Eventoj n-ro 194, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - 1-a araba kongreso Faka aplikado: - Inkotermoj 2000 - Terminologia somerakademio - Astronomio cxe la kvinpetalo Kontakto Sercxata: - Miljaraj lokoj tutmonde sercxataj! Interreto: - Fama artikolo Esperante en la reto - Pri usonaj militbazoj en Okinawa - Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj Arangxoj: - Kompleta KAEST-programo - Ajn III - Infana Kongreseto - Kompleta monata kalendaro Movado: - "El Popola Cxinio" cxesos aperi - En 2003 la UK en Gotenburgo - Tra Esperanto al olimpiejo - Esperanto-posxtmarko por la UK en Zagreb - Esperanto-simfonio - Komisiono pri Mezeuxropo - Seminario en Amano - Dauxrigo de Texel-a kampanjo - 3-a forumo de "Esperanto-civito" - 20-jarigxo de la Afrika Agado - De Japanio al ameriko - IKEL-kampanjo por la lingvoj de Francio - Sferoj-10 furoris cxe KEF Opinioj: - Brusela Esperanto-oficejo Instruado, ILEI: - Porinstruistaj seminarioj en Germanio Konkrusoj: - Belartaj Konkursoj 2000 Radio: - Rabato por varbado Muziko: - Ni dancu en la rondo Libroj: - Klarigoj al islamo - Zamenhof, hodiaux Rubrikoj: - mallonge (10), anoncetoj (5), korespondi deziras (5) Interese: - Per Esperanto al sciencfikcio - Aforismoj - La sankta kuraano - Idisto tradukas ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Alvoko-provoko al esperantistoj =============================== 1-a araba kongreso "Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj antauxjugxojn kaj utiligi la lingvon por krei kondicxojn de paco kaj komprenigxo." Tiucele partoprenantoj de la 1-a Seminario por Arabaj Esperantistoj en Amano, Jordanio, de la 22-a gxis la 24-a de julio 2000, diskutinte pri la temo "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj", proponas al la membraro de UEA 4 realigindajn punktojn: - UEA okupigxu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj; - La fortoj estas limigitaj kaj sekve oni koncentru la agadon cxefe (kvankam ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de la celo estu eduki en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj; - Jordanio, kiel facile alirebla lando kun favoraj kondicxoj estu unu el tiuj landoj; - Komencaj pasxoj estu: - pretigo de tauxgaj arablingvaj inform-materialoj; - organizado de kurso en Jordanio per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia helpo; - komunikado kun universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik-reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj kulturaj problemoj kun internacia partopreno por interalie informi la fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel universitata stud-objekto; - konversacioj inter la araba komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la manieroj laux kiuj ili povas helpi en tiu cxi iniciato. Amano, la 24-an de julio 2000 ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Inkotermoj 2000 =============== Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF eldonis la faman, fakan regularon de komerco kaj ekonomio, Incoterms 2000 kun la titolo Inkotermoj 2000 en Esperanto. En la libro troveblas la tuta regularo de Internacia Cxambro de Komerco, ICxK (angle: International Chamber of Commerce). La reguloj en Inkotermoj 2000 priskribas la manieron de komercado kaj transportado. Estas deklarataj en la libro la riskoj kaj devoj rilate al la agado. Le reguloj en Inkotermoj 2000 estas uzataj reguloj en la internacia komercado kaj transportado. La libro estas la gxusta tradukado de la oficiala eldonajxo de ICxK. ************************************************************************** terminologia somerakademio ========================== Delongaj kontaktoj de Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) kun la internaciaj terminologiaj instancoj Infoterm kaj TermNet ebligis la partoprenon de du junaj geesperantistoj en la Terminologia Somera Akademio en Vieno inter 07-12. 08. 2000. Fabien van Mook, kiu jam de pluraj jaroj aktivas en la terminologia komisiono de TAKE, kaj Sandra Schweder, kiu diplomigxis per studfina verko pri terminologio en Esperanto, cxeestis la kursaron kun entute 35 partoprenantoj el 20 landoj. Ilian partoprenon subtenis Fondajxo Wuster de UEA. La unusemajna arangxo konsistis el kvin partoj: 1) bazaj principoj de terminologio; 2) terminologia mastrumado per komputiloj; 3) trejnado kaj instruado pri terminologio; 4) apliko de terminologio en tradukado kaj adaptado de komputilaj programoj kaj dokumentoj; 5) ontologio. CO de UEA ************************************************************************** Astronomio cxe la Kvinpetalo ============================ Okazis astronomia studadsesio esperante en la E-centro, Kvinpetalo, Francio. Gxin partoprenis esperantistaj astronomoj, inter aliaj la direktoro de observatorio en Francaj Alpoj. Dum la sesio okazis plurfoja observado de la luno kaj de diversaj steloj. Oni analizis plurspece la sunan lumon kaj okazis interesaj prelegoj kaj ekzercoj por plivigligi ankaux la komencantojn. Inter la sciencaj sesioj okazis aferkunsido de la "tre juna", cxijare fondita Astronomia Esperanto-Klubo, kiu interalie decidis pri jarkotizoj 2001 kaj proponis okazigi en septembro 2001 kunvenon cxe la Observatorio pinte de Mont Chiran, Francio. Johano Rapley ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Miljaraj lokoj tutmonde sercxataj! ================================== La mezepoka Bavara urbo Kronach festos dum la jaroj 2000-2003 la jubileon de sia miljara ekzisto. Okaze de tiu unika evento, la membroj de la loka Esperanto-grupo intencas diskonigi la urbon. Ili