Eventoj n-ro 199, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Thorsen-apogo al E-bibliotekoj Faka aplikado: - KAEST-2000 - La unua konferenco - Fervojista kunsido en Honkongo Kontakto sercxata: - Aktivulo sercxata! - EU-lernantoj sercxataj! Interreto: - Retadresoj "esperanto.nu" ne funkcias - E-retpagxo de sveda jaz-orkestro - Mallonge (5) Arangxoj: - Internacia Seminario - Cxebalta printempo - Fervojista kongreso - Arta festivalo - Kompleta monata kalendaro Movado: - Malfermita plendoletero - Persona letero en gazeto - UEA-kotizoj por 2001 - Lingva kaj kultura festivalo en Svedio - Librofoiro en Frankfurto - Mur-fresko pri Zamenhof - Esperantos Venner - Prezidanto en Japanio - Kroata prezidento - alta protektanto - Sukcesa jaro en Svisio - E-instruado en Rusio - Rudiger Eichholz (1922-2000) Opinioj: - Cxu manifesti aux civiti? - "Civito" deklaras - "Zamenhof dubis pri la sukceso de Esperanto" Reagoj: - Korekto Instruado, ILEI: - IKU vokas prelegontojn Konkurso: - Internacia fotokonkurso Radio: - Cxu vi volas kompaktan diskon aux kasedon Libroj: - Bildvortaro - ankoraux Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (4), korespondi deziras (2), ni mencias (4) Interese: - Pluraj vidis la nevideblan - La angla en la reto ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Thorsen-apogo al E-bibliotekoj ============================== UEA disdonis por la kvara fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Rekorda nombro de Esperanto-bibliotekoj aligxis al la premio. Entute 28 institucioj el 21 landoj. La jugxkomisiono povis gxojigi 15 bibliotekojn, inter kiuj estis dividita la sumo de 1800 EUR. Subvencion ricevis: - Kataluna Esperanto-Asocio (EUR 250); - Vjetnama Esperanto-Asocio (EUR 250); - Bonaera Esperanto-Asocio, Argentino (EUR 150); - Cxengdu-a Esperanto-Asocio, Cxinio (EUR 150); - Esperanto-Biblioteko Novaj Horizontoj, Kolombio (EUR 150); - Esperanto-Societo La Progreso, Prilep, Makedonio (EUR 150); - Korea Esperanto-Asocio (EUR 100); - Esperanto-Societo Bude Borjan, Zagrebo, Kroatio (EUR 100); - Malta Esperanto-Societo (EUR 100); - Kultura Esperanto-Centro de Angevin kaj Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo, Francio (po EUR 75); - Esperanto-Muzeo Lajos Gyula, Pecs, Hungario (EUR 75); - Animada Klubo de Esperanto, Zambio (EUR 75); - Bulgara Esperanto-Asocio (EUR 50); - Lipecka Esperanto-Klubo Revo, Rusio (EUR 50). Ekde la unua aljugxo en 1997 gxis nun, entute 43 Esperanto-bibliotekoj povis pligrandigi siajn kolektojn per subvencio de la biblioteka apogo. Pro la multeco de la petintoj la subvencio ankoraux ne estis asignita dufoje al sama biblioteko. Petoj por la aljugxo en 2001 devos atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro 2001. Ilin akompanu listo de dezirataj libroj ordigitaj laux prefero, cxar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Konsiderataj estas nur bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de sxtata, urba aux alia ekstermovada instanco. UEA Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// KAEST-2000 ========== Dum la tagoj 10-a gxis 12-a de novembro okazis en Prago Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST kiun arangxis Cxeha Esperanto- Asocio kiel sian kontribuon al Kampanjo 2000 sub auxspicioj de UEA. Gxin partoprenis entute 41 personoj el 11 landoj. Traktado okazis en tri sinsekvaj sekcioj, nome Ekonomio sojle al la tria jarmilo (7 kontribuoj), Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto (10 kontribuoj) kaj Scienco kaj teknikjo gxenerale (4 kontribuoj). Dimancxe cxe "ronda tablo" la partoprenantoj diskutis estonton de KAEST kaj estis fiksita la venonta dato denove post du jaroj en tradicia tempo, do inter 08-10. 11. 2002. kaj kiel temo de la unua sekcio estis difinita "Elektronikaj rimedoj", dum la temoj de la dua kaj tria sekcioj restos tradiciaj. Estis ankaux rekomendite, ke la tradicia arangxo sxangxu sian nomon al "Konferenco" anstataux "kolokvo", kion la lokaj organizantoj surloke akceptis. Post du jaroj do okazos KAEST 2002 "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". Antaux la kolokvo okazis terminologia seminario pri fervoja transporto kaj trafiko en Dobricxovice apud Prago sub auxspicio de IFEF. Cxeestis gxin nur 8 partoprenantoj de 3 landoj, tamen gxiaj partoprenantoj esprimis kontenton pri eblo povi profunde sen tempa premo pridiskuti terminarajn problemojn de sia fako kaj deziron ripeti gxin antaux venonta KAEST. Petro Chrdle Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************** La unua konferenco ================== La unua Esperanto-konferenco pri ekonomio kaj komerco en Cxinio okazis inter 01-04. 04. 2000 en Sian, Cxinio. La okazajxon partoprenis esperantistoj, komercistoj el cxiu regiono - ecx el Honkongo - de Cxinio. La arangxo celis unuavice ekkontaktadon inter diversregionaj cxinaj komercistoj. Oni povis pridiskuti diversajn komercajn aferojn kaj la rilatojn al Esperanto. La arangxo bone sukcesis, oni planas gxin ankaux venontjare organizi jam eble kun eksterlandaj partoprenantoj. laux Von Wang Tianyi el La Merkato n-ro 69 ************************************************************************** Fervojista kunsido en Honkongo ============================== Inter 05-12. 