Eventoj n-ro 190, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - Instruado de Esperanto al angolaj rifugxintoj Faka aplikado: - Esperanto-tiparoj en komputilo Kontakto sercxata: - Peltistoj sercxataj Interreto: - Informservo de IFEF - Amasa fotokolekto pri la lasta IJF - Afrikanio - Mallonge (3) Arangxoj: - Prokrasto de "Per fungoj al Esperanto" - Montkabana renkontigxo en Slovenio - Istrio estas songxo... - Internaciaj renkontoj - Kompleta monata kalendaro Movado: - Euxropa konferenco - 100 jaroj de cxeha E-movado - Gresillon - 1-a etagxo ree funkcias - 1100 aligxis al la UK - Longa frazo esperanta en okulfrapa loko - IJK 2000 - Migra ekspozicio pruntebla - Reinauxguro - Kolekto de nacilingvaj artikoloj - Fen-X kvinjaragxa - Rauxmismaj dokumentoj en LF - Esperanto - pli bona ol la angla - Seminario pri indigxena dialogo Opinioj: - Realaj problemoj pri EU-agado Reagoj: - Pri la identecoj Instruado, ILEI: - Esperanto-instruado en Pakistano - Kroata ILEI-sekcio Radio: - Kromelsendo de Radio Vaticana Libroj: - Japanaj eldonajxoj en 1999 Kulturo: - Omagxe al d-ro Andre Albault Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (3), korespondi deziras (3) Interese: - Literofteco - Sxanco de Esperanto - Kostariko - maplermesata la armado - Internacia ZEO en Nederlando ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Agado Espero Projekto 6-a ========================= Instruado de Esperanto al angolaj rifugxintoj En Romo, Italio, Euxropo, inter homoj kleraj kaj sataj, oni apenaux sukcesas varbi kelkajn partoprenantojn cxiujare por la Esperanto-kurso. Kiel povas esti ke la kongaj samideanoj sukcesas trovi lernantojn de Esperanto inter malsataj kaj analfabetaj angolaj rifugxintoj? La tendaroj en Kilueka de angolaj rifugxintoj havas pli ol ok mil familiojn kiuj estas suferadantaj pri vestajxo, mangxajxo, sano ktp malgraux la cxeesto de Karitas, Internacia Rugxa Kruco, AKRUN (angle: UNHCR), Kuracistoj sen Landlimoj, ktp. La nunaj esperantistoj, kiuj zorgas pri la Esperanto-instruado al la rifugxintoj angolaj estas s-roj Nlandu Luyala, Jeremie Ngoma, Michel Nsiangani, J. P. Matindi, J. P. Kiungu, Monshet Nhy, Alhou Mpangula, Mantuidi, Tandu Honore, Rukumeza. Unu el la angolaj rifugxintoj jam lernis E-on. Lia nomo estas Benjamin Gabriel kaj li havas pli ol tridek lernantojn. Lecionoj estas duoble unu horo semajne. Kvin angolaj rifugxintoj de Kilueka pagite instruas la portugalan lingvon al la Kongolandanoj por permesi al siaj familioj la vivon en la tendaroj. Ili estas instruistoj. Pro la militoj en Angolo multaj angolanoj scias nek legi nek skribi. Ili estas analfabetoj. Por la biblioteko esperantistoj petas vortaron (franca-portugala-franca) kaj libron de portugala gramatiko. Kiuj volas helpi, NE sendu monon rekte al Kongo, sed al la Fondajxo Afriko de UEA (kiu povas havigi gxin al ili), sed sendu lernolibrojn pri Esperanto en la portugala kaj lernolibrojn pri la portugala en la franca. Apliku la nocion de la solidareco al la rifugxintoj por ke homoj benu la Esperanto-movadon." Jeremie Ngoma Kikondolo Camp Cilu II, 71A Lukala, Bas, Kongolando ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Esperanto-tiparoj en komputiloj =============================== Sube ni aperigas nian leterintersxangxon kun prof. O. Haszpra, cxar la informojn en gxi ni taksas publikinteresa. - L.S. Ricevita mesagxo: Cxe la transsendo de la internacia versio de mia lernolibro gxis nun preskaux cxiam bone funkciis la tiparoj de Eventoj, sed lastatempe cxiam pli ofte mi renkontas malfacilajxojn cxe la ricevintoj. La koncernuloj deprenas la tiparojn de Eventoj per interreto, sed kelkaj literoj ne sukcesas. Bonvolu doni al mi, nespertulo, konsilon kion mi faru. - Otto Haszpra La tiparon, uzatan de vi (kaj multcent? plurmil?) aliaj esperantistoj, ni evoluigis en 1993, kiam ankoraux ne estis konata la normo ISO-8859-3 kiu fiksis la kodadon de E-tekstoj. Krome, tiuj tiparoj estis evoluigitaj al komputilaj sistemoj de tiu epoko (Windows 3.1), kaj ili tre bone funkciis gxis 1998-99. En la lastaj jaroj okazis "revolucio" en la komputado kun la apero de 32-bitaj sistemoj (Win-95/98/NT), kaj igxis gxenerala la uzado de tiparoj kun latin-3 aux unikoda kodado (cxefe pro la eblo uzi ilin ankaux en interreto). Fakte la "Eventoj-tiparoj" ankaux hodiaux bone funkcias en malnovaj / malnovsistemaj (Windows 3.x) komputiloj, sed nun ni jam NE rekomendas ilian uzon en hodiauxaj, modernaj komputiloj. Principe la perspektiva solvo estas transiro al unikoda sistemo. Ekde Win-95 la programo Win-Word jam mem ebligas tion, ja multaj de la kunliveritaj tiparoj jam inkluzivas ankaux E-literojn kaj la eblon uzi la unikodan kodadon. Se iu havas ankoraux Windows 3.1 aux volas prepari dokumenton, legeblan per ambaux sistemoj (novaj kaj malnovaj vindozoj), ni rekomendas uzi la tiparojn de la familio SudEuro kun latin-3 kodado. Tiuj tiparoj (Ariel, Courier, Times SudEuro) kaj ankaux la programo EK ("Esperanta Klavaro" - ebliganta la rektan tajpadon de E-literoj) estas senpage haveblaj en pluraj lokoj de interreto, ekz. en la retpagxoj de Eventoj http://www.esperanto .hu/eventoj-enirejo.html Gxisnunaj dokumentoj Do, por vi persone, mi rekomendas simple sxangxi la litertipojn en la lernolibro. Bedauxrinde oni devas ne nur sxangxi la litertipojn, sed devas ankaux sxangxi la kodojn de E-literoj (de EVE al latin-3) - tamen tion vi devas nur fari 1-foje, aliflanke gxi estas simpla afero per la funkcio "Intersxangxo" en Win-Word. RTF Krome, mi proponas plusendi al interesitoj vian lernolibron (kaj cxiujn dokumentojn) ne en *.doc. formato, sed en *.rtf formato (menuo "savi alimaniere" - rtf), por ebligi gxian utiligon per diversaj versioj de WinWord. PDF Alia eblo estas prepari PDF-formatan dokumenton, kiu ebligas gxian utiligon en komputiloj kun AJNA operacia sistemo, kaj tiam oni (la leganto) ecx ne devas havi iun ajn E-litertipon en sia komputilo. Eventualan ekzemplon vi povas vidi cxe http://www.esperanto.hu/libroj/Laszlo Szilvasi ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Peltistoj sercxataj =================== Lubomir Streda, auxtoro de terminaroj pri feloj kaj peltoj (Terminaro de pelt-industriaj masxinoj, ekipajxoj kaj ilaro, 1979; Terminaro de pelt- industriaj operacioj, 1981; Terminaro de feloj, 1998) sercxas esperantistojn, kiuj laboras aux iam ajn laboris en peltistiko, same ankaux zoologojn, zoografojn, bredistojn kaj cxasistojn, kiujn interesas tiu fako kaj preparataj terminaroj, ke ili skribu al lia adreso: Lubomir Streda, Podebradova 82 CZ-542-32 Upice, Cxehio Rete: kulturni.klub@forigu.ct.anet.cz ************************************************************************** INTERRETO ///////// Informservo de IFEF =================== Sub la impulso de la prezidanto, d-ro Romano Bolognesi, nova informservo pere de interreto nomata "Ret-Internacia Fervojisto" permesas al la retricevantoj rapide scii informojn pri agadoj, kunvenoj, ktp. Pliaj informoj peteblas de: Jean Ripoche Rete: jean.ripoche@forigu.wanadoo.fr ************************************************************************** Amasa fotokolekto pri la lasta IJF ================================== Internacia Junulara Festivalo, IJF en printempo, Internacia Junulara Kongreso, IJK kaj Internacia Junulara Semajno, IJS en somero, kaj Internacia Seminario, IS en vintro estas la plej grandaj kaj konataj junularaj E-arangxoj. Organizantoj de la lasta Internacia Junulara Festivalo, IJF en Cavallino, Italio (pli ol 300 partoprenantoj) nun faris interesan kaj imitendan provon, metis amason de dumsemajne faritaj fotoj al sia retpagxo, de kie oni povas elsxuti ilin aux por simple rememori aux por uzi ilin al eventualaj artikoloj. La fotoj troveblas cxe: http://www.esperanto.it/iej/ijf/2000/fotoj/IJFote.html Francesco Amerio Rete: f.amerio@forigu.libero.it ************************************************************************** Afrikanio ========= Aperis en la reto interreta Esperanto-revuo, "Afrikanio", kiu legeblas cxe la adreso: http://www.africanture.com/esperanto.htm. Oni povas ricevi gxin ankaux retposxte. Por ricevi la revuon retletere oni devas skribi al: P-ro Herman Nyeck Liport Rete: esperanto@forigu.africanture.com ************************************************************************** "Internacia Pedagogia Revuo", IPR, fakrevuo de ILEI havas novajn retpagxojn cxe: http://www.nl-papa.hu/ipr/ * * * IKEF havas retpagxojn cxe: http://www.ikef.org. Ili estas ankoraux en konstrua fazo. * * * Nova dissendolisto pri la Euxropa Agado de Esperantaj organizoj estas iniciatita de David Ferguson rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com . Aligxi al la listo eblas sendante mesagxon al la administranto. ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Prokrasto de "Per fungoj al Esperanto" ====================================== La arangxo "Per fungoj al Esperanto" inter 04-20. 08. en Poprad estas prokrastita gxis venonta jaro. La projekto "Per fungoj al Esperanto, per Esperanto al fungoj" restas tamen tre valida eksperimento cxu organiza kiel strategio por atingi la amasojn, cxu lingva. Felicxe ne mankis kuragxigoj de unuopuloj interesitaj al Mikologia Klubo Internacia, kiu estos fondata dum la mikologia seminario kiu okazos en Poprad inter 07-10. 09. Giorgio Bronzetti Rete: mikoklubo@forigu.infinito.it ************************************************************************** Montkabana Renkontigxo en Slovenio ================================== La 11-a MontKabana Renkontigxo, MKR okazos en Vrsxicx apud Kranjska Gora, Slovenio inter 21-24. 09. 2000. Post jam 10 jaroj de auxtuna gxuado de montoj kaj naturo en internacia E-etoso organizita de Auxstria Esperanto Junularo (AEJ), MKR eniras sian duan jardekon ecx pli internacie! La novaj organizantoj, Kroatia Esperanta Junulara Asocio (KEJA), organizas cxi jaran MKR-on uzante auxstrajn spertojn en belegaj montoj de Slovenio. Cxi jare ankaux ne mankos montmigradoj, promenadoj, ripozoj en la naturo, bona etoso kaj vesperaj ludoj kaj la tuta umado okazos en Erjavcxeva Kocxa, montkabano sur la monttrapasejo Vrsxicx (1525 m super marnivelo) apud Kranjska Gora, urbeto en la nordokcidenta Slovenio, nur 10 kilometroj for de auxstria/itala/slovenia landlimtriangulo. Informoj kaj aligxo eblas cxe: Vanja Radovanovic Rete: vanja.radovanovic@forigu.etk.ericsson.se ************************************************************************** "Istrio estas songxo..." orbispictus@forigu.iol.it ************************************************************************** Internaciaj renkontoj ===================== La 4-aj Internaciaj Renkontoj okazos cxe la marbordo en Plouezec, Francio inter 19-25. 08. 2000. Okazos 3 nivelaj lingvaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacia nivelo. La kursoj estas gvidataj de vere famaj esperantistoj, instruistoj. Okazos kursoj ankaux en aliaj kulturaj temoj ekz. horkanto, teatrajxo, turismo. La arangxo estos bonega eblo por ripozi lernante en bela loko. Informoj kaj aligxo cxe: Pluezek Esperanto 22 Roger EON 5, Kervilin Izelan, FR-22470 Plouezec, Francio Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 10-14.08. Junulara Monda Tago 2000 en Venecio. Vidu ankaux daton 15-20. Inf: Gianinca Serbo, Via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio. Tel: +39-0444-513574. Rete: giserbo@forigu.tin.it * * * 10-20.08. OkSEJT-2000! Inf: Org. komitato de OkSEJT, ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio. Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru * * * 11-13.08. 48-a Somera E-Tendaro, Lancxov. Renkontigxo de eks-SETanoj. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio * * * 11-14.08. "Ascendo al Damavand" - profesia montgrimpado. Inf: Irana Esperanto-Centro, P.O.Kesto:17765-184, Tehrano, Irano. Tel: +98-21-6228425, fakso: +98-21-8764250. Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org * * * 12-18.08. 40-a Internacia Somerlernejo cxe Wedgwood Memorial College. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke- on-Trent, Britio, ST12 9DG. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 13-20.08. Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) en Taize, Francio. Inf: Bernhard Eichkorn, Romausring 20, DE-78050 Villingen, Germanio. Rete: Bernhard.Eichkorn@forigu.esperanto.de * * * 13-20.08. Turisma Semajno (TUSE-2000), Poprad. Inf: Regiona E-Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 13-27.08. 34-a Internacia E-Feriado en Kudowa Zdroj, Pollando. Inf: Silezia E-Asocio, str. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Pollando. Tel/fakso: +48-71-3296954 Rete: lserwatka@forigu.poczta.onet.pl * * * 14-19.08. Stagxo en Gresillon kun Ginette Gabillon. Inf: henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr * * * 14-21.08. 3-a Familia Feriado, FF en Vac, Hungario. Inf: Istvan Bago, Kert u. 17, HU-9081 Gyor, Hungario. Rete: bago@forigu.kern.hu * * * 15-20.08. Junulara Monda Tago en Romo. Vidu ankaux daton 10-14. Inf: Gianinca Serbo, Via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio. Tel: +39-0444-513574. Rete: giserbo@forigu.tin.it * * * 15-20.08. AERO-2000 en Samarkando, Uzbekio. Inf: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, Pf. 76, UZ-703000 Samarkandon, Respubliko Uzbekistano. Tel.: +998-662-331753, fakso: +998-662-310777. Rete: Nur por mallongaj mesagxoj: peacetur@forigu.samuni.silk.org * * * 16-19.08. De Zamenhof al Picx: literaturo kiel evoluigilo de nia lingvo, en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 16-22.08. 16-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo, Budapest. Inf: Movilo, Soroksari ut 117D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-378279317-22.08. Ne okazos!! - 3-a Euxropa E-Festivalo, Budapest. Inf: Hungaria E-Asocio, pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Rete: esperantohea@forigu.matevnet.hu * * * 18-20.08. 40-jarigxo de Internacia Somerlernejo cxe Wedgwood Memorial College. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, Britio, ST12 9DG. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 18-20.08. Ni konu Tatrajn montopintojn en Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - MEL, Pk. B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Tel.: +421-903-552152 (Juraj Gondzur), rete: juraj.gondzur@forigu.urap.sk * * * 18.08-01.09. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369 * * * 19-20.08. 32-a Korea Kongreso de Esperanto en Pusan. Inf: La 32-a Korea Kongreso de Esperanto, cxe Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, KR-614-053 Pusan, Koreio. Tel: +82-51-8673667, fakso: +82-51-8630006. Rete: pusanesperanto@forigu.hotmail.com * * * 19-25.08. Kvara Pluezek Esperanto Renkontigxo, Plouezec, Bretonio. Inf: Roger Eon, Kervilin, FR-22470 Plouezec, Francio. Tel/fakso: +33-296-227717. Rete: rogeon@forigu.club-internet.fr * * * 19-25.08. 16-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo, Budapest-Sumeg. Inf: Movilo, Soroksari u. 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793 * * * 19-26.08. 4-a Internacia Esperanto-Renkontigxo en Pluezec. Inf: Pluezec Esperanto 22, Roger Eon, 5 Kervilin Izean, FR-22470 Plouezec, Francio. tel/fakso: +33-(0)296 22 77 17. Rete: rogeon@forigu.club-internet.ft aux andre.rigault@forigu.wanadoo.fr * * * 20-21.08. Svisaj E-Ekzamenoj, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 20-22.08. Jara Renkontigxo de Rumana E-ista Fervojista Asocio, Bucuresxti. Inf: Stefan Mihai, str. Mircea cel Mare 39 bl. 51 ap. 26, RO-2200 Brasov, Rumanio * * * 21-23.08. 3-a renkontigxo de cxehaj kaj slovakaj katolikoj esperantistoj en Zilina. Inf: IKUE-grupo Zilina, Vladimir Nemec, Zvolenska 5, 010 08 Zilina, Slovakio * * * 21-27.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf: Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.nu * * * 24-26.08. 2-a Esperanto-kongreso de Hinda Oceano kaj Orient-Afrikaj Landoj, Antananarivo. Inf: LKK, Boite Postale 3171, MG-101 Antananarivo, Madagaskaro. * * * 25-27.08. Rondvojagxo cxirkaux Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Regiona E- Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 25-27.08. Supreniro al monto Rysy. Inf: Vladimir Surovcxek, Hradna 531, SK-033 01 Liptovky Hradok, Slovakio. Tel: hejma +421-844-5222402, laboreja +421-849-5521521 ************************************************************************** MOVADO ////// Euxropa Konferenco ================== Kiel gasto cxe diversaj esperantistaj arangxoj, i.a. en Antverpeno, Belgio, Roterdamo, Nederlando kaj Nowy Sacz, Pollando, C. Fighiera pritraktis la temon de la strategio por Esperanto en la nova jarmilo. En sia analizo de la disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo Fighiera akcentis, ke la grandaj historiaj sxangxoj - kaj la enkonduko de Esperanto estas unu el ili - maturigxas malrapide kaj eksplodas subite. En sia cxiutaga laboro la esperantistoj kreas trans la lingvaj baroj novajn kulturon kaj internacian socion: per tio ili proponas al la ekstera mondo konkretan tuj utiligeblan modelon de pretermoderna komunikado. Por akceli la diskonigon de Esperanto, aldonis Fighiera, estas utile cxefe ekspluati la rimedojn de interreto (en kiu jam trovigxas pli ol mil pagxoj dedicxitaj al la internacia lingvo), multigante en gxi informojn kaj kursojn en diversaj lingvoj. Krom tio, UEA - kunlabore kun Euxropa Esperanto Unio - kunvoku en venontaj jaroj internacian konferencon de la parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton; la arangxon sekvu tuteuxropa intersxtata konferenco pri la lingva problemo. Cxie Fighiera pledis por unueco en la esperantista tendaro kaj malkonsilis cxian subtenon al splitigaj sektoj, al pirate aperantaj periodajxoj kaj al iu fantazia suverena "sxtato" de esperantistoj, kun propraj parlamento, registaro, prezidento, tribunalo kaj episkopoj. La teksto de la prelego aperos brosxurforme en la serio de la diskut- kajeroj de UEA, en la kadro de kies Malfermaj Tagoj Fighiera gastis. Pliaj informoj haveblas de: Giancarlo Fighiera Rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it ************************************************************************** 100 jaroj de cxeha E-movado =========================== Kvankam la unuan lernolibron por