alvokas la legantojn de Eventoj, esplori la agxon de la propra hejmurbo, cxu estas miljara aux eble ecx pli. Se jes, bonvolu sendi (bild)karton pri via urbo kaj kopion de iu historia dokumento, kiu pruvas la realan agxon al: Gosbert Gehlert Am Kehlgraben 61,DE-96317 Kronach, Germanio Rete: belo@forigu.bavara-esperanto-ligo.de ************************************************************************** INTERRETO ///////// Fama artikolo esperante en la reto ================================== La faman artikolon de A. Turing aperinta antaux 50 jaroj kun la titolo "Computing machinery and intelligence" (Komputaj masxinoj kaj inteligenteco) dum unu jaro rajtas aperigi esperante Akademio Internacia de Scienco, San Marino. La artikolo troveblas cxe la retpagxo: http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/AIS/scio/turing/TuringEo.html. Gxi estos tie legebla gxis la fino de auxgusto 2001, kiam cxesos la publikigrajto. Reinhard Fossmeier Rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de ************************************************************************** Pri usonaj militbazoj en Okinawa ================================ Sur la suda insulo de Japanio, Okinawa dense sidas militbazoj de usonaj armeoj, kiuj okupas kvinonon de la tuta insula areo. En 4 urboj kaj vilagxoj la militbazoj okupas pli ol duonon de la tuta areo. 27 mil usonaj armeanoj rezidas en la insulo de 130 mil logxantoj. Oni decidis traduki informojn, artikolojn pri tiuj militbazoj esperanten. Oni povas legi gxin en retpagxoj: http://www.mediawars.ne.jp/%7Ejcpkadii/test/kaikakuron/okinawa/esperanto.html Hoshida Acushi Rete: mcm63639@forigu.biglobe.ne.jp ************************************************************************** Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj ========================================= En lasta UK, mi intervjuis pli ol 40 esperantistoj, kaj famaj kaj ne famaj, por fari t.n. "Foto-vocxan albumon de mondaj esperantistoj" en mia Esperanto-Radio Interreta (ERI), kaj gxi nun bone funkcias. Se vi volas vidi la vizagxojn de mondaj esperantistoj, auxdante iliajn vocxojn, vizitu la retpagxaron cxe: http://www.esperanto-radio.net kaj simple klaku la skatolon kun la vortoj "Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj", kiu trovigxas dekstre en la cxefa pagxo. MA Young-tae ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Kompleta KAEST-programo ======================= Provizora programo de KAEST 2000, okazonta en Prago 10-12. 11. 2000 sub auxspicioj de UEA Sekcio A: "Ekonomio sojle al la tria jarmilo": Bo Sandelin (Svedio): La fondado de ekonomiko. Adam Smith kaj la klasika skolo; Alain Fagot (Francio): Projektoj financataj de Euxropa Unio; Josef Mendl (Cxehio): Principoj de duobla librotenado kun ekzemploj; Rainer Kurz (Germanio): Profesia organizo de Esperanto-organizajxoj - cxu tio estas nur vizio?; Lucie Karelova (Cxehio): Ekonomia subteno de bezonoj de handikapitaj homoj en la cxeha socio; Eva Polakova (Slovakio): Ekonomiaj aspektoj de la solvo de la cigana problemaro; Jiri Patera (Cxehio): La nomoj kaj simboloj de diverslandaj valutoj. Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto: Jan Werner (Cxehio): Neceso de la terminologia procedo en Esperanto; Heinz Hoffmann (Germanio): Pri la neceso de la internacia nocio-normigo en Esperanto; Rudiger Sachs (Germanio): La internacilingva kompendio de parazitologio; Detlev Blanke (Germanio): La lingvo-nomo Esperanto en metafora uzo; Josef Kavka (Cxehio): Morfologio de fungoj; Vlastimil Kocxvara (Cxehio): Cxu progresigi la fakan lingvon en la fakoj kiuj plu ne evoluas?; Otto Haszpra (Hungario): Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun la historia trarigardo; Miroslav Malovec (Cxehio): Pri ambauxdirektaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj. Sekcio C: Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (gxenerale): Peter Hauser (Germanio): Bazoj kaj mezuraj procedoj de la prilaborado per varmo; Margarete Bettmann (Germanio): Sxanco per la tempotrako; Petar Todorov (Bulgario): Cxu esperantistoj-fakuloj (organizajxoj) povas kontribui en la disvolvigxo de la industrio (ekonomio) de landoj?; Frank Nitzsche (Germanio): Lumigo de laborlokoj. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Petro Chrdle Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovoce, Cxehio Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************** "Istrio estas songxo..." orbispictus@forigu.iol.it ************************************************************************** AJN III ======= Inter 17-24. 02. 2001 okazos la 3-a Arangxo Junulara Nordia en Trondheim, Norvegio. La renkontigxo okazos en bela kabano meze de fabela arbaro - oni garantias negxon! Dum AJN oni emfazas esperanton kaj skiadon, cxi foje ankaux cxokolado ludos gravan rolon. Multaj junuloj kaj bonega etoso akompaonos dum la arangxo cxiun partoprenanton. Ne indas resti hejme. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: AJN p/a Espen Nystad, Herman Krags vei 31-43, NO-7050 Trondheim, Norvegio. Rete: ajn@forigu.esperanto.no ************************************************************************** Infana Kongreseto ================= La 34-a Internacia Infana Kongreseto, IIK okazos samtempe kun UK inter 21-28. 07. 