08. kunsidis fervojistaj esperantistoj de Cxinio kaj Japanio en la pitoreska ejo en Honkongo dum la 56-a Internacia Junulara Kongreso. Okazis prelegoj pri diversaj vidpunktoj de la hodiauxa stato de la fervojoj, kaj pri diversaj interesaj kaj novaj fervojaj aferoj. Krome okazis vizitado de la bela kongresurbo. Han Zuwu ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Aktivulo sercxata! ================== Por la venontjara projekto "Euxropa Jaro de Lingvoj, 2001" Euxropa Esperanto-Unio, EEU sercxas esperantistojn, kunlaborantojn el la landoj, kiuj estas ne membrosxtatoj de Euxropa Unio sed membrosxtato de Euxropa Konsilantaro. Pliaj detaloj peteblas de: Renato Corsetti Rete: corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** EU-Lernantoj sercxataj! ======================= Euxropa projekto por Esperanto sercxas lernejojn en diversaj landoj de Euxropa Unio por partopreni en vizito de la Euxropa parlamento per Esperanto dum la venonta jaro, 2001. Okazis jam de pluraj jaroj "Euroscola" kiu estas vizito de la Euxropa parlamento de gelernejanoj de diversaj landoj sed ne ankoraux en Esperanto. Tio estas do la celo de la projekto. Xavier Godivier Rete: godivier@forigu.netcourrier.com ************************************************************************** INTERRETO ///////// Retadresoj "esperanto.nu" ne funkcias ===================================== La retejo "esperanto.nu" estis plurfoje pirate uzata por sendado de spamo, t.e. nedezirata amasreklamo, plej laste dum auxgusto kaj septembro. Tio kauxzis tiajn problemojn, ke la retposxta servilo depost la komenco de septembro ne plu funkcias. Pro tio neniu mesagxo povas esti liverata al adresoj @forigu.esperanto.nu. Franko Luin, kiu prizorgas la retejon esperanto.nu, ne komprenas la celon de tiu agado, kiu povus rezulti en fermo de la nomservo mem. La retejo celas nur esperantistojn per diversaj servoj kaj tute ne enhavas ion, kio povus kolerigi iun. La retejo mem funkcias senprobleme. el NUN ************************************************************************** E-retpagxo de sveda jaz-orkestro ================================ La konata jaz-bando Trattbandet (funel bando) de Vasteras, Svedio, nun havas hejmpagxon ankaux en Esperanto cxe la adreso: http://www.m- media.se/trattbandet/esperanto.htm. La gvidanto de la bando (mem esperantisto) tradukis kelkajn jazajn melodiojn Esperanten. Jam dum du kongresoj de Sveda Esperanto-Federacio la bando prizorgis la distran vesperon. Wim Posthuma ************************************************************************** Cxilia Esperanto-Asocio havas renovigitan, gxisdatigitan retpagxaron. Gxi videblas cxe: http://esperanto.cl * * * KEF-fotoj videblas en http://www.esperanto.fi/kef2000.html (galerio) kaj libere utiligeblas por raportoj, novajxoj ktp. (kun mencio pri fotinto, evidente). * * * La elzasa urbo "Colmar" (en orienta Francio) estas ekkonebla en pluraj lingvoj, inter ili ankaux en Esperanto cxe: http://www.multimania.com/tourismecolmarwww.multimania.com/touris?mecolmar. * * * Se vi deziras regule ricevi senpagajn informojn pri literaturo, muziko kaj komputado, sendu retmesagxon al: mailserver@forigu.fel.esperanto.be kun la jena mencio en la temlinio: subscribe nova * * * Nederlanda interreta kurso de Esperanto troveblas en la interreto cxe: http://www.xs4all.nl/wxvganswk/esp.htm. Gxi estas la renovigo de iama pergazeta Esperanto-kurso. ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Seminario ==================== La 44-a Internacia Seminario, IS de GEJ en Cuhhaven / Norda Germanio okazos inter 27. 12. 2000 - 03. 01. 2001. La plej konata junulara Esperanto-jarfina arangxo havas cxi jare la temon "Survoje al la nova jarmilo - kio estas antaux ni?". Priprensante tiun gravan demandon oni povas gxui viglajn, porjunulajn programojn en bona etoso. Oni povas renkonti la novan jaron inter esperantista amikaro dum la tradicie bonetosa silvestra balo. Partoprenantoj povas rigardi enkadre de ekskurso la belegan, vintran cxirkauxajxon. IS estas unu el la plej efikaj arangxoj interkonatigxi kaj kapti amikojn en Esperantio. Aligxi kaj informpeti eblas cxe: Norbert Piechotta Rondellstr. 3, DE-85540 Haar, Germanio Rete: is.admin@forigu.esperanto.de ************************************************************************** Cxebalta printempo ================== La 23-a Cxebalta Esperanta Printempo okazos inter 01-10. 06. 2001 en Mielno, Polio. Gxin arangxos filio de Pola Esperanto-Asocio, PEA en Koszalin. Mielno trovigxas en belega cxirkauxajxo. En la programo estos multaj ekskursoj, konkursoj, ebloj por perfektigo de la lingvokono, prezentoj de videofilmoj kaj aliaj agrablajxoj. La arangxo estos bona eblo aktive ripozi. Aligxi kaj informpeti eblas cxe: Pola Esperanto-Asocio Pk. 30, PL-75-016 Koszalin-1, Polio ************************************************************************** Fervojista kongreso =================== La 53-a kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazos inter 12-19. 05. en Tabor, Cxehio. Fervojistoj kaj fervojsimpatiantoj povos gxui buntan fakan programon en Esperanto dum la arangxo kaj memkompreneble oni povos akiri novajn kaj utilajn fakajn kaj personajn kontaktojn. En la programo estos fakaj prelegoj kaj vizitado de la cxirkauxajxo kun "fervojistaj okuloj" kaj solenaj programoj. Okazos ankaux antux- kaj postkongresaj programoj. Antauxkongreso estos inter 09-12. 05. 2001 en Prago, la belega cxefurbo de Cxehio. Postkongreso okazos inter 19-23. 05. 2001. La programo estos vizitado de bohemiaj banlokoj. Aligxi kaj informpeti eblas cxe: LKK de IFEF-kongreso Anglicka 878CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio Rete: ifef-kongreso@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************** Arta festivalo ============== Inter 04-11. 03. 2001 apud St. Peterburgo, Rusio okazos la 20-a Rusia Esperantista Kongreso, kaj poste la 13-a festivalo "Esperanto: Lingvo Arta", EoLA. La kongreso estas cxiujara arangxo, en kiu kolektigxas cxiuj pli-malpli aktivaj rusiaj gesamideanoj por labori, kaj cxiuj ceteraj por etosumi kaj ripozi. Dum tiuj kongresoj kutime okazas konferencoj kaj kunvenoj de la plej diversaj E-organizajxoj. La festivalo, same cxiujara, estas la plej tauxga loko, kie la artistoj montras siajn verkojn al kolegoj kaj al la publiko, kaj la publiko havas unikan eblon vidi kaj gxui arton de preskaux cxiuj Esperantaj kantistoj, poetoj, aktoroj, pentristoj, humuristoj de la lando kaj de eksterlandanoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Nastja Kojxevnikova pk. 162, RU-620014 Ekaterinburg, Rusio Rete: naskoj@forigu.mail.ru ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 15-17.12. AEROB + Tago de Esperanto-libro en Bratislava. Inf: Mgr. Alica Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-7-43291604 * * * 15-17.12. Tutlanda Zamehofa Festo en Nisx. Inf: Zoran Cxiricx, str. Branka Miljkovicxa 14, YU-18000 Nisx, Jugoslavio. Rete: zciric@forigu.eunet.yu * * * 17.12. Zamenhof-tago en Szekesfehervar, Hungario. Inf. Rete: antonia@forigu.mail.datatrans.hu * * * 17.12. Zamenhofa Tago en Triesto, Italio. Inf: Rete: nored@forigu.tiscalinet.it * * * 23.12-03.01. Novjara feriado "Karlova vintro". Inf: Esperinform, d-ro Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario * * * 27-31.12. 