Eventoj n-ro 195, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Malgranda fina venko - sen preparo Dum UK okazis: kurtaj artikoloj pri la okazajxoj de UK Faka UK: kurtaj artikoloj pri la fakaj kunsidoj de UK Movado: - Kandidatigo al akademio - Demisiis la vicprezidanto de adakdemio Mallonge(8) Interese: - UK per alia okulo - La angla ne igxos senopone la lingvo de interreto ************************************************************************** D A N K O N pro frua renovigo de via abono al Eventoj per Ret-Info en 2001! ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Malgranda fina venko - sen preparo ================================== Esperanto akreditita en Hungario Hungario estas inter tiuj malmultaj landoj, kie la sxtato oficiale rekonas la Internacian Lingvon. Pruvas tion pluraj faktoroj, kiel apero de E- lingva klariga teksto en la telefonlibroj, fervojaj horaroj, ekzisto de aparta E-fako en la Budapesxta Universitato ktp. ktp. Pasintjare oni akceptis novan legxon, kiu transformis la strukturon de la sxtate rekonitaj lingvo-ekzamenoj. Gxis nun en la unua pasxo estis rekonitaj nur 7 fremdaj lingvoj, kaj nun, post plurmonata klopodo la 25-an de septembro oni akreditis ankaux Esperanton! Tio signifas, ke ekde post 2-3 semajnoj oni denove povos plenumi sxtate rekonitajn lingvoekzamenojn ankaux pri la Internacia Lingvo. Gxia sekvo estas, ke oni dauxre rajtas fari abiturientan ekzamenon el Esperanto, oni konsideras la lingvoekzamenon (mezan aux supernivelan) kiel krompoentoj cxe la priakcepta ekzameno al universitatoj, gxi estos utiligebla ankaux kiel kondicxo por ricevo de altlernejaj diplomoj, kaj oni ecx rajtos ricevi kromslajrojn en koncernaj laborejoj. Plej grava estas la supra "diplom-kondicxo", ja ekde 3 jaroj studentoj en altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon, nur se ili havas 1 aux 2 sxtate rekonitajn lingvo-ekzamenojn. Tiu kondicxo instigis multcentojn de studentoj eklerni Esperanton, kaj la nuna akreditado remalfermas la pluan pozitivan vojon al pli vastskala E-instruado. Malgranda fina venko- sen preparo Oni ja povus taksi tiun eventon kiel "malgranda fina venko". Bedauxrinde la realaj okazajxoj tre bone montras la netauxgan funkciadon de la nuna Esperanto-movado, ja la hungariaj E-organizajxoj tute ne estis preparitaj al tiu "venko". En la pasinta kaj en la antauxpasinta jaroj la tutan auxtunon sonoris la telefono en ankaux la Budapesxta E-Domo (sidejo de Kultura E-Asocio cxe "Eventoj") kaj oni petis startigi E-kursojn, peri instruistojn, disponigi vortarojn, lernmaterialojn el plej diversaj anguloj de la lando. Malgraux la ekzisto de tradicia landa asocio kaj ankaux de landa ILEI- sekcio, ne estis preparita landa listo de instruistoj kapablaj kaj volantaj instrui la lingvon en kursaj sistemoj. Pro tiu "atako" dum kelkaj monatoj elcxerpigxis la vortaroj en la librovendejoj kaj en la Esperanto- asocioj, evidentigxis ke la gxisnunaj lernolibroj ne kontentigas la postulojn de studentoj, kaj ne estas solvita la normala informfluo kaj administra strukturo. Venis do malgranda "fina venko", sed la tradicia movado ne estis preparita. Malfaciligis la aferon, ke ecx multaj el la gxisnunaj aktivuloj preferis "rigardi sian umbilikon" anstataux zorgi pri la strukturaj kontentigoj de postuloj. Lingvoscio sen utiligo En la kursoj multcent homoj lernas, lernis la lingvon, sed plej ofte nur la lingvon. La instruistoj kutime ne zorgas pri la transdono de movadaj konoj (tiuj ne estas postulitaj cxe la ekzameno), kaj ankaux ne informas la E-organizajxojn pri laadresoj de la kursanoj por ke almenaux tiuj povu zorgi pri la "enmovadigo" de la novuloj (dauxra kontaktado, invitado al renkontigxoj, ktp). Evidentas, ke sen dauxra ekzercado kaj sen ajna utiligo post 1-2 jaroj la lingvsoscio de la ekzamenintoj estos forgesita kaj la investita energio perdita... Stabiligxo Estas tamen pozitive, ke post 3 jaroj la situacio sxajnas stabiligxi. Danke al la dauxra publika reklamado farita de Kultura E-Asocio (nova, agema landa organizo cxirkaux la "Eventoj-teamo", kiu preskaux ekskluzive zorgas pri propagando, reklamado, kaj plenumas multajn taskojn anstataux la tradicia landa asocio) Esperanto igxas pli kaj pli konata. Estis produktitaj kaj dissenditaj reklamafisxoj al preskaux cxiuj mezlernejoj, estis eldonita nova, moderna flugfolio en multmil ekzempleroj, aperis plurdekoj de gazetanoncoj, interretaj ligoj al E-instruaj pagxoj, ni cxeestis la lingvo-festivalon en Budapesxto, estis invititaj al televida intervjuo, ktp. Kaj la tradicia landa asocio, kaj ni kompilis liston de E-instruistoj, eldonis vortarojn kaj lernolibrojn. Nun okazis ankaux la akreditado de nia lingvo cxe sxtataj instancoj, la sxanco do denove ekzistas por Esperanto en Hungario... Laszlo Szilvasi prez. de Kultura E-Asocio cxe Eventoj ************************************************************************** DUM UK OKAZIS ///////////// Esperantlingva Verkista Asocio ============================== Jarkunveno de EVA okazis dimancxon, la 30-an de julio, salono Dratwer, inter 14h45 kaj 15h30. Oni prezentis staton de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA. * * * Litova Stelo ============ Okazis kunveno de la legantoj de "Litova Stelo" lunde je la 17h15 en la salono Olswinger. * * * Kunveno pri la kulturpolitiko de UEA ==================================== Dum la kunveno pri kulturpolitiko de UEA, kiun gvidis Michela Lipari, estis prezentitaj la kultura agado de UEA (eldonado, Belartaj konkursoj, Serio Oriento-Okcidento), kaj festivaloj kiel KAFE en Francio, aux KEF en Skandinavio. Poste sekvis diskuto: cxu UEA devas aux povas havi kulturpolitikon; kiel gxi povas influi - Cxar Unesko mem sxangxis sian ideon pri kulturo. Ni eventuale dedicxu Universalan Kongreson al nia propra kulturo, esperigante la esperantistojn. Ni ankaux instigu la esperantistojn sendi librojn al malpli favorigitaj kluboj tra la mondo. UEA subtenu la iniciatojn (vidbendoj pri teatrajxoj, kompilado de tradukajxoj, ktp). Universala Esperanto-Asocio atendas cxiujn pretajn homojn por kunlaborado cxar pli da homoj povas pli efike kunlabori por efektivigi kulturajn celojn. * * * IKU: De Genezo gxis Sxekspiro ============================= La 53-a Internacia Kongersa Univesitato ofertis ankaux en Tel Avivo varian programon. Kiel en la antauxaj jaroj (ekde 1996) okazis komuna sesio kune kun kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu prezentis du kursojn: Sxekspiro tutmonda, de H. Tonkin kaj Josefus Flavius, de V. Barandovska-Frank. Aldone okazis IKU prelegoj pri la citokinoj de la homa imunsistemo, de E. Paraskeva Bojagxieva, pri la kvar komunikadaj revolucioj kaj la homa lingvo de V. Benczik, komparo inter la biblia historio de Genezo kaj la modernaj teorioj kosmologio kaj evoluo de vivo, de A. Wandel, pri la venena psikiatrio kaj gxia alternativo, de H. Eichhorn, kaj pri la fama Esperanto-verkisto Israel Lejzerowicz, de U. Lins. * * * UEA-kunveno =========== Viglis, kiel kutime, la neformala renkontigxo de la estraro kun la membraro de UEA. La pridemandado tusxis plurajn temojn ekde la malfacilajxoj por blinduloj partopreni UK-ojn al la rolo de estrarano pri kulturo. Apartan atenton oni dedicxis al la utiligo de Interreto en la nuna interna kaj ekstera informado kaj kiom UEA ekspluatas ties eblojn. Kiel kutime, la publiko prezentis ankaux plendojn ligitajn al la nuna kongreso, kun aparta atento al la problemoj cxe junulargastejoj, al la maltauxgeco de la kongresejo ktp. La cxeestantaro starigis poste demandojn pri la estontaj Universalaj Kongresoj: kiel oni elektas landon, urbon, ejon. Kaj fine oni tusxis politikajn temojn kiel la neuxtralecon de UEA kaj la alvenintajn dum la jaro plendojn rilate la nunan Universalan Kongreson.?@forigu.T14M BALLON = Esperantologia Konferenco En la Esperantologia Konferenco dimancxe inter la 14h45 kaj 18h00, salono Hodler auxdeblis jenaj prelegoj: Geraldo Mattos: En la komenco estas la vorto (Kiel fari vortojn?); Christer Kiselman: Priskribo kaj normigo de la matematikaj terminoj; * * * Spiritisma kunveno ================== Spiritisma kunvano okazis (en Salono Olswanger), lundon, la 31-an de julio inter la 12h00 kaj 13h30. Estis pritraktitaj organizaj demandoj de la spiritisma e-ista agado. * * * Geja kunsido ============ La Ligo de Samseksamaj Geesperantisoj (LSG) havis informkunsidon en la salono Maschler, lunde je la 10h00. Tie oni diskutis la staton de gegejoj en la regiono kun lokaj gastoj, kiuj traktis la kongresan temon koncerne la vivon kaj akcepton de gegejoj en la diversaj komunumoj. * * * Azia agado ========== Okazis dum UK dufoje kunsidoj pri azia movado: - la 1-a kunsido okazis en la nomo de Azia Komisiono, kadre de fermita kunsido, je la 13h30 dimancxe en la salono Dratwer, kaj partoprenis nur KAEM-anoj kaj po unu plenrajtigita reprezentanto de landaj asocioj. - la 2-a kunsido okazis je la 14h15 lunde en la sama salono, nome de azia agado, kiun rajtis partopreni ne nur cxiuj azianoj sed ankaux alikontinentanoj. KAEM bonvenigas multajn partoprenantojn en la kunsido. * * * Afrika agado ============ Vendredon, la 28-an de julio 2000 okazis la dua afrika kunveno. 13 gesamideanoj klopodis sercxi rimedojn por progresigi la movadon en Afriko. Temis cxefe pri efektivigo de la plano * * * Kristana kunveno ================ La kunveno de Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI okazis lunde (31-an de julio) inter 12h30 kaj 14h00 en la salono Dratwer (Golan). Kune kun d-ro Puramo Chong, kiu estas KELI-membro ekde 25 jaroj, Gerhard. Hofmann preparis programon, kiu estis interesa por cxiuj kristanoj. Interalie vi auxdis salutvorton de A. Burkhardt per sonbendo kaj prelegeton de P. Chong pri la situacio de la kristanismo en ambaux (suda kaj norda) Koreioj. Gerhard Hofmann Puramo Chong * * * SAT-kunveno =========== La 27-an de julio en la salono Maschler inter la 11h45 kaj 12h30 okazis kunveno de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT, kiun gvidis Yamasaki Seiko. La SAT-plenumkomitaton reprezentis Floreal Gabalda. Partoprenis 40 homoj, el kiuj 14 nemembroj de SAT. Nome de faka agado de UEA la kunvenon salutis Petro Chrdle. Sian mesagxon al la kunveno sendis Yves Peyrant, kiu elstarigis la neceson de unuigxo por trovi tauxgan solvon de la ekzistantajkrizoj. Jacques Caubel rekomendis, ke la landnomoj klare aperu, sed la respondo ricevita estis, ke SAT-membroj estas mondcivitanoj, kaj tial la landnomo ne gravas. Margarete Bettmann demandis cxu estas arabaj SAT-membroj. Cxar la asocio ne atentas pri tiaj statistikoj, la demando estas malfacile respondebla. Cxiuj, kompreneble ankaux araboj, estas bonvenaj en SAT Vincent Charlot petis pri raporto el la jxus okazinta SAT- kongreso en Moskvo. Yamasaki, kiu partoprenis nur dum 3 tagoj, donis skizon. Li aparte elstarigis la proponon de Martin Bustin, kiu sugestas ke la SAT- plenumkomitatanoj ne devige estu nur en la sama urbo. Kep Enderby, SAT-membro, nuna