2001 en Zagrebo, Kroatio. La arangxo estos de arboj kaj grimpoj grave influata. La renovigita kongresejo situas sur monto-flanko, cxirkauxata de arbaro, nekrutaj herbejoj kaj belaj promen-aleoj. Kaj tamen, la kongresejo "Grad Mladih" (urbo de gejunuloj) trovigxas ene de la urbaj limoj de Zagrebo, atingebla en 30 minutoj de la centro per urbaj trafikiloj. La loko estas konstruita por vizitoj de junularaj grupoj al Zagrebo. Oni preparos laborgrupojn pri manlaboroj, desegnado, pupfarado, preparo de prezentajxoj kaj kvizoj, pretigo de la kongresa bulteno kaj simile. La partoprenantoj promenos, kreos muzikon kaj aktoros. La organizantoj volonte akceptos viajn ideojn kaj proponojn. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Stefan MacGill Bethlen G, u 2, HU-2030 Erd, Hungario Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.esperanto.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 14-15.10. 48-a Praktika stagxo de Esperanto Parolata en Thionville Volkrange. Inf: Catherine Gallego, 49 rue du Generale de Gaulle, FR-57330 Hettange Grande, Francio. Rete: mgallego@forigu.club-internet.fr * * * 20-22.10. 20-jarigxo de Esperanto-klubo "Pacifiko" en Vladivostok. Inf: Rete: A. Titajev oriento@forigu.mail.ru aux oriento@forigu.yahoo.com * * * 21-22.10. V. Lingva Festivalo en Cxeboksari, Rusio. Inf: Jekaterina Ignatjeva Rete: asocio@forigu.chuvsu.ru * * * 22-25.10. Monda Junularo per Esperanto - Amikaj Renkontigxoj, Miercure- Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12-A ap. 3, RO-4100 Miercurea- Ciuc, Rumanio * * * 23-29.10. Jubilea Renkontigxo de Esperantistoj Handikapuloj en Skokovy. Inf: Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, Na Okrouhliku 953/21, CZ-530 03 Pardubice, Cxehio. Tel: +420-40-6611941 * * * 26-30.10. Praktikado de la lingvo en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto- Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 27-29.10. Poma semajnfino, Caen. Inf: Yves Bachimont, 106 rue d'Orleans, FR-14000 Caen, Francio. Tel: +33-231751574. Rete: YBAchimont@forigu.esperanto.org * * * 29.10-01.11. 5-a Mediteranea Konferenco de Esperanto pri la esperanta fonetiko, Sete, Francio. Inf: LF-koop. CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. * * * 01-04.11. Rusa semajno en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, E-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club- internet.fr * * * 04-05.11. 11-a Kongreso de UkrEA, Kievo. Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35, UA-252133 Kiev 133, Ukrainio. Tel. +38-44-29501701. Rete: ukrea@forigu.esperanto.nu * * * 08-10.11. Terminologia seminario (antaux-KAEST): temo: (Ne nur) fervoja transporto kaj trafiko. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126 Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * 10-12.11. KAEST-2000, Kolokvo, Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126 Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * 18-19.11. Konkurso al radio-amatoroj en cxiuj amatoraj bendoj. Inf: Hans, rete: j4pg@forigu.gw.ab6qv.ampr.org * * * 19.11-04.12. 13-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Campo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono (EKOR), str. Cel Agostinho 126 fundos, BR-23050-360 Campo Grande - RJ, Brazilio ************************************************************************** MOVADO ////// "El Popola Cxinio" cxesos aperi =============================== La mondfama revuo "El Popola Cxinio" cxesos aperi en presita eldono fine de cxi tiu jaro. Ek de 2001 gxi estos havebla nur rete kaj senpage. La redakcio informas, ke tiuj, kiuj antauxpagis por la revuo, povos ricevi por la restanta sumo librojn eldonitajn de Cxina Esperanto-Eldonejo. Irja Kaponen el NUN ************************************************************************** En 2003 la UK en Gotenburgo =========================== Dum la fina ceremonio de la Universala Kongreso de Tel Avivo la estraro de UEA informis, ke gxi decidis akcepti la inviton de Sveda Esperanto- Federacio, ke la UK en la jaro 2003 okazu en Gotenburgo, la dua urbo de la lando. Tio estas la kvara UK en Svedio. La kongreso okazos ene de la urbo mem inter la 26-a de julio kaj 2-a de auxgusto. Pro tio ke la UK la jaron antauxe okazos ekstereuxrope, en Brazilio, oni atendas inter 2500 kaj 3000 kongresanojn. La preparlaboroj jam dauxris dum iom da tempo, sed nun intensigxos. el NUN ************************************************************************** Tra Esperanto al olimpiejo ========================== En la brikaro de la "Olimpia Reva Vojo", kio estas konstruita apud la granda sporthalo de la olimpiaj ludoj, troveblas briko kun la surskribajxo "Esperanto por mondpaco". Cxi tion arangxis loka esperantistino, Margaret Chaldecott. La "Esperanto-briko" sxajnas esti bona varbilo por nia movado, cxar gxi tute malsimilas al la aliaj brikoj laux teksto, kaj gxi estas por multegaj homoj videbla. laux Telopeo septembro 2000 ************************************************************************** Esperanta posxtmarko por UK Zagreb ================================== Laux la informo de Kroata Posxto, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Kroatio ricevos sian posxtmarkon. Universala Kongreso de Esperanto estos unu el 19 porokazaj posxtmarkoj en la eldonplano de la Kroata Posxto por la jaro 2001. En la jaro 1997 Kroata Posxto eldonis posxtmarkon honore al la 1-a kongreso de kroataj esperantistoj. La eldonkvanto de la posxtmarko estis 300.000 ekz. kaj gxi estas ankoraux ricevebla. S. Sxtimec Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr ************************************************************************** Esperanto-simfonio ================== La unua euxropa prezento de la Esperanto-simfonio okazis la 6-an de oktobro 2000 en la Filharmonia Halo (Horni Namesti), Olomouc, Cxehio. La simfonion verkis usona komponisto, David Gaines. La verkon ludis Moravia Filharmonia Orkestro (Moravska Filharmonie Olomouc). Dirigento estis Vit Micka. Dave Gaines Rete: davegaines@forigu.aol.com ************************************************************************** Komisiono pri Mezeuxropo ======================== Kadre de la "Konsultigxo de Landaj Asocioj de Mezeuxropaj Landoj" okazinta en Zagreb inter 15-17. 