cxehoj verkis F. V. Lorenc en 1890 la veran movadon en la lando startis nur la dua libro, kiun en 1900 verkis kaj eldonis Theodor Cxejka kunlabore kun Valentin Bilik kaj Jan Holub. Poste en 1901 estis fondita "La unua societo de auxstriaj esperantistoj", kiu estis antauxulo ne nur de Esperanto-Klubo en Brno sed ankaux de la landa asocio. Dum la pasintaj 100 jaroj aperis 700 eldonajxoj, realigxis miloj da kursoj, arangxoj, kulturaj renkontoj, ktp. En la venonta jaro okazigos Esperanto-Klubo en Brno festenon okaze al sia centjarigxo kaj Euxropa Jaro de Lingvoj. el Starto n-ro 193 ************************************************************************** Gresillon : 1-a etagxo ree funkcias =================================== La unua etagxo de la kastelo estas oficiale logxebla, danke al la financa helpo de cxiuj mondonacintoj kaj al la senlaca laboro de skipo de bonvolemuloj. Tiel, en nuna somero 2000, jam eblas logxi en la kastelo. Tamen, la dua etagxo restas neuzebla gxis plenumo de aliaj laboroj postulataj de komisionoj pri sekureco. Ankaux la kuirejo bezonas prilaborojn por esti lauxlegxe uzebla. Por realigi tiujn laborojn necesajn por plena reaktivigo de la Kulturdomo, Gresillon plu bezonas financan subtenon de cxiuj bonvolemaj esperantistoj, per sendo de cxekoj al la adreso de la kulturdomo: Kastelo Gresillon FR-49150 Bauge, Francio UEA-konto gres-y ************************************************************************** 1188 aligxis al al UK ===================== Gxis la 14-a de julio la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel- Avivo nombris 1188 aligxintojn el 55 landoj. Japanio, kiu jam en frua stadio certigis sian pozicion kiel la plej granda liveranto de kongresanoj, atingis je tiu dato la nombron de 220. Sur la dua loko estas Germanio kun 123 aligxintoj. Sekvas Francio (80), Israelo (71), Pollando (62), Italio (56), Nederlando (55), Kroatio (47), Usono (40), Brazilo (34) kaj Rusio (29). ************************************************************************** Longa frazo Esperanta en okulfrapa loko ======================================= En San Francisco apud fama Muzeo de Moderna Arto cxe granda parko Yerba Buena Gardens en la centro de la urbo, sur la muro de teatro, oni povas legi frazon en Esperanto. Gxi estas tiom granda ke cxiuj kiuj iel pasas tiun parton de la parko certe vidos gxin. La teksto jenas: "Per niaj flugantaj auxtobusoj, vi atingos iun ajn parton de la mondo." Post iom da esplorado fare de la lokaj E-istoj evidentigxis ke la afero tute ne rilatas al E-istoj kaj fakte temas pri arta projekto de la teatro. Oni invitis "vortartistojn" krei afisxegojn pri la temo "interkonektigxo kaj mondskala komunikado". Softvara firmao iniciatis la projekton, sed gxin faris la teatraj instancoj. La teksto estas ne provizora ornamajxo; gxi videblos dum almenaux kelkaj jaroj! Reza Kheirkhah Rete: rezamenhof@forigu.yahoo.com ************************************************************************** IJK 2000 ======== Nombro de partoprenantoj la 10-an de junio de la cxijara IJK estas 182. Aligxosxtatistiko (el 26 landoj): Cxinio (inkl Tajvan): 55, Honkongo: 20, Japanio: 17, Germanio: 17, Vjetnamio: 17, Koreio: 12, Kroatio: 10, Aliaj: 34 (inkl. Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kanado, Meksiko, Nederlando, Nepalo, Nigxerio, Pakistanio, Pollando, Reunio, Rusio, Senegalo, Svedio, Svisio, Tanzanio, Ukrainio, Urugvajo). ************************************************************************** Migra ekspozicio pruntebla ========================== La historio de la Esperanto-movado bedauxrinde estas gxenerale ne tre bone prilaborita. La dokumentoj, memorajxoj, k.s. ofte perdigxas dum sidejsxangxo de iu organizo aux post morto de fama esperantisto. Tion konsciante antaux sia morto Eduard Weichmann, esperantisto donacis sian kolekton de esperantajxoj cxefe pri la laborista movado al "Fritz Huser Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo" en la urbo Dortmund, Germanio. La organizajxo mem leboras pere de Esperanto en la tuta mondo por kolekti ajxojn de diversaj artoj, ktp. pri laborista movado. La instituto jam faris ekspozicion en 1983 kaj en 1993 okaze de la 78-a UK en Valencio. La prunteblan ekspozion pagis la registaro de la urbo Dortmund. Gxi konsitas el 24 plastaj tabuloj, 10 kartonoj pendigeblaj kaj multaj afisxoj. Oni povas gxin prunti senpage. Oni povas peti pli detalajn informojn esperante de: Fritz-Huser Institut Ostenhellweg 56-58, DE-44135 Dortmund, Germanio ************************************************************************** Reinauxguro =========== Okazos reniauxguro de Esperanto-monumento en Bergen op Zoom, Nederlando la 9-an de septembro. La objekto estas nuntempe restauxrata danke al la iniciato de la urbo mem kaj al financa subteno de Esperanto Nederland. La originala inauxguro okazis la 29-an de julio 1933, gxin partoprenis Lidja Zamenhof, filino de L. L. Zamenhof. Normala erozio kaj ankaux celitaj damagxoj en la dua mondmilito metis la monumenton en bedauxrindan staton, kiu igis la lokan komunumon decidi restauxrigi gxin. Wim Jensen ************************************************************************** Kolekto de nacilingvaj artikoloj ================================ Jam dum dudek jaroj oni en Jekaterinburg kolektas kaj bibliografie traktas artikolojn pri Esperanto, kiuj aperas en nialanda gazetaro. En la lastaj jaroj la ricevataj artikoloj estis listigataj en la bibliografia rubriko "Esperanto en Ruslanda gazetaro" en la "Ruslanda Esperantisto". Laux tiu cxi rubriko pasintjare en Ruslando aperis 129 artikol(et)oj pri Esperanto. Cetere, 84 el ili estas verkitaj de Viktoro Kudrjavcev, kaj nur 45 de aliaj auxtoroj. Krom la konstato pri la nekredebla aktivado de Viktoro, tiu statistiko atestas, ke ni registras nur negrandan parton de la artikoloj. La celo de la redakcio de "Ruslanda Esperantisto" estas kolekti kaj kompili cxiujn ruslandajn artikolojn pri Esperanto por ke la listo estu rete kaj surpapere konsultebla. Cxiuj kontribuoj estas bonvenaj. Halina Gorecka p.k. 