prezidanto de UEA, elstarigis, ke la nocioj pri naciismo, naciulo estas nur en la homaj mensoj, cxar la homoj nur hazarde naskigxas en unu aux alia loko. Dieter Rooke demandis "Kio estas SAT?", kaj Gabalda sendos detalajn informojn. G. Ledon * * * Oficiala kunveno de virinoj =========================== Jxauxde ek de la 10h45 gxis la 11h30 en Salono Maschler okazis la kunveno de Virina Agado. Cxeestis 25 homoj kaj gvidis f-ino Choi Yun Huy, Hortensio. Jam pasis du jaroj de kiam la asocio (Virina Agado) fondigxis kaj la cxeestantoj rimarkis, ke membroj solidarigxas jaron post jaron kaj ili proponas pli konkretajn aferojn por virina agado. Estis kelkaj proponoj: - ni aligxu al UEA en baldauxa estonteco, - ni elektu multe da virinoj agemaj kaj laboremaj en Esperantujo, - ni laboru ne nur ene de movado, sed ankaux ekster gxi, - ni intersxangxu opiniojn kaj proponu per ret-posxto, Ne mankis kritikoj pri la diskriminacio inter viroj kaj virinoj. Apartan dankon al viraj cxeestantoj, speciale al d-ro Werner Bormann. (k. n. 227) * * * Oomoto-kunsido ============== La fakkunsido de Oomoto okazis sub la titolo de la kongresa temo de la 9h30 gxis la 11h30 jxauxde en la salono Zamenhof. Oni prezentis pregxon por mondpaco per sxintoisma rito, Ludon de Jakumokotoo (japana tradicia dukorda citro), du kantojn el "Aizenka" (Amobonaj kantoj), prelegon pri la kongresa temo, lumbildojn pri Oomoto-agado, japanan dancon, aikidon (unu el japanaj batalartoj) kaj teceremonion. En gxi cxirkaux 200 personoj partoprenis kaj gustumis "matcxa"-n (japanan verdan teon). Takano (k.n. 1139) * * * Jarkunveno de nefumantoj ======================== En la salono Maschler, la 30-an de julio 2000, okazis Jarkunveno de nefumantoj - TADEN, kun 20 partoprenantoj. La prezidanto kaj redaktoro de "Puraj Pulmoj", s-ro Jan Bemelmans, donis la gxeneralajn informojn: kio estas TADEN, kio estas gxia agadkampo kaj informis pri evoluo de scioj kontraux fumado kaj fumismo, sed ankaux pri kuracado de kancero kaj aliaj malsanoj. Lige kun fumado li alvokis la cxeestantojn se eble el diversaj landoj farigxi membroj kaj estraranoj. Estis sugestite, ke en la kongresa regularo aperu artikolo pri nefumado en la kongresejo. La estraro ricevis salutleterojn, inter kiuj de Marjorie Boulton, en kiu sxi donas sian starpunkton pri la agado de la estraro. (k.n. 670) * * * Kunveno de LIBE =============== La kunvenon de LIBE, okazintan la 30-an de julio inter la 16h15 kaj 17h00 cxeestis 16 kongresanoj, inter kiuj 8 vidhandikapitoj, el 7 landoj. Prezidis Jan Bemelmans (NL). Post vocxa sinprezento de la cxeestantoj, li skizis la funkciadon de LIBE (1954, post UBO/UABE). La Jarlibro de UEA informas pri gxi inter aligxintaj Fakaj Asocioj. Kontentigas la kongresa materialo en adaptitaj formoj (Oni lauxdas la tujan ricevon de la brajla programo). Krom la specifa sinprezento, blinduloj bezonas pli da priskriboj dum ekskursoj. Eva Bojagxieva mallonge prezentas la 66-an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj en Plovdiv (BG, 5-12 auxg.). Grava sciigo rilatas la forpason de la kasisto/ redaktoro de LIBE, Jan Verheule, lastjare. Rekte tusxas la partoprenantojn la evoluo pri la decido ke vidhandikapulo sen akompananto ne rajtas aligxi al UK. Pluraj reagis kolere. Jan Bemelmans persone retkontaktis estraranojn de UEA, kiuj tuj respondis. KKS Rasxicx retmesagxis ke tiusence la Kongresa Regularo unufoje estis aplikita al persono kiu en Adelajdo (1997) gxenis ankaux neesperantistojn. La konkludo ke la kongreso ne respondecas pri la sekureco de handikapitoj, ja liberigas la vojon al aligxo de sendependaj partoprenontoj. S-ino N. Kasymova insistas ke tio aperu en la revuoj "Esperanto" kaj "Esperanta Ligilo" (porblindula). S-ino Olena Posivana aparte laux-das japanajn vidantojn, kiuj senpage dissendas la interesan "La fratoj" en brajlo. Jan Bemelmans petas ke iu transprenu de li, tro sxargxita, la vocxlegadon de "Esperanta Ligilo" (por 12 pagantaj abonantoj). * * * Muzika Esperanto-Ligo kunvenis ============================== Muzika Esperanto-Ligo, MEL kunvenis lundon, sed cxeestis nur 4 interesatoj. Aferoj iom krizas, cxar profesoro Terziev (k. n. 246), kiu dum multaj jaroj dedicxe gvidis kaj MEL-on kaj la internacian horon, ne povis partopreni cxi tiun kongreson. Ni gxojas, ke ecx cxi jare la internacia koruso povas bone funkcii danke al la dedicxo de s-ino Jelena Puhova, de s-ino Tova Ben- Cvi kaj de tiuj kiuj preparis la muzikon. Se vi proponas helpon al la ligo, bonvolu kontakti la kongresaninon kun la kongresa numero 781. AteistojLa 31-an de julio je la 11h00 kunvenis 27 kongresanoj (el deko da landoj) kiuj interesigxis pri la fakasocio ATEO, kiu celas kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn. Inter la lasta UK, kie okazis neformala kunsido de interesigxantoj kaj la nuna, kie okazas fakkunveno enkadre de la kontrakto inter UEA kaj ATEO, iuj el la kunvenintoj klopodis revivigi la asocion, nur per informigxo cxe la iamaj estraranoj. Evidentigxis, ke necesas novaj kunlaborantaj fortoj. La partoprenantoj de la kunveno proponas novan provizoran estraron: vicprezidanto: Claude Nourmont (k.n. 659), sekretario: Helga Rapley, kasisto: Dieter Rooke, redaktoro de "Ateismo": Jesus de las Heras, helpanto por specifaj taskoj: Anna Loewenstein. Dum la kunveno oni iom diskutis pri la celoj de la asocio. Oni konstatis, ke ne temas, ke la asocianoj estas kontraux religioj, sed kontraux la premoj de religioj en la socia vivo. La asocianoj estu toleremaj, sed nia toleremo havas limojn: ni ne povas akcepti la maltoleremon. Konkretaj planoj de la asocio estas revivigi la revuon, sendota al cxiuj konataj adresoj de iamaj kaj nunaj membroj, krei ttt-ejon kaj retliston, kaj post formala reorganizo de la asocio, kontakti samcelajn neesperantistajn asociojn. Pluaj informoj kaj sinproponoj por kunlaboro eblas cxe la raportinto. (k.n. 659) * * * Vasta informado =============== La 15-an de julio Doron Modan parolis kelkminute pri la UK en la plej auxskultata radio-kanalo, en nokta magazino. Sciigoj pri la kongresa inauxguro kaj pri la nova granda vortaro Esperanto-hebrea de Josef Murjxan aperis en tri diversaj gazetoj. 