Eventoj n-ro 191, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Euxropa Jaro de Lingvoj

Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto - medicino

Arangxoj: - Aplikado de Esperanto en la sciencoj
          - Esperanto-kongreso en Togolando
          - Speciala Ago-Tago

Movado: - Euxroparlamentanoj
        - Nova Pasporta Servo
        - Pluraj E-stratoj en la sama urbo
        - Finstudlaboro pri Esperanto
        - Denove en Kamerunio
        - Novaj E-sekcioj en Kroatio
        - Nova E-sidejo en Torino
        - "Nia Bulteno" - 50-jaragxa
        - Porinfana fondajxo
        - Kvizo-donacoj - Cxu per via helpo?
        - Esperanto en geja parado
        - Esperantistino en packongreso
        - Esperanto en hispanaj televidoj
        - Tagigxo en korea duoninsulo

Opinioj: - Esperanto kaj sporto
         - Vane devigi la anglan

Instruado, ILEI: - Interlingvistikaj studoj
                 - Teleteksta E-kurso

Gazetoj: - Komencanto

Radio: - Radio ZZZ - nova adreso

Libroj: - "Incoterms" en Esperanto

Rubrikoj: - mallonge (11), anoncetoj (3), korespondi deziras (3)

Interese: - Raketoj en la 17-a jarcento
          - Rugxcxapelino kaj la lupo
          - Euxropanoj geedzigxas preskaux nur pro la amo
          - Modelfrazoj de supersignaro

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Euxropa Jaro de Lingvoj
=======================

Konsilio de Euxropo, en kiu membras preskaux cxiuj landoj de la kontinento
kaj kiu estas konata pro sia okupigxo pri homaj rajtoj, kaj Euxropa Unio
deklaris la jaron 2001 Euxropa Jaro de Lingvoj.

La du euxropaj organizajxoj strebas progresigi instruadon de lingvoj kaj
levi la konscion de la granda publiko pri la valoro de lingva plureco en
Euxropo. Krom vasta informkampanjo, uzanta specialajn simbolon kaj
frapfrazojn, oni organizos amason da eventoj sur cxiuj niveloj:
tuteuxrope, plurlande, nacie kaj loke.

UEA subtenas la iniciaton de la euxropaj organizajxoj. La celoj de la
Euxropa Jaro de Lingvoj kongruas kun tiuj de la Esperanto-movado, al kiu
gxi donos okazon diskonigi siajn lingvopolitikajn celojn. Ecx se la Jaro
formale celas nur la lingvojn "rekonitajn de la membrosxtatoj" gxi ja
ebligos partoprenon ankaux de Esperanto-organizajxoj per projektoj
kongruaj al la celoj de la Jaro. Krome oni povas antauxvidi, ke
jxurnalistoj k.a. interesitoj ne limigos sin nur al la sxtataj lingvoj sed
povos interesigxi ankaux pri la situacio de Esperanto kaj la perspektivoj
por gxia pli vasta uzo en Euxropo.

La Jaro de Lingvoj prezentas sxancon al agado por antauxenigi la celojn de
Kampanjo 2000, t.e. plialtigi la prestigxon de la internacia lingvo,
influi la internacian vivon, kaj levi la organizan kaj idean nivelon de la
Esperanto-movado. La Jaro ricevos atenton i.a. en la traktado de la
kongresa temo de la Zagreba UK, "Kulturo de dialogo - Dialogo inter
kulturoj" kaj en la eldona agado de UEA, t.e. revuoj kaj libroj. Landaj
asocioj devus atenti gxin en siaj arangxoj kaj eldonajxoj, kaj klopodi
kiel eble plej multe kunlabori kun neesperantistaj asocioj kaj fakuloj.

Por evoluigi ideojn pri la esperantista kontribuo al la Jaro, estas
formigxanta kunaganta grupo kiun kunordigas Anna Ritamaaki:

Anna Ritamaki
Dragsfjaardsvaagen 690, FI-25700 Kimito, Finnio

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri
diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 11. -

