Eventoj n-ro 192, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Esperanto-partio en Britio Faka aplikado: - Aperis Naturkuracado 2000 - Komposxtado esperante - Komerca Terminaro - Ekologia seminaro Kontakto sercxata: - Tradukistoj sercxataj Interreto: - 1500 pagxoj en Esperanto cxe "DMOZ" - Por revigligi E-klubojn - Esperantigo de Mozilla - Mallonge (2) Arangxoj: - KAEST-2000 - Istrio estas songxo - Artaj konfrontoj en Esperanto - SUS 23 - Semajno de kulturo kaj turismo - Kompleta monata kalendaro Movado: - Subvencio al ID - Premio Deguchi - Petu esperantan version! - Kvar novaj honoraj membroj de UEA - UNESKO kaj Esperanto en Japanio - Posxkalendaro 2001 - Zamenhof gajnis - Esperanto en Ethnologue - UEA kodo-konto sistemo - Fondajxo subtenis partoprenon Opinioj: - Damagxaj mis-mitoj Instruado, ILEI: - AIS-agado dum UK Radio: - Radioelsendoj en Togolando Libroj: - Taglibreto de Ada Sikorska Kulturo: - Gaja lernado de Esperanto Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (4), korespondi deziras (3) Interese: - "Novaj dimensioj de Eventoj..." - Kio estas sukceso? - Vojagxo en dezerto ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// "Novstila varbilo" par nia lingvo ================================= Esperanto-Partio de Britio Esperanto-Partio de Britio estas nove fondita brita politika partio. Gxi celas propagandi Esperanton en la politika areno, kaj intencas proponi kandidatojn por la elektoj al la Euxropa Parlamento en la jaro 2004. La cxefa kaj plej videbla politiko de nia partio estos kompreneble Esperanto, sed gxi ne estos la sola politiko. La partio devos havi respondojn al demandoj pri tuta gamo da temoj - sociaj, ekonomiaj, mediaj, kulturaj, ekonomiaj ktp. Se la kandidatoj de la organizo estos elektitaj ili bezonos gvidliniojn pri kiel vocxdoni en la sesioj de la Euxropa Parlamento. Pro tio, eventuale, la Esperanto-Partio evoluigos plenan manifeston. Sed tio cxi estos afero por venontaj jaroj (kaj venontaj partianoj). La cxefa funkcio por la nuna estraro de la partio estas starigi la organizajxon kaj efike gxin administri, kun zorga atento al la legxoj pri politika agado en Britio. Kompreneble unu el niaj cxefaj celoj estas simple fari publicon por Esperanto. Estas pro tio ke ni elektas la titolojn "The Esperanto Party" (angle) kaj "Plaid Esperanto" (kimre). Sur la balotiloj aperos la vorto "Esperanto" kaj la vocxdonantoj konstatos ke la afero Esperanto pluvivas. La estraro de la partio estas: funkcianta sekretario, Neil MacKilligin; funkcianta kasisto: Craig Bootz. Kontakti eblas: Esperanto-Partio de Britio 46B Esplanade, Burnham On Sea, Somerset, Britio, GB-TA8 2AQ. Rete: oficejo@forigu.e-p.org.uk ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Aperis Naturkuracado 2000 ========================= Akurate antaux la UK en Tel Avivo aperis Naturkuracado 2000, la jarlibro de Internacia Naturkuraca Asocio, INA. La jarlibron ricevas cxiu membro de INA, kiu pagis sian kotizon. La kotizo estas nur 20 EUR por A-landanoj kaj 10 EUR por B-landanoj. INA ofertas al siaj membroj vastan gamon da servoj pri kiuj oni povas informigxi detale en la jarlibro, Naturkuracado 2000. Naturkuracado 2000 ampleksas 99 pagxojn kun multaj ilustrajxoj kaj vasta fasko da temoj. Gxi estas legebla ankaux interrete, la teksto trovigxas en la retpagxoj de MZ-eldonejo cxe: http://www.mz-verlag.de/INA/Publikationen/INA_jarlibro_2000_online.pdf . Harald Schicke Rete: harald.schicke@forigu.t-online.de ************************************************************************** Komposxtado esperante ===================== En Londerzeel, Belgio okazis instruado de komposxtado esperante en la "Komitato Jean-Pain". La metodon brile instruis la konata spertulo, Frederik van den Brande. La lernantoj krom la studhoroj partoprenis praktikajn ekzercojn de komposxtado "Jean-Pain-metode". Partoprenintoj estis el proksimume 10 landoj, 20 personoj. Oni eklernis kiel oni produktu la komposxton al la grundo reciklante la superfluajn, ankoraux vivantajn brancxojn de la arboj kaj diversajn lignerojn kun kuirejaj verdaj rubajxoj kaj gxardenaj defalajxoj organikaj. Inter aliaj la gajno de tiu metodo estas la plibonigeblo de la grundo por la plantoj, se bone faratas la metodo, tiam sen akvumado produkteblas sanaj "bio-fruktoj" kaj legomoj ktp. Ludoviko Niederfriniger ************************************************************************** Komerca terminaro ================= Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF eldonis la esperantigitan version de "Economie, Finance, Monnaie" papere kaj sur komputila disko en formato WordPerfect 5.1 (malnova tekstokompililo konata de preskaux cxiuj programoj). La terminaro estas oficiala eldonajxo de la Komisiono de Euxropo. La terminaro estas trilingva esperanto-franca-angla kaj enhavas 1150 esprimojn. ************************************************************************** Ekologia seminario ================== Inter 7-9. de januaro 2000 en Odesa, Ukrainio okazis junulara renkontigxo de ekologiemaj esperantistoj "Kristnasko-2000" En la programo estis: Urboludo, Kristnaska birdokalkulo, ekskursoj al zoologia gxardeno, al Orangxerio de raraj tropikaj plantoj de Odesa Botanika gxardeno, al Arta muzeo, al Filharmonio; Intelektaj Ludoj en Odesa junulara Esperanto-klubo, "Verdajxo" kaj en studenta klubo de Politeknika Universitato. Versxajne, ne cxiuj scias, kio estas Kristnaska birdokalkulo. Tiu tradicio aperis antaux multaj jaroj: meze de Januaro naturamantoj de la tuta mondo venas kalkuli birdojn, kiuj vintrumas en iliaj lokoj. Poste ili kunigas siajn donitajxojn, kaj la rezultoj servas por diversaj ekologiaj programoj. La junulara klubo partoprenas kaj e-an, kaj ekologian movadon. ZOO Rete zoo@forigu.te.net.ua ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Tradukistoj sercxataj ===================== La projekto ID (Indigxenaj Dialogoj) sercxas tradukistojn, denaskajn en iu de la sekvaj lingvoj: angla, franca, hispana, rusa, kiuj kapablas traduki tekston el esperanto