50 minutoj da malstrecxa konversacio kun Josef Sxemer pri diversaj aspektoj de Esperanto, muzike ilustrata, estis dufoje auxdebla en la israela radio la 22-an kaj la 29-an de julio, je 20h00. La 25-an, en matena radio-programo de Kanalo 2 partoprenis Tali Wandel, 16-jara denaska esperantistino, kaj lingvisto d-ro Podolsky. Al la abrupta demando "Kial Esperanto mortis?" Podolsky respondis: "Gxi ne mortis; gxi estis murdita de Hitler kaj Stalin." La alia filino Wandel, Maja, aperis la 25-an de julio en tre spektata televid-programo "La nova mateno". La 26-an de julio la patro Wandel, Amri, anoncis en radio pri la UK en 20 sekundoj "oraj" Cxirkaux je 07h00, kiam milionoj auxskultas novajxojn dum matenmangxo, dusxado, sinvestado aux stagnado en trafiksxtopigxo. La 28-an de julio, la ruslingva programo "Kalejdoskop" de la 1-a (nacia) kanalo televida elsendis je 15h00 intervjuon, proze kaj kante, kun nia multflanka artisto ruslanda, Moissej Bronsxtejn kaj kun la armena esperantistino Knarik Davtjan. La 31-an de julio aperis en la kongresejo skipo de la sama nacia kanalo, por prepari 10-minutan raportajxon por la programo "Monda rigardo", elsendotan la 3-an de auxgusto, je 21h00. Jxurnalistoj de la junulara eldono de la gazeto "Ma'ariv"vizitis la okazejon de la Infana Kongreseto la 28-an de julio. Radio-kanalo de klasika muziko elsendis la 3-an de auxgusto intervjuon kun Doron Modan. * * * La plej indaj verkoj el la E-literaturo ======================================= Dum la UK estis organizita vocxdonado pri la plej legindaj verkoj de la E- literaturo, Loko 1 (11 vocxoj po libro) - Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero - Spomenka Sxtimec: Ombro sur interna pejzagxo Loko 2 - K. Kalocsay: Strecxita kordo (7 vocxoj) Loko 3 (6 vocxoj po libro) - Francis: La granda kaldrono - Rossetti: Kredu min, sinjorino - Szathmari: Vojagxo al Kazohinio Loko 4 (5 vocxoj po libro) - Auld: La infana raso - Abel Montagut: La poemo de Utnoa - Spomenka Sxtimec: Kroata milita noktlibro - Eli Urbanova: Hetajro dancas - Vladimir Varankin: Metropoliteno * * * Internacia Infana Kongreseto ============================ Flanke de la granda evento, la 85-a Universala Kongreso, kiu vigle progresis en Tel Avivo, en la distanco de 30 km-oj de gxi okazis io multe pli silenta, intima: la infana kongreseto. Gxi estis arangxita en loko, kiu estis intence dedicxita al tiuj celoj: en la junulara vilagxo Hadassim (=mirtoj). Tiaj vilagxoj estas dispersitaj en Israelo, ilia celo estas dum la lernojaro doni vivkadron al gelernantoj, kies familioj ne povas certigi tion: novaj enmigrantoj, familioj kun sociaj aux ekonomiaj problemoj, ktp. Krom tio ili servas ankaux kiel normalaj regionaj lernocentroj. Somere luas ilin feriantoj aux ekzemple Internacia Infana Kongreseto. El inter cxirkaux 20 vilagxoj Hadassim estas unu el la plej grandaj, lernas en gxi 1800 gelernantoj en la 6 lastaj klasoj, inter la agxoj 12 gxis 18, gxis la matur-ekzameno, el kiuj 1200 veturas cxiutage el kaj al la cxirkauxantaj vilagxoj, kaj 600 logxas konstante en Hadassim. Cxi jare aligxis al la IIK entute 17 infanoj el 9 landoj, inter 6 gxis 16 jaragxaj. Ilin gvidis la lerta Stefan MacGill, la konstanta komisiito de UEA, Ankica Tisxljar, organizonto de la venonta IIK en Zagrebo, instruistino en sia profesio, kaj Anna Maria Pinter, juna psikologino. La ligo de la IIK estigxis pere de unu el la LKK-anoj, Gabi Zeevi, kiu mem estas instruisto en Hadassim. Tiu teamo planis la kadron kaj la enhavon de la IIK longe antaux la evento: ludojn, manlaborojn, kulturan aktivadon, kvizojn, nagxadon, tuttagan amuzigxon en la proksima akvoparko, duontagan viziton en la najbara urbeto, Natanio, inkluzive la marbordon kaj la maron, viziton en la haveno de Jafo kaj rondveturon en boato, kaj aperon sur la podio antaux la plenkreskuloj dum la lerneja tago kaj dum la solena fermo, kun esperantaj kantoj, kiujn ili diligente lerniskaj praktikis, kaj kiuj alvokis largxan rideton kaj longan aplauxdon de la auxskultantoj. Kiel diris la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio: kun tiuj infanoj la estonto sxajnas esti certigita. * * * Cseh arangxoj - tradiciaj dum UK-oj =================================== Oni cxiam reaktualigas cxi tiun tipe Esperantan instrumetodon, pliricxigitan per la videokursa materialo "Mazi en Gondolando". En la seminario oni studis kiel uzi la Mazi-materialon pli efike. La seminario estis destinita al instruistoj, kiuj deziras lerni la metodon aux akiri ateston pri gxi. La seminarianoj devos havi la libron "Baza Cseh-kurso" (10,90 EUR cxe la Libroservo de UEA) kaj ankaux observi la kurson. La kurson kaj la seminarion gvidis Atilio Orellana Rojas de IEI. La partopreno en ambaux arangxoj estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso estis 65 NLG kaj por la seminario 90 NLG por logxantoj de A-kategorio; por logxantoj en landoj de B-kategirio la kotizoj estas 20 kaj 40 NLG respektive. La kotizo por la seminario inkluzivas la observadon al la kurso. * * * Ekzamena sesio de UEA/ILEI ========================== Estis 2 kandidatoj, unu el Sud-Afriko por la meza nivelo, unu el Auxstralio por la elementa nivelo. Ambaux sukcesis kun la mencio BONA. Mireille Grosjean * * * La tuta mondo auxdis... ======================= ILERA, la Internacia Ligo de Esperanto-Radio-Amatoroj, havis amatoran radio-stacion en cxambro 1823 de la UK-a hotelo (Dan Panorama). Grandan antenon oni starigis sur la tegmento. Gxi estas tre efika, tiel ke oni jam atingis radio-amatorojn en cxiuj kontinentoj. Ni atingis multajn landojn. Inter ili estis i.a. Brazilio, Usono, Aruba-insuloj, Cxinio, Japanio, Kubo, kaj cxiuj landoj de Euxropo. Ecx la Antarktikon oni kontaktis kaj tien informis, ke Esperanto vivas kaj bone funkcias. Entute oni kontaktis pli ol 1700 staciojn, inter ili diversajn en Esperanto. Krom mikrofonon kaj morso-klavon oni ankaux uzis komputilon por skribaj komunikoj simile kiel en interreto. Post la kongreso cxiu partnero ricevos konfirmkarton kiel memorigilon, memkompreneble presitan en Esperanto. (k.n. 322) * * * Azia movado =========== KAEM (la komisiono pri Azia Esperanto- Movado) okazigis kunsidon por azia agado je la 14h45 la 31-an de julio. En gxi partoprenis kelkdeko da partoprenintoj, inter kiuj ne mankis ankaux ne-aziaj esperantistoj. Oni auxdis la raporton de movado de KAEM dum la lasta jaro, inter kiu plej grava evento estis la sukcesa okazigo de la 2-a Azia kongreso okazinta lastjare en Hanoj, Vjetnamio kun la partopreno de pli ol 500 esprantistoj el 12 landoj. Oni raportis pri la organo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, "Esperanto en Azio", kiu eldonigxas tri-foje en la jaro kaj kiutamen ne plu senpage estas dissendata al ricxaj ne-aziaj landoj, sed sendata kun la pago de 20 euxroj da helpmono por azia movado. S- ino Syozi raportis, ke dum la lasta jaro Komisiono por Azia Esperanto-Movado senpage membrigis al Universala Esperanto-Asocio 42 aktivajn esperantistojn el Azio, kaj gxoje anoncis, ke UEA ankaux estas preta plu akcepti la membrojn laux la permeso de fonduso. Cxina, japana, korea, nepala reprezentantoj raportis pri siaj landaj movadoj dum la lasta jaro, kaj s-ro Yu Tao raportis koncize pri IJK, kiu baldaux okazos en Hongkongo. D-ro Lee Chongyeong el Koreio raportis pri la prepar- situacio de la 3-a Azia kongreso, kiu okazos en la jaro 2002. Aparte menciindas, ke Nepala E- Asocio cxi-jare sendis al KAEM la oficialan proponon por gastigi en sia lando la 4-an Azian kongreson en la jaro 2005, kiun oni findecidos en venonta kongreso en Seuxlo. * * * Fondigxis Astronomia Esperanto-Klubo ==================================== La iniciatinto kaj kunordiganto de la Astronomia Esperanto-Klubo, AEK, d- ro Alex Mikishev, bonvenigis la 17 cxeestantojn dum la kunveno. Okazis dum la kunsido priskribo de la gxisnuna aktivado kiu konsistis cxefe el regulaj cxiusemajnaj bultenoj per Interreto, kaj intersxangxo de informoj kaj prilaboro de Astronomia Terminaro per tiu metodo, sed ankaux eldono de 72-pagxa "Astronomia Almanako 2000". La kunveno, post diskuto, principe akceptis konservi la gxis nun uzitan nomon de la Klubo, sed prokrastis gxis la venonta kunsido de AEK cxe la "Kvinpetalo" decidon pri estontecaj kotizoj. En la dauxro de duona jaro AEK akiris 62 membrojn kaj interesatoj en 22 landoj, el kiuj multaj estas profesiaj aux amatoraj astronomoj. Kuragxigite de tre sukcesa kunveno la Klubo dauxrigos sian eldonan programon kaj grave kontribuos al jam arangxita Astronomia kurso cxe la "Kvinpetalo" en Bouresse (Francio) inter 01-05. 09. Cxiu deziranto povas viziti nian klubon virtuale cxe la retpagxaro: hhtp:/members.xoom.com/astro esp kaj sendi al la Klubo mesagxojn laux astro-esp@forigu.esperanto.nu. * * * Esperanto jordania televido =========================== Dum la vizito de la postkongresa ekskurso en la elfosita romia urbo Jerasx en la nordo de Jordanio, la grupo estis haltigita cxe la sxtuparo de la templo de Artemis, teamo de la Jordania televido, kiu filmis tunizian kantistinon kun la templo fone. La regxisorino improvize profitis la ne atenditan E-grupon: sxi direktis kameraon al la grupo. Tiel povas esti ke la kongreso aperis ankaux en la Jordania televido. * * * Pri IIK-informado ================= La 17-an de auxgusto aperis dupagxa kolora artikolo pri la Infana Kongreseto en la plej populara junulara revuo, Maariv Lanoar. Oni longe intervjuas kvar el la partoprenantoj (Csaba el Rumanio, Tina el Kroatio, Belonia el Francio kaj Tali el Israelo), traktante demandojn, i.a. kial ne la angla (Tali: "cxar gxi ne estas neuxtrala"; Csaba: "kia angla? ekzistas pluraj anglaj dialektoj"; Belonia: "cxar pro miskomprenoj en la angla okazisaviadilakcidento"). Tio kompletigas aliajn sukcesojn en la porjunulara amasmedioj - en la programo "Berosh Cair" (Jun-kape) de la israela radio, okazis 40 minuta intervjuo kun Tali, Maja kaj Amri Wandel, kiun cxeestis ankaux Belonia kiel eksterlanda gasto, kaj 12 minuta intervjuo kun Maja en la infana kanalo de la israela televido. Espereble tio helpos por fondi novan junan generacion de E-o en Israelo: potenciala kerno jam ekzistas: la kvar israelaj gejunuloj kiuj partoprenis la Internacian Infanan Kongreseton. * * * UK en la israela televido ========================= Granda atingo por la informado pri la Universala Kongreso: longa programo pri la UK estis dissendota en unu el la plej popularaj programoj de la nacia televido, "Roim Olam" (oni vidas la mondon). La kameraa teamo filmadis dum pli ol ses horoj en la kongresejo lunde posttagmeze. Interalie estis filmita la auxkcio, la internacia vespero, la konversacia rondo, la libroservo kaj la radio-stacio, kaj estis intervjuitaj multaj kongresanoj, inter ili Geraldo Mattos, la iama KKS Pompilio, Gbeglo Kofi, Vida Jerman, kaj LKKanoj Mosxe Ben-Porat, Josi Sxemer, Rami Sxlain kaj Amri Wandel. La programo estos elsendota la 5-an de auxgusto, sabate vespere je la 20-a horo. ************************************************************************** FAKA UK /////// Astronomia kunveno ================== La Astronomia Esperanto-Klubo, AEK, kiu agxas nur 6 monatojn, jam kunigas 40 membrojn en 16 landoj. Dum la UK membroj kunvenis: jxauxde, 12h45 (Maschler) dum IAdEM-arangxo; vendrede, 14h00 (Lapenna) dum prelego de Prof. Amri Wandel (enkadre de Kongresa Universitato); vendrede, 15h00 (Olswanger) dum ISAE-kunveno. La oficiala fondokunveno de la asocio AEK okazis lunde, 14h00 (Maschler). Kaj ekster la kongresejo okazis vizito al Astronomia Observatorio, noktocxiela observado. Indas mencii ke aperis "Astronomia Almanako 2000". * * * Medicinista kunveno =================== Jxauxde, la 27-an de julio okazis la kunveno de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). Cxeestis 28 personoj el 15 landoj. Prezidis kaj raportis d-ro I. FERENCZY (k.n. 288). Li raportis inter aliaj pri la sukcesa kunlaboro kun la fervojistoj (IFEF). Dum la fervojistaj E- kongresoj UMEA donis la sanitaran dejxoron ili intersxangxis eldonajxojn ktp. La cxi jara UMEA - SHINODA-PREMION ricevis s-ino GU JIENHUA (Cxinio) pro sia verkita vortaro Esperanta-cxina-angla. Venontjare estos la 100-jara naskigxdatreveno de d-ro HIDEO SHINODA, iama prezidanto de la Asocio. Li mortis en la jaro 1984. UMEA deziras inde festi la datrevenon. La Internacia medicinista E-konferenco okazos en urbo OSIJEK, antaux la UK (Zagrebo, Kroatio). d-ro I. Ferenczy (k.n. 288) * * * Fervojista kunveno ================== Vendrede, la 28-an de julio okazis la kontaktkunveno de Internacia Federacio de Esperanto-Fervojistoj, IFEF. Istvan Gulyas, vicprezidanto prezidis kaj raportis pri la pasinta kongreso. La kunvenon cxeestis 21 kongresanoj el dekunu landoj. En la nomo de la Estratro de UEA Petro Chrdle salutis la cxeestantojn, kaj detale informis pri la sekvontjara IFEF kongreso okazonta en Tabor (Cxehio). D-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA faris fakprelegon pri la spertoj de la kunlaboro inter fervojistoj kaj medicinistoj. Poste sekvis vigla diskuto pri movadaj aferoj, varbeblecoj, edukado kaj pri la manko de la junularo en la Esperanto-movado. (k. n. 287) * * * Jarkunveno de ISAE ================== Dudeko da interesatoj pri sciencaj aferoj cxeestis vendrede, la 28-an de julio, la lauxstatutan dumkongresan jarkunvenon de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE. La prezidanta raporto informis pri la rezulto de la komencjara balotado: elektigxis por la nova ISAE-estraro prof. Eichner (Auxstrio), prof. Haszpra (Hungario), s-ro Sugano (Japanio), d-ro Weichert (Svedio) kaj prof. Sachs (Germanio) - la lastnomita samtempe estis elektata ISAE-prezidanto. Tute internacia estraro do respondecas por la asociaj aktivecoj dum la trijara estrarperiodo por 2000, 2001 kaj 2002. ISAE en kiu asocio unuigxas fakuloj kaj interesigxantoj prisciencaj aferoj, celas la disvastigadon de la Internacia Lingvo en cxiujn sciencajn kaj teknikajn sferojn. Al tiu celo servas ankaux la asocia organo "Scienca Revuo", kiu peras sciadon pere de originalaj artikoloj kaj aliaj sciindajxoj el la vasta mondo de scienco. Estas projektita la eldono de prifakaj kompendioj kiel kromkajeroj al Scienca Revuo por subteni la instruadon de studentoj, ekz. kadre de Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS San Marino. Per pligrandigo de la delegita reto de ISAE kaj reaktivigo de la statutaj ebloj por krei landajn filiojn kaj fakajn sekciojn, ISAE celas pli efikan sciencan laboron. La nova estraro ankaux alstrebas kunlaboron en terminologio, ekz. kadre de la regule en Prago okazanta Kolokvo pri Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko, KAEST, same kiel pli da faka intersxangxo kun la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA. * * * Jarcxefkunveno de IKEF ====================== La 28-an de julio en la Gxenerala Kunveno (jarcxefkunveno) de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) 20 cxeestintoj (15 membroj, 5 interesitoj) auxskultis kaj akceptis la raporton pri la agado de IKEF en 1999 de prezidanto Franz Josef Braun kaj la financan raporton de la financa konsilanto Roland Rotsaert. La jaro 1999 estis sukcesa: la nombro de membroj plialtigxis de 136 al 149; la enspezoj estis pli altaj ol la elspezoj; la eldono de "Inkotermoj 2000" (esperantigo de "Incoterms 2000" de la Internacia Komerca Cxambro en Parizo) estis lauxplane realigita por cxi tiu kongreso; nova retpagxaro (www.ikef.org) estis establita, kaj gxenerale la aktivecoj plialtigxis. En la elektoj al la estraro estis reelektitaj prezidanto Braun kaj la estraranoj d-ro Rainer Kurz (Germanio) kaj s-ro Wang Tianyi (Cxinio), de kiuj la dujara oficperiodo finigxos cxi monate. Cxefa temo en la diskutado estis la estonta terminara