Eventoj n-ro 188, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Strategia Forumo en Telavivo

Faka aplikado: - Terminologio dum KAEST
               - Aldonajxoj... denove - pliigxas la kolekto de fakaj titoloj
               - IKEK-konferenco

Kontakto sercxata: - Lanolino sercxata

Interreto: - Plilargxigxas la listo de babilemaj esperantistoj
           - Ret-Info - U T I L A

Arangxoj: - IJS - Indas partopreni!
          - La 1-a Esperanto-Seminario en arabaj landoj
          - Istrio...
          - IJK - sxangxo de la kongresejo
          - Kompleta Monata Kalendaro

Movado: - Esperanto-redakcio de Radio Auxstrio bezonas helpon
        - McDonalds' en Esperanto
        - Konferenco de AIS
        - Cxu Esperanto povas esti subtenata?
        - Fondajxo Esperanto
        - Z. Zamenhof en Brazilio
        - La sorto de "Eichholz-libraro"
        - Interlingvistika konferenco en Telavivo
        - Disvastigi Esperanton...
        - Kiel varbi Esperanto-kurson?

Instruado, ILEI: - Pagata persono por instruado

Radio: - Produktado de radioprogramoj

Gazetoj: - Familia Esperanto

Muziko: - Cxu novaj rokmuzikistoj en Esperanto?

Libroj: - Lernolibro pri demokratio

Kulturo: - Brazila posxtmarko kun Esperanto-teksto

Rubrikoj: -  Mallonge (10), anoncetoj (3), korespondi deziras (3)

Interese: - Futbalteamo Esperanto
          - Sciu, vi estas sur la gxusta(?) vojo se...
          - Libromangxado
          - Stevardinoj - pasagxeroj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Strategia Forumo en Tel-Avivo
=============================

Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la
Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej
diversaj organizajxoj kaj instancoj inviton al gxia tria kunsido. Gxi
okazos en la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, lunde, la 31-an de
julio, de 14h00 gxis 18h00.

La Strategia Forumo estas malferma al cxiuj organizajxoj, kiuj uzas por
sia agado Esperanton, sendepende de la celo. En gxi cxiuj kunvenantaj
organizajxoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo.
Iliaj celoj povas esti plej diversaj, ecx malaj inter si, sed ili dividas
minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo
Esperanto, kaj sekve ili komune kreas, vole-nevole, la Esperanto-
komunumon.

La Strategia Forumo, iniciatita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje
en la Montpeliera UK en 1998, kie la prelegoj havis gxeneralan karakteron.

En la dua kunsido en Berlino la prelegantoj traktis la Esperanto-komunumon
el diversaj fakdirektoj, nome scienca-kultura, industria-profesia kaj
jura.

En Tel-Avivo kompletigxos tiu dua etapo per prelegoj el vidpunktoj spirita
kaj tiu de profesia uzanto de Esperanto. Grandan parton de la tempo oni
kompreneble dedicxos al diskutado.

La materialojn de la Berlina kaj Tel-Aviva kunsidoj oni planas eldoni en
unu kajero. Tiuj de Montpeliero jam aperis sub la nomo "Cxiuj kune" en la
serio Esperanto-dokumentoj.

Kiel la trian etapon de la Strategia Forumo d-ro Chrdle antauxvidas
sercxadon de komunaj projektoj aux agoj, tiel ke ekde la Zagreba UK cxiu
kunsido havu konkretan temon, ekz. turismo, interreto aux la rolo kaj
perspektivoj de Esperanto-centroj. Tamen, la forumanoj kompreneble estos
liberaj elekti en Tel-Avivo ankaux alian formon por sia posta kunlaboro.

D-ro Chrdle emfazas, ke la partopreno en la Strategia Forumo estas tute
libera al cxiaj organizajxoj kaj ne postulas akcepton de iaj tezoj aux
kondicxoj. Ankaux tiuj, kiuj eventuale ne ricevis skriban inviton, estas
bonvenaj sendi sian reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estas
helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaux la 20-a de
julio al:

d-ro Petro Chrdle
Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Terminologio dum KAEST
======================

Pro la antauxvidata malgranda kvanto de cxeestantaj fakuloj, cxi jare dum
la UK ne okazos la kutima terminologia kunveno. Antaux la sekvajara,
zagreba UK terminologoj kunvenos en la KAEST, Konferenco pri Aplikado de
E-o en Scienco kaj Tekniko en Cxehio (10-13. 09.).

En KAEST funkcios 3 sekcioj:
- Ekonomio sojle al la 3-a jarmilo,
- Terminologiaj problemoj de Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko
- Scienco kaj tekniko gxenerale

La sinproponojn por prelegi (nepre akompanendaj per gxis 50-vorta resumo)
por cxiuj tri sekcioj de la kolokvo estas kolektataj gxis la fino de
junio, gxis la fino de auxgusto cxiu proponinto ricevos sciigon, cxu la
kontribuo estis akceptita kaj gvidliniojn por gxia prezento (precipe
limigo de tempo, kiu dependas de la nombro de akceptitaj kontribuoj).

Pliaj detaloj cxe la pagxoj: http:// www.kava-pech.cz/kaest aux retposxte
cxe:

Petro Chrdle
Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

Aldonajxoj... - denove
======================

Andrzej Warszawski sendis kelkajn titolojn al la 9-a parto "kemio" de
"Faklingvajxo en Esperanto" (Eventoj n-ro 185):
- TUMA, Miroslav: Pri la varmo. 1971-1972. 215 p.
- VETTER, Rob: Atoma klerigo de materialproprecoj. Sciencista-Teknikista
  Esperanto Asocio sub la Cxina Akademio de Sciencoj. 180 p.
- VETTER, Rob: Fazodiagramoj, enkonduko al materialscienco. 42 p.
- VETTER, Rob: Listo de fakaj terminoj, manuskripto multobligita. 38 p.
- WARSZAWSKI, Andrzej: Antoni Grabowski kaj kemio. Bydgoszcz, 1991.
- WARSZAWSKI, Andrzej: Kemiaj reakcioj kaj termodinamiko. enhavas glosaron
  de terminoj en lingvoj: esperanta, angla, germana, pola kaj rusa.
  Bydgoszcz, 1991. 45 p.
- WARSZAWSKI, Andrzej (trad.): Lernolibro pri simboloj kaj terminologio por
  fizikokemiaj grandoj kaj unitoj. fragmentoj. manuskripto. 24 p.
- WARSZAWSKI, Andrzej: Kontribuo de Antoni Grabowski al pollingva kemia
  nomenklaturo. 13 p.
- WESTERMAYER, Manfred: Internationales Chemie-Worterbuch, Ausgabe: Deutsch,
  E-o, Englisch, 1981.

Speciale menciinda estas ruslingva libro pri nia lingvo:
- KOROLEVICH, A. I.: Kniga ob Esperanto (Libro pri Esperanto). Naukova
  Dumka, Kievo 1989. 254 p. enhavas liston de 168 literaturajxoj, ruslingva,
  parte esperantlingva

Andrzej Warszawski
Rete: awar@forigu.enternet.com.pl

**************************************************************************

Konferenco de IKEK
==================

La 12-a Konferenco de IKEK okazis inter la 27-30. 12. 1999 en Havano,
Kubo. En gxi cxeestis 51 gekonferencanoj el Britio, Francio, Germanio,
Hispanio, Islando, Kubo, Norvegio, Svisio.

