Eventoj n-ro 200, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Evemtoj: 200 numeroj!!!

Faka aplikado: - Terminologo aprezata - Forsista vortaro kun efiko eksteren
               - IFEF kunvenis en la Tel-aviva UK

Kontakto sercxata: - Artikoloj pri antauxaj IJK-j

Interreto: - Seminario pri Esperanto
           - Mallonge (6)

Movado: - Tutjara membrokunveno de UEA
        - Kongresa libroservo en Tel-Avio
        - Internacia asocio de profesoroj akceptas AIS
        - Agantoj por Esperanto en Euxropo

Informoj: - Perantoj de Eventoj kaj Ret-Info

Reagoj: - Pardonpeto

Instruado, ILEI: - Instruado de internacia komercado
                 - Instrui en Cxinio

Konkursoj: - Konkurso de belarto

Libroj: - Diskuto pri strategio

Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (2), korespondi deziras (2),
            ni mencias (3)

Interese: - Nova "Eventa ludo"
          - Iom da kalkulado - Racia fabelo pri Sankta Nikolao

**************************************************************************

                  Ni deziras agrablajn jarfinajn festojn

                          al cxiuj niaj legantoj

                                                  Kunlaborantoj de Eventoj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Eventoj: 200 numeroj!!!
=======================

Jes, apenaux kredeble, tamen atingite. 200 numeroj... Sincerajn dankojn al
cxiuj fidelaj legantoj, al multaj amikoj, dauxre kuragxigantaj kaj
helpantaj finance aux manlabore en malfacilaj periodoj kio ja fine ebligis
la atingon de tiu cxi ronda cifero. Apartajn dankojn al tiuj multaj (kaj
eltenemaj) abonantoj, kiuj restis fidelaj de la unua numero gxis la nuna.

Kresko kaj kresko kaj ...
-------------------------

Ne multaj Esperantaj revuoj gxisvivas tiun agxon, cxefe ne la sendependaj,
kiuj ne havas malantaux si la financan bazon de iu landa asocio. Cxe
Eventoj tio okazis inverse: post la bankrotigxa malapero de Budapesxta
Informilo kaj Hungara Esperantisto financitaj de la iame granda HEA,
Hungara E-Asocio, en 1992 aperis Eventoj en komuna eldono de nia firmaeto
LINGVO-Studio kaj malgranda novfondita societo "Kultura E-Asocio". Komence
la celo estis nur eldonadi la "plej oftan E-gazeton", sed lige al gxi ni
prenis cxiam pli kaj pli da novaj taskoj: eldonado de Esperantaj
reklammaterialoj, kompilado de datumbankoj, transiro al interretaj servoj,
organizado de la hungaria movado, ktp, kaj fine ni nun estas iu Esperanta
centro, kiu igxis ankaux la plej forta landnivela E-organizajxo.

Hungaraj Pagxoj
---------------

Ne estas vaste konata, ke hungariaj abonantoj de Eventoj krom la
internacia gazeto ricevadas ankaux nacian suplementon, t.n. "Hungarajn
Pagxojn", kiu raportas pri la enlandaj movadaj aferoj, okazajxoj. Gxi
estas kompilata de aparta "enlanda redaktoro", aperas en lauxnecesa ofteco
kaj estas aldonata nur al kovertoj kun hungariaj adresoj.

Pola kaj litova Eventoj
-----------------------

Same ne estas internacie konata, ke Eventoj havas ankaux eksterlandajn
eldonojn en Litovio kaj Polio. La tieaj eldonantoj ricevas la pres-
originalon el Budapesxto, oni presas kaj distribuas surloke, aldonante la
nacilingvajn suplementojn pri la enlandaj aferoj. Ni fieras...

Kiu faras kion?
---------------

En la pasintaj jaroj dauxre venis al ni leteroj, petoj prezenti nian
agadon, kunlaborantojn - sed ni cxiam prokrastis la respondon atendante
iun tauxgan momenton. Eble nun venis tiu momento...

En la pleja komenco la unuajn kelkajn numerojn redaktis Sandor Hideg,
havinta milojn de ideoj, sed pro lia fora logxurbo kaj manko de tempo
baldaux li devis cxesi la cxiutagan kunlaboron. Iom poste kiel stagxanto
partoprenis la redakcian vivon Nikolaj Gudskov, Abdurahman Junusov (2-2
jarojn) kaj Jozsef Dudas, kiuj nun jam hejme utiligas siajn cxi tie
akiritajn konojn pri organiziko, komputado kaj gazet-redaktado.

En la Budapesxta Esperanto-Domo plentempe dejxoras mi, sed ni havas
kelkajn internajn kunlaborantojn, kiuj pasigas tage (pli gxuste vespere)
min. 4 horojn en la oficejo:

Axel - redaktado

Axel Orszagh-Krysz (la dua de dekstre) ekde vintro de la pasinta jaro
zorgas pri la kompilado de la gazeto. Ekde printempo 2000 li plene
transprenis la redaktajn taskojn, do eventualajn lauxdojnplene meritas li.

Istvan - datumbankoj, financoj

Istvan Meszaros (unua de maldekstre) prizorgas la datumbankon, adresojn
kaj abonojn, tenas kontaktojn kun la landaj kotizperantoj, zorgas pri la
ekspedado de la gazeto, kompilas la "Plenan Kalendaron de E-arangxoj",
prizorgas la retadresan adresaron (cx. 8 mil retadresoj esperantistaj,
versxajne la plej granda en Esperasntujo) - kaj plenumas la kasistajn
funkciojn.

Zsuzsa Toti - administrado, kursoj

Zsusza Totosne-Gados (unua de dekstre) prizorgas la organizadon de E-
kursoj, reklamadon en nacilingvaj gazetoj, sxi respondadas la alvenantajn
hungarajn leterojn, pakas la perposxte vendatajn lernolibro-pakajxojn,
administras, do faras la plej temporabajn kaj malfacilajn fonajn laborojn,
sen kiuj oni ne povus "vivi".

Zsuzs - librotenado

Zsuzsanna Sz. Virag (la dua de maldekstre) estas la sxlosila figuro de la
tuta Eventoj-teamo: librotenulo, nia ministro pri financaj aferoj, cetere
kunposedanto de nia fona firmaeto LINGVO-Studio. Sen sxi - mi ecx ne
imagas, kion ni povus fari...

Szilvasi - cxia ceterajxo

Por mi restis nur la ceterajxoj: zorgi pri la funkciigado de la tuta Domo,
de cxiuj teknikajxoj, komputiloj, programoj, kompilado de retpagxoj, zorgi
pri la tuta merkatika agado, enspezoj, elspezoj, funkciigi la novajxservon
ret-info, organizi la hungarian movadon, libroservon, verki librojn, ktp -
kaj ne lastvice respondeci ankaux pri Eventoj. (La eventualaj riprocxoj
koncernas min.)

