Eventoj n-ro 187, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Vocxa retbabilado eb Esperanto

Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto - komputiko
               - Aldonajxo al la "Faklingvajxoj..."

Interreto: - Helpu per simpla vizito! Unu klakon cxiutage!
           - www.IKUE.org

Arangxoj: - Infana Kongreseto en Hadassim, Israelo.
          - KAFE - Kultura Arta Festivalo
          - Laborbrigadoj en Rusio
          - La 1-a junulara kongreso en Kolumbio
          - Pluraj E-renkontoj en Serbio samloke
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Cxarto-99 pri UN. Cxu aldono de plia postulo?
        - Internacia E-Instituto estas 70 jaragxa
        - Subvencio al Esperanto-bibliotekoj - alvoko
        - UEA en Europa Ideoborso pri Turismo
        - Ago-Tago okazos ankaux cxijare!
        - Ministerio financas E-lernejon en Serbio
        - Sximon Perez estas protektanto de la israela UK!
        - Kroata LKK cxe la sxtat-prezidento
        - UEA por lingva agado inter neregistaraj organizoj
        - Multaj viyitantoj dum la "Malferma Tago" en la CO
        - Kiel ne forgesi lingvoscion?
        - E-geedzigxo en Rusio

Instruado, ILEI: - AIS-studadsesio en IJF

Gazetoj: - Senpaga provnumero de kristana revuo
Radio: - Pola Radio informas, ke...
Libroj: - Festlibro Albault
Kulturo: - Helpu la tradukon de "Sinjoro Tadeo" al multaj lingvoj!
Rubrikoj: - mallonge (10), anoncetoj (3), korespondi deziras (4)
Interese: - Pri religioj
          - Bestajxoj
          - Malpermesataj vortaroj en Nederlando

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Vocxa retbabilado en Esperanto
==============================

Per interreto eblas ankaux vocxbabili (telefoni), ecx arangxi
plurpersonajn tele-konferencojn. Tiu ebleco - apud la retposxtado - estas
aparte grava por esperantistoj, ja per tio oni povas arangxi "personajn"
konferencojn, tiel ekz. sxparante la vetur- kaj logxkostojn.

Por tiu celo ekzistas pluraj programoj, unu el la plej disvastigxinta
estas "Firetalk". Gxi estas senpaga kaj suficxe facile uzebla
babiladprogramo. Gxi elsxuteblas de: http://www.firetalk.com

Firetalk uzas diversajn kanalojn por babilado. Se iu atingas la reton,
aligxi al la kanalo "Esperanto" aux "Esperanto-kunvenejo". Gxi troveblas
en la listo de validaj kanaloj. Aux se apenaux neniu esperantisto
babilemas, la aligxanto povas mem krei gxin tute simple.

La listo da esperantistoj kiuj uzas Firetalk jam inkluzivas 93
gesamideanojn el 21 landoj. Gxi trovigxas cxe:
http://esperanto.digiweb.com/babililo.htm Oni invitas cxiujn samideanojn
partopreni nian cxiutagan virtualan babiladon! Por tio suficxas plenigi
etan aligxilon, kiu trovigxas sur la pagxo.

Estas prizorgita listo de esperantistoj kiuj uzas la programon "ICQ", gxi
inkluzivas 354 gesamideanojn el 44 landoj kaj trovigxas cxe:
http://esperanto.digiweb.com/icq/icqlisto.htm.

Luiz Fernando Vencio
Rete: lvencio@forigu.persogo.com.br

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan
pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 10 -

KOMPUTIKO
---------

- La Datentransiga proceduro X.25, 1980.
- Internacia Komputado, Budapest: HEA, 1983-1985.
- La Komputoro en propra fono, Lorens Mi, Belfast 1992.
- Perkomputora termino-kolekto (Pekoteko), Komputikaj terminoj, 1987.
- VYTEST - matematika instruprogramo en Esperanto. - pliaj informoj: ATOS,
  spol. s.r. SLK-01008 ZILINA Zvolenska 5.
- BACKUS, J. W.: Reviziita raporto pri la Algoritma lingvo Algol, 1983.
- BEHRMANN, H. kaj SxTIMEC, S.: Klarigo kaj prikalkulado, 1976.
- BERTIN, C.: Computer Dictionary, English-Esperanto, 1985.
- BERTIN, C.: Basic: La programad-lingvo. 1984.
- BERTIN, C.: La Programlingvo Pascal, 1982.
- BERTIN, C.: Computer Dictionary English-Esperanto. 1993.
- de BRABANTERE, Luc: Infoduktoj. Nova vorto, nova futuro, UEA 1988.
- Inico al la programado. Apliko al BASIC, Remes, 1986
- BRITKA, J.: Pri la rilato inter kibernetiko kaj prognozitiko. = revuo
  Apliko de Esperanto en la Scienco kaj Tekniko. 1988. 44.
- BROCZKO, P.: Gxenerala kibernetiko, ingxeniera kibernetiko,
  biokibernetiko, 1986.
- CABGHK, F.: Komputika vortaro esperanta-cxeha kaj cxeha-esperanta, 1982,
  CxEA.
- EICHHOLZ, R.: Esperanto kiel lingvo en masxina tradukado, 1985.
- EICHHOLZ, R.: Letriks-instrukcioj por Esperantaj komputorantoj, 1986.
- EICHHOLZ, R.: Plena Pekoteko 1985-1990. 1816p.
- FOSSMEIER, R.: Enkoduko al la problemoj de programaj-produktado. Alsbach:
  LTV Leuchtturm Verlag, 1990. (Aktoj de AIS)
- FOSSMEIER, R.: Problemoj de plurlingveco en komputiloj. 1992. (Aktoj de
  AIS)
- FRANK, H.: Klerigkibernetiko, 1993.
- FRANK, H.: Lingvokibernetiko, 1982.
- KALCKHOFF, G. kaj PICK, A. C.: Komputada baza terminaro, 1985.
- KOVACS, Magda: Mikrokomputila kaj mikroelektronika fakvortaro: angla-
  germana-hispana-Esperanto-hungara. 1989.
- KOUTNY, I.: Mikrokomputiloj, periferioj kaj aplikoj, Budapest 1982.
- KOUTNY, I.: Perkomputila tekstoprilaboro, 1985.KOUTNY, I.: Teoriaj kaj
  praktikaj problemoj de la programado, 1982.
- KOUTNY, I. (red.): Interkomputo. Konferenca materialo de la prelegoj en 6
  volumoj. Budapest: Neumann Janos Szamitogeptudomanyi Tarsasag, 1982.
- NOVAK, J.: De transistoroj gxis mikrokomputiloj. = revuo Fokuso 1987:1 14
- RESTEPO, I. G.: Artarita inteligenteco. = revuo Fokuso 1987:2 20
- SCHUBERT, K.: Metataxis in practice, Dan Maxwell,1989.
- SCHUBERT, K.: Metataxis. Contrastive dependency syntax for machine
  translation, 1987.
- SZABO, Sz.: Cxu revo aux realo? Neuxrokomputiloj. = revuo Fokuso 1988:3 33
- VETTER, R.: Laser-disko. = revuo Monato 1983:10 22
- WULFF, J.: Esperantaj literoj & komputoroj, Hamburg, 1993.
- WULFF, J.: Komputila Rondo. Adresaro 1992/93. 1992.
- WULFF, J.: KompRo-vortareto English-Esperanto. KompRo, 1993.