MEDICINO
--------

- Akupunkturo kaj Kauxterizo de cxinio. 1964. cxinio.
- Atombomba Malsano, 1970
- Bibliografio de Medicina Literaturo, Esperanto en Japanujo, 1956.
- Esperanto-gvidlibro por la Rugxa Kruco, 1908-10, aperis po unu brosxuro
  por la lingvoj Eo-Franca-Germana-Rusa-Dana-Hispana-Itala-Portugala-Sveda.
- La Jogo de nutrado, Omraam Mikhael Aivanhov, 1992.
- Konferencajmaterialoj de La Internacia Medicina Esperanto-Konferenco,
  Altlerneja Konsilantaro de la Asocio de Polaj Studentoj. Krakovo, 1977.
  94p
- Kuracaj mangxoj, 1986.
- Medicina Krestomatio en Esperanto, 1924. La Eskulapida klubo.
- Protektu vian vivon kaj vivon de aliaj, 1976. Makedonia E-Ligo.
- Seslingva Vortareto de Medikamentoj laux Japana Farmakopeo. 1930. Hermesa
  Rondeto, Eo-Latina-Japana-Germana-Angla-Franca.
- ABBAS, M. (trad.): Pasporto vegetarana. 1983.
- APOSTOLOV, M. kaj POPOV, K. (red.): La medicino dum la 1300-jara hsitorio
  de Bulgario. Sofio: BEA, 1981. 97p
- BAUDOIN, C.: Arto de memdisciplino: Psikagogio, 1926.
- BAUCHARD, Ch.: Anatomia Vortaro Kvarlingva, 1906. Latina-Franca-Angla-Eo.
- BAYOL: Esperanto et Croix-Rouge, 1906. Franca-Eo.
- BERTIN, Ch.: Sukurado kaj tujaj flegoj. 1989.
- BLAZQUEZ, F. G.: Hidrauxlika sanitara terminaro. 1982.
- BURWINKEL, O.: La Kormalsanoj, 1909.
- BRIQUET, M.: Esperanta Teknika Medicina Vortaro. 1932. Eo-Latina-Angla-
  Franca-Germana-Itala-Hispana.
- CHAVES, M. M.: Sano. Strategio por sxangxo. 1988.
- EICHHOLZ, R.: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN
  0-919186-32-7. 44-59, 62-65 - Duden: Sekurado, Unua helpo, Homa anatomio,
  Flegado, Korpa higenio, Kuracisto, Hospitalo.
- GRAVERSEN, C.: La ideala nutrajxo, 1965.
- HEGELER: ABZ de amo ..., 1961.
- HOYER Gert und Uta: Arztlicher Dolmetscher. (Arabisch, Bulgarisch,
  Deutsch, Englisch, Esperanto, Franzosisch, Italienisch, Polnisch,
  Rumanisch, Russisch, Schwedisch, Spanisch, Tschechisch, Ungarisch).
  Leipzig: Johann Ambrosius Barth, 1977. 262p.
- HRADIL, J.: Esperanta Medicina Terminaro. 1979.HRADIL, J.: Esperanta
  medicina terminaro. Universala Medicina Esperanto-Asocio. Represo de CxEA.
  Praha, 1982. 64p
- HRYNKIEWICZ, A., ERGOTO: Lauxtema vortaro Esperanto-angla-franca-hispana.
  Buenos Aires, 1972. p.48-52 (anatomio), 52-54 (fiziologio), 54-58
  (molsanoj), 58-60 (medicino), 60-61 (morto)
- INGENIEROS-GARROTE, J.: La triviala homo, 1913.
- JAVAL, E.: Inter Blinduloj: Konsiloj por jxusblindigxintoj, 1907.
- JUNG, T.: La Mistero de l' sango, O. Forst de Battaglia.
- KALSxEV, K.: Hardigado de la korpo: Fonto de sano: Praktikaj konsiloj,
  1978.
- KATO: Lernolibro pri oftalmologio. 2-a, rev.eld. Nagano: Sxinkjo Presejo,
  1963. 123p.
- KATO: Terminaro oftalmologia, La lernolibro de oftalmologio. 1963.
- KATO: Vortoj uzataj en medicino. 1962.
- KEXI, Li (trad.): Anatomia nomenklaturo. Andre Albault. Reviztio kaj
  antauxparolo de Huang Ying. Pekino: CxEE. 1989. 10+696p.
- KOUTNY, I. (red.): Apliko de komputiloj en psikologio, medicino kaj
  agrikulrturo. Budapest: Neumann Janos Szamitogeptudomanyi Tarsasag, 1982.
  p.7-59-Dek prelegoj en Interkomputo.
- KUCHARZ, E.J.: Malgranda medicina vortaro. 1-2. Katowice: Silesian Scxool
  of Medicine, 1985. 484p - 2207 E-lingvaj medicinaj vortoj kun la
  ekvivalentoj angla, altina, pola, germana, franca kaj rusa. La dua volumo
  enhavas la alfabetajn indeksojn en la samaj lingvoj.
- LARSEN, B.(trad.): Natura nutrado, Ole Ramby, 1966.
- MASSON, H.: Tabakismo kaj emancipigxo, 1976.
- MASAYUKI S.: Orienta speciala masagxo. Koksosto-gxustiga prem-kneda
  terapio. Pekino: Xue Yuan Akdemia Eldonejo, 1989. 191p. ISBN
  7-80060-4616/R.
- MESZAROS B.: Eszperanto nyelv es biologia szoveggyjtemeny. Debrecen:
  Kossuth Lajos Tudomnyegyetem Termeszettudomanyi Kar,m 1992. 312p. - 25
  fakaj studoj de palontologio gxis bestkureacado, kun biologia fakvortaro.
- MEYBOOM, F.: Quaestionarium Medicum. 1961. 17-lingva.
- NISHI, S.: Miologio de la Japano, 1953.
- NISHI, S.: Nia korpo. Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj.
  2.eld. Maebasxi, 1964. 108p.
- NISHI, S.: Tagigxo de la euxropa medicino en Japanio. 1971.
- OSHIDA kaj SADA: Latino-Esperanta-Japana Anatomia Terminaro. 1922.
- POPOV, K. kaj APOSTOV, N.: La Medicino dum 1300-jara historio de Bulgario,
  1981.
- POPOV K. (red.): Sciencaj prelegoj de la III-a Internacia Medicina
  Esperanto-Konferenco. Ruse: BEA, 1981. 204p
- PUIG, S. D.: Cxu vi sciis, ke ..., 1991.
- SCHICKE, H.: La Korpo de la homo. Enkonduko alkonstruo kaj funkcio. 1982.
- SCHICKE, H.: La korpo de la homo. Ansendorf, 1993. 128p.
- SCHREUDER kaj DIATLOWCKI-TOBI: Getriatrio kaj la gxenerala Zorgo por
  Gemultjaruloj, 1971. (tr. Faulhaber).
- SCOLNIK, J.: Kiel kuracas la Naturista Medicino, 1961.
- SERVIAN, J. L.: Provo por Akiro de 1-Tiroksino Markita per I-131, 1963.
- SHINODA: Okabayashi-a Operacio Plenumita de ... Yamagata, 1955.
- SICA M. A. kaj SICA R.: Limfografio de la Testika Linfunuo. 1963.
- SZILAGYI, V.: Kulturo de la amo. Bildlibro pri la seksa vivo. 1988.
- SxICxJI, G.: Auxtobiografio de bakterio. Pekino: CxEL, 1986. -
  Popularscienca kalrigo de bakteriolohio.
- de SMET: gxenerala kaj Homa Histologio, 1972.
- STOLLE, R.: Konsiloj pri Higieno, 1911.
- STRACK, J.: Analizo de interrilatoj inter la blindularo kaj la diversaj
  socioj de la euxropaj industriigitaj landoj, 1982.
- TAMURA kaj HAYASHI: Medicina Bildaro Fotografa: Atlaso pri Elefantizo kaj
  Filarizo, antaux 1938.
- TRANG, D.: Esenco de la problemo pri maljunigxo; la hipotezo pri la vario
  de la korpa solvajxo kaj la kolektigxo de la kompleksigaj substancoj,
  1968.
- UHLMANN, P.: Worterbuch fur das Rote Kreuz, 1913. Germana-Eo.
- WENEGER, L.: La Arto Farigxi Centjara, 1953.
- WINSCH, W.: Pri la Elektra Aktiveco de la Korpo, 1918.
- WINSCH, W.: Pri Varmokulturo, 1913.
- YAGI, H.: Medicina Krestomatio, 1935.
- YAMAZOE, S.: Esperanta medicina literaturo. 1987.
- ZHEN Z.: Rakontoj pri la historio de la cxinaj medicino kaj farmakologio.
  Pekin: CxEE, 1991. 258p. ISBN 7 5052 0008 9.
- ZHIGEN, L.(trad.): Rakontoj pri la historio de la cxinaj medicino kaj
  farmakologio, Zhen Zhiya, 1991.

Fakaj asocioj

- Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) fondita en 1908, aligxinta al
  UEA. Landaj sekcioj en ses landoj, perantoj en deknaux landoj. Apartan
  sekcion havas stomatologoj, bestokuracistoj.
- Esperantista Naturkuracista Asocio (ENA): kontakti eblas: D-ro Puramo
  Chong, Kwang Myong 2 dong 50-5, Kwang Myong-shi Kionggi-do, Koreio

Revuoj

- Medicina Kuriero: Ena informilo de UMEA.
- Medicina Internacia Revuo (duonjara). La oficiala revuo de UMEA.
- Sano (kvaronjara): Cxeha esperantlingva medicina revuo. NE PLU APERAS!

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Aplikado de Esperanto en la sciencoj
====================================

Cxeha Esperanto-Asocio kaj kongresa agentejo Kava-Pech kore invitas vin al
Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazonta en
Prago, Cxehio inter 10-12. 11. 2000 sub auxspicioj de UEA.

Pritraktotaj temoj estos:
- Ekonomio sojle al la tria jarmilo;
- Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto;
- Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (gxenerale).

Pli da informoj kaj aligxo cxe:

Kava-Pech
Anglicka 878CZ-25229 Dobricxovice, Cxehio
Rete: kaest@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

Esperanto-kongreso en Togolando
===============================

La 8-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazos inter 27-31. 12. 2000. en
Tsevie, Togolando. La organziantoj atendas ankaux ekstertogolandanojn
partopreni la vere unikan kaj neforgeseblan, bonetosan, Esperantan
arangxon.

