Eventoj n-ro 197, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Manifesto 2000 - UEA en la monda pinto

Interreto: - Retaj dissendolistoj (Klarigo, prezento kaj detala listigo)

Interese: - Cxu vi parolas la agresantan?

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Manifesto 2000
==============

UEA en la monda pinto

La subskribokampanjo de Unesko por Manifesto 2000 jam pli ol duonvojas.

El la celataj 100 milionoj da nomoj pli ol 60 milionoj estis atingitaj
gxis la 10-a de oktobro. La programon iniciatis grupo de Nobel-premiitoj
pri paco kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Duono el ili,
iom pli ol 30 milionoj, estis kolektita en Hinda Unio, dum en Brazilo oni
superis 13 milionojn.

Ankaux UEA partoprenas en la kampanjo. UEA eldonis la Esperantan tradukon
de la Manifesto kiel belan faldfolion. Multaj Esperanto-gazetoj aperigis
la tekston de la Manifesto kun kupono por subskribo. Aliaj estas petataj
fari same aux sendi kun sia proksima numero la folion riceveblan cxe UEA.

Inter cxiuj neregistaraj organizajxoj UEA trovigxas sur la 14-a loko en la
monda statistiko de kolektantoj de subskriboj por Manifesto 2000. Duono de
la subskriboj estis kolektita de Monda Spirita Universitato Brahma
Kumaris. Pli ol unu milionon atingis ankaux Monda Federacio de Unesko-
Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj.

La kolektado de subskriboj plu dauxras. Oni povas subskribi en Interreto
cxe: www.uea.org/2000.html aux per letero al UEA. Cxe UEA eblas ricevi
senpage faldfoliojn kun la teksto de Manifesto 2000 kaj kupono por
subskribo.

Gxis la 10-a de oktobro UEA ricevis entute 5669 subskribojn, el kiuj 4152
papere kaj 1517 rete. Inter la 82 landoj Brazilio estas la sola kun pli ol
mil subskriboj (1027), sekvata de Italio (853) kaj Francio (633).

La statistiko malkasxas ankaux, ke en multaj landoj kun relative forta
Esperanto-movado oni ankoraux neglektis la kolektadon. Landaj asocioj kaj
lokaj kluboj devus rapide ekaktivigxi, sed iniciatemaj esperantistoj
kompreneble ne bezonas atendi ilian instigon por mem ekagi.

Ne temas pri propra kampanjo de UEA sed pri partopreno en la gxenerala
kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj
esperantistoj sed de cxiuj homoj en sia medio. Ankaux la subskribojn de
ne-esperantistoj oni sendu al UEA.

Ankaux kun cxi tiu numero de Eventoj estas dissendita ekzemplero de
Manifesto 2000. Ni - UEA kaj la tuta redakcio de Eventoj - petas vin por
ke kopiu kaj subskribigu kiel eble plej multajn dokumentojn ankaux per
esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Esperanto-kluboj, grupoj povas peti la
membraron, la familion de la membraro por ke ankaux ili subskribu. Vi
povas ecx peti kolegojn en via laborejo por subskribi la dokumenton. La
kampanjo estas vere tauxga okazo por montri la forton de la Esperanto-
movado kaj de esperantistoj.
Subskribitajn dokumentojn sendu al:

UEA
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Retaj dissendolistoj
====================

Interreto igxis jam cxiutaga laborilo, kaj felicxe cxiam pli da
esperantistoj ekuzis kaj dauxre uzas gxin. El la multaj ebloj plejmulte
estas uzata la retposxto, ecx granda parto de interret-utiligantoj havas
nur tiun eblon.

La retlistoj, alinome retaj dissendolistoj funkcias kiel elektronikaj
cirkuleroj. Oni sendas la mesagxon al iu centra adreso (kvazaux
sekretariejo) kiu distribuas gxin al cxiu membro de la listo (kvazaux al
adreslisto de cirkuleroj). Hodiaux jam ekzistas pli ol 100 E-lingvaj
retlistoj, havantaj la plej diversajn profilojn (landa informado, faka
aplikado, internaciaj diskutoj ktp). Iuj listoj estas fermitaj - do oni ne
povas simple membrigxi inter la adresitoj (ekz. estraroj de UEA aux TEJO),
cxe iuj listoj komence centra prizorganto devas aprobi vian aligxon, sed
plejmulto de la listoj estas malfermaj - do iu ajn povas aligxi kiel
"membro" de la cirkulera adreslisto.