8-a Togolanda Esperanto-Kongreso en Lome. Inf: Gbeglo Koffi, B.P. 13169, Lome, Togolando. Tel: +228-272117, Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg * * * 27.12-03.01. 17-a Internacia Festivalo en Trier. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007. Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de * * * 27.12-03.01. 44-a Internacia Seminario en Cuchaven. Inf: Andre Frohlich, Wortt 1, DE-59872 Meschede, Germanio. Tel: +49-2903-1662. Rete: is.admin@forigu.esperanto.de * * * 28.12-01.01. Miljarsxangxa Ferio en budapest kun gaja Silvestra Balo. Inf: MOVILO, s-ino Margit Evva, Soroksari ut 107/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793 * * * 30.12-02.01. Silvestra Balo kaj Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Regiona E- Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 31.12. Novjarfesto en Budapest. Inf: Hungaria E-Asocio, pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu * * * 31.12. Novjarfesto en Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, Ivano- Frankivsjk-6, vul. B. Hmelnickij, 82/4-8, Ukrainio. Tel. +38-03422-62241 2001 13-21.01. 17-a Auxstralia Somerkursaro, Melburno. Inf: Jennifer Bishop, 39 Hill Street, Hawthorn Vic 3122. Rete: jenny .bishop@forigu.education.monash.edu.au * * * 20-27.01. 42-a IFES - Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno en Tatranska Lomnica - Vysoke Tatry. Inf.: Magdalena Feificxova, A. Bernolaka 25/5, SK-01001 Zilina, Slovakio. Rete: feificova@forigu.vud.sk * * * 27.01-11.02. Internacia pedagogia kurso por Esperanto-instruantoj kaj vintra stud-ekzamena sesio de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. ************************************************************************** M O N A T O Internacia magazino sendependa unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo unu el la plej prestigxaj E-revuoj Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio ************************************************************************** MOVADO ////// Nefermita plendoletero ====================== Persona letero en Gazeto Jen publika letero de Jouko Lindstedt al la redaktoro de Literatura Foiro. Estimata cxefredaktoro Trifonchovski, En la numero 186 de "Literatura Foiro", sur la pagxo 175, vi publikigis faksimilon de privata letero, sendita en 1986 de mi kaj mia eksedzino al Giorgio Silfer kaj Perla Ari Martinelli. Per tio vi lezis miajn auxtorajn rajtojn, cxar vi ne petis permeson por la publikigo. Laux la juro valida en Finnlando, kaj evidente ankaux en Bulgarujo aux Svislando, sendita letero apartenas materie al ties ricevinto, sed la sendinto konservas la auxtoran rajton decidi pri gxia publikigo. Mi trovas la lezon kontraux miaj auxtoraj rajtoj des pli grava, cxar ne temis pri teksto celita por aperigo ie, nur sxtelita por via revuo, sed temis pri teksto, kiu kiel privata letero estis evidente "neniel" celita por publikigo. Por mi estas tro malfacile procesi kontraux via revuo en tribunalo.Mi estas ankaux informita, ke la redaktoroj de via revuo ne membras en Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio, kaj tial mi ne povas uzi ties Arbitracian Komisionon por ricevi juston. Persona letero en gazeto dauxrigo de la titolpagxo Tial mia sola ebla reago estas cxi tiu nefermita plendoletero, kiun cxiu esperantisto povas libere publikigi. Al la personoj menciitaj en la letero de la jaro 1986 mi diras: evidente mi skribis gxin surbaze de la informoj, kiujn mi tiutempe havis; sed mi ne celis gxin por publikigo, nek publikigus gxin nun sen kontroli, cxu miaj informoj tiutempaj estis gxustaj kaj kompletaj. Tial mi pardonpetas al cxiuj menciitaj en la letero kaj esperas, ke la kontrauxlegxa aperigo ne malbonigos miajn personajn rilatojn kun iu ajn - krom la cxefredaktoro de Literatura Foiro, kompreneble. Jouko Lindstedt Rete: jouko.lindstedt@forigu.helsinki.fi ************************************************************************** UEA-kotizoj por 2001 ==================== Kvankam la inflacio en Nederlando lastatempe estis cx. 2,5% jare, la kotizoj de UEA restos en 2001 samaj kiel en 2000. Pro la malfortigxo de la koncernaj naciaj valutoj la kotizoj iom plialtigxos por kelkaj landoj. Ke la kotizoj por 2001, inkluzive de la prezoj de simplaj abonoj de la revuoj "Esperanto" kaj "Kontakto", praktike en cxiuj landoj kostos reale malpli ol la kotizoj por 2000 kaj ecx 1999, espereble pozitive influos la evoluon de la membraro de UEA. ************************************************************************** Lingva kaj Kultura Festivalo en Svedio ====================================== Inter 11-12. 11. 2000 en Aros Garden en Vasteras, Svedio oksazis la I-a Lingva kaj Kultura Festivalo. Gxi estis organizita far fortoj de lokaj esperantistoj kun subteno de lokaj asocioj de enmigrantoj. Dum la Festivalo estis prezentitaj 33 mondlingvoj inkluzive du minoritatajn lingvojn de Svedio. La partoprenantoj multe gxuis la programon de la Festivalo, kiu inkludis cxi-foje ne nur tradiciajn koncertojn de naciaj dancoj kaj kantoj, sed ankaux tiom interesan eron, kiel mangxoj de diversaj popoloj. Sian nacian kuirarton prezentis por publiko kurdoj, grekoj kaj somalianoj. La Festivalo kolektis multajn entuziasmajn lingvoambasadorojn de pluraj landoj, kiuj firme decidis kune pretigi la festivalon por pli vasta publiko de cxiuj interesigxantoj la sekvan jaron. Katerina Jevlampieva Rete: kat-jevl@forigu.cbx.ru ************************************************************************** Librofoiro en Frankfurto ======================== E-libroj de Eldonejo KLEKS prezentataj dum La Internacia Librofoiro en