al unu el tiuj lingvoj kaj / aux ankaux el ili al E- o. La nivelo de la tradukoj devas esti bonega, ja ili aperos en la retpagxaro de la projekto: www.idnetwork.nl. La laboro povas esti farata kiel subtena agado por la projekto, sed eblas ricevi pagon (4 EUR popagxe) tra via UEA-konto. Laborsxargxo laux viaj ebloj, limdatoj laux interkonsento. Necesas reta aliro kaj word(aux simila) tekstoprilaborilo. Interesatoj turnu sin al: Katalin Smideliusz Rete: smidik@forigu.fsd.bdtf.hu ************************************************************************** INTERRETO ///////// 1500 pagxoj en Esperanto cxe "DMOZ" =================================== La Esperanto-versio de la interreto-katalogo "Open Directory Project / Directory Mozilla" entenas nun 1500 diversajn pagxojn en Esperanto. La katalogon vidu cxe: http://dmoz.org/World . ************************************************************************** Por revigligi E-klubojn ======================= Malagrabla sed kutima sperto estas inter anoj aux gvidantoj de lokaj Esperanto-kluboj ke post iom da tempo vole, ne vole la entuziasmo kaj vigleco de la klubo estingigxas. Por solvi tiun problemon la interkluba fako de Rusia E-ista Junulara Movado (REJM) lancxas "Kluban Forumon", en kiu oni povas intersxangxi la ideojn pri okazigo de klubkunvenoj, diversaj projektoj, iniciatoj ktp. La ideoj sendeblas al: esperanto@forigu.online.ru . Tie ili estas kolektitaj kaj prilaboritaj kaj poste ili sendigxos al ricevemuloj. La kolekto de ideoj riceveblas de: Ocxjo Dadaev Rete: esperanto@forigu.online.ru ************************************************************************** Esperantigo de Mozilla ====================== Jam komencigxis la traduko de Mozilla, la senpaga retlegilo (krozilo) verkita de programistoj el la tuta mondo. Pri la traduko cxiuj esperantistoj rajtas esprimi sin kaj diskuti en aparta dissendolisto. Kiel partopreni? Por aligxi skribu al majordomo@forigu.esperanto.org.uy kun la frazo subscribe mozilla-eo en la mesagxo (la temo ne gravas). En tiu listo estos anoncataj la novajxoj pri la tradukado. ************************************************************************** La retpagxaro de IKEL cxe la adreso http://beam.to/IKEL gxisdatigis sian ligo-pagxon: nun troveblas plej interesaj ligoj al pluraj pagxoj pri minoritatoj kaj pri Esperanto. * * * Antaux ne longe estis malkovrita la retpagxaro pri projekto de Esperanto- instruado en Grekio. La retpagxoj troveblas cxe la adreso: http://www.zyworld.com/ retejo/alianco.htm ************************************************************************** ARANGxOJ //////// KAEST-2000 ========== Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST-2000 okazos en Prago, Cxehio inter 10-12. 11, 2000 sub auxspicio de: Universala Esperanto-Asocio, UEA. Pritraktotaj temoj: - Sekcio A: Ekonomio sojle al la tria jarmilo - Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto - Sekcio C: Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (gxenerale) Organizan flankon garantias: Kava-Pech Doboichovice, Prago profesia kongresa agentejo kun spertoj organizi fakajn internaciajn eventojn. Post la kolokvo estos eldonita bonkvalita prelegkolekto kun resumoj en kelkaj naciaj lingvoj, ke la rezultoj de la kolokvo estu uzeblaj por Esperanto ankaux reklamcele inter fakuloj - neesperantistoj. En gxi estos envicigitaj nur kontribuajxoj elektitaj por persona prezento kaj efektive prezentitaj. Kontribuajxoj de ne persone cxeestintaj partoprenantoj estos envicigitaj nur esceptokaze, se la nivelo (kaj faka, kaj lingva) konsiderinde altigos la nivelon de la kolokvo kaj se la auxtoroj pagos la kolokvan kotizon. Ili sekve perposxte ricevos cxiujn kolokvajn materialojn inkluzive la prelegkolektojn. Antaux kolokvo okazos en Doboichovice sub auxspicioj de IFEF terminologia seminario "(Ne nur) fervoja transporto kaj trafiko" inter 08-10. 11. 2000. Petr Chrdle, Kava-Pech Anglicka 878, CZ-25229 Doboichovice Rete: kaest@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************** "Istrio estas songxo..." orbispictus@forigu.iol.it ************************************************************************** Artaj konfrontoj en Esperanto ============================= La 16-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto, ArKonEs okazos inter 29. 09. - 01. 10. 2000 en Poznan, Polio. En la ricxa programo trovigxas: teatraj spektakloj, recitaloj kaj aliaj scenejaj prezentajxoj. Okazos renkontigxoj kun verkistoj, tradukistoj, aktoroj kaj aliaj interesaj kaj gravaj personoj. Oni povos rigardi Esperanto-filmon, ekspozicion. Okazos ankaux prelegoj. Eblos partopreni diskuton pri "Cxu Esperanto estas bezonata?". Informoj kaj aligxo cxe: Ilona Koutny Lingvistika Instituto, UAM Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan, Polio Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl ************************************************************************** SUS 23 ====== Akademio Internacia de Sciencoj Sanmarino, AIS okazigos sian sekvan studadsesion, SUS 23, en la urbo Sibiu, Rumanio. Gxi komencigxos vendredon, 2000-09-22, kaj dauxros unu semajnon. Okazos sciencaj kursoj kaj prelegoj en diversaj temoj kaj en tutcerte alta nivelo. Dumarangxe estos pluraj publikaj studfinaj ekzamenoj, kie kandidatoj defendos siajn tezojn por akiro de scienca AIS-grado. Detaloj estas scieblaj de: Mag. Joanna Lewoc Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio ************************************************************************** Semajno de kulturo kaj turismo ============================== La 8-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo okazos inter 30. 09. - 07. 10. 2000 en Blanes, Katalunio, Hispanio. Okazos diversaj interesaj prelegoj pri kulturo kaj turismo. Eblos viziti la belegan cxirkauxajxon ecx per sxipo. Okazos diversaj turismaj programoj, inter aliaj gustumado de speciala loka drinkajxo. Kontaktoj kaj aligxo cxe: HFEA Apartado 15027, ES-08080 Barcelona, Hisapnio Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 17.09. Trilanda renkontigxo en Inden kaj Neu-Lohn. Inf: Claus (Nikolao) Gunkel, Pf. 1445, DE-52234 Eschweiler, Germanio. Tel: +49-2403-921949. Rete: guekel@forigu.gmx.de * * * 17.09-01.10. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, gxis 1-a de apr.: Zur Nachtheide 28, DE-125557 Berlin, Germanio Tel: +49-30-65540__95, post 2-a de apr.: postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369 * * * 21-24.09. 11-a MontKabana Renkontigxo en Vrs apud Kranjska Gora, Slovenio. Inf: Vanja Radovanovic, Horvacanska 31, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: Vanja.Radovanovic@forigu.etk.ericsson.se * * * 21-25.09. BARO-renkontigxo en Bad Munster. Inf: Conny Tennstaedt, Gerokstrasse 5, DE-47053 Duisburg, Germanio. Tel.: +49-203-665297. Rete: conny@forigu.esperanto.nu * * * 22-24.09. Poma Semajnfino en Normandio (loko anoncata poste). Inf: JEFO, 4bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-139707815 (respondilo) Rete: jefo@forigu.esperanto.org loka organizanto: Yves Bachimont Rete: YBachimont@forigu.esperanto.org * * * 22-24.09. 12-a Alpadria Esperanto-Konferenco, Ptuj, Slovenio. Inf: Triesta Esperanto-Asocio, c.p. 601, IT-34100 Trieste, Italio. Rete: esperanto@forigu.retecivica.trieste.it aux nored@forigu.tiscalinet.it aux Slovenia Esperanto-Ligo, pk. 1643, SI-1001 Ljubljana, Slovenio. Rete: slovenio@forigu.esperanto.nu * * * 22.09-01.10. 23-a Sanmarineca Universitata Semajno (SUS 23) en Sibiu, Lucian-Blaga-Universitato, Rumanio. Inf: Mag. Joanna Lewoc, Karl- Schwarzschild-Weg 6/319, DE-37077 Gottingen, Germanio. Rete: blewo1@forigu.hrz.uni-paderborn.de aux ais@forigu.athena.sibiu.ro * * * 23.09. Cxedanuba Esperanta renkontigxo en Nove Zamky. Inf: Paulo Kasxcxak, Vazska 21, SK-821 07 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-7-45243316. Rete: esperanto @forigu.nextra.sk * * * 23.09-01.10. 26-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl * * * 23.09-01.10. Cseh-seminario: Baza kurso, B-seminario en Bygdoszcz. Inf: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, M. Sklodowskiej Curie 10, PL-85 094 Bydgoszcz, Polio * * * 24.09. Posttagmezo en Ipro: promeno sur la fortresoj k.a. Inf.: Piet Glorieux, Werkenstraat 56, BE-8610 Werken, Belgio. Tel:. +32-51-569030, Rete: piet.glorieux @forigu.pi.be ************************************************************************** Subvencio al ID =============== Ekde 1994 la Estraro de UEA asignas Subvencion Cigno al projekto, kiu kontribuas al disvastigxo de Esperanto en la Tria Mondo. La subvencion financas la japana esperantisto Etsuo Miyoshi kaj gxi valoras 500 000 japanajn enojn (cx. EUR 4900). La cxi-jaran subvencion ricevis la projekto Indigxenaj Dialogoj, lancxita antaux du jaroj kun la celo krei komunikan reton inter organizajxoj de indigxenaj popoloj per la uzo de interreto kaj Esperanto. Tiu cxi komplete novspeca projekto estas ne nur unu el la plej kuragxaj sed ankaux unu el la plej sukcesaj Esperanto-rilataj projektoj de multaj jaroj. Gxi ne estas movada projekto, cxar la disvastigo de Esperanto ne estas gxia celo sed rimedo por realigi la celatan komunikan reton. La projekton iniciatis ges- roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el Nederlando. Kadre de gxi okazis jam du kursoj en Nederlando kaj regionaj kursoj en Barato, Kostariko, Burkina Faso kaj Rusio (Komilando). UEA auxspicias la projekton ekde la komenco. fonto: Ret-Info ************************************************************************** Premio Deguchi ============== En la Fermo de la Tel-Aviva UK okazis por la 14-a fojo la transdono de unu el la plej prestigxaj premioj de la Esperanto-movado, Premio Onisaburo Deguchi de UEA. Tiu premio estis fondita en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto por premii agadon de individuo aux organizajxo, kiu per Esperanto antauxenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de la instruoj de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguchi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 EUR. En 2000 la Estraro de UEA aljugxis la Premion Deguchi al s-ro Rob Moerbeek el Nederlando pro lia longtempa agado helpe al triamondaj esperantistoj kaj por handikapitoj, precipe blinduloj. Dum multaj jaroj li faris tion kune kun sia edzino Nora, forpasinta en 1998, konata aktivulo de la blindula Esperanto-movado. Profesie Rob Moerbeek jam ekde 1969 laboras en la Centra Oficejo de UEA. ************************************************************************** Petu Esperantan version! ======================== En junio pere de RET-INFO kaj Eventoj estis dissendita alvoko de Renato Corsetti por subskribi Charton 99. Nun la organizo de Charto 99 dissendas por la subskribintoj la kvaronjaran bultenon "Global Citizen" en angla lingvo. Anstataux la papera varianto eblas peti retposxtan. Tiu cxi situacio estas bona okazo peti esperantlingvan bultenon por nun kaj denove demonstri, ke por internacia celo eblas uzi ne nur la anglan lingvon. Istvan Meszaros Rete: mesaros@forigu.freemail.hu ************************************************************************** Kvar novaj Honoraj Membroj en UEA ================================= En sia kunsido en Tel-Avivo la Komitato de UEA distingis kvar aktivajn esperantistojn per honora membreco de la Asocio: Juan Eduardo Bachrich (Venezuelo), Elvira Fontes (Brazilo), Edwin de Kock (Sud-Afriko/Usono) kaj Sija van Wijngaarden (Nederlando). Juan Bachrich (1921) estas jam de kvin jardekoj la motoro de la movado en sia lando kaj longtempe peranto de UEA. Elvira Fontes (1916) ricevis la honorigon pro siaj meritoj kiel Esperanto-instruistino. Edwin De Kock (1930) certigis sian lokon kiel unu el la plej elstaraj poetoj de nia lingvo jam per sia debuta kolekto en 1961. Sija van Wijngaarden (1920) laboris kiel oficistino en la Centra Oficejo de UEA tri jardekojn gxis sia emeritigxo en 1985. ************************************************************************** UNESKO kaj Esperanto en Japanio =============================== Post la