09. 2000. estis fondita Komisiono pri Mezeuxropo kadre de UEA. En la laboro de la konferenco partoprenis landaj asocioj de Cxehio, Kroatio, Hungario, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. Por la prezidanto estis elektita Oszkar Princz, membras Jan Vajs kaj Stanislaw Mandrak. La konferencon salutis ankaux reprezentantoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Respubliko Kroatio. La konsultigxa rezolucio pledas por enkonduko de Esperanto kiel samrajta lingvo por intersxtataj rilatoj en Mezeuxropo. S. Sxtimec Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr Pro anticipa neinterkonsento kaj manko de tempo en tiu cxi Konsultigxo nun ne partoprenis Kultura E-Asocio cxe Eventoj, kiu estas plej agema kaj forta kaj agema landa asocio en Hungario. - ndlr ************************************************************************** Seminario en Amano ================== La 1-a Oficiala Antauxkongreso en Amano, Jordanujo okazis inter 22-24. 07. 2000 pri "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj". La seminario estis tre sukcesa, cxefe pro la suverena gvidado de Renato Corsetti kaj al la altnivelaj kontribuoj kaj pro la entuziasmo de la jordanaj partoprenantoj. Ursula Niesert ************************************************************************** Dauxrigo de Texel-a kampanjo ============================ Estis reinauxgurita Esperanto-monumento en la nederlanda insulo, Texel. Okaze de la inauxguro la loka gazeto aperigis malfavoran artikolon pri Esperanto. Danke al la kampanjo de Esperanto Nederland kaj de Ret-Info kaj Eventoj (vidu Eventoj n-ro 189 p. 5.) granda amaso de leteroj venadis dum pli ol unu monato al la redakcio de la gazeto. Pro tio ekde tiam aperadis ecx pluraj favoraj artikoloj pri nia movado kaj lingvo en gxi. Ecx en la loka televido plurfoje estis menciita Esperanto kaj la vigleco de la aktivuloj - la influo de la nombro de leteroj. Eluzante la aktualecon Esperanto Nederland aperigis varbilartikolojn en la loka gazetaro de la insulo kaj aperigis grandajn varbilojn sur kaj en la auxtobusoj de Texel. laux Fen-X ************************************************************************** 3-a Forumo de "Esperanta Civito" ================================ Laux la decido de la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito la 3-a Forumo de la "Esperanta Civito" lauxplane okazos inter la 2-a kaj 4-a de junio 2001, en la itala urbo, Sabbioneta. La Evolukomisiono komisias la Italan Interlingvistikan Centron per la organizado. La delegitoj de la "paktintaj establoj" povos konfirmi sian partoprenon gxis la 31-a de decembro 2000. laux Heroldo Komunikas 73. ************************************************************************** 20-jarigxo de la Afrika agado ============================= La esperanta Historio en Afriko montras du periodojn. La unua komencigxis cxe la apero de la unua libro de Esperanto, kaj dauxris gxis la UK en Stokholmo en 1980. La dua periodo komencigxis en septembro 1980 kaj dauxras gxis nun. Tiun duan periodon gvidas Hans Bakker, kaj gxuste en gxi Afriko reprezentigxas en la tutmonda Esperanto-movado. Afrikanoj partoprenas Universalajn Kongresojn, kaj aliajn arangxojn, verkas Esperantajn librojn, agadas en internaciaj Esperanto-organizajxoj, redaktas Esperantajn periodajxojn, artikolas al Esperantaj periodajxoj, rilatas kun esperantistoj tra la tuta mondo, ktp. La Afrika Fondajxo ricevas donacojn de multaj esperantistoj, kaj uzas ilin por la movado en Afriko. Ankaux organizajxoj Esperantaj semis en la Afrikan agadon. Gbeglo Koffi Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg ************************************************************************** De Japanio al Ameriko ===================== Joel Brozovsky, la gxisnuna redaktoro de la japana gazeto Oomoto cxesas redakti la revuon plu. Li translogxigxas al Usono, kie li pluagas por nia movado. Li laboros cxe Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA en San Francisco. el Oomoto n-ro 444 ************************************************************************** IKEL-kampanjo por la lingvoj de Francio ======================================= La registaro de Lionel Jospin subskribis la Euxropan Cxarton por Regionaj aux Minoritataj Lingvoj sed, post la opozicio de prezidento Jacques Chirac kaj de pluraj aliaj, la Konstitucia Konsilio blokis la ratifon de la Cxarto, kiu lauxdire estus kontrauxkonstitucia. Imagu, kiom grave por la euxropa kultura diverseco estus, se lando kiel Francio finfine protektus lingvojn kiel la bretona, okcitana ktp! Tial, IKEL alvokas cxiujn demokratiajn esperantistojn skribi al la francia konsulo aux ambasadoro de sia lando por insisti pri ratifo de la Cxarto. Tio estas grava afero ankaux laux esperantista vidpunkto! Daniele Vitali Rete: daniele.vitali@forigu.cec.eu.int ************************************************************************** Sferoj-10 furoris cxe KEF ========================= La deka volumo de la serio Sferoj estis, kun granda diferenco, la libro plej mendata lauxlonge de la KEF-semajno en Helsinko, kie oni prezentis gxin. Jen la tri plej popularaj libroj: Sferoj-10 (sciencfikciaj rakontoj); Ibere libere (poezio); Ekstremoj (noveloj). Miguel