162, RU-620014, Jekaterinburg-14, Rusio Rete: sezonoj@forigu.mail.ru Eble en aliaj landoj - en cxiu lando - estus bonvena sama agado - ndlr. ************************************************************************** Fen-X - kvinjaragxa =================== La revuo de la nederlanda asocio, "Esperanto Nederland" ferias sian kvinan datravenon. Dum tiuj kvin jaroj la revuo helpis kunigi nederlandajn esperantistojn kaj informis - ecx informas - ilin pri cxiuj esperantajxoj el la tuta mondo. Esperanto Nederland cxi jare ecx eldonis bultenon en la nederlanda kun la titolo "Mondi t aal" por informi neesperantistaron, ekzemple euxroparlamentanojn kaj la registaranojn pri Esperanto, pri gxia utileco, ktp. el Fen-X julio-auxgusto 2000 ************************************************************************** Rauxmismaj dokumentoj en LF =========================== Okaze de la dudeka datreveno de la Manifesto de Raumo, Literatura Foiro, LF represas cxi-jare la plej gravajn dokumentojn en la historio de rauxmismo. Unuavice temas pri la Manifesto mem, sen la apokrifaj aldonoj (ekz. la falsa titolo por la kvina artikolo) kaj kun la partoj ellasitaj el la teksto diversloke aperigita (ekz. la tuta preamblo). La sama, auxtenta kaj plena teksto, aperinta en LF 62 (auxgusto 1980) estas represita en LF 185 (junio 2000). Seriozaj historiografoj ree havas la gxustan referencon. La lasta numero de LF proponas ankaux resumon de la kvin rauxmaj tezoj: 1. Disvastigi nian lingvon pro tio kio gxi reale estas, ne pro tio kio gxi volas, povas aux devas esti. 2. La rolo de helplingvo povas suficxi por la angla, sed ne por Esperanto. 3. Pro siaj pozitivaj valoroj Esperanto farigxis pli ol komunikilo, ecx arta perilo kaj kolektiva identigilo. 4. La kongresoj restos vojo al kresko (sed ne ununura vojo), se ili plenumos du precizajn kondicxojn. 5. Ni cxesu lingvi parolon, ni komencu paroli lingvon. Aldone, kio la Manifesto NE estas: - kolektiva anonimajxo (unuafoje en niaj kongresoj!); - invito al malaktivigxo kaj izoligxo (male, gxi eksplicite esprimas la celon disvastigi la lingvon!); - pure metafora prezento pri la propra identeco (ne la mem elektita diaspora lingva minoritato estas kvazauxa, sed la aparteno al gxi estas kvazauxa - la analogio insistas pri la aparteno al la subjekto, ne pri la subjekto mem!). En LF 186 aperos la Deklaro de Pola Studenta E-Komitato. el Heroldo Komunikas 63 Rim: La plena teksto de Rauxma Manifesto aperis en Eventoj n-ro 0001 - ndlr ************************************************************************** Esperanto pli bona ol la angla ============================== La versxajne plej bona esperanto-artikolo dum la lastaj jaroj aperis en la numero 14/2000 de "spot on" (Das Junior-Magazin von Spotlight), revuo por junaj germanaj gelernantoj de la angla lingvo. La titolo estas: "Esperanto - better than English?" (Esperanto - pli bona ol la angla?) kaj enhavas intervjuojn kun Rolf kaj Petra Fantom kaj Amanda Higley. Vere valoras legi gxin. Wolfgang Loose Rete: lupiro@forigu.t-online.de ************************************************************************** Seminario pri indigxena dialogo (ID) ==================================== Indigxenaj popoloj versxajne ne estas nombre kaj kvante la plej gravaj popoloj de nia terglobo, ili ecx estas taksataj laux la moderna vidpunkto kiel malaperenduloj favore de civilizituloj, kiuj egoisme ne nur zorgas pri si mem, sed ankaux precipe kontribuas al infektado kaj detruo de sia propra medio kaj tiu de aliaj. Tiuj supozataj malaperendaj popoloj trovigxas cxie en la mondo, ecx tute apud ni, sed pri kies situacio ni neniam emas interesigxi, eble pro konscia ignoro aux pro nescio de ilia ekzistado. Tamen ili ekzistas kaj tio estas fakte okulfrapa. Estas evidente, ke per malferma okulo ni tamen ne vidas ilin, cxar ili mem, estante viktimoj de la hipokriteco de la moderna homo, iel rezignas al iu ajn kontrauxeco tiucele kaj sekve kontentigxas pri tio, kion la nuna monda ordo imponas. Multaj de tiaj popoloj taksataj kiel indigxenaj jam malaperis kaj oni statistike anoncas, ke cxirkaux 10 lingvoj cxiujare iras, iros samdirekten, kompreneble kun ties kulturoj kaj popoloj. Por bremsi tian negativan evoluon necesas solidareco mondskale kaj tio eblas nur per komunikado inter la indigxenoj. Tiukadre okazis de la 22-a de junio gxis la 1-a de julio 2000 en la cxefurbo de Burkinio seminario pri komunikado inter tiaj popoloj per Esperanto sub auxspicio de la projekto "Indigxena Dialogo", ID, en kiu partoprenis cxirkaux 11 diversaj indigxenaj organizoj cxefe el Togolando, Nigxerlando, Moritanio, Burkinujo, ktp. Reprezentanto de la Esperanta-Centro en Cotonou, Benino nome Esperanto-Afrik' ankaux cxeestis, sed kiel helpinstruisto apud talenta instruistino Katalin Smideliusz kaj unu el la iniciantoj de ID- projekto Sylvain Lelarge. La partoprenantoj tute entuziasme eklernis Esperanton kaj ni povas sendube fieri, ke per tiu kanalo ni ekinstaligas Esperantajn klubojn en Nigxerlando, Burkinujo kaj Moritanio. Esperanto- Afrik' kaptis la okazon por disdoni modeste lernmaterialojn al reprezentantoj de la jxus menciitaj landoj. Eta kaj modesta gesto, sed suficxe efika. Codjo Jean Rete: esperantaf@forigu.firstnet.bj ************************************************************************** OPINIOJ /////// Realaj problemoj pri EU-agado ============================= La komitato de la Euxropa Esperanto-Unio, EEU kunvenis en Oostende en aprilo-majo. Pri la raporto kaj decidoj jen kelkaj demandoj kaj citajxoj el la Bulteno de EEU. Orienta kaj meza Euxropo EEU nepre bezonas orient- kaj mezeuxropajn membrojn. Euxropo havas pli ol 15 landojn! Pligrandigxo ne estas malproksima. Kaj se la finnoj nun plendas pri lingva malegaleco en EU-instancoj, kiel baldaux plendos la latvoj, estonoj, litonoj kaj slovenoj? Cxu ne eblas rapide enkonduki pli malaltajn kotizojn por malpli pagipovaj Europaj landoj? EEU-oficejo en Bruselo Oni diskutis la proponon klopodi arangxi EEU-oficejon en Bruselo. Fine oni alvenis al la decido starigi tie almenaux kontakt-adreson. Konkretajn