Asocioj kaj revuoj
- Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS) NL-3581
  KW Utrecht Burg. Reigerstr. 84. Tel: +30-543430
- Komputila Rondo (KompRo) fondita en 1985. 34p. Jurgen Wulff DE-22043
  HAMBURG 70, Bornkamp 12. T/F: +49-40-6560659.

**************************************************************************

Aldonajxoj...
=============

La cxi suba listo estas aldonajxo al "Faklingvajxoj..." prenita de
retpagxoj (adreso: http://www.esp.webprovider.com ) de Christian Bertin,
rete: christian.bertin@forigu.cnet.francetelecom.fr

- BERTIN, C.: La datentransiga proceduro X.25. 1981.
- BERTIN, C.: Unua simpozio pri komputiko.
- BERTIN, C., Kadoreg, I, :Brezhoneg... buan hag aes, la bretona... rapide
  kaj facile. 1982.
- BERTIN, C.: La mikroprocesoro INTEL 8080. 1982.
- BERTIN, C.: La programlingvo PASCAL.
- BERTIN, C.: Angla Esperanta Telekomunika Vortaro. 1983.
- BERTIN, C.: BASIC, la programadlingvo.
- Inico al la programado (al BASIC). 1984.
- BERTIN, C.: Aktuala komputiko. numero 1.
- BERTIN, C. (red.): Computer dictionary, englisx-Esperanto (draft). 1985.
- BERTIN, C.: Kurso pri rapida legado. 1986.
- BERTIN, C.: Historio de Bretonio. 1987.
- BERTIN, C.: Rekomendoj X.24, V.24, V.11 kaj V.35 de CCITT. 1987.
- Sukurado kaj tujaj flegoj.

Listo de la artikoloj aperintaj en la revuo 'Scienca Bukedo el Francio' (SBF)

Enhavo de SBF Vol.1 (75p) :
- "La granda iluzio" de Alain Minc
- "Gravitecaj lensaroj" de Laurent Nottale
- "DOCMIX, bankoj de elektronikaj bildoj, fina raporto"
- "La biosintezo de galaktolipido en plantoj" de Sung Ho Cxo (el Usono)
- "Akvosxpruco distranas graniton"

Enhavo de SBF Vol.2 (56p) :
- "Aspektoj de la biologia agado de la benomilo sur la terpomaj
  kistnematodoj" de Alain CAVELIER,
- "Metodiko de la likenosociologia registro" de Claude ROO,
- "Praktika fotometrado, mezuro de koncentrecoj per lum-sorbado" de Pierre
  DIEUMEGARD,
- "El erao de la ora bovido al erao de la solidareco" de Muriel SARAGOUSSI
  (el Brazilo),
- "La lumturoj de la mortintoj" de Cxristian BERTIN.

Enhavo de SBF Vol.3 (56p) :
- "Eropo kaj kosmo-esplorado" de Robert MARAIS
- "La videotekso, la minitelo k.t.p." de Cxristian BERTIN
- "La rilato de Tully-Fiscxer kaj la determino de la ekstergalaksiaj
  distancoj" de G.PATUREL
- "Metodoj de paleodieta esplorado" de Bernard GOLDEN (el Hungario)
- "Sistemo CAPMAN, sciencaj mezuroj per lud-konektilo de komputilo" de
  Pierre DIEUMEGARD"Rilatoj inter laboristoj" de Cxristian BERTIN

Enhavo de SBF Vol.4 (56p) :
- "Perkomputile tajpi kaj printi en Esperanto" de Claude ROO,
- "Kiel produkti artikolojn en Esperanto kaj en la franca lingvo ?" de
  Christian BERTIN,
- "Kun Voyager 2 proksime de Neptuno" de G. WALUSINSKI kaj A BRAHIC (trad.
  G-H. CLOPEAU),
- "NUMERIS, la sidro de Francio" de J-P. TEMIME (trad. C. BERTIN),
- "Antavido kaj ta,ionoj" de M.T.Popov (el Sovetio)
- "La evoluo de la televizio" de Cxristian BERTIN

Enhavo de SBF Vol.5 (56p) :
- "La apotecioj de la likeno 'hypocenomyce stoecxadiana' Abbassi Maaf et
  Roux" de C. ROO et N. CIRALT,
- "Diagnozo kaj Rekono de formoj : la sperta sistemo 'DUPRAT'" de J-J.
  KASPARIAN,
- "Agrokultivaj strategioj kaj planeda ekonomia administrado" de A.
  CAVELIER,
- "Du formuloj de DNA" de M.T. POPOV,
- "Novao pri Titano : la atmosfero de la Saturna satelito sondata de stelo "
  de L. GOUGUENHEIM (traduko de G-H. CLOPEAU),
- "Diakritaj signoj, komputiloj kaj Eropa unui$o" de P. DIEUMEGARD,
- "Tekstredaktado per komputoroj" de R. GUEGUEN.

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Unu klAko cxiutage
==================

Estas du retpagxaroj, pri malsato kaj pri pluvarbaroj, kie funkcias tiu
sistemo, ke la sponsoroj donas la monon rilate al la vizito kaj klakado
sur la pagxo. Kiuj volas helpi kontraux malsato en la mondo povas viziti
cxiutage la adreson: http://www.thehungersite.com/ (elektu la ligilon
"Donate free food"). Kiu volas helpi kontraux forigado de pluvarboj,
cxiutage vizitu: http://www.therainforestsite.com/ (elektu "Donate
Freeland").

Danielle Vitali
Rete: daniele.vitali@forigu.cec.eu.int

**************************************************************************

IKUE rete
=========

Ekekzistas retpagxaro de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, IKUE
cxe la adreso: www.ikue.org. Gxi estas la adreso kiu kondukas al la pagxoj
realigitaj de Attila Szep. Baldaux ekfunkcios la retadreso: ikue@forigu.ikue.org

Oni decidis realigi tion, unue por oficiala cxeesto de IKUE en la reto,
por "savi" nian nomon (fakte, jam ekzistas en la reto "ikue.net" kiu estas
tute alia afero ol nia movado), due, por disponigi pli facile memoreblan
adreson.

Carlo Sarandrea

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Infana Kongreseto pluas
=======================

Junulara vilagxo Hadassim provizas idealan lokon por la 33-a Internacia
Infana Kongreseto (IIK). Gxi situas 30 km de Tel-Avivo. La infanoj vizitos
la UK-n vendred-matene (28. 07.), kadre de tut-taga ekskurso en Tel-Avivo
kaj partoprenos en la Tago de la Lernejo. La dekseso da partoprenontoj
agxas inter 6 kaj 16 jaroj, averagxe 12. La arangxo havas ecx retpagxaron:
http://www.geocities.com/amik99_1999

Gvidantoj estos Ankica Tisljar (organizonto de IIK en 2001) kaj la
konstanta komisiito Stefan MacGill.

Oni lasos liberan tempon por ludi, sporti kaj nagxi. Multaj partoprenontoj
estas muzikemaj kaj teatremaj. Do, estas atendita instiga semajno!
Aligxoj ankoraux eblas cxe:

Stefan MacGill
Bethlen G. u 2, HU-2030 Erd, Hungario.
Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net

**************************************************************************

                  Kultura Arta Esperanto Festivalo, KAFE
                           inter 05-09. 07. 2000
                           en Toulouse, Francio.