Dum kvar kunsidoj, oni decidis plibonigi la datumbazojn de retadresoj,
fresxigi la retpagxaron, aligxi pere de UEA al la Manifesto 2000, kondamni
la veran blokadon de Usono kontraux kuba popolo, kunveni en la Telaviva UK
dum unuhora kunveno, peti starigon de la 13-a Konferenco en Britio en
printempo 2001. Elektigxis nova IKEK-Estraro.

Vincent Charlot
Rete: esperant@forigu.worldnet.fr

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Lanolino sercxata
=================

Nun mi volas acxeti krudan (senrafinitan) lanolinon el iu lando. La
lanolino estas grasa substanco, defalanta cxe la lavado de lano. Preskaux
cxiuj lan-lavadaj fabrikoj produktas la substancon. Mi deziros acxeti
unufoje 60 tunojn da lanolinoj. Mi petas ke vi rilatigxu kun tiaj fabrikoj
por helpi min, kaj sendu al mi la informon pri prezo. Se la prezo estos
favora, mi vizitos vin en tauxga tempo.

Huang Yinbao
IAEA, Jingchuan-Xie Kewei, CN-744300, Gansu, Cxinio
Rete: agrikultura@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Listo de babilantoj
===================

La listo de esperantistoj kiuj uzas Firetalk (vidu Eventoj n-ro 187) jam
inkluzivas 93 gesamideanojn el 21 landoj. Gxi trovigxas cxe:
http://esperanto.digiweb.com/babililo.htm Ni invitas cxiujn samideanojn
partopreni nian cxiutagan virtualan babiladon!

Por tio suficxas plenumi etan aligxilon, kiu trovigxas sur la pagxo.

Ekzistas ankaux la listo de esperantistoj kiuj uzas la programon "ICQ"
inkluzivas 354 gesamideanojn el 44 landoj kaj trovigxas cxe:
http://esperanto.digiweb.com/icq/icqlisto.htm .

Luiz Fernando Vencio
Rete: lvencio@forigu.persogo.com.br

**************************************************************************

Ret-Info - Utila
================

Antaux ne longe aperis anonco en la interreta novajxservo, Ret-Info:

Ni sercxas fakan artiston kiu povus konstrui vitralojn (fenestro de
pregxejo). Petu la desegnon por fari vian prezon al:

TAKE-Esperanto
90, Rue du TiefenbachFR-68920 Wintzenheim, Francio
Rete: N3.3022@forigu.compuserve.com

Post kelkaj tagoj Ret-Info ricevis la mesagxon:

Por via scio. Venis tri respondoj al via anonco el Jugoslavio, Litovio kaj
Argentinio en du tagoj, por fari oferton al mi en tiu tre faka afero. Kiu
diras ke Esperanto ne funkcias en cxiutaga vivo, ecx tre profesie, arto
....? Mi esperas ke mi sukcesos la konstruon de tio pere de esperanto.
Alia projekto, kiu bone funkcias estas fundado de arkitektura kaj konstru-
agentejo en Cxinio uzante Esperanton kiel oficialan lingvon por 2001.

Michel Basso
Rete: 100623.3022@forigu.compuserve.com

Memorinde estas, ke ankaux Eventoj uzas la novajxojn senditajn per Ret-
Info por pli rapide informigi la legantojn. Oni povas peti pliajn
informojn pri tiu cxi servo cxe la redakcio:

Rete: ret-info@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/ret-info.htm

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

IJS 2000
========

La lasta Internacia Junulara Semajno, IJS de cxi jarmilo okazos inter
27.07. - 02.08. 2000 en Nyiregyhaza, Hungario. La organizantoj atendas
cxiujn junulojn kun interesa kaj bonetosa programo. Okazos gustumado de
tradiciaj kaj tutmonde famaj hungaraj vinoj en Tokaj. Dum la tradicia balo
okazos esperantista surprizo.

Pliaj informoj kaj aligxo eblas cxe:

Hungara Esperanto-Junularo
pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario
Rete: pandan@forigu.mail.matav.hu

**************************************************************************

1-a Seminario en Arabaj Landoj
==============================

Inter 22-24. 07. okazos la seminario kun la titolo "Tutmondigxo kaj la
arabaj landoj" en la Regxa Kultur-Centro (Markaz al-Maliki al Thaqafa),
strato Regxino Alja (Malika Alya). En la programo troveblas interesaj
prelegoj de gravaj tutlandaj kaj arabaj esperantistoj pri la cxefa temo
kaj pri stato de Esperanto en la tuta mondo kaj en arabujo. Okazos
komparado inter la arabaj lingvoj kaj Esperanto. Eblos viziti la belan
cxirkauxajxon.

Renato Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

                         "Istrio estas songxo..."

                            orbispictus@forigu.iol.it

**************************************************************************

IJK - sxangxo de kongresejo
===========================

Pro pli favoraj kondicxoj, la kongresejo estis translogxigita al la
pitoreska vilagxo Sai Kung. La moderna junulara kongresejo estas najbaraj
al montaro, lago kaj plagxo.

Tagaj kaj noktaj programoj - prelegoj kaj diskutado pri nia temo:
tutmondigxo en 21-a jarcento, cxinaj kulturaj lecionoj, rostado kun
kantoj, internaciaj dancoj - neforgesebla semajno en la azia metropolo -
"perlo de la oriento" - atendas vin!