Eksterdomaj teamanoj
--------------------

Al la "Eventoj-teamo" apartenas ankaux pluraj aliaj, kiuj eble ne cxiutage
vizitas la oficejon. Inter ili elstaras niaj konstantaj instruistoj Julika
Timar, Palma Csiszar, Klari Gogoman kaj Marti Wacha, redaktoro de la
"Hungaraj Pagxoj" Jozsef Baksa, kaj krom ili la du cxefkunlaboruloj-
konsiluloj (miaj "cxefoj") Gabor Deak Jahn kaj Liza Gombkoto a kaj certe
multaj aliaj.

Kio gxi estas "KEA"
-------------------

Ekde la komenco de la 90-aj jaroj en Hungario ekzistas deko da E-
organizajxoj. Plej cxefaj el ili estas nia societo "Kultura E-Asocio
Eventoj", la junulara organizo HEJ (pli ol 700 membroj!), kaj la malnova
asocio HEA (Hungaria E-Asocio). Ekzistas ankaux regionaj, fakaj kaj lokaj
societoj. Siatempe la apartigxo okazis parte pro la nekontento pri la
financa kaj organiza agado de HEA, parte por eluzi la tiutempajn favorajn
legxajn eblojn por memstara agado. Nuntempe tiu dispartigxo jam igxis
obstaklo en la E-agado, sed por kreado de unueca organiza strukturo la
cirkonstancoj estas "nun ankoraux maturigxantaj" cxe la nuna estraro de
HEA.

La nomon "Kultura" ni havas en nia nomo nur por ebligi la ricevadon de
sxtataj cxi temaj subvencioj. Ni laboras por la disvastigo kaj vasta
aplikado de la lingvo. Ni tute ne estas rauxmismaj, ecx inverse! Estante
diplomita merkatikisto ne senkauxze mi ricevis la fiere portitan
kaj honoran titolon "persona non grata cxe rauxmistoj", pri kio ja siatempe
bonege ridis la tuta Esperanto-movado....

Cetere gxuste nun estas pripensata la nomsxangxo de nia asocio ("E-Asocio
Eventoj" aux "Hungaria Tutlanda Esperanto-Asocio" a depende de la evoluo
de traktado pri la unueca hungaria E-movado.)

Nia asocio havas 11 internajn, kaj cx. 200 subtenajn membrojn. Estas
interese rimarki, ke nun, 8 jarojn post la lancxo de Eventoj, pli ol 80%
de internaj (plenrajtaj) membroj de KEA igxis entreprenistoj...

Kune kun la junularo
--------------------

Budapesxta E-Domo (pli detale vidu en Eventoj n-ro 092) krom esti
redaktejo de Eventoj estas la komuna sidejo por nia asocio KEA, por
Hungara E-Junularo kaj Fondajxo Esperanto en Budapesxto.

K i o n   f a r a s   l a   E v e n t o j - t e a m o ?
-------------------------------------------------------

La centra kaj cxefa tasko kompreneble estas la eldonado de Eventoj. Sed en
la lastaj jaroj ni surprenis ankaux plurajn aliajn taskojn.

Ekstera reklamado
-----------------

- Ni regule aperigas pagajn anoncojn en nacilingvaj E-gazetoj. Post zorga
  analizado ni elektas la celpublikon kaj medion.

- Ni kompilis kaj presis en multmil ekzempleroj modernan, belaspektan
  nacilingvan faldfolion, kion senpage ni disponigas al kursgvidantoj,
  aktivuloj kaj lokaj E-societoj. (Hungariaj abonantoj de Eventoj ricevis
  jam stokon de gxi).

- Ni projektis kaj presigis reklamafisxon, kaj ni regule zorgas pri gxia
  pendigo en mez- kaj altlernejoj, universitatoj, laborlokoj.

- Ni zorgas pri registrado de nia organizajxo en diversaj publikaj
  datumbankoj - por ebligi la renkonton de la vorto "Esperanto" por la
  ekstera publiko (ministerioj, gazetoj, interreto, novajxagentejoj ktp.)

- Ni kompilis kaj eldonis por esperantistoj nacilingvan flugfolion,
  resumanta por ili la senpagajn individuajn reklameblojn. (Komencan staton,
  kernon vidu en Eventoj n-ro 125-126. Hungariaj abonantoj jam plurfoje
  ricevis gxin).

Ni elspezas jare cx. duonmilionon da forintoj (cx. 6-7 monata averagxa
salajro) por propagando kaj reklamo de E-o. En absoluta cifero gxi estas
malmulta (ja niaj financoj estas sufoke limigitaj), sed tute nekompareble
pli alta ol cxe aliaj asocioj ...

Eldonado, instruhelpiloj
------------------------

Por kontentigi la bezonon de la lastatempa amasa deziro lerni Esperanton,
ni verkis kaj eldonis dulingvan vortaron kaj "Resuman E-Gramatikon". Cxi
lasta (per populara nomo: "La verda biblio") igxis la venkinto de hungaria
furorlisto.

Jam de cx. 10 jaroj ni eldonas sonkasedojn por la individuaj lernantoj de
la lingvo. En la antauxaj jaroj ni eldonis ankaux muzikajn sonkasedojn
("Al venko " de J. Dinnyes, Mesio de Handel, kaj la fama premiera kasedo
"Debuto en eksterlando" de Jxomart kaj Natasxa.)

Pasintjare ni decidis pri eldonado de E-verkoj enelektronika formo, tiel
aperis en niaj retpagxoj la libroj "Optiko" kaj "Toldi", kaj paralele ni
ellaboris teknologion pri kelkekzemplera eldonado de paperaj libroj. (Pli
detale vidu en iu posta numero de Eventoj). Por PR-celoj (PR=Publikaj
Rilatoj) estis produktita ankaux kompaktdiska versio de Mesio.

Kursoj
------

Ni mem organizas baz- kaj meznivelajn kursojn por altlernejanoj. Septembre
kaj februare ekas la kursoj en po 3-4 grupoj. Estas preparataj E-kursoj
ankaux en provincaj urboj. En la jxus finitaj kursoj lernis cxe ni 28
homoj.

Metodiko de la kursoj servas ankaux kiel preparo al la baza kaj mezgrada
sxtataj lingvoekzamenoj. (E-o estas inter tiuj dekkelkaj lingvoj, pri kiuj
oni povas fari sxtatan ekzamenon.)

Instruistoj, perado
-------------------

Ni kompilis cx. 60 kapan liston pri E-kursgvidantoj dise en la lando. Al
tiuj instruistoj ni sendadas reklamilojn, informajn materialojn,
konsilojn, kaj peras iliajn adresojn al lernodezirantoj el diversaj
anguloj de la lando.

Libroservo
----------

Ni funkciigas retan, personan kaj perposxtan libroservon, per kiu ni
liveras E-lernomaterialon, lernil-pakajxon al plurcentoj de lernontoj.
Personaj vizitantoj (nemultaj) havas la eblon acxeti ankaux literaturajn
verkojn de sur nia libraro.

Informado
---------

- Pere de la tuttaga dejxorado, telefone kaj retposxte ni respondadas al
  miloj de informpetoj pri E-o, peras la adresojn de E-kursoj.

- Ni kompilas kaj regule aktualigas kompleksan nacilingvan retpagxaron cxe
  www.esperanto.hu por interesigxantoj.