                             La 8-a de julio:
                        18:00 F-ino Emily Barlaston
                        20:00 Jacques Yvart / Kajto

                            Pliaj informoj cxe:
                   Esperanto-Kultur-Centro (LKK de KAFE)
               1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio
                         Rete: kafe@forigu.esperanto.org
              http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/

**************************************************************************

Laborbrigadoj en Rusio!
=======================

Inter 10-20. 08. okazos la fama rusia E-arangxo OkSEJT. La tendaro okazos
en bazejo "Berjozovaja rosxcxa" - eksa Internacia Junulara tendarejo de la
antauxa sxtata junulara vojagxoficejo "Sputnik" - speciale konstruita
komence de la 80-aj jaroj por akcepti junularajn arangxojn. En la bazejo
estas tre bonaj haloj, inkluzive de la sporta kaj diskoteka. Ekzistas
ankaux teniskortoj kaj boata stacio.

Inter 15-23. 07. okazos laborbrigado, kiu devos prepari la tendarejon por
OkSEJT-anoj. Parto de la logxkonstruajxoj, kiujn disponigas al ni la
tendarejo estis fermitaj kaj nefunkciantaj dum 5 jaroj. Necesas purigi,
farbi, ordigi. Estas bezonataj volontuloj!

La laborbrigadanoj ricevos senpagan mangxon kaj logxon en la bazejo, por
ili okazos ankaux kultura kaj kleriga programo. Sekvos grandaj rabatoj por
OkSEJT! Interesigxantoj anoncu sin antaux la 1-a de julio cxe:

Organiza Komitato de OkSEJT
ul. Ikrjanistovoj 2-28, RU-153003 Ivanovo, Rusio
Rete: oksejt2000@forigu.nm.ru

**************************************************************************

La unua junulara kongreso en Kolumbio
=====================================

La 1-a Junularo Kongreso en Kolumbio okazos inter 05-07. 08. 2000 en
Bogoto, Kolumbio. La organizantoj kaj la kolumbianoj nepre atendas la
partorpenon de eksterlandanoj. Oni ecx volonta gastigas homojn antaux, dum
kaj post la arangxo. Dum la kongreso estos multaj interesaj programoj kaj
tutcerte kreskos agrablega etoso.
Informoj kaj aligxo cxe:

Loka Kongresa Komitato
Mezlernejo Winston Salem, St. 152 No 25-00 Bogota, Kolumbio
Rete: abeja@forigu.egroups.com

**************************************************************************

Pluraj E-renkontoj samloke
==========================

Estis anoncitaj Seminario Interkulturo kaj Somera Esperanto-Lernejo en
Cxacxak, unue antauxviditaj por 2000.07.06-14. Sed nun, pro parta kongruo
kun la datoj 2000.07.01-09 por la Internacia Somera Lernejo en Kopaonik,
vidu p. 5, la arangxo en Cxacxak okazos kun densigita programo en la
periodo 2000.07.09-14, paralele kun Balkana E-Junulara Konferenco (BaJK)
en la sama loko. La kotizo, kiu inkluzivas la restadkostojn ekde
vespermangxo la 9-an de julio gxis matenmangxo la 14-an de julio, sumas de
55 gxis 100 germanaj markoj, depende de lando kaj aligxdato.
Pliaj informoj, programoj kaj aligxilo riceveblas cxe:

Radojica Petrovic, Serbia Esperanto-Ligo
Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio
Rete: radp@forigu.ptt.yu

**************************************************************************

                         "Istrio estas songxo..."
                            orbispictus@forigu.iol.it

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu   Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01-07.07. Studsemajno pri ekologio kaj komposxtado en Londerzeel (Belgio).
Inf: FLEJA (Flandra E-Junulara Asocio), Frankrijklei 140, BE-2000
Antwerpen, Belgio. Rete: lode@forigu.fel.esperanto.be
* * *
01-08.07. 36-a Baltia Esperanto-Tendaro, Tallinn. Inf: Ahto Siimson, P.k.
3143, EE-0090 Tallinn, Estonio. Tel/fakso: +372-6419070. Rete:
ahto.siimson@forigu.mail.ee
* * *
02-09.07. Ivanova Esperantista Renkontigxo cxe lago Rubskoje. Inf: Irina
Galicina, ul. Kudrjasxova 82-A-37., RU-153009 Ivanovo, Rusio. Tel:
+7-0932-230116, Rete: interline@forigu.ivanovo.ru
* * *
02-15.07. 48-a Somera Esperanto-Tendaro. Lancxov. Inf: Esperanto-Klubo,
CZ-674 01 Trebicx, Cxehio.
* * *
03-07.07. Someraj Esperanto-kursoj, en Civitana instituto de la ortodoksa
monahejo Valmo, Heinavesi. Inf: Jukka Laaksonen, Uudenkylakuja 2 B 11,
FI-33530 Tampere, Finnlando. Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi
* * *
03-09.07. Ivanova Esperanta Renkontigxo (IvERo), Ivanovo. Inf: Irina
Galicina, ul. Kudrjasova, 82-A-37, RU-153009 Ivanovo, Rusio. Tel.
+7-0932-230116, +7-0932-300113. Rete: irga@forigu.interline.ivanovo.ru
* * *
03-09.07. Korusa stagxo en Tuluzo. Inf: KAFE - Esperanto-Kulturcentro, 1
rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio
* * *
03-23.07. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona
Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por e-istoj. Inf: Uniwersytet
Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul. Garbarska 7a,
PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, fakso: +48-12- 422-7701,
plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl
* * *
03-30.07. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona
Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por esperantistoj. Inf:
Uniwersytet Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul.
Garbarska 7a, PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, Rete:
plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl
* * *
03.07-13.08. Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo Jagiellona
Universitato, Krakovo, kurso de pola lingvo por esperantistoj. Inf:
Uniwersytet Jagiellohxski Szkola Letnia Kultury I Jezyka Polskiego, ul.
Garbarska 7a, PL-31-131 Krakow, Polio. Tel. +48-12- 421-3692, fakso:
+48-12- 422-7701, Rete: plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl
* * *
10-15.07. 2-a Apud-Mara Kultura Esperanto-Semajno, Valencia (Hispanio).
Inf: Rete: Augusto Casquero a-casquero@forigu.redestb.es
* * *
05-09.07. Kultura Arta Festivalo, KAFE en Tuluzo. Inf: EUROKKA, FR-31450
Donneville, Francio. Tel/fakso: +33-561.81.95.95. Rete:
eurokka@forigu.esperanto.org aux arno.lagrange@forigu.lemel.fr
* * *
06-19.07. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, gxis 1-a de
apr.: Zur Nachtheide 28, DE-125557 Berlin,Germanio Tel: +49-30-6554095,
post 2-a de apr.: postrestante, BG-9620 Albena, Bulgario, Tel/fakso:
+359-5722-62369
* * *
07-11.07. Levigxas la kurteno: aktorarto kaj aktorado, en Bouresse. Inf:
Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:
+33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
08.07. Festivalo de fisxista supo en Baja, Hungario. Inf: Tel: Csaba
Szekely, +36-20-9964779. Rete: szcs@forigu.esperanto.nu
* * *
08.07. 4-a Festivalo de videofilmoj, Maribor. Inf: Esperanto-Societo
Maribor, Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio. Limdato por alsendo
de videofilmoj: fino de junio 2000
* * *
08.07-11.08. Internacia vojagxo tra 12 landoj al 85-a Universala Kongreso
kun diversaj variantoj. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklododwskiej-Curie
10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-6415744 aux
+48-52-3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
10-14.07. SAT-antauxkongreso en Vladimir. Inf: Nikolao Gudskov, a/k 57,
RU-105318 Moskvo, Rusio. Tel: +7-095-3694220 (hejma). Rete: nikolao@forigu.orc.ru
aux SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33-1-47978705,
fakso: +33-1-47977190. Rete: satesper@forigu.cybercable.fr

**************************************************************************

MOVADO
//////

Cxarto 99
=========

Cxarto 99 estas esence klopodo doni pli da forto al UN kiel monda
demokratia instanco.