Informoj kaj aligxo cxe:

Parfo Ajto
p/a TIETo, B. P. 13169, Lome, Togolando
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

Speciala Ago-Tago
=================

Inter 07-08. 10. 2000 okazos speciala Ago-Tago en Torino, Italio. Dum la
arangxo okazos speciala inauxguro de nova sidejo de la loka asocio. La
organizantoj atendas kiel eble plej multajn esperantistojn ne nur el
Italio ecx el la eksteraj landoj. Oni povos pasigi du bonetosajn tagojn
inter torinaj esperantistoj.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Esperanto-Centro Torino
c.so Unione Sovietica 215, IT-10134 Torino, Italio
Rete: esperanto.torino@forigu.esperanto.it

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

20-21.08. Svisaj E-Ekzamenoj, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro
Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.:
+41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
20-22.08. Jara Renkontigxo de Rumana E-ista Fervojista Asocio, Bucuresxti.
Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Mare 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov,
Rumanio
* * *
21-23.08. 3-a renkontigxo de cxehaj kaj slovakaj katolikoj esperantistoj
en Zilina. Inf: IKUE-grupo Zilina, Vladimir Nemec, Zvolenska 5, 010 08
Zilina, Slovakio
* * *
21-27.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf:
Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn,
Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.nu
* * *
24-26.08. 2-a Esperanto-kongreso de Hinda Oceano kaj Orient-Afrikaj
Landoj, Antananarivo. Inf: LKK, Boite Postale 3171, MG-101 Antananarivo,
Madagaskaro.
* * *
25-27.08. Rondvojagxo cxirkaux Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Regiona E-
Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
+421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
25-27.08. Supreniro al monto Rysy. Inf: Vladimir Surovcxek, Hradna 531,
SK-033 01 Liptovky Hradok, Slovakio. Tel: hejma +421-844-5222402, laboreja
+421-849-5521521
* * *
26-30.08. 69-a Itala Kongreso de Esperanto, Casalecchio de Reno (Bologna).
Inf: Gruppo Esperantista Bolognese "Achille Tellini 1912", Via Miramonte
14, IT-40124 Bologna, Italio. Tel/fakso: +39-051-6446675. Rete:
beg.Tellini1912@forigu.esperanto.nu
* * *
26.08-02.09. 26-a Internacia Semajno cxe Mediteraneo kaj Cseh-seminario:
B-seminario, Sete (Herault). Inf: Yvette Vierne, 5 rue du Dr. Roux,
FR-34090 Montpellier, Francio. Tel: +33-467541543. Rete:
yvierne@forigu.netcourriere.com
* * *
28.08-20.12. Tutsemestra kurso en Lesjofors. Inf: Karlskoga Folkhogskola,
SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel.: +46-(0)586-64600, fakso:
+46-(0)586-46422. Rete: lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se
* * *
01-05.09. Astronomio: inicado kaj praktiko. Gvidas Patrick Lagrange,
Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.
Tel: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
01-08.09. TEJO-seminario en Varna. Inf: Sabira StXXhlberg kaj Aleksandar
Shivarov, p. k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario. Tel.: +359-52-246941, fakso:
+359-52-246326. kontakto@forigu.esperanto.org aux a_shivarov@forigu.mailroom.com
* * *
01-10.09. 34-a Internacia Esperanto-Feriado en Kudowa Zdroj, Pollando.
Inf: Silezia Esperanto-Asocio, str. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw,
Pollando. Tel/fakso: +48-71-3296954 marde kaj jxauxde de la 18.00 gxis la
20.00 horo. Rete: lserwatka@forigu.poczta.onet.pl
* * *
01-15.09. Internacia Esperanto-Feriado kun folkloro en la montaro Picniny,
Korosxcxienko. Inf: Polski Zwiazek Esperantistow, ul. Kingi 6, PL-34-450
Krosxcienko n. D., Polio
* * *
02-07.09. 53-a Kongreso de IKUE - Jubilea pilgrimo, Rimini. Inf: Centra
Oficejo de IKUE, Via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 Roma, Italio.
Tel/fakso: +39-06-632839. Rete: c.sarandrea@forigu.agora.stm.it
* * *
02-08.09. 53-a Kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista)
en Rimini (Italio) kun etapoj en Romo - Asizo - Gubbio - La Verna -
Loreto. Inf: Rete: ikue@forigu.ikue.org
* * *
02-16.09. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov,
postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369
* * *
07-10.09. Mikologia Seminario, Poprad. Inf: Regiona E-Societo, Sobotske
nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete:
milanzvara@forigu.hotmail.com
* * *
08-09.09. EMAKAROB' - Esperanta Malgrandkarpata renkontigxo en Bratislava.
Inf: Mgr. Alica Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava.
Tel.: 421-7-43291604
* * *
08-10.09. 51a Kongreson de Bulgara Esperanto-Asocio en urbo Karlovo. Inf:
s-ro Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario
* * *
08-13.09. Pri literaturo kun Ed Borsboom, Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074.
Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
17.09. Trilanda renkontigxo en Inden kaj Neu-Lohn. Inf: Claus (Nikolao)
Gunkel, Pf. 1445, DE-52234 Eschweiler, Germanio. Tel: +49-2403-921949.
Rete: guekel@forigu.gmx.de
* * *
17.09-01.10. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, gxis 1-a
de apr.: Zur Nachtheide 28, DE-125557 Berlin, Germanio Tel:
+49-30-65540__95, post 2-a de apr.: postrestante, BG-9620 Albena,
Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369

**************************************************************************

MOVADO
//////

Euxroparlamentanoj
==================

La nombro de Euxroparlamentanoj estas 89 (14,21%) la 30-an de junio 2000,
kiuj diversgrade opinias ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj
plirapidigi dialogon en Euxropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo,
de la kulturo, de la digneco de cxiuj, apud la aliaj lingvoj.

Laux landoj estas: Irlando (12/15, 80,00%), Belgio (16/25, 64,00%), Danio
(4/16, 25,00%), Britio (15/87, 17,24%), Francio (13/87, 14,94%), Hispanio
(9/64, 14,06%), Finnio (2/16, 12,50%), Auxstrio (2/21, 9,52%), Svedio
(2/22, 9,09%), Italio (6/87, 6,89%), Germanio (5/99, 5,05%), Grekio (1/25,
4,00%), Portugalio (1/25, 4,00%), Nederlando (1/31, 3,22%), Luksemburgio
(0/6, 0,00%).

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Belgio

**************************************************************************

Nova Pasporta Servo
===================

La libreto, Pasporta Servo 2000 estas jam "de longe" eldonita. La teamo
jam preparigxas al la sekva jaro. Kiu deziras aperi en la listo de
Pasporta Servo 2001 rigardu la retpagxon de Pasporta Servo cxe la adreso:
http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm aux petu informojn retposxte de:
pasporta.servo@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Pluraj E-stratoj en la sama urbo
================================

Laux la decido de la urba konsilantaro en Gliwice, Polio, post la propono
de loka filio de PEA, la 29-an de junio 2000 oni decidis nomi du novajn
stratojn en la kvartalo "Pacdefendantoj" per la nomoj: Antoni Grabowski
kaj Odo Bujwid.