LKK de IJK
Pk. 77, CN-100037 Beijing, Cxinio
Rete: epc@forigu.china-report.com

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/ . Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15-21.07. Internacia Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj) en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
15-21.07. Stagxo en Gresillon: Kantado en Esperanto kun Marie-Pol
Rabiller. Inf: henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr
* * *
15-21.07. Internacia Esperanto-Konferenco 2000 (IEK 2000) en Motovun
(Istrio, Kroatio). Inf: Orbis Pictus, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste,
Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it
* * *
15-22.07. 6-aj Someraj Kursoj en Motovun (Istrio, Kroatio), instruas
Georgo Handzlik kaj Zlatko Tisljar. Inf: Orbis Pictus, Via Leghissa 6,
IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete:
orbispictus@forigu.iol.it
* * *
15-23.07. 73-a Kongreso de SAT en Moskvo. Inf: Nikolao Gudskov, a/k 57,
RU-105318 Moskvo, Rusio. Tel: +7-095-3694220 (hejma). Rete: nikolao@forigu.orc.ru
aux SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33-1-47978705,
fakso: +33-1-47977190. Rete: satesper@forigu.cybercable.fr
* * *
15-23.07. Laborbrigado por preparado de OkSEJT! Inf: Org. komitato de
OkSEJT, ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio. Rete:
oksejt2000@forigu.nm.ru
* * *
16-21.07. Internaciaj someraj kursoj en Lesjofors. Inf: Karlskoga
Folkhogskola, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel.: +46-(0)586-64600, fakso:
+46-(0)586-46422. Rete: lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se
* * *
16-25.07. Antaux-Kongresa Ekskurso en Libano, Sirio, Jordanio. Inf:
Esperanto Vojagx-Servo, Kontaktu rete: LusiHarmon@forigu.aol.com
* * *
16-29.07. 48-a Somera Esperanto-Tendaro, Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo,
CZ-674 01 Trebicx, Cxehio
* * *
17-23.07. Kultura Esperanto-Festivalo 2000 (KEF 2000) Helsinki. Inf:
Kultura Esperanto-Festivalo 2000, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530
Helsinki, Finnlando. Rete: Riitta Hamalainen kef2000@forigu.esperanto.fi
* * *
18-23.07. Monatfino en KCE. Stagxo pri jogo - kun Fernando Vurpillot. Inf:
Kultura Centro Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
Tel/fakso: +41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
20.07-03.08. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, gxis 1-a
de apr.: Zur Nachtheide 28, DE-125557 Berlin, Germanio Tel:
+49-30-6554095, post 2-a de apr.: postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario,
Tel/fakso: +359-5722-62369
* * *
22.07. Seminario pri raumismo. (20 jarojn post Rauma. La sekvoj...) Inf:
Jouko Lindstedt, Rete: jouko.lindstedt@forigu.helsinki.fi
* * *
22-24.07. Seminario en Amano "Tutmondigho kaj la arabaj landoj" en Regxa
Kultur-Centro kaj hotelo Le Meridien. Inf:Universala Esperanto-Asocio,
NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel:
+31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
22-25.07. Oficiala Antauxkongreso en Jordanio. Inf: Universala Esperanto-
Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel:
+31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
22-27.07. antauxMEmzorga LAg-umado (MELA) Delegyhaza (granda MELA
auxguste: 02-13). Inf: Laca Garamvolgyi, Arany Janos ut 47, HU-1221
Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2283510 aux Laca/Andi: +36-30-2097864 aux
Andi: +49-511-7000011
* * *
22-29.07. 19-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice. Inf: IKUE-Katolika
Sekcio de CxEA, s-ro Miloslav Svacek, Trsicka 6, CZ-751 27 Pencice,
Cxehio. Rete: msvacek@forigu.iol.cz
* * *
23-25.07. 1-a Nacia E-Kongreso de Malagasa E-Unuigxo, Antananarivo. Inf:
Justine Ralalalrisoa, Lot. II. C 72 FD Manjakatay, MG-101 Antananarivo,
Malgasio
* * *
23-28.07. Internaciaj someraj kursoj en Lesjofors. Inf: Karlskoga
Folkhogskola, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel.: +46-(0)586-64600, fakso:
+46-(0)586-46422. Rete: lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se
* * *
23.07-01.08. Internacia Somera Kurso, Lesjofors. Inf: Esperanto-Garden,
Stiftelsevagen 1, SE-680 96 Lesjofors, Svedio. Tel: +46-590-30903, fakso:
+46-590-30309. Rete: egarden@forigu.esperanto.se
* * *
24-27.07. SAT-postkongreso en Moskvo. Inf: Nikolao Gudskov, a/k 57,
RU-105318 Moskvo, Rusio. Tel: +7-095-3694220 (hejma). Rete: nikolao@forigu.orc.ru
aux SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33-1-47978705,
fakso: +33-1-47977190. Rete: satesper@forigu.cybercable.fr
* * *
24-30.07. 1-a Rusia Esperantista Arkeologia laborbrigado en Pljos. Inf:
Organiza Komitato de OkSEJT, ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo,
Rusio. Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru
* * *
15-21.07. Stagxo en Gresillon: Teatro - kun Sylvie Bonnet. Inf:
henri.boyet@forigu.mail.dotcom.fr
* * *
24-30.07. 1-a Rusia Esperantista Arkeologia laborbrigado en Pljos. Inf:
Org. komitato de OkSEJT, ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio.
Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru
* * *
25.07. Seminario en la israela vilagxo nomata "Pac-oazo/Neve sxalom". Inf:
LKK, pk. 1289, IL-61012 Tel Aviv, Israelio aux Universala Esperanto-
Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel:
+31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
25.07-01.08. 85-a Universala Kongreso de Esperanto (85-a UK) en Tel-Aviv.
Inf: LKK, pk. 1289, IL-61012 Tel Aviv, Israelio aux Universala Esperanto-
Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel:
+31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
25.07-01.08. Internacia Infana Kongreseto/, Hadassim, Israelo. Inf: Stefan
MacGill, Bethlen G. u. 2., HU-2030 Erd, Hungario. Tel: +36-1-4523737.
Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net

**************************************************************************

MOVADO
//////

E-rdakcio de Radio Vieno bezonas helpon
=======================================

La tutlanda sxparado kion anoncis la registaro atingis ankaux nin en Radio
Auxstria Internacia. Kiel ni jam menciis en unu el niaj pasintaj elsendoj,
la registaro malgrandigis la cxijaran bugxeton de ROI ne per la anoncita
15 elcentoj sed per 25 elcentoj. La fina sumo de la cxijare uzebla
monkvanto ankoraux ne estas subskribita de la financministraj
respondeculoj gxis nun.

Krom tio estonte ne la landa federacio financos la elspezojn de ROI sed
ORF en kies kadroj ni ankaux gxis nun laboris. La fakto, ke ROI estos nun
en ORF nur unu el pluraj departamentoj, kuntiras ankaux nov-strukturigxon.

Komence de auxgusto ROI translokigxas de ORF-Centro situanta sur
"Kuniklomonto" en 13-a Viena distrikto al la tielnomata "Radiodomo" kiu
trovigxas en la 4-a distrikto. Laux la devizo de gxenerala intendanto de
ORF s-ro Weiss "Radio al radio".

Cxar oni devas jam plani la sekvontan disauxdigperiodon kio ekos per la
komenco de vintra tempokalkulo (cxi jare la 29-an de oktobro), oni devas
havi opinion pri grandeco de bugxeto disponebla por la sekvonta jaro, do
cxi jare por 2001.

Nu, tio alvenis de la ORF-gxeneralintendancio. Laux gxi la sumo disponebla
por la sekvonta jaro estas ekzakte la duono de la pasintjara. Do, cxijaron
ni devas trakti kiel trairperiodo.

Memkompreneble sekvontjare oni povos nur pli malmultan programon mem fari,
do oni planos disauxdigi programblokojn 5 aux 6 foje dum la tago uzante
nur 4 aux eble nur 3 lingvojn el la nuna ses.

Tiuj, kiuj auxskultas ankaux germalingvajn programerojn certe rimarkis, ke
mankas jam pluraj vocxoj. Tio estis nur la komenco!

La nombro de kunlaborantoj estis pasintjare ankoraux cxirkaux 100 (ili
estis konstantaj kaj libervolaj kunlaborantoj) ekde la 1-a de junio tiu
cxi nombro duonigxis.

Tiuj, kiuj auxskultas nur niajn disauxdigojn ankaux rimarkis, ke nia
programero de 10:05 universala tempo translokigxis al 09:05 do, gxi
auxskulteblas unu horon pli frue. Sed gxi ankoraux auxskulteblas.

Kvankam ni estas la plej malgranda redakcio kaj tiel la plej malmultekosta
tamen nia laboro montrigxas tre efika.

Pasintjare ni ricevis 10.028 alskribojn, kio estas la triono de la tuta
alvenintajxo de ROI kaj nur 2409 erojn malpli ol la ricevitajxoj de la
germanlingva redakcio. Gxuste tio, ke ni estas sur la dua loko helpas iom
por la estonto.