Multaj homoj tra la mondo jam subskribis gxin, interalie Chomsky kaj
Universala Esperanto-Asocio. Nun la organizajxo, kiu zorgas pri gxi,
akceptis afisxi ankaux la version en Esperanto. Bonvolu rigardi gxin cxe:
http://www.charter99.org kaj subskribi gxin (se vi konsentas pri la
enhavo). Se vi ne havas eblon pri subskribado en la retpagxoj, bonvolu
sendi simplan mesagxon, ankaux en Esperanto, al la retadreso:
info@forigu.charter99.org kun cxi tiuj informoj: Mi subskribas la cxarton 99;
persona nomo, familia nomo, profesio aux asocio en kiu oni membras,
kompleta posxta adreso.

UEA estas nun intretraktanta por aldono de 13-a punkto pri justaj
tutmondaj lingvaj rilatoj al iliaj 12 punktoj pri urgxa agado fare de UN.
Evidente multaj subskriboj de esperantistoj donos plian forton al niaj
argumentoj.

Renato Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

IEI - 70-jara
=============

La 24-an de majo 1930 Andreo Cseh kune kun gesinjoroj Isbrucker fondis la
Internacian Cseh-Instituton de Esperanto en Nederlando.

Tiam la celoj de la Instituto estis vortigitaj tiel "disvastigi Esperanton
pere de Cseh-metodaj kursoj, prepari tauxgajn instruantojn, helpi ilin kaj
la kursarangxantajn Esperantistajn organizajxojn per la necesa
instrumaterialo kaj konsilado".

La unua direkcio estis plenumita de Andreo Cseh mem kaj de Julia Isbrucker
kaj gxi havis konsilantaron konsistanta el gravaj personecoj de la tiama
Esperantio, kiel Edmond Privat, Felix kaj Leono Zamenhof, ktp. kaj estis
samtempe starigitaj sekretariejoj en Estonio, Hungario, Latvio,
Nederlando, Norvegio kaj Svedio.

La unua agado de la instituto estis organizi Pedagogian Seminarion, kiun
cxeestis 200 personoj el 20 landoj kaj fine de gxi la grupo karavane
vojagxis al la UK en Oksfordo.

Andreo Cseh disvastigis la metodon, kiu poste famigxis en la E-medio per
la nomo de ties iniciatinto. En la 30-aj jaroj la insituto kalkulis je aro
da 300 diplomitaj Cseh-instru-istoj, kiuj vojagxadis instruante la
lingvon: Julio Baghy, Lidja Zamenhof, Erika kaj Henrik Seppik, Lizzie kaj
Tiberiu, Morariu, Carl Stop-Bowitz, kaj multaj aliaj.

En decembro de 1933 la instituto akiris sian propran sidejon en la urbo
Den Haag kaj gxis hodiaux gxi funkcias en la sama loko. La inauxguron
cxeestis lokaj gravuloj kiel la skabeno pri instruado en Den Haag,
reprezentanto de la nederlanda ministro pri instruado, ktp.

De la jaro 1952 la instituto sxangxis sian nomon al Internacia Esperanto-
Instituto (IEI).

Jam pasis 70 jaroj de vivo de IEI. En tiu periodo gxi abunde agis en
diversaj kampoj. Certe la Cseh-metodo estas la plej konata metodo en
Esperantio. IEI nuntempe kalkulas je diplomitaj Cseh-instruistoj en 5
kontinentoj kaj ili prizorgas la vivantencon kaj aktualan uzon de la
metodo, lingvoinstruado sen uzo de la nacia lingvo.

En la eldona kampo IEI montrigxis jam de tiuj fruaj jaroj kun eldonajxoj
kiaj "La libro-konstantajxo de fila pieco" aux "Karlo", "La lernolibro de
la vivo", "La centa simio", "La alia pasinteco", ktp. Certe la plej gravaj
estas la verko "Baza Cseh-Kurso", unuafoje eldonita en tiu frua periodo
kaj kiu jam atingis sian 8-an eldonon; la alia elstara aperintajxo estas
la instrufilmo kun ties apoga materialo "Mazi en Gondolando" lancxita
okaze de la centjara datreveno de Andreo Cseh en 1995. Inda je mencio
estas ankaux la aperado de la revuo "La Praktiko", kiu dum jaroj estis la
cxefa ligilo por la Cseh-instruistoj kaj tauxga lernomaterialo por la
lernantoj en la Cseh-kursoj.

IEI dauxre organizas kursojn por lerni la lingvon kaj metodikajn
seminariojn por eduki novajn instruistojn en la uzado de la rekta metodo.
Cxiujare deko da seminarioj okazas en la mondo, kie la instruistaro povas
ricevi tiun fakan scion. IEI ankaux okazigas specialan trejnadon por gvidi
seminariojn pri Cseh-metodo.

Atilio Orellana Rojas
Rete: iei001@forigu.worldonline.nl

**************************************************************************

Subvencio por Esperanto-bibliotekoj
===================================

Cxi-jare UEA disdonos por la kvara fojo subvenciojn al Esperanto-
bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare naux
bibliotekoj povis pliricxigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1825
EUR.

Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de
sxtata, urba aux alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani
listo de dezirataj libroj, ordigita laux prefero. Diskoj, kasedoj,
vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos
akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de
oktobro 2000.

Co de UEA

**************************************************************************

Ideointersxangxo
================

La Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Rasic, partoprenis la
23-an kaj 24-an de majo en EIBTM, la Euxropa Ideoborso de Turismo kaj
Renkontigxoj, en Gxenevo, Italio. Temas pri la plej granda foiro de
kongresa industrio en la mondo, cxi-jare kun 2500 ekspoziciantoj el 130
landoj. KKS de UEA havis multajn utilajn kontaktojn kun kongresejoj,
turismaj oficejoj kaj flugkompanioj de la jam elektitaj aux ankoraux
potencialaj lokoj de estontaj UK-oj.

Dum EIBTM kunsidis ankaux la Klientara Konsilio de Internacia Konferenca
kaj Kongresa Asocio, ICCA. Rasic estas membro de la Konsilio kaj
partoprenis la kunsidon, dedicxitan cxefe al la evoluigo kaj strukturigo
de tiu nova organo, fondita pasintjare laux iniciato de UEA.

Krome okazis kadre de EIBTM la 4-a Forumo de Junaj Profesiuloj, kun 30
partoprenantoj el 15 landoj. Laux invito de ICCA la forumon partoprenis
Clay Magalhaes, asistanto de la Kongresa Fako de UEA. La partoprenantoj
estis trejnataj pri efikaj planado kaj realigo de kongresorganizado. La
gekolegojn de Magalhaes ege impresis liaj informoj pri la organizado kaj
malmultaj kostoj de Universalaj Kongresoj, kun partoprenantoj el dekoj da
landoj sed kun Esperanto kiel sola laborlingvo.

**************************************************************************

Ago-Tago cxi jare
=================

Pro multaj demandoj, UEA rememorigas ke laux la siatempa decido de la
Estraro de UEA, la Esperanta Ago-Tago cxiujare estas la unua sabato de
oktobro. Sekve la Ago-Tago 2000 estos la 7-a de oktobro.