- Plurfoje ni partoprenis televidajn aux radiajn intervjuojn, respondas al
  interesigxantaj jxurnalistoj, sxtataj oficistoj. (Lastatempe duonhora
  intervjuo en landa TV-programo ATV).

- En septembro ni partoprenis borson de lingvolernejoj, lige al kio ni
  ellaboris teknologion de produktado de elegantaj, tamen nemultekostaj
  koloraj afisxoj. Tiujn afisxojn ni disponigas al niaj partneraj,
  kunlaborantaj organizajxoj (HEJ, PLU, Szfvar, ktp.)

- Antaux la lingvoborso en la tutlanda taggazeto Nepszava laux nia interveno
  5-foje aperis esperantlingva poemo apud tiuj de kvar aliaj "grandaj
  lingvoj" kun la alvoko pri tradukkonkurso.

Reaga Servo
-----------

En kazoj de apero de misaj informoj pri Esperanto en amaskomunikiloj ni
organizas reagojn. En tiu cxi jaro 2-foje ni havis landnivelan sukceson.
En la unua fojo iu tutlanda porjunulara radiostacio (Danubius), en alia
kazo landa televidprogramo (Halovilag = Interreto) permesis al si unu
negativan frazon pri E-o. Rezulte de nia kampanjo en ambaux kazoj ni havis
1 resp. 5 plenajn minutojn, kiam oni (= ni) povisprezenti la pozitivajn
flankojn de E-o en la sama medio.

Reprezentado de intereso
------------------------

En kazo de neceso ni agas kiel reprezenta organizajxo de interesoj de
esperantistoj. Tion ni faris cxe la sxtate rekonita akreditado de la
lingvo (vidu en Eventoj n-ro 195), cxe kelkaj altlernejoj, cxe Ministerio
pri turismaj aferoj, ktp.

Varbado al E-movado
-------------------

Cxar plejmulto de instruistoj transdonas nur la lingvajn konojn (multaj el
ili mem ne konas la movadajn servojn kaj eblojn), ni cxase kolektas
landnivele la adresojn de kursanoj, ekzamenigxantoj, kiujn ni klopodas
enkonduki ankaux en la E-movadon (per plurkanala informado pri la ekzisto
de movado, de servoj, invito al kunvenoj, renkontigxoj ktp. - kaj fine al
komuna laboro.) Momente ni zorgas pri pli ol 550 novaj kursfinintoj.

Interretaj servoj
-----------------

Multon ni faris por diskonigi kaj popularigi la komputilan, interretan
kulturon. (Jam en 1992 !!! ni titolpagxe varbis por interreto...) Ni
ellaboris E-litertipojn por Win 3.1, varbis kaj disdonadis por multcent
hungaroj retposxtan programon ebliganta senpagan elektronikan leterumadon,
kaj preskaux cxiutage ni faras teknikan konsiladon al demandantoj.

- Ni funkciigas ne nur la retpagxojn www.esperanto.hu, sed jxus ni registris
  ankaux alian domen-nomon www.eventoj.hu (laux nia scio la unua propra
  domeno inter la Esperantaj gazetoj)

- Ni ne nur kolektas la retadresojn de hungariaj esperantistoj (cx. 450
  retposxtuloj), sed regule distribuas al ili E-rilatajn mesagxojn,
  retbultenojn.

- Ni kreis kaj administras la diskutliston ESP-EN-HUNG

- Ni funkciigas la retposxtajn novajxservojn "interredaktore" kaj "ret-info"
  kiuj hodiaux estas inter la plej grandaj kaj efikaj informkanaloj de
  Esperantio. (Pli detale vidu cxe http://www.eventoj.hu )

- Ni kompilas kaj dauxre aktualigas la "Plenan Kalendaron de E-Arangxoj",
  kies retpagxo nun apartenas al la pinto de plej vizitataj Esperantaj
  retejoj, kaj kion uzas preskaux cxiu redaktoro de E-gazetoj.

- Ni lancxis la projekton STEB (Sciencteknika E-Biblioteko), pri kiu
  detalojn vi trovos en iu baldauxa numero de Eventoj.

- Aperigo de E-artikoloj, libroj en elektronika formo (vidu cxe eldonagado)

- Baldauxa aperigo de cxiuj gxisnunaj Eventoj en interreto... (!)

Movada organizado
-----------------

- Ni instigas, konsilas kaj subvencias kreon kaj agadon de lokaj E-grupoj,
  kiuj pretas en la realo kunlabori kun ni en la disvastigo de la lingvo
  (ekzemploj: Szfvar, Gyor, ktp.) Estas grave, ke tio estas ne formala, sed
  reala, praktika helpo.

- Ni organizis trejnadon de junaj aktivuloj (25 personoj), edukas novajn
  instruistojn, plenumas komunajn projektojnkun aliaj organizajxoj.

1 % de personaj impostoj
------------------------

Lige al la kolektado de 1 %-oj de persona imposto (vidu en Eventoj n-ro
118) ni eluzas la okazon reklami en amaskomunikiloj kaj letere teni la
kontaktojn kun cx. 5000 individuaj esperantistoj. La kolektitan sumon ni
uzas ne por salajrado sed por reklamado de E-o...

Renkontigxoj
------------

Jam dufoje ni organizis grandan "Esperantan Balo"-n, la samon ni planas en
februaro 2001, kaj per la teknikajxoj kaj personaj spertoj ni helpas la
organizadon de la fama somera arangxo "Internacia Junulara Semajno".

UEA-kotizperado
---------------

Pro la pozitivaj, fidindaj spertoj venas cxiam pli da homoj kun peto solvi
diversajn transpagajn problemojn: UEA- kaj TEJO-membrokotizojn, abonon al
revuoj, mendon el eksterlandaj libroservoj, transpagon de kotizoj al UK,
IJK, kaj al diversaj arangxoj.

Konservado de kulturajxoj
-------------------------

Plurfoje ni transprenis heredajxon de forpasintaj esperantistoj. La libro-
rarajxojn ni transdonas al la Kolektajxo Fajszi, aliajn ni vendas surloke
- aux donacas al diversaj kursoj.

Kun aparta atento ni kolektas malnovajn kino- kaj videofilmojn,
sonregistrajxojn, magnetofonrubandojn kaj kasedojn, kaj zorgas pri ilia
tauxga konservado kaj transskribado al modernaj infoportantoj (kasedoj kaj
kompakt-diskoj).

                                 * * * * *

Certe tiu listigo ne estas kompleta - mi mem nun povus listigi dekojn de
farendaj aferoj, kaj povas ecx esti ne aparte interesaj por multaj
aktivuloj. Mi faris la listigon tamen pro 2 kialoj:
- tiuj taskoj estas (pli gxuste devus esti) evidentaj por cxiu ordinara
  landa asocio, tamen ne en cxiuj landoj oni faras ilin;
- tiujn taskojn plenumas entute nur 4 homoj, laborantaj nur duontempe.

Mi ripetas, ni ne estas "LA" oficiala landa asocio, nur la eksteraj
cirkonstancoj - kaj la movada konscio - devigis nin transpreni tiujn
taskojn.