Laux la financa situacio de ROI estus nur ebla havigi esperantlingvan
programon, se gxi ne influus ties sekvontjaran bugeton.

Tio signifas, ke Esperantlingvaj disauxdigoj okazos post la 28-a de
oktobro, nur, se el diversaj fontoj ni sukcesos havigi la necesan 500 000
ATS kio estas proksimime 36.340 EUR. Tio estas nun la plej granda tasko de
la Esperanto Redakcio. Se ni ne sukcesos trovi sponsorojn auxstrajn aux
eksterlandajn, kiuj gxis la fino de auxgusto disponigas al nila necesan
monkvanton, malaperos nia vocxo.

Se ni ne estus pasintjare tiom sukcesaj, ni ne havus ecx tiun sxancon!

Tre sincere mi petas cxiujn vin, karaj geauxskultantoj, helpu nin.

Cxiuj kiuj havas praktikan aux teorian ideon kio realigeblas dum la
sekvantaj du monatoj bonvolu nepre kontakti nin.

Se vi havas ideon kiu firmao aux kompanio volus havigi al si pagitan
varbadon en nia disauxdigo, bonvolu informi nin. La Esperanto Redakcio ne
volas peti nur subtenajn monkvantojn, sed krom tiuj ni povas oferti
varbadservon, pli malmultekoste ol kutime en radio programoj.

Mi sxatus gardi mian optimismon kaj kredi, ke ankaux la esperantistaro
tutmonde povus helpi nin transigxi tiun cxi baron.

Per Esperanto agante por Esperanto, do mi esperas.

E-Redakcio Radio Auxstria Internacia
AT-1136 Wien, Auxstrio
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

**************************************************************************

McDonald's en Esperanto
=======================

La plej fama mangxajxvendista reto en la mondo "McDonald's", okaze de la
tago de la amindumantoj, kiun oni festas en Brazilio la 12-an de junio,
decidis ornami siajn pletotukojn per amdeklaroj en diversaj lingvoj.

Inter la 24 landnomoj, lingvoj, meze en la supra parto trovigxas: "MI AMAS
VIN!" dirata de paro faranta la pacosignon. Sube, antataux la landnomo
troveblas: "Esperanto". Flanke, per malgrandaj nigraj literoj: "Idiomo
kreita por esti parolata de cxiuj la popoloj."

Roberto Resende
Rete: rresende@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

Konferenco de AIS en Hradec Kralove
===================================

Pentekoste, inter 09-13. 06. 2000 la Akademio Internacia de la Sciencoj,
AIS San Marino okazigis sian 23-an Sanmarinecan Universitatan Semajnon
(SUS 23) en la orientcxeha urbo Hradec Kralove. Okazis kursoj pri
astronomio, lingvistiko, kibernetiko, matematiko kaj sociologio, kaj
pluraj sciencaj prelegoj. La Internacia Lingvo Esperanto estis la nura
kurslingvo kaj unu el la preleglingvoj.

Rande de la konferenco okazis kunveno de TAKIS (Tutmonda Asocio pri
Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko), kiu decidis sxangxi sian
strukturon pro la dissolvigxo de AIC, la Internacia Asocio pri
Kibernetiko. AIC gxis nun uzis tri lingvojn: La anglan, francan kaj
internacian; TAKIS estonte uzos krom la internacia la anglan kaj la
germanan, kiel la lingvojn de Shannon kaj Schmidt, la patroj de la
kibernetiko.

Krome dumtempe gxi uzos la lingvon de sia venonta kongresloko kaj la
gepatran lingvon de po pli ol triono de la membraro.

La kunveno akceptis inviton de la universitato de Nitra (Slovakio),
okazigi TAKIS-kongreson en somero 2002. Samtempe okazu AIS-studadsesio.

La sekva SUS komencigxos en vendredo, 22. 09. 2000 en la rumana urbo Sibiu
kaj dauxros unu semajnon. Gxi atendas finekzamenajn kandidatojn por akiro
de scienca grado. Detaloj estas scieblaj de:

Mag. Joanna Lewoc
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Gottingen, Germanio

**************************************************************************

Euxropa Jaro de la Lingvoj 2001

Cxu Esperanto povas esti subtenata?
===================================

Sur la retpagxoj de la Euxropa Jaro de la Lingvoj 2001 (en la angla lingvo
cxe: http://europa.eu.int/comm/education/languages/actions/year2001.html )
trovigxas informoj pri la lingvoj, kies lernadon Euxropa Unio planas
kuragxigi kadre de tiu cxi Euxropa Jaro. Laux tiuj cxi informoj temas ne
nur pri la oficialaj lingvoj de EU, sed ankaux pri cxiuj lingvoj -
inkluzive de regionaj, minoritataj kaj gestaj lingvoj - kiujn la
membrosxtatoj de la Euxropa Unio trovas subtenindaj.

Pliaj esperantistoj en membrosxtatoj demandis nome de siaj E-asocioj la
koncernajn ministeriojn, cxu esperanto povus esti subtenata. Oni respondis
ke la decido okazis fine de junio. Esperantistoj devas nun atendi la
rezulton de la decidoj de la sxtatoj.

Ulrich Matthias
Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de

**************************************************************************

Fondajxo Esperanto
==================

La Estraro de Hispana Esperanto-Federacio, HEF nomumis dum la pasinta
Hispana Kongreso de Esperanto la novan Patronaron de Fondajxo Esperanto.

La agadoj de Fondajxo Esperanto dum la kuranta jaro 2000 disvolvigxos laux
du konkretaj agad-kampoj.

Unuflanke, gxi helpos la laborojn de asocioj kaj / aux unuopuloj kiuj
celos disvastigi la internacian lingvon Esperanto. Al cxi tiu agad-kampo
apartenas la projektoj: kunvoko de konkurso por premii la plej bonajn
ideojn por disvastigi la internacian lingvon, kaj naci-nivele kaj lok-
nivele; dum la jaro 2000 Fondajxo Esperanto eldonos, kuneldonos aux
premios la eldonadon de libro verkita cxu en la internacia lingvo cxu en
la hispana pri Esperanto; same, Fondajxo Esperanto kunlaboros mon-rimede
kun tiuj asocioj kiuj organizos ekspozicion pri Esperanto aux cxeestos ne-
esperantistan ekspozicion por prezenti nian lingvon.

Aliflanke, Fondajxo Esperanto deziras agnoski la grandegan kaj
sukcesoplenan laboron de tiuj asocioj kiuj lastatempe organizas E-kursojn
en universitatoj. Estas necese agnoski ke unu el la plej gravaj sukcesoj
de la E-movado en Hispanio dum la lastaj jaroj estas la organizado de cxi
tiuj kursoj. Fondajxo Esperanto deziras helpi, laux niaj rimedoj, subteni
la nun ekzistantajn kursojn kaj ecx seeble helpi la organizadon de aliaj.