Co de UEA

**************************************************************************

Serba ministerio financas E-lernejon
====================================

Ministerio por Junularo kaj Sporto de Respubliko Serbio (en Jugoslavio)
aprobis la projekton "Internacia Esperanto-Lernejo Interkulturo", kiu
realigxos de la 1-a gxis la 9-a de julio 2000 en la junulara hotelo
"Junior" en la montaro Kopaonik. La Ministerio kovros la restadkostojn por
35 partoprenantoj (20 junaj esperantistoj el Serbio, 10 el eksterlando kaj
kvin gastoj el aliaj organizoj) kaj subvencios Esperanto-Instituton
Beograd kaj Serbian Esperanto- Junularan Organizon per sumo da dinaroj
egalvalora al 1.000 germanaj markoj por la organizaj elspezoj.

La aprobita projekto sekvas la unuajn rezultojn de la projekto
Interkulturo, kiu en Serbio realigxas en kvar urboj, kaj venas post aktiva
partopreno de reprezentantino de SerbEJO en la pasintdecembra Konferenco
de Ministerioj por Junularo de la landoj de sudorienta Euxropo kaj en
februara interkonsiligxo de junularaj organizoj de Serbio. Krom E-
lecionoj, la programo antauxvidas varian amuzan kaj interkulturan
programon.

Zoran Ciric
Branka Miljkovica 14., YU-18000 Nis, Jugoslavio

**************************************************************************

Sximon Peres - protektanto de UK
================================

Sximon Peres, lauxreato de la Nobel-pacpremio en 1994, akceptis la inviton
de UEA esti Alta Protektanto de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto
en Tel-Avivo.

La Tel-Aviva UK, rekonita de Unesko kiel Flagsxipa Evento de la Internacia
Jaro por la Kulturo de Paco, apenaux povus havi Altan Protektanton pli
ligitan al la celoj de tiu Jaro kaj de cxiu UK ol Sximon Peres. Li ja
estas konata kiel unu el la arkitektoj de la pacprocezo en la regiono,
kies logxantojn tiom longe turmentis malamo kaj perforto. Ne hazarde Peres
estis kuniniciatinto de "la Manifesto 2000 por la Kulturo de Paco kaj
Senperforto", cxar li mem farigxis simbolo kaj modelo de sentima agado por
anstatauxigi kulturon de perforto per kulturo de paco.

Peres estas aktiva en la politiko de sia lando jam de duona jarcento. Li
okupis multfoje postenon de ministro, i.a. dufoje tiun de cxefministro.

En la nuna registaro li estas ministro pri regiona kunlaboro. Li estas
ankaux vicprezidanto de la Socialista Internacio.

**************************************************************************

Grava vizito de LKK
===================

D-ro Zdravko Jelenovic, kulturkonsilanto de Stjepan Mesic, prezidento de
Respubliko Kroatio, akceptis reprezentantojn de la Loka Kongresa Komitato
de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en la oficejo de la prezidento
la 10-an de majo. La delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozovic,
prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo kaj membro de la Honora Patrona
Komitato de UEA. Oni informis la konsilanton pri la evoluo de la
preparlaboroj por la UK kaj pri la kontribuo de Esperanto al la internacia
diskonigo de la kroata kulturo. La kulturperadaj atingoj dum naux jardekoj
de Esperanto en Kroatio estas ne malgrandaj. Esperantistoj dankis ke la
prezidento akceptis farigxi alta protektanto de la 86-a Universala
Kongreso okazonta en Zagrebo en 2001.

**************************************************************************

UEA en la Jarmila Forumo:
=========================

Por levi prilingvan konscion

De la 22-a gxis la 26-a de majo, cxirkaux 1300 homoj el 700 ne-registaraj
organizajxoj (NRO-oj) partoprenis en la Jarmila Forumo cxe la sidejo de
Unuigxintaj Nacioj en Novjorko. Universala Esperanto-Asocio estis
reprezentita de prof. Lee Chong-Yeong kaj d-ro Mark Fettes kaj de la
konstanta UN-reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman.

La Forumo estis iniciato de la NRO-oj mem, responde al la planoj de UN
okazigi grandan pintkunsidon de sxtatestroj ("Jarmila Pintkunsido") en
septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la
interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN.

Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre
malmultaj rimedoj - malpli ol duonmilionon da dolaroj - kaj neeviteble
suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO-oj, kaj
grandaj partoj de la mondo cxeestis nur per manpleno da homoj. Ankaux la
diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile
ellaborigxis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj.

Malgraux tiuj malfortoj, la UEA-grupo celtrafe laboris por levi la
konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdonigxis multaj
centoj da informiloj, i.a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses
oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA
prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj.

Fine, en la rekomendojn de du tem-grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj
Tutmondigxo, ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado
de lingva diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado.

En la lasta tago UEA arangxis apartan kunsidon pri "Lingvo kaj Homaj
Rajtoj", nome de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo. Kvankam
cxeestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista
Movado kaj Sxintoismo, la kunsido montrigxis tre utila por disvolvi
komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentigxas bezono de NRO-
grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en socia
evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la sxtatoj
same kiel cxe la diversaj brancxoj de UN. Nur surbaze de tiu pli vasta
konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon kaj
subtenon. En la venontaj monatoj konkretigxos agadplano surbaze de tiu
ideo.

**************************************************************************

Multaj vizitantoj de la malferma tago
=====================================

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA evidente estas veter-imuna
arangxo. Malgraux somermeze belega kaj varma vetero gxia 12-a eldono
sabaton, la 13-an de majo, kolektis saman nombron da vizitantoj (85) kiel
unu jaron pli frue en malpli bela tago. Krom el pluraj euxropaj landoj, po
du vizitantoj venis ecx el Brazilio kaj Japanio.

La cxefgasto estis Gian Carlo Fighiera, iama KKS de UEA kaj multflanka
movada aktivulo. Li prelegis trifoje pri la obstakloj kaj sxancoj, kiujn
li vidas por Esperanto en la tria jarmilo. Grandan atenton li donis al la
decida rolo de UEA tiurilate. Kiel Fighiera atentigis, almenaux naux el
dek esperantistoj referencas al UEA, sendepende de tio, cxu ili mem
membras en gxi. Laux peto de UEA Fighiera prilaboros sian prelegon,
konsiderante ankaux la ideojn el la viglaj postprelegaj diskutoj, por
aperigo en la serio de Diskutkajeroj de UEA.

Krom auxskulti al Fighiera, spekti filmojn kaj babili cxe la kaftablo, la
gastoj ankaux multe butikumis en la libroservo, kiu vendis dum la tago por
4816,69 NLG. Cxefe furoris novaj libroj de UEA, kiel "Pacxjo, kio estas
rasismo?" (10 ekz.), "Esperantaj sinonimoj" (8), "Kio estas demokratio?"
(6) kaj "Hejma vortaro" (5). Inter la verkoj de aliaj eldonistoj elstaris
la romano "La sxtona urbo" de Anna Lowenstein (7).

Jam nun la Centra Oficejo invitas por sia sekva Malferma Tago, kiu okazos
la 25-an de novembro.

Co de UEA

**************************************************************************

Por ne forgesi lingvoscion
==========================

Longtempe dezirata revo fine ektrovis ian vojon al realigxo, kiam decembre
de la pasinta jaro mi babiladis kun unu el miaj gelernantoj cxe la
koridoroj de la Lingvoinstituto "Narwal" dum Esperanto-kurso tie kadre de
la projekto "Indigxenaj Dialogoj" (ID). Li, s-ro Jebra Muchahary,
direktoro de elementa lernejo en la sxtato Assam (orienta Barato) invitis
min instrui tie Esperanton.