Cx e f a   c e l o :   E v e n t o j !
--------------------------------------

Apud la multaj aliaj taskoj tamen nia cxefa tereno dauxre restas la
eldonado de Eventoj, respektive la funkciigo de gxia juna frato: la
retposxta novajxservo RET-INFO. Ankaux estonte la praktika kaj faka
aplikado de la lingvo havos cxe ni apartan prioritaton, ecx se en la
proksima estonto iom sxangxigxos la aspekto, strukturo de la gazeto.

Kiel helpi?
-----------

Se vi konsentas kun niaj celoj, kaj vi volas subteni nin, plej bone vi
povas tion fari per persona poresperanta agado. Krome, vi povas helpi per
reklamo de nia gazeto, per varbado de novaj abonantoj - aux per eventuala
financa subteno, kiuebligos dauxrigi al gxisnunan vojon, eble iom
kontribuos al venko pri niaj sufokigaj financaj baroj, kaj ebligos sendi
la gazeton al pli multaj aktivuloj en netranspagipovaj landoj. Sed plej
efika helpo estas via persona kunlaboro kaj agado! - "En Esperantio nenio
okazas per si mem..."

Dauxre starante je via servo

Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

                  Tiu cxi estas la lasta numero en 2000!

                   Dankojn pro la renovigo de via abono.

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Terminologo aprezata
====================

Forstista fakvortaro kun efiko eksteren

La 6-an de oktobro 2000 en la monde konata Forstista Altlernejo Eberswalde
en Berlin, Germanio - kie oni instruas la forsto-sciencon ekde 1830 -
okazis sciencista honora kolokvo kun 6 prelegoj. Gxi estis dedicxita al la
gvidanto de la teamo de la multlingva forsta fakvortaro kun la latina nomo
"Lexicon silvestre", d-ro Karl-Hermann Simon, kiu festis sian 70-an
naskigxtagon la 30-an de septembro. D-ro Simon, tion montris la kolokvo,
faris kelkajn gravajn kontribuojn al la evoluigo de la forsto-scienco. Sed
dum la lasta tempo li aparte konatigxis kiel faka leksikografo. Dum
preskaux du jardekoj da celkonscia laboro li kreis kun sia teamo la
menciitan forstistan fakvortaron. La unua parto gxis nun aperis en 10
lingvoj (Esperanto, angla, cxeha, franca, germana, kroata, latva, pola,
rumana, turka), la dua en la germana, franca, Esperanto kaj la cxeha, la
tria gxis nun en la germana kaj en Esperanto kaj la kvara parto en
Esperanto kaj la germana. Alilingvaj eldonoj por cxiuj kvar partoj estas
preparataj.

La unulingvaj vortaroj, tute laux la ekkonoj de la terminologia scienco,
fondita de Eugen Wuster, bazigxas je sistemo kaj difinoj de la nocioj. La
lauxsisteman ordigon kompletigas indekso, kreskanta de parto al parto. La
baza difina lingvo estas Esperanto. La nocioj en la vortaroj estas
interretigitaj per nociaj numeroj kaj tiel ebligas multflankan praktikan
uzadon de la unuopaj volumoj. Entute nun estas prilaboritaj 4000 terminoj.
Pliaj sekvos. Kunlaboris en la unua fazo nur esperantistoj, poste
aldonigxis konsiderinda nombro da neesperantistoj.

Krom en Esperanto, la (cxefa) laborlingvo, la bulteno de la "Subtena
societo Lexicon Silvestre" aperas ankaux en la germana, angla kaj franca.
Hodiaux al la teamo apartenas pli ol 100 kunlaborantoj el kune cxirkaux 20
gepatraj lingvoj.

Detlev Blanke
Rete: blanke.gil@forigu.snafu.de

**************************************************************************

IFEF kunvenis en la Tel Aviva U.K.
==================================

Vendrede, la 28-an de julio okazis la kontaktkunveno de Internacia
Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, IFEF dum la UK. La kunvenon
cxeestis 21 kongresanoj el 11 landoj. En la nomo de la estraro de UEA,
Petro Chrdle salutis la cxeestantojn, kaj detale informis pri la
sekvontjara IFEF kongreso okazonta en Tabor, Cxehio.

D-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA faris fakprelegon pri la spertoj de
la kunlaboro inter fervojistoj kaj medicinistoj. Poste sekvis vigla
diskuto pri movadaj aferoj, varbeblecoj, edukado kaj pri la manko de la
junularo en la E-movado.

Sylviane Lafargue

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Artikoloj pri antauxaj IJK-j
============================

LKK de la venontjara IJK nuntempe laboras aktive por akiri subvenciadon de
la diversaj francaj kaj euxropaj fondajxoj kaj institucioj kaj pretigas
multa da subvencipetad-dosierojn.

La strasburga urbadmistrado petas ke oni almetu en sia dosiero informojn
kaj artikolojn pri la antauxaj kongresoj (tiu garantias versxajne la
seriozecon de la projekto).

Pro tio LKK urgxe sercxas nacilingvajn fomalajn informajxojn kaj
artikolojn pri antauxaj IJK-j. Do se vi havas tiel dokumentojn, bonvolu
sendi ilin (aux kopiojn) kun traduko esperante (ni prilaboros aldoneblan
francan tradukon) al ni al la sekva adreso:

Junulara E-ista Franca Organizo
V. Walther, 1 route de Mackwiller, FR-67430 Diemeringen, Francio
Rete: vwalther@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

INTERESE
////////

Seminario pri Esperanto
=======================

Okazis en Stockholm, Svedio, seminario "Esperanto kaj Interreto". La
seminarion partoprenis junuloj el Danio, Litovio, Norvegio, Pollando,
Rusio, Svedio.

Dum la seminario okazis diversaj prelegoj pri marklingvoj XML kaj HTML,
pri skriptado kaj sercxado, pri jam ekzistantaj E-pagxaroj en Interreto,
ktp. Kelkajn prelegojn faris gastaj specialistoj svede kun sinkrona
traduko Esperanten.

Dum la seminario oni ne nur estis edukataj, sed ankaux pridiskutis kelkajn
gravajn demandojn: "ekstera" politiko de E-mondo en Interreto, distanca
instruado de Esperanto pere de Interreto.

Ne mankis kompreneble ankaux la distra programo. Okazis psikologiaj ludoj
fare de N. Kojxevnikova, "internacia vespero".

Andrej Ananjin
Rete: esperanto@forigu.newmail.ru

**************************************************************************

La retpagxaro de Akademio Internacia de Sciencoj, AIS havas novan adreson.
Gxi estas: http://www.ais-sanmarino.org/.
* * *
La jxus aperinta slovaka versio de la programo "La Vortaro" estas
plibonigita de Lubomir Fajth. Por havi la plibonigitan version simple
elsxutu la slovakan de : http://welcome.to/vortaro. Instalu gxin kaj la
novaj vortlistoj anstatauxigos la malnovajn.
* * *
La franc-lingva novajx-bulteno de Kanada Esperanto-Asocio, "Aujourd'hui
l'esperanto" nun estas rete legebla. Oni povas trovi cxiujn gxis nun
aperintajn numerojn cxe: http://www.digicom.qc.ca/ hxgarcia/AhE/AhE0.html.
* * *
Retpagxoj de Esperanto-Societo "Teslic"cxe: http://home.skaut.net/esperote
* * *
E-a retpagxaro de Solidareca Reto cxe: http://www.globenet.org/reseau-
solidarite/esperanto.htm.
* * *
Reta versio de Komputika Leksikono, kompilita de Sergej Pokrovskij cxe:
http//www.esperanto.mv.ru/KompLeks/
* * *
Apud la gxis nun ekzistanta retlisto Esperanto-rus-informoj@forigu.egroups.com
aperis nova diskutlisto E-rus@forigu.egroups.com.