Uzado de retlistoj
------------------
Komence vi devas aligxi al iu retlisto. Depost tiam vi povas sendi vian
retleteron al la centra adreso de la listo, kiu distribuas gxin al cxiuj
membroj. Cxe aligxo al nova retlisto antaux ol sendi mesagxon nepre atendu
kelkajn tagojn por esplori la lokajn kutimojn de la listo. Cxe plej multaj
listoj ekzistas du funkci-regximoj: unuopaj leteroj kaj la pakajxoj (kun
angla esprimo: "digest"). La pakajx-(digest)-regximo signifas, ke
anstataux multaj unuopaj leteroj vi ricevas tage nur 1 mesagxon, pakajxon,
kiu interne enhavas cxiujn tiutagajn kontribuojn.

Kvanto, filtrado, malaligxo
---------------------------
La simpleco de reta komunikado rezultas, ke en la retlistoj povas esti
plurdekoj da mesagxoj tage!!! Alkutimigxu simple forvisxi la neinteresajn
mesagxojn, aux elektu alian, filtritan liston. Ekzistas listoj, cxe kiuj
komence iu centra administrulo (moderigulo) aprobas la dissendeblajn
mesagxojn. Tio kompreneble signife malmultigas la kvanton sen perdi la
mesagxojn kun interesa enhavo. Se vi ne plu volas ricevi mesagxojn de iu
listo, vi kompreneble povas malaligxi (kontrauxa teknika procezo al la
aligxado). Membreco en plejmulto de listoj estas senpaga.

Kiel aligxi?
------------
Cxiuj retserviloj havas proprajn regulojn pri aligxo, malaligxo kaj pri
aliaj servoj. Plejmulto de Esperantaj retlistoj funkcias cxe la servilo
"egroups.com", do indas konatigxi pri ties aligxtekniko:

EGROUPS
-------
Cxiuj retlistoj havas propran nomon (ekz. esp-en-hung). Oni povas aligxi
al la listo cxe la samnoma reta subpagxo (ekz.
http://www.egroups.com/subscribe/esp-en-hung ) kaj tie oni povas agordi la
regximon (normala aux pakajxa ricevo).

Oni povas aligxi al la retlistoj ankaux pere de retletero. Por aligxi sendu
malplenan mesagxon (sen teksto, ankaux la temlinio ne gravas) al la
adreso:

grupnomo-subscribe@forigu.egroups.com

Post kelkaj sekundoj vi ricevos iulingvan (neesperantan) leteron de la
servilo. Vi devas sensxangxe simple resendi gxin (butonoj "respondo",
"reply", "valasz" ktp) por konfirmi, ke vere estas vi kiu aligxas (kaj ne
temas pri iu trompo de fremdulo).

Se vi sendas retmesagxon al la adreso "grupnomo@forigu.egroups.com" gxin ricevos
cxiuj membroj de tiu listo, vi do ne devas aparte kolektadi kaj registradi
la retadresojn de unuopaj ricevantoj.

Se vi jam estas membro de la listo, vi povas sxangxi vian funkciregximon
al pakajxa (1 mesagxpakajxo tage) per sendo de malplena mesagxo al la
adreso:

grupnomo-digest@forigu.egroups.com

Similmaniere per malplena mesagxo al grupnomo-normal@forigu.egroups.com vi povas
sxangxi al ricevado de unuopaj leteroj.

Malaligxo estas analoga: sendu mesagxon al grupnomo-unsubscribe@forigu.egroups.com
kaj poste per resendo de la servila mesagxo konfirmu vian eksigxdeziron.

Aliaj serviloj
--------------
Cxe aliaj serviloj vi devas atenti la lokan regulon. Kutime por aligxi oni
sendas mesagxon al la adreso "majordomo@forigu.servila.nomo" aux
"grupnomo-request@forigu.servila.nomo", kaj en la korpo de via letero devas esti
unulinia mesagxo:

subscribe listonomo via_retadreso

ATENTIGO
--------
Kvanto de mesagxoj en iuj grupoj povas esti sxokige granda (ja iu ajn
povas senkontrole sendi sian alparolon), - do en via propra intereso estu
atenta, al kiom da retlistoj vi aligxas! Se vi jam ne havas tempon por
legi cxiujn (foje sencmalhavajn...) mesagxojn, kaj dauxre plensxtopigxas
via leterkesto, pripensu la eblon utiligi la servon de retposxta Esperanto-
novajxservo RET-INFO, kiu kolektas kaj FILTRAS la mesagxojn por vi kaj
anstataux vi! Pere de gxi vi estos dauxre informita pri la Esperantaj
aferoj (tage averagxe 2-6 mesagxoj), sed ne plensxtopigxos via leterkesto.
Pliaj detaloj pri la servo cxe la retpagxo http://www.esperanto.hu aux
petu gxin retposxte cxe ret-info@forigu.esperanto.org

