Eventoj n-ro 198, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Agado Espero - Esperantistoj instruas rifugxintojn Faka aplikado: - Fakverkajxoj en Esperanto - stomatologio - XZIKK - Cxina komerca Esperanto-kompanio Kontakto sercxata: - Eksterafrikaj afrikanoj sercxataj Interreto: - KDE 2.0 kun Esperanto - Denove E-INS - "europo" ne plu - Mallonge (1) Arangxoj: - Internacia Festivalo - TEJO-seminario - Faka seminario - Fervojista skisemajno - Indavizito 2001 - Kompleta monata kalendaro Movado: - Imitinde: purigi la tabulojn - Lingva festivalo en Cxeboksari - Subvencio de banko al Esperanto - Israela prezidento resalutis - Malfermita pordo cxe muzeo - Sukcesa somero de Kvinpetalo - Elekto de B-komitatanoj - Distingo al honora IFEF-prezidanto - Helpantoj de la zagreba UK klerigxas - TV-elsendoj en Kroatio - Gxemeligxo al Esperanto - ERA: Esplorvojagxo - la vero - Esplorvojagxo - kiu gxin tradukis? - Reago de Ertl al ERA Opinioj: - Cxu manifesti aux civiti? - dauxrigo Instruado, ILEI: - Esperanto kvarteto - reeldonita - "Supermarkto" kaj "telegramo" Radio: - Radio Auxstria Internacia Rubrikoj: - Mallonge (9), anoncetoj (4), korespondi deziras (4) Interese: - Cxu vi parolas la agresantan? - dauxrigo - Nova vagado - Esperantaj langovolviloj - Akcidento kaj bedauxro - Sxercaj rimarkoj ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Agado Espero ============ Esperantistoj instruas rifugxintojn Esperanto-klubo Stelaro, malgraux cxiuj propraj malfacilajxoj en Kongolando decidis helpi homojn kiuj estas en ankoraux pli malbona situacio. Temas pri rifugxintoj el Angolo, kiuj vivas en tendaro en Kilueka, apud Lukala, Kongolando. La projekto estas: instrui Esperanton al la Angolanoj kaj samtempe instrui al ili skribadon kaj legadon." La projekto estas sukcesa danke al la libraj donacoj ricevitaj de pluraj esperantistoj. La helpantoj emfazas ke ili bezonas ankoraux lernolibrojn de Esperanto en la portugala kaj en la franca kaj ne monon. Donacojn oni povas sendi al: Jeremie Ngoma Kikondolo, B.P. 7598, Kinshasa I, Demokratia Respubliko Kongo Se iu volas mone helpi, prefere sendu al la fondajxo Afriko de UEA kun indiko: Por la projekto "Kongolandanoj helpas Angolanojn". Tiu mono iros al la landa asocio DKEA kiu gin disponigos lauxeble efike. Hans Bakker Katelenstraat, 231-II, NL-1082, EG Amsterdam, Nederlando ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 13. - Stomatologio ------------ - CERRETTINI, Paolo: Inplantologio - malgranda gvidado al la procedoj. ( Sano 1993/3. - EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN 0-919186-32-7. 60-61 - Duden: Dentisto - SZEMOK Balazs: Stomatologiaj supersticxoj kaj miskredoj. = revuo Sano 1981/1. - Timo de infano antaux dentkuracisto. = revuo Sano 1983/1. - La stomatologio en la medicino en Hungario. Sano 1988/4. - La nuna stomatologia lingvo. = revuo Stomatologia Forumo 1985/3-4. - La ekzameno de la dentbrosoj en la infangxardeno de vilagxo Tapioszentmarton. = revuo medicina Internacia Revuo 1987/2. - Lauxseksa diferenco en la kariointenso. = revuo Medicina Internacia Revuo 1988/1. - La elekto de la stomatologiaj vortoj por la hungara-esperanta mezvortaro. = revuo Medicina Internacia Revuo 1988/1. - Mia 25 jara preventa laboro en la lernejo. = revuo Medicina Internacia Revuo 1988/2. - Sinonimoj en la stomatologia lingvo. = revuo Medicina Internacia Revuo 1989/1. - Mia rilato al la pedagogoj kaj infanoj nun kaj komence de la infanstomatologia kuracado. = revuo Sano 1989/3. - Mispasxoj en la stomatologia konsultejo. = revuo Medicina Internacia Revuo I. Anastezo. 1992/1; II. Ekstraktado. 1992/2; III. Plombado. 1993/1; IV. Protetiko. 1993/2. - Dentopikilo aux fadeno. = revuo Scienca Mondo 1993/1. - Novtipaj dentopastoj. = revuo medicina Internacia Revuo 1993/2. - Novtipaj dentopastoj. = revuo medicina Internacia Revuo 1994/1. - La rolo de la fluorizado en la stomatologio. = revuo Scienca Mondo 1994/1. Fakaj asocioj - Stomatologia Sekcio de Universala Medicina Esperanto-Asocio. fondita en 1982. Revuoj - Medicina Interancia Revuo: oficiala revuo de UMEA. Aperas duonjare. - Sano: aperas kvaronjare. Kunvenoj - Internacia Medicina Esperanto-Kongreso: dujare organizita arangxo, kie cxiam estas propraj programoj, prelegoj, diskutoj pri stomatologio. ************************************************************************** XZIKK - cxina komerca E-kompanio ================================ Post unu jara praktiko Xian Zhiyuan Internacia Kultura Kompanio (XZIKK) oficiale prenis Esperanton kiel ilon en sia komerca agado ekde julio, 2000. La kompanio estas fondita de cxina esperantisto Qiu Shi, kaj celas uzi Esperanton en turismo, komerco, kulturo, edukado kaj aliaj kampoj kunlaborante kun eksterlandaj organizoj kaj individuoj. La asocio havas retpagxon cxe: http://www.e-reto.com. Interesatoj povas peti pliajn informojn cxe: Qiu Shi Huanchengnanlu Xiduan 29-602#, CN-710068 Xian, Cxinio Rete: ioelreto@forigu.pub.xaonline.com ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Eksterafrikaj afrikanoj sercxataj ================================= La Afrika agado 20-jarigxas. La rezultoj de tiu agado palpeblas ne nur en Afriko sed ankaux ekster la kontinento. Tiu flanko de la agado estas iomete neekzistanta. Gxi do bezonas apartan atenton. Multaj ne-Afrikanoj sxatus scii pri Afriko. Esperanto jam ebligas al la esperantistoj atingi tiun cxi celon, kaj la esperantistoj-afrikanoj devas uzi sian lingvokonon por tio. Afrikanoj povos ion tian organizi por prezenti Afrikon. Tiaj aferoj neniam eblas, se la afrikanoj mem tute ne aktivas ekster Afriko. Mi sercxas cxiujn eksterafrikajn afrikanojn por kunlabori konigi Afrikon per Esperanto, konigi Esperanton per Afriko. Gbeglo Koffi B.P. 13169, Lome, Togo Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg ************************************************************************** INTERRETO ///////// KDE 2.0 - kun Esperanto ======================= Antaux kelkaj tagoj publikigxis KDE 2.0 - Uniksa Labormedio, kiu provas oferti similkomfortan surfacon al Unikso, kiel havas ekz. Vindozo kaj Makintosxo. La programo KDE 2.0 venas kun tradukoj al 15 lingvoj, i.a. Esperanto. Por tiu versio oni anoncis plenan subtenon de Unikodo. Rezultoj kaj sperto pri la nova versio estas legebla cxe http://www.esperanto.hu/steb/. Wolfram Diestel Rete: diestel@forigu.steloj.de ************************************************************************** Denove E-INS ============ Pro organizaj kialoj la retlisto E-INS estas rekreitaj ne cxe la antauxa servilo, sed cxe la konata "egroups.com". Cxiuj 113 antauxaj anoj estas auxtomate registritaj cxe la nova servilo, cxe kiu do povas dauxri la diskutoj pri instruaj aferoj. Ankaux novaj interesigxantoj estas atendataj. Por