Gutierrez Rete: liven@forigu.nexo.es ************************************************************************** OPINIOJ /////// Brusela Esperanto-oficejo ========================= Lastatempe, oftigxis proponoj, ke nia movado - nome UEA - iniciatu agadon en la Euxrop-Unia sfero. Tamen, forestas cxe la esperantistoj klara unueca bildo pri la karakterizoj kaj celoj de tiu cxi agado, pri la necesaj homaj fortoj kaj financaj rimedoj. Nur estas ripete menciata de pluraj flankoj la magia nomo Bruselo, sidejo de la Euxrop-Uniaj instancoj. Kelkaj sugestas, ke la E-movado tie malfermu konstantan oficejon kun propra stabo kun publik-rilata labortasko; aliaj ecx volus, ke UEA likvidu sian centron en Roterdamo kaj migru al la belga cxefurbo. Al tio aldonigxas kelkaj projektoj pri Euxropa Konferenco. La unua spontana demando rilatas al la elekto de Euxropo por speciala iniciativo. Se la E-movado estas tutmonda - kaj ne nur unuregiona - kial gxi devus koncentrigi sian atenton al unu specifa politik-geografia zono? Kial Euxropo? Pro tio ke Euxrop-Unio estas la regiono kun la plej rimarkebla lingvo- problemo, la sola supernacia realajxo kun propraj politikaj povoj (kaj iom korekta lingvo-politiko) kaj la tria ekonomia mondpotenco, estas normale, ke la esperantistoj dedicxu al gxi prioritatan (ne ekskluzivan) atenton. Rezultoj cxe Euxrop-Unio povas grave influi en aliaj mondpartoj kaj cxe aliaj supernaciaj politikaj grupigxoj. Por Euxropa Agado aktivas, interne de UEA, Euxropa Esperanto Unio (EEU) kaj kelkaj laborgrupoj (Erasmo, Paderborn, k.a.). Antauxaj proponoj Jam fine de la jaroj 1970 funkciis en Bruselo (en ...mia propra logxejo, samtempe oficejo de "Heroldo") euxropa E-oficejo: sekretariino s-ino Sonja Brun, nun en Svislando. Kelkajn jarojn antaux 1987, la subskribinto submetis al la tiama prezidanto de UEA projekton, kun plano pri financado kaj bugxeto, por Euxropa Konferenco de parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton (agado Pirlot), okazunta dum la jubilea jaro. La projekto neniam estis diskutita de la estraro de UEA, malgraux mi disponigis mian profesian sperton pri tiaj konferencoj, i.a. kiel respondeculo de la Manila Konferenco (1980) de OMT, en kies finan deklaron eniris mencio pri Esperanto. La demando pri naciaj kaj minoritataj lingvoj estis poste pritraktita en la deklaracio de la ronda tablo pri "Esperanto por defendo de la etnaj lingvoj kaj kulturoj" (Torino, 1991) kaj en la raporto "Esperanto preter la jaro 2000" prezentita al la 2-a Esperanto Euxrop-Unia Kongreso (Parizo, 1995). Proponon pri Euxropa Konferenco la subskribinto ree prezentis dum la cxijara maja Malferma Tago en Roterdamo. Post kelkaj semajnoj aperos la teksto de la propono en la Diskut-kajero 4 de UEA, en kiu trovigxos cxiuj analizoj kaj argumentoj. En la pasintaj jaroj pri similaj proponoj insistis Chiti Batelli en la kadro de la citita EEU; samteme, nun, retposxte intervenas David Ferguson. Kiel dirite, estus oportune kunfandigi la diversajn ideojn en unu komunan agadon. Gxojige estas, ke UEA interesigxas pri la demando; fakte UEA estas la sola E-institucio, kiu havas la strukturojn, la homojn kaj iomete da financaj rimedoj por plenumi gravan kampanjon, same kiel gxi jam faris en la pasinto.La laborplano Ferguson En ret-diskuto aperis la plano de David Ferguson (funkciulo cxe la Euxrop- Uniaj instancoj) pri konstanta E-oficejo en Bruselo. Tiu plano montrigxis kiel la unua konkreta labor-dokumento kun organiza valoro, kvankam la auxtoro konfesas esti novbakita esperantisto kun malgranda kono pri la jarcenta batalo por Esperanto. Bedauxrinde, en la projekto mankas antauxvido de la kostoj kaj indiko de la fontoj de financado (bugxeto). UEA ne estas lakto-bovino, el kiu oni povas melki senmezure monon. Krome, se la dirita Asocio devus ion pagi, oni ne forgesu du punktojn: la mono de UEA en lasta analizo apartenas al la membroj, kiuj neniam akceptos malsxparon por supertaksita projekto; korekta administrado postulas, ke oni ne foruzu kapitalon, sed nur gxian rentumon. Malfermi oficejon en Bruselo, la cxefurbo de unuigita Euxropo, sxajnas neprajxo, kondicxe ke gxi plenumu konkretan plentempan, ne nur simbolan, rolon. Alternativo estus, almenaux en la unuaj tempoj, komenci per la uzo de adreso kaj bazaj sekretariaj servoj ofertitaj en la belga cxefurbo de specialigitaj entreprenoj. En posta momento la situacio povus evolui al pli definitiva formo. Ferguson proponas dungi tri oficistojn. Oni dungas plentempajn oficistojn, kiam oni certas laborigi ilin 7 horojn tage dum 5 tagoj semajne. Alimaniere oni nur kreas senutilan burokration. En la projekto Ferguson ne videblas labor-kvanto kaj mono por la proponitaj tri oficistoj. Entute, sxajnas pli labor-efike kaj pli malmultekoste pagi laux kontrakto honorariojn al eksteraj kunlaborantoj por limigitaj taskoj "ad hoc" (laux tuja bezonoj), ekz. esploroj, gazet-komunikoj, tradukoj, prefere ol pagi konstantajn salajrulojn. Multe pli ol gxeneralajn oficistojn tia oficejo bezonus kvalifikitan managxeron kun kapablo memstare verki dokumentojn, komunikojn kaj projektojn, kunordigi kaj gvidi esplorojn kaj interrilati kun Euxrop-uniaj funkciuloj. Tajpi kaj ekspedi tekstojn, kiu ajn laux tuja bezono povas fari kontraux pago. Fine, havi adreson en Bruselo ne signifas ignori la potencialojn de Roterdamo, kiu trovigxas je unuhora vagonara distanco de Bruselo. Donante al la CO la oportunajn rimedojn, multaj laboroj - managxeraj, mastrumaj aux plenumaj - povas trovi hejmon cxe UEA, kies sperto formas valoran trezoron. La ideo Ferguson movis stagnantajn