pasintjara vizitado de Kep Enderby en Japanio la rilatoj inter Japana Esperanto Instituto, JEI kaj la landa organizo de UNESKO tre vigligxis. Jam de longaj tempoj JEI estis formala ano de UNESKO-movado en Japanio. Post la vizitado de la UEA-prezidanto okazis intersxangxa vizito de JEI- kaj de loka UNESKO-prezidantoj. Danke al la plibonigxo de la rilatoj JEI multe agas en japanio por Manifesto 2000 kaj por la Internacia Jaro de Kulturo de Paco. laux Revuo Orienta n-ro 950 ************************************************************************** Posxkalendaroj 2001 =================== La cxiujare eldonata posxtkarta kalendaro de IEI por la jaro 2001 estas jam havebla. La kalendaro utilas, ekzemple, por sendi al amikoj viajn novjarajn bondezirojn aux por instrui al viaj E-gelernantoj la kalendarajn esprimojn. La prezoj, ekskluzive de la sendokostoj estas: 1 NLG 1,00, 5 NLG 4,00, 10 NLG 7,50, 25 NLG 15,00, 50 NLG 30,00, 100 NLG 55,00, 500 NLG 275,00. Se 500 ekzempleroj estas menditaj, la sendokostoj estas inkluzivitaj en la prezo. Kontaktadreso: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl ************************************************************************** Zamenhof gajnis =============== Ludwik Zamenhof gajnis la vocxdonadon en la temo "Bjalistokano de la 20-a jarcento" per 6337 vocxoj la duan lokon atingis Jerzy Maksymiuk, pola muzikisto nur per 3433 vocxoj. En la unu 20 enigxis ankaux esperantisto Jakub Szapio. La vocxdonadon organizis en Bialistoko "Gazeta Wyborcza" (regiona taggazeto), Radio Bialystok, Telewizja Bialystok. La organizantoj volis ekscii, laux la logxantaro de Bjalistoko kiu utilis per sia vivo kaj agado al la famigxo de la urbo. Por ni esperantistoj estas granda gxojo, ke nia majstro estas cxiam plej konata persono en la urbo kaj regiono de sia naskigxo. Gratuloj sendeblas al: Urzad Miejski w Bialymstoku ul. Slonimska 1PL-15-028 Bialystok, Polio. Rete: bpm@forigu.city.bialystok.pl ************************************************************************** Esperanto en Ethnologue ======================= Antaux pli ol jaro denove plendis D Gary Grady al la eldonejo de "Ethnologue", grava informfonto pri lingvoj, ke gxi ne inkluzivas Esperanton. Al la plendoletero Vi pravas, ke Esperanto devintus esti listigita cxe la mondaj lingvoj. Gxi jam estas registrita en nia datumbanko, kaj aperos en nia sekvamonate publikigota 14-a eldono. Ray Gordon Post kelkaj semajnoj, haveblos nova eldono kun almenaux iom da informo pri Esperanto. Pli bone malfrue ol neniam. La retpagxaro de Ethnologue trovigxas cxe: http://www.sil.org/ethnologue/ . D Gary Grady Durham NC USA Rete: dgary@forigu.mindspring.com Ni estas certaj, ke tiuj personaj plendoj havas tre gravan rolon, ja anstataux la esperantistoj mem, neniu alia atentigos la redaktulojn pri la manko de koncernaj informoj pri Esperanto. - L.S.
************************************************************************** UEA kodo-konto-sistemo ====================== En aligxiloj al Esperanto-renkontoj aux kongresoj (UK, IJK, IJS, ktp), cxe abono al iu E-gazeto, aux cxe mendo de diversaj movadaj servoj (libroservoj, ret-info, ktp) certe vi jam renkontis la esprimon: "pagu al la UEA-kodo: xxxx-y". Ne por cxiu estas klare la senco de tiu kodo- sistemo, do eble estas interese iom prezenti gxin. Kiu havas kodon (konton) cxe UEA? En la granda komputilo de Centra Oficejo de UEA oni registras plurdekmilojn de esperantistoj kaj E-organizajxoj. Cxar pluraj personoj povas havi hazarde la saman nomon (ekz. John Smith, aux Janos Kovacs) por unusence distingi ilin estas uzataj unikaj identigaj kodoj, konsistantaj el 4 literoj + streko + 1 kromlitero. Ekzemple la kodo de LINGVO-Studio, eldonanto de Eventoj kaj RET-INFO estas: ELLS-S, tiu por mi persone: szla-m Cxiu, kiu estas (estis) individua membro de UEA aux TEJO, foje partoprenis UK-n aux IJK-n, acxetis ion en la libroservo (t.e. havis rektan kontakton kun UEA) estas enigita en la centran komputilon, kaj samtempe ricevas sian identigan kodon (vidu foje la kongreslibron). Do, tio signifas, ke versxajne ankaux vi jam havas tion, ecx se vi ne konscias pri gxi. (Se ne, partoprenu foje iun kongreson!) Por kio tauxgas tiuj kodoj? Por la membroj de UEA tiuj kodoj samtempe funkcias ankaux kiel kvazaux- kontoj. Se vi sendas iun monsumon al UEA (rekte, perbanke aux pere de via landa peranto) oni notas apud via nomo, ke vi (aaaa-z) havas bonhavon de "X" Euxrojn, kiu staras je via dispono. Se vi nun volas pagi la abonkotizon ekz. al Eventoj (aux kotizon de iu kongreso, aboni iun servon, ktp) vi ne devas aparte sendadi monon al la eldonejo (aux al la celita instanco), sed suficxas skribi al la Centra Oficejo, ke el via bonhava sumo oni transmetu (gxiru) tiom kaj tiom Euxrojn al la eldonejo LINGVO- Studio (aux organizanto de la renkontigxo). La Centra Oficejo cxi kaze ne sendos fizike monon al ni (aux al la celita instanco), sed notos en la komputilo apud via nomo, ke el via bonhavo estas gxirita X Euxroj al la kodo de Eldonejo LINGVO-Studio, kaj al nia kodo oni notos, ke la bonhavo kreskis je X Euxroj pro la gxiro de Vi. Kiel ekscii la saldon de via konto? UEA sendas resumon (kont-eltiron) nur po 2-4 monatoj. Se en tiu periodo okazis iu sxangxo en via konto, vi ricevos leteron kun mencio de senditaj kaj ricevitaj sumoj kaj kun la nuna saldo (fina sumo) de via bonhavo. Ankaux la eldonejoj, organizantoj tiumaniere ekscias pri la ricevitaj enpagoj (do nur post 2-4 monatoj), tio signifas, ke paralele al la gxiropeto al CO indas sendi kopian mesagxon ankaux al la celita eldonejo, organizanto, por ke ankaux ili sciu pri via pago. Kial gxi estas utila? Per tiu kodo-konto-sistemo vi do povas "sendi" monon al movadaj instancoj, pagi la kostojn de diversaj E-movadaj servoj. Por vi gxi estas utila, cxar vi sxparas signifajn bankajn internaciajn sendokostojn (vi nur 1-foje devas sendi al UEA iom pli grandan sumon). Por la movadaj servo- funkciigantoj gxi estas utila, cxar oni povas multe pli simple ricevi la pagojn olse