Frankfurto vekis neantauxatenditan interesigxon de la publiko. Multaj preterpasantoj rigardis la standon demandante: cxu Esperanto ankoraux vivas? Multaj rakontis (angle) pri familianoj parolantaj (pli ofte parolintaj) la Internacian Lingvon. Pluraj pretis peri kontaktojn al lokaj kluboj. Georgo Handzlik Rete: handzlik@forigu.kleks.pl ************************************************************************** Mur-fresko pri Zamenhof ======================= En la urbo Lodz, Polio cxe fino de jarmilo estis realigita ideo rememorigi 33 personojn meritajn por la urbo. Sur la muro de domo staranta en Piotrkowska strato, la cxefa strato de malnova parto de la urbo aperis granda fresko. Pentrajxo imitas la muron de konstruajxo kun pordego, balkonoj kaj fenestroj tra kiuj rigardas historiaj personoj. Inter portretoj de eminentaj homoj de kulturo, scienco, politiko kaj lodza industrio oni povas ekvidi ankaux la portreton de Ludoviko Zamenhof. La pentrajxo aperis danke al iniciato de lodza redakcio de tutpollanda cxiutaga jxurnalo "Gazeta Wyborcza". Gxi vaste raportis sur titolpagxo de loka kaj tutlanda eldonoj pri ingauxguro de fresko, kiu okazis la 3-an de novembro. Aleksander Kaminski Rete: kamolek@forigu.poczta.onet.pl ************************************************************************** Esperantos venner ================= La norvega grupo, Esperantos venner malfondigxis. La estraro decidis malfondon, cxar la asocio ne povis plenumi sian taskon. Gxia tasko estis kolekti apogmembrojn kiel eble pli multajn por imponi kaj atentigi gazetaron, jxurnalistojn. laux Norvega Esperantisto 4/2000 ************************************************************************** Prezidanto en Japanio ===================== Unu jaron post sia antauxa rondvojagxo en Japanio Kep Enderby denove gastis cxe japanaj esperantistoj. La prezidanto de UEA partoprenis, kune kun sia edzino, la 87-an Japanan Esperanto-Kongreson en Kumamoto (13-15 oktobro). La kongresanoj havis okazon auxdi prelegon de prezidanto Enderby almenaux pri tri diversaj temoj: "Stato de la Esperanto-movado en Auxstralio", "Kial angloparolanto agas por Esperanto" kaj "Kial Kep Enderby, prezidanto de UEA, denaska angloparolanto, esperantistigxis kaj restas esperantisto". Krom prelegoj, la programo inkluzivis vizitojn al la urbodomo por saluti la vicurbestron, al la Televizde Kumamoto, al la vicestro de la Prefektujo Kumamoto cxe la Prefekta Domo kaj al la tagjxurnalo "Kumamoto Nichinichi Shinbunsha". ************************************************************************** Kroata prezidento - alta protektanto ==================================== Kroata prezidento, Stjepan Mesic estas alta protektanto de la venontjara Universala Kongreso en Kroatio. La ministro ecx sendis salutmesagxon al 4-a tutlanda kroata kongreso, kiu okazis cxi jare. el Tempo septembro 2000 ************************************************************************** Sukcesa jaro en Svisio ====================== Laux decido de Svisa Esperanto-Societo klopodoj farindis en la medio de la instruistaro. Pro tio svisaj esperantistoj klopodis kaj sukcesis aperigi artikolojn en gravaj revuoj svisaj: En la revuo "Schule" porinstruista revuo de Alemanio aperis dupagxa artikolo pri Esperanto en la printempa numero. En "Resonances" porinstruista revuo el kantono Wallis/Valais aperis napagxa raporto bunta en majo 2000. En "L'Educateur" porinstruista revuo de Romandio aperis dupagxa artikolo en oktobro 2000. Plie la prelego de Claude Piron pri lingvoj en la gxeneva universitato en septembro altiris multajn personojn (pli ol 100). Antaux gxi aperis plenpagxa artikolo pri la lingva problemo en cxiutaga jxurnalo "Le Temps". Pro tio Svisa radio romanda (RSR) interesigxis pri denaskulo Romain Bolisle kaj jxurnalisto de tiu radio venis al La Chaux-de-Fonds por intervjui la patrinon Marion. La rezulto estis elsendo longa je 20 minutoj en la unua programo. Esperantistoj en Svisio intencas pluagadi. Mireille Grosjean Rete: grosjean9@forigu.caramail.com ************************************************************************** E-insturado en Rusio ==================== Inter 1-5 de novembro en Ivanovo pasis rapidkurso pri E-o por la lernantoj de lernejo "Vunderkind". Partoprenis 10 lernantoj, el kiuj ses tuj poste vizitis arangxojn StRIGo. * * * En la ekonomik-konstruista altlernejo de Ivanovo oni amase instruas Esperanton al la studentoj. La pli agxaj el ili studas gxin devige (!) kaj la unuajaruloj rajtas propravole ekstudi en E-kursoj. En la altlernejo funkcias 30-persona E-klubo. Instruas du salajrataj instruistinoj, Natasxa Anisimova kaj Natasxa Nazaricxeva. La enkoduko de la lingvo en la programon de la altlernejo okazis danke al tre favora sinteno de ties direktoro. laux retlisto esperanto-rus-informoj ************************************************************************** Rudiger Eichholz (1922-2000) ============================ Rudi naskigxis en Stralsund, Germanio, la 17-an de majo 1922. En 1953 li enmigris Kanadon, kun sia edzino Vilma, kaj ili eklogxis en Toronto, en la domo de esperantistino, S-ino Nii. Edukita kiel fizikisto. En 1956 Rudi kaj Vilma acxetis domon en la kamparo apud Oakville, 30 km okcidente de Toronto, kaj translogxigxis tien. Rudi kolektis sonbendajn registrojn de paroladoj faritaj en Universalaj Kongresoj, kaj aliloke, de famaj esperantistoj, kaj de radio-elsendoj en Esperanto. En 1957 li fondis la Magnetofonan Servon de U.E.A.. Kontraux malgranda pago oni povis mendi kopion de eroj en lia katalogo. Rudi kaj Vilma havis tri infanojn. Unu estis filo nomita Alko, kaj du filinoj, Suna kaj Brila. Cxiuj lernis Esperanton nature "denaske" de la gepatroj. En 1959, je la 18-a de julio, ili malfermis sian domon kiel kulturan centron por esperantistoj. En julio 1960, la dua kongreso de Kanada Esperanto-Asocio, KEA (refondita en 1958) okazis en ilia Esperanto-domo, kaj kelkaj el la cxeestantoj logxis tie dum la kongreso. En la sekvaj jaroj Vilma instruis Esperanto-kursojn tie, kaj ili fondis lokan klubon. Rudi acxetis