Eventoj n-ro 189, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - 20-jara jubileo de la Rauxma Manifesto Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto - metematiko Kontakto sercxata: - Ali Humuren sercxata - Mikologiaj terminaroj sercxataj Interreto: - Diksutlisto pri esoterio - Retpagxa "Internacia Esperanta Forumo" - Hispana dissendolisto - Forumo por idealistoj Arangxoj: - Renkontigxo de Esperanto-familioj - Internacia Junulara Semajno - OkSEJT - Ne okazos laborbrigado - Istrio... - Kompleta Monata Kalendaro Movado: - EEU en Bruselo - Esperanto-ministro - Esperanto venkis sian forton - Esperanto en televidoj kaj radioj - Aperis Jarlibro 2000 - Neglekto de Bona Espero dependas de vi - Amerika budo en la UK - Survoje adopti Esperanton - La malcentra oficejo de UEA Instruado, ILEI: - Por paroligi lernantojn - Esperanto-kvarteto Opinioj: - Esperanto - kia evoluo? Reagoj: - Korektoj Radio: - Radio Auxstria informas Gazetoj: - Pedagogia Revuo kvazaux senpage Muziko: - Neordinara KD - Herooj kaj martiroj de "Valsiginto" Libroj: - "Esplorvojagxo" de Jules Verne Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (2), korespondi deziras (2) Interese: - Fervojo por la venonta jarmilo - Sxercoj - Fremdvortoj en la araba ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// 20 jara jubileo de la (t)Rauxma Manifesto ========================================= Antaux precize 20 jaroj, la 31-an de julio 1980 kelkdeko da gejunuloj lancxis kadre de la tiujara IJK en la finna urbo Rauxmo dokumenton, poste nomata "Rauxma Deklaracio". Malgraux la klopodoj de la iniciatintoj gxi ne igxis oficiala dokumento de la kongreso, nur tiu de la 106 subskribintoj. Motoro de la preparado estis Valerio Ari (aliel Giorgio Silfer), la unuaj subskribintoj estis Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel. La "Rauxma Manifesto" la unuan fojon deklaris publike la intencon sxangxi la celon de la E-movado, provis redifini la koncepton de esperantisteco, kaj publike rezignis pri la konkurenc-intenco al mondlingvoj kiel la angla. La Deklaracio longajn jarojn estis suficxe prisilentata en la tiama organizita internacia movado, sed manpleno de aktivuloj pere de Literatura Foiro persiste laboris kaj laboras ankaux nun por gxia diskonigo kaj realigo. Multaj konataj subskribintoj de la deklaracio hodiaux jam forlimigas sin de tiu ideologio, sed la LF-stabo (kaj la lastatempa Pakto por E-Civito) konsideras gxin kiel gvida, baza ideologio. Laux multaj aktivuloj por hodiaux la enhavo de rauxmismo signife sxangxigxis kaj diferencas de la origina, gxi reprezentas pli-malpli la idearon de Silfer. Hodiaux fare de multaj gxi estas konsiderata kiel "konsumisma esperantismo" (vi nur gxuu kaj konsumu la E-kulturon, sed ne zorgu pri la disvastigo de la lingvo, ne zorgu pri la konkurencado al aliaj mondlingvoj, ktp.). Tio (kaj la personeco de Silfer) elvokis tre fortajn kontrauxstarojn inter la aktivaj esperantistoj, kiuj alternative vidas la vojon en aplikado de modernaj organizikaj kaj merkatikaj rimedoj por vivteni kaj disvastigi la lingvon. En la 80-aj jaroj (en etoso atendanta "miraklon" de la 100-jara jubileo en 1987), en periodo de konstanta kresko, kiam la nombro de esperantistoj estis plene suficxa por vivteni multajn diversajn servojn - parto de la originaj ideoj estis ecx pozitivaj, kiuj helpis turni la atenton al la grava tasko zorgi ne nur pri la cxiama varbado de novuloj, sed ankaux zorgi pri la jamaj lingvolernintoj, pri la esperantista identeco, pri la utiligo de la lingvo en fakaj medioj, pri la neceso flegi la kontakton al la jamaj parolantoj. La hodiauxan rauxmismon, la "konsumisman esperantistecon" plejmulto de kleraj aktivuloj konsideras ege damagxa kaj malutila, ja gxi ne subtenas la mobilizon kaj individuan aktivigon de esperantistoj en la diskonigo, disvastigo de la lingvo. Sen la aktivado de esperantistoj mem ja povas okazi nenia sukceso. En E-io ja ne ekzistas iuj eksteraj fortoj, kaj esperantistoj MEM devas zorgi pri la sorto de la lingvo kaj movado. Se ni mem ne disvastigas la lingvon, neniu faros gxin anstatux ni... Komence de auxgusto dedicxe al la 20-a datreveno okazos rememora studsemajno en KCE, Svisio, cxefsidejo de rauxmismo, kiun partoprenos ankaux kelkaj el la iamaj subskribintoj de la Manifesto. Krome okaze de KEF (Kultura E-Festivalo) okazosankaux ronda tablo en Helsinki, kiun partoprenos i.a. Jouko Lindstedt, Sabira Stahlberg kaj aliaj. Ankaux en la granda somera kunveno de E-gejunuloj "Internacia Junulara Semajno", IJS en Hungario estas antauxvidita prelego kaj diskutrondo pri rauxmismo okaze de la 20-jara jubileo, kiu dividis la movadon. Laszlo Szilvasi ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Faklingvajxoj en Esperanto ========================== De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto: - parto 11. - MATEMATIKO - Vortaro de Matematiko, 1913, ISAE en Scienca Gazeto, E-o-Franca-Angla- Germana-Itala. - VYTEST - geometrio - instruprogramo en Esperanto - komputila disko - Informoj kaj providsko cxe: ATOS, spol.s.r. SLK-01008 ZILINA Zvolenska 5. - ANDREWS, F. E.: Ekskurso en Nombroj, 1959. - ARNAUDOV, P kaj ARNAUDOVA, L: Amuza matematiko por gelernantoj, 1984. - BARBACETTO, A.: Nova Nombrado, 1932. - BEAN, C. M.: Matematika Terminaro, 1954. - BRICARD, R.: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, 1905. - CATTANEO, P.: Determino de Iaj Lokoj Geometriaj Planaj, 1923. - DAMBRAUSKAS: Pri Novaj Trigonometriaj Sistemoj, 1906. - DAMBRAUSKAS: Pri Unu Speco de Kurbaj Linioj Koncernantaj la Kvinan Euxklidan Postulaton, 1906. - DENEVA, D.: Matematika terminaro. 1985. Esperanta-bulgara-rusa, bulgara- Esperanta, rusa-Esperanta. - EICHHOLZ, R.: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont. 1988. ISBN 0-919186-32-7. 592-599. - Duden: Matematiko, Geometrio. - FoSSMEIER, R.: Deskribo de alproksimajxoj kiel abstraktaj komputo- strukturoj laux la ekzemplo de la reelaj nombroj. Munchen 1989. - FRECHET: Determinado de la plej Gxeneralaj Planoj, 1953. - FRECHET: Praanalitikaj funkcioj. - HILGERS, R.: EK-vortaro de matematikaj terminoj. 1980. - HUNTINGTON, E. V.: Elementa Teorio de la kontinuo, 1907. - JACOMO, F. L.: Matematiko translimen, 1977. - KIJOO, N.: Verkoj de Nakamura, 1932. - KISELMAN, C.: Kompleksaj aroj kaj funkcioj. 1991. - KISELMAN, C.: Konvekseco en kompleksa analitiko unudimensia. Uppsala: Upsala Universitato, 1986. 