**************************************************************************

MOVADO
//////

Tutjara membrokunveno de UEA
============================

Kunlige kun la neceso, ke cxiuj membroj diskutu pri la nova labor-plano de
UEA, naskigxis la ideo vastigi al la tuta jaro per la teknikaj rimedoj nun
haveblaj la tradiciajn kunvenojn okazantajn dum la UK, kiam membroj de UEA
rajtas fari demandojn pri la estrara raporto aux gxeneralajn demandojn al
la estraro.

Tiel estas kreita la listo, individuaj-membroj@forigu.egroups.com, per kiu la
individuaj membroj de UEA povos, gxuste kiel dum la kunvenoj en la UK,
diskuti pri cxiuj aspektoj de la agado de UEA.

Se vi estas individua membro de UEA (la informo estos kontrolita de la
direktoro de la CO), vi rajtas aligxi per mesagxo al: reto@forigu.uea.org. En la
mesagxo vi menciu vian nomon kaj vian UEA-kodon. Se vi ne memoras vian
kodon, aldonu vian adreson.

La listo estos dauxre sekvata de almenaux unu estrarano de UEA (en la
komenco la gxenerala sekretario: Mikela Lipari), kaj sxi respondos
kolektive cxiun duan semajnon, krom pri escpetaj kaj gravaj temoj.

Reguloj de la listo estas: mallongaj mesagxoj, malpermeso pri personaj
insultoj, respekto de la statuto de UEA, kiam temas pri la pritraktotaj
temoj.

Aligxu cxiuj individuaj membroj al la listo por esti gxisdatigita pri
Esperanto.

Renato Corsetti

**************************************************************************

Kongresa libroservo en Tel-Avivo
================================

La prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato, IKU okupis la unuan
lokon en la furorlisto de la kongresa libroservo cxiujare post sia unua
apero en la Adelajda UK en 1997. En Tel-Avivo gxi vendigxis en 48 ekz. La
dua plej populara verko en la cxi jara UK estis "Pri internacia lingvo dum
jarcentoj" kun 38 venditaj ekzemplerojn. Tiu cxi kolekto de eldiroj de
sciencistoj, politikistoj k.a. famuloj, kompilita de Isaj Dratwer, estis
ekster la merkato pli ol dek jarojn, sed en Tel-Avivo UEA akiris la
ankoraux restantan kvanton kaj povis relancxi tiun interesan verkon.

Cxar la Tel-Aviva UK estis malpli grandnombra ol averagxe, ankaux la suma
rezulto de la vendoj, 21500 EUR, ne povis konkurenci kun tiuj en Berlino
en 1999 kaj Montpeliero en 1998, respektive 59000 kaj 50000 EUR. Gxi tamen
multe superis la vendojn en la same granda UK en Adelajdo en 1997, kies
rezulto estis 13600 EUR.

CO de UEA

**************************************************************************

Internacia Asocio de Profesoroj akceptas AIS
============================================

IAUPL, la Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj,
konfirmis la akcepton de Akademio Internacia de Sciencoj, AIS kiel membro.
La akcepto okazis dum la auxtuna IAUPL-kunveno en Parizo, kie AIS
kontribuis per referajxo pri la situacio de virtualaj universitatoj, kaj
signifas gravan rekonon de AIS ekster E-ujo, cxar IAUPL estas renoma
asocio en konsultaj rilatoj kun UNESKO. Tiun sukceson AIS dankas nelaste
al la persona reputacio de siaj anoj.

Reinhard Fossmeier

**************************************************************************

Agantoj por Esperanto en Euxropo
================================

Laux invito de UEA dekkvin da elstaraj agantoj por Esperanto en Euxropo,
precipe cxe la instancoj de Euxropa Unio, kunvenis en Roterdamo la 25-an
kaj 26-an de novembro por klopodi kunordigi la plurajn iniciatojn, kiuj
okazas en cxi tiu kampo.

La cxefaj priparolitaj temoj estis la agado de Euxropa Esperanto-Unio, la
agado de la brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo en EU (tute aparte
la projekto Neighbour), la partopreno de esperantistoj en la Euxropa Jaro
de Lingvoj 2001, kaj ebla starigo de Esperanto-oficejo en Bruselo.

Multaj ideoj kaj agad-direktoj estis funde analizitaj. Tio helpis
ekkompreni la celojn de la malsamaj agantoj, kio estas nepra kondicxo por
kunordigxi kaj subteni unu la aliajn, anstataux konfuzi euxropajn
esperantistojn per kontrauxdiraj mesagxoj kaj iniciatoj.

La planoj por la Euxropa Jaro de Lingvoj 2001 antauxeniras relative
kontentige.

La projekto Neighbour trovigxas nun en repripensa fazo. Gxi akiras
trajtojn de scienca projekto, kies realigado devos esti en la manoj de ne-
esperantistaj sciencistoj kaj de la euxropaj instancoj.

Komencigxis la esplorado de la eblecoj trovi en Bruselo tauxgan ejon kaj
precipe tauxgan dejxoranton por oficejo, kies labor-enhavo restas ankoraux
pli precize difinenda.

Pri Euxropa Esperanto-Unio estis prezentitaj ideoj por doni al gxi pli da
forto en la kampoj de reprezenteco de la euxropaj esperantistoj, firma
kunligo kun la landaj asocioj en EU kaj agad-kapablo gxenerale.

Cxiuj diskutitaj ideoj trovos konkretigon en la venonta periodo, tiel ke
oni povas rigardi al la jxusa kunveno kiel al promesoplena etapo sur la
vojo al pli efika agado por Esperanto en Euxropo. La kunveno rekonfirmis
la utilon de konsultigxoj pri specifaj laborkampoj kaj la oportunecon
okazigi tiajn lige kun la Malferma Tago de la CO. Unuafoje oni spertis
tion en novembro 1999, kiam UEA invitis al simila kunsido lingvopolitikajn
fakulojn.

CO de UEA

**************************************************************************

INFORMOJ
////////

Perantoj de Eventoj kaj Ret-Info
================================

La baza jara abonkotizo de Eventoj estas 33.6 EUR, kun aerposxta sendo: 39
EUR, tiu de Ret-Info por A-landanoj: 21 EUR, por B-landanoj: 12 EUR.

La abonkotizo estas pagebla al la UEA-kodo: ELLS-S - aux al la subaj
landaj perantoj - aux rekte al la redakcia posxtadreso (pk. 87, HU-1675
Budapest, Hungario) en simpla, fermita koverto.