aligxi sendu (malplenan) retmesagxon al e-ins-subscribe@forigu.egroups.com aux kontaktu la administran estron Mauro La Torre cxe la retadreso: m.latorre@forigu.uniroma3.it. Ret-Info ************************************************************************** "Europo" ne plu! ================ La diskutgrupo "europo" cxe egroups.com estis unu el la plej interesaj retlistoj, kie oni diskutis pri la inda strategio kaj taktiko sekvenda cxe la agado por E-o ene de Euxropa Unio, pri la neceso havi surlokan UEA- buroon en Bruselo, pri aktualaj lingvaj demandoj ene de la nuna EU- administrado, ktp. Ekde la 7-an de novembro tamen la retlisto "europo" ne plu funkcias. Gxia fondinto Dafydd ap Fergus, profesia jxurnalisto cxe EU, haltigis kaj fermis gxin. Kiel rezulto de la tieaj diskutoj kaj komuna pensado, la 25-an novembro en Roterdamo okazis kunveno por priparoli kaj decidi pri la onta agado, eventuala loka UEA-buroo en Bruselo. laux adiauxa komuniko el "europo" ************************************************************************** La interreta sercxilo Metamonster haveblas jam ankaux en Esperanto. Gxia adreso estas: www.metamonster.com/ esperanto ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Festivalo ==================== La 17-a Internacia Festivalo, IF okazos inter 27.12.2000 kaj 03.01.2001 en Trier, Germanio. IF estas unu el la plej famaj novjaraj arangxoj en Esperantio. IF ofertas al la partoprenantoj specifan programon por mezagxuloj kaj junaj familioj kun aux sen infanoj. IF estas arangxo por lingve spertaj personoj, sed lauxdezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekz. por via partner(in)o. Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo (en du grupoj: por junaj infanoj kaj gejunuloj), sub gvido de fakaj kunlaborantoj, gepatroj povas do sengxene cxeesti prelegojn. Infanoj lauxeble jam havu lingvajn konojn en Esperanto. Subtrijarul(in)oj estas senkotizaj, sed la gepatroj mem transprenas la prizorgon. Disponeblas infanaj litetoj. La temo estos: Esperanto kaj infanoj. La programo estas vere bunta kaj certa estas la bona etoso. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Hans-Dieter Platz Pk 1148DE-34303 Niedenstein, Germanio Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de ************************************************************************** TEJO-seminario ============== Konsilio de Euxropo oficiale konfirmis akcepton de la projekto de TEJO- seminario, kiu nomigxos "Cxielarko de lingvoj - ponto al kulturaj trezoroj". La seminario okazos printempe de 2001 en Budapesxt (Hungario) en Euxropa Junulara Centro kaj estos plene dedicxita al internacia movado de Lingvaj Festivaloj. Bonvolu aligxi al la preparado de la seminario! Pliaj informoj cxe: Sandra Schweder Nieuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: tejo-oficejo@forigu.esperanto.org ************************************************************************** Faka seminario ============== La 49-a Praktika Stagxo de Parolata Esperanto okazos inter 20-22. 04. 2001 en Storckensohn, nordorienta Francio. La arangxon okazigos Mulhouse Esperanto, TAKE kaj IKEF. Informpeti kaj aligxi eblas cxe: TAKE, IKEF RN 83 Rue de Tiefenbach, FR-68920 Wintzenheim, Francio ************************************************************************** Fervojista skisemajno ===================== La 42-a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno okazos inter 20-27. 01. 2001 en Tatranska Lomnica - Vysoke Tatry, Slovakio. En la programo trovigxas multa skiado, bonetosaj vesperoj kaj konkursoj. Estas bona eblo por skiante ripozi vintre. Oni nepre kunportu bonan humoron! Aligxo kaj informoj cxe: Ing. Magdalena Feificxova A Bernolaka 25/5SK-010-10 Zilina, Slovakio ************************************************************************** IndaVizito 2001 =============== Indavizito 2001 estas feripropono por esperantistoj en Barato inter 04-11. 02. 2001. La programo estas tute turisma kaj tute en Esperanto. Partoprenantoj vizitos tri sxtatojn de Barato per veturiloj. Oni povas ekkoni tipan baratan vilagxon, baratan kulturon. Pliaj informoj cxe: B. Revathi 14-187/1 Padmavathipuram, Tiruchanur Road, Tirupati Andhra Pradesh 517 501 India Rete: indavizito2001@forigu.rediffmail.com ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.esperanto.hu. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 01-03.12. 3-a Seminario - Cseh-Seminario en Herzberg Harz. Inf: E-Societo Sudharco, Gubernhagenstr. 8. DE-37412 Herberg, Germanio. Tel: +49-5521-1363 * * * 01-03.12. Renkontigxo okaze de Sankta-Nikolaa festo, Murzasichle. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio * * * 01-03.12. Jarfina kaj Zamenhofa Festo, Lepsiko. Inf: Werner Geidel, Karlsruher Str. 5, DE-04209 Leipzig, Germanio. Tel: +49-341-4118577 * * * 02.12. La tago de Esperanto, Bolzano, Italio. Inf: Rete: leafab@forigu.tin.it * * * 02-03.12. Cseh-seminario por instruistoj en Herzberg/Harz. Inf: E- Gessellschaft-Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544 * * * 03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo Bratislava. Inf: Mgr. Alica Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-7-43291604 * * * 08-10.12. Faulhaber-semajnfino: Revoj kaj idealoj por la 21-a jc. Elspeet. Inf: Hans ten Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl * * * 08.12-10.12. 54-a Kultura Semajnfino de sarlande Esperanto-Ligo kaj Sar- Lor-Luks-Unio en Homburg/Saar. Inf: Salranda Esperanto-Ligo, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49-06332-981190. . Rete: sel@forigu.mohrbach.de * * * 09.12. 17-a Cxeha-Saksa Tago kun Zamenhofa festo kaj Adventa Vigilio en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka, Kojeticka str. 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel. +420-47-5532417 * * * 10-15.12. Zamenhofa Semajno: Iom pli pri la unuaj E-aj revuoj, en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 15-17.12. AEROB + Tago de Esperanto-libro en Bratislava. Inf: Mgr. Alica Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-7-43291604 * * * 17.12. Zamenhof-tago en Szekesfehervar, Hungario. Inf. Rete: antonia@forigu.mail.datatrans.hu * * * 17.12. Zamenhofa Tago en Triesto, Italio. Inf: Rete: nored@forigu.tiscalinet.it * * * 23.12-03.01. Novjara feriado "Karlova vintro". Inf: Esperinform, d-ro Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario * * * 27-31.12. 8-a Togolanda Esperanto-Kongreso en Lome. Inf: Gbeglo Koffi, B.P. 13169, Lome, Togolando. Tel: +228-272117, fakso: +228-261066, Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg * * * 27.12-03.01. 17-a Internacia Festivalo en Trier. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel: +49-5624-8007. Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de ************************************************************************** M O N A T O Internacia magazino sendependa unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo unu el la plej prestigxaj E-revuoj Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140,BE-2000, Antwerpen, Belgio ************************************************************************** MOVADO ////// Imitinde: purigi la tabulojn ============================ La 16-an de septembro je cxeesto de invititaj jxurnalistoj lokaj esperantistoj purigis bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof pendanta cxe la strato nomita pri la iniciatinto de nia lingvo en Lodz, Polio. Purigitaj estis ankaux cxiuj strataj tabuletoj lauxlonge de lia strato. Tiu cxi agado okazis dum la 81-a datreveno de dono de la nomo de L. Zamenhof al la unua strato en Pollando kaj estis samtempe bona okazo por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememorigi al logxantaro pri ekzisto de E-movado en la urbo. La evento, malgraux ke sen iu granda impeto, fruktis per intervjuoj en du lokaj radioj, raporto en loka televidilo kaj lokaj gazetoj kaj anonco de pli granda artikolo en la gazeto. Esperantistoj el Lodz per sia agado volus ankaux alvoki fondintojn de cxiuj tabuloj kaj monumentoj al zorgado pri ili. Ili ankaux insiste persvadas al samideanoj el tuta Esperantujo imitadon. Aleksander Kaminski ul. Prochnika 1, PL-94-108 Lodz, Polio Rete: esperant@forigu.ikki.com.pl ************************************************************************** Lingva festivalo en Cxeboksari ============================== La 5-a Lingva Festivalo okazis en oktobro en la cxuvasxa cxefurbo, Cxeboksari, Rusio. Por partopreni la festivalon venis pli ol 190 homoj, plejparte lernantoj kaj studentoj. Estis prezentitaj 26 lingvoj pere de 34 prezentantoj. Esperanto estis prezentita kvar fojojn. La arangxon sekvis granda intereso de la loka publiko. La lingvojn prezentis esperantisto- repzentantoj de pluraj landoj. La lokan logxantaron denove surprizis tiu cxi arangxo. Multaj homoj povis eksperti plurajn fremdajn lingvojn. Post prezentado de lingvoj okazis solena fermo kaj, koncerto. laux Katja Evlampieva ************************************************************************** Subvencio de banko al Esperanto =============================== La plej prestigxa banko en Kroatio, la Zagreba Banko, subvencias cxiujare ses projektofakojn. La cxi jaran subvencion en la fako Junularo gajnis Kroata Esperanto-Ligo por projekto pri partoprenigo de junaj esperantistoj en la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. La projekto celas pagi parto- prenkotizon de junaj aktivuloj el Kroatio, kiuj helpos en la realigo de UK. Inter 460 projektoj pri junularaj arangxoj en Kroatio la jugxkomisiono taksis tiun de KEL la plej bona. Krom gxi, la Zagreba Banko subvenciis ankaux 46 aliajn projektojn. Prof. Dalibor Brozovicx, prezidanto de KEL, akceptis la dokumentojn pri la subvencio dum solena ceremonio la 27-an de septembro. Estas menciinde, ke en la fako Arto la printempan premion de la Zagreba Banko ricevis la teatra ensemblo Ponto de Vida Jerman por la prezento de la teatrajxo "Poto" en la Tel-Aviva UK. En la sama brancxo Romana Rozic, esperantistino-filmregxisorino, ricevis subtenon por sia filmo. Co de UEA ************************************************************************** Israela prezidento resalutis ============================ En la ferma solenajxo de la 85-a UK en Tel-Avivo la kongresanoj sendis gratulmesagxon al s-ro Moshe Katsav, membro de la Honora Komitato de la UK, pro lia jxus okazinta elekto al la ofico de la prezidento de la kongresa lando. Nome de la kongresanoj la mesagxon subskribis Kep Enderby, prezidanto de UEA, kaj Amri Wandel, prezidanto de LKK. Prezidento Katsav dankis la gratulojn per dankletero al prof. Wandel. ************************************************************************** Malfermita pordo cxe Muzeo ========================== La 26-an de oktobro la Nacia Biblioteko havis sian tradician "Tagon de la Malfermita Pordo". Pro tio ankaux la Internacia Esperanto-Muzeo, IEM akceptis inter la 10-a kaj la 17-a horoj vizitantojn - per speciala programo: S-rino Smideliusz el Hungario cxiuhore prezentis Esperanton per la tiel nomata Cseh-metodo: t.e. nur uzante la internacian lingvon, sen iu ajn nacilingva klarigo. La esenco de tiu instruado konsistas en la kreo de amuzaj komunikaj situacioj, en kiuj la partoprenantoj tuj komprenas la vortojn de la instruistino - samtempe amuzigxante. Vizitis la Muzeon en tiu tago entute 357 personoj, inter kiuj 86 partoprenis la kursojn. Duono de ili estis el eksterlando, precipe el Cxehio kaj Slovakio, sed cxeestis ankaux rusoj, hispanoj, japanoj, svisoj ktp. La bonan efikon de la arangxo oni vidas en tio, ke post tiu tago pluaj novaj personoj aligxis al Esperanto-kurso en popola altlernejo, pri kiu oni varbis en la Muzeo. Herbert Mayer Rete: herbert.mayer@forigu.onb.ac.at ************************************************************************** Sukcesa somero de Kvinpetalo ============================ La franca Esperanto-centro, Kvinpetalo finis sukcesan somaron. En Kvinpetalo estis okazigita cxi jare la ILEI-kongreso kaj krome oni arangxis en gxi stagxojn dum ses semajnoj. Kvinpetalo ecx povis acxeti plian domon danke al la helpo kaj donaco de Societo Yvonne Martinot. G. Lagrange ************************************************************************** Elekto de B-komitatanoj ======================= En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo estas elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj, IM en la Komitato de UEA. Laux la Statuto oni elektas unu komitatanon B por cxiu komencita milo da IM. Laux la antauxvidebla nombro da IM je la 31-a de decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por la periodo 2001-2004. Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo gxis la 28-a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aux retmesagxoj). Cxiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaux la elektigxo (t.e. 1999 kaj 2000) kaj kompreneble kotizi ankaux por 2001. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondicxe ke en la periodo 1995-2000 li/sxi cxeestis almenaux unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas sxanco alporti fresxajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio. Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros cxiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo vocxdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto. Uzu vian demokratian rajton reprezentigxi en la supera gvidorgano de UEA! Osmo Buller ************************************************************************** Distingo al honora IFEF-Prezidanto ================================== En Vieno, okaze de la gxenerala kunveno de internacia fervojista asocio, FISAIC, Honora IFEF-Prezidanto Joachim Giessner estis honorigita per la titolo honora membro de FISAIC. Li ricevis la honoron por lia konstanta agado ene de FISAIC kaj cxefe por la disvolvigxo de la rilatoj inter FISAIC kaj diversaj orientaj landoj de Euxropo. Jean Ripoche Rete: jean.ripoche@forigu.wanadoo.fr ************************************************************************** Helpantoj de la zagreba UK klerigxas ==================================== Kvindek membroj de Kroata Esperanto-Ligo entreprenis okaze de la Ago-Tago 4-tagan kurson pri turismo. La kurson organizis la agentejo Generalturist, la cxefagentejo de la 86-a UK, inter 07-10. 10. 2000. Pri diversaj aspektoj de la turisma fako prelegis pluraj profesoroj. La kurso finigxis per ekskurso al Varazdin, unu el la kongresaj ekskursceloj. Dum la ekskurso la kursanoj lernis pri praktiko de grupgvidado. La sukcesintoj ricevis diplomojn kiuj rajtigas labori en turisma fako en la nivelo de turismaj akompanantoj. La turisma kurso por esperantistoj- helpantoj de UK en Zagrebo estis senpaga, je la kosto de la turisma agentejo. Krome, ekde la 13-a de oktobro okazis tri lingvaj kursoj en la Zagreba Esperanto-Societo "Bude Borjan" por kontribui al lingva perfektigxo de la helpantoj de la 86a UK. CO de UEA ************************************************************************** TV-elsendoj en Kroatio ====================== Post la vizito al Finnlando, kie la 11-jara knabino Stefani Strunjak la 18-an de oktobro gajnis duan premion pri infanfabelo en Esperanto, Stefani estis gasto de du televidaj elsendoj. En ambaux Stefani rakontis por plenkreska kaj aparte por infana publiko pri siaj spertoj per Esperanto en Finnlando. Du elsendojn sxi filmis en la lasta semajno de oktobro kaj por novembro plia infanredakcio cxe TV petis intervjuon de la knabino. S. Sxtimec Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr ************************************************************************** Gxemeligxo kaj Esperanto ======================== Ankaux Esperanto-gelernantoj partoprenis la gxemeligxan feston de la rumania urbo, Gherla kaj de Forcheim, Germanio, kiu okazis en la germana urbo. La rumanaj lernantoj lernis Esperanton ekde januaro cxi jare, kiun iniciatis la germanoj por ke la rumaniaj mezlernejanoj povu uzi nian lingvon dum la gxemeligxa kunveno. La vizitado estis bona eblo por plifamigi esperanton. laux Bazaro, auxtuno 2000 ************************************************************************** ERA: Esplorvojagxo: la vero! ============================ Eventoj n-ro 196 publikigis misfamigajn akuzojn de s-ro Istvan Ertl kontraux ERA kaj ties Sekretario pri la eldono de "Esplorvojagxo". Premisinte ke misfamigi pere de gazeto estas kontrauxlegxa faro, ERA precizigas la jenon: 1) Sinjoro Ertl neniam havis enmane la libron eldonitan de ERA, sed nur kelkajn pagxojn de gxi. Alikaze li estus vidinta ke la pagxoj de la mallonga rakonto de Verne konsistigas nur cxirkaux trionon de la tuta publikigajxo, kie la teksto pli longa, grava kaj malfacila por traduko ne estas la malgranda nefinita rakonto de Verne, sed la kritika-filologia aparato kaj la ekstreme prizorgataj notoj koncernantaj la plurajn eblajn interpretadojn de la manuskripto de Verne. Sekve cxiu ajn komparo kun la eldono citita de s-ro Ertl estas absolute misvojiga, ankaux konsidere al la fakto ke, krom la itallingva traduko, apud-estas ankaux la franca originalo. 2) La Sekretario de ERA komisiis kaj enplektis en la italan kaj Esperantan tradukojn ja 6 personojn, el kiuj almenaux 3 perfekte scipovas Esperanton. Cxiuj neniam estis ekkonintaj kaj legintaj la eldonon cititan de Ertl. 3) ERA acxetis en 1997 - kun ekskluziveco - cxiujn rajtojn pri la rakonto de Verne kaj pri la tuta kompleto de la studoj al gxi kunligita por la lingvoj itala kaj Esperanto. Nur je la fino de 1998 la Sekretario de ERA, Giorgio Pagano, hazarde, eksciis pri la ekzisto de kajero eldonita de la franca esperantista asocio. Sekve eventualaj similecoj kun la traduko de sinjoro Ertl estas, cxe la kontrolo de la faktoj, tute hazardaj kaj facile klarigeblaj per la granda simpleco de la lingvajxo uzata de Verne kaj per la preskauxa unusignifeco de la respondaj vortoj en Esperanto. Cetere, kial ERA devintus pagi altan prezon por ekskluzivaj rajtoj, se tiuj ne estis ekskluzivaj? Nur pri unu afero sinjoro Ertl pravas: ke, cxe la preso de la libro, oni povintus citi la kajeron de li tradukitan. Tamen estas ankaux vere ke la traduko produktita de ERA estas fidela al la francaj tekstoj, kaj tie ne trovigxas spuro pri ekzisto de lia traduko. Ne nur, sed tio signifintus por ERA: aux jure plendi kontraux tiuj, kiuj vendis al gxi ekskluzivecajn rajtojn, kiuj ekskluzivecaj ne estis; aux estigi problemojn fare de la advokatoj de "Le cherche midi editeur" al la amikoj esperantistoj de UFE tial ke ili tradukis kaj publikigis en Esperanto tekston, pri kiu ili ne ricevis la rajtojn (pri ricevo de tiuj rajtoj s-ro Ertl gxis nun ne havigis al ni pruvon). ERA konsideris ke, cxar jam estis pasintaj 4 jaroj depost la eldono de la amikoj de UFE, kaj cxar tiu eldono estas tre magra, gxi ne povos porti damagxon al la eldonajxo de ERA, kaj ankaux ke eventualaj interesuloj jam havis 4 jarojn por utiligi gxin. Tial ni negative respondis al la mon-postulo al nifarita de sinjoro Ertl. ERA via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma Rete: e.r.a.@forigu.agora.it ************************************************************************** Esplorvojagxo - kiu gxin tradukis? ================================== En Eventoj n-ro 196 (kaj samtempe en Ret-Info) aperis averto de Istvan Ertl kontraux la trilingva eldono de "Esplorvojagxo" de Jules Verne, kiun aperigis "Esperanto Radikala Asocio", ERA. Ne pro malbona traduko - sed cxar la traduko laux li estas piratado de lia propra traduko, - sen lia permeso kaj ecx sen mencio de lia nomo. S-ro Ertl mem tradukis la koncernan verketon de Verne por literatura numero de la revuo "Franca Esperantisto" de Unuigxo Franca por Esperanto, UFE, kiu aperis en aprilo 1994. En sia defendo, ERA skribas "ke la pagxoj de la mallonga rakonto de Verne konsistigas nur cxirkaux trionon de la tuta publikigajxo [de ERA], kie la teksto pli longa, grava kaj malfacila por traduko ne estas la malgranda nefinita rakonto de Verne, sed la kritika-filologia aparato kaj la ekstreme prizorgataj notoj koncernantaj la plurajn eblajn interpretadojn de la manuskripto de Verne". Kaj ERA do konkludas ke "cxiu ajn komparo kun la eldono citita de s-ro Ertl estas absolute misvojiga, ankaux konsidere al la fakto ke, krom la itallingva traduko, apud-estas