laboro. Oni decidis, ke la "Laborplano 1998-2000" establita kaj akceptita en 1998 en Montpeliero kadre de la UEA- kampanjo 2000 por internacia lingva ordo, estosdauxrigata je pliaj 3 jaroj, do gxis 2003. (k.n. 786) * * * Juristoj kunsidis ================= La 27-an de julio, je la 17h15 kunsidis 12 membroj de la Esperanta Jura Asocio, EJA, prezidate de la prezidanto de la Asocio s-ro Kep Enderby. Post disdono de la lasta numero de la revuo "Jura Tribuno Internacia", oni elstarigis la tauxgecon de la revuo kaj la bonan laboron de gxia redaktoro s-ro Jose Maria Rodriguez. Pro necxeesto de la sekretario, oni ne povis raporti pri la laboro farita dum la jaro. Kelkaj interesaj proponoj aperis, inter ili tiu de advokato s-ro Faria de Bastos el Portugalio pri starigo de reto de advokatejoj en la Euxropa Unio, pri verkado de artikoloj en la revuo pri diverslandaj sistemoj pri civila kaj krima juroj, kaj pri la studo de ebleco ke nia asocio aligxu al la Internacia Jura Asocio. (k.n. 136) ************************************************************************** MOVADO ////// Kandidatigo al akademio ======================= La estraro de la Akademio de Esperanto, AdE alvokas al prezento de kandidatoj por la venontaj elektoj de triono de la membraro. Cxi jare estos elekteblaj 17 membroj: 1. Por farigxi kandidato, esperantisto devas esti proponata de almenaux kvin akademianoj, kiuj reprezentu almenaux tri malsamajn naciajn lingvojn. 2. La kandidato devas sendi al la prezidanto de la Akademio, prefere per retposxto, viv-protokolon, en kiu aperu personaj informoj (kompleta nomo, dato de naskigxo, adresoj ordinara kaj reta, telefonnumeroj), instrurilataj (sci-enca kaj faka instruo ricevita, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj) kaj priesperantaj (E-agado kaj tute aparte pri publikigajxoj en kaj pri Esperanto). Krome, la kandidato deklaru sian akcepton de la kandidateco, sian fidelecon al la Fundamento de Esperanto kaj sian pretecon por la laboroj de la Akademio. La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la vocxdonantoj. En okazo de nombro-egaleco de vocxoj la prezidanto havas decidan vocxon. Cxi tiuj reguloj ne aplikigxas al akademianoj, kiuj finas nun sian periodon de aktiveco. Ili estas auxtomate rekandidatigataj se ili ne rifuzas tion. Ili validas por esperantistoj, kiuj ne estas nun membroj de la Akademio. La proponoj kaj cxiuj necesaj informoj kaj deklaroj devas atingi la prezidanton aux la sekretarion de la Akademio plej laste la 30-an de novembro 2000. Geraldo Mattos Rua Dr. Joao Motter, 98, BR-81210-260 Curitiba PR, Brazilio Rete: mattos@forigu.super.com.br ************************************************************************** Demisiis la vicprezidanto de la akademio ======================================== Duc Goninaz, unu el la vicprezidantoj de la Akademio de Esperanto motivis sian demision per la suba letero, datita 13 sept. 2000, al Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto, AdE: "Opiniante, ke la labormaniero de la Estraro de la Akademio estas nekorekteble malnormala kaj konstatinte, ke mi ne povas en tiu estraro plenumi la intencojn, deklaritajn cxe mia elektigxo kiel vicprezidanto en 1998, mi deklaras, ke mi cxesis ofici kiel vicprezidanto kaj ke mi ne respondecas pri la decidoj lastatempe faritaj nome de la Estraro." fonto: ret-info ************************************************************************** MALLONGE //////// Aperis hispanlingva traduko de la libro "Kamewawa, la filo de la gxangalo" de Tibor Sekelj. La libro haveblas cxe: Asociacion Venezolana de Esperanto, Apartado 47675-A, Caracas 1041-A, Venezuelo. Rete: andesp@forigu.ccs.internet.ve. * * * Okazis Esperanto-ekspedicio al la delto de la rivero Dnester. Gxin okazigis Odesa Junulara Esperanto-Klubo en auxgusto. La arangxo estis jam lauxvice la 14-a ekologia esplorado. * * * Okazis elsendo, intervjuo en la loka televido de Vraca, Bulgario en septembro okaze de la TEJO-seminario. Estis intervjuita Jordan Todorov, komitatano de TEJO por Bulgario. * * * Reprezentantoj de Bulgara Esperanto-Junularo, BEJ partoprenis inter aliaj organizoj la internacian seminarion "Arto kaj informado kontraux perforto" kun granda sukceso. * * * Esperanto-karavano vizitis cxi jare iranajn samideanojn. Tiu cxi okazo estis la unua vizito de eksterlandanoj esperantistoj en la historio de la irana Esperanto-movado. * * * Okazis koncerto, deklamado kun la titolo "Esperanto-kulturo en Peterburgo" en Sanktpeterburgo, Rusio. Gxin partoprenis lokaj asocioj. La arangxo estis menciita plurfoje en la loka radistacio. * * * Okazis prelego pri Esperanto kaj kulturo de paco en la Instituto de Pedagogoj en Tehran, Irano. Prelegis irana esperantisto, p-ro Mohammed- Hasan Nesereddin. * * * Aperis la novzelanda Esperanto-vortaro "Australian and New Zealand Esperanto Dictionary" (Auxstrala kaj Nov-Zelanda Esperanto-vortaro) en Auxklando, Auxstralio. ************************************************************************** INTERESE //////// UK per alia okulo ================= Dum la cxi jara UK okazis ankaux amuzaj, foje humuraj, aferoj. E-Ekzameno por la urbestro -------------------------- Dum la urbodoma akcepto Kep Enderby donacis al la urbestro de Tel Avivo, s-ro Ron Huldai, abundon da libroj. La urbestro humure demandis, cxu venontjare li devos ekzamenigxi pri la enhavo. Tiun humuron oni povas pli bone kompreni pro la antauxa profesio de la urbestro, kiu dum multaj jaroj estis direktoro