Laux cxi tiu programo Esperanto en la Universitato, Fondajxo Esperanto
pruvos plenumi la jenajn agadojn: subvencii tiujn asociojn kiuj organizas
E-kursojn en la hispanaj universitatoj; ellabori memorandon, kiun oni
havigos al cxiuj hispanaj grupoj kaj interesitoj, kiu sciigos pri tio
kiamaniere organizi tiajn kursojn; se eble, Fondajxo Esperanto subvencios
dum la kurso 2000/01 la cxeeston de hispana esperantisto, aux de hispana
universitata studento de Esperanto, en la Esperantaj kaj Interlingvistikaj
Studoj de la Universitato de Poznan en Pollando.

Fondajxo Esperanto
C/Cadena 20-22, 1 izada, ES-50001 Zaragoza, Hispanio
Rete: fundacion@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Z. Zamenhof en Brazilio
=======================

La nepo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, Zaleski-Zamenhof en aprilo vizitis
Brazilion, kie li gastis en la tri cxefaj brazilaj urboj, nome, San
Pauxlo, Braziljo kaj Rio de Jxanejro. Okazis vizitado de ZEO-j en San
Pauxlo, busto de D-ro L.L.Zamenhof, strato Esperanto, strato Zamenhof. En
Braziljo li vizitis Bonan Esperon, oficejon de Brazila E-Ligo. Li estis
intervjuita de radistacio. Okazis multaj arangxoj e-istaj kaj distriktaj.

Brazila Esperanto-Ligo
Rete: bel@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

La sorto de "Eichholz-libraro"
==============================

En majo Rudiger Eichholz vendis sian domon en Bailieboro kaj, ne plu
havante lokon por teni la restan stokon de Esperanto-Preso, donacis gxin
al Kanada Esperanto-Asocio, KEA. Normand Fleury kaj Zdravka Metz faris
heroan vojagxon kaj alportis cxiujn librojn de Bailieboro al Montrealo.
Temas pri multaj miloj de libroj: iuj vendigxos por rekapti la kostojn
alporti la librojn al Montrealo (UEA jam mendis librojn en valoro de 500
USD), iuj aldonigxos al la biblioteko de la Montreala Esperanto-klubo, sed
la plej granda parto de la stoko, pli ol 2000 ekzempleroj de la
anglalingva informlibro "Esperanto en la Moderna Mondo" (Esperanto in the
Modern World), distribuigxos kiel eble plej vaste kaj libere. cxefe por
neesperantistoj. Tiurilate la estraro de KEA jam faris decidojn.

KEA pagos la sendokostojn por sendi de Montrealo pakajxojn de cxi tiu
libro al tiuj kanadaj grupoj, individuoj kiuj pretas distribui gxin loke.

KEA (per la Libroservo) sendos leteron al cxiuj membroj de KEA en Kanado
kaj Usono aldonante kuponon por senpaga ekzemplero de cxi tiu libro. Cxiu
kiu resendos la kuponon ricevos la libron kaj KEA pagos la sendokostojn.

KEA starigos specialan fonduson kun la celo pagi la sendokostojn de pluraj
ekzempleroj de cxi tiu libro al malricxaj landoj petante la membrojn de
KEA ke ili kontribuu al tiu fonduso. Ni atendas reagon unuavice de
kanadanoj, sed ni certe akceptos eksterlandajn donacojn cele al
distribuado de la libro al "malricxaj landoj".
Donacoj estas atendataj cxe:

Kanada Esperanto-Asocio
Pk. 2159, Sidney (BC), Kanado V8L 3S6
UEA-konto: KEAA-F

**************************************************************************

Interlingvistika Konferenco en Telavivo
=======================================

Dum la cxi jara Universala Kongreso okazos la "kutima" Interlingvistika
Konferenco cxefe por neesperantistaj lingvistoj. Estus utila, se
esperantistoj el la tuta mondo informus la lingvistojn sialandajn pri la
arangxo.

Estas grave, ke la informado pri la konferenco ne celas ke lingvistoj
efektive vojagxu al Telavivo, se ili venos ili estos bonvenaj, sed la
kampanjo celas nur informi ilin pri la ekzisto kaj dauxra funkciado de la
Esperanto-movado. Pasintjare en pluraj landoj oni lerte ekspluatis cxi
tiun okazon.

Pliaj informoj troveblas cxe la retadreso:
http://www.esperantic.org/ced/studies.htm . La teksto en Esperanto kaj en
la angla peteblas de:

Renato Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

Disvastigi Esperanton
=====================

Mi legis: "Sen instruado ni ne povas disvastigi Esperanton."

Jes, tio estas vero, sed unue ni devas havi homojn, kiuj gxin volas lerni.
Kaj tiuj "danke" al usona mono estas tre malmultaj.

Unue interpretistoj ricevas altajn sumojn kaj tial ili disvastigas
terurajn kalumniojn pri Esperanto. Usono dissendas bone salajratajn
instruistojn de la angla tra la tuta mondo.

Kaj ni? Kauxras kaj atendas miraklojn. Kiel ni povas atendi lernantojn, se
la homoj gxenerale nenion scias pri Esperanto kaj se, do nur kalumniojn?
Ni devas gxuste, vere kaj serioze informi la mondon. Ebloj estas multaj
kaj ankaux nepostulantaj grandajn sumojn. Ne cxiam utilas tre grandlitera
vorto Esperanto, unue oni devas koni la enhavon, kiel oni konas guston de
Coca-cola, k.s.