Post la gxis nun jam ekzistantaj du Esperanto-stratoj: str. L. Zamenhof
kaj str. Esperantystow (Esperantistoj). Gliwice estas la unua urbo en la
mondo, kiu havas kvar stratojn ligitajn kun Esperanto-movado aux
esperantistoj.
Bonvenas senditaj gratuloj cxe la urbaj instancoj:

Zarzad Miasta
str. Zwyciestwa 21, PL-44-100 Gliwice, Pollando
Rete: biuro_prasowe@forigu.um.gliwice.pl

**************************************************************************

Finstudlaboro pri Esperanto
===========================

Sabaton la 24-an de junio 2000, cxe la Universitato de Padovo, Italio
finstudis psikologion Romina Candioli, ricevante 110 poentojn el 110, plus
lauxdo. Sxia finstudlaboro estas esploro pri la antauxjugxemo inter
esperantistoj kaj neesperantistoj. Du specimenoj, kun samaj averagxaj
agxo, instruiteco ktp., respondis demandaron celantan mezuri iliajn
antauxjugxojn (kasxajn kaj malkasxajn) al afrikanoj. La esperantistoj
rezultis iom malpli antauxjugxemaj.

Giuseppe Castelli
Rete: gcastelli@forigu.mail.enjoy.it

**************************************************************************

Denove en Kamerunio
===================

La 21-an de majo en Duala, en sidejo de "Afric-nature" estis revivigata la
landa asocio Esperanto-Asocio en Kamerunio, AEK. La estraro konsistas el:
Jean Marie Mboge Mbele, honora prezidanto; Jean Michel Balaga, prezidanto;
Victor Nto-Nto, vicprezidanto; Chamberline Nguefack Nyeck, sekretariino.
La asocio havas la kontaktadreson:

Esperanto-Asocio en Kamerunio
Chamberline Nguefack Zedong
Pk. 7407, Douala, Kamerunio
Rete: nzchamberline@forigu.africanture.com

**************************************************************************

Novaj E-sekcioj en Kroatio
==========================

La 4-a kongreso de kroataj esperantistoj okazis en nordkroata urbo
Djurdjevac la 27-an de majo 2000 kun 150 partoprenantoj cxefe el Kroatio
kun gastoj el la najbaraj landoj. Al la kongreso sian saluton sendis
ankaux la prezidento de Respubliko Kroatio, la alta protektanto de la UK
en Zagreb en 2001. Dum la kongreso estis akceptita la nova statuto de la
organizo kaj estis prezentitaj kvar novaj libroj en Esperanto. Dum la
arangxo estis fondita ILEI-sekcio samkiel sekcio de entreprenistoj.
Sekretario de la ILEI-sekcio estas Vladimir Dujni.

Spomenka Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Nova E-sidejo en Torino
=======================

Merkrede la 17-an de majo 2000 antaux notario en Torino la prezidanto de
Itala Esperanto-Federacio akceptis la donacon de logxejo en Torino, c.so
Unione Sovietica 215. La donacinto estas historia membrino de la
Esperanto-Centro de Torino, S-ino Ada Bessone.

La nova sidejo estas grundo por la organizado de novaj agadoj en Torino:
gxi estos organizita kun oficejo kun cxiu rimedo por la organizado de
Esperanto-agadoj (inkluzive de komputilo kun reta aliro) kaj salono por
konferencoj kaj renkontigxoj (20-25 personoj). Ekzistas krome perfekte
ekipita kuirejo.

Por tauxge inauxguri la novan sidejon, la Esperanto-Centro Torino planas
arangxi seminarion dum la venonta auxtuno. Pere de venontaj komunikoj oni
komunikos la aliajn datumojn pri la Centro (telefon-numero, ret-adreso,
ktp). Tamen jam nun notindas la nova adreso:

Esperanto-Centro Torino
c.so Unione Sovietica 215, IT-10134 Torino, Italio

**************************************************************************

Nia Informilo - 50-jaragxa
==========================

La oficiala informilo de la Bolonja Esperanto-Grupo jam de duono da
jarcento informas la klubanaron pri diversaj aferoj de la Esperanto-
movado. Mem la asocio refondigxis post la dua mondmilito en 1949. Post
unujara funkciado la klubo jam povis ekfunkciigi la revuon, Nia Bulteno.

**************************************************************************

Porinfana fondajxo
==================

Mihail Trifol sukcesis fondi porinfanan Esperanto-fondajxon, "Esperanto-
Ro" en Rumanio. La fondajxo jam ricevis la juran personecon kaj havas
cxiujn necesajn paperajxojn, numerojn, ktp. por funkcii kiel vera fondajxo
en Rumanio. Ankaux la Ministerio pri Edukado aprobis la organizon. Celo de
fondajxo estas: helpi la infanojn lerni kaj perfektigxi en la lingvo
Esperanto; fari kontaktojn tutmonde per Esperanto; helpi la infanojn krei
interlandajn rilatojn kun aliaj grupoj, infanoj. Gxenerala tasko de la
fondajxo estas subteni cxiujn Esperanto-projektojn, kiuj rilatas al
infanoj - ekzemple Interkulturo - en Rumanio. Cxar la fondajxo estas
ankoraux tre eta, bonvenas cxiuj donacoj. Kontakti eblas:

Porinfana Fondajxo Esperanto-Ro
str. Principala bl. 1, ap. 3
RO-4038 Biscad Jud Covasna, Rumanio

**************************************************************************

Kvizo-donacoj - cxu per via helpo?
==================================

Inter 27-31. 12. 2000 okazos la 8-a Togolanda Esperanto-Kongreso (TEK).
Unu el la precipaj eroj de la programo estas la "Kvizo". Gxin ege sxatas
la partoprenantoj cxefe pro la diversaj premioj.

Ni petas, kiuj povas, helpu al togolandanoj disponi tiujn premiojn.
Bonvolu tiucele disponigi al ili diversajn esperantajxojn, kiujn oni uzos
dum la kvizo. La donacos estas atendataj cxe:

Unuigxo Togolanda Por Esperanto
Pk. 12096, Lome-Togo
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

Esperanto en geja parado
========================

Esperantistoj kunportis rubandon pri Esperanto okaze de la 4-a Parado de
Geja Fiereco en Sao Paulo, Brazilio la 25-an de junio 2000. Sur la rubando
videblis la skribajxo: "ESPERANTO - Lingua Internacional - Unindo a
Comunidade G.L.S." (Gejoj, Lesboj kaj Simpatiantoj): traduke, "Esperanto,
Lingvo Internacia, Unuigxanta la G.L.S-komunumon". Laux informoj de la
gazetoj, 100000 homoj partoprenis la paradon.

Esperantistoj devas ofte ankaux partopreni publikajn minoritatajn aux
pacajn manifestaciojn, por ke la la homoj sciu ke ankaux ni ne estas
fremdaj pri la homaj rajtoj, pri la defendo de malplimultoj, kaj cxefe la
socio konstatu ke ni estas defendantoj de la homaj lingvaj rajtoj.

Joso Manoel Aguilera Junior
Rete: klubo@forigu.correionet.com.br

**************************************************************************

Esperantistino en packongreso
=============================

Mireille Grosjean, Gxeneva reprezentanto de UEA cxe UN kaj tiu de ILEI cxe
la Internacia Buroo de Edukado de Unesko, partoprenis kongreson de
Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco, kiu okazis 8-13 julio en la
Unesko-domo en Parizo kun 460 kongresanoj el la tuta mondo.

La gvidantaro de la Asocio invitis Grosjean al la Internacia Kunordiga
Grupo, simila organo kiel la Komitato en UEA. Grosjean akceptis la inviton
kaj eniris la organon kiel reprezentanto de UEA kaj ILEI.