Li tuj komprenis, ke reveninte de Nederlando post lernado de Esperanto, se
li ne praktikas la lingvon, se li ne parolas, skribas, aktive uzas gxin,
li simple malpliigos siajn konojn iom post iom. Lia strategio estis, do,
Esperantigi la lernejon, tiel, ke li havu cxiuangule kun kiu uzi
Esperanton!

La unua pasxo estu, do, instrui al la instruistaro tiel ke ili siaflanke
poste dauxrigu la laboron kun la lernantaro.

Certe kun mikso de entuziasmo kaj la espero dissemadi Esperanton ankaux en
tiu mondoparto, mi planadis la alvenon al lia regiono.

La projekto estis elpensita tiel, ke mi kunvenigu la jam lernintojn de la
2 antauxaj ID-kursoj logxantaj en Barato kaj Nepalo por plueniri la vojon
en nia lingvo kaj ke mi cxefe instruu Esperanton al la stabo de la lernejo
por tiel krei Esperanto-neston en Assam.

La lernejo de Jebra trovigxas en la malgranda vilagxo Bijni, atingebla
post plurhora veturado meze de fascina pejzagxo, plena je verdo kaj
spicita per la tre buntaj koloroj de la kamparanaj vestajxoj. Ne granda
distanco apartigas tiun vilagxon de la landlimo al Butano.

La entuziasmo de la instruistaro de la lernejo "St. John's Mission" vere
impresis min profunde. Plurhora instruado cxiutaga ne lacigis ilin. Male,
ili estis cxiam pli kaj pli avidaj kaj aktivaj, kiam ili pasxadis tra la
gramatiko kaj nura kanto kaj ritma dancado suficxis por refresxigi la
klasanojn.

Jam en la unua tago ili petis al mi, ke mi ne limigu mian instruadon al la
lingvo Esperanto, sed ke mi priparolu ankaux didaktikon kaj metodikon,
cxar se ili volas instrui la lingvon, ili akiru ankaux iajn bazojn por la
prilingva instruado.

25 instruistoj, do, sekvis tian trejnigxon kaj nun ili kapablas komuniki
en nia lingvo. Nia laboro inkluzivis ecx tradukadon! Komence de la kurso,
Lakhi, la instruistino pri muziko por bonvenigi min, kantis cxarman kanton
en la boroa lingvo (la lingvo de la popolo tie logxanta) dum kelkaj el la
lernantinoj dancadis gxin. Min tre emociigis tiu ritmo kaj cxiutage ni
provis eltrovi la gxustan tradukon kaj akordigi gxin al la muziko de la
origina verko. La kanto, "Eksidu, hej", estis kantita de ni cxiuj dum la
fermo de la kurso.

Certe granda laboro estas semi, inspiri, entuziasmi kaj tute alia estas
plu konservi tian torcxon, kiam multaj aliaj okupoj kaj problemoj bezonas
atenton. Tial, mi petas al vi, leganto, provu dedicxi momenton por skribi
karton al ili, tio certe sentigos al ili, ke pliaj personoj en la mondo ja
volas uzi, komuniki per Esperanto; se en via biblioteko estas
kromajekzempleroj de iu E-libro, sendu al ili tiujn. Ili nepre bezonas
cxian helpon kaj subtenon de nia Esperanto-parolantaro!

Cxi tiu vojagxo estis mirinde inspira al mi kaj profunde dankas al cxiuj
instruistoj en "St. John's Mission", pro ties nelacigebla simpatio, pro
tiom da entuziasmo en la lecionaj horoj kaj cxefe por sentigi al mi, ke
Esperanto ja utilas por venigi la mondon ankaux al tiom foraj lokoj kaj
doni al ili esperon pri amikaj kaj pacaj kontaktoj.

Atilio Orellana Rojas
Riouwstraat 172, NL-2585, HW Den Haag, Nederlando
Rete: iei001@forigu.worldonline.nl

**************************************************************************

Esperantista geedzigxo
======================

Natasxa Grigorjevskaja kaj Andrej Ananjin, internacie konataj E-aktivuloj
kaj motoroj de la rusia E-movado geedzigxis la 24-an de junio en Krasnije
Cxetaj. Kontaktadreso: andreo@forigu.fnmail.com

Sincerajn gratulojn de nia redakcio kaj felicxon al la nova paro!

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

IJF denove invitis AIS
======================

Dum la 24-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (en
Cavallino cxe Venecio, Italio, 19-25. 04. 2000) denove okazis studadsesio
de Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS San-Marino. Jam lastan jaron
IEJ invitis AIS fari universitatajn kursojn dum IJF, kaj pro la granda
sukceso la organizantoj de IJF ripetis tion. Kadre de la festivala temo
"Cxu esti aux ne esti euxropano" AIS proponis al la festivalanaro tri
kursojn: Naciismoj en Euxropo; Cxu ni jam konas nian lingvon antaux la
nasko aux cxu ni lernas gxin; Euxropaj aspektoj de komputil-programado. La
kursoj kun po ok lecionoj trovis viglan intereson, kaj kelkaj "festival-
studentoj" ecx akiris atestojn por uzo en plua studado cxe AIS aux cxe
aliaj institutoj. Cele uzon ekster AIS la atestoj estas ne nur en
Esperanto, sed ankaux en la loka, itala lingvo, kaj mencias la precipajn
kurstemojn.

TEJO, kiu estis kunorganizanto de IFJ, eldonos pri la IJF-kontribuoj
tekstaron. Centran lokon okupos prelegserio kun la temo "Junaj euxropanoj
por egaleca lingvopolitiko - cxu ni estas pretaj por tauxgaj proponoj?",
kiun laux invito de TEJO prezentis la konata interlingvisto Detlev Blanke.
Ankaux pri la AIS-kursoj aperos resumoj en la tekstaro.

Reinhard Fossmeier
Rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de

**************************************************************************

La malaperinta "L"
==================

Malgxusta organizo en artikolo

En la antauxa numero de Eventoj (n-ro 186) aperis sur pagxo 7 listo de
rajtigitaj al internacia ekzameno. En la artikolo estis mistajpita la nomo
de la organizo, kiu prizorgas la internaciajn ekzamenojn. Memkompreneble
temis pri ILEI, Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj kaj ne pri IEI,
Internacia de Esperanto-Instituto.

**************************************************************************

GAZETOJ
///////

Senpaga provnumero de kristana revuo
====================================

Petu senpagan provekzempleron de la renovigita kristana revuo "Dia Regno".
Grafike bela, enhave interesa, kompreneble kun kristana vidpunkto. Por
ricevi unu presitan ekzempleron senpage, sendu vian peton al s-ro
Kazimierz Leja kun via nomo kaj plena posxta adreso. "Dia Regno" estas la
oficiala revuo de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI).

Kazimierz Leja
Pk. 59, PL-41-250 Czeladz, Polio
Rete: kleja@forigu.post.pl

**************************************************************************

RADIO
/////

Informoj pri Pola Radio
=======================

La E-elsendoj de Pola Radio estas adigataj la la monda tempo je la jenaj
horoj: 09.30 h. - nur per satelito; 14.30 h. - 41,18 m; 41 m; (= 7285,
7275 kHz) + satelito; 19.00 h. - per mallonga ondo kaj 41,64 (7205 kHz);
20.00 h. - nur per satelito

Ni substrekas, ke iuj horoj estas indikitaj la la monda (!) tempo, por
Euxropo oni devas aldoni unu horon, do - 10.30, 15.30, 20.00 kaj 21.00 h.