ankaux la franca originalo". Al tio facile eblas respondi, ke ne la amplekso de ilia eldono estas diskutata: temas nek pri la trilingveco nek pri la aldonita notaro; temas nur pri la E-traduko mem. Koncerne tiun punkton, estas iom strange, ke ERA parolas pri kunlaboro cxe ilia eldono de 6 personoj "el kiuj almenaux 3 perfekte scipovas Esperanton", sen mencii ecx unu tradukinton. Se oni ne agnoskas la aserton de s-ro Ertl, ke funde temas pri lia traduko (kun iom da etaj eraroj enigxintaj), kial do ne montri kiu estas ilia tradukinto? Laux mia supozo, la vera problemo por ERA kusxas tie, ke gxi lauxdire "acxetis en 1997 - kun ekskluziveco - cxiujn rajtojn pri la rakonto de Verne kaj pri la tuta kompleto de la studoj al gxi kunligita(j) por la lingvoj itala kaj Esperanto", dum efektive tiumomente jam ekzistis antauxa E-eldono. Pagante por ekskluziveco, ili do elspezis por afero ne plu ekzistanta. Se ili pli bone konus la Esperantan libromerkaton, ili ne estus farintaj tiun eraron. Nun estas unu el la taskoj de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA defendi la rajtojn de niaj E-auxtoroj. Kaj tial cxi tion mi skribas. Cxar al la akuzo de kolego Ertl, ke lian tradukon ERA uzis senpermese, ne jam estas respondite en maniero kontentiga. Ne nur mankas la nomo de ilia(j) tradukinto(j) sed ja vere nekontentiga estas ilia aserto, ke "eventualaj similecoj kun la traduko de sinjoro Ertl estas [...] tute hazardaj kaj facile klarigeblaj per la granda simpleco de la lingvajxo uzata de Verne kaj per la preskauxa unusignifeco de la respondaj vortoj en Esperanto". Cxar kiu ja iom spertas pri literatura tradukado, ne nur pri komplikaj sed des pli pri t.n. "simplaj" tekstoj (kiuj ja estas multege pli malfacile tradukeblaj: mi parolas el vasta sperto!), tiu ankaux konscias, ke cxe tradukado de la amplekso de ecx nur kelkaj pagxoj ia preskauxa simileco inter la rezulto de malsamaj tradukintoj bordas je miraklo, almenaux se ili laboris tute seninflue unu del' alia. Do, restas ankoraux solvota la demando: kiel eblas ke la traduko de ERA tiom similas je tiu de Istvan Ertl? Gerrit Berveling Prezidanto de EVA ************************************************************************** Reago de Ertl al ERA ==================== Estas malgxojige konstati ke ekzistas parolantoj de Esperanto kiuj ne nur prisxtelas samlingvanon, sed, kaptitaj cxe la fresxa faro, ecx neas sian misagon kaj, sxtelintaj mem, akuzas la prisxteliton. Bedauxrinde, mi vidas min devigita reagi al tio kion la Gazetara Oficejo de "Esperanto" Radikala Asocio nomas, en sia komuniko dissendita de Ret- Info , kaj de Eventoj cxi supre, "Esplorvojagxo: la vero!". Mi posedas la libron eldonitan de ERA, tiel ke mia jugxo bazigxas ne sur "kelkaj pagxoj", sed sur la tuta volumo. Ja tiel mi povis konstati ke gxi estas "amatore kaj erarplene farita". Ekzemple, - mankas indiko pri la eldonjaro kaj -loko; - mankas indiko pri la origina franclingva eldono (San Carlos et autres recits inedits, "le cherche midi editeur", Paris, 1993); - sur p. 84, anst. "kompletigi la" oni legas "kompletigila"; - sur p. 106, la franca loknomo Compiegne igxas Compiexgne; - sur p. 118, noto al p. 16, l. 7, oni legas la vortomonstron "apparaiaccentocirconsullaitre"; ktp. Sed tio ne gravas rilate la nunan demandon. Gravas ke, ecx se la Esperanta traduko de la koncerna verko de Jules Verne konsistigus nur centonon de la volumo de ERA, tio ne sxangxus la fakton ke tie aperis, tute rekoneble, traduko farita de mi. Estas do perfekta miraklo ke tiuj ses anonimuloj rekreis mian tekston kun 99,9%-a fideleco, des pli ke tri el ili ne "perfekte scipovas Esperanton". Sed tiam s-ro Pagano ne prokrastis acxeti gxin, per telefona mendo la 22-an de oktobro 1998, de la Libroservo de UEA. Lingvan simplecon, similecon de du tradukajxoj aux similan povas aserti nur homo sxajn-naiva aux kiu neniam faris mem beletran tradukon. Mi pli emas klarigi la similecon de la tekstoj per la fakto ke s-ro Pagano havis je dispono mian tradukon. Ne estas tasko de tradukisto zorgi pri akiro de rajtoj, kaj des malpli havigi pruvojn pri akiro de rajtoj. Tamen, mi kompleze sciigas ke, pri la eldono de "Esplorvojagxo" en 1994 en la revuo Franca Esperantisto, cxi ties redaktoro, Herve Gonin, informis min jene: " Kiam mi publikigis en aprilo 1994 en F.E. vian tradukon de "Esplorvojagxo", permeso estis petita de la franca eldonisto "Le cherche midi editeur", kiu vendis al ni la auxtorrajton por ununura eldono." Mi neniam postulis nek nun postulas monon (kvankam por eldonejo profesia devus esti normale ke kontribuantoj ricevu honorarion). Mi skribis jene al s-ro Pagano: Povus esti ke cxe ERA oni auxdis nur pri materia, ne pri morala damagxo; cxiukaze, mi ja postulas ke ERA min sendamagxigu: per publika agnosko ke gxi senpermese aperigis mian tradukon, sen mencio de mia nomo. Eble ankoraux ne estas tro malfrue por ERA savi sian nomon de kompleta morala senkreditigxo."Fari al si precizan ideon" eblas nur per komparo. Kontraux internacia respondkupono, mi pretas sendi al petontoj kopiojn de ajnaj tekstolokoj el la eldonoj de UFE resp. ERA. La unua eldono de "Esplorvojagxo" (UFE, 1994) dauxre haveblas cxe UEA kaj supozeble ankaux cxe UFE (4,80 euxroj cxe UEA). Istvan Ertl Kerkhoflaan 26D, NL-3034 TD Rotterdam, Nederlando ************************************************************************** OPINIOJ /////// Cxu manifesti kaj civiti? ========================= dauxrigo de la antauxa numero 4. Principe, oni ne povas argumenti kontraux la sercxo de pli efikaj strukturoj. Sed se oni ankaux uzas siajn fortojn por malvalorigi la laboron de aliaj, konstruante paralelajn strukturojn konkurence kaj malakcepte al la jam malfacile vivigeblaj ekzistantaj (UEA kaj aliaj tradiciaj strukturoj), tio estas bedauxrinda, aparte por malforta lingvo- komunumo. Cxu traleginto de la 33 artikoloj kun sume 99 paragrafoj kaj subalineoj de la Projekto de Konstitucia Cxarto de la Esperanta Civito (vidu en Literatura Foiro 181) ne devas ekpensi, ke temas pri lerta satiro? Mi timas, ke ne estas. Por "konstrui" tian "Civiton" necesas grandega investo en administrajn aferojn. Oni bezonas multajn kapablajn homojn por funkciigi tian organismon. La atingebla rezulto ne pravigos tiajn fortostrecxojn. La teksto svarmas de tiaj nocioj kiel "konstitucia cxarto, pakto, suverena kolektivo, kodo, legxoj, transnacia kulturo, kolektiva identeco, subjekto de internacia juro, suverenaj funkcioj, legxdona povo, ekzekutiva povo, arbitracia povo, senato, konsulo, sagxularo (kortumo), prefektoj..." Oni kompreneble planas flagon, blazonon, insignojn, himnon, festotagojn... sed evidente ne armeon. La franca povas servi al diplomatiaj kontaktoj, kiel bele por romanistoj. Post la tralego de