presmasxinon, kaj farigxis eldonisto kaj presisto. Li nomis sian entreprenon "Esperanto Press". Li eldonis librojn en kaj pri Esperanto. Kelkaj el ili estis verkitaj de Vilma. Cxar ne eblis sendi monon al Kanado el kelkaj el la landoj kie li vendis librojn, li akceptis aliajn Esperanto-librojn intersxangxe. Do li ankaux farigxis vendisto de Esperanto-libroj en Kanado. El tio kreskis la "Libroservo de KEA", kiam li, pro troa okupiteco, vendis la librostokon al KEA en 1961. Unu el la kialoj de tiu okupiteco estis ke li farigxis redaktoro de la Kanada Esperanto-Revuo en 1961. Notinde estas, ke li kaj Vilma tiutempe ja estis treege aktivaj ankaux en propagandado. En 1976 Ruediger Eichholz elektigxis membro de la Akademio de Esperanto, kaj poste farigxis direktoro de la sekcio "Teknikaj Vortaroj". Granda atingo de lia vortara laboro estis la aperigo de Esperanta versio de la konata bildvortaro DUDEN. Li sukcesis havigi permeson de la firmao, kaj faris la grandegan laboron traduki, kompili, kaj presi gxin. En 1980, vendinte la domon en Oakville, ili translogxigxis al Baillieboro, kie ili konstruis domon sur bieno apud la norda bordo de lago "Rice" (Rizo). La presmasxino estis instalita tie, kaj Rudi dauxrigis la laboron de Esperanto Press. Li presis lernolibrojn verkitajn de Vilma, anglalingvan "Life of Zamenhof" de Privat, kaj multajn aliajn librojn. Li ankaux presis la gazeton de KEA, kiu nun nomigxis "Lumo". Dum multaj jaroj Ruediger Eicxholz kolektis difinojn de Esperantaj vortoj, kun tradukoj en kelkaj lingvoj. Unue ili estis sur pecoj de papero, la "slipara vortaro". Post lapopularigxo de personaj komputiloj cxio estis retajpita komputile. La interreto multe pli rapidigis la intersxangxon de opinioj inter Rudi kaj la kunlaborantoj en la Akademio. Alia grandega laboro estis la kompilado kaj presado de la 600-pagxa libro "Esperanto in the Modern World" (Esperanto en la Moderna Mondo), kiun li kaj Vilma faris. La sorto forte batis lin en 1994, kiam li venis hejmen post vizito al Germanio. Vilma, kiu restis cxehejme dum Rudi estis en Euxropo, estis treege laca. Kuracisto diagnozis hepatkanceron. Post kelkmonata batalo la kancero venkis, kaj Rudi perdis sian edzinon kaj kunlaborantinon. Li volis trovi junan paron esperantistan, eble en Euxropo, kiuj volus veni kaj logxi cxe li en Baillieboro, kaj transpreni la laboron de Esperanto Press. Li reklamis en revuo Esperanto, kaj sercxis alimaniere, sed sensukcese. Fine, li devis rezigni pri la ebleco iamaniere dauxrigi la eldonlaboron. En majo 2000 li vendis sian domon, kaj translogigxis al apartamentejo por emerituloj en Cobourg. Cxar li devis forigi cxion el la domo, li donacis la restantan stokon de libroj al KEA, kiu ricevis proksimume du mil ekzemplerojn de "Esperanto in the modern world", senpage. Bedauxrinde li ne havis multan tempon por ripozi kaj gxui sian emeritecon. Je la 26-a de auxgusto Rudi havis apopleksion. Li mortis en hospitalo dek tagojn poste, je la 5-a de septembro 2000, sendolore, dum Suna kaj Brila estis kun li. Niajn Sincerajn Kondolencojn al Suna kaj Brila. Ken Price ************************************************************************** OPINIOJ /////// Cxu manifesti kaj civiti? ========================= dauxrigo de la antauxa numero 7. La rolo de la esperanta kulturo: Gxi tute nature evoluas, cxar ekzistas lingvo-komunumo. Ju pli multjara, ju pli diferenca kaj bunta estas tiu komunumo, des pli ricxa estas la kulturo de la komunumo. Tiu kulturo venas laux natura vojo kaj influas laux natura vojo la lingvo-komunumon. Estas normale, ke en cxi tiu kulturo reflektigxas ankaux la komunumo kun siaj historio, strukturoj, institucioj, aktivecoj, mitoj, simboloj, guruoj, konfliktoj, skandaloj, klacxoj ktp. Sed gxi ankaux nutrigxas el la monda kaj naciaj kulturoj. Se gxi estus tre potenca (kio gxi ne estas), gxi povus influi la mondan kaj la naciajn kulturojn. La esperanta kulturo gravas por la kulturo de la komunumo, por la lingva evoluo. Gxi ankaux povas helpi krei certan identecon, sed ne auxtomate. La kultura valoro de E-o por multaj apenaux suficxas kiel motivo, lerni la lingvon. Mi ne konas homojn, kiuj eklernis la lingvon pro la belaj originalaj poemoj, noveloj kaj romanoj. Almenaux por mi tia motivo ne suficxus. Mi ofte suferas pro la "valoro" de nia verda kulturo: foje fugxis malaltkvalitajn tute diletantajn teatrajn prezentajxojn, apenaux eltenas malbonajn deklamojn de mizeraj poemoj ktp. ... Des pli mi dubas, ke tiu nia esperanta kulturo estas supera al aliaj. 8. Kaj fine. Cxu ni diras al la mondo ion kulture originalan kaj internacie valoran? La respondo i.a. dependas de tio, kion ni komprenu sub la multsignifa nocio "kulturo". Se kulturo i.a. estas cxio ekster la netusxita naturo, kio estas rezulto de la konscia agado de la homo por la evoluo de si mem kaj sia socio, ni ja povas diri ion originalan kaj internacie valoran: Niaj geavoj kaj ni mem per nia agado kaj eltenemo lingvigis projekton, malgraux gxenerala dubo, ke tio povas funkcii. Ni kreis funkciantan modelon, kies eluzo estas je la dispono de la homaro. Se oni volas, oni povas demonstri laux naturscience precizaj metodoj, ke la malnova revo pri relative(!) ideala universala lingvo, iniciatita de homo kaj utila al la homo, ne restis senbaza utopio sed farigxis fakto. En tiu senco la sercxo de "perfekta" lingvo (Umberto Eco) donis certagrade akcepteblan rezulton, almenaux proponeblan al la mondo, cxu kun aux sen supersignoj, cxu kun pli aux malpli da neologismoj, cxu kun pli aux malpli da [mal]bonaj poemoj, cxu kun aux sen manifestoj... Detlev Blanke Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, Germanio Rete: blanke.gil@forigu.snafu.de ************************************************************************** "Civito" deklaras ================= "Zamenhof dubis pri la sukceso de Esperanto" Kun granda miro kelkaj esperantistoj legis en la retposxta "HeKon-ro 70" (Heroldo Komunikas, reta informilo de LF-Koop) longan artikolon de Oalter Zelazny sub la titolo "Duboj de Zamenhof kaj certeco de liaj