Eventoj n-ro 193, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Manifesto 2000 - subskribkampanjo plu dauxras - Karaj legantoj, Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto - Sporto - Esperanto-vinoj Kontakto sercxata: - Filatelajxoj sercxataj - Ne plu! Interreto: - Interreta Esperanto-centro - Infanlibroj per la reto - Esperante pri ministerio - Iboga, la mirakla kuracilo Arangxoj: - Internacia Festivalo - Kompleta monata kalendaro Movado: - Libroservo de UEA en la reto - Premio por lingva agado - Esperanto - 2-a nacia lingvo en Cxinio - UEA sercxas prezidanton - Esperanto kaj la Cxarto - 40 jaroj de Esperanto-somerlernejoj - Urugvaja maratono - Esperanta premio - Spomenka Sxtimec en Malferma Tago - Nova ZEO en Malbork - E-filmo en kuba televido - Kastora klubo de Esperanto TEJO-angulo: - Honkongo - la realigxinta revo Opinioj: - Cxu strategio - Erasmus-studentoj volas la anglan Instruado, ILEI: - Instruisto en Japanio sercxata! - Esperanto en hispana universitato Konkursoj: - Kio felicxigas vin? Radio: - Cxinio cent jarojn Muziko: - Subgrunde Libroj: - La jaro 2001 Kulturo: - Korea Esperanto-muzikgrupo Rubrikoj: - mallonge (8), anoncetoj (3), korespondi deziras (3) Interese: - 10 aferoj, kiujn komprenas nur virinoj - Prezidantoj diskutis ruse - Sxercoj - Logika kaj natura - Kio estas ekumena kunveno? ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Manifesto 2000 ============== Subskribokampanjo plu dauxras La kampanjo de Unesko por kolekti subskribojn al Manifesto 2000 ankoraux malproksimas de la originala celo de 100 milionoj da nomoj transdonotaj al la Gxenerala Asembleo de UN kiel apogo de la monda civila socio por kulturo de paco kaj senperforto. Gxis la fino de auxgusto la subskriboj nombris 22 milionojn. Sekve Unesko alvokas strecxi la fortojn por tamen atingi la celon ankoraux en tiu cxi jaro, proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Ankaux UEA alvokis subskribi la Manifeston, kies Esperantan tradukon UEA eldonis kiel belan faldfolion kaj kiun ankaux multaj Esperanto-gazetoj jam aperigis. Eblas subskribi ankaux en Interreto cxe: www.uea.org/ 2000.html. Gxis la 4-a de septembro UEA ricevis entute 4709 subskribojn, el kiuj 3352 papere kaj 1357 rete. Por ke la nombro farigxu multe pli granda, UEA instigas la Esperanto-organizajxojn kaj unuopajn esperantistojn pli aktive ol gxis nun diskonigi la Manifeston 2000 kaj kolekti subskribojn. Tiuj kiuj ne povas subskribi la Manifeston en Interreto, povas peti de UEA la faldfolion, kiun oni kompreneble rajtas ankaux mem multobligi. Ne temas pri aparta kampanjo de UEA sed pri partopreno en la gxenerala kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de cxiuj homoj en sia medio. Bonega okazo por tio estos la Ago-Tago la 7-an de oktobro, kiam oni povos diskonigi nacilingvan tradukon de Manifesto 2000 kaj kolekti subskribojn por gxi. Ankaux la ne- esperantistajn subskribojn oni sendu al UEA. CO de UEA ************************************************************************** Karaj legantoj! =============== Vi scias, ke ekde la pasinta jaro pro la redaktoro-sxangxo ni dauxre baraktis kun la malfruo de la gazeto. Kiel vi spertas, ekde fino de julio la aperado de la gazeto komencis rekapti sian ritmon, kaj jen nun jam estas la dua numero, kiu aperas plene akurate, same kiel en la antauxaj jaroj. Ni esperas dauxre teni tiun akuratecon, kaj planas aperigi ecx tem- orientitajn kromnumerojn. Viaj leteroj, kontribuoj, mesagxoj dauxre estas bonvenaj, ja Eventoj estas ankaux via gazeto! Starante je via servo Axel Orszag-Krysz redaktoro ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 12. - Sporto ------ - Esperanto, internacia lingvo de amikeco, 1976, Kanada E-Asocio. - Malgranda vortero auxto-turisma, FIAT, Itala-Esperanto-Franca-Angla- Germana-Hispana. - Sporta Terminaro por Olimpikoj en Calgary, 1988, Kanada E-Asocio. - Tajgxicxjuan (cxina gimnastiko), 1964. - Terminaro por Infanludoj, 1942. - CARLES, L.: Teknika Leksikono de Toromakio (Taurobatalo), 1909. - EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN 0-919186-32-7. 42-53, 480-519 - Duden: Sekurado, Unua helpo, Homa anatomio, Korpa Higieno, Nagxado, Akvo-sporto, Glis-flugado, Rajd-, biciklo-kajmotor-sporto, Pilk-ludoj, Skermado, Gimanstiko, Atletiko, Halter-levado, luktado, jxudo, boksado, Mont-grimpado, Vintro-sportoj, Diversaj sportoj, Dancado. - HAMMER, J. K.: Skolta kaj Tenduma Terminaro, 1963. - HARRY, R.: Esperanto: Lingvo de la Sporto, 1972, Germana-Esperanto-Angla. - HUAT-SORBOT, Leon: Alpinisma fakterminaro kvinlingva, 1913. - MERCKENS, CART, FRUCTIER: Esperanta Frazlibro de l Turisto, 1903-4. - MINOSUKE, Emori: Invito al go-ludo, 1979. - NEMETH, Jozefo: 150 vortoj pri sxako. Esperanta-angla-franca-gepatra. Kalocsa, 1983. 12p. - NEMETH, Jozefo: Sxaka ilustrita vortaro Esperanta-hungara, hungara- Esperanta. Kalocsa, 1978. 85p. - NOVAK, Jindrich: Sindefendologiaj studoj 1. Prago: CxEA, 1983. 94p. - NOVAK, Jindrich kaj I.SxPICKA: Unua perbraka bolokado. Prago: CxEA, 1984. 41p. - NOVAK, Jindrich, I. SxPICKA, V.HNIK: La transdorsojxeta. Praha: CxEA, 1982. 70p. - PECHAN, A.: Turista Vortaro, 1968. Esperanto-Hungara/Hungara-Esperanto. - SEIHO, Nisxi: Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj. 2.eld. Maebasxi, 1964. 108p. - SCHICKE, Harald: La korpo de la homo. Ansendorf, 1993. 128p. - UJLAKY-NAGY, Tibor: La sporta lingvo en Esperanto. Budapest: HAE, 1972. 