Jen mi trovis naux manierojn, kiel oni povas la publikon informi: Cxiu
certe povas inter ili trovi "la sian", por tauxga medio kaj tauxga
momento.
1. Tre grava estas la dumkongresa invito de eminentuloj, cxar se ili konos
   la veron, ili influos la ceterajn.
2. Oni ree eldonu grandkvante la etajn "sxlosilojn", kiel nun faris
   Nederlando. Gxi estus malmultekosta, do oni povas cxiam kunporti
   provizeton, por en tauxga situacio donaci.
3. Grandkvante oni presu bonajn flugfolietojn. Tiujn oni ne sxovadu en la
   domajn korespondajxkestojn, cxar de tie la reklamoj iras nelegitaj rekte
   en forfalajxojn. Oni gajnu ekzemple kelkajn "gesinjorojn gebubojn", kiuj
   ilin kontraux malgranda rekompenco (macx-gumo ks.) disdonas antaux
   sportejoj, grandvendejoj, pregxejoj aux simile rekte en la manojn. Certe
   multaj finigxos en paperkorboj, sed ne cxiuj.
4. Kelkaj radiostacioj elsendas gratulojn (en Cxehio radio Ostrava,
   katolika Proglas). Tiujn oni povas eluzi cxe viv-jubileoj de konatuloj kun
   mencio "gratulas E-klubo", "li longe povu ankoraux gxoji pri siaj E-
   amikoj", memkomprene ne en Esperanto, sed en nacia lingvo.
5. Cxiu estas fakul(et)o en sia laboro, do li klopodu dece penetreti en
   kunsidojn, festojn de siaj samfakuloj. Oni ne hontu pri Esperanto.
6. Sen penetro de Esperanto en sciencon kaj teknikon ne povas gxi venki.
   Por tio ni bezonas ricxan fakan literaturon. Cxiu laux sia povo traduku
   aux verku, entute okupu sin per Esperanto en sia fako. Vere oni ne povas
   eldonadi nevendeblajn librojn, sed ili povas ekzisti sur komputilaj
   disketoj. Ilian ekziston oni vaste diskonigu kaj kiu ajn interesato povos
   la tekston baldaux ricevi. Kaj la listegon de tiuj verkoj ekkonu la vasta
   publiko.
7. En E-gazetoj, precipe en Monato aperas multaj interesaj informoj.
   Utilas ilin traduki kaj sendi al nacilingvaj gazetoj kun la postulo de
   mencio de la fonto. Se la tradukoj ne aperas, almenaux en la redaktejo oni
   devis ilin legi. Latradukojn ne faru nur destinita persono, sed kiu ajn
   bonvolulo laux propra decido.
8. Ekzistas objxeto, ke oni ne renkontas esperantistojn surstrate. Oni
   renkontas ilin, sed ne scias pri tio. La etaj, ofte "pulaj" insignoj ne
   diras suficxe klare tion, kaj la grandaj "teleroj" estas malbelgustaj, kaj
   ankaux ili ne estas informaj. Okazis al mia (bongusta) insigmo: junulo
   "flustris" al alia: "Tia maljuna sinjorino kaj sxi havas intereson pri
   futbalo." Nome la futbalklubo Slavia havas similan insignon. Ankaux
   esperantistoj malfacile atentigas sin reciproke, precipe rapidantaj
   miopuloj. Samideano V. S. estis sxipisto inter Prago kaj Hamburgo. Foje li
   en Hamburgo demandis germane policiston, kie li iru por trovi certan
   lokon. Ricevinte la informon, li mense koncentrita pri la direkto erare
   dankis en Esperanto, kaj iris. Post momento lin kaptis la policisto. (Kion
   mi faris malbonan?) "Mi estas ankaux esperantisto," diris la policisto kaj
   invitis lin en la klubon. Tiun s-ron S. cxiufoje vizitis, kiam li
   alveturis en Hamburgon, gxis tion al li la komunistaj estroj "trastrekis".
   Poste li ne plu povis en Hamburgon veturi; nur sur limon GDR-Germanio
   okcidenta. Tamen "erari" oni povas ankaux intence.
9. En trajna koridoro antaux elvagonigxo mi atentigis (cxehe) sinjoron
   same atendantan: Cxu vi scias, ke sur via zonmonujo estas brodita
   esperantista vorto "Saluton?" "Jes, mi veturas kun la edzino al kongreso
   en Montpelieron." Nun estas modo havi sur la vestajxoj plej diversajn
   surskribojn, pri kiuj la posedantoj dube scias, kion ili signifas. Tion
   povas uzi esperantistoj por pli facile trovi sin. Nepre kun la vorto
   "Esperanto". Oni povus tiel pentri ekz. antauxe "Saluton", "bonan tagon",
   "Kiel vi fartas?", malantauxe "Revidon!", "Gxis revido", "Adiaux", "Fartu
   bone" kaj similaj. Se ne eblas pentrita, eblas brodita, diversloke,
   diversgrande.

Elektu vian manieron kaj elpensu pluajn; nur informu, informu, agu, agu,
agu, dece, dece, dece!

Marie Bartovska
laux Starto 3/1999

**************************************************************************

Kiel varbi E-kurson?
====================

Cxiam kun intereso kaj kompreno mi legas spertojn pri instruado de
Esperanto kaj similaj aferoj. Mi devas dividi mian sperton pri anoncado.

Oni foje pendigas belajn anoncojn pri kursoj de Esperanto. Ili estas
diversaj pri la grandeco, sed la enhavo ne multe varias. La anoncoj fakte
sercxas emulojn studi lingvojn. Se oni pendigas, aperigas anoncojn pri
naciaj lingvoj, venas relative multaj homoj, pretas pagi ne malmulte. Scio
de iu nacia lingvo donas eblecon perlabori monon. Do, naciaj lingvoj estas
ekonomiaj lingvoj. Bedauxrinde oni ne konsideras Esperanton ekonomia.

Nun mi pli atentas instruadon de E-o al lernejanoj. Mi pendigas anoncojn
en la lernejoj. Mi sercxas korespondemajn infanojn. Mi konsilas al vi
pendigi similan anoncon ankaux ne nur en lernejoj. Korespondemuloj povas
esti en ajna agxo.

Kiun skribi sur varbfolio? Jen ekzemploj:

Cxiu,
- kiu deziras havi amikojn en diversaj landoj;
- kiu volas scii multon pri la vivo de viaj samagxuloj senpere (el la "unua
  mano");
- kiu volas ricevadi belajn BK, PM, glumarkojn;
- kiuj deziras renkontigxi kun interesaj, diversnaciaj homoj;
- kiu volas uzi aliajn lingvojn en praktiko;
- kiu deziras koni ligvojn, kulturojn, ktp. pli profunde;
- kiu volas vivi pli interese;
- kiu deziras tre rapide ellerni Esperanton.

SCIU, vi havas tiun eblecon!
Venu al (nomo) (telefono, adreso)

Eugeno S. Perevertajlo
pk. 140, Poctamt, UZ-700000 Taskent, Uzbekio
Rete: eugeny@forigu.esper.gimli.com

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Pagata persono por instruado
============================

La nuna strategia plano de UEA, venanta al la fino de sia valideco,
difinis ke instruado, kune kun informado, konsistigas unu el tri cxefaj
asociaj laborkampoj, nome la disvastigon. La nova nune elformata plano por
2001-2010 antauxvidas similon, kvankam en interesa nova kunteksto. La
plenumon de instrua laboro la asocio delonge delegis al ILEI. Jen la fono
kaj la pravigo por la sekva novajxo.

Pro proponoj de ILEI dum kaj post la april-fina kunsido de la estraro de
UEA en Roterdamo, tiu estraro per posxta vocxdono jxus akceptis "ke sur la
eduka kampo estu pagataj laborfortoj, analoge al la TEJO-volontulo por
junulara agado. La rolo de ILEI estas disponigi la fakajn konojn kaj la
organizadon; tiu de UEA, kiel reprezentanto de la movado, estas provizi
aux peri la bezonatajn rimedojn por la disvastigaj edukaj laboroj."

Tio estas efektive signifa decido. La akceptita propono inkluzivis
konkretajn pasxojn, kio permesos al ILEI interalie pli rapide kaj
kontentige plenigi la virtualan lernejon de la projekto "Interkulturo",
komuna al ILEI kaj UEA. Tiom ampleksa projekto, ligante tra la interreto
pli ol 2000 lernantojn en 97 klasoj, nepre bezonas sekretariaton. Tio
servos krome, ke sukcesu la baldauxa dua studronda-periodo, en kiuj klasoj
elektos partnerojn kaj komunajn temojn, kaj en studrondoj intersxangxos
materialojn. Prezento de la projekto aperis en revuo Esperanto (junio '99,
p.101) kaj starigo de la nuna debato samrevue (majo 2000, p. 81).