**************************************************************************

Esperanto en hispanaj televidoj
===============================

La 10-an de junio en la TV-konkurso "50x15, cxu vi volas esti milionulo?"
de TV5 en Hispanio aperis demando rilata al Esperanto. La demando estis
jena: "Kiu lingvo, kreita de la pola L. Zamenhof en la jaro 1887, estas la
plej sukcesa projekto de internacia lingvo?"

La demando, pli facila ol la normalaj demandoj aperantaj en cxi tiu
konkurso, ne utilis por alporti monon al la konkursanto, sed gxuste por
elekti la homon kiu konkursos. La proponitaj solvoj estis: "Esperanto, la
itala, la germana, la portugala". 7 el la 8 konkursantoj respondis
Esperanton.

Jose Maria Rodriguez

* * *

La 11-an de majo oni intervjuis s-rojn Fernando Moral kaj Manuel Pancorbo
cxe la loka televida programo "En el salo'n de su casa" (En via hejma
sidcxambro) de "Canal Norte", loka televidkanalo de la cxi-jara
kongresurbo San Sebastian de los Reyes, kiu ankaux elsendis
antauxregistran film-raporton pri la kongresa inauxguro. La intervjuoj kun
niaj samideanoj okupis preskaux 20 minutojn.

Manuel Pancorbo

**************************************************************************

Tagigxo en Korea Duoninsulo
===========================

Post la dua mondmilito, pro la milita kaj politika konsidero, Usono kaj
Soveta Unio dividis Korean Duoninsulon en du landojn; komunisma Norda kaj
kapitalisma Suda Koreioj, kaj gxi restas tiel dum la pasintaj 55 jaroj.
Nun Koreioj estas la nuraj dividitaj landoj en la mondo. En la dividita
malgranda duoninsulo estas pli granda nombro da armiloj ol en la tuta
afrika kontinento. Estas la plej dangxera municiejo en la mondo.

Sxajnas, ke la tagigxo por reunuigxo de la du Koreoj kaj paco venas. En la
15-a de junio, la prezidantoj de ambaux landoj konsentis en 5 punktoj:
klopodos por unuigxo sen aliaj intervenoj; rekonas komunajn elementojn en
la unuigxaj proponoj de ambaux landoj; arangxos intervizitojn de dividitaj
familianoj ekde la 15-a de auxgusto; intersxangxos kunlabore en la terenoj
de ekonomio, kulturo, sporto, sano, kaj naturmedio, kaj ekkomencos plej
baldaux oficialajn komunikadojn inter la du landoj por plenumi la
interkonsenton. Cxiuj Koreoj, sudaj kaj nordaj, bonvenigas la
interkonsenton kaj la ambaux landoj nun preparas por detale plani gxian
plenumon. Kompreneble, reala unuigxo, se sukcesas, venos almenaux post
multaj jaroj.

La interkonsento ankaux havas signifon en nia Esperanto-movado. Antaux
longa tempo estis multaj esperantistoj en Norda Koreio. Antaux 25 jaroj,
Cxoi Duk-Sxin, tiama prezidanto de la (Suda) Korea Esperanto-Asocio, pro
politika konflikto kun tiama registaro, iris al Norda Koreio, kaj
rendevuis Kim Il-Sung, tiama Nordkorea prezidanto. Ni auxdis nenion pri li
post tiam.

Ankaux Cxina Esperanto Ligo auxdas nenion el Norda Koreio, kvankam CxEL
regule sendas la organon El Popola Cxinio. Mi supozas, ke nia movado en
Norda Koreio estas dormanta. Tio donas al sudkoreaj esperantistoj novan
taskon vekigi nian movadon en Nordkoreio. Se regula intervizito okazas, ni
iros al Norda Koreio por alporti tagigxon en la dormanta Nordkorea
Esperantujo. Mi esperas ke la Tutkorea Esperanto-Kongreso okazos ene de 10
jaroj.
Se iu konas nordkorean Esperantiston, bonvolu sciigu al:

Korea Esperanto-Asocio Seulo
Pk. 4258, KR-100-642 Seoul, Koreio
Rete: Lee@forigu.esperanto.net

**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Esperanto kaj sporto
====================

Esperanto arigas nin cxirkaux la sama idealo. Tien cxi ni devas kunporti
cxiujn niajn okupojn, kiujn ni prizorgas en la vasta mondo, trovi tauxgajn
vortojn por priskribi ilin, kaj klopodi helpi, ke ni plibonigu ilin.
Disciplino sporta okazas en Sudafriko, la samo povas okazi en Nepalo, sed
sen Esperanto, cxu Sudafriko povas facile interparoli kun Nepalano pri la
sama afero. Esperanto jam malfermas multajn pordojn al ni; kial ni ne uzu
ilin? Ni utiligu la internacian lingvon por plibonigi niajn talentojn
sportajn kaj samtempe ni disvastigu Esperanton. Kiel tio cxi eblas?

"Disvastigi Esperanton inter samfakuloj, kaj la fakon inter esperantistoj
aux informi esperantistojn pri la fako". Tio cxi precipas en la celoj de
la fakaj asocioj de UEA. Eble, se fakasocio de sporto ekzistus, similan
celon gxi havus. Jam pli ol unu jaron mi cerbumas pri kiel Esperanto kaj
sporto povas kunigxi, ke ambaux helpu al la homaro. Vere, gxis nun mi ne
jam atingis ion. Tial mi turnas min al cxiuj vi, gesamideanoj, ke ni
pripensu la aferon.

Certe cxiu el vi iamaniere sportas. Du homoj povas diri: "mi sportas", sed
kiam oni vidas ilin, oni rimarkos, ke kvankam cxiu sportas, ambaux faras
ne la saman sporton. Klare, estas multaj disciplinoj sportaj. Kelkaj
estas: nagxo, remo, skermo, alpinismo, masxado, futbalo, bokso, hanbalo,
volejbalo, rugbeo, basketbalo, skiado, halterado, teniso, diversaj ludoj
(goo, sxako, karto, damo, ktp. Tiuj cxi sportoj kaj ludoj estas internacie
konataj, kaj tial facile ni povas citi ilin. Ekzistas aliaj, kiuj tute
estas lokaj, kiuj povas havi ekvivalenton en aliaj lokoj, kaj kiuj ne
estas cxi tie cititaj. Certe la legantoj de tiu cxiu teksto kunhelpu,
alcitante sportojn siamediajn. Nun kion la esperantistoj faros per tiuj
sportaj disciplinoj?

La unua tasko de la esperantistaro estas varbi novajn. Tial la
esperantistoj-sportistoj klopodu, ke nia lingvo havu pli da adeptoj. Kiel
tio eblas? Tiun cxi demandon mi miamaniere respondu: - Faru, ke pli da
homoj (esperantistoj aux ne) pere de Esperanto, interesigxu pri sporto.
Por mi tute ne gravas la alia flanko: "fari, ke pere de sporto pli da
homoj interesigxu pri Esperanto", cxar la realigado de la unua auxtomate
efektivigos la duan. Granda tasko nun atendas nin, esperantistojn-
sportistojn profesiajn aux amatorajn.