apostoloj". Necesas tuj klarigi, ke la Zamenhofaj "apostoloj" estas ni, la membroj de la organizita E-Movado, kaj ke la auxtoro subskribas sian tekston kiel membro de la "Evolu-komisiono de Civito". Falsigo de la penso de Zamenhof Citante unu solan frazon de Zamenhof (letero al Kofman en 1901), la auxtoro aplombe deklaras, ke "Zamenhof mem ne estis konvinkita ke Esperanto finvenkos. Pro tio, por cxiu eventualeco li donis alternativan solvon, homaranismon." Zelazny aldonas, ke la "Manifesto de Rauxmo" - nun proponatan sub la nomo "Civito" - estas "unu el la plej gravaj ekzegezoj de la penso de Zamenhof en nia epoko". Baldaux ni legos, ke Zamenhof estis la unua rauxmisto, discxiplo de Valerio Ari. Estas konata la nehonesta metodo, per kiu oni izoligas kelkajn vortojn de iu pensulo el lia tuta verkaro, donas al tiuj vortoj gxeneralan signifon ekster cxia kunteksto kaj kredigas, ke la sama verkisto proklamis la malon de siaj propraj pensoj. En nia kazo, suficxas legi la verkaron, la korespondadon, la paroladojn de Zamenhof cxe la Universalaj Kongresoj kaj liajn poemojn por konstati lian fidon, ke la neuxtrala internacia lingvo Esperanto celas la solvon de la monda lingvo-problemo kaj ne la kreon de sekto de samlingvanoj. La tezoj de Rauxmo / Civito La artikolo de Zelazny (bone konata de la polaj esperantistoj pro lia sinteno kontraux la Jubilea Universala Kongreso en Varsovio, en 1987) kasxas aliajn kaptilojn. Laux li, la tezoj de Rauxmo / Civito gxisfunde opozicias al la konceptoj de nia tradicia movado (nome, la tuta sistemo- UEA: landaj asocioj, lokaj societoj, individuaj membroj, aligxintaj kaj kunlaborantaj fakaj asocioj, fondajxoj, ktp). El tio ni konstatas, ke samtempa aligxo kaj al Civito kaj al UEA principe ne eblas, cxar kontrauxdira: oni devas elekti inter la du. Zelasny ne parolas pri la Universalaj Kongresoj, cxar alia eminenta civitanino, nome Perla Ari Martinelli, superece jam skribis, ke temas nur "pri cxarma turisma arangxo". Aliflanke, Zelesny negative komentas la esperantajn atingojn cxe internaciaj instancoj (ekz. Unesko) kaj ecx la varbadon mem de novaj membroj (tio utilas, laux li, nur al la kaso de UEA). Lasta malvero: laux la auxtoro de la artikolo, Auld estas "korifeo" de Rauxmo / Civito: kontrauxe, Auld, honora membro de UEA, skribis al mi, ke li opinias kelkajn rauxmajn ideojn pravaj, sed ke li restas lojala al nia tradicia movado. La samon skribis al mi kelkaj aliaj duonapogantoj de Civito. Abundas strukturoj kaj forestas programoj La bildo pentrita de Zelasny sxajnus tre pesimisma rilate al Esperanto, sed ne aperus en gxi la savigalumo de Civito. Nu, ni konas la planitan strukturon de Civito: al kiu ni povos rakonti - sen provoki ridon kaj mokon - ke kelkaj esperantistoj volas krei senteritorian landon "suverenan" (nome, kiu rajtus esti rekonata de aliaj sxtatoj kaj intersxangxi kun ili ambasadorojn), kun propraj prezidento, ia dubrancxa parlamento, tribunalo kaj eventuala episkopo? Civito aspektas kiel fermita sekto - idee batalanta kontraux UEA; la anoj de Civito egoisme gxuas Esperanton inter si. Fine, kiomnombraj tutmonde estas la konsekvencaj rauxmistoj/civitanoj, laux la modelo de Valerio Ari (liaj kromnomoj: Silfer, Vanof, HoKo, Noor Uheg kaj multaj aliaj), kiu principe rifuzas aligxi al UEA (simbolo de la malsxatata "vertikala movado") kaj viziti Universalajn Kongresojn? Eble deko en kelkaj euxropaj landoj. Apud tiuj gxisostuloj trovigxas apenaux kelkaj aliaj subtenantoj, kiuj, tamen, tuj proklamas sin lojalaj al UEA. Kiuj estos la programoj de Civito? Cxu organizi kunvenojn, seminariojn kaj prelegojn, eldoni librojn, flegi propran ideologion? Tion (escepte pri flegado de ideologio, malagrabla vorto en tiu cxi jarcento) jam faradas ek de cxiam la tradicia Esperanto-movado: aldone al tio, UEA lauxstatute subtenas la Homajn Rajtojn kaj dedicxas al ili la debatojn de la UK-oj. Kion plian povos fari Civito? Per kiaj homoj kaj rimedoj? Ecx la rauxmisma LF-Koop, malgraux sia gratulinda bonvolo, ne sukcesas fari ion novan: dum gxi eldonas unu libron, la nerauxmisma "Movado", eldonejoj kaj kultur-centroj eldonas centon da ili. Unu solan aferon Civito povos fari: klopodi spliti niajn fortojn kaj nian unuecon. Etika demando La elcerbuminto de Rauxmo, Valerio Ari, lastatempe asertis, ke lia projekto Civito ne estas celita kontraux UEA, sed kiel kredi al persono, kiu doktrine kaj artikole sub diversaj nomoj cxiam atakadis UEA? Kiel kredi al persono, kiu trompante la volon de mortinta esperantistino, per falsaj promesoj senrajte kaptis E-gazeton kaj nun pirate eldonas gxin por personaj celoj? kiu unue skribe promesis gardi la kolofonon kaj subtitolon de la gazeto, kaj poste same perfide forigis la tradician subtitolon "Esperanto-Movado" anstatauxante gxin per "Esperanto-Mondo", fidele al la Rauxma programo? Kiel kredi al homoj, kiuj okaze de la unua kunveno de Civito false anoncis la cxeeston aux aligxon de organismoj, kiuj poste dementis tion? Resti fidelaj al nia movado Pro la supraj faktoj, nia malkonfido al Civito ne tiom bazigxas sur gxiaj teorioj, kiom sur gxiaj dubehonestaj politikecaj metodoj. La respondo de la esperantistoj al la splitiga ideologio estu: malkredo al falsaj profetoj, unueco de niaj fortoj, rifuzo subteni skismajn provojn, rifuzo pagi kotizojn al ili kaj abonojn al iliaj eldonajxoj. La hipotezon, ke Civito faros mallong-dauxran fajron prudente jam antauxvidis Valerio Ari en iama intervjuo al sia propra edzino: li pravis. Tre versxajne, Civito sekvos la sorton de liaj aliaj surpaperaj asocioj (E-Pen Klubo, Itala Interlingvistika Centro,ktp): iom da komenca bruo kaj poste silento. Gian Carlo Fighiera ************************************************************************** REAGOJ ////// Korekto ======= En mia komuniko "Ne subtenu piratadon - ESPLORVOJAGxO" la frazo "Pro tiu obstina malrespekto mi rekomendas ke legantoj kaj libroservoj ne subtenu piratadon de tradukistaj rajtoj" farigxis cxe la redakcio "Pro tiu obstina malrespekto la auxtoro rekomendas ke legantoj kaj libroservoj ne subtenu