oni devus zorgi pri cxiufoja banka aux perposxta monsendado. Por UEA gxi estas utila, cxar la interezo (banka procentajxo pro la deponita sumo) restas por UEA (fakte per tiu interezo vi subtenas la agadon de la centra E-organizo). Kiel teknike uzi la sistemon? Unue vi devas ekscii kaj memori vian propran UEA-kodon (kontrolu en la lasta kongreslibro aux IJK-adresaro). Due per banko aux per via landa peranto sendu iun sumon al UEA favore al via propra konto. Poste vi jam povas disponi pri gxi per simplaj leteroj al la Centra Oficejo (memoru: kun kopio al la pag-celito) Se vi ofte uzas la UEA-kontosistemon, vi povas peti de la CO presitajn 3-foliajn gxirilojn. Ili enhavas la necesajn rubrikojn (viaj nomo, kodo, tiuj de la adresito, viaj komentoj, subskribo), kaj konsistas el 3 memkopiaj folioj (vi ne devas uzi karbonpaperon por kopiado). La unuan ekzempleron sendu al la CO, la duan ekzempleron sendu al la pag-celito (adresito), kaj la tria restas cxe vi por arkivo. Ne forgesu, ke tiu kodo-konto-sistemo servas la internajn bezonojn por la Esperanto-movado, kaj ne volu uzi gxin por elpagi al eksteraj firmaoj. Laszlo Szilvasi * * * Jen la formala regularo de la UEA-gxiriloj: Reguloj por uzado de internaj gxiriloj de UEA Per la gxiriloj de UEA, vi povas instrukcii al la Centra Oficejo debeti difinitan sumon al via konto kaj krediti gxin al la konto de iu alia. Tiamaniere vi povas efektivigi pagojn al diversaj organizoj, eldonejoj kaj unuopaj personoj tra la movado pere de unu movada centro. Pli ol mil instancoj kaj personoj havas aktivan (regule uzatan) konton cxe UEA. Por tiu cxi servo UEA ne postulas pagon. Aliflanke gxi ja havas kostojn pro la farata laboro. Tial ekzistas unu grava postulo: ke la saldo de la konto cxiam suficxu por la petata debeto. La uzantoj de la servo ricevas novan konteltiron post cxiu dumonata periodo en kiu ili faris aux ricevis gxirpagon, kaj tiel povas kontroli la novan saldon. Jen la regularo: 1. Antaux ol skribi gxirilon, kontrolu, cxu la kredita saldo en via konto almena egalas al la gxirota sumo. Se gxi ne suficxas, vi devos unue sendi pli da mono al UEA. Gxirilo, por kiu la saldo ne suficxas, restos ne traktita aux estos resendita. 2. Uzu skribmasxinon aux skribu tre klare per globkrajono, por ke la trakopioj estu legeblaj. (Karbonpapero ne necesas.) 3. Certigxu ke via kreditoro pretas akcepti de vi euxran krediton cxe UEA. (Kvankam vi rajtas skribi gxirilon en alia valuto, post la gxiro, UEA agnoskas sxuldon nur pri la euxra sumo.) Ne uzu la gxirilojn por gxiroj al ekstermovadaj instancoj. 4. Sur la gxiriloj estas lokoj por indiki kontokodojn. Indiku la kodojn, nur se vi estas certa pri ili. Se vine scias ilin, suficxas indiki la kompletan nomon kaj landon. 5. Niaj uea-pagiloj estas intencitaj por interna gxirado inter la kontoj de UEA. Kompreneble ni estas pretaj de tempo al tempo elpagi la saldon de tia konto. Tamen, se por cxiu gxiro ni devus tuj sendi apartan elpagon, la laborkostoj estus tro grandaj, kaj tiam ni devus postuli pagon por tiu servo. En tiaj kazoj vi bonvolu mem sendi vian pagon rekte al via kreditoro. 6. Vi povas uzi gxirilon ankaux por pagi el via konto rekte al UEA, ekz. jarkotizon, donacon aux simile. Tiukaze vi skribu anstataux nomon kaj landon de kreditoro simple "UEA". Atentu, ke vi kompreneble NE uzu gxirilon por "pagi" al UEA ion, kiun UEA jam debetis aux fakturis al vi, cxar tio duobligus la debetan enskribon en via konto. 7. Vi rajtas uzi gxirilojn NUR debete al via propra konto. Vi NE rajtas disponigi ilin al aliaj personoj, por ke ili pagu al vi aux al alia. 8. Sendu la supran kopion al UEA; sendu la mezan al via kreditoro, por ke tiu sciu, ke vi pagis; la suban kopion konservu mem por via arkivo. el Ret-Info ************************************************************************** Fondajxo subtenis partoprenon ============================= La hispana Esperanto-fondajxo, Fondacion Soler aljugxis subvencion de 100 000 pesetoj al Hispana Esperanto-Federacio, HEF por la partopreno en la granda hispana librofoiro, Expolingua. La Esperanto-fondajxo Soler estas estas fondita en 1988, kiam gxi havis 1,5 milionojn da pesetoj kapitalo. Nuntempe gxi havas 8 milionojn da pesetoj. La celo de la fondajxo estas subteni indajn Esperanto-agadojn en Hispanio. Cxiuj donacoj bonvenas cxe: Fondacion Soler Duque de Calabria 4, 2ES-46005 Valencia, Hispanio ************************************************************************** OPINIOJ /////// Damagxaj mis-mitoj ================== Antau 1-2 jaroj aperis la libreto "Esperanto sen mitoj", verkita de Zico Marcus Sikosek, kiu vekis fortan reehon. Iuj laudis gxin pro la kuragxo disbati kelkajn misajn mitojn, sed multaj aliaj tre forte kritikis gxin pro la fusxa kaj duonklera enhavo. La libreto entute kauzis multe pli da damagxo ol utilo por la movado. Jen sube artikolo, kritikanta la prekonceptan kaj fusxan starpunkton de la auxtoro. Mi aldonu, ke en la redakcio de Eventoj sur la muroj pendas nur 2 fotoj. Tiu de Zamenhof, kaj tiu de Lapenna... - L. Szilvasi Mitoj kaj Mito Mi profunde sxokigxis kiam mi, en la libro Esperanto sen Mitoj de Ziko Marcus Sikosek, ZMS legis la pagxojn dedicxitajn al Ivo Zapenna. Sxajnas ke ZMS sxatus krei novan miton laux kiu Lapenna iel estis adepto de marksismo-leninismo sur komunista fono! Por konstrui tiun miton ZMS utiligas aludojn, misinterpretojn kaj prisilentojn kaj preterlasas prezenti pasintajn eventojn en la kadro de iliaj tiatempaj cirkonstancoj, kio ja devus esti devo por studento de historio. Tiu sinteno estas des pli bedauxrinda, cxar mortinto ja ne povas respondi. Jen kelkaj ekzemploj: ZMS asertas, ke Lapenna dum la UK en Berno en 1947, propagandis por la ekstera politiko de Sovetunio (p. 250), sed ZMS ne prezentas ecx duonhoron de pruvo kaj donas neniujn citajxojn por dokumenti sian aserton. Male, li prisilentas la fakton ke estis Lepenna kiu dum gxuste tiu UK proponis gravan aldonon al la statuto de UEA: "UEA deklaras ke la respekto de la homrajtoj estas por gxia