Ni perfektigu niajn sciojn Esperantajn kaj sportpratikajn. Tial ni povas
facile uzi ambaux por helpi al la homaro. Ni pliricxigu Esperanton:
ekzistas disciplinoj sportaj ege lokaj; tiujn cxi ni pere de Esperanto
eksportu; ni tial bezonas specialajn terminojn, kaj jen novaj vortoj
naskigxos. Tute alia flanko de la afero estas la perlaboro de la sportaj
disciplinoj. Nun sportdisciplinoj estas pli ol malhobioj. Homoj freneze
ricigxas per ili. Cxu ni, esperanistoj-sportistoj ne povas ion fari
tiuterene ? Kaj ni ne forgesu niajn Esperanto-renkontigxojn!

Neniu neas, ke nun multaj homoj interesigxas pri sporto. Cxu disciplinoj
sportaj ne povas altiri pli da homoj al niaj Esperanto-renkontigxoj? Ni
pripensu, kiel ni povas organizidiversajn ludojn dum tiuj renkontigxoj, ke
tiuj cxi havu pli da partoprenantoj.

La Esperanto-laboro senfine pligrandigxas. Tamen ni faru gxin, cxu ne? Nun
kune ni vidu, kiel ni povas uzi la sportajn disciplinojn por efektivigi la
Esperanto-laboron. Estas atendataj viaj vortoj, ideoj kaj proponoj pri la
temo de:

Gbeglo Koffi
B.P. 13169, Lome, Togo
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

Vane devigi la anglan
=====================

La sxtata brazila banko kie mi laboras ("Caixa Econmica Federal" Esperante
Federacia Sxparkaso) faros publikan konkurson por bank-direktoraj
postenoj. Kono de la angla lingvo estos postulata en la ekzameno, tamen la
banko ne havas agentejojn en eksterlando.

Mi simple memoras la postulon (jam efektivan pli ol 50 jarojn), ke
aviadistoj internacie konu la anglan lingvon, por povi interkomuniki inter
si kaj kun la kontrolistoj / registoj sur la tero. Versxajne, jam cxiu
aviadisto en tia laboro "oficiale" scipovas la anglan; sed, kiel suficxe
ofte (kaj fatale) montrigxis, "oficiala" scipovo, kiun akceptas iliaj
estroj, ne cxiam kongruas kun "efektiva" scipovo.

Ankaux, kiam mi vizitis Cxinion en 1986, estis evidente, ke la laborantoj
en la hoteloj devas scipovi la anglan lingvon (cxar, kompreneble, la
plimultaj turistoj venis el Anglalingvio); kaj pluraj el ili, aparte la
registrist(in)oj, ja povis gxis iu grado, kaj interne de difinitaj limoj,
komuniki kun la turistoj; sed por kelneroj ktp la scipovo de la angla ofte
montrigxis nur "pro forma", kaj se oni volis komuniki kun tiuj, oni devis
trovi interpretiston. En unu tia hotelo, cetere, mi havis mian unuan veran
sperton provi komuniki nur per gestoj!!!

Mi atentigu pri tiu enketo, kiun oni faris en Euxropo antaux dek jaroj,
pri tiea scipovo de la angla. Mi forgesas la nomon de la enketista
kompanio (laux mia memoro, temas pri tasko por Rupert Murdock), sed mi ne
forgesos la komencon de la rezulta raporto: "Scipovo de la angla en
Euxropo montrigxis eksterordinare sub niaj plej pesimismaj atendoj..."
Nome, oni ne nur demandis, "Cxu vi studis la anglan? Cxu vi scipovas la
anglan?" sed ankaux proponis tri frazojn en la angla, kiujn oni traduku en
la propran lingvon (pri "aktiva" kapablo oni ne demandis; versxajne temis
pri la ebleco kompreni televidajn reklamojn en la angla, ne vere pri
interkomunikado). En Nederlando, Flandrio la ciferoj estis proks. 50%; en
Latinidio, temis pri malpli ol 10% (5-6% maksimume); pri Germanio kaj
Skandinavio mi ne scias, kaj versxajne oni ne enketis en centra/orienta
Euxropo. Tamen mi rimarkas, ke dum la lastaj 10 jaroj la scipovo de la
angla en Euxropo kreskis je 15% kaj jam atingis 47%, kio tute ne kongruas
kun tiuj ciferoj de antaux dek jaroj. Eble, denove, temas pri tiuj, kiuj
pretendas je kono de la angla, sed vere ne posedas tiujn.

Do, eble mi estas cinikulo, sed mi vetos, ke cxiu bankdirektora kandidato
pretendos pri sia kapablo je la angla lingvo, kaj eble povos bone montri,
ke li atentis la instruistojn en la mezlerneja kurso, sed malofte aux
neniam devos montri, ke li "vere" scipovas komuniki en tiu lingvo.

Donald J. Harlow
Rete: don@forigu.donh.vip.best.com

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Interlingvistikaj studoj
========================

La unua interlingvistika sesio okazos inter 25-29. 09. en Poznan, Polio
kun partopreneblo en la tradicia arta renkontigxo Arkones dum la tuj sekva
semajnfino

La Universitato de Adam Mickiewicz, la dua plej granda universitato en
Polio, anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri
interlingvistiko. La unua studjaro startis en la vintra semestro de la
studjaro 1998/99, kaj eblas aligxi ankaux por la studjaro 2000/2001.

La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-
rino Ilona Koutny, membro de AdE. Inter la prelegantoj estas konataj
esperantologoj, kiel profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin kaj J. Wells, d-
roj V. Barandovska-Frank, Z. Galor, K. Smideliusz kaj B. Vaha, krome L.
Ligeza, kaj I. Ertl.

La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj
aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili
traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo,
kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi
ankaux pri metodiko.

Surloka kurso (sesio) okazos unufoje dum la semestro (en septembro kaj
februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina
ekzameno ricevos atestilon pri interlingvistikaj studoj.

Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 30-a de auxgusto
2000. Postulo estas: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno
aux egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Kotizo por unu semestro: 400
USD (por nepagipovaj landoj 350 PLZ: 90 USD). Por pliaj informoj kaj
aligxilo eblas kontakti:

d-rino I. Koutny
Lingvistika Instituto de UAM, ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan, Polio
Rete: ikoutny@forigu.amu.edu.pl

**************************************************************************

Teleteksta E-kurso
==================

Startis kurso de Esperantoo por komencantoj per teleteksto de la bulgara
privata televido "7 dni" ("Sep tagojn") ekde la 6-a de majo 2000, kiam
estis prezentotaj la unuaj du lecionoj. Ili restis dum unu semajno kaj
cxiu sabate sxangxigxis per la sekvaj du lecionoj. Iniciatinto estas
Mariana Evlogieva, redaktorino de la E-revuo Amuze, kiu faras kurson de
Esperanto por bulgaroj ankaux per interreto.

Raya Androvska
Rete: raia.a@forigu.usa.net

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Komencanto
==========

Komencanto estas internacia gazeto por komencantaj auxtoroj kaj
komencantaj esperantistoj, lancxita kiel interna renkontejo inter
korespondaj kursanoj de Viktor Kudrjavcev en Ruslando. Gxi igxis vere
internacia gazeto kaj: fenestro al Esperantujo por komencantoj; forumo por
komencantaj verkemuloj; renkontigxejo por korespondemuloj; helpilo por
kursgvidantoj.