akvojn en nia Movado. Gxi ne kontrauxstaras aliajn proponojn, ekz. pri Konferenco de Parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton, kun sekva Euxropa Konferenco pri la lingva situacio. Gxi ankaux ne opozicias al la peto ke EEU arangxu Konstantan Euxropan Konferencon. Cxio tio bone harmonias kun la Jaro de Lingvoj 2001, lancxita de Euxropa Unio. G. C. Fighiera, Rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Porisntruistaj seminarioj en Germanio ===================================== En germanio ekis cxi jare la organizado de porinstruistaj seminarioj kunlabore kun IEI. Tiuj seminarioj estas diverstipaj kaj prilaboras diversajn temojn, kiuj iel rilatas al la instruado. Pentekoste okazis la unua arangxo, gxi estis Cseh-seminario A. Dum la dua okazis prelegoj pri gramatiko, interlingvistiko, perceptado kaj Esperanto-literaturo de la unua periodo. Okazos ankoraux seminarioj inter 01-03. 12. 2000. kaj inter 17-18. 02. 2001. Partoprenantoj de cxi tiuj seminarioj povas havi internacian ekzamenon de IEI. Pliaj informoj peteblas de: Esperanto-Gesellschaft-Sudharz Grubenhagenstr. 8, DE-37412 Herzberg/Harz ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Belartaj Konkursoj 2000 ======================= La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursajxoj, en la Tel-Aviva jaro la jugxantoj devis taksi entute 69 konkursajxojn. La premiolisto aspektas nekutime. En poezio kaj prozo, la bazaj brancxoj de la Konkursoj, la jxurio trovis nur po unu premiindan verkon, ambaux tamen meritajn por la unua premio. Aliflanke, en la esea kaj kanta brancxoj, kiuj en pasinteco ofte spertis jarojn kun neniu aux malmultaj premioj, la rezulto cxi-foje estis rimarkinda. En la esea brancxo cxiuj verkoj ricevis premion aux honoran mencion, kaj en la kantobrancxo la unua premio estis asignita egale al du kantoj de sama auxtoro. La sola brancxo, kiu altiris pli da konkursajxoj ol en la antauxa jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu nombro gxojigis la jugxantojn, el kiuj unu tamen domagxis la nepremiitajn librojn, cxar laux li en malpli abunda jaro pli-malpli cxiu el ili estus povinta gajni la premion. Kvankam la premio "Nova Talento" ne estis aljugxita, ankaux en la cxi-jara honortabelo trovigxas auxtoroj, kiuj ne estis distingitaj antauxe. Tamen ne cxiuj el ili estas tute novaj talentoj: Mikaelo Gishpling, lauxreato de la unua premio en poezio, estas jam eldonita poeto ("El sisma zono", eld. Flandra E-Ligo en 1994). Laux interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" ankaux cxi-jare aperigos la premiitajn verkojn. Premiolisto Poezio 1-a premio: Mikaelo Gishpling (Israelo) pro "Negxa fantazio"; 2-a kaj 3-a premioj: ne aljugxitaj. Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro "Letere etere"; Nikola Rasic (Nederlando) pro "Telefonvoko al postmoderno". Partoprenis 40 poemoj de 17 auxtoroj el 12 landoj. Prozo 1-a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro "Mi ne estas Mona Lisa"; 2-a kaj 3-a premioj: ne aljugxitaj. Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio) pro "Amletero"; Tibor Kristaly (Hungario) pro "Leon-vilagxo". Partoprenis 11 verkoj de 8 auxtoroj el 8 landoj. Teatrajxoj Neniu premio aljugxita. Partoprenis 1 verko de 1 auxtoro. Eseo Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Kiel legi - cxu legi - Stellan Engholm?"; 2-a premio: Nikola Rasic (Nederlando) pro "Digrafio: speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo"; 3-a premio: Sten Johansson pro "Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999". Honora mencio: Carmel Mallia (Malto) pro "La vojo". Partoprenis 4 eseoj de 3 auxtoroj el 3 landoj. KantoPremio "Ahn Song-san pri Kanto": Tarci'sio Lima (Brazilo) pro "Diskanto" kaj "Cxi-pagxa dezir'"; 2-a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa Polkki (Finnlando; resp. tekso kaj muziko) pro "La koroj batu"; 3-a premio: ne aljugxita. Partoprenis 6 kantoj de 4 autoroj aux auxtoraj duopoj el 3 landoj. Infanlibro Premio "Infanlibro de la Jaro 1999": "La avo en la cxareto" de Gudrun Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea (Germanio). Partoprenis 5 libroj de 5 eldonejoj el 5 landoj. Videofilmoj Neniu premio aljugxita. Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj. Co de UEA ************************************************************************** RADIO ///// Rabato por varbado ================== La Esperanto-redakcio de Radio Auxstria Internacia sukcesis ebligi por 2-semajna provperiodo eksterordinaran malaltigon de reklam-prezoj! Entreprenoj, kiuj uzas aux utiligas Esperanton en sia laboro nun ricevas 75%-an rabaton de la normala auxstra tarifo. La kostoj de kelkminuta informado pri la entrepreno kaj pri ties produktoj atingis neimageblan malaltecon. Eluzu la eblecon! Por detalaj informoj kontaktu la Esperanto-Redakcion aux ties estron: Katalin Fetes-Tosegi Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at ************************************************************************** MUZIKO ////// Ni dancu en la rondo ==================== Aperis brazila porinfana KD kun la titolo "Ni dancu en la rondo". La disko enhavas 14 kantojn en Esperanto, kiujn kantas jam de generacioj la brazilaj infanoj. Cxiuj kantoj estas muzikigitaj kun agrablaj instrumentoj en bona stilo. La 30 minuta KD povas esti vere agrabla travivajxo por infanoj parolantaj Esperanton. La kantoj estas utilaj ankaux por lingvolernado por infanoj cxar la teksto estas bone komprenebla. La KD kostas 12 EUR kaj afranko. Gxi mendeblas de: Brazila Esperanto-Ligo Caixa Postal 03625, BR-70084-970 