66p. - KISELMAN, C.: Matematika terminaro Esperanto-angla-franca-sveda. Uppsala: Matematika Instituto de Upsala Universitato, 1985. 4+30p. - KISELMAN, C.: Matematiko translimen, n-ro 7. 1992. - KOUTNY, I.: Matematiko, instruado de matematiko kaj komputotekniko. 1982. - LAISANT, Ch.: Inicado Matematika, 1914. - MAAS, H. D.: Matematikaj Metodoj en Lingvistiko, 1972. - ORR, W.: Enkonduko al finiaj geometrioj. Liege:Someraj Universitataj Kursoj, 1976. 25p. - ORR, W.: Enkonduko al ne-euxklidaj geometrioj. Liege: Someraj Universitataj Kursoj, 1976. 25p. - ORR, W.: Pluredroj kaj plurcxeloj. Liege: Someraj Universitataj Kursoj, 1976. 31p. - REIERSOL, O.: Kelkaj Konsideroj pri Matematikaj Terminoj en Esperanto, 1963. - REIERSOL, O.: Mateamtika kaj stokastika terminaro Esperanta. Oslo: Universitato de Oslo, 1987. 116p ISBN 82 553 0628 5. - REIERSOL, O.: Plurlingva Matematika Terminaro, 1963. E-o-Angla-Germana- Franca-Hispana-Itala. - REIERSOL, O.: Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto. Oslo: Universitato de Oslo, 1985. 40p ISBN 82 553 0583 1. - Kun bibliografio. - de SAUSSURE, Rene: Geometrio Folietara, 1908. - SZABO J.: Eszperanto nyelv matematikai szo es szoveggyujtemeny. Esperantlingva tekstaro kaj terminaro (hungara-Esperanta). Debrecen: Kossuth Lajos Tudomanyegyetem TK, 1989. 175p - VOROS, C.: Analitika Geometrio Absoluta, 1910-11. - VOROS, C.: Elementoj de Geometrio Absoluta, 1911. - WERNER, Jan: Matematika vortaro Esperanta-cxeha-germana. Brno, 1990. 184p. Fakaj asocioj: - Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (IadEM). Fondita en 1974. Kunlaoras kun UEA. Adreso: AT-4371 Dimbach Vorderdimbach 11, Auxstrio. T: 07418-7249 (vespere). Pretidanto: prof. Holdgrun. - Matematiko Translimen. Revuo de IadEM. Red. Christer Kiselman, Mateamtika Instituto, Universtitato de Uppsala, SE-75106 Uppsala pk.480. - Matematiko Translimen. nr.7. ISBN 2-904752-00-5. ************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Ali Humoren sercxata! ===================== Kiu estas Ali Humoren? Grupo Nifo sercxas la verkiston kiu, per la pseuxdonimon Ali Humoren, partoprenis per la verko "Hejmen" la Konkurson Nifo pri noveloj (1983-84). Grupo Nifo Floranes 57 - 2 C, ES-39010 Santander, Hispanio Retadreso: gruponifo@forigu.esperanto.nu ************************************************************************** Mikologio ========= Giorgio Bronzetti sercxas informojn pri mikologiaj terminaroj aux tekstoj en E-o pri mikologio por projekto pri lernolibro de Esperanto por mikologiistoj. Giorgio Bronzetti Rete: bronzett@forigu.vega.chieti.com ************************************************************************** INTERRETO ///////// Diskutlisto pri esoterismo ========================== Estas startigita nova diskutlisto "esper-esoter", kiu estas retlisto en Esperanto por informado kaj diskutado pri esoterismo, naturkuracado, reikio, cxigong-o, jogo, meditado kaj psikologio. Por aligxi bv. sendu malplenan retleteron al: esper-esoter-subscribe@forigu.egroups.com . ************************************************************************** Retpagxa "Internacia Esperanta Forumo" ====================================== En la teknika prizorgo de Liu Xiaozhe (Solis) ekfunkciis nova, retpagxa babilejo "Internacia Esperanto-Forumo" cxe la adreso: http://www.cinews.net/bbs/forumo/ . Celo de la forumo estas intersxangxi pensojn, informojn, kungxui niajn sukcesojn kaj gxojojn. Liu Xiaozhe (Solis) Rete: solis@forigu.163.net ************************************************************************** Hispana dissendolisto ===================== Jam lancxeblas la nova dissendolisto cxe: esperanto-en-hispanio@forigu.egroups.com por komenti kaj diskonigi ion ajn en Esperanto aux pri Esperanto en Hispanio. Se vi deziras aligxi, sendu vian adreson al: Jose F. Martin Rete: esperanto@forigu.ciudadfutura.com ************************************************************************** Forumo por idealistoj ===================== Nikolaj Grisxin, kiu pro siaj "nekutimaj" mesagxoj kaj starpunkto estis tre ofte kaj forte kritikata en pluraj diskutlistoj (esperanto-L, esper- rus) fondis propran retliston: esper-rus-ideo, kion li funkciigas kiel forumo de samopiniiantoj. La nova grupo estas destinita cxefe por homoj, kiuj "entuziasmigxas" pri la Verda Standardo, estas nekontentaj pri la nuna stato de Esperanto. La moderanto rezervas al si la rajton forigi cxiujn "insultantojn". Aligxi al la grupo oni povas sendante malplenan mesagxon al la adreso: esper-rus-ideo-subscribe@forigu. egroups.com ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Renkontigxo de familioj ======================= La 22-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj, REF okazos inter 14-21. 08. 2000 en Vac, Hungario. Samloke kaj samtempe okazos la 3-a Feriado de Familioj, FF. En la bunta kaj amuza programo trovigxas ekskursoj al la hungara cxefurbo, Budapest, vizitado de interesaj vidindajxoj, banado, ktp. Eblos agrable ferii por Esperanto-familioj. Informoj kaj aligxo: Familio Bago Kert utca 17. HU-9801 Gyorujbarat, Hungario Rete: bago@forigu.kern.hu ************************************************************************** Internacia Junulara Semajno inter 27. 07 - 02. 08. en Nyiregyhaza, Hungario Telefono: +36-94-342926 Rete: pandan@forigu.mail.matavnet.hu ************************************************************************** OkSEJT ====== La 40-a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro okazos inter 10-20. 08. 2000 apud Ivanovo, Rusio. Tiu cxi jubilea OkSEJT, okazonta en la jubilea, iam tiom magie nekredeble fantazia 2000-a jaro, havos kiel la temon esploron de la futuro - kaj pli gxuste pri la fundamentoj de la futuro, konstruataj nun, en nia tempo. Ne mankos ankaux pli ordinaraj amuzajxoj: cxelignofajraj kantoj, sportajxoj, koncertoj ktp. Okazos kursoj (ekz. praktika magio, fisxkaptado, elvivado en arbaro, nagxado, luktarto ks), konkursoj (ekz. pri remado, korpa pentrado, sercxado de pirata trezoro), trejnadoj (psikologiaj kaj movadaj), prelegoj kaj lekcioj. Informoj kaj aligxo: LKK de OkSEJT ul. Ikrjanistovoj, 2-28, RU-153003, Ivanovo, Rusio Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru ************************************************************************** Ne okazos laborbrigado ====================== Pro burokratiaj kialoj la 6-a Internacia Arkeologia Laborbrigado en Blera, Italio NE OKAZOS. La organizantoj pardonpetas. Pier Luigi Cinquantini via Dante Alighieri 2 IT-01010 Blera (VT), Italio Rete: pcinqua@forigu.tin.it ************************************************************************** "Istrio estas songxo..." orbispictus@forigu.iol.it ************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 27.07-02.08. Internacia Junulara Semajno, IJS. Inf: Hungara E-Junularo, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. pandan@forigu.mail.matav.hu * * * 28.07-18.08. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por esperantistoj. Inf: Uniwersytet Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul. Garbarska 7a, PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, fakso: +48-12- 422-7701, Rete: plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl * * * 30.07-07.08. Junulara tendaro sur bordo de Dnestro, Ukrainio. Inf: Tatjana Auderskaja Rete: krav@forigu.Tele.TM.Odessa.ua * * * 30.07-12.08. 48-a Somera Esperanto-Tendaro, Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio * * * 31.07-05.08. Stagxo en Gresillon: Prelegoj de Georges Lagrange. Inf: henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr * * * 01-06.08. Kiel reklami Esperanton? - kun diversaj fakuloj. Inf: KCE, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 01-08.08. Postkongresa Ekskurso: La plej bono de Israelo, Esperanto- Vojagxservo, Rete: LusiHarmon@forigu.aol.com * * * 02-13.08. MEmzorga LAg-umado (MELA) Delegyhaza. Inf: Laca Garamvolgyi, Arany Janos ut 47, HU-1221 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2283510 aux Laca/Andi: +36-30-2097864 aux Andi: +49-511-7000011 * * * 03-10.08. Skota semajno cxe Glen Orchy. Cxu vi venos al la SSsss...? Inf: Petra Fantom, 92 Enborne Rd, Newbury, Berkshire, RG14 6AN, Britio. Rete: JEB@forigu.esperanto.org * * * 04-17.08. Somera Esperanto-Lernejo (SEK-2000), Poprad. Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 04-17.08. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369 * * * 04-20.08. "Per E-o al fungoj - per fungoj al Esperanto" en Poprad. Inf: Milan Zvara, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Rete: milanzvara@forigu.nextra.sk * * * 05-07.08. Unua Junulara Kongreso en Bogoto, Kolombio. Inf: Kongresejo: Mezlernejo Winston Salem, Bogoto, St. 152 No. 25-00 * * * 05-07.08. Unua Junulara Kongreso en Bogoto Kolombio. Inf: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel +31-70-3556677, fakso: +31-70-3584422 Rete: ei001@forigu.worldonline.nl * * * 05-12.08. 56-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, Honkongo. Inf: LKK de IJK, P.O.Kesto 77, CN-100037 Beijing, Cxinio. Rete: epc@forigu.china-report.com * * * 05-12.08. Kristana kongreso de KELI en Janske Lazne.Inf: Pavel Polnicky, Lesni 150/IV, CZ-29001 Podebrady, Cxehio * * * 05-13.08. 23-a SEFT (Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro) en Thomsdorf. Inf: Eckhart Raabe, Staakener Heuweg 1, DE-14612 Falkensee, Germanio. Tel: (tage) +49-395-3702862, (vespere) +49-395-4221398 * * * 06-12.08. E-semajno pri Martinus Kosmologio en Klint. Inf: Martinus- Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 F. Kopenhago, Danio. Tel: +45-38346280, fakso: +45-38346180. Rete: institut@forigu.martinus.dk * * * 07-12.08. Stagxo en Gresillon kun Fernand Roose. Inf: henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr * * * 08-12.08. Studo de franclingvaj tekstoj per Esperanto, en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 08-12.08. Preparado al la skriba parto de Altaj Studoj en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr * * * 08-13.08. Plurnivela Internacia Kursaro kaj Kursoj por la 1-a kaj 2-a gradoj, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro E-ista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch * * * 10-14.08. Junulara Monda Tago 2000 en Venecio. Vidu ankaux daton 15-20. Inf: Gianinca Serbo, Via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio. Tel: +39-0444-513574. Rete: giserbo@forigu.tin.it * * * 10-20.08. OkSEJT-2000! Inf: Org. komitato de OkSEJT, ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio. Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru * * * 11-13.08. 48-a Somera E-Tendaro, Lancxov. Renkontigxo de eks-SETanoj. Inf: Esperanto-Klubo, CZ-674 01 Trebicx, Cxehio * * * 11-14.08. "Ascendo al Damavand" - profesia montgrimpado. Inf: Irana Esperanto-Centro, P.O.Kesto:17765-184, Tehrano, Irano. Tel: +98-21-6228425, fakso: +98-21-8764250. Rete: Esperanto.ir@forigu.esperanto.org * * * 12-18.08. 40-a Internacia Somerlernejo cxe Wedgwood Memorial College. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke- on-Trent, Britio, ST12 9DG. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk * * * 13-20.08. Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) en Taize, Francio. Infj: Bernhard Eichkorn, Romausring 20, DE-78050 Villingen, Germanio. Rete: Bernhard.Eichkorn@forigu.esperanto.de * * * 13-20.08. Turisma Semajno (TUSE-2000), Poprad. Inf: Regiona E-Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com * * * 13-27.08. 34-a Internacia Esperanto-Feriado en Kudowa Zdroj, Pollando. Inf: Silezia E-Asocio, str. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Pollando. Tel/fakso: +48-71-3296954 marde kaj jxauxde de la 18.00 gxis la 20.00 horo. Rete: Rete: lserwatka@forigu.poczta.onet.pl * * * 14-19.08. Stagxo en Gresillon kun Ginette Gabillon. Inf: henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr * * * 14-21.08. 