Rakontoj, noveloj tradukitaj kaj originalaj malgrandaj sed tre bonaj,
poemetoj, parodioj, desegnajxoj, aforismoj, enigmoj, anekdotoj aperas en
la revuo. En 1998 debutis sur pagxoj de Komencanto 21 novaj auxtoroj el
Britio, Francio, Cxinio, Svedio, Nederlando, Kazahio, Rusio. En 1999 tiu
kvanto ecx pligrandigxis.

Komencanto estas hodiaux unika en la esperantista mondo periodajxo por
tiuj, kiuj finis kurson kaj deziras resti en la movado per praktika uzo de
Esperanto, kiuj volas ricevi "lingvajn respondojn" al lingvaj demandoj,
kiuj volas trovi en unu eldono skizan historion de la Esperanto-movado,
kiuj volas scii detale diversajn utilajxojn kaj praktikajn flankojn de
Esperanto, kiuj, volas havi enmane oportunan helpilon en instruado de
Esperanto, kiuj volas sin distri per amuzaj anekdotoj kaj sagxaj aforismoj
el la tuta mondo.

Formato estas A4, 8 numeroj aperas jare. Abonkosto estas 12 USD, por ne
tiom pagipovaj landoj 10 USD. Oni povas ricevi provekzempleron kontraux 1
respondkupono. La revuo abobelas cxe:

"Komencanto"
pk.132, RU-620041, Ekaterinburg, Rusio
Rete: let@forigu.post.e-burg.su
UEA-konto: vkud-a

**************************************************************************

RADIO
/////

Radio 3ZZZ - nova adreso
========================

La estraro de Radio 3ZZZ, Auxstralio ne plu subtenas la E-redakcieton. Tio
signifas, ke la laborantoj ne povas acxeti, mendi diversajn esperantajxojn
ecx ankaux pri korespondelspezoj devas ili mem zorgi. La kunlaborantoj de
la Esperanto-programo petas ke la donacojn sendu cxiuj esperantistoj al la
adreso:

Svetislav Kanacxki
72 Jubilee Street, Mount Waverley Vic 3149, Auxstralio

**************************************************************************

LIBROJ
//////

"Incoterms" en Esperanto
========================

En internacia komerco estas esence, ke ekzistu gxenerale akceptitaj,
detalaj, sed tamen facile uzeblaj kondicxoj. Tiajn regulojn (angle
"Incoterms", internaciaj komercaj kondicxoj) la Internacia Cxambro de
Komerco (angle ICC) unuafoje ellaboris en 1936. Iliaj mallongigoj kiel
'FOB' kaj 'CIF' ecx cxe nekomercistoj estas vaste konataj.

ICC regule adaptis la kondicxojn al sxangxigantaj cirkonstancoj kaj
teknikoj. Ekde la 1a de januaro 2000 validas tute nova versio.

Ricevinte permeson de ICC, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF)
tradukis la novajn "inkotermojn" esperanten kaj eldonis ilin. La eldono
enhavas la gxeneralan enkondukon, la 13 inkotermojn kun difino kaj detala
klarigo, kaj - por komparo - ankaux la anglalingvan difinon.

Inkotermoj 2000, Oficialaj ICxK-reguloj por la interpreto de komercaj
kondicxoj estas eldonita de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
(IKEF). Oni povas mendi gxin kontraux 19 EUR+afranko de:

Retbutiko, Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BG-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis artikolo pri esperantista geedza paro en la gazeto "Westerpost" en
Amsterdam, Nederlando okaze de la sesdekjara geedzigxdatreveno. En la
artikolo estis plurfoje menciita Esperanto, ecx en la titolo.
* * *
Estis arangxita memorfesto okaze de la eldono de la unua libro de L. L.
Zamenhof en la Pola Kulturinstituto en Berlino, Germanio la 26-an de
julio.
* * *
Okazis kelkminuta elsendo pri Esperanto en loka televida stacio en
Berlino, Germanio la 4-an de julio.
* * *
Reaperas la regiona bulteno Brisbana Bulteno redaktita de Kay Andersen en
Auxstralio. Oni povas kontakti: Kay Andersen, rete: kjand@forigu.ozemail.com.au.
* * *
Okazigadas promenadon la asocio "Bondy-Esperanto" en Parizo, Francio du-
trifoje en cxiu somera monato. Dum la promenado estas disdonitaj
esperantlingvaj katalogoj.
* * *
La Gxenerala Asembleo de PEN-Centro okazis en Vintra Gxardeno de
Kooperativa Banko en Vraca, Bulgario. Estis akceptita dum la arangxo ke
PEN-Centro aligxu al la virina komisiono de PEN-Klubo Internacia
* * *
Internacia Somera E-Universitato okazis en Veliko Tirnovo, Bulgario inter
14-16. 07. 2000. Dum la arangxo estis arangxitaj diversaj prelegoj pri
literaturo.
* * *
Okazis la 59-a Hispana Esperanto-Kongreso en San Sebastian de los Reyes,
Hispanio inter 29. 05. - 01. 06. Gxin partoprenis multe pli malmultaj
esperantistoj ol kutime.
* * *
Sveda Esperanto-Federacio okazigis sian kutiman jaraj kongreson en
Olympiaskolan, Svedio kun la cxeftemo "Esperanto en gimnazioj".
* * *
Estis organizita matineo en Bratislava, Slovakio omagxe al 80-a
naskigxdatreveno de la fama esperantisto-verkisto V. Tvarozek. Dum la
arangxo okazis prelegoj pri la verkisto kaj estis prelegitaj kelkaj verkoj
de li.
* * *
Okazis la 30-a Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Krakovo, Pollando.
Gxin partoprenis multaj esperantistoj ankaux el eksteraj landoj.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Cxiu, kiu volas skribi 1-4 pagxan artikolon en la temo "Kial mi estas
esperantisto?" aux "Miaj travivajxoj en Esperantio" por esti ero de
artikolarolibro, kies auxtoroj estas esperantistoj el diversaj landoj
kontaktu: Pekin Tenorio Vaz, Caixa Postal 182, BR-66017-970 Belem-PA,
Brazilio. Rete: vazpekim@forigu.amazon.com.br
* * *
Kun bedauxro ni mencias, ke forpasis entusiasma esperantistino, Ljudmila
Arnaudova, kiu estis dum multaj jaroj konata aktivulino de Internacia
Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, IadEM, lektorino de la revuo
Esperanto, kunlaboranto de la fama libro, "Amuza matematiko por
gelernantoj" kaj neniam laca aktivulino de la bulgara Esperanto-vivo.
* * *
En sia 95-a jaro forpasis Roelof Slot en Zeist, Nederlando. Li estis dum
70 jaroj esperantisto kaj dum 40 jaroj prezidanto de la loka Esperanto-
asocio. Danke al li Zeist havas Esperanto-straton kaj esperantajn librojn
en la biblioteko.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