303p. - 63 sportotipoj. Fakaj asocioj - Esperanta Sxak-Ligo Internacia (ESxLI). Prezidanto: Dan Maxwell. Adreso: LT-3041 KAUNAS Partizanu 154. - Esperanta Sxako. Revuo de ESxLI. Red. Jaromir Canibal. Cehxio 73401 KARVINA-RAJ Okruzni 867. ************************************************************************** Esperanto-vinoj =============== En la Elzaca regiono esperantisto, Philippe Gocker, eldonas vinon kun Esperantlingvaj etikedoj. Eblas elekti el kvar specoj de vinoj. Oni povas surloke kun gvidado rigardi la vinkelon kaj kun iom da rabato acxeti vinon. Acxetado eblas ankaux per posxto. Pluaj informoj: Philippe Gocker 1, Place des cigognes, FR-68630 Mittelwihr, Francio ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Filatelajxoj sercxataj ====================== Estas sercxataj filatelajxoj por la dulingva motivo-kolektajxo "Limo/limistoj - dogano/doganistoj". Temas pri posxtmarkoj, kiuj koncernas la temon, pri tutajxoj kun indikoj rilate al la 4 nocioj (en cxiuj ajn lingvoj) aux kovertoj (FDC) kun stampoj, kiuj indikas aux mencias iamaniere la temon. Ne sendu ion tuj, sed proponu unue, cxar mi jam posedas materialon. Povas esti rilate la malfermon de novaj fervojaj linioj aux pramsxipo-linioj, limtrapasantaj, pri gxis nun (tiam) fermitaj pontoj aux stratoj, malfermo de doganejoj aux inverse, ktp. Prezojn aldonu en EUR aux en respondkuponoj. Cxiuj respondoj estas atendataj de: Walter Ullmann Im Muehlfeld 69a, DE-61169 Friedberg, Germanio * * * * * * * * Ne plu! En Eventoj-186 pagxo 4. aperis alvoko pri livero de kompaktdiskoj al Polio. La projekto ne plu estas aktuala, do bonvolu ne plu sendi ofertojn al la anoncinto, Andrzej Cwalinski. L. S. ************************************************************************** INTERRETO ///////// Interreta Esperanto-Centro ========================== La retpagxujo esperanto.nu ricevis novan strukturon, laux kiu estas pli facile orientigxi en gxiaj diversaj partoj. Gxi dauxrigas esti tute en esperanto. La diversaj sekcioj estas: Servo-centro, Nuntempo, Gazetfolioj, Kvodlibeto, Kafejo Zamenhof kaj Upsala Arkivo. La komuna nomo ankaux estas nova: Interreta Esperanto-Centro. Gxi havas la retan adreson http://esperanto.nu. Indas rigardi la retpagxojn cxar cxiuj servoj estas vere uzeblaj por cxiuj esperantistoj. Franko Luin Rete: franko@forigu.esperanto.nu ************************************************************************** Infanlibroj per la reto ======================= Cxiuj 14 porinfanaj romanoj de L. Frank Baum en lia serio pri la Mirinda Sorcxisto de Oz haveblas per la reto. Ili havas la originalajn bildojn, multajn en koloro, kaj legeblas per Latino-3, Unikodo, kaj pluraj el ili per pdf-formato. La amataj verkoj de Lewis Carroll: Alico en Mirlando, Trans la Spegulo, kaj lia frua verko La Aventuroj de Alico sub la Tero ankaux haveblas simile per la Reto. La verkojn, tradukitajn de Donald Broadribb, vi povas trovi cxe: http://www.geocities.com/Athens/Oracle/9067/ Eldonistoj, kiuj deziras aperigi libro(j)n el la Oz-libroserio, bonvolu kontakti la tradukinton cxe la cxisuba adreso: Donald Broadribb Rete: donaldbroadribb@forigu.mac.com ************************************************************************** Esperante pri ministerio ======================== Sur la retpagxo de la Ministrejo por kamparaj regionoj, landplanado, agrikulturo kaj turismo de la germana federacia lando Schlesswig-Holstein oni povas legi la informojn krom en la germana, angla, franca, dana, frisa kaj platdicxa ankaux en Esperanto. el Nun ************************************************************************** Iboga, la mirakla kuracilo ========================== Cxu planto el ekvatora Afriko estas mirakla kuracilo kontraux la toksomanioj? Legu en Esperanto la sciencajn informojn jxus tradukitajn de D-ro Eric Bernard Coffinet cxe la adreso: http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Iboga/ Komentoj, konsiloj kaj korektoj estos bonvenataj. D-ro Eric Bernard Coffinet Rete: Eric.Coffinet@forigu.wanadoo.fr ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Internacia Festivalo ==================== La 17-a Internacia Festivalo, IF, tradicia silvestra kaj novjarrenkonta arangxo en Germanio okazos cxijare en 2000-jara urbo, Trier inter 27. 12. 2000 - 03. 01. 2001. La arangxo ofertas bonetosan amuzigxon por la "dua generacio", inter 25 kaj 55 jaroj kaj por junaj familioj kun aux sen infanoj. IF okazos en komforta junulara hotelo apud la rivero Mosel. La kadra temo de la arangxo estas "Esperanto kaj infanoj". Okazos multe da interesaj prelegoj kaj pensintersxangxoj, ecx diskutoj pri la maniero uzi Esperanton en la cxiutaga vivo de familioj. Cxiuj kontribuoj estas bonvenaj. Trier trovigxas en la mondfama germana vinregiono, Mosel. La tuttaga ekskurso rilatas al la rivero kaj al vinvilagxoj. Cxiuvespere okazas interesaj programoj kaj eblas gxui la servojn de la bufedo konata inter esperantistoj, "Knajpo". Ankaux cxijare okazos la tradicia silvestra balo kun multaj amuzoj kaj bona etoso. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Hans-Dieter Platz Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de ************************************************************************** "Istrio estas songxo..." orbispictus@forigu.iol.it ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.esperanto.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 29.09-01.10. Nord-okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) en Kanado. Inf: N.O.R.E.K. 765 Braemer Avenuo, North Saanich, B.C., V8L 5G5 , Kanado. Tel: +1-250-656-1767, fakso: +1-250-6561765. Rete: dutemple@forigu.islandnet.com * * * 29.09-01.10. Turisma auxtuno en montaro Mala Fatra. Inf: Esperanto - MEL, Pk. B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Tel.: +421-903-552152 (Juraj Gondzur), rete: juraj.gondzur@forigu.urap.sk * * * 30.09-01.10. Auxtunaj tagoj de EAF, Perheniemi. Inf: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, SF-00530 Helsinki, Finnlando. * * * 30.09-07.10. 8-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo kaj Cseh-seminario, baza kurso en Blanes (provinco Girona, Katalunio). Inf: HFEA, Apartado 15027, ES-08080 Barcelono, Hispanio. Tel.: +34-(9)37275021, fakso: +34-(9)37836511. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com * * * 07.10. Ago-Tago, CO de UEA: Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel: +31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net * * * 07.10. Ago-Tago, Campo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono (EKOR), str. Cel Agostinho 126 fundos, BR-23050-360 Campo Grande - RJ, Brazilio * * * 07.10. Turista Tago, Razgrad. Inf: E-o Kulturdomo "D-ro Ivan Kircxev", str. Sv. Kilment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario * * * 07.10. Jara Kunveno de la Esperanto-Asocio de Irlando en lokalo "The Legal Eagle", placo Chancery, Dublino (apud la Supera Kortumo sur la bordo de la rivero Liffey, ekde la deka horo. * * * 07-08.10. Speciala AGOTAGO por inauxguro de la nova sidejo en Torino. Inf: Esperanto-Centro Torino, c.so Unione Sovietica 215, IT-10134 Torino, Italio. Rete: esperanto.torino@forigu.esperanto.it * * * 07-08.10. Internacia Esperanto-Semajnfino, Okemo VT. Inf: Thomas Alexander, Tel: +1-716-8657236, Rete: thos@forigu.compuserve.com * * * 07-09.10. 7-a Internacia Semajnfino Esperantista en Okemo Mountain Resort, Ludlow, Vermonto. Inf: ESK-OKEMO 2000, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Quebec, H2G 2R8, Kanado. Fakso: +1-514-2720151. Rete: okemo@forigu.ludl.tds.net * * * 09.10. Ago-tago en Szekesfehervar, Hungario. Inf. Rete: antonia@forigu.mail.datatrans.hu * * * 13-15.10. 87-a Japana Esperanto-Kongreso, Kumamoto. Inf: Japana Esperanto- Instituto, tel: +81-3-32034581, fakso: +81-3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp ************************************************************************** MOVADO ////// Libroservo de UEA en la reto ============================ La perinterreta komercado estas ne la estonto sed jam la nuno de la monda komercado. Jam de pluraj jaroj ekzistas pli kaj pli da nacilingvaj "retaj vendejoj". La valoro kaj sukceso de la retaj inform- kaj vendopagxoj estas pli kaj pli granda pro la rapido kaj komforto de tiuj servoj. En Esperantio gxis nun la plej granda interreta vendejo estis la Retbutiko de Flandra E-Ligo, sed antauxnelonge ankaux UEA malfermis sian retan vendejon. UEA rearangxis sian retpagxaron, tiel ili estas pli efike trarigardeblaj kaj uzeblaj. Kadre de tiu reordigo la kompleta katalogo de libroj, diskoj, kasedoj, videofilmoj, insignoj k.a. varoj vendataj de la Libroservo de UEA estas nun konsulteblaj en retpagxaro cxe: "http://www.uea.org/katalogo" . Kun 4100 titoloj la sortimento estas senkompare la plej granda en Esperantujo. En la reta katalogo oni povas sercxi librojn laux kategorio, titolo, auxtoro, tradukinto kaj traduklingvo. Oni povas tre facile elekti la deziratajn varojn, kompili mendon kaj sendi gxin al la Libroservo de UEA, kiu tuj plenumos gxin. La katalogo estas cxiam aktualigata, dum la libroforma katalogo, neeviteble iom post iom malaktualigxos. La enretigo de la katalogo estis teknike realigebla danke al la kompetenta volontula laboro de Michael Meeuwissen el Nederlando. laux Ret-Info ************************************************************************** Premio por lingva agado ======================= Junulara Esperanto-Asocio en Cxeboksari gajnis sxtatan junularan premion de Cxuvasxa Respubliko en Rusio pro "aktiva laboro por evoluo de la movado Lingvaj Festivaloj kaj disvastigxo de lingvikaj scioj". Cxi premio estas tre grava sxtata afero. Nur 4 plej bonaj junuloj (aux organizajxoj) de la respubliko ricevas gxin laux decido de speciala komisiono cxe Prezidento de Cxuvasxa Respubliko. Famaj scientistoj; sxtataj respondeculoj pri kulturo, edukado, klerigado; verkistoj, sportistoj, artistoj, aliaj fakuloj apartenas al la komisiono (tio estas vere honora laboro). Katerina Jevlampieva Rete: kat-jevl@forigu.cbx.ru ************************************************************************** "Esperanto - dua nacia lingvo de Cxinio" ... ============================================ En Cxinio logxas preskaux kvinono de la logxantaro de la terglobo. Cxar en tiu cxi lando sxtataj decidoj havas grandan valoron, esperantistoj elpensis ideon proponi al la cxina registaro enkonduki Esperanton kiel duan nacian lingvon. Multaj esperantistoj ricevis alvokojn de d-ro Ruben Feldman Gonzalez pri lia proponata projekto "Esperanto kiel dua nacia lingvo de Cxinio" (mallongige 2 NLC). Tiuj alvokoj celis, ke UEA kaj Cxina Esperanto-Ligo, CxEL faru oficialan proponon al la cxina registaro pri la afero. Esperantistoj el diversaj landoj estis anoncitaj kiel apogantoj de la projekto, kvankam pri tio ne cxiuj antauxkonsentis. Axel O-K * * * Lastatempe d-ro Feldman Gonzalez dissendis mesagxojn, laux kiuj "UEA jam transprenis la taskon oficiale proponi Esperanton kiel dua(n) nacia(n) lingvo(n) de Cxinio". Tiu aserto facile donas negxustan impreson. UEA petis d-ron Feldman Gonzalez cxesi dissendadi sian alvokon ke UEA kaj CxEL faru al la cxina registaro la celitan proponon. Tia alvoko ne plu necesas, cxar gxi estas jam ricevita de la Estraro de UEA, kiu nun estas diskutanta, interkonsiligxe kun CxEL, cxu la ideo estas tiom realisma, ke eblos kaj indos okupigxi pri gxi. Cxiukaze estas certe, ke en pozitiva kazo temus pri silentaj diplomatiaj pasxoj sen publika bruo. Se en iu momento ia publika agado povos utili, UEA alvokos por tio kaj konsilos pri gxia gxusta formo. Nur tiusence UEA transprenis la proponon. Plua publika agado, cxu de la iniciatinto cxu de aliaj, estas ne nur nebezonata sed povas esti malutila kaj kontrauxefika. Temas pri delikata afero, kies prilaboradon oni ne subfosu per emocia entuziasmo, cxar tio povus kauxzi vastan damagxon por la reputacio de Esperanto kaj gxia movado. Kreante falsajn esperojn oni krome riskas subfosi la estontan pretecon