La suba listo ne estas, ne povas esti kompleta, ja preskaux cxiutage oni
nuligas iujn kaj kreas novajn aliajn. Ni klopodas listigi la nun
ekzistantajn, plej konatajn dissendolistojn. Elektu por vi, uzu ilin. Pri
aperintaj novaj listoj informu al "ret-info", kiu diskonigas gxin al
esperantistoj en cx. 80 landoj.

Laszlo Szilvasi
ret-info@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Rekomenditaj de ni
//////////////////

- ret-info@forigu.esperanto.org - Filtrata dissendolisto pri E-movadaj aferoj,
  novajxoj. Aligxi: ret-info@forigu.esperanto.org.
- e-ins@forigu.egroups.com - Forumo pri Esperanto-instruado kaj de instruistoj.
- esperanto-L@forigu.esperanto.org - Interligita kun la novajxgrupo
  soc.culture.esperanto, SCE.
  Aligxi: majordomo@forigu.jeffk.com ("subscribe esperanto-L")
- esperanto.anekdot@forigu.listbot.com - Listo de humuraj rakontoj, anekdotoj,
  sxercoj. Analoga aligxo kiel cxe "egroups"-listoj.
- rebato-L@forigu.netcom.com - Por reagoj al Esperanto-mencioj en gazetoj aux aliaj
  informiloj. Aligxi: listserv@forigu.netcom.com ("subscribe rebato-L
  vianomo@forigu.viaretadreso").
- bja-listo@forigu.helsinki.fi - Pri socia interlingvistiko. Aligxi:
  majordomo@forigu.helsinki.fi ("subscribe bja-listo vianomo@forigu.viaretadreso")
- landa-agado@forigu.egroups.com - Forumo pri landa agado de UEA por estraranoj de
  landaj asocioj.
- terminologio-L@forigu.egroups.com - Terminologia laboro, TEC de UEA.
- jaro-de-lingvoj-2001@forigu.egroups.com - Kunordigado por kunlaborantoj pri
  Esperanta partopreno en euxropa jaro de lingvoj 2001.