de la Tel Aviva gimnazio "Hercelija". * * * La tria lingvo -------------- La tria lingvo dum la kongrestema prelego de Amri Wandel "La du lingvoj de Abrahamo" pri la kunekzisto de la araba kaj la hebrea en Israelo, la regxisoro Boris Kolker rimarkigis ke nuntempe oni devus aldoni trian lingvon: la rusan, pro la amasa enmigrado de rus-devenaj judoj. Oni povus do modifi la nomon de la prelego al "la tri lingvoj de Abrahamo". * * * La malaperintaj salutsignoj --------------------------- La urbestraro de Tel Avivo konsentis fiksi en cxefaj stratoj de Tel Avivo 15 duflankajn rondajn sxildojn kiuj salutas la kongreson. Lauxdire ili estis fiksitaj laux haJarkon strato (kiu pasas apud la kongresejo), sed neniu kongresano vidis ilin. La mistero estis solvita nur fine de la kongreso: haJarkon estas tre longa strato, kaj oni fiksis la sxildojn cxe gxia alia (norda) ekstremo. La auxtobusoj kiuj ekveturis norden al la postkongreso en Jordanio pasis gxuste cxe tiu parto, kaj la ekskursantoj gxuis la spektaklon. * * * Salono Zamenhof en Petra ------------------------ Dum la postkongreso en Jordanio la interpretisto, Amri Wandel uzis la sxildon kiu signis la direkton al la kongresaj salonoj - Zamenhof, Lapenna, Kohen Cedek kaj Hodler - por kunvoki la ekskursantoj. Sekve tiu sxildo farigxis la signo de la grupo kaj aperas en multaj el la grupaj fotoj de Jerasx gxis Petra. * * * Maltrafa elekto --------------- En la unua programtago aperis en la programtabelo la jena divido de salonoj, paralele: En salono Maschler: komunistoj. En salono Dratwer: Rondo Kato. Josef Shemer, kiu konis persone tiujn du israelajn forpasintojn M. kaj D. rakontis kun rideto, ke gxuste I. Dratwer ne sxatis katojn, dum D-ro H. Maschler ege amis ilin (kaj ecx tenis kelkajn siahejme!), sed ege ne sxatis la komunisman regximon: li ecx verkis esperantlingvan anekdotan libreton pri tiu regximsistemo ("La necenzurita humuro"). * * * Per telefono ------------ En salono Lapenna tute ne restis lokoj dum la prelego de Josef Shemer "Kio kaj kiu estas judo?". Tial kelkaj alvenintoj ne povis resti. Kiam meze de la prelego iesposxtelefono sonoris, diris tuj la preleganto: "Tio estas versxajne unu de la kongresanoj, kiuj devis resti ekster la salono, do nun li deziras auxdi la prelegon per la telefono." * * * Internacia UK-gazeto - cxu nova tradicio? ----------------------------------------- La kongresa kuriero portis la nomon Stel-Avivo senpauxze (aux se vi volas: Stela vivo...). Atentu: la preskaux oficiala slogano de la urbo Tel-avivo estas: Urbo senpauxze. Redaktis gxin kroato, Josef Pleadin. Cxu en Zagrebo venontjare la redaktoro estos el Brazilio? * * * Kromkantoj ---------- La jidlingva kantisto, Uri Rabinovic, kiu ovacie kantis dum la Nacia Vespero kun granda sukceso, revenis surprize la morgauxan vesperon al la kongresejo kaj honorigis la esperantistojn dum la Kongresa Balo per kelkaj jidaj kromaj kantoj, la partoprenantoj auxskultis lin kun granda intereso. ************************************************************************** La angla ne igxos senopone la lingvo de Interreto ================================================= James Murdoch, la plej juna filo de la amaskomunikila magnato Rupert Murdoch, avertis hieraux, ke la angla ne igxos senopone la lingvo de Interreto, kaj internaciaj firmaoj devas enkalkuli gxian malpliigxantan gravecon. Parolante cxe la internacia televida festivalo en Edinburgo, Murdoch, administranta vicprezidanto de la firmao "News Corp" de sia patro kaj direktoro ankaux de la azia pagtelevida firmao Star TV, diris, ke, kvankam la angla restas sxlosila lingvo por interretuzantoj, aliaj lingvoj pligravigxas, kiel la cxina, la hinda kaj la hispana. Se komunikaj firmaoj volas konkuri en la tutmonda merkato, li diris, ili devas enfokusigi cxiujn kvar lingvogrupojn. "Cxi tiuj kvar grupoj, cxiuj tutmonde disvastigxintaj, estas kaj plu estos plene superaj rilate la suman grandon de la merkato." Li aludis esplorojn faritajn en Usono, kiuj antauxvidas, ke, kvankam duono el la nuna uzantaro de Interreto estas usonanoj, tiu proporcio falos gxis triono gxis 2004. Li diris, ke Goldman Sachs, la investaj bankistoj, taksas, ke trovigxos 96,6 milionoj da interretuzantoj en Cxinio gxis 2002. Kreskado de Interreto en Cxinio superas la progozitan kreskon je 25 %. La cxina, li atentigis, estas la plej parolata lingvo kun 835 milionoj da parolantoj, sekvate de la angla kun 470 milionoj, la hispana kun 330 milionoj kaj la hinda kun 300 milionoj. En Usono kaj Britio, li diris, "la koncepto pri kultura imperiismo marsxas antauxen, malatenta pri sxvelantaj neanglalingvaj merkatoj, aux, pli malbone, konscia pri ili, sed ankoraux kredanta, ke la komuna lingvo de la moderna epoko estas kaj plu estos la angla. "Estas vere, ke la angla estis la cxefa lingvo de Interreto gxis nun, kaj estas vere, ke gxi cxiam estos grava potenco, tamen, dum konektado penetras pli profunden en la grandegajn merkatojn ekster Euxropo kaj Usono ... oni malpli uzos rete la anglan." La angla ne igxos la "implicita lingvo" de la cifereca mondo. laux "The Guardian" Edmund Grimley Evans Rete: edmundo@forigu.rano.org ************************************************************************** Cxu vi jam vidis la nevideblan? (Vidu en Eventoj n-ro 192. p. 8.) Ne forgesu resendi la solvon gxis la 30-a de oktobro! ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 195, 2/oktobro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************