3-a Familia Feriado, FF en Vac, Hungario. Inf: Istvan Bago, Kert u. 17, HU-9081 Gyor, Hungario. Rete: bago@forigu.kern.hu ************************************************************************** MOVADO ////// EEU en Bruselo? =============== UEA, sciigis ke gxi pretas arangxi kunvenon cxe sia sidejo en Roterdamo post la somera periodo, septembro-oktobro, de cxiuj personoj kiuj povos kunlabori por la realigo de la projekto "Brusela oficejo". "Brusela oficejo" estas plano, starigi oficejon por Euxropa Esperanto- Unuigxo en Bruselo por povi pli bone sekvi la tendencojn, okazajxojn en la Euxropa Unio. La planado de la projekto devas solvi la problemojn: trovi ejon; trovi kunlaborantojn; decidi tempojn de realigo kaj taskojn plenumotajn. La cxefaj organizantoj, Renato Corsetti kaj Umberto Broccatelli atendas proponojn de samideanoj bruselaj kaj alilokaj. Cxiu helpo estas vere bonvena. Umberto Broccatelli Via G. Brodolini 10 IT-00139 Roma, Italio Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it ************************************************************************** Esperanto-ministro ================== Itala Esperanto Federacio estas esploranta la eblecojn kontakti la novan Ministron pri Instruado, D-ro Tullio de Mauro, kiu dum la lastaj jaroj agnoskis la valoron de Esperanto. Dum oni petas "ne amase kontakti la ministron" por eviti gxeni lin en certe strecxiga periodo, oni ne povas ne rimarki ke la libron "Manuale de Esperanto" Migliorini havas antauxparon de d-ro De Mauro. Tiu cxi estas certe bona ilo kun instruistoj kaj lernejestroj: "esperanto valoras, tion diras la Ministro mem..." Por pliaj informoj pri la situacio eblas kontakti: Renato Corsetti Rete: corsetti@forigu.itelcad.it ************************************************************************** Esperanton ne venkis la angla ============================= Esperanto montris gxian forton Sur la Vadomar insulo Texel la restauxrita Esperantomonumento denove estis inauxgurita. Komence la komunumo Den Burg, la "cxefurbo" de la insulo plene subtenis tiun iniciaton, tamen post tre malfavora artikolo en la loka gazeto "De Texelse Courant" la Estraro de Den Burg retirigxis argumentante ke la angla jam farigxis la tutmonde akceptita internacia lingvo, pro kio Esperanto jam farigxis eksmodajxo. Pere de "Ret-Info" kaj "Eventoj" tiuj vortoj kaj la historio de la monumento atingis la reton, kio tuj efikis per vera lavango da leteroj per la reto kaj per ordinara posxto el cxiuj mondpartoj, el tre multaj landoj. Jam la sekvan tagon la gazeto skribis, ke gxi estas supersxutata per tre multaj leteroj en kiuj la skribintoj ofte tre efike refutis la asertojn de la gazeto. Tre impresis ankaux la leteroj el anglalingvaj landoj en kiuj oni skribis, ke la angla lingvo ne estas tiel facila, cxie komprenata kaj cxie uzata, kiel la gazeto tiel facilanime skribis: "Ne, Esperanto vivas kaj vivos kaj kreskos plu, cxar gxi travivis jam multajn krizojn.." Ru Bossong Rete: ru.bossong.esperanto ************************************************************************** Esperanto en televidoj kaj radioj ================================= Kroatio Velimir Pisxkorec, profesoro pri la germana lingvo, iama premiito de Belartaj Konkursoj gastis cxe kroata televido. Li elektis la temon Esperanto. En la programo estis dissenditaj informoj pri la venontjara UK, strato Esperanto. S-ro Pisxkorec deklamis E-tradukojn de kroataj poemoj. Japanio Japana jxurnalisto Hosxina Yosxihisa de la japana radio NHK gastis en Kroatio por kolekti pliajn sondokumentoj por japanlingva dramo inspirita per la prozo de Spomenka Stimec "Tena-hejmo en Mezeuxropo". La dramo estas elsendota la 5-an de auxgusto 2000. Kubo Kuba Esperanto-Asocio, KEA festis gxian 21-an datrevenon. La cxefarangxo okazis en la sidejo de la Municipa Filio Centra Havano. Dum kelkaj semajnoj, estraranoj kaj komisiitoj de KEA aperis en diversaj radiaj kaj televidprogramoj, kaj informis kaj pri la Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (SAEST) kaj pri la datreveno. ************************************************************************** Aperis Jarlibro 2000 ==================== Sub la devizo "Por kulturo de paco" aperis la Jarlibro 2000 de UEA. En la unua parto, eldonita ankaux aparte kiel Gvidlibro 2000, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizajxoj, bibliotekoj kaj alispecaj establoj, sendepende de tio cxu ili havas formalan rilaton kun UEA aux TEJO. Oni trovas ankaux la E-rezoluciojn de Unesko, la Deklaracion pri Esperantismo kaj la Manifeston de Prago. Du trionoj el la 310 pagxoj konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1960 individuoj en 99 landoj. Estas 46 cxefdelegitoj, 1067 lokaj delegitoj, 158 vicdelegitoj, 68 junularaj kaj 1442 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas cx. 750 diversajn fakojn. Rimarkinde plimultigxis la delegitoj kun retposxta adreso: 744 delegitoj (38%) estas atingeblaj rete, dum en la Jarlibro 1999 ilia nombro estis 572 (29%) el 1959. Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro estas la plej grandkvanta regula eldonajxo en Esperantio. Tial ankaux cxi jare kelkdeko da en- kaj ekstermovadaj organizajxoj, eldonistoj, turismaj k.a. entreprenoj utiligas gxin kiel reklamforumon. Fine de la Jarlibro trovigxas la jam tradicia rabatkupono de la libroservo de UEA por la individuaj membroj kaj speciala rabatkupono por akiri malaltpreze librojn de la Jubilea Eldonserio de UEA. Kun la Jarlibro la individuaj membroj de UEA ricevas ankaux aligxilon de UK 2001 en Zagrebo. Co de UEA ************************************************************************** Neglekto de Bona Espero - dependas de ni ======================================== Unu el la veraj respektindaj projektoj en Esperantio estas "Bona Espero". Dum la lastaj eble 30 jaroj esperantistoj zorgis pri forlasitaj brazilaj infanoj. La loko estas en la gxangalo 200 km norde de la cxefurbo. Iu neesperantistino demandas min, kial E-grupoj cxie ne sendas grupanojn kiuj laboru tie dum, ekz. 3 monatoj. Sxi absolute ne komprenas kial tiom bonega iniciato ne ricevas moralan kaj materialan subtenon de la esperantistaro. Venu helpi nin, karaj! Ni bezonas multajn brakojn kaj mensojn por eduki malfacilajn infanojn. Nuntempe kompetenta volontulino el Finnlando, Helsinki, instruas al la infanoj nian internacian lingvon en malgrandaj grupoj de 5 dum 30 minutoj cxiutage. La rezulto estas surprize bona. Tamen, pli ol lerni Esperanton, ili bezonas lerni legi kaj skribi, kalkuli kaj pensi... Brazilio estas en malfacila situacio, oni cxiam esperas, ke plibonigxas, sed sxajne okazas la kontrauxo, cxar la kvanto de forlasitaj infanoj kreskadas. Kent Jones Rete: kentjones9@forigu.aol.com ************************************************************************** Amerika budo en la UK ===================== Dum la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel Aviv plian fojon funkcios Amerika Budo. Gxi estas nur unu, sed eble la plej videbla el la eroj de poramerika aktivado dum la UK-j. Tiu agado farigxis tradicia, sub respondeco de UEA-Komisiono por Ameriko kaj kunordigo de UEA-komisiito mag. Atilio Orellana Rojas. La Amerika Budo do estas "montrofenestro" por landoj kaj movadoj, kun la celoj: ke la amikoj de Ameriko foliumu aux ricevu specimenon de niaj periodajxoj, tiucele disponeblaj; ke oni rakontu pri la