Naciaj listoj
/////////////
- esperanto-rus-informoj@forigu.egroups.com - Informoj pri Esperanto-movado el
  Rusio.
- esp-en-hung@forigu.egroups.com - E-agado en Hungario.
- esperanto@forigu.ultra.mundivia.es - Por hispanlingvaj esperantistoj. Aligxi:
  majordomo@forigu.ultra.mundivia.es ("subscribe esperanto vianomo@forigu.viaretadreso")
- chile-esperanto@forigu.egroups.com - Por cxiliaj kaj aliaj lernantoj de E-o.
- fr-esperanto - Pri E-Movado en Francio. Aligxi: mslagmu@forigu.wanadoo.fr
- veki@forigu.esosoft.com - Virtuala E-Klubo Internacia, VEKI en Brazilio.
  Aligxi: majordomo@forigu.esosoft.com ("subscribe veki")
- esperanto-beginner-L@forigu.lists.kz - Por anglalingvaj Esperanto-komencantoj.
  Aligxi: esperanto-beginner-l-subscribe@forigu.lists.kz
- Hun-List - Filtrata dissendolisto por hungaraj esperantistoj.
  Aligxi cxe eventoj@forigu.hungary.net
- KEA-raportas - Filtrata dissendolisto por kanadaj esperantistoj.
  Aligxi: phopkins@forigu.cymfony.com
- venezuelo-en-la-reto@forigu.egroups.com - Pri la venezuela Esperanto-movado kaj
  okazajxoj.
- svesp-l@forigu.esperanto.se - Por svedaj esperanto-aktivuloj.
  Aligxi: svesp-l-request@forigu.esperanto.se ("subscribe")
- argent-reto@forigu.egroups.com - Por argentinaj aktivuloj.
- usej-diskuto@forigu.webcom.com - Por junaj esperantistoj en Usono.
- usej-estraro@forigu.webcom.com - Por la estraro de Usona Esperanto-Junularo.
- esperanto-rus-informoj@forigu.egroups.com - E-agado en Rusio.
- lv.berlin@forigu.esperanto.de - Por berlinaj esperantistoj.
- nel-listo@forigu.nvg.ntnu.no - Por norvegaj aktivuloj.
- nje-listo@forigu.nvg.ntnu.no - Por norvegaj junaj aktivuloj.
- aeuesperanto@forigu.onelist.com - Listo por aktivuloj de Andaluzia E-Unuigxo.
  Aligxi: aeuesperanto-subscribe@forigu.onelist.com
- hej-l@forigu.lists.tolna.net - Diskutlisto por junaj aktivuloj de la Hungaria
  Esperanto-Junularo, HEJ.
- esperantlingva-rusujo@forigu.egroups.com - Pri historio kaj kulturo de Rusio.
- esperanto-en-togolando@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-movado en Togolando.
- kloppenb@forigu.student.uni-siegen.de - Por germanlingvaj komencantoj.
- angl-esper-instru@forigu.egroups.com - Instruado de E-o por anglalingvuloj.
- rus-esper-instru@forigu.egroups.com - Instruado de Esperanto por ruslingvuloj.
- esper-rus-ideo@forigu.egroups.com - Retlisto de grupo de verd-verd-verdaj homoj
  (fanatikuloj), kiuj provas renaski "internan ideon".
- irano@forigu.egroups.com - Informoj pri Esperanto-movado en Irano.
- jefo-membroj@forigu.sorengo.com - Por membroj de Junulara E-Organizo en Francio.
- jefo-komitato@forigu.club.voila.fr - Por komitatoj de Junulara E-Organizo
  de Francio.
- usej-diskuto@forigu.egroups.com - Diskutejo por usonaj junuloj.
- esperanto-en-hispanio@forigu.egroups.com - Por hispanaj esperantistoj.
- esperanto-en-belarus@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-agado en Bjelarusio.
- eo-en-belarus@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-agado en Bjelarusio.
- esper-rus@forigu.egroups.com - Esperanto en Rusio.
- e-rus-adresaro@forigu.egroups.com - Adreslisto al rusiaj kaj ekssovetiaj E-istoj
- esperanto_venezuela@forigu.listbot.com - Pri Esperanto-movado en Venezuelo.
- normandio@forigu.egroups.fr - Pri esperantistoj kaj agado en Normandio.
- esperantouks@forigu.egroups.fr - Pri Universala Kultura Servo (Tananarive) kaj pri
  Madagaskaro.
- centra-amerika@forigu.egroups.com - Informejo pri Esperanto en centra Ameriko.
- kelbogoto@forigu.egroups.com - Diskutejo por esperantistoj en Bogoto.
- elna-estraro@forigu.egroups.com - Listo de la estraro de Esperanto Ligo de Norda
  Ameriko, ELNA.
- esperanto-en-meksiko@forigu.egroups.com - Informoj pri la meksika Esperanto-agado.
- esna@forigu.egroups.com - Pri Esperanto en Nova Anglio.
- peruesperanto@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-movado en Peruo.
- aktivusono@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-aktivado en Usono.
- reu-aktivuloj@forigu.egroups.com - Por aktivuloj de Ruslanda Esperanto Unio, REU.
- esperanto-en-kolombio@forigu.egroups.com - Kolombia Esperanto-listo.
- esp-en-aut@forigu.egroups.com - Esperanto-agado en Auxstrio.
- esperanto-in-britain@forigu.egroups.com - Esperanto-movado en Britio.
- esperantodk@forigu.egroups.com - Esperanto-agado en Danio.
- francilio@forigu.egroups.com - Esperanto-movado en Francio.
- bretonio@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-movado en Bretonio.
- nel-diskut@forigu.egroups.com - Diskutejo por norvegaj esperantistoj.
- kjushu_esperanto@forigu.egroups.com - Pri japana Esperanto-movado.
- esperanto-en-brazilo@forigu.egroups.com - Diskutejo por brazilaj esperantistoj.
- argent-reto@forigu.egroups.com - Pri argentina Esperanto-movado.
- easa-membroj@forigu.egroups.com - Pri sudafrika Esperanto-agado.
- rejm@forigu.egroups.com - Pri Rusia Esperanto-Junulara Movado, REJM.
- jeachr@forigu.egroups.com - Agado de Cxuvasxa Esperanta Junulara Asocio.