laboro esenca kondicxo". Tiu aldono restas parto de 1a statuto gxis la hodiauxa tago. Sur la sama pagxo ZMS ripetas la misinformon, ke Lapenna forlasis Jugoslavion en 1949 "neniam dironte la kialon". Sed Lapenna siatempe klare komprenigis, ke li tiris la konsekvencon de la malrespekto de la homrajtoj en tiu komunista lando kaj tiel rompis cxiajn gxistiamajn ligitecojn kun sia patrujo. P. 251 ZMS citas esprimojn el la verko Retoriko kiel "tria klasa - burgxaro" kiel atestajxon pri la marksisma lingvajxo de Lapenna. Tamen tiuj esprimoj devenas de la franca regximo antauxrevolucia, nome "tiers tat". Laux ZMS la Principaro de Frostavallen estis pasxo antauxen (nu, tamen!), sed kritikinde estas ke la principoj bazigxis sur projekto ellaborita de Lapenna (p. 244-246). Kial do? Estas konate, ke kolektivaj diskutado kaj decidado estas senfruktaj, se ili bazigxas nur sur gxeneralaj ideoj kaj ne sur antauxe tekstigitaj formuloj. Ekzemple la unuaj diskutoj pri la traktato de la Euxropa Komunumo por Karbo kaj Sxtalo (1951) bazigxis sur teksto verkita de du eminentaj francoj, la ekonomisto Jean Monnet (1888-1979) kaj la juristo Paul Reuter (1910-1990). La sola kritiko pri la enhavo de la Principaro, kiun formulas ZMS, koncernas la rekomendon, ke oni cxiam portu la insignon. Denove kial? La du plej grandaj internaciaj organizajxoj, Rotary International kaj Lions, cxiu kun pli ol 1.200.000 membroj mondskale, faras precize la saman rekomendon alsiaj respektivaj anoj. Laux ZMS la Madridaj Tezoj de Lapenna, unuanime akceptitaj de le Komitato en 1968 (p. 248-250), havas komunistan fonon, cxar Lapenna deklaris, ke laux sciencaj analizoj objektivaj faktoj necese alkondukas al dauxra komplikigxo de la lingva problemo, kaj cxar li malrekomendis la kreadon de asocioj paralelaj al UEA (li neniam diris ke tio signifas agi kontraux Esperanto). Sed cxu ni ne cxiutage observas la pliakrigxon de la lingva problemo kaj kreskantan malegalecon inter la lingvoj? Kaj cxu ne cxiuj homoj scias ke unueco donas forton? Jam La Fontaine instruis nin pri tio. Signife tamen estas, ke ZMS tute preteratentas la unuan frazon de tezo n- ro 7: "UEA kiel tia estas politike neuxtrala, sed tio neniel implicas, ke gxiaj membroj estus en iu ajn senco senigitaj de sia rajto havi proprajn politikajn, filozofiajn religiajn aux aliajn konvinkojn." Cxu tiel parolas homo kun komunista aux totalisma sinteno? Pri la eventoj dum la UK en Hamburgo en 1974 ZMS skribas 10 liniojn (p. 88) kaj "rekomendas silenti en informado". Sxajnas, ke li cxiam silentas kiam la faktoj ne apogas la de li kreitan miton. Sed kial silentu? Enkonduke estas necese iom skizi la historian fonon, cxar eble ne estas facile enprofondigxi en la tiaman politikan atmosferon por homoj kiuj plenkreskigxis nur post la disfalo de la soveta komunista sistemo en Euxropo. En la 1960-aj jaroj la interesoj kaj moralaj sentoj de la junularo plivastigxis sur fono de sxangxantaj sociaj cirkonstancoj kaj oni ofte memoras 1968, precipe en Francio, kiel la jaron de la t.n. junulara ribelo. Tamen pli grave estas, ke 1968 estis la jaro kiam la studentoj en Polio faris kontrauxtotalecan ribelon en marto, kaj la jaro kiam en auxgusto la armeoj de 1a socialismaj landoj (kun la escepto de Rumanio) invadis Cxehoslovakion por strangoli "la printempon de Prago". Timante infektadon kaj disvastigadon de liberecaj ideoj, la soveta diktatoro Leonid Brejxnev, ordonis ideologian kaj politikan ofensivon en la socialisma bloko kaj sur eksteraj frontoj. Strange, multaj okcidentaj junuloj ne konsciis la dangxeron de la soveta koncepto pri libereco, t.e. ke intelektaj kaj kulturaj intersxangxoj estas permeseblaj nur se oficiale aprobitaj kaj kontrolitaj de unupartia sxtato. Do la komunistaj landoj intensigis siajn partipolitikajn agadojn kaj sisteme kunordigis siajn unudirektajn kampanjojn, ekzemple por la paco, por la solidareco de cxiuj pacamaj popoloj, kontraux la imperiismo ktp. Diversaj kulturaj movadoj en la orienteuxropaj landoj, inkluzive Esperanto-asocioj, ricevis indikojn pri "korektaj" opinioj kaj rilatoj, aux ili mem sciis konformigxi al la partiaj gvidlinioj. La gvidantoj de sendependaj kaj politike neuxtralaj organizajxoj, kiuj ne intencis kompromiti sin per submetigxo al tia unuflanka politika agado, devis se eble esti forigitaj. Tial lige al la UK en Hamburg (1974) "iom heterogena rondo", laux la vortoj de Ulrich Lins, kiu konsistis i.a. el cxiuj komitatanoj el orienta Euxropo kaj aktivuloj lauxmode maldekstremaj, elpensis planon por malsukcesigi la reelekton de Lapenna kielprezidanto de UEA tial, cxar li firme defendis la lauxstatutan neuxtralecon de la organizajxo. Suspektante plimulton kontraux li en la tiel enfiltrita komitato, Lepenna retirigxis kiel kandidato, ne cxar li timis malgajni elekton lojale faritan, sed cxar li ne volis akcepti malvenkon kiu rezultis el sistemaj "personaj atakoj, ofendoj, insultoj kaj kalumnioj" kiujn poste UEA forte bedauxris laux la festparolado de gxia tiama prezidanto John Wells dum la UK en Tampere, 1995. Post la foriro de Lapenna UEA devojigxis de sia gxistiama neuxtraleco laux kiu la organizajxo kiel tia ne ligas sin al iu ajn politika aux ideologia koncepto. Mi menciu nur du ekzemplojn: En decembro 1985 la oficiala organo de UEA Esperanto aperigis akran atakon kontraux Usono kaj Britio pro tio, ke tiuj du landoj (kaj Singapuro) forlasis UNESKO-n, cxar ili trovis aron da politikaj kaj administradaj evoluoj treege kritikinda. Sed poste ankoraux pli trista okazintajxo konfirmis la bedauxrindan sxangxigxon: en decembro 1987, simbole en la monato mem kiam mortis Ivo Lapenna, la tiama UEA fiere anoncis, ke gxi subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun la Monda Pac-Konsilio. Tiel UEA farigxis pledanto por organizajxo kun difinita politika orientigxo, cxar MPK ja estis instrumento de la eksterlanda politiko de Sovetunio, kiel atestas Ulrich Lins en La dangxera lingvo. Do Ivo Lapenna estis prava. Sed ofte praveco ne estas pardonebla. Eskil Svane ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// AIS-agado dum UK ================ Dum la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo okazis kune kun la 53-a Internacia Kongresa Universitato ankaux la kvina Internacia Studadsesio de AIS San-Marino. Dum po ok lecionoj prelegis OProf. Tonkin pri la poeto Shakespeare (Sxekspiro) kaj PDoc. Barandovska pri Flavius Josephus, historiisto de la juda milito. Krome kontribuis al IKU la AIS- anoj OProf. Wandel, rektoro de IKU, PDoc. Eichhorn kaj ADoc. Bojaghieva. Kiel dum la pasinta AIS-IKU en Berlino montrigxis, ke la scienca programo trovas same viglan intereson cxe la kongresanoj kiom la arta. Tial AIS klopodos ankaux dum la 86-a UK en Zagrebo okazigi sciencan kursprogramon. Sed pro la konsiderindaj kostoj, kiujn nature kauxzas arangxoj tiom ampleksaj en altnivela kongresejo, Akademio Internacia de Sciencoj esploras alternativojn pri la organiza kadro de AIS-IKU. Reinhard Fossmeier Rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de ************************************************************************** RADIO ///// Radioelsendoj en Togolando ========================== Okazis kvazaux Esperanto-Tago en Togolando. Auxskultantoj de du Radiostacioj informigxas pri la internacia lingvo. Posttagmeze la stacio Radio Deta Santo de Aneho elsendis pri Esperanto. Esperantistoj profitis la okazon por informi en Esperanto ne nur pri Esperanto, kaj ankaux pri aliaj aferoj. En la sama tago vespere cxe Radio Maria okazis pregxoj katolitkaj en diversaj lingvoj. La pregxado okazis ankaux en Esperanto danke al klopodoj de la anoj de la klubo Modelo de Lome. Gratulvortojn gesamideanoj povas sendi al tiuj du radiostacioj, kies adresoj tre simplaj estas: Radio Television Delta Sante Aneho, Togolando; Radio Maria de Lome, Lome, Togo. Gbeglo Koffi B.P. 13169, Lome, Togo Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg ************************************************************************** LIBROJ ////// Taglibreto de Ada Sikorska ========================== UEA lancxis en la kongresa libroservo de la Tel-Aviva UK sian plej novan eldonajxon, "De tajgo al minaretoj". Temas pri aktorajxo surbaze de la samnoma taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera, kiun la elstara pola aktorino Jadwiga Gibczynska adaptis al monodramo. Gibczynska jam kelkfoje prezentis sian verkon sur scenejo, i.a. en la Adelajda UK en 1997. La taglibreto, kies proza versio aperis cxe Esperantotur en 1991, estas persona atesto pri kruelajxoj de la dua mondmilito. Ada Sikorska farigxis ilia viktimo kiel 10-jara knabino en la pola urbo Lvovo, de kie sxi - filino de pola generalo - estis deportita kun siaj patrino kaj fratino al Siberio. Fine sxi sukcesis forlasi Sovetion kaj tra Irano, Libano kaj Britio reveni al Pollando. Jadwiga Gibczynska transformis la taglibreton en teatrajxon, en kiu instruistino Helena Terlecka, mem reala figuro kiel Onjo Lunja en la originala taglibreto, legas kaj komentarias la tekston de la juna Ada post la milito. La eldonajxo haveblas cxe la libroservo de UEA kontraux 3 EUR (+ afranko). ************************************************************************** KULTURO /////// Gaja lernado de Esperanto ========================= Aperis kompakta disko "Gaja lernado de Esperanto" por la mastrumaj sistemoj Windows 95 kaj postaj. La disko ne estas vera kurso de Esperanto, sed estas amuza helpilo por infanoj kiuj lernas la lingvon kaj volas per ludoj kaj desegnajxoj pli spertigxi. Gxin eldonas Esperanto-Klubo de Xian (Rete: qeehong@forigu.163.net ). Gxi mendeblas kontraux 15 EUR+afranko de: Retbutiko, Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BG-2000 Antwerpen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be ************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis internacia vespero en junulargastejo en Huizingen, Belgio. Gxin partoprenis esperantistoj el pluraj landoj de Euxropo, estis prezentitaj diversaj artaj prezentoj. * * * Osmu Buller, gxen. direktoro de UEA partoprenis prelegaron cxe Paatalo- Instituto, Finnlando okaze de la 10 jara datreveno de la instituto. S-ro Buller parolis pri la stato de malgrandaj lingvoj. * * * Okazigis fabelkonkurson ankaux por Esperantaj fabeloj Paatalo-Instituto en Finnlando. Pro la granda sukceso la instituto intencas fari konkursojn en Esperanto ankaux en la estonto. * * * La 4-a Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo, okazis en la urbo Timisoara, Rumanio, inter 02-04. 06. 2000. Gxi estis organizita sub la patronado de la Tutlanda Akademio de Sciencistoj Filio Timisoara, Komisiono Esperanto-Interlingvistiko. * * * Du grupoj de junaj esperantistoj pilgrimis tra Venecio akompanate de volontuloj okaze de la Sankta Semajno kaj de la jubilea jaro. * * * Estis dissendita dialoga programo pri Esperanto, Zamenhof kaj pri la sinteno de la israela sxtato al nia lingvo en la nacia radistacio, IBA Radio, en Jeruzalemo, Israelo la 16-an de julio. * * * Okazis stagxo pri teatro gvidita de Paul Gubbins inter 06-12. 07. 2000 en Kvinpetalo. Pro la granda sukceso ankaux en la venonta jaro okazos sama stagxo. * * * Al la cxijara universala kongreso sendis sian mesagxon la sekretario de Unuigxintaj Nacioj, Koffi Annan, direktoro de UNESKO, Koichiro Matsuura. * * * Estis demandita gxusta traduko de Esperanto-frazo en kvizludo de itala televidstacio. Oni devis elekti la tradukon de "Cologno, cxefurbo de arto kaj turismo". * * * Rondvojagxis la prezidanto de Internaca Federacio de E-Fervojistoj kaj sia edzino en Francio. Dum la vojagxo ili prelegis en multaj lokoj pri diversaj temoj antaux plurspecaj publikoj tiel famigante Esperanton. * * * Aperis tutmonda Esperantlingva proverbaro kompilita de la finno, Erkki Rontynen. Gxin vendas ankaux UEA. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// La jarkunveno kaj ekspozicio de la Esperanto-Asocio de Irlando okazos 07. 10. 