ni vere havas kulturan heredajxon, iel similan al naciaj kulturoj? Kelkaj provizoraj konkludoj: 1. Versxajne eventuala E-kulturo ja havas kelkajn identigeblajn "perspektivojn," kiuj iugrade karakterizas la plimulton de la aktivaj komunumanoj. Inter tiuj estus toleremo, emo al paco, interesigxo pri la mondo kaj aliaj homoj kaj popoloj, zorgemo pri la monda problemaro, progresemo, kaj antauxenrigardemo. Kompreneble, same kiel en aliaj kulturoj, la tipaj trajtoj ne karakterizas cxiun. 2. Memevidente la E-kulturo havas sian propran literaturon, en kies produktoj ecx konstateble ripetigxas certaj oftaj temfadenoj. Tamen krom la literaturo, sxajne ne ekzistas aliaj produktoj kiuj estas rekoneble "E- aj." Ekz. ne estas muziko, dancoj, pentrado, arkitekturo, artajxoj, mangxajxoj, ktp, kies stiloj estas identigeble E-aj. Certe ekzistas muziko kun E-lingvaj vortoj, kaj kelkkaze ludata de konataj "E-aj" muzikistoj (ekz. Kajto - kiu fakte ludas sub alia nomo ekster E-io), tamen la "stilo" de la muziko ne estas karakterize "E-a." Versxajne ne eblas ke E-a muziko, danco, pentrado, k.s. povus ekzisti same kiel ekz. suficxe facile identigebla hispana, franca, brazila, kaj cxina artoj. 3. E-o kaj ties lingva komunumo havas propran historion, tamen mi ne certas cxu tiu estas parto de la perspektivo aux parto de la produktaro. Efektive gxi sxajne estas produkto kiu forte influas la perspektivojn. Ankaux la E-flago rilatas al la historio, cxu ne, tamen gxi ne estas vera produkto de la kulturo sed "nur" simbolo. Simile rolas posxtmarkoj, moneroj, k.s. 4. Sentemaj E-istoj certe jxurus ke ekzistas aro da kutimoj, moroj, ktp, ene de E-io. Tamen imageble temas precipe pri toleremo kaj emo "malfunkciigi" la naciajn kutimojn dum cxeesto en E-io kaj ne jugxi aliajn per ili. Se E-isto do farus ion kio laux alies naciaj moroj estus ofenda, oni preteratentus tion, supozante ke li/sxi ne intencis ofendi, pro tio ke la ago ne estas tia en la nacia kulturo de la aginto. 5. Dum Esperantistoj plenkreskuloj (aparte tiuj kiuj longe aktivis en la kultura vivo) forte sentas E-an kulturon pro la aferoj supre menciitaj, versxajne infanoj (krom eventuale denaskuloj) ne povas senti tiun kulturon, pro la forta cxieo de la nacia kulturo kaj manko de kapablo apartigi la diversajn trajtojn. Nu, mia kuranta demando do estas (1) cxu instrui pri E-kulturo en E- lingvaj kursoj, kaj, (2) se jes, kion kaj kiel. En kursoj por adoleskantoj kaj plenkreskuloj oni ja kutime instruas almenaux iom pri la E-historio kaj literaturo kaj la bazaj "faktoj" pri la "reala" E-mondo: kongresoj, Pasporta Servo, delegita reto, TTTejoj, ktp. Tamen kion oni instruu al bazlernejanoj? Mi cxiam prezentas la historion pri d-ro Zamenhof, kies naskigxtagon ni cxiam festas; ni priparolas la flagon; ni iel aktive celebras la Semajnon de Internacia Amikeco. Krome mi raportas al la lernantoj pri miaj propraj "vizitoj al E-io" dum la jaro (ekz. por partopreni iun renkontigxon). Iomete malpli "E-a" estas festo de la Tago de la UNO, la 24a de oktobro, kiam ni i.a. diskutas la neceson por kunlaborado inter la nacioj de la mondo. Mi emas aldoni al tiuj apartan atenton al la naskigxtago de Gandhi kaj eble aliaj tiaj tutmonde admiregindaj homoj. Tamen, mi konvinkigxas ke estas tute kunvene kadre de E-instruado studi cxefe ne ian nebulan supernacian E-kulturon sed anstatauxe kelkajn diversajn naciajn kulturojn. Kiel opinias vi en tre multaj landoj ekster norda Ameriko? Kiel vi konceptas la problemon kaj kiel vi pritraktas kulturon en viaj propraj kursoj? Cxu E-o vere havas kulturon kun perspektivoj, kutimoj, kaj produktoj kun konstateblaj kaj instrueblaj rilatoj inter si? Cxu entute necesas instrui kulturon kiel integran parton de lingva instruado? Cxu la usona ideo pri la enkludo de kulturo estas kutima parto de profesia lingvoinstruado en aliaj landoj? Kiam ni instruas pri