Fakaj listoj
////////////
- interredaktore - Kunlabora kaj informintersxangxa dissendo-listo nur por
  redaktoroj de E-gazetoj. Aligxi: eventoj@forigu.esperanto.org
- comlang@forigu.brownvm.brown.edu - Pri inventitaj lingvoj. Aligxi:
  listserv@forigu.brownvm.brown.edu ("subscribe conlang vianomo@forigu.viaretadreso")
- auxlang@forigu.brownvm.brown.edu - Pri internaciaj helplingvoj. Aligxi:
  listserv@forigu.brownvm.brown.edu ("subscribe auxlang vianomo@forigu.viaretadreso")
- denask-L - Pri cxio rilate al denaskaj parolantoj de Esperanto.
  Aligxi: jouko.lindstedt@forigu.helsinki.fi
- esperanto - Por nevidantoj. Aligxi: majordomo@forigu.braillnet.cz ("subscribe
  esperanto vianomo@forigu.viaretadreso")
- ikue@forigu.onelist.com - Por Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE.
  Aligxi: ikue-subscribe@forigu.onelist.com
- verdverd@forigu.tichy.ch.uj.edu.pl - Pri ekologiaj temoj. Aligxi:
  listserv@forigu.tichy.ch.uj.edu.pl ("subscribe verdverd vianomo@forigu.viaretadreso")
- greensee@forigu.plearn.edu.pl - Dissendolisto de centr-orienteuxropaj verduloj,
  kiuj akceptas Esperanton. Aligxi: zb@forigu.zb.most.org.pl
- esperanto@forigu.scoutnet.org - Por skoltoj.
  Aligxi: listserv@forigu.scoutnet.org  ("subscribe esperanto")
- rg-lista - Brazila dissendolisto pri gxenerala relativeco.
  Aligxi:  fmpaiva@forigu.symbcomp.uerj.br.
- debian-esperanto@forigu.lists.debian.org - Pri Debian GNU/Linux.
  Aligxi: debian-esperanto-request@forigu.lists.debian.org ("subscribe")
- astro-jog-vege@forigu.egroups.com Pri astrologio, jogo, medito kaj
  vegetarismo.
- Esperaturo@forigu.onelist.com - Por diskuti beletron en Esperanto.
  Aligxi: wolfki@forigu.forum.dk.
- revo@forigu.onelist.com - Pri gxenerala reta vortaro.
  Aligxi: revo-subscribe@forigu.onelist.com
- esperanto-politiko@forigu.egroups.com - Por politikaj diskutoj, disputoj en
  Esperanto.
- spirito@forigu.astrale.com - Pri kristana spiritismo en Esperanto.
  Aligxi: spirito@forigu.astrale.com
- glea@forigu.onelist.com - Por gejoj kaj lesboj.
  Aligxi: glea-subscribe@forigu.onelist.com
- cseh@forigu.onelist.com - Sperto-intersxangxo inter Cseh-instruistoj.
  Aligxi: cseh-subscribe@forigu.onelist.com
- e_mac@forigu.esperanto.nu - Pri Macintosh-komputiloj.
- espereto@forigu.tripod.com - Reta diskutlisto pri diskutlistoj, retejoj kaj aliaj
  retajxoj en Esperanto.
- bemi@forigu.onelist.com - Por biciklistaj esperantistoj.
  Aligxi: bemi-subscribe@forigu.onelist.com
- esper-esoter@forigu.egroups.com - Retlisto en Esperanto por informado kaj
  diskutado pri esoterismo, naturkuracado, reikio, cxigong-o, jogo,
  meditado kaj psikologio.
- e-euroscola@forigu.egroups.com - Informoj pri la Europa parlamento de gelernejanoj
  de diversaj landoj en Esperanto.
- per-esperanto-ghenerale@forigu.egroups.com - Utiligo de Esperanto en fakaj
  medioj.
- per-esperanto-turisme@forigu.egroups.com - Utiligo de Esperanto en turismaj
  medioj.
- aeko@forigu.egroups.com - Internacia Astronomia Esperanto-klubo.
- aeko-at@forigu.egroups.com - Auxstria Astronomia Esperanto-Klubo.
- medicino@forigu.egroups.com - Listo por medicinstudantoj.