tiu pompa teksto mi ekhavas la impreson, ke iuj manifestuloj transiras de la bonvena sercxo de novaj vojoj al ridindigo de la afero de E-o mem. Kaj tio rilatas la tutan komunumon kaj ne nur la rauxmistojn. Gxi riskas ridindigi E-on en ne-esperantistaj medioj. Kaj tiujn mediojn celas la civitplanantoj. Jam malfacilas argumenti por tia senteritoria civito en la lingvo-komunumo de E-o mem, kvankam similaj planoj aperadis tra la historio (foje kun teritorio). Sed kion pri la ekstermovada medio? En la "ne-esperantista mondo" jam tre bazaj aferoj pri la lingvo kaj gxia komunumo ne estas konataj kaj akceptataj. Kaj en tiuj cirkonstancoj oni venas kun la Civito... Sed ankaux tute meza esperantisto kiel mi, kiu laboras praktike kaj teorie demandas sin, kiu volus eniri tian pakton, subigxi al Konsilantaro de Sagxuloj (kiom sagxaj?), al Arbitracio Tribunalo? Kiu reprezentu Esperanton kaj sian parolantaron antaux pintaj ne- esperantistaj instancoj kaj organizajxoj? Gxis nun nature kaj prave tio estis la cxefa E-organizajxo, nome UEA. Cxu estonte ni havu la universalan organizajxon kaj Esperantan Civiton? Estigxos bela konfuzo. Kaj tio jam ne plu estas afero nur de la civituloj. Tia projekto nur pliprofundigos la jam suficxe disvastigitan opinion, ke la esperantistoj (sen distingo de E-parolantoj, E-movadanoj, verdaj donkihotoj ktp.) estas neripareblaj, neseriozaj sektuloj kaj revuloj, kun kiuj ne havas sencon ecx ekdiskuti. 5. La ofte menciita dueco de "pracelismo" kaj "rauxmismo" sxajnas al mi esprimo de iom tro simplisma aliroal la motivoj de okupigxo pri E-o, la agado per kaj por cxi tiu lingvo. Laux mi cxiam ekzistis diversaj motivoj, por ke homoj lernu Esperanton. Idealismaj, pragmataj, sciencorientitaj kaj aliaj. Certe nekomplete mi vidas almenaux jenajn motivojn, kiuj sin povas kompletigi kaj efikas malsame en diversaj periodoj de la esperantistado: a) La sociharmoniiga motivo (idealisma, humanisma, universalisma): Universala lingvo (cxi tie: dua por cxiuj) estas malnova utopio kaj idealo de plej bonaj kapoj de la homaro. Tia lingvo, cxar nenies gepatra, havas harmoniigan efikon al la interetnaj rilatoj. Tiu "pracela" motivo de Zamenhof ankaux hodiaux estas unu el la cxefaj motivoj, kiu movas homojn lerni la lingvon (kaj eble resti en la ne nur brila movado...). b) La pragmata motivo: La lingvo ekzistas, sekve oni povas uzi gxin. Eble oni havis malfacilojn, ellerni fremdlingvon kaj nun gxojas pri tiu relative facile lernebla kaj aplikebla lingvo. Eble ne tro interesas la idealoj de Zamenhof, la tutmonda akcepto de E-o kiel dua aux x-a lingvo de la Unuigxintaj Nacioj en la jaro 2134... Eble oni nur volas efike kolekti posxtmarkojn, ami transnacie, vojagxi malmultekoste ktp., cxar oni estas juna kaj elprovigxema. Aux eble oni estas pensiulo, ne plu havas profesion kaj sercxas iun praktikan lingvan komunikilon, cxar antauxe ne povis aux ne emis lerni fremdan lingvon. Kaj ion buntan, distran oni ja volas fari, kvazaux mensan gimnastikon. c) La scienca/heuxristika motivo: Ke lingvo - almenaux en sia bazo - estas kreata de homo, funkcias, evoluas kaj aplikatas estas ege interesa fenomeno. Eble oni volas konatigxi kun tiu afero, elprovi, eble studi, analizi gxin. Ne nepre interesas a) kaj b) (oni jam regas kelkajn lingvojn kaj dubas pri la perspektivo, la angla jam "venkis" ktp...). Tamen: Se oni estas lingvisto, eble valorus kompari tiun fenomenon kun gxeneralaj lingvistikaj teorioj. Eventuale tiu lingvo jxetas interesan lumon al aliaj fenomenoj: ekz. al lingvo-planado, terminologio, auxtomata tradukado, pli facila(?) alproprigo de aliaj lingvoj helpe de planlingvo (= heuxristika efiko). d) La socirilata motivo: Eble oni ja akceptas a) kaj b), ecx iom konsideras c) sed ne nepre emas tre aktivi por cxio cxi. Oni eble ankaux ne tro lernas la lingvon, sed ege bonfartas en tiu iom elitisma kaj solidareca societo, kie nur la esprimo de intereso pri la lingvo mem jam donas al la individuo certan socian akcepton kaj varmon, ecx foje avantagxon... Oni do gxuas la societon kun ties agado kaj apartaj ecoj. Konsiderante, ke la ekstera mondo ne nepre estas tiom normala kaj serioza, kiel ofte asertate, tiu motivo estas bone komprenebla: Gxi validas por cxiu minoritata movado. e) La sociprestigxa motivo: Eble oni iom aktivas laux a) - d), ne tre sukcesas en la kutima socio, kvankam estas relative ambicia. Pro tio oni gxojas havi facilan aliron al postenoj kaj pozicioj en tiu lingvo- komunumo, kie oni sin sentas akceptita kaj tuj havas proponon transpreni iun postenon. Oni sin sentas bezonata. Oni ecx povas akiri kelkajn pompajntitolojn, ekz. akademiano, prezidanto, sekretario (novajn titolojn al bezonuloj ofertas la "Civito"), povas krei beletron, sidi en internaciaj komitatoj, foje babili kun eminentuloj, doni intervjuon al gazeto ktp. Cxio cxi eble estus neatingebla por "oni" en la "kutima" (ne- esperantista) nacilingva vivo kaj cxirkauxo. Kaj aldone: Eble, jen, en la nacilingva viv-cxirkauxo eblas fanfaroni pri misteraj postenoj internaciaj, kontaktoj kaj travivajxoj. f) La ludisma motivo: Malnova emo de la homo estas ludi, ankaux ludi per lingvajxoj. Tio por multaj estas suficxa motivo, por lerni Esperanton, skribi poemon post la tria leciono, proponi reformojn kaj, antaux la finstudo de la lernolibro, neologismojn... Mi volas klare esprimi, ke sen valortaksi la unuopajn motivojn, mi simple akceptas ilin. 6. Parolante pri la "interna ideo", "esperantismo" kaj la "praceloj", eblas observi, ke tiuj esprimoj en certaj kuntekstoj havas negativan kunsignifon. Tio riskas forvisxi la vere gravegan kernon de la humanisma zamenhofa strebo. 6.1. Cxu la lingvo interfratigas? Oni konsciu, ke cxe Zamenhof la interna ideo esprimigxas cxefe en la koncepto de la homfratiga rolo de interetna komunikado per neuxtrala lingvo. Li havis troigitajn esperojn lige al tiu interfratiga rolo. Lapenna dauxrigis tiun direkton de la interna ideo, klopodis modernigi gxin. Li diris, ke Esperanto estas la plej pura esprimo de la humanisma internaciismo. Tio sxajnas al mi mistika sinteno. Ni ja scias, ke komuna lingvo ne malebligas reciprokan bucxadon kaj interbatalon, ofte ecx plifaciligas gxin. Krom tio, la scio de E-o eble ecx kreos al la kunparolanto negativan sintenon al alia, cxar pere de la lingvo li/sxi ekscias, ke li/sxi havas tute kontrastajn kaj eble neakcepteblajn vidpunktojn.... Do, cxiu lingvo, ankaux E-o, ne nur solidarigas, sed ankaux malsolidarigas. Esperantistoj ne auxtomate estas demokratoj, kontrauxrasistoj, humanistoj. Pruvoj pri tio estas multaj, inter ili la fakto, ke fondigxis ecx fasxista E-organizajxo en Germanio (en 1931: Nova Germana Esperanto-Movado), en kiu oni lernis kaj aplikis Esperanton, silentis pri la judeco de Zamenhof, propagandis Hitler ktp. Kaj bedauxrinde ankaux nuntempe ekzistas homoj inter esperantistoj, kiuj neas Auschwitz... Tamen, cxio-cxi felicxe ne estas tipa, sed periferia fenomeno. Sed tio ja montras, ke la E-komunumo estas certagrade mikromodelo de la gxenerala socio, nin cxirkauxanta, kvankam kun specifaj trajtoj. 