13-jara knabino volas korespondi kun samideanoj el la tuta mondo. Sxiaj
hobioj estas modo, vestajxoj, teniso, lingvoj, vojagxoj, tradicioj,
fremdaj kulturoj. Sxi kolektas monerojn, bankbiletojn, bildkartojn,
kalendaretojn, revuojn. Maria Kirjanova, ul. Oktjabrskaja 5-60 RU-660077
Krasnojarsk, Siberio, Rusio.
* * *
7-jaragxa esperantisto volas korespondi kun samideanoj el la tuta mondo.
Liaj hobioj kolektado de telefonkartoj, posxtmarkoj, posxtkartoj. Li
interesigxas pri verdajxoj, bestoj. Adreso: Aurelian Jurkiewicz, str.
Brzezinska 33, PL-95-020 Andrespol, Polio
* * *
Esperanto-gelernantoj 13-16 jaragxaj deziras korespondi kun gesamideanoj
el la tuta mondo pri cxiuj eblaj kaj interesaj temoj. La agxo ne gravas.
Ecx grupoj povas aligxi. Adreso: Valerij Malihin, infana Esperanto-klubo,
Dvorec pionerov, str. Konstitucii 1, 660049, Krasnojarsk, Siberio, Rusio.
Retadreso: sapphire@forigu.ns.kgtu.runnet.ru.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Raketoj en la 17-a jarcento
===========================

Antaux 350 jaroj en Amsterdamo aperis verko "Artis magnae artilleriae,
pars prima" (Parto unua de granda artileria arto). Gxia auxtoro estis
litovo Kazimieras Simonavieius [Kazimeras Simonavicus]. Li naskigxis
antaux 400 jaroj en Jxemajtio (Okcidenta Litovio), studis en Vilniusa
universitato, en kiu tiutempe estis atingita alta scienca nivelo. Kiam
aliloke ankoraux estis malpermesitaj studoj de homa anatomio, en Vilnius
studentoj jam lernis laux atlasoj de anatomio, ili estis konigataj kun
heliocentra sistemo de Kopernik.

K. Simonavieius estis tre klera homo, ingxeniero de artilerio en litova-
pola armeo, partoprenis en militoj. En 1645 kaj en 1649 li perfektigis la
sciojn en Nederlando kaj tie en 1650 aperis la supre menciita libro. La
libro havis 305 pagxojn kun 206 desegnajxoj faritaj de la auxtoro mem.

La verko baldaux famigxis en Euxropo: gxi estis tradukita en la francan
(1651), en la germanan (1676), en la anglan kaj danan lingvojn (1729). La
libro igxis lernilo por artileriistoj. En 1963 (!) en Varsovio aperis
pollingva traduko, eble tial, ke tie oni rigardis lin kiel polon. Tamen li
mem sur titolpagxo de la libro nomas sin "Equitis Lithuani" (de kavaliro
litovo); ankaux en franclingva eldono estas indikita "Chevalier
Lituanien".

La libro enhavas cxapitron, kiu meritas la atenton, nome la tria "De
rochetis" (Pri raketoj). K. Simonavieius tie prezentas konstruon kaj
faradon de raketoj kun solida fuelo (pulvo), instalajxon por ilia
lancxado. Li ne nur gxeneraligis sciojn pri raketoj de la 17-a jarcento,
sed ankaux faris kelkajn novajn inventajxojn: li difinis rilaton inter
alto de raketo kaj diametro de gxia duzo (eljxeta reakcia tubo), proponis
ideon de plursxtupa raketo kaj tiun de reakcia artilerio; li prezentis
desegnajxojn de plursxtupa raketo kaj eltrovis, ke raketon eblas stabiligi
per triangulaj aloj. Li projektis raketojn, povantajn movigxi en akvo kaj
starti de akvo. Sendube vi komprenas, ke temis ne pri nuntempaj, sed pri
malgrandaj raketoj, uzeblaj por militaj celoj, same ankaux por
artfajrajtoj. Tamen necesas substreki, ke jam antaux 350 jaroj K.
Simonavieius projektis diverstipajn raketojn laux la samaj principoj, kiel
oni faras tion ankaux nuntempe.

K. Simonavieius ne kasxis siajn inventajxojn kaj por tio la libron verkis
en tiama internacia latina lingvo. Verkante la libron "Granda artileria
arto" K. Simonavieius havis neniajn antauxajn fontojn en latina lingvo, do
lia verko estas memstara kaj originala. Estis verkita ankaux la dua parto
de "Granda artileria arto", sed post morto de la auxtoro (en 1651?) gxi ne
estis eldonita. La manuskripto perdigxis aux ne estas trovebla en
bibliotekoj. Tamen tradukinto de la unua parto en la germanan lingvon
Daniel Elrich verkis novan duan parton kaj eldonis gxin en 1676 en
Frankfurto sur Majno.

K. Simonavieius estis ankaux granda humanisto, li ne propagandis militon
nek armilojn. li sribis, ke kruelaj militoj estas la plej terura kaj plej
dangxera malbono por la homaro. Militoj estigxas nur pro avaremo,
gloravido, friponeco kaj celo sklavigi aliajn naciojn. Ankaux pri la
raketoj li diris: "Estus pli bone,ke raketoj servu al tentema Venera, ne
al sangavida Marso".

Petras Eeliauskas

**************************************************************************

Rugxa Cxapulino kaj la lupo
===========================

Rugxa Cxapulino promenas en la arbaro, en sxia korbeto mangxajxo por la
avino. En la maldensejo sxi haltas pluki florojn. Iom poste aperas la
lupo:

Rugxa Cxapulineto! Kion vi faras en la arbaro sole?

Forportu vin fia ulo! Gxenu vian onklinon, kiu estas dancistino en
Sxanhajo. Malaperu, cxar mi senigas vin de via felo por meti gxin antaux
liton de avino por tapisxo.

 Ho, kiom sxangxigxis tiu cxi fabelo!

Istvan Meszaros
Rete: mesaros@forigu.freemail.hu

**************************************************************************

Euxropanoj geedzigxas preskaux nur pro la amo
=============================================

Euxropanoj estas tiom malgeedzigxemaj kiom neniam ajn antauxe. Tion
asertas raporto de la Euxropa Konsilio en Strasburgo pri la evoluo de la
enlogxantaro. Laux gxi el 46 esploritaj landoj kun entute 811 milionoj da
enlogxantoj nur Germanio, Francio, Portugalio kaj Islando estas esceptoj.
Tie konstateblas ekde unu aux du jaroj tre fajna kresko de geedzigxoj.

En la nordaj landoj nur cxirkaux duono de la virinoj en edzinigxebla agxo
estas edzinigxitaj, dum antaux kelkaj jaroj la procentajxo atingis
ankoraux 90. Tion komunikis la direktoro de la demografia esplorcentro
Gerard Calot.

La esplorado pri la pasintaj jardekoj montras krome, ke geedzigxoj
intertempe estas pure amoaferoj. Precipe en Svedio kaj Svisio dum la 70-aj
kaj 80-aj jaroj impostoj kaj enmigradoproblemoj estis ofte indikitaj kiel
kialoj. La nombro de negeedzaj naskigxoj altigxis.

En Islando ili konsistigas intertempe du trionojn, en Danio kaj Norvegio
duonon de la tutaj naskigxoj.

Tradukis: Marko Lins
Fonto: Frankfurter Rundschau, 25. 11. 1999. p. 32.

**************************************************************************

Modelfrazoj de supersignaro
===========================

Modelfrazoj de supersignaro povas helpi al retuzantoj por ke ili povu
traduki al siaj karaktersistemoj la supersignigitajn literojn, vortojn,
frazojn. Nuntempe sxajne la plej mallonga ekzemplo estas eltrovita de Ikai
Yosikazu kaj gxi estas: "Sxi cxehxigxos jxauxde."

Ikai Yosikazu
Rete: ikai-yosikazu@forigu.mua.biglobe.ne.jp

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 191, auxgusto-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************