piratadon de tradukistaj rajtoj". Hm, mi ne certas kion la auxtoro, Jules Verne, rekomendas. Eble li turnigxas en sia tombo - aux eble li gxojas ke la verko en kiu li antauxvidis largxskalan uzon de Esperanto estis fine tradukita en tiun lingvon. La tradukinto rekomendas dauxre la samon! Istvan Ertl, neauxtoro ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// IKU vokas prelegontojn ====================== En la Zagreba UK okazos la 54-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, IKU, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aux personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invitataj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H. M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Auxstrio, rete: maitzen@forigu.astro.uniwie.ac.at) kun kopio al la Centra Oficejo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, rete: uea@forigu.inter.nl.net). La propono enhavu prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. Necesas aldoni ankaux tauxgan foton por publikigo. La prelego lauxeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Kulturo de dialogo - dialogo inter kulturoj". La elektitaj prelegontoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Cxiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Aparte bonvenaj estas junaj kvalifikitaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antauxe ne prelegis en IKU. CO de UEA ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Internacia Fotokonkurso ======================= Post la sukcesaj konkursoj en 1998 kaj 1999 la redakcio de "La Ondo de Esperanto" kaj Urala Esperantista Societo (UES) denove invitas al partopreno en la Internacia Fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo. En la konkurso rajtas partopreni cxiu deziranta fotemulo amatora aux profesia, sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aux publikigitaj. Tripersona jugxkomisiono (la redaktoro de "La Ondo de Esperanto", komitatano de UES kaj fakulo pri fotoarto) aljugxos maksimume tri premiojn al la lauxreatoj: 1-a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al "La Ondo de Esperanto"; 2-a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al "La Ondo de Esperanto"; 3-a premio: abono al "La Ondo de Esperanto". Specialan premion (libroj en la Urala libro-servo kontraux ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto. Cxiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj lauxreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj lauxreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en euxroj. La organizantoj rezervas al si la rajton gxis la 31-a de decembro 2002 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al "La Ondo de Esperanto". La fotoj devas atingi la redakcion antaux la 15-a de decembro 2000. "La Ondo de Esperanto" ab. ja. 67, RU-620077 Jekaterinburg-77, Ruslando Rete: sezonoj@forigu.mail.ru ************************************************************************** RADIO ///// Cxu vi volas kompaktan diskon au kasedon? ========================================= Cxu vi volas de tempo al tempo auxskulti la vocxon de Radio Auxstria ankaux tiam, se vi povas nek per radio, nek per reto auxskulti la porgramojn? Mendu la jubilean KD-on (kostas 200 ATS kun sendokostoj) aux Kasedon (kostas 150 ATS kun sendokostoj) aperontan en limigita kvanto en novembro 2000. Pagu cxe UEA al la redakcia konto estas: WIEN-S aux sendu la monon al: Esperanto Redakcio de Radio Auxstria Argentinierstr. 30a, AT-1040 Wien, Auxstrio Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at ************************************************************************** LIBROJ ////// Bildvortaro - ankoraux ====================== Esperanta Bildvortaro de Duden estas jam de pluraj jaroj elcxerpita. Flandra Esperanto-Ligo tamen sukcesis acxeti ankorau tri ekzemplerojn en Kanado, kun eta difekto: mankas entute 6 koloraj ilustrajxoj. Por iom ripari tiun mankon, oni glue aldonis kolorajn fotokopiojn en tiuj 6 lokoj. La bildvortaro haveblas kontraux 63,60 EUR + afranko de: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis 13-a Esperanto-tago en Pardubice, Cxehio la 16-an de septembro. Dum la arangxo okazis prelego de redaktoro de Starto (cxeha junulara E-gazeto) pri redaktado de gazeto, interreto kaj litersistemoj. * * * Okazis Esperanto-stampado okaze de la 12-a Alp-Adria Esperanto Renkontigxo en Ptuj, Slovenio. En la posxtofico oni ricevis E-stampon la 23-an de septembro 2000. * * * La sekva forumo de la t.n. "Evolukomisiono de Pakto por la Esperanta Civito" okazos en Sabbioneta, Italio inter 02-04 06. 2001. La celo de la arangxo estos legxe fondi la kvazauxsxtaton "Esperanto Civito". * * * Esperantistoj partoprenis la kurturan konferencon Forumo 2000 en Tokio kiu estis arangxita por Neregistaraj Organizoj. * * * Verkis rezolucion okaze de la 73-a SAT-kongreso en Moskvo, Rusio Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE. La rezolucio celas la rusian registaron kaj volas atentigi pri la fusxoj en la teritorio de naturprotektado. * * * La 1-an novembron komencigxis nova E-kurso por nisxaj gejunuloj. La kurson organizis Junulara Konsilio de Nisx. * * * En Zajecxar, la E-societo okazigis A- kaj B-kursojn. Pro la aktiveco de la societo, pri kiu informadas la lokaj zajecxaraj inform-medioj, ankaux intereso por lerni Esperanton ekzistas. * * * La 25-an de novembro okazis estrarkunido de Serbia E-Ligo. Cxefaj temoj estis: bulteno InfoSEL - solvado de teknikaj problemoj; venontaj okazajxoj; okazigo de elekta jarkunveno de la organizo. * * * Aperis diskedo kun lingvokurso pri Esperanto en la angla kaj en la hispana. Pliaj informoj riceveblas de: Enrique Ellemberg Enrike@forigu.aol.com. * * * Okazis 8-a Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo inter 30. 09. - 07. 10. en Blanes, Hispanio. La arangxon partoprenis preskaux 100 personoj el pluraj landoj. * * * Esperanto-klubo de Londono, Britio okazigas cxiuvendrede prelegojn en Esperanto pri plej diversaj temoj. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La retadreso de Paul Hopkins sxangxigxis al: phopkins@forigu.sol.uvic.ca. Bonvolu noti. * * * Stanley Neil Glass havas novan retadreson, gxi estas: stano@forigu.mac.com. Bonvolu gxisdatigi viajn adresolibrojn. * * * S-ino Katalin Smideliusz havas novajn telfonnumreojn. Ili estas: +36-94-505050, +36-94-505048, +36-94-505049 * * * Tutmonda E-a Vegetarana Asocio, TEVA sercxas kontaktojn. Adreso: Jozefo Nemeth, Fo u. 41/5, HU-8531 Ihasz, Hungario. Rete: nlalt@forigu.konyvtar.c3.hu. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas viro, 60 jara, mi havas edzinon kaj tri plenkreskajn infanojn. Mi deziras korespondi kun cxiuj pri diversaj temoj. Adreso: Stig-Goran Ebbehed, Estra Storgatan 101 B, SE-554 52 Jonkoping, Svedio. Rete: ebbehed@forigu.telia.com. * * * Mi estas 21-jara frauxlo, komencanto. Mi sxatas danci, mi studis flugadon en universitato en Florido. Mi sxatus korespondi kun geesparantistoj. Adreso: Steven Eddi, 3213 Amaca Circle, Orlando, Florida 32837-7138, Usono. Rete: stefano_edio@forigu.hotmail.com. ************************************************************************** NI MENCIAS ////////// Inkotermoj, oficialaj reguloj de Internacia Cxambro de Komerco. Eld: Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Brosxuro, pgx. 128. 19 EUR. * * * Sindikata Terminaro de R. Rotsaert-S. Yamasaki, kvarlingva terminaro. Eld: Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Brosxuro, pgx. 44. 4 EUR. * * * Naturkuracado 2000, INA-jarlibro. Eld: MZ-eldonejo kaj Internacia Naturkuraca Asocio. pgx. 100. 10 EUR. * * * Historioj de l' montoj kaj de l' Granda Rivero de G. C. Negro. Eldono de la auxtoro. Fabeloj, kopio de folioj. pgx. 48. ************************************************************************** INTERESE //////// Pluraj vidis la nevideblan ========================== La ludo pri kasxita, tridimensia bildo en Eventoj n-ro 192 vekis neatendite grandan reehon. Dankojn al cxiuj solvintoj, ni esperas ke gxi estis bona ludo por cxiuj. En la bildo estis kasxita du vortoj: RET-INFO. Jen listo de solvintoj: - Auxstralio: Gallagher John - Auxstrio: Stuppnig Martin - Belgio: Van den Daele Jean Pierre; Van de Velde Lode - Brazilio: Angela, Cardoso Paulo, Gutierres Rogerio Peres, Milanez Jimes Vasco, Rusilo Luiz Carlos, Vencio Luiz Fernando Cunha - Britio: Barlaston Emily, Threadgold Roy - Cxehio: Kisnarova Mirka, Vojacxek Josef - Cxinio: Nan-hai Zhang, "nekonato" - Danio: Petersen Simon D. - Finnio: Jarvinen Hilkka, Jarvinen Pentti, Vaijarvi Jukka - Francio: Belin Christian, Cousineau Jean-Francois, Dewidehem Xavier, Grossmann Andre, Haupenthal Irmi, Haupenthal Reinhard, Huberdeau Jackie, Hugon Bertrand, Gilet Bertrand, Pierroux Claude, Sujet Maurice - Germanio: Burkert Stefan, Charriere Adeleide, Darbellay Christian, Delnatte Levina, Dockhorn Birke, Hoffmann Katja, Krick Christof, Miseikyte Rasa, Niersert Ursula, Pfeiffer Daniel, Ubik Frank, Weirich Karin, Werner Eduard Dr., Wunsch-Rolshoven Lu - Hungario: Berenyi Csilla, Cseh Jozsef, Devai Gergely, Dworak Istvan, Huszty Zsuzsanna, Kallayne Gal Szilvia, Lindwurm Edit, Molnar Maria, Sutka Istvan, Takacs Ildiko, Tekes Peter, Varadi Zsolt - Israelo: Lowenkopf Teodoro, Savio Gian Piero - Italio: Cinquantini Pier Luigi, Fin Antonio, Fraccaroli Luigi, Giorgini Manuel, Held Mario, Pellegrino Sergio - Jugoslavio: Dragojlovic Djordjre - Kanado: Duguay Mario, Karthaus Detlef, Keeble Kim, Keyes Gene, Williamson Rob - Kroatio: Bombardelli Mea - Latvio: Grisxin Nikolaj - Litovio: Banaitis Marijus, Gaus Jevgenij, Kerni Lilija, Lesko Pavel - Meksikio: Porter R. Michael - Moldavio: Struchalin Oleg - Nederlando: Brussaard Linda, Hoobroeckx Heemskerk Froukje - Norvegio: Lunde Ulf, Saldyrkina Jelena - Polio: Midor Krzysztof, Pres Pawel - Rusio: Kostroma E-Teamo, Basova Sofja, Druzhinin Nick S., Karcev Yurij, Kuznecova Lala, Lebedev Sergej V., Makarov Konstantin A., Zaharov Viktor - Slovenio: Jurac Davorin - Urugvajo: Bebelacqua Daniel, Burgues Sandra, Guevara Cecilia - Usono: Brewer Steve, Brozovsky Joel, Clark Rob, Culver Christopher, Leibman Roberto, Mandel Mark A., Raola Orlando E.,Reid Reg, Vazquez Jose - Krome: Barkovicx Helene kaj Barkovicx Encxi, Caviness Ken, Ehrmantraut Walter, Gouverneu Luko, Greda Johan, Montenegro Franklin, Motooka Marco. Gajnintoj Ni aparte gxojas, ke a laux la resignoj a niaj E-rarajxaj premioj vekis tiel grandan interesigxon. La unuan premion gajnis Pentti Jarvinen (Finnio), la duan premion Oleg Struchalin (Moldavio), la trian Berenyi Csilla (Hungario). Gratulojn! Nova ludo ekde januaro Ekde januaro ni ekrealigos nian malnovan revon: mallongan, ludan (tamen duonseriozan) intelektan kvizon kun E-rilataj demandoj, aperonta en cxiu numero. Kompreneble ankaux tie ne mankos la valoraj premioj. Pliajn detalojn vidu en la numero 1/januaro 2001. Axel Orszag-Krysz redaktoro ************************************************************************** La angla en la reto =================== La kreskanta kvanto da retuzantoj en Latinameriko kaj Azio faros ke, antaux ol la fino de la tri venontaj jaroj, la angla lingvo ne plu restu kiel superreganta idiomo en la interreto, laux esploroj efektivigitaj de la firmao "Computer Economics". Tiu superregado dauxre falos gxis la jaro 2005, kiam ses el cxiu deko da internautoj parolos alian lingvon escepte de la angla, asertas la esploro. La kreskado de "Interreto", inter la landoj kie oni ne parolas la anglan, postulos ke entreprenoj ofertu en siaj hejmopagxoj plurajn idiomojn elekteblajn, diris la vicprezidanto de la esplorfako de "Computer Economics", Michael Erbschloe. Dum la venontaj 6 jaroj, la nombro da uzantoj de la angla lingvo en la interreto pligrandigxos je 60%. Aliflanke, la klientaro konsistanta el tiuj, kiuj ne parolas la anglan, dum la sama periodo kreskos je 150%. Gxis tiam, la sumo de internautoj en la tuta mondo estos 345 milionoj da homoj. Luiz Fernando Vencio Rete: lvencio@forigu.radiologist.net ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 199, 1/decembro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************