poresperantaj aferoj en nia urbo kaj eventualaj vizitontoj al niaj landoj pli bone informigxu pri lokoj vizitindaj kaj homoj kontaktendaj; ke oni informigxu pri la venontjara 5-a TAKE-Tutamerika Kongreso en Meksiko kaj la venonta Universala Kongreso okazonta en Ameriko (en urbo Fortaleza, Brazilo-2002); ke oni atentu pri Fondajxo Ameriko de UEA kaj gxian rolon en la financado de projektoj; ke oni kolektu rimedojn por tiu Fondajxo, per la vendado de regionaj manartajxetoj en la Budo. Estas tre bonvenaj volontuloj pretaj dejxori en la Budo, ecx se nur unu horon de la kongresa semajno. Donacoj de manartajxoj tie vendeblaj favore al la kapitalo de Fondajxo Ameriko de UEA estas same tre bonvenaj. Kontaktu la kunorganizantan komisionanon: James Rezende Piton Rete: james.piton@forigu.iname.com ************************************************************************** Survoje adopti Esperanton ========================= De la 31-a de majo gxis la 4-a de junio 2000 okazis en Hamburgo la 94-a Germana Katolika Foiro. Cxirkaux 50.000 homoj gxin partoprenis por auxskulti prelegojn, partopreni en diservoj, viziti informstandojn ktp. Kompare kun la antauxaj jaroj, la organizantoj de la Katolika Foiro cxi jare estis aparte malfermaj al cxiuspecaj katolikaj aux ekumenaj iniciativoj, tio signifas, ke pli multspecajn partoprenantojn havis la foiro ol antauxe. Ankaux la tri proponitajn esperantajn aktivajxojn - informstando, Meso kaj prelego - la organizantoj tre afable akceptis, donante ecx subvencion de 950 DEM por la stando kaj repagante la trajn- aux flugbiletojn de la esperantistaj prelegantoj. Vere multaj homoj vizitis la informstandon organizitan de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE kunlabore kun Germana Esperanto- Junularo, GEJ kaj Hamburga Esperanto-Societo, HES. Sub la slogano "Esperanto - komprenigxo por nova jarmilo" oni disdonis milon da informiloj, lotumis cxirkaux 200 senpagajn Esperanto-kursojn kaj vendis librojn kaj brosxurojn (ekz. "Esperanto - la nova latino de la Eklezio") en suma valoro de cxirkaux 400 DEM. Esperantlingva Meso okazis en katolika pregxejo cxe la urborando de Hamburgo. La prelego "Esperanto - cxu la nova latino de la Eklezio?" de cxefepiskopo d-ro Gyorgy Jakubinyi kun enkonduko fare de Ulrich Matthias enhave tre bone sukcesis. Estis esprimite, ke "la latina epoko en la katolika eklezio finigxis pere de la enkonduko de la gepatraj lingvoj en la liturgion" fare de la 2-a vatikana koncilio (1962-1965). Anstataux uzi nacian lingvon, kiu "peras ankaux la pensmanieron kaj kulturon de la koncerna popolo", estus utile "enkonduki la internacian artefaritan neuxtralan lingvon, Esperanto". Jakubinyi nomis kaj detale klarigis multajn signojn por tio, ke "la eklezio pretas akcepti Esperanton kiel novan 'eklezian latinon'". Ulrich Matthias Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de ************************************************************************** La malcentra oficejo de UEA =========================== Cxiuj konas la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo. Malpli konata estas gxia anekso en Amsterdamo, kvankam gxi ekzistas jam de 20 jaroj. Precize en la somero de 1980 gxi komencis sian funkciadon. Nu... vera oficejo gxi ne estas. Nur unu cxambro. Tiaj "oficejoj" abundas en nia movado. Cxiu aktivulo en Esperanto Nederland havas tian "oficejon": cxambro kun paperoj kaj masxinoj. Tamen, bezonas tiu cxambro en Amsterdamo la atenton de esperantistoj, kie komencigxis la novstila afrika agado de UEA en 1980. Bonvolu sekvi min, eniri kaj auxskulti min. Ne estas loko por eksidi, sed mi klopodos tedi cxiun mallonge. Esperanto en Afriko disvastigxis depost 1980 multe, kaj (ni esperu) definitive. Ne estas malfacile trovi lernantojn en tiu kontinento: ili svarmas en klascxambro aux en mia leterkesto. Multaj estas junaj; ili esperas per tiu nova lingvo ligi kontakton kun la vasta mondo. Precipe kun la ricxa mondo. La mis-supozo ke Esperanto kondukas al postenoj, stipendioj kaj vojagxoj kauxzas foje seniluziigxojn. Sed krom seniluziigxoj okazis ankaux multaj mirakloj. Foje iu aux alia mia amiko konfidas al mi, ke Esperanto sxangxis lian vivon. Revuo Esperanto de januaro 1990 publikigis la cxefartikolon "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko". Gxi resumis la spertojn de unu jardeko kaj skizis la agadprincipojn por sekvonta jardeko. Se hodiaux mi devus verki novan "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko", mi versxajne invitus iujn el miaj afrikaj kolegoj fari tion anstataux mi. Ili ekzistas kaj laboras. Ili instalas la movadon en sia kontinento, iuj jam dum dudek jaroj. Legantoj de la nederlanda Esperanto-revuo "Fen-X" regule trovis artikolojn de afrikaj auxtoroj en sia revuo. Ili do jam gustumis tiun kontinenton. Pluraj nederlandaj esperantistoj delonge rilatas "gxemele" kun afrikanoj, ekzemple en Nigxerio aux en Malagasio (Madagaskaro). En Nederlando jam prelegis afrikaj gastoj, ekzemple Jean Codjo, Raoul Hounnake, Gbeglo Koffi. Jean Codjo revenis al sia lando, Benino, kaj jxus informis min pri siaj mirindaj progresoj tie. Per la helpo de manpleno de germanaj esperantistoj (li vizitis Germanion dum duonjaro) li instalis oficejeton, kiu jam funkcias kiel retposxta stacio por multaj lokaj esperantistoj. Li jxus konstruis unuklasan lernejon en vilagxo Codji, kie en oktobro 150 infanoj komencis lerni surpaperigi siajn pensojn kaj esti kleraj por decidi por si mem. Ili samtempe alkutimigxas al Esperanto, sed ne estas devigata lerni gxin. Tia lernejo estas io tre bona kaj fierinda. Kiam alvenos fotoj kaj novaj informoj, tiuj eble vekos pli da subtenemo en Germanio kaj aliloke. Subtenado per amika korespondado, per koresponda instruado, kaj... per mono, estas la sxlosilo por sukcesigi tiun mirindan laboron. Pri la Revuo Kontakto vi sciu, ke post jardekoj da donaca abonado de proksimume 200 ekz. jare, nun ni devas rompi tiun tradicion. La donacoj al Fondajxo Afriko tiel akre mankas ke ili ne plu kovras la kreskantan monbezonon. Reage al tio, jam unu nederlanda esperantistino spontane donacis abonojn de Kontakto kaj de El Popola Cxinio al cxiuj kluboj en Madagaskaro. Kompreneble, cxiu ankaux povas sendi sian propran ekzempleron, legintegxin, al via afrika korespondanto. Eble iu ridas, vidante: Lernejo - 50.000 NLG. Sed en la prosperega parto de la mondo tiaj sumoj jam ne estas fantaziaj. Foje ricxaj esperantistoj