- Auxstralio: s-ino Edna Turvey, (kaj alia retposxto: libroservo@forigu.
  ans.com.au) 36 Calder Road, Darlington, NSW 2008. Eventoj: 64 AUD - Ret-
  info: 40 AUD.
- Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg (pcxk.
  7.127.144). Eventoj: 418 ATS. - Ret-info: 281 ATS.
- Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen (pgxk.
  000-0265338-43). Eventoj: 1400 BEF, aere: 1590 BEF. - Ret-info: 830
  frankoj.
- Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Cx. Postal 03625, Brasilia (DF) 70084. -
  Vi povas sendi al BEL trastrekitan cxekon nome de "Liga Brasileira de
  Esperanto" aux deponi en la konton de BEL cxe "Banco do Brasil" agentejo
  0452-9 konto n-ro 402.706-X (tiukaze sendu kopion de la deponatestilo al
  BEL). Eventoj: Egalvaloro de 22 NLG - Ret-info: 12 NLG.
- Britio: Esperanto-Asocio de Britio, prizorganto Paul Hewitt, 26 Highfield
  Rd, Grimsgy, North Thoresby, S. Humbs, DN36 5RT. Eventoj: 24 GBP, aere: 27
  GBP - Ret-info: 14.5 GBP.
- Bulgario: Raya Androvska, kv. Ivan Vazov, ul. Burel 72, vh. B. ap. 8.
  BG-1408 Sofia. Tel: +359-2-546089. Eventoj: egalvalora de 45 NLG. Ret-
  info: 12 dolaroj.
- Cxehio: Vladislav Hasala, pk. 34, CZ-696 62 Straznice, Cxehio. Komarca
  Banko: 159 994 334/5100. Eventoj: 668 KCS. - Ret-info: 429 kronoj.
- Danio: DEA-Libroservo, Frederik Eriksen, Finsengade 10, DK 4800 Nykobing
  F. Eventoj: 252 DKK, aere: 292 DKK. - Ret-info: 153 DKK.
- Finnlando: Oy Mendoservo, Kivistontie Hyvinkaa, SF-05510. (Tel:
  019-470054, konto 800013-427722). Eventoj: 199 FIM, aere: 232 FIM. - Ret-
  info: 122 markoj.
- Francio: Unuigxo Franca por Esperanto, UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie,
  FR-75004 Paris (pcxk. 855-35 D Paris). Eventoj: 230 FRF, aere: 270 FRF. -
  Ret-info: 140 FRF.
- Germanio: LB Linguistisches Bureau gmbh, Alfred Schubert, Pf. 1539,
  DE-82355 Weilheim, (konto 4803922, Munchner Bank, BLZ 701 900 00).
  Eventoj: 67 DEM. - Ret-info: 40 DEM.
- Hungario: LINGVO-Studio, HU-1675 Budapest, pk. 87. Eventoj: 4500 Ft, por
  duonjaro: 2300 Ft. - Ret-info: 2500 Ft.
- Hispanio: Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3-7,
  ES-28015 Madrid (Bankkonto: 0182-2552-61-0204011961 cxe banko BBVA, nome
  de Federacion Espanola de Esperanto). Eventoj: 5600 ESP, aere: 6500 ESP. -
  Ret-info: 3400 ESP.
- Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10, IS-210
  Gardabae.
- Italio: Itala E-Federacio, via Villoresi 38,IT-20143 Milano (pcxk.
  37312204). Eventoj: 71 000 ITL, aere: 82 m ITL. - Ret-info: 43.000 ITL,
  Libroservo Orbis Pictus, Visnja Brankovic, Via Leghissa 6, IT-34131
  Trieste. Eventoj: 71 000 ITL, aere: 82 000 ITL. - Ret-info: 43.000 ITL.
- Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sin'iti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku,
  JP-468 Nagoya-si. Eventoj: aere: 5600 JPY.
- Kanadio: Kanada E-Asocio, PO Box 2159, V8L 3S6 Sidney, B.C. Eventoj: 50
  USD - Ret-info: 23 USD
- Koreio: Korea E-Asocio, CPO 4258, Seoul 100-642. Eventoj: 40.000 uonoj
- Kroatio: Kroatia E-Unuigxo, Maria Belosxevie, Sveti Duh 130, HR-41000
  Zagreb. Eventoj: 40 gld.
- Litovio: (kaj baltio) Litova E-Asocio, a.d. 167, LT-3000 Kaunas-C.
- Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo,
  posxtogxirokonto 0809 5100318. Eventoj: 305 NOK, aere: 355 NOK - Ret-info:
  190 NOK.
- Nov-Zelando: David Ryan, PO Box 3867, Wellington, NZ-6003. Eventoj: 40
  EUR, - Ret-info: 21 EUR.
- Polio: Ekzistas speciala pola eldono de Eventoj kun pollingva enlanda
  suplemento. Por aboni la paperan Eventoj-n, turnu vin al PEA, Stanislaw
  Mandrak. Por aboni al RET-INFO turnu vin al P.W.H. NEPO, Maciej Wnuk,
  skrytka 105, ul. Broniewskiego 77. m. 137, PL-01865 Warszawa. Ret-Info:
  egalvaloro de 25 NLG.
- Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. Joao Couto
  6, R/C-A, PT-1500 Lisboa. Eventoj: 8000 PTE.
- Rumanio: peranto vakas, - 39 NLG
- Rusio: (kaj eksa Sovetio krom Cxebaltio) Nikolaj Gudskov, pk. 57.
  RU-105318 Moskvo. Eventoj: egalvaloro en rubloj de 22 USD, - Ret-info: 13
  USD.
- Slovenio: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, SL-2000
  Maribor. Eventoj: 40 NLG.
- Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra Rorum
  pl. 455, SE-242 94 Horby. Eventoj: 285 SEK, aere: 335 SEK. - Ret-info: 175
  SEK.
- Svisio: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen.
  Eventoj: 53 CHF, aere: 62 CHF.
- Ukrainio: Mihail Lineckij, pk. 4. UA-254200 Kiev-200. Eventoj: 20 USD. -
  Ret-info: 12 USD.
- Usono: E-Ligo por Norda Ameriko, POB 1129, El Cerrito, CA-94530. Eventoj
  aere: 50 USD. - ret-info: 23 USD
- Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. Eventoj:
  49 NLG.
- Cxiuj aliaj landoj: Universala Esperanto-Asocio, uea-konto: ELLS-S, Nieuwe
  Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. - Eventoj: 34 EUR, aere:
  40 EUR, - Ret-info: A-landanoj: 21 EUR / B-landanoj: EUR.

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Pardonpeto
==========

Reage al pluraj kritikoj pro ne indikita auxtoronomo en anta parto
dauxrigitaj artikoloj mi pardonpetas de la auxtoroj kaj de cxiuj legantoj.
Temas pri la artikolo "Cxu manifesti aux civiti" (en Eventoj n-ro 196,
198, 199 p. 2.) kaj pri la artikolo "Cxu vi parolas la agresantan?" (en
Eventoj n-ro 197, 198 p. 8.).