de esperantistoj apogi ecx realismajn kaj kompetente preparitajn projektojn por Esperanto cxe oficialaj instancoj. Sekve cxiu prudenta esperantisto, kaj aparte Esperantaj organizajxoj kaj gazetoj, ignoru kaj ne plu aperigu nek dissendu ajnajn alvokojn favore al la projekto. Osmo Buller gxenerala direktoro de UEA ************************************************************************** UEA sercxas prezidanton ======================= Dum la komitatkunsido de UEA okazinta dum la 85-a UK en Tel-Avivo la nuna prezidanto de UEA, Keppel E. Enderby oficiale anoncis, ke li ne volas por la sekva periodo kandidatigxi kaj fine de la nuna periodo retirigxos el la posteno de UEA prezidanto pro sia sanstato. Elekto-komisiono komencis sian laboron jam dum la UK en Tel-Avivo. La auxskultantoj de Radio Auxstria Internacia informigxis inter aliaj ankaux pri tio auxskultante la intervjuon kun la gxenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. fonto: Ret-Info ************************************************************************** Esperantisto kaj la Cxarto ========================== La 7-an de septembro en Romo okazis renkontigxo inter la itala ministro pri euxropuniaj aferoj, Gianni Mattioli kaj reprezentantoj de pluraj asocioj kaj organizajxoj, koncerne al la projekto pri Cxarto de la Fundamentaj Rajtoj de Euxropa Unio. La rimarkoj rikoltitaj en tiaj renkontigxoj kun la "civila socio" utilos al la itala registaro por difini sian sintenon rilate al la projekto pri Cxarto. En kunveno cxeestis ankaux Umberto Broccatelli, kiel reprezentanto de Itala E-Federacio. Li intervenis kaj poste enmanigis al la ministro dokumenton, en kiu estis kelkaj rimarkoj kaj plibonigproponoj. Umberto Broccatelli Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it ************************************************************************** 40 jaroj de Esperanto-somerlernejoj =================================== En Barlaston, Britio, festis en auxgusto esperantistoj 40 jarojn da Esperanto-somerlernejoj. Dum jubilea semajnfino, okazinta tuj post la kutima somerlernejo, esperantistoj el ses nacioj, kvin lingvo-grupoj kaj du kontinentoj auxskultis prelegaron pri Esperanto-socio, -movado kaj -kulturo. Paul Gubbins Rete: pgubbins@forigu.compuserve.com ************************************************************************** Urugvaja maratono - Esperantaj premio ===================================== La Fakultato de Medicino en Urugvajo festos sian 125-an jarigxon per diversaj eventoj. Unu el tiuj estos organizado de maratono, okazonta la 24-an de septembro en Montevideo. Oni invitas partopreni gxin al cxiuj ankaux al esperantistoj. La organizantoj planas donaci ankaux Esperanto-premiojn, tiel varbi por nia lingvo kaj movado. Cxiuj subtenoj aux proponoj estas bonvenaj. La maratonon partoprenas diversaj anoj de la loka socio, pro tio tiu varbmetodo versxajne efike funkcios. Proponoj aux helpoj estas atendataj de: Sandra Burgues Roca Rete: sburgues@forigu.fmed.edu.uy ************************************************************************** Spomenka Sxtimec en Malferma Tago ================================= La konata verkistino Spomenka Sxtimec estos la cxefgasto de la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 25-an de novembro. Sxi prezentos kaj auxtografos siajn verkojn, de kiuj la vizitantoj de la Malferma Tago trovos en la libroservo ecx tutan dekon. Tra la tuta tago, t.e. de 10h00 gxis 17h00, senhalta kinejo montros Esperanto-videofilmojn. Kiel kutime, ankaux cxifoje cxiuj libroj k.a. varoj en la libroservo estos vendataj kun rabato. Bonsxanculoj povos gajni libron ankaux en la senpaga loterio. Krome funkcios bazaro de esperantajxoj. CO de UEA ************************************************************************** Nova ZEO en Malbork =================== En la cxebalta pola urbo Malbork konata pro la plej granda brika kastelo en Euxropo oni inauxguris novan ZEO-n. En junio estis inauxgurita monumento pri la iniciatinto de la internacia lingvo - d-ro Ludoviko Zamenhof. Post la "placo Zamenhof", kverko "Esperanto" kaj memorsxtono "Esperanto" gxi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Cxio estis realigebla danke al bona aktivado de la loka E-grupo. Malkovron de la monumento plenumis prezidanto de la urbo Mieczyslaw Gutowski. La solenajxon partoprenis ankaux la prezidanto de PEA Stanislaw Mandrak. Solenajxon ornamis folklora grupo el Hispanio "Aragon" gvidita de konata hispana esperantisto A. Casquero. Gratulmesagxoj bonvenas cxe: Urba Registaro de Malbork Rete: promocja@forigu.um.maalbork.pl ************************************************************************** E-filmo en kuba televido ======================== La nacia kuba televido montris dokumentan filmon pri Esperanto, kun skriba traduko en la hispana. Temas pri la filmo farita de Roman Dobrzinski kaj montrita unuafoje al la kuba publiko dum la 1990-a UK en Havano. Multaj homoj post la programo telefonis al la sidejo demandante pri Esperanto. Rimarkinde estas, ke la E-asocio ne "kulpas" pri tiu cxi programo, do gxi konsistigis agrablan surprizon! Alberto Garcia Fumero Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu ************************************************************************** Kastora klubo de Esperanto ========================== Kastora Klubo estas internacia koresponda klubo por cxiuagxaj komencantoj, por cxiuj, kiuj konas aux lernas Esperanton (precipe por infanoj, gejunuloj, plenkreskaj komencantoj kaj E-instruantoj). Nun al la klubo apartenas cxirkaux 6000 membroj el 70 landoj kaj la membraro konstante kreskas. Por farigxi membro de la klubo oni devas skribi siajn nomojn (personan kaj familian - klare, per presliteroj) naskigxdaton kaj adreson, sendi tiujn cxi informojn al la klubo kaj pagi membrokotizon aux