donacas aux heredigas grandajn sumojn, ekzemple por acxeti domon. Ni devas plu certigi al la afrikaj aktivuloj, ke ilia laboro trovas simpation kaj subtenadon. Cxiu povas fari tion per donaco al Fondajxo Afriko de UEA pere de la kotizperanto de UEA en sia lando aux rekte al iu el la posxtaj aux bankaj kontoj de UEA (vd. Jarlibron 1999, p.37-38.), ne forgesante mencii la celon "por Fondajxo Afriko". Se iu deziras pli da informoj aux se iu havas konsilojn aux proponojn, mi volonte estos je ties dispono. Hans Bakker Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando ************************************************************************** Instruado, ILEI /////////////// Paroligi lernantojn - Esperanto-kvarteto ======================================== Antaux kelkaj monatoj aperis nova kartludo por paroligi komencantojn. Gxi nomigxas Esperanto-kvarteto kaj konsistas el 28 koloraj kartoj. Sur cxiu karto trovigxas desegnajxo (ekzemple segxo) kun la esperanta nomo de la koncerna objekto. Krome oni trovas en la supra dekstra angulo de cxiu karto la nomojn de tri aliaj objektoj (ekzemple pordo, tablo kaj fenestro), kiuj formas kune kun tiu karto kvaropon ("kvarteton"). Oni disdonas cxiujn kartojn. La ludantoj (lauxnombre prefere inter 3 kaj 7) faras inter si demandojn laux la skemo "Cxu vi havas tablon?" por akiri kiel eble plej multajn kvartetojn. Laux miaj spertoj el Esperanto-kursoj cxe germanaj popolaltlernejoj kaj dum la Internacia Junulara Festivalo en Rimini la ludo elstare bone sukcesas kaj ofte vere amuzas la kursanojn. La "Esperanto-kvarteto" ecx tauxgas por rektmetoda kurso por komencantoj sen ajnaj antauxscioj. Ankaux por pli spertaj lernantoj, por kiuj la frazmodelo "Cxu vi havas ...?" jam ne estas io nova, la ludo havas sencon, cxar ili lernas per gxi la nomojn de diversaj objektoj kaj ekzercas la akuzativon. Mendante la ludon, oni estu avertita, ke oni ne ricevas gxin en preta formo, sed kiel paperajn foliojn, kiujn oni devas eltrancxi kaj glui sur (aldonitan) kartonon. Por tio kaj la rekomendinda surgluado de travidebla plasta folio oni bezonas depende de la lerteco kaj perfektemo ne pli ol 90 minutojn (kiel skribas la auxtorino Beatrice Huber). Sed la peno ege indas, cxar tiamaniere oni povas doni al la lernantoj tre bonan sxancon por - eventuale ecx unuafoje - sperti Esperanton kiel funkciantan lingvon. Ulrich Matthias Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de ************************************************************************** OPINIOJ /////// Esperanto - Kia evoluo? ======================= Mi ne tute konsentas kun S-ro Gbeglo Koffi, kiam li asertas , ke "oni povas rimarki ke Esperanto gxenerale regresas en la ricxmondo". Vidu revuon Esperanto, januaro/2000, pagxo 4. Miaopinie temas pri bedauxrinda nepravigebla defetisma pensmaniero, kiu nun dangxere atakas ecx esperantistojn, kiuj okupas gravajn postenojn en la kupolo de la Esperanto-Movado. Almenaux en Brazilio, profunde analizante, mi ne vidas tian malprosperon. Kiam mi partoprenis mian unuan brazilan kongreson de Esperanto, antaux cxirkaux tridek ses jaroj, en Fortaleza, urbo de unu el la proksimaj UK-j, kun maksimume kvindek partoprenantoj, se la memoro ne perfidas min, tiam neniu kongresano, inkluzive la gvidantojn de nia landa movado, flue parolis la lingvon. Cxiuj prelegoj okazis en la portugala. La krokodilado estis gxenerala. Sed nun cxi tie estas multegaj esperantistoj, kiuj bonege parolas Esperanton. Krome iom post iom kreskas la nombro de brazilaj municipoj, kiuj faras legxon por enkonduki la instruadon de Esperanto en siaj unuagradaj lernejoj. Ni ne devas perdi la kuragxon pro la financa krizo, kiu kauxzas cxie nuntempe la ruinigxon kaj de unuopuloj kaj de tre malsamcelaj institucioj kaj entreprenoj, inkluzive esperantistajn. Tia krizo, simila al epidemio, ne estas eterna. Ni devas kun entuziasmo, fido kaj kreiveco batali por superi gxin. Ni malavare monhelpu la Esperantajn organizajxojn cxie en la mondo kaj tiuj cxi siavice inteligente kaj respondece elspezu la monon. Mono estas la forto, kiu movas preskaux cxion sur nia planedo. Ni agu kiel la evangeliaj kredantoj, kiuj donas dekonon de cxio, kion ili gajnas al siaj eklezioj. Ni rimarku, ke cxiu devas doni proporcie al siaj gajnoj, sed cxiam la dekonon. Tial la evangeliaj eklezioj acxetas radio- kaj televidstaciojn, jxurnalojn kaj rapide okupas la spacon antauxe okupitan de katolikismo. Ni kunigu monon kun nia Sankta Afero kaj ni sendube venkigos Esperanton. Revenante al S-ro Gbeglo, la afrika kontinento mem malkonfirmas lian aserton. Mi memoras, ke antaux ne tro longe la revuo Esperanto publikigis artikolon de S-ro Bernard Golden, en kiu li malkonsilis investi monon por disvastigi Esperanton en Afriko, konsiderante tiun kontinenton tro "verda" por Esperanto. Kaj tamen nun tre kapabla afrika esperantisto membras en la estraro de UEA... Vivaldo M. da Silva Rete: vimarsi@forigu.rol.com.br ************************************************************************** REAGOJ ////// Korektoj ======== En la numero 2. aprilo 2000 de Eventoj (n-ro 184 (estas artikolo de Jugoslavaj esperantistoj, kiuj petas helpon per medikamentoj kaj kuraciloj. La subskribo de la letero, kiun oni povas miskompreni, estas Radomir Klajic. La gxusta subskribo devus esti Esperanto-societo "Radomir Klajic", cxar Radomir KLajic ne estas la persono petinta helpon, sed la nomo de la koncerna societo. Mi povas diri, ke Beogradaj esperantistoj bezonas urgxe helpon. Mi estis en Beogrado en marto kaj vidis, ke multaj medikamentoj estas acxeteblaj nur en privataj apotekoj, kie ili kostas 10 gxis 20 elcentojn de la salajro aux pensio de la malsanulo. Do ankaux mi petas cxiujn, kiuj povas, helpi al ili. En la numero 185 de Eventoj troveblas sekva misinformo: "Okazis sukcesaj kursoj kaj prelegoj gvidata de s-ro Helmar Frank, AIS-prezidanto en la universitato de Rolslavl, Rusio. Informoj: Haus Dornbusch, Eschersheimer Landstr. 