Cxiuj estas bonvenaj viziti la virtuakan lernejon, gastlibro atendas cxiun
cxe la enirpordo, kie estas atebdataj viaj komentoj kaj sugestoj:
http://lps.uniroma3.it/kler . Retmesagxoj bonvenas cxe:
interkulturo@forigu.esperanto.nu

Stefan MacGill
Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net

**************************************************************************

RADIO
/////

Produktado de radioprogramoj
============================

En la retpagxoj de Andaluzia Esperanto-Unuigxo - krom la kutimaj
interesajxoj - aperas ankaux nova, interesa prelego pri auxskultado kaj
produktado de radio-programoj per interreto. Gxi estas havebla kaj en HTML
kaj en PDF-formato cxe la adreso:
http://www.ciudadfutura.com/esperanto/eradio/index.htm

Jose F. Martin
Rete: esperanto@forigu.ciudadfutura.com

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Familia Esperanto
=================

Aperis neregula cirkulajxo de Rondo Familia kun la titolo "Familia
Esperanto". Gxi estas 24 pagxa nigrablanka grandaforma (A/4). Oni povas en
gxi legi diversajn informojn pri Rondo Familia, pri diversaj arangxoj
rilate al Esperanto kaj familio. Oni trovas en la gazeto konvenajn pagxojn
por cxiuj anoj de la familio.

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Cxu novaj rok-muzikistoj en Esperanto ?
=======================================

Invitite de teamo Merlin, de la urbo Bel-Horizonto, Brazilio, la fama
kantisto Bruno, de la muzik-grupo "Biquini Cavadio" (Dekoetitega Bikino),
partoprenis en la nova KD de la grupo per la muziko "Aferoj estas gravaj".
La tuta grupo kun sia invitito (Bruno) aperis en tre alloga intervjuo de
la regiona TV-stacio. Ecx en la internet-pagxo de "Biquini Cavadio" estas
raportoj pri la okazintajxo. La tekstoj rigardeblas cxe:
http://www.biquini.com.br/novidades/noticias/200003.html kaj
http://www.biquini.com.br/novidades/agenda/a200003.html . Tie oni legas ke
Bruno rapide lernis kanti en Esperanto, kaj serioze pensas lerni la
lingvon. Estus tre bona por la movado se grupo sen ligo kun religio kantos
en Esperanto. Por auxskulti, elektu muzikon de Dekoetitega Bikino cxe:
http://www.biquini.com.br/extras/midi.html

Dr. Roberto Resende
Rete: roberto@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Lernolibro pri demokratio
=========================

Post "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj" kaj "Pacxjo, kio estas
rasismo?" UEA eldonis trian libron pri bazaj civitanaj scioj. La verko pri
"Kio estas demokratio?" de la britaj profesoroj Davit Beetham kaj Kevin
Boyle estas klara kaj facile komprenebla manlibro pri la esenco, celoj kaj
praktika funkciado de demokratio, verkita laux komisio de Unesko. Simile
al la pli frua libro pri homaj rajtoj, la lernolibro pri demokratio estas
verkita en formo de 80 demandoj kaj respondoj. Ili estas arangxitaj en ses
sekcioj: bazaj konceptoj kaj principoj; liberaj kaj justaj elektoj;
malferma kaj respondeca regado; rajtoj de unuopuloj; demokratia socio; la
estonteco de demokratio. La libro haveblas cxe la libroservo de UEA kaj
cxe aliaj libroservoj.

**************************************************************************

KULTURO
///////

Brazila posxtmarko kun Esperanto-teksto
=======================================

Aperis en Brazilio posxtmarko kun la teksto "Vivu 2000" sur apuda talono.
Tiu posxtmarko kun talono nun estas akirebla de la Retbutiko kontraux 2
EUR + afranko. Eblas krome acxeti la kompletan folion kun 8 talonoj en 8
lingvoj, inter kiuj Esperanto, kontraux 6 EUR + afranko.
Gxi mendeblas cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Retpagxe: http://retbutiko.esperanto.be
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Esperante prelegis dudek horojn pri klerigkibernetiko d-ro Helmar G. Frank
pri kibernetiko en argentina universitato. Ankaux lokaj jxurnalistoj
interesigxis pri la okazajxo.
* * *
Brazilaj esperantistoj tutlande ekkunlaboras por krei interretan
informcentron, gazeton pri Esperanto en la nacia lingvo, kadre de la
projekto unuigas siajn fortojn la eldonantoj de la gazetoj "Noticias
Interessantes do Esperanto" kaj "Revista Esperanto Mania".
* * *
Fondigxis Junulara E-Asocio en Kolombio (ABEJA), kies retpagxaro estas
vizitebla cxe: http://abeja.go.to . Inter 05-07. 08. okazos en Bogoto la
Unua Kolombia Junulara E-Kongreso (vidu Eventoj n-ro 187 p. 3).
* * *
Estis intervjuita esperantistoj en tagmeza programo "TeVere" de la nacia
televido de Kubo. Dum la diskuto estis priparolita cxefe la rolo de kubaj
esperantistoj dum la UEA-konferenco pri lingvistiko kaj literaturo en
Kubo.
* * *
San Francisco Sxtata Universitato auxspiciis Nord-Amerikan Someran
Esperanto-Kursaron inter 26. 06. kaj 14. 07. En la istruista teamo
partoprenos famaj esperantistoj el pluraj landoj.
* * *
Irana Esperanto-Centro tradukis Manifeston-2000 en la persan lingvon kaj
gxi estis dissendita al cxiuj membroj kaj kontaktadresoj de la centro.
* * *
Dum la cxi jara Universala Kongreso en Tel-Avivo okazos kunsido pri landa
agado dedicxitaj al "Regiona kunlaboro". Oni atendas cxiujn por debati pri
tiu cxi temo.
* * *
UEA ricevis donacon el Japanio valoran pli ol 7 milionoj da svedaj kronoj.
(Hirundo-14)
* * *
Vaganta prelego okazis pri fervojo, kulturo kaj turismo en Esperanto en
majo-junio en bretona regiono, Francio. La preleganto estis D-ro Romano
Bolognesi el Bologna, Italio kiun akceptis ankaux SNCF-sindikatoj, francaj
fervojistoj.
* * *
Okazis prelego pri Esperanto, movado, kulturo, vivstilo en skolta klubo de
Vraca, Bulgario. Prelegis Ljubomir Trifoncxovski.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Cxina esperantisto volas havi kontaktojn kun gesamideanoj el la tuta
mondo. Li volas okupigxi pri diversaj agadkampoj internacie. Adreso: Wen
Gang, Beijing Donglu 356 Hao/Sheng Jijie Shgong, Gongsi, Nanchang,
Jianghi, CN-330029, Cxinio. Rete: lifeng@forigu.public.nc.jh.cn .
* * *
La gxusta adreso por legi numerojn de Esperanto sub la Suda Kruco estas:
http://www.poboxes.com/esk/ . Cxiuj numeroj de Esperanto sub la Suda Kruco
estas troveblaj cxe tiu adreso, ekde la unua numero gxis la nuna.
* * *
La 25-an de marto 2000 mortis Vladimir Vana el Plzen, Cxehio, gajninto de
multaj premioj en filatelaj ekspozicioj pro kolektoj kun esperantista
temo, kaj precipe eminenta verkisto kaj tradukisto.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