eblojn kaj manierojn de utiligo oni plu esploros. Neregistrara Euxropa organizajxo sen Brusela oficejo ne estas kredebla nek por EP-anoj, nek por la 1.000 internaciaj jxurnalistoj en Bruselo, nek por la 30.000 komisionaj funkciuloj. Gxi ankaux ne povas altiri intereson de la 150.000 da EU-civitanoj kiuj laboras aux vivas en Bruselo. Estas aroganta diri tion sed bedauxrinde vera. Ankaux ne helpos starigi simbolan "kontaktadreson". Organizajxo bezonas oficistojn. Ekz. por fari gazetaran konferencon vi bezonas almenaux direktoron kaj helpanton. Oni tre rapide scias kiaj organizajxoj estas surpaperajxoj en cxi tiu urbo. Pri lingvopolitiko en Euxropo Estus tre malfacila "konvinki" EP-anojn financi ion (ekz. konstantan konferencon) sen dauxre atingi bonan amaskomunikilan efikon. Tio signifas fari konkretajn studojn pri lingva malegaleco, ofte fari gazetarajn konferencojn kaj komunikojn kiel aliaj "normalaj" malgrandaj euxropaj asocioj en Bruselo. Por ekhavi monon kaj politikan apogon EEU ankaux devas aspekti kaj esti nesurpaperajxo. sen brusela oficejo kun alemenaux du oficistoj tio ne eblas. Plie, peticioj, kampanjoj, rezolucioj, kongresoj, ktp. estas por interna konsumado (por la membroj). Tiaj agadoj montras ke organizajxo faras ion kaj kontentigas la pagantajn membrojn. Tiaj agadoj tre malofte konvinkas politikistojn. Pli efika por amaskomunikiloj kaj iom malpli temporaba ol grandskala interna kampanjo estus bona gazetara agado kontraux la stultaj kaj hipokritaj komisionaj planoj rilate al Euxropa Jaro de Lingvoj. Ekz. kial la Euxropa Jaro de Lingvoj ne traktos la lingvojn de meza kaj orienta Euxropo? Kial la Jaro ne studos la kauxzojn de malsukcesa lingva instruado? Membraro EEU ne havas proprajn monrimedojn kaj devus ricevi ilin de la landaj asocioj por tia agado; cetere euxropaj esperantistoj jam individue multe kontribuas per sociaj, individuaj kaj kongresaj kotizoj al la enspezoj de UEA, kiu do devus dedicxi parton de sia bugxeto ankaux al Euxropo. Esti individua "simpatiano de la EEU" sxajnasoferti nenion por la nekonvinkitoj. Oni pagu por ricevi bultenon kion oni retposxte ricevas senpage. Ankaux ne ekzistas malpli alta kotizo por orienta kaj meza Euxropo! Plie, cxu oni ne povas fari ion konkretan por altiri homojn kiuj laboras cxe, aux havas kontaktojn kun, internaciaj organizajxoj (ezk. jura servo kontraux lingva malegaleco, kursoj, ktp.)? Ankaux, kial ni katalunoj, bretonanoj, kimranoj, baskanoj, friskanoj, ktp devas membrigxi en "naciaj" asocioj? Aliaj Euxropanoj ankaux volus membrigxi rekte en Euxropa Esperanto-asocio, cxu ne? Bedauxrinde EEU sxajnas akcepti la "normalajn" sxtatnaciajn ideojn pri nacieco. Fine, EEU ne povas plenrajte kaj demokrate peti monon de UEA kaj landaj asocioj kiel reprezanto de euxropaj esperantistoj sen havi la rektan apogon de individuaj membroj. EEU agas kiel la Euxropa Parlamento antaux la unuaj rektaj elektoj en 1979. Kaj sen la apogo de plenrajtaj individuaj membroj EEU cxiam estos finance dependa de la malavareco de UEA kaj landaj asocioj. David Ferguson Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com ************************************************************************** REAGOJ ////// Pri la identecoj ================ Mi miras, ke la sciencistoj estas tiom blindaj, ke ili ne konsideras simplajn de cxiu klare videblajn faktojn kaj triumfe "science" asertas la kontrauxon. Mi ne legis la disertacion de s-ro F. Gobbo, sed mi reagas nur je asertoj al gxi interpretitaj de R. Corsetti en la artikolo "La dilemo" en Eventoj 2/jan. 99 pri la identeco. Laux li la disertacio asertas, ke iu ne povas esti samtempe islamano kaj kristano aux germano aux franco. Sed estas eble esti germano kaj esperantisto aux islamano kaj esperantisto. Unue ni ripetu kelkajn bazajn sciojn pri sociologio. Grupo estas minimume du personoj kaj grupidenteco povas evolui cxe kiu ajn grupo senkonsidere de ties nombro. Tiusence cxiu el ni estas multidenteca persono samtempe posedante sian familian identecon, tiun de sia sporta klubo, de sia urbo, regiono, nacio, religio kaj en unuopaj fazoj de sia vivo de infangxardena grupo, strata bando,lerneja klaso ktp.Krome eblas havi kelkajn sxajne samrangajn identecojn religiajn, naciajn ktp. (Alikaze oni ne povus klarigi la situacion de minotritatoj, cxar ja cxiu sloveno en Auxstrio estas auxstro denaska kaj laux lerneja eduko, sed ankaux sloveno. La identeco ne dependas de tio, kion diras la oficialaj propagandoj aux la eduksistemoj, sed de idea influo de grupoj, kun kiuj ni idee rilatas. Cxar ni estas edukitaj naciideologie, ke ni ne rajtas havi plurajn identecojn, ni ne permesas al ni konscie akcepti la fakton, ke ni estas pli ol unuidentecaj. Tiuj identecoj neniam estas egalfortaj, sed ili paralele kunekzistas en ni. En tiu senco posedi samtempe germana kaj Esperantan identecon estas nenia specialeco sed unu el multaj normalaj ebloj. Zlatko Tisxljar Besednjakova 1, Maribor, SLO-62000, Slovenio ************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// Esperanto-instruado en Pakistano ================================ Dum januaro kaj februaro estis instruita Esperanto en du diversaj urboj en Pakistano. En la urbo Mirpur, kie pli ol 15 personoj lernis la lingvon kaj en la urbo Bhera estis arangxitaj Esperanto-kursoj. Per valora helpo de cxefestro de la loka altlernejo. 