Ceteraj listoj
//////////////
- espinoj@forigu.egroups.com - Pri cxiaj virinaj temoj, rajtas aligxi nur virinoj.
- espealfabetu@forigu.egroups.com - Pri alfabetoj, supersignoj, ktp.
- esperidoj@forigu.egroups.com - Porinfana (!!!) listo por babili, trovi amikojn
  (super 12 j.).
- esper-l@forigu.vm.ege.edu.tr - Pri Esperanto gxenerale.
- esperanto@forigu.egroups.com - "Esperanta Listo".
- tejo-estraro@forigu.esperanto.org - Por estraranoj de TEJO
- tejo-komitato@forigu.esperanto.org - Por komitatanoj de TEJO
- tejo-komisiitoj@forigu.esperanto.org - Por komisiitoj de TEJO
- tejo-mejk@forigu.egroups.com - Informejo, diskutejo pri mezeuxropa agado de TEJO
- tejo-okej@forigu.egroups.com - Pri okcidenteuxropa agado de TEJO
- tejo@forigu.egroups.com - Pri strategio de TEJO
- tejo-ker@forigu.egroups.com - Pri "ekstera" agado de TEJO
- tejo-lf@forigu.egroups.com - Pri lingvaj festivaloj.
- ijk-organizado@forigu.club.voila.fr - Diskutejo kaj informejo pri la venontjara
  IJK en Strasburgo.
- vento@forigu.egroups.com - Listo de Veksilologia Esperanta Neformala Tutmonda
  Organizo.
- esperanto-akademio@forigu.egroups.com - Listo de Akademio de Esperanto, AdE.
- akademia-diskuto@forigu.egroups.com - Diskutejo por Akademio de Esperanto.
- oceanio@forigu.egroups.com - Informoj pri Komisono pri Oceanio de UEA.
- kaem@forigu.egroups.com - Komisiono pri azia Esperanto-movado.
- Bibliaj aferoj - Diskutlisto pri la Biblio kaj religioj.
  Aligxi: jveit@forigu.execpc.com
- NOVA - Informado pri apero de novaj E-libroj kaj varoj cxe la libroservo
  de FEL (Flandra E-Ligo). Aligxi: servilo@forigu.fel.agoranet.be ("abono nova").
- privivo@forigu.egroups.com - Pri cxiuj aferoj de la homa vivo.
- rajtoj@forigu.egroups.com - Pri homaj rajtoj, prefere lingvaj rajtoj.
- europo-esperanto@forigu.egroups.com - Agado por Esperanto en Euxropo.
- europa-esperanto-unio@forigu.egroups.com - Pri agado por Esperanto en landoj de
  Euxropa Unio.
- espermangho@forigu.esperanto.org - Informlisto pri la cxiusemajnaj luncxkunsidoj
  en la suda golfo cxe Carl's Jr. en Mountain View, Usono. Aligxi:
  majordomo@forigu.esperanto.org ("subscribe espermangho").
- lingvoj@forigu.egroups.com - Tie oni traktas diversajn aspektojn de la lingvoj de
  la mondo kaj kreas datumbankon kiu ankaux inkluzivu esperantlingvajn
  lerno- aux informlibrojn pri lingvoj.
- revuloj@forigu.egroups.com - Pri Esperanto-movado.
- esp-necenzurita@forigu.egroups.com - Pri Esperanto sen limoj.
- pasportaservo@forigu.egroups.com - Listo de la teamo de Pasporta Servo.
- sat-diskuto@forigu.egroups.com - Diskutejo de kaj pri Sennacia Asocio Tutmonda,
  SAT.
- afrika-komisiono@forigu.egroups.com - Por komisiono de Afrika Agado de UEA.
- agado-en-afriko@forigu.egroups.com - Pri Afrika Agado de UEA.
- revuo-inter_ni@forigu.egroups.fr - Pri Esperanto-agado en Malagasio, kaj listo de
  revuo Inter Ni.
- veki@forigu.egroups.com - Diskutlisto por brazilaj esperantistoj.
- eki@forigu.egroups.com - Por komencantoj en Brazilio.
- taketemoj@forigu.egroups.com - Diskutlisto por la Tutamerika Esperanto-Kongreso
- unesko-L@forigu.egroups.fr - Agado de esperantistoj, UEA en Unesko.
- homajrajtoj@forigu.egroups.fr - Listo pri Homaj Rajtoj - tiu-cxi listo estas
  dedicxita al faka agado kaj kunlaboro kun Homrajtaj organizoj kiel
  Amnestio Internacia aux Ligo pri Homaj Rajtoj.
- esperantoattac@forigu.egroups.fr - Listo pri agado de Organizo ATTAC - Tiu-cxi
  listo estas dedicxita al la agado kontraux liberala tutmondigxo.
- kongreso-2001@forigu.egroups.com - Pri Universala Kongreso.