Per satelito niaj E-elsendoj estas troveblaj cxe: Eutelsat II F-6 Hot
Bird-satelito 13 gradoj de la orienta latitudo, frekvenco 11.474 Ghz,
polarizado horizontala H; sonportanto 7.38 MHz.

Retpagxaro de E-o en Radio trovigxas cxe: http://osiek.org/aera/

Barbara Pietrzak
Rete: esperanto.redakcio

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Festlibro Albault
=================

Post longaj preparlaboroj la fest-libro De A al B por la 75-a naskigxtago
de D-ro Andre Albault estas pres-preta. Al la libro kontribuis la jenaj
esperantologoj kaj interlingvistoj:

Dr. Marjorie Boulton, Dr. Donald Broadribb, Jean Champion, Ada Csi-szar,
Dr. Probal Dashgupto, Claus J. Genkrl, Reinhard Haupenthal, Andy Kunzli,
Dr. Carmel Mallia, Dr. Geraldo Mattos, Goncalo Neves, Baldur Ragnarsson,
Dr. Humphrey Tonkin, Henri Vatre, Dr. Andre Vedrine, Dr. Ebbe Vilborg kaj
Seiko Yamasaki.

Gxis la fino de aprilo 2000 validis antauxmenda prezo de 78 DEM (39,88
EUR), la posta vendoprezo estis 96 DEM (49,08 EUR). Mendojn akceptis la
libroservo de UEA kaj la eldonejo:

Edition Iltis
Pk. 19, F-84340 Malaucine
Rete: Editioniltis@forigu.aol.com

**************************************************************************

KULTURO
///////

Sinjoro Tadeo en multaj lingvoj
===============================

D-ro Z. W. Wolkowski pretigas kompendion pri 20 versoj el la komenco de la
poemo "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz, kiuj devos aperi en multlingvaj
tradukoj. Gxis nun li ricevis tradukojn el multaj euxropaj lingvoj, li
sercxas tradukojn ankaux en lingvoj de Azio, Afriko kaj Oceanio. La
sercxata parto estas:

Litvo, patrujo mia! Simile al sano
Vian grandan valoron konas nur landano, Vin perdinte. Belecon vian mi
admiras,
Vidas gxin kaj priskribas, cxar je vi sopiras.
Dipatrino! Vi gardas Cxenstohovon helan, En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu
kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon, - Kiel Vi al infano redonis la
sanon,
(Kiam mi, de l' patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri) -
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!...
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Largxe apud lazura Njemen
tirigxantaj;
Al la kampoj, per greno diversaj pentritaj, De sekalo argxentaj, de
tritik' oritaj, Kiujn la negxe-blanka poligon' ornamas, Kie per virga
rugxo timiano flamas,
Kaj cxion zonas, kvazaux per verda rubando, La kampa, kun maldensaj
pirarboj, limrando.

Traduko sendeblas al:
Donald J. Harlow
Rete: don@forigu.donh.vip.best.com

**************************************************************************

MALLONGE
////////

La verko "Sindikata Terminaro", kiu estis elcxerpita dum longa tempo,
denove estas akirebla kontraux 4 EUR. Gxi mendeblas de Flandra Esperanto-
Ligo cxe la retpagxo: http://retbutiko.esperanto.be aux retposxte cxe:
retbutioko@forigu.fel.esperanto.be.
* * *
Ankaux cxi jare ofertis stipendion por esperantistaj junuloj, 18-29
jaragxaj, la Esperanto-fonduso Tim kaj Idyss Einihovici. La monsumo utilas
por tien kaj reen veturi al IJK.
* * *
Festis sian 40 jarigxon la Esperanto-Klubo de Ceska Trebova, Cxehio. La
festo dauxris ecx dum du tagoj kun bunta Esperanto-programo.
* * *
24 artikoloj aperis en la loka gazetaro pri Esperanto pasintjare en Opava,
Cxehio. Lokaj samideanoj prelegis 42 foje en diversaj lernejoj pri Nia
Lingvo kaj movado.
* * *
En sxtata distrikta arkivo videblas Esperanto-ekspozicio de aprilo 2000
gxis marto 2001 en Zmojno, Cxehio. Gxia titolo estas "Per Esperanto al
internacia interkomprenigxo".
* * *
Aperis artikolo pri Esperanto en la cxeha revuo Ekonom. Gxi temas pri la
reguloj de Incoterms 2000 kaj Esperanto. Tre favora estas por nia lingvo,
ke la artikolo mencias gxin kiel plej bonan solvon por internacia
komunikado.
* * *
Estis videbla ekspozicio pri Esperanto en la Regiona Arkivo de Alkmaar,
Nederlando dum aprilo. Estis ekspoziciitaj diversaj esperantajxoj kaj vere
unikaj nederlandaj Esperanto-gazetoj.
* * *
Estis prelego kaj disdonado da flugfolioj pri Esperanto kaj la movado en
lernejo en Treguier, Francio. Pro la sukceso de la informoj pri la
Internacia Lingvo, oni planas samloke ekspozicion en la venonta lernojaro.
* * *
Okazas instruado de Esperanto en Guingamp, Francio al malgrandaj
lernantgrupoj. La nunajn lernantojn inspiris sukcesa, loka ekspozicio pri
la lingvo en novembro pasintjare.
* * *
Elsendas Esperante la alemanlingva radistacio Reyckland, kiu kapteblas en
la regionoj Elzaso kaj Badeno. Estas elsenditaj novajxoj kaj informoj en
Esperanto kaj en la alemana.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Diplomita jahta kapitano sercxas laboron kaj/aux kunvojagxanton, kiu volas
lerni pri sxipveturado, en julio kaj auxgusto. Adreso: Wieslaw Michalak,
Wallenroda 7/43, PL-20-607 Lublin, Polio.
* * *
Algxeria instruisto, lernanto de Esperanto petas la helpon de samidenoj
por sendi diversajn lernomaterialojn: librojn, kasedojn, ktp. al siaj
infanoj, por ke ili povu sukcese lerni la lingvon. Mem la instruisto
sercxas anakux kontakton kun esperantistoj. Adreso: s-ro Moumen Saad,
Boite Postale N-ro 24, 14250 Medrissa, Algxerio.
* * *
Doktorino pri kuracsciencoj sercxas informojn de geesperantistoj pri
naturkuracista instruado. Sxin interesas instruformoj cxiulandaj en
diversaj landoj prefere pri originala cxina kuracmetodo, akupunkturo,
permana terapio, homeopatio, ktp. Adreso: Klara Felszeghy, Dobozi utca
82/A, HU-1182 Budapest, Hungario. Rete: kfelsz@forigu.helios.hiete.hu.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

18 jaragxa lernantino de liceo deziras korespondi, kaj eble interkonatigxi
kun junaj geesperantistoj pri diversaj interesaj temoj. Adreso: Urszula
Majerska, Kamienica 504, PL-34-608 Kamienica, Polio.
* * *
14 jaragxa knabo, kies hobioj estas piedpilko, bokso, monbiletoj, moneroj,
muziko volas korespondi kun gesamagxuloj el la tuta mondo. Adreso:
Konstantin Capkov, pr. Krasnojarskij rabocxij 26-11, RU-660027,
Krasnojarsk, Rusio.
* * *
Esperantistoj volas korespondi kun gesamidenoj el la tuta mondo pri
diversaj aferoj de la homa vivo. Li ecx volas intersxangxi spertojn kaj
ideojn. Adreso: S-ro J. Simkonic, Kovo 11-05 114-100, LT-3042 Kaunas,
Litovio
* * *
Mi volas korespondi kun gesamideanoj tutmonde pri diversaj interesegaj
temoj. Mia adreso: Anna Wrotynska, ul. Wyszynskiego 27/19, PL-19-300 Elk,
Polio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Religioj
========

Cxu vi estas religiisto aux ordinara religiano? Kian religion vi kredas?
Kiam(de kiam)? Kial? Kie? Kiel? Kies skolon vi akceptis? Kio estas via
celo kaj motivo al tio? Kiom estas viaj samreligianoj nune monde? Kiu vero
vera vere veras?