deklari alian formon de la helpo (se vi ne povas pagi laux la kluba regularo). Membrokotizo estas inter 15-18 USD (depende de la pagmaniero). Membroj ricevas 6 bultenojn kaj la plenan adresaron aux aldonojn jare. Pliaj informoj haveblas cxe: Internacia Esperanto-Klubo de Amikeco ul. Pulawska 3 - 11, PL-02-515 Warszawa, Polio Rete: kastora@forigu.poczta.wp.pl ************************************************************************** TEJO-angulo Hongkongo - la realigxinta revo =============================== Inter la junaj esperantistoj en Euxropo ne tre multaj gxojis, kiam Hongkongo invitis al la cxijara IJK. Multaj timis pagi entute cxirkaux 1000 euxrojn por fine damagxi la medion per interkontinenta flugo, suferi de varmega vetero kaj eventuale trovi nur malaltan lingvan nivelon cxe niaj aziaj samideanoj. Rapide ekvideblis, ke ankaux inter la aziaj IJK-anoj trovigxas suficxe da homoj, kun kiuj eblas bone, parte ecx tre bone, interparoli en Esperanto. La ejo ideale tauxgis por gastigi IJK-n. Oni trovis tie klimatizitajn kunvenejojn kaj dormcxambrojn kaj multajn eblojn por sportumi. Multaj azianoj sxatis ludi tablotenison, badmintonon aux korbopilkon, dum cxefe la euxropanoj ne emis ekhavi sxvitoplenan cxemizon ene de du minutoj, sed preferis viziti la nagxejon, senpage kaj preskaux ekskluzive je nia dispono. Meze de la ejo trovigxis herbejo kun tegmentetoj kaj benkoj, kie tage kaj nokte eblis renkonti aliajn homojn, babili, kanti, ludi ktp. Kaj la komprenigxo funkciis tre bone. Inter la cxirkaux 200 kongresanoj el 24 landoj de cxiuj 5 kontinentoj trovigxis 160 azianoj el Cxinio, Hongkongo, Tajvano, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Nepalo, Mongolio kaj Siberio, sed nur 30 euxropanoj. Cetere, la tre simpla interkona ludo, ke oni sidas en cirklo kaj ripetas la nomojn de la aliaj, farigxis tre amuza en tia vere interkultura IJK. Gxenerale tiu cxi IJK meritas multe da lauxdo. Sxajnas, ke la organizado funkciis tute glate; la programo estis suficxe abunda kaj interesa, kaj ecx la tuttaga ekskurso al la centro de Hongkongo valoris, malgraux antauxa skeptikeco cxe la euxropanoj, sian pli ol 50-euxran kotizon. Por preskaux cxiu IJK-ano la partopreno en la IJK postulis grandajn elspezojn. Multaj cxinoj devis pagi krom la IJK-kotizo ankaux restadon en hotelo, kiun ili fakte tute ne vizitis, nur por akiri enirpermeson al Hongkongo. "Estas facile por ni iri al Rusio. Sed estas malfacile iri al Hongkongo.", klarigis juna cxinino. Sed versxajne pro tiuj cxi altaj kostoj partoprenis en la IJK cxefe homoj, kiuj tre sxatas Esperanton. Videblis multe da entuziasmo - kaj multaj verdaj flagoj. Specialan simpation akiris la vjetnama delegacio, 9 gejunuloj el Hanojo, kiuj emfazis en sia kunveno "Hanojo - via rendevuo", ke post jarcento kun 30 jaroj da milito ili deziras igi sian urbon centro de paco. Ili tre sxatus post kelkaj jaroj - kiuj estas ankoraux bezonataj por lingva spertigxo - inviti al UK aux IJK en sia lando. Ankaux juna afrikano el Nigxerio videble gxojis, ke post multaj vanaj provoj akiri vizon por partopreni en euxropaj IJK-j aux UK-j finfine realigxis lia revo esti kune kun esperantistoj el la tuta mondo. Sxajnas al mi, ke neniu pentas sian partoprenon, cxar tiu cxi IJK estigis multe da novaj amikecoj kaj vastigis cxies horizontojn. Kiam antaux 14 jaroj mi eklernis Esperanton, malfermigxis al mi nova, nekonata mondo.Kaj post mia partopreno en la Hongkonga IJK tiu cxi mondo sxajnas al mi multe pli granda ol antauxe. Ulrich Matthias Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de ************************************************************************** OPINIOJ /////// Cxu Strategio? ============== 1. Dum la pasintaj monatoj mi nur suprajxe povis legi la europo-diskutojn (interreta diskutlisto pri E-o kaj Euxropa Unio - ndlr). Tamen, la opinio de plejparto de la listanoj sxajnas esti klara: Esperanto ne plu kasxu sin, sed pli efike konigu sin, i.a. per profesie gvidata oficejo en Bruselo. 2. Mi estis en la Universala Kongreso. Kiel cxiuj UK-oj, gxi gxenerale estis bone organizata, kvankam mi (kaj certe ne nur mi) sentis unu gravan mankon, tradician dum UK-oj, sed en la jara 2000 tute ne plu akcepteblan: ni estis kvazaux komplete izolitaj de la ekstera mondo. Fakso kaj retposxto ne estis (krom por insistemaj kongresanoj kun intimaj rilatoj kun LKK). Retaliro ekster la kongresejo eblis multloke, sed je nepageblaj prezoj. Mi intencis cxiutage raporti pri la kongreso, por ke oni hejme povu havi informojn al la gazetaro. Tio ne okazis, ecx kontrauxe: en nederlandlingva belga gazeto "De Standaard" dum la UK oni diskutis pri Esperanto, sed laux mia scio la kongreso ecx ne estis menciita. Mi pensas, ke ankaux alilande la UK apenaux eniris la gazetaron. (Mi scias: estis Concordo-akcidento kaj malsukcesintaj pacnegocoj.) 3. Antaux kelkaj tagoj mi ekkonis la retpagxaron www.esperanto.nu, celitan al aktiva esperantistaro. Enestas tre interesaj informoj, sed reale nur parto (kiom?) de la movado havas retaliron kaj de tiu parto denove nur parto "aktive" uzas gxin (krom por retposxto). Cxu, ekzemple, la tie troveblaj interesaj informoj pri Unikodo iam atingos la "simplan" esperantiston, kaj, se jes, cxu ili estos en komprenebla lingvajxo? Abundas revuoj en Esperantujo, sed ili apenaux enhavas utilajn informojn. 