12 jaragxa knabino volas korespondi kun infanoj tutmonde. Sxiaj hobioj
estas legado, muziko, animaloj, modo, sxi kolektas kompaktajn diskojn,
bildkartojn, kalendaretojn. Sxia adreso: Katja Bril, ul. Kolcevaja 2-65,
RU-660093, Krasnojarsk, Rusio.
* * *
50-jara esperantisto volus korespondi kun diverslandanoj ,precipe en la
reto. Per reto mi povos sendi fotojn. Mi kolektas posxtmarkojn kun
esperanta temo. Mia adreso :Andreo Kosinski rete:
martinakosa@forigu.poczta.onet.pl .
* * *
Mi estas 32 jara viro, mi volas korespondi kun gesamideanoj el la tuta
mondo. Mi interesigxas pri muziko, politiko, aventuro, vojagxado. Adreso:
Harry Arghavan, #1018-200 Gateway Blvd, Toronto, Ontario M3C 1B6, Kanado.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Futbalteamo "Esperanto" en Kongo
================================

Konga Esperanto-Rondo sendis la informon pri 4 renkontigxoj de la
futbalteamo nome de "A.S. Esperanto":

                   A.S. Esperanto : Coeur de Lion  - 0:3
                   A.S. Esperanto : F.C. Royal     - 2:2
                   A.S. Esperanto : Zamalek de Kim - 2:0
                   A.S. Esperanto : F.C - Do       - 1:4

La trejnisto de la teamo s-ro Mbiyavanga Ada plendas, ke "A.S Esperanto"
ofte baraktas kun la problemo pri manko de ludiloj (supozeble pri pilkoj
kaj vestajxoj - ndlr)

Rilatulo - KER
Pk. 6055 Kin VI, Kinshasa-R.D.C., Kongo
Rete: ker@forigu.mail.aton.cd

**************************************************************************

Sciu, vi estas sur la gxusta(?) vojo se...
==========================================

- vi regule enlitigxas je la 9-a. Matene, certe.
- respondante al demando de via koramikino: "Kien do ni iru hodiaux?" vi
  respondas: "Al http://www.uea.org" (ekzemple).
- via amikino NE miras, cxar sxi celis gxuste tion;
- ajna mon-sumo estas por vi abstrakta cifero, gxis kiam vi ne pripensos,
  kiom da megobajtoj da operativa memoro vi povas acxeti por tiu mono;
- falo de via nacia valuto interesas vin signife malpli forte, ol falo de
  nombro de vizitantoj en via retpagxo;
- vi ne sukcesas respondi cxiujn alvenintajn mesagxojn, tamen se vi ne
  trovas novajn mesagxojn, tre malgxojas;
- se vi malsanas, vi movas vian liton pli proksime al tablo kie staras via
  komputilo, por povi legi retposxton ankaux kusxante;
- vi opinias, ke ordinara (papera) posxto estas printita retposxto;
- vi ne povas kompreni kial gxis nun oni ne komencis produktadi komputilojn
  kiujn ne damagxas penetro de akvo, kun la celo bani sin kun la komputilo;
- se en televidilo vi vidas sxaltitan komputilon, vi provas okulume
  kompreni, kia operacia sistemo estas instalita en gxi, kaj tio interesas
  vin pli ol mem TV-programo;
- vi opinias, ke oni mezuras rapidecon per megahercoj (mH), pezecon - per
  megabajtoj (mB), longecon - per minutoj.
- vi estas cxagrenita cxar vi kongruas ne al cxiuj punktoj de cxi listo.

Grigorij L. Arosjev
el Anekdotoj en Esperanto

**************************************************************************

Libromangxado
=============

La homa trovemo estas senfina, kiam temas pri humiligo de alia homo.

En la mezepoko, kiam oni malpermesis iun libron, plej ofte oni bruligis
gxin, sed estis kelkaj kazoj, kiam la verkisto devis mangxi sian libron.
Do, se la verko estis venena por la animo, la venenon glutu la verkisto
mem.

La plej malnova kazo estis tiu de Jobst Weissbrodt. Li skribis iun
ribeligan pfamleton kontraux la saksa elektoprinco. La princo anstataux
senkapigo elektis la punon, mangxon de la verko.

En 1643 en la nordaj sxtatoj aperis flugfolio kun la titolo: Dania ad
exteros; de perfidia Suecorum. Oni malkovris la verkiston en Svedio. La
jugxo estis la jena: Aux oni senkapigos lin aux li mangxos sian verkon. La
verkisto sxajne pli damagxis sian kapon anstataux siaj stomako kaj
bonfamo, tial elektis la lastan. La jugxantoj estis indulgaj al li: oni
permesis kuiri gxin en supo.

Pli tragika estis la sorto de Andreo Oldenburger. Pseuxdonime li eldonis
latinlingvan libron por malvuali la malvirtajn amaventurojn de germana
princo. La rezulto estis, ke ankaux li estis malvualita, kiu cetere estis
renoma juristo kaj puritana publikisto. La verdikto estis: Oldenburger
mangxu sian verkon, dum la ekzekutisto skurgxas lin.

Eble tio estis la plej humiliga jugxo de verkisto. Sed pli stulta jugxo
por verkisto estis la sekvonta kazo:

Pierre Ramus estis unu el la plej sagxaj sciencistoj de la 16-a jarcento.
Okazis, ke per siaj du libroj li atakis la grandpotencan universitaton, la
parizan Sorbonon. En la scienca diskuto venkis la universitato tiel, ke la
regxo faris dekreton por malpermesi la disvatigon de la libroj. Tio jam
okazis plurfoje, do ne estas strange. La dekreto malpermesis kontraux
korpa puno al la siencisto estonte ataki la universitaton. La dekreto
enhavis ankaux alian malpermeson: oni malpermesis al la sciencisto legi
filozofiajn kaj didaktikajn librojn. La supro de la strangajxo estas, ke
oni malpermesis al la sciencisto legi siajn proprajn librojn!

Cxu ne estus la plej granda puno por kelkaj nunaj verkistoj, ke oni
devigus ilin legi siajn librojn?

Istvan Meszaros
Rete: mesaros@forigu.freemail.hu

**************************************************************************

Stevardinoj - pasagxeroj
========================

En aviadilo unu pasagxero lamentas:
- Oj, mi malbonfartaaaaaaaaaaaas! Oj, tuj mi vomooooooooos!
Lia najbaro diras:
- Vi premu cxi tiun butonon super via kapo!
La malbonfartulo:
- Do mi premis. Kaj kio?
- Do jen, cxe la stevardino sxaltigxis lampeto.
- Diablo prenu! Mi fartas acxege! Mi fartas terure! Mi tuj vomos! Sed tiu
  stultulino ne povas mem sxalti lampon por si!
* * *
Irante laux salono de aviadilo, stevardino rimarkas sxvitegantan viron,
skuigxantan kaj nervoze rodantan siajn ungojn.
- Eble mi alportu al vi pokaleton da konjako, kaj vi ekfartos pli bone? -sxi
  proponis.
Post videbla interna hezitado la viro flustris:
- Bone...
- Post nelonga tempo rekontrolante tiun pasagxeron, la stevardino trovis lin
  en ecx pli terura stato.
- Cxu la duan pokaleton?
La viro nenion respondis, sed nur kapjesis. Kiam la stevardino la trian
fojon venis al la pasagxero, tiu nehaltigeble ploregis.
- Mi neniam vidis iun kiu same timas flugadon, - la stevardino rimarkis, kaj
  la pasgxero respondis:
- Mi tute ne timas flugi. Mi provas cxesigi drinkadi!

Grigorij L. Arosjev
el Anekdotoj en Esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 188, 2/junio-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************