Dek demanditoj dialektikaj (alfabetvice) nepre povas okupigxi plurajn
pensojn ne nur rilate al religia karaktero ankaux al cxia fenomeno cxe
cxiu-taga vivo. Sed cxi tien ni povas respondi nur pecon koncerne al via
religio, kio probable iom vin interesas: "9. kiom estas...?"

Aliajn respondojn, cxiu mem laux privata kaj sociala situacio (nun monda!)
povas atenti, atendi kaj fine atingi, cxu ne?!

Kvankam laux mi neniam nombrajxoj pruvas iel kvalitecon, sed kvanteco
povas gravi cxe cxia tereno stude kaj analize.

Cxe la komenco de tria jarmilo, itala jxurnalo iniciate aperigis lastan
statistikon pri kredantoj de diversaj religioj tut-monden. Laux tio, vice
la nombro: Krististoj: 1929987000; Islamistoj: 1147494000; Hinduistoj:
746797000; Budaistoj: 353141000; Judistoj: 14,890,000; Spiritistoj:
11,467,000; Konfuceistoj: 6,112,000; Sxintoistoj: 2,672,000

Laux mi cxi periode homaro plej parte nur nome estas ne aplike, krede,
rite ktp. Aliflanke ismoj mem, cxu povis respondi plene postulojn de siaj
kredintoj?! Cxiukaze ni esperas suficxan respondon kaj pli realan pri tiu
kioma demando: "9. Kiom estas viaj samreligianoj nun monde?" Finonte tiom
da religianoj mem povas iom pripensadi, kaj ili cxiom volas demandadi sin:
Kiom da religianoj (ekz. mi mem) aktuale kredas profunde sian religion,
kiom?

Mojtaba Kheir-Khah
37, K. 135,10 Metry Dowom, Javadieh, IR-13657, Tehran,Irano
Rete: esperanto@forigu.dpir.com

**************************************************************************

Bestajxoj
=========

Hundo
-----

Viro estas en kino. Antauxe, li surprize rimarkas virinon kiu sidas kun
granda hundo. Ecx pli surprize, la hundo sxajne komprenas la draman
filmon; la hundo sidas rekte kaj vostumas dum la felicxaj partoj, sed
mallevigas la kapon kaj sidas senmove dum la malfelicxaj partoj.

Kiam la filmo finigxas la viro igxas ege scivolema. Li enketas de la
virino pri la hundo.
- "Pardonu min, sinjorino, sed sxajnis al mi ke la hundo ege gxuis la
  filmon. Mi tre surprizigxas pri tio."
- "Jes," respondas la virino,"Ankaux mi ege surprizigxas! Li tre malamis la
  libron!"

* * *

Kato
----

Programisto revenas hejmen. Lia kato impetas al li kaj komencas
diversmaniere montri sian sxaton, leki lian manon, miauxi ktp.

Lia edzino, vidante tion, demandas:
- "Kio okazis al la kato? Kial gxi lekas vian manon?"
- "Stranga demando! Ja la mano havas odoron de muso..".

**************************************************************************

Malpermesate
============

Laux la historio estas en Nederlando nur unu fojon iu vortaro
malpermesata. Temas pri "Florgxardeno de cxia cxarmo" el 1668 de la
amsterdama kuracisto Adriaan Koerbagh. En "Florgxardeno" Koerbagh tradukas
kaj klarigas milojn da depruntitaj vortoj el cxiuj brancxoj de la scienco.
Cxe la plej multaj vortoj la klarigoj estas mallongaj kaj aperemaj, sed
cxe la teologiaj nocioj Koerbagh firme eldiras sian opinion.

Koerbagh estis adepto de Spinoza, Hobbes kaj Socinus. Li traktas religion
kiel sciencisto per skalpelo, mezurilo kaj lupeo. Li do ridis pri tio, ke
la kompilantoj de la Biblio pensis, ke la tero estas plata, nomis
aritmetike neebla ke cxiuj bestoj povis albordigxi en la arkon de Noa kaj
skribis cxe la titolvorto miraklo: "La teologoj asertas, ke miraklo estas
io, kio okazas kontraux aux super la naturo, sed tio estas nevera, cxar
nenio povas okazi kontraux aux super la naturo." Speciale al la katolikoj
li "ridigis cxiujn angulojn de la pregxejo". Li akuzis episkopojn pri
intrigado kaj potencmanio; nomis la ermitojn "pli bestaj ol homecaj"
primokis pilgrimantojn, karakterizis relikvojn kiel "cxifonaro" kaj
skribis cxe la titolvorto altaro: "la romkatolikoj povas fari ion, kion
ecx Dio ne povas: je cxiu horo de la tago fari homon el malgranda peco de
farunbakajxo."

Unu el liaj amataj cxevaletoj estis, ke la Biblio ne estis bone tradukita.
Lasante netradukita hebrean aux grekan vorton la ekleziularo, laux
Koerbagh klopodis teni for de la vero la ordinaran popolon. Li kredis je
Dio, kiun li ripetfoje nomis: "la neniam komencinta estajxo", sed li
opiniis la prudenton pli alta ol la Biblio kaj la revelacio. Nur tio, kio
en la Biblio akordigxas kun la racio, devis esti laux li konservata. La
vorto "bibel", li skribis, estas vorto pruntita el la greka, kio simple
signifas libro, ecx se gxi estus libro pri la vulpo Renaldo aux pri Til
Ulenspiegel.

Ankaux la plej gravajn dogmojn de la eklezio li submetis al kritiko. Laux
Koerbagh angxeloj estis songxobildo kaj li malakceptis la diecon de Jesuo
("Kiu fakte estis la patro de tiu cxi persono, tion oni ne scias. Tial
kelkaj stultuloj asertas ke li estas filo de Dio"...)

Cxe "kreanto" li skribis: "Unue oni asertas, ke Dio estas kreanto. Sed
kreanto signifas iu, kiu kreas ion. Sed la mondo ne estas kreata (aux pli
bone farita) el nenio. La mondo gxenerala cxiam ekzistis."

Eklezio kaj registaro ne sxatis tion. La "Florgxardeno" estis
malpermesata, konfiskita kaj bruligita. Koerbagh fugxis kaj kasxis sin,
sed li estis perfidita kaj arestita.

La amsterdama policestro postulis, ke la lango de Koerbagh estu traborita
per ardanta aleno, ke lia dekstra dikfingro estu forhakita, kaj li estu
prizonita dum tridek jaroj. Pro siaj bonaj kontaktoj kun amsterdama
magistrato li estis finfine kondamnita resti 10 jarojn en karcero kaj
ekzilota, sed Koerbagh jam mortis post unujaro pro elcxerpigxo en la
"raspa Domo". Li tiam havis 37 jarojn.En 1993 aperis cxe eldonejo "De
Bijenkorf" antologio el la vortaro sub la titolo: "Vortoj de la diablo".

El la nederlanda tradukis Henk Beijne
laux Sennaciulo, decembro 1999

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 187, 1/junio-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************