La supra listo ne estas kompleta. Pri aperantaj, -ontaj novaj listoj regule
raportas la E-novajxservo RET-INFO. Korektoj, kompletigoj, aldonoj estas
bonvenaj cxe: ret-info@forigu.esperanto.org

Pri la novaj resp. aktuale konataj retlistoj konsultu la retpagxojn

http://www.eventoj.hu (ekde januaro 2001) kaj
http://members.tripod.com/ExspeReto/

**************************************************************************

INTERESE
////////

Cxu vi parolas la Agresantan?
=============================

La uzado de Esperanto en la Usona Armeo sonis al mi kiel tute eksterreala
rakonto. Kial ne? demandos al mi la plej largxmensaj samideanoj. Nu, ecx
se mi ne rilatas al la angla kiel al "malamiko" de Esperanto, mi konfesas,
ke al mia mallargxa menso tio plu sonis kiel eksterrealajxo. Mi tamen
havis enmane konkretajn eldonitajn dokumentojn, nerefuteblaj pruvoj.

En vendejo de kolektanto pri militistajxoj mi trovis ekzempleron titolitan
"The Maneuver Enemy" (La Manovra Malamiko, 110 pagxoj, Januaro 1953). Gxi
estas unu el la t. n. FM (Field Manual), el serio kun centoj aux ecx miloj
da praktikaj manlibroj de la usona Departemento pri Armeo. La specife
menciita titolo estas gvidilo por usonaj trupoj partoprenantaj strategiajn
ekzercojn. Per la nomo "Agresanto" oni distingis la ekzercan malamikaron.
Parto de la usonaj soldatoj rolis en teamo kiel fikcia lando, la
Agresanto, kaj por igi la tuton pli versxajna, oni ellaboris detalan
"vivon" por gxi. La libro avertas, ke tiu lando, ties historio kaj
registaro estas tute fikciaj, ke cxiu simileco al iu nacio estas nura
koincido. Konkretaj en la militekzercoj estis la apartaj uniformoj,
kompleksa sistemo da konvencioj, simboloj kaj... ties oficiala lingvo! Se
vi ankoraux ne divenis ESPERANTO estis la oficiala lingvo de la Agresanto.

La celo, nin atentigas la manlibro, estas simple memorigi la soldatojn, ke
la realaj malamikoj ne havas la samajn taktikon, kutimojn, bazan
filozofion aux armilojn kiel ili. Sekve oni povas ankaux konkludi, male ol
Holivudo supozigas, la malamiko ne parolas la saman lingvon de usonaj
soldatoj.

Cxio estas detale priskribita kaj kun multaj koloraj bildoj, flagoj,
farbitaj simboloj sur veturiloj, cxiurangaj uniformoj, insignoj, medaloj.
La nacia koloro? Verda! La nacia flago, blanka kun verda triangulo, tuj
pensigis min pri nia provinco Minas Gerais. Ia Minas Gerais de
esperantistoj.

Laux la priskribo, la Agresanta Armeo formigxis en 1945, en la fino de la
Dua Mondmilito, kiam regis (nur tiam?) malordo en la mondo. Partio kies
nomo estus tradukebla per "Cirklo kaj Triegxo" estis la reganta "forto",
kies naciismo similus al tiu de naziistoj. Ke partio havas simbolon kaj la
simbolo enestas la nacian flagon, tio estas nur la plej frapa indiko pri
bone konata sistemo, iam pli reala ol imagebla. Oni legas ankaux, ke la
popolo de la Agresanto estas dauxre sub influo de la Partio.

Kuriozaj detaloj abundas. La Agresanta valuto nomigxas "fralmato" (?). Unu
fralmato dividita je 100 "centoj" (tiel) egalas al duona usona dolaro. La
libro prezentas la salajrtabelon de la militistoj, de marsxalo (2000
fralmatoj monate) gxis senranga soldato (90 fralmatoj), kaj ecx kompletan
pensio-sistemon. Kiel tio utilus en la ekzercoj, mi ne kapablas imagi. Oni
ekscias, ke pro la rigida kontrolo de inflacio en la areoj invaditaj de la
Agresanto, en Januaro 1950 la fralmato farigxis pli forta antaux dolaro
kaj ekvaloris USD 0,70. Brazilo sendube festus Agresantan ministron pri
ekonomio.

La Agresanta LingvoLa libro "Esperanto, the Aggressor Language"
(FM-30-101-1) anstatauxas la samnumeran manlibron kaj du apendicojn el
junio 1947. Duono de la libro esta dedicxita al la gramatiko kaj dudirekta
vortareto. Oni "rakontas", ke Esperanto estis adoptita kiel la oficiala
lingvo de Agresanto. Se gxi ankoraux ne komplete anstatauxis la regionan
uzon de la hispana, franca, itala, germana kaj aliaj lingvoj en la
regionoj invaditaj, "oni atendas, ke tio okazos en la venonta generacio".
Cetere la libro memorigas, ke la adopto de Esperanto mem ne malpermesas,
ke Agresantoj uzu (siajn) naciajn lingvojn, do jen ankaux en la fikcio
konservigxis la spirito de Esperanto. Tiuj Agresantoj ne estis tiom
malinteligentaj...