2000, sabaton de 14:00h gxis 18:00h en "The Legal Eagle", Chancery Place, Dublino (apud "The Four Courts"). Cxiu interesito estas bonvena. * * * Kun bedauxri ni mencias, ke la 30-an de aprilo mortis fama cxeha esperantisto-verkisto, Jiri Karen (propranome Ladislav Podmele). * * * Bert de Wit okaze de sia 50 naskigxtago atendas bildkartojn kaj salutkartojn al: Bert de Wit, Houtvaartkade 21, NL-2111 BR Querdenhaut, Nederlando. * * * Por prelego en lucerna Esperanto-klubo mi nepre bezonas manuskriptojn pri la temo: "Edukado de lingvoj en nia lingvo". Precipe interesas min spertoj de denaskuloj. Adreso: D. Rooke, aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 37-jaragxa esperantisto deziras korespondi kun samideanoj el la tuta mondo pri diversaj temoj. Adreso: Marek Bamberski, Huta Stara 120, PL-42-295 Kozieglowi, Polio. * * * Mi estas komencanto kaj volas korespondi kun cxiuj el la tuta mondo. Miaj interesoj estas pianoludo, klasika muziko, kulturo de landoj, religio, spiritismo, antikvaj civilizadoj, legado kaj amikeco. La adreso: Alan Capuano, Rua Maria Rita 90, BR-02374-030 Sao Paulo - SP, Cep, Brazilio. Retadreso: alancapuano@forigu.hotmail.com . * * * Mi estas 27-jara frauxlo, komencanto. Mi estas kuracisto. Interesoj: komputiloj, interreto, retpagxoj, lingvoj, muziko, legado kaj skribado. Mi volas korespondi kun personoj el diversaj landoj kaj kulturoj. Adreso: Jesus R. Cedeno, Trv. 14 #542, Urb. Fundemo I, Maturin, Edo. Monagas, Venezuelo, rete: jrcedeno@forigu.usa.net . ************************************************************************** INTERESE //////// "Novaj dimensioj de Eventoj..." =============================== Ludo por vidi la nevideblan La aldonita bildo ne estas eraro de presejo. Se vi suficxe lerte (per speciala maniero) rigardados gxin, vi povos ekvidi 3-dimensian bildon: super klare ebena surfaco je cx. 1 centimetro trovigxas iu figuro (desegnajxo, teksto aux figuro). Kiel oni povas vidi la bildon? Por ekvidi la "bildon" oni devas rigardadi gxin ne per la kutima maniero. Ebenigu la folion de la gazeto (aux metu gxin sur iun ebenan malmolan surfacon) kaj rigardu gxin de cx. 20 cm-a distanco. Fokusigu vian rigardon ne rekte sur la bildon, sed antaux aux malantaux gxin, kaj provu sxangxadi tiun fokusdistancon. Ne koncentru vian atenton, sed simple nur "gapu" al la bildo, kvazaux vi revadus pri io. (Kaj ne zorgu pri la rimarkoj de cxirkauxstarantoj, ke vi "stultmienigxas"...) Ne perdu la paciencon, post kelkaj sekundoj aux minutoj (!) vi kaptos la gxustan fokusdistancon, cxe kiu vi ekvidos la 3-dimensian bildon, kaj ekkrios pro la miro! Kial indas vidi gxin? Se vi sendos al ni leteron, fakson, retmesagxon kaj gxuste priskirbas kio videblas sur la bildo, vi partoprenos lotumadon, kie eble vi gajnos unu el niaj 3 premioj. Alvena limdato: 30-a de oktobro. Partopreni rajtas iu ajn (montru do la bildon al viaj klubanoj, kursanoj, esperantistaj konatoj!). Premioj - La 1-a premio estas kompaktdisko "Mesio" de Handel, registrajxo de profesia E-lingva koncerto. La disko NE estas vendata, gxi estas produktita entute en 30 ekzempleroj (!) kiel persona donaco de Eventoj- kunlaborantoj... - La 2-a premio estos la epopeo "Toldi" de Janos Arany. Ankaux tiu libro NE estas publike vendata, gxi estas eldonita de ni en nur 40 (!) ekzempleroj, kaj nur kelkaj eminantaj esperantistoj kaj kolektantoj havas gxin... - La 3-a premio estas Pasporta Servo-2000. La gxustaj solvoj estas atendataj cxe: pk 87, HU-1675 Budapest, Hungario Rete: eventoj@forigu.esperanto.org Fakso: +36-1-2828885 Agrablan "stultmienigxon" kaj amuzadon! ************************************************************************** Kio estas sukceso? ================== - En 4 jaroj sukceso estas se vi ne pisas en pantolonojn. - En 12 jaroj sukceso estas se vi havas amikojn. - En 20 jaroj sukceso estas se vi povas havi sekson. - En 35 jaroj sukceso estas se vi havas bonan salajron. - En 60 jaroj sukceso estas se vi povas havi sekson. - En 70 jaroj sukceso estas se vi havas amikojn. - En 80 jaroj sukceso estas se vi ne pisas en pantolonojn. Zmicier Lapcionak laux retlisto Anekdotoj en Esperanto ************************************************************************** Vojagxo en dezerton =================== Jen viro kiu la tutan vivon revas vojagxi en dezerto. Li sxategas la tagan varmegon kaj la noktan malvarmon, la silenton, kaj la sablosxtormojn finfine, cxiujn dezertajn ecojn. Por efektivigi sian revon, li fine prenas tutjaran ferion, preparas siajn valizojn, kaj ekforiras kun la ideo acxeti kamelon tuj je sia alveno. Apenaux la aviadilo surterigxas ne malproksime de Saharo, li eksercxas kamelon. Li trovas apud la flughaveno simpatian kamelvendiston, kiu klarigas al li kiel "konduki" kamelon: "Vi vidos, ne estas komplike. Por antauxeniri, vi diru "Fu!". Se vi volas ke gxi rapidigxu, diru "Fu fu!". Kaj se vi volas iri ankoraux pli rapide, diru "Fu fu fu!". Por halti, diru al gxi simple "Amen!" " - "Ho, vi pravas. Tio ne estas tre komplika." Do, la viro foriras kun la kamelo, kaj ekvojagxas por malkovri la dezerton. Li volas provi cxiujn rapidojn de la kamelo, do li komencas per pasxado, kompreneble, kiun li ordonas per "Fu!". Poste li provas trotadon de la kamelo per "Fu fu!". Kaj fine la kamelan galopadon per la poezieca "Fu fu fu!". Tiel lulate per la tangado de la kamelo, li endormigxas sur gxia dorso. Je lia revekigxo, la kamelo dauxre kuregas. Sed kiam li malfermas la okulojn, li rimarkas ke la kamelo direktigxas rekte al... krutegajxo. Kaj, terurege, li forgesis kiel haltigi la kamelon! Do, li ekprovas cxiujn vortojn kiujn li povas elpensi: ""Aleluja!", ne, "Abrakadabra!", nek estas tio. Tamen, mi certas ke komencigxas per "A".... - Ah jes, estas "Amen!"" Kaj la obeema kamelo haltas gxuste cxe la rando de la krutegajxo, precize en la gxusta sekundo! Kaj, senpezigite, la viro elspiras: "Haaaa, fu!" Rikardo Cash el la retlisto Anekdotoj en Esperanto aligxo: esperanto.anekdot-subskribe@forigu.listbot.com ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 192, 1/septembro-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************