Mi promesas ke en la estonto mi pli bone zorgas pri la mencio de la nomo
de la auxtoro. - Axel


**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Instruado de internacia komercado
=================================

Ekde de nova jaro (t.e. 2001) Internacia Lernejo de la Ekstera Komerco
planas instrui ankaux en Esperanto. En la lernejo oni povas studi en
universitata nivelo pere de reto. La instituto ankaux instruas kiel uzi
interreton por la ekstera komerco. La kostoj de la lernado estas tre
malaltaj (10-25 USD monate, depende de la lando).
Por pli precizaj informoj bonvolu skribi al la direktoro

Nina Jaskiewicz
Rete: ninajaskiewicz@forigu.kki.net.pl

**************************************************************************

Instrui en cxinio
=================

Instituto pri Fremdaj Lingvoj de la Universitato de Shandong, Cxinio
sercxas franclingvan instruiston por instruado de la franca lingvo al
cxinaj studentoj dum unu aux du semestroj. Kapabla esperantisto ankaux
havos la okazon instrui Esperanton.
Informoj cxe :

Liu Xiaojun, Universite de Shandong
27 hao str. Shan Da, CN-250100, Jinan Shandong R.P. de Cxinio
Rete: l.x.s.@forigu.jn-public.sd.cninfo.net

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Konkurso de Belarto
===================

Meksika Esperanto-Federacio, MEF invitas cxiujn infanojn kaj gejunulojn
(esperantistoj kaj gefiloj de esperantistoj), partopreni konkurson pri
desegnado kaj pentrado, okaze de la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto,
realigota en Meksikurbo de la 15-a gxis la 21-a de aprilo 2001. La
interesitoj povas partopreni per desegnajxo aux pentrajxo laux iu ajn
tekniko, ne tridimensia, en mezuro maksimume 40 x 55 cm, en unu el la tri
sekvaj kategorioj: 4-9-jaruloj; 10-14-jaruloj; 15-18-jaruloj. La konkursa
temo estas "Kiel mi vidas mian landon".

Dorse de la verko devas esti klare notitaj la sekvaj informoj: kompleta
nomo de la auxtoro, adreso, naskigxdato, titolo kaj tekniko. La
konkursajxoj estos akceptataj gxis la 5-a de Marto 2001.

Estos aljugxitaj po unu premio al cxiu el la tri kategorioj. Tiu premio
konsistos el meksika artajxo. Cetere, estos aljugxitaj du premioj "Honora
mencio" en cxiu kategorio. Cxiu konkursajxo ricevita farigxos parto de la
kolekto de MEF.
La konkursajxo(j)n oni sendu volvita, ne faldita, al la sekva adreso:

Meksika Esperanto-Federacio
Relaciones Exteriores, No. 24, Colonia Federal
MX-15700 Mexico, D.F., Meksikio

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Diskuto pri strategio
=====================

En la serio Diskutkajeroj aperis kvara numero, "La strategio de Esperanto
en la nova jarmilo". Gxia auxtoro estas Gian Carlo Fighiera, konata itala
aktivulo de la Esperanto-movado, iama KKS kaj estrarano de UEA, kaj jam
pli ol 30 jarojn prezidanto de la societo Heroldo de Esperanto.

En la nova Diskutkajero Fighiera skizas la celojn de la agado per kaj por
Esperanto, la problemaron komunumo / movado, la efektivan kaj dezirindan
rolon de UEA kaj kritikojn pri gxi. La auxtoro faras konkretajn proponojn
pri la evoluigo de la Esperanto-strategio por la proksima estonteco.

Por leganto, kiu deziras pli profunde studi la problemaron, Fighiera
aldonis utilan bibliografion kaj liston de juraj-politikaj dokumentoj pri
la lingva egaleco.

La 24-pagxa kajero kostas 2,25 EUR. Ekde 3 ekz. la libroservo de UEA donas
rabaton de 33%.

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Jacques Yvart, mondvojagxanto, esperantisto kaj profesia kantisto de
Francio, prezentis koncerton - grandparte kun kantoj en Esperanto -
sabaton, la 25-an de novembro cxe Cafe-Theatre a l' Ecart en Longueil
Montrealo, Kanado.
* * *
Post la sukcesa eldono de la trivoluma verkego "La mastro de l' ringoj" de
John Ronald Reuel Tolkien, en la traduko de William Auld, la eldonejo
"Sezonoj" en Jekaterinburg, Ruslando eldonis plian verkon de la sama
auxtoro - la faman mirfabelon "La hobito".
* * *
Anstataux la demisiinta Ciprian Jauca ekde 22-a de novembro la prezidantan
postenon en Kanada E-Asocio transprenis Brian Kaneen.
* * *
Aperis Ampleksa Esperanto-Persa Vortaro de s-ro Aref Azari. La vortaron
presis kaj distribuas Irana Esperanto-Centro: pk. 17765-184 Tehrano. Rete:
Esperanto.ir@forigu.esperanto.org.
* * *
Okazas pluraj Esperanto-kursoj en Dusxanbe, Rusio. Oni instuas cxi tie de
la rapidkurson de Auld kaj de Verda Koro de J. Baghy.
* * *
Okazis radio-elsendo sabate la 9-an de decembro 2000 okaze de la koncerto
por la zamenhofa festo en Tuluzo organizita de Esperanto-Kultur-Centro
kun: Gianfranco Molle el Italio kaj la barcelona bando Kaj Tiel Plu.
* * *
La 21-an de novembro okaze de la cxeesto de du esperantistoj-
mondvojagxantoj Rachel Prual kaj David Cholet en Mashad, studenta muzika
grupeto kies cxiuj anoj almenaux partoprenis en la baza E-kurso ludis
esperante unu el la famaj iranaj klasikaj kantoj.
* * *
Okazis Ukrainia Esperanto-Kongreso inter 03-05. 11. 2000. Dum la kongreso
estis ankaux fakaj programoj kaj kunsido de landa sekcio de ILEI.
* * *
Estis fondita Societo por Egalrajteco de Lingvoj, kiu en siaj internaciaj
kontaktoj unuavice uzos la neuxtralan E-an lingvon. Kontakti eblas: Oszkar
Princz, pk 193, HU-1368 Budapest, Hungario Rete: esperantohea@forigu.matevnet.hu
* * *
La oficiala fluglinio "Mexicana de Aviacion" de la 5-a Tutamerika Kongreso
de Esperanto, TAKE, donos al cxiu partoprenanto rabaton de 10%, kun la
kodo SU0402n08.

**************************************************************************

ABIBCETOJ
/////////

Konga Esperanto-Rondo petas la helpon de samidenaoj por ke gxi povu pagi
sian jaran membrokotizon cxe UEA. Adreso: BP. 6055 Kin VI, Kongo. UEA-
konto: koer-e. Rete: ker@forigu.mail.aton.cd.
* * *
Dr. Ferenczy Imre, gvidanto de hungara radioamatora rondo kaj estrarano de
hungaria fervojista E-movado jubileas sian 50 jaran E-aktivadon.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas Nikita Vasiljev, 13-jara, komencanto, hobioj: historio,
komputilo. esperas ektrovi amikojn en la tuta mondo! Adreso: Nikita
Vasiljev, Ladoga 8-7, RU-601287 Vladimir, Suzdal, Rusio.
* * *
53-jara franco, deziras korespondi kun hungarino. Adreso: Robert Pontnau,
6 rue du Segala, FR-3118 Castelmaurou (Toulouse), Francio. Rete:
robertpfr@forigu.aol.com.