248, DE-60320 Frankfurt am Main, Germanio" Pri tiaj prelegoj de s-ano prof. d-ro Helmar Frank en Roslavl ni scias nenion, pro tio ni miras, ke nia malnova renkonteja adreso aperas en tiu rilato kiel kontaktadreso. Krome la menciita renkontejo estas intertempe malkonstruita, pro tio ni devis gxin forlasi gxin jam lastjare en julio. Gxis kiam la estraro decidos pri definitiva kontaktadreso, bonvolu uzi la cxisuban retposxtejon. Katarina Eckstadt Rete: esperantoe@forigu.aol.com ************************************************************************** RADIO ///// Esperanto elsendoj el Auxstrio ============================== Radio Auxstria Internacia elsendas Esperante: Dimancxe je 08:05, 10:05, 12:05, 20:05, 23:30 UTC en frekfencoj: 6155 kHz (49m) 9655 kHz (31m) 13730 kHz (22m) 21650 kHz (13m); Lunde je 00:04 UTC en la frekfenco: 7325 kHz (40m), je 04:05 UTC en frekfencoj 6155 kHz (49m) kaj 13730 kHz (22m). La programo en Euxropo kaj Sudameriko auxskulteblas ankaux pere de satelitoj: Astra ADR (11.141H, [Bayern 3] 8,10) kaj Astra ORF-DVB-Bouquet (12.692 H, SR 22.000; FEC 5/6). Nia programo auxskulteblas ankaux cxe la retpagxo de ROI, per "LiveAudio" samtempe kaj poste tutsemajne per "Real Audio Player" (tipo 7) La retpagxaro atendas vian viziton: http://roi.orf.at/ roi/esperanto Esperanto-Redakcio de Radio Auxstria Internacia Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at ************************************************************************** GAZETOJ /////// Pedagogia Revuo - kvazaux senpage ================================= Internacia Pedagogia Revuo, IPR havas 4000 ekzemplerojn (280 kg) da - pli malpli - malnovaj numeroj de la revuo. La gazetoj trovigxas en Esperanto- Instituto en Hago. La instituto ne povas plu stoki la ekzemplerojn. Oni sercxas lokon por la revuoj. Oni povas mendi la haveblajn ekzemplerojn "senkoste" nur kontraux sendokostoj. Kontakti eblas: Stefan MacGill Bethlen G. u. 5, HU-2030 Erd, Hungario Rete: stefanmacgill@forigu.galamb.net ************************************************************************** MUZIKO ////// Nekutima, nova KD ================= Herooj kaj martiroj de "Valsiginto" Auxdinte la esprimon "sona kompakt-disko" kvazaux auxtomate venas en la kapon bildo de lauxta rok-muzika sceno. Tamen ekzistas ankaux aliaj, ecx tre interesaj - kiel ekz. la antauxnelonge ricevita KD: "Herooj kaj martiroj", interesokapte prezentanta la auxstralian historion, la popolan kulturon en formo de rakontoj, versoj, klarigoj, kaj kantoj kun orelkapta melodio. "Valsigante Matildan" - la cxefkanto de la disko estas 100-jara kanzono. Kaj gxi, kaj la aliaj kantoj en bona E-traduko kun la akompana scenaro donas guston de la popola kulturo de la antauxa jarcento de Auxstralio. La diskon preparis, regxisoris, kompilis kaj produktis - kun helpo de Douglas P. kaj aliaj - la konata aktivulo Max Wearing. Al la disko estas aldonata eleganta, suplementa tekstlibreto. Gratulojn al la produktinto! La disko estas havebla cxe la eldoninto, interesigxantoj turnu sin rekte al li: Max Wearing, 30 Westbury Street Hackney 5069, South Auxstralio ************************************************************************** LIBROJ ////// "Esplorvojagxo" de Jules Verne ============================== "Esperanto" Radikala Asocio prezentis sian lastan eldonajxon: "Viaggio di studio - Esplorvojagxo - Voyage d'etudes", nefinita romano de Jules Verne en kies pagxoj ankaux Esperanto estas pritraktita. La teksto kun notoj kaj multaj auxtoraj rimarkoj aperas en la franca originalo, en la itala kaj esperanta tradukoj. ERA prezentis tiun eldonajxon la 19-an de majo 2000, enkadre de grava manifestacio okazinta en urbo Parma, dedicxita al Jules Verne. La libro, 160-pagxa, kostas 10,33 EUR oni povas gxin mendi de: ERA Via di Torre Argentina 76, Romo, Italio Rete: e.r.a.@forigu.internacialingvo.org ************************************************************************** MALLONGE //////// Okazis Esperanto-kunlogxado en Junulara Centro de Yoyogi, Japanio. Kunlogxis junuloj el 6 landoj, kiuj studis Esperanton dum 4 tagoj. Okazis prelegoj, fakkunsidoj, ktp. * * * Aperis duonpagxa tre favora artikolo kun koloraj bildoj pri Esperanto en la bulteno The Daily Yomiuri. * * * Okazis la 75-an fojon la renkontigxo de polaj kaj cxehaj esperantistoj cxe la pol-cxeha limmonto, Cxantorio. Gxi okazas ekde 1925 seninterrompe. * * * Jxak Le Puil kantis en Toluzo, Francio, okaze de la "Printempo de la lingvoj" la 25-an de majo en la franca kaj en Esperanto. * * * Okazis du lingvaj debatoj pri lingvopolitiko kaj pri la egaleco de lingvoj la 28-an de majo en Toulouse, Francio. La diskutojn partoprenis lokaj esperantisto-lingvistoj, kiuj sukcese defendis la vidpunkton de Esperanto. * * * Abonantaro de la revuo Literatura Foiro per vocxdonado elektis la libron "Karnavale" verkita de Abel Montagut, eldonita cxe IEM en Vieno, kiel verko de la jaro 1999 por LF-legantoj. * * * Okaze de la 40-a datreveno de la sendependigxo de Demokrata Respubliko de Kongo Konga Esperanto-Rondo organizis tri tagojn de Esperanto kiuj okazis inter 30. 06.- 02. 07. 2000. * * * Aperis "Notoj pri la plej granda kuragxulo de Sergije Kalcxicx", legendoj pri la regiono Hajduko-Veljko kaj pri lia naskigxvilagxo Lenovac. Gxin eldonis Muzeo "Hajduk-Veljko" - Negotin, Jugoslavio. * * * Partoprenis e-istoj bicikladon okaze de ekologia festo apud Berlino, Germanio. En la parko kie finigxis la biciklado estis starigita ankaux Esperanto-stando. La arangxon partoprenis multaj homoj el la cxirkauxajxo la urbo. * * * Esperanto-Ligo en Berlino, ELB decidis instali laborrondon pri Esperanto- bibliotekoj en Berlino, Germano en majo. Lokaj helpantoj estas bonvenaj cxe Espoteko, Esperanto-Centro, Falkstr. 25, Berlino. * * * Estis deklamitaj Esperanto-poemoj dum la tago de poezio kaj rozo la 26-an de aprilo en kulturcentro en Helsinko, Finnlando. ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Antony kaj Belalumo Rawlinson gxoje anoncas la naskigxon de Bianca Elizabeth, je la 14:00 la 6-an junio 2000, cxe "Whipps Cross" hospitalo, Londono. * * * Nederlanda Esperanto-Junularo, NEJ havas novan adreson. La adreso de NEJ estas: Nederlanda Esperanto-Junularo, Sanne Alink, Weerdenburg 28, NL-2135 BG Hoofddorp, Nederlando. La retposxtadreso restas: nej@forigu.dds.nl . ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Esperantistino sercxas korespondgeamikojn el la tuta mondo. Sxi volas leterumi pri cxiuj interesaj temoj. Adreso: S-ino Ewelina Zalewska, ul. Sikorskiego 3/42, PL-19-300 Elk, Polio. * * * Mi estas 36 jara kaj deziras trovi leteramikojn en Svedio, Svislando, Italio, Hispanio. Adreso: Mirka Ascherova, Josefodolska 12, CZ-293 07 Mlada Boleslav-Debr, Cxehio. ************************************************************************** INTERESE //////// Fervojo por la venonta jarcento =============================== El Decin al Breclav (en Cxehio) oni povos vojagxi kiel en aviadilo kun reaktora motoro. La prezo de la vojagxbileto inkluzivos ankaux refresxigxon danke al la priservo. Kiel oni scias, pri la modernigo de la unua fervoja koridoro de Cxehaj Fervojoj, CxD veturanta tra Decin, Praha, Ceska Trebova kaj Brno al Breclav, kiel parto de la internacia fervojlinio 4 kunligante la germanan cxefurbon, Berlino kun la auxstria cxefurbo, Vieno, la registaro de Cxehio decidis jam en 1993. Kiel modernigo, oni komprenas precipe enkondukon de rapido 160 km/h, tio bezonas pretigon ne nur de la subkonstruajxoj, sed ankaux rekonstruadon de la elektra kontaktolineo. Oni devas konstrui aux rekonstrui preskaux sepcent pontojn, ripari fervojliniajn apogmurojn, konstrui novajn pasagxerkajojn, redukti pasejojn traknivelajn kaj sur la tuta survojigo instali novan digitalan sekurecteknikon, ebligate la auxtomatan trajnoregadon kun koditaj horarinstrukcioj (t.n. "Map-Route" sistemo). La konstrulaboroj sur la linio okazas dum plena trafikado, kio kauxzas komplikajxojn, parte sentatajn ankaux de vojagxantoj. Alia vojo ne ekzistas. Konstrui tute novajn fervojliniojn nun ne eblas en la ekonomia stato de Cxehio. La modernigita fervoja koridoro estos ekipita per tute novaj trajnoj. Por solvi la problemon la Cxehaj Fervojoj en 1995 anoncis komercan konkurson, en kiu venkis konsorcio de la firmaoj CxDK el Cxehio, FIAT el Italio kaj Siemens el Germanio. La konsorcio jam ricevis devigan mendon por la unuaj dek sepvagonaj modernaj trajnoj, kiuj portas la nomon "Premier" (premiero), kiun ili ricevis pere de la foruma konkurso anoncita en majo 1996. Jindrich Tomisek laux Internacia Fervojisto ************************************************************************** Sxercoj ======= Posedanto de vendejo telefonas al polico: - Sinjoro policisto, hieraux mi ricevis minacan leteron. - Cxu anoniman? - Ne, gxi estas subskribita. - De kiu estas la letero? - De imposta inspektoro. * * * Distribuanto de sxtonkarbo riprocxas en kontoro sian helpanton: - Vi jam trian monaton laboras cxi tie, sed distingi specojn de la karbo vi ankoraux ne kapablas. Sekve vi nenion eklernis, nenion novan eksciis. - Tio ne estas vero. Mi ion eksciis. - Nome kion? - Ke tuno enhavas 700 kilogramojn. * * * - Doktoro, doktoro, Alberto el kvina cxambro englutis korkotirilon! - Kaj kion vi faris? - Ni eltiris la korkon per trancxilo. * * * Senhejmulo, veninta en policejon, deklaris, ke li estis prisxtelita: - Sinjoro policestro, de mi oni sxtelis 37 ajxojn. - De kie vi precize scias la nombron? - Mi bone rememoras: estis kompleto de ludkartoj kaj korkotirilo. * * * - Doktoro, min doloras la maldekstra mano, - plendas paciento. - Agxo, agxo kulpas... - La dekstra estas samagxa sed gxi ne doloras min. * * * Foje en iama Sovetio al la unua sekretario venas la tria kaj plendas, ke la dua sekretario publike nomis lin, la trian, stultulo. La unua alvenigas la duan kaj demandas: - Cxu vi nomis lin stultulo? - Jes, mi tion faris. - Do, kial vi nomis lin stulta? - Cxar li estas tia. - Kaj cxu vi povas pruvi tion? - Jes, kompreneble. Kaj la dua turnas sin al la tria: - Iru en mian kabineton kaj eksciu, cxu mi estas tie. La tria obeeme foriras kaj la dua demandas la unuan: - Nu, cxu vi ne vidas, ke li estas stulta? - Jes, vere li estas stulta, - konstentas la dua - Li ja povus de cxi tie telefoni en vian kabineton kaj ekscii tion. el Litova Stelo 5/1999 ************************************************************************** Fremdvortoj en la araba ======================= Elektraj balailoj en arabaj lingvoj zorgas ne nur pri pureco de tapisxoj, ankaux pri tiu de la araba lingvo. Ili ne terminas novan mastrumilon, sed jam longe konatan - polvosucxilon. Kiam cxi-aparato aperis sur arabaj merkatoj, ankoraux ne ekzistis araba termino por gxi. Sed cxar ekzistas Akademio de la Araba Lingvo, kiu ne sxatas fremdvortojn, el gxi igxis "miknasa kahrabaiya" (atentu: laux germana kutimo transskribita), do "elektra balailo". Sidejo de la Akademio estas Kairo. Kvin-etagxa konstruajxo sur la luksa insulo Zamalek en Nilo. Estas cxi tie, ke sciencistoj el cxiuj fakoj klopodas protekti la araban lingvon kontraux fremdvortoj kaj arabigi terminojn de modernaj scienco kaj tekniko. La oficejo de Mahmud Hafis, vicprezidanto de la akademio, situas en la teretagxo. Vestita en dece violkolora kompleto Hafis sidas malantaux sia skribtablo kaj glatigas tufon da haroj. La fakulo pri insektoj agxas 85 kaj povas retrorigardi al longa internacia scienca vivo. Kiam li raportas pri la laboro de la Akademio, li forprenas sian okulvitron kaj tre proksimen alokuligas siajn dokumentojn. "Ni jam arabigis preskaux 150.000 fremdvortojn ekde 1932, fondigxjaro de la Akademio", resumas Hafis. Ofte trovigxis tauxgegaj solvoj: Komputilon la lingvo-defendantoj arabigis kiel "auxtomata kalkulilo", interreton kiel "internacia reto", Windoso 95 simple kiel "fenestro 95". Foje rezultis io pli poetika: motorbiciklo ekzemple estas "darraadsa nariya"- "fajra biciklo". Sur tre diversaj ebenoj la Akademianoj luktas pri la gxusta vorto. En komenca rondo fakuloj en malgrandaj komisionoj diskutas pri la tauxga traduko. Ekzistas 26 el tiaj komisionoj. "Unu por cxiu fako", klarigas Hafis kaj nomumas: "por filozofio, juro, natursciencoj, sporto, elektroniko...". Se absolute ne trovigxas placxa solvo, oni sensxangxe transprenas la esprimon kaj nur anstatauxigas la latinajn literojn per arabaj. Se mankas ekvivalenta litero, oni prenas similan: tiel hloro transformigxas al "kulur". Popolaj debategoj - kiel jxus spertataj de la reformistoj de la germana ortografio - ne timigas la registare financitan Akademion - ili ne okazas. Neniuj urgxaj peticioj, neniuj kontrauxdiraj tribunalaj procedoj. Hafis: "Kiel ni decidis, tiel akceptite." Tamen estas longa vojo gxis decido. Gxi gvidas tra cxiujara "Kongreso de la Araba Lingvo" en Kairo, kiun partoprenas pluraj cent sciencistoj el "Arabio". Poste gravas la centra komitato de la Akademio: se inter ties 40 membroj ekestas rezisto, la koncerna komisio devas reokupigxi pri la kazo. Lingvovartistoj de Sirio gxis Sudano poste decidas pri la gxusta vorto kaj transigas polvosucxilon al "elektra balailo". Ursula Niesert esperantun@forigu.aol.com ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 188, 1/julio-2000 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************