diversaj kulturoj (kiel faras ekz. la partoprenantoj en la ILEI projekto Interkulturo), cxu tion ni faras cxar E-o verdire ne havas propran kulturon? Aux cxu tiuj aliaj kulturoj estas kvazaux nia natura proprajxo kaj la plej indaj reprezentantoj de niaj perspektivoj? Aux cxu nur flanka afero, interesaj kaj utilaj, periferie rilate alE-o, sed tute ne necesa, kaj vere ne parto de lingvoinstruado? Kion ni instruu tiurilate? Mi tre multe dankus vian atenton al tiu cxi temo kaj avide atendas viajn pensojn tiurilate. Parenteze, mi dirus ke mi ne emas konsenti kun tiuj kiuj diras ke necesas instrui pri la E-kulturo "por certigi ke la gelernantoj restu en la E- movado." Laux mi, varbado estas truda afero en lingva kurso. Oni prezentu kiel eble pli altkvalitan lingvan kurson, interesan kaj tauxgan por la kontentiga progreso de la lernantoj. Kiam la instruisto povas certigi ke ili regas la lingvon mem, tio estas la plej bona situacio por plua aktiveco en la E-komunumo. La instruistoj pri aliaj fremdaj lingvoj ne kutimas varbi lernantojn al aktiveco en sia lingva komunumo; ili kondukas la lernantojn laux vojo kiu kiel eble plej multe faciligas tiun partoprenadon se la lernanto mem elektos tion. Miaopinie, E-instruistoj faru same. Tamen, la sxlosilo afero estas "bonega" kurso. Bill Maxey Rete: bmaxey@forigu.visi.net ************************************************************************** REAGOJ ////// Cxu neologismoj? ================ Mi cxiam legas kun intereso la retan version de Eventoj. Mi legus gxin kun pli granda intereso, se gxi estus komplete en Esperanto. Bedauxrinde en la lasta numero aperas plurfoje la radiko "kurt-", anstataux la esperanta "mal-long-". Cxar via revuo estas legata ankaux de nespertaj esperantistoj, cxu estas eble ke vi ne sentas la respondecon ne misgvidi ilin? Mi konscias, ke estas pli facile krei novan radikon ol krei novan esperantiston, tamen... Renato Corsetti ************************************************************************** Malgranda fina venko ==================== Reage al "Malgranda fina venko"... (Eventoj n-ro 195) mi aldonas. Por "venki", do kapti la atenton de la publiko, necesas doni aktualan "motivon". Tia aperis en via artikolo, sed... (momente hungaroj elturnigxis pozitive, tamen la enhavo de tiu artikolo estu averto kaj ekzemplo por Esperanto-movadoj en aliaj landoj, kiomgrade ili estas preparitaj por tia "venko". Cxu trovigxas similaj ebloj en aliaj landoj? La situacio en Hungario estas bona ekzemplo kie trovigxas la eblo trovi vojon por motivigi la junularon lerni Esperanton. Al Kultura Esperanto-Asocio cxe Eventoj mi deziras sukcesojn kaj por ni, legantoj, kiomgrade la sukceso de informado farigxos fakto. Mila van der Horst-Kolinska ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Nova lernejo ============ La lernejo Matenroso estas malgranda lernejo je elementa nivelo celante infanojn kun apartaj talentoj. En la lernejo Matenroso la infanoj estas en la centro, por ke lerno estu plezuriga. La lernejo estas multkultura, kaj la infancentrigita instruado multlingva, akcelita, situacidirektita kaj tuteca. La infanoj lernas ek de la unua lernejojaro fremdajn lingvojn, kaj Esperanto havas kiel bazo por la lingvostudado apartan signifon. Esperanto en la lernejo Matenroso ne estas alternativo al la angla lingvo sed servas kiel pretigo por la plifacila lernado de la angla kaj aliaj lingvoj. Allsprachendienst-Weidmann's Mondo-Servo Akazienstrasse 6 - Postfach, CH-8034 Zurich, Svisio Rete: info@forigu.esperanto.ch ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Kiel mi vidas mian landon? ========================== Okaze de la 5-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (15-21. 04. 