4. Dum la UK okazis kvarhora strategia forumo, en kiu (prave) cxiu rajtis interveni. Rezulto: lamentado pri la cxiamaj problemoj, proponoj de novuloj kaj veteranoj kiuj montras malkomprenon de la funkciado de la E- movado kaj kiuj jam multfoje antauxe evidentigxis nerealismaj. Nur kelkaj, mallongaj, utilaj intervenoj. Konkludo el tiuj 4 konstatoj En sia nuna mizera stato de funkciado la Esperanto-movado ne bezonas strategion, certe ne al ekstero, cxar al ekstero ni nur povas montri kriple funkciantan organiz- (et)aron, kiu ridindigas nin cxe profesiuloj (felicxe estas kelkaj esceptoj). Niajn laborfortojn a cxar estas multaj kompetentaj kaj talentaj personoj inter ni a ni unuavice uzu por strukturigi, funkciigi, trejni la ekzistantan movadon. Ne gravas, ke ekzemple la Euxropaj Komisiono aux Parlamento ne konas nin. (Cetere: estas suficxe da E-retpagxoj, se oni sercxas, oni trovas.) Unu el la sagxaj rimarkoj de la strategia forumo estis: "Post mallonga tempo (kelkaj jaroj) la lingva problemo estos tiel akra, ke oni devos trovi solvon kaj oni neeviteble alvenos al Esperanto." Sed cxu Esperanto tiam estos preta? Cxu tamen Esperanto venkos malgraux la esperantistoj mem? Roland Rotsaert Visspaanstraat 97BE-8000 Brugge, Belgio Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be ************************************************************************** Erasmus-studentoj volas la anglan ================================= Por esperantistoj, lobii signifas bombadi EP-anojn kun leteroj proponante la internacian lingvon kiel solvon. Kiam temas pri praktikaj pasxoj, privata E-agado tute mankas sxancoj influi euxropan politikon. La nuna strasburga sesio de la Euxropa Parlamento estas nur plia manka ekzemplo en la trista historio de Esperanta lobiado. Ecx ne unu Esperanta organizajxo kontaktis membrojn de la Kultura Komitato, aux EP-anojn gxenerale, kun amendoj aux rimarkoj al grava edukada raporto. La raporto pritraktas la problemojn kun la Erasmus- programo. La E-malagado signifas ke plia sxanco perdigxis influi la komisionon por ke gxi detale ekzamenu la malbonajn efikojn de la Erasmus- programo pri lingva diverseco. Strasburgo La 5-an septembro en Strasburgo, la Euxropa Parlamento diskutis raporton de Christopher Heaton-Harris, simpatia angla konservativulo (sinjorino Heaton-Harris estas kimrino) pri la Erasmus-programo. Fakte la Heaton- Harris studo estas raporto pri komisiona studo kiu ekzamenis la socio- ekonomian situacion de Erasmus-studentoj. Erasmus ebligas studperiodon en alia lando dum malpli ol unu jaro. La plejparto de studentoj volas studi en Britio kaj Irlando - por evidentaj lingvaj kialoj - laux Heaton-Harris. Ambaux la komisiono kaj parlamento tute preterpasis la problemon de lingva diverseco. Tiel perdigxis plia sxanco, ke la komisiono serioze studu la efikojn de la Erasmus-programo pri lingva diverseco. Ecx pli malbone la Heaton-Harris raporto nur konstatis ke: "la plej sxatataj celoj restas Irlando kaj Britio" estas klara ke Grekio, Norvegio kaj Portugalio, ekzemple, kontinuas altiri nur tre malgrandan nombron de studentoj por evidentaj lingvaj kialoj ni nin demandu kial tiom malmultaj lokoj estas okupitaj en Germanio kaj Italio." Laux la Erasmus-studo de la komisiono evidentigxas ke la Erasmus-programo pli favoras studentojn el pagipovaj familioj, aux studentojn kies gepatroj havas universitatajn diplomojn. La Komisiona studo ankaux notas ke landoj kun malpli "parolataj" lingvoj ricevas multe malpli studentojn ol landoj kiel Irlando kaj Britio. (Fonto: http://europa.eu.int/comm/ education/socrates/erasmus/survey_en.pdf) La Erasmus-programo jare atingis nur 1 elcenton de studentoj (80 000), multe malpli ol la celo de 10 elcento. La raporto de la Heaton-Harris ne menciis celon atingi pli da lingva diverseco en la Erasmus-programo. Heaton-Harris ecx konstatis ke ne eblas aux estas ege malfacile sxangxi la kreskantan tendencon studi en Britio. Gxi sxajnas sugesti ke plej bona metodo estus pli favore financi Erasmus- studojn en Britio kaj Irlando, por ke euxropaj studentoj povu lerni la "internacian lingvon" (tiusence anglan). Tio estas la politiko de la partio de Heaton-Harris kaj de certaj nunaj ministroj en Britio. Dafydd ap Fergus Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Instruisto en Japanio sercxata! =============================== Kompanio en Japanio, kies estro estas esperantisto sercxas instruist(in)on de Esperanto kaj angla por tempodauxro de minimume unu jaro. Honorario por Esperanto leciono 1000 japanaj Enoj; por angla 1500 enoj. Oficeja laboro: 1000 enoj por unu horo. Instruado okazas de la 18-a gxis la 22-a vespere (2 horoj E-o, 2 horoj angla, sed la lecionoj povas iom intersxangxigxi laux okupiteco de la lernantoj). Oficeja laboro dauxras kelkajn horojn (laux deziro kaj interkonsento). Labortagoj estas de lundo gxis vendredo kaj sabatoj laux interkonsento povas okazi lecionoj gxis 6 horoj. Oficeja laboro temas pri helpo pri respondo al retaj kaj aliaj leteroj kaj aliaj tajpaj aux similaj laboroj. La materialoj por Esperanto kaj angla lecionoj jam estas preparitaj kaj la instruisto instruos laux la instrukcioj kiuj trovigxas en cxiuj lecionaj pagxoj. Detalaj informoj kaj aligxo eblas cxe: Miyoshi Etsuo Rete: e.miyoshi@forigu.suhany.co.jp ************************************************************************** Esperanto en hispana universitato ================================= La Universitato de La Laguna ofertas por la venonta akademia jaro 2000-2001 liberelektan seminarion "Enkonduko al Esperanto kaj cxi ties kulturo". La direktoro de la kurso estas Prof. Alejandro Lopez de Vergara Mandez kaj gxin subtenas la Fakultato de Filologio. Gxi komencigxos venontan februaron kun tri akademiaj kreditoj kaj tridek docentaj horoj. La kurson partoprenos kelkaj prelegontoj kiuj pritraktos diversajn temojn rilate al la esperanta kulturo. La rilatoj inter Esperanto kaj la Universitato de La Laguna, komencigxis en la jaro 1947 kiam Prof. Regulo gvidis la unuan liberan esperanto kurson en la antikva Fakultato de Filologio kaj Belletroj de cxi tiu universitato. Por pliaj informoj eblas kontakti: Boletin de HEF Rete: liven@forigu.nexo.es ************************************************************************** KONKURSOJ ///////// Kio felicxigas vin? =================== La organizantoj ricevis 193 desegnajxojn venintajn de 11 lernejoj el 6 euxropaj landoj: Bulgario, Finnlando, Francio, Kroatio, Polio, Rusio. (1999: 197 partoprenojn el 8 landoj, t.e.5 euxropaj, 1 azia, 1 oceania, 1 amerika). Novaj partoprenantoj konkursis dum aliaj pauxzis. Dankon al infanoj kaj ties prizorgantoj. 