15 frauxlinoj kaj 10 instruistoj lernis la lingvon. Okazis kurso ankaux religia edukadejo, kie pli ol 20 studedoj ellernis baznivele nian lingvon. Amjad Butt Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com ************************************************************************** Kroata ILEI-sekcio ================== Dum la 4-a kongreso de kroataj esperantistoj la 27-an de majo en Djurdjevac estis fondita la instruista sekcio de Kroata E-Ligo. La kunvenon partoprenis 18 kursgvidantoj, sed en la lando oni nombras 42 instruistojn kaj instruulojn kiel ontaj potencialaj membroj. La sekcio petos aligxon al ILEI dum la UK en Tel Aviv. Gxian laboron gvidos la sekretario Vladimir Dujnicx Ratka Djetelicxa 65, HR-44430 Hrvatska Kostajnica, Kroatio En Kroatio fakte jam ekzistas sekcio de ILEI, sed tiu grupigxo funkcias cxe la organizo Kroata E-Unuigxo, gvidata de Marija Belosxevicx. Nun fondigxis alia grupigxo cxe la organizo Kroata E-Ligo, kiu estas la landa asocio de UEA. - ndlr ************************************************************************** RADIO ///// Kromelsendo de Radio Vaticana ============================= Dum la tuta 2000 jaro la Vatikana Radio dissendas aldonan Esperanto- programon dimancxe en tre konvena horo inter 21:50-22:00 UTC (universala tempokalkulo, tempo la Greenwich, Anglio) en la frekfencoj de mezaj ondoj: 527 kHz kaj 1530 kHz, kurtaj ondoj: 4005 kHz kaj 5880 kHz. Estus bonvena amase skribi al la Vatikana Radio dankante pro la disauxdigo kaj proponante, ke gxi okazu ankaux en 2001 jaro kaj ankaux pli poste. La adreso estas: Direzzione della Radio Vatikana VA-00-120 Citta del Vatikano Rete: promo@forigu.vatiradio.va ************************************************************************** LIBROJ ////// Japanaj eldonajxoj en 1999 ========================== En la pasinta jaro japanaj esperantistoj dauxrigis kutiman aktivadon en la eldonado. Kaj tamen ili eldonis pli da japanlingvaj ol esperantlingvaj, kaj cetere bedauxrinde mankas literaturaj verkoj, ili atingis sukcesojn. Japana Esperanta Librokooperativo (JELK), librofako de KLEG, eldonis novan version de "Nova Klaso de Interparolo en Esperanto", parte reverkita de Takeuti Yosikazu. Gxi estas gvidlibro de konversacio por japanlingvanoj. Eldonejo Riveroj eldonis unu esperantan kaj du japanlingvajn. Esperante eldonigxis "Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao". Kvankam la revuo Riveroj akurate aperis cxisezone, gxi abrupte malaperis en la lasta novembro, lasante entute 26 numerojn (vidu Eventoj n-ro 180). Japana Esperanto-Instituto, JEI eldonis. "La cxevalo de Motizuki" estas muziklibro tradukita de Konisi Gaku por la koruso en la kongreso en Motizuki. JEI eldonis novan version de "Cxu vi parolas Esperante?", la konata konversacia sonbendo (aux kompaktdisko) el Pollando, kun la nove kompostita tekstlibro. Mine Yositaka ************************************************************************** KULTURO /////// Omagxe al D-ro Andre Albault ============================ Kadre de la Kultura-Arta Festivalo Esperantista, KAFE okazinta en Toulouse inter 05-09. 07. 2000 okazis ceremonio honore al D-ro Andre Albault. En sia lauxdacio pri D-ro Albault d-ro Reinhard Haupenthal reliefigis la jardekojn dauxra aktiveco de la jubileulo. Okaze de lia 75-a naskigxtago preparigxis aparta festlibro "De A al B" (vidu Eventoj n-ro 187), al kiu kontribuis dudeko da auxtoroj. D-ro Albault zorgis pri kompaso tra la "vepro kaj kopso" de la Esperantaj landnomoj. Al lia plumo ni dankas du librojn pri tiu eseo, sed ankaux studojn pri la Fundamento, la sciencan editoradon mem de tiu verko kaj ankoraux utilan vortaron francan- esperantan. En la fino de sia lauxdacio Haupenthal transdonis al la jubileulo simbolan ekzempleron de la festlibro. laux Ret-Info Rete: ret-info@forigu.esperanto.org ************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis la 22-a Cxebalta Esperantista Printempo inter 30. 05. - 11. 06. 2000 en Mielno, Polio. Gxin partoprenis multaj esperantistoj el pluraj landoj, la enlanda partopreno kaj la nombro de vizitantoj estas vere mirindaj. * * * Aperis duonpagxa informa artikolo pri Esperanto en nederlanda gazeto, Het Belang van Limburg. En la artikolo temis ankaux pri la agado por euxroparlamentanoj de Germain Pirlot kaj aliaj. * * * Esperantisto-tradukisto, Tibor Szabo estis akceptita kiel ano de la Hungara Asocio de Verkistoj. S-ro Szabo jam de multaj jaroj estas ano PEN kaj tradukis jam multajn verkojn de Esperanto al hungara kaj de la hungara al Esperanto. * * * Estis eldonita 6-pagxa kolora prospekto pri la urbo Nagykanizsa, Hungario. La prospekto enhavas multajn fotojn kaj tekstojn pri la historio kaj nuna aspekto kaj situacio de la urbo. Pliaj informoj de: Klr. Kanizsa Trend, pk. 149, HU-8801 Nagykanizsa, Hungario. * * * Salutis ankaux la germana ministrino pri virinaj aferoj kaj prezidantino de CDU (germana krucdemokrata partio), D-rino Angela Kerner la germanan E- kongreson. * * * Okazis la unuan fojon en Germanio informa seminario por estontaj Esperanto-instruistoj en Herzberg, Germanio. La arangxon okazigis Esperanto-Societo Sudharco, kiu pro la sukceso planas okazigi plurajn seminariojn ecx ankoraux cxi jare. * * * Aperis artikolo kun du fotoj pri la porinstruista seminaro kaj pri Esperanto en la loka gazeto de Herzberg, Germanio la 24-an de junio. * * * Okazis Esperanto-stampado dum tri monatoj inter 25. 04. - 31. 07. en Straznice, Cxehio okaze de la tridekjara datreveno de la loka Esperanto- grupo. * * * Estis starigita E-budo dum la lingva ekspozicio "Expolangues" en Francio. Krom la budo okazis kvarfoje prelego pri Esperanto kaj pri gxia instruado. * * * Estis okazigita Esperanto-stagxo en la "Cxefurbo de Euxropo", Strasburgo, Francio. Gxin partoprenis 100 homoj. Post la arangxo okazis kantovespero, kiun partoprenis ankaux lokaj neesperantistoj entute 200 homoj. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Margarete Bettmann fondis la asocieton, "Klubo Esperantista pro la Tempotrako", KEPT surbaze de sia metodo kaj libro "Tempotrako". Interesitoj povas enmembrigxi donante lauxvolan sumon al la UEA-konto: kept-g. Kontakti eblas: Margarete Bettmann, Pitzlergasse 6, DE-52353 Duren, Germanio. * * * Marcel Delforge havas novan retadreson, la nova adreso estas: mardelforge@forigu.busmail.net. * * * La asocio, "Esperanto-France" informas cxiujn esperantistojn, ke ekfunkciis gxia retpagxaro. La pagxojn oni povas rigardi cxe la adreso: http://www.esperanto-france.org. ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// E-istino sercxas korespondgeamikojn tutmonde. Sxi interesigxas pri cxiuj temoj. Adreso: S-ino Ewelina Zalewska, ul. Sikorskiego 3/42, PL-19-300 Elk, Polio. * * * 36 jaragxulo deziras trovi leteramikojn en Svedio, Svislando, Italio, Hispanio. Adreso: Mirka Ascherova, Josefodolska 12, CZ-293 07 Mlada Boleslav-Debr, Cxehio. * * * E-isto volas korespondi tutmonde Adreso: s-ro Marcel Jove, 222 chemin de Pascal, FR-83140 Six Fours les Plages, Francio * * * Frauxlinoj kaj instruistoj, kiuj antaux ne longe lernis E-on, volas korespondi tutmonde, frauxlinoj volas kun nur frauxlinoj. Adreso estas: Bugvia Marryland High School, Berun Chak Gate, Bhera (Sgh) Pakistano. ************************************************************************** INTERESE //////// Literofteco =========== La ofteco de la literoj en Esperanto laux studo farita de Otto Haszpra (Hungario), profesoro de la Budapesxta Teknika Universitato, kiu ekzamenis tekstojn kun ensume 496.196 literoj. La relativa ofteco de Esperanto- literoj estas: a = 12.6 % e, i, o = 9.0 % n = 7.8 % l = 6.2 % r, s = 5.9 % t = 5.5 % k = 4.2 % u = 3.4 % d, m = 3.05% p = 2.8 % j = 2.7 % v = 1.9 % g = 1.3 % h = 1.2 % f = 1.1 % c = 0.8 % cx, gx = 0.7 % z, h, ux= 0.5 % sx = 0.2 % jx = 0.1 %. Kontaktadreso: Otto Haszpra Rete: haot@forigu.freemail.hu ************************************************************************** Sxanco de Esperanto =================== Gxis kiam devos atendi plene fidindajn tradukprogramojn? Kiam ni havos vocxrekonajn komputilojn? Eble post 10 jaroj, pli probable malpli. Tiam eblos telefoni tramonden kaj cxiuj uzos sian gepatran lingvon. Estos la disfalo de la angla lingva imperio. Kaj la bankroto por la lingvolerna industrio cxar la lingvostudo igxos hobio. Tiam estos la venkosxanco por Esperanto! El cxiuj lingvoj la plej hobia. Don Pesky Rete: donpesky@forigu.libero.it Perkomputila tradukado havas ankoraux multe da malfacilajxoj. La problemo sxajne ne solveblas nur elektronike kaj programe. Necesas eltrovi novan komputilan tekniko por ke komputilo povu labori per pli kompleksaj ajxoj. - ndlr. ************************************************************************** Kostariko - malpermesata la armado ================================== En kostariko deviga edukado estas senpaga, malgraux ke la lando ne estas ricxa. Oni povas kompari la budgxeton de Kostariko kaj de la japana gubernio Ibaraki, en ambaux teritorio logxas cxirkaux 3 200 000 da homoj. La budgxeto de Kostariko estas la kvinono de tiu de Ibaraki. Kun tia budgxeto la civitanoj ne devas pagi por infanaj hospitaloj kaj lernejoj inkluzive artan universitaton. Tie 30 %-n de budgxeto okupas edukado. Multaj junuloj deziras havi 4 idojn. Kostarika popolo subtenas la registaron en la pasintaj 50 jaroj, "la registaron sen armeo". Najbarlando estas Nikaragvo, kie dauxris konflikto, kaj Panamo. Proksime trovigxas Kubo kaj Haiti. Kiel oni tenis pacon inter ili? Videblas ekzemplo en Universitato de Paco de Unuigxintaj Nacioj. La prezidanto proponis konstruadon de la universitato dum la gxenerala sesio de UN. Tiam japana registaro detenis sin sub la preteksto, ke la lando, kiu ne militis, ne komprenas la pacon. Ankaux aliaj potenchavaj landoj opiniis same, sed malgrandaj subtenis, kaj la propono sukcesis. En cxi tiu universitato ne trovigxas studentoj nur materialoj kaj profesoroj. Gxin vizitas alterne studentoj kaj aliaj kaj diskutas pri paco. Cxi tie oni lernas historion kaj studas kiel eviti militon. En Kostariko cxiu kredas, ke la edukado defendas pacon. Oni istruas tie, ke cxiu unue agu kaj preparu se vi deziras pacon, cxar paco ne vizitas tiun, kiu silentas. Oni studas, kiel oni povas kompreni aliajn, kaj kiel oni sukcese konvinkas aliajn. Oni ne igas konkludon sed volas amasigi la volon. Tiu kutimo estas ankaux kun la infanoj. Junaj infanoj en interparolo emas demandi pri cxio. Ili lernas la manieron kiel solvi el interparolo konflikton. Kiam okazis interna milito en Nikaragvo, Usono postulis de Kostariko uzon de militbazo renversi la registaron de Nacia Liberiga Fronto, kiu venkis super diktatura registaro de Somosa. Malgraux propono de pligrandigo de ekonomia helpo, Kostariko rifuzis fari tion. Kaj en 1983 kostarika registaro publikigis "la Deklaron de Senarmado kaj Eterna Neuxtraleco". En Kostariko iam trovigxis malliberejo kiel granda kastelo. Oni sxmiris gxin per flava farbo kaj sxangxis en infanan muzeon. Tie, en la muzeo, homoj en bestokostumoj gvidas infanojn rigardi vastekranan filmon. En la fino de cxiuj filmoj aperas slogano "cxiuj apartenas al la homaro". En la mondo trovigxas du landoj kun paca konstitucio. Ili estas Japanio kaj Kostariko. La lando, kiu efektivigas la konstitucion estas Kostariko. Japanio fieras la trian lokon laux milita elspezo en la mondo. Estas du manieroj por defendi pacon: - Oni povas alvoki pacon kaj amikecon direktante siajn armilojn kontraux la alparolata lando. - Oni povas alvoki pacon sen armilo per edukado. La maniero kun armiloj, atombomboj, militsxipoj, tankoj direktitaj al la kontrauxuloj kostas multege kaj timigas cxiujn. laux artikolo de Nanba Syozi ************************************************************************** Internacia ZEO en Nederlando ============================ En Zaandam, Nederlando estas memorigilo pri Esperanto, kiu ne estas oficiala monumento. Gxia historio tamen estas suficxe interesa. La skulptisto kaj ceramikisto, Sandor Jaszai en la hungara urbo Hodmezovasarhely, kiu havas gxeneralajn rilatojn kun Hoofdorp, ricevis kelkajn mendojn pri statuetoj kaj pri kvar nomsxildoj por Esperanto-strato en sia urbo. Tamen oni faris eraron, cxar la skulptisto rajtis ricevi nur unu taskon, do la urbestraro malmendis la nomsxildojn por la strato "Eszperanto u." (Esperanto-strato, hungare). Tra amikaj rilatoj Ko Hammer, redaktoro de Fen-X ricevis en 1993 unu el tiuj sxildoj. Gxi mezuras 40x50 cm kaj estas el ceramiko kun belaj verda kaj bruna koloroj sur blua fono kaj surhavas bronzan reliefon de Zamenhof. Gxi nun ornamas flankan fasadon de lia domo. Hazarde en la angulo de strateto sen nomo. Tial "ne oficiale" Zaandam en Nederlando havas straton "Esperanto". el Fen-X n-ro 4/2000 ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 190, 2/julio-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************