6.2. Fakte la nuntempa konkludo el la mesagxo de Zamenhof (liaj praceloj) estas ege aktuala: Eblas helpi la protekton de la lingvoj per neuxtrala komunikilo. Mortas lingvoj. Konservo de kiom eble plej multaj lingvoj pli kaj pli ofte estas postulata, ne parolante pri la propra gepatra. Kontrauxstaro al la kulturdetrua, identecdetrua, lingvo-mortiga hegemonia rolo de unuopaj lingvojkreskas. Tio aparte koncernas la rolon de la angla (cetere, siatempe ankaux de la rusa, kun efikoj gxis hodiaux). Se ni ne agas kontraux tio, ni baldaux havos plene makdonaldigitan mondon, kaj anstataux sango en niaj vejnoj fluos Coca Cola aux io simila. Vide al la plimultigxantaj interetnaj konfliktoj, kiuj plej ofte havas sian lingvo- politikan aspekton, la humanismaj celoj de Zamenhof sxajnas al mi pli realaj, ol mi mem antaux jardeko kredis. dauxrigo en la venonta numero ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Esperanto-Kvarteto - reeldonita =============================== La ludo por Esperanto-lernantoj, Esperanto-Kvarteto (vidu Eventoj n-ro 189. p. 7.) estas pro la granda interesigxo post la elcxerpigxo profesinivele reeldonita. Nun gxi kostas 12 DEM + sendokostoj. Gxi mendeblas cxe: Munkena Esperanto-Junularo Postfach 20 07 12, DE-80007 Munchen, Germanio Rete: anaso1@forigu.aol.com ************************************************************************** "Supermarkto" kaj "Telegramo" ============================= La bretona asocio "Esperanto Bretagne" eldonis du videokursojn pri Esperanto. La titoloj de la partoj estas "Supermarkto" (25 minuta) kaj "Telegramo" (45 minuta). La partojn produktis amatoraj aktoroj per digitala - perkomputila - tekniko. La lecionoj haveblas en videokasedo kaj en KD. La kasedo - kun du lecionoj - kostas 50 FRF, la kompakt-disko - kun unu leciono - kostas 25 FRF. Pliaj informoj kaj mendo eblas cxe: Denis-Serge Clopeau 6. rue J. P. Calloc'h, FR-22000 St Brieuc, Francio ************************************************************************** RADIO ///// Radio Auxstria Internacia ========================= Post la novstrukturigxo cxi jara la radiostacio mem ne plu elsendas je la kostoj de la registaro, gxi igxis parto de la entrepreno ORF, kiu estas sendependa stacio "Auxstria Radio kaj Televido". Gxi disponigos por la sekva jaro 2001 la duonon de la gxisnuna budgxeto. (nur 50% !) La novstrukturigxo estas memkompreneble la rezulto de la sxpar-politiko de la nuna registaro. Kun bedauxro mi konstatas, ke en Esperantio oni apenaux interesigxis pri la temo dum la tempo kiam estis la krizo, kvankam plurloke aperis alvoko por helpagado. Ecx dum la kunsido de radio-amikoj dum UK en Tel-Avivo oni ne informis la partoprenantojn pri la problemo. Mi estas kontenta, ke mi povis tamen savi la programon, parte pere de financa subteno de geauskultantoj, parte per antauxvidataj varbodisauxdigoj. Nur ne tiom abunde kiel gxis nun. Dum la vintra periodo 2000/2001 estos nur 2 Esperantlingvaj programoj elsendotaj de Radio Auxstria Internacia dum vendredaj kaj dimancxaj vesperoj, je 21.30 UTC en la frekvencoj 6155 kHz, 5945 kHz por Euxropo kaj en 13730 kHz por Nordafriko. Memkompreneble nek la satelita, nek la reta programaliro estos limigota. Katalin Fetes-Toszegi Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at ************************************************************************** MALLONGE //////// Aperis la lernolibro "Enkonduko en la japanan" de Yamasaki Seiko. Gxi enhavas 20 lecionojn kaj kulturajn interesajxojn pri Japanio. La libro mendeblas de: Flandra Esperanto-Ligo, FEL, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. * * * Kun la titolo "Esperanto Halqaro Tili" ("Internacia Lingvo Esperanto") haveblas Esperanto-uzbeka libro cxe la libroservo de UEA. La libro enhavas 12 lecionojn, duflankan vortaron, konversacilibreton kaj esperantlingvan priskribon de la uzbeka lingvo. * * * Aperis kolora informilo pri la projekto Interkulturo kun la titolo "Vizagxoj de Interkulturo". Gxi riceveblas de: Hungara ILEI-sekcio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario. * * * Eldonis brosxuron Esperanto-Grupo de Nurnberg, Germanio kun la titolo "Rerigardo 99". En gxi trovigxas artikoloj - kelkaj en la germana - pri la laboro de lokaj esperantistoj. Gxi riceveblas kontraux 2 respondkuponoj de: Anny Hartwig, Pirckheimerstr 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. * * * Okazis la 35-a semajnfina kursaro de Meklenburgo-Antauxpomeranio, Germanio inter 27-29. 10. 2000 en Neubrandenburg. Oni povis partopreni tri diversnivelan Esperanto-kurson. * * * Estis elsendita programo pri rusa Esperanto-familio en TV6 en Ruslando. Sciindas, ke en la familio trovigxas esperantistoj de tri generacioj. * * * Estis starigita la unua Esperanto-monumento, ZEO en Kostariko kaj versxajne en tuta mezameriko. La objekto estas 60x60 centimetra memortabulo kun la teksto: "Carlos Gagini (1865-1925) eminenta kostarika pioniro kiel filologo kaj kulturisto de lingvo internacia Esperanto. Memoriganta la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000 Kostarika Esperanto-Asocio". * * * Esperante prelegis Roman Dobryzynski, raportisto en Pola Televido antaux la publiko de turisma kaj komunika seminario en Curitiba, Brazilio. * * * Paranaa Esperanto-Asocio ekis disigi Esperanto-librojn en diversaj librovendejoj de la urbo Curitiba, Brazilio. Oni prefere elektis vendejojn kun plurlingvaj libroj. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La 4-an de julio 2000 naskigxis en Brescia, Italio la dua filino de Luigi Fraccaroli kaj Donatella Feretti. sxi nomias Linda kaj fartas bone. Por la kuriozemuloj, sxi estas rugxhara. La gepatroj kaj la 4-jara fratino Valeria tre gxojas. * * * Instruisto de infanoj inter 9- kaj 12-jaragxaj sercxas kunlaborantojn kaj grupojn por korespondado kaj spertointersxangxado. La klubo bezonus ankaux gantopupojn, fingropupojn kaj infanlibrojn aux tekstojn de facilaj teatrajxoj. Materialojn kolektas kaj plusendas: Esperanto-Centro, Falkstr. 