12 infanoj gajnis premiojn kaj baldaux ilin ricevos. Partoprenaj diplomoj estas liveritaj al cxiuj. La organizantoj intencas denove proponi konkurson en la jaro 2001. Oni informos pri la elektita temo antaux la 2000-a jarfino. Esperanto en Vendomois Rete: noulin_m@forigu.club-internet.fr ************************************************************************** RADIO ///// Cxinio 100 jarojn! ================== Renkonte al la nova jarcento Cxina Radio okazigas de auxgusto gxis la lasta tago de decembro konkurson titolitan "Cxinio Cent Jarojn". Esperanto-Redakcio petas ke vi, subtene al la pozicio de Esperanto cxe CRI, bonvolu auxskulti helpajn artikolojn elsenditajn la 4-an, 7-an, 8-an, 11-an kaj 14-an de septembro kaj ripetotajn oktobre, kaj alsendu antaux la 31-a de decembro vian respondon kaj ankaux la enketan tabelon kiu estas parto de la konkurso. Vi ricevos almenaux memorajxon, se ne la unuan premion aux la duan aux la trian. Kiu gajnos specialan premion, tiu gxuos senpagan vojagxon al Pekino por unu semajno. Esperanto-Sekcio, Cxina Radio Internacia Rete: espradio@forigu.cri.com.cn ************************************************************************** MUZIKO ////// Subgrunde ========= Aperis "Esperanto Subgrunde Kompil'", 70-minuta kompakta disko kunproduktata de La Blua Papilio el Sao Paulo, Brazilio kaj Vinilkosmo. Gxi prezentas dek kvin bandojn anarkipunkajn, hardkorajn, grincajn, krustajn, surfgaragxan kaj trasxajn (Picxismo, Araukana, Averto al Gepatroj, Stomaka Korodo, Alaksio kaj la Galaksioj, Toksa Frenezo, La Bestoj, La Valsistinoj, Hom-Faktor', La Drinkomaniuloj, Ara-Mumut', Violenta Topaloff, Tra-Bog', La konkoj, Stomaka Korodo, DHC). Eblas ekde nun mendi tiun kompilon cxe la retbutiko de Flanda Esperanto- Ligo, FEL. Indas rapide mendi, cxar la eldonkvanto estas limigita. Libroservo kaj Retbutiko cxe Flandra Esperanto-Ligo ************************************************************************** LIBROJ ////// La Jaro 2001 ============ Aperis "La Jaro 2001", la praktika posxkalendaro kaj enciklopedieto de Monato. La kalendara parto enhavas lokon por skribi notojn kaj mencias la festotagojn en cxiuj landoj de la mondo. La mencio de tiuj festotagoj montrigxis aparte utile por vojagxantoj aux kiam oni intencas telefoni eksterlande. La enciklopedieta parto mencias cxiujn landojn de la mondo, kun ties cxefurbo, cxefaj lingvoj parolataj, monunuo, auxtosimbolo, IS-kodo, areo, sxtatformo, ktp. ktp. Tre utile estas la cxapitro "telefoni internacie": kiel mi telefonu al mia hejmlando kiam mi estas eksterlande? Kiel telefoni aux faksi eksterlanden de la hejmo (por kiuj landoj forigi la nulon, por kiuj ne ...?). Krome la enciklopedieto mencias la aktualan staton de la esperantlingvaj radioprogramoj, kun horaro, ondolongoj, ktp. La libro estas akirebla kontraux 5 EUR (inkluzive afrankon) cxe: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140BE-2000 Antwerpen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** KULTURO /////// Korea Esperanto-muzikgrupo ========================== Amatora korea tradicia muziktrupo konsistanta el esperantistoj planas rondvojagxi tra 7 euxropaj landoj (Nederlando, Germanio, Francio, Belgio, Auxstrio, Svisio kaj Italio) de la 4-a gxis la 15-a de oktobro 2000. La grupo intencas prezenti sian talenton ne profitcele sed por diskonigi korean malnovan muzikon al euxropanoj. Interesitoj kun ideo aux subteno povas sin turni al: S-ro LEE Jung-kee Rete: esperant@forigu.unitel.co.kr ************************************************************************** MALLONGE //////// Omagxe al la 110-jara datreveno de la loka Esperanto klubo en Ivanovo, Rusio okazis Ivanova Esperanto-Renkontigxo, IvERo. Mem la klubon fondis fama pola verksito A. Grabowski. * * * La informa revuo "Lumo" de Kanada Esperanto-Asocio, KEA ek de tiu cxi jaro aperas nur dufoje jare. * * * La Esperanto-grupo de Halifax, Kanado starigis Esperanto-budon en la loka stratfestivalo "Word on the Stree". * * * En la marta numero de la loka, monata bulteno "Galea" en Getxo, Hispanio aperis favora tutpagxa artikolo pri Esperanto. * * * Partoprenis librofoiron en Tenerife, Kanariaj Insuloj, Hispanio la loka Esperanto-asocio, ESTO. Oni starigis tablon kun vasta materialo de la Esperanto-kulturo. La prezidantino de la asocio estis intervjuita de la loka jxurnalo. * * * Novan klubejon havas la loka Esperanto-klubo de Ostrava-Vitkovice, Cxehio. La klubon inauxguris la eksjunularo. La klubo situas en la strato Zengrova 71. * * * "Procesio multkolora", unu el la plej popularaj kompaktaj diskoj de Kajto, reaperis post kelkmonata elcxerpigxo. Kroma interesa detalo estas, ke la nova eldono kostas konsiderinde malpli. Nun eblas mendi gxin de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo kontraux nur 11,60 EUR + afranko. * * * Ekfunkciis klubejo pri Esperanto-literaturo en la sidejo de Bulgara Esperanto-Asocio, BEA (str. Strangxa 79/81, Sofio). Kunsidoj okazas cxiun duan merkredon, dum ili estas pridiskutitaj diversaj problemoj de la hodiauxa Esperanto-literaturo. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Hungaroj kaj najbarlandanoj, kiuj volas plimalmultekoste veturi al IS kaj venontjare al IJF povas sin anonci cxe: Andrea Ottrok, XII u. 71, HU-1224 Budapest, telefono: 227 24 81, rete: o.andi@forigu.freemail.hu. * * * E-isto emas fordonaci la unuan eldonon de la libro "La bona lingvo" de C. Piron. Kontaktadreso: S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. * * * En Bulgario funkcias sub oficejo de esperantistino socia organizajxo por virinoj farigxintaj viktimoj. Kontakti eblas: Tanja Ruseva, Unuigxo Marija, str. Rahovec 5/2, BG-5100 Gorna Orjahovica, Bulgario ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas franca e-istino, 60 jara. Mi deziras korespondi kun e-istinoj el la tuta mondo. Adreso: S-ino Huguette Chabroullet, Kermoal, FR-22470 Plouezec, Francio. * * * Mi estas 27 jara frauxlo, komencanto. Miaj interesoj: man-flugado, retpagxoj. Adreso: Choi Young-joo, 251-455 sinrim-dong kuanak-gu, Seulo, Koreio, rete: swaf@forigu.netsgo.com. * * * Esperanto-grupo de bazlernejo (9-13-jaragxaj) sercxas korespondamikojn el la tuta mondo pri cxiuj temoj. 22 infanoj atendas leterojn. Adreso: Inka Weksler, E-klubo, pk 15, PL-58-400 Kamienna Gora, Polio. ************************************************************************** INTERESE //////// 10 aferoj, kiujn komprenas nur virinoj: ======================================= - Foje ecx 5 paroj de nigraj sxuoj ne estas suficxaj... - Kiel povas esti granda diferenco inter la malhelblanka, helbutera kaj krema koloroj... - Foje plori estas ja necese bone... - Ke 9990 forintoj kial estas nur "9 mil"? - Ke kial apartenas al la maldikigxa terapio la dieta kolao kun granda porcio de vanilia glaciajxo kun fraga laktokremo... - Ke kia sento estas akiri por duona prezo dum sezonfina disvendo tian vestajxon, kiu ja fakte ne estis necesa... - Ke cxiu bancxambra pesilo estas fusxe kalibrita...! - Tauxgan viron oni povas trovi nur malfacile, sed tauxgan friziston preskaux neeble... - Ke telefona interparolo inter 2 virinoj kial ne povas dauxri malpli ol 10 minutojn... - Kaj ja la plej gravan: la aliajn virinojn...! ************************************************************************** Prezidentoj diskutis ruse ========================= Prezidento Jiang Zemin de Cxinio, kaj prezidento Vladimir Putin de Rusio kunsidis dum 3 horoj la 18-an de julio 2000 en Pekino. Jiang, parolis kun sia invitinto en la rusa lingvo, lingvo kiun li lernis en la epoko kiam Soveta Unio rolis kiel granda frato por Cxinio. Post la kunsido, la du sxtatestroj kune subskribis deklaracion kondamnanta la kontrauxmisilan sxirmilojn fare de Usono. El Estado de Sao Paulo, tradukis Joao Rete: klubo@forigu.correionet.com.br ************************************************************************** Sxercoj ======= - Gxis via kvindekjarigxo vi suferos pro manko de mono. - Kaj poste? - Poste vi alkutimigxos - diras la auxguristino. * * * Du amikoj veturas per duetagxa auxtobuso. La unua proponas, ke ili veturu en la dua etagxo: - Malsagxulo! Cxu vi ne scias, ke tie mankas sxoforo? * * * - Karulino, cxu vi komprenas, ke se Edison siatempe ne malkovris la elektrokurenton, ni nun devus spekti la televizion en malhela koloro? * * * - Kia estas la formo de la Tero? - Ronda. - Kaj kiel vi pruvas tion? - Eh, mi ne insistas pri tio ekstreme. Gxi povas esti same kvadrata. * * * - Mi havis gxemelon, sed li iutage dronis kaj gxis nun mia patrino ne scias kiu dronis - mi aux mia frato... * * * - Cxu vi rimarkis kiel bele pentras tiu knabineto? - Jes. - Bone! Knabineto, mi petas, pentru al tiu sinjoro tason da teo! - Cxu sen aux kun sukero? * * * - Hieraux mi acxetis la libron "Kiel farigxi milionulo?" Sed hejme mi konstatis, ke mankas duono de la pagxoj! - Ne gravas! Ja posedi ecx nur duonmilionon estas tre bone! * * * - Cxu vi konis mian avon? - Ne, kial vi interesigxas? - Strange, tute strange! Vi rakontas la samajn anekdotojn, kiujn li rakontadis. * * * La telefono sonoras. Knabineto levas la auxdilon: - Kiu sonoras? - La cxefo de via patro. - Ho, kia cxefo vi estas? La patro diras pri vi: nia cxefo estas simple maljuna azeno aux plena idioto. * * * - La Trankvila Oceano estas duoble pli granda ol la Atlantika Oceano. La alia jxetas rigardon de sur la bordo de la oceano kaj jesas: - Vere, gxuste duoble pli granda.el Bulgara Esperantisto ************************************************************************** Logika kaj natura ================= Se vi pensas (kaj instruas) ke Esperanto estas la plej regula lingvo en la mondo, kiu el unu radiko konstruas multajn vortojn, vi versxajne ne konas la araban. El la radiko "d-r-s" (aux, kiel diras araboj: "darasa = li instruis") oni eltiras dekon da vortoj, ekzemple: madrasa = instruejo; mudarris = instruisto; dars = instruajxo = leciono ktp. Se vi volas mem, interalie, sperti kiel funkcias regula natura lingvo, partoprenu la seminarion, kiun mi reklamos en sekva numero de Eventoj. Renato Corsetti Rete: corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** Kio estas ekumena kunveno? ========================== - Estas la okazo en kiu protestantoj kaj ortodoksoj ne sukcesas reteni en si mem la pusxon instrui ion al katolikoj, dum katolikoj gaje kaj pene stebas al nevidado kaj neauxdado... - Renkontigxo dum kiu protestantoj kaj ortodoksoj rondiras katolikajxojn preskaux neniam prononcante la nomon "Katolikan Eklezion", kaj dokumentas - pri rom-katolikoj, dum katolikoj flirtas ekumenismon. - Renkontigxo laux kiu protestantoj kaj ortodoksoj estas nomataj per iliaj kontrolitaj lauxoriginaj nomoj, dum katolikojn ili restriktigas en pasxtejojn romkatolikajn. - Renkontigxo en kiu protestantoj ekzaltas la Biblion, ortodoksoj agitas la Spiriton, katolikoj atendas ke malkvietigxu iliaj pripensitaj ekskluzivajxoj. - Estas loko en kiu manifestigxas kredaj malsamajxoj el kiu oni eliras ilin lasanta tiaj kiaj estis. - La okazo dum kiu katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj serioze reciproke kasxas la suprajn humurajxojn! ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 193, 2/septembro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************