Brasilia-DF, Brazilio Rete: bel@forigu.esperanto.org.br ************************************************************************** LIBROJ ////// Klarigoj al Islamo ================== Por klarigado de la malfacilaj versoj el la "Sankta Kuraano" estis eldonitaj libretoj. Oni povas ricevi ilin senpage. Bonvolu rekompence sendi unu internacian respondkuponon por sendoosto. La titoloj estas: La vivhistorieto de islama profeto Muhammad; La lasta parolado de la lasta profeto; Tezoj pri islamo (respondoj de gravaj demandoj de neislamanoj); Alif Laam Miim (la traduko de la 1-a parto de la "Sankta Kuraano"); Kuraana Leciono (La klarigadoj de la Kuraanaj versoj) la leciono konsistas el naux apartaj libretoj. Mendoj estas atendataj de: Amjad Butt Esperanto Domo, Murree 47150, Pakistano Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com ************************************************************************** Zamenhof, hodiaux ================= Aperis "Zamenhof, hodiaux" de Andrea Chiti-Batelli en la serio Diskutkajeroj de UEA. La auxtoro, konata lingvopolitikisto, argumentas en la libro por sia tezo, ke Esperanto-movado devus transformigxi en politikan movadon. La libro haveblas cxe la kutimaj libroservoj. ************************************************************************** MALLONGE //////// Estis dissendita filmo, en kiu aperis ankaux L. L. Zamenhof en la sveda televido. Bedauxrinde Esperanto kaj nomo de Zamenhof ne estis menciita. * * * Hispana folklora ensemblo "Aragon" gajnis la unuan premion en la esperantlingva popolmuzikokonkurso kaj festivalo, la cxi jare jubilea, 20-a Internacia Renkontigxo de Popolorkestroj en junio en Torun, Polio. * * * Novan patronaron havas la hispana poresperanta fondajxo "Fondajxo Esperanto". La fondajxo ludas gravan rolon en la subteno de Esperanto- arangxoj. * * * Partoprenis Tokusxima Esperanto Societo al dancfeston en la urbo Tokusxima, Japanio. La grupanoj dancis la "Awa-dancon" en Esperanto- T-cxemizoj. La arangxon partoprenis pli ol du milionoj da partoprenantoj el tuta Japanio. * * * 4-pagxa artikolo kun koloraj fotoj aperis en la kvaronjara dulingva revuo de Uzbekistana Flugkompanio pri la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro. En la artikolo estas klare menciita ke la muzeon fondis kaj funkciigas Samarkanda Esperanto-Klubo. * * * Estis eldonita bunta finnlingva informilo pri Esperanto kaj Esperanto- Asocio de Finnio, AEF. Gxi estis disdonita ankaux dum Kultura Esperanto- Festivalo somere. La faldfolio utilas por varbi pri nia lingvo kaj movado kun koloraj bildoj kaj ne tro multaj tekstoj. * * * Okazis Esperanto-tago en la finna vilagxo Metsakyla. Dum la arangxo estis vizitita la Arbaro de Zamenhof kaj okazis prezento de videofilmo. Ankaux loka gazeto raportis pri la arangxo. * * * Esperanto-Asocio de Bauru, Brazilio havas jam de kelkaj monatoj propran sidejon. Gxia adreso estas: Rua Batista de Carvalho, 4-33, 14 andar, Salas 1403/4, BR-17010-001 Bauru SP, Brazilio. * * * Okazis 36-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 21-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en julio en Petropolis, Brazilio. La kongreso havis la temon "Esenco kaj estonto de la ideo de lingvo internacia - cxu io aldonenda al la centjara tezo de Zamenhof". * * * Okazis 12-a Renkontigxo Regiona de Ribeirao Preto, Brazilio. Gxia temo estis "La esperanta lernado". ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Mi sercxas kopion de "La Aventuroj de Huckleberry Finn" kiu estis eldonita en Hungario en 1982, kaj aliajn tradukojn de Mark Twain materialo en Esperanto. Adreso: Yehuda Miklaf, POB 10536, IL-91104 Baka, Jerusalemo. Israelo, rete: mfritz@forigu.netvision.net.il * * * Kun bedauxro ni mencias, ke mortis berlina esperantisto, Karl Maier. Li vivis kaj aktivis 23 jarojn en Cxinio, kaj ekde 1955 li estis grava motoro de berlina Esperanto-movado. * * * Estas sercxata urgxe manuskripto por unuhora prelego pri "edukado de infanoj al Esperanto". La sercxanto pagos 10 EUR. Kontakti eblas: Dieter Rooke, Aussere klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. * * * La adreso de Nederlanda Esperanto-Junularo, NEJ sxangxigxis. La nova adreso estas: Nederlanda Esperanto-Junularo, Sanne Alink, Weerdenburg 28, NL-2135 BG Hoofddorp, Nederlando. La reta adreso restas: nej@forigu.dds.nl Ankau la telefonnumero restas: 06-22 33 23 83. * * * La Esperanto-Centro de Stokholmo planas rearangxi sian montrofenestron pro tio lokuloj atendas simplajn, okulfrapajn, trankviligajn bildojn rilatajn al Esperanto. Adreso: Kaisa Hansen, Hagvagen FI-13 194 4o Upplands Vasby, Finnio ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas 48 jara instruistino pri la germana lingvo. Mi deziras korespondi kun pedagogoj el cxiuj germanlingvaj landoj pri landaj kulturoj, vidindajxoj ktp. Mi interesigxas pri kulturo kaj nacioj. Adreso: Elizaveta Cxerepahina, Velingradskaja 22-14, RU-357700 Kislovodsk, Rusio. * * * Mi estas 16 jara knabo, komencanta esperantisto. Mi tre sxatas lerni fremdajn lingvojn kaj auxskulti muzikon de sesdekaj jaroj. Mi ankaux interesigxas pri komputiloj, interreto, legado. Mi dezirus korespondi kun homoj el la tuta mondo. Adreso: Janusz Myzik, ul. Massalskiego 16/5, PL-25-636 Kielce, Polio. Rete: jmyzik@forigu.hotmail.com * * * Mi estas frauxlo, 43-jara, meznivela esperantisto. Mi instruas la francan, la germanan kaj la hispanan cxe kalifornia gimnazio. Mi volas korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. Adreso: Greg Eichler, 3605 20th St. #17, San Francisco CA 94110-2340, Usono. Retadreso: geichler@forigu.earthlink.net * * * Mi estas 45 jara viro, komencanto. Interesoj: esperanta literaturo, ornitologio, sportoj, psikologio, religio kaj amikeco. Adreso: Serge Cormier, 1445 rue Lincoln, Sherbrooke, Qc, Canada, J1H-2J2. Retadreso: sorpos@forigu.hotmail.com * * * Pensiulino deziras korespondi kun gesamideanoj tutmonde. Sxiaj interesoj estas valoraj verkoj de la mondliteraturo, vivokutimoj, kondicxoj de diversaj nacioj. Adreso: Maria Jagiello, ul. Styczynskiego 37. m. 6, PL-44-100 Gliwice, Polio. ************************************************************************** INTERESE //////// Per Esperanto al sciencfikcio ============================= Cxu vi jam scias, ke la sciencfikcia movado de Germanio estigxis per Esperanto? Temas pri Herbert Haussler (1912-1973), kiu logxis en Reichenbach/Vogtland. Siatempe - en la 30-aj jaroj - estis ege nekutima por la "ordinara homo" korespondi eksterlanden, sed uzante Esperanton li havis konstantan kontakton kun sciencfikciaj auxtoroj resp. mosxtoj cxie ajn en la mondo. Tiel li estis la kerno, el kiu kreskis la germana sciencfikciularo. En la altkvalita libro "Berichte aus der Paralellwelt" (Mencioj el la paralela mondo), kiu okupigxas pri la sciencfikcia movado en GDR (iama okcidenta Germanio), oni dedicxis al li propran cxapitron. En cxi tiu cxapitro trovigxas ankaux ampleksa rakonto pri la rolo de Esperanto en lia agado. Tobias, klubo "Andymon" Ernststr 14-16, DE-12437 Berlin, Germanio ************************************************************************** Aforismoj ========= Amo estas forta sed mono pli forta. * * * Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto. * * * Se problemo sxajnas al vi nesolvebla, prenu: - 1 saketon da kvieteco; - 1 tableton da reiro al la posta mateno; - 1 kuleron da prudentio; - 10 gutojn da rigoreco; - 1 dozon da analizo. * * * La historio estas devigata ripetigxi, cxar por la unua fojo ni tro malmulte atentas gxin. * * * Leteroj proksimigas la animojn pli forte ol kisoj. * * * Oni diras, ke inter du homoj la tria estas superflua. Ne tute veras. La tria estas ne superflua sed rezerva. * * * Breloko por sxlosiloj estas tia grava ajxo, kiu permesas perdi kelkajn sxlosilojn samtempe. * * * Se vi tro multon scias, oni ne permesos al vi maljunigxi. * * * Ju pli la homo estas maldiligenta, des pli lia laboro similas al heroajxo. * * * Naskigxis mem - helpu al aliaj. * * * Al nia popolo oni (nia registaro) jam tiom multon promesis, sed por gxi tamen cxiam ne suficxas. * * * Ju malpli da espero, des pli da gajo. Ju malpli da espero, des malpli da malgajo. el Komencanto 2000/1 ************************************************************************** Klarigoj el Pakistano ===================== La sankta Kuraano La vorto "Kuraano" estas arablingva esprimo. Kelkaj homoj skribas "Korano". Cxi tiu ne estas gxusta vorto. La signifo de la vorto "Kuraano" estas legitajxo aux la libro kiun legantoj multe legas. Ni scias ke pli ol 2 miliardoj da islamanoj legas "Kuraanon" dum cxiu tago kvinfoje en siaj pregxoj. La vorto "Kuraano" en la araba skribsistemo estas skribata per arabaj literoj, kiuj en la angla estas reskribataj per cxi tio "Qur'an". Ni uzas la literon "K" (markitan) anstataux la angla litero "Q". En la vorto "Kuran" la litero "A" estas longa vokalo do ni uzas "AA" aux "A" (markita) kaj skribas "Kuraano" kies prononco estas "Kur-aa-no". Cxi tiu estas gxusta prononco de la araba vorto. Kuraan estas baza kaj fundamenta libro de la religio "Islamo". La islamanoj legas gxin kiel sanktan kaj legxan libron. Ili pensas kaj kredas ke "Kuraano" estas "kitaab-ullah" (libro de Allah) Allah estas la araba nomo de Dio. Se ni volas scii pri la religio "islamo" ni devas legi la libron de islamo t.e. "Kuraano". Kio estas en Kuraano, tio estas islamo kaj kio ne estas en gxi tio ne estas islamo. La diroj kaj la agoj de la sankta profeto de islamo "Muhammad", benata de Allah (B.A) estas klarigadoj de la Kuraano. Islamanoj kredas "Kaana g'uluku huu Al Kuraan" (La Kutimoj de la profeto estas laux la Kuraano). Li (la profeto) klarigadis la celojn kaj la signifojn de la Kuraanaj vortoj kaj terminoj per siaj diroj kaj agoj. La Esperantigita Kuraano estas eldonita kaj la klarigadon de Kuraano ni povos prezenti al vi dum venontaj jaroj. "Ins'aAllah" (se Allah volas). Amjad Butt Esperanto Domo, Murree 47150, Pakistano Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com ************************************************************************** Idisto tradukas =============== Kaptas policisto krimulon Esperantiston. Tamen pro la lingva bariero ne povas enketi lin. Venigas idiston por helpo. - Traduku al tiu fiulo, "Kie vi kasxis la trezoron?" - Kie vi kasxis la trezoron? - Mi nenion kasxis. - Li diras, ke nenion kasxis. - Diru, se li ne konfesos, mi pugno-bategos lin. - Konfesu pli rapide, aux vi estos bategita. - Mi havas nenion por konfesi. - Tiu damnito ne volas konfesi. - Do klarigu al tiu stultulo, ke mi jam elprenas mian pafilon kaj malprobable mistrafos de tia distanco. - Nu jen, vi vidas, la pafilo estas celita al vi. La policisto diris, ke ne hezitos pafi, se vi ne diros, kie vi kasxis la trezoron. - Rapide diru al li, ke la trezoro estas sub la tria betulo tuj dekstre de enirejo en mia gxardeno. Nur ke li ne pafu! - Tiu obstinulo diras, faru kion ajn vi volas, mi tutegale ne diros pri mia trezoro... el la retlisto Anekdotoj en Esperanto esperanto.anekdot@forigu.egroups.com ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 194, 1/oktobro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************