**************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

Sxanco per la TEMPOTRAKO de Margarete Bettmann. Brosxuro. Eld: Trumalin-
Verlag, Guetersloh. Brosxuro, pgx. 30. 3 EUR.
* * *
Bibliografio de Scienca Revuo. Eld: Internacia Scienca Asocio
Esperantlingva. pgx. 96.
* * *
Biblioteko N-ro 1, 2, 3 de Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio.
Brosxuro, Tallinn 1998. pgx. 56+68+60.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Nova "Eventa ludo"
==================

Post la granda sukceso de la 3-dimensia bildo, ekde la sekva numero ni
lancxos novan, interesan, amuzan kaj dauxran ludadon en tiu cxi angulo de
la gazeto.

La ludo

De numero al numero vi trovos tri demandojn kun 3 eblaj respondoj. Cxiuj
gxustaj respondoj valoras du poentojn. Celo de la ludo estas kolekti la
poetojn, kaj atingi 50. Vi povas partopreni do, ecx se vi ne estas movada
spertulo, ja oni povas ecx hazarde trafi la gxustan respondon.

Vi povas alsendi respondojn al cxiuj, aux nur 1 aux 2 demandoj. Ni dauxre
registrados viajn kolektitajn poentojn. Se vi atingas 50, vi ricevos de ni
iun Esperanto-rilatan premion! Samtempe viaj poentoj nuligxos kaj vi povos
rekomenci la ludadon.

En cxiu numero ni listigos la nomojn kaj poentojn de konkursantoj,
havantaj la aktuale plej altan kvanton de poentoj.

La demandoj

Cxiuj demandoj en la ludo rilatas al Esperanto. Inter ili trovigxas
historiaj kaj hodiauxaj, seriozaj kaj amuzaj, facilaj kaj malfacilaj,
interesaj kaj pli interesaj...

La premioj

La premioj estas Esperantaj libroj, sonkasedoj, kompaktdiskoj, kaj
rarajxoj el la kolekto de E-Asocio Eventoj.

Alsendo de la solvoj

Vi povas sendi la solvojn al la redakcio per simpla letero, telefono,
fakso aux retposxto. La adresojn vi trovas iom sube en la kolofono.

En cxiuj numeroj vi trovos la limdaton de la alveno de la solvoj.

Kiuj rajtas ludi?

En la "Eventa ludkvizo" rajtas partopreni nur abonantoj de la gazeto
Eventoj kaj de Ret-Info.

                    Ni invitas vin, ludu denove kun ni!

Aksel O-K

**************************************************************************

Iom da kalkulado
================

Racia fabelo pri Sankta Nikolao

1. Neniu konata specio de rangifero kapablas flugi. Kvankam ekzistas
ankoraux pli ol 300 000 neidentigitaj organismoj, sed plejparto de ili
estas artroporo aux bakterio, do oni ne povas ekskludi, ke Avo Nikolao
veturas per flugantaj rangiferoj.

2. Du miliardoj (2.000.000.000) da infanoj malpli agxaj ol 18 j. - logxas
en la mondo. Cxar la Sanktulo ne zorgas pri hindaj, judaj, budhismaj aux
mahametanaj ktp infanoj, lia labortasko malpliigxas nur al 15 elcentoj, do
378 milionoj da infanoj. Tio signifas 91,8 milionojn da logxejoj, se oni
kalkulas per 3,5 infanoj po familio. Oni devas supozi, ke en cxiu familio
trovigxas almenaux unu bona infano.

3. Danke al la tempozonoj kaj al la rotaciado de la Tero Avo Nikolao havas
31 horojn (anstataux 24 horoj) por disdonadi la donacojn, se ni supozas,
ke li faras la disdonadon de oriento al okcidento. El tio sekvas, ke
Nikolao faras 822,6 vizitojn po sekundo. Tio signifas, ke li havas 0,001
sekundojn en cxiu logxejo por forpreni la donacojn el la glitveturilo,
salti en la kamentubon, plenigi la botojn (sxtrumpetojn), disjxetadi la
restantajn donacojn sub la kristnaskarbon, regrimpi en la kamentubo kaj
residi en la glitveturilon.

Se ni supozas ke la 98,1 milionoj da logxejoj situas en la Tero je egala
distanco unu al la alia (kvankam tio ja ne povas esti vero), tiukaze la
distanco inter du domoj estas 1,2 kilometroj. La tuta vojo estas 117
milionoj (117.000.000) da kilometroj.

4. Tio signifas, ke la glitveturilo de Nikolao flugas 1000 kilometrojn en
sekundo, tio estas la 3000-oblo de la rapido de la sono. (Ordinara
rangifero iras 25 kilometrojn hore, se gxi vere rapidas.)

5. Ankaux la pakajxo sur la glitveturilo estas interesa afero. Se ni
supozas, ke cxiuj infanoj ricevas unu kilogramon da donacoj (kio estas
ridinde malmulta), la glitveturilo de Sankta Nikolao estas 321.300
kilogramojn peza. Sed la Sanktulo mem ankoraux ne estas enkalkulita, kiu -
se li vere mangxas en cxiu logxejo iom da dolcxajxoj, ekzemple du
kristnaskajn bonbonojn - pezas fine de la vojagxo 2.943.000 kilogramojn.
(Sed nun lia "eta" pezo ne estu enkalkulita!)

Ordinara rangifero povas tiri 150 kilogramojn sur la tero. Se ni supozas,
ke fluganta rangifero (vidu punkto 1.) povas tiri la dekoblon, oni bezonas
214.200 rangiferojn por tiri la glitveturilon (sen Nikolao). Tiom da
rangiferoj pliigas la pezon de la tuta veturilo al 353.430.000 kilogramoj.

Nur por kompari, estas menciinde ke tio estas kvaroble pli peza ol la
nuklea portosxipo Enterprise.

6. Se tiu glitveturilo, kies pezo estas 353.430.000 kilogramoj, veturas
kun la rapido 1000 km/s, la aerrezisto estas ege granda. Tiu aerrezisto
varmigas la rangiferojn. La du unuaj rangiferoj prenas 143 000 000 000 000
jxulojn da energio. Ili forbrulas dum nepercepteble eta tempo, auxdeblas
eksplodo 234 000 000 000 decibelojn forta, kaj bruligxas la malantauxaj
rangiferoj. La tuta glitveturilo kun la rangiferoj forbrulas en 0.00426
sekundoj. Se oni kalkulas pri Nikolao 120 kilogramojn peza, la sanktulon
premas intertempe la forto de 8 207 123 kilogramoj en la
glitveturilon.Malgraux cxio mi kredas je Sankta Nikolao!

trad. Axel O-K.

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 200, 2/decembro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************