25. DE-12053 Berlin, Germanio. * * * Nova, kaj nun sole funkcianta retadreso de E-redakcio de Cxina Radio Internacia estas: "espradio@forigu.cri.com.cn" Bonvolu aktualigi vian notlibron! * * * Henning Hauge informas pri sxangxo de retadreso. Bonvolu noti la novan retadreson, kiu jam validas de nun. gxi estas:esperanto-nord@forigu.web.de ************************************************************************** KORESPONDADO //////////// 9 jaragxa knabo sercxas korespondamikojn el la tuta mondo. Li preferus interkonatigxi kun esperantistoj-infanoj. Adreso: Karlo Kovacs, Rakoczi u. 140, HU-3414 Bukkzserc, Hungario. =================================================================== * * * Mi estas 10 jara knabino esperantistino, komencantino. Mi deziras korespondadi kun samagxaj infanoj el la mondo. Mi kolektas posxtmarkojn. Adreso: Loren Durand, c/o Patrick Forget, 1, Rue de l'Eglise, FR-89530 Saint Bris, Francio. Rete: esperanto.ppmc@forigu.wanadoo.fr. * * * 19 jaragxa frauxlino deziras korespondi kun 20-30 jaruloj el la tuta mondo. Sxi studas juron kaj sxatas muzikon. Adreso: Jelena Pronjajeva, Kommunarov 135 k. 52, RU-399783 Elec, Rusio. * * * Mi estas viro, 60 jara, mi havas edzinon kaj tri plenkreskajn infanojn. Mi deziras korespondi kun cxiuj pri diversaj temoj. Adreso: Stig-Goran Ebbehed, Estra Storgatan 101 B, SE-554 52 Jonkoping, Svedio. Rete: ebbehed@forigu.telia.com. ************************************************************************** INTERESE //////// Cxu vi parolas la Agresantan? ============================= dauxrigo de la antauxa numero La fino de lando Mi sukcesis trovi en interreto kaj komuniki kun usona ekssoldato, kiu havis kontaktojn kun skipo de Agresantaj soldatoj. Li konfirmis al mi la informon, kiun mi havis pri la fino de tiu projekto. La Agresantoj konstante dejxoris en tiu sama teamo kaj tial ili estis bonege preparitaj, pli ol la ordinaraj soldatoj, kiujn ili devis trejni. Superaj en la batalekzercoj, tio certe ne estis utila por la animstato de la senspertaj ordinaraj trupoj. La plej decida faktoro tamen estis la troa entuziasmigxo de la Agresantoj. Ili havis unikan uniformon kaj propran lingvon, tial ili komencis senti sin parto de ekskluziva komunumo. Lingvo evidente rolis kiel identiga proprajxo. Ili forgesis sian apartenecon al la sama armeo de la ceteraj usonanoj kaj kelkaj ofte provokis disputojn ekster la dejxorhoroj. La provoj teni ilin sub disciplino (porti la apartan uniformon estis malpermesate) estis vanaj. Iaspeca rauxmisma efekto, se la filozofoj de nia movado permesas al mi legxeraniman komparon, kondukis al la fino de la "lando" kun oficiala lingvo Esperanto. El la libroj, unu el la plej pensigaj detaloj estas grandlitera averto sur komenca pagxo: "La trupoj rolantaj kiel Agresantoj estas usonaj soldatoj. Ne vundu ilin, nek damagxu ilian aparataron". Necesis bridi la entuziasmon de la soldatoj, kiel oni faras al infanoj en viglaj ludoj. Alikaze, meze de batalo oni povus revi pri gloraj venkoj kaj vundi kunulon. Ho, se cxiu milito estus tia, se en cxiu soldata instruo estus la averto "La trupoj rolantaj kiel Agresantoj estas homoj, same kiel vi, tial ne mortigu ilin"! Manlibroj, kiuj rilatas al Agresantoj (la datoj de la eldonoj estas tiuj, kiujn mi posedas a ili aperis en diversaj eldonoj): - FM-30-101 The Maneuver Enemy (Jan. 1953) - FM 30-101-1 Esperanto, theAggressor Language (Feb. 1962) - FM-30-102 Handbook on Aggressor Military Forces (Sep. 1955) kun mapo pri la fikcia lando: gxi korespondas en Ameriko pli malpli al suda Usono. - FM-30-103 - Agressor Order of Battle (Jun. 1955) Detala kataloga skemo de cxiuj Agresantaj militunuoj, tacxmentoj kaj estroj. Fikciaj homoj de la oficiroj de la Agresantaj fortoj prezentas multnacian devenon. La plej konataj nomoj por ni estas Peron, Quintana, Quevedo, Bianchi, Magalhaes, Leal, Brunet, Amato, Aguiar, Zimmermann, Rosas, Ruiz k.a. La Usona Armeo kaj Esperanto "En la 50-aj jaroj Esperanton uzis la usona militistaro. Cxu kredeble? Ne, nur la senlima imagpovo de nia samideanaro... Tiel skribis BEL. Tamen tio ne estis pura rnito. Tiam laux onidiro la usona cxefa komando intencis sxajnigi pli reala sian manovran militludon, kaj pro tio misuzis Esperanton. Laatakema, "malamika" armeo uzus fremdan lingvon, nekompreneblan por defendo, nacia armeo. Kaj tiu malamika fremda lingvo estus Esperanto. Mi ne scias, cxu la usonaj militistoj fakte havis tian planon, aux cxu ili gxin efektivigiis. Sed restas fakto, ke en la esperantistaj medioj oni pasie diskutis la miraklan (NEGATIVAN) efekton por nia movado, se Esperanto estus "rangaltigita"?! al la kategorio de malamika lingvo. Krom tio, la armeo certe masakrus nian idiomon, adaptante gxin al siaj celoj... de James Piton el Brazila Esperantisto n-ro 311, junio 2000 ************************************************************************** Nova vagado =========== Amanda Higley, usona esperantistino vagadis dum 16 monatoj en Euxropo pere de Pasporta Servo. Intertempe sxi vizitis multajn landojn de la kontinento, interkonatigxis kun multaj samideanoj kaj partoprenis kelkajn Esperanto-arangxojn: IJK, TEJO-seminario en Strasburgo, IS, IJF, KEF, ktp. La usona vagemulino denove ekvagadis. Nun sxi traveturas Usonon kaj parton de Kanado por prelegi pri siaj travivajxoj. Sxi jam ricevis plurajn invitojn de diversaj kursoj. laux Esperanto-USA oktobro 2000 ************************************************************************** Esperantaj langovolviloj ======================== 1. Cxu sxi scias se cxi scene la sklavo sxtelos la sceptron? 2. Sxi sxerce sxangxis la sxargajxon. 3. Postscio pri sciencfikcio. 4. Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l' trotuaro. 5. Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn. 6. Scivolema sciuro. 7. Ne ploru, plorulino, pro propra plezuro. el http://esperanto-vr.vila.bol.com.br/artikoloj.html ************************************************************************** Akcidento kaj bedauxro ====================== Malfelicxa bofilo, gramatika profesoro, diras al siaj lernantoj, klarigante la malsamajn signifojn de la vortoj "akcidento" kaj "bedauxro". Supozu ke vi marveturas kun via bopatrino kaj sxi falas en la akvon. Tio estas akcidento. Supozu ke tuj maristo sin jxetas en la akvon por sxin savi. Jen, tio estas vera bedauxro. el Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** Sxercaj rimarkoj ================ - Cxu ateisto povas acxeti asekurecon kontraux "agoj de dio"? - Mi opinias, ke kvin el kvar homoj trovas frakciojn malfacilaj. - Mi ne havas bonan solvon, sed mi admiras vian problemon. - Se metala fajfilo estas farita el metalo, el kio oni faras nebulhupon? - Cxu laboristoj de firmao Lipton (mondfama teo-farejo) pauxzas por trinki kafon? - Sur formularo por akiri stirlicencon oni devas priskribi la hararkoloron. Kion skribu tutkalvulo? - Se hodiaux la temperaturo estas nulo gradojn, kaj morgaux estos duoble pli malvarma, kio estos la temperaturo morgaux? - Kial gluajxo ne fiksas sin al la interno de la botelo? el Inter Ni n-ro 172 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 198, 2/novembro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************