La "oficiala" lingvo plejparte aperas sub la nomo Esperanto, sed foje oni
skribas "Aggressor" (la Agresanta), kiel en vortareto "English Aggressor"
aux en frazo "Prefixes and suffixes are used in Aggressor as in Esperanto"
(Prefiksoj kaj sufiksoj estas uzataj en la Agresanta same kiel en
Esperanto). Por la implicite paca ideo de Esperanto la nomo Agresanto
orelfrapas min.

En la vortareto aux ekzemploj mi apenaux trovis vorton, kiu ne estas pure
esperanta. Plej grave, niaj fundamentaj 16 reguloj restis netusxitaj. Mi
avertas la malamikojn de niaj supersignoj kaj ceterajn dejxorantajn
reformistojn: la usona armeo ne decidis uzi ian modifitan Esperanton.
CxIUJ supersignoj konservigxis. La adjektivoj plu ricevas la finajxon -j
laux pluralo. Cxu eblas pli nesuspektinda pruvo, ke Esperanto estas
funkcianta lingvo, tia kia gxi estas? Se oni simple bezonus simplisman
lingvo-skemon por la soldatoj, cxu la armeo ne estus uzinta iun reformitan
(probable kripligitan) Esperanton? Tio montras, ke ne nur esperantistoj
konsideras gxin suficxe tauxga lingvo tia, kia ni konas gxin.

En la taktiko-libro 30-102, la mallongigoj estas cxiuj esperantaj. La
libro montras, ke insignoj de "Flight Engineer" havas literon "A" (laux
Aviada Ingxeniero) kaj "Gunner" havas literon "K" (Kanonisto). Sur mapoj,
militunuoj "Service" reprezentigxas per simbolo "DE" (Dejxoro), "Weather
Observation" per "V" (Veter-observado) kaj "Road Construction" per "VK"
(Voj-konstruado), nur por resti je kelkaj ekzemploj. En la vortaro,
tabeloj kun esperantigitaj geografiaj nomoj, landoj kaj naciecoj.

Trovigxas ankaux listo de ses referencaj verkoj, por la soldatoj, kiuj
volus pli kompletan klarigon kaj vortprovizon de la Agresanta, i.a.
"Esperanto, the Universal Language" (O'Connor), libro el 1903(!) kaj
"Esperanto Grammar and Commentary", de majoro-generalo George Cox (brita
esperantisto forpasinta en 1909).

Kiu tia havis la ideon enkonduki Esperanton en ekzercojn? Cxu tion influis
la jxusa kontakto de usonanoj kun euxropaj esperantistoj dum la Dua
Mondmilito? En franca flugfolio el decembro 1944 mi legis (danke al amiko
Jean Amouroux) pri la parolado de leuxt. Charles Simon en kuneno de Pariza
E-Grupo cxe Sorbonne. Usona brosxuro "Kiu estas kiu inter usonaj
esperantistoj" (1945), listigas la fratojn Simon, kielleuxtenantoj
servantaj en Britio kaj en Hindio. Cxu tiuj fratoj iel atentigis
altrangulojn pri Esperanto? La sinteno de la nemenciita(j) auxtoro(j) de
la manlibro por Esperanto estas tute respektemaj, kaj oni relieflgas, ke
ekzistas Esperanto-parolantoj en la reala mondo.

Aliflanke, mi scivolas cxu la uzado de Esperanto por tiu celo kaj la
kampanjo de makartismo iel rilatas. En a komenco de la 50-aj jaroj on
vivis en Usono momenton kiam la timiga senatano Joseph Macarthy povus
akuzi pri komunismo ecx abon de rugxaj foloj. En tia etoso, estro de la
tiama EANA (E-Asocio de Norda Ameriko), laux rakonto "Esperanto en
perspektivo", startis en sia organo "Amerika Esperantisto" kalumnian
kampanjon pri komunisma infiltrado en UEA. Ankaux anglalingve por ekstera
publiko! Li evidente estis eksigita de UEA, lia Asocio formortis kaj gxin
anstatauxis paralela kaj gxisnuna ELNA.

- dauxrigota en la sekva numero -

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 197, kromnumero 1 / 2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************