2001) Meksika Esperanto-Federacio, MEF anoncas belartan konkurson kun la temo "Kiel mi vidas mian landon". Partopreni povas infanoj kaj junuloj per pentrajxoj aux desegnajxoj laux iu ajn tekniko. Maksimuma mezuro estas 40x55 cm. La konkursantoj devas esti esperantistoj aux filoj de esperantistoj. Estos aljugxitaj premioj en tri kategorioj 4-9, 10-14 kaj 15-18 jaragxaj. Oni devas skribi sur la dorsa flanko de la bildo la kompletan nomon, naskigxdaton kaj adreson de la auxtoro, la titolon de la verko kaj la pentro- aux desegno-manieron. La ricevitaj verkoj pliricxigos la kolekton de MEF. La organizantoj atendas konkursajxojn gxis la 1-a de marto 2001. La verkoj estas atendataj cxe: Meksika Esperanto-Federacio Relaciones Exteriores No 24, MX-15700 Colonia Federal, Mexico D.F. Rete: mellamanlola@forigu.yahoo.com.mx ************************************************************************** RADIO ///// E-elsendoj de CxRI ================== Cxina Radio Internacia, CxRI elsendadas esperantlingvajn programojn laux la sekva horaro: - 11:00h - 11:30h por Japanio, Koreio je 41,84m 7170 kHz kaj 41,96m 7150 kHz. - 13:00h - 13:30h por Sudorienta Azio je 25,75m 11650 kHz kaj 25,34m 11840 kHz. - 11:00h - 11:30h por Euxropo je 41,29m 7265 kHz, 30,11m 9965 kHz kaj 42,19m 7110 kHz. - 11:00h - 11:30h por Latin-Ameriko je 30,43m 9860 kHz kaj 25,64m 11700 kHz. La horoj estas laux universala tempokalkulo (UTC). La programo cxiutage informas vin pri la plej fresxaj novajxoj de Esperantio kaj de cxina Esperanto-vivo. Krome estas interesaj programeroj, ekz. "Tra la mondo" (dimancxe), "Esperanto en marsxo" (dimancxe), "Ni parolu cxine" (lunde, jxauxde), "Vojagxo en Cxinio" (marde), "Cxina kulturo" (merkrede), "cxina mangxajxo" (merkrede), "Hodiauxa Cxinio" (jxauxde), Muzika programero (dimancxe), Literaturo (sabate). Esperanto-sekcio de Cxina Radio Internacia #16A Shijingshan Road CN-100040 Beijing, Cxinio Rete: espradio@forigu.cri.com.cn ************************************************************************** MUZIKO ////// Enkonduko al la arto trubadura ============================== Naux-kataluna ensemblo, Kaj Tiel Plu, prezentas naux kantojn flute kaj mandoline, perkute kaj violone, violoncxele kaj, evidente, vocxe. Temas pri kantoj grandparte mez-epokaj, el la tempo trobadora aux trubadura, cxefe katalunaj kaj okcitanaj, sed ankaux po unu kastilia, sefarda kaj judkataluna, kaj ecx unu popolkanto el la hispana interfrata milito (1936-1939). Korteza amo estas la komuna temo, kaj sendube tiu cxi disko tre tauxgas kiel esperanta enkonduko al tia kaj tiama muziko por personoj, kiuj gxin ne konas. Apud la kantata esperantigo, en la kajero legeblas la tekstoj en la originalaj lingvoj. Videblas, ke foje oni tradukis maltro fidele kaj tro rapide (ekzemple, "paflineo" anstataux "paflinio", aux versfina apostrofita akuzativo). Kaj Tiel Plu eldonis novan KD-n kun la titolo "Sojle de la klara temp'", gxi haveblas cxe Flandra E-Ligo (rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be) kontaux 16,30 EUR + afranko. Jorge Camacho (el Monato) ************************************************************************** LIBROJ ////// Nova katalogo de FEL ===================== Jxus aperis la nova ilustrita librokatalago de FEL. En la katalogo oni trovas priskribon de cxiuj eroj, prezon, foton de la kovrilo kaj multajn aliajn utilajn informojn. La katalogo estas senpage sendita al cxiuj klientoj de la retbutiko kaj al cxiuj abonantoj de Monato. Ankaux aliaj personoj povas ricevi gxin senpage. Suficxas peti gxin cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwepen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** MALLONGE //////// Reinhard Haupenthal per retletero protestis kontraux la publikigo de lia teksto (recenzo pri poemaro de Neves) en Fonto n-ro 240 (decembro 2000), kvankam ties aperigon li eksplicite malpermesis. * * * Okazas porokaza Esperanto-stampado en la posxtoficejo de Straznice, Cxehio inter 11. 12. 2000 - 20. 07. 2001. La stampadon oni organizis kiel antauxpreparo, varbilo por la cxi tie okazonta Esperanto Konferenco en 2001. Sur la stampo estas dulingva teksto: "Internacia Esperanto- Konferenco Straznice 14-20. 07. 2001 - LA ESPERO". * * * Okazis en tri urboj de Hungario - Veszprem, Szekesfehervar, Budapest - Zamenhof-festo dum la dua semajno de decembro. La arangxoj estis organizitaj plejparte nur por esperantistoj. * * * Okazis Zamenhof-festo en Berlino la 10-an de decembro por lokaj esperantistoj. Inter la interesaj programeroj estis ankaux auxkcio de esperantajxoj. * * * Aperis esperantlingva, kolora bildkarto pri la cxeha urbo, Znojmo. Pliaj informoj cxe: Esperanto-Klubo, Brslica Belzanova 31b, CZ-66902 Znojmo, Cxehio. * * * La asocio Rondo Familia volas organizi Pasportan Servon por familioj. Interesitoj povas kontakti: Guntars Bralis, D. Brantkalna - Str. 4-29, LV-1082 Riga, Latvio * * * Rumana Esperanto Fervojista Asocio okazigis sian 11-an kongreson en universitato de Bukaresxto, Rumanio. La aran-gxon partoprenis pli ol cent anoj el la tuta lando. * * * Francaj esperantistoj starigis budon por Esperanto dum la tago de la eldonistoj en Angouleme, Francio. * * * Nederlandaj instruistoj okazigis sian studotagon la 11-an de novembro en Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando. * * * Ricevis premion "Origita argxento" la kolekto de Esperanto-posxtmarkoj de Terttu Osterman en Svedio dum la ekspozicio Nordia-2000. * * * Okazis tutlanda Zamenhof-festo en Nisx, Jugoslavio inter 15-17 12. 2000. Gxin organizis komune cxiuj E-asocioj de la lando. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La Neregistara Organizo nomata Afrika Turismo "Esperantotur" komunikas, ke gxi havas la adreson: Afrika Turismo, "Esperantotur" asbl / ong B.P. 15.188 Kin 1, Kinshasa, Kongolando. Cxi tiu adreso oni povas uzi kiam temas pri urgxaj leteroj adresitaj al la cxefdelegito s-ro Ngangu Nduantoni Bakidila (Samuel), kaj ni informas, ke sia propra posxtkesto B.P. 13 lukala, Bas-Congo ankoraux validas. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Polino deziras korespondi tutmonde. Adreso: Elzbieta Janusz, ul. Krowoderska 74/3, PL-31158 Krakow, Polio. * * * Gefratoj, Adrien (15), Auriane (12), Agnes (10) deziras korespondi tutmonde. Hobioj: gimnastiko, bretona muziko, sportoj. Adreso: Esperanto AFCE, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper Francio Rete: jpducloy@forigu.club- internet.fr. ************************************************************************** "EVENTA LUDKVIZO" ///////////////// Ekde cxi tiu numero ni startigas la ludon de demandoj kaj poentoj. Jen la unauj tri demandoj: 1. Kiu kreis la lingvon Volapuko? A. Schleier B. Steiner C. Staffler 2. Kiom da membro-kategorion havas Universala Esperanto-Asocio? A. 2 B. 4 C. 5 3. Kiel nomigxas nun la iama Internacia Cseh-Instituto? A, Internacia Esperanto-Instituto B. Internacia Instituto de Cseh-Pedagogoj C. Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj La dato de la enposxtigo de la gxustaj solvoj estas la 1-a de februaro 2001. La gxustajn solvojn vi trovos en Eventoj n-ro 203. La pinto de la listo de la ludantoj, kiuj havas la plej multajn poentojn aperadas ekde n-ro 204 de Eventoj. Ne forgesu, cxiuj, kiuj atingas 50 poentojn, ricevas Esperanto rilatajn premiojn - librojn, kasedojn, videokasedojn. Valoraj premioj por la unuaj atingintoj de 50 poentoj. La unuaj tri atingantoj de 50 poentoj ricevas unikan videofilmon de la fama, reviva koncerto de Amplifiki en IJK-Vesyprem, Hungario. Cxi tiu kasedo ne estas komerce acxetebla... Ni invitas vin, ludu kun ni! ************************************************************************** INTERESE //////// Lingva malegaleco sur la labormerkato ===================================== Ekde kelkaj semajnoj la Council of European Municipalities and Regions (CCRE) sercxas novan "denaskan" anglaparolanton por esti informada respondeculo cxe la CCRE-oficejo en Bruselo. En la anonco de semajngazeto Bulletin, la CCRE klare skribas ke gxi sercxas "denaskan" anglaparolanton. Tamen la CCRE estas euxropa organizajxo. Plenumi la taskon (informado) por euxropa organizajxo ne nepras ke respondeculo "denaske" parolu la anglan. Sagxe, la plejparto de euxropaj organizajxoj sercxas homojn kiuj "perfekte" "flue" aux ecx nur "tre bone" parolas la anglan. Malsagxe, CCRE publike skribas ke gxi sercxas "nur desnaskan" anglaparolanton. Tiel CCRE donas klaran ekzemplon de lingva malegaleco kiun bona juristo povas uzi kontraux la organizajxo. Bedauxrinde, neniu neregistara organizajxo en Bruselo agos kaj baldaux la Council of European Municipalities and Regions havos sian denaskan anglaparolanton. Dafydd ap Fergus Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com La supra informo mem (ne la rekta distribuado) estas bone uzebla en PR- laboro de E-organizajxoj, ja per tio oni povas atentigi la legantojn de iuj jxurnaloj aux respondeculojn de naciaj (ne-esp-aj) organizoj pri la malvalorigxo de ilia scio de la angla. Ekz: "Fremduloj vane lernas la anglan, la denaskuloj estas pli valoraj..." L.S. ************************************************************************** Dankon al Zamenhof ================== Kiuj uzas la internacian lingvon, cxu cxiuj scias, ke per tiu gesto ili dankas al ZAMENHOF? Eble suba rakonto povas aludi pri io tia. Kiam Zebede havis 16 jarojn, li forlasis sian naskigxvilagxon. Pasiginte pli ol kvindek jarojn ekster sia lando, li revenis iom maljuna, sed kun iom da monrimedoj. Li havas nek edzinon kaj gefilojn. Infanojn li tre sxatas, kaj cxiuvespere akceptas ilin en sia domo. Li proponas mangxojn diversajn al la infanoj, organizas helpinstruadon por komprenigi lernejajn lecionojn al ili. Tempo pasas, kaj la ago de Zubede jam fruktoportas: infanoj plenkreskas. La tuta vilagxo rekonas liajn bonfarojn, sed Zubede mem cxiam havas zorgojn: "Post mi, kio okazos? Kiuj dauxrigos mian agadon?" Li provis konvinki la vilagxestron, ke tiu cxi trovu solvon al tiu problemo. Konsciante pri la laboro de Zubede, la vilagxestro helpis, ke aliaj homoj eklaboris kun Zubede. Kiam iu diras al li dankon, li respondas: "Mi bezonas dankon, se ne la vorton mem, sed la agon. Tian cxi faris la vilagxestro, danke al kiu mi certas, ke post mi mia agado pluiros". Mortis Zubede, sed nun lia domo estas pli ol lernejo, kie oni prizorgas infanojn. Tiel ni, Esperantistoj estas dankemaj al Zamenhof, cxar ni dauxrigas lian agadon. Tiu dankesprimo estas ne samgrada en niaj koroj. Iuj estas ekstreme dankemaj: ni povas citi homojn, kiuj donacas monegon kaj sin mem por ke Esperanto disvastigxu tra la tuta mondo. En la revuo Esperanto aperas nomoj de donacantoj. Vere ankaux tiuj homoj meritas la dankemon de aliaj Esperantistoj. Kiuj ne povas mem doni monon, iuj el tiuj sin dedicxas al la Esperantolaboro. Cxar Esperanto ne egale estas praktikata sur la kvin kontinentoj de la terglobo. Gbeglo Koffi B.P. 13169, Lome, Togo Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg ************************************************************************** Infanoj ======= Gepatroj sendis sian filon al avo por 14-20 tagoj. Post cxi tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne sendu, cxi tie furiozas uragano." La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu uraganon. Mi preferas gxin." * * * Admonas maljunulo knabeton: - "Knabeto, cxu vi ne komencis fumi tro frue?" - "Kial tro frue? Ja post momento estos tagmangxo." * * * Patrino: "Ne, je tiu filmo, al junularo malpermesita, mi vin ne lasos iri. Preferu atendi, kiam gxin